Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Asirianoj

Asirianoj

Historio > Mezopotamio > Asirianoj ---- 1. Popolo loĝanta en antikva Asirio kaj fama pro sia batalemo kaj kruelaĵoj, kiuj poste arameiĝis. 2. Hodiaŭ oni nomas 'asiriano' semidan popolon, kiun konsideras posteuloj de arameoj. Asirianoj (memnomo - 'aturai', 'surai', 'kaldai'), alinome - aisoroj, sirianoj (ne siriaj araboj !) nun loĝas en la landoj de okcidenta Azio, inter ili Irano, Irako, Sirio, Turkio, Armenio, Kartvelio; totala nombro ĉ. 1 mln.; parolas en asiria lingvo. La prauloj de asirianoj, arameoj okupadis vastan teritorion en okcidenta Azio, sed post invadoj de araboj kaj mongoloj, plimulto de ili asimiliĝis. Laŭ religio, asirianoj estas kristanoj, ĉefe Jakobitoj kaj nestorianoj, estas ankaŭ katolika kaj ortodoksa malplimultoj. Kategorio:Etnoj

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Mezopotamio

Geografio > Regiono > Mezopotamio ---- Mezopotamio estas parto de sud-okcidenta Azio, regiono situanta inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, kiu korespondas al moderna Irako. Ĝi estas "Lulilo de la unuaj civilizacioj" kaj regiono de altevoluinta kulturo de antikva mondo dum 3,000 jaroj. Larĝsence, Mezopotamio etendas inter Zagros-montaro kaj Anti-Taŭro en nordo, kaj inter Araba Plataĵo kaj Persa Golfo en sudo, kio korespondas al moderna Irako, orienta Sirio kaj sud-orienta Turkio. La nomo ‘Mezopotamio’ devenas de greka kaj signifas ‘inter riveroj’. La famo kaj riĉeco de la regiono baziĝas sur du riveroj. Ili donis eblecon por irigacio de la tero kaj evoluo de agrokulturo. La riveroj estis riĉaj de fiŝoj kaj la bordoj - de sovaĝaj birdoj kaj animaloj. Fekundaj teroj donis sufiĉan nutraĵon, bezonatan por urba loĝantaro. La unuaj urboj aperis en suda Mezopotamio, kiuj fariĝis centroj de komerco, manufakturado, ŝtatadministrado kaj milita defendo. Mezopotamianoj havis gravajn konstrumaterialojn, inter ili argilon, kiu estis uzita por konstruado de domoj, ankaŭ por farado de tabletoj por skribado. La riĉeco de Mezopotamio estis alloga por najbaraj popoloj. Rezulto estis multfojaj invadoj, dum kiu fremdlanduloj okupadis lokojn de lokaj regantoj. Nur kelkaj dinastioj sukcesis regi pli ol unu jarcento. Minaco de najbaroj estas plia kaŭzo por establi urbojn, kies fortifiko kaj defendo estis kompare pli facila. Historio de Mezopotamio Pri frua historio de la regiono vidu ĉe: Akado, Asirio, Babilonio, Sumero.
539 a.K. Mezopotamio estas en konsisto de Persa Imperio, kiel ĝiaj satrapioj Babilona kaj Aŝura, kie Babilono estis pli grava en politiko kaj administrado. La sekva periodo karakterizis per ekonomika regreso de la regiono.
312 a.K. Seleŭkidoj konkeras Babilonon, kaj la epoko de Helenisma kulturo kaj ekonomia progreso venas en Mezopotamio.
250 a.K. Mezopotamion konkeras Partianoj.
226 a.K. Mezopotamion konkeras Sasanidoj. Dum ilia regado la prospero daŭras kaj irigacio pliboniĝas.
635 p.K. Mezopotamion konkeras muzulmanoj Araboj.
763 p.K. Bagdado konstruiĝas por movi centron de Islama mondo de Damasko al Mezopotamia regiono. Tio kaŭzas komencon de la plej impona periodo de la regiono, kaj Mezopotamio fariĝas centro en multaj kampoj.
1258 Post la invadoj de mongoloj, multaj ŝtat-strukturoj de Mezopotamio detruiĝas. La kulturo kaj ekonomiko suferas.
16-a jc Otomanaj Turkoj kaj Sefevidaj Persoj komencas militi por Mezopotamio.
17-a jc Otomanoj kontrolas Mezopotamion.
1840 Oni komencas la unuajn arkeologiajn elfosadojn.
1932 Orienta, pligranda parto de Mezopotamio, fariĝas parto de sendependa Irako.
1945 Sirio sendependiĝas kun la teritorioj de okcidenta parto de Mezopotamio.
Rilataj Artikoloj:
- Antikvaj Civilizoj de Mezopotamio
- Araba Kalifato
- Irako
- Kulturo de Irako ja:メソポタミア ko:메소포타미아 문명 th:เมโสโปเตเมีย

