Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Astronomio

Astronomio

Astroscienco aŭ Astronomio estas la scienco pri la astroj. Krom planedoj kaj fiksaj astroj validas ankaŭ stelamasoj, galaksioj kaj galaksiamasoj kiel astroj. Astrosciencon influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, apude ankaŭ kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko. Astrofiziko - Astronomio - :Asteroidoj :Astrometrio Lumjaro :Astronomoj :Aliaj Astroj kaj Ĉielaj Fenomenoj :Novaoj - Supernovaoj :Nebulozoj - Galaksioj - Galaksiamaso :Ekstersunsistemoj :Ekvatora Koordonsistemo :Instrumentoj kaj Teknikoj/Teĥnikoj :Kometoj :Konstelacioj (Stelfiguroj) :Kosmologio :Lakta Vojo :Lunoj :Planedoj :La Pra-Eksplodo (PEKO - "Big Bang") :Nebuloj :Optiko - Aberacio - Kromata Aberacio - Haloo :Organizaĵoj :Internacia Astronomia Unio (IAU), Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) :Radioastronomio :Sfera Astronomio :Steloj :Sunsistemo :Tri Leĝoj KEPLER de Planeda Movado

Ankaŭ vidu:


- Astronomia Terminaro
- Messier-katalogo
- Kosmoesploro

Ekstera ligo


- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Scienco/Astronomio/ Astronomio] ĉe Dmoz
- [http://at.komputilo.org/ Astronomia terminaro]
- [http://www.koshko.com/almanako/ astronomia almanako (Esperante)] Kategorio:Astronomio ja:天文学 ko:천문학 ms:Astronomi simple:Astronomy th:ดาราศาสตร์

Planedo

Astronomio > Planedo ---- Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rivoluas ĉirkaŭ steleca objekto. Nia suno havas naŭ planedojn laŭ nia scio. Sedno estas ebla 10a planedo. ----

Historio

La vorto planedo devenas el planasthai, verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro." Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili ŝajnis havi propran moviĝon. Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.

Antikvaj Planedoj

En la antikvula menso estis sep planedoj: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero kaj Saturno. La planedoj ne estis mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iras ĉirkaŭ la Tero, irante tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj. La planedoj influis homojn per la aero. La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.

Modernaj Planedoj

Giordano BRUNO estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, Giordano BRUNO vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo. La identigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galileo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo. La tri planedoj de la sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj. ---- Kelkaj de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin. En la sunsistemo estas ankaŭ kelkaj supozataj planedoj, kies ekzisto estas dubinda. La plej konata el tiuj estas Planedo X, astro kiu perturbos la neptunan kaj plutonan orbiton. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de iliaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkura orbito. Hodiaŭe estas sciate, ke la perturboj en la merkura orbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno. Ne ekzistas klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estas konsiderataj kiel planedoj, kiel Cerezo, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povas havi sian planedecon disputata, kiel en la kazo de Plutono. Lastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibrita ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivfavoraj planedoj en la suna najbaraĵo.

Vidu ankaŭ:

Gustav HOLST Kategorio:Sunsistemo als:Planet ja:惑星 ko:행성 ms:Planet simple:Planet th:ดาวเคราะห์ zh-min-nan:He̍k-chheⁿ

Fiziko

Fiziko estas la scienco de la neviva naturo. Fizikistoj studas la ecojn kaj interagojn de materio, radiado kaj kampoj. La vorto "fiziko" venas el la greklingva vorto φυσις [fisis], kiu signifas korponaturo. Fiziko rilatas forte al la aliaj natursciencoj, precipe kemio. ---- :Fizikaj Konstantoj - Unuoj - Mezuro :Mekaniko/Meĥaniko :Leĝoj NEWTON de Movado :Centripeta/centrifuga forto :Koriolisforto :Fikza korpo :Turbo :Termodinamiko :Stata ekvacio :Varmo :ĉefpropozicioj de la termodinamiko :Entropio :Entalpio :Temperaturo :Elektromagnetismo :Elektrostatiko :Elektrotekniko kaj Elektroniko :Magnetismo :Magnetostatiko :Ondoj kaj Vibroj :Harmonaj vibroj :Dampataj vibroj :Devigitaj vibroj :Resonanco :Fouriertransformo :Onda ekvacio :Kvantummekaniko/Kvantummeĥaniko :Fotoelektra efekto :Komptonefekto :Onda funkcio :Hamiltonoperaciumo :Solid-stata Fiziko :Kristalografio :Semikonduktaĵo :Superkondukeco :Densigita Materio :Astrofiziko :Atoma fiziko :Atomkerna fiziko (Nuklea fiziko) :Biofiziko :Fluidaĵ-Dinamiko :Fotoniko :Holografio :Iksradioj/X-radioj :Kaoso/Ĥaoso :Kemia Fiziko :Kvantumkemio :Kvantumkomputiko :Kvantumkriptografio :Kvantumteleportado :Laseroj :Lumrapido :Meteologio :Optika Inĝenierarto :Optiko :Partikla Fiziko (Altenergia Fiziko) :Plasmo-Fiziko :Relativeco :Teoria Fiziko als:Physik ja:物理学 ko:물리학 ms:Fizik simple:Physics th:ฟิสิกส์ zh-min-nan:Bu̍t-lí-ha̍k

