Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Babilonio

Babilonio

Historio > Civilizoj > Babilonio ---- Babilonio estis antikva regno en Mezopotamio, ekzistanta inter 18-a jc a.K. ĝis 6-a jc a.K. La nomo devenas de babilona (dialekto de akada lingvo) vorto 'babili', kiu signifas 'pordo de dio'. Malnovperse ĝi nomiĝis 'babiruŝ'. Babilonia socio estis kaj urba, kaj kampara, kiu okupiĝis pri agrokulturo. Ekonomiko estis en la manoj de kampara loĝantaro kaj la administrado, industrio kaj artoj - en urboj. En la tuta regno estis ne pli ol 10-15 urboj kun 10,000 ĝis 50,000 loĝantoj. Krom tio, la parto de loĝantoj vivis en vilaĝoj kaj vilaĝetoj. Babilonia kernlando situis inter riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, sed la regno, de tempo al tempo, etendiĝis tra la vasta teritorio de sud-okcidenta Azio.

Administrado

Babilonia socio estis gvidata de absoluta monarko, reĝo, kiu havis fortan potencon, kiel leĝdonanto, juĝisto, administranto kaj militestro. Li rekte gvidis la tutan sistemon helpe de malvasta rondo de kunlaborantoj kaj guberniestroj. Lokan administradon li efektivigis per urbestroj, vilaĝestroj kaj konsilioj de olduloj. Babilonia Korto estis centro de justico en la lando. Ĉiu korto konsistis de 1 ĝis 4 juĝistoj, kaj apelacioj povis esti direktita nur al la reĝo. La sistemo de punado tre variis de mortpuno ĝis bastonado.

Socio

Babilonia socio estis dividita en tri klasoj: 'awilu' (supera klaso), 'musheknu' (libera, kun neplena signifo) kaj 'wardu' (sklavoj). Ĉiuj grupoj estis protektitaj per la leĝo kaj ĉiuj ĝuis minimumajn rajtojn. Ĉiuj grupoj (ankaŭ 'wardu', sklavoj) povis partopreni en negoco kaj prunti monon. Tamen, ekzistis multaj diferencoj inter klasoj en diversaj sferoj de la vivo, kaj ili estis fiksitaj per la leĝaro. La babiloniaj fontoj montras, ke la socio ne multe ŝanĝiĝis dum 1200 jaroj. La supera klaso, 'awilus', konsistis el registaraj oficistoj, pastroj, riĉaj terpropruloj kaj riĉa parto de komercistoj. Ĉi tiu grupo posedis grandparton de Babilonia tero, alia tia grupo estis servistoj de temploj. Liberaj popoloj, t.n. 'musheknus', estis metiistoj kaj bienistoj. Sklavoj estis sklavoj dum la tuta vivo aŭ dum limigita tempintervalo.

Ekonomiko kaj kulturo

La bazo de la ekonomiko estis agrokulturo, aliaj industrioj estis malpli evoluitaj. Babilonio subtenis ekteran komercon kaj eksporton de diversaj produktitaj varoj, dum ĝi importadis metalon, lignon, ŝtonon, materialojn kiuj mankis en la lando. Babiloniaj urboj similis al iom grandaj vilaĝoj. Plimulto de domoj estis unu-etaĝa kaj konstruita per ŝlimaj brikoj. Ili havis neniajn fenestrojn stratoflanken kaj la ĉambroj estis aranĝita ĉirkaŭ la interna korto. En la domo unu el la ĉambroj estis dediĉita al dioj. Publika kaj monumenta arkitekturo uzis ankaŭ la saman konstrumaterialon, sed faritan iom pli altkvalite. Babilonianoj pruntis plimulton de siaj teknologioj de sumeranoj, ĉefe en irigacio kaj agrokulturo, la plej gravaj branĉoj de ekonomiko. Por la bezonoj de mastri agrokulturon, ili faradis mapojn, skizojn, planojn kaj kalkulojn. Ili uzadis relative bone evoluitan matematikan sistemon, kiu baziĝis sur la nombro 6, anstataŭ moderna 10-uma sistemo. Ili perfektigis ankaŭ kalendaran sistemon inventitan de sumeranoj. Ekzistas kelkaj informoj pri la sorto de evoluo de kosmetiko, parfumado, medicino kaj farmakologio.

