La Atomium estas monumento en la Hejzeloparko en Bruselo - Belgio. Temas pri ŝtala konstruaĵo kiu ekzistas el naŭ grandaj sferoj kiuj kune formas kuban kristalan strukturon de fero, pligrandigita de 165 miljardo da fojoj. La konstruaĵo estas kovrita de aluminio kaj pezas malplene 2500 da toneloj.
La Atomium konstruiĝis por la Internacia ekspozicio en Bruselo en 1958. La konstruaĵo estas kreita de arkitekto André WATERKEYN kaj estis celita ne resti tie pli longe ol dum ses monatoj. Post la fino de la ekspozicio oni decidis ne malkonstrui ĝin, ĉar ĝi intertempe iĝis tre populara.
La tuta alteco de la monumento, la diagonalo de la kubo, estas 102,705 metroj. La bazo estas sesangulo kun diagonalo de 94,75 metroj.
La sferoj, kiuj havas diametron de 18 metroj, estas ligitaj pere de rulŝtuparoj. La tri plej eksteraj altaj sferoj ne havas vertikalajn pilarojn kaj pro kialoj de sekureco estas fermitaj por la publiko. En la plej alta sfero oni havas panoraman elvidon je la urbo, kaj en la aliaj sferoj estas diversaj ekspozicioj.
En marto 2004 komenciĝis dujara renovigo de la monumento. Dum tiu periodo oni inter alie anstataŭos la aluminia kovraĵo per korodimuna inokso. Tial la atomium estas nealirebla de turistoj de oktobro 2004 ĝis junuaro 2006. Entute la renovigo kostos 26 milionoj da eŭroj.
Ekstera ligilo
- [http://www.atomium.be Oficiala retpaĝo de la atomium]
Kategorio:Bruselo
Bruselo
Geografio > Eŭropo > Belgio > Bruselo
----
Belgio
Bruselo (france:Bruxelles, nederlanda:Brussel, Germane:Brüssel) estas la ĉefurbo de Belgio. La regiono de Bruselo estas dulingva kun plejmulto da francparolantoj.
Bruselo enhavas sidejon de NATO kaj de multaj institucioj de Eŭropa Unio.
Bruselo kiel belga kaj eŭropa centro
Bruselo apartenas al la Brusela Ĉefurba Regiono. Pro la internacieco de la multaj internaciaj institucioj kaj la granda nombro de eksterlandanoj, apenaŭ plu troveblas veraj bruselanoj. Tiuj ĉi eĉ ekhavis propran nomon, Ketje en la brusela lingvo. La origine parolata lingvo estas brabanta dialekto de la nederlanda lingvo. Ĝi lingve sin karakterizas i.a. je la multaj fremdvortoj de la franca lingvo. Ankaŭ ekzistas brusela varianto de la franca lingvo parolata en Bruselo. En ĝi troveblas pluraj fremdvortoj de la nederlanda lingvo kaj certa influo je la prononco.
Historio
La nomo Bruselo devenus de Broekzele. La urbo ekestis ĉirkaŭ kelta fortikaxjo (latine: "castrum") ĉe la rivero Seno en la 10a jarcento. La distrikto Brabanto konsistis el kvar graflandoj, de kiuj la graflando Bruselo situis plej oriente (probable limigita ĝis la regiono inter la riveroj Seno kaj Dejlo. Jam antaŭ la fino de la jaro 1000 la graflandon Bruselon ekapartenis al la grafo de Loveno.
La grafoj de Loveno kaj Bruselo ĉirkaŭ 1085/1086 ankaŭ ekestis landgrafoj de Brabanto. En 1229 Bruselo ekhavis urbajn rajtojn de Henriko I de Brabanto. La urbo ekhavis aŭtonomion kaj la industrio kaj komerco de drapo iĝis gravaj. La urbo Bruselo sub la Aŭtria regado ankoraŭ pligraviĝis kaj povis plifortigi sian funkcion kiel ĉefurbo sub la franca kaj nederlanda regixmoj.
