:: wikimiki.org ::
| Ateno |
AtenoEŭropo > Grekio > Atiko > Ateno < Urbo
----
Ateno (greke Αθηναι [athinaj]), aŭ grekece Atenoj, estas la ĉefurbo de Grekio. La civito Ateno estis unu el la unuaj demokratioj. Ĝia antikva haveno Pireo estas nun parto de la urbo. Ĝi estis tre grava centro de helena civilizo.
Loko: 37.95 Norde 23.70 Oriente.
Nuntempe, estas proksimume 4 milionoj da loĝantoj.
Ĝia flughaveno estas nomata laŭ Eleftherios VENIZELOS. Estas metroo.
Vizitindaĵoj
- Akropolo
- Partenono
- Haveno Pireo
- Placo Agora
- Plaka
- Monumento pri Philopappos
- Pnyx
- Monumento pri Lysikrates
- Arko de Hadriano
- Olympeion
- Kerameikon
- Monto Likabitos
Ĝi estis ejo de la 1-aj modernaj 1-aj modernaj Olimpikoj en 1896, la interaj Olimpikoj de 1906 kaj ejos la Olimpikoj en 2004.
Historio
La diino de Ateno estis Atena.
Sankta Paŭlo predikis al atenanoj pri "nekonata dio".
Vidu ankaŭ Atena demokratio, Atena imperio
Esperanto kaj Ateno
En ateno okazis 61-a UK en 1976.
Eksteraj ligoj
- [http://dmoz.org/Regional/Europe/Greece/Prefectures/Attica/Athens/ Kategorio en anglalingva DMoz]
- [http://dmoz.org/World/Greek/%d4%ef%f0%e9%ea%dc/%c5%f5%f1%fe%f0%e7/%c5%eb%eb%dc%e4%e1/%cd%ef%ec%ef%df/%c1%f4%f4%e9%ea%de/%c1%e8%de%ed%e1/ Kategorio en greklingva DMoz]
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
ja:アテネ
ko:아테네
simple:Athens
th:เอเธนส์
zh-min-nan:Athína
EŭropoGeografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo.
25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.
Eksteraj ligoj
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
vidu ankaŭ
- Historio de Eŭropo
-------
EdE-E
Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando.
Kategorio:Kontinentoj !
als:Europa
ja:ヨーロッパ
ko:유럽
ms:Eropah
roa-rup:Evropa
simple:Europe
th:ทวีปยุโรป
zh-min-nan:Europa
Helena civilizoHistorio > Civilizoj > helena civilizo
----
Helena civilizo (1450 a.K. - 300 p.K.) estas
la antikva greka civilizo, kiu evoluis ĉirkaŭ la Egea Maro post la Falo de Trojo. Ĝi estis disvastigita de Baktrio ĝis Hispanio, de Britio ĝis Egipto, per la imperioj de Aleksandro la Granda kaj Romio. Ĝi estas la civilizo de Homero, Herodoto, Sofoklo, Platono, Aristotelo, Eŭklido,
Arkimedo, Cezaro, Kleopatra, Plutarko, Marko Aŭrelio, Ptolemeo, Galeno, Plotino, ktp. Ĝia belarto, literaturo, filozofio kaj matematiko estis tre alta, sed antaŭ la romia imperio, ĝi estis civilizo tre sanga kaj malstabila politike.
Helena civilizo estas la ido de la minoa civilizo kaj la
patrino de okcidenta kaj ortodoksa civilizo, kiuj esence estas kristanigitaj (kaj poste modernigitaj) versioj de helena civilizo.
De -1000 ĝis -500, ĝi disvastiĝis per koloniado al Sicilio kaj suda Italio. En tiu tempo, la etruskoj en norda Italio heleniĝis kaj helenigis Romon.
De -500 al 100, la imperioj de la grekoj kaj romianoj disvastigis la civilizon de Hispanio ĝis Baktrio.
Dum la jaroj 100-800, kristanismo transformis la civilizon al iu nova en Eŭropo, kaj islamo forviŝis ĝin el Azio kaj norda Afriko.
