Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Azio

Azio

Geografio > Kontinentoj > Azio ---- Kontinentoj Azio, kun 44.020.000 km2, estas la plej granda kontinento de la mondo. Ĝi havis 3.688.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 1780 malsamajn lingvojn en Azio. Multaj grandaj religioj, kiel Judismo, Kristanismo, Islamo, Hinduismo, Budhismo, kaj la Bahaa Kredo komenciĝis en Azio. Azio dividiĝas en kelkajn geografiajn regionojn kaj subregionojn, kies limoj ne koincidas kun la modernaj ŝtatlimoj. Ĉe malsamaj fontoj ili povas nomiĝi diverse kaj havi diversajn signifojn. :Centra Azio - Malgrand-Azio - Mez-Azio - Okcidenta Azio - Orienta Azio - Suda Azio - Sud-Okcidenta Azio - Sud-Orienta Azio La origina Azio estis la romia provinco Asia en orienta Anatolio, kie estis la urboj Pergamo kaj Efeso. Estas 49 sendependaj landoj en Azio:
- Afganio
- Armenio
- Azerbajĝano
- Barejno
- Bangladeŝo
- Barato
- Birmo
- Brunejo
- Butano
- Ĉinio
- Filipinoj
- Indonezio
- Irako
- Irano
- Israelo
- Japanio
- Jemeno
- Jordanio
- Kamboĝo
- Kartvelio
- Kataro
- Kazaĥio
- Kipro
- Kirgizio
- Kuvajto
- Laoso
- Libano
- Malajzio
- Maldivoj
- Mongolio
- Nepalo
- Nord-Koreio
- Omano
- Orienta Timoro
- Pakistano
- Rusio
- Saŭda Arabio
- Singapuro
- Sirio
- Sri-Lanko
- Sud-Koreio
- Taĝikio
- Tajlando
- Tajvano
- Turkio
- Turkmenio
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Uzbekio
- Vjetnamio kaj kelkaj dependaj aŭ okupitaj teritorioj:
- Aŝmora kaj Kartia Insuloj (aŭstraliaj)
- Kokosinsuloj (aŭstraliaj)
- Kristnaskinsulo (aŭstraliaj)
- Palestino Dosiero:azio-meza.png [http://meta.wikipedia.com/upload/azio.png Pligrandigu la mapon] ------- EdE-A > Azio Azio. v. Ĉinujo, Filipinaj insuloj, Hindo-ĉinujo, Hindujo Brita, Hindujo Nederlanda, Irako, Japanulo, Koreujo, Palestino, Persujo, Sirio, Turkujo. Kategorio:Kontinentoj ! ja:アジア ko:아시아 ms:Asia simple:Asia th:ทวีปเอเชีย zh-min-nan:A-chiu

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Kontinentoj

Geografio > Kontinento ---- Kontinento estas granda masivo de la tera ŝelo, kiun la oceanoj disigas unu de alia kaj kiun oni povas trapasi, ne transirante maron. Rimarko: la termino “Kontinento” devenas de “Terre Continente”, t.e. seninterrompa tero. Ne ekzistas oficiala decido pri kiom granda devas esti insulo por esti rigardata "kontinento", kaj inverse; sed ĝenerale, oni taksas Groenlandon (2.175.600 km2)la plej grandan insulon kaj Aŭstralion (7.686.589 km2) la plej malgranda kontinento. Ili grandparte altiĝas super la marnivelo, dume periferioj (kontinetbretoj) troviĝas sur ĝi. Kontinentojn karakterizas t.n. kontinenta tipo de terkrustaranĝo je profundo de 35-70 km kun granito-metamorfa tavolo. En nuntempa geologia epoko ekzistas kontinentoj: (1) Eŭrazio, (2) Nord-Ameriko, (3) Sud-Ameriko, (4) Afriko, (5) Aŭstralio, (6) Antarkto. Malgraŭ la ĝusta difino de la termino “kontinento”, en multaj landoj oni konsideras ilian nombron diverse: 5, 6, 7. Iuj pensas ke Eŭropo kaj Azio estas memstaraj kontinentoj, kaj iuj, du aliajn kontinentojn Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko traktas kiel unu kontinenton. Kutime, tion kaŭzis konfuzo inter la du vortoj "kontinento" kaj "mondoparto": Dum Aŭstralio estas kontinento, Oceanio estas la mondoparto en kiu troviĝas kaj Aŭstralio, kaj insulego Nov-Gvineo, kaj insularoj Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio. Jen komparaj ampleksoj de ĉiuj mondopartoj laŭ la surfaco (mln kv.km):
Mondparto Surfaco
mln kv.km
Av. alteco
m
Maks. alteco
m
Eŭrazio54,6 840 8848
- Azio 44,4 950 8848
- Eŭropo 10,2 300 4807
Ameriko 42,5 650 6960
- Nord-Ameriko 24,2 - 6193
- Sud-Ameriko 18,3 - 6960
Afriko 29,9 750 5895
Antarkto 13,9 2200 5140
Oceanio 8,9 340 5029
----

Nombro de kontinentoj

En diversaj lokoj de la mondo, homoj lernas malsame pri la nombro da kontinentoj. En Nord-Ameriko kaj Eŭropo, homoj pensas ke ekzistas 7 kontinentoj: Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Afriko, Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Antarkto. En Sud-Ameriko, ili pensas ke ekzistas 6 kontinentoj: Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko estas nur unu (Ameriko). En Azio, ili pensas ke ekzistas 5: ili ne konsideras ke Antarkto estas kontinento. ----

Homa ŝanĝo de kontinentoj

Laŭ la ĉi-supra difino, antaŭ du jarcentoj ekzistis teorie nur 4 kontinentoj: Ameriko, Aŭstralio, Antarkto kaj Afrik-Eŭrazio. Ĉar antaŭ la fosado de la Sueza kanalo (preta en 1869) kaj la Panama kanalo (preta en 1914), ja eblis sekŝue piediri de Afriko al Azio, kaj de Norda al Suda Amerikoj. Tiel, oni ne malpravas asertante, ke ĝis 1869 ekzistis 4 kontinentoj, 1869-1914 kvin, kaj ke Homoj pli efike ol geologio ŝanĝis la aspekton de la mondo. ---- Vidu ankaŭ Nomoj de Kontinentoj, La limo inter Eŭropo kaj Azio, Malnova Mondo, Nova Mondo ! ja:大陸 ko:대륙 ms:Benua simple:Continent th:ทวีป zh-min-nan:Tāi-lio̍k

Kristanismo

Kristanismo estas la plej granda monda religio, havante 1943 milionojn da kredantoj (islamo havas 1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala. Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la Vorto de Dio.

