:: wikimiki.org ::
| Belfasto |
BelfastoEŭropo > Unuigita Reĝlando | Irlando > Belfasto < Ĉefurbo
----
Belfasto (Belfast angle, kaj Béal Feirste irlande) estas la ĉefurbo (ekde 1922) de Nord-Irlando. La urbo enhavas ĉ. 279,200 homojn (en 1999), kaj ĝi estas la dua plej granda urbego en la insulo de Irlando.
La registaro nun denove situas Belfaste kaj ne plu ĉe Hillsborough.
La plej grava rivero en Belfasto estas la Lagano (Lagan), dum la rivero Ferŝĉo (Farset angle aŭ Feirste irlande), por kiu oni nomis la urbon, ne plu tiom imponas.
Centre de Belfasto estas la enorma doko kie konstruiĝis la vaporŝipo Titanic kaj aliaj ŝipoj.
Estas du flughavenoj, unu en la urbo kaj la alia pli granda ĉe kelkaj kilometroj for.
Vidu ankaŭ jenon:
- Reĝina Universitato de Belfast
Eksteraj ligoj
[http://www.belfast.net/ Belfast]
[http://www.belfastcity.gov.uk/ Belfasta urba registaro]
[http://www.belfastcityairport.com/ Enurba flughaveno]
[http://www.bial.co.uk/ Eksterurba flughaveno]
ja:ベルファスト
ko:밸파스트
simple:Belfast
EŭropoGeografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo.
25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.
Eksteraj ligoj
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
vidu ankaŭ
- Historio de Eŭropo
-------
EdE-E
Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando.
Kategorio:Kontinentoj !
als:Europa
ja:ヨーロッパ
ko:유럽
ms:Eropah
roa-rup:Evropa
simple:Europe
th:ทวีปยุโรป
zh-min-nan:Europa
IrlandoGeografio > Eŭropo > Irlando
----
Tiu ĉi artikolo estas sole pri la plena insulo, nomata Irlando.
Estas ankaŭ artikoloj pri la landoj nomataj Respubliko de Irlando kaj Nord-Irlando.
----
Irlando (irlandlingve Éire [EJ-re]; angllingve Ireland [AJ-a-land]) estas unu de la insuloj el la Insularo de la Norda Atlantiko, kiu troviĝas okcidente de Britio, de kiu la Irlanda Maro apartigas ĝin. Ĝi enhavas la provincojn de Ulstero, Lenstero, Munstero kaj Konoĥto. La insulo enhavas la Respublikon de Irlando (kiu okupas la sudan, centran kaj nordokcidentan flankojn de la insulo) kaj Nord-Irlandon (kiu okupas la nordorientan flankon kaj estas parto de la Unuigita Reĝlando).
La centro de Irlando estas malalta, je ĉ. 60-120 metroj super la marnivelo; montetojn oni norme trovas ĉirkau la marbordo, krom kelkaj pintoj plialtaj ol 1.000 metroj - la plej alta estas Carrantuohill (1.040m), ero de la montaro Macgillicuddy's Reeks en la graflando de Kerry. La tuta okcidenta marbordo estas komplika alterno de golfetoj kaj estuaroj. Multaj el la riveroj fluas malrapide per la centra malaltejo, kaj poste ili traas fjordecajn valojn ĝis la maro. La Shannon precipe falas tra 30 metroj dum siaj finaj 26 kilometroj super Limeriko; ĝi estas uzata por hidroelektre generi elektron.
La malaltejaj ŝlimejoj, kiuj kovras partojn de centra Irlando, intermiksiĝas kun fertilaj kalkŝtonaj kamparoj kie lakto-farmado estas la ĉefa okupo. Ĉar egaj provizoj de ter-karbo mankas al Irlando, la ŝlimejoj estas gravaj fontoj de brulaĵo, kiel torfo.
