:: wikimiki.org ::
| Auschwitz |
AuschwitzAuschwitz [AŬŜvic] (laŭ PIV2 Aŭŝvico) estas la germana nomo de la urbo de Pollando nomita Oświęcim [oŝVJENĉim], apud kiu la nazioj konstruis en 1940 la fikonatan komplekson de koncentrejoj, kie mortis en 1940-1945 pli ol unu miliono (ĉ. 1,3 milionoj) da homoj.
La vorto Auschwitz kutime rilatas al la naziaj koncentrejoj. La plej granda parto de la viktimoj de Auschwitz estis judoj, sed mortis tie ankaŭ granda nombro da ciganoj, samseksemuloj, politike kaptitoj, poloj, rusoj kaj homoj de aliaj landoj. La kompatindaj kaptitoj estis internigitaj en Auschwitz, ĉar ili apartenis al tiuj grupoj de homoj, kiujn la nazioj volis komplete forigi de la tero (kiel la judoj, la ciganoj au la samseksemuloj), pro ilia ideologio (kiel la komunistoj aŭ la esperantistoj) aŭ tutsimple ĉar ili estis militaj malliberuloj aŭ ordinaraj krimuloj.
La kondiĉoj en Auschwitz estis tiel teruraj, ke la kaptitoj ofte mortis simple pro malsato aŭ pro malsano (kaŭzita de manka nutrado, malkonvenaj kondiĉoj), sed grandaj nombroj da homoj estis ankau mortigitaj rekte en "duŝejoj", kiuj vere estis ĉambroj kun venena gaso.
Travivi en Auschwitz estis preskaŭ ne ebla, kaj la nuraj travivintoj estis la kaptitoj, kiuj alvenis tie mallonge antaŭ la liberigo de la kampo fare de la Rusa armeo.
Rusa armeo
La koncentrejo de Auschwitz kune kun la aliaj koncentrejoj en Polando kaj Germanio estas la loko, kie okazis la tiel nomata holokaŭsto fare de la nazia registaro. En la tuta holokaŭsto mortis 12-26 milionoj da homoj (de kie la informo?), inkluzive de 6 milionoj da judoj.
Temis pri unu el la plej hororaj masakroj de la dudeka jarcento, kaj la nomo Auschwitz ankoraŭ estas uzata kiel simbolo de teruro kaj morto.
Nuntempe la koncentrejo estas ankorau staranta kaj transformiĝis en muzeon.
Inter la literaturo pri Auschwitz estas aparte famaj la libroj de Primo LEVI, italo, kiu estis malliberulo tie kaj travivis.
Lia plej fame verko de memoroj pri la koncentrejo estas "Se questo è un uomo" (Se ĉi tiu estas homo).
La koncentrejo liberiĝis la 27-an de januaro en 1945.
Ekstera ligo
[http://www.auschwitz-muzeum.oswiecim.pl/ retejo de la memorejo]
kategorio:koncentrejo
ja:アウシュヴィッツ-ビルケナウ強制収容所
ko:아우슈비츠 수용소
Plena Ilustrita VortaroEsperanto-kulturo > Esperanto-vortaro > Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
----
La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, mallonge PIV, estas Esperanta-Esperanta vortaro kompilita de granda teamo de esperantologoj kaj fakuloj sub gvido de Gaston WARINGHIEN. Eldonis ĝin SAT. Ekzisto de Esperanta-Esperanta vortaro estas grava markilo de matureco por Esperanto: sen simila vortaro neniu lingvo povas esti konsiderata stabila literatura lingvo.
Antaŭhistorio: Plena Vortaro 1930
Antaŭulo estis la Plena Vortaro, eldonita de SAT en 1930, sub gvidado de Emile GROSJEAN-MAUPIN kaj kunlaborado interalie jam de Waringhien. En 1933 kaj 1947 aperis pliaj eldonoj, en 1953 eldono kun suplemento, kaj ankoraŭ en 1956 kaj 1960. La eldono de 1934 enhavis 6 900 radikojn, kaj la suplemento aldonis 966 aliajn, sume 7 866.
Plena Ilustrita Vortaro 1970
PIV unue eldoniĝis en 1970. Poste aperis ankoraŭ du eldonoj. En 1987 aldoniĝis Suplemento verkita sub gvido de Roland LEVREAUD, sed la ĉefa parto, aludebla per la mallongigo PIV1970, ne estis ŝanĝita aŭ rekompostita.
PIV estas, precipe pro sia senkonkurenca amplekso (15 200 kapvortoj, 39 400 leksikaj unuoj), rigardata de multaj kiel pli-malpli normodona por Esperanto. Sed PIV ankaŭ estas kritikata, interalie pro troa influo de la franca lingvo kaj politikaj tendencoj. Cetere la iom malnovecaj kaj malmultaj ilustraĵoj aperis nur kvazaŭ apendico.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (2002)
En 2002 aperis, post plurjara laboro, nova profunde reviziita eldono kun la titolo La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, ĉefredaktita de Michel DUC-GONINAZ. PIV2002 ampleksas 16 780 kapvortojn kaj 46 890 leksikajn unuojn. Ĝiaj ilustraĵoj estas lokitaj ne plu en la lastaj paĝoj, sed estas enkorpigitaj en la teksto mem.
La inaŭguro de la Nova PIV okazis dum SAT-kongreso en Alikanto (Hispanio) la 1-an ĝis la 7-a de julio 2002.
La 2000 produktitaj ekzempleroj de la Nova PIV jam estis elĉerpitaj en 2004.
Plena Ilustrita Vortaro 2005
Nova eldono, kun preseraroj korektitaj kaj detalaj modifoj, aperis en marto 2005.
Rilataj verkoj: Plena Vortaro de Esperanto
Eksteraj ligiloj
- [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=200 Bildo pri la nova korektita eldono 2005]
- [http://www.bertilow.com/piv/ Kritikaj notoj pri la Nova PIV] de Bertilo WENNERGREN
- [http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/pivo.html Recenzo de la Nova PIV] fare de Bertilo WENNERGREN
- [ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/word-lists.dir/piv.tar.Z Kapvortoj de PIV1970 kun fakindikoj]
- [http://rano.org/pivkap Kapvortoj de PIV2005]
- [http://satesperanto.free.fr/aktuale/NPIV-Korektendoj.pdf Nova PIV: Korektendoj]
- [http://esperanto.web.pt/piv2.htm Disaj komentoj pri la nova PIV] de Gonçalo NEVES
- [http://groups.yahoo.com/group/pivgrupo/ Diskutgrupo pri PIV ĉe Yahoo]
Kategorio:Esperanto-vortaro
PollandoGeografio > Eŭropo > Pollando
----
Pollando (en pola: Polska) estas lando en Centra Eŭropo.
- Adm. divido: 16 distriktoj (vojevodioj) (Dolnośląskie, Kujawsko-Pomorskie, Łódzkie, Lubelskie, Lubuskie, Małopolskie, Mazowieckie, Opola, Podkarpackie, Podlaskie, Pomorskie, Silezia, Świętokrzyskie, Warmińsko-Mazurskie, Wielkopolskie, Zachodniopomorskie).
Vidu Listo de urboj de Pollando
- Kredantoj: katolikoj.
- GNP: totala - 139 mlrd $; pokapa - 2.790 $.
- Eksporto: kupro, karbo, aŭtomobiloj, ŝuoj.
- Organizoj: UNO (1945), NATO (1999), EU (2004).
