Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Asirio

Asirio

Historio > Mezopotamio > Asirio ---- Antikva lando, en la norda parto de Mezopotamio. Ĝi kreiĝis en 3-a jc a.K. kaj ekzistis ĝis 7-a jc a.K. En tiu tempo, loĝantaro de Asirio, laŭ kulturo, lingvo kaj etno preskaŭ ne diferencis de la najbara Babilonio. La asiria lingvo estis dialekto de asiro-babilona aŭ akada lingvo. Asirianoj adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian dion - Aŝuron. La ĉefurbo de lando nomiĝis pro la dia nomo - Aŝuro aŭ Asiro, kaj la lando - Asirio. Asirio dekomences situis en la supra fluo de Tigriso kaj havis malgrandan teritorion. Sciencistoj supozas, ke ĝia teritorio estis loĝita de Ĥuritaj kaj Subaraj ne semidaj triboj. Iom po iom, okazis ĝia semitiĝo, ĉar de okcidento penetris okcident-semida amorea loĝantaro, kaj de sudo - orientsemida babilona (akada) loĝantaro. Akada lingvo fariĝis parola por la aborigenoj, babilona religio kaj kulturo forte enradikiĝis. Tiamaniere, la semidiĝo de la regiono finiĝis je la 2000 a.K.
- 3-2-a jarmiloj - Asiro kaj ĝiaj kontrolataj teritorioj subiĝis al Babilonaj regnestroj.
- Kom. De 18-a jc a.K. - Kreiĝis vasta regno sub la gvido de reĝo Ŝamŝiadad 1-a. Gravaj centroj estis Arbela, Ninevo ka.
- 18-a jc. - Babilona reĝo Hamurabo subordigis Asirion.
- 16-15 jc. - Kreiĝis ĥurita regno Mitano, kiu konkeris Asirion.
- 15-a jc - Asirio liberiĝis de Mitano kaj mem atakis ĝin.
- Fino de 15-a jc - kom. De 14-a jc - Asiria reĝo Asurubalit 1-a mallongtempe okupis Babilonion.
- 15-13-a jc - Asirio konkeris la tutan teritorion de Mitano en norda Mezopotamio.
- 12-a jc - Dum la regado de Tiglatpilasar 1-a (1115-1077), Asirio estas forta regno, kiu sukcese militis en najbaraj kaj foraj landoj (Suda Kaŭkazio, Urartu, Nairi, Norda Sirio, Fenicio).
- 11-a jc - Asirio malplifortiĝis pro la senĉesaj invadoj de arameoj, kiu daŭris dum du jarcentoj. Asiriaj reĝoj translokigis sian rezidejon de Asiro al Kalĥu, unue kaj poste al Dur-Ŝarukin kaj Ninevo.
- 9-a jc - Asirio denove prosperiĝis dum Asurnasifal 2-a kaj Salmanasar 3-a.
- fino de 9-a jc - Asirio perdas multajn teritoriojn pro la kontraŭstaro kun Urartu, sed dum la regado de Tiglatpilesar 3-a , Asiro venkas ĝin, konkeras Sirion, Palestinon, Fenicion kaj Babilonion kaj kreas fortan imperion.
- 705-633 a.K. - Dum la regado de Sinaherib (705-680), Asarhadon (680-669) kaj Asurbanipal (669-633) daŭras prosperadon kaj sukcesajn militojn kun Medio, Elamo, Egipto, Scitoj kaj Kimerianoj.
- 605 a.K. - Koalicio de Medio kaj Babilonio supervenkis kaj Asirio, kiel regno ĉesis ekzistadon. Mem la loĝantaro, asirianoj iom post iom arameiĝis kaj perdis sian individuecon. Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akado
- Babilonio
- Mitano
- Urartu ja:アッシリア

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Babilonio

Historio > Civilizoj > Babilonio ---- Babilonio estis antikva regno en Mezopotamio, ekzistanta inter 18-a jc a.K. ĝis 6-a jc a.K. La nomo devenas de babilona (dialekto de akada lingvo) vorto 'babili', kiu signifas 'pordo de dio'. Malnovperse ĝi nomiĝis 'babiruŝ'. Babilonia socio estis kaj urba, kaj kampara, kiu okupiĝis pri agrokulturo. Ekonomiko estis en la manoj de kampara loĝantaro kaj la administrado, industrio kaj artoj - en urboj. En la tuta regno estis ne pli ol 10-15 urboj kun 10,000 ĝis 50,000 loĝantoj. Krom tio, la parto de loĝantoj vivis en vilaĝoj kaj vilaĝetoj. Babilonia kernlando situis inter riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, sed la regno, de tempo al tempo, etendiĝis tra la vasta teritorio de sud-okcidenta Azio.

Administrado

Babilonia socio estis gvidata de absoluta monarko, reĝo, kiu havis fortan potencon, kiel leĝdonanto, juĝisto, administranto kaj militestro. Li rekte gvidis la tutan sistemon helpe de malvasta rondo de kunlaborantoj kaj guberniestroj. Lokan administradon li efektivigis per urbestroj, vilaĝestroj kaj konsilioj de olduloj. Babilonia Korto estis centro de justico en la lando. Ĉiu korto konsistis de 1 ĝis 4 juĝistoj, kaj apelacioj povis esti direktita nur al la reĝo. La sistemo de punado tre variis de mortpuno ĝis bastonado.

Socio

Babilonia socio estis dividita en tri klasoj: 'awilu' (supera klaso), 'musheknu' (libera, kun neplena signifo) kaj 'wardu' (sklavoj). Ĉiuj grupoj estis protektitaj per la leĝo kaj ĉiuj ĝuis minimumajn rajtojn. Ĉiuj grupoj (ankaŭ 'wardu', sklavoj) povis partopreni en negoco kaj prunti monon. Tamen, ekzistis multaj diferencoj inter klasoj en diversaj sferoj de la vivo, kaj ili estis fiksitaj per la leĝaro. La babiloniaj fontoj montras, ke la socio ne multe ŝanĝiĝis dum 1200 jaroj. La supera klaso, 'awilus', konsistis el registaraj oficistoj, pastroj, riĉaj terpropruloj kaj riĉa parto de komercistoj. Ĉi tiu grupo posedis grandparton de Babilonia tero, alia tia grupo estis servistoj de temploj. Liberaj popoloj, t.n. 'musheknus', estis metiistoj kaj bienistoj. Sklavoj estis sklavoj dum la tuta vivo aŭ dum limigita tempintervalo.