Inter la jaroj 1357 kaj 1379 novaj remparoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la urbo, ĉar la unuaj ekestis tro malgrandaj. tiu ĉi remparo koincidis kun tio kio nun nomiĝas la kvinangulon. En la 15a jarcento Bruselo floris sub regado de la dukoj de Burgonjo kaj la Habsburganoj.
En 1695 Bruselo estis atakita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Pli ol 400 domoj, inter kiuj ĉiuj konstruaĵoj de la Granda Placo krom la urbodomo, estis detruitaj. En la jaroj poste la konstruaĵoj ĉirkaŭ la Granda Placo estis rekonstruitaj. Hodiaŭ tiuj ĉi domoj estas admireblaj en la belega stilo de tiu periodo.
Belga ĉefurbo
En 1830 okazis la Belga Revolucio en Bruselo post la prezentado de la teatraĵo De Stomme van Portici en la Reĝa Teatro de la Mono. Je la 21a de julio Leopoldo I de Belgio ekregis kiel unua reĝo de la belgoj. Li forigis la urbajn remparojn kaj rekonstruigis multajn konstruaĵojn.
La nova belga ŝtato konsiderinde plirapidigis la ellaboradon de Bruselo. En 1830 Bruselo estis Brabanta nederlandlingva urbo. Post la sendependeco estis grava enmigrado de francoj (revolucianoj kaj aliaj) kaj de valonaj oficistoj petitaj de la juna belga registaro por homfortigi la nacian administradon. Tiu registaro estis regata de la alta burĝaro kaj la nobelaro. Nur ili havis voĉdonrajto. Ili deziris ellabori la naciajn instituciojn nur en ilia propra lingvo. Tiel la nederlanda lingvo estis forpelita de ĉiuj urbaj instancoj kaj de la registaro. Tiu ĉi lingva diskriminacio koincidis do kun la socia kaj politika diskriminacio de la ordinara popolo (kaj de la malpli alta burĝaro). Unika fenomeno estas rilate al tio la ekesto de tipa brusela parollingvo, varianto de la flandra lingvo, sed kun forta influo de la franca.
En la deknaua jarcento ankaŭ Bruselo konis fortan industrian evoluon. sub la regado de Leopoldo I pluraj prestiĝaj konstruaĵoj estis konstruitaj por la ĉefurbaj instancoj. Ankaŭ kelkaj hodiaŭaj parkoj, grfandaj avenuoj kaj tutaj kvartaloj estis konstruitaj. La rivero Seno estis tegmentita (ĉar la poluado alportis malsanojn) kaj la palaco de la justico estis konstruita.
Pro la forta premo de la registaro kaj la enmigrado de franclingvanoj, ankaŭ la enloĝantoj de Bruselo pli kaj pli franciĝis. Malgraŭ ĉio tamen la franca lingvo nur ekde la mezo de la dudeka jarcento estas la nombre plej parolata lingvo.
Kune kun tiu ĉi evoluo ankau la ĉefurba regiono kreskis. Ĉirkaŭ la 19a jarcento ĝi nur konsistis el ses komunumoj ĉirkaŭ la ĉefurbo. Proporcie al la urbigo kaj francigo, ankaŭ la ĉirkaŭataj komunumoj estis aligitaj. Tio ĉi oni faris okaze de la ĉiudekjara lingvonombrado. Se la nombro de franclingvanoj kaj dulingvanoj atingis certan limon, la koncernata komunumo estis aligita al la ĉerfurba regiono.
Antaŭ la Dua Mondmilito estis tie Mondpalaco kun Esperanto Sekcio. Tie okazis la 4-a SAT-kongreso 14-18 aŭgusto de 1924; ĉirkaŭ 90 partoprenantoj el 14 landoj.
En Bruselo naskiĝis Léon BERGIERS.
Geografio > Eŭropo > Belgio
----
Belgio aŭ Belgujo (nederlande:België, france:La Belgique, germane:Belgien), oficiale Reĝlando Belgio, estas Okcident-Eŭropa lando limigita de la Norda Maro en la okcidento, Nederlando en la nordo, Germanio kaj Luksemburgio en la oriento kaj Francio en la sudo. La landnomo devenas de kelta tribo de la belgoj.