Historiaj branĉoj de kristanismo

Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo. La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo: # katolikismo (53%) # protestantismo (16%) # ortodoksismo (11%) # anglikanismo (3%) Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500 (Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj; vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)

La baza mondbildo de nicea kristanismo

Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj. En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj. Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial Jesuo estis mortigita, najlite al kruco. Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj, ekzemple, emfazas sakramenton, dum protestantoj emfazas fidon.) Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis relevigita el la mortintoj. Tiuj, kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste, Jesuo supreniris al la ĉielo. Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al siaj kredantoj (Pentekosto). Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj. La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita, kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne. La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco:
  • Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
  • Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
  • Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute komprenebla al la homoj.

Moralo

Kristana moralo estas resumita de la Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
    Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
    - Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi morale sen la helpo, la graco, de Dio. Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton, samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.

Preĝado

Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon:
    Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
    Via nomo estu sanktigita.
    Venu Via regno,
    plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
    Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
    Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
    Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
    Amen.
    - Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.

Kristanismo nenicea

Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas jehovismo, mormonismo kaj liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa, bona homo, ne Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio. :Kristanismaj Specoj: :Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo :Kristanaĵoj :Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo :Pensintoj, verkistoj, teologoj: :Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich :Postmortolando :Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo :Sakramentoj :Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto Kategorio:Kristanismo ja:キリスト教 ko:기독교 ms:Kristian simple:Christianity th:คริสต์ศาสนา zh-min-nan:Ki-tok-kàu

Islamo

:Islamaĵoj :Falsafismo - Kaaba - Korano - Mahdi - Medino - Mekao - Mohameto - Sufiismo - Sunaismo - Ŝijaismo kaj plena listo da Terminoj :Politikaj Islamaĵoj :Islama revolucio - Islamismo - Jihado - Kalifo - Ŝario - Salafismo :Historio :Abu-Bakro - Alijo - araba imperio - Al-Andalus - Ibn Battuta - selĝukidoj - Krucmilito - mongola imperio - mogoloj - Omaro - Osmano - safavida imperio - otomana imperio - Pakistano - Nasser :Pensintoj ::Historiaj: al-Kindi - al-Ghannouchi - Aviceno - ibn-Khaldun - ibn-Rushd - Sohraŭardi - Ĝalal ud-Din Muhammad RUMI ::Modernaj: Ali Ŝarjati - Qutb ---- Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon. Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon. Origine Islamo havas tre branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanidan) kulturon, sed estas tre plurforma. Sufiismo estas mistika formo de islamo. La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala antaŭ Dio. Ktp. Alaho estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo. Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:
  1. fidi: (la ŝahadah) "Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Alaho, kaj Mohameto estas la profeto de Dio" (أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara, multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.
  2. preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo, posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas dirita en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al la moskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas predikon.
  3. doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.
  4. fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monato Ramadano. Oni fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado. Gravedulinoj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne bezonas fasti dum Ramadano, sed devas fasti unu postan monaton en la jaro.
  5. pilgrimi al Mekao: (haĝo) dum la dekdua monato, almenaŭ unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas Kaaba.
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.

Websites in english


- [http://www.icapi.org International Coalition Against Political Islam]
- [http://www.ntpi.org No to Political Islam]

Islamidaj religioj


- Ahmadismo
- Baba Kredo
- Bahaa Kredo
- Druzoj
- Nigraj islamanoj
- Sikismo Kategorio:Islamo ja:イスラム教 ko:이슬람교 ms:Islam simple:Islam th:ศาสนาอิสลาม

Budhismo

:Budho - Theravado - Hinajano- Mahajano - Amidismo - Lamaismo - Zen-budhismo - Ŭonbulismo ---- Budhismo, Budaismo aŭ Buddismo estas unu el la grandaj religioj de la mondo. (Pri ĝiaj kanonaj tekstoj, vidu Tripitako.) La nombron da budhanoj neniu scias - divenoj varias inter 200 milionoj kaj unu miliardo. La budhismo estas plimulta religio en Cejlono/Sri-Lanko, kaj en grandaj partoj de orienta, sudorienta kaj centra Azio; budhismaj malplimultoj troveblas en multaj aliaj landoj, orientaj kaj okcidentaj. En Esperantio, Budhana Ligo Esperantista fondiĝis en 1925, malfondiĝis dum la lasta parto de la 1980-aj jaroj kaj refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002. La budhismo estis fondita de la Budho de Hindio (regiono kiu inkluzivas la nunajn ŝtatojn Barato, Nepalo, Pakistano kaj Bangladeŝo), verŝajne en la 6-a jarcento a.K..

Centraj pensoj

La plej centraj pensoj de la budhismo estas la kvar noblaj veroj: # La vero pri la nekontentigo (palie dukkha, sanskrite duhkha); tiu koncepto inkluzivas suferon, sed estas pli vasta. # La vero pri la kaŭzo de la nekontentigo, nome la triobla deziro aŭ soifo: plezurosoifo, iĝosoifo, neniiĝosoifo. # La vero pri la fino de la nekontentigo, nome la fino de ties kaŭzo. # La vero pri la vojo al la fino de la nekontentigo, nome la nobla okera vojo: ## ĝusta rigardado, ## ĝusta pensado, ## ĝusta parolado, ## ĝusta agado, ## ĝusta vivtenado, ## ĝusta strebado, ## ĝusta atentado ## ĝusta koncentrado.