Asirio

Historio > Mezopotamio > Asirio ---- Antikva lando, en la norda parto de Mezopotamio. Ĝi kreiĝis en 3-a jc a.K. kaj ekzistis ĝis 7-a jc a.K. En tiu tempo, loĝantaro de Asirio, laŭ kulturo, lingvo kaj etno preskaŭ ne diferencis de la najbara Babilonio. La asiria lingvo estis dialekto de asiro-babilona aŭ akada lingvo. Asirianoj adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian dion - Aŝuron. La ĉefurbo de lando nomiĝis pro la dia nomo - Aŝuro aŭ Asiro, kaj la lando - Asirio. Asirio dekomences situis en la supra fluo de Tigriso kaj havis malgrandan teritorion. Sciencistoj supozas, ke ĝia teritorio estis loĝita de Ĥuritaj kaj Subaraj ne semidaj triboj. Iom po iom, okazis ĝia semitiĝo, ĉar de okcidento penetris okcident-semida amorea loĝantaro, kaj de sudo - orientsemida babilona (akada) loĝantaro. Akada lingvo fariĝis parola por la aborigenoj, babilona religio kaj kulturo forte enradikiĝis. Tiamaniere, la semidiĝo de la regiono finiĝis je la 2000 a.K.
- 3-2-a jarmiloj - Asiro kaj ĝiaj kontrolataj teritorioj subiĝis al Babilonaj regnestroj.
- Kom. De 18-a jc a.K. - Kreiĝis vasta regno sub la gvido de reĝo Ŝamŝiadad 1-a. Gravaj centroj estis Arbela, Ninevo ka.
- 18-a jc. - Babilona reĝo Hamurabo subordigis Asirion.
- 16-15 jc. - Kreiĝis ĥurita regno Mitano, kiu konkeris Asirion.
- 15-a jc - Asirio liberiĝis de Mitano kaj mem atakis ĝin.
- Fino de 15-a jc - kom. De 14-a jc - Asiria reĝo Asurubalit 1-a mallongtempe okupis Babilonion.
- 15-13-a jc - Asirio konkeris la tutan teritorion de Mitano en norda Mezopotamio.
- 12-a jc - Dum la regado de Tiglatpilasar 1-a (1115-1077), Asirio estas forta regno, kiu sukcese militis en najbaraj kaj foraj landoj (Suda Kaŭkazio, Urartu, Nairi, Norda Sirio, Fenicio).
- 11-a jc - Asirio malplifortiĝis pro la senĉesaj invadoj de arameoj, kiu daŭris dum du jarcentoj. Asiriaj reĝoj translokigis sian rezidejon de Asiro al Kalĥu, unue kaj poste al Dur-Ŝarukin kaj Ninevo.
- 9-a jc - Asirio denove prosperiĝis dum Asurnasifal 2-a kaj Salmanasar 3-a.
- fino de 9-a jc - Asirio perdas multajn teritoriojn pro la kontraŭstaro kun Urartu, sed dum la regado de Tiglatpilesar 3-a , Asiro venkas ĝin, konkeras Sirion, Palestinon, Fenicion kaj Babilonion kaj kreas fortan imperion.
- 705-633 a.K. - Dum la regado de Sinaherib (705-680), Asarhadon (680-669) kaj Asurbanipal (669-633) daŭras prosperadon kaj sukcesajn militojn kun Medio, Elamo, Egipto, Scitoj kaj Kimerianoj.
- 605 a.K. - Koalicio de Medio kaj Babilonio supervenkis kaj Asirio, kiel regno ĉesis ekzistadon. Mem la loĝantaro, asirianoj iom post iom arameiĝis kaj perdis sian individuecon. Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akado
- Babilonio
- Mitano
- Urartu ja:アッシリア

Azio

Geografio > Kontinentoj > Azio ---- Kontinentoj Azio, kun 44.020.000 km2, estas la plej granda kontinento de la mondo. Ĝi havis 3.688.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1780 malsamajn lingvojn en Azio. Multaj grandaj religioj, kiel Judismo, Kristanismo, Islamo, Hinduismo, Budhismo, kaj la Bahaa Kredo komenciĝis en Azio. Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn. :Centra Azio - Malgrand-Azio - Mez-Azio - Okcidenta Azio - Orienta Azio - Suda Azio - Sud-Okcidenta Azio - Sud-Orienta Azio La origina Azio estis la romia provinco Asia en orienta Anatolio, kie estis la urboj Pergamo kaj Efeso. Estas 49 sendependaj landoj en Azio:
- Afganio
- Armenio
- Azerbajĝano
- Barejno
- Bangladeŝo
- Barato
- Birmo
- Brunejo
- Butano
- Ĉinio
- Filipinoj
- Indonezio
- Irako
- Irano
- Israelo
- Japanio
- Jemeno
- Jordanio
- Kamboĝo
- Kartvelio
- Kataro
- Kazaĥio
- Kipro
- Kirgizio
- Kuvajto
- Laoso
- Libano
- Malajzio
- Maldivoj
- Mongolio
- Nepalo
- Nord-Koreio
- Omano
- Orienta Timoro
- Pakistano
- Rusio
- Saŭda Arabio
- Singapuro
- Sirio
- Sri-Lanko
- Sud-Koreio
- Taĝikio
- Tajlando
- Tajvano
- Turkio
- Turkmenio
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Uzbekio
- Vjetnamio kaj kelkaj dependaj aŭ okupitaj teritorioj:
- Aŝmora kaj Kartia Insuloj (aŭstraliaj)
- Kokosinsuloj (aŭstraliaj)
- Kristnaskinsulo (aŭstraliaj)
- Palestino Dosiero:azio-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/azio.png Pligrandigu la mapon] ------- EdE-A > Azio Azio. v. Ĉinujo, Filipinaj insuloj, Hindo-ĉinujo, Hindujo Brita, Hindujo Nederlanda, Irako, Japanulo, Koreujo, Palestino, Persujo, Sirio, Turkujo. Kategorio:Kontinentoj ! ja:アジア ko:아시아 ms:Asia simple:Asia th:ทวีปเอเชีย zh-min-nan:A-chiu

Irako

Geografio > Azio > Irako ---- right thumb Irako - al-Irak - العراق Lando en sud-okcidenta Azio, konsistanta ĉefe el la valoj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato.
- Landkodo: IQ.
- E-nomo: Respubliko Irako.
- Nacia nomo: Al-Ĝumhurijah al-Irakijah, الجمهوريّة العراقيّة.
- Areo: 434.924 kv.km.
- Politika sistemo: transiro post la renversigo de la registaro de prezidento Saddam Husajn.
- Ĉefurbo: Bagdado.
- Urboj: Basra (617 mil), Mosulo (571 mil).
- Loĝantaro: 26.070 mil (2005), inter ili - araboj 72%, kurdoj 25%.
- Ŝtatlingvoj: araba kaj kurda.
- Kredantoj: islamanoj 97% (ŝijaismanoj 60-65%; sunnaismanoj 32-37%); pluraj kristanaj eklezioj (inter ili Nestorianismo); Jezidismanoj; Mandeanoj.
- Eksporto: nafto, lanŝtofo, daktiloj.
- Monunuo: iraka dinaro.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Hatra; Aŝur.

Historio

Antikve

La aktuala areo de Irako estis antikve la loko de la grandaj civilizoj de Mezopotamio. ...

