:: wikimiki.org ::
| Aviceno |
AvicenoFilozofio > Aviceno
----
Filozofio
Aviceno (979/980-1037) (arabe:ابو علي حسين بن عبدالله بن حسن بن علي بن سينا , Abu 'Ali Husain ibn 'Abd Allah ibn Hasan ibn 'Ali ibn Sina, latine Avicenna) estis persa filozofo kaj falsafisto el Samarkando. Li estas la plej fama kaj influa islama filozofo en la Okcidento, sed normale li ne estas estimata en la Oriento.
Krome li estis unu el la plej famaj kuracistoj de sia tempo.
Fido kaj racio: Malsimile al sia instruisto al-Farabi aŭ al al-Kindi, Aviceno ne rigardis islamon kiel filozofion por la multaj. Anstataŭe li rekonis, ke la veroj de racio kaj la veroj de la fido ne estas veroj de la sama speco. Mohameto ne estis populariganto de filozofiaj veroj, ĉar li posedis verojn, kiuj estas preter racio. Du jarcentojn poste Tomaso de Akvino diros ĉi tion en la Okcidento.
Sufiismo, mistika speco de islamo, kiu interesis Avicenon, estas simila: per sufiismo, Aviceno vidis, ke mistikismo donis sperton de Dio, kiu estas neatingebla per racio kaj logiko.
Tial Aviceno vidis, ke la vojo de la filozofo, de la profeto kaj de la mistikulo ne estis vojoj altaj kaj malaltaj al la identa vero, sed vojoj diversaj al veroj diversaj.
Aviceno influis la penson de la Okcidento per ibn-Rushd kaj Tomaso de Akvino.
Kvankam li ne estis kristano, vitralo en la katedralo de Milano bildigas lin.
Kategorio:Filozofoj
Kategorio:Islamo
als:Ibn Sina
ja:イブン=スィーナー
ms:Abu Ali Al-Hussain Ibn Abdallah Ibn Sina
FilozofioFilozofio estas la kritika studado de la plej fundamentaj demandoj, kiujn homoj povas demandi. Ĝi okupiĝas pri ekzisto, moralo, scio, vero, Dio, beleco, logiko kaj similaj temoj.
La vorto filozofio venas de la greka vorto φιλοσοφoς [filosofos] kiu signifas amiko de la saĝo.
Ofte estas la vorto filozofio misuzata anstataŭ koncepto: filozofio de urbanizado, filozofio de lerneja edukado ktp.
Filozofiaj demandoj
Oni povas plej bone difini la filozofion per la demandoj, kiujn ĝi provas respondi. Fakte, "Kio estas filozofio?" mem estas filozofia demando. Aliaj tipe filozofiaj demandoj estas jenaj:
- Kio estas vero? Kial aŭ kiel ni fiksas ke iu frazo estas vera aŭ malvera, kaj kiel ni rezonas?
- Ĉu scio eblas? Kiel ni scias kion ni scias?
- Ĉu estas iu diferenco inter morale ĝustaj kaj malĝustaj agoj? Se jes, kia estas la diferenco? Ĉu moralo estas absoluta aŭ relativa? Kiel mi vivu?
- Kion signifas esti bela? Kiel belaj aferoj diferencas de ĉiutagaj aferoj? Kio estas arto?
- Ĉu ekzistas unu Dio, pluraj dioj, aŭ neniu? Ĉu ni havas animon, kiu pludaŭras post nia morto?
- Kiel vivi ?
Fakoj:
Estas diversaj fakoj en la filozofio, kiuj koncentriĝas je diversaj specoj de demandoj. Tamen la diversaj fakoj ankaŭ multe interrilatas. Jen la plej gravaj filozofiaj fakoj:
:Estetiko - Etiko - Filozofio de lingvo - Filozofio de matematiko - Filozofio de scienco - Historio de filozofio - Logiko - Metafiziko - Moralo - Ontologio - Natura filozofio - Politiko - Teologio
Filzofiaj tradicioj
En diversaj kulturoj la homoj komencis filozofii pri diversaj temoj, kaj el tiu naskiĝis diversaj filozofiaj tradicioj. Oni ĉefe povas distingi la Okcidentan filozofion disde la Orienta filozofio. Tiuj du tradicioj ankoraŭ restas apartaj, kvankam en la nuntempo ili iomete influas unu la alian.
Okcidenta filozofio
La Okcidenta filozofio komenciĝis per la Greka filozofio.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento oni povas distingi inter la analitika filozofio (ĉefe praktikata en Usono kaj Britio, kvankam ĝi komenciĝis per la verkoj de la germano Gottlob FREGE kaj la aŭstro Ludwig WITTGENSTEIN) kaj la kontinenta filozofio (ĉefe praktikata en la kontinenta Eŭropo, do en Eŭropo sen Britio).
Orienta filozofio
En la Orienta filozofio gravas la ĉina filozofio kaj la hinda filozofio.
Religiaj filozofiaj tradicioj
Por ĉiu granda religio ekzistas filozofia tradicio kiu provas defendi tiun religion.
Vidu ankaŭ:
- Budhisma filozofio
- Islama filozofio
- Juda filozofio
- Kristana filozofio
Gravaj filozofiaj terminoj
En la filozofio gravas precizigi siajn argumentojn, kaj pro tio multe gravas kiujn terminojn oni uzas. Kelkaj terminoj devenas de la ĉiutaga lingvouzo, sed estas kelkfoje uzataj ene de la filozofio kun iom alia signifo, aŭ simple kun pliprecizigita signifo. Aliaj terminoj estis aparte kreitaj de filozofoj por la filozofia lingvouzo.