Historio
Listo de reĝoj de Pollando, Pola-bolŝevika milito, Jozefo PILSUDSKI, Jozefo BEM, Jerzy POPIELUSZKO, Władysław GOMUŁKA
De 1947 Pollandon regis komunismo. En 1989 post demokratiaj elektoj en la administradon de la lando venis laborista partio Solidareco sub gvido de Lech WAŁĘSA
- Heredaĵo: koncentrejo en Oświęcim, nacia parko Białowieża, historia centro de Krakovo, malnova urbo de Varsovio, industria komplekso Nova Huta.
- Historio de Esperanto en Pollando
Pollando estas lando en la mezo de Eŭropo; ĝi havas areon de 312.685 km2, kaj loĝantaron de 39.633.912 (en 2001). Norde de Pollando estas la Balta Maro, Rusio (regiono de Kaliningrado), kaj Litovio; oriente estas Belarusio kaj Ukrainio; sude estas Slovakio kaj Ĉeĥio; kaj okcidente estas Germanio.
Polska, la nomo de la lando en la pola, devenas de vorto signifanta "kampo" aŭ "maldensejo." En la norda parto de Pollando estas malaltejoj kaj lagoj; en la meza parto estas grandaj ebenaĵoj kaj malprofundaj riveraj valoj; kaj en la suda estas altejoj kaj montaroj.
La poloj estas okcidentslava popolo. Post la jaro (?) poloj konstruis urbetojn en la nuntempa Pollando. En 966 Princo Mieszko enloĝis la unuan bone konatan historie polan ĉefurbon ĉe Gniezno, apud Poznan. En 966 je la 4-a de aprilo, Mieszko la 1-a, filo de Lech, kiu estis la filo de Ziemowit, agnoskis la katolikismon kiel la ŝtatan religion per edzidĝo al la Ĉeha kaj Romkatolika princino Dobrawa kaj per tiu geedziĝo oficiale akceptis la romkatolikismon. Lia Filo Bolesław la 1-a (Boleslavo la Valianta) akceptis reĝan kronon de la romkatolika papo kaj oficiala kapo de la Roma Imperio de tiuj tempoj. Iĝinte tiel oficiale laŭ la romkatolika eklezio la unua suverena reĝo de la suverena Regno de Pollando enkadre de la Sankta Roma Imperio li mortis la saman jaron en 1025.
Koperniko, granda astronomo, naskiĝis en Toruno (Thorn) en 1473. En la jaro 1683, Jan SOBIESKI venkis la turkan armeon ĉe Vieno, Aŭstrio.
De 1795 ĝis 1918 la tuta Pollando estis dividita inter Prusio, Aŭstrio kaj Rusio. Sed malgraŭ tio la poloj ĉiam konservis sian nacian lingvon. En 1859 en Bjalistoko naskiĝis Ludoviko ZAMENHOF. Li iniciatis la Lingvon Internacian Esperanto, por parte eviti lingvajn kaj naciajn konfliktojn, kaj en 1887 li eldonis la unuajn librojn pri tiu ĉi lingvo.
En 1916 Pollando fariĝis, kiel reĝolando sed sub germana regado, formale sendependa de Rusio. Nur je la 11-a de novembro 1918 Pollando sendependiĝis.
La ĉefurbo de Pollando estas Varsovio (2.269.000 loĝantoj) ĉe la proksimuma mezo de la fluo de rivero Vistulo (pole Wisła [VISŭa]). Aliaj urboj estas Katowice (344.100), Lodzo (1.055.000), Krakovo ĉe la komenca fluo de Vistulo (857,000), Poznań (590.000) kaj Gdańsk (364.000).
Mapo de Pollando kun la limoj de la distriktoj (vojevodioj):
right
- Varmio-Mazurio (Warmińsko-Mazurskie) [1]
- Granda Polio (Wielkopolskie) [2]
- Sanktakrucio (Świętokrzyskie) [3]
- Antaŭkarpatio (Podkarpackie) [4]
- Malgranda Polio (Małopolskie) [5]
- Kujavio-Pomerio (Kujawsko-Pomorskie) [6]
- Lubuŝio (Lubuskie) [7]
- Lodzio (Łódzkie) [8]
- Lublinio (Lubelskie) [9]
- Mazovio (Mazowieckie) [10]
- Malsupra Silezio (Dolnośląskie) [11]
- Opolio (Opola) [12]
- Podlasio (Podlaskie) [13]
- Pomerio (Pomorskie) [14]
- Silezia vojevodio (Śląskie) [15]
- Okcidenta Pomerio (Zachodniopomorskie) [16]
Tyniec
Memorindaĵoj
Image:Varsovie04-32.jpg|Warszawa
Image:Warsaw modern buildings.jpg|Warszawa
Image:Wilanow palace.jpg|Warszawa
Image:Warsaw palace.jpg|Warszawa
Image:Warszawa Namiestnikowski.png|Warszawa
Image:Warszawa Copernicus.png|Warszawa
Image:Warsaw church.jpg|Warszawa
Image:Warsaw church1.jpg|Warszawa
Image:Krakow_Sukiennice.jpg|Krakow
Image:Piazza_del_Mercato_di_Cracovia.JPG|Krakow
Image:Krakow-Wawel-Courtyard.jpg|Krakow
Image:Krakow-Wawel_cathedral.jpg|Krakow
Image:Kalplica wawel.jpg|Krakow
Image:Krakow nagrobek Kazimierza W.jpg|Krakow
Image:Krakau_PeteruPaul.jpg|Krakow
Image:Krakow_Boze_Cialo-2.jpg|Krakow
Image:Teatr Slowackiego.JPG|Krakow
Image:Gothic altar veit stoss.jpg|Krakow
Image:Pl-gdansk-neptun2004.jpg|Gdansk
Image:ZURAW-Gdansk 2004 ubt.jpeg|Gdansk
Image:Bazylika mariacka gdansk ubt.jpeg|Gdansk
Image:Gdansk Radhuset.jpg|Gdansk
Image:Oliwa kathedraal.jpg|Gdansk
Image:Wroclaw 1.jpg|Wroclaw
Image:Breslau-rathaus.jpg|Wroclaw
Image:Wroclaw-Katedra-3.jpg|Wroclaw
Image:Wroclaw-AulaLeopoldina4.jpg|Wroclaw
Image:Torun-Rynek-ratusz-2.jpg|Torun
Image:Torun-palac-dambskich.jpg|Torun
Image:Ratusz Poznan od Wielkiej.jpg|Poznan
Image:Poznan Fara 106-07.jpg|Poznan
Image:Lublin Archikatedra.jpg|Lublin
Image:Bydgoszcz Spichrze.jpg|Bydgoszcz
Image:Rogalin palac (1).jpg|Rogalin
Image:Pulawy palac czartoryskich.jpg|Pulawy
Image:Poland - Ksiaz castle.jpg|Ksiaz
Image:Zamek w Pszczynie003 kpjas.jpg|Pszczyna
Image:Jasna Góra 20050919.JPG|Czestochowa
Image:Kielce palace 2.jpg|Kielce
Image:Zamosc ratusz.jpg |Zamosc
Image:Poland Baranow - Castle.jpg|Baranow Sandomierski
Image:Kazimierz Dolny (kamienica pod sw Mikolajem i Krzysztofem) 01.jpg|Kazimierz Dolny
Image:Janowiec dziedziniec.jpg|Janowiec
Image:Nowy Wiśnicz.jpg|Nowy Wisnicz
Image:Ogrodzieniec.jpg|Ogrodzeniec
Image:Rzeszów zamek 2004b.jpg|Rzeszow
Image:Malbork zamek zblizenie.jpg|Malbork
Image:Poland Frombork - Cathedral Hill.jpg|Frombork
Image:Golub-Dobrzyn2.jpg|Golub-Dobrzyn
Image:Kwidzyn zamek.JPG|Kwidzyn
Image:Moszna zamek4.jpg|Moszna
Image:Tatry Panorama01xxx.jpg|Tatry
als:Polen
fiu-vro:Poola
ja:ポーランド
ko:폴란드
ms:Poland
simple:Poland
th:ประเทศโปแลนด์
zh-min-nan:Polska
NaziismoNaziismo aŭ nacisocialismo estas ideologio, kiu karakterizis la pensojn kaj agadojn de la potenculoj en Germanio en la jaroj 1933-1945. La partio de la germana naziismo nomiĝis Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei (NSDAP, Nacisocialisma Germana Laborista partio).