Kemio

Kemio (aŭ ĥemio) estas tiu scienco, kiu studas: # la konsiston kaj la strukturon de la materio; # la ecojn de la materio; kaj # la ŝanĝiĝojn, kiujn suferas la materio kaj la kondiĉojn necesajn por estigi aŭ eviti tiujn ŝanĝiĝojn.
- Ĉia materio apartenas al unu el du ĉefaj kategorioj: aŭ pura substancomiksaĵo. Gravas rimarki, ke ekzistas signifa diferenco inter la terminoj substanco kaj pura substanco. Substanco estas ĝenerala termino por iu ajn speco de materio. Kemiistoj studas la elementojn. Ĉiu elemento havas nur unu specon de atomo. En la kemio, la elementoj diferencas laŭ la nombro de la elektronoj en siaj atomoj kaj laŭ siaj atompezoj. Ĉiu atomo de iu elemento havas la saman nombron da protonoj, sed la nombro de neŭtronoj povas varii, farante malsamajn izotopojn. Se al atomo mankas elektrono, la atomo estas jonigita. Karbono estas elemento tre grava por la vivo. La kombinaĵoj kun karbono estas organikaj, kaj la kombinaĵoj sen karbono estas neorganikaj. :Atmosfera kemio :Biokemio :Elektrokemio :Fizika kemio :Geokemio :Kemia elemento :Kemia inĝenierarto :Kemia fiziko :Kemia kombinaĵo :Kemiistoj :Klinika kemio :Komputika kemio :Kromatografio/Ĥromatografio :Organika kemio :Organizaĵoj: IUPAK :Perioda tabelo - Malkovrintoj :Polimero :SI (Sistemo Internacia de Unuoj) :Sonokemio :Spektroskopio :Teoria kemio Kemia ligo Solvaĵoj kaj koloidoj Sapiĝo Reakcia rapido Kemia ekvilibro Acidoj, bazoj kaj saloj
- PH Redoksaj reakcioj Nukleaj procezoj ---- Kelkaj kemiaĵoj Zeino - Zeaksantolo - Zeaksantino als:Chemie ja:化学 ko:화학 ms:Kimia simple:Chemistry th:เคมี

Geofiziko

Geofiziko estas la studado de la tero per kvantaj fizikaj metodoj, precipe per sisma-reflaktaj kaj -refraktaj, gravitaj, magnetaj, elektraj, elektromagnetaj kaj radioaktivecaj metodoj. Ĝi inkluzivas la fakojn de: # Sismologio (tertremoj kaj elastaj ondoj) # Gravito kaj geodezio (la gravita kampo de la tero kaj la grando kaj formo de la tero) # Atmosfera elektro kaj tera magnetismo (inzluzive de la jonosfero, radiadozono Van Allen, teraj kurentoj, k.s.) # Geotermiko (varmado de la tero, varmofluo, vulkanoj kaj varmaj akvofontoj) # Hidrologio (subtera kaj surfaca akvo, kelkfoje inkluzive de glaciejoj) # Fizika oceanografio # Meteologio # Tektona fiziko # Esplorada kaj inĝenierarta geofiziko Rilata fako estas geokemio. Kategorio:Terscienco ja:地球物理学 th:ธรณีฟิสิกส์

Mineralogio

Naturscienco > Tersciencoj > Geologio > Mineralogio > Mineralo ---- La Mineralogio estas la fako de terscienco okupiĝanta pri eksteraj kvalitoj de mineraloj, pri ilia kemia konsisto kaj pri ilia kristala strukturo, optikaj trajtoj, genezo kaj pozicio en la evoluo de la tera krusto. Sciencisto kiu studas mineralogio estas mineralogo. La Internacia Mineralogia Organizo estas organizo kiu nomas kaj kategoriigas mineralojn tutmonde. Tiam 2004, estas pli ol 4000 specoj de mineralo nomitaj de la IMA. El tiuj, 150 estas abundaj, 50 estas abundetaj, kaj la aliaj estas raraj.

Vidu ankaŭ:


- Georgius AGRICOLA
- Listo de mineraloj
- Listo de mineralogoj Kategorio:Mineralogio ja:鉱物学

Biologio

Biologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj. Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj. La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj. Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj. Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (malŝraŭbdirekte de supre maldekstre) E. coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo

Biologiaj principoj

Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.

Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo

skarabo Ĉef-artikolo: Vivo Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.

Evoluo: la centra principo de biologio

Ĉefartikolo: Evoluismo Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.

Diverseco: La diverseco de la vivuloj

paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]] Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj. "Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj: :Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon: :Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj. :virusoj -- Prionoj

Daŭreco: La komuna origino de la vivo

Ĉefartikolo: Komuna origino Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko. La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj. La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.

Konstanteco: adapto al la ŝanĝo

Interrilatoj: grupoj kaj medioj

organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]] Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, parazitecosimbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.

Panoramo de biologio

Strukturo de la vivo

DNA sequence Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo. Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj. La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.

Fiziologio de la vivuloj

Diverseco kaj evoluo de la vivuloj

Biologia klasado

Rilatoj inter vivuloj

Historio de la vorto "biologio"

Historio


- Famaj Biologoj

Listo de biologiaj fakoj


- Anatomio
- Astrobiologio
- Biofiziko
- Biokemio/Bioĥemio
- Biokomputiko
- Biospeleologio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelbiologio
- Disvolviĝ-Biologio
- Ekologio
- Etologio
- Evoluismo
- Farmakologio
- Fenologio
- Filozofio de Biologio
- Fiziologio
- Genetiko
- Histologio
- Imunologio
- Marbiologio
- Matematika biologio
- Molekula Biologio
- Mikologio
- Mikrobiologio
- Model-Organismoj por Biologio
- Nervscienco
- Paleontologio
- Parazitologio
- Psikobiologio
- Radiobiologio
- Struktura Biologio
- Taksonomio

Faklibroj en Esperanto


- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro
Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985

Ekstera Ligo en Esperanto:


- http://www.esperanto.org.nz/anzed/la_m.html als:Biologie ja:生物学 ko:생물학 ms:Biologi simple:Biology th:ชีววิทยา