Jen la plej gravaj terminoj uzataj en la filozofio:
:Apriore - Devo - Dialektiko - Dio - Eklektikismo - Etiko - Fenomeno - Formalismo - Idealo - Ideo - Hipotezo - Juĝo - Koncepto - Libero - Materio - Noumeno - Penso - Persono - Racio - Realo - Scio - Sistemo - Senso - Substanco - Teorio - Tezo - Valoro - Volo - Vero
Gravaj filozofoj
:al-Kindi - Tomaso de Akvino - Hannah ARENDT - Aristotelo - Aŭgusteno - Aviceno - Gaston BACHELARD - Francis BACON - Pierre BAYLE - Henri BERGSON - George BERKELEY - Albert CAMUS - Auguste COMTE - Damascius - Daniel DENNETT - Jacques DERRIDA - Denis DIDEROT - Diogeno - Epikteto - Epikuro - Paul FEYERABEND - Michel FOUCAULT - Hegelo - Heraklito - Hobbes - Hume -Ivan ILLICH - William JAMES - Kantio - Kartezio - Kierkegardo - Konfuceo - Ksenofano - Laozio - Leibniz - Leŭkipo - John LOCKE - Lukrecio - J.L. MACKIE - Makiavelo - Karlo MARKSO - Tomas Garrigue MASARYK - John Stuart MILL - Manuel Garcia MORENTE - Friedrich Wilhelm NIETZSCHE - William de OCKHAM - José ORTEGA Y GASSET- Blaise PASCAL - Pitagoro - Platono - Plotino - Karl POPPER - Richard RORTY - Jean Jacques ROUSSEAU - Bertrand RUSSELL - Gilbert RYLE - Jean-Paul SARTRE - Friedrich Wilhelm Joseph VON SCHELLING - Arturo SCHOPENHAUER - John SEARLE - Sokrato - Spinozo - Taleso - Pierre TEILHARD DE CHARDIN - Miguel DE UNAMUNO - Ludwig WITTGENSTEIN - Zenono - Zhuangzi
Skoloj
:Aristotelanismo - Cinikismo - Epikuranismo - Ekzistencialismo - Falsafismo - Ideismo - Idealismo - Modernismo - Empiriismo - Marksismo - Materialismo - Novplatonismo - Personismo - Platonismo - Postmodernismo - Rekursiismo - Raciismo - Skolastikismo - Stoikismo - Tomasismo - Utilismo
Personaj filozofioj kaj sintenoj al la vivo
:Pacismo - Humanismo - Egoismo
Vidu ankaŭ
- Filozofiado
- Filozofo
- Ideo
- Ideologio
- Penso
- Politiko
Eksteraj ligoj
[http://www.cfh.ufsc.br/~simpozio/frame-esp.html Enciklopedio Simpozio]
ja:哲学
ko:철학
ms:Falsafah
simple:Philosophy
th:ปรัชญา
980Historio > Jarcentoj > 10-a jarcento > 980
----
En la jaro 980 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
-
Mortoj
-
----
975 | 976 | 977 | 978 | 979 | 980 | 981 | 982 | 983 | 984 | 985
9-a jarcento - 10-a jarcento - 11-a jarcento
ko:980년
Araba lingvo Titola teksto
Lingvo > Lingvaj familioj > Afrik-Azia lingvaro > Semida Lingvaro > Araba lingvo
----
nomo: al-Arabia
parolantoj: 230 miliionoj
landoj: norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Egipto,
Irako 75%, Maroko, ktp
origino: semida lingvo de la Araba Duoninsulo
skribo: araba
vortoj pruntitaj:
abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, antimono, cifero, gazelo,
ĝirafo, haremo, hazarda, kafo, kotono, lemono, lilako, magazeno, masko,
matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito
La araba lingvo (ISO-kodoj : ISO 639-2 : ara, ISO 639-1 : ar) estas semida lingvo kiu estas parolata en preskaŭ 24 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la hebrea, la akada , la aramea kaj la asiria. Ĝi estas la lingvo de la Korano.
La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo. Kun la alveno de la araba imperio kaj islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj.
Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Majmonido, judo de Kordovo.
Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispana kaj hebrea lingvoj.
Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece, ĝi estas parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj, kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo.
Ortografio, prononco, elparolo
La araba ua'u prononco aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ elparolo skribitas la angla kiel j kaj la franca kiel dj.
Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj. Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, sed la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur etaj komoj (haraka) sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in.
Usama bin Ladin: en la angla lingvo oni skribis la i sonanton (Laden) per e, tiel disvastiĝis Laden-formo dismonde.
ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.
- [http://skrib01.free.fr/dosieroj/sk57eo.htm pri la Sud-Araba skribo en Esperanto]
- [http://www.uea.org/dokumentoj/bib/araba.html E-arabaj vortaroj]
- [http://www.nicoweb.com/sirpus La araba lingvo en MP3]. La araba lingvo en MP3
ja:アラビア語
ko:아랍어
ms:Bahasa Arab
simple:Arabic language
th:ภาษาอาหรับ
PersioPersio estas malnova nomo de Irano, devenanta el la malnova nomo por la hindeŭropana popolo persoj, vidu ankaŭ Persa imperio.
Kategorio:Irano
ja:ペルシア
ko:페르시아 제국
SamarkandoGeografio > Azio > Uzbekio > Samarkando < Urboj
----
- loko: 39.40 Norde, 66.57 Oriente
- horzono: GMT+5h
- loĝantaro: ĉirkaŭ 400 mil
Samarkando, uzbeke: Samarqand / Самарқанд, arabaj literoj: سهرقند , en multaj lingvoj: Samarkand, estas urbo en Uzbekio. Ĝi estas fama pro ĝia arkitekturo.
Dosiero:BazaroSamarkando.jpg
::Vidaĵo en Samarkando dum pluva vetero
Historio
Samarkando estas tre malnova urbo, tion oni fondis preskaŭ antaŭ 3 mil jaroj. Aleksandro la Granda konkeris urbon en la jaro -329. Grekoj nomigis urbon "Marakanda". En tio tempo kaj ankaŭ poste Samarkando estis gravan urbon de la strato de silko de Ĉinio al la okcidento. En la frua islama epoko ekde la 7-a jarcento urbo prosperis ĝis la detruo far Ĝingis Ĥan en la jaro 1220. En la 14-a jarcento Tamerlano igis Samarkandon ĉefurbo de sia granda imperio. 1868 Samarkando iĝis parto de rusa imperio kaj de 1925 ĝis 1930 ĝi estas ĉefurbo de la uzbeka socialista sovjeta respubliko.
Vidindaĵoj
- Registan
- Ŝahi-Zinda Tomboj
- Tombo de Danielo (de la Biblio)
- Bazaro de Samarkando
Ligiloj
- [http://satamikarohm.free.fr/esperanto/iniciatoj/samarkando.html Internacia muzeo de paco kaj solidaro en samarkando (esperante)]
- [http://user.tninet.se/~jaj451j/registan.jpg Granda bildo de "Registan"]
- [http://www.ecvotours.com/img/image.jpg Malgranda bildo de "Registan" ]
Kategorio:Uzbekio
ja:サマルカンド
OrientoOriento aŭ Eosto estas la mala direkto de okcidento, la direkto kiun sekvas la terglobo dum sia turniĝo.
Kvankam orienteco estas relativa afero, oni ofte subkomprenas orienta kiel orient-eŭrazia, aŭ pli simple Azio precipe kiam temas pri kulturo.
Simile okcidentismajn esprimojn "Proksima Oriento" aŭ "Mez-Oriento" oni ĉi tie internaciigos kiel Okcidenta Azio, kaj "Ekstrem-Azion" (kiun la ĉinoj nomas la lando de l' mezo, kompreneble!) kiel Orient-Azio.
