Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Arizono

Arizono

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Arizono ---- Dosiero:us-az.gif Arizono (angle, Arizona) fariĝis la 48-a ŝtato de Usono je la 14-a de februaro 1912. Ĝi estis la lasta de la tuŝantaj 48 ŝtatoj eniri la union. Kelkaj geografiaj elstaraĵoj en Arizono estas la Kanjono Granda, altebenaĵo Kaibab, la pentrita dezerto kaj dezerto Sonoran, kaj la ŝtonigita arbaro. Loĝantaro: 5,130,632 (en 2000)
Ĉefurbo: Phoenix TTT-ejo de Arizono en la angla http://www.state.az.us Kategorio:Usono Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:アリゾナ州 ko:애리조나 주

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Nordameriko

Nord-Ameriko estas kontinento en la norda hemisfero limita norde de la Arkta Oceano, oriente de la norda Atlantika Oceano, sude de la Kariba Maro, kaj okcidente de la norda Pacifika Oceano. Ĝi kovras areon de 24.497.994 km2 (9.458.728 kvadrataj mejloj), aŭ proksimume 4,8% de la surfaco de la tero. Ekde Julio 2002 ĝia loxantaro estis proksimume 514.600.000. Nord-Ameriko estas la tria plej granda kontinento aree, post Azio kaj Afriko, kaj havas la kvara plej granda loĝantaro post Azio, Afriko, kaj Eŭropo. Kaj Norda kaj Sud-Ameriko estas nomita pro Amerigo VESPUCCI, kiu estis la unua Eŭropano kiu sugestis ke la Amerikoj ne estas la Orientaj Hindioj, sed antaŭe maleltrovita (de Eŭropanoj) Nova Mondo. La nur landkonekto de Nord-Ameriko al Sud-Ameriko estas la mallarĝa Istmo de Panamo. La landoj de Nord-Ameriko estas:
- Antiloj
- Bahamoj
- Belizo
- Dominikio
- Gvatemalo
- Haitio
- Honduraso
- Jamajko
- Kanado
- Kosta-Riko
- Kubo
- Meksiko
- Nikaragvo
- Panamo
- Salvadoro
- Usono Kategorio:Kontinentoj ja:北アメリカ ko:북아메리카 simple:North America th:ทวีปอเมริกาเหนือ zh-min-nan:Pak Bí-chiu

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

1912

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1912 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1912 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo.
- L.L. ZAMENHOF ĉe la UK de Krakovo rezignis ĉian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto, kaj eĉ la simplan titolon „Majstro“.
- Edukministro CAJ Juanpej dekretas la enkondukon de Esperanto en la elementajn lernejojn de Ĉinio.
- Eklernis Esperanton: Bruno RIEFLING, SIFO, Gerrit WOUD, Gerrit Paulus de BRUIN, Maksimiliano BLASSBERG, Frits FAULHABER, Helmi DRESEN, Modesto Eugenio CAROLFI, Carl Adolph HVORSLEV kaj Vasilij ĴELEZNJAKOV.
- Fonditaj Esperanto-asocio de Ŝanhajo, Virina Esperanto-Klubo en Brazilo kaj Esperanta junulara grupo de Varsovio.
- Fondita unua Esperanto-Klubo en Venezuelo
- Kreitaj planlingvoj Omnezo, Lingvo Kosmopolita, Ariana kaj Fraternitato.
- Ĉinio elĵetas fremdan regon kaj fariĝas respubliko.
- Albanio sendependiĝas.
- Hispanio: Kanarioj: Fuerteventura ekhavas propran parlamenton.
- 6-a de januaro: Nov-Meksiko fariĝis la 47-a ŝtato de Usono.
- 16-a de januaro: La grupo de anglo Robert Falcon SCOTT apud Sudan Poluson trovas restaĵojn de tendaro de konkuranta norvego Roald AMUNDSEN.
- 18-a de januaro: Scott atingas Sudan Poluson.
- 14-a de februaro: Arizono fariĝis la 48-a ŝtato de Usono.
- 15-a de aprilo: La Titanic pereas en la norda Atlantiko
- Tupaciguara fondita.

Naskiĝoj


- Raymond DOURY
- 20-a de februaro: Francio: Pierre BOULLE
- 21-a de aprilo : William Thomas STEAD
- 16-a de majo: Johannes HARTOG
- 23-a de junio: Britio: Alan TURING, frua komputikisto (m. 1954)
- 14-a de aŭgusto: Germanio: Erwin STRITTMATTER
- 26-a de novembro : Eugène IONESCO

Mortoj


- 16-a de januaro: Georg HEYM
- 27-a de januaro: BAGGI de ARAUJO
- 30-a de marto: Germanio: Karl MAY.
- 20-a de aprilo: Bram STOKER
- 14-a de majo: Svedio: August STRINDBERG
- 16-a de aŭgusto : Germanio : Johann Martin SCHLEYER
- 24-a de decembro : George W. BULLEN.
- Ĉeĥio: Zikmund WINTER.
- Antarkto: Kapitano SCOTT kaj sia grupo.
- Amatus van der BIEST-ANDELHOF ----
1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1912年 ko:1912년 simple:1912 th:พ.ศ. 2455

Phoenix

Tiu ĉi paĝo priskribas la urbon Fenikso. Por legi pri la aliaj signifoj de la vorto, vidu ĉe Fenikso. ---- Fenikso (angle Phoenix [fi:niks]) estas la ĉefurbo, la plej granda urbo, kaj la plej granda metropola areo en la ŝtato Arizono en Usono. Ĝi estas ankaux la ĉefurbo de la konteo Maricopa. La situo de la urbo aĉetiĝis dum oktobro 1870. Ĝi laŭleĝe urbiĝis la 5-an de februaro 1881. Laŭ la censo el 2000, Fenikso estas:
- la sesa plej granda urbo en Usono, kun loĝantaro de 1 321 045, kaj
- la dekkvara plej granda metropola areo en Usono, kun loĝantaro de 3 251 876. Ĝi kuŝas en la koro de la Sonora dezerto en la Valo de la suno (Valley of the Sun) ĉe . La metropola areo inkluzivas la urbojn Mesa, Scottsdale, Glendale, Tempe, Chandler, Gilbert, kaj Peoria, kaj multajn aliajn komunumojn. Kategorio:Urboj de Arizono Kategorio:Urboj de Usono ja:フェニックス (アリゾナ州)

Kategorio:Usonaj ŝtatoj

Ŝtatoj ja:Category:アメリカ合衆国の州 ko:분류:미국의 주 sv:Kategori:USA:s delstater

婦女新知基金會

婦女新知基金會成立於1987年10月。前身為婦女新知雜誌社。

業務

10月]]
- 對婦女議題舉辦座談會等等。
- 提供直接支援及諮詢、轉介服務。

民法親屬編修正草案

該會曾與台北市晚晴婦女協會合作「新晴版民法親屬編修正草案」。該案經修正後,於1995年進入立法院。而後又組織「婆婆媽媽遊說團」,繼續參與修法。 新晴版草案在後來的幾年間陸續通過。

兩性工作平等法

該會曾於1990年提出男女工作平等法草案,並於1999年聯合許多婦運與工運團體送入立法院。後經多次修正,立法院於2001年通過「兩性工作平等法」。

外部連結

[http://www.awakening.org.tw/ 官方網頁](正體中文,英文) Category:台灣社會運動 Category:台灣民間機構團體 Category:女性主義

Sepsa Hotel Genoa kaway Sklep Nurkowy mBank Strona Informacyjna










































:: RELATED NEWS ::
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org