La vorto Nacisocialismo (do nacia socialismo) en Federacia Respubliko Germanio estis preferita. Ja en la germana "Nationalsozialismus" sugestas proksimon al socialismo. Tiu lingvouzo daŭras en la (ekde 1990) unuigita Germanio. En GDR oni ĝenerale parolis pri "faŝismo" aŭ "hitler-faŝismo"; la vorto nacisocialismo estis citita kiel mempriskibo de la nazioj, ĉar la Demokratia Respubliko priskribis sin socialisma. Ĝenerale la marksismo ne distingis inter faŝismo kaj naziismo, kvankam ekzistas bonaj kialoj por tia distingo.
Ĉefaj trajtoj de la naziismo
Hans FRANK diris en la Nürnberg-a proceso: "ekzistas tiom da naziismoj, kiom da nazioj", sed oni povas skizi kelkajn ĉefajn trajtojn :
- rasismo, precipe antisemitismo, kiu kulminis en la holokaŭsto kaj "plimultigo" de la reganta raso en la vivospaco
- antislavismo kaj glorado de la "arjaj kaj germanaj rasoj" (komp. rasteorio)
- eŭtanazio kaj eŭgenetiko, "rashigenio"
- kontraŭmarksismo/kontraŭkomunismo/kontraŭbolŝevismo
- totalismo: ĉio regata de ŝtato, rifuzo de demokratio, unupartiismo. Neekzisto de konkuraj sindikatoj kaj liberaj komunikiloj
- gvidista principo/kredo je gvidisto (respondeco "suben", aŭtoritato "supren")
- forta emfazo de la "popola" elemento
- socidarvinismo
- defendo de "sango kaj tero"
- "politiko de vivospaco", "vivospaco en oriento"
- militismo
- parenceco al faŝismo
La ĝeneralaj principoj de naziismo estis la kontraŭkomunismo, la antisemitismo kaj la rifuzo de demokratio.
La antisemitismo montris diversajn direktojn. Tie la judoj iĝis tute propekaj kaproj, kiuj kulpis pri amasa senlaboreco, urbanizado, migrado de la provinca loĝantaro al la urboj ktp. Ili estis la kaŝhomoj de marksismo kaj kapitalismo kaj ili estis markitaj kiel "demoralizantoj" kaj "apartenantaj al subvalora raso".
La nocio raso estis la centra nocio de la naziisma ideologio. Tio postulis la pluvivon de arja raso super la aliaj, kiam la "arjoj" estis identigitaj false kun la hindoĝermanoj. Ili estis endanĝerigitaj laŭ la naziistoj per miksado kun aliaj "rasoj". La sola grava afero estis la "puro de la sango", tial ili mezuris homojn, malpermesis nedeziritajn geedziĝojn kaj celis la arjigon de la Tria Regno. Ankaŭ tion servis la steriligo (aŭ eĉ la murdo) de la mensaj handikapuloj por malhelpi la transdonon de la malsana heradaĵo kaj la murdo de judoj, ciganoj, slavoj.
Enpotencigo de la naziismo
(vidu ankaŭ Historio de Germanio)
En la jaro 1932 la naziisma partio NSDAP atingis 37,4 (la 31-an de julio) kaj 33,1 procentojn (la 6-an de novembro) de la voĉoj kaj fariĝis plej forta partio. Komence de 1933 Adolf HITLER iĝis regna kanceliero en koalicia registaro. Kvankam kiel la tagon de la enpotenciĝo la nazioj propagandis la (30-an de januaro 1933) , tiam okazis normala ŝanĝo de registaro. Poste ili ne organizis, sed eluzis la incendion en la parlamentejo (Reichstag) kaj kulpigis la komunistojn (KPD). Tio ebligis al la regna prezidento Hindenburg laŭ artikolo 48 de la konstitucio la bazajn rajtojn malvalidigi. Tiel povis la nazioj malebligi la agadon de la politika opozicio. La nazioj akiris la tutan potencon nur post la plenpoviga leĝo, por kiu ili bezonis du-trionan plimulton, kiun ili atingis post malpermeso de KPD kaj per pakto kun la Centro. Krom tio ili kalkulis kun la voĉoj de forestantoj, plejofte en koncentrejoj aŭ malhelpataj fare de SS/SA. Per tiu leĝo la registaro ekhavis la leĝdonan potencon, do la regna parlamento, nuligante la diferencon inter ekzekutivo kaj leĝdona povo, igis sin mem superflua.
Principoj kaj pluevoluo
La fundamentaj elementoj de la nazi-ideologio estis ellaboritaj de Adolf Hitler en lia libro Mein Kampf (Mia batalo). La libro estis modelo por ĉiu plia skribo de la naziismo. Alia grava ideologo estis Alfred ROSENBERG, kies ideoj populariĝis per lia libro "Mythos des zwanzigsten Jahrhunderts" (Mito de la 20-a jarcento). La du libroj estis masonitaj en la fundamentan ŝtonon de la Nurenberg-a kongresejo, por konservi la bazprincipojn de naziismo por la estonto. Sed la naziaj gvidantoj – precipe Josef GOEBBELS – taksis la libron de Rosenberg ne serioza.
La naziismo ofte montris religiajn trajtojn (kiel videblas en la filmo de Leni RIEFENSTAHL "Triumph des Willens" (Triumfo de la Volo), sed la rilato al la religio estas duflanka. Unuflanke ili volis la germanan kristanecon enkonstrui en la ideologion, aliflanke ekzistis antikristanaj elementoj kaj turniĝo al la hindiaj skriboj (Rosenberg). La rilaton, konduton de religioj kaj ties reprezentantoj al nazireĝimo necesas diference taksi (vidu Religio dum la naziismo).
Naziismo kaj Esperanto
Naziismo rigardis Esperanton lingvo de la judoj; tial ĝi estis persekutata, post kiam Hitler prenis la povon. La germana Esperanta asocio provis pluvivi dank' al la ekskludo de siaj judaj membroj, kiam Herbert WOHLFAHRT (tiam 22-jara), kreis Novan Germanan Esperanto-Movadon kaj jam en 1933 la Germana sekcio eliris la Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistoj. Sed tiu honta koncedo savis nenion: jam en 1934 (nur tri monatoj poste) oni malpermesis la agadon por Esperanto en Germanio.
Vere, nur la juna naiveco de Wohlfahrt povas kredi ke Naziismo permesis la ekzistadon de Esperanto. Pamfletoj citante Hitleron estis disdonita tra la Germanio dirante:
:Atentu Esperantistoj!