La stranga esprimo orientiĝi (klarigi por si sian situacion) estas eŭropcentrismo el tempo, kiam eŭropanoj pilgrimadis al Sankta Lando.
Astronomie oni vastigas la nocion "oriento" aŭ "eosto" al aliaj planedoj aŭ lunoj.
La sciencfikcia aŭtoro Harry HARRISON en sia novelo "The stainless steel rat gets drafted" (ŝtalrato rekrutiĝas) priskribas planedon, sur kiu la suno leviĝas ne oriente, sed okcidente. Tio teorie eblas, se la ĉirkaŭsuna rotacio de la planedo estas malpli rapida ol la ĉirkaŭaksa (do se la tago estas pli longa ol la jaro).
----
Vd. ankaŭ: Orientalistiko - Orientismo (ideologio) - Orientalismo - "Orientaj" Civilizoj: Islama civilizo, Ĉina civilizo, Hinda civilizo, ktp - Nordo - Sudo - kompasdirektoj
ja:東
simple:East
Fido kaj racioPri fido kaj racio, vidu:
- al-Kindi
- Tomaso de Akvino
- Aristotelo
- Aŭgusteno
- Aviceno
- Darvino
- Galileo
- Hume
- Kalvino
- Unamuno
Kategorio:Filozofio
Al-KindiFilozofio > Islama filozofio > al-Kindi
----
Yaqub ibn Ishaq al-Kindi (mortis 870) estis araba pensinto el Bagdado kaj la unua ĉefa filozofo de falsafismo.
Laŭ al-Kindi, la instruoj de la Korano pri Dio kaj la animo estas paraboloj pri abstraktaj filozofiaj veroj. La Korano esprimas veron parabole ĉar la popolo ne povas pensi racie kaj abstrakte. Do religio estis fakte filozofio por la multaj.
Al-Kindi ne rigardis filozofion kiel vero pli alta ol religio, sed vero pli pura, vero sen la neeviteblaj homismoj de malkaŝita religio. Do, se ni forigas la homismojn de sankta skribo ni povos vidi la veron pli rekte kaj profunde.
ms:Ibn Ishaq Al-Kindi
RacioRacio, devenas el la latina ratio (= racieco), siavice la hindo-eŭropa radiko re- kun la senco kalkuli, nombri, signifas la kapablon pensi kun la ordigo de la aferoj tiamaniere, ke ili fariĝas pli klaraj. El la sama radiko devenas rezono. Ankaŭ racio rilatas al ordigo, sed ne tiel precize. Malsame penso rilatas ĉiujn mensajn operaciojn.
Oni rimarku, ke en Esperanto "racia" estas adjektiva radiko.
Penso kaj racio, koncepto kaj ideo, juĝo kaj rezono rilatas la menson kiel aktivecon, foje kiel precizajn specojn de operacio. Koncepti, idei, juĝi, rezoni ĉiuokaze estas la samo kiel pensi; efektive, penso estas genro rilate la menciitajn operaciojn.
Kategorio:Filozofio
ja:理性
FidoSankta Paŭlo, apostolo de Jesuo Kristo, provizis al ni eble la plej koncizan difinon de fido: La fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj (Hebreoj 11:1).
Fido povas signifi konfidon al persono aŭ objekto, kredon je Dio aŭ al io ajn, aŭ sistemon de religia kredo. La esenco de fido estas ke ĝi estas science nepravigebla. Ĝi estas bazata en personaj travivaĵoj kaj sentoj. Malsama ol espero, ke indikas deziron por la estonteco, la koncepto de fido entenas atendo kun elemento de certigo.
Kvankam la parolo fido havas multajn nuancojn da signifo, ĉe la fino ĝi restas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj.
MohametoMahometo (aŭ Mohamedo aŭ Mohameto, arablingve Muhammad) (naskiĝis 570, mortis 632) estas, laŭ islama doktrino, la Fina Profeto de Dio, ricevinto de la sankta libro Korano predikanto de islamo, Perfekta Homo (sed certe ne dia), kaj la Parakleto promesita de Jesuo Kristo en la Biblio. Li estas ĝenerale konsiderata la fondinto de islamo, (kvankam islama doktrino asertas ke islamo estas eterna), la religio de pli ol unu miliardo da homoj.
La profeto Mahometo ne faris miraklojn, kiel Jesuo aŭ Moseo, sed laŭ Islamo la Korano mem estas la miraklo: nenia
homo povus verki ĝin aŭ similan sen la helpo de Dio.
Mahometo estis araba komercisto de Mekao, kiu ĉiujare dum la monato
de Ramadano iris al kaverno en la monto Hira por preĝi, fasti kaj
doni almozojn. En la jaro 610 la Anĝelo Gabrielo komencis paroli kun li. Unuafoje Mahometo nur aŭdis sonorilon, sed post tempo li povis aŭdi la vortojn de Gabrielo. Gabrielo daŭre parolis kun Mahometo ĝis lia morto kaj Mahometo parkeris la diraĵojn. Post la morto de Mahometo, liaj anoj skribis la diraĵojn, kaj tiel ekaperis la Korano.
Laŭ Islamo, Mahometo estas la Fina Profeto de Dio, posteulo de miloj de jaroj de profetoj: Adamo, Noa, Abrahamo, Moseo, Jesuo Kristo, ktp. La profetaĵoj antaŭ Mahometo estis aranĝitaj en la Biblio, sed estis difektigitaj de homoj. La Korano, aliflanke, estas la
sendifekta Vorto de Dio.
Laŭ Mahometo, li ne fondis novan religion, sed nur malkaŝis la veran religion sub la kutimaj homaj aldonaĵoj, kiuj kovras ĉiun religion. Do
islamo esence estas judismo aŭ kristanismo purigita. Kristanismo,
ekzemple, sen la sacerdotoj kaj sakramentoj, sen la dieco de Jesuo Kristo. Mahometo konis kaj judojn kaj kristanojn, sed li mem ne estis judo
aŭ kristano. Sperte al Mahometo, kristanismo estis plejparte la nestorianismo de Levantenio, ne la ortodoksismo aŭ katolikismo de Eŭropo. Lia nova religio estos populara inter la nestorianoj.
La prediko de Mahometo estis akceptita komence inter araboj, kaj urbaj kaj beduenoj. Mahometo kiel la Fina Profeto kaj fondinto de islamo nur montriĝis en jarcentoj postaj.
Sed spite de tia puriganta spirito, Mahometo ja retenis iom de la
idolkulta praktiko de la araboj. Ekzemple, kvankam li forprenis la 360
idolojn, kiuj staris ĉirkaŭ la Kaaba, Mahometo ne forigis la devon de
pilgrimado al la Kaaba: kontraŭe, li faris la pilgrimadon devo religia de islamo.
