Kino > Aktoroj > Asta NIELSEN
----
Aktoroj
Asta NIELSEN (naskiĝis la 11-an de septembro, 1881 en Kopenhago, mortis la 25-an de majo, 1972 en Frederiksberg) estis dana aktorino. Ŝi estis la granda stelulino de la mutfilmo kaj supozeble eĉ la unua stelulino en la tuta eŭropa kinohistorio.
La rolaro de Asta Nielsen estis ege multfaceta: Ŝi sukcese prezentis rompitajn, suferantajn karakterojn, same kiel erotike allogajn virinojn, viglajn junulinojn, dancistinojn kaj simplajn laboristinojn. Ŝiaj gestoj kaj mienoj neniam estis grandaj kaj pompaj: Ŝi brilis per modesta, tamen ege esprimoplena aktorado. Kun la ekapero de la sonfilmo Asta Nielsen finis sian kinokarieron, ĉar la sontekniko forglutis ŝian mienoludon. Ŝi reiris al la teatro, komencis pentri kaj verki. En 1946 ŝi publikigis sian membiografion titolitan Den tiende Muse (la deka muzo).
Listo de filmoj:
- Afgrunden (Danio, 1910)
- Engelein (Germanio, 1914)
- Rausch (Germanio, 1919)
- Hamlet (Germanio, 1920)
- Der Reigen – ein Werdegang (Germanio, 1920)
- Die freudlose Gasse (Germanio, 1925)
- Dirnentragödie (Germanio, 1927)
NIELSEN,, Asta
Kino
Je la fino de la 19-a jarcento, la progreso de tekniko faris el fotografio la novan arton kinematografio, aŭ kino. Serio de bildoj, montrata sufiĉe rapide, fariĝas vivanta sceno, kaj la teatraĵo povas esti rafinita, pakita, kaj liverata tra la mondo. La kino, kaj ĝia ido televido, fariĝis grandega kultura influo de la 20-a jarcento.
20-a jarcento
Historio > Tagoj > la 11-a de septembro
----
La 11-a de septembro estas la 254-a tago de la jaro (la 255-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 111 tagoj restas.
Je la 11-a de septembro okazis, interalie:
Kopenhago estas la ĉefurbo de Danio. Dane nomiĝas la urbo København, kio venas el la malĝusta pononco de la dana Købmandshavn, kiu signifas komercan havenon.
Kopenhago situas sur la orienta bordo de la insulo Selando (Sjælland) kaj parte sur la insulo Amager, kontraŭ al markolo konata kiel Øresund kaj al la svedaj urboj Malmö kaj Landskrona.
En Kopenhago kaj la ĉirkaŭaĵo vivas ĉ. 1,8 milionoj da homoj. La Oresund-regiono konsistas el la Orienta Selando kaj Okcidenta Skanio (en Svedio), havas la loĝantaron de 2,8 millionoj da homoj.
Amuzado
Strøget, estas unu el la plej longaj promenadaj komercaj stratoj de la mondo, centre de Kopenhago.
Historio
Kopenhago estis fondita ĉ. 1000 de Sweyn 1-a Forkbarta kaj lia filo Canut la Granda. Ĝi estis tiam nur fiŝista vilaĝo ĝis la mezo de la 12-a jarcento, kiam ĝi estis la posedaĵo de la episkopo Absalon, kiu fortigis ĝin en 1167. La bonega haveno antaŭhelpis la grandiĝon de Kopenhago al gravega komerca centro (el tio la nomo). Ĝi estas daŭre atakata de la Hanza Alianco. Ĝi estis defendata en la bataloj kontraŭ la svedoj de Karlo la 10-a. En 1801 la Brita floto sub la gvidado de Admiralo Nelson interbataklis kun la dana batalŝiparo en la haveno de Kopenhago. Kiam la brita batalŝipoj bombardis Kopenhagon en 1807 por malhelpi la transdonon de la ŝiparo al Napoleon, la urbo suferis grandegajn damaĝojn kaj centoj da homoj mortis. Dum la 2-a Mondmilito Kopenhago kaj tuta Danio estis okupita fare de la germanaj trupoj, de la aprilo 1940 ĝis majo 1945.
