Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Belgio

Belgio

Geografio > Eŭropo > Belgio ---- Belgio aŭ Belgujo (nederlande:België, france:La Belgique, germane:Belgien), oficiale Reĝlando Belgio, estas Okcident-Eŭropa lando limigita de la Norda Maro en la okcidento, Nederlando en la nordo, Germanio kaj Luksemburgio en la oriento kaj Francio en la sudo. La landnomo devenas de kelta tribo de la belgoj. Historie la lando konsistas el du etnoj, flandroj kaj valonoj.

Provincoj


- Flandrio konsistas el la provincoj
Okcidenta Flandrio, Orienta Flandrio, Antverpenio, Limburgo, Flandra Brabanto;
- Valonio konsistas el la provincoj
Valona Brabanto, Henegovio, Namurio, Lieĝio, Luksemburgio
- la Brusela Ĉefurba Regiono apartenas nek al Flandrio, nek al Valonio. Estas aparta, dulingva regiono; iel provinco en si mem.

Ĉefaj urboj


- Flandrio: Antverpeno, Bruĝo, Gento kaj Loveno
- Valonio: Charleroi, Lieĝo kaj Namur
- Bruselo, kie i.a. troviĝas la sidejo de la Eŭropa Parlamento

Historio

Belgio fariĝis sendependa de Nederlando en 1830. La tiama reĝo, Vilhelmo I de la Nederlandoj, nur akceptis tion oficiale en 1839. De 1945 Belgio estas centro de eŭropa kunlaborado (Benelukso, Eŭropa Konsilio, NATO, Eŭropa Unio). En 1980 estis kreitaj regionaj strukturoj de ŝtatadministrado por Bruselo, Flandrio kaj Valonio. En 1994 oni adoptis novan konstitucion.

Federacia ŝtato

1994 1994 Tradicie Belgio estas Reĝolando. Ĝi konsistas socie, kulture, politike kaj sociologie precipe el du grandaj Komunumoj, la Flandroj kaj la Franclingvanoj. Ĝis la jaroj 1930 la franca lingvo estis la sola oficiala lingvo de la lando. La flandroj protestis kontraŭ tio kaj post pluraj ŝtataj reformoj Belgio en 1993 iĝis federacio. Flandrio tuj kunfandis siajn instituciojn, tiel ke ekzistas nur unu Flandra Parlamento kaj unu Flandra Registaro. La franclingvanoj gardis ĉion aparte.

La Komunumoj


- la Nederlandlingva Komunumo (ankaŭ nomata "Flandra Komunumo")
- la Franclingva Komunumo
- la Germanlingva Komunumo

La Regionoj


- la Flandra Regiono
- la Valona Regiono
- la Brusela Ĉefurba Regiono

Ceteraj informoj

Tra Belgio fluas la riveroj Skeldo kaj Mozo. Belgio estas unu el la landoj kun la plej granda loĝdenso de Eŭropo.
- Estas ankaŭ minoritato, kiu parolas la germanan en la orienta parto de Belgio (Eupen, Malmédy).
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilaĵo, naftokemiaĵoj, plasto.
- MEP: totala - 272 mlrd $, persona - 24.710 $.
- Monunuo: Eŭro (€ aŭ EUR) de la unua januaro, 2002; la malnova monunuo estas la Belga franko
- Organizoj: UNO (1945), NATO, EU

Famaj Belgoj


- Georges REMI (aŭ Hergé), desegnisto de Tintin (Tinĉjo)
- Justine HENIN, tenisulino
- Kim CLIJSTERS, tenisulino
- Eddy MERCKX, biciklisto
- Benoît POELVOORDE, aktoro
- Jean-Claude VANDAMME, aktoro
- Helmut LOTTI, kantisto
- Jacques BREL, kantisto
- René MAGRITTE, pentristo

Vidu ankaŭ


- Esperanto-movado
- Listo de belgaj reĝoj
- Listo de urboj de Belgio
- Landnomoj
- [http://www.famousbelgians.net/ Famaj belgoj] (angle)

Eksteraj ligoj


- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/E%C5%ADropo/Belgio/ Belgio en DMOZ] als:Belgien fiu-vro:Belgiä ja:ベルギー ko:벨기에 ms:Belgium simple:Belgium th:ประเทศเบลเยียม zh-min-nan:Belgien

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Franca lingvo

] La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj. La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm). Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairio
  8. 2,1 - Tunizio
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero
  13. 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.