Do, kiel Jesuo kaj Budho, Mahometo ne konstruis novan religion el
nenio, sed konstruis sur la tradicia religio de sia lando kaj epoko,
profundiginte kaj puriginte ĝin.
En la tempo de Mahometo, la araboj senĉese kaj venĝoplene
interbatalis. Araboj estis ordigitaj laŭ klanoj, laŭ sango. Mahometo
enkondukis ion novan: komunumon bazitan ne sur sango, sed sur fido. En la
fruaj jaroj, la islamanoj funkcias kiel nova klano, sed klano algluigita ne
de sango, sed de fido komuna. Aldone, la islamanoj, spite de diverseco de
sango, promesis ne interbatali.
Pro la minaco de la nova klano al tradicio kaj ĝia religio, potenco kaj
socia ordo, Mahometo kaj la islamanoj devis forfuĝis de Mekao en la somero
de 611 al Jatrib (nun Medino, "[la] urbo"). Tio estis la heĝiro ("fuĝo") kaj markas la
komencon de la islama erao. En Medino Mahometo fondis la unuan
moskeon (islama preĝejo), kiu fariĝis la modelo por ĉiuj postaj
moskeoj.
Sed kvankam Mahometo kaj la islamanoj nun estis en Medino, Mekao ankoraŭ
batalis kontraŭ Mahometo, ĉar nun la islamanoj subtenis sin per rabatakoj
kontraŭ la karavanoj kiuj vojaĝis al Mekao. Mahometo fine venkis la armeon
de Mekao en 627 en la Batalo de la Tranĉeo. Tiam islamo disvastiĝis
kiel fajro tra Arabion. En 630 li kaptis Mekaon.
Ĉar la islamanoj promesis ne interbatali, la islama parto de Arabio
estis regiono de paco. Tio fortigis la islamanojn kontraŭ la aliaj araboj,
kiuj estis troe disigitaj de la deziro por venĝo. Kiam Mahometo mortis en 632, la plimulto de araboj estis islamanoj. Kvar el la kunuloj de
Mahometo fariĝis regantoj de araba imperio granda kaj donis bazan
formon al islama civilizo.
Cent jaroj post lia morto, la islama imperio regis de Iberio ĝis
Hindio. Post 200 jaroj, multe de la homoj de la imperio estis islama.
Laŭ ortodoksa islama doktrino, ne ekzistu bildoj de Mahometo. Eĉ ŝijaanaj artaĵoj reprezentas lin per malplena blankaĵo aŭ flamo. En filmoj, oni uzas nerektajn aludojn por ne montri lin en sceno.
En la reala arthistorio, bildoj de Mahometo jes ja ekzistas, malgraŭ la malpermeso, parte en malpli ortodoksaj islamaj rondoj, sed ankaŭ ekster islamo, parte en kontraŭislama propagando. Ekzemplo de tio estas la ilustraĵoj de Gustave DORÉ al la Dia Komedio de Dante ALIGHIERI, el kiuj unu bildigas Mahometon en la infero, kie la katoliko Dante lokigis Mahometon en tre malsupra loko (iom ironie, ĉar la infero de Dante estis parte inspirita de islama tradicio).
Aiŝa estis lia edzino.
Kategorio:Islamo
Kategorio:Profetoj
ja:ムハンマド・イブン=アブドゥッラーフ
ko:무함마드
ms:Nabi Muhammad s.a.w.
simple:Muhammad
th:มุฮัมมัด
SufiismoSufiismo aŭ sufismo, arabe tasawwuf تصوف, estas la mistika formo da la Islama fido. Al-Hallaĝ rigardatas kiel la unua sufiisto. La plej granda Sufiisto estis Ĝalal ud-Din Muhammad RUMI. Aliaj sufiistoj estis Ibn Arabi, Al-Gazali, Sohraŭardi.
Jen tio kion diras la Grafo de GOBINEAU pri sufismo en Irano:
:"Komprenedas per tiu vorto tio, kion ni mem celas, kiam ni diras pri homo, ke li havas "filozofiajn opiniojn". montras oni per tio, ka la dirita persono akceptas neniun establitan religion. ... Kelkaj el ili forĵetas islamismon, ne kiel estanta malbona, sed estanta malinda je animo lumigita de la dia lumo, estas lakto por la infanoj, ne pano por la fortuloj. Kaj tio konsistas en forpuŝi ĉian dogmon, kaj ĉian moralan ordonon, krom tiu: strebi unuiĝon de la homa animo al Dio per ekstazo. kiam tiu unuiĝo estas plena, animo iĝas mem parto en la eco de Dio, kaj tiu homo estas Dio."
Eksteraj ligoj
- [http://www.ias.org/featured.html Universala kongreso de sufiismo okazos en Edinburgo en septembro 2006]
ja:スーフィズム
simple:Sufism
Mistikismo
Mistikismo estas religia aŭ filozofia doktrino kaj metodo kontraŭa al raciismo kaj ekkonanta per sento kaj imago - pli ol per intelekto - la veron. Ĝi kaŭzas en homo animtrankvilon, sed ankaŭ fervoron, ekstazon. Ĝi estiĝas spontane aŭ estas kulturata per meditado aŭ asketismo.
(Etimologie mistiko venas el al latina mysticus: sekreta, mistika.)
Historio
Mistikismo estas la religia-filozofia variaĵo de idealismo, kiu ofte akceptas la ekziston de supernaturaj estaĵoj (dioj, anĝeloj, spiritoj ktp.) kaj kiu peras kontakton kun tiuj estaĵoj. Ĝi troviĝas en ĉiu religio: taoismo, kabalo, gnozismo, sufiismo, pietismo... Pluraj idealismaj filozofioj entenas el ĝi elementojn ekzemple la nombromistiko de nombromistiko, instruoj de Platono, Plotino. Ankaŭ la Rozkruca Ordeno emfazas mistikecon.
Kelkaj gravaj mistikuloj el la eŭropa mezepoko: majstro Eckhart, Jacob BÖHME.
La 18a-19a-jarcenta idealisma germana filozofio enhavis mistikajn elementojn: spiritismo, teozofio.
Proprecoj de la religia mistikismo
- Proksime al dio.
- Vojo al Dio. meditado, asketismo, kontemplado k.a.
- Nekonformeco.
- Individualismo. Propraj spertoj
ja:神秘主義
ms:Mistisisme
DioFilozofio > Religio > Dio < Listo de dioj
----
:Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas. Aŭ ... nur kiel metaforo. Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro.
:Se Dio ne ekzistus oni inventu lin. (Voltaire)
Dio aŭ dioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredsistemoj, la plej alta supernatura estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon. Eble estas multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de Dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu Panteismon, Deismon). Hodiaŭ inter homoj, 53% estas monoteistoj, 26% estas politeistoj kaj 21% estas ateistoj. Vidu ankaŭ la liston de dioj.