Kvankam la civilizo estas delonge mortinta, ĝi daŭras kiel modelo kaj inspiro al la Okcidento per helenismo. Pro tio, okcidentuloj iafoje nomas la civilizon klasika.
| origino | Egea Maro, ĉ -1450 el
minoa civilizo |
| daŭro | -1450 al 300 |
| loko | la landoj konkeritaj
de Aleksandro la Granda kaj Romio:
okcidenta Eŭropo,
la mediteranea baseno,
Mezopotamio,
Persio,
Baktrio. |
| urboj |
Ateno,
Sparto,
Miceneo,
Argo,
Bizanco,
Mileto,
Efeso,
Sirakuso,
Aleksandrio,
Antioĥio,
Korinto,
Romo,
ktp |
| lingvo | greka lingvo,
latina lingvo |
| skribo | greka skribo |
| mezuro | greka mezuro |
| kalendaro | atena kalendaro,
makedona kalendaro |
| erao | olimpiado |
| numeraloj | grekaj numeraloj |
| ideologio/religio |
greka religio,
greka filozofio |
| novigoj |
aksiomo,
atomo,
demokratio,
eŭklida geometrio,
falankso,
filozofio,
fiziko,
historio,
kodekso,
legio,
logiko,
mekaniko,
metafiziko,
olimpiko,
pergameno,
retoriko,
scienco,
vokala litero,
ktp
|
Vidu ankaŭ: greka mitologio
MetrooTransporto > Metroo
----
Metroo, aŭ longe metropoliteno estas formo de publika amasa vetursistemo, uzanta mallongajn vagonarojn kie kutime parto de la fervojo estas en tuneloj sub la tereno de la urbo.
Metrooj estas forta ilo en urboplanado. Ĉirkaŭ metrostacioj, la grundprezoj kreskas pro la facilaj ating- kaj vojaĝeblecoj
Tradicie, metroaj vagonaroj havas homajn kondukistojn, sed lastatempe estas ankaŭ uzataj aŭtomataj trajnoj, ekzemple en Singapuro kaj Londono.
Konstruado de subteraj tuneloj estas multekostega projekto, ofte plenumata dum multaj jaroj. Ekzistas kelkaj metodoj fari tunelojn. Unu kutima metodo estas meti la fervojon rekte sub la urbaj stratoj, subtenante la stratojn per betonaj aŭ ŝtalaj pilieroj. Tiu metodo nomiĝas "tranĉi kaj kovri", kaj partoj de la metroo en Novjorko estis konstruitaj tiel. Alia nekutima metodo estas fosi tunelojn sub jam okupitaj subteraj spacoj, sub fundamentoj, kaj hermetikigi per betono la tunelojn kontraŭ terakvo.
La plej malnova metroo en la mondo estas tiu en Bostono. Sed la plej malnova metroa tunelo estas la tunelo de Avenuo Atlantic en Novjorko konstruita en 1844. La unua eŭropa metropolitena linio realiĝis en 1863 en Londono. La unua metroo sur la eŭropa kontinento kompletiĝis en 1896 en Budapeŝto. La metropoliteno de Parizo sekvis en la jaro 1900.
Jen estas listo de urboj, kiuj havas metroan sistemon (kun la nomoj, laŭ kiuj oni nomas ilin):
- Amsterdamo, Nederlando ([http://www.gvb.nl/reizigers/soortenvervoer/metro.html ligo])
- Ateno, Grekio
- Atlanta, Usono ("MARTA", Metropolitan Atlanta Rapid Transit Authority)
- Baku, Azerbajĝano
- Baltimore, Usono
- Barcelono, Hispanio (Metro)
- Berlino, Germanio (Estas du sistemoj kiuj taŭgas. Unu nomiĝas S-Bahn kaj la alia U-Bahn. S-Bahn ĉefe estas sur la tero kaj U-Bahn -- sub la tero, tamen la diferenco enradikiĝis pro diversaj nomoj de metroo en Orienta Berlino kaj Okcidenta Berlino, respektive. Pro historiaj kialoj, ili ankoraŭ estas aparte administrataj.)