Budhismaj pensoj pri vivo kaj morto

La budhismo ne havas dogmojn, sed jes ja laborhipotezojn. La ĝenerala penso de budhismo pri mortinto estas renaskiĝo, koncepto kiun oni nepre ne intermiksu kun tiu de metempsikozo aŭ reenkarniĝado. reenkarniĝado] reenkarniĝado] Metempsikozo signifas ke iu nemateria kaj sendependa animo iras re en karnon, do reenkarniĝas; sed la budhismo estas nek ideisma nek materiisma. Ĝi ne akceptas ke psiko povas ekzisti sendepende de korpo, kiel la ideistoj, nek ke korpo povas ekzisti sendepende de psiko, kiel la materiistoj; ambaŭ estas du flankoj de la sama vivprocezo. Tiu procezo ne havas unuan komencon, nek porĉiaman finon (krom se oni atingas nirvanon). Inter la mortinto kaj la naskiĝonto do troveblas kontinueco, sed ne identeco; kaj la sama veras pri la sinsekvaj pensmomentoj dum ĉi tiu vivo mem. Eĉ dum ĉi tiu vivo, mi ne havas pli ol iluzian identecon. Laŭ la budhismo, estas pluraj mondoj. Nia tero, la mondo nomata Saba laŭ mahajana terminologio, laŭ theravada terminologio manussa-loka, "homa mondo", situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj. Tiu, kiu faris intence bonajn agojn dum sia vivo, renaskiĝos kiel pli feliĉa homo, aŭ kiel pli altranga estaĵo en pli agrabla mondo ("ĉielo"); kaj post multege da vivoj kaj bonfaroj povas iĝi eĉ budho (sed ne naskiĝi kiel budho, nur kiel bodhisatvo). Budho ne plu mortos nek renaskiĝos, kaj ŝi/li/ĝi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de ĉiaj suferoj de estaĵoj, nome naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, ktp. Tiu, kiu faris malbonaĵon dum sia vivo, renaskiĝos kiel estaĵo pli malaltranga ol homo, ekz-e hundo aŭ ĉevalo, eĉ insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ĝi post morto renaskiĝos kiel speco de demono au monstro en unu el la inferaj mondoj. Estas grave konscii unue ke, laŭ la budhismo, nek ĉielo nek infero povas esti eterna; kaj due, ke vivo en tre agrabla medio ne nepre - fakte ĝenerale ne - nutras saĝon. Do, ĉiela vivo povas fakte esti danĝera, ĉar stultiga, kaj estas preferinde serĉi homan vivon inter saĝaj homoj. Laŭ malnovbudhisma tradicio, ne eblas iĝi arahantobudho dum ĉiela vivo, nur kiel homo.

Gautama Siddhartha

Gautama Siddhartha (sanskrite) aŭ Gotama Siddhattha (palie), aŭ Ŝakjamunio (palie Sakyamunî, sanskrite Ŝakyamunî) (fondinto de la nuna sasanao, do de la budhismo kiel historia movado, sed laŭ budhisma tradicio el multaj budhoj kaj nur retrovinto de la dharmo) iam en sia antaŭa vivo, donis - laŭ unu el multaj fabloj en la mezepoka komentario de Buddhaghosa al la libro Jâtaka en la palilingva Tripitako - sian korpon al malsatega mortanta tigro por savi ĝian vivon. Kaj pro tiu bonega faro, kaj multaj aliaj, li renaskiĝis kiel pli alta estaĵo kaj fine fariĝis budho. Konforme al ĉi tiu bone konata rakonto, budhismaj bhikŝuoj kaj bonzoj foje faris sinoferon por savi la mondon. Ankaŭ vjetnamaj bonzoj faris sinbruligon dum la vjetnama milito, ne nur kiel protesto al la usona bombardado, sed ankaŭ kiel la supera sinofero por savi la homojn el la suferego. (Tiu agmaniero estis tamen kritikita de aliskolaj budhanoj, kiuj timis ke ĝi estos malbona ekzemplo; kio fakte okazis, ĉar poste plurfoje okazis sinbruligoj de ne-budhanoj sen la necesa medita antaŭpreparado multjara.) Nu, oni tamen bone sciu ke la vera instruo de budhismo ne estas kredigi tiajn imagajn rakontojn. Tiu rakonto ekestis en la antikva Barato, por ilustri la meriton de malavareco - ne por doni historiajn faktojn. La budhismo instruas, ke ĉio tia estas, profunde vidite, nur iluzio; ĉio estas nenio; ne ekzistas renaskiĝo en la strikta signifo de tiu vorto (ĉar la naskiĝonto ne estas identa kun la mortinto), nek kastoj (budhismo neas kastan diskriminacion), nek superstiĉoj, nek paradizo, nek infero, nek eĉ budhoj mem. Ĉesu kredi tiujn neniaĵojn, kaj do estu savita el la suferoj de metempsikozo, eterna renaskiĝo, eterna suferado. En la historio budhismo evoluis diversen. Unu el la skoloj, kiu evoluigis ĉi tiun ateisman tendencon de budhismo, estas Zen-budhismo.

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.us/budhana.html Budhana Ligo Esperantista]
- [http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/budhismo_esp.html Japana Budhana Ligo Esperantista]
- [http://india.asinah.net/en/wikipedia/b/bu/buddhism_1.html Budhismo en Asinah Barata enciklopedio (angle)] ------ EdE-B Budhismo. Religio de almenaŭ kvinono de la loĝantaro de la tero, sur doktrinoj de paco kaj pacamo, racia pravigo de altruismo. E-grupo ĉe la Ootani B-a Univ. en Kioto de feb. 1922 ĝis marto 1926 eldonis gazeton La Paco, red. de Kozo Tanijama. En 1925 A. C. March el London kaj Edgar Grot el Riga klopodis por fondi Int. Ligon de budhanaj E-istoj, kaj proks. samtempe fondiĝis "Budhana Rondo", sed nek unu, nek la alia atingis vere int. vivon. Nur en la gazeto "Buddhism in England" aperadis E fako de tiam ĝis 1930. En jan. 1930 Budhana Ligo E-ista ekagadis, elsendante bultenon La B., kiu poste fariĝis kvaronjara organo. Samjare japanoj sekvis per fondo de Japana Budhana Ligo E-ista. BLE havas centron ĉe Geo. H. Yoxon, 8 Elmwood Drive, Heswall (Cheshire) Anglujo, kaj J BLE ĉe Takakura-kaikan, Rokujo-Takakura, Kioto, Japanlando. Vasta agado kuŝas antaŭ la liganoj: la traduko de la ampleksa b-a "biblio" (Tripitako) de kanonaj skribaĵoj, la enkonduko de E en budhanaj landoj, ĉefe pere de la misiistaj organizaĵoj kaj la konigo de la doktrinoj de B. al la E-istoj de la okcidento. GEO H. YOXON. Kategorio:Budhismo als:Buddhismus ja:仏教 ko:불교 minnan:Hu̍t-kàu ms:Agama Buddha simple:Buddhism th:พระพุทธศาสนา