Matematiko

Matematiko (de la greka μαθημα [matema] - scienco, lernado) estas logika dedukta scienco, kiu studas aksiome difinitajn abstraktajn strukturojn (kvanto, formo, aranĝo) uzante simbolan logikon. La specifaj strukturoj de matematiko plejofte originas de natursciencoj, ĝenerale de fiziko, sed matematikistoj difinis ankaŭ aliajn konceptojn por pure internaj bezonoj de ĉi tiu scienco. Matematiko jam penetris tra la tuta moderna vivo: modeli precizajn instrumentojn, evolui novajn teknologiojn kaj komputilojn, konstrui domojn, eĉ baki kukon bezonas aplikon de nombroj, geometrio, mezuro kaj spaco. Ekzistas du ĉefaj branĉoj de matematiko: pura kaj aplika. La pura matematiko esploras objektojn nur pro la teoria intereso, sed aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de negoco kaj inĝenierado aŭ por pli komplika teoria apliko en scienco. :Matematiko estas la alfabeto per kiu Dio skribis la mondon. (Galileo Galilei, 1564-1642) :Matematiko estas pli bone speco de arto.(Takakazu Seki, 1642-1708) :Matematikon oni povas difini kiel la sciencon, kie oni ne scias pri kio oni parolas, nek ĉu tio, kion oni diras estas vera. (Bertrand RUSSELL, 1872-1970) ---- Primaraj Nocioj :Aksiomo - Aro - Nombro - Postulato - Teoremo Ĉefkonceptoj :Algoritmo - Angulo - Bildigo - Derivaĵo - Diferencialo - Distanco - Distribuo - Ekvacio - Esprimo - Formulo - Fraktalo - Funkcio - Fourier-a analizo - Grafeo - Grupo - Integralo - Kartezia Koordinato - Kvanto - Limeso - Linio - Malderivaĵo - Matrico - Operacio - Parametro - Progresio - Punkto - Regresio - Regulo - Rilato - Serio - Skalaro - Spaco - Strukturo - Surfaco - Tabelo - Termo - Variablo - Vektoro - Vico Matematikaj Sciencoj :Algebro - Analitiko - Aritmetiko - Aroteorio - Diskreta Matematiko - Geometrio - Grafeteorio - Kalkulo - Kombinatoriko - Logistiko - Matematika Analizo - Trigonometrio - Matematika Programado - Nombroteorio - Statistiko - Stokastiko - Teorio De Kategorioj - Teorio de Komputado - Teorio de Probabloj - Teorio de Grupoj - Teorio de Ludoj - Teorio de Amasaj Servoj - Topologio Rilataj Sciencoj :Cibernetiko - Informadiko - Statistiko - Logiko - Mekaniko Aliaj Temoj :Historio de Matematiko - Matematikistoj - Filozofio de matematiko Organizoj kaj Premioj :Internacia Matematika Unio - IAdEM - Medalo Fields - Medalo Nevanlinna ----

Esperanto kaj matematiko

La unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis 2004 la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva angla-germana- franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ REVO (Reta Vortaro) fariĝis intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono

Matematika vortaro kaj oklingva leksikono. Marc Bavant. Dobrˇichovice: KAVA-PECH, 2003. 231p. ISBN 8085853655. 21cm. Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tadukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingi¸us de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la Emondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko. La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭge estas la 15 paĝoj de ilustritaj platoj, kie oni tuj havas unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj ktp. Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de universitata scienca fako. La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto, kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate. Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn. Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M EdE-M Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Carlo BOURLET, Briand, Meray, Berdelle, Dombrowski, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982-4.) O. SIMON.

Eksteraj Ligoj


- [http://www.math.uu.se/~kiselman/matstat.pdf Proponitaj ŝanĝoj pri matematiko kaj statistiko por la PIV]
- [http://www.geocities.com/matematikistoj/ TTT-ejo de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj] als:Mathématiques ja:数学 ko:수학 ms:Matematik simple:Mathematics th:คณิตศาสตร์

Astrofiziko

Astrofiziko, unu el la plej junaj sciencoj, aperis en la 20-a jarcento, kiel la fizika bazo por astronomiaj fenomenoj. Ĝi provas klarigi per la leĝoj de fiziko la fenomenojn en la astra regno - stelojn, galaksiojn kaj la tutan universon. Nuntempe la astronomio okupiĝas pri observado, analizo kaj disponigo de datumoj pri tiuj fenomenoj. La unua kaj eble plej "klasika" atingo de astrofiziko estis la kompreno de la naturo kaj evoluo de steloj, kaj tiun branĉon mi prezentos iom pli detale. Ni vidas ke ĉiuj temas pri malkovroj de la lastaj jardekoj. Ankaŭ la funkciadon de steloj, kiujn oni konas jam de antikveco, ni komprenis nur komence de la 20-a jarcento. ja:天体物理学 ms:Astrofizik simple:Astrophysics

Asteroido

Asteroido estas malgranda ĉiela objekto, kiel etigita planedo, kiu moviĝas en nia sunsistemo. Oni supozas, ke la asteroidoj estas restaĵoj el interstelaj nuboj, kiuj ne kungluiĝis al planedoj dum ties estiĝado.