La klimato estas milda, malseketa kaj ŝanĝema. La jara pluvkalkulo sur la malaltejoj varias de 76 cm oriente ĝis 203 cm okcidente, sed la akvofalo estas multe pli ega en la montetoj.
ja:アイルランド島
simple:Ireland
------
=Historio de Esperanto-movado=
EdE-I
Irlando. En la fruaj jaroj de E Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertaj pioniroj: O'Connor kaj Geoghegan. Inter la unuaj E-istoj de la lando estis M. Fournier, A. Mc Cormick kaj J. Douglas. La unua E Societo estis fondita en 1903 en Dublin. En 1907 estis organizita Irlanda E-ista Asocio, reorganizita en 1925 per Mc Cormick kaj Mortished. Antaŭmilite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la "maltrankvilaj tempoj" la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De 1925 ĝis 1930 IEA progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn, propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeteton Irlanda E-isto. En 1928 Macaulay fondis la Ligon de Katolikaj E-istoj. Dum la lastaj jaroj la movado dormetas, sed estas multaj E-istoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj. La Katolika Ligo nun propagandas vigle tra la lando kaj aranĝas ekzamenojn.
Noto. La artikolon tralegis H. MaEaulay.
F. R. A. Mc CORMtCK.
----
Vidu ankaŭ
- IRA
- Listo de urboj de Irlando
Kategorio:Insuloj
Angla lingvoLa angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo.
En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- )
La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono.
Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj.
La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj.
La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp.
Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj.
Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj.
La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.
Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
- 223,9 Usono
- 60,0 Niĝerio
- 53,3 Britio
- 32,0 Filipinoj
- 21,0 Barato1
- 16,0 Kanado
- 14,8 Aŭstralio
- 5,5 Malajzio
- 3,7 Tanzanio
- 3,5 Sud-Afriko
- 3,3 Irlando
- 3,2 Nov-Zelando
- 2,7 Liberio
- 2,3 Jamajko
- 1,2 Trinidado kaj Tobago
- 1,0 Singapuro
1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Famaj aŭtoroj de la angla
- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien
Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo
Eksteraj ligiloj
Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ]
Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro
als:Englische Sprache
ja:英語
ko:영어
ms:Bahasa Inggeris
simple:English language
th:ภาษาอังกฤษ
zh-min-nan:Eng-gí
Irlanda lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Kelta > Gaela > Irlanda
----
La irlanda lingvo (Gaeilge, ISO-kodo ISO 639-2: gle, ISO 639-1:ga) estas gaela kelta lingvo, kiu estas parolata en Irlando. En Irlando homoj kiuj politike malŝatas la lingvon nomas ĝin 'la gaela', sed lingvike kaj laŭ la irlanda konstitucio de 1937 oni nomas ĝin la irlanda lingvo, aŭ la irlanda en familiara uzado. (La nomo 'gaela lingvo' estas kelkfoje konfuzebla kun la skot-gaela lingvo, parolata en Skotlando.)
Ekde la 13a de junio 2005 la irlanda lingvo estas 21a oficiala laborlingvo de la Eŭropa Unio.
La Patro Nia en la irlanda:
Ár n-athair, atá ar neamh,
Go naofar d'ainm.
Go dtaga do ríocht.
Go ndéantar do thoil ar an talamh,
Mar a dhéantar ar neamh.
Ár n-arán laethúil tabhair dúinn inniu,
Agus maith dúinn ár bhfiacha,
Mar a mhaithimid dár bhféichiúna féin.
Agus ná lig sinn i gcathú,
Ach saor sinn ó olc.
Amen.
La irlanda estas parolata tra la insulo, kaj en Respubliko de Irlando (Éire/Poblacht na hÉireann), kaj malpliofte en Nord-Irlando (Tuaisceart na hÉireann). Ĝi estas la nacia kaj unua oficiala lingvo de Irlando.
Post la helena kaj latina lingvoj, la irlanda estas eble la plej malnova literatura lingvo en Eŭropo, kiu daŭre skribatas ekde la sesa jarcento. La unua teksto kiun ni ankoraŭ posedas estas "Amra Choluim Cille", pri la vivo de la sanktulo Colm Cille, el la jaro 597.
En 1366 la anglaj okupantoj de Irlando faris la unuajn leĝojn kontraŭ la uzo de la irlanda lingvo far la anglaj koloniistoj, kiuj siatempe pli kaj pli asimiliĝadis kun la irlandanoj, la "Statutoj de Cill Chainnigh" (angle 'Kilkenny). Sed kiam en 1541 la angla reĝo Henriko la 8-a volis proklami sin "reĝo de Irlando", oni devis laŭtleĝi la proklamon irlande en la parlamento de la koloniistoj en Dublino.