Centra Azio

Geografio > Azio > Centra Azio ---- Natura regiono, interna parto de Azio, kiu enspacigas teritoriojn interne de Ĉinio kaj Mongolio, kaj ankaŭ inkluzivas teritoriojn de iamaj sovetaj respublikoj: Uzbekio, Kirgizio, Taĝikio kaj Turkmenio, ankaŭ sudajn partojn de Kazaĥstano, sude de Aralo-Irtiŝa akvodivida linio. Granda parto de la teritorio estas okupita de dezertoj Karakumo kaj Kizilkumo, ĉirkaŭita de sudo kaj oriento per altaj montaroj: Kopetdago, Pamiro k.a. Tra la Mez-Azio fluas riveroj Amu-Darjo kaj Sir-Darjo. Ĉi tie troviĝas Arala Maro (fakte lago !) kaj lago Balĥaŝo Totala areo ĉ. 6 mln kv.km. Pli norde plataĵoj kaj ebenaĵoj formas du altzonojn, unua, kun alteco 500-1500 m - Gobio, Alaŝano, Ordos, Ĝungara kaj Tarima ebenaĵoj, kaj la dua, kun alteco 4000-4500 m - Tibeta montaro, dividitaj per altaj montoĉenoj de Tjan-Ŝano, Kunluno, Nan-Ŝano, [[Karakorumo]] ka. Klimato estas kontinenta, kun sedimentoj en ebenaĵo 50-200 mm jare kaj en montoj - 500-1000 mm. Plejofte la teritorioj estas okupitaj de [[dezertoj, stepoj kaj duondezertoj.

Mez-Azio

Geografio > Azio > Mez-Azio ---- Mez-Azio estass interna parto de Azio, kiu inkluzivas teritoriojn de iamaj sovetaj respublikoj: Uzbekio, Kirgizio, Taĝikio kaj Turkmenio. Al Mez-Azio ofte apartenas ankaŭ sudaj partoj de Kazaĥstano, sude de Aralo-Irtiŝa akvodivida linio. Granda parto de la teritorio estas okupita de dezertoj Karakumo kaj Kizilkumo, ĉirkaŭita sude kaj oriente per altaj montaroj: Kopetdago, Pamiro ka. Tra la Mez-Azio fluas riveroj Amu-Darjo kaj Sir-Darjo. Ĉi tie troviĝas Arala Maro (fakte lago!) kaj lago Balĥaŝo. Kategorio:Azio ko:중앙아시아 ja:中央アジア nb:Sentral-Asia

Orienta Azio

Geografio > Azio > Orienta Azio ---- Parto de Azio, ĉe la bordoj de Pacifiko, en modera, subtropika kaj tropika zonoj inter 20–60° (norda latitudo). Karakterizatas per montara reliefo kun vastegaj ebenaĵoj. Klimato — musona. Natura plantaro en nordo estas larĝfolia kaj miksa arbararo, en sudo — subtropika kaj tropika. La regiono inkluzivas orientajn partojn de Rusio kaj Ĉinio, ankaŭ Japanion, Nord-Koreion kaj Sud-Koreion. :Noto: En diversa literaturo oni trovas la terminon Fora Oriento (angle: Far East, france: Extreme Orient) en la senco de Orienta Azio. Komparu al: Proksima Oriento (angle: Middle East, france: Levant)— Sud-Okcidenta Azio. ja:東アジア ko:동아시아 ms:Asia Timur th:เอเชียตะวันออก zh-min-nan:Tang-a

Sud-Okcidenta Azio

Geografio > Azio > Sud-Okcidenta Azio ---- Natura regiono en Araba duoninsulo kaj apudaj teritorioj; Areo pli ol 3 mln kv.km; Loĝantaro 25 mln; Reliefo ĉefe plataĵoj, ĉe la bordoj - montaroj; Tropikaj dezertoj kaj duondezertoj; Al Sud-Okcidenta Azio apartenas ŝtatoj: Saŭda Arabio, Kuvajto, Barejno, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano, Jemeno, sudaj partoj de Irano kaj Jordanio. ja:西南アジア ko:서아시아 ms:Asia Barat zh-min-nan:Sai-lâm-a

Romia imperio

Historio > Romio > Romia Imperio ----
- daŭro: -27 ĝis 476 (okcidenta); ĝis 1453 (orienta)
- ĉefurbo: Romo
- teritorio: la landoj ĉirkaŭ la Mediteraneo
- lingvo: la latina kaj la greka lingvo
- religio: idolkultoj; ekde la 4-a jarcento, ĉefe kristanismo 500px
- provincoj:(kun jaro de kreado kiel provinco) Akaio(Achaea) (-27) - Egipto (Aegyptus) (-30) - Afriko (Africa) (-146) - Alpes Cottiae - Alpes Maritimae - Alpes Penninae - Aquitania - Arabia Petraea (105) - Armenia Inferior - Armenia - Asia (-129) - Assyria - Baetica - Baleares - Belgica (-16) - Bithynia (-74) - Britannia (43) - Cappadocia (17) - Cilicia (-64) - Commagene - Corsica kaj Sardinia(-231) - Cyprus - Cyrenaica (-74) - Dacia (107) - Dalmatia (-167) - Epirus (pr. 60 p.K.) - Galatia (-25) - Germania Inferior (17) - Germania Superior (17) - Illyria - Italia - Lugdunensis - Lusitania (-27) - Lycaonia - Lycia - Macedonia (-146) - Mauretania (40) - Mesopotamia (115) - Moesia (-29) - Narbonensis (-120) - Noricum (-15) - Osroene - Palaestina - Pamphylia (43) - Pannonia (10) - Pisidia - Pontus - Rhaetia (-15) - Sicilia(-241) - Sophene - Syria (-64) - Tarraconesis (-197) - Thracia (46)
- imperiestroj: Vidu listo de romiaj imperiestroj
- Spartacus La romia imperio (27 a.K. ĝis 476 p.K.) estis imperio de Romio, kiu regis la landojn ĉirkaŭ Mediteraneo dum la kvin jarcentoj. En 476 Romo kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de ĝermanaj barbaroj. La orienta, greka duono de imperio, kiu regis sin aparte depost 395, travivis kaj daŭris sub la gvido de Konstantinopolo kiel la Bizanca imperio. La ĝermanoj mem poste penis restarigis la imperion sub la nomo la Sankta Romia Imperio. La romia imperio estis la sukcesinto de la Romia Respubliko. Dum la finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio grande kreskis per eksterlandaj militoj sed interne baraktis pro civilaj militoj. La civilaj militoj finiĝis, kiam Oktavio restis kiel la sola forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En -27 la Senato nomis lin Aŭgusto Cezaro, kaj donis al li la potencon de imperiestro. Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la imperio fine vidis jarcentojn da paco -- la tiel-nomata Pax Romana aŭ romia paco. Je sia maksimumo, ĉirkaŭ 120, la imperio regis Eŭropon sude de la Danubo kaj okcidente de Rejno, Brition sude de la Muro de Hadriano, Dacion (nuna Rumanio), Anatolion, Sirion, Palestinon, Egiption kaj la nordan marbordon de Afriko. Portempe Romio ankaŭ tenis Armenion, Mezopotamion, kaj okcidentan Germanion. La imperio romiigis okcidentan Eŭropon, provizinte la kulturan fundamenton de la Okcidento. En la oriento, la greka kulturo estis tro forta. En norda Afriko, la araba imperio poste forviŝis ĉian romian kulturon, kiu eble ankoraŭ restis tie. ja:ローマ帝国 ko:로마 제국 simple:Roman Empire