Kelkaj plej konataj asteroidoj:


- Cerero, Vesto, Palado, Junono, Ĥirono, Sedno ---- Lingvaspekte: ekzistas kelkaj amuzaj ĵargonaj esprimoj uzitaj en Esperantujo kun la vorto "asteroido" :
:"He! ĉu vi loĝas sur asteroido" (pri iu, kiu estas for kun siaj pensoj, ne atentas)
:ankaŭ pri homoj havante ideojn malmulte rilatantajn al la realeco, aŭ estante for de la mondo. Tiuj esprimoj devenas de la rolulo la Eta Princo. ja:小惑星 ko:소행성 ms:Asteroid simple:Asteroid th:ดาวเคราะห์น้อย

Lumjaro

Unu Lumjaro estas la longo trairata de la lumo en vakuo dum unu jaro. Analoge ankaŭ ekzistas la unuoj lumhoro, lumsekundo ktp. La mallongigo de "lumjaro" estas l.j. aŭ LJ. 1 LJ = 9,460528 × 1015 m Ekzemploj
- La tero distancas de la suno ĉ. 8 lumminutojn.
- La diametro de nia sunsistemo estas ĉ. 11 lumhoroj, tiu de nia galaksio (la Lakta Vojo) ĉ. 100.000 lumjaroj.
- La distanco al la plej proksima stelo, Proxima Centauri, estas 4,22 lumjaroj. Vidu ankaŭ
- Parseko
- Lumrapideco Kategorio:Astronomio Kategorio:Mezurunuoj ja:光年 ko:광년 ms:Tahun cahaya simple:Light year th:ปีแสง

Astro

Astronomio > Astro Astro estas ĉiela korpo aŭ aĵo kiel stelo, planedo, kometo, ktp. vidu ankaŭ Opel Astra, aŭtomobilo Kategorio:Astronomio

Supernovao

Supernovao estas giganta steleksplodo, per kiu la tuta materialo de iu stelo, escepte de ĝia centra kerno, diŝjetiĝas tra la interstelan spacon. Kategorio:Astronomio ja:超新星 th:ซูเปอร์โนวา

Nebulozo

Nebulozo estas amaso da nedistingeblaj astroj: la Lakta Vojo estas nebulozo.

Vidu ankaŭ


- Astronomia Nebulo ja:星雲 Kategorio:Astronomio

Galaksio

Galaksioj estas spiralaj au elipsaj amasoj havantaj miliardojn da steloj, same kiel nia hejma-galaksio, la Lakta Vojo. Astronomoj observadis ilin kiel nebulozojn per teleskopoj jam antaŭ jarcentoj, sed nur frue en la 20a jarcento oni konstatis, ke temas pri foraj objektoj ekster nia galaksio. La vorto "galaksio" devenas de la nocio "lakta vojo" pere de la greka vorto "gala" = "lakto". :Stephan-a Kvinopo :Stelaroj :Supermasa Nigra Truo :Kvazaro Kategorio:Astronomio ja:銀河 ko:은하 ms:Galaksi simple:Galaxy th:กาแล็กซี

Ekvatora Koordonsistemo

Koordinato > koordinatsistemo > ekvatora koordinatsistemo ---- Ekvatora koordinatsistemo estas speco de astronomia koordinatsistemo. Ĝia polusa akso kongruas kun la turnakso de Tero kaj la baza ebeno identas kun la ekvatora ebeno de tiu planedo.

Komparu kun:

:Ekliptiko - Ekvatoro - Ekvinokso - Solstico - Precesio

Astronomia Instrumento

Listo de iloj uzataj por Astronomio:
- Astrolabo
- Ekvatorialo
- Helioskopo
- Limbo
- Lorno
- Observatorio
- Planetario
- Refraktoro/Refraktilo
- Scintilometro
- Sekstanto
- Spektrogramo
- Teleskopo
- Teodolito

Konstelacio

Astroscienco > Konstelacio ---- Konstelacio, aŭ pli bone stelfiguro, ankaŭ stelaro, estas grupo de steloj, kiuj – rigardate de la tero – formas certan figuron. La unuopaj steloj havas nenian fizikan rilaton unu al la alia. Jam antaŭ 2000 jaroj Ptolemeo priskribis 48 konstelaciojn, kiujn li nomis laŭ la Greka Mitologio. Pli malfrue Johann BAYER (1572-1625), Johannes HEVELIUS (1611-1687) kaj Nicolas Louis de LA CAILLE (1713-1762) determinis pliajn konstelaciojn, ĉefe videblajn sur la suda firmamento. Ptolemeo listigis 48 konstelaciojn. La ĉinoj havis sian apartan sistemon de konstelacioj. En la jaro 1922 la Internacia Astronomia Unio priskribis kaj difinis ĉiujn nuntempe konatajn 88 konstelaciojn. 12 el ili apartenas al la Zodiako, kiu ludas gravan rolon en la Astrologio. Jen la 88 modernaj konstelacioj:
Astronomio Konstelacio estas aro da steloj, grupigitaj de la imago de la antikvaj astronomoj laŭ fantazia figuro, ofte mitologia, kaj ricevinta apartan nomon (PIV).

Famaj konstelacioj

Aglo - Altaro - Amforo - Andromedo - Baleno - Bovisto - Cefeo - Centaŭro - Cigno - Ĉaristo - Delfeno - Dorado - Drako - Eridano - Fenikso - Fiŝoj - Granda Ursino - Gruo - Ĝemeloj - Herkulo - Hiadoj - Hidrino -Hundido - Hundo - Kankro - Kaprikorno - Kaprino -Kareno - Kasiopeo - Kolombo - Korvo -Kruco - Lakta Vojo - Leonido - Leono - Leporo - Liro - Lupo - Monocero - Norda Krono - Norda Triangulo - Oliuĥo - Oriono - Pavo - Pegazo - Perseo - Pesilo - Plejadoj - Poupo - Reteto - Sagisto - Sago - Serpento - Skorpio - Suda Fiŝo - Suda Triangulo - Taŭro - Tukano - Ursido - Veloj - Virgulino - Virhidro - Virŝafo (laŭ Poŝatlaso de la mondo) Apartaj ordigoj de la konstelacioj, vidu: :Zodiako - Printempaj - Someraj - Vintraj - Aŭstralaj - Borealaj - Ekvatoraj - Ĉirkaŭpolusaj -

