Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ares

Ares

Areso estas la bonaspekta filo de Zeŭso kaj Hera. Areso estas la frato de Atena, Heba kaj Hefesto. Li estas la dio de la milito aŭ de la milita frenezo. Ofte li portas sangan lancon. Lia birdo estas la vulturo, kaj lia besto estas la hundo. Iam li adultis kun la bela Afrodita. Hefesto, la edzo de Afrodita publike mokis Areson. Aliafoje, li batalis kontraŭ la heroo Heraklo, kaj Heraklo preskaŭ mortigis la senmortulon. Romianoj identigis sian dion pri terkulturo Marso kaj Areso. Kategorio:Helena mitologio ja:アレス ko:아레스

Zeŭso

http://upload.wikimedia.org/wikipedia/de/thumb/f/ff/180px-Zeus.jpg
Zeŭso (helene Ζευς, latine ZeusJupiter) estis filo de la titana dio Krono (aŭ Kronos). Zeŭso mortigis sian kruelan patron. Poste, li lotis kun siaj fratoj Pozidono kaj Hadeso por esti la suverena reganto de Olimpo. Zeŭso estas la estro de la ĉielo kaj la pluvo. Lia armilo estas la fulmofrapo. Zeŭso estis la malfidela edzo de la diino Hera. Zoologio zeŭso (Zeus) estas genro de grandaj mediteraneaj fiŝoj de teleosteoj (laŭ nova PIV), kiujn la malnova PIV nomis zeoj. La familio estas nomata zeŭsedoj (Zeidae), la ordo zeŭsoformaj (Zeiformes). Kategorio:Helena mitologio ja:ゼウス ko:제우스

Atena

http://de.wikipedia.org/upload/6/6a/Athene_MK1888.png
Atena estas la protekta diino de sia urbo Ateno, la ĉefurbo de la nuna Grekio. La templo de Atena, la Partenono, ankoraŭ staras sur la supro de la akropolo de la moderna urbo. Antaŭe estis granda statua de la diino Atena en la templo. Apud staras la Ereĉteum kun sia kariatidoj, alia templo dediĉita al Atena. Por protekti sia urbon kaj ŝtaton, Atena uzis la fulmofrapon kaj la ŝildon nomita la egidon (aegis, vorto kiu signifas "protektado" en la greka) de sia patro Zeŭso. Strange, Atena ĉiam estas pura virgulino, kaj ŝi ne havis veran patrinon: Ŝi venis de la kapo de Zeŭso, post ke li manĝis sian edzinon Metisa. Sed oni memoras Atenan pli pro sia inteligenteco kaj saĝeco. Ŝi estis la preferata filino de sia patro. La olivarbo estas la arbo de Atena, kaj la noktuo ŝia birdo. Kategorio:Helena mitologio ja:アテナ ko:아테나

Hefesto

Hefesto (helene 'Ηφαιστος, ankaŭ konata laŭ la latina nomo Vulcanus) estas la filo de Zeŭso kaj Hera, kaj la frato de Areso kaj Hebe. Li naskiĝis malbela kaj lama. Pro tio, Hera kaj Zeŭso malakceptis lin. Tamen Hefesto estis bona al liaj amikoj. Li estis lerta forĝisto kaj laboris je sia amboso. Li faris armilojn, palacojn, kaj virinojn el oro por servi lin. Kreaĵoj de li estis:
- Pandora, la unua homa virino, kaj ties skatolo.
- la flugilaj kasko kaj ŝuoj de Hermeso
- ŝirmilo Aegis.
- la zono de Afrodito
- la kiraso de Aĥilo
- armiloj por Areso.
- la suno-ĉaro de Helio
- pafarko kaj sagoj de Eroto
- la nevidebliga kasko de Hadeso Hefesto edzinigis Afroditan, la plej bela kaj dia virino en la mondo. Sed Afrodito baldaŭ enuiĝis de Hefesto, kaj ŝi havis amaferojn kun la bela Areso, la frato de Hefesto. Kategorio:Helena mitologio ja:ヘパイストス ko:헤파이스토스