La ĉi-antaŭa enklasigo de kredsistemoj dividas ilin laŭ la nombro de dioj:
- politeismo (pluraj dioj) - Hinduismo (laŭ iuj interpretoj), idolkulto, Umbando (Brazila religio) - Viĉo (laŭ iuj interpretoj)
- dualismo (2 dioj) - Manikeismo, Zoroastrianismo
- monoteismo (1 Dio) - Judismo, Kristanismo, Islamo, diismo, la Bahaa Kredo, Sikhismo
- ateismo (neniu dio) - agnostikismo, Budhismo, Ĝajnismo, humanismo, materialismo, komunismo
- panteismo – Dio kaj la universo identas; foje proksima al ateismo
Laŭ Islamo, Kristanismo estas politeisma, sed laŭ la memkompreno de Kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu Dio, kvankam tri personoj (Patro, Filo kaj Spirito Sankta) apartenas al ĝi.
Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita.
Kvankam la monoteismoj nur servas unu plejaltan Dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub Dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn.
Enkarniĝo: Dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo, Kriŝno, Montanus, ktp.
Morto kaj Releviĝo: dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo.
Komunikado: Laŭ la abrahamismoj, Dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj Lia Vorto (la Biblio, la Korano). Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikas per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj).
Pruvo: Filozofoj iafoje penas pruvi la ekzistecon de Dio sole per logiko. Ekzemple: Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas sen truoj. Sed tia fiasko ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon.
Kategorio:Religio
ja:神
ko:하느님
simple:God
Ibn-RushdIbn Rushd aŭ Abu al-Walid Muhammad ibn Ahmad ibn Muhammad ibn Ahmad ibn Rushd , محمد بن احمد بن محمد بن احمد بن رشد aŭ ابن رشد, ankaŭ Averroës aŭ Ibn Ruŝd - 1126 en Kordobo; † 1198) estis hispana-araba Filozofo, Kuracisto kai Mistikisto.
Vidu ankaŭ: falsafismo, Aviceno
ja:イブン=ルシュド
Tomaso de AkvinoReligio > Kristanismo > Sanktuloj > Tomaso de Akvino < Filozofio
----
Filozofio
Sankta Tomaso de Akvino (1225-7-a de marto, 1274) aŭ Tomaso la Akvinano (latine: Aquinas), la
"Anĝela Doktoro", estas unu el la ĉefaj filozofoj kaj teologoj de la
Okcidento, la fondinto de tomasismo aŭ okcidenta skolastikismo. Li
penis unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion. En lia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio de
Aristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe
katolikismo. Li priskribis sian unuigitan sistemon en sia majstra verko, Summa Theologica, en kiu li klarigas kristanismon laŭ la
filozofiaj ideoj de Aristotelo. Kiel Aŭgusteno kombinis Platonon kun la Biblio, tiel same Tomaso kombinis Aristotelon kun ĝi. La uzo de antikvaj libroj (anstataŭ iaspeca scienco) kiel fonto de vero estis tre tipa por lia epoko.
Sankta Tomaso ankaŭ estas unu el la ĉefaj sanktuloj de la Katolika
Eklezio. La Eklezio sanktuligis lin je 1323 kaj nomis lin Doktoro de la Eklezio je 1567. Lia festotago estas la 28-a de januaro.
Vivo
Tomaso de Akvino naskiĝis en 1225 en la kastelo de
Roccasecca apud Akvino (itale Aquino) en la nuna itala provinco Frosinone, kiel la sepa filo de Landulfo, ĉefo de unu el la plej potencaj familioj de suda Italio. Lia onklo estis imperiestro Frederiko BARBAROSSA, kaj lia patrino estis grafino el norda Francio. Li studis ĉe la Universitato de Napolo, kie li eltrovis la filozofion de Aristotelo kaj la
ordenon de la dominikanoj. Ambaŭ profunde formis lian vivon.
En 1244, baldaŭ post la morto de lia patro, Tomaso decidis eniri
en la Dominikanan Ordenon, sed lia familio staris kontraŭ li. Liaj fratoj
kaptis lin kaj tenis lin kiel malliberulon, eĉ tentinte lin per virino. La
Dominikanoj, petinte la papon kaj imperiestron, fine gajnis lian liberecon, kaj Tomaso vojaĝis al Parizo por studi ĉe la universitato Sorbono.
En Parizo, li studis sub Alberto la Granda (Albertus Magnus), la tiama plej granda
filozofo de Eŭropo kaj ĉefa ĉampiono de Aristotelo. En Parizo, la
verkoj de Aristotelo komencis esti disvastigitaj per latinaj tradukoj el la
araba traduko (el la greka originalo). Tomaso fariĝis la plej preferata
studento de Alberto kaj sekvis lin al Kolonjo en 1248.
Dum la 1250-aj jaroj Tomaso fariĝis populara profesoro de teologio en
Parizo. Li prelegis brile, pensis klare kaj akre kaj stilis
latinon simple sed ankoraŭ precize. Ĉar li
estis malrapida en maniero kaj dika en korpo, li ricevis la moknomon, "La
Stulta Bovo".
Dum la 1260-aj jaroj Tomaso revenis al Italio kaj restis tie, precipe
en Romo. Li rifuzis postenojn kiel ĉefepiskopo de Napolo kaj kiel
abato de Monte Cassino, ĉar li deziris instrui. Komencinte en 1265,
laŭ propono de la papo, li verkis sian komentaron pri Aristotelo,
precipe pri Metafiziko, Fiziko, De Animo, Etiko, Politiko,
kaj la Antaŭa Analitiko .
En Romo li renkontis Vilhelmon de Moerbeke kaj instigis lin
traduki Aristotelon el la originala greka en latinon. Ĝis tiam,
Aristotelo estis ĉefe tradukita el la araba. Aristotelo estis
enkondukita en Eŭropo pere de la araboj. La tradukoj de Vilhelmo estis tiel
bonaj kaj laŭvortaj ke Tomaso (kaj Danto) povis
uzi ilin sen la greka.
En 1267 li komencis verki sian majstran verkon,
Summa Theologica, kiun li ne estis fininta je sia morto.
En 1269 li revenis al Parizo por defendi Aristotelon,
unuflanke kontraŭ la Aŭgustenanoj, kiuj vidas Aristotelon kiel
minacon al kristanismo, kaj kontraŭ la Averosistoj, kiuj ja uzis
Aristotelon kontraŭ la fido. La genio de Tomaso estis uzi Aristotelon por
defendi la fidon!