Historie la lando konsistas el du etnoj, flandroj kaj valonoj.
19941994
Tradicie Belgio estas Reĝolando. Ĝi konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj Komunumoj, la Flandroj kaj la Franclingvanoj. Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio kaj post pluraj ŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝis federacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn, tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.
Tra Belgio fluas la riveroj Skeldo kaj Mozo. Belgio estas unu el la landoj kun la plej granda loĝdenso de Eŭropo.
- Estas ankaŭ minoritato, kiu parolas la germanan en la orienta parto de Belgio (Eupen, Malmédy).
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto.
- MEP: totala - 272 mlrd $, persona - 24.710 $.
- Monunuo: Eŭro (€ aŭ EUR) de la unua januaro, 2002; la malnova monunuo estas la Belga franko - Organizoj: UNO (1945), NATO, EU
La averaĝa fero-atomo havas 56-oblan mason de unu
hidrogen-atomo.
Fero estas la deke plej ofta elemento en la universo.
La metalo estas ekstraktata el fererco, kiu ne estas pura fero, sed enhavas feran oksidon.
La fererco estas reduktita per fandado al kruda fero; tiu procedo forigas la malpuraĵojn (ŝlako).
Fero gravas teknike por la produktado de ŝtalo.
La ŝtaloj estas alojoj, kiuj enhavas krom fero aliajn metalojn kaj nemetalojn (precipe karbonon).
La atomkerno de fer-izotopo 56Fe havas la plej fortan ligenergion je nukleono el inter ĉiuj atomkernoj.
La fuzio de la elementoj en la steloj finiĝas je fero.
La pli pezaj elementoj aperas ĉe la eksplodo de supernovao, kiu respondecas ankaŭ pri la disĵeto de la kunkerniĝintaj materioj.
En spactemperaturo la alotropaj modifoj de la pura fero estas la ferito aŭ α-fero. Tiu-ĉi modifo montras kube spacocentritankristalan kradon, kio estas sub 911°C . Sube de la Curie-punkto ĉe 760°C, la ferito estas feromagneta.
La modifo inter 760°C kaj 911°C nomiĝas β-fero. Ĉar ĝi de la α-fero ne diferenciĝas de la ferito en la magnetaj proprecoj , ĝi estas nomata ankaŭ kutime kiel α-fero.
Ĝis 1392°C ekzistas faco-centrita modifo aŭ aŭsternito. Ĉe la pli altiĝanta temperaturo ŝanĝiĝas la fero al δ-ferito, kiu denove montras kube spacocentritan kradon. La fandopunkto estas 1539°C.
Fero kiel mineralo
Tre malofte aperas la fero pure. La mineralo kristaliĝas tiam en kuba kristala krado kaj havas la dureco de 4,5 kaj koloron de ŝtalgrizo al nigro. Ankaŭ la kraspa koloro estas griza.
Pro la reakcioj kun akvo kaj oksigeno, la pura fero ne estas stabila. Ĝi aperas en ajolo kun nikelo nur en ferometeoritoj kaj en bazaltoj, en kiuj ĝi reduktiĝas el la feroentenaj mineraloj.
Uzado
Fero estas kun 95 pez-procentoj la plej ofte uzata metalo en la mondo. La kialo de tio estas la larĝa uzebleco - pro la dureco kaj la tenaceco de ajoloj - , kio faras ĝin relative malmultekosta. Multe da estas foruzata en la produktado de aŭtoj, ŝipoj kaj en altdom-konstruo (ŝtalbetono).
La fero estas unu el la tri feromagnetaj metaloj (kobalto kaj nikelo estas la aliaj du).
Tio permesas ĝian teknikan aplikadon de la elektromagnetismo en generatoroj, transformatoroj kaj elektromotoroj.
La pura feropulvero uzatas nur en la laborejo. En la industrio disvastiĝis diversaj ŝtaloj, kiuj havas la sekvajn formojn:
- kruda fero entenas 4%-n - 5%-n da karbono kaj ankaŭ diversajn kvantojn da sulfuro, fosforo kaj silicio. Tio estas interprodukto de la giso- kaj ŝtalproduktado.
