:: wikimiki.org ::
| Asiriologio |
AsiriologioArkeologio > Asiriologio < Mezopotamio
---
Asiriologio estas fako de arkeologio, kiu studas civilizojn de Babilonaj kaj Asiriaj popoloj. La termino estas komuna kaj ampleksas ankaŭ studsferon de la kultura kaj historia esploro de la popoloj de Malgrand-Azio. Asiriologio, kiel scienco, originas de la deĉifrado de kojnoskribaj tekstoj, kiuj estis malkovritaj en Persepolo, rezidejo de Aĥemenidoj.
Ĝi estas parto de Orientalistiko, t.e. studo pri aziaj popoloj, lingvoj kaj kulturoj ("oriento" - laŭ eŭropcentrisma vidpunkto). La branĉoj de Asiriologio estas: Sumerologio, Ĥuritologio, Elamitologio, Ugaritologio, Hititologio laŭ nomoj de koncernaj antikvaj popoloj kaj kulturoj.
Kategorio:Asirio
Kategorio:Arkeologio
ArkeologioArkeologio (ankaŭ arĥeologio) estas parto de la historia scienco, tiu kiu estas surbaze de homaj restaĵoj, enkadre de monumentoj kaj artoj de la antikva epoko. La vorto "arkeologio" devenas el la greka signifante "rakontoj pri la antikveco". Oni kiu studas aŭ praktikas arkeologion estas arkeologo.
Nuance, paleontologio estas historia esploro rekte de animalaj (inkluzive homaj) kaj vegetalaj restaĵoj, rigardataj kiel kapablaj signi pri la pasinta praa vivo, dum arkeologio okupiĝas pri faraĵoj. Ekzemple, arkeologio esploras konstruaĵojn de la antikva homo, dum paleontologio homajn ostojn tie restintajn.
Laŭmaterie, la informoj pri la pasinteco povas esti la plej diversaj temoj, - pri ekonomio, arto, civilizo, antropologio ktp., - per kiuj fariĝas la materia divido de la arkeologio en plurajn apartajn dividojn, aŭ specojn.
Historio specife kiel scienco okupiĝas pri iu ajn pasinteco. Tamen semantike oni nomas historion striktasence nur tiun, kiu estas farata surbaze de dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komencis, nur ekde kiam aperis skribitaj informoj.
Laŭ la vidpunkto de la komenciĝo de la historia tempo, arkeologio dividiĝas, en prehistorian arkeologion kaj historian arkeologion. Tiu lasta miksiĝas ofte kun la historio en strikta senco, ĉar la arkeologiaj restaĵoj informas pri la sama afero ke la skribitaj dokumentoj, kaj kompletigas unu la alian.
Foje arkeologiaj informoj kontraŭdiras asertojn de la skribita historio, jen kiam ordinare devas esti preferaj la arkeologiaj. Pro tio pluraj informoj de la semidaj rakontoj pri la unuaj tempoj de la homaro, antaŭe konsiderataj historiaj, estas nur reduktataj al mito.
Foje nur la arkeologio ebligas aliron al nekonataj skribsistemoj aŭ al ilia kompreno (>Rozeta ŝtono).
Kulture gravaj estis la arkeologiaj malkovroj dum la 19-a jc. en Mezopotamio de bibliotekoj skribitaj sur brikoj, per kiuj oni havigis plibonajn informojn pri la origino de la okcidentaj religiaj doktrino, kaj per kiuj oni povis taksi plurajn el antikvaj legendoj kaj rakontoj.
Ekde 1947 okazis gravaj malkovroj en Kumran, ĉe Morta Maro, pri malnovaj skribaĵoj de la esenoj, kiuj jam antaŭe praktikis ritojn heredatajn de la postaj kristanoj.
=Historio kaj Teorio de Arkeologio=
Historie, arkeologio estis science disvolvigata nur modernepoke, kvankam ekde ĉiam la homoj okupiĝis iomete pri la restaĵoj de la pasinteco.
Jacques SPON (1647-1685) reprenis la grekformitan vorton 'arkeologia' por tiel nomi la agadon de la homoj okupiĝantaj pri antikvaĵoj. Jarcento poste jam notindas la metodoj de la arkeologio en Italio kaj Meza Oriento. En tiu tempo, Arkeologio estis rigardata kiel parto de Filologio.