Historio de Babilonio

La frua historio de Babilonio estas ligita kun Sumero, la lando de urbo-ŝtatoj, kies teritorio kovris la saman parton de Mezopotamio, kie ĝi troviĝis. La prospero de Babilonio ne devas esti komprenita kiel prospero de nova regiono aŭ nova popolo. Preferinde konsideri, ke la malnova Sumero de ĉi tiam estis regita de unu el Mezopotamiaj urboj - Babilono.
1900 a.K. Semidaj triboj Amoreoj, konkeras Mezopotamion, kaj establas siajn reĝojn en Babilono.
1792 Post la ekrego de Hamurabo, la regno fariĝas grava potenco de la regiono.
1760 Hamurabo venkas siajn najbarojn, ĉefe Elamon kaj Larsan.
18-a jc (2-a duono) Babilona civilizo daŭras progresi dum la reĝo Samsu-iluna (1750- 1712 a.K.), filo de Hamurabo. Liaj fortaj oponentoj estas Kasitoj kaj popoloj el Malgrand-Azio.
17-a jc Babilonio malfortiĝas kaj perdas teritoriojn dum la sekvaj regantoj.
1595 Hititoj atakas Babilonion kaj detronigas ĝian reĝon Samsuditana. Plia malfortiĝo de Babilonio.
1600 Babilonio estis okupita de Kasitoj, kiu prenis kontrolon super la regno. Al tio sekvis 400-jara periodo de prospero de la regiono. Tio estis ankaŭ la tempo de grandaj kulturaj sukcesoj, kreiĝis gravaj literaturaj verkoj, inter ili Enuma Elish.
1350 Asirianoj komencas siajn aktivadojn ĉirkaŭ Babilonio, sed ne konkeras la landon.
1160 Elamanoj konkeras Babilonion kaj kaptas ĝiajn urbojn.
1120 Dum la regado de Nebukadnecaro 1-a, Babilonio reviviĝas. Li atakas Elamon kaj Asirion.
11-a jc Post la morto de Nebukadnecaro 1-a, en Babilonio komenciĝas politika kaoso, kiu daŭris ĉirkaŭ 200 jarojn.
9-a jc Ĥaldeanoj prenis potencon en Babilonio kaj revivigis ĝin. Babilonio fariĝas dominanta regno de Mezopotamio.
8-a jc Multaj amaraj militoj okazis kun Asirio.
625 Ĥaldea reĝo, Nabopolassar, faras Babilonon sia ĉefurbo, kaj nova granda erao komenciĝas.
612 Kun alianco de Medio, Babilonia reĝo Nabopalassar (626- 605 a.K.), venkas Asirion kaj determinas la finon de tiu reĝlando.
605 Reĝo Nebukadnecaro 2-a venkas ankaŭ super Egiptanoj ĉe Karkemiŝ. Dum lia regado Babilonio fariĝas forta regno kiel politike, ankaŭ kulture.
562 Post la morto de Nabuko 2-a, disvolviĝis granda batalo inter konkurantoj de la trono. Tio kaŭzis malfortiĝon de Babilonio.
539 Post la kaptado de la reĝo Nabonidus de Babilonio, Persoj konkeris ĝin sen forta rezistado. Babilonio estis aneksita de Persio. Tio estis la fino de Babilonia regno, dum ĝia kulturo kaj urboj pluvivis kelkajn jarcentojn.
Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akado
- Asirio
- Babilono
- Elamo
- Sumero Kategorio:Historio Kategorio:Azio ja:バビロニア

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Mezopotamio

Geografio > Regiono > Mezopotamio ---- Mezopotamio estas parto de sud-okcidenta Azio, regiono situanta inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, kiu korespondas al moderna Irako. Ĝi estas "Lulilo de la unuaj civilizacioj" kaj regiono de altevoluinta kulturo de antikva mondo dum 3,000 jaroj. Larĝsence, Mezopotamio etendas inter Zagros-montaro kaj Anti-Taŭro en nordo, kaj inter Araba Plataĵo kaj Persa Golfo en sudo, kio korespondas al moderna Irako, orienta Sirio kaj sud-orienta Turkio. La nomo ‘Mezopotamio’ devenas de greka kaj signifas ‘inter riveroj’. La famo kaj riĉeco de la regiono baziĝas sur du riveroj. Ili donis eblecon por irigacio de la tero kaj evoluo de agrokulturo. La riveroj estis riĉaj de fiŝoj kaj la bordoj - de sovaĝaj birdoj kaj animaloj. Fekundaj teroj donis sufiĉan nutraĵon, bezonatan por urba loĝantaro. La unuaj urboj aperis en suda Mezopotamio, kiuj fariĝis centroj de komerco, manufakturado, ŝtatadministrado kaj milita defendo. Mezopotamianoj havis gravajn konstrumaterialojn, inter ili argilon, kiu estis uzita por konstruado de domoj, ankaŭ por farado de tabletoj por skribado. La riĉeco de Mezopotamio estis alloga por najbaraj popoloj. Rezulto estis multfojaj invadoj, dum kiu fremdlanduloj okupadis lokojn de lokaj regantoj. Nur kelkaj dinastioj sukcesis regi pli ol unu jarcento. Minaco de najbaroj estas plia kaŭzo por establi urbojn, kies fortifiko kaj defendo estis kompare pli facila. Historio de Mezopotamio Pri frua historio de la regiono vidu ĉe: Akado, Asirio, Babilonio, Sumero.
539 a.K. Mezopotamio estas en konsisto de Persa Imperio, kiel ĝiaj satrapioj Babilona kaj Aŝura, kie Babilono estis pli grava en politiko kaj administrado. La sekva periodo karakterizis per ekonomika regreso de la regiono.
312 a.K. Seleŭkidoj konkeras Babilonon, kaj la epoko de Helenisma kulturo kaj ekonomia progreso venas en Mezopotamio.
250 a.K. Mezopotamion konkeras Partianoj.
226 a.K. Mezopotamion konkeras Sasanidoj. Dum ilia regado la prospero daŭras kaj irigacio pliboniĝas.
635 p.K. Mezopotamion konkeras muzulmanoj Araboj.
763 p.K. Bagdado konstruiĝas por movi centron de Islama mondo de Damasko al Mezopotamia regiono. Tio kaŭzas komencon de la plej impona periodo de la regiono, kaj Mezopotamio fariĝas centro en multaj kampoj.
1258 Post la invadoj de mongoloj, multaj ŝtat-strukturoj de Mezopotamio detruiĝas. La kulturo kaj ekonomiko suferas.
16-a jc Otomanaj Turkoj kaj Sefevidaj Persoj komencas militi por Mezopotamio.
17-a jc Otomanoj kontrolas Mezopotamion.
1840 Oni komencas la unuajn arkeologiajn elfosadojn.
1932 Orienta, pligranda parto de Mezopotamio, fariĝas parto de sendependa Irako.
1945 Sirio sendependiĝas kun la teritorioj de okcidenta parto de Mezopotamio.
Rilataj Artikoloj:
- Antikvaj Civilizoj de Mezopotamio
- Araba Kalifato
- Irako
- Kulturo de Irako ja:メソポタミア ko:메소포타미아 문명 th:เมโสโปเตเมีย