Alveno de Islamo

...

Moderna epoko

Post la falo de la Osmanida imperio en la unua mondmilito, la imperio estis disdividita en pecojn donitajn al la venkintaj eŭropaj potencoj. Irako estis kreita kiel pseŭdoŝtato, kaj estis mandatita al Britio fare de la Ligo de Nacioj (ekde la 25-a de aprilo 1920).
- 1921. 08. 23.: Oni surtronigis la unuan reĝon de Irako Fejsal?, filon de Hussein Bin Ali, reganto en Mekao.
- 1932. 10. 3.: Irako sendependiĝas
- 1958. 07. 14.: La monarkion faligis milita puĉo, la nova ŝtatformo iĝis respubliko. La gvidantoj de la puĉo estis Abdel Karim Kasim kaj Col Abd-al Salam Muhhaammad Arif. Ĉefministro de la respubliko iĝis Kasim
- 1963. 02. 08.: La Baath-partio kun gvido de Saddam Hussein organizis duafoje senrezultan puĉon kontraŭ Kasim. Saddam enprizoniĝis.
- 1966: Saddam sukcese eskapis kaj iĝis vic-ĉefsekretario de la partio
- 1968: Sukcesa puĉo de la Baath-partio. La nova prezidetno Ahmed Hassan Al-Bakr alianciĝis kun la Sovetunio kaj gvidis kotraŭokcidentan politikon.
- 1970: La kurdoj ricevis aŭtonomion kaj reprezantiĝon en la registaro
- 1972: irako subskribis 15-jaran kontrakton kun Sovetunio. Komenco de alŝtatigo de naftoindustrio
- 1973: Post la naftokrizo en 1973, oni la grandajn enspezojn el nafto turnis al la industrio, instruado, medicino, post kio la vivnivelo en Irako estis unu el la plej altaj en la araba mondo.
- 1974-1975: La kurdoj ribeliĝis per apogo de Usono kaj la ŝaĥo de Irano. La konflikto surgenuigis Irakon, kiu devis dividi kun Irano la kontrolon pri la disputita akvovojo Shatt al-Arab. La ŝaĥo ĉesigis la apogon de la kurdoj, la iraka reĝimo disbatis la ribelon.
- 1978: mortpuno por aniĝantoj en la opoziciaj partioj. 1979: Szaddam Husein rezignigis la generalon Al-Bakr kaj transprenis la potencon. Ene de tagoj li ekzekutigis multajn rivalojn. 1980: septembro: milito inter Irako kaj la najbaro Irano. Irakon subtenis diversaj okcidentaj potencoj, precipe Usono, por kontraŭstari disvastiĝon de ties islama revolucio. Militkrimoj per kemiaj armiloj kontraŭ kurdoj kaj irananoj estas malatentataj. Irako por revenĝi la limvundigojn de Irano, okupis la naftoriĉan regionon Khuzestan. Fine de la monato, Irako abrogaciis la kontrakton subskribitan kun Irano en1975 kaj repostulis la akvovojon de Shatt al-Arab. Ambaŭ lando ekbombardis kaj ekkomenciĝis la 8-jara milito. 1981: Israelo bombardis la nuklean reaktoron de Bagdado. 1982: La okcidentaj landoj timis la fortiĝon de la radikala islama movado de Ajatolo Khomenei kaj ili ne volis venkon de Irano en la milito. Usono delistigis Irakon el la landoj apogantaj la terorismon. La ĉefa liveranto de armiloj al Irako estis la Sovetunio. 1988.08.20.: Irako kaj Irano subskribis militpaŭzon. Irako reorganizis la armeon per okcidentaj kreditoj kaj teknologioj. Oni uzis venengasojn kontraŭ la kurdoj, kio rezultis mortojn de purmil civitanoj. oni kalkulas, ke dum la milito mortis 400.000 homoj kaj plia 750.000 vundiĝis. La milito kaŭzis por la du landoj damaĝojn, profitperdojn (pro neeksporto de nafto9 en valoro de 400 md dolaroj. 1990-1991: Irako invadas kaj aneksas Kuvajton malprave kredante, ke Usono tion aprobos. Per aŭtoritato de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, internacia koalicio (ĉefe Usono kaj Britio sed ankaŭ aliaj) forpelas la irakan armeon el Kuvajto. UNO postulas, ke Irako forlasu amasdetruajn armilojn, kaj ke ĝi nepre kunlaboru kun internaciaj inspektistoj. Ekonomiaj punoj estas starigitaj, kaj regionoj de flugmalpermeso en la nordo kaj sudo de la lando. Tie ne rajtas flugi la iraka aerarmeo, sed ja aliaj. Usono provas instigi irakanojn revolucii kontraŭ Saddam Hussein, sed ne subtenas la malsukcesontajn revoluciantojn. .... 1998: La inspektistoj estas forprenitaj el Irako. Ekonomiaj punoj kaj flugmalpermesoj restas. .... 2002: La usona prezidanto George W. BUSH proklamas, ke Irako estas parto de la "akso de malbono", ke ĝi posedas armilojn amase detrupovajn, kaj ke ĝi estas danĝera al la mondo. Bush igas "ŝanĝon de reĝimo" en Irako la ĉefa prioritato de la usona eksterlanda politiko en la sekvaj monatoj. Rezolucio 1441 de la Konsilio de Sekureco reportigas UN-inspektistojn al Irako por eltrovi, ĉu la lando laŭleĝe senarmiliĝis. 2003: Usono kaj Britio sendas kvaronon de miliono da soldatoj al Kuvajto kaj aliloken en la regiono por premi al Irako. Raportoj de ĉefinspektoro Hans BLIX estas miksitaj. Laŭ Blix, oni iom-post-iom progresis, kaj pli da tempo estas laŭ li bezonata. Marto, 2003: Usono, Britio, kaj Hispanio proponas duan rezolucion al la Konsilio de Sekureco. Tiu rezolucio donus la aŭtoritaton kontraŭmiliti al Irako post mallonga periodo manke de konvinka pruvo de tuta plenumo de la antaŭaj rezolucioj. Francio, Rusio, Ĉinio, kaj aliaj nacioj kontraŭas la rezolucion, preferante doni pli da tempo al la inspektistoj. Post kelkaj tagoj de debato, la rezolucio estas forprenita sen voĉdonado. 18-a de Marto, 2003: Bush deklaras ultimaton: Hussein eksiĝu kaj eliru el Irako en la sekvaj 48 horoj, alie Usonaj, Britaj, kaj aliancitaj fortoj invados por perforte eksigi lin kaj senarmiligi Irakon. 20-a de Marto, 2003: Dua Golfmilito komenciĝas. 28-a de junio 2004: Suverenecon donas la okupanta aŭtoritato al nova iraka registaro, du tagojn antaŭ la planita tago, por eviti ke ceremionio fariĝu celo de terorisma agado. Nova iraka ĉefministro estas Ijad al-Alaŭi, iama kunlaboranto de CIA. Tiu usonamika prezidento provas per diktatorecaj agoj firmigi sian postenon (malpermeso por unu monato de Al-Ĝazira televidstacio, restarigo de mortpuno). Li permesas al Usono plu agadi en Irako. En aŭgusto 2004 elektis la milana nacia konferenco la transiran nacian asembleon. Ili donis siajn voĉoj ne al personoj, sed al listoj enhavintaj ĉefe nur partiojn de la iamaj emigrintoj. La novaj partioj en Irako apenaŭ reprezantiĝis en la listoj. Pro tio la UN silente malagnoskis la rezultojn de la voĉdonado. La du militoj kaj la malpermeso de importo de medikamentoj, mizeraj cirkonstancoj pro la blokado kaŭzis laŭ unuj morton de miliono da beboj. La ekonomia detruo estis laŭ kelkaj kalkuloj eĉ 400 miliardoj da dolaroj, dum la privatigo kaj aĉetigo kunportis por usonaj entreprenoj belan profiton (la ĉasflugilojn de Mirage oni sendis dismunti anstataŭ forvendi ilin). En 2005 (la 30-an de januaro) okazis balotoj en Irako, en kiuj venkis per 48 % la koalicio de la ŝijaismaj partioj, la kurdaj partioj atingis 25 % kaj la usonamika Ijad ALLAVI ricevis nur 13,6 %. Balotis 8,55 milionoj (58%) da balotjuraj homoj, la baloton bojkotis la sunaitoj, tiel ili ne havos reprezentanton en la parlamento. Proponita ĉefministro iĝis Ibrahim al-ĜAAFARI.