Historio :

; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. ; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem. ; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. ; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento). ; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp ; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Influo al Esperanto

La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...

Eksteraj ligoj


- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro) :[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/] ! als:Französische Sprache ja:フランス語 ko:프랑스어 simple:French language th:ภาษาฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-gí

Germana lingvo

Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro. Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin. La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo. Sintakse, la germana havas V2 vortordon.

Famaj aŭtoroj de la germana

Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp

Kuriozaĵoj


- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla) Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Deutsche Sprache ja:ドイツ語 ko:독일어 ms:Bahasa Jerman simple:German language th:ภาษาเยอรมัน

Norda Maro

Geografio > Atlantiko > Norda Maro < Maroj ---- La Norda Maro troviĝas inter Britio, Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Nederlando, Belgio kaj Francio. La ero inter la tri Skandinaviaj landoj nomiĝas Skagerrak. Ĝi estas grava fonto de nafto, gaso kaj fiŝo. Ĝi estas malprofunda kaj, dum glaciepokoj, teriĝis aŭ eĉ estis kovrita de dika tavolo el glacio. Areo 575.000 km² Longeco 960km Larĝeco 640km La plej gravaj riveroj kiuj fluas al la Norda Maro estas Rejno, Tamizo, Elbo, Forth, Humber, Mozo, Skeldo. Insuloj en Norda Maro estas Ferooj. als:Nordsee ja:北海 ko:북해 zh-min-nan:Pak-hái

Nederlando

Geografio > Eŭropo > Nederlando ---- __TOC__ Oficiala nomo: Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformala nomo: Nederland (Nederlando). Ankaŭ nekorekte nomita Holland (Holando), nomo de la plej grava historia provinco.
Nederlando estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdam kaj la registara sidejo estas Den Haag (Hago). Aliaj gravaj urboj estas Rotterdam, la plej granda haveno de la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.

Ŝtatorganizo

Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):
- Groningen (Groningen)
- Friesland/Fryslân (Frisio) (Leeuwarden)
- Drenthe (Assen)
- Overijssel (Zwolle)
- Flevoland (Lelystad)
- Gelderland (Arnhem)
- Utrecht (Utrecht)
- Noord-Holland (Nord-Holando) (Haarlem)
- Zuid-Holland (Sud-Holando) (Hago)
- Zeeland (Zelando) (Middelburg)
- Noord-Brabant (Nord-Brabanto) ('s-Hertogenbosch)
- Limburg (Maastricht) Ĉi tiuj provincoj konsistas el komunumoj (gemeentes) entute 483, vidu Komunumoj en Nederlando kaj Urboj en Nederlando. Krome la lando estas dividita en 37 akvoadministracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ komunumaj limoj.

Historio

Vidu ankaŭ ĉefartikolon Historio de Nederlando La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense enloĝita periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al Sankta Roma Imperio, sed en realeco malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Roma Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio. Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la Respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo princo Vilhelmo la 1-a. Post franca okupado kreiĝis la Reĝio Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn Malaltajn Landojn. Belgio tamen deklaris sian sendependecon en 1830. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi paciĝon kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgio iĝis aparta lando sed kun Nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finis en 1890 kiam reĝo Vilhelmo la 3-a postsekviĝis de sia filino Wilhelmina. Nederlando havis grandan kolonian imperion, kun kiel plej grava kolonio Nederlanda Hindio. Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed sia neŭtraleco rompiĝis de Nazia Germanio en majo 1940. Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizojn, NATO-n kaj UNO-n. Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de Nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis ĝian regadon de Okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.

Politiko

Ek de la 27a de majo 2003 regas koalicio de partioj politikaj de CDA (44), VVD (28) kaj D66 (6). La ĉefministro estas s-ro Balkenende. La aliaj elektitaj politikaj partioj en la parlamento (la opozicio) ek de 2003 estas: PVDA (42), SP (9), LPF (8), GroenLinks (8), ChristenUnie (3) kaj SGP (2). (inter krampoj la nombro da seĝoj en la parlamento, kiu havas totale 150 seĝojn) Marksista-Leninista Partio de Nederlando (1969-1982), fondita far sekreta servo

Kulturo

Ĥabrohaŭso

Nederlandaj Esperantistoj


- Nederlandaj esperantistoj
- Nederlando:Esperanto-movado

Mapo

http://en.wikipedia.org/upload/5/54/Netherlands_map_large.png [[got:

Germanio

Geografio > Eŭropo > Germanio ---- La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.