Fine de la 19-a jarcento la irlanda preskaŭ malaperis: post la malsatego de 1845-1849, en kiu pli ol unu miliono mortis pro malsato; en la naciaj bazlernejoj ekde 1831 kiuj malpermesis la irlandan kaj trudadis la anglan; kaj, pro la kreskanta uzado de la angla fare de irlandaj naciaj politikistoj, nur 3% da la loĝantaro 3 aŭ 4 jaraĝa parolis irlandlingve ĉiutage en 1891. La lingvo oficialiĝis en 1922 kiam Irlando sendependiĝis, kaj ĝi fariĝis deviga lingvo por ĉiuj lernantoj en la bazaj kaj mezaj lernejoj. Dum la lasta jardeko ĝia uzado plipopulariĝis kaj la lingvo modiĝas. Ekde 1996 ekzistas televidstacio irlandlingva, "TG4", kaj ekde aprilo 2003 ĉiutaga ĵurnalo eldoniĝas en Nord-Irlando por la tuta insulo, "Lá" (Tago). Estas ankaŭ radio-stacioj: Raidió na Gaeltachta, kiu estas nacie dissendata por la irlandlingvejoj en Irlando, Raidió na Life por la irlandparolantoj de la ĉefurbo, Dublino (irlande: Baile Átha Cliath) kaj oni povas aĉeti ĉiudimanĉan gazeton nomatan Foinse (Fonto).
En julio 2003 la irlanda parlamento akceptis novan leĝon por antauenigi la irlandan lingvon, la "Leĝon pri Oficialaj Lingvoj 2003". Por detaloj en la irlanda kaj angla lingvoj, rigardu [http://www.pobail.ie].
Antaŭnelonge, la irlanda lingvo formale rekoniĝis en Nord-Irlando, sub la Interkonsento de Sankta Vendredo de 1998 kune kun malgranda minoritat-lingvo nomata la ulster-skota. (Malgraŭ tio, estas malkonsentoj, ĉu la ulster-skota estas aparta lingvo aŭ nura dialekto de la skota 'malalteja'.)
Gaeltacht
Estas lokoj en Irlando, kie la irlanda estas la ĉefa lingvo. Oni kune nomas ĉi tiujn irlandlingvejojn la Gaeltacht. La plej famaj irlandlingvejoj estas en Conamara (en la graflando de Galway/Gaillimh, en Donegal/Dún na nGall kaj en la duoninsulo de Daingean/ en la graflando de Kerry/Ciarraí. Aliaj estas en "Waterford"/Port Láirge ("An Rinn") kaj Meath/Mí.
Strukturo Lingvistika
Al kelkaj nekonantoj, la skribaĵo ŝajnas esti sensensa mikso de vokaloj kaj konsonantoj! Kiam oni komprenas ĝin, tamen, la ortografio ŝajnas esti facila. La dekstrakorna supersigno, nomata la fada (´), plilongigas la sonojn de la vokaloj kaj kelkfoje ŝanĝas iliajn elparol-manierojn. La ŝanĝoj varias inter dialektoj - ne estas universala, baza formo de la lingvo, sed ekzistas nune tri apartaj dialektoj de la irlanda, kiuj estas la munstera, la konoĥta kaj la ulstera.
En la 1940-aj jaroj, la Registaro de Irlando eldonis la "Caighdeán Oifigiúil" ([KAJ-dan I-fi-gjujl], normigon oficialan), kiu plifaciligis kaj normigis la ortografion. Multaj vortoj perdis literojn silentajn, kaj la vokalkombinoj plisimiliĝis al la parolata lingvaĵo.
Ekzemple:
- Gaedhilge / Gaolainn / Gaedhlaing => Gaeilge, "la irlanda lingvo"
- Lughbhaidh => Lú, "Louth (loknomo)"
- biadh => bia, "manĝaĵo"
Instituto
La instituto pri la irlanda lingvo nomiĝas Conradh na Gaeilge. Ĝia estro en junio 2005 estas Dáithi Mac Cárthaigh.
Skribmaniero
La presita formo de la lingvo sekvis la modelon de unciala alfabeto, kreitaj de frumezepokaj irlandaj monaĥoj, kiuj konservis la kristanan kulturon post la falo de Okcidenta Romia Imperio.