- Bilbao, Hispanio [http://www.metrobilbao.net Metro Bilbao]
- Bonaero, Argentino ("Subte" per "Tren subterráneo" (subtertrajno))
- Bostono, Usono ("MBTA", Massachusetts Bay Transportation Authority, aŭ simple The T, [http://www.mbta.com ligo])
- Bruselo, Belgio (Le Metro)
- Budapeŝto, Hungario - [http://www.metros.hu/ METROS - About Budapest Metro]
- Curitiba, Brazilo
- Ĉikago, Usono (The "L" [http://www.transit-chicago.com CTA])
- Dnepropetrovsk, Ukrainio
- Filadelfio, Usono (SEPTA subway)
- Frankfurt am Main (U-Bahn, U=unterirdisch =subtera, Bahn=fervojo)
- Fukuoka, Japanio
- Glasgovo, Skotlando (The Clockwork Orange)
- Hamburgo, Germanio (U-Bahn, U=unterirdisch =subtera, Bahn=fervojo)
- Hannover, Germanio
- Helsinki, Finnlando (Metro)
- Honkongo, Ĉinio ("MTR" or Mass Transit Railway)
- Ĥarkov, Ukrainio
- Jekaterinburg, Rusio
- Jokohamo, Japanio
- Kairo, Egiptio
- Kalkuto, Hindio
- Karakaso, Venezuelo
- Kazan, Rusio
- Kievo, Ukrainio
- Kioto, Japanio
- Kobe, Japanio
- Kopenhago, Danio
- Liono, Francio
- Liverpool, Britio
- Lisbono, Portugalio (Metropolitano de Lisboa [http://www.metrolisboa.pt/ ligo])
- Londono, Britio (The London Underground aŭ The Tube)
- Madrido, Hispanio
- Meksikurbo, Meksiko (El Metro)
- Melburno, Aŭstralio
- Milano, Italio
- Montrealo, Kanado (Metroo de Montrealo)
- Moskvo, Rusio (Moskva metroo)
- Munkeno, Germanio (U-Bahn, U=unterirdisch =subtera, Bahn=fervojo)
- Nagojo, Japanio
- Napolo, Italio
- Newcastle, Britio (Tyne & Wear Metro)
- Niĵnij Novgorod, Rusio (Metro)
- Novjorko, Usono (the subway)
- Novosibirsk, Rusio (Novosibirska metroo)
- Nurenbergo, Germanio (U-Bahn, U=unterirdisch =subtera, Bahn=fervojo)
- Osako, Japanio
- Parizo, Francio (Le Métro)
- Porto, Portugalio (Metro do Porto [http://www.metro-porto.pt ligo])
- Prago, Ĉeĥio (Pražské Metro [http://www.dp-praha.cz/cz/index.htm ligo])
- Rennes, Francio
- Romo, Italio
- Roterdamo, Nederlando
- Saitama, Japanio
- Samara, Rusio (Samara metroo)
- San Francisco, Usono (urba metroo kaj "BART")
- Sankt Peterburgo, Rusio (Санкт-Петербургский метрополитен, "Peterburga Metropoliteno")
- Santiago, Ĉilio (Metro de Santiago [http://www.metro-chile.cl ligo])
- Sapporo, Japanio
- Sendai, Japanio
- Sidnejo, Aŭstralio
- Singapuro ("MRT")
- Stokholmo, Svedio (Tunnelbanan)
- Stutgarto, Germanio (subtera tramo)
- Tbilisi, Kartvelio
- Tokio, Japanio
- Toronto, Kanado (funkciigita de "TTC" aŭ Toronto Transit Commission)
- Tuluzo, Francio [http://www.smat-metro-toulouse.fr/ ligo al SMAT]
- Vankuvero, Kanado
- Varsovio, Pollando
- Vaŝingtono, Usono (The Metro, funkciigita de Washington Metropolitan Area Transit Authority)
- Valencio, Hispanio
- Vieno, Aŭstrio
- Volgogrado, Rusio (metroo fakte nomiĝas ĉi tie "rapida subtera tramo" kaj la vagonaroj vere ne estas longaj)
kategorio:metropoliteno
Kategorio:Transportaj rimedoj
ja:地下鉄
zh-tw:城市軌道交通系統
1896Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1896
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1896 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 26-a de oktobro : unua katolika diservo kun Esperantaj kantoj.