- Giso entenas 2,06%-n - 6,67%-n da karbono kaj pliajn alojoelementojn kiel ekz. silicion kaj manganon. Depende de la malvarmiga rapido, la karbono aperas en la giso kiel karbido aŭ elementare kiel grafito. Rigardante la aspekton de la romposurfaco, oni parolas en la erste kazo pri blanka kaj en la dua kazo pri griza giso. Giso estas tre malmola kaj nefleksebla.
- Ŝtalo entenas inter 0,06%-n kaj 2,06%-n da karbonon. Male al giso, ĝi estas tre elasta kaj formebla. La mekanikaj ecoj de la ŝtaloj povas varii inter larĝaj limoj ĉe ajoloproduktoj, kiuj produktiĝas per konvana kombino de termaj traktadoj kaj fizikaj prilaboroj, aldono de ajolmaterialo.
Historio
Okcident-Azio
La plej malnova homa aplikado de la fero okazis en Sumero kaj Egiptio, ĉ. en 4000 a. K. Temas pri pura fero de meteorŝtonoj (aerolitoj) kaj uzatis kiel ornamaĵo aŭ lancopinto. Ĝi estis prolaborita ne per metodoj kiel fandado aŭ forĝado, sed per metodoj de la ŝtonprilaboro (ŝtonepoko).
Inter 3000 kaj 2000 a. K., oni trovas fanditajn ferojn (ĝi estas distingebla de la aerolitoj per la ĉeesto de nikelo) en Mezopotamio, Anatolio kaj Egiptio. Ĝi uzatis ŝajne nur ceremonie kaj estis pli kara ol oro. Ties origino necertas; laŭ unu ebleco ĝi estas la flankprodukto de la bonzoproduktado kiel spongofero.
Inter 1600 kaj 1200 a. K., la fero uzatis pli ofte, sed ĝi ankoraŭ ne anstataŭigis la bronzon. Ekde 1200 montriĝas en Okcidenta Azio la trairo de la bronzepoko al la feroepoko. Oni supozas, ke la trairo okazis ne pro la supereco de la fero, sed pro manko je stano (necesa por la bronzoproduktado).
Ĉe la unuaj paŝoj de la ŝtonepoka fandado estiĝis spongofero. Per la uzado de lignokarbo ĉe la plulaborado ligiĝis al fero karbono, tiel estiĝinte finfine ŝtalo (eble nur surface). Per hardado (k.e. abrupta malvarmigo, i.a. en likvaĵo) estiĝis laborpecoj kun elasteco kaj hardeco, kiuj superis la bronzon.
Hindio
La pilieroj starigitaj de imperistro Aŝoko estas el fero escepte pura, kaj kiuj de pli ol 2000 jaroj ne rsutiĝis, spite la malsekan veteron! Ties pureco estas ege pli granda ol tio, kio eblas per la modernaj teknikoj, historiistoj opinias, ke estis uzata meteora fero.
Ĉinio
Ankaŭ en Ĉinio okazis la unuaj spertoj per feroj el meteorŝtonoj. Oni trovis la unuajn arkeologiajn spurojn de forĝitaj feroj nord-okcidente, malproksime al Xinjiang, datitajn al la 8-a jarcento a.K.. Oni supozas, ke tiuj ĉi produktoj estas importitaj el Orienta Azio. En ĉ. 550 a. K. okazis la teknika eltrovo de altkamenoj, kio ebligis la produktadon de gisoj.
Eŭropo
Ĉar la prilabora tekniko atingis nur ĉ. 1.300°C-n, la evoluo de la fandado okazis nur en la 14-a jarcento en Svedio. Tio disvastiĝis per la uzado de kanonkugloj dise en Eŭropo.
Kiam la malaperantaj arbaroj jam ne kovris la bezonon je lignokarbo, estis evoluita la kokso far Abraham Darby kiel alternativa bazmetarialo por la feroproduktado. Tiu ŝanĝo kun la eltrovo de la vapormaŝino signifis la komencon de la industria revolucio.