Anatolio

Geografio > Azio > Turkio > Anatolio < Historio ---- Historio kaj la Mediteraneo.]] Anatolio (greke ανατολή, turke Anadolu, kaj Esperante iufoje alinome Malgrand-Azio, kiu estas paŭso de la latina Asia Minor) estas la azia parto de hodiaŭa Turkio. Pro sia oportuna geografia situo, ĝi ĉiam estis ekonomie kaj kulture prospera regiono. Anatolio estis laŭvice la kerno de la greka kaj kristana bizanca imperio, la turka kaj islama otomana imperio kaj nun la turka kaj moderna nacio Turkio.

Historio


- 3-a jarmilo a.K. - Enradikiĝis hindeŭropaj triboj - Lukianoj, Nesitoj, k.a.
- 2-a jarmilo a.K. - Troviĝis centre kaj oriente la Hitita imperio. Apud la Dardaneloj troviĝis la urbo Trojo.
- 1-a jarmilo a.K. - Ekzistis Reĝlando Frigio. La okcidenta marbordo estas la greka lando Ionio.
- 4-a jarcento a.K. - Estis parto de la imperio de Aleksandro la Granda.
- 3-a jarcento a.K. (de 278 a.K.) - Keltaj triboj venis el Trakio kaj invadis Anatolion; ili ekloĝis en la regiono ĉirkaŭ Ankaro, kiu iĝis nomita Galatio.
- 2-a jarcento a.K. - Estis parto de la Romia imperio.
- 395 p.K. - Okazis la duoniĝo de Romio; Anatolio iĝis sub la orienta duono (t.e. Bizancio).
- Ĝis la 11-a jarcento p.K. - Estis la kerno de Bizanca imperio.
- 11-a jarcento - Anatolio estis konkerita de Selĝukoj. Komenciĝis enmigro de turkaj triboj, kiu ĉefrolis en la sekva etno-kultura formigo de la regiono.
- 14-a jarcento - Estis konkerita de otomanaj turkoj (Vidu Osmanidan imperion). La teritorio de Anatolio troviĝas inter la maroj Nigra norde, Marmara kaj Egea okcidente, kaj Mediteraneo sude kaj sudokcidente. Centran parton okupas Anatolia plataĵo, kiu estas barita de Pontika montaro (laŭ la bordregiono de Nigra Maro), Taŭrusa montaro (ĉe la Mediteraneo) kaj Armena Plataĵo (oriente). Etne, Anatolio antaŭ 3000 jaroj estis plene de hindeŭropaj etnoj, la hititoj kaj trojanoj estinte la plej famaj. Post Aleksandro la Granda, Anatolio grekiĝis kaj poste kristaniĝis, fariĝinte la koro de la bizanca imperio. De 1000 al 1453, la turkoj konkeris Anatolion, kiu turkiĝis kaj islamiĝis kaj fariĝis la koro de la otomana imperio. De la tempo de Konstantino ĝis la tempo de Kemal ATATÜRK, Anatolio estis regita de Konstantinopolo. Konstantinopolo

Anatolio sub Romio

Jen la provincoj de Anatolio sub la Romia imperio: :Asia - Bithynia - Galatia - Lycaonia - Lycia - Pisidia - Pamphylia - Cilicia - Cappadocia - Pontus Kategorio:Turkio ko:소아시아 ja:アナトリア半島 simple:Asia Minor th:อนาโตเลีย

Efeso

Historio > Romio > Romia Imperio > Asia > Efeso < Ionio ----
- loko: 37.92 Norde, 27.28 Oriente
- loĝantaro: 300 mil en 150 a.K. Efeso (latine, Ephesus), greka urbo de Ionio (okcidenta Anatolio) kiu staris kie la rivero Cayster fluis en la Egean Maron, estis la plej granda urbo de la romia provinco de Asia. Ĝi estis la ĉefurbo de la provinco kaj la centro de la kulto de la virga diino Artemisa, kie staris la plej granda el ŝiaj temploj, la Templo de Artemisa, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Efeso havis la plej grandan teatron de la imperio, kun 50 mil sidlokoj. Sankta Paŭlo predikis en la urbo tri jarojn (65-68) kaj Sankta Johano, laŭ tradicio, tie verkis sian evangelion (ĉ. 90). En 431, la urbo estis la loko de la Koncilio de Efeso, kiu deklaris, ke Sankta Maria estas la Dipatrino. Sed spite de tia grandeco, riĉeco kaj famo, la ora epoko de Efeso venis antaŭ la imperio: en la 2-a jarcento a.K., Efeso estis unu el la ĉefaj kaj plej riĉaj havenoj de la Mediteraneo kaj havis 300 mil loĝantojn. En -334, Aleksandro la Granda kaptis la urbon. En -133, Efeso falis sub la rego de la romia imperio. De -100 ĝis 100, Efeso estis la centro de komerco por sklavoj en Mediteraneo. Efeso estis fondita en la 10-a jarcento a.K. -- de amazonoj laŭ legendo -- kaj fariĝis unu el al ĉefaj urboj de Ionio. La loĝantaro venis plejparte el Ateno. Kie tiu granda urbo unufoje staris, nun staras Ayasaluk, malgranda turka vilaĝo. Efeso estis mortigita de ŝlimo, malario kaj kristanismo: pro la jarcentoj da ŝlimo el la Cayster, en la tempo de la bizanca imperio, granda, malaria marŝo kreskis inter Efeso kaj la maro. Kaj kristanismo formortigis la alian industrion de la urbo: la kulto de Artemisa. En 381 la imperiestro fermis la Templon, kiu, starinta vake, fariĝis ŝtonminejo. La konkuro de Konstantinopolo ekde la 4-a jarcento verŝajne ne helpis. Multaj ruinaĵoj el la klasika urbo ankoraŭ staras. Ankaŭ staranta en Efeso estas la domo de Sankta Maria, loko de pilgrimado por kristanoj kaj muzulmanoj kaj de solenaĵoj je la 15-a de aŭgusto. Laŭ tradicio, post la krucumado de Jesuo Kristo, Sankta Johano portis Marian kun li al Efeso. Ironie, la originala nomo de la urbo estis Apasas, "urbo de la patrina diino". Kaj la kulto de la virga Sankta Maria anstataŭis la kulton de la virga Artemisa. Famaj loĝantoj: Heraklito, Sankta Johano, Sankta Maria Vidu ankaŭ: Turkio ja:エフェソス ko:에페소스