La moderna Arkeologio aperis sub l' influo de naciismo de 19-a jarcento. Ekde la nocio pri kiu ĉiu nacio estas popolo (etna grupo) en teritorio havante la saman kulturon, oni formis la koncepton de arkeologia kulturo. Ĉi tiu estus aro de farintaĵoj similaj, de defina epoko, kaj kio reprezentus, sekve, unu popolon havante definan kulturon kaj okupante unu teritorion. Tiu modelo baziĝis en la filologiaj originoj kaj aperis en kunteksto de serĉado de pra-historiaj originoj de eŭropaj popoloj. Ĝi aperis en Germanio per Gustav KOSSINA
kaj divastiĝis per Vere Gordon CHILDE. Childe forigis la racismajn precipojn de l' origina modelo kaj disvolvigis la kuncepton de arkeologia kulturo, kunigante ĝin al marksima materiisma evoluciismo. La modelo historia-kultura bazigis sur la precipo laŭ kiu la kultura estas homogena kaj la tradicioj iras de generacio ĝis generacio. Tiu modelo, malgraŭ suferis kritikon, ankoraŭ estas la plej akceptata en Arkeologio.
La unua densa atako al tiu modelo venis de tiuj kiuj ne praktikis la Arkeologion eŭrope. En usona Arkeologio aperis, ĉirkaŭ, 1960, movado kiu nomiĝis Nova Arĥeologio aŭ Proceda Arkeologio, ĉefata de Lewis BINDFORD. Oni deklaris ke “la Arkeologio estas Antropologia aŭ estas neniu”, defie al Historia-Kultura Arkeologio. La eŭropa Historio serĉus apartajn eventojn kaj kulturojn, male la usona Antropologio resaltis ke estus universalaĵoj en homa konduto. Ili serĉis, sekve, transkulturajn leĝojn pri konduto. Oni ekis de la precipo laŭ kiu la homoj, ĉiam kaj ĉie, pligrandigas la rezultojn kaj malpligrandigas la kustojn. Sekve, studi dekmiljaran vilaĝon en Mezopotamio aŭ en Ĉinio estus simile al studi nunan vilaĝon. La Proceda Arkeologio neniu sukcesis atingi la saman divastigadon de Historia Arkeologio, ĉar la homoj klare ne estas la samaj en ĉiuj tempoj kaj lokoj, kaj ne okupiĝis nur pri utilaj aferoj.
En 1986 okazis la World Archaeological Congress (Tutmonda kongreso de Arkeologio) en kiu partoprenis ne nur arkeologistoj, sed ankaŭ indiĝenoj kiuj plendis la sociajn dimensiojn de Arkeologio. Ekde 1990, tiu plendo kondukis al Publika Arkeologio kiu konsideras la zorgon pri la publikaj heredaĵoj kiel homan rajton.
Apliko de la fiziko al 1a arkeologio
Pli kaj pli la arkeologio dependas de rimedoj de aliaj sciencoj.
La malnovaĵojn ĝenerale kovras pli-malpli dika tero-tavola. Komence la arkeologio esploris hazarde trovitajn malnovaĵojn, poste oni intence komencis seréi ilin en lokoj, kie la ŝanco de la trovo estis granda, laŭ historiaj notoj, legendoj, epopeoj. Sed lastatempe la facile troveblaj arkeologiaj objektoj maloftiĝis, tial arkeologoj devas uzi la helpon de aliaj sciencoj, ekzemple tiun de la fiziko. Fizikaj rimedoj helpas malkovri lokojn por trovi la objektojn, kaj poste helpas determini la aĝon de la trovitaĵo.
Serĉado de esplorindaj terenoj
La plej efika metodo estas fari fotojn el la aero, el granda aiteco, el diversaj anguloj, en diversaj sezonoj, apud diversaj prilumigadoj kaj ankaŭ ekz. tra antaŭruĝa lumfiltrilo. Tiaj fotoj montras sur la tersurfaco spurojn de antikvaj loĝlokoj, vojoj kaj fortikaĵoj.