En 1273 unu decembran matenon dum meso li havis vizion de
Dio. Poste li diris pri sia verkado, "Mi ne povas plue; mi vidis tiajn
aĵojn, ke ĉio, kion mi verkis, ŝajnas kiel pajlo." La sekvan
marton li mortis.
Verko
La ĉefa verko de Tomaso estas Summa Theologica, kiu
klarigas kristanismon laŭ la
filozofio de Aristotelo. Firme
kredante, ke racio kaj fido ne povas kontraŭdiri unu la alian, li povis
konstrui, je la surprizo de multaj, sintezon de kristanismo kaj
Aristotelo. La sintezo estas konata kiel tomasismo, kiu regnas
kiel la ĉefa filozofio de la Okcidento ĝis la 17-a jarcento kaj de
katolikismo ĝis eĉ hodiaŭ.
En skizo, la Summa, li traktas pri la naturo de
Dio, anĝeloj kaj homoj, pri la kreo kaj Fino de la mondo, pri la virtoj (la tri kristanaj virtoj de fido, espero
kaj amo, kaj la kvar moralaj virtoj de prudento, memregado, justeco kaj kuraĝo) kaj pri la sep katolikaj sakramentoj, klarigante kaj iafoje pruvante kristanan doktrinon per la filozofio de Aristotelo. Inter aliaj, ĝi enhavas unu el la plej bonaj klarigoj de la tre malklara kristana ideo, la Triunuo.
Laŭ strukturo, la Summa estas aro da demandoj, ĉiu
pruvanta kaj klariganta iun kristanan veron, kutime per la ideoj de
Aristotelo. En ĉiu demando Tomaso argumentis kontraŭ kaj por la demando.
La rezonado de Akvino en la Summa ĝenerale estas
bona kaj klara, sed iafoje ĝi estas malforta, eĉ suspektinda (ekzemple,
kiam li argumentas pri la animoj de bestoj). Lia rezonado estas precipe
malforta, kiam li rezonas laŭ etimologio, latina signifo aŭ metaforo.
Fido kaj Racio: Kvankam la Summa komenciĝas per
pruvo de la ekzisto de Dio, ĝi ne ĝenerale pruvas kristanismon. Kontraŭe, Tomaso antaŭsupozas la verecon de kristanismo. Laŭ Tomaso
ekzistas du ĉefaj fontoj de vero: la racio de homo kaj la
vorto de Dio; scienco kaj religio, kiel ni dirus. La unuan ni
bezonas por vivi tempe en la mondo, kaj la duan por eniri en eternan
vivon en la ĉielo kun Dio. Kvankam ni povas atingi iom de la vero
pri Dio sole per nia natura racio (kiel Aristotelo aŭ Kartezio
faris), tio ne sufiĉas por savi nin el infero. Tial Dio malkaŝas al
ni la veron, kiu sufiĉas por savi nin. Tia vero estas aŭ
neatingebla sole per racio aŭ estas atingebla sed ne klare kaj
sendube. Dio revelacias ĝin al ni per la dogmo de la eklezio, precipe
per la Biblio. Sed tia dogmo ne estas la tuta vero, sed nur la vero necesa por iri al ĉielo. Kiel Galilejo trafe diris poste, "La Biblio montras kiel iri al ĉielo, ne kiel la ĉielo iras".
De vero, alivorte, parto estas pruvebla per racio, parto per fido, parto per fido kaj racio, kaj parto nek per fido nek per racio. La lastan scias Dio sed ne homo.
Ĉar fido kaj racio ambaŭ devenas de Dio, ambaŭ necese pravas (sed ne
necese nia erarema uzo de ili). Tial, Tomaso konkludis ke fido nek estas
tute pruvebla per racio (iuj veroj estas super racio) nek estas
malpruvebla per racio (vero ne povas kontraŭdiri alian veron): "Kvankam fido nia ne estas subjekto de racio, ne tamen estas kontraŭ racio, sed super ĝi". Fido estas superracia sed ne kontraŭracia. (Komparu Unamunon).
El la supra sekvas ke kristanismo (fido, religia kredo, ktp) ne
estas sendube kaj en tuto pruvebla sole per racio aŭ scienco. Ĝia vero
staras super la homa scipovo de scienco. Tial la antaŭsupozado de kristanismo estas por Tomaso ne trompo sed neceso.
Sed tio ne necesigas la nepruveblecon de kristanismo: kiel en matematiko,
ni ne povas pruvi antaŭsupozon, se ĝi necesigas konkludon kontraŭdirantan.
Tial Tomaso, por havi sistemon tute veran kaj logikan, devis diri ke kiu ajn
racia argumento kontraŭ kristanismo devas enhavi eraron -- eraron de
logiko, scio aŭ kompreno. Ĉi tion li penis montri en Summa
Theologica kaj Summa Contra Gentiles.
La naturo de homa scio: Kie Aristotelo diris, ke homa scio estas
konstruita per racio sur la fundamento de faktoj kaj memevidentaj veroj,
Tomaso konsentis, sed aldonis al la fundamento fidon, t.e., la malkaŝon de
Dio. Post kvar jarcentoj, Kartezio kaj
Locke denove reskribos la formulon de homa scio.
Post morto
Kvankam lia filozofio, tomasismo, estis malakceptita dum lia vivo,
post lia morto ĝi fariĝis la precipa filozofio de la universitatoj de la
Okcidento ĝis la 17-a jarcento kaj de la Katolika Eklezio ĝis hodiaŭ.
En la 14-a jarcento la nova sintezo estis belege esprimita en
la poemo de Danto, La Komedio Dia. Post kelkaj jarcentoj de florado, tomasismo kiel skolo fargixis malfekunda kaj fermita al novaj ideoj. Dum la 16-a jarcento, la Eklezio perdis potencon en norda Eŭropo (kie la Summa Theologica estis bruligita de Lutero), kaj dum la 17-a la fiziko kaj astronomio de Aristotelo estis malpruvita de Galileo. Kvankam tomasismo plejparte ne dependas de la malpruvita parto de Aristotelo, iom post iom ĝi perdis favoron. Sed eĉ post tri jarcentoj, nenia unuigita sistemo de filozofio leviĝis sur ĝiaj cindroj en la Okcidento.
Dum la 20-a jarcento, kiam la fendo inter scienco kaj religio fariĝis abismo, intereso pri tomasismo rekreskis. La tri plej konataj tomasistoj de la jarcento estis Jacques MARITAIN kaj Etienne GILSON, ambaŭ el Francio, kaj Mortimer ADLER el Usono.