Geografio

Politika subdivido (federaciaj landoj

Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj. Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono). Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.

Montaroj

Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).

Riveroj

Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale Pli > Listo de riveroj en Germanio

Lagoj

Interalie: Konstanca Lago, Müritz

Insuloj

Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm

Historio

La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio. Legu pli > Historio de Germanio

Politiko

Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio) La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj. Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj). Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan. La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj. Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").

Esperanto en Germanio

Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.

vidu ankaŭ


- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj

Ekstera ligilo


- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio Kategorio:Germanio als:Deutschland fiu-vro:S'aksamaa ja:ドイツ ko:독일 ms:Jerman roa-rup:Ghirmânii simple:Germany th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี zh-min-nan:Tek-kok


Luksemburgio

Geografio > Eŭropo > Luksemburgo ----
Dosiero:lu.gif
luksemburgdialekte Lezebuurg - france Luxembourg [lüksãbur] - germane Luxemburg [LUKSemburg] Lando en Okcidenta Eŭropo, inter Francio, Belgio kaj Germanio.
- Landkodo: LU.
- E-nomo: [a] Luksemburgio; [o] Luksemburga Granda Duklando.
- Nacia nomo: Grousherzogdem Lezebuurg (lu), Grand-Duche de Luxembourg (fr), Grossherzogtum Luxemburg (de).
- Areo: 2.600 kv.km.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: Granda Duko Henri Albert Gabriel Felix Marie Guillaume (el la dinastio Nassau) 2000.
- Ĉefurbo: Luksemburgo (76 mil).
- Urboj: Esch (28 mil), Differdange (18 mil).
- Adm. divido: 3 provincoj kun 12 kantonoj.
- Loĝantaro: 410 mil (1995), inter ili 75,1% luksemburganoj, 6,3% italoj.
- Ŝtatlingvo: luksemburga, franca kaj germana.
- Kredantoj: katolikoj.
- Eksporto: fero, ŝtalo, tekstilindustria produktaĵo, kemiaĵoj, plasto.
- Pokapa GNP: 41.210 $.
- Monunuo: eŭro EUR ( = 100 cendoj)
- Organizoj: UNO (1945), EU
- Historio: ĝis la deklaro de sendependeco en 1890, ĝi estis en unio kun Nederlando. De 1921 estas en ekonomia-dogana unio kun Belgio. En 1948 oni deprenis el la konstitucio la artikolon pri la neŭtraleco. De 1957 membro de Eŭropa Unio.
- Esperanto-movado Kategorio:Luksemburgo als:Luxemburg ja:ルクセンブルク ko:룩셈부르크 ms:Luxembourg simple:Luxembourg th:ประเทศลักเซมเบิร์ก zh-min-nan:Luxembourg

Flandrio

Geografio > Eŭropo > Belgio > Flandrio ----
275px
La flandra Regiono :
135px
La flandra Komunumo :
135px
La provincoj de Flandrio
275px
Oficiala lingvonederlanda
ĈefurboBruselo
Ministro-Prezidento Yves LETERME
Areo13,522 km2
Enloĝantoj6.043.161 (2005)
Loĝdenso442/km2
Regiona himnoDe Vlaamse Leeuw
Flandrio estas la norda parto de Belgio, kies enloĝantaro plejparte parolas dialekton de la nederlanda, tie konatan kiel flandran lingvon. Ĝi konsistas el la Flandra Regiono kaj la Flandra Komunumo. La administra sidejo de la Flandra Parlamento, kiu okupiĝas pri la rajtigoj de la Regiono kaj la Komunumo, troviĝas en Bruselo. Tio en si estas iom rimarkinda, ĉar nuntempe en Bruselo plej multaj homoj parolas la francan kaj ĉar la ĉefurbo de Belgio estas aparta lingve neŭtrala regiono, la Brusela Ĉefurba Regiono. Oni ne konfuziĝu inter la nuntempa Flandrio kaj la historia graflando Flandrio. Tio konsistiĝis el la provincoj Orienta kaj Okcidenta Flandrio, Franca Flandrio kaj la nederlanda Zeeuws-Vlaanderen. En Francio la termino "Flandrio" estas ankaŭ uzata por la francaj departamentoj 'Nord' kaj 'Pas-de-Calais'.