Komence la unusola metodo de la arkeologio estis la prov-elfosado en lokoj, kie oni esperis trovi ion. Poste oni lernis, ke subteraj malhomogenaĵoj, kiuj povas rilati al arkeologiaj objektoj, kiel muroj, plenŝtopitaj kavoj, grotoj kaj metalobjektoj, kaŭzas malhomogenaĵojn al la fizikaj ecoj de la tersurfaco, ekzemple al la elektra rezistanco, al magnetaj ecoj, al la refiektoj de elektromagnetaj ondoj, al la radioaktiveco, al la kemiaj ecoj, ktp.
Tiel oni esploras la elektitan terenon kaj tiam komencas la provfosadojn.
Determino de Ia aĝo de arkeologiaj objektoj
Post la eltrovo de iu antikvaĵo la plej ofta demando estas, kiomaĝa ĝi estas. Gis la apliko de fizikaj metodoj la respondo baziĝis nur sur la aĝo de la koncerna tertavolo, kie la objekto estis trovita. Se ankaŭ fizikaj mezurrezultoj konfirmas tion, la aĝo estas plu fidinda.
Se la esplorenda objekto enhavas karbonon ekz. lignon, paperon, pajlon, ledon, ktp, oni povas mezuri la proporcion de radioaktiva karbonizotopo. La karbonduoksido, el kiu plantoj sin konstruas per la helpo de la sunenergio ĉiam enhavas malgrandan kvanton da C-14-izotopo. La
proporcio proksimume estas 1:111E112, do en unu biliono da normalaj karbonaj atomoj (C-12) troviĝas unu C14-izotopo. Aliaj organismoj enigas la izotopon manĝante plantojn kaj bestojn.
La C-14-izotopo estas radioaktiva, kaj dum malkomponiĝo emisias mezureblan beta-radiadon.
Tial, dum organismo restas vivanta, la proporcio inter la normalaj kaj izotopaj karbonatomoj estas la sama, kiel tiu en la aero. Sed post la morto, la proporcio de la C-14 izotopoj duoniĝas en periodo de 5730 jaroj. Sekve reduktiĝas ankaŭ la intenso de la beta-radiado je 1 % en ĉiuj 83 jaroj. Tiamaniere la aĝo de karbonhavantaj arkeologiaj objektoj estas determinebla proksimume ĝis 50 000 jaroj.
Tiu ĉi metodo ŝajnas simpla, tamen ekzistas pluraj problemoj. La radiado estas tre malforta. La proporcio inter la normala kaj izotopa karbono dum la forpasintaj jarmiloj estis ne ĉiam la sama. En maljunaj, dikaj arboj estas plurjarcenta diferenco inter la mezo kaj rando de la trunko. Oni devus scii, el kiu arbo-parto estis farita la objekto. Oni devus scii, kiom da tempo forpasis post la morto de la arbo ĝis la finfarado de la objekto.
Feliĉe ekzistas rimedoj por minimumigi eblajn erarojn. Ekzistas tre maljunaj, antaŭ pluraj jarmiloj mortintaj pinoj kies aĝo estas precize deter
minebla laŭ la „ringoj", kiuj estas videblaj sur la orta sekcio de la trunko. Oni plurloke determinas la aĝon laŭ la radiuso per la beta-radiado, poste en la samaj lokoj oni determinas la aĝon laŭ la ringoj. Per la komparo estas farebla tabelo, kiu ebligas la korekton de aliaj mezuroj.
Alia eblo: En Egipto ekzistas plurjarmilaj tomboj, kies aĝo estas precize konata. Eblas kompari la aĝon de la entombaj objektoj kun la kalkulita aĝo, kaj tiel korekti ankaŭ aliajn mezurrezultojn.
Per tiuj korektoj la aĝodetermino ĝenerale havas eraron de proksimume 150 jaroj.
Se oni mezuras la nombron de la C-14-izotopoj kaj de normalaj karbonatomoj per mas-spektrografoj, eblas pli precize determini la aĝon.