Armenio

Geografio > Azio > Kaŭkazio > Armenio ---- Dosiero:am.gif http://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/0/07/Armenia-coa.gif

Lando en Suda Kaŭkazio, najbaras kun Kartvelio (norden), Azerbajĝano (orienten), Irano (suden) kaj Turkio (okcidenten). dosiero:Armeniomapo.jpg
- Nomo: Armena Respubliko; armene - Հայաստանի Հանրապետություն (Hajkakan Hanrapetutjun).
- Areo: 29.800 kv. km.
- Ŝtatordo: evolua demokratio.
- Ŝtatestro: Prezidento R. Koĉarjan.
- Ĉefurbo: Erevano.
- Loĝantaro: 3,7 milionoj, inter ili armenoj 96%. kurdoj minoritata
- Lingvo: armena. (oficiala), kurda
- Religio: armena-gregoria kristanismo.
- Valuto: dramo.
- Nacia flago. La flago estis adoptita en 1990. Armenio estis sendependa dum 1918-1921 kaj nuntempa flago devenas de tiu tempo. Ĝi estis kreita en Armena Instituto de Venecio en 1885, tamen ĝia strioj havis aliajn kolorojn - ruĝan, verdan kaj bluan. Post deklaro de sendependenco en 1991 jaro ĝi estis ŝanĝita per alia trikoloro - ruĝa, blua, oranĝa. Ruĝa koloro simbolas sangon verŝitan dum batalo por sendependenco, blua asocias esperon aŭ armenan ĉielon, oranĝa prezentas benon al peza laboro.
- Nacia blazono. Ĝi estis adoptita en 1991. La blazono prezentas ŝildon, en kies centro estas stiligita monto Granda Ararato - supozebla loko, kie haltiĝis Arko de Noa. Sur la ŝildo videblas kvar emblemoj de iamaj armenaj dinastioj. Ŝildon tenas aglo kaj leono, komunaj simboloj de armena heraldiko.

vidu ankaŭ


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
- Historio de Armenio

Eksteraj ligoj


- [http://www.armenica.org Armenica.org - Historio de Armenio]
- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/asie/armenie.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en Armenio (france)] Kategorio:Armenio ja:アルメニア ko:아르메니아 ms:Armenia simple:Armenia th:ประเทศอาร์เมเนีย zh-min-nan:Hayastan

Barejno

Geografio > Azio > Barejno ---- Azio Barejno - al-Bahrajn - البحرين Petrolriĉega insularo kaj landeto en la Persa Golfo.
- Landkodo: BH.
- E-nomo: [a] Bahrejno; [o] Barejna Reĝlando.
- Nacia nomo: Mamlakat al-Bahrajn, مملكة البحرين
- Areo: 695 kv.km.
- Politika sistemo: absoluta monarĥio.
- Ŝtatestro: reĝo Hamad bin Isa al-Ĥalifa (emiro 1999, reĝo ekde feb. 2002).
- Ĉefurbo: Manamo (280 mil).
- Loĝantaro: 634 mil (2000).
- Ŝtatlingvo: araba.
- Kredantoj: muzulmanoj (ŝiaistoj 75%, sunaistoj 25%).
- Eksporto: nafto, gaso, aluminio.
- Pokapa GNP: 7.840 $.
- Monunuo: barejna dinaro (=100 filsoj);
- Historio: Brita protektorato en 1861-1968. De 1971 sendependa ŝtato.
- Heredaĵo: Manamo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo (nacia muzeo, centro de kultura heredaĵo, Bajt al-Kuran, temploj ad-Diraz kaj Barbaris, moskeo Suk al-Hamis). Kategorio:Barejno ja:バーレーン ko:바레인 ms:Bahrain simple:Bahrain th:ประเทศบาห์เรน zh-min-nan:Bahrain

Barato

Geografio > Azio > Suda Azio > Barato ---- Suda Azio

Ŝtatoj de Barato

Suda Azio

Geografio

Suda Azio Barato estas la nomo preferata de Federacio Esperanto de Barato anstataŭ HindioHinda Unio. Loko: 20 No, 77 Or (sudcentra Azio) Areo: 2.973.190 km²
semotaŭga: 56%
Loĝantaro: 1.014.003.817 (julio 2000, takso), % urbana: 28% (2000)
homoj po kv. km: 341,0 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 609,1 (2000)
kreskanta procento: 1,58% (2000, takso)
naskoj: 24,79 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 8,88 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,08 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 64,9 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 3,11 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,5 jaroj (61,89 viroj, 63,13 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Nov-Delhio
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 72% hindarjana, 25% dravida, 3% aliaj
Religio:
Lingvo:

mapo de la22 oficialaj lingvoj

  • 850 lingvoj estas parolataj ĉiutage
  • 24 lingvoj havas pli ol unu milionon da parolantoj
  • 22 lingvoj estas oficialaj (kun milionoj da parolantoj en 1991):
    (Vidu la ĉefartikolon: Naciaj lingvoj de Barato)
    m  lingvo
    337,27  hindia
    - 1
    69,59  bengala lingvo
    -
    66,02  telugua
    62,48  maratha
    -
    53,01  tamila
    43,41  urdua
    -
    40,67  guĝarata
    -
    32,75  kanara
    30,38  malajala
    28,06  orija
    -
    23,38  panĝaba
    13,08  asama
    -
    7,77  maithala
    - 2 (en 1981)
    5,22  santhala
    4,4  kaŝmira3
    2,07  nepala
    2,12  sindha
    1,76  konkana
    1,27  manipura
    1,22  bodo
    0,09  dogra
    0,05  sanskrita
  • La lingvoj stelitaj (
    - ) devenas de la sanskrita. 75% parolas lingvon sanskritidan.