Eŭfrato

Geografio > Rivero > Eŭfrato ---- La eŭfrata rivero, arabe: الفرات [al-furat aŭ al-firat], turke: Fırat greke: Ευφράτης, estas la plej granda rivero en okcidenta Azio kun longeco de 2700 kilometroj. Ĝi komenciĝas en montaro de orienta Turkio, trapasas orientan Sirion kaj fluas sudokcidenten tra la tuta Irako. Pro la tre varma klimato de Irako, granda parto de la akvo en la rivero vaporiĝas aŭ estas uzata por irigacio. Eŭfrato kolektas akvon plejparte de pluvo kaj neĝo. Tigriso, ĝia ĝemela rivero, fluas preskaŭ paralele. Je la 160 km-oj de la enfluejo en Persa Golfo, ili kunfluas farante la riveron Ŝat-el-Arab, arabaj literoj: شط العرب. La teroj inter la du riveroj estis frua centro de civilizacio nomata Mezopotamio (Vd. Akado, Asirio, Babilonio, Sumero). En la 13-a jarcento, mongoloj detruis la irigacian sistemon, funkcianta de la tempoj de tiu civilizacio kaj riĉaj fekundaj valoj denove fariĝis dezertoj kaj marĉoj. Malgraŭ la moderna irigacio, terfekundeco de antikvaj civilizacioj ankoraŭ ne estas plene atingita. Kategorio:Riveroj en Azio ja:ユーフラテス川

Tigriso

Geografio > Rivero > Tigriso ---- La tigriso , arabe: دجلة [diĝla], turke: Dicle greke: Τίγρης, estas rivero en okcidenta Azio, kiu komenciĝas en Turkio ĉe la Lago Van. Tigriso tuŝas nordorientan bordon de Sirio kaj fluas tra la teritorio de Irako preskaŭ paralele de Eŭfrato. En antikveco, la ambaŭ riveroj memstare alfluadis al Persa Golfo, sed hodiaŭ ili kuniĝas je distanco de 160 km-oj de la golfo kaj faras riveron Ŝat-el-Arab, arabaj literoj: شط العرب. . Tigriso, kun 1900 km-a longo, estas pli malgranda ol Eŭfrato, sed estas pli grava por komerco, ĉar ĝia kanalo pli profundas. De la antikveco, la loĝantoj de Mezopotamio, uzadis la akvojn de du riveroj por irigacio de varma, seka tero. La fekunda regiono inter la du riveroj estis nomita Mezopotamio de antikvaj Grekoj. Ĉi tie prosperadis la fruaj civilizoj de Sumero, Akado, Babilonio, Asirio. Tigriso estis ĉefa rivero de Asirio. Antikva urbo Aŝuro, de kiu estis nomita la lando, troviĝis ĉe ĝia bordo, kiel la alia pompeca urbo Ninevio. Pli poste macedona generalo Seleŭko konstruis sian ĉefurbon - Seleŭkio ĉe la Tigriso. La gravaj modernaj urboj ĉe la rivero estas Bagdado, ĉefurbo de Irako kaj Mosulo, troviĝanta en Iraka Kurdistano. Kategorio:Riveroj en Azio ja:チグリス川

Sumeranoj

Historio > Sumeranoj ---- Povas esti Sumeranoj estis ne unuaj loĝantoj de Mezopotamio, sed ili estis unuaj, kiuj lasis skribfontojn pri si. Ilia origino estas nekonata kaj lingvo ne havas parencajn inter aliaj lingvoj. Estis provoj konformiĝi sumeran gramatikon kaj leksikon al aliaj lingvoj (ekz. prahindaj, praturkaj, prakartvelaj), sed tio restas en la nivelo de hipotezoj. Sumeranoj ekloĝitaj en la sudo de Mezopotamio, verŝajne venis de oriento. Ili faris multajn gravajn inventojn, tiaj kiaj estas la unuaj formoj de skribo kaj kalkulo, rado kaj plugilo, la evoluo de komerco kaj tiaj sciencoj kiel astronomio kaj matematiko. En Mezopotamio disvolviĝis ankaŭ la unuaj kalendaroj kaj urboj de la mondo. Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Sumero
- Sumera Lingvo
- Sumera Mitologio
- Sumero-Babilona Kulturo