:Sur (la bazo de) tiu ĉi unua kaj plej granda mensogo, kiel nepra konsekvenco konstruiĝas ĉiam pli da mensogoj. Al ili apartenas ankaŭ la mensogo pri la lingvo de la judo. Por li ĝi ne estas ilo por esprimi siajn pensojn, sed por ilin kaŝi. Parolante france li pensas jude, li tornas germanajn versojn nur por libere envivigi la karakteron de sia etno.
:Ankoraŭ ne fariĝinte mastro super la aliaj popoloj, la judo vole-nevole devas paroli iliajn lingvojn, sed tuj kiam ili estus liaj servutuloj, ili ĉiuj devus lerni universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu ĉi rimedo la judaro povus pli facile regi ilin.
:El
:Adolf Hitler: Mein Kampf (Mia batalo)
:Unua volumo, ĉapitro 11 "Popolo kaj raso"
Ligoj
- [http://www.ns-archiv.de Dokumentoj pri naziismo]
- [http://www.documentarchiv.de/wr/1920/nsdap-programm.html Programo de NSDAP]
- [http://www.homaranismo.info/LeksikonoH.htm Difinoj de faŝismo kaj naziismo en Homaranisma Leksikoneto]
vidu ankaŭ: Pioniroj de la nazia ideologio, Eduko dum la naziismo, svastiko, GOTTFRIED Feder
Kategorio:Politiko
ja:ナチズム
simple:Nazism
1940Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1940
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1940 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 15-a de majo : La unua McDonald's restoracio estas fondita.
- Spirito Emmanuel verkis mensaĝon "La misio de Esperanto" kaj konsilis spiritistojn lerni la lingvon.
Naskiĝoj
- Trevor STEELE
- Anatolij GONĈAROV
- Vasil STANOVIĈ
- 18-a de marto : Arlette LAGUILLER
- 19-a de marto: Carlo MINNAJA
- 7-a de julio : Ringo STARR
- 7-a de oktobro : Raimund HARMSTORF
- 9-a de oktobro : John LENNON
Mortoj
- 21-a de januaro : Islando : Einar BENEDIKTSSON
- 16-a de marto : Svedio : Selma LAGERLÖF
- 21-a de aŭgusto : Meksiko : Lev TROCKIJ
- 22-a de decembro : Nathanael WEST
- Usono: Pensilvanio : Charles Christopher MORE
----
1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1940年
ko:1940년
simple:1940
th:พ.ศ. 2483
1945Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1945
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1945 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Miroslav SMYČKA eklernis Esperanton
- Sovetunio kaptas orientan Berlinon. Usono, Britio kaj Francio Okcidentan.
- Usono inventintas la atombombon. Ludprovas la novan armilon kontraŭ Japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki. Fino de la Dua Mondmilito. Eko de la Fridmilito.
- Belgio ekas kiel centro de Eŭropa kunlaborado.
- 15-a de aŭgusto : Suda Koreio sendependiĝas de Japanio.
- 17-a de aŭgusto : Indonezio sendependiĝas de Nederlando. Prezidentiĝas Suharto. Konstitucio.
- 2-a de septembro : Vjetnamo sendependiĝas de Francio.
- 24-a de oktobro : Unuiĝintaj Nacioj fondatas far Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egipto, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgio, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Rusio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrajno, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko fondatas far Tito.
- Londona Konferenco adoptis la konstitucion de Unesko.
- Kreita Volduo.
Naskiĝoj
- 6-a de februaro : Jamajko : Bob MARLEY
- 31-a de majo : Germanio : Rainer Werner FASSBINDER
- 9-a de julio : Dean R. KOONTZ
- 27-a de aŭgusto : Marianne SÄGEBRECHT
Mortoj
- Hendrik BULTHUIS
- Josef ŠUSTA
- Jan RAMBOUSEK
- 23-a de februaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- marto: Anne FRANK, la preciza dato ne estas konata.
- 12-a de aprilo : Franklin D. ROOSEVELT
- 22-a de aprilo : Käthe KOLLWITZ
- 28-a de aprilo : Benito MUSSOLINI
- 30-a de aprilo : Adolf HITLER kaj Eva BRAUN
- 27-a de junio : Emil HÁCHA
- 26-a de septembro : BARTÓK Béla
- 13-a de oktobro : Milton HERSHEY
----
1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1945年
ko:1945년
simple:1945
th:พ.ศ. 2488
Ciganoj
Geografio > Etnografio > Ciganoj
----
Ciganoj estas komuna nomo por tri etnoj kun komuna heredaĵo: romaoj, sintioj kaj kaleoj. La ciganoj venis origine el Hindio. Tradicie ili estis nomadoj, sed nuntempe ili jam fiksloĝas, precipe en Eŭropo kaj Ameriko.
Eŭropanoj en la mezepoko opiniis, ke ciganoj venis el Egiptio (la greka nomo tsiganos, la angla gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo), sed la lingvistika analizo pruvis, ke ilian prapatrujon necesas serĉi en Hindio, probable apud la rivero Induso aŭ Sindh. Ilia nomada vivmaniero kaŭzis problemojn en eŭropaj landoj kaj vekis grandan malamon kontraŭ ili, sekve ankaŭ persekutadon kaj pogromojn. La esprimo "cigano" estas de ili mem ofte konsiderata kiel ofenda insulto kaj rifuzata. Tamen en la monda kulturo ekzistas multaj gravaj literaturaj kaj historiaj verkoj uzantaj la terminon "cigano", tial la vorton ne eblas forigi.
Ciganoj parolis dialektojn de cigana lingvo, sed, dum la malnomadiĝo, plurlande pasis al cigana ĵargono aŭ parolis nur la landan lingvon.
La ciganoj en la orienta Eŭropo nomas sin roma (romaoj), en la ĝermanaj landoj sintí (sintioj) kaj en hispanlingvaj landoj kalé (kaleoj).
Malgraŭ la ĝenerala malamo kaj persekutado, la ciganoj konservis sian identecon, lingvon kaj originalecon, kio aliflanke vekis ankaŭ admiron aŭ almenaŭ atenton de gravaj artistoj. Sed ili havas ankaŭ propran kulturon (cigana muziko estas la fonto de flamenko). Ili estas muzikemaj kaj amas fabelojn.
La naziismo provis ekstermi ciganojn. Multaj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj ciganoj mortis en naziaj ekstermejoj. La nazian ekstermon ciganoj titolis Porajmos.
En Brazilo, estas du ciganaj "gentoj", la unuaj estas kaleoj kiuj venis el Portugalio kaj Hispanio en fruaj eraoj kaj vivas laŭ tradiciaj nomadaj moroj, ili almozpetas, faras cirkaj prezentaĵoj, leĝas la bon-hazardon. Ili estas tre malriĉaj kaj vivas en tre malbonaj kondicioj. Fizike ili estas nigr-haŭtaj. La dua estas la romaoj kiuj venis el orienta eŭropo en 20-a jarcento post Dua Mondmilito. Ili, ĝenerale, vivas en grandaj urboj, kiel Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo kaj tendaras nur pro cerimoniaj kaj festaj aferoj. Ili estas blank-haŭtaj kaj ĝenerale vivas kiel komercistoj. Brazilaj romaoj neis al kaleoj nomon "ciganon" kaj ne rekonas al ili apartenon al sia komunumo.
En 1998 ciganaj naciistoj kongresis en Prago, kie ili kreis senteritorian civiton Ciganio.