    1 La cifero por la hindia inkluzivas 48 'gepatrajn lingvojn', ĉiuj el kiuj havas pli ol 10 mil denaskajn parolantojn. Tiu listo de 48 inkluzivas 233,43 milionojn kiuj raportis, ke la hindia estas ilia gepatra lingvo.
    2 La cifero por la hindia inkluzivas la (denaskajn) parolantojn de la maithala (kiu estas unu el la ceteraj 'oficialaj lingvoj' de la lando).
    3 La popolnombrado de 1991 ne okazis en la subŝtato de Ĝamuo kaj Kaŝmiro pro la politika perforto tie. Tiu ĉi cifero estas de Ethnologue ( http://www.ethnologue.com/show_country.asp?name=India )

    Ĉirkaŭ 50% regas la hindian kiel unuan aŭ duan lingvon. Inter la burĝaro kaj riĉularo, la angla, la malnova imperia lingvo, estas multe pli uzata. Ĉirkaŭ 11% de la baratanoj scipovas la anglan. La angla havas apartan statuson en la lando; ĝi estas la oficiala lingvo de la juro kaj burokratio, kaj funkcias kiel pontlingvo de nacia politiko kaj komerco.

legpova: 52% (65,5% viroj, 37,7% virinoj) (1995, takso)

Literaturoj

(vidu ankaŭ en anglalingva literaturo) - bengallingva literaturo - malajallingva literaturo - urdua poezio - Gjanpith

politiko

Registaro: parlamenta demokratio, la plej granda de la mondo.
sendependeco: la 15-an de aŭgusto 1947
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 26-an de januaro 1950
korupteco: 2,8 CPI (10 = honesta, 0.0 = tute korupta) (2000)

ekonomio

Ekonomio: 418 Gd (1998, takso)
po kapo: 0,41 kd (1998, takso)
kreskanta elcento: 5,5% (1999, takso)
inflacio: 6,7% (1999, takso)
senokupa: ?? Valuto: 1 rupio (Rs)

Historio


- Mohandas Karamchand GANDHI
- Sonja GANDHI Sonja GANDHI

E-o en Barato


- Naren Dholokia (1906-2002), iam FD pri vidbendoj, fotografio kaj hinda kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.

vidu ankaŭ


- Ĉefministroj de Barato
- Tragedio de Bhopal
- Listo de urboj de Barato
- Landnomoj

Eksteraj ligoj


- [http://india.gov.in/maps/main.php Tre interesa aro da ĉiutemaj mapoj pri Barato, TTT-ejo de la barata registaro]
- [http://de.geocities.com/proskovec/nordindien_es.html fotoj]
- [http://www.gandhiserve.org pri Gandhi] Kategorio:Barato als:Indien [[got:

Birmo

Geografio > Azio > Birmo ---- Dosiero:mm.gif Birmo - Myanma Neinang Lando en sud-orienta Azio.
  • Landkodo: MM.
  • E-nomo: [a] Mjanmao.
  • Nacia nomo: Myanma Neinang.
  • Areo: 676.600 kv.km.
  • Politika sistemo: milita reĝimo.
  • Ŝtatestro: gvidanto de ŝtata konsilio Than Shwe (1992).
  • Adm. divido: 7 regionoj kaj 7 ŝtatoj.
  • Ĉefurbo: RangunoJangono (3.662 mil).
  • Urboj: Mandalay (417 mil), Basejn (356 mil).
  • Loĝantaro: 45.106 mil (1995), inter ili 68% birmanoj, 9% ŝanoj, 7% karenoj, 3% ĉinoj, 13% aliaj.
  • Ŝtatlingvo: birma
  • Parollingvoj: karena, ŝana, kaĉina, mona, ĉina.
  • Kredantoj: budhistoj.
  • Eksporto: rizo, kaŭĉuko.
  • Organizoj: UNO (1948)

Birmo aŭ Mjanmao?

En 1989 la militista registaro decidis, ke oni uzu en aliaj lingvoj ne plu la landnomon "Birmo" (Burma, Birmanie k.s.), sed anstataŭe la nomon birmlingvan: Myanma. Tiun nomon la lando jam havas delongege en la birma lingvo, sed tamen la afero estas ofte false prezentata kiel nomŝanĝo okazinta en 1989. Por la angla lingvo la registaro aparte enkondukis la formon Myanmar kun aldona "r", ŝajne por konservi la sonon por tiuj, kiuj parolas angle laŭ brita maniero (la "r" tiam ne sonas). La esperanta formo de tiu nomvarianto estas "Mjanmao". La registaro samtempe deklaris, ke oni uzu por la ĉefurbo la nomformon Yangon (en Esperanto Jangono), anstataŭ la formo Rangoon (en Esperanto Ranguno), kiun uzas multaj lingvoj. Iuj landoj kaj instancoj agnoskis tiujn postulojn, sed ne ĉiuj. En Esperanto, "Birmo" estas ankoraŭ la plej ofte uzata nomo. Ankaŭ la nomon de la lingvo oni volas reliterumi kiel "la mjanmaa". Kategorio:Birmo als:Myanmar ja:ミャンマー ko:미얀마 ms:Myanmar th:ประเทศพม่า zh-min-nan:Myanmar

Brunejo

Geografio > Azio > Brunejo ---- Dosiero:bn.gif Negara Brunei Darussalam, aŭ la Sultanlando de Brunejo, estas petrol-riĉa lando situanta sur la insulo Borneo. Malgraŭ multe malpli granda ol dum sia plej bona periodo en la 16-a jarcento, la Sultanlando lokiĝas super ampleksa kampo de petrolo kaj tergaso, la fonto de unu el la plej altaj laŭloĝantaraj Netaj Enlandaj Produktaroj el la malpli evoluintaj landoj. La ĉefurbo estas Bandar Seri Begawan.
- Landkodo: BN.
- E-nomo: Brunejo.
- Nacia nomo: [o] Negara Brunei Darussalam.
- Areo: 5.800 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: sultano Muda Hassanal Bolkiah Muzaddin Wadaula (1968).
- Ĉefurbo: Bandar-Seri-Begavano (64 mil).
- Loĝantaro: 285 mil (1995), inter ili 65% malajanoj, 29% ĉinoj.
- Ŝtatlingvo: [8malaja lingvo|malaja]], ĉina kaj angla.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- Eksporto: gaso kaj nafto.
- Historio: fariĝis Brita protektorato en 1888, depost 1984 sendependa ŝtato. La TTT-ejo de Brunejo en la araba kaj la angla http://www.brunei.gov.bn/ Kategorio:Brunejo ja:ブルネイ ko:브루나이 ms:Brunei th:ประเทศบรูไนดารุสซาลาม zh-min-nan:Brunei

Butano (lando)