Aĝdetermino per termofosforesko
La termofosforesko estas fizika fenomeno, kies laŭvorta traduko estas „lumemisio pro varmo". Ce relative malalta temperaturo (malpli ol 500 celsiusaj gradoj) materialo ne radias videblan lumon. Tamen atomo de la materialo ja povas radii lumon, se ties elektrono iel ricevas plusan energion. Tiu plura energio povas esti fotono de iu kosma aŭ radioaktiva radiado. Ĝenerale la plusan energion la elektrono tuj perdas, forradiante ĝin kiel elektromagnetan ondon, kies frekvenco (koloro de la lumo) estas proporcia al la perdita energio de la elektrono. Sed povas okazi ĉe iuj materialoj, ke la energion la elektrono ne forradias tuj, sed nur post certa tempo. Tiu tempo povas esti tre longa, eĉplurjarmila. La efekton kaŭzas la tiel nomataj „kaptiloj" kiuj malhelpas al Ia elektrono okupi Ia originan energionivelon. Ili estas ĉefe malhomogenaĵoj en la materialo, defektoj, fremdaj atomoj en la kristalstrukturo.
Sed se la eretojn de la materialo oni devigas je pli forta vibrado, ekz. per varmigo, la elektronoj liberiĝas el Ia kaptiloj, refalas sur la originalan nivelon, kaj Ia energiodiferenco aperas kiel termofosforeska radiado. Tiu efekto okazas ĉefe en Ia 250- ĝis 500-grada tem peratu ro- intervalo.
Forta termofosforesko estas videbla ĉe fefdspato kaj kvarco, kiuj ĉiam troviĝas en ceramikaĵoj, terakotoj, en vazoj, brikoj kaj fornomuroj. Bedaŭrinde, ankaŭ ŝtonoj termofosforeskas.
Super 500 gradoj la kaptiloj liberigas ĉiun kaptitan elektronon; tial la efiko de Ia antaŭaj radiadoj nenŭĝas. Do se oni faras vazon, kaj per alttemperatura ardigo terakotigas ilin, en Ia kaptiloj certe ne restas elektronoj. Tuj post Ia ardigo kaj malvarmiĝo termofosforesko ne okazas. Sed dum la paso de la tempo tiujn objektojn trafas kosmaj radiadoj kaj diversaj radioaktivaj radiadoj el la ĉirkaŭaĵo. Tial kreskas la nombro de la kaptitaj elektronoj. Ilia nombro estas proporcia al la forpasinta tempo ekde la lasta alttemperatura varmigo, kaj al la intenso de la diversaj radiadoj, kie tiuj trafis la objekton. Sekve, la intenso de la termofosforeska lumo de certa materialo estas proporcia al la forpasinta tempo depost la lasta ardigo. Unue oni mezuras la lumintenson kiun faras la termofosforesko en diversaj temperaturoj.
Post la ardigo oni determinas kiom forta radiado povas kaŭzi la saman termofosforeskon al la koncerna materialo. Per la mezuro de la radiado en la trov-loko, kaj el la supraj rezultoj la aĝo estas determinebia. Tio ŝajnas simpla, tamen en la realo ekzistas pluraj obstakloj.
Ekzemple neniu scias kiaspecaj radiadoj trafis ia objekton. La radiado certe estis ne konstanta. Tial la rezultojn oni devas kompari kun la rezultoj de aliaj metodoj. Oni devas esplori eblojn por korekti la nefidindajn rezultojn.
Tamen Ia termofosforesko tre konvenas por malkovri falsajn „arkeologiajn" objektojn, kiuj pro la juna aĝo certe ne fosforeskas pro varmigo.
La arkeomagnetismo
Inter la teraj magnetaj plusoj kaj la trafpunktoj de la imagita akso, ĉirkaŭ kiu la tero rotacias, estas 'd'-angulo. Inter la horizontala direkto kaj la direkto de la tera magneta kampo ekzistas 'i'-angulo. Tiuj anguloj en diversaj lokoj de la tersurfaco estas diversaj. Sed ilia grando ŝanĝiĝas ankaŭ laŭ la paso de Ia tempo. Ekzistas materialoj, kiuj konservas tiujn direktojn, estintajn en certaj datoj: oksidoj de fero: magnetito (Fe304), hematito (Fe203). Oni nomas ilin feromagnetaj materialoj. En argilo ĉiam troviĝas multe el ili. Tial la efekto estas uzebia por determini la aĝon de certaj arkeologiaj objektoj. Pro forta vibrado pro varmo, la magneta direkto de ties atomaj magnetoj turniĝas al la direkto de Ia tie reganta magneta kampo, kiu plej ofte estas mem la magneta kampo de la tero. Se la temperaturo de la objekto estas super 675 gr. C (Curiepunkto), ĝi perdas la feromagnetajn ecojn kaj la antaŭan magnetigitecon. Sed dum la malvarmiĝo sub 675 gr. C la direkto de la atomaj grupoj turniĝas en la direkton de la magneta kampo, kaj tiun direkton ili konservas ankaŭ post Ia malvarmiĝo. Do, tiamaniere estas konservita Ia intenso kaj direkto de la magneta kampo, kiu regis en ia tempo de la malvarmiĝo de Ia koncerna ceramikaĵo. Plej utilas objektoj, kiuj restas en la sama loko post la malvarmiĝo, ekz. fornoj.
