:: wikimiki.org ::
| Areso |
AresoAreso estas la bonaspekta filo de Zeŭso kaj Hera. Areso estas la frato de Atena, Heba kaj Hefesto. Li estas la dio de la milito aŭ de la milita frenezo. Ofte li portas sangan lancon. Lia birdo estas la vulturo, kaj lia besto estas la hundo.
Iam li adultis kun la bela Afrodita. Hefesto, la edzo de Afrodita publike mokis Areson. Aliafoje, li batalis kontraŭ la heroo Heraklo, kaj Heraklo preskaŭ mortigis la senmortulon.
Romianoj identigis sian dion pri terkulturo Marso kaj Areso.
Kategorio:Helena mitologio
ja:アレス
ko:아레스
Zeŭso| http://upload.wikimedia.org/wikipedia/de/thumb/f/ff/180px-Zeus.jpg |
Zeŭso (helene Ζευς, latine Zeus aŭ Jupiter) estis filo de la titana dio Krono (aŭ Kronos). Zeŭso mortigis sian kruelan patron. Poste, li lotis kun siaj fratoj Pozidono kaj Hadeso por esti la suverena reganto de Olimpo. Zeŭso estas la estro de la ĉielo kaj la pluvo. Lia armilo estas la fulmofrapo. Zeŭso estis la malfidela edzo de la diino Hera.
Zoologio
zeŭso (Zeus) estas genro de grandaj mediteraneaj fiŝoj de teleosteoj (laŭ nova PIV), kiujn la malnova PIV nomis zeoj.
La familio estas nomata zeŭsedoj (Zeidae), la ordo zeŭsoformaj (Zeiformes).
Kategorio:Helena mitologio
ja:ゼウス
ko:제우스
Atena| http://de.wikipedia.org/upload/6/6a/Athene_MK1888.png |
Atena estas la protekta diino de sia urbo Ateno, la ĉefurbo de la nuna Grekio. La templo de Atena, la Partenono, ankoraŭ staras sur la supro de la akropolo de la moderna urbo. Antaŭe estis granda statua de la diino Atena en la templo. Apud staras la Ereĉteum kun sia kariatidoj, alia templo dediĉita al Atena. Por protekti sia urbon kaj ŝtaton, Atena uzis la fulmofrapon kaj la ŝildon nomita la egidon (aegis, vorto kiu signifas "protektado" en la greka) de sia patro Zeŭso.
Strange, Atena ĉiam estas pura virgulino, kaj ŝi ne havis veran patrinon: Ŝi venis de la kapo de Zeŭso, post ke li manĝis sian edzinon Metisa.
Sed oni memoras Atenan pli pro sia inteligenteco kaj saĝeco.
Ŝi estis la preferata filino de sia patro. La olivarbo estas la arbo de Atena, kaj la noktuo ŝia birdo.
Kategorio:Helena mitologio
ja:アテナ
ko:아테나
DioFilozofio > Religio > Dio < Listo de dioj
----
:Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas. Aŭ ... nur kiel metaforo. Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro.
:Se Dio ne ekzistus oni inventu lin. (Voltaire)
Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredsistemoj, la plej alta supernatura estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon. Eble estas multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de Dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu Panteismon, Deismon). Hodiaŭ inter homoj, 53% estas monoteistoj, 26% estas politeistoj kaj 21% estas ateistoj. Vidu ankaŭ la liston de dioj.
La ĉi-antaŭa enklasigo de kredsistemoj dividas ilin laŭ la nombro de dioj:
- politeismo (pluraj dioj) - Hinduismo (laŭ iuj interpretoj), idolkulto, Umbando (Brazila religio) - Viĉo (laŭ iuj interpretoj)
- dualismo (2 dioj) - Manikeismo, Zoroastrianismo
- monoteismo (1 Dio) - Judismo, Kristanismo, Islamo, diismo, la Bahaa Kredo, Sikhismo
- ateismo (neniu dio) - agnostikismo, Budhismo, Ĝajnismo, humanismo, materialismo, komunismo
- panteismo – Dio kaj la universo identas; foje proksima al ateismo
Laŭ Islamo, Kristanismo estas politeisma, sed laŭ la memkompreno de Kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu Dio, kvankam tri personoj (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) apartenas al ĝi.
Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita.
Kvankam la monoteismoj nur servas unu plejaltan Dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub Dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn.
Enkarniĝo: Dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo, Kriŝno, Montanus, ktp.
Morto kaj Releviĝo: dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo.
Komunikado: Laŭ la abrahamismoj, Dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj Lia Vorto (la Biblio, la Korano). Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikas per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj).
Pruvo: Filozofoj iafoje penas pruvi la ekzistecon de Dio sole per logiko. Ekzemple: Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas sen truoj. Sed tia fiasko ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon.
Kategorio:Religio
ja:神
ko:하느님
simple:God
BirdoBiologio > Animaloj > Vertebruloj > Birdo
----
Birdoj (Aves) estas klaso de vertebruloj kun ĉirkaŭ 9 mil specioj. La preciza nombro da specioj, kiuj apartenas al la klaso de birdoj, dependas de sistemo de nomenklaturo.
nomenklaturo
La birdo havas du piedojn, du flugilojn (aŭ almenaŭ restaĵojn de flugiloj), korpon kovritan per plumaro, bekon anstataŭ buŝo, kaj siajn idojn la birdo naskas per ovoj.
Plej multaj genroj flugas; nur la plej grandaj (ekzemple la struto) restas grunde kaj kuregas ĉevalrapide. Ekzistas birdoj de diversaj grandecoj -- eĉ tiel malgrandaj kiel insektoj (ekzemple la kolibro). Specoj de birdoj povas esti herbovoruloj, insektovoruloj, aŭ karnovoruloj. Ili evoluis el dinosaŭroj, kaj en pratempo ekzistis specioj pli grandaj ol la nuna elefanto.
Multaj birdoj estas bredataj pro ovoj, viando aŭ kiel ornamaĵoj kaj amikoj.
Birdkantoj
:Ĉefa artikolo: Birdkanto
Vidu ankaŭ:
- Imitado ĉe birdkanto
- Krioj de birdoj
Birdmigradoj
:Ĉefa artikolo: Birdomigrado egretardeo
Biologia Klasado
Jen la Ordoj kaj Familioj de la birdo:
makulita verdkrura tringo
- Strutoformaj birdoj (Struthioniformes)
- Strutedoj (Struthionidae) struto
- Kazuaredoj (Casuariidae) kazuaro
- Emuedoj (Dromaiidae) emuo
- Apterigedoj (Apterygidae) kivio
- Reaedoj (Rheidae) nanduo
- Tinamoformaj birdoj (Tinamiformes)
- Tinamedoj (Tinamidae) tinamo
- Sfeniskoformaj birdoj (Sphenisciformes)
- Sfeniskedoj (Spheniscidae) pingveno
- Anseroformaj birdoj (Anasa ordo) (Anseriformes)
- Anhimedoj(Anhimidae) kriuloj
- Anseranasedoj(Anseranatidae) piga ansero
- Anasedoj (Anatidae) anasoj, anseroj, cignoj
- Kokoformaj birdoj (Galliformes)
- Megapodidae
- Cracidae
- Tetraonedoj (Tetraonidae) lagopo, tetrao, urogalo
- Fazanedoj (Phasianidae) fazano
- Odontophoridae
- Numididae
- Meleagrididae
- Mesitornithidae
- Gavioformaj birdoj (Gaviiformes)
- Gaviedoj (Gaviidae) kolimboj
- Podicipoformaj birdoj (Podicipediformes)
- Podicipedoj (Podicipedidae) greboj
- Procelarioformaj birdoj (Procellariiformes) petreloj
- Diomedeedoj (Diomedeidae) albatrosoj