Geografio > Azio > Butano ---- Dosiero:bt.gif Druk Yul Lando en Himalajo.
- Landkodo: BT.
- E-nomo: [o] Butana Reĝlando.
- Nacia nomo: [o] Druk-Yul-Khab.
- Areo: 47.000 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: Jigme Singye Wangchuck (1972).
- Ĉefurbo: Timbuo (20 mil).
- Loĝantaro: 695 mil (1995), inter ili 75% ngalopoj kaj ŝarĉonoj, 25% nepalanoj.
- Ŝtatlingvo: dzongka (tibeta dialekto).
- Parollingvoj: ŝarĉopa, bumtapa, nepala kaj angla.
- Eksporto: lignaĵo, cemento, kalcia karbido, frukto kaj legomaro.
- Kapa MEP: 420 $.
- Historio: unue monarĥio establiĝis en 1907. Nacia asembleo estis kreita en 1953, kabineto de ministroj - en 1968. La jaro 1990 estis rimarkinda pro pordemokratiaj manifestacioj. Ĉi tiu tre maldense loĝata lando estas rimarkinda pro sia stato de izoliteco de la cetera mondo. Estas konsiderinde, ke la unuaj eksterlandaj ĵurnalistoj eniris la landon nur en 1972 por raporti pri la kronado de la reĝo. La plejmulto de la loĝantaro ankoraŭ vivas en komplete tradicia maniero, kaj por la registaro estas tre grave protekti la antikvan kulturon. La lando ankaŭ estis menciita en ĵurnaloj tutmondaj en 2004 kiel la unua lando, kie fumi tabakon iĝis komplete malpermesate ie ajn. Kategorio:Butano ja:ブータン ko:부탄 ms:Bhutan th:ประเทศภูฏาน zh-min-nan:Bhutan

Ĉinio

Ĉinio (ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó), la Meza Regno, estas la plej granda nacio en la mondo kaj, dum la plimulto da historio, la plej potenca kaj avangarda. Ni nun vivas en epoko kiam Ĉinio ankoraŭ resaniĝas de fremda rego. En la urboj (almenaŭ en 1992), la plimulto veturas per biciklo, estas vestita kaj frizita simple kaj havas malmultege da infanoj. Frenezuloj kaj almozuloj ne ofte estas vidataj en grandaj urboj, kiel en Usono. Policanoj estas ĉie, estas ĝentilaj, ne ofte portas pafilojn, sed ili ne respektas homajn rajtojn.

Geografio kaj loĝantaro

Nur Rusio kaj Kanado estas pli grandaj ol Ĉinio. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj. Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj. Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas avaraĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj). 81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).

Provincoj kaj teritorioj

Kanado
- Anhujo Ānhuī
- Ĉinghajo Qīnghǎi
- Ĉongĉingo Chóngqìng
- Fuĝjano Fújiàn
- Gansuo Gānsù
- Gujĝoŭo Guìzhōu
- Gŭangdongo Guǎngdōng
- Gŭangŝjio Guǎngxī
- Ĝeĝjango Zhèjiāng
- Ĝjangsuo Gānsù
- Ĝjangŝjio Jiāngxī
- Ĝjilino Jílín
- Hajnano Hǎinán
- Hebejo Héběi
- Hejlongĝjango Hēilóngjiāng
- Henano Hénán
- Honkongo (Ŝianggango) Xiānggǎng
- Hubejo Húběi
- Hunano Húnán
- Interna Mongolio Nèiměnggǔ
- Junano Yúnnán
- Ljaŭningo Liáoníng
- Makao Àomén
- Ninŝao Níngxià
- Pekino Běijīng
- Siĉŭano Sìchuān
- Ŝandongo Shāndōng
- Ŝanhajo Shànghǎi
- Ŝanŝjio Shānxī
- Ŝenŝjio Shǎnxī
- Ŝinĝjango Xīnjiāng
- Tajvano Táiwān (politike sendependa ŝtato ne regata de Ĉinio)
- Tibeto Xīzàng
- Tjanĝino Tiānjīn

La plej grandaj urboj

La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2000.

Etnoj

91,9% hanĉina, 8,1% alia: ĝuanga, mjaŭa, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio, Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.

Religio

Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato. Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2-3%), kristanismo (1%, takso).

Ŝtato

La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.

Historio

Vidu ĉe Historio de Ĉinio

Ĉinujo en la Enciklopedio de Esperanto

Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo. E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培 Cai Yuanpei) forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W. K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado. La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K. C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton. Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow. La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo. Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan-Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow. Intertempe la movado en Kanton montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis E Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Z festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona E-isto en 1931. En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankow. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj. Tikos Fang, Fu-Picing, k. a. La movado en Peking (nun Peiping) forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nanking. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Chinkiang (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Sui-Yuen (pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tai-yuen, Foo-chow, Lienping, Ning-po, Soo-chow, Cheng-tu, Tsi-nan, Tsmgtao, Amoy, Shen-si, Yun-nan, Nanking, Chang-sha, Shaoshin, Chun-chow, Swatow kaj en la universitatoj de Ching-Hua, Nan-Kai, Hu-Nan kaj ankaŭ en la arsenalo de Han-Yang. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la int. organizaĵoj de E. Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Int. E konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kanton E Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuo-Min-Tang malfermas E fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de E pere de Komitato de Int. Rilatoj (Nanking), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio. Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo. WON KENN.

Literaturo


- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.

Vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Ĉinio
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- [http://www.chinareport.com.cn/18s/01/index.htm koncize pri Ĉinio] als:Volksrepublik China ja:中華人民共和国 ko:중화인민공화국 ms:Republik Rakyat China simple:People's Republic of China th:สาธารณรัฐประชาชนจีน zh-cn:中华人民共和国 zh-min-nan:Tiong-hoâ Jîn-bîn Kiōng-hô-kok zh-tw:中华人民共和国

Indonezio

Geografio > Azio > Indonezio ----
Dosiero:id.gif
Indonezio, restaĵo de la nederlanda imperio, nun estas praktike la java imperio. La provincoj estas ribelemaj kaj la nacio eble disiĝos kiel la Sovetunio. Unu provinco, Orienta Timoro, jam sendependiĝis (1999).

Faktoj:

Loko: 5 Su, 120 Or (sudorienta Azio) Areo: 1.826.440 km²
semotaŭga: 10% Loĝantaro: 224.784.210 (julio 2000, takso) % urbana: 28% (2000)
homoj po kv. km: 123,1 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 1230,7 (2000)
kreskanta procento: 1,63% (2000, takso)
naskoj: 22,6 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 6,31 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +0,0 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 42,21 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,61 infanoj naskita po virino
meza vivo longeco: 67,96 jaroj (65,61 viroj, 70,42 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Ĝakarto
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 45% java, 14% sunda, 7,5% madura, 7,5% marborda malaja, 2