Babilono

Historio > Mezopotamio > Babilonio > Babilono ---- Antikva urbo, situanta ĉe la orienta bordo de Eŭfrato, estis ĉefurbo de Babilonio en 2-a kaj 1-a jarmiloj a.K. Ĝi estis fama pro siaj muregoj, sia zigurato kaj la pendĝardenoj. La ruinoj de Babilono estis malkovritaj 90 km-ojn sude de la moderna Bagdado en Irako. La ĉefa fundamento por la Babilona ekonomio estis komercvojoj inter Persa Golfo kaj Mediteraneo, same kiel la evoluinta agrokulturo de la Eŭfrata valo. Babilono estas konata laŭ sia amplekso kaj arkitekturo de la periodo de Nebukadnecaro 2-a, en la 6-a a.K., kiu kovris areon ĉ. 10 kv.km kaj estis la plej granda urbo de la mondo. Babilona zigurato, plej probable, estis la bazo por la biblia legendo pri la Babela Turo. Ziguratoj estis templo-turoj, tre impresaj konstruaĵoj de sia tempo, kiuj superis 50 metrojn en alteco. La alia konata arkitekturaĵo de Babilono estas la Pendĝardenoj de Semiramisa, kiuj estas unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Historio de la urbo
- 2200 a.K. - Babilono estis urbo de templo.
- 2050 - Babilono estas parto de la ŝtato, regata de la urbo Ur.
- 1894 - Babilono fariĝas sendependa urbo-ŝtato, sub la amorea reĝo Sumu-abum.
- 1792-1750 - Regno de Hamurabo, kiu etendis de Persa Golfo al Mediteraneo.
- 1595 - Babilono estis kaptita de Hititoj.
- 1590 - Babilono estis kaptita de Kasitoj. Sub ilia regado, Babilono fariĝas ĉefurbo, administracia kaj religia centro de Babilonio.
- 1158 - La urbo estis kaptita de Elamanoj.
- 730- Babilono kaj Babilonio falas pro la Asirianoj, kaj fariĝas provinco de Asiria Imperio.
- 689 - Reĝo Sennacherib de Asirio detruis Babilonon.
- 675 - Babilono estis restarigita de Asiria reĝo Esarhaddon.
- 625 - Babilono estis kaptita de Ĥaldeoj.
- 605-562 - Regno de Nebukadnecaro 2-a, kiu vastigis Babilonian Regnon en Palestino kaj Sirio. Dum lia regado, novaj temploj kaj placoj estis konstruitaj, ankaŭ muroj kaj pordoj.
- 539 - Babilono estis konkerita de Persa reĝo Ciro la Granda, kaj fariĝis provincurbo de Persa Imperio. Baldaŭ ĝi estiĝis rezidejo de Persaj reĝidoj.
- 482 - Pro loka ribelo, Persa reĝo Kserkso 1-a detruis kelkajn gravajn religiajn konstruaĵojn de Babilono.
- 330 - Okupis Aleksandro la Granda, sed liaj planoj redoni al la urbo ĝian iaman gloron, ne efektiviĝis pro lia morto.
- 312 - Babilono estis kaptita de Seleŭkidoj, kiuj igis ĝin sia ĉefurbo.
- 290 - Babilono ne plu estas ĉefurbo, ĉar nova urbo Seleŭcio anstataŭas ĝin. Tio signifis la finan regreson de Babilono. Religio > Rastafarianismo > Babilono ---- En la religio Rastafarianismo, Babilono estas la subprema strukturo de potenco, kiu laŭ la kredantoj respondecas pri ilia restado en malriĉeco kaj povreco dum generacioj. La termino estas ofte uzata kun la signifo ke blankuloj estas la supremantoj, kvankam ĉi tio ne ĉiam validas. ja:バビロン

Amoreoj

Historio > Mezopotamio > Amoreoj ---- Semida popolo, kiu loĝis en sud-okcidenta Azio de la 2-a duono de 3-a jarmilo. Informoj pri ili estas konservitaj en kojnoskribaj tekstoj kaj bibliaj libroj. Akadanoj ilin nomis 'amurru', sumeranoj - 'martu', hebreoj - 'amori'. Laŭ tiuj informoj, unu parto de amoreoj loĝis en Ĥanaano (Palestino) antaŭ la veno de hebreoj, kaj vivis duonnomade, la alia parto (t.n. orientaj ĥanaanoj) trapentris en suda Mezopotamio. Dum la epoko de la 3-a dinastio de Ur, ili loĝis kompakte en multaj sumeraj urboj. Laŭ arkivoj (18-a jc a.K.) de la semida urbo Mari, amoreoj havis kelkajn regnojn en la mezo de Eŭfrato. Ilian ekziston en Babilonio, atestas amoredevenaj propraj nomoj, kiuj estas en la tekstoj de 1900-1600 jc. A.K. De post tiam ili ne videblas en historia areno. Ili parolis amorean lingvon.

Kasitoj

Historio > Mezopotamio > Kasitoj ---- Antikva popolo en sud-okcidenta Azio, kiu estas konata pro la establo de dinastio, reganta Babilonion dum 450 jaroj, komencante de 1600 a.K. Multo estas nekonata pri Kasitoj, pri ilia kulturo kaj origino. Tamen, oni konsideras, ke ili venis en Mezopotamio de Zagros-montaro (moderna Irano). En la komenco de sia apero en Mezopotamio, Kasitoj fondis Dar Kurizgalu kiel sia ĉefurbo, je 150 km norde de Babilono. Oni pensas, ke ilia socio estia feŭda. La ĉevalo estis sankta animalo de Kasitoj kaj probable ili enkondukis ĝin en Mezopotamio. Ekzistas malmulte da informoj pri ilia arto kaj arkitekturo, kiu estis specife Kasita. Plimulto, kion ili konstruadis, estis babilonstila. Historio
- 18-a jc - Kasitoj provis penetri Babilonion, sed estis forpelitaj. Ili direktas sin instaliĝi en Mezopotamio, norde de Babiloniaj bordoj.
- Mezo de 18-a jc - Gandaŝ fariĝis la unua reĝo de Kasitoj.
- 1600 - Kasitoj konkeras Babilonion kaj ilia reĝo fariĝas reganto de Babilonio. De tiu tempo, dum 400 jaroj Kasitoj dominas ĉi tie.
- 1160 - Elamanoj konkeras Babilonion, kio signifas finon de Kasita dinastio. Kategorio:Etnoj

Asirianoj

Historio > Mezopotamio > Asirianoj ---- 1. Popolo loĝanta en antikva Asirio kaj fama pro sia batalemo kaj kruelaĵoj, kiuj poste arameiĝis. 2. Hodiaŭ oni nomas 'asiriano' semidan popolon, kiun konsideras posteuloj de arameoj. Asirianoj (memnomo - 'aturai', 'surai', 'kaldai'), alinome - aisoroj, sirianoj (ne siriaj araboj !) nun loĝas en la landoj de okcidenta Azio, inter ili Irano, Irako, Sirio, Turkio, Armenio, Kartvelio; totala nombro ĉ. 1 mln.; parolas en asiria lingvo. La prauloj de asirianoj, arameoj okupadis vastan teritorion en okcidenta Azio, sed post invadoj de araboj kaj mongoloj, plimulto de ili asimiliĝis. Laŭ religio, asirianoj estas kristanoj, ĉefe Jakobitoj kaj nestorianoj, estas ankaŭ katolika kaj ortodoksa malplimultoj. Kategorio:Etnoj