- Procelariedoj (Procellariidae)
- Pelekanoidedoj (Pelecanoididae)
- Hidrobatedoj (Hydrobatidae)
- Pelikanoformaj birdoj (Pelecaniformes)
- Pelikanedoj (Pelecanidae) pelikano
- Suledoj (Sulidae) suloj
- Falakrokorakedoj (Phalacrocoracidae) kormoranoj
- Fregatedoj (Fregatidae)
- Anhingedoj (Anhingidae)
- Faetontedoj (Phaethontidae)
- Cikonioformaj birdoj (Ciconiiformes)
- Ardeedoj (Ardeidae) ardeoj
- Koklearedoj (Cochlearidae)
- Balenocipitedoj (Balaenicipitidae) ŝubekulo
- Skopedoj(Scopidae) martelbirdo
- Cikoniedoj (Ciconiidae) cikonioj
- Treskiornitedoj (Threskiornithidae) ibisoj, kulerbekuloj
- Fenikopteroformaj birdoj (Phoenicopteriformes)
- Fenikopteredoj (Phoenicopteridae) flamengoj
- Akcipitroformaj birdoj (Accipitriformes)
- Katartedoj (Cathartidae)
- Pandionedoj (Pandionidae)
- Akcipitredoj (Accipitridae)
- Sagitariedoj (Sagittariidae)
- Falkoformaj birdoj (Falconiformes)
- Falkedoj (Falconidae)
- Turnicoformaj birdoj (Turniciformes)
- Turnicedoj (Turnicidae)
- Gruoformaj birdoj (Gruiformes)
- Gruedoj (Gruidae)
- Aramidae
- Psophiidae
- Raledoj (Rallidae)
- Heliornithidae
- Rhynochetidae
- Eurypigidae
- Cariamidae
- Otidedoj (Otididae) (grava specio: Granda otido)
- Ĥaradrioformaj birdoj (Charadriiformes)
- Jacanidae
- Rostratulidae
- Hematopedoj (Haematopodidae)
- Ĥaradriedoj (Charadriidae)
- Pluvianellidae
- Ibidorhynchidae
- Rekurbrostruledoj (Recurvirostridae)
- Skolopedoj (Scolopacidae)
- Dromadidae
- Burinedoj (Burhinidae)
- Glareoledoj (Glareolidae)
- Thinocoridae
- Chionididae
- Sterkorariedoj (Stercorariidae)
- Laredoj (Laridae)
- Ŝternedoj (Sternidae)
- Rhynchopidae
- Aŭkedoj (Alcidae)
- Pterokloforma birdoj (Pterocliformes)
- Pterokledoj (Pteroclidae)
- Kolomboformaj birdoj (Columbiformes)
- Raphidae
- Kolombedoj (Columbidae)
- Psitakoformaj birdoj (Psittaciformes)
- Kakatuedoj (Cacatuidae)
- Psitakedoj (Psittacidae)
- Kukoloformaj birdoj (Cuculiformes)
- Musophagidae
- Kukoledoj (Cuculidae)
- Opisthocomidae
- Strigoformaj birdoj (Strigiformes)
- Titonedoj (Tytonidae)
- Strigedoj (Strigidae)
- Kaprimulgoformaj birdoj (Caprimulgiformes)
- Steatornithidae
- Podargidae
- Nyctibiidae
- Aegothelidae
- Kaprimulgedoj (Caprimulgidae)
- Apusoformaj birdoj (Apodiformes)
- Apusedoj (Apodidae)
- Hemiprocnidae
- Trochiliformes
- Trochilidae
- Coliiformes
- Coliidae
- Trogonoformaj birdoj (Trogoniformes)
- Trogonidae
- Koracioformaj birdoj (Coraciiformes)
- Alcededoj (Alcedinidae)
- Halcyonidae
- Cerylidae
- Todidae
- Momotidae
- Meropedoj (Meropidae)
- Leptosomatidae
- Brachypteraciidae
- Koraciedoj (Coraciidae)
- Upupedoj (Upupidae)
- Phoeniculidae
- Buceredoj Bucerotidae
- brunkola bucero
- Blankgorĝa bruna bucero
- Pegoformaj birdoj (Piciformes)
- Galbulidae
- Bucconidae
- Capitonidae
- Indicatoridae
- Ramphastidae
- Pegedoj (Picidae)
- Paseroformaj birdoj (Passeriformes)
- Tyrannidae
- Acanthisittidae
- Pittidae
- Eurylaimidae
- Dendrocolaptidae
- Furnariidae
- Thamnophilidae
- Formicariidae
- Conopophagidae
- Rhinocryptidae
- Cotingidae
- Pipridae
- Philepittidae
- Atrikornedoj (Atrichornithidae)
- Menuridae
- Turnagridae
- Alaŭdedoj (Alaudidae)
- Hirundedoj (Hirundinidae)
- Motaciledoj (Motacillidae)
- Campephagidae
- Pycnonotidae
- Regulidae
- Chloropseidae
- Aegithinidae
- Ptilogonatidae
- Bombiciledoj (Bombycillidae)
- Hypocoliidae
- Dulidae
- Cinkledoj (Cinclidae)
- Trogloditedoj (Troglodytidae)
- Mimedoj (Mimidae)
- Proneledoj (Prunellidae)
- Turdedoj (Turdidae)
- Cisticolidae
- Silviedoj (Sylviidae)
- Polioptilidae
- Muŝkaptuledoj (Muscicapidae)
- Platysteiridae
- Petroicidae
- Pachycephalidae
- Picathartidae
- Timaliedoj (Timaliidae)
- Pomatostomidae
- Paradoxornithidae
- Orthonychidae
- Cinclosomatidae
- Egitaledoj (Aegithalidae)
- Maluridae
- Neosittidae
- Climacteridae
- Paruedoj (Paridae)
- Sitedoj (Sittidae)
- Tichodromidae
- Certiedoj (Certhiidae)
- Rhabdornithidae
- Remizedoj (Remizidae)
- Nectariniidae
- Melanocharitidae
- Paramythiidae
- Dicaeidae
- Pardalotidae
- Zosteropidae
- Promeropidae
- Meliphagidae
- Orioledoj (Oriolidae)
- Irenidae
- Laniedoj (Laniidae)
- Malaconotidae
- Prionopidae
- Vangidae
- Dikruredoj (Dicruridae)
- Callaeidae
- Corcoracidae
- Artamidae
- Pityriaseidae
- Paradisaeidae
- Ptilonorhynchidae
- Korvedoj (Corvidae)
- Sturnedoj (Sturnidae)
- Paseredoj (Passeridae)
- Ploceedoj (Ploceidae)
- Estrildidae
- Viduidae
- Vireedoj (Vireonidae)
- Fringedoj (Fringillidae)
- Drepanididae
- Peucedramidae
- Paruliedoj (Parulidae)
- Coerebidae
- Thraupidae
- Emberizedoj (Emberizidae)
- Cardinalidae
- Ikteredoj (Icteridae)
- avocetedoj
- himantopo
Eksteraj Ligoj
- [http://home.swipnet.se/~w-58871/birdies/esperanto.html Esperantaj Birdnomoj far Peter Henningsson DOMUM]
- [http://www.xs4all.nl/~pilger/wfp/birdeou8.htm Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj]
- [http://www.biolib.cz/en/taxondictionary/?elang=EN&r2e=0 Zoologiaj kaj botanikaj nomenklaturoj en diversaj lingvoj inkluzive de Esperanto]
Kategorio:Birdoj
ja:鳥類
ko:새
ms:Burung
simple:Bird
th:นก
Hundo
Biologio > Animalo > Mamulo > Karnovoro > Kanisedoj > Hundo
----
Hundoj estas mamuloj, kiuj estas el la familio Canidae (Kanisedoj), same kiel lupoj, vulpoj, kaj kojotoj. Kutime, la vorto hundo estas uzata en la signifo de dom-hundo (Canis familiaris).
Hundoj kaj homoj havas reciprokan interrilaton, kiu ekzistas de miloj da jaroj. La prahundo estus ĉashundo kiu helpi la Homo. Hundoj servas homaron per multaj manieroj. Ili estas gard-hundoj, ĉas-hundoj, kaj ŝafist-hundoj. Interrilatoj inter homaro kaj hundoj ofte havas fortajn emociajn ligilojn, inter ambaŭ. Do, hundoj estas tre popularaj dom-bestoj, sendepende de utileco.
vidu: hundopesto
Vidu ankaŭ
hundopesto
- Hundaj rasoj
- Koprofagio
-----
Astronomio
Granda Hundo (Canis major) estas aŭstrala konstelacio, kies plej fama stelo estas Siriuso.
Malgranda Hundo (Canis minor) estas boreala konstelacio, kies plej fama stelo estas Prociono.
Kategorio:Hundoj
ja:イヌ
ko:개
simple:Dog
th:สุนัข
Heroo:Por la narkotaĵo, vidu Heroino.
En legendoj kaj mitoj, heroo (aŭ heroino) estas la protagonisto de la rakonto, kaj ofte posedas kapablojn aŭ virton pli grandan ol norma persono. Pli ĝenerale, ĝi signifas iu persono kiu atingas grandecon pro notinda ago aŭ estimata profesio.
ja:ヒーロー
Heraklo]
Heraklo estis malnovgreka duondio pli konata per sia latina nomo Herkulo.
Filo de Zeŭso kaj Alkmena trompita de la Dio kiam li simulis esti ŝia edzo por kuŝi kun ŝi.
Estante la filo de la adulto de sia edzo la Diino Hera malamis lin, kaj plurfoje provis lin mortigi. Ek de lia infaneco li montris sian forton.
Estante junulo, li defendis sian urbon Tebo el malamikoj, kaj kiel premio la reĝo de Tebo donis sian filinon Megara al li kiel edzino. Hera frenezigis lin, kaj atingis, ke li mortigu du filojn kun siaj propraj manoj. Li klopodis liberiĝi de sia peko per la famaj Dekdu Lavoroj de Heraklo
ja:ヘラクレス
Dio MarsoMarso estis la romia dio de la milito kaj de la agrikulturo. Li estis filo de Jupitero kaj Junona. Li similas la grekan dion Areson.
Kiel Mars Quinius, la dio savis la ĝemelojn Romulon kaj Remon, kiuj droniĝis en la rivero Tibero iam antaŭ 753 a.K.. Marso prizorgis la fondintojn de la urbo de Romo kun la helpo de lupino. Pro tio, la romanoj konsideris lin la patro de sia urbo.
Li estis tre grava dio por la romianoj, kiuj festis la Feriae Marti je la 1-a de marto. La romianoj donis lian nomon al planedo Marso, la monato Marto kaj la tago mardo.
Oni kutime imagas Marson portanta batalan kirason. Du ĉevaloj, Timor ("timo") kaj Fuga ("fuĝo") tiris lian ĉaron. Ankaŭ la planedon Marson akompanas duopo; la lunetoj, Fobo (Phobos greke) kaj Dejmo (Deimos greke) .
ja:マルス
simple:Mars (god)
MusikteoriMusikteori er teorien om musik. Det er et forsøg på at kortlægge begreberne toner og rytmik, og sætte dem op i sammenhængende systemer (e.g. kvintcirklen), der kan forstås og bruges af alle der har lært systemet at kende.
Musikteori er specielt vigtig for en musiker hvis du skal kunne spille musik, med fængende harmoniseringer, der lyder godt. Det danner basis for en stor del af den musik vi ser i dag, og bruges over alt til at komponere musikstykker. Det at skrive en andenstemme til en melodi kaldes for eksempel at harmonisere, da man ud efter nogle specielle principper indsætter toner, der lyder godt til den givne melodi.
Musikteoretiske emner
Nodesystemet
- Node
- Nøgle
- G-nøgle
- F-nøgle
- C-nøgle
- Trommenøgle
- Grundskala
- Skala (musik)
- Becifring
Intervaller
- Toneinterval
#Prim (C-C)
#Sekund (C-D)
#Terts (C-E)
#Kvart (C-F)
# - Tritonus (C-F#)
#Kvint (C-G)
#Sekst (C-A)
#Septim (C-H)
#Oktav (C-C')
#None (C-D')
#Decim (C-E')
#Undecim (C-F')
#Dodecim (C-G')
Harmonilære
- Kvintcirkel
- Harmonilære
- Funktionsharmonisk analyse
- Koralharmonisering
- Akkord
- Tonika
- Dominant
- Subdominant
- Kirketonearter
- Ionisk (Dur)
- Dorisk
- Frygisk
- Lydisk
- Mixolydisk (Ren mol)
- Æolisk
- Lokrisk
Fysisk teori
- Hertz
- Frekvens
- Svingning
- Svingningstid
- Amplitude
Se også
- Kammertonen
- Musik
Kategori:Musikteori
ja:音楽理論
tapety motorola gu Links pociel Pozycjonowanie sprzet |
|
|
|