Flandraj provincoj

Dosiero:VlaanderenProvincies.png
:1 Antverpenio :2 Limburgo :3 Orienta Flandrio :4 Flandra Brabanto :5 Okcidenta Flandrio

Grandaj urboj


- Antverpeno
- Bruĝo
- Gento
- Haselto
- Loveno
- Meĥleno

Registaro

Flandrio ekde la ŝtata reformo estas aparta ŝtata institucio kun propra registaro, propra parlamento, propra budĝeto kaj (limigitaj) propraj enspezoj. La Flandra Parlamento elektiĝas ĉiun kvinan jaron. Ĝi havas laŭleĝajn rajtigojn en la regiono Flandrio kaj por ĉiuj flandraj instancoj, kiel nederlandlingvaj lernejoj (inkluzive de tiuj en Bruselo), sed ankaŭ por la franclingvaj lernejoj en la flandraj komunumoj kun facilecoj por franclingvanoj. La Flandra Parlamento ankaŭ indikas la ministrojn de la flandra registaro. Daŭre la rajtigoj de la Belga federacia ŝtato kaj Flandrio evoluas. Flandrio insistas pri pli da aŭtonomio.

Historio

Mezepoko, Hanso, komunuma movado, drapo-farado

pri tiu epoko rilate la sociaj tavoloj, kaj la historio de ties luktoj kunekun la Grafo de Flandrio, la reĝo de Francio kaj Anglio, legu : Paul LAFARGUE "La klasbataloj en Flandrio"

Vidu ankaŭ


- Izeropilgrimado Kategorio:Belgio ja:フランドル

Okcidenta Flandrio

Geografio > Eŭropo > Belgio > Flandrio > Okcidenta Flandrio ---- Flandrio

La provinco Okcidenta Flandrio (nederlande:West-Vlaanderen) estas unu el la kvin provincoj de Flandrio. Ĝi limas nord-okcidente al la Norda Maro kaj oriente al la Nederlanda "Zeeuws-Vlaanderen" kaj al Orienta Flandrio, kaj en la sudo al Francio kaj la provinco Henegovio.

Informoj


- Surfaco: 3125 km2
- Provinca ĉefurbo: Bruĝo
- Plej alta punkto: Kemmelberg (156 m)
- Plej gravaj akvovojoj: Izero, Heule, Mandel, Waardamme
- Nombro da enloĝantoj en 2004: 1.136.357
- Estas 8 registaraj unuoj: Bruĝo, Diksmuide, Ipro, Kortrejko, Ostendo, Roeselare, Tielt, Veurne
dosiero:OkcidentaFlandrioMapoProvinco.png La provinco Okcidenta Flandrio en Flandrio, la norda nederland-lingva parto de Belgio

Provinco Okcidenta Flandrio: 64 komunumoj

(Sube estas distingo inter urbo(grase) kaj komunumo)