Ankaŭ la termino bohemiano pri artisto malŝatanta sociajn konvenciojn
estas inspirita de vivmaniero de ciganoj, kiuj venis al Francio el Bohemio.
Trafan priskribon de ciganoj donas Marjorie BOULTON en sia lernolibro
"Faktoj kaj fantazioj"
Ciganaj muziko-ĝenroj
- Flamenko
- Ciganaj fanfaroj de Serbio, Makedonio, kaj Bulgario
ciganoj en aligentaj kulturoj
Ni menciu almenaŭ kelkajn verkojn, en kiuj rolas ciganoj:
Literaturo
- M. de Cervantes: "Ciganinjo"
- Nikolaus LENAU: poemo "Die drei Zigeuner"
- Karel Hynek MÁCHA: "Ciganoj"
- Victor HUGO: Notre Dame de Paris
- J. Vrchlický: "La violono de cigano"
- Federico GARCÍA LORCA: "Ciganaj romancoj"
Muziko
- J. Strauss: "Cigana barono"
- Georges BIZET kaj Prosper MÉRIMÉE: Carmen
- F. Lehár: "Cigana amo"
- E. Kalmán: "Cigana muzikestro"
- A. Dvořák: "Ciganaj melodioj"
- B. M. Ravel: "Cigano"
Filmo
- Fanfano Tulipo
Scienco
- August Fraser: The Gypsies ("Ciganoj"), Oxford/Cambridge 1995
----
Eksteraj ligoj:
- [http://www.geocities.com/Paris/5121/patrin.htm pri romaa historio kaj kulturo (angle, france kaj germane)]
- [http://www.osi.hu/rpp/holocaust.html (angle) pri ekstermado far la nazia reĝimo]
Samseksemo
Samseksemo (ankaŭ samseksamo, homoseksualeco, aŭ gejeco) estas seksa prefero kiu konsistas en ama aŭ amora deziro por anoj de la sama sekso. Samseksemulinoj ankaŭ nomiĝas lesboj; la termino gejo rilatas al gesamseksemuloj, kvankam plejparte uzata por viroj (de kio la esprimo "gejoj kaj lesboj").
La termino samseksemo ankaŭ uziĝas por rilati al seksumaj rilatoj, anstataŭ allogiĝo, inter homoj de la sama sekso.
Homoj kies seksumaj deziroj kaj aktivecoj forte direktiĝas al samseksuloj estas minoritato de la popolo, diverse estimata inter 2 kaj 10 procentoj. La Kinsey-raporto konstatis ke 37 procentoj de usonaj viroj almenaŭ unufoje atingis ian orgasmon per kontakto kun alia viro, kvankam oni jam disputis ĉi tiun numeron kiel tre troigitan.
Kelkaj homoj kiuj estas ĝenerale aliseksemaj povas havi mildan aŭ fojan intereson pri anoj de la sama sekso. Inverse, multaj homoj kiuj identigas sin samseksemuloj, aŭ kiuj preferas samseksemajn aktivecojn aŭ rilatojn, implikis sin en aliseksemaj aktivecoj aŭ eĉ longdaŭrajn aliseksemajn rilatojn. Tia "aliseksema" sinteno de homoj kiuj alie vivus samseksame ofte estas parto de la stato "(r)esti en la Ŝranko", t.e. kaŝi sian samseksamon, kaj verŝajne malplioftiĝas dum akceptado de samseksemo pliiĝas.
Seksuma aktiveco kun homo de la sama sekso, en si mem, ne necese konsideriĝas samseksemo, sed ja konsideriĝas samseksema aktiveco. Ne ĉiuj kiuj allogiĝas aŭ seksume rilatas al homoj de la sama sekso identigas sin samseksemuloj aŭ eĉ ambaŭseksemuloj. Kelkaj ofte amoras kun samseksuloj sed tamen vidas sin kiel aliseksemaj. Gravas do distingi inter samseksemaj agoj, samseksema allogiĝemo, kaj samseksema identeco, kiuj ne ĉiam kunokazas.
Estas pluraj klasoj de homoj kiuj samsekseme agas pro kialoj aliaj ol deziro. Unu ekzemplo estas virprostituitoj, kiuj ofte estas junaj aliseksamaj viroj kiuj gajnas monon per prostituado kun viroj. Pluraj virprostituitoj verŝajne estas samseksemuloj mem, sed grava kvanto ne estas.
Kelkaj studoj, rimarkinde Sexual Behavior in the Human Male (1948) kaj Sexual Behavior in the Human Female (1953), konstatas ke kiam oni petas ke homoj metu sin en kontinuo inter komplete aliseksema ĝis komplete samseksema, kaj kiam la agoj kune kun la respondoj estas analizitaj, la majoritato de homoj ŝajnas esti almenaŭ iom ambaŭseksamaj. La plejparto de homoj havas ian allogiĝon al ambaŭ seksoj, kvankam kutime unu sekso estas preferata. Kinsey kaj liaj studentoj do konsideras nur minoritaton (5-10%) plene aliseksemaj aŭ samseksemaj. Konverse, nur eĉ pli malgranda minoritato konsideriĝas "plene" ambaŭseksaj. Postaj studoj sugestis ke la studoj de Kinsey troigas la okazadon de ambaŭseksemo en la vasta popolo, sed lia ideo de seksorientiĝa kontinuo ankoraŭ ĝuas vastan akcepton.
Kelkaj spertuloj en kvira teorio, kaj plej fame la franca filozofo Michel FOUCAULT (kvankam kelkaj argumentis ke postaj spertuloj distordiĝis liajn opinojn ĉitiutemajn) atakis la ideon ke seksidentiĝoj kiel "samseksemo," "aliseksemo" aŭ "ambaŭseksemo" iel ajn ekzistas objektive, vidante ilin anstataŭe kiel sociaj konstruoj. Ofta argumento estas ke samseksemo antaŭ la moderna periodo malsamis al moderna samseksemo (aĝ-, seks- aŭ klas-strukturita anstataŭ egaleca). Kritikistoj argumentas ke, kvankam samseksemo en diversaj periodoj malsame esprimiĝis, la baza fenomeno ĉiam ekzistis kaj ne estas lastatempa invento de nia socio.
Pluraj moralistoj kaj religiaj grupoj konsideras samseksemon peko. Vidu Religio kaj samseksemo por diskuto de kiel samseksemo vidiĝas en judismo, kristanismo, islamo, hinduismo, budhismo, kaj novpaganismo.
Pli ĝenerale, multaj masklistoj kontraŭas samseksamon.
Tial konsideriĝis samseksemo en pluraj kulturoj krimo, kvankam konsenta ago.
La Wolfenden-raporto en la Unuiĝinta Reĝlando estis turnpunkto en la laŭleĝigo de samseksemo en Okcidentaj landoj. Pluraj Okcidentaj landoj nun laŭleĝigis samseksemon kaj samseksemaj agoj, kvankam pluraj Usonaj ŝtatoj ankoraŭ ne ĝin faris.
Ĉi tiu emo en Okcidentaj landoj ne ĝenerale sekviĝis en aliaj mondopartoj. Ekstreme, samseksemo daŭras mortpunebla en Afganio, Maŭritanio, Irano, Niĝerio, Pakistano, Saŭda Arabio, Sudano, Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj, kaj Jemeno. Pli malaltaj punoj de vivo en malliberejo troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Gujano, Hindio, Maldivoj, Nepalo, Singapuro, kaj Ugando.