Ekstera ligo

[http://www.esperanto.org/AEK/AT Astronomia terminaro] de AEK (nomoj de la konstelacioj en multaj lingvoj). Kategorio:Astronomio ko:별자리 ja:星座 th:กลุ่มดาว

Lakta vojo

La Lakta vojo estas nur unu galaksio inter miliardoj da galaksioj, kiuj ekzistas tra la kosmo. La homaro loĝas sur etete malgranda rokriĉa planedo (Tero) de tiu galaksio. Oni scias ke nia hejm-astro rivoluas ĉirkaŭ mezgranda, flava stelo, situanta proksimume en la ebeno de la Galaksio. Fakte, en tiu galaksia ebeno estas la plejmulto el la steloj similaj al la Suno. La steloj najbaraj al ni estas relative junaj. Ilia aĝo estas apenaŭ pli granda ol dek miliardoj da jaroj. Kontraŭe, la steloj pli malproksimaj, kiuj rivoluas la galaksian centron je distanco de mil parsekoj aŭ pli, estas tiel maljunaj kiel la Galaksio. Oni povas diri, ke ilia naskiĝo markas la naskiĝon de la Galaksio mem. La konsisto de la galaksio, laŭ stelkvanto kaj aliforma materio, dependas de la pozicio konsiderata, rilate al la galaksia centro. Ekzistas pluraj komponantoj de la Galaksio, ĉiu havanta sian propran aron da proprecoj kaj hierarkian rangon en la historio de galaksiformiĝo.

La loka grupo de nia galaksio

La Lakta vojo apartenas al "loka grupo" da galaksioj, kies precipa ano estas la Andromeda Galaksio. Ĉirkaŭ la Lakta Vojo estas kelkaj "nanaj" galaksioj, ekzemple la "Magelanaj Nuboj", sudhemisfere videblaj per sen-ila okulo. Inter ili kaj la Lakta Vojo estas strio ("ponto") da hidrogenaj atomoj, nomata "magelana fluo".

La hierarkia kolapso de la protogalaksio

La plej klara divido de la steloj en la Galaksio estis farita en la mezo de la 20-a jarcento, kiam W. Baade malkovris, ke la steloj apartiĝis je du tre distingeblaj klasoj, kiujn li nomis "populacio I" (1) kaj "populacio II" (2). La unuaj prezentas malgrandajn aĝojn, estas relative metalriĉaj, kaj havas orbitojn ĉirkaŭgalaksicentrajn, kiuj ne malproksimiĝas multe el la galaksia ebeno. Tamen, la steloj de populacio II posedas tre discentrajn orbitojn, grandajn aĝojn kaj metalmankan konsiston. Verdire, ilia kemia konsisto indikas sendube ilian maljunecon, formiĝon dum epoko, kiam la kosmokemio ne multe malsimilis al tiu de la Praeksplodo (ankaŭ nomata 'Big Bang'). La steloj de populacio I konsistigas tion, kion oni nomas galaksia disko. Aliflanke, la steloj de populacio II konsistigas la strukturon nomatan galaksia haloo. La aĝodiferenco inter la steloj de tiuj du strukturoj galaksiaj indikas la hierarkian rangon, kiun ĉiu el ili posedis dum la galaksiformiĝo. La haloo estas la pli maljuna el la galaksiaj komponantoj. Ĝi havas sferecan formon ĉirkaŭ la galaksia centro. Formiĝintaj kiam la universo konsistis precipe el gigantaj gasamasoj konataj kiel protogalaksioj, la haloaj steloj alprenis tre malordajn orbitojn, spegulantajn la kaosajn moviĝojn de malgrandaj gasaglomeraĵoj, kiuj kolapsadis, liberfale, direkte al la galaksia centro. La gaso kolapsanta, kiu postrestis tiun stelformiĝon, malleviĝis ĝis la galaksia ebeno, kie ĝi formis la diskon. Tiel la steloj de la disko estas pli junaj ol tiuj de la haloo. Plie, pro la morto de la unuaj haloaj stelgeneracioj, la kemia konsisto de la gaso el la disko estas pli metalhava ol tiu de la gaso, el kiu formiĝis la haloaj steloj. Nuntempe restas en la haloo nur malgrandmasaj steloj, kies vivodaŭro estas sufiĉe longa tial, ke la unuaj steloj tiaj jam formiĝintaj ankoraŭ vivas.