Ekonomiko kaj kulturo

La bazo de la ekonomiko estis agrokulturo, aliaj industrioj estis malpli evoluitaj. Babilonio subtenis ekteran komercon kaj eksporton de diversaj produktitaj varoj, dum ĝi importadis metalon, lignon, ŝtonon, materialojn kiuj mankis en la lando. Babiloniaj urboj similis al iom grandaj vilaĝoj. Plimulto de domoj estis unu-etaĝa kaj konstruita per ŝlimaj brikoj. Ili havis neniajn fenestrojn stratoflanken kaj la ĉambroj estis aranĝita ĉirkaŭ la interna korto. En la domo unu el la ĉambroj estis dediĉita al dioj. Publika kaj monumenta arkitekturo uzis ankaŭ la saman konstrumaterialon, sed faritan iom pli altkvalite. Babilonianoj pruntis plimulton de siaj teknologioj de sumeranoj, ĉefe en irigacio kaj agrokulturo, la plej gravaj branĉoj de ekonomiko. Por la bezonoj de mastri agrokulturon, ili faradis mapojn, skizojn, planojn kaj kalkulojn. Ili uzadis relative bone evoluitan matematikan sistemon, kiu baziĝis sur la nombro 6, anstataŭ moderna 10-uma sistemo. Ili perfektigis ankaŭ kalendaran sistemon inventitan de sumeranoj. Ekzistas kelkaj informoj pri la sorto de evoluo de kosmetiko, parfumado, medicino kaj farmakologio.

Historio de Babilonio

La frua historio de Babilonio estas ligita kun Sumero, la lando de urbo-ŝtatoj, kies teritorio kovris la saman parton de Mezopotamio, kie ĝi troviĝis. La prospero de Babilonio ne devas esti komprenita kiel prospero de nova regiono aŭ nova popolo. Preferinde konsideri, ke la malnova Sumero de ĉi tiam estis regita de unu el Mezopotamiaj urboj - Babilono.
1900 a.K. Semidaj triboj Amoreoj, konkeras Mezopotamion, kaj establas siajn reĝojn en Babilono.
1792 Post la ekrego de Hamurabo, la regno fariĝas grava potenco de la regiono.
1760 Hamurabo venkas siajn najbarojn, ĉefe Elamon kaj Larsan.
18-a jc (2-a duono) Babilona civilizo daŭras progresi dum la reĝo Samsu-iluna (1750- 1712 a.K.), filo de Hamurabo. Liaj fortaj oponentoj estas Kasitoj kaj popoloj el Malgrand-Azio.
17-a jc Babilonio malfortiĝas kaj perdas teritoriojn dum la sekvaj regantoj.
1595 Hititoj atakas Babilonion kaj detronigas ĝian reĝon Samsuditana. Plia malfortiĝo de Babilonio.
1600 Babilonio estis okupita de Kasitoj, kiu prenis kontrolon super la regno. Al tio sekvis 400-jara periodo de prospero de la regiono. Tio estis ankaŭ la tempo de grandaj kulturaj sukcesoj, kreiĝis gravaj literaturaj verkoj, inter ili Enuma Elish.
1350 Asirianoj komencas siajn aktivadojn ĉirkaŭ Babilonio, sed ne konkeras la landon.
1160 Elamanoj konkeras Babilonion kaj kaptas ĝiajn urbojn.
1120 Dum la regado de Nebukadnecaro 1-a, Babilonio reviviĝas. Li atakas Elamon kaj Asirion.
11-a jc Post la morto de Nebukadnecaro 1-a, en Babilonio komenciĝas politika kaoso, kiu daŭris ĉirkaŭ 200 jarojn.
9-a jc Ĥaldeanoj prenis potencon en Babilonio kaj revivigis ĝin. Babilonio fariĝas dominanta regno de Mezopotamio.
8-a jc Multaj amaraj militoj okazis kun Asirio.
625 Ĥaldea reĝo, Nabopolassar, faras Babilonon sia ĉefurbo, kaj nova granda erao komenciĝas.
612 Kun alianco de Medio, Babilonia reĝo Nabopalassar (626- 605 a.K.), venkas Asirion kaj determinas la finon de tiu reĝlando.
605 Reĝo Nebukadnecaro 2-a venkas ankaŭ super Egiptanoj ĉe Karkemiŝ. Dum lia regado Babilonio fariĝas forta regno kiel politike, ankaŭ kulture.
562 Post la morto de Nabuko 2-a, disvolviĝis granda batalo inter konkurantoj de la trono. Tio kaŭzis malfortiĝon de Babilonio.
539 Post la kaptado de la reĝo Nabonidus de Babilonio, Persoj konkeris ĝin sen forta rezistado. Babilonio estis aneksita de Persio. Tio estis la fino de Babilonia regno, dum ĝia kulturo kaj urboj pluvivis kelkajn jarcentojn.
Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akado
- Asirio
- Babilono
- Elamo
- Sumero Kategorio:Historio Kategorio:Azio ja:バビロニア

Asiria lingvo

Lingvo > Asiria lingvo ---- Asiria lingvo (alinome "nov-siria lingvo") estas komuna nomo de modernaj orientarameaj dialektoj, en kiu parolas asirianoj. La totala nombro de la parolantoj ne estas konata. Asiria lingvo, laŭ sia strukturo, ege distancis de semida tipo, al kiu ĝi apartenas laŭ origino. Perdiĝis kelkaj semidaj sonoj, samtempe aperis novaj; Asiria leksiko riĉiĝis de arabaj, persaj, turkaj vortoj. Moderna asiria lingvo havas multajn dialektojn, kaj la literatura lingvo, kiu kreiĝis en 40-aj jaroj de 19-a jc, baziĝas sur Urmia dialekto. En ĝi kreiĝis beletro, religia kaj lernoliteraturo, aperadis periodaĵoj. ---- Iu dialekto de la antikva akada lingvo ankaŭ nomiĝas Asiria lingvo.