Distrikto Bruĝo


- Beernem
- Blankenberge
- Bruĝo

- Damme
- Jabbeke
- Knokke-Heist

- Oostkamp
- Torhout
- Zedelgem

- Zuienkerke

Distrikto Kortrejko


- Anzegem
- Avelgem
- Kortrejko

- Deerlijk
- Harelbeke
- Kuurne

- Lendelede
- Menen
- Spiere-Helkijn

- Waregem
- Wevelgem
- Zwevegem

Distrikto Diksmuide


- Diksmuide
- Houthulst

- Koekelare

- Kortemark

- Lo-Reninge

Distrikto Ostendo


- Bredene
- De Haan

- Gistel
- Ichtegem

- Middelkerke
- Ostendo

- Oudenburg

Distrikto Roeselare


- Hooglede
- Ingelmunster

- Izegem
- Ledegem

- Lichtervelde
- Moorslede

- Roeselare
- Staden

Distrikto Tielt


- Ardooie
- Dentergem
- Meulebeke

- Oostrozebeke
- Pittem

- Ruiselede
- Tielt

- Wielsbeke
- Wingene

Distrikto Veurne


- Alveringem
- De Panne

- Koksijde

- Nieuwpoort

- Veurne

Distrikto Ipro


- Heuvelland
- Langemark-Poelkapelle

- Mesen
- Poperinge

- Vleteren
- Wervik

- Ipro
- Zonnebeke
Kategorio:Belgio

Antverpenio

Geografio > Eŭropo > Belgio > Flandrio > Antverpenio ---- Flandrio La belga provinco Antverpenio troviĝas en la nordo de la lando. Ĝi estas unu el la 5 provincoj de la regiono Flandrio.
- Surfaco: 2867 km2
- Provinca ĉefurbo: Antverpeno
- Nombro da enloĝantoj: 1.673.023 (1-a de julio 2004)
- Plej gravaj akvovojoj: Skeldo, Rupel, Grote Nete, Kleine Nete
- Estas 3 registaraj unuoj: Antverpeno, Meĥleno, Turnhout dosiero:AntverpenioMapoProvinco.png La provinco Antverpenio en Flandrio, 1 de la 5 nederland-lingvaj provincoj de Belgio

Provinco Antverpenio: 70 komunumoj

(Sube estas distingo inter urbo(grase) kaj komunumo)

Distrikto Antverpeno:


- Aartselaar
- Antverpeno
- Boechout
- Boom
- Borsbeek
- Brasschaat
- Brecht

- Edegem
- Essen
- Hemiksem
- Hove
- Kalmthout
- Kapellen
- Kontich
- Lint

- Malle
- Mortsel
- Niel
- Ranst
- Rumst
- Schelle
- Schilde
- Schoten

- Stabroek
- Wijnegem
- Wommelgem
- Wuustwezel
- Zandhoven
- Zoersel
- Zwijndrecht

Distrikto Meĥleno:


- Berlaar
- Bonheiden
- Bornem
- Duffel
- Heist-op-den-Berg

- Lier
- Meĥleno
- Nijlen
- Putte

- Puurs
- Sint-Amands
- Sint-Katelijne-Waver
- Willebroek

Distrikto Turnhout:


- Arendonk
- Baarle-Hertog
- Balen
- Beerse
- Dessel
- Geel
- Grobbendonk

- Herentals
- Herenthout
- Herselt
- Hoogstraten
- Hulshout
- Kasterlee
- Laakdal

- Lille
- Meerhout
- Merksplas
- Mol
- Olen
- Oud-Turnhout
- Ravels

- Retie
- Rijkevorsel
- Turnhout
- Vorselaar
- Vosselaar
- Westerlo
Kategorio:Belgio

Vlaams-Brabant

Geografio > Eŭropo > Belgio > Flandrio > Flandra Brabanto ---- Dosiero:be-vbr.gif Provinco de Flandrio, en la mezo de ties sudo. Ĝia ĉefurbo estas Loveno (flandre Leuven). Flandria Brabanto (flandre Vlaams-Brabant) ĉirkaŭas la belgan ĉefurbon Bruselo kiel enklavon. Pro la signifo de Bruselo en la administrado de Eŭropa Unio en la regiono ekloĝis konsiderinda nombro da eksterlandanoj. Ĉe la limo al (dulingva) Bruselo kaj al Valonio franclingvanoj ĝuas specialajn lingvajn rajtojn.

Informoj:


- Surfaco: 2106 km2
- Provinca ĉefurbo: Loveno
- Nombro da enloĝantoj: 1.034.071 (2004-07-01)

Provinco Flandra Brabanto: 65 komunumoj

(Sube estas distingo inter urbo(grase) kaj komunumo)

Distrikto Halle-Vilvoorde


- Affligem
- Asse
- Beersel
- Bever
- Dilbeek
- Drogenbos
- Galmaarden
- Gooik
- Grimbergen

- Halle
- Herne
- Hoeilaart
- Kampenhout
- Kapelle-op-den-Bos
- Kraainem
- Lennik
- Liedekerke
- Linkebeek

- Londerzeel
- Machelen
- Meise
- Merchtem
- Opwijk
- Overijse
- Pepingen
- Roosdaal
- Sint-Genesius-Rode

- Sint-Pieters-Leeuw
- Steenokkerzeel
- Ternat
- Vilvoorde
- Wemmel
- Wezembeek-Oppem
- Zaventem
- Zemst