vidu


- Listo de urboj de Irako
- Landnomoj
- Noto pri la Nova Iraka flago
- Kulturo de Irako
- Cindy SHEEHAN Kategorio:Irako ja:イラク ko:이라크 ms:Iraq simple:Iraq th:ประเทศอิรัก zh-min-nan:Iraq

Turkio

Geografio > Azio > Anatolio > Turkio < Balkana Duoninsulo < Eŭropo ---- Eŭropo
Loko: 39 No, 35 Or (sudokcidenta Azio) Areo: 770.760 km²
semotaŭga: 32% Loĝantaro: 65.666.667 (2000, takso), % urbana: 75% (2000)
homoj sur km²: 85,2 (2000)
homoj sur km² da semotaŭga tero: 266,2 (2000)
kreskada rapido: 1,27% (2000, takso)
naskoj: 18,65 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortoj: 5,96 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
migrantoj: 0 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 48,9 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,16 infanoj naskitaj po virino (2000, takso)
meza vivo-longo: 70,97 jaroj (68,63 viroj, 73,41 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Ankara
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso): Etnoj: ĉ. 74% turka, ĉ. 25% kurdoj, ankaŭ kelkmil reprezentantoj de kaŭkaziaj etnoj: abĥazoj, osetoj ka.
Religio: 99,8% islamo 0,2% aliaj (kristanismo kaj judismo)
Lingvo: turka (oficiala), kurda (mallaŭleĝa - laŭ la turka leĝo kurdoj ne rajtas uzi sian lingvon)
alfabeta: 82,3% (1995 takso) Registaro: parlamenta demokratio tolerita de la militistaro.
sendependeco: la 29-an de oktobro 1923
organizoj: UNO (1945), NATO (1952).
konstitucio: la 7-a de novembro 1982
korupteco: 3,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 97 Gsk (1998, takso)
po kapo: 1,48 ksk (1998, takso)
kreskanta procento: -5% (1999, takso)
inflacio: 65% (1999)
senokupa: 7,3% (1999, takso) kaj subokupa 6,9%
registara buĝeto: 25,7 Gsk (1999, takso) Valuto: 1 liro. De la 1-a de januaro 2005 nova liro (TRY) = 1.000.000 da malnovaj (TRL)

Vidu ankaŭ


- Esperanto-movado
- Greka-turka milito (1919-1922)
- İsmet İNÖNÜ
- Listo de urboj de Turkio dosiero:turkiomapok.jpg

Ekstera ligilo

el Monato (gazeto) (2004/12 p.10) Kategorio:Turkio ja:トルコ ko:터키 ms:Turki simple:Turkey th:ประเทศตุรกี zh-min-nan:Türkiye

Armenio

Geografio > Azio > Kaŭkazio > Armenio ---- Dosiero:am.gif http://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/0/07/Armenia-coa.gif