Asirianoj

Historio > Mezopotamio > Asirianoj ---- 1. Popolo loĝanta en antikva Asirio kaj fama pro sia batalemo kaj kruelaĵoj, kiuj poste arameiĝis. 2. Hodiaŭ oni nomas 'asiriano' semidan popolon, kiun konsideras posteuloj de arameoj. Asirianoj (memnomo - 'aturai', 'surai', 'kaldai'), alinome - aisoroj, sirianoj (ne siriaj araboj !) nun loĝas en la landoj de okcidenta Azio, inter ili Irano, Irako, Sirio, Turkio, Armenio, Kartvelio; totala nombro ĉ. 1 mln.; parolas en asiria lingvo. La prauloj de asirianoj, arameoj okupadis vastan teritorion en okcidenta Azio, sed post invadoj de araboj kaj mongoloj, plimulto de ili asimiliĝis. Laŭ religio, asirianoj estas kristanoj, ĉefe Jakobitoj kaj nestorianoj, estas ankaŭ katolika kaj ortodoksa malplimultoj. Kategorio:Etnoj

Amoreoj

Historio > Mezopotamio > Amoreoj ---- Semida popolo, kiu loĝis en sud-okcidenta Azio de la 2-a duono de 3-a jarmilo. Informoj pri ili estas konservitaj en kojnoskribaj tekstoj kaj bibliaj libroj. Akadanoj ilin nomis 'amurru', sumeranoj - 'martu', hebreoj - 'amori'. Laŭ tiuj informoj, unu parto de amoreoj loĝis en Ĥanaano (Palestino) antaŭ la veno de hebreoj, kaj vivis duonnomade, la alia parto (t.n. orientaj ĥanaanoj) trapentris en suda Mezopotamio. Dum la epoko de la 3-a dinastio de Ur, ili loĝis kompakte en multaj sumeraj urboj. Laŭ arkivoj (18-a jc a.K.) de la semida urbo Mari, amoreoj havis kelkajn regnojn en la mezo de Eŭfrato. Ilian ekziston en Babilonio, atestas amoredevenaj propraj nomoj, kiuj estas en la tekstoj de 1900-1600 jc. A.K. De post tiam ili ne videblas en historia areno. Ili parolis amorean lingvon.

Akada lingvo

Lingvo > Akada lingvo ---- Akadanoj parolis lingvon, por kiu la babilona kaj la asiria estas dialektoj. Akada lingvo parencas al malnovhebrea kaj araba. La akada servis kiel komuna lingvo por la popoloj de sud-okcidenta Azio dum 300 jaroj ekde 9-a jc a.K. La lingvo estis uzita ĉirkaŭ 2500 jaroj en Mezopotamio. La akada lingvo uzis kojnoskribon, kiu havis pli ol 600 signojn por vortoj kaj silaboj. La sonsistemo enhavis 20 konsonantojn kaj 4 mallongajn vokalojn (a,e,i,u), kiuj havis ankaŭ longajn versiojn. La substantivo estis deklinaciebla en nominativo, akuzativo kaj genitivo. Numeraloj havis ununombron (singularo), dunombron kaj plurnombron (pluralo). Verboj povis esti aŭ perfektaj (por pasinto), aŭ imperfektaj (por futuro).
- 2300 a.K. - La akada lingvo disvastiĝis dum regado de Sargono.
- 2000 a.K. - La akada anstataŭigis sumeran, kiel parollingvon de suda Mezopotamio.
- 9-a jc a.K. - Babilona dialekto de akada lingvo fariĝis "lingua franca" en sud-okcidenta Azio.
- 7-a jc a.K. - Aramea lingvo fariĝas dominanta lingvo de la regiono.
- 1-a jc p.K. - Ĉiuj fontoj indikas, ke la akada lingvo jam ne uzatis.
- 19-a jc p.K. - Akada kingvo estis deĉifrita de sciencistoj. Interalie, danke al la kleriguloj de antikva Babilonio, kiuj tradukis akaden sumerajn tektojn, estis ebla por modernaj filologoj kompreni sumerajn tekstojn. Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akado
- Akadanoj
- Ugarito
- Sumera Lingvo
- Aramea Lingvo ja:アッカド語

Mitano

Historio > Mezopotamio > Mitano ---- Indo-Irana imperio en nordo de Mezopotamio, kiu ekzistis ĉ. 150 jaroj, ĝis 1369 a.K. Mitano ne estis tiel fama regno, kiel BabilonioAsirio, sed dum unu periodo ĝi fortiĝis. Ĝia kurtdaŭra ekzisto estas kaŭzo de tio, ke ni ne konas Mitanan arton kaj arkitekturon. La ĉefurbo de Mitano estis Wassukkani, kiu probable situis ĉe la rivero Habur (nuntempa Sirio). Historio
- ĉ. 1500 a.K. - Prospero de reĝlando Mitano dum Saustatar, kiu baldaŭ atakis Aŝuron en Asirio.
- 15-a jc (2-a duono) - Mitano militiras en Egipton kaj kontrolas Sirion.
- 1420 - Bonaj rilatoj estas establitaj kun Egipta reĝo Thutmose 4-a.
- Leteroj trovitaj en Amarna-o montras, ke intertraktadoj disvolviĝis cele al geedziĝo de Amenofiso 3-a kaj mitana princino. Sed Amenofiso mortis antaŭ ties elfiniĝo; Tial, kaj pro la senco de la nomo : La belulino venis, historiistoj opinias, ke la fama edzino de la herezula faraono Amenofiso 4-a/ aĥenatono Nefertito, estis mitana princino. Cetere ŝia genta aspekto kaj ŝia aparta kufaĵo estas el Azio.
- ĉ. 1360 - La reĝo Tuŝratta estis murdita. Post tio dinastiaj bataloj malfortigis ĝin. Mitano estis konkerita de Hitita Reĝlando kaj ĝi estiĝis provinco sub la nomo de Hanigalbat.
- ĉ. 1300 - Mitano estis kaptita de Asirio kaj post jardekoj fariĝis ĝia parto.