En la 20-a jarcento, tamen, la uzado de tiu ĉi tradicia alfabeto malpliiĝis ĝenerale, kaj oni ŝanĝis al la ordinara latina alfabeto.
Irlandlingvaj vortoj internacie uzataj
Kelkaj irlandlingvaj vortoj kaj frazoj, multuzataj en moderna Irlando inter angleparolantoj, estas:
- Uachtarán na hÉireann [UĤ-tar-AN na HEJ-ran] (Prezidanto de Irlando)
- Áras an Uachtaráin [AR-as an UĤ-tar-AN] (Loĝejo prezidanta)
- Taoiseach [TI-ŝaĥ] (Ĉefministro, ekde 1937)
- Tánaiste [TA-niŝ-te] (Vicĉefministro, ekde 1937)
- Dáil Éireann [dal EJ-ran] (Parlamentejo)
- Seanad Éireann [ŜE-nad EJ-ran] (Senato irlanda)
- Teachta Dála [TJAĤ-ta DA-la] (Parlamentano; uzata kiel "TD".)
- Príomh-Aire [PRI-vara] (Ĉefministro 1919-1921)
- Éire [EJ-re] (Irlandlingva nomo por la ŝtato irlanda, ekde 1937. Fonto de "Ejrio")
- Saorstát Éireann [SER-stat EJ-ran] (Nomo de la Libera Irlanda Ŝtato, en la irlanda )
- Ard-Rí [ARD-ri] ("Alta Reĝo" (de Irlando), nomo de la feŭda irlanda ĉefreĝo en la mezepokaj tempoj)
- Radio Teilifís Éireann [RA-dio TE-le-fiŝ EJ-rin] (Irlanda nacia televid-servo, RTÉ)
- Fianna Fáil [FI-na fal] (La plej granda irlanda politika partio, tradukante: "Soldatoj de Irlando".) [FI-na fal]
- Fine Gael [FI-ne gŭel] (La sekvante plej granda politikogrupo, tradukante: "Familio de la gaeloj".)
- bodhrán [BAŬ-ran] (granda drumo, ludata en kelteca muziko)
- Sinn Féin [ŝin fejn] (politika partio tutirlanda, tradukante: "Ni Mem")
- poitín [PO-ĉin] (Speco de kontraŭleĝa, forta alkoholo)
- céilí [KJEJ-li] (socia kunveno, kun interparolado, muziko, dancado kaj rakontado)
- leipreachán [LE-preĥ-AN] (eta, petolema, supernatura kreito)
Eksteraj ligoj
- [http://www.evertype.com/alphabets/irish-gaelic.pdf Enkonduko pri la irlanda unciala alfabeto] (angle)
- [http://www.braesicke.de/gram.htm Gramadach na Gaeilge / la Gramatiko de Irlanda lingvo (germanlingva)]
Kategorio:Lingvo
Kategorio:Kelta lingvaro
ja:アイルランド語
Nord-IrlandoGeografio > Eŭropo > Irlando > Nord-Irlando < Unuigita Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando
----
La areo de Nord-Irlando estas 14.120 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.633.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo Irlando. Nur la mallarĝa Norda Markolo disigas Nord-Irlandon de Skotlando. Post 1603, dum la rego de Jakobo la 1-a de Anglio (1603- 1625), multaj protestantaj setlintoj venis al Irlando de Britio. Ĉiujare, la protestantoj festas "Oranĝan Tagon," ĉar je la 12-a de julio, 1690, en Britio, la protestanta armeo de William de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a.
En 1920, Akto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe katolika Irlanda Respubliko. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la protestantoj kaj la romaj katolikoj. La plejparto da katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon. La plejparto da protestantoj volas konservi la unuecon kun Britio.
La tikla demando pri flagoj
La ruĝa "+" sur blanka fono kun ruĝa mano centre estas ofte en libroj la flago de Nord-Irlando, sed en realo tiu flago estas ofenda al multaj nordirlandanoj kaj sekve ofte ne uzata en plej neŭtralaj kuntekstoj. Iam oni proponis novan neŭtralan flagon (ruĝa "x" sur blanka fono), sed ĝis nun tiu estas preskaŭ neniam uzata.