Lando en Suda Kaŭkazio, najbaras kun Kartvelio (norden), Azerbajĝano (orienten), Irano (suden) kaj Turkio (okcidenten). dosiero:Armeniomapo.jpg
- Nomo: Armena Respubliko; armene - Հայաստանի Հանրապետություն (Hajkakan Hanrapetutjun).
- Areo: 29.800 kv. km.
- Ŝtatordo: evolua demokratio.
- Ŝtatestro: Prezidento R. Koĉarjan.
- Ĉefurbo: Erevano.
- Loĝantaro: 3,7 milionoj, inter ili armenoj 96%. kurdoj minoritata
- Lingvo: armena. (oficiala), kurda
- Religio: armena-gregoria kristanismo.
- Valuto: dramo.
- Nacia flago. La flago estis adoptita en 1990. Armenio estis sendependa dum 1918-1921 kaj nuntempa flago devenas de tiu tempo. Ĝi estis kreita en Armena Instituto de Venecio en 1885, tamen ĝia strioj havis aliajn kolorojn - ruĝan, verdan kaj bluan. Post deklaro de sendependenco en 1991 jaro ĝi estis ŝanĝita per alia trikoloro - ruĝa, blua, oranĝa. Ruĝa koloro simbolas sangon verŝitan dum batalo por sendependenco, blua asocias esperon aŭ armenan ĉielon, oranĝa prezentas benon al peza laboro.
- Nacia blazono. Ĝi estis adoptita en 1991. La blazono prezentas ŝildon, en kies centro estas stiligita monto Granda Ararato - supozebla loko, kie haltiĝis Arko de Noa. Sur la ŝildo videblas kvar emblemoj de iamaj armenaj dinastioj. Ŝildon tenas aglo kaj leono, komunaj simboloj de armena heraldiko.

vidu ankaŭ


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
- Historio de Armenio

Eksteraj ligoj


- [http://www.armenica.org Armenica.org - Historio de Armenio]
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/asie/armenie.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en Armenio (france)] Kategorio:Armenio ja:アルメニア ko:아르메니아 ms:Armenia simple:Armenia th:ประเทศอาร์เมเนีย zh-min-nan:Hayastan

Kartvelio

Geografio > Azio > Kaŭkazio > Kartvelio ---- Kaŭkazio Kartvelio (kartvele Sakartvelo) estas lando en centra kaj okcidenta partoj de Kaŭkazio, historia heredanto de antikvaj ŝtatoj Iberia kaj Kolĥeti. Membro de UNO, Eŭropa Konsilio, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.
- Landkodo: GE.
- E-nomo: Kartvelio; Georgio; Gruzio; Kartvelujo.
- Nacia nomo: Sakartvelo.
- Areo: 69.700 kv.km.
- Ŝtatlimoj: surteraj - 1.461 km (inter ili - kun Armenio 164, Azerbajĝano 322, Rusio 723, Turkio 252), ĉemaraj - 310 km.
- Naturo: precipe montaro, naturo estas diversa - de subtropikoj ĝis kaŭkazaj glacimontoj; altega pinto - monto Ŝĥara (5.068 m), malaltega punkto - Nigra Maro (0 m); semotaŭga tero - 16%, paŝteja tero - 25%, arbaroj - 34%. Ĉefaj riveroj Mtkvari (Kura) kaj Rioni.
- Politika sistemo: prezidenta respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Miĥail SAAKAŜVILI (2004).
- Leĝdona organo: parlamento (235 membroj).
- Politikaj partioj: Unio de Civitanoj, Unio de Renesanco, Socialista Partio, Nacia-Demokratia Partio, Laborista Partio, Nacia Movado.
- Ĉefurbo: Tbilisi (1.3 mil).
- Urboj: Kutaisi (235), Rustavi (160), Batumi (136), Soĥumi (120
- ).
- Adm. divido: 2 aŭtonomaj respublikoj, ankaŭ 53 distriktoj, 8 urbaj teritorioj kaj ĉefurbo Tbilisi, kiuj estas arigitaj en regionoj. Laŭ konstitucio administra-teritoria aranĝo de la lando estos determinita post la restaŭro de Tbilisa jurisdikcio sur la tuta teritorio de Kartvelio.
- Loĝantaro: 5.100 mil (1999), inter ili - kartveloj 70%, armenoj 8%, rusoj 6%, azeroj 6%, abĥazoj. Rapideco de la kreskado - 0,74%.
- Ŝtatlingvo: kartvela, en Abĥaza AR - ankaŭ abĥaza.
- Kredantoj: ortodoksaj kristanoj - 75%, muzulmanoj 11%, armenaj gregorianoj 8%.
- Nacia festo: 26a de Majo - tago de restaŭro de ŝtateco.
- Ekonomiko: daŭriĝas realizado de merkataj reformoj; ĉefaj branĉoj de ekonomiko: agrikulturo (teo, citrusoj, frukto, tabako, vino), maŝinkonstruado, metalurgio, hidrorisurcoj. Grandvalora estas restaŭro de kurort-turista komplekso, kiu en pasintaj jaroj servis al pli ol 2 milionoj da homoj.
- Ĉefaj komercpartneroj: Rusio (18%), Turkio (14%), Azerbajĝano (12%) kaj Usono (6%).
- Pokapa GNP: 840 $.
- Monunuo: Kartvela Lari (=100 tetroj).

Historio de Kartvelio

La 9-an de aprilo 1991 surbaze de tutlanda referendumo Supera Soveto de Kartvelio akceptis "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco". En majaj prezidentaj elektoj 1991 venkis Zviad GAMSAĤURDIA, sed pro la interna politika kaj milita kontraŭstaro li estis renversita (januaro 1992). Ŝtatregadon prenis Milita Konsilio, kiu baldaŭ transdonis ŝtatpotencon al novfondita Ŝtata Konsilio (prezidanto Eduard ŜEVARDNADZE). Deklaro de sendependeco en Kartvelio kaŭzis pliakrigon de politika situacio en aŭtonomaj subjektoj, al kio sekvis civilaj militoj kaj formigo de separatismaj reĝimoj en Abĥazio kaj Sud-Osetio. Zurab ĴVANIA
- Heredaĵo: urbo-muzeo Mcĥeta, Gelati monaĥeja komplekso, historia centro de Tbilisi, kavernaj kompleksoj de Uplisciĥe kaj Vardzia, Zemo Svaneti; kartvela eposo - Kavaliro en Tigra Felo (13-a jc.), polifonia kanto, origina skribosistemo. Aŭtonomaj Respublikoj: Abĥazio - Aĝario Regionoj: Kartli - Kaĥeti - Imereti - Guria - Samegrelo - Svaneti - Mesĥeti
-
ja:グルジア ko:그루지야 ms:Georgia simple:Georgia (country) th:ประเทศจอร์เจีย zh-min-nan:Sakartvelo

Asiria lingvo

Lingvo > Asiria lingvo ---- Asiria lingvo (alinome "nov-siria lingvo") estas komuna nomo de modernaj orientarameaj dialektoj, en kiu parolas asirianoj. La totala nombro de la parolantoj ne estas konata. Asiria lingvo, laŭ sia strukturo, ege distancis de semida tipo, al kiu ĝi apartenas laŭ origino. Perdiĝis kelkaj semidaj sonoj, samtempe aperis novaj; Asiria leksiko riĉiĝis de arabaj, persaj, turkaj vortoj. Moderna asiria lingvo havas multajn dialektojn, kaj la literatura lingvo, kiu kreiĝis en 40-aj jaroj de 19-a jc, baziĝas sur Urmia dialekto. En ĝi kreiĝis beletro, religia kaj lernoliteraturo, aperadis periodaĵoj. ---- Iu dialekto de la antikva akada lingvo ankaŭ nomiĝas Asiria lingvo.