Milito

Milito estas konflikto, kiu implikas organizitan uzon de armiloj kaj fizikan perforton inter ŝtatoj aŭ aliaj grandskalaj armitaj grupoj por reteni aŭ atingi politikan regadon super iu teritorio. Alivorte, milito okazas por determini, Kiu(j) regos iun registaron? En internacia juro, milito kiel jura termino estas anstataŭita de "armita konflikto". Carl von CLAUSEWITZ skribis en sia klasika teksto Pri Milito: "Der Krieg ist eine bloße Fortsetzung der Politik mit anderen Mitteln" ("Milito estas nur daŭrigo de politiko per aliaj rimedoj") kaj "Milito do estas ago de perforto por trudi al nia malamiko fari nian volon." Oni militis por regi naturajn rimedojn, por religiajkulturaj kialoj, pri politikaj potencekvilibroj, la laŭrajteco de certaj leĝoj, por aranĝi ekonomiajn kaj teritoriajn disputojn, kaj multaj aliaj aferoj. La radikoj de ĉiu milito estas tre kompleksaj — ĝenerale temas pri pli ol unu demando.

Tipoj de milito

Iafoje oni distingas inter konflikto kaj la formala deklaro de stato de milito. Tiuj kiuj faras tian distingon ofte limigas la terminon "milito" al tiuj konfliktoj, kie la landoj formale deklaris tian staton. Malpli grandajn armitajn konfliktojn oni ofte nomas tumultoj, ribeloj, ŝtatrenversoj, ktp. Grupo kiu ribelas kontraŭ establigita reĝimo faras gerilon. Kiam unu lando sendas armeajn fortojn al alia laŭdire por restarigi ordon aŭ malebligi genocidon aŭ aliajn krimojn kontraŭ la homaro, aŭ por subteni laŭleĝe agnoskitan registaron kontraŭ ribelo, tiu lando iafoje aludas tion kiel polican agadon. Tamen, tiu uzado ne ĉiam estas agnoskita kiel valida, speciale de tiuj kiuj ne akceptas la implicaĵojn de la termino. Milito, en kiu la fortoj partoprenantaj en la konflikto apartenas al la sama lando aŭ sama imperio aŭ sama (alitipa) politika estaĵo nomiĝas enlanda milito. Milito kontrastas kun paco, kiun oni ĝenerale difinas kiel la manko de milito.

Milita juro

Pluraj traktatoj reguligas militadon, kune aludataj kiel la milita juro. La plej vasta el tiuj estas la ĝenevaj konvencioj, la plej frua el kiu efektiviĝis dum la meza 19-a jarcento. Traktat-subskribo de post tiam fariĝis parto de internacia diplomatio, kaj tro da traktatoj por mencii en tiu malgranda artikolo estas subskribitaj. Kelkaj ekzemploj: Rezolucioj de la Ĝeneva Internacia Konferenco, Ĝenevo, 26-29 de oktobro 1863 kaj Ĝeneva Konvencio rilate al la Traktado de Militkaptitoj, 75 U.N.T.S. 135, efektiviĝis la 21-an de oktobro, 1950].

Vidu ankaŭ


- [[Listo de militoj]]
- [[Listo de bataloj
Armeo, strategio,taktiko,Militaj teknologio kaj ekipaĵoj, Milita historio, Milita strategio, Milita taktiko, Fronta linio, milita-industria komplekso, Armilo, Milita juro, Mezepoka militado, Mondmilito.
- Pola-bolŝevika milito,1919-1920
- Greka-turka milito (1919-1922) Kategorio:Milito
-
ja:戦争 ms:Peperangan simple:War

Besto

Biologio > Animalo > Besto ---- Besto estas esence ĉiu animalo, kiu ne estas homo: hundo, hamstro, abelo, baleno, salmo, mevo ktp. Tamen oni ofte distingas inter bestoj (= mamuloj kaj rampuloj) kaj birdoj, fiŝoj kaj insektoj. Vd. je Zoologio tirbesto ja:動物 ko:동물 ms:Haiwan simple:Animal th:สัตว์ zh-min-nan:Tōng-bu̍t