Suda Kaŭkazio

Geografio > Kaŭkazio > Suda Kaŭkazio ---- Suda Kaŭkazio estas parto de Kaŭkaza regiono. Ĝi vastiĝas de Nigra Maro ĝis Kaspia Maro sude de Kaŭkazoj. Dum soveta epoko ĝia pli konata nomo estis Transkaŭkazio. La termino havis politikan sencon kaj montris ĝian situon rilate al la norda politika centro. Tri sendependaj ŝtatoj troviĝas en la teritorio de Suda Kaŭkazio: Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, krom ili ankaŭ tri memproklamitaj kaj memregataj, sed neagnoskitaj teritorioj: Montara Karabaĥo (aŭ Arcaĥ), Sud-Osetio kaj Abĥazio.
ŜtatoĈefurbo Areo Loĝantaro
ArmenioErevan29,83.700.000
AzerbajĝanoBaku86,6 7.710.000
KartvelioTbilisi69,7 5.250.000
Vd. ankaŭ Norda Kaŭkazio. Kategorio:Suda Kaŭkazio

Sirio

Geografio > Azio > Sirio ---- Azio thumb thumb Sirio - Surijah - سورية Lando en Sud-Okcidenta Azio, inter Mediteraneo kaj Eŭfrato, Taŭruso kaj Araba dezerto.
  • Landkodo: SY.
  • E-nomo: Siria Araba Respubliko.
  • Nacia nomo: al-Ĝumhurijah al-Arabijah as-Surijah, سورية
  • Areo: 185.180 kv.km.
  • Politika sistemo: unupartia socialisma respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Baŝar al-Asad (2000).
  • Ĉefurbo: Damasko (1.259 mil).
  • Adm. divido: 14 provincoj: al-Hasaka, al-Ladikijah, al-Kunajtirah, ar-Rakkah, as-Suvajda, Dara, Dajr az-Zaŭr, Dimaŝk, Halab, Hamah, Hims, Idlib, Rif Dimaŝk, Tartus.
  • Urboj: Alepo (1.173 mil), Hims (415 mil), Latakia (232 mil), Hama (208 mil).
  • Loĝantaro: 18.450 mil (2005), inter ili - araboj 77%, kurdoj 11%.
  • Lingvo: araba.(oficiala), kurda (mallaŭleĝa -laŭ la siria leĝo kurdoj ne rajtas uzi sian lingvon!!)
  • Kredantoj: muzulmanoj 85%, kristanoj 15%.
  • Eksporto: naftoproduktoj, kotono, fosfatoj, frukto, legomaro.
  • Pokapa GNP: 1.120 $.
  • Organizoj: UNO (1945).
  • Heredaĵo: Crac de Chevalier (unu el bonegaj fortikaĵoj de kruckavaliroj), Palmira (urboruinoj de romia epoko), Alepo (kastelo, moskeoj, muzeoj).
  • Esperanto-movado ! ja:シリア ko:시리아 ms:Syria simple:Syria th:ประเทศซีเรีย zh-min-nan:Syria

    Fenicio

    Fenicio estis la lando de la fenicoj. ja:フェニキア

    Asurbanipal

    Asurbanipal aŭ Aŝurbanipal (angle Ashurbanipal, Assurbanipal, Asurbanipal) regis en Asirio de jaro 668 a.K. ĝis 627 a.K. Li estis la laste granda reĝo de antikva Asirio. Li masonis grandiozan reĝejon kaj bibliotekon en Nineveh. ja:アッシュールバニパル

    Elamo

    Elamo provinco estas uno de la plej antikvaj regnoj de Irano situas en la okcidento de ĉi tiu lando. La loĝantoj de Elamo provinco parolas dialekton de kurda lingvo. ----

    Historio de Elamo

    Historio > Civilizoj > Elamo Civilizoj Elamo estis antikva regno en sud-okcidento de moderna Irano, oriente de Tigriso kaj norde de Persa Golfo. Por antikvuloj ĝi estis konata kiel 'huwaja' (perse), 'elimais' (greke), 'elam' (hebree), mem elamanoj ĝin nomis 'haltamtu'. Al Elamo apartenis kvar urboj: Awan, Anshan, Simash kaj Susa (Suzo), la ĉefurbo. Nuntempe la regiono nomiĝas Ĥuzestano, kaj troviĝas en Irano, ankaŭ Elamo estas nomo de provinco de tiu lando, pli norde. Elamo estas konata per ĝia matrilinia sistemo de heredsinsekvo. Kulture, Elamo estis malpli sukcesa, ol ĝiaj najbaroj - Sumero kaj Babilonio kaj multon importadis de ili. Ekzemple, la skribo estis prenita de sumeranoj, arkitekturo de babilonianoj. Ekzistas malmulte da literaturaĵoj de Elamo kaj nenio estas konata de ilia religio. Elama lingvo estas malbone pristudita de sciencistoj, sed ĝi neniel rilatas al sumera, semida kaj hindeŭropaj lingvoj, kaj nenia moderna lingvo originas de ĝi. Kelkaj fakuloj provis kunligi ĝin kun la Dravida lingvaro. Antaŭ 3000 jaroj Elamanoj kreis duonpiktografan skribsistemon, nomita Proto-Elama. Pli poste kojnoskribo estis enkondukita. Dum longaj tempintervaloj nenio aŭdeblis pri Elama historio, ĝia situo kaj statuso. Historio de Elamo
    - 6-a jarmilo a.K.: Unuaj spuroj de civilizacio - la teritorio de Elamo estis unu el antikvaj centroj de monda civilizo.
    - pr. - 2700: datoj pri la unuaj konitaj reĝoj de Elamo
    - 22-a jarcento a.K. Elamo estas sub kontrolo de Ur.
    - ĉ. - 2000 : Elamo estas forta regno, kiu konkeris kaj ruinigis Sumeran urbon Ur.
    - ĉ. - 1600: Oni kredas, ke Kasitoj, kiu kaptis Babilonion, ankaŭ detruis Elamon.
    - ĉ. - 1160: Dum la regado de reĝo Shutruk-Nahhunte, Elamo plifortigas kaj forpelas Kasitojn. Kreiĝas unua Elama Imperio, kiu ekzistis nelonge.
    - ĉ. - 1120: Suzo kaj Elamo estis invadita de babilona reĝo Nabuko 1-a. Tio kondukas al la falo de Elama Imperio.
    - ĉ.- 750: La nova Elama reĝlando stariĝas, sed ĝi ne estis tiel forta, kiel antaŭa. Ĝin ofte minacis Asirio.
    - 645 - Elamo estis konkerita de Asirio kaj aneksita. Post tio Elamo neniam sukcesis restariĝi kaj ĝia plia historio ests ligita kun Medio kaj Persio.
    - ĉ. - 320: plejlastaj surskriboj en la elama lingvo.