Trafiko
Ekde la somero 2000, la urboj Kopenhago kaj Malmö estas interligitaj per dogana ponto/tunelo (Ponto de Oresund), kiu havas ankaŭ pasaĝeran kaj trajnan vojon. Ĝi estis inagaŭrita en julio 2001 fare de la sveda reĝo kaj la dana reĝino.
Historio > Tagoj > la 25-a de majo
----
La 25-a de majo estas la 145-a tago de la jaro (la 146-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 220 tagoj restas.
Je la 25-a de majo okazis, interalie:
Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Danio
----
Danio - Danmark (da) [denmak]
Lando en norda Eŭropo, inter Balta Maro kaj Norda Maro. Ĝi fizike konsistas el duoninsuloJutlando kaj 405 nomohavaj insuloj, el kiuj nur 82 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas Fyn kaj Sjælland (ejo de ĉefurbo Kopenhago). Sude havas mallongan terlimon al Germanio, norde kaj oriente marlimas al Norvegio kaj Svedio pere de maretoj Skagerrak kaj Kattegat.
Kattegat - Landkodo: DK.
- E-nomo: [a] Danujo, Danlando; [o] Reĝlando Danio.
- Nacia nomo: Kongeriget Danmark (da) [KONGeĥiid/-iiz denmak].
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Administra divido: 14 komunoj, 2 urboj (Kopenhago kaj Frederiksbergo) kaj 2 aŭtonomiaj teritorioj.
- Aŭtonomiaj teritorioj: Ferooj kaj Gronlando.
- Urboj: Kopenhago (1.377 mil), Arhuzo (182 mil), Odense (137 mil).
- Lingvoj parolataj: dana, platdiĉa, germana - Kredantoj: evangeli-luteranoj.
- GNP: totala - 184 mlrd $; pokapa - 29.890 $.
- Eksporto: viandaĵo, fiŝo, laktaĵo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU - Historio: en 1849 estis anoncita kiel konstitucia monarkio. De 1949 membro de NATO, kaj de 1973 - membro de EU.
- Heredaĵo: katedra templo de Roskilde.
Danujo. Jam antaŭ 1850 du danoj, la fama lingvisto Rasmus Rask kaj la komedi-verkisto Thomas Overskou sendepende unu de la alia sin okupis pri konstruado de artefarita lingvo. Sed la ĝenerala publiko ne konatiĝis kun tiu demando antaŭ ol Volapük eniris en Danlandon 1886 kaj post malmultaj jaroj malaperis.
La unua dana lernolibro de Esperanto, verkita de Christian NIELSEN aperis en Flensburg1890. Verŝajne nur tre malmultaj adeptoj de Esperanto troviĝis en Danlando antaŭ la apero de vortaro kaj lernolibro de Fr. Skeet-Giörling (1904), "la patro de la dana E movado". Li faris siajn unuajn kursojn en Aalborg ĉirkaŭ 1904, sed poste li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li daŭrigis sian laboron kun granda sukceso.
La konata lingvisto, prof. Otto JESPERSEN (aŭtoro de la lingvoprojekto "Novial") varme interesiĝis pri Esperanto kaj publikigis longan rekomendan artikolon pri ĝi en la multe legata revuo "Tilskueren" (1905). Samtempe alia fama lingvisto prof. Vilhelm THOMSEN verkis kaj eldonis broŝuron pri "la komuna lingvo de la scienco."
Fine en 1906 fondiĝis la unua E grupo dana, "E-ist-foreningen", kies unua prez. estis magistro Holger WIEHE kaj ĝia sekr. f-ino Gunvar MONSTER. Post unu jaro tiu grupo ekeldonis la unuan danan E gazeton E-Bladet: Helpa Lingvo, kiun redaktis Wiehe. Fervoraj E-istoj faris paroladojn pri la nova lingvo, precipe Skeel-Giörling kaj Monster.
En 1907 la plej granda Kopenhaga gazeto "Politiken" ekinteresiĝis pri Esperanto kaj aranĝis kursojn kun 350 kursanoj. Skeet-Giörling instruis ilin. Ankaŭ en Kristana Unuiĝo por junuloj en Kopenhago li aranĝis kursojn. Post tiuj kursoj fondiĝis E grupo por junuloj, kies prez. fariĝis Svend REHLING. En laboristaj rondoj gvidis Leo ABRAHAM kursojn kaj fondis poste grupon. Tiuj du grupoj ne vivis longe.