Ĉe nivelo pli profunda, pli kultura, la sintezo de tomasismo ebligis la kuniĝon de scienca kaj kristana penso. Tomasismo fariĝis la eniro por (greka) scienca penso en la kristanan Okcidenton, ebliginte al la Eklezio vidi sciencon ne kiel minacon. Samtempe, kristanismo ebligis sciencistojn kredi ke la universo estas laŭregula kaj racia, kaj tial sciebla kaj esplorebla tute per homa racio kaj sentumo. Kiel Stanley JAKI observis, moderna scienco estis mortnaskita en ĉiu ĉefa kulturo -- greka, hinda, ĉina, egipta, ktp -- escepte de la kristana Okcidento.
Se Tomaso vivus nuntempe, li estus plej suprizita de ŝtonoj el la
luno, kiuj montras ke la ĉielo estas sama kiel la tero. Laŭ Aristotelo, la du estas tute malsamaj, la tero konstruita el la naturaj elementoj tero, akvo, aero kaj fajro, sed la ĉielo el elemento ĉiela, kvintesenco.
Kompreno de Tomaso helpas kompreni pli profunde katolikismon kaj, tiale, eŭropan literaturon, precipe inter 1300-1650. Ekzemple, Danto, Ŝekspiro kaj Joyce estis formigitaj de la tomasisma penso, spite de religia kredo.
Konsilo al la Leganto:
Unue: la verkoj de Tomaso estas longegaj kaj por legi ilin vi devas havi disciplinon kaj firman volon. Vi ne povas legi, ekzemple, "Summa Theologica"-on dum kelkaj vesperoj. Anstataŭe, vi devas legi lin iom post iom, tago post tago; regule, ade.
Due: scio pri la filozofio de Aristotelo, aŭ eĉ de mezepoka Eŭropo, estas tre utila por kompreni Tomason -- ĉar li supozas ke vi scias la ĉefajn ideojn de Aristotelo. Sen tio, vi miskompenos Tomason kaj li konfuzigos vin. De Aristotelo, mi rekomendas ke vi legu almenaŭ ĉi tiujn:
Metafiziko,
Fiziko,
De Animo,
Etiko,
Kategorioj,
kaj
Posta Analitiko.
Se vi povas legi plue, tio estus pli bona. Se al vi mankas tempo por legi
Aristotelon, tiam legu bonan enkondukon al Tomaso aŭ Aristotelo. Mia artikolo pri Aristotelo estas komenco, sed ne sufiĉas.
Trie: pri Summa Theologica, se vi deziras legi ĝin tute, vi devos trovi la tutan tekston en lingvo komprenebla. Ĉar ĝi estas tiom longa, ofte vi trovas tekston netutan, eĉ en biblioteko. Se al via biblioteko ĝi mankas, serĉu en librovendejo brokanta aŭ katolika.
Ekzempleroj de Summa ofte ekzistas en originala latino, kaj se vi regas latinon, konsideru tion -- latino de Tomaso estas facila kaj legebla.
Aldone, se vi regas la anglan, vi povas trovi la tutan tekston
en la reto.
Se Tomaso dormigas vin, legu la poezian esprimon de lia penso, La Dia Komedio de Danto.
Festotago: la 28-a de januaro
----
Eksteraj Ligiloj:
- [http://www.unav.es/filosofia/alarcon/amicis/ctopera.html La latina teksto de liaj verkoj]
Akvino, Tomaso de
Akvino, Tomaso de
Akvino, Tomaso de
Akvino, Tomaso de
Akvino, Tomaso de
ja:トマス・アクィナス
ko:토마스 아퀴나스
KristanismoKristanismo estas la plej granda monda religio, havante
1943 milionojn da kredantoj (islamo havas
1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda
Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis
kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la
mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la
fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la
nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la
Vorto de Dio.
Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de
judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis
transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
# katolikismo (53%)
# protestantismo (16%)
# ortodoksismo (11%)
# anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj;
vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan
virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la
Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj
obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu
robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva
decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu
homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni
scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la
mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam
ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio
fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis
tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj
instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de
Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem
estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial
Jesuo estis mortigita, najlite al kruco.
Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la
peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn
ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas
punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj,
ekzemple, emfazas sakramenton,
dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis
relevigita el la mortintoj. Tiuj,
kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste,
Jesuo supreniris al la ĉielo.
Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al
siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la
Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi
ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj.
La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita,
kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro
de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli
eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri:
li estas tri personoj en unu substanco:
- Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
- Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
- Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la
koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute
komprenebla al la homoj.
Moralo
Kristana moralo estas resumita de la
Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo
kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi
morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton,
samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed
ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe
resumas la kristanan fidon:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj
ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.
Kristanismo nenicea
Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la
jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj
albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas
jehovismo, mormonismo kaj
liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa,
bona homo, ne
Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.
:Kristanismaj Specoj:
:Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo
:Kristanaĵoj
:Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo
:Pensintoj, verkistoj, teologoj:
:Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich
:Postmortolando
:Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo
:Sakramentoj
:Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto
Kategorio:Kristanismo
ja:キリスト教
ko:기독교
ms:Kristian
simple:Christianity
th:คริสต์ศาสนา
zh-min-nan:Ki-tok-kàu
KatedraloJe Katedralo kvalifikiĝas Kristana (katolika, ortodoksa aŭ anglikana preĝejo ( = kirko)), en kiu troviĝas la trono de episkopo de la episkopujo. De tio venas la nomo, ĉar en greka lingvo καθηδρα signifas seĝo. Origine la trono estis lokigita funde de la Absido en akso de la konstruaĵo, simile al la trono de la juĝisto en la romianaj Bazilikoj, konstruaĵo kiu estas origina modelo de la kristanaj preĝejoj.
Baziliko
Ĉar la plej famaj katedraloj estas belegaj kaj grandegaj preĝejoj, multaj da homoj diras "katedralo" por signifi iun ajn grandegan belegan preĝejon. Ili tamen malkorektas: estas katedralo nur se en ĝi troveblas la trono de episkopo. Ekzistas pluraj malgrandaj katedraloj, kaj pluraj urboj kun kirkoj pli grandaj ol la urba katedralo. Ekzemple, la Baziliko de Sankta Petro de Romo, kvankam la ĉefkirko de romkatolikismo, ne estas katedralo; la seĝo de la Papo kiel episkopo de Romo estas la Katedralo de Sankta Johano Laterana.
Alia vorto por granda, belega preĝejo (katedralo aŭ ne) estas baziliko, kiu temas pri kirko al kiu la Papo donis specifajn ceremoniajn honorojn.
Historio
Ĝis fino la 12-a jarcento la eŭropaj katedraloj ne estis tre grandaj; multaj abatejaj preĝejoj estis pli ampleksaj. Kaŭzo de tio estis, ke ĝis tiu epoko, urboj estis malmulte loĝataj, la reĝlandoj de okcidenta Eŭropo estis precipe feŭdaj kaj kamparecaj. Kaj simile la povo de episkopoj estis bremsata de tiu de la grandaj abatejoj, kies abatoj estis kiel feŭdaj grandsignoroj, protektitaj de la papo, regantaj edukadon de junuloj, partoprenante en la aferoj de eklezio, ili tenis ekonomian kaj kleran potencon.