    Egipto

    Geografio > Afriko > Egiptio ---- Afriko Egiptio, arabe: مصر Misr Araba Respubliko Egiptio, arabe: جمهوريّة مصر العربيّة Ĝumhuriyat Misr al-Arabiyah, egipte araba: Gumhuriyet Masr el-Arabiye (1)la nomo devenas el la greka Aigyptos, kiu mem devenas de ties egiptlingva antikva nomo : Hat-ka-ptah = la kastelo de la spirito de Ptah


    Loko: 27 No, 30 Or (nordorienta Afriko) Areo: 995.450 km²
    semotaŭga: 2% Loĝantaro: 68.359.979 (2000, takso), % urbana: 45% (2000)
    homoj po kv. km: 68,7 (2000)
    homoj po kv. km da semotaŭga tero: 3433,6 (2000)
    kreskanta procento: 1,72% (2000, takso)
    naskoj: 25,38 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
    mortoj: 7,83 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
    migrantoj: -0,35 po 1000 homoj (2000, takso)
    mortokvanto de beboj: 62,32 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
    infanoj po virino: 3,15 infanoj naskita po virino (2000, takso)
    meza vivo longeco: 63,33 jaroj (61,29 viroj, 65,47 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Kairo القاهرة
    La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
    Religio: 94% islamo, 6% kopta kristanismo kaj aliaj
    Lingvo: la araba (oficiala). La klerularo regas la anglan kaj la francan
    alfabeta: 51,4% (63,6% viroj, 38,8% virinoj) (1995 takso)
    sendependeco: la 28an de februaro 1922 de Britio
    organizoj: UNO (1945), Araba Ligo
    konstitucio: la 11-an de septembro 1971
    korupteco: 3,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) Ekonomio: 62 Gd (1998, takso)
    po kapo: 0,91 kd (1998, takso)
    kreskada procento: 5% (1999, takso)
    inflacio: 3,7 % (1999)
    senokupa: 11,8 % (1999, takso)
    registara buĝeto: 8,2 Gd (1998/99) Valuto: 1 egipta pundo (EGP)

    Vidu ankaŭ

    Pri antikva Egiptio

    Vidu la artikolojn
    - Egipta civilizo
    - Faraono (kun plena listo de tiuj)
    - hieroglifoj
    - Howard CARTER
    - Kleopatra
    - Moseo
    - Nefertito
    - Rozeta ŝtono

    pri postaj epokoj

    Aleksandrio, Biblioteko de Aleksandrio, , Ptolemeo, Origeno, Plotino, Sankta Antonio, Nag-Hamado, Napoleono la 1-a de Francio, Nasser, Qutb, Sueza Kanalo, Nilo, Brita regado en Egiptio Egiptia Reĝlando ------- Historio de E-o en Egiptio: (laŭ EdE-E 1933) La unuaj pioniroj estis: A. Piotet en Ismailia, Robert Laussac kaj René Japiot en Alexandria en 1901. La lasta en 1903 presis artikolojn en "La Correspondance Egyptienne illustrée." En 1908 Fadie en Chartum gvidis E kursojn. En 1922 aperis prop. gazeto Egipta E-isto. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 6 urboj. Pri la progresado en la lastaj jaroj informas nin la ICK-raportoj. "La movado pli kaj pli atingas palpeblan formon, kiel i. a. pruvas la regule aperantaj prop. artikoloj en la enlanda gazetaro, precipe araba" (1929). "La grupo de Port Said, konsilita de C. M. Cather, faris bonegan laboron. Pli kaj pli montriĝas la fruktoj de koresponda kurso en araba lingvo" (1930). "Valoran instigon ricevis la laboro per la vizito de Scherer kaj kelkaj paroladoj. La apero de araba lernolibro de Amin El-Mofti en Aleksandrio faciligis la instruadon" (1932). "La ekzisto de araba lernolibro, de arabaj ŝlosiloj kaj flugfolioj faciligis senteble la laboron. Specialan meriton pro sia senlaca laboro akiris Tadros Migalli en Fayoum, kiu fariĝis la efektiva gvidanto nuntempa. Ĉiama helpemo de Nassif Marus. Lastatempe la grupo de Kairo tre vigliĝis dank' al la kunlaboro de L. N. Newell, kiu organizis kurson laŭ Cseh-metodo" (1933). UEA-del. en 1933 en Alexandria (ankaŭ EG), Fayoum, Ismailia kaj Kafr Ghannam.

    vidu ankaŭ


    - Listo de urboj de Egiptio
    - Landnomoj ! als:Ägypten ja:エジプト ko:이집트 ms:Mesir simple:Egypt th:ประเทศอียิปต์ zh-min-nan:Ai-ki̍p