- Baggi de ARAUJO kaj Cristiano KRAEMER eklernis Esperanton.
- Fondita la Automobile-Club de Parizo.
- Kreita planlingvo Central Dialekt
- 4-a de januaro : Utaho fariĝis la 45-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- Nikolaj Jakovleviĉ INCERTOV
- 4-a de februaro : Friedrich GLAUSER
- 15-a de marto : Hellwig FLASCH
- 15-a de marto: Alexander William THOMSON
- 8-a de aprilo: Alfred SCHAUHUBER
- 16-a de aprilo: Tristan TZARA
- 5-a de majo: Carlos DOMINGUES
- 3-a de junio : MICUIŜI Icumu
- 4-a de junio : Stringer DAVIS
- 9-a de junio : Richard FRIEDENTHAL
- 22-a de septembro : Zdeněk ŠTĚPÁNEK
- 24-a de oktobro : Leopold DREHER
- 28-a de oktobro : Ivan H. KRESTANOV
- 2-a de decembro : Casas Jaume GRAU
- 6-a de decembro: Elisabeth LÜBEK
- 27-a de decembro : Germanio : Carl ZUCKMAYER
Mortoj
- 20-a de majo : Clara SCHUMANN
- 10-a de aŭgusto : Otto LILIENTHAL, inĝeniero
- 23-a de septembro : Norvegio : Oslo: Ivar AASEN.
- 10-a de decembro : Italio : Alfred NOBEL
----
1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896 | 1897 | 1898 | 1899 | 1900 | 1901
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1896년
simple:1896
1906Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1906
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1906 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Okazis la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo, Svislando.
- Fondita la Konstanta Komitato de l‘ Kongresoj kaj Sveda Esperantista Societo.
- Alphonse CARLES proponis nomi "en multaj urboj konsulojn", unua ideo pri Delegita reto.
- Fondo de Germana Esperantista Societo kaj de Internacia Scienca Asocio Esperantista.
- Unua Esperanto-grupo en Kroatio en Bjelovar.
- Suda Stelaro fondiĝis en la 17-a de marto, en Kampinaso, kiel unua Esperanto-klubo en Brazilo.
- Unuaj Esperanto-Grupoj en Seattle, Pollando (en Lvovo), en Danio (Kopenhago, Esperantist-foreningen kaj en Japanio (en Yokosuka, hodiaŭa Japana Esperantista Asocio).
- Fondita Esperanto-Societo Sud-Rio Granda, la dua en Brazilo.
- 29-a de junio: fondita Brazila Klubo Esperantista, unua Esperanto-Grupo en Rio-de-Ĵanejro.
- fondiĝis Esperanto-Grupo en Saint-Amand-les-Eaux.
- Esperanto estis deklarita Klara lingvo por telegrafado ene Brazilo.
- Eklernis Esperanton:
NAKANO Ĉuiĉiro, Honoratus BONNEVIE, TUKIMOTO Kitadi, NOHARA Kiuiĉi, Ernest Edward YELLAND, Josep PRATDESABA, Andrés PIÑÓ ALEGRET, Tony Jules GUERITTE, Charles STEWART, OHAŜI Unokiĉi, Simeon PETKOV, Julio MANGADA ROSENÖRN, Felikso DIEZ Stefano LA COLLA, MACUDA Cuneĵiro, Anna GYLLSDORFF, George GORDON kaj Hilma Agatha Fredrika HALL.
- Publikita Esperanto-Japana Vortaro, la tia unua.
- Publikita D'une langue auxiliaire au point de vue du droit des gens de Louis FAUVART-BASTOUL
- Publikita originala verko Sep Rakontoj de Ivan ŜIRJAEV.
- Vanuatuo iĝas kunkolonio de Francio kaj Britio.