Araboj

La araboj estas tiuj popoloj dissemitaj en Sud-Okcidenta Azio, Nord-Afriko (Sirio, Irako, Egipto, Libio, Saŭdi-Arabio, emiratoj), kiuj la araban lingvon aŭ ties ian dialekton parolas (kaj ĝenerale, originale islamkredantoj). La araboj vivis originale nur la Araba duoninsulo, sed ekde la 7-a jarcento ili konkeris Okcident-Azion, Nord-Afrikon kaj multaj el ili translokiĝis al la konkeritaj areoj, kie ili disvastigis la araban lingvon, islamon kaj evoluis araban kulturon. Ili okupiĝis ĉefe pri paŝtado (beduenoj) aŭ per agrokulturo (felaĥo), grava parto estis komercisto. (jaroj ellaborendaj) La araboj kunportis sian kulturon (i. a. la nuntempaj ciferoj estas arabdevenaj) al la Hispana duoninsulo, poste subigis ilin la Otomana Imperio. Post la unua mondmilito, Britio kaj Francio transprenis de la Otomana Imperio la potencon kaj elformis t.n. mandatojn. iom post iom ĉiu araba lando akiris sian sendependecon. La arabaj landoj sidas sur grandaj rezervoj de nafto. Ili eluzis tiun fakton en 1973, kiam pro milito inter Israelo kaj Egipto, Sirio ili ne eksportis nafton, tiel 4-obliginte la naftoprezojn. Tio kaŭzas ekonomian problemojn en ĉiu lando, sed tio rapidigis la ŝuldiĝon de la dua, tria mondo al la unua. La unua mondo (evoluintaj kapitalismaj landoj) sukcese tarvivis tiun naftoŝokon kaj ellaboris energiŝparajn ilojn, konstruis atomcentralojn. La araba mondo neniam estis unueca, ĉar vivas inter la araboj diversaj kutimoj en la landoj . Kvankam NASSER (nuntempe KADHAFI) provis unuigi la arabajn landojn, tio ne sukcesis, pro la diversaj eksteraj apogantoj de la landoj (Usono ĉiam apogis la emiratojn, Saŭd-Arabion, Israelon en la regiono), kio kaŭzas ĉiam malkonsenton inter la arabaj landoj eĉ en la Araba Ligo, olitika organizo de la arabaj landoj. La riĉa naftorezervo ebligis ĝis hodiaŭ la konservigon de la triba, vira socio.
- arabaj ciferoj
- maŭroj

Mongoloj

Mongoloj estas etno de Mongolio kaj norda Ĉinio. Pli ol 90% de la loĝantaro de Mongolio estas mongoloj, konsistante el ĉ.20 etnogrupoj: ĥalĥoj, ojratoj, burjatoj, bargoj, darĥatoj, uzemĉinoj, caĥaroj ktp.