Hundo

Biologio > Animalo > Mamulo > Karnovoro > Kanisedoj > Hundo ---- Hundoj estas mamuloj, kiuj estas el la familio Canidae (Kanisedoj), same kiel lupoj, vulpoj, kaj kojotoj. Kutime, la vorto hundo estas uzata en la signifo de dom-hundo (Canis familiaris). Hundoj kaj homoj havas reciprokan interrilaton, kiu ekzistas de miloj da jaroj. La prahundo estus ĉashundo kiu helpi la Homo. Hundoj servas homaron per multaj manieroj. Ili estas gard-hundoj, ĉas-hundoj, kaj ŝafist-hundoj. Interrilatoj inter homaro kaj hundoj ofte havas fortajn emociajn ligilojn, inter ambaŭ. Do, hundoj estas tre popularaj dom-bestoj, sendepende de utileco. vidu: hundopesto

Vidu ankaŭ

hundopesto
- Hundaj rasoj
- Koprofagio ----- Astronomio Granda Hundo (Canis major) estas aŭstrala konstelacio, kies plej fama stelo estas Siriuso. Malgranda Hundo (Canis minor) estas boreala konstelacio, kies plej fama stelo estas Prociono. Kategorio:Hundoj ja:イヌ ko:개 simple:Dog th:สุนัข

Afrodita

Afrodita, la ora diino de beleco, amo, kaj deziro, estas la filino de Zeŭso kaj Diono. Kiel Afrodita Urania. (ĉiela Afrodita), ŝi estas la diino de la ideala amo. Kiel Afrodita Benetrix, ŝi protektis geedzecon. Kiel Afrodita Porne, ŝi estis la diino de la volupto, kaj ŝi protektis la amoristinojn. Laŭ Heziodo, la nomo Afrodita venas de la greka vorto aphros (ŝaŭmo), kaj Afrodita naskiĝis jam matura de la maro de la generaj organoj de Urano. La afrodiziaj festivaloj estis tre popularaj en Ateno kaj Korinto. Afrodita estis tre bela. Kiam Pariso devis elekti en konkurso la plej belan de la diinoj Afrodita, Hera, aŭ Atena, li elektis Afroditan. Fama helena statuo de ŝi nomiĝas belpuga Afrodita. Afrodita fariĝis patrino; Dejmoso (teruro), Foboso (timo), Harmonia, kaj Eroso, la juna dio de amo, estis ŝiaj gefiloj. La mirto estis la arbo de Afrodita, kaj la kolombo, la cigno, kaj la pasero estis ŝiaj birdoj. Kategorio:Helena mitologio ja:アプロディテ ko:아프로디테 simple:Aphrodite

Heroo

:Por la narkotaĵo, vidu Heroino. En legendoj kaj mitoj, heroo (aŭ heroino) estas la protagonisto de la rakonto, kaj ofte posedas kapablojn aŭ virton pli grandan ol norma persono. Pli ĝenerale, ĝi signifas iu persono kiu atingas grandecon pro notinda ago aŭ estimata profesio. ja:ヒーロー

Heraklo

] Heraklo estis malnovgreka duondio pli konata per sia latina nomo Herkulo. Filo de Zeŭso kaj Alkmena trompita de la Dio kiam li simulis esti ŝia edzo por kuŝi kun ŝi. Estante la filo de la adulto de sia edzo la Diino Hera malamis lin, kaj plurfoje provis lin mortigi. Ek de lia infaneco li montris sian forton. Estante junulo, li defendis sian urbon Tebo el malamikoj, kaj kiel premio la reĝo de Tebo donis sian filinon Megara al li kiel edzino. Hera frenezigis lin, kaj atingis, ke li mortigu du filojn kun siaj propraj manoj. Li klopodis liberiĝi de sia peko per la famaj Dekdu Lavoroj de Heraklo ja:ヘラクレス