- Kreitaj Ekselsioro, Parlo, Pankelo kaj Glaniko.
Naskiĝoj
- João ANDRADE
- Mladen VRTUNSKI
- Leonid BREĴNEV
- Růžena LISKOVÁ-VYŽVALDOVÁ
- Ĉeĥio : Tomas PUMPR kaj Jiri KORINEK.
- Frantisek OMELKA.
- 22-a de januaro: Robert Erwin HOWARD
- 4-a de februaro: Usono : Clyde TOMBAUGH
- 7-a de marto : László SPIERER
- 19-a de marto: Sam Owen JANSSON
- 13-a de aprilo : Irlando : Samuel BECKETT
- 20-a de majo : Ellen AUERBACH
- 3-a de junio : Josephine BAKER
- 22-a de junio : Aŭstrio : Billy WILDER
- 23-a de junio : Germanio : Wolfgang KOEPPEN
- 9-a de oktobro: Senegalo: Léopold Sédar SENGHOR
- 14-a de oktobro : Hannah ARENDT
- 18-a de novembro : Germanio : Klaus MANN
- 27-a de decembro : Erwin GESCHONNECK
Mortoj
- 23-a de majo : Henrik IBSEN
----
1901 | 1902 | 1903 | 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1906年
ko:1906년
simple:1906
th:พ.ศ. 2449
Atena| http://de.wikipedia.org/upload/6/6a/Athene_MK1888.png |
Atena estas la protekta diino de sia urbo Ateno, la ĉefurbo de la nuna Grekio. La templo de Atena, la Partenono, ankoraŭ staras sur la supro de la akropolo de la moderna urbo. Antaŭe estis granda statua de la diino Atena en la templo. Apud staras la Ereĉteum kun sia kariatidoj, alia templo dediĉita al Atena. Por protekti sia urbon kaj ŝtaton, Atena uzis la fulmofrapon kaj la ŝildon nomita la egidon (aegis, vorto kiu signifas "protektado" en la greka) de sia patro Zeŭso.
Strange, Atena ĉiam estas pura virgulino, kaj ŝi ne havis veran patrinon: Ŝi venis de la kapo de Zeŭso, post ke li manĝis sian edzinon Metisa.
Sed oni memoras Atenan pli pro sia inteligenteco kaj saĝeco.
Ŝi estis la preferata filino de sia patro. La olivarbo estas la arbo de Atena, kaj la noktuo ŝia birdo.
Kategorio:Helena mitologio
ja:アテナ
ko:아테나
Sankta Paŭlothumb
Sankta Paŭlo (5?-67?) transformis
kristanismon, sekton de judismo fondita de
Jesuo Kristo, en mondan religion. Antaŭ Paŭlo, la nova fido estis predikita ĉefe al judoj, sed Paŭlo, kun aliaj, disvastigis ĝin al Anatolio, Grekio, Iliriko, Italio kaj Hispanio. Li reinterpretis la fidon, farinte ĝin aplikebla kaj pli akceptebla al ne-judoj. Li estas la precipa interpretisto de Jesuo: Li kaj liaj sekvintoj verkis 56% da la Nova Testamento de la Biblio. (La Nova Testamento estas 56% paŭla, 20% johana, 13% matea, 11% petra kaj malpli ol 1% alia).
Laŭ judismo kaj antaŭ-paŭla kristanismo (kiu nur estis sekto de judismo), oni devas observi la Leĝon de Moseo -- la ŝabaton, cirkumcidon, koŝeron, ktp. Sed Paŭlo diras, ke savo ne venas de la Leĝo, kiu nur estis lernejoj por la judoj, sed per fido al Kristo, kies morto sur la kruco estis ofero por niaj pekoj.