Kromaj komplikaĵoj

La nunaj scioj pri galaksistrukturo montras, ke la dividado de la Galaksio laŭ disko kaj haloo estas treege simpla. Tiuj strukturoj mem ŝajnas esti konsistantaj el substrukturoj, kiuj ne facile partoprenas je la hierarkia historio jam de ni vidita. Ni diskutu unue la diskon. Laŭ la plej akceptata klasifiksistemo nuntempa, la diskon oni dividas laŭ dika disko kaj maldika disko. La diferencoj inter tiuj du strukturoj estas konsiderindaj. Dikdiskaj steloj similas kelkaspekte al haloaj steloj: ilia kemia konsisto estas metalmanka, iliaj aĝoj estas grandaj, la steloj ĝin formantaj estas precipe malgrandmasaj, sed iliaj orbitoj estas ne tre discentraj kiel tiuj de haloaj steloj. Ĝenerale, la stelformiĝo okazas nuntempe nur en la maldika disko, ĉar la plej favoraj fizikaj kondiĉoj al tiu procezo troveblas nur en tiu strukturo. Tamen, la ekzisto de junaj steloj, kun spektrotipo A kaj F, en altoj de kelkaj centoj da parsekoj, super la galaksia ebeno, indikas tion, ke hazarda stelformiĝo povas okazi ankaŭ en la dika disko. La maldika disko estas la plej kolapsinta strukturo de la Galaksio. Ĝia dikeco estas nur 300 parsekoj, supre kaj sube de la galaksia ebeno. Konsistigas ĝin precipe junaj steloj kaj gaso, kaj en la formo de varma neŭtrala hidrogenaj nuboj, kaj en la formo de molekulaj nuboj. La Suno mem kaj ties najbaraj steloj plejmulte membras tiun galaksian strukturon. Ne estas de ĉiuj akceptata teorio por la formiĝo de la dika disko, rilate al la maldika disko. La fakto, ke tieaj steloj estas pli maljunaj ol tiuj de la maldika disko, igis plurajn astronomojn pensi, ke la dika disko formiĝis tuj post la haloo, antaŭ la kompleta kolapso de la falanta gaso. Tamen, aliaj kredas je tio, ke la dika disko estas formita nure pro la pligrandiĝo de superebena alto de maldikdiskaj stelorbitoj, fenomeno, kiu akompanas ilian maljuniĝon. Estontaj serĉoj certe bezonatas por pli bone distingi tiujn du hipotezojn. La haloo, siavice, estas dividata laŭ interna haloo kaj ekstera haloo. La interna haloo estas konsiderata pli maljuna ol la ekstera. Ĝi estis formata dum la liberfala kolapso de la protogalaksio, ĝuste kiel en la pli simpla skemo pritraktita antaŭe. La granda diferenco en tiu hierarkia sistemo estas tio, ke la ekstera haloo, la pli malproksima strukturo de la galaksia centro estas relative juna. Oni kredas ke ĝin formis la miksado (aŭ gravita ruiniĝo) de pluraj galaksietoj similaj al la Magelanaj Nuboj, kiujn kaptis nia galaksio.

Direkte al galaksia centro

La plejlumaj steloj estas distribuataj laŭ la disko kaj laŭ sfereca strukturo ĉirkaŭ la galaksia centro. Tiu strukturo sferoida estas nomata ventrego. Ĝia radiuso estas ne pli ol 3 kiloparsekoj, kaj ĝi estas unu el la pli fascinaj regionoj de nia Galaksio. La alloga mistero, kiun la ventrego prezentas, estas la ecoj de iliaj kunformantaj steloj. Tie oni trovas ĉiaspecajn stelojn, de la pli metalmankaj (kiel la haloaj) ĝis steloj multe pli metalriĉaj ol la pli junaj steloj de la maldika disko. Pluraj teorioj estis elpensataj por tiu strukturo, sed neniu ĝis nun elstaras super la aliaj. Inter la hipotezoj estas tiuj, ke la ventrego formiĝis kune kun la haloo, sed daŭris formante stelojn. Fakte, la gaso neniam estis forkonsumita, kiel okazis en la haloo, kaj pro tio la steloj povis formiĝi dum periodo tre longa. Tiu eksplikus ankaŭ la grandajn metalenhavojn de kelkaj ventregaj steloj: pro daŭra stelformiĝo, la materio el la ventrego estis pli kaj pli riĉigitaj je kemielementoj produktitaj en supernovaoj kaj mortintaj gigantaj steloj.

Strukturoj videblaj elsupre

Strukturoj internaj al la disko estas pli bone videblaj elsupre, se tio estus ebla al ni. Ni povas imagi, kiaj ili estas, per komparo inter nia galaksio kaj aliaj. La ĉefaj strukturoj estas la spiralbrakoj kaj la interbraka regiono. La spiralbrakoj (aŭ simple brakoj) estas spiralformaj arkoj, kiuj formiĝas el la galaksia kerno kaj etendiĝas sur la disko. Ĝin markas precipe lumegaj, grandmasaj steloj. Verdire, la brakoj indikas, kie estas la plej grandaj stelnaskejoj el iu galaksio. Ŝajne ili formiĝas pro perturbo de la gravita kampo. La perturbo vojaĝas tra la disko kaj koliziigas la materion siavoje, kreante kondiĉojn favorajn al stelformiĝo. Tio ne signifas, ke steloj ne formiĝas en la interbraka regiono. Fakte, steloj formiĝas tra la tuta disko. Tamen la plej favoraj kondiĉoj ja estas trovataj en la spiralbrakoj. Nia Suno, nuntempe, estas situanta proksime de spiralbrako, sed en la interbraka regiono. La disko ankaŭ enhavas strukturetojn. Ene de ĝi, gasa strukturo konata kiel gasringo ekzistas ĉirkaŭ 4 kpc elde la galaksia centro. Ĝi estas regiono, kie la kvanto de gaso estas maksimuma en nia galaksio. Eble tie ankaŭ okazas la maksimuma stelformiĝo nuntempa. Alia stranga kaj menciinda afero estas tio, ke la disko ne estas ebena. Ĝi tordiĝas en siaj limoj. La tordiĝo estas okazigita, eble, pro interagoj inter la galaksio kaj ĝiaj galaksioj-satelitoj, la Magelanaj Nuboj.

La plej nekonata komponanto

Studoj pri steldenso je la direkto de la galaksia centro montras, ke pluraj steloj eble distribuas sin laŭ stango. Pluraj galaksioj ankaŭ prezentas tiun stangon. La origino de tiu strukturo estas ankoraŭ necerta, sed ŝajnas, ke la stango estas perioda. Ĝi formiĝus kaj malformiĝus je respondo al gravitaj perturboj far la haloo, laŭ periodo de kelkaj miliardoj da jaroj. Ĝia plej grava rolo en la galaksia kunteksto estas manĝigi la ventregon per gaso prenita elde la disko. Kategorio:Astronomio ja:銀河系 ko:우리 은하 simple:Milky Way th:ทางช้างเผือก

Planedo

Astronomio > Planedo ---- Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rivoluas ĉirkaŭ steleca objekto. Nia suno havas naŭ planedojn laŭ nia scio. Sedno estas ebla 10a planedo. ----

Historio

La vorto planedo devenas el planasthai, verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro." Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili ŝajnis havi propran moviĝon. Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.