Trovejoj
La fero kune kun nikelo estas verŝajne la ĉefa parto de la terkerno. La ŝanĝiĝo de la interna solida fero kaj la likva ekstera fero de la terkerno produktas verŝajne la termagnetan kampon.
La fero estas la plej ofta elemento de la terkrusto kun proporcio de 5%. La unuaj fontoj, kiujn oni ekspluatis, estis la tielnomataj gazonferoercoj kaj la liberaj ercoj, ekstere kuŝantaj . Hodiaŭ jam 40 % estas magneta feroerco.
La plej grava materialo por la feroproduktado estas la hematito, kies grandparto konsistas el Fe2O3. La fero estas produktata tra kemia redukto per karbono en altforno, kie estiĝas temperaturo de ĉ. 2000°C. Oni aldonas unue kokson , kie ĝi reakcias kun la oksigeno de la aero al karbona monoksido:
: 2 C + O2 → 2 CO
La karbona monoksido reakcias kun fera oksido:
: 3 CO + Fe2O3 → 2Fe + 3CO2
La estiĝanta fero estas likva pro la alta reakcia temperaturo. La produkto cetere enhavas ankoraŭ malpuraĵojn ekz. silician dioksidon. Per la aldono de kalko (CaCO3), la silicia oksido departiĝas kiel ŝlako. La unua reakcia paŝo ŝanĝas la kalkon al kalcia monoksido:
: CaCO3 → CaO + CO2
Poste la kalcia monoksido reagas kun silicia dioksido:
: CaO + SiO2 → CaSiO3
La estiĝinta ŝlako uzatas en la subtera konstruado (uzatis pli frue kiel sterkaĵo).
Oni ekspluatis en jaro 2000 tutmonde ĉ. 1.000 megatunojn de feroerco, en valoro de ĉ. 25 md. de eŭro. La plej grandaj liverantoj de feroerco estas Ĉinio, Brazilio, Aŭstralio, Rusio kaj Barato. Ili liveras kune la 70% de la monda bezono. Oni produktas el 1.000 Mt de ercoj ĉ. 572 Mt feron. Oni povas gajni ankoraŭ plian feron el la defalaĵo.
Ekspluatado
La feroerco estas ekspluatata surtere aŭ subtere. Surtera ekspluatado (tiel malmultekosta) okazas hodiaŭ en Sudameriko (Brazilio), en okcidenta Aŭstralio, Ĉinio, Ukrainio kaj Kanado. En landoj, kie la facilaj trovejoj jam pli frue estis ekspluatitaj, la minado de la feroercoj malpligrandiĝis.
Ĉiama problemo estas la rekultivado de la forlasitaj minejoj.
Kemiaj ligoj
La fero ligas oksidojn 2- aŭ 3-valore.
Ĉar la fero ne havas iun defendan tavolon, ĝi oksidiĝas (rustiĝas).
Oftaj oksidaj statoj kaj ligoj:
- Fe2+,
- Fe3+,
- Fe4+, troviĝas en kelkaj enzimoj (ekz. peroksidazo).
- Fe6+, estas malofta (ekz. K2FeO4)
- Fe3C
La Fe2+ kaj Fe3+ jonoj povas aperi kiel solvebla aŭ nesolvebla Berlina bluo (malhelblua kombinaĵo) per kalia heksacianferato (II/III) (uzatas ĉe 2+ III kaj 3+ II).
Izotopoj
La fero havas 4 naturajn stabilajn izotopojn, relative oftajn: 54Fe (5.8%), 56Fe (91.7%),
57Fe (2.2%) kaj 58Fe (0.3%). La izotopo 60Fe havas duoniĝan tempon de 1,5 milionoj de jaroj. La ekziston de 60Fe ĉe apero de la planeda sistemo pruvis korelativeco inter ofteco de 60Ni, produkto de 60Fe, kaj la ofteco de la stabila Fe-izotopo en kelkaj meteorŝtonoj (ekz. ĉe Semarkona und Chervony Kut).