Nestorianismo

Nestorianismo estis la ĉefa formo de Kristanismo en Azio oriente de la Eŭfrato dum la jaroj 500-1500. Ĝi estas la Kristanismo konita de Mohameto kaj la unua Kristanismo kiu alvenis al Ĉinio (VII jc). Nestorianismo floris de la 5-a jarcento al la 10-a jarcento, precipe en Mezopotamio kaj Persio. Hodiaŭ estas 170 mil nestorianoj, precipe en Irano, Irako kaj Sirio. Nestorianoj ne ŝatas esti nomataj tiel. Ili mem sin nomas "Eklezio de l'Oriento". Ilia eklezio estas ankaŭ konata kiel "Persa Eklezio", "Orienta Siria Eklezio", "Ĥaldea Siria Eklezio" (en Keralo, Barato), "Sankta Apostola Katolika Asiria Eklezio de l'Oriento", "Asiria Orienta Eklezio". Nestorianoj en Irako iufoje estas nomataj "asirianoj" aŭ "asiriaj kristanoj". Nestorianismo estis fondita je 428 de Nestorio, patriarko de Konstantinopolo (428-431). Nestorio instruis, ke Jesuo Kristo havas du personojn, unu dia, unu homa en unu korpo. La du personoj estis kunligitaj sed ne unuigitaj. Nestorianismo emfazas la homecon de Jesuo Kristo pli ol lia dieco. Pro tio, Nestorio kontraŭstaris la doktrinon de la Theotokos ("Dipatrino"): Sankta Maria ne estas la patrino de Dio, de Jesuo Kristo entuta, diris Nestorio, sed nur la patrino de la homa persono de Jesuo. La dia persono de Kristo devenis de Dio la Patro. La imperia Eklezio, kiu rigardis la Enkarniĝon de Kristo kiel multe pli tuta kaj ĝisfunda, kondamnis Nestorianismon kiel herezo en la Koncilio de Efeso je 431 kaj denove ĉe la Koncilio de Kalcedono je 451. La koncilioj deklaris, ke Jesuo Kristo estas unu en persono (la persono de Jesuo mem), sed du en naturo (dia kaj homo). La du naturoj estas unuigitaj en la unu persono, kiu samtempe estas homo kaj Dio. Ĉi tio estas la Kalcedona Kristologio kaj eĉ hodiaŭ estas la kompreno pri Kristo de Katolikismo kaj Ortodoksismo. La demando eble ŝajnas harfendado de vortoj, sed ĝi estis tre grava, ĉar la respondo determinas la naturon de Jesuo kaj tial la naturon de Kristanismo mem. Historie, Katolikismo kaj Ortodoksismo povis fortike rezisti Islamon, sed ne Nestorianismo, kies ideo pri la dieco de Jesuo estas pli limigita. Post la koncilioj, Nestorianismo nur povis flori ekster la Imperio. En la 5-a jarcento la nestorianoj fuĝis al Persio. Ekde la 6-a jarcento, ĝi estis disvastigita al Arabio, Persio, Hindio, Mongolio, Ĉinio kaj inter la tartaroj. En la 7-a jarcento, la araba imperio konkeris Persion kaj dum la jarcentoj postaj multaj nestorianoj konvertis al Islamo. En la 14-a jarcento, Tamerlano ekstermis multajn nestorianojn kaj la depost tiam Nestorianismo malprosperis. Nestorianismo sekvas la unuajn du el la Ekumenaj Konciliojn, la Nicean Kredon kaj la biblian komentaron de Teodoro de Mopsuestio, la Interpretanto, kiu interpretis la Biblion amplekse, laŭvorte kaj judismeme (la katolika kaj ortodoksa interpreto estis multe pli alegoria). Lia interpreto fariĝis la normo de la fido. Kvankam nestorianoj ne kredas, ke Maria estas la Dipatrino, ili ankoraŭ profunde estimas ŝin. Nestorianoj ankaŭ multe honoras la Krucon. Iliaj preĝejoj estas relative senornamaj. La estro de la nestoriana eklezio estas la Patriarko de la Oriento. Tradicie, la posteno estis heredata de onklo al nevo. Lia sidejo estis en "Babelo", kiu laŭvice estis la urboj Seleukio, Ktesifono, Bagdado kaj nun Ĉikago. En 1933, la iraka registaro eksilis la patriarkon Mar Ŝimmun (Simono) la 23-a. Ĉe lia morto en 1975 la historia patriarka dinastio estingiĝis. En 1976 la nuna Patriarko, Mar Dinĥa la 4-a, estis konsakrita en Londono. Li antaŭe estis la episkopo de Tehrano, Irano. Lia nuna sidejo estas en Ĉikago, Usono. La rito devenas de Antioĥio kaj estas nomata la ĥaldea rito. Nestorianismo praktikas monaĥismon. Ĝiaj pastroj, sed ne ĝiaj episkopoj, rajtas edziĝi. Intelekte, Nestorianismo devenas de Antioĥio. La intelekta ĉefurbo de Nestorianismo estis unue Edeso kaj, poste, Nisibis. En la 16-a jarcento, iuj nestorianaj eklezioj unuiĝis kun la katolika eklezio. Tiuj nestorianoj estas la "ĥaldeaj katolikoj". Dum Nestorianismo estis reakcio kontraŭ Arianismo, la reakcio kontraŭ Nestorianismo estis monofizitismo. Vidu ankaŭ: Kristologio Eksteraj ligoj: [http://www.nestorian.org/] [http://www.chaldeansonline.net/church.html] (angle) Kategorio:Kristanismo Kategorio:Herezo ja:ネストリウス派

University Ingres

This article is about a relational database system. For the artist, see Jean Auguste Dominique Ingres. ------------------- Ingres (pronounced "ingress") is a commercially supported, open-source relational database management system. Ingres was first created as a research project at the University of California, Berkeley starting in the early 1970s and ending in the early 1980s. The original code, like that from other projects at Berkeley, was available at minimal cost under a version of the BSD license. Since the mid-1980s, Ingres had spawned a number of commercial database applications, including Sybase, Microsoft SQL Server, NonStop SQL and a number of others. A follow-on project started in the mid-1980s as Postgres. This project lead to the development of PostgreSQL, which was commmercialized as Illustra, and the code was later incorporated into Informix. By any measure, Ingres is one of the most influential modern computer research projects.

History

Ingres

In 1973 when the System R project was getting started at IBM, the research team released a series of papers describing the system they were building. Two scientists at Berkeley, Michael Stonebraker and Eugene Wong, became interested in the concept after reading the papers, and decided to start a relational database research project of their own. They had already raised money for researching a geographic database system for Berkeley's economics group, which they called Ingres, for INteractive Graphics REtrieval System. They decided to use this money to fund their relational project instead, and used this as a seed for a new and much larger project. For further funding Stonebraker approached the DARPA, the obvious funding source for computing research and development at the time, but both the DARPA and the Office of Naval Research (ONR) turned them down as they were already funding database research elsewhere. Stonebraker then introduced his idea to other agencies, and, with help from his colleagues he eventually obtained modest support from the NSF and three military agencies: the Air Force Office of Scientific Research, the Army Research Office, and the Navy Electronic Systems Command. Thus funded, Ingres was developed during the mid-1970s by a rotating team of students and staff. Ingres went through an evolution similar to that of System R, with an early prototype in 1974 followed by major revisions to make the code maintainable. Ingres was then disseminated to a small user community, and project members rewrote the prototype repeatedly to incorporate accumulated experience, feedback from users, and new ideas. Ingres remained largely similar to IBM's System R in concept, but based on "low end" systems, namely Unix on DEC machines.