Oni eltranĉas kaj enkadrigas pecojn, kaj sur la kadro indikas la horizontalan direkton, kaj laŭ la steloj Ia geografian nordan direkton por poste precize determini Ia i- kaj d-angulojn kaj la magnetan kampintenson en la tempo, kiam okazis la lasta ardigo. En tiaspecaj fornoj ĝenerale restas karbidiĝintaj lignopecoj, kies aĝo per la izotopa metodo estas determinebla. Tiel eblas determini fa aĝon ankaŭ de nekonataj ceramikaloj.
Alia interesa konservejo estas la profunda ŝlimotavolo en la fundo de lagoj. En la ŝvebanta ŝlimo ĉiam ĉeestas ankaŭ argilo-eretoj, kiuj havas feromagnetajn ecojn. Dum la sedimentiĝo tiuj malgrandaj magnetoj turnas sin laŭ la direkto de la tera magneta kampo, kaj post la sedimentiĝo ili konservas tiun direkton kaj ankaŭ la kampintenson. Sed en la sedimentaĵo ĉiam troviĝas ankaŭ partoj de kreskaĵoj, kies aĝo per karbo-izotopa metodo estas determinebia. Tiamaniere oni povas fari komparon, kaj tabelon pri kiam ŝanĝiĝis la intenso kaj direkto de la termagneta kampo. Ankaŭ tiu tabelo estas uzebia por aĝdetermino de arkeologiaj objektoj.
El inter Ia menciitaj metodoj la plej malnova, plej preciza, plej ofte uzata estas la karboizotopa metodo. La uzado de la fenomenoj de termofosforesko kaj arkeomagnetismo estas relative junaj; esploroj komenciĝis antaŭ 20 ĝis 30 jaroj kaj ankoraŭ daŭras.
tiu ĉi parto venas el Monato, marto 1996
=Vidu ankaŭ=
- Brazila arkeologio
als:Archäologie
ja:考古学
ko:고고학
ms:Arkeologi
simple:Archaeology
th:โบราณคดี

AsirioHistorio > Mezopotamio > Asirio
----
Antikva lando, en la norda parto de Mezopotamio. Ĝi kreiĝis en 3-a jc a.K. kaj ekzistis ĝis 7-a jc a.K. En tiu tempo, loĝantaro de Asirio, laŭ kulturo, lingvo kaj etno preskaŭ ne diferencis de la najbara Babilonio. La asiria lingvo estis dialekto de asiro-babilona aŭ akada lingvo. Asirianoj adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian dion - Aŝuron. La ĉefurbo de lando nomiĝis pro la dia nomo - Aŝuro aŭ Asiro, kaj la lando - Asirio.
Asirio dekomences situis en la supra fluo de Tigriso kaj havis malgrandan teritorion. Sciencistoj supozas, ke ĝia teritorio estis loĝita de Ĥuritaj kaj Subaraj ne semidaj triboj. Iom po iom, okazis ĝia semitiĝo, ĉar de okcidento penetris okcident-semida amorea loĝantaro, kaj de sudo - orientsemida babilona (akada) loĝantaro. Akada lingvo fariĝis parola por la aborigenoj, babilona religio kaj kulturo forte enradikiĝis. Tiamaniere, la semidiĝo de la regiono finiĝis je la 2000 a.K.
- 3-2-a jarmiloj - Asiro kaj ĝiaj kontrolataj teritorioj subiĝis al Babilonaj regnestroj.
- Kom. De 18-a jc a.K. - Kreiĝis vasta regno sub la gvido de reĝo Ŝamŝiadad 1-a. Gravaj centroj estis Arbela, Ninevo ka.