Hodiaŭ ĉiu originala (estante ĉe la formiĝo de la planedoj) 60Fe tute al 60Ni transformiĝis. La diferenco de nikel- kaj feroizotopoj en la meteorŝtonoj permesas la mezuradon de izotop- kaj elementoftecon ĉe estiĝo de la Sunsistemo kaj la ekkonon de la regantaj cirkonstancoj antaŭ kaj dum la estiĝo de la sunsistemo.
Nur la feroizotopo 57Fe havas kernan spinon kaj pro tio uzatas en kemio kaj biologio.
Kvankam la fero estas grava spurelemento por la homo, la tro multa fero en la korpo povas esti toksa. La granda kvanto de Fe2+-jonoj reagas kun peroksidoj, tiel estiĝas liberaj radikoj. La korpo kontrolas en normala stato la ferocirkulon.
Ĉirkaŭ 1 gramo da fero kaŭzas ĉe dujara infano seriozajn venenajn aperaĵojn, 3 gramo eble letale. La fero akumuliĝas en la hepato kaj kaŭzas tie siderozon (akumuliĝo de feraj saloj) kaj damaĝojn de la organo. Tiel oni proponas la feraĵojn nur ĉe feromanko.
Vidu ankaŭ jenon: fero-materialŝanĝo.
Kategorio:Kemiaj elementojja:鉄ko:철ms:Besisimple:Ironth:เหล็ก
Internacia ekspozicio
Internaciaj Ekspozicioj estas grandaj ekspozicioj kiuj ekde 1851 estas organizitaj en diversaj landoj por montri bildon de la ekonomia, socia, kultura kaj teknika evoluo. Tiuj ĉi ekspozicioj ekestis el naciaj ekspozicioj kiuj estis organizitaj eke 1756. Ili devus respeguli la universalan homaron en la tiama epoko. La ekspozicioj estas organizitaj de la
Bureau International des Expositions (BIE). Landoj rajtas tamen ankaŭ sen permeso oganizi propran ekspozicion.
Ofte postrestis konstruaĵon aŭ artaĵon de mondaj ekspozicioj, kiel ekzemple la Eiffel-turo en Parizo aŭ la Atomium en BruseloBruselo, restaĵo de la Internacia Ekspozicio en 1958.]]
Bruselo
André WATERKEYN (naskiĝis la 23-an de aŭgusto1917 en Wimbledon, mortis la 4-an de oktobro2005 en Bruselo) estis belga inĝeniero kaj projektinto de Atomium.
Li estis en 1954 juna inĝeniero, direktoro ĉe Fabrimetal (la nuna firmao Agoria). Kaj li akceptis la defion de la estro de la internacia ekspozicio de 1958 por krei monumenton simboligantan la metian kaj teknologian kapablon de Belgio.
La monumento tiom mirigis la vizitantojn de la ekspozicio ke oni decidis ĝin ne malkonstrui post la fino. En 2005 estas granda renovigo de la monumento kiu fariĝis simbolo de la urbo Bruselo.
WATERKEYN, AndréWATERKEYN, André
Rulŝtuparo
]
Rulŝtuparo estas diagonala transporta sistemo, konsistante de ŝtuparo kun ŝtupoj kiuj ŝovas supren aŭ malsupren. La ŝtupoj havas sube radetojn kiuj laŭ relo kuras en formo de banto. Plej mutaj ŝtuparoj havas du kunmoviĝantajn mantenilojn kun sama rapideco en la sama direkto.
Charles SEEBERGER eltrovis la rulŝtuparon kaj instalis ĝin kiel allogaĵo je Coney Island, Nov-Jorko en 1897. Li eklaboris ĉe la Otis Elevator Company kiu en 1900 produktis la unuan komercan rulŝtuparon por la Internacia ekspozicio en Parizo.
ja:エスカレータzh-min-nan:Tiān-thui
El Vocero El Vocero is a Puerto Rican newspaper that is published in the Puerta de Tierra barrio, in the city of San Juan.
Published since the 1970s, El Vocero was at first the third of the four large Puerto Rico newspapers, trailing El Mundo and El Nuevo Día (then El Día
Boreal forest
Taiga (IPA pronunciation: , from the Russian тайга́) is a biome characterized by coniferous forests.
The taiga is the most northerly zone in which trees and species which require them can survive. It is a nort