Distrikto Loveno


- Aarschot
- Begijnendijk
- Bekkevoort
- Bertem
- Bierbeek
- Boortmeerbeek
- Boutersem

- Diest
- Geetbets
- Glabbeek
- Haacht
- Herent
- Hoegaarden
- Holsbeek
- Huldenberg

- Keerbergen
- Kortenaken
- Kortenberg
- Landen
- Loveno
- Linter
- Lubbeek
- Oud-Heverlee

- Rotselaar
- Scherpenheuvel-Zichem
- Tervuren
- Tielt-Winge
- Tienen
- Tremelo
- Zoutleeuw
Kategorio:Belgio

Henegovio

Geografio > Eŭropo > Belgio > Valonio > Henegovio ---- Valonio Ĝi estas unu el la 5 provincoj (la plej okcidenta) de la regiono Valonio. France: Hainaut (Nederlande: Henegouwen)

Informoj


- Surfaco: 3787 km2
- Provinca ĉefurbo: Mons

Provinco Henegovio: 69 komunumoj

(Sube estas distingo inter urbo(grase) kaj komunumo)

Distrikto Ath


- Ath
- Beloeil

- Bernissart
- Brugelette

- Chièvres
- Ellezelles

- Flobecq
- Frasnes-lez-Anvaing

Distrikto Charleroi


- Aiseau-Presles
- Chapelle-lez-Herlaimont
- Charleroi
- Châtelet

- Courcelles
- Farciennes
- Fleurus
- Fontaine-l'Evêque

- Gerpinnes
- Les Bons Villers
- Manage

- Montigny-le-Tilleul
- Pont-à-Celles
- Seneffe

Distrikto Mons


- Boussu
- Colfontaine
- Dour
- Frameries

- Hensies
- Honnelles
- Jurbise

- Lens
- Mons
- Quaregnon

- Quévy
- Quiévrain
- Saint-Ghislain

Distrikto Mouscron


- Comines-Warneton (Komen-Waasten)

- Muskrono (fr:Mouscron; nl:Moeskroen)

Distrikto Soignies


- Braine-le-Comte
- Ecaussinnes

- Enghien
- La Louvière

- Le Roeulx
- Lessines

- Silly
- Soignies

Distrikto Thuin


- Anderlues
- Beaumont
- Binche
- Chimay

- Erquelinnes
- Estinnes
- Froidchapelle
- Ham-sur-Heure-Nalinnes

- Lobbes
- Merbes-le-Château
- Momignies

- Morlanwelz
- Sivry-Rance
- Thuin

Distrikto Tournai


- Antoing
- Brunehaut
- Celles

- Estaimpuis
- Leuze-en-Hainaut
- Mont-de-l'Enclus

- Pecq
- Péruwelz

- Rumes
- Tournai
Kategorio:Belgio

Namurio

Geografio > Eŭropo > Belgio > Valonio > Namurio ---- Valonio Valonio Belga provinco kun ĉefurbo Namuro.

Informoj

Valonio

Provinco Namurio: 38 komunumoj

(Sube estas distingo inter urbo(grase) kaj komunumo)

Distrikto Dinant


- Anhée
- Beauraing
- Bièvre
- Ciney

- Dinant
- Gedinne
- Hamois
- Hastière

- Havelange
- Houyet
- Onhaye
- Rochefort

- Somme-Leuze
- Vresse-sur-Semois
- Yvoir

Distrikto Namuro


- Andenne
- Assesse
- Eghezée
- Fernelmont

- Floreffe
- Fosses-la-Ville
- Gembloux
- Gesves

- Jemeppe-sur-Sambre
- La Bruyère
- Mettet
- Namuro

- Ohey
- Profondeville
- Sambreville
- Sombreffe

Distrikto Philippeville


- Cerfontaine
- Couvin

- Doische
- Florennes

- Philippeville
- Viroinval

- Walcourt
Kategorio:Belgio

Luksemburgio (belga)