Ankaŭ ekster Kopenhago la E movado ekfloris. En Odder kaj Brönderslev okazis kursoj, kaj en Randers kaj Faaborg fondiĝis kluboj. Plej vigle laboris la klubo en Odense, kie N. C. CARLSEN faris gravan propagandon. En la tiea komerca lernejo oni komencis instrui E-n. Baldaŭ sekvis la seminario en Odense. La klubo en Odense fondiĝis 1907, 1910 fondiĝis la laborista klubo. En Kopenhago Bendix, P. Borberg, f-ino Monster kaj Skeel-Giörling faris la plej grandan laboron. Bendix instruis i. a. E-n en kurso de 300 telefonistinoj. En jan. 1908 fondiĝis laŭ instigo de f-ino SehroderCentra Dana E-ista Ligo (CDEL). En 1909 fondiĝis "Aaiborg EK" (prezidita de E. Friis), "EK de Vejle" (M. Packness), "Randers EK" serĝento Rasmussen) "Konversacia Klubo de Aarhus" (Chr. HEILSKOV) kaj en 1910 "ES de Esbjerg."
La unua jarkunveno de danaj E-istoj okazis en Arhuzo1909. Poste en Kopenhago en 1910, Odense en 1911, Vejle en 1912, Arhuzo en 1913, Horsens en 1914, Odense en 1915, Kopenhago en 1916, Kolding en 1919, Grenaa en 1925, Sönderborg en 1927, Odense en 1928, Holbak en 1929, Kopenhago en 1930, Odense en 1931, Arhuzo en 1932, Odense en 1933.
Post la granda antaŭenpuŝo en 1907-09 la dana E-movado dum pluraj jaroj pli malrapide progresis. Tre notinda tamen estas la agado de E-oficejo en Kopenhago, kiu en la komenco de la milito tutmonda interrilatis kun la militantaj landoj kaj faris gravan kaj plejparte sukcesan laboron por serĉi vunditajn kaj malaperintajn homojn el ĉiuj landoj kaj doni informojn al iliaj parencoj.
Post la apero de Ido venis malfacila tempo por la dana E-movado. Multaj E-istoj transiris al Ido, i. a. prof. Jespersen, kiu en Kopenhago kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ E. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan Ido-movadon. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo - jen la ĉefa kaŭzo de la multjara malprogresado de E en nia lando, fakte ĝis 1927, kaj post tiam denove kelkajn jarojn pro la apero de Novial ("Jesperanto" kiun vorton moke kreis unu el la Kopenhagaj gazetoj). Notinde estas, ke la kontraŭ-Ido-polemikon gvidis f-ino M. NOLL, Kopenhago.
En la vintro 1925-26 okazis disaŭdigo de E-kurso per La danaj radiostacioj. Ĝin gvidis ĉefinstruistino Rybo. Grandamase estis aĉetataj lernolibroj, sed la radioestraro post kelkaj monatoj malpermesis tiun E-kurson (motivo: tro malmultaj interesas sin pri E.) Aŭtunon 1927 denove disaŭdiĝis E per la radio-stacioj, sed nur kiel ĉiusabata programresumo. En la 31 de decembro1927 vespere la dana radiofonio sendis saluton al eksterlando en dana, angla, franca, germana kaj E lingvoj. Post tiu tempo la radio-estraro ne plu volis permesi E-n.
Ne ekzistas multaj lernolibroj en dana lingvo. Tiuj de Chr. Nielsen kaj de Packness ne estas multe konataj. La plej bona estis la lernolibro de Skeel-Giorling. Unua eldono baldaŭ elĉerpiĝis kaj sekvis novaj; post la morto de la aŭtoro ĝi ne plu estis eldonata. En 1918P. Zoffmann eldonis sian lernolibron; 1922 aperis dua eldono. En 1924 aperis lernolibreto de M Noll. En 1930 aperis nova lernolibro de L. Friis.