Antikvaj Planedoj

En la antikvula menso estis sep planedoj: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero kaj Saturno. La planedoj ne estis mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iras ĉirkaŭ la Tero, irante tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj. La planedoj influis homojn per la aero. La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.

Modernaj Planedoj

Giordano BRUNO estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, Giordano BRUNO vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo. La identigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galileo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo. La tri planedoj de la sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj. ---- Kelkaj de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin. En la sunsistemo estas ankaŭ kelkaj supozataj planedoj, kies ekzisto estas dubinda. La plej konata el tiuj estas Planedo X, astro kiu perturbos la neptunan kaj plutonan orbiton. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de iliaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkura orbito. Hodiaŭe estas sciate, ke la perturboj en la merkura orbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno. Ne ekzistas klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estas konsiderataj kiel planedoj, kiel Cerezo, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povas havi sian planedecon disputata, kiel en la kazo de Plutono. Lastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibrita ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivfavoraj planedoj en la suna najbaraĵo.

Vidu ankaŭ:

Gustav HOLST Kategorio:Sunsistemo als:Planet ja:惑星 ko:행성 ms:Planet simple:Planet th:ดาวเคราะห์ zh-min-nan:He̍k-chheⁿ

Astronomia Nebulo

La astronomia nebulo estas gasa ŝelo, kiun depuŝis malnova stelo.
- :NGC 6543 ja:惑星状星雲

Aberacio


- Aberacio (optiko)
- Aberacio (astronomio)

Astronomia Esperanto-Klubo

Asocioj > Faka asocio de UEA > Astronomia Esperanto-Klubo ---- La Astronomia Esperanto-Klubo (AEK) estas Esperanto-asocio pri Astronomio por doktoroj de sciencoj, studentoj, kaj eĉ interesiĝantoj. Ĝi agadas plejparte rete per kolekti profesiajn kaj amatorajn artikolojn en sian retpaĝon, kaj per dissendo-listo.

Ekstera ligo


- [http://www.esperanto.org/AEK/ La TTT-ejo de AEK en Esperanto]

Radioastronomio

Sistemo uzata por esplori la universon per radioteleskopo. ja:電波天文学

Mikhail Golitsyn

]] The Galitzines, more correctly the Golitsyns (Russian: Голицын), are one of the largest and noblest princely houses of Russia. Since the extinction of the Korecki family in the 17th century, the Galitzines have claimed dynastic seniority in the House of Gedyminas.

Origins

The family descends from Yuriy Patrikeevich, a Lithuanian prince who emigrated to the court of Vasily I and married his sister. His children and grandchildren, such as Vassian Patrikeyev, were considered premier Russian boyars. One of them, Prince Mikhail Bulgakov, was nicknamed Galitsa for an iron glove he wore in the Battle of Orsha (1514). His great grandson Prince Vasily Galitzine (+1619) was active during the Time of Troubles and went as an ambassador to Poland to offer the Russian crown to Prince Wladislaw.

Vasily Vasilievich Galitzine

Prince Vasily Vasilievich (1643-1714) was probably the greatest Russian statesman of the 17th century. He spent his early days at the court of Tsar Alexius where he gradually rose to the rank of boyar. In 1676 he was sent to Ukraine to keep in order the Crimean Tatars and took part in the Chigirin campaign. Personal experience of the inconveniences and dangers of the prevailing system of preferment; the so-called mestnichestvo, or rank priority, which had paralysed the Russian armies for centuries, induced him to propose its abolition, which was accomplished by Tsar Feodor III in 1678. Feodor III The May revolution of 1682 placed Galitzine at the head of the Posolsky Prikaz, or ministry of foreign affairs, and during the regency of Sophia, sister of Peter the Great, whose intimate friend he became, he was the principal minister of state (1682-1689) and keeper of the great seal, a title bestowed upon only two Russians before him, Afanasy Ordin-Nashchokin and Artamon Matveev. In home affairs his influence was insignificant, but his foreign policy was distinguished by the Treaty of Nerchinsk (1689), which set the Russo-Chinese border along the Amur River, and by the peace with Poland (1683), whereby Russia at last recovered Kiev. By the terms of the same treaty, he acceded to the grand league against the Porte, but his two expeditions against the Crimea (1687 and 1689), the First Crimean War, were unsuccessful and made him extremely unpopular. Only with the utmost difficulty could Sophia get the young tsar Peter to decorate the defeated commander-in-chief as if he had returned a victor. In the civil war between Sophia and Peter (August-September 1689), Galitzine half-heartedly supported his mistress and shared her ruin. His life was spared owing to the supplications of his cousin Boris, but he was deprived of his boyardom, his estates were confiscated and he was banished successively to Kargopol, Mezen and Kholmogory, where he died on the 21st of April, 1714. Galitzine was unusually well educated. He was a great friend of foreigners, who generally alluded to him as the great Galitzine. He expounded to them some drastical reform measures, such as the abolition of serfdom, the promotion of religious toleration, and the development of industrial enterprises. As Galitzine was eager to avoid all forms of violence and repression, his program was more cautious and realistic than that of Peter the Great. Political perturbances prevented him from executing any of these noble plans.