Dio Marso

Marso estis la romia dio de la milito kaj de la agrikulturo. Li estis filo de Jupitero kaj Junona. Li similas la grekan dion Areson. Kiel Mars Quinius, la dio savis la ĝemelojn Romulon kaj Remon, kiuj droniĝis en la rivero Tibero iam antaŭ 753 a.K.. Marso prizorgis la fondintojn de la urbo de Romo kun la helpo de lupino. Pro tio, la romanoj konsideris lin la patro de sia urbo. Li estis tre grava dio por la romianoj, kiuj festis la Feriae Marti je la 1-a de marto. La romianoj donis lian nomon al planedo Marso, la monato Marto kaj la tago mardo. Oni kutime imagas Marson portanta batalan kirason. Du ĉevaloj, Timor ("timo") kaj Fuga ("fuĝo") tiris lian ĉaron. Ankaŭ la planedon Marson akompanas duopo; la lunetoj, Fobo (Phobos greke) kaj Dejmo (Deimos greke) . ja:マルス simple:Mars (god)

Kategorio:Helena mitologio

Kategorio:Mitologio Mitologio ja:Category:ギリシア神話

Norman Lewis

Norman Lewis (28 June, 190822 July, 2003) was a prolific British writer best known for his travel writing. Though he is not very widely known, he is considered by some to be one of the most important writers of the twentieth century. Grahame Greene wrote: :"Norman Lewis is one of the best writers, not of any particular decade, but of our century". Lewis served in World War II and wrote an account of his experiences during the Allied occupation of Italy, Naples 44. Shortly after the war he produced volumes about Burma, Golden Earth, and French Indochina, A Dragon Apparent. Lewis was fascinated by cultures which were little touched by the modern world. This was reflected in his books of his travels to Indonesia, An Empire of the East, and among the tribal peoples of India, A Goddess in the Stones. Lewis's first wife was a Sicilian aristocrat, and Sicilian life, including the Mafia was another of his major themes, reflected in The Honoured Society:The Sicilian Mafia Observed and In Sicily. His treatment of the Mafia was not sensationalist, but based on an acute understanding of Sicilian society and a deep sympathy with the sufferings of the Sicilian people, without losing sight of the horrors inflicted by the organisation. Another major concern of Lewis's is the impact of missionary activity on tribal societies in Latin America and elsewhere. He was hostile to the activities of missionaries, especially American evangelicals. This is covered in the volume, Among the Missionaries and several shorter pieces. Lewis wrote several volumes of autobiography, again concerned primarily with his observations of the many places in which he lived at various times, which included North Wales, the Bloomsbury district of London during World War II, Nicaragua, a Spanish fishing village, and a village near Rome. Lewis also wrote at least ten novels. Some of these enjoyed significant success at the time of publication, but his reputation rests mainly on his travel writing.

External links


- [http://www.telegraph.co.uk/news/main.jhtml?xml=%2Fnews%2F2003%2F07%2F23%2Fdb2301.xml Telegraph Obituary ] Lewis, Norman Lewis, Norman Lewis, Norman Lewis, Norman

heavy metal cellulitis wakacje mp3 download Karty grafiki










































:: RELATED NEWS ::

Red Slate Mountain
Red Slate Mountain est le plus haut sommet de Sherwin Range, qui fait partie de la Sierra Nevada. Il est sur l'arête de la Sierra qui sépare les comtés de Fresno et de Mono, en Californie. Red Slate Mountain peut être atteint en partant de la Mc Gee Pass ou du Bighorn Lake. La région au nord de Red Slate Mountain est une des zones sismiques les plus actives de Cali
Compagnie générale transatlantique
La Compagnie Générale Transatlantique est la grande compagnie française transatlantique. Elle a desservi de nombreuses lignes et notament la prestigieuse : New York - Le Havre.

Histoire


- 1855 : La Compagnie Générale Maritime est créée à l'initiative des frères Pereire, Emile et Isaac. Cette famille possède son propre organisme de crédit, la Société Générale de Crédit Mobilier. Cette sociéte devient le principal actionnaire de l
Association pour le développement de la philatélie
L’Association pour le développement de la philatélie (ADP ou ADPhile) est une association créée le 14 mai 1986 par les acteurs de la philatélie française pour coordonner leurs efforts, aider des initiatives de développement régional de la philatélie, financer des expositions internationales. Son siège se trouve boulevard Brune à