    Scitoj

    La skitoj (aŭ scitoj) estis hindeŭropa nomada popolo de irana grupo, kiu unuafoje en Kazaĥstano aperis kaj disetendis la teritorion ĝis la tuta eurazia stepoj de la Altajo tra Sudrusio kaj nuna Ukrainio ĝis Danubo. Tiuj rajdomilitantoj estis famaj arkopafistoj kaj varbitis ofte kiel Solduloj. En la urboŝtatoj (Polis) de antikva Grekio, ili servis kiel polico. En la 8-a jarcento a. K. la skitoj migris en la areon norde ka oriente de la Nigra maro kaj ili forpelis de tie la ?kimmerojn?. La setlejo de la skitoj etendiĝis baldaŭ de la sudrusaj stepoj al Danubo, sed ankaŭ al Sudsibirio kaj Centra Azio. La skitoj entreprenis plej ofte milit- kaj rab-irojn al Mezeŭropo. En la 7-a jarcento a. K. la skitoj komencis atakon en Malgrand-Azio, kie ili neniigos la imperion de Urartu kaj de tie daŭris rabirojn ĝis al Palestino. En la jaro -594 ili estis venkitaj far medoj sub gvido de Kyaxares la 2-a, tiel la skitoj retiriĝis al sia eŭropa hejmo. En la jaro -513 kondukis la persa reĝo Darius la 1-a de la Granda sensukcesan militiron kontraŭ la skitoj kun grandega armeo de pluraj centmiloj da soldatoj. Ekde la 4-a jarcento a. K. la skitoj estis premataj fare de la fortiĝanta parenca popolo sarmatoj. La skitoj povis vivteni sin nur en la Krimeo ĝis la 1-a jarcento a. K.. Unu el la plej konataj reĝoj de la skitoj estis Atheas, kiu militiris kontraŭ Filipo la 2-a de Makedonio kiel pli ol 90-jaraĝa oldulo. La arkeologiaj restaĵoj baziĝas nur sur elgrabigoj de la grabholmoj (kurganoj), kiuj enhavis iter aliaj oraĵojn, silkaĵojn, armilojn, ĉevalojn (skeletojn) kaj homooferton. Mondkonatas la "Oro de la skitoj", altvaloraj oroforĝaĵoj, kiuj inter alie montras la militantajn skitojn en naturfidela ilustraĵo. La parte bona stato de la restaĵoj dankeblas al Mumiigaj teĥnikoj kaj al ĉiamfrido. La skitoj ne postlasis skribaĵojn, sed ili estis detale priskribitaj far la greka historisto Herodoto. En la epoko de la popolmigrado la gotoj estis rigardataj far Jordanes kaj aliaj historioskribantoj kiel "tribo de skitoj". La originlando de la skitoj estis donata en malnovaj fontoj kiel Gerrhos. La skitoj kunportis siajn preparitajn mortintoj al tiu lando spite de la kelkfoje tre longa vojo. Ĉerande de Mezexuropo, la skita ĉeesto estas bone dokumentebla. Tiel oni povas ekzameni la halŝtatepokan setlejojn en Smolenice Molpir kaj Witzen Wiscina (Slovakio + Hungario?), la brultavolon, en kiu troviĝas karakerizaj skitaj armiloj (triflugila sagopinto). La Ortrezoro de Vettersfelde, en kiu la tipa skita stilo eble pruvas la ĉeeston de skita princo. Ĉu aŭ kiom la skitoj invadis en Mezeŭropon estas ankoraŭ neklara. Unuj arĥeologoj ne akceptas tiujn trovaĵojn, sed ekzistas kelkaj elementoj kiel ekzemple la transpreno de trinkkornokutimo, kio estas alligita al la skitoj. Vd. ankaŭ: sarmatoj, alanoj, osetoj. Pazyryk ja:スキタイ

    Mezopotamio

    Geografio > Regiono > Mezopotamio ---- Mezopotamio estas parto de sud-okcidenta Azio, regiono situanta inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, kiu korespondas al moderna Irako. Ĝi estas "Lulilo de la unuaj civilizacioj" kaj regiono de altevoluinta kulturo de antikva mondo dum 3,000 jaroj. Larĝsence, Mezopotamio etendas inter Zagros-montaro kaj Anti-Taŭro en nordo, kaj inter Araba Plataĵo kaj Persa Golfo en sudo, kio korespondas al moderna Irako, orienta Sirio kaj sud-orienta Turkio. La nomo ‘Mezopotamio’ devenas de greka kaj signifas ‘inter riveroj’. La famo kaj riĉeco de la regiono baziĝas sur du riveroj. Ili donis eblecon por irigacio de la tero kaj evoluo de agrokulturo. La riveroj estis riĉaj de fiŝoj kaj la bordoj - de sovaĝaj birdoj kaj animaloj. Fekundaj teroj donis sufiĉan nutraĵon, bezonatan por urba loĝantaro. La unuaj urboj aperis en suda Mezopotamio, kiuj fariĝis centroj de komerco, manufakturado, ŝtatadministrado kaj milita defendo. Mezopotamianoj havis gravajn konstrumaterialojn, inter ili argilon, kiu estis uzita por konstruado de domoj, ankaŭ por farado de tabletoj por skribado. La riĉeco de Mezopotamio estis alloga por najbaraj popoloj. Rezulto estis multfojaj invadoj, dum kiu fremdlanduloj okupadis lokojn de lokaj regantoj. Nur kelkaj dinastioj sukcesis regi pli ol unu jarcento. Minaco de najbaroj estas plia kaŭzo por establi urbojn, kies fortifiko kaj defendo estis kompare pli facila. Historio de Mezopotamio Pri frua historio de la regiono vidu ĉe: Akado, Asirio, Babilonio, Sumero.
    539 a.K. Mezopotamio estas en konsisto de Persa Imperio, kiel ĝiaj satrapioj Babilona kaj Aŝura, kie Babilono estis pli grava en politiko kaj administrado. La sekva periodo karakterizis per ekonomika regreso de la regiono.
    312 a.K. Seleŭkidoj konkeras Babilonon, kaj la epoko de Helenisma kulturo kaj ekonomia progreso venas en Mezopotamio.
    250 a.K. Mezopotamion konkeras Partianoj.
    226 a.K. Mezopotamion konkeras Sasanidoj. Dum ilia regado la prospero daŭras kaj irigacio pliboniĝas.
    635 p.K. Mezopotamion konkeras muzulmanoj Araboj.
    763 p.K. Bagdado konstruiĝas por movi centron de Islama mondo de Damasko al Mezopotamia regiono. Tio kaŭzas komencon de la plej impona periodo de la regiono, kaj Mezopotamio fariĝas centro en multaj kampoj.
    1258 Post la invadoj de mongoloj, multaj ŝtat-strukturoj de Mezopotamio detruiĝas. La kulturo kaj ekonomiko suferas.
    16-a jc Otomanaj Turkoj kaj Sefevidaj Persoj komencas militi por Mezopotamio.
    17-a jc Otomanoj kontrolas Mezopotamion.
    1840 Oni komencas la unuajn arkeologiajn elfosadojn.
    1932 Orienta, pligranda parto de Mezopotamio, fariĝas parto de sendependa Irako.
    1945 Sirio sendependiĝas kun la teritorioj de okcidenta parto de Mezopotamio.
    Rilataj Artikoloj:
    - Antikvaj Civilizoj de Mezopotamio
    - Araba Kalifato
    - Irako
    - Kulturo de Irako ja:メソポタミア ko:메소포타미아 문명 th:เมโสโปเตเมีย