Asirio

Historio > Mezopotamio > Asirio ---- Antikva lando, en la norda parto de Mezopotamio. Ĝi kreiĝis en 3-a jc a.K. kaj ekzistis ĝis 7-a jc a.K. En tiu tempo, loĝantaro de Asirio, laŭ kulturo, lingvo kaj etno preskaŭ ne diferencis de la najbara Babilonio. La asiria lingvo estis dialekto de asiro-babilona aŭ akada lingvo. Asirianoj adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian dion - Aŝuron. La ĉefurbo de lando nomiĝis pro la dia nomo - Aŝuro aŭ Asiro, kaj la lando - Asirio. Asirio dekomences situis en la supra fluo de Tigriso kaj havis malgrandan teritorion. Sciencistoj supozas, ke ĝia teritorio estis loĝita de Ĥuritaj kaj Subaraj ne semidaj triboj. Iom po iom, okazis ĝia semitiĝo, ĉar de okcidento penetris okcident-semida amorea loĝantaro, kaj de sudo - orientsemida babilona (akada) loĝantaro. Akada lingvo fariĝis parola por la aborigenoj, babilona religio kaj kulturo forte enradikiĝis. Tiamaniere, la semidiĝo de la regiono finiĝis je la 2000 a.K.
- 3-2-a jarmiloj - Asiro kaj ĝiaj kontrolataj teritorioj subiĝis al Babilonaj regnestroj.
- Kom. De 18-a jc a.K. - Kreiĝis vasta regno sub la gvido de reĝo Ŝamŝiadad 1-a. Gravaj centroj estis Arbela, Ninevo ka.
- 18-a jc. - Babilona reĝo Hamurabo subordigis Asirion.
- 16-15 jc. - Kreiĝis ĥurita regno Mitano, kiu konkeris Asirion.
- 15-a jc - Asirio liberiĝis de Mitano kaj mem atakis ĝin.
- Fino de 15-a jc - kom. De 14-a jc - Asiria reĝo Asurubalit 1-a mallongtempe okupis Babilonion.
- 15-13-a jc - Asirio konkeris la tutan teritorion de Mitano en norda Mezopotamio.
- 12-a jc - Dum la regado de Tiglatpilasar 1-a (1115-1077), Asirio estas forta regno, kiu sukcese militis en najbaraj kaj foraj landoj (Suda Kaŭkazio, Urartu, Nairi, Norda Sirio, Fenicio).
- 11-a jc - Asirio malplifortiĝis pro la senĉesaj invadoj de arameoj, kiu daŭris dum du jarcentoj. Asiriaj reĝoj translokigis sian rezidejon de Asiro al Kalĥu, unue kaj poste al Dur-Ŝarukin kaj Ninevo.
- 9-a jc - Asirio denove prosperiĝis dum Asurnasifal 2-a kaj Salmanasar 3-a.
- fino de 9-a jc - Asirio perdas multajn teritoriojn pro la kontraŭstaro kun Urartu, sed dum la regado de Tiglatpilesar 3-a , Asiro venkas ĝin, konkeras Sirion, Palestinon, Fenicion kaj Babilonion kaj kreas fortan imperion.
- 705-633 a.K. - Dum la regado de Sinaherib (705-680), Asarhadon (680-669) kaj Asurbanipal (669-633) daŭras prosperadon kaj sukcesajn militojn kun Medio, Elamo, Egipto, Scitoj kaj Kimerianoj.
- 605 a.K. - Koalicio de Medio kaj Babilonio supervenkis kaj Asirio, kiel regno ĉesis ekzistadon. Mem la loĝantaro, asirianoj iom post iom arameiĝis kaj perdis sian individuecon. Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akado
- Babilonio
- Mitano
- Urartu ja:アッシリア

Medio

Medio estas la fizika ĉirkaŭaĵo en kiu vivas iu estaĵo aŭ okazas iu fenomeno. Tiel ĝi signifas nakaŭ tuton de la sociaj cirkonstancoj kaj rilatoj en kiuj iu persono agadas: familia, politika, intelekta medio. Medioj estas nomo por amaskomunikiloj. legu ankaŭ ĉuirkaŭumo,ekologio, vivmedio, sfero, atmosfero, rondo, kampo, regiono, interrilato, mediumo ---- nomo por Medujo, lando de la medoj, malaperintaj antaŭ ĉ. 2500 jaroj.

Persio

Persio estas malnova nomo de Irano, devenanta el la malnova nomo por la hindeŭropana popolo persoj, vidu ankaŭ Persa imperio. Kategorio:Irano ja:ペルシア ko:페르시아 제국