Boris Alexeevich Galitzine

Vasily's political adversary was his cousin Prince Boris Alexeevich (1654-1714), a court chamberlain since 1676. He was the young tsar Peter's chief supporter when, in 1689, Peter resisted the usurpations of his elder sister Sophia, and the head of the loyal council which assembled at the Trinity monastery during the crisis of the struggle. Galitzine it was who suggested taking refuge in that strong fortress and won over the boyars of the opposite party. In 1690 he was created a boyar and shared with Lev Naryshkin, Peter's uncle, the conduct of home affairs. After the death of the tsaritsa Natalia, Peter's mother, in 1694, his influence increased still further. He accompanied Peter to the White Sea (1694-1695); took part in the Azov campaign (1695); and was one of the triumvirat who ruled Russia during Peters first foreign tour (1697-1698). The Astrakhan rebellion (1706), which affected all the districts under his government, shook Peter's confidence in him, and seriously impaired his position. In 1707 he was superseded in the Volgan provinces by Andrei Matveev. A year before his death he entered a monastery. Volga Galitzine was a typical representative of Russian society of the end of the 17th century leaning towards Westernism. In many respects he was far in advance of his age. He was highly educated, spoke Latin with graceful fluency, frequented the society of scholars and had his children carefully educated according to the best European models. Yet this eminent, this superior personage was an habitual drunkard, an uncouth savage who intruded upon the hospitality of wealthy foreigners, and was not ashamed to seize upon any dish he took a fancy to, and send it home to his wife. It was his reckless drunkenness which ultimately ruined him in the estimation of Peter the Great, despite his previous inestimable services.

Dmitriy Mikhailovich Galitzine

The Great Galitzine had another cousin, Prince Dmitriy Mikhailovich (1665-1737), noted for his noble attempt to turn Russia into a constitutional monarchy. He was sent by Peter the Great in 1697 to Italy to learn military affairs; in 1704 he was appointed to the command of an auxiliary corps in Poland against Charles XII; from 1711 to 1718 he was governor of Belgorod. In 1718 he was appointed president of the newly erected Commerce Collegium and a senator. In May 1723 he was implicated in the disgrace of the vice-chancellor Shafirov and was deprived of all his offices and dignities, which he only recovered through the mediation of the empress. After the death of Peter the Great, Galitzine became the recognized head of the old Conservative party which had never forgiven Peter for putting away Eudoxia and marrying the plebeian Martha Skavronskaya. But the reformers, as represented by Alexander Menshikov and Peter Tolstoi, prevailed; and Galitzine remained in the background till the fall of Menshikov, 1727. During the last years of Peter II (1728-1730), Galitzine was the most prominent statesman in Russia and his high aristocratic theories had full play. On the death of Peter II he conceived the idea of limiting the autocracy by subordinating it to the authority of the Supreme privy council, of which he was president. He drew up a form of constitution which Anna of Courland, the newly elected Russian empress, was forced to sign at Mittau before being permitted to proceed to St Petersburg. Anna lost no time in repudiating this constitution, and never forgave its authors. St Petersburg Galitzine was left in peace, however, and lived for the most part in retirement, till 1736, when he was arrested on suspicion of being concerned in the conspiracy of his son-in-law Prince Constantine Cantimir. This, however, was a mere pretext, it was for his anti-monarchical sentiments that he was really prosecuted. A court, largely composed of his antagonists, condemned him to death, but the empress reduced the sentence to lifelong imprisonment in Schlisselburg and confiscation of all his estates. He died in his prison on the 14th of April 1737, after three months of confinement.

Other notable Galitzines

Dmitriy's brother Mikhail (1674-1730) was a celebrated soldier, who is best known for his governorship of Finland (1714-1721), where his admirable qualities earned the remembrance of the people whom he had conquered. And Mikhail's son Alexander (1718-1783) was a diplomat and soldier, who likewise rose to be field-marshal and governor of St Petersburg. Another Mikhail's son, Dmitriy Mikhailovich (1721-1793), was the Russian ambassador in Vienna during the reign of Catherine the Great. Primarily remembered for the splendid Galitzine Hospital he opened in Moscow, he should also be noted as a great friend and patron of Mozart. Prince Alexander Nikolaevich (1773-1844) was a reactionary minister of education in the government of Alexander I. He headed an investigation into masonic involvement in the Decembrist uprising of 1825 and served as the Chairman of the State Council from 1838 to 1841. Prince Dmitriy Vladimirovich (1771-1844) fought bravely during the Napoleonic wars, was promoted to the rank of Lieutenant General and governed Moscow for 25 years. His mother, nicknamed La Princesse Moustache, or the Queen of Spades, is a central character in Pushkin's story (and Tchaikovsky's opera) of the same name. Prince Dmitry Dmitrievich Galitzine (1770-1840), also known as the Apostle of the Alleghanies, was the first Roman Catholic priest ordained in America; a settlement in Pennsylvania is named after him. Prince Nikolai Borisovich (1794-1866) was an amateur cellist who commissioned Beethoven to write his last string quartets, sometimes called the Galitzin quartets. Prince Boris Borisovich (1862-1916) was a prominent physicist who invented the first electromagnetic seismograph in 1906. Prince Nikolai Dmitrievich Galitzine (1850-1925) was the last Tsarist prime minister of Russia, at the time of the February Revolution. February Revolution ----

External links


- [http://genealogy.euweb.cz/russia/galitzin1.html Genealogy of the Galitzine family]
- [http://www.galitzine.it Site of Princess Irene Galitzine]
- [http://www.hermitagemuseum.org/html_En/04/2004/hm4_2_082.html Galitzine Museum in Moscow] Category:Russian Foreign Ministers Category:Russian noble families Category:Russian Field Marshals Category:Politics of Russia

luxury hotel prague szkoy wagi Aloes elitarne.info
</
:: RELATED NEWS ::