Vortaroj
La unuan E-vortaron eldonis Skeel-Giorling (1907). En 1909 eldonis K. Bendix sian D-E vortaron. Post la morto de Skeel-Gibrling lia vortaro ne aperis en dua eldono, sed A. P. Dueholm eldonis bonegan E-D vortaron. En 1922 P. Zoffmann eldonis sian vortaron kun E-dana kaj dana-E partoj. Ĝi estas multe aĉetata de komencantoj, ĉar ĝi enhavas ambaŭ partojn, sed ĝi ne estas tiel detala kiel la aliaj.
Perkorespondan kurson, kiu konsistas el 6 lecionoj, eldonis CDEL en 1928. Kvankam ĝi estas tre konciza, ĝi tamen estis multe vendata pro vigla propagando.
Post fondiĝo de CDEL aperis multaj danaj E-gazetoj: 1907-1912Dana E-isto, red. A. Nissen; 1912-1913Danlando, sama redaktoro. Dum la mondmilito ne aperis dana E-gazeto. En l919-1920E-raporto de CDEL. Dum 1920-1922 denove ne ekzistis dana E-gazeto. En 1922-1926 aperis raporto pri dana E-movado en ,E' de UEA. En 1926-1928 eldonis P. Neergaard je propraj kostoj kaj risko "La Forta Voko"-n, sed ĉar li kontraktis kun la revuo "Sind og Samfund" pri aperigo de "La Forta Voko" en ĝi, decidis CDEL mem eldoni sian gazeton Dansk E-Blad (dana E-gazeto), redaktoro M. Palsberg, Aarhus.
E-ekzamenoj okazis jam en 1908, sed post tiam neniu partoprenis en ekzamenoj ĝis 1928, kiam CDEL ellaboris tute novan ekzamenregularon. Ĝi konsistas el 3 gradoj: I, II kaj III. La lasta estas por kursgvidado. Per tiu nova regularo okazis multaj ekzamenoj en diversaj lokoj, kaj ofte kun granda aro da partoprenantoj.
La stato de CDEL en la fino de 1932 estas: 15 grupoj kun proks. 500 membroj. Kelkaj kluboj ne apartenas al CDEL, kaj izoluloj nepovas esti membroj de CDEL sen aniĝo al klubo. Entute estas venditaj proks. 15 000 lernolibroj en Danio.
En diversaj urboj fondiĝis laboristaj grupoj, kiuj ne apartenas al CDEL, sed intencas starigi propran landan organizon. R. Jorgensen, Aabyhoj, faris tiurilate grandan laboron.
En 1929 okazis Ĉe-kurso en Odense gvidata de T. Morariu. En 1931 venis Ajo, Karlsruhe, al Danlando por je propraj kostoj kaj risko gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Tion li tre sukcese faris. Li propagandis kaj instruis en Sönderhorg, Lunderskov, Kolding, Arhuzo, Aalborg kaj Randers. En somera ferio 1932 aranĝis L. Friis en Silkeborg Ĉe-metodan kurson por geinstruistoj kun Ajo kiel gvidanto. Tiuj pli ol 30 geinstruistoj ne nur lernis la lingvon, sed hejmenveninte preskaŭ ĉiuj propagandis kaj gvidis E-kursojn. Aŭtune 1932 alvenis Ĉe-instruistino M. Saxl, Berlin, por gvidi kursojn. Ŝi instruis en Silkeborg, Arhuzo, Aalborg, Hobro, Hjorring, Brönderslev, kaj Randers.
- Nicolai Liventhal (1916-2004), FD pri ekonomio, lingvoj kaj kriptologio en Kopenhago, forpasis en Kastrup. La ekonomiisto el Tallinn, esperantisto ekde 1934 kaj estrarano de la estona asocio (1938-1940), venis en 1943 pro edziĝo al Danio. Post 1974 li apogis la Neŭtralan Esperanto-Movadon (NEM).
Teatro estas konstruaĵo, en kiu oni prezentas spektaklojn pere de aktoroj, kantistoj, dancistoj aŭ marionetoj (PIV), en pli vasta senco artspeco kiu baziĝas sur movo, bildo kaj teksto - tiele, ĝi estas antaŭinto de modern-teknika kinarto. Kutime ĝi estas montrata kiel spektaklo sur scenejo interne de teatra konstruaĵo, sed la scenejon oni povas prepari ankaŭ sub libera ĉielo, en parkoj, malnovaj kasteloj aŭ antikvaj amfiteatroj.