Akado

Historio > Civilizoj > Akado ---- Antikva regiono en Mezopotamio, en nordokcidenta parto de tiu ĉi regiono, antaŭ starigo de Babilonio en 18-a jc a.K. La alia, suda parto de Mezopotamio nomiĝis Sumero. Inter la du regionoj okazis multaj militoj dum sia ekzisto, sed ambaŭ defendis sin kontraŭ aliaj najbaroj. Akado vastigis en areo, kie Eŭfrato kaj Tigriso pleje proksimiĝas. Tio korespondas al ĉirkauaĵo de hodiaŭa Bagdado. La nomo devenas de Akado (Agade), semida urbo, fondita de Sargono ĉ. 2330 a.K. Ĉirkaŭ unu jarcento ĝi estis plej riĉa kaj grava urbo de la mondo. Laŭ la urbo oni derivis popolnomon - akadanoj, lingvonomon - akada, kaj nomon de la regno. Ĉirkaŭ 2,300 a.K. la potencon sur la tuta Mezopotamio kaptis semida reĝo Sargono 1-a. Lia rezidejo estis urbo Akado, kies ĝusta lokigo ankoraŭ ne eblas. Unuiĝo de Mezopotamiaj teroj sub la potenco de Sargono venigis al forta kaj centraliza regno, en kio rimarkeblis elementoj de despotio. Reĝa burokrataro, kies kvanto superis 5 milojn, kontrolis ĉiujn kamparajn komunumojn. Iuj esploristoj supozas, ke ekzistis eĉ regula armeo. En 2279 Sargono mortis, sed la Akada dinastio regis ankoraŭ longe. Sargono kaj liaj posteuloj zorgis pri la evoluo de interna kaj ekstera komerco, enkondukis unuecan sistemon de mezuroj kaj pezoj, kiu multe helpis al plia integriĝo de ĝiaj landpartoj. Strebante evolui ankaŭ eksteran komercon, Sargono efektivigis konkeran politikon kontraŭ siaj najbaroj, kiuj estis riĉaj de iuj naturaj rimedoj. Tiamaniere en la konsisto de Sargona Regno okazis urbo Mari en meza Eŭfrato kaj norda parto de nuntempa Sirio. Akada regno pleje prosperiĝis dum regado de Naram-Suene, nepo de Sargono, kiu militvenkis en Elamo (oriente de mezopotamio), Zagros-montaro (nuntempa Irano), nordaj teroj de Araba duoninsulo. De tiu tempo la sumera lingvo iom post iom cedis la lokon al akada lingvo. Sargona dinastio regis ĉirkaŭ 120 jaroj kaj en 2200 a.K. ĝi estis detruita pro la invadoj de la orientaj najbaroj - gutiaj triboj. Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Akadanoj
- Akada Lingvo
- Asirio
- Babilonio
- Sargono
- Sumero
- Sumero-Babilona Kulturo ja:アッカド

Babilono

Historio > Mezopotamio > Babilonio > Babilono ---- Antikva urbo, situanta ĉe la orienta bordo de Eŭfrato, estis ĉefurbo de Babilonio en 2-a kaj 1-a jarmiloj a.K. Ĝi estis fama pro siaj muregoj, sia zigurato kaj la pendĝardenoj. La ruinoj de Babilono estis malkovritaj 90 km-ojn sude de la moderna Bagdado en Irako. La ĉefa fundamento por la Babilona ekonomio estis komercvojoj inter Persa Golfo kaj Mediteraneo, same kiel la evoluinta agrokulturo de la Eŭfrata valo. Babilono estas konata laŭ sia amplekso kaj arkitekturo de la periodo de Nebukadnecaro 2-a, en la 6-a a.K., kiu kovris areon ĉ. 10 kv.km kaj estis la plej granda urbo de la mondo. Babilona zigurato, plej probable, estis la bazo por la biblia legendo pri la Babela Turo. Ziguratoj estis templo-turoj, tre impresaj konstruaĵoj de sia tempo, kiuj superis 50 metrojn en alteco. La alia konata arkitekturaĵo de Babilono estas la Pendĝardenoj de Semiramisa, kiuj estas unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Historio de la urbo
- 2200 a.K. - Babilono estis urbo de templo.
- 2050 - Babilono estas parto de la ŝtato, regata de la urbo Ur.
- 1894 - Babilono fariĝas sendependa urbo-ŝtato, sub la amorea reĝo Sumu-abum.
- 1792-1750 - Regno de Hamurabo, kiu etendis de Persa Golfo al Mediteraneo.
- 1595 - Babilono estis kaptita de Hititoj.
- 1590 - Babilono estis kaptita de Kasitoj. Sub ilia regado, Babilono fariĝas ĉefurbo, administracia kaj religia centro de Babilonio.
- 1158 - La urbo estis kaptita de Elamanoj.
- 730- Babilono kaj Babilonio falas pro la Asirianoj, kaj fariĝas provinco de Asiria Imperio.
- 689 - Reĝo Sennacherib de Asirio detruis Babilonon.
- 675 - Babilono estis restarigita de Asiria reĝo Esarhaddon.
- 625 - Babilono estis kaptita de Ĥaldeoj.
- 605-562 - Regno de Nebukadnecaro 2-a, kiu vastigis Babilonian Regnon en Palestino kaj Sirio. Dum lia regado, novaj temploj kaj placoj estis konstruitaj, ankaŭ muroj kaj pordoj.
- 539 - Babilono estis konkerita de Persa reĝo Ciro la Granda, kaj fariĝis provincurbo de Persa Imperio. Baldaŭ ĝi estiĝis rezidejo de Persaj reĝidoj.
- 482 - Pro loka ribelo, Persa reĝo Kserkso 1-a detruis kelkajn gravajn religiajn konstruaĵojn de Babilono.
- 330 - Okupis Aleksandro la Granda, sed liaj planoj redoni al la urbo ĝian iaman gloron, ne efektiviĝis pro lia morto.
- 312 - Babilono estis kaptita de Seleŭkidoj, kiuj igis ĝin sia ĉefurbo.
- 290 - Babilono ne plu estas ĉefurbo, ĉar nova urbo Seleŭcio anstataŭas ĝin. Tio signifis la finan regreson de Babilono. Religio > Rastafarianismo > Babilono ---- En la religio Rastafarianismo, Babilono estas la subprema strukturo de potenco, kiu laŭ la kredantoj respondecas pri ilia restado en malriĉeco kaj povreco dum generacioj. La termino estas ofte uzata kun la signifo ke blankuloj estas la supremantoj, kvankam ĉi tio ne ĉiam validas. ja:バビロン

Sumero

Historio > Civilizoj > Sumero ---- Sumero estis antikva lando en la suda parto de Mezopotamio. La nordon de la regiono okupadis Akado. La nomo de la lando devenas de la akada lingvo - "ŝumerum" (Biblio mencias ĝin kiel Ŝinar), mem sumeranoj nomis sian landon "ki-engir". La historio de Sumero daŭrigas almenaŭ de 3500 a.K. ĝis 2000 a.K. Ĝia kulturo estis alprenita de postaj regnoj de la Mezopotamio: Babilonio kaj Asirio.

Sumeraj Civitoj

En la komenco de 3-a jarmilo ĉi tie ekzistis 12 civitoj, t.e. memregantaj urboj: Adab, Akŝak, Bad-tibira, Uruk (Erech - en Biblio), Kiŝ, Lagaŝ, Larak, Larsa, Nippur, Sippar, Umma kaj Ur. Ili sin prezentis kunfandiĝintaj kamparaj komunumoj, dividitaj je kvartaloj. En la centro de ĉiu kvartalo staris templo de loka dio. Ĉirkaŭkuŝantaj vilaĝetoj subordiĝis al tia "centro", kies reganto ("ensi") estis kaj militestro kaj ĉefpastro. Kiam unu civito fortigadis, kaj vastigadis sian potencon sur la najbaraj civitoj, ĝia reganto akceptadis la titulon de reĝo - Lugal (laŭvorte "granda"). La unuiĝo de lando okazis post longa tempo. La plej gravaj urboj estis Ur kaj Uruk en la malsupera Mezopotamio, situanta iom pli norden urbo Lagaŝ, kaj pli norden - semidaj urboj Kiŝ kaj Mari. Dekomence prosperiĝis Kiŝ, sed en 27-a jc a.K. ribelis Uruka regnestro Gilgameŝ, kiu poste fariĝis mita heroo. Li venkis armeon de Kiŝanoj kaj establis sian potencon super la regiono. Sumeranoj postlasis multajn fontojn, kiuj estis skribitaj ĝis 2,000 a.K. Ili rakontas pri la sumeraj dioj kaj herooj. La plej konata inter ili estis Gilgameŝ, al kiu estas dediĉita multaj legendoj (Vd. Eposo pri Gilgameŝ). De la 25-a jc a.K. plifortiĝas urbo Lagaŝ, kies regnestro Eanatum subordigas la tutan sudmezopotamion. Danke al penado de multaj generacioj, valoj de Tigriso kaj Eŭfrato fariĝis fruktodona lando, kiu donis al ili grandajn rikoltojn. Sumeranoj ŝanĝadis sian rikolton de cerealoj kontraŭ materialoj, kiujn ili ne havis: ligno, metalo aŭ ŝtono por konstruado. Iliaj ĉaroj kun radoj kaj tabletoj por skribi aŭ kalkuli faciligadis komercon kun aliaj popoloj.

Dua prospero de Lagaŝ

Sargonida regno falis kun la subteno de sumera urbo Lagaŝ, kiu reviviĝis kaj fariĝis dominanta en la suda Mezopotamio. En la dua duono de 22-a jc en Lagaŝ regis reprezentanto de gutia tribo - ensi Gudea, kiu efektivigadis aktivan konstruadan politikon. Por konstruado de grandega templo li uzadis materialojn el najbaraj teroj. Pri la forteco de Gudea atestas la informo, ke al li subordigis loĝantaro kun pli 200 mil samrajtaj civitanoj. Dum la Lagaŝanoj restis fidelaj al gutia regado, aliaj urboj kontraŭstaris al konkerantoj. Post la granda ribelo, kiun gvidis urboj Ur kaj Uruk, en la fino de 22-a jc, gutioj estis forpelitaj.

La 3-a dinastio de Ur

En 2109 a.K. Mezopotamio ankoraŭfoje estis unuiĝita, ĉi-foje sub la potenco de la 3-a dinastio de Ur, kiuj regis ĝis la fino de 3-a jarmilo. Reprezentantoj de ĉi tiu dinastio sin nomis reĝoj de Sumero kaj Akado, pli poste - "reĝoj de kvar mondopartoj", kio atestas al ilia pretendo pri la mondpotenco. Foje ili sin nomis dioj, kio karakterizas al despotismo. De la tempoj de la Ur-dinastio restis cent miloj da dokumentoj, kompilitaj de laborantoj en reĝaj kaj templaj oficejoj. Ili koncernis al la listoj de laborantoj, kalkuloj de labortagoj, faritaj taskoj ktp. La regno de Ur-dinastio estis same vasta, kiel la Sargona, kaj ĝisvivis pli ol unu jarcento. En ala komenco de 20-a jc ĝi disfalis pro la samtempaj invadoj de amoreanoj (de okcidento) kaj elamanoj (de oriento).

Historio de Sumero

4-a jarmilo Irigacia agrokulturo disvolviĝas en suda Mezopotamio. Kelkaj vilaĝoj transformiĝas al urboj, inter ili la unuaj estis Eridu kaj Uruk.
ĉ. 3500 Civitoj de suda Mezopotamio evoluiĝas kaj formas kulturon, kiu nomiĝas Sumero.
ĉ. 3100 Oni komencas uzi kojnoskribon.
ĉ. 2800 Etana, la reĝo de Kiŝ, konkeras aliajn urbojn kaj unuiĝas la landon.
28-a jc La reĝo de Erech - Meskiaggaŝer, kontrolas Sumeron kaj etendas sian regnon de Mediteraneo ĝis Zagros-montaro.
ĉ. 2700 La reĝo Enmebaragesi fariĝas reganto de Sumero, venkas Elamon. Nippur fariĝas kultura centro de Sumero.
27-a jc La reĝo de Ur, Mesanepeda venkis reganton de Sumero kaj fondas la 1-an dinastion de Ur.
ĉ. 2500 La reĝo de Adab, Lugalanemundu, vastigas Sumeron de Persa Golfo ĝis Mediteraneo kaj de Taŭrus-montoj ĝis Zagros-montaro. Konfliktoj inter Sumeraj urboj malfortigas la landon.
ĉ. 2330 Sargono 1-a Granda konkeras la tutan Sumeron kaj faras nord-mezopotamian urbon Agade (Akado) nova ĉefurbo. De tio komenciĝis Akada dinastio.
ĉ. 2220 Gutiaj triboj de Zagros-montaro konkeras kaj prenas kontrolon super Akado kaj Sumero.
ĉ. 2150 La regantoj de Lagaŝ ĉefrolas en Sumero, sed ili estas sub la gvido de gutianoj.
ĉ. 2115 Sumero denove estas sub lokaj regantoj, kiam Utuhegal el Erech venkas gutiojn.
ĉ. 2100 Generalo Ur-Nammu fondas la 3-an dinastion de Ur.
21-a jc Sumero floras sub la stabila regnado.
ĉ. 2000 Elamanoj ruinigas Ur-on kaj kaptas la reĝon.
20-a jc Multaj militoj inter urboj en Sumero, unue inter Isin kaj Larsa, poste inter Larsa kaj Babilono.
ĉ. 1900 Semita tribo Amoritoj konkeras Mezopotamion kaj establas sian rezidejon en Babilono.
1790 Hammurabi fariĝas reĝo de Babilonio kaj en sekvaj 3 jardekoj ĝi estiĝas plej forta potenco de Mezopotamio. De tio finiĝas Sumera historio kaj komenciĝas Babilona, tamen Sumera kulturo fariĝas centra parto de Babilona societo
Rilataj Artikoloj:
- Mezopotamio
- Sumeranoj
- Sumera Lingvo
- Sumera Mitologio
- Sumero-Babilona Kulturo
- Akado ja:シュメール ko:수메르

Kategorio:Historio

Kategorio:scienco als:Kategorie:Gschichte ja:Category:歴史 ko:분류:역사 simple:Category:History th:Category:ประวัติศาสตร์

Kategorio:Azio

Kategorio:Kontinentoj ja:Category:アジア ko:분류:아시아 ms:Category:Asia th:Category:ทวีปเอเชีย zh-min-nan:Category:A-chiu

Category:Wikipedians by alma mater: University of Massachusetts Lowell

Massachusetts Lowell, University of

diety narty szwajcaria zujer spielautomaten gry rpg










































:: RELATED NEWS ::
R5D
Douglas C-54 Skymaster to czterosilnikowy samolot transportowy używany przez siły zbrojne Stanów Zjednoczonych od 1942 do 1972. Podobnie jak C-47 także Skymaster powstał w wyniku modyfikacji samolotu pasażerskiego, w jego przypadku był to
Sprawa Plame
Sprawa Plame (ang. Plame affair, zwana także Plamegate) to potoczna nazwa obecnie trwającego skandalu politycznego w Stanach Zjednoczonych, obracającego się wokół ujawnienia prasie w lecie 2003 tożsamości tajnej agentki CIA, Valerie Plame, i dochodzenia jakie jest obecnie przeprowadzane w tej sprawie. W świetle prawa amerykańskiego świadome ujawni
Valerie Plame
Valerie Plame Wilson (urodzona 19 kwietnia 1963) jest amerykańską agentką agencji CIA. Do 2003 była agentką tajną i nie miała jawnych powiązań z agencją. Jej tożsamość została ujawniona w artykule opublikowanym 14 lipca, 2003 przez
Vought OS2U Kingfisher
Vought OS2U Kingfisher (ang. zimorodek) to wodnosamolot rozpoznawczy (OS - "Observation-Scout", "obserwacyjno-zwiadowczy") produkcji amerykańskiej, używany w czasie II wojny światowej. Był to niewielki samolot o przeciętnych osiągach, głównie z powodu lekkiego silnika o niskiej mocy. Pod samolotem zamontowany był jede
OS2U Kingfisher
Vought OS2U Kingfisher (ang. zimorodek) to wodnosamolot rozpoznawczy (OS - "Observation-Scout", "obserwacyjno-zwiadowczy") produkcji amerykańskiej, używany w czasie II wojny światowej. Był to niewielki samolot o przeciętnych osiągach, głównie z powodu lekkiego silnika o niskiej mocy. Pod samolotem zamontowany był jede
OS2U
Vought OS2U Kingfisher (ang. zimorodek) to wodnosamolot rozpoznawczy (OS - "Observation-Scout", "obserwacyjno-zwiadowczy") produkcji amerykańskiej, używany w czasie II wojny światowej. Był to niewielki samolot o przeciętnych osiągach, głównie z powodu lekkiego silnika o niskiej mocy. Pod samolotem zamontowany był jede
Kingfisher
Vought OS2U Kingfisher (ang. zimorodek) to wodnosamolot rozpoznawczy (OS - "Observation-Scout", "obserwacyjno-zwiadowczy") produkcji amerykańskiej, używany w czasie II wojny światowej. Był to niewielki samolot o przeciętnych osiągach, głównie z powodu lekkiego silnika o niskiej mocy. Pod samolotem zamontowany był jede
PBY
Consolidated PBY Catalina – amerykańska patrolowa łódź latająca i samolot-amfibia zbudowany w 1935 roku w amerykańskiej wytwórni lotniczej Consolidated Aircraft Corporation. Consolidated Aircraft Corporation

Historia

W
Jan Michałowicz
Jan Michałowicz z Urzędowa (ur. ok. 1525-30 w Urzędowie k. Lublina, zm. ok. 1583 w Łowiczu) - renesansowy rzeźbiarz i architekt działający w Polsce, szczególnie znany z 20 września 1975) - polski piłkarz - defensywny pomocnik lub niekiedy obrońca. Jest wychowankiem Motoru Lublin, w którym zadebiutował 6 sierpnia
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org