Lingvoj en Nord-Irlando
Estas tri oficialaj lingvoj en Nordirlando:
- [http://eo.wikipedia.org/wiki/angla_lingvo Angla lingvo]
- [http://eo.wikipedia.org/wiki/irlanda_lingvo Irlanda lingvo]
- [http://eo.wikipedia.org/wiki/Ulstera_skota_lingvo Ulsterskota lingvo]
Aldone, estas du gestolingvoj (la brita kaj la irlanda) plus diversaj alinaciaj lingvoj, aparte la ĉina.
Lokoj en Nord-Irlando
- Belfasto (300.000) estas la ĉefurbo.
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
Eksteraj ligoj
[http://www.speaknorniron.8m.net/ Dialekto de la angla lingvo en Nordirlando]
ja:北アイルランド
ko:북아일랜드
simple:Northern Ireland
Reĝina Universitato de BelfastReĝina Universitato de Belfast estas universitato en Nord-Irlando. Ĝi lokiĝas en urbo Belfasto. Ĝi estis fondita en jaro 1845 de reĝo de Britio Viktorino. Ĝi estis la unua universitato en Nord-Irlando. Ĝi estis agnoskita kiel universitato en jaro 1908
Ekstera ligo
- [http://www.qub.ac.uk Retpaĝaro de la Universitato]
Belfast Laser microphoneLaser microphones are microphones with a laser beam. They detect vibrations with a laser and convert it to a digital signal. Vibrations are usually bounced off a window, or off any object near to the conversation monitored. Any object which can resonate/vibrate (for example, a picture on a wall) will do so in response to the pressure waves created by noises present in a room. The electronics detect the minute difference in the distance travelled by the light to pick up this resonance and reproduce the sound causing it. This technology can be used to secretly eavesdrop on people, with minimal chance of exposure unless specialized light sensors are used to detect the light from the beam. Supposedly this type of microphone does not work on older "wavy" glass and modern reproductions of it, since it is an irregular surface.
See also
- Microphones
External links
- [http://electronics.howstuffworks.com/question309.htm How do microphones work]
narkotyki online spielautomaten odywki tapety motorola luxury hotel prague
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Conservatoire des Arts et Metiers
The Conservatoire National des Arts et Métiers (CNAM) is a higher education establishment (or grand établissement) operated by the French government dedicated to providing education and conducting research for the promotion of science and industry. It has a large museum of inventions accessible to the public.
It was founded on October 10, 179
|
Hsi Yu Chi
Journey to the West () is the title to a Chinese classical novel that remains highly popular even to this day. Originally published anonymously in the 1590s during the Ming dynasty, and even though no direct evidence of its authorship survives, it is traditionally ascribed to the scholar Wu Cheng'en.
|
Fictional portrayals of Jesus Christ
Various authors and filmmakers have created dramatic portrayals of Jesus and his life.
Many wanted to portray an accurate depiction of what his life is believed to have been like, while others have used the persona of Jesus as a narrative device to make a literary point and develop a story's theme. Because of the devotion of many people to the idea of Jesus, portrayals of him in works of fiction have been, almost without exception, fraught with controversy. here.
The Brussels-Capital Region (French: Région de Bruxelles-Capitale, Dutch: Brussels Hoofdstedelijk Gewest, German: Region Brüssel-Hauptstadt) or Brussels Region (French: Région Bruxelloise, Dutch: Brusselse Gewest) is one of the three
|
Jesus Film
Jesus (sometimes called The Jesus Film), is a feature-length motion picture released in 1979 that depicts the life of Jesus Christ according to the Gospel of Luke in the Bible.
History
The film was the brainchild of Bill Bright, a
|
Zmudowski State Beach
Zmudowski State Beach is a beach near Moss Landing, California, USA operated by the California Department of Parks and Recreation. It is a popular fishing area, featuring perch, kingfish, sole, Read More... |
Robert Russell Bennett
For other men named Robert Bennett, see Robert Bennett (disambiguation).
Robert Russell Bennett (June 15, 1894 - August 18, 1981)
was an American composer and arranger, best known for his orchestratio
|
The Opera Band
The Opera Band is the debut album by Amici Forever released in 2004.
Making of the album
The members of Amici Forever met when rehearsing and performing at opera venues around the world. Tenor Geoff Sewell, originally from New Zealand, came up with the idea of an "opera band" mixing traditional opera with contemporary pop. The band features two tenors, two soprano singers and a | |