Muzikigita teatro estas opero, aŭ ties pli leĝeraj kuzoj opereto kaj muzikalo. Male senvorta teatro estas pantomimo. Ofte en teatraĵoj rolas homoj, sed ankaŭ ekzistas teatro kun pupoj aŭ eĉ nur kun ombroj.
Teatro havas multajn radikojn en cirko. Samkiel filozofio moderneca teatro ekfloris en grandiozaj kulturioj kiel Grekio, Romio, Hindio kaj Ĉinio. Tamen iaforma teatraĵo ekzistis en senescepte ĉiuj kulturoj. Indonezio estas grava lando por ombroteatro.
Teatraĵa rolludanto nomiĝas aktoro.
Oni ŝtatproprigis la hungarajn teatrojn en 1949.
Historio de teatroEsperanta Teatro
A word, phrase, sentence, or other communication is called ambiguous if it can be interpreted in more than one way. Ambiguity is distinct from vagueness, which arises when the boundaries of meaning are indistinct.
Lexical ambiguity arises when context is insufficient to determine the sense of a single word that has more than one meaning. For example, the word "bank" has several meanings, including "financial institution" and "edge of a river", but if someone says "I deposited $100 in the bank", the intended meaning is clear. More problematic are words whose senses express closely related concepts. "Good", for example, can mean "useful" or "functional" (That's a good hammer), "exemplary" (She's a good student), "pleasing" (This is good soup), "moral" (He is a good person), and probably other similar things. "I have a good daughter" isn't clear about which sense is intended.
Syntactic ambiguity arises when a sentence can be parsed in more than one way. "He ate the cookies on the couch", for example, could mean that he ate those cookies which were on the couch (as opposed to those that were on the table), or it could mean that he was sitting on the couch when he ate the cookies. Spoken language can also contain lexical ambiguities, where there is more than one way to break up a set of sounds into words, for example "ice cream" and "I scream". This is rarely a problem due to the use of context. (For more information, see Syntactic ambiguity.)
Philosophers (and other users of logic) spend a lot of time and effort searching for and removing ambiguity in arguments, because it can lead to incorrect conclusions and can be used to deliberately conceal bad arguments. For example, a politician might say "I oppose taxes which hinder economic growth". Some will think he opposes taxes in general because they hinder economic growth; others will think he opposes only those taxes that he believes will hinder economic growth (although in writing, the correct insertion or omission of a comma after "taxes" removes ambiguity here). The politician hopes that each will interpret the statement in the way he wants, and both will think the politician is on his side. The logical fallacies of amphiboly and equivocation also rely on the use of ambiguous words and phrases.
In literature and rhetoric, on the other hand, ambiguity can be a useful tool. Groucho Marx's classic joke depends on a grammatical ambiguity for its humor, for example: Last night I shot an elephant in my pajamas. What he was doing in my pajamas I'll never know. Songs and poetry often rely on ambiguous words for artistic effect, as in the song title "Don't It Make My Brown Eyes Blue" (where "blue" can refer to the color, or to sadness).
In music pieces or sections which confound expectations and may be or are interpreted simultaneously in different ways are ambiguous, such as some polytonality, polymeter, other ambiguous meters or rhythms, and ambiguous phrasing, or (Stein 2005, p.79) any aspect of music. The music of Africa is often purposefully ambiguous. To quote Sir Donald Francis Tovey (1935, p.195), "Theorists are apt to vex themselves with vain efforts to remove uncertainty just where it has a high aesthetic value."
Some languages have been created with the intention of avoiding ambiguity, especially syntactic ambiguity. Lojban and Loglan are two nearly identical languages which have been created with the intention of being clear and impossible to misunderstand. The languages can be both spoken and written. Their unambiguity makes them better suited than natural languages for use in communication between humans and computers.
Notable schools of Salt Lake City
The Salt Lake City School District is among the oldest publicschooldistricts in Utah. Boundaries for the district are identical to the city limits for Salt Lake City. Employing about 1,300 teachers who instruct about 24,000 students K-12, the district is the fifth largest in the sta
Fobia
Fobia is a Mexican rock band from Mexico City, whose career started in 1990 with an untitled album which included the smash-hit song Microbito. Its second album included vocals from rock-star Alejandra Guzmán. They separated after Amor Chiquito and reunited in 2003. On July 26,