Samseksemuloj estis unu el la grupoj mortigitaj en la Nazia Holokaŭsto, kvankam ne estis koncentrita klopodo forigi ĉiujn samseksemulojn kiel Judojn aŭ Ciganojn. Tamen, Nazia Germanio faris multajn leĝojn kontraŭ samseksemaj rilatoj, kaj homoj kaptitaj enage ofte forsendiĝis al morto en la koncentrejoj aŭ, pli precize, ekstermejoj. Samseksemulojn en la koncentrejoj ofte celis specialaj mistrakto, turmento, torturo, kaj murdo fare de gardistoj kaj eĉ aliaj malliberuloj. En la koncentrejoj oni devigis ke virsamseksemuloj portu rozajn triangulojn. Ĉi tiu simbolo poste fariĝis simbolon de geja fiereco kaj identeco.
Kelkaj religiaj movadoj kredas ke ili povas "kuraci" samsekseman orientiĝon per "ripara terapio." Tamen, la vasta psikologia komunumo kondamnas ĉi tiun praktikon kiel neefikecan, nenecesan, kaj ofte kruelan.
Oni komune kredas ke samseksemaj rilatoj oftis en Helenio. Tamen, K.J. Dover konstatas ke tiaj rilatoj ne anstatauigis geedziĝon, sed okazis antaŭ kaj flanke de ĝi. Plenaĝa viro neniam havis plenaĝan viramanton, sed estus la erastes (amanto) al juna eromenos (amato). En tiu rilato oni konsiderus maltaŭga ke la eromenos sentu deziron, ĉar tio estus malvireca. Pelata de deziro kaj admiro, la erastes dediĉus sin al la edukado de la eromenos. (Citaĵo: Greek Homosexuality, K.J. Dover, 1979, Gerald Duckworth & Co. Ltd, Londono.)
Parte pro sia historio de komuna oprimo, samseksemuloj en Okcidento havas aliron al komuna kulturo, kvankam kompreneble ne ĉiuj samseksemuloj partoprenas en ĝi.
- LSG - Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj: http://www.forumo.hpg.ig.com.br/indeks.htm
- Grupo por Esperantlingvaj Gejinoj: http://groups.yahoo.com/group/gejinoj/
Famaj Samseksemuloj
Reĝoj kaj Imperiestroj
- Aleksandro la Granda
- Akhenaton
- Hadriano
- Julio Cezaro
- Egalabalo
- Trajano
- reĝo Sebastiano el Portugalio
- Ferdinando la 1-a el Bulgario
- Filipo la 2-a el Francio
- Rikardo la 1-a de Anglio (Rikardo Leonkora)
- Eduardo la 2-a de Anglio
- Jakobo (James) la 1-a de Anglio kaj la 6-a de Skotio
Muzikistoj kaj Komponistoj
- Leonard Bernstein
- Boy George
- George Frideric Handel
- Freddy Mercury
- Cole Porter
- Michael Stipe
- George Michael
- Elton John
- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovski
Verkistoj
- Hans Christian ANDERSEN
- Reinaldo ARENAS
- William S. Burroughs
- Lord Byron
- Truman CAPOTE
- Edward CARPENTER
- Federico GARCÍA LORCA
- Jean GENET
- André GIDE
- Franz KAFKA
- Thomas MANN
- Christopher MARLOWE
- Fernando PESSOA
- Frederic PUJULÀ I VALLÈS
- Arthur RIMBAUD
- William SHAKESPEARE
- William Somerset MAUGHAM
- Vergilio
- Paul VERLAINE
- Walt WHITMAN
- Oscar WILDE
- Tennessee WILLIAMS
Pentristoj
- Leonardo da Vinci
- Mikelanĝelo
- Francis Bacon
- Jasper Johns
- Robert Rauschenberg
- Andy Warhol
Filozofoj
- Platono
- Aristotelo
- Francis BACON
- Ludwig WITTGENSTEIN
- Immanuel KANT
- Friedrich Wilhelm NIETZSCHE
- Michel FOUCAULT
Politikistoj
- Pim Fortuyn
Reĝisoroj
- Pedro ALMODÓVAR
- Jean COCTEAU
- Rainer Werner FASSBINDER
- Pier Paolo Pasolini
- Nicholas Ray
- Orson WELLES
Aktoroj
- Marlon BRANDO
- Montgomery Clift
- Laurence Olivier
- Antonio Pantojas
- Jean Marais
- Robert Reed
- Rupert Everett
- Tony CURTIS
- James DEAN
- River PHOENIX
Aliaj
- Giacomo Casanova
- Antoni GRABOWSKI
- Godfrey Harold Hardy (matematikisto)
- Rudolf NUREYEV (klasika baletdancisto)
- Alan TURING (matematikisto)
Kategorio:Sekso
ja:同性愛
RusioGeografio > Azio > Rusio < Eŭropo
----
Eŭropo
Eŭropo
Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo.
Respublikoj: Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio
Aŭtonoma provinco: Hebrea Aŭtonomio
Aŭtonomaj distriktoj: Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija.
Regionoj: Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola.
Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa.
Urboj:
Urboj de Rusio
Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1).
----
Geografiaj Regionoj: Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio
----
Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio)
Azio
Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8%
Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso),
% urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69
virinoj) (2000, takso)
Ĉefurbo: Moskvo
Etnoj de Rusio
Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo,
islamo, aliaj
Lingvo:
la rusa, aliaj (la
tatara,
finna,
ĉuvaŝa,
baŝkira,
mordva,
ĉeĉena,
ĥakasa,
udmurta,
maria,
oseta,
kabarda,
komia,
burjata,
karaĉaja-balkara,
ĉeĉena,
inguŝa,
jida,
tuva,
adigea,
samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)
Registaro
Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
Ekonomio
Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999)
Valuto: 1 rublo (R)
Historio
Prahistorio
1 p.K.
En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento.
En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj.
Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.
1000
En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ
nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo
Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis
Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis
restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo
en 1480.
1500
En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.
1600
1700
Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis
Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En
1721 li fondis la rusan imperion.
1800
Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ,
Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.
1900
En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon.
En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post
mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis
registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la
bazangulo.
Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj
regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante
milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon
industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron.
En 1939, Sovetunio kaj
Germanio interkonsentis dividi Pollandon
kaj venkis tiun en aŭgusto.
La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944).
Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn.
La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de
1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la
mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo.
Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro
por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969).
Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj
bezonis reformon.
Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN
Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en
1988 retiris la armeon el Afganio.
Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La
Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj
de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis.
La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.
Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la .
Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis.
En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon.
Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.
2000
En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004.
En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.
Esperanto-movado
Vidu: Historio de Esperanto en Rusio
Vidu ankaŭ
- Listo de famaj rusoj
Eksteraj ligoj
[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio]
als:Russland
ja:ロシア
ko:러시아
ms:Russia
roa-rup:Rusii
simple:Russia
th:สหพันธรัฐรัสเซีย
zh-min-nan:Lō·-se-a
GasoLa gaso estas fizika stato de la substanco. Depende de la temperaturo, premo, ili povas transformiĝi al likva, solida stato.
vidu ankaŭ
- Nobla gaso
- Natura gaso
- tergaso
- marĉa gaso
- biogaso
- Ideala gaso
- karbomineja gaso
- entropio
ja:気体
ko:기체
ms:Gas
simple:Gas
th:แก๊ส
Holokaŭsto"La holokaŭsto" estas la nomo, kiun oni en la angla lingvo kutime donas al la amas-murdo de milionoj da homoj farita de la Germana registaro en sia koncentreiaj kampoj antaŭ kaj dum la dua mond-milito. (Vidu malsupre pri ŝoaho.)