Vivo
Paŭlo, naskiĝis kiel Saŭlo je ĉirkaŭ 10 en Tarso, urbo en
sudorienta Anatolio. Laŭ fido, li originale estis juda, apartenante al la
Farisea sekto; laŭ klerigado, greka; laŭ civitaneco, Romia. Laŭ metio,
li faris tendojn, sed en la Biblio ni renkontas lin kiel studento de la
rabeno Gamaliel en Jerusalemo, fervore persekutinte la novan kristanan
sekton. Li persekutis la kristanojn ĝis 37, kiam, vojaĝinte al
Damasko, li vidis grandan lumon el la ĉielo kaj aŭdis la voĉon de
Jesuo (sep jaroj post lia morto sur la kruco) kaj parolis kun li. La lumo
blindigis lin provizore, sed malblindigis lin al kristanismo. Dum
45-58 li fervore predikis Kriston kaj disvastigis la novan
fidon tra la nordorienta Mediteraneo, precipe ĉirkaŭ la Egea Maro.
Kiel Paŭlo klarigis kristanismon al la filozofoj kaj idolanoj de Ateno:
Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Ĉu ni
povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi? Ĉar
fremdaĵojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj
aferoj. (Ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj fremduloj pasigadis la tempon
ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi ion plej novan.) Kaj Paŭlo staris
meze de la Areopago, kaj diris:
Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj.
Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ
altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante
adoras, Tiun mi predikas al vi. La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio
estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne
loĝas en manfaritaj temploj; kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ
Li ion bezonus, ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion; kaj
el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta
supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj
loĝejoj; por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi
Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Li ni vivas kaj
moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas
ankaŭ Lia idaro. Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon
simila al oro aŭ arĝento aŭ ŝtono, gravuraĵo de homa arto kaj imagado.
Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al
ĉiuj homoj, ke ili pentu; tial Li difinis tagon, en kiu Li juĝos la
mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio
al ĉiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.
Verko
Dum 48-63 Paŭlo verkis epistolojn aŭ leterojn al la
novaj preĝejoj tra la Imperio. La leteroj estas la plej fruaj skribitaj
atestoj de kristanismo, eĉ pli fruaj ol la evangelioj, kiuj estis
skribitaj dum 70-100. El liaj leteroj, ĉi tiuj aperas en la Biblio:
- Romanoj
- 1 Korintanoj
- 2 Korintanoj
- Galatoj
- Efesanoj
- Filipianoj
- Koloseanoj
- 1 Tesalonikanoj
- 2 Tesalonikanoj
- 1 Timoteo
- 2 Timoteo
- Tito
- Filemon
- Hebreoj
Iuj el ĉi tiuj eble estis verkitaj ne de Paŭlo mem sed de liaj
sekvintoj. La libroj Luko kaj
Agoj estis verkitaj de Luko, kiu estis tia sekvinto.
La plej frua el liaj leteroj estas Galatoj, verkita en
48, 18 jaroj post la morto de Jesuo. En 50 li verkis la du
leterojn al Tesalonikanoj, kaj en 57 la leterojn al Romanoj kaj
Korintanoj.
Laŭ tradicio, Paŭlo ankaŭ verkis la leteron al la Hebreoj, sed kvankam la
penso estas paŭla, la greka estas multe pli bonstila ol la aliaj
leteroj. Tial ĝi probable estas la verko de sekvinto, ne de li mem. Laŭ Eŭsebio, Paŭlo verkis la leteron en la hebrea lingvo kaj poste estis tradukita en la grekan de Klemento de Romo.
La evangelio predikita de Paŭlo estis skribita de lia sekvinto Luko en
la libro Luko.
El liaj verkoj, la plej gravaj estas Romanoj kaj 1 Korintanoj, en kiuj li klarigas la naturon de kristana fido kaj vivo.
Paŭlo reinterpretis la ideon de Izraelo kiel frataro laŭ la
spirito, ne laŭ la karno. El tio sekvis la ideo ke la koro de kristanismo
ne konsistas de la Leĝo de Moseo, la fundamento de judismo, sed de
la fido en Jesuo Kristo, Dio enkarnigita. La Leĝo ne estas la celo
de religio, laŭ Paŭlo, sed ĝia lernejo, instruinta pri peko, pri tio, ke
homo ne povas sin liberigi el peko sen la helpo de Dio. Tian helpon Paŭlo
nomis gracon.