Kiam ekis la komunuma movado, urboj iĝis pli loĝataj, kaj pli fieraj, la episkopoj de tiuj pli potencaj kaj aktivaj. Tiam ili ekis rekonstrui pli grandajn, kaj pli belajn siajn katedralojn. La neceso konstrui pli ampleksajn konstruaĵojn instigis al arĥitektaj kaj teĥnikaj progresoj, la nun tiel nomata gotika stilo kreiĝis. La religia fervoro, materiaj necesoj kaj urba fiero igis konkuri al haviĝi la plej belan vastan altan aŭdacan katedralon. Tiam konstruitaj katedraloj kiel Beauvais (plej alta volbo), Ulm (plej alta turo) Amiens (plej vasta sufaco), Metz (plej grandsurfacaj vitraloj), Köln, ktp. Al analfabeta paroxharo la skulptaĵoj kaj vitraloj de la katedraloj prezentis la rakontoj kaj instruon de la religio bildforme. Nun ili estas inter la plej belaj kaj impresaj konstruaĵoj en la eŭropaj urboj.
Famaj katedraloj
Vieno
Antverpeno~Bruselo
Image:OLV-kathedraal Antwerpen.jpg|Katedralo Nia Sinjorino, Antverpeno
Image:SteGudule.jpg|Katedralo Saints-Michel-et-Gudule, Bruselo
~Bristol
~Canterbury
~Chester
~Coventry
~Durham
~Exeter
~Gloucester
~Lincoln
~Peterborough
~Salisbury
~York
~Wells
Image:Bristol.cathedral.front.arp.500pix.jpg|Bristol
Image:Coventry_cathedral.jpg|Coventry
Image:Exeter Cathedral (West End) 300px.jpg|Exeter
Prago
Image:Saint Vitus Cathedral in Prague.jpg|Katedralo de sankta Vito en Prago (1)
Image:Veitsdom 01 2003-12-24.jpg|Sankta Vito (2)
Image:Praga przypory.jpg|Sankta Vito (3)
Roskilde
Image:RD fra fjorden.jpg|Roskilde
Helsinki
Image:Helsinki Cathedral in July 2004.jpg|Luterana katedralo en Helsinki
Amiens
~Angers
~Bayeŭ
~Beauvais
~Bourges
~Chartres
~Evreux
~Laon
~Lavaur
~Metz
~Noyon
~Orléans
~Parizo
~Poitiers
~Reims
~Rouen
~Strasbourg
~Tours
Image:NotreDame2.JPG|Katedralo Nia Sinjorino (Parizo)
Image:Cathedral of Laon (FR-02000).jpg|Laon
Image:Cathedral Notre-Dame de Reims, France-PerCorr.jpg|Katedralo Nia Sinjorino Reims
Image:FR-81140 cathstalain01.jpg|Katedralo Saint-Alain en Lavaur
Dosiero:KatedraloBayeu.jpeg|Bayeŭ
Image:Cathedralportail.jpg|Rouen
Image:Portail Calende10.jpg|Katedralo en Rouen, de sudo
Billerbeck~Bremen~Kolonjo~Ulm
Image:Bremen-dom.jpg|Bremen
Image:100_5873.jpg|Billerbeck
Image:2002-12 Cologne - Cathedral (Dome).jpg|Kolonjo
Madrid~Segovia~Zaragoza
Image:La Seo - Vista frontal.JPG|La Seo, Zaragoza
Image:Catedral de Segovia.jpg|Segovia
Image:Almudena Vista del norte1.jpg|Madrid
Dosiero:Catedral santiago compostela.jpg|Santiago de Compostela
Image:Cathedral_and_Archivo_de_Indias_-_Seville.jpg|Seviljo
Tegucigalpa
Image:23 Teguc Hauptpl.JPG|Tegucigalpa
Milano
Dosiero:Milanoduomoparto.jpeg|Katedralo en Milano ("Duomo")
Dosiero:Milanoduomointerno.jpeg|Katedralo en Milano (interno)
Utrecht
Image:Utrecht 013.jpg|Katedralo Sankta Marteno, Utrecht
Image:Dom-Utrecht.png|Utrecht (interno)
Kristiansand~Tromsø~Trondheim
Image:Norskdomkirke ubt.jpeg|Kristiansand
Image:Eismeerkathedrale.JPG|Glacimara katedralo, Tromsø
Image:Nidarosdomen.jpg|Katedralo Nidaros, Trondheim
Kaliningrad~Sankt-Peterburgo
Image:Kaliningrad cathedral.JPG|Kaliningrad
Image:Buberel StPetersburg StNicolas Cathedral.jpg|Katedralo Sankta Nikolao, Sankt-Peterburgo
Lausanne
Image:Cathedral on a hill in Lausanne.jpg|Lausanne
Bangkok
Image:Assumption cathedral Bangkok.jpg|Assumption Cathedral en Bangkok
Daegu
Image:Cathedral and Migliore.jpg|Romkatolika Katedralo en Daegu
Kansas
Image:VictoriaKansasCathedralOfThePlainsSide.jpg|The Cathedral of the Plains, Victoria, Kansas
Image:VictoriaKansasCathedralOfThePlainsFront.jpg|The Cathedral of the Plains, Victoria, Kansas
Kategorio:Arkitekturo
ja:大聖堂
simple:Cathedral
Kategorio:FilozofojKategorio:Filozofio
Kategorio:Sciencistoj
ja:Category:哲学者
ko:분류:철학자
th:Category:นักปรัชญา
Kategorio:IslamoKategorio:Abrahamaj religioj
ja:Category:イスラム教
ko:분류:이슬람교
ms:Category:Islam
th:Category:ศาสนาอิสลาม
Archibald SimpsonArchibald Simpson (1790 - 1847) was one of the major architects of Aberdeen's Granite City. He built in the classical style. There is a present day pub at the Castlegate (on the corner of Union Street and King Street) named in his honour, which is housed in one of his buildings.
External links
- [http://www.geo.ed.ac.uk/scotgaz/people/famousfirst1322.html The Gazetteer for Scotland] - An Overview of Archibald Simpson
- [http://www.scran.ac.uk/database/record.php?usi=000-000-000-756-L Scran] - A Pathfinder Pack for Archibald Simpson including many images of his buildings (NB may require a subscription.)
Simpson, Archibald
Simpson, Archibald
Simpson, Archibald
Simpson, Archibald
programy nauka apartments in Nice SYLWESTER litera h
|
|
|
|
|