La kaŭzo de la holokaŭsto estis ĉefe la ideologio de la nazia registaro de Germanio, laŭ kiu kelkaj grupoj de homoj, kiel la Judoj, la Ciganoj, la samseksemuloj au la handikapitoj devis esti komplete forviŝitaj de la mondo por la bono de Germanio. En la koncentrejoj mortis ne nur ili, sed ankaŭ aliaj malliberuloj, kiuj venis plejparte de la slavaj landoj.
La naziaj koncentrejoj troviĝis ĉefe en Germanio kaj Pollando, kaj la plej konataj el ili estis Auschwitz, Dachau kaj Treblinka.
- Nombro de mortintoj
La kvanto da homoj, kiuj mortis en ili, verŝajne estas 15-20 milionoj.
Jen estas taksoj pri la kvanto da homoj murditaj en la koncentrejoj:
5-6 milionoj da judoj (inkluzive de 3 milionoj da polaj judoj);
300.000-800.000 ciganoj;
200.000-300.000 handikapitoj;
10.000-25.000 samseksemuloj;
2.000 atestantoj de Jehovo;
2.5-3.5 milionoj da ne-judaj poloj;
3.5-6 milionoj da aliaj slavaj civiluloj;
2.5-4 milionoj da rusaj milit-kaptitoj;
1-1.5 milionoj da politikaj disidentoj (inkluzive de esperantistoj);
La plejmulto de la viktimoj de la Holokaŭsto mortis pro malsato au manko de energio, ĉar en la koncentrejoj la kaptitoj estis devigataj laboregi en teruraj kondiĉoj. Multaj homoj, ĉefe infanoj kaj maljunuloj, kiuj ne povis labori, estis mortigitaj rekte per venenaj gasoj.
- La judoj
La juda popolo estis verŝajne la plej granda suferanto en la holokaŭsto, ĉar mortis pli-malpli 6 milionoj da ili el tuta popolacio de nur 11-12 milionoj en la tuta Europo. Ilia amas-murdo estis origine kaŭzita ankaŭ de jarcentoj de antisemitismo tra la tuta Europo, kaj en kelkaj orient-europaj landoj la nazioj trovis lokanojn, kiuj pretis kunlabori en la ĉasado de judoj (dum aliaj lokanoj kelk-foje helpis ilin kaŝiĝi). Nuntempe restas tre malmulte da judoj en Orient-Europo, ĉar tiuj, kiuj sukcesis eskapi au travivi kutime ne revenis al siaj landoj post la milito. Kelkaj el la judoj fuĝis al Palestino dum aŭ post la milito kaj kontribuis al la kreado de la juda ŝtato de Israelo, kiu verŝajne ne ekzistus sen la holokaŭsto.
- Post la Holokaŭsto
La holokaŭsto estas konsiderata nuntempe unu el la plej teruraj kazoj de intenca genocido en la historio de la homaro, kaj ĝi multe ŝokis la koncion de la Europanoj. La germana registaro kaj ĝia popolo ege pardonpetis pri la okazaĵo en la jaroj post la dua mond-milito, kaj ankaŭ pagis riparaciojn al multaj el la travivintoj.
Nuntempe ekzistas ankoraŭ kelkaj historiistoj, ekzemple la Brito David IRVING, kiuj provas nei la okazon de la nazia genocido, sed ĉi tiuj tiel nomataj "negaciistoj" neniam povis kaŝi la historiajn faktojn. Tio, kio movas ĉi tiujn historiistojn, estas ofte antisemitismo au simpatio por naziismo.
Kelkaj homoj uzas la vorton "shoa" (ŝoaho), kiu en la hebrea signifas "katastrofo", por anstataŭigi la vorton "holokaŭsto".
Ekzistas multaj libroj verkitaj de travivintoj de la Holokaŭsto, inkluzive de la verkaĵoj de la italo Primo LEVI.
deportado el Hungario
La unuaj deportadoj de hungaraj judoj okazis en 1941, post ekatako kontraŭ Sovetunio. Tiamla registaro transportis la judojn – kiuj ne havis ŝtatanecon - al teritorio okupita de Germanio. Tie la nazioj murdis ilin. (Tio okazis en Kaenjec-Podolsk, kie mortis 23.000 judoj)
La amasa deportado de la hungaraj judoj komenciĝis printempe, frusomere de 1944, post okupo de Hungario (19-a de marto). Inter la 15-a de majo akj 9-a de julio, la nazioj - per fervora helpo de la hungaraj oficistoj – ĉ. 437.000 judojn al Aŭŝvico. La deportadon ĉesigis la gubernietsro de Hungario, HORTHY Miklós je forta premo, minaco de la eksterlando. En tiu deportado suferis unuavice la provincaj judoj, la ĉefurba judoj saviĝis.
La unuaj vagonoj forlasis Hungarion la 28-an de aprilo, la amasa deportado okazis ekde la 15-a de majo.
Post la nazia puĉo de SZÁLASI Ferenc (15-a de oktobro 1944), denove komenciĝis la perforta persekuto de la judoj. La judoj devis eĉ laborservi dum la milito kaj dum la piedmarŝoj multaj mortis.
datoj de cigana holokaŭsto
- 1926, Bavario: Leĝo kontraŭ "ciganoj, vagabondoj kaj laborevitantoj"
- 1936: kolekto de ciganoj antaŭ la Berlina Olimpio al cigana kampadejo
- ĝis 1941 forpelo poste neniigo
- 1941: neniigo en Treblinka, Sovetunio
- 1942: Lodz: neniigo en gasa ŝarĝautoj
- 1942-44: neniigo en Aŭŝvico (23.000 ciganoj el 15 landoj)
- 1944.08.02.: mortis 2.897 ciganoj en Auŝvico
Komparu kun:
Monumento por la murditaj judoj de Eŭropo
ja:ホロコースト
ko:유대인 대학살
simple:Holocaust
NaziismoNaziismo aŭ nacisocialismo estas ideologio, kiu karakterizis la pensojn kaj agadojn de la potenculoj en Germanio en la jaroj 1933-1945. La partio de la germana naziismo nomiĝis Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei (NSDAP, Nacisocialisma Germana Laborista partio).
La vorto Nacisocialismo (do nacia socialismo) en Federacia Respubliko Germanio estis preferita. Ja en la germana "Nationalsozialismus" sugestas proksimon al socialismo. Tiu lingvouzo daŭras en la (ekde 1990) unuigita Germanio. En GDR oni ĝenerale parolis pri "faŝismo" aŭ "hitler-faŝismo"; la vorto nacisocialismo estis citita kiel mempriskibo de la nazioj, ĉar la Demokratia Respubliko priskribis sin socialisma. Ĝenerale la marksismo ne distingis inter faŝismo kaj naziismo, kvankam ekzistas bonaj kialoj por tia distingo.