Geografio > Eŭropo > Belgio > Valonio > Luksemburgio ---- Dosiero:be-wlx.gif

Provinco Luksemburgio: 44 komunumoj

Distrikto Arlon


- Arlon
- Attert

- Aubange

- Martelange

- Messancy

Distrikto Bastogne


- Bastogne
- Bertogne

- Fauvillers
- Gouvy

- Houffalize
- Sainte-Ode

- Vaux-sur-Sûre
- Vielsalm

Distrikto Marche-en-Famenne


- Durbuy
- Erezée
- Hotton

- La Roche-en-Ardenne
- Manhay

- Marche-en-Famenne
- Nassogne

- Rendeux
- Tenneville

Distrikto Neufchâteau


- Bertrix
- Bouillon
- Daverdisse

- Herbeumont
- Léglise
- Libin

- Libramont-Chevigny
- Neufchâteau
- Paliseul

- Saint-Hubert
- Tellin
- Wellin

Distrikto Virton


- Chiny
- Etalle
- Florenville

- Habay
- Meix-devant-Virton
- Musson

- Rouvroy
- Saint-Léger

- Tintigny
- Virton
Kategorio:Belgio

Antverpeno

Geografio > Eŭropo > Belgio > Flandrio > Antverpenio > Antverpeno ---- Antverpeno (nederlande: Antwerpen, france: Anvers) estas urbo kun granda haveno en Belgio. Antverpeno estas la dua plej granda urbo de Belgio kaj la plej granda de la Flandra regiono. La urbo havas 455.148 (2004) enloĝantojn kaj la tuta kunurbaĵo enhavas ĉirkaŭ 800.000 enloĝantojn. Ĝi estas la ĉefurbo de Antverpenio. La urbo troviĝas je la dekstra bordo de la rivero Skeldo kaj estas konata pro sia vasta havenoregiono kun internacia kargotransporto. Antverpeno estas konata kiel 'la Jerusalemo de la okcidento' pro la granda juda komunumo, de kiu multaj estas ege ortodoksaj. Antverpeno estas la koro de la diamantindustrio, kaj se temas pri komerco, kaj se temas pri tajli. Ekde la jaroj 1990 la urbo estas ankaŭ konata pro modoprojekto, danke al kelkaj sukcesplenaj studentoj de la Reĝa Akademio por Belaj Artoj. Antverpeno ankaŭ estas konata pro sia zoologia ĝardeno, kiu estas unu el la plej malnovaj de la mondo. La Antverpena zoo troviĝas en la mezo de urbo kaj loĝigas pli ol 4000 bestojn. La Reĝa Kompanio por Zoologio kontrolas la bonfarton de la bestoj kaj jam dum pli ol 100 jaroj helpas protekti endanĝerigitajn bestajn speciojn. Ekde 1977, la komunumoj Berchem, Berendrecht-Zandvliet-Lillo, Borgerhout, Deurne, Ekeren, Hoboken, Merksem kaj Wilrijk apartenas al Antverpeno, la ĉefa komunumo.

Historio

Wilrijk Wilrijk Wilrijk Wilrijk Wilrijk Ĉefe en la jaroj sub la regado de Karlo la 5-a kaj en la unuaj jaroj sub la regado de Filipo la 2-a (en la 16-a jarcento) Antverpeno estis bonfarta kaj ege grava havenurbo, kiu dum kelka tempo kondukis la dancojn al okcidenta Eŭropo. Ĉirkaŭ 1400 Antverpeno estis relative malgranda urbo, kiu havis malpli ol 10.000 enloĝantojn. En la 15-a jarcento la urbo komencis rapidege evolui ĝis unu el la plej grandaj komercurboj de Eŭropo. En la jaro 1500 Antverpeno havis pli malpli 50.000 enloĝantojn, ĉirkaŭ 1560 la cifero atingis la nombro de 100.000. Oni povas rajte nomi Antverpenon la naskiĝloko de la libera komerco, ĉar en tiu tempo la komercistoj de Antverpeno enkondukis kelkajn sistemojn kiuj nuntempo ankoraŭ apartenas al la ekonomia sistemo, ekzemple la akciulaĵo kaj la Borso. Meze de la 16-a jarcento la Kalvinismo komencis havi grandan sekvantaron en la urbo. Ĉe religia nombrado (censo) ĉirkaŭ 1580 de vicreĝo Vilhelmo de Oranĝo evidentiĝis, ke 33 % de la loĝantaro estis sekvanto de la Kalvinismo, 17 % de la Luteranismo kaj 50 % de la Katolikismo. La kvereloj de la ribelo kontraŭ Hispanio kaŭzis grandan damaĝon al la urbo. En 1576 la urbo estis rabita de ribelaj hispