Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Aritmetiko

Aritmetiko

Matematiko > Aritmetiko ---- Aritmetiko estas branĉo de matematiko, studanta la naturon kaj proprecojn de nombroj. Ĝi inkluzivas ankaŭ la studon pri algoritmoj kaj operacioj super entjeroj kaj frakcioj, kvocientoj, proporcioj, procentoj. La nomo devenas de la vorto arithmos, kiu signifas "nombron" en greka lingvo. La moderna aritmetiko ne okupiĝas nur pri elementaj kalkuloj, sed pri gravaj ecoj de entjeroj (primeco, plej granda komuna divizoro, primaj faktoroj ktp.) kaj similaj ecoj de aliaj objektoj (ekzemple elementoj de ringoj). Evoluo de Aritmetiko venigis al apartigo de novaj matematikaj branĉoj: Algebro kaj Nombroteorio. Kategorio:Matematiko ja:算数 simple:Arithmetic th:เลขคณิต

Matematiko

Matematiko (de la greka μαθημα [matema] - scienco, lernado) estas logika dedukta scienco, kiu studas aksiome difinitajn abstraktajn strukturojn (kvanto, formo, aranĝo) uzante simbolan logikon. La specifaj strukturoj de matematiko plejofte originas de natursciencoj, ĝenerale de fiziko, sed matematikistoj difinis ankaŭ aliajn konceptojn por pure internaj bezonoj de ĉi tiu scienco. Matematiko jam penetris tra la tuta moderna vivo: modeli precizajn instrumentojn, evolui novajn teknologiojn kaj komputilojn, konstrui domojn, eĉ baki kukon bezonas aplikon de nombroj, geometrio, mezuro kaj spaco. Ekzistas du ĉefaj branĉoj de matematiko: pura kaj aplika. La pura matematiko esploras objektojn nur pro la teoria intereso, sed aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de negoco kaj inĝenierado aŭ por pli komplika teoria apliko en scienco. :Matematiko estas la alfabeto per kiu Dio skribis la mondon. (Galileo Galilei, 1564-1642) :Matematiko estas pli bone speco de arto.(Takakazu Seki, 1642-1708) :Matematikon oni povas difini kiel la sciencon, kie oni ne scias pri kio oni parolas, nek ĉu tio, kion oni diras estas vera. (Bertrand RUSSELL, 1872-1970) ---- Primaraj Nocioj :Aksiomo - Aro - Nombro - Postulato - Teoremo Ĉefkonceptoj :Algoritmo - Angulo - Bildigo - Derivaĵo - Diferencialo - Distanco - Distribuo - Ekvacio - Esprimo - Formulo - Fraktalo - Funkcio - Fourier-a analizo - Grafeo - Grupo - Integralo - Kartezia Koordinato - Kvanto - Limeso - Linio - Malderivaĵo - Matrico - Operacio - Parametro - Progresio - Punkto - Regresio - Regulo - Rilato - Serio - Skalaro - Spaco - Strukturo - Surfaco - Tabelo - Termo - Variablo - Vektoro - Vico Matematikaj Sciencoj :Algebro - Analitiko - Aritmetiko - Aroteorio - Diskreta Matematiko - Geometrio - Grafeteorio - Kalkulo - Kombinatoriko - Logistiko - Matematika Analizo - Trigonometrio - Matematika Programado - Nombroteorio - Statistiko - Stokastiko - Teorio De Kategorioj - Teorio de Komputado - Teorio de Probabloj - Teorio de Grupoj - Teorio de Ludoj - Teorio de Amasaj Servoj - Topologio Rilataj Sciencoj :Cibernetiko - Informadiko - Statistiko - Logiko - Mekaniko Aliaj Temoj :Historio de Matematiko - Matematikistoj - Filozofio de matematiko Organizoj kaj Premioj :Internacia Matematika Unio - IAdEM - Medalo Fields - Medalo Nevanlinna ----

Esperanto kaj matematiko

La unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis 2004 la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva angla-germana- franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ REVO (Reta Vortaro) fariĝis intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Marc Bavant. Dobrˇichovice: KAVA-PECH, 2003. 231p. ISBN 8085853655. 21cm. Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tadukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingi¸us de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la Emondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko. La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭge estas la 15 paĝoj de ilustritaj platoj, kie oni tuj havas unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj ktp. Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de universitata scienca fako. La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto, kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate. Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn. Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M EdE-M Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Carlo BOURLET, Briand, Meray, Berdelle, Dombrowski, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982-4.) O. SIMON.

Eksteraj Ligoj

- [http://www.math.uu.se/~kiselman/matstat.pdf Proponitaj ŝanĝoj pri matematiko kaj statistiko por la PIV]
- [http://www.geocities.com/matematikistoj/ TTT-ejo de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj] als:Mathématiques ja:数学 ko:수학 ms:Matematik simple:Mathematics th:คณิตศาสตร์

Algoritmo

Matematiko > Algoritmo ---- Algoritmo estas metodo aŭ programo solvi komputajn aŭ aliajn problemojn, kiuj ĝuste difinas kiel kaj en kia ordo ricevi rezulton, samsence determinitan de origindatumoj. Ekz. por konataj reguloj de adicio, subtraho, multipliko kaj divido, la eblaj rezultatoj estas naturaj nombroj, prezentitaj en dekuma sistemo, kaj eblaj originaj datumoj - ordigitaj paroj de samspecaj nombroj. Ĝenerale, oni ne supozas ke la rezulto nepre devas esti ricevita: la algoritma proceso povas interrompiĝi aŭ ne finiĝi iam. Algoritma proceso estas la agoj por sinsekvaj transformoj de konstruktaj objektoj, okazantaj per diskretaj paŝoj. Ĉiu paŝo konsideras la ŝanĝon de unu konstrukta objekto per la alia. Oni skribas ĉi tiun paŝojn matematike per t.n. algoritma lingvo, kiu konsistas en komandoj, instrukcioj, operatoroj, plenumendaj sinsekve per elementaj operacioj. Mem la vorto devenas de Algorithmi, algorismus, kiu originas de latina transliterado de la nomo de mezazia matematikisto Al-Ĥorezmi. En mezepoka Eŭropo algoritmo nomiĝis dekuma pozicia sistemo kaj arto kalkuli per ĝi, ĉar danke al latina traduko de la traktato de Al-Ĥorezmi (en la 12-a jarcento), oni konatiĝis kun pozicia sistemo. Algoritmo estas unu el ĉefaj nocioj de matematiko kaj cibernetiko. Ĝin pristudas unu el la matematikaj branĉoj: Teorio de Algoritmoj. En komputada teknologio por priskribi algoritmojn, oni uzas programajn lingvojn. La termino "algoritmo" kutime implicas relative abstraktan matematikan prezenton, kontraste al komputopreta, sed ofte komputildependa "programo". Kategorio:Komputiko ja:アルゴリズム ko:알고리즘 th:อัลกอริทึม

Operacioj per nombroj

Matematiko > Nombro > Operacioj per nombroj ---- La plej famaj matematikaj operacioj estas tiuj, kiuj agas sur nombroj. Jen listo de la plej famaj de tiaj operacioj:
- Adicio – operacio por trovi la sumon de nombroj aŭ kvantoj. La signo de adicio estas + (plus). Se ni adicias 5 kaj 3, ni ricevos 8. 5 kaj 3 estas adiciatoj, 8 estas sumo.
- Subtraho – operacio por trovi la diferencon de la dua nombro per la unua nombro; La signo de subtraho estas − (minus). Ekz. ĉe la subtraho: 9−6=3 oni diras, ke 9 estas la malpliigato, 6 estas la subtrahato, 3 estas la diferenco.
- Multipliko – operacio, per kiu, se oni multiplikas nombron a per pozitiva entjero n, oni povas trovi la sumon de n ekzempleroj de nombro a. La signo de multipliko estas · aŭ ×. Ĉe la multipliko: a × b = c oni nomas a kaj b faktoroj, kaj c la produto, × estas la multiplika signo.
- Divido – operacio, kies celo estas scii, kiomoble unu kvanto (nomata dividato) entenas alian (nomatan dividanto); la rezulto nomiĝas kvociento. La signo por divido estas : (dupunkto) au / (stango). Ekz. a:b=a/b; a dividite per b egalas a sur b.
- Potenco – la produto de n faktoroj, el kiuj ĉiu egalas al a; ekz. 34=3 x 3 x 3 x 3=81 aŭ la kvara potenco de tri. La nombro 4 estas eksponento. Kutime la operacio estas skribita per indekso, la eksponento tiam estas skribita kiel supra indekso.
- Radiko – la radiko de nombro a per alia nombro n estas tia nombro, ke ĝia potenco per n egalas al a: la noa radiko de 10; la radiko de 8 per 3 estas 2 (kuba radiko el 8); kvadrata radiko el 25 estas 5.
- Logaritmo (de pozitiva nombro a en logaritma sistemo kun bazo b) – La eksponento, per kiu oni devas potenci b por ekhavi a. Dekuma logaritmo estas kun bazo 10; natura logaritmo – kun bazo e=2,71828... En la aro N (naturaj nombroj) ĉiam eblas la operacioj de la adicio, multipliko, potencigo, sed ne ĉiam subtraho, divido kaj radikado. Ekzemple, ne ekzistas natura nombro, kiu estas rezulto de la operacioj: 3−6 kaj 3:7. Por solvi ĉi-tiujn problemojn oni enkondukis la nociojn de negativaj nombroj kaj racionalaj nombroj. Necesas bone distingi inter nombroj kaj numeroj, kiuj havas restriktitan aron da eblaj operacioj. Kategorio:Matematiko ja:四則演算 simple:Addition

Frakcio

Frakcio estas vorto plursignifa. En politiko, frakcio povas esti parto de partio aŭ grupo en parlamento; simile en religiaj aŭ aliaj komunumoj. En la esperanto-mondo, oficialajn frakciojn havas SAT. Apartan signifon la vorto havas en matematiko. Vidu ankaŭ: Frakcio (parlamento) Frakcio (matematiko)

Greka lingvo

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Greka Lingvo ---- parolantoj: 12 milionoj
landoj: Grekio (83% de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp
ISO kodo : gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453 ), grc por la malnova
origino: el la hindeŭropa
skribo: greka alfabeto
specimeno: la Patro Nia: Πάτερ ημών, ο εν τοις ουρανοίς, αγιασθήτω το όνομά σου. Ελθέτω η βασιλεία σου, Γενηθήτω το θέλημά σου, ως εν ουρανώ κι επί της γης. Τον άρτον ημών τον επιούσιον δος ημίν σήμερον. Και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών, Ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών. Και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν, Αλλά ρύσαι ημάς από τπυ πονηρού. Αμήν

Historio

La greka lingvo havas longan historion kaj estis skribita lingvo depost 1450 a.K. La dorikoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. La atika de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo. La greka de la Nova Testamento kaj de influa traduko de la Malnova Testamento (la Septuaginto) estas la koine (greke "komuna dialekto"). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohameto kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de Romia Imperio de Okcidento, Romo estis "insulo" de greka lingvo en kamparo latina. Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 1453-1821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka (kaj el la slavidaj lingvoj) eniris la lingvon. La gramatiko ankaŭ simpliĝis, kiel simile okazis je la latina en okcidenta Eŭropo. La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotika aŭ "popola" formo kaj la katarevusa aŭ "pura" formo. Katarevuso iasence ja estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la atika, inter la strato kaj Platono. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1975, la demotika, la greka de la strato, fine venkis.

Skribo

Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto. Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekte (boustrophedon). Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B.

Formoj de la lingvo

Klasikaj ("helenaj") formoj

- La iona - Homero, Herodoto
- La atika - Platono, Aristotelo, Aristofano, Sofoklo
- La kojnea - la greka Septuaginto, Nova Testamento, Josephus, Sankta Paŭlo Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.

Modernaj formoj

- Katarevuso - klerigita, atikisma formo
- La demotika - la lingvo de la strato La demotika kaj katarevuso estas la du modernaj formoj. La iona ĉefrolis antaŭ la tempo de Perikleo. La kojnea ĉefrolis post la konkero de Aleksandro la Granda. Se oni povas legi la atikan, la iona kaj la kojnea estas ankaŭ facile legeblaj, ĉar la atika estas formo de la iona kaj la kojnea estas formo de la atika. La greka lingvo havas grandan literaturon, dekoble pli granda ol la latina.

Influo en Esperanto

La greka kaj la helena estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo. Ekzemple: mito, historio, poezio, logiko, ritmo, mistero, muziko, manio, energio, Biblio, politiko, ideo, teorio, sfero, strategio, oceano, martiro, gramatiko, geometrio, matematiko, simpatio, efemera, fenomeno, -ologio kaj multmultaj aliaj vortoj. Klaraj helenaĵoj estas "kaj" kaj la pluralo per "j".

Vidu ankaŭ

- Esperanto-greka vortaro
- Suido

Eksteraj ligoj

- [http://www.esperanto.gr/grek/lernado/vortaro/vortaro.pdf Vortaro Esperanto-Greka] (PDF-dosiero) Kategorio:Lingvo als:Griechische Sprache ja:ギリシア語 ko:그리스어 ms:Bahasa Greek simple:Greek language th:ภาษากรีก

Plej granda komuna divizoro

Matematiko > Nombroteorio > PGKD ---- La plej granda komuna divizoro (mallongigo: PGKD) de kelkaj donitaj nombroj estas la plej granda entjero per kiu ĉiuj donitaj nombroj povas esti dividitaj. Ekzemple la plej granda komuna divizoro de 15, 20 kaj 90 estas 5. Rimarkinda eco:
- La produto de la plej granda komuna divizoro kaj la plej malgranda komuna oblo de 2 nombroj egalas al la produto de tiuj ĉi 2 nombroj.

Difino

Estu \prod_^k p_i^ a faktorigado de a kaj \prod_^k p_i^ la faktorigado de b. Do, pgkd(a,b) = \prod_^k p_i^. Kategorio:Matematiko ja:最大公約数

Nombroteorio

Matematiko > Nombroteorio ---- Nombroteorio estas branĉo de matematiko, dediĉita al la studo de proprecoj de entjeroj kaj ĝiaj ĝeneraligoj (ekz. algebraj entjeroj). La demandoj pri la plej granda komuna divizoro, la plej malgranda komuna oblo, malkomponado je primoj, prezento de natura nombro en iu certa formo, ĝia dividebleco kaj aliaj temoj estas studobjektoj de la nombroteorio. Ĝi inkluzivas ankaŭ: teorion de komparoj, Diofantaj ekvacioj, kontinuaj frakcioj, Diofantaj alproksimiĝoj, transcedentaj ekvacioj k.a. En speciala literaturo oni ofte trovas ankaŭ sinonimajn terminojn - Teorio de Nombroj aŭ Teorio pri Nombroj. Kategorio:Matematiko ja:数論 ko:수론 th:ทฤษฎีจำนวน

Kategorio:Matematiko

Kategorio:Scienco ja:Category:数学 ko:분류:수학 ms:Category:Matematik simple:Category:Mathematics th:Category:คณิตศาสตร์

Czapka wolności

Czapka frygijska, czapka wolności (gr. piloj, łac. pileus). Wełniane lub filcowe, ściśle przylegające nakrycie głowy w kształcie stożka, z opadającym do przodu szpicem. łac. Nazwa pochodzi od Frygii w Azji Mniejszej. Grecy uważali ją za nakrycie ludzi wschodu: Frygów, Traków i mitycznych Amazonek. Rzymianie twierdzili, że czapka frygijska, nazywna przez nich pileus przybyła wraz z nimi z Troi. W Rzymie była symbolem wolności. Dostawał ją niewolnik w momencie wyzwolin. Na monetach rzymskich bogini Roma nosi frygijkę. Postacie ubrane w pileus występują często w rzymskiej sztuce np. chłopiec na Ołtarzu Pokoju. W czapce frygijskiej przedstawiano od epoki hellenistycznej Mitrę. Czapka frygijska stała się ponownie popularna w XI i XII wieku. Kształt frygijki przybrał jeden z typów średniowiecznych hełmów - basinet (łebka). Charakterystyczny dla czapki frygijskiej, opadający do przodu szpic, stał się tu ochroną twarzy i przekształcił się potem w przyłbicę. Prawdziwa kariera czapki wolności zaczęła się pod koniec XVIII wieku. Najpierw w czasie amerykańskiej wojny o niepodległość a później, rewolucji francuskiej. Czerwona czapka frygijska sankiulotów stała się nie tylko symbolem tej rewolucji ale jednym z głównych, do dzisiaj, symboli narodowych Francji. Synonim Liberte - Marianna nosi zawsze czapkę wolności. Czapka frygijska była i jest umieszczana na monetach i banknotach wielu państw, m. in. USA, w Polsce po raz pierwszy na banknocie 25 złotowym z 1794 roku. Występuje w symbolice państw, regionów i miast, szczególnie obu Ameryk (np. Kostaryki, Kolumbii, Salwadoru, Argentyny, stanu Nowy Jork, Wirginii) . W czapach frygijskich występowały popularne Smerfy. Z powodu kształtu, a przewrotnie pewnie i z powodu właściwości halucynogennych, czapką wolności nazywany jest grzyb Psilocybe semilanceata. Kategoria:Historia Kategoria:Ubrania

backup software download free poker jastrzbia gra pensjonat WAKACJE teksty

:: RELATED NEWS ::
Prawo Grimma
Prawo Grimma (ang. Grimm's law) to prawo głosowe opisujące przebieg pierwszej (starogermańskiej) i drugiej (staro-wysoko-niemieckiej) przesuwki spółgłoskowej. Zostało sformułowane w 1822 roku przez Jakuba Grimma w jego Deutsche Grammatik na podstawie pochodzących z 1818 roku ustaleń Francji, w regionie Rodan-Alpy, w departamencie Isère. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwało 2 025 osób, a gęstość zaludnienia wynosiła 141 osób/km² (wśród 2880 gmin regionu Rodan-Alpy Cessieu plasuje się na 433. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miejscu 816.).

Linki zewn

Cholonge
Cholonge to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Rodan-Alpy, w departamencie Isère. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwało 161 osób, a gęstość zaludnienia wynosiła 18 osób/km² (wśród 2880 gmin regionu Rodan-Alpy Cholonge plasuje się na 1461. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miejscu 1208.).

Linki zewnętr

Choranche
Choranche to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Rodan-Alpy, w departamencie Isère. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwały 132 osoby, a gęstość zaludnienia wynosiła 12 osób/km² (wśród 2880 gmin regionu Rodan-Alpy Choranche plasuje się na 1489. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miejscu 1049.).

Linki zewnę

Eparres
Eparres to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Rodan-Alpy, w departamencie Isère. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwało 860 osób, a gęstość zaludnienia wynosiła 108 osób/km² (wśród 2880 gmin regionu Rodan-Alpy Eparres plasuje się na 863. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miejscu 1282.).

Linki zewnętrzn

Grenay (Isère)
Grenay to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Rodan-Alpy, w departamencie Isère. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwało 1 016 osób, a gęstość zaludnienia wynosiła 141 osób/km² (wśród 2880 gmin regionu Rodan-Alpy Grenay plasuje się na 770. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miejscu 1342.).

Linki zewn

Gresse-en-Vercors
Gresse-en-Vercors to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Rodan-Alpy, w departamencie Isère. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwało 265 osób, a gęstość zaludnienia wynosiła 3 osób/km² (wśród 2880 gmin regionu Rodan-Alpy Gresse-en-Vercors plasuje się na 1363. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miejscu 17.).

Gua (Isère)
Gua to miejscowość i gmina we Francji, w regionie Rodan-Alpy, w departamencie Isère. Według danych na rok 1990 gminę zamieszkiwało 1 505 osób, a gęstość zaludnienia wynosiła 53 osób/km² (wśród 2880 gmin regionu Rodan-Alpy Gua plasuje się na 569. miejscu pod względem liczby ludności, natomiast pod względem powierzchni na miejscu 254.).

Linki zewnętrzne <

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org