Ĉi tiu ideo pri peko kaj graco apartigas kristanismon kaj el
judismo kaj el greka filozofio.
Pro tio, la kristano ne ĉefe celas sekvi la Leĝon, ne eĉ celas agi morale; anstataŭ li fidas en Kristo kaj tio donas al li, per
graco (se Dio elektas), la forton kaj volon ami Dion kaj, sekve, ami sian
proksimulon kaj, per tia amo, agi morale. Bonagado ne estas la celo
sed la rezulto de kristana fido: fido, tiam graco, tiam amo, tiam virto.
Pensu pri Patrino Tereza de Hindio.
Laŭ Paŭlo, la morala parto de la Leĝo -- ne mortigu, ne ŝtelu, ne
adultu, ktp -- estas ankoraŭ devigita al ĉiu kristano, sed la cetera --
leĝoj pri manĝo, cirkumcido, ktp -- estas afero de persona
elektado por "nacianoj" (= nejudanoj). Same kiel Jesuo, Paŭlo
resumis la Leĝon kiel amu Dion kaj amu vian proksimulon kiel vin
mem.
Paŭlo predikis kaj disvastigis tian fidon furore tra la Imperio,
sed renkontis problemon en Jerusalemo. Tie la kristanismo de Jakobo,
frato de Jesuo, precipis. Ĉi tiu fido estas priskribita en
Agoj kaj Jakobo en la Biblio. Ĉi tiu
kristanismo estis esence sekto de judismo: ĝiaj sekvantoj praktikis la
tutan Mosean Leĝon kaj vidis sin kiel bonaj judanoj. Pro la diferenco
inter Paŭlo kaj Jakobo, la eklezio emis al dispeciĝo. Tamen,
Petro, post vizio el Dio, igis la du flankojn konsenti, ke la tuta
Leĝo nur aplikis al judanoj, ne al la nacianoj. Fine, la paŭla
kristanismo, pro la granda nombro de nacianoj, fariĝis la
kristanismo de la Eklezio kaj, per tio, de la Biblio.
Dum la finaj jaroj (66-67) de sia vivo, Paŭlo laboris disvastigi
la fidon el Romo, kie fine la imperiestro Nerono senkapigis lin
en 67 (kaj samjare krucumis Sanktan Petron).
----
Paulo
Paulo
ja:パウロ
ko:사도 바울
61-a UK 1976Esperanto > Kulturo > Kongresoj > UK > 61-a Universala Kongreso de Esperanto
----
61-a UK 1976, Ateno, Grekio, 1266 partoprenantoj.
1976Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1976
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj
Jaroj: 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1976 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 61-a Universala Kongreso de Esperanto en Ateno.
- Esperanto-Asocio de Britio anstataŭigis Britan Esperanto-Asocion.
- Ivo LAPENNA stariĝis Neŭtrala Esperanto Movado por opozici al UEA estraro.
- Publikita L-Ewwel Kors fl-Esperanto (La unua kurso en E-o, en la malta) de Carmel MALLIA.
- Andoro : Fondiĝas la unua politika partio.
- Portugalio : Ĉesas diktatoreco.
- Angolo : Potencprenas la partio laborista MPLA, helpe de Sovetunio kaj Kubo.
- Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aniĝas al UNO.
- Argentino : Milita renverso.
- Marson vizitas Viking 1 kaj Viking 2.
- Aperis ĉeĥlingve la romano por geknaboj Velký admirál (La Granda Admiralo) de František OMELKA pri la unua ekspedio ĉirkaŭ la Tero, do pri Magalhães.