Commercialization

Unlike System R, the Ingres source code was available (on tape) for a modest fee. By 1980 some 1,000 copies had been distributed primarily to universities. Many students from U.C. Berkeley and other Universities that used the Ingres source code worked on various commercial database software systems. Berkeley students Jerry Held and later Karel Youseffi moved to Tandem Computers where they built a system that evolved into NonStop SQL. The Tandem database system was a re-implementation of the Ingres technology. It evolved into a system that ran effectively on parallel computers, that is, it included functionality for distributed data, distributed execution, and distributed transactions (the last being fairly difficult). Components of the system were first released in the late 1970's. By 1989 the system could run queries in parallel, and the product became fairly famous for being one of the few systems that scales almost linearly with the number of processors in the machine: adding a second CPU to an existing NonStop SQL server will almost exactly double its performance. Tandem was later purchased by Compaq who started a re-write in 2000, and now the product is at HP. Robert Epstein, the chief programmer on the project while he was at Berkeley, formed Britton-Lee along with Paula Hawthorne and Mike Ubell, and they were joined later by Eric Allman. Later, the founded Sybase. Sybase had been the #2 product (behind the System R based Oracle) for some time through the 1980s and into the 1990s, before Informix came "out of nowhere" and took over in 1997. Sybase's product line had also been licensed to Microsoft in 1992, who re-branded it as Microsoft SQL Server. This relationship soured in the late 1990s, and today SQL Server outsells Sybase by a wide margin. Several companies used the Ingres source code to produce products. The most successful was a company named Relational Technologies, Inc. (RTI) founded in 1980 by Stonebraker and Wong, and another Berkeley professor, Lawrence A. Rowe. RTI was renamed Ingres Corporation in the mid 1980's. The company converted the code to DEC VMS, which was the commercial OS for DEC VAX computers, and developed a collection of front-end tools for creating and manipulating databases (e.g., reporterwriters, forms entry and update, etc.) and application development tools. Over time much of the source was re-written to add functionality (e.g., multiple statement transactions, SQL, B-tree access method, date/time datatypes, etc.) and improve performance (e.g., compiled queries, multi-threaded server, etc.). The company was purchased by ASK Corporation in November 1990. The founders left the company over the next several months. In 1994, ASK/Ingres was purchased by Computer Associates who continued to offer Ingres under a variety of brand names (e.g., OpenIngres, Ingres II, Advantage Ingres). In 2004, Computer Associates released Ingres release 3 under an open source license. The code includes the DBMS server and utilities and the alphanumeric terminal front-end and application development tools. In essence, everything except the Windows 4GL GUI-based development environment. In November of 2005, Garnett & Helfrich Capital purchased the Ingres software from Computer Associates and created a new company called Ingres Corporation, which will provide support and services for the open source code.

Postgres

The Postgres project was started to address limitations of existing database-management implementations of the relational model. Primary among these was their inability to let the user define new domains (or "types") which are combinations of simpler domains (see relational model for an explanation of the term "domain"). The project explored other ideas including the incorporation of write-once media (e.g., optical disks), the use of massive storage (e.g., never delete data), inferencing, and object-oriented data models. The implementation also experimented with new interfaces between the database and application programs (e.g., portals, which are sometimes referred to as "fat cursors"). The resulting project, named Postgres, aimed at introducing the minimum number of features needed to add complete types support. These included the ability to define types, but also the ability to fully describe relationships – which up until this time had been widely used but maintained entirely by the user. In Postgres the database "understood" relationships, and could retrieve information in related tables in a natural way using rules. For complete details, see the PostgreSQL article. In the 1990s Stonebraker started a new company to ocommercialize Postgres, under the name Illustra. The company and technology was later purchased by Informix.

See also


- List of relational database management systems
- Comparison of relational database management systems

External links

Article sources:
- [http://www.cs.wisc.edu/~nil/764/root/3_p189-stonebraker.pdf The Design and Implementation of INGRES]
- [http://www-it.et.tudelft.nl/~arjen/IN4144/1/retrospection-DB.pdf Retrospection on a Database System]
- [http://www.bizyx.com/ingres/faq.htm Ingres FAQ] Product links:
- [http://www.ingres.com/ Ingres Corp.]
- [http://s2k-ftp.cs.berkeley.edu:8000/ingres/ University INGRES,Version 8.9] Category:Database management systems

Doda i Virgin Gry Playstation Sklep wdkarski hotel madrid Prague appartements










































:: RELATED NEWS ::
From the Choirgirl Hotel
From the Choirgirl Hotel, released in 1998, was the fifth major label album by singer and songwriter Tori Amos. A departure from her previous albums, it was a very radio-friendly project featuring a full rock band sound (instead of Amos' trademark 'girl at a piano' sound). The album was very successful, although it did not spawn any major radio hits, and "S
Surt
This article is about the municipality of Libya. For the figure in Icelandic legend, see Surtur. Surtur Surt (or Sirte) is one of the municipalities of Libya, which lies in the north of the country and borders the Gulf of Sidra. Its capital is the city of Surt. Old Norse Múspellsheimr and Múspell, respectively), is the realm of fire in Norse Mythology. It is home to the fire giants, and their master, Surtur. It is fire and the land to the north, Niflheim is ice. The two mixed and created water from the melting ice in
Surtr
This article is about the municipality of Libya. For the figure in Icelandic legend, see Surtur. Surtur Surt (or Sirte) is one of the municipalities of Libya, which lies in the north of the country and borders the Gulf of Sidra. Its capital is the city of Surt. In music, a sixteenth note (American) or semiquaver (also occasionally known as a demiquaver) is a note played for one sixteenth the duration of a whole note, hence the name. Sixteenth notes are notated with an oval, filled-in note head and a straight ic manuscript.]] Jörmungandr is a sea serpent of the Norse mythology, the middle child of Loki and the giantess Angrboða. According to the Prose Edda Odin took the three children,
Hrym
In Norse mythology, Hymir was a giant, a husband of Hrod. He owned a cauldron which the Æsir wanted to brew beer in. Thor obtained it from him. He is mentioned in a poem titled the Hymiskviða, in the Codex Regius between the
In
Norse mythology, Hodmimir's Forest was the only place on Earth that Surtur's sword was unable to destroy. As a result, the only humans who survive Ragnarok will emerge from this forest. They are Lif and Lifthrasir. Category:Locations in Norse m
Lifthrasir
For the political party LiF, please see Liberal Forum. In Norse mythology, Lif ("life"/(f)) and Lifthrasir ("eager for life"/(m)) will be the only two humans to survive Ragnarok, the end of the world. They will escape the destruction of Ragnarok by hiding in Hodmimir's Forest, the o
Lif
For the political party LiF, please see Liberal Forum. In Norse mythology, Lif ("life"/(f)) and Lifthrasir ("eager for life"/(m)) will be the only two humans to survive Ragnarok, the end of the world. They will escape the destruction of Ragnarok by hiding in Hodmimir's Forest, the o
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org