Ĉefaj trajtoj de la naziismo
Hans FRANK diris en la Nürnberg-a proceso: "ekzistas tiom da naziismoj, kiom da nazioj", sed oni povas skizi kelkajn ĉefajn trajtojn :
- rasismo, precipe antisemitismo, kiu kulminis en la holokaŭsto kaj "plimultigo" de la reganta raso en la vivospaco
- antislavismo kaj glorado de la "arjaj kaj germanaj rasoj" (komp. rasteorio)
- eŭtanazio kaj eŭgenetiko, "rashigenio"
- kontraŭmarksismo/kontraŭkomunismo/kontraŭbolŝevismo
- totalismo: ĉio regata de ŝtato, rifuzo de demokratio, unupartiismo. Neekzisto de konkuraj sindikatoj kaj liberaj komunikiloj
- gvidista principo/kredo je gvidisto (respondeco "suben", aŭtoritato "supren")
- forta emfazo de la "popola" elemento
- socidarvinismo
- defendo de "sango kaj tero"
- "politiko de vivospaco", "vivospaco en oriento"
- militismo
- parenceco al faŝismo
La ĝeneralaj principoj de naziismo estis la kontraŭkomunismo, la antisemitismo kaj la rifuzo de demokratio.
La antisemitismo montris diversajn direktojn. Tie la judoj iĝis tute propekaj kaproj, kiuj kulpis pri amasa senlaboreco, urbanizado, migrado de la provinca loĝantaro al la urboj ktp. Ili estis la kaŝhomoj de marksismo kaj kapitalismo kaj ili estis markitaj kiel "demoralizantoj" kaj "apartenantaj al subvalora raso".
La nocio raso estis la centra nocio de la naziisma ideologio. Tio postulis la pluvivon de arja raso super la aliaj, kiam la "arjoj" estis identigitaj false kun la hindoĝermanoj. Ili estis endanĝerigitaj laŭ la naziistoj per miksado kun aliaj "rasoj". La sola grava afero estis la "puro de la sango", tial ili mezuris homojn, malpermesis nedeziritajn geedziĝojn kaj celis la arjigon de la Tria Regno. Ankaŭ tion servis la steriligo (aŭ eĉ la murdo) de la mensaj handikapuloj por malhelpi la transdonon de la malsana heradaĵo kaj la murdo de judoj, ciganoj, slavoj.
Enpotencigo de la naziismo
(vidu ankaŭ Historio de Germanio)
En la jaro 1932 la naziisma partio NSDAP atingis 37,4 (la 31-an de julio) kaj 33,1 procentojn (la 6-an de novembro) de la voĉoj kaj fariĝis plej forta partio. Komence de 1933 Adolf HITLER iĝis regna kanceliero en koalicia registaro. Kvankam kiel la tagon de la enpotenciĝo la nazioj propagandis la (30-an de januaro 1933) , tiam okazis normala ŝanĝo de registaro. Poste ili ne organizis, sed eluzis la incendion en la parlamentejo (Reichstag) kaj kulpigis la komunistojn (KPD). Tio ebligis al la regna prezidento Hindenburg laŭ artikolo 48 de la konstitucio la bazajn rajtojn malvalidigi. Tiel povis la nazioj malebligi la agadon de la politika opozicio. La nazioj akiris la tutan potencon nur post la plenpoviga leĝo, por kiu ili bezonis du-trionan plimulton, kiun ili atingis post malpermeso de KPD kaj per pakto kun la Centro. Krom tio ili kalkulis kun la voĉoj de forestantoj, plejofte en koncentrejoj aŭ malhelpataj fare de SS/SA. Per tiu leĝo la registaro ekhavis la leĝdonan potencon, do la regna parlamento, nuligante la diferencon inter ekzekutivo kaj leĝdona povo, igis sin mem superflua.
Principoj kaj pluevoluo
La fundamentaj elementoj de la nazi-ideologio estis ellaboritaj de Adolf Hitler en lia libro Mein Kampf (Mia batalo). La libro estis modelo por ĉiu plia skribo de la naziismo. Alia grava ideologo estis Alfred ROSENBERG, kies ideoj populariĝis per lia libro "Mythos des zwanzigsten Jahrhunderts" (Mito de la 20-a jarcento). La du libroj estis masonitaj en la fundamentan ŝtonon de la Nurenberg-a kongresejo, por konservi la bazprincipojn de naziismo por la estonto. Sed la naziaj gvidantoj – precipe Josef GOEBBELS – taksis la libron de Rosenberg ne serioza.
La naziismo ofte montris religiajn trajtojn (kiel videblas en la filmo de Leni RIEFENSTAHL "Triumph des Willens" (Triumfo de la Volo), sed la rilato al la religio estas duflanka. Unuflanke ili volis la germanan kristanecon enkonstrui en la ideologion, aliflanke ekzistis antikristanaj elementoj kaj turniĝo al la hindiaj skriboj (Rosenberg). La rilaton, konduton de religioj kaj ties reprezentantoj al nazireĝimo necesas diference taksi (vidu Religio dum la naziismo).
Naziismo kaj Esperanto
Naziismo rigardis Esperanton lingvo de la judoj; tial ĝi estis persekutata, post kiam Hitler prenis la povon. La germana Esperanta asocio provis pluvivi dank' al la ekskludo de siaj judaj membroj, kiam Herbert WOHLFAHRT (tiam 22-jara), kreis Novan Germanan Esperanto-Movadon kaj jam en 1933 la Germana sekcio eliris la Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistoj. Sed tiu honta koncedo savis nenion: jam en 1934 (nur tri monatoj poste) oni malpermesis la agadon por Esperanto en Germanio.
Vere, nur la juna naiveco de Wohlfahrt povas kredi ke Naziismo permesis la ekzistadon de Esperanto. Pamfletoj citante Hitleron estis disdonita tra la Germanio dirante:
:Atentu Esperantistoj!
:Sur (la bazo de) tiu ĉi unua kaj plej granda mensogo, kiel nepra konsekvenco konstruiĝas ĉiam pli da mensogoj. Al ili apartenas ankaŭ la mensogo pri la lingvo de la judo. Por li ĝi ne estas ilo por esprimi siajn pensojn, sed por ilin kaŝi. Parolante france li pensas jude, li tornas germanajn versojn nur por libere envivigi la karakteron de sia etno.
:Ankoraŭ ne fariĝinte mastro super la aliaj popoloj, la judo vole-nevole devas paroli iliajn lingvojn, sed tuj kiam ili estus liaj servutuloj, ili ĉiuj devus lerni universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu ĉi rimedo la judaro povus pli facile regi ilin.
:El
:Adolf Hitler: Mein Kampf (Mia batalo)
:Unua volumo, ĉapitro 11 "Popolo kaj raso"
Ligoj
- [http://www.ns-archiv.de Dokumentoj pri naziismo]
- [http://www.documentarchiv.de/wr/1920/nsdap-programm.html Programo de NSDAP]
- [http://www.homaranismo.info/LeksikonoH.htm Difinoj de faŝismo kaj naziismo en Homaranisma Leksikoneto]
vidu ankaŭ: Pioniroj de la nazia ideologio, Eduko dum la naziismo, svastiko, GOTTFRIED Feder
Kategorio:Politiko
ja:ナチズム
simple:Nazism
27-a de januaroHistorio > Tagoj > la 27-a de januaro
----
La 27-a de januaro estas la 27-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 338 tagoj restas (339 en superjaroj).
Je la 27-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1945: Auschwitz-a koncentrejo liberiĝas
Naskiĝoj
- 1756 : Wolfgang Amadeus MOZART, Aŭstrio: aŭstra komponisto
- 1832 : Lewis CARROLL
- 1964 : Bridget FONDA
Mortoj
- 1901 : Giuseppe VERDI, itala komponisto.
- 1912 : BAGGI de ARAUJO
- 1983 : Louis de FUNÈS
- 1986 : Lilli PALMER
Specialaj tagoj kaj festoj
-
La 27-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 | | |