- 18-a jc. - Babilona reĝo Hamurabo subordigis Asirion.
- 16-15 jc. - Kreiĝis ĥurita regno Mitano, kiu konkeris Asirion.
- 15-a jc - Asirio liberiĝis de Mitano kaj mem atakis ĝin.
- Fino de 15-a jc - kom. De 14-a jc - Asiria reĝo Asurubalit 1-a mallongtempe okupis Babilonion.
- 15-13-a jc - Asirio konkeris la tutan teritorion de Mitano en norda Mezopotamio.
- 12-a jc - Dum la regado de Tiglatpilasar 1-a (1115-1077), Asirio estas forta regno, kiu sukcese militis en najbaraj kaj foraj landoj (Suda Kaŭkazio, Urartu, Nairi, Norda Sirio, Fenicio).
- 11-a jc - Asirio malplifortiĝis pro la senĉesaj invadoj de arameoj, kiu daŭris dum du jarcentoj. Asiriaj reĝoj translokigis sian rezidejon de Asiro al Kalĥu, unue kaj poste al Dur-Ŝarukin kaj Ninevo.
- 9-a jc - Asirio denove prosperiĝis dum Asurnasifal 2-a kaj Salmanasar 3-a.
- fino de 9-a jc - Asirio perdas multajn teritoriojn pro la kontraŭstaro kun Urartu, sed dum la regado de Tiglatpilesar 3-a , Asiro venkas ĝin, konkeras Sirion, Palestinon, Fenicion kaj Babilonion kaj kreas fortan imperion.
- 705-633 a.K. - Dum la regado de Sinaherib (705-680), Asarhadon (680-669) kaj Asurbanipal (669-633) daŭras prosperadon kaj sukcesajn militojn kun Medio, Elamo, Egipto, Scitoj kaj Kimerianoj.
- 605 a.K. - Koalicio de Medio kaj Babilonio supervenkis kaj Asirio, kiel regno ĉesis ekzistadon. Mem la loĝantaro, asirianoj iom post iom arameiĝis kaj perdis sian individuecon.
Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akado
- Babilonio
- Mitano
- Urartu
ja:アッシリア
Malgrand-AzioGeografio > Azio > Malgrand-Azio
----
Duoninsulo en la okcidento de Azio, okupas teritorion de Turkio; Ĉirkaŭita de la akvoj de maroj:
- Nigra Maro (en la nordo)
- Marmara Maro (en la nordokcidento)
- Egea Maro (en la okcidento)
- Mediteraneo (en la sudo).
Ĉirkaŭ 400 mil km2, duondezerta malgrandazia plataĵo, ĉe la bordoj - mallarĝaj ebenaĵoj kun mediteranea plantaro.
Vidu ankaŭ: Anatolio, Asia
El tiu regiono devenas kultivo de sekalo (kaj eble ankaŭ de tritiko), ĉerizarbo, juglandarbo, vino
ja:アナトリア半島
ko:소아시아
simple:Asia Minor
th:อนาโตเลีย
Kojnoskribo
Kojnoskribo estas skriboformo elpensita en Sumero ĉ. 3500 a.-K.. Ĝi estis skribita premante per eltranĉita kano (kalamo) sur mola argil-tabuleto, poste oni kiuris la tabuleton, kiu iĝis tiel nedetrueblaj (pri tio arxheologoj estas dankemaj!).
La sistemo estis komence bildsimbola kaj ideogrameca, sed estinte poste uzita de la aliaj, tute malsimilaj, lingvoj de la regiono: Akada lingvo, Persa lingvo, ĝi fariĝis pli fonetika.
http://sv.wikipedia.org/upload/b/bc/Fornpersisk_kilskrift.png
Kategorio:Alfabeto
ja:楔形文字
Kategorio:Arkeologio
Kategorio:Homa scienco
ja:Category:考古学
ko:분류:고고학
11 Mey
The 11t o Mey is the 131st day o the year (132nt in lowp years) in the Gregorian Calendar, wi 234 days ti come.
Events
-
Births
-
Daiths
-
Halidays
-
spalacze tuszczu pisanie prac Zamwienia publiczne mieszne gry tablice
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Wikipedia:Votes for deletion/Grail Movement
| |