    Akado

    Historio > Civilizoj > Akado ---- Antikva regiono en Mezopotamio, en nordokcidenta parto de tiu ĉi regiono, antaŭ starigo de Babilonio en 18-a jc a.K. La alia, suda parto de Mezopotamio nomiĝis Sumero. Inter la du regionoj okazis multaj militoj dum sia ekzisto, sed ambaŭ defendis sin kontraŭ aliaj najbaroj. Akado vastigis en areo, kie Eŭfrato kaj Tigriso pleje proksimiĝas. Tio korespondas al ĉirkauaĵo de hodiaŭa Bagdado. La nomo devenas de Akado (Agade), semida urbo, fondita de Sargono ĉ. 2330 a.K. Ĉirkaŭ unu jarcento ĝi estis plej riĉa kaj grava urbo de la mondo. Laŭ la urbo oni derivis popolnomon - akadanoj, lingvonomon - akada, kaj nomon de la regno. Ĉirkaŭ 2,300 a.K. la potencon sur la tuta Mezopotamio kaptis semida reĝo Sargono 1-a. Lia rezidejo estis urbo Akado, kies ĝusta lokigo ankoraŭ ne eblas. Unuiĝo de Mezopotamiaj teroj sub la potenco de Sargono venigis al forta kaj centraliza regno, en kio rimarkeblis elementoj de despotio. Reĝa burokrataro, kies kvanto superis 5 milojn, kontrolis ĉiujn kamparajn komunumojn. Iuj esploristoj supozas, ke ekzistis eĉ regula armeo. En 2279 Sargono mortis, sed la Akada dinastio regis ankoraŭ longe. Sargono kaj liaj posteuloj zorgis pri la evoluo de interna kaj ekstera komerco, enkondukis unuecan sistemon de mezuroj kaj pezoj, kiu multe helpis al plia integriĝo de ĝiaj landpartoj. Strebante evolui ankaŭ eksteran komercon, Sargono efektivigis konkeran politikon kontraŭ siaj najbaroj, kiuj estis riĉaj de iuj naturaj rimedoj. Tiamaniere en la konsisto de Sargona Regno okazis urbo Mari en meza Eŭfrato kaj norda parto de nuntempa Sirio. Akada regno pleje prosperiĝis dum regado de Naram-Suene, nepo de Sargono, kiu militvenkis en Elamo (oriente de mezopotamio), Zagros-montaro (nuntempa Irano), nordaj teroj de Araba duoninsulo. De tiu tempo la sumera lingvo iom post iom cedis la lokon al akada lingvo. Sargona dinastio regis ĉirkaŭ 120 jaroj kaj en 2200 a.K. ĝi estis detruita pro la invadoj de la orientaj najbaroj - gutiaj triboj. Rilataj Artikoloj:
    - Mezopotamio
    - Akadanoj
    - Akada Lingvo
    - Asirio
    - Babilonio
    - Sargono
    - Sumero
    - Sumero-Babilona Kulturo ja:アッカド

    Babilonio

    Historio > Civilizoj > Babilonio ---- Babilonio estis antikva regno en Mezopotamio, ekzistanta inter 18-a jc a.K. ĝis 6-a jc a.K. La nomo devenas de babilona (dialekto de akada lingvo) vorto 'babili', kiu signifas 'pordo de dio'. Malnovperse ĝi nomiĝis 'babiruŝ'. Babilonia socio estis kaj urba, kaj kampara, kiu okupiĝis pri agrokulturo. Ekonomiko estis en la manoj de kampara loĝantaro kaj la administrado, industrio kaj artoj - en urboj. En la tuta regno estis ne pli ol 10-15 urboj kun 10,000 ĝis 50,000 loĝantoj. Krom tio, la parto de loĝantoj vivis en vilaĝoj kaj vilaĝetoj. Babilonia kernlando situis inter riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, sed la regno, de tempo al tempo, etendiĝis tra la vasta teritorio de sud-okcidenta Azio.

    Administrado

    Babilonia socio estis gvidata de absoluta monarko, reĝo, kiu havis fortan potencon, kiel leĝdonanto, juĝisto, administranto kaj militestro. Li rekte gvidis la tutan sistemon helpe de malvasta rondo de kunlaborantoj kaj guberniestroj. Lokan administradon li efektivigis per urbestroj, vilaĝestroj kaj konsilioj de olduloj. Babilonia Korto estis centro de justico en la lando. Ĉiu korto konsistis de 1 ĝis 4 juĝistoj, kaj apelacioj povis esti direktita nur al la reĝo. La sistemo de punado tre variis de mortpuno ĝis bastonado.

    Socio

    Babilonia socio estis dividita en tri klasoj: 'awilu' (supera klaso), 'musheknu' (libera, kun neplena signifo) kaj 'wardu' (sklavoj). Ĉiuj grupoj estis protektitaj per la leĝo kaj ĉiuj ĝuis minimumajn rajtojn. Ĉiuj grupoj (ankaŭ 'wardu', sklavoj) povis partopreni en negoco kaj prunti monon. Tamen, ekzistis multaj diferencoj inter klasoj en diversaj sferoj de la vivo, kaj ili estis fiksitaj per la leĝaro. La babiloniaj fontoj montras, ke la socio ne multe ŝanĝiĝis dum 1200 jaroj. La supera klaso, 'awilus', konsistis el registaraj oficistoj, pastroj, riĉaj terpropruloj kaj riĉa parto de komercistoj. Ĉi tiu grupo posedis grandparton de Babilonia tero, alia tia grupo estis servistoj de temploj. Liberaj popoloj, t.n. 'musheknus', estis metiistoj kaj bienistoj. Sklavoj estis sklavoj dum la tuta vivo aŭ dum limigita tempintervalo.