- Komputiko : estis fondita firmao Apple Computer, Inc. kaj lanĉita produktado de Apple I
Naskiĝoj
Mortoj
- Eŭropo : Milos LUKAS
- Ameriko : Jesús AMAYA TOPETE
- 12-a de januaro : Britio : Agatha CHRISTIE
- 28-a de aprilo : Eugen ROTH
- 2-a de aŭgusto : Usono : Fritz LANG
- 25-a de aŭgusto : Svedio : Eyvind JOHNSON
- 9-a de septembro : MAO Zedong
- 25-a de oktobro : Francio : Raymond QUENEAU
- 15-a de novembro : Francio : Jean GABIN
- 4-a de decembro : Anglio : Benjamin BRITTEN
- 6-a de decembro : João GOULART
- 22-a de decembro : Nazarena CARUANA, aktiva malta esperantisto
----
1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1976年
ko:1976년
simple:1976
th:พ.ศ. 2519
Bayern
Бајерн (Bayern) (Слободна Држава Баварска) налази се у јужном делу Немачке и по територији је највећа немачка држава. Граничи се са: Баден-Виртенбергом (Baden-Wirtenberg), Хесеном (Hesen), Турингеном (Turingen) i Саксеном (Saksen).
На истоку се граничи са Чешком и на југу са Аустријом.
Бајерн (Bayern) се са "y" пише тек од 20. октобар 1825 када је краљ Лудвиг први наредио да се "Baiern" промени у "Bayern".
Још од 1962 год. на власти је партија ЦСУ (CSU). На изборима 21. Септембар 2003 партија ЦСУ добија две трећине гласова.
Спољашње повезнице
- [http://www.bayern.de/English/ Државна веб страна]
- [http://www.oktoberfest.de/ Oktoberfest ]
- [http://www.bayern.by/frontend.php?channel=html&lang=de&imxsession=de1025dafe8e7f93313c0e00f75c0b5e&lang=en Bayern.by portal site]
als:Bayern
ja:バイエルン州
ko:바이에른 주
simple:Bavaria
hostel krakow nauka Darmowe gry online aminokwasy best online casino
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Network QoS
I telekommunikation og datanet, kan traffic engineering's termen servicekvalitet (eng. Quality of Service, QoS) betyde to beslægtede, men forskellige ting:
# I kredsløbskoblet datanet (eng. Circuit-Switched Network, CSN) er QoS sandsynlighede
|
Netværk servicekvalitet
I telekommunikation og datanet, kan traffic engineering's termen servicekvalitet (eng. Quality of Service, QoS) betyde to beslægtede, men forskellige ting:
# I kredsløbskoblet datanet (eng. Circuit-Switched Network, CSN) er QoS sandsynlighede
|
Netværk QoS
I telekommunikation og datanet, kan traffic engineering's termen servicekvalitet (eng. Quality of Service, QoS) betyde to beslægtede, men forskellige ting:
# I kredsløbskoblet datanet (eng. Circuit-Switched Network, CSN) er QoS sandsynlighede
|
Quality of Service
I telekommunikation og datanet, kan traffic engineering's termen servicekvalitet (eng. Quality of Service, QoS) betyde to beslægtede, men forskellige ting:
# I kredsløbskoblet datanet (eng. Circuit-Switched Network, CSN) er QoS sandsynlighede
|
QoS
I telekommunikation og datanet, kan traffic engineering's termen servicekvalitet (eng. Quality of Service, QoS) betyde to beslægtede, men forskellige ting:
# I kredsløbskoblet datanet (eng. Circuit-Switched Network, CSN) er QoS sandsynlighede
|
Platon
Platon (ca. 428/427-348/347 f.Kr.). Græsk filosof, født i Athen. Grundlægger af Akademiet. Platon kendes både som den primære kilde til vor viden om Sokrates, der gjorde
|
Akademiet
Et akademi er en højere læreanstalt, dvs. en uddannelsesinstitution for grene som videnskab, sport, kunst, filosofi og teologi.
Det historisk Akademi
Platon grundlagde omkring 385 f.Kr. et gymnasium med navn Akademiet (Akad
|
LAN
Et lokalnet (eng. Local Area Network, LAN) er et datanet, der typisk spænder op til 5 km i diameter (nogle bygninger).
Eksterne henvisninger
- [http://www.ing.dk/arkiv/2400/hjemmenet.html Ing.dk: For få penge kan du slutte hjemmets computere sammen i et internt netværk og koble dem på Internettet samtidigt]
- About.com: [http://compnetworking.about.com/compute/compnetworking/library/weekly/aa021801a.htm Avoid "tec
|
|