    Ekonomiko kaj kulturo

    La bazo de la ekonomiko estis agrokulturo, aliaj industrioj estis malpli evoluitaj. Babilonio subtenis ekteran komercon kaj eksporton de diversaj produktitaj varoj, dum ĝi importadis metalon, lignon, ŝtonon, materialojn kiuj mankis en la lando. Babiloniaj urboj similis al iom grandaj vilaĝoj. Plimulto de domoj estis unu-etaĝa kaj konstruita per ŝlimaj brikoj. Ili havis neniajn fenestrojn stratoflanken kaj la ĉambroj estis aranĝita ĉirkaŭ la interna korto. En la domo unu el la ĉambroj estis dediĉita al dioj. Publika kaj monumenta arkitekturo uzis ankaŭ la saman konstrumaterialon, sed faritan iom pli altkvalite. Babilonianoj pruntis plimulton de siaj teknologioj de sumeranoj, ĉefe en irigacio kaj agrokulturo, la plej gravaj branĉoj de ekonomiko. Por la bezonoj de mastri agrokulturon, ili faradis mapojn, skizojn, planojn kaj kalkulojn. Ili uzadis relative bone evoluitan matematikan sistemon, kiu baziĝis sur la nombro 6, anstataŭ moderna 10-uma sistemo. Ili perfektigis ankaŭ kalendaran sistemon inventitan de sumeranoj. Ekzistas kelkaj informoj pri la sorto de evoluo de kosmetiko, parfumado, medicino kaj farmakologio.

    Historio de Babilonio

    La frua historio de Babilonio estas ligita kun Sumero, la lando de urbo-ŝtatoj, kies teritorio kovris la saman parton de Mezopotamio, kie ĝi troviĝis. La prospero de Babilonio ne devas esti komprenita kiel prospero de nova regiono aŭ nova popolo. Preferinde konsideri, ke la malnova Sumero de ĉi tiam estis regita de unu el Mezopotamiaj urboj - Babilono.
    1900 a.K. Semidaj triboj Amoreoj, konkeras Mezopotamion, kaj establas siajn reĝojn en Babilono.
    1792 Post la ekrego de Hamurabo, la regno fariĝas grava potenco de la regiono.
    1760 Hamurabo venkas siajn najbarojn, ĉefe Elamon kaj Larsan.
    18-a jc (2-a duono) Babilona civilizo daŭras progresi dum la reĝo Samsu-iluna (1750- 1712 a.K.), filo de Hamurabo. Liaj fortaj oponentoj estas Kasitoj kaj popoloj el Malgrand-Azio.
    17-a jc Babilonio malfortiĝas kaj perdas teritoriojn dum la sekvaj regantoj.
    1595 Hititoj atakas Babilonion kaj detronigas ĝian reĝon Samsuditana. Plia malfortiĝo de Babilonio.
    1600 Babilonio estis okupita de Kasitoj, kiu prenis kontrolon super la regno. Al tio sekvis 400-jara periodo de prospero de la regiono. Tio estis ankaŭ la tempo de grandaj kulturaj sukcesoj, kreiĝis gravaj literaturaj verkoj, inter ili Enuma Elish.
    1350 Asirianoj komencas siajn aktivadojn ĉirkaŭ Babilonio, sed ne konkeras la landon.
    1160 Elamanoj konkeras Babilonion kaj kaptas ĝiajn urbojn.
    1120 Dum la regado de Nebukadnecaro 1-a, Babilonio reviviĝas. Li atakas Elamon kaj Asirion.
    11-a jc Post la morto de Nebukadnecaro 1-a, en Babilonio komenciĝas politika kaoso, kiu daŭris ĉirkaŭ 200 jarojn.
    9-a jc Ĥaldeanoj prenis potencon en Babilonio kaj revivigis ĝin. Babilonio fariĝas dominanta regno de Mezopotamio.
    8-a jc Multaj amaraj militoj okazis kun Asirio.
    625 Ĥaldea reĝo, Nabopolassar, faras Babilonon sia ĉefurbo, kaj nova granda erao komenciĝas.
    612 Kun alianco de Medio, Babilonia reĝo Nabopalassar (626- 605 a.K.), venkas Asirion kaj determinas la finon de tiu reĝlando.
    605 Reĝo Nebukadnecaro 2-a venkas ankaŭ super Egiptanoj ĉe Karkemiŝ. Dum lia regado Babilonio fariĝas forta regno kiel politike, ankaŭ kulture.
    562 Post la morto de Nabuko 2-a, disvolviĝis granda batalo inter konkurantoj de la trono. Tio kaŭzis malfortiĝon de Babilonio.
    539 Post la kaptado de la reĝo Nabonidus de Babilonio, Persoj konkeris ĝin sen forta rezistado. Babilonio estis aneksita de Persio. Tio estis la fino de Babilonia regno, dum ĝia kulturo kaj urboj pluvivis kelkajn jarcentojn.
    Rilataj Artikoloj:
    - Mezopotamio
    - Akado
    - Asirio
    - Babilono
    - Elamo
    - Sumero Kategorio:Historio Kategorio:Azio ja:バビロニア

    Cristófano Allori

    Cristófano Allori (Florença, 17 de outubro de 1577 - 1621), pintor italiano, filho de Alessandro Allori, dedicou-se à pintura de madalenas, virgens e retratos, tendo-se inspirado nos decoradores romanos. A sua obra mais conhecida é Judite e Holofernes. Categoria:Pintores da Itália

    accommodation in Glasgow kaway opisy gg spalacze tuszczu Casino










































:: RELATED NEWS ::
Artgal of Strathclyde
Arthgal f Dyfnwal (or, alternatively, Artgal) was King of Strathclyde, one of the kingdoms of ancient Scotland, from 816872. He was captured by Norsemen in 870 and executed in Dublin in 872. Category:Kings of Strathclyde
E350 (food additive)
E250 is an EU recognised food additive it comes in two forms, :E350 (i) Monosodium malate :E350 (ii) Disodium malate Sodium malate is a sodium salt of malic acid (E296), a natural acid present in fruit, it is alate is used as a buffer and flavouring in soft drinks, confectionery and other foods. The



Madelyn Spaulding
Madelyn Spaulding is a fictional character, one of the villains that the superhero Static encounters in Static Shock. In Attack of the Living Brain Puppets, Madelyn is an unsuccessful candidate for class president. When Madelyn is affected by the Big Bang gas, she gains the power to control and read minds. Made
Mawsley
Mawsley is a village and civil parish in the Kettering borough of Northamptonshire, England, a few miles west of Kettering proper. Until April 1, 2004, Mawsley was part of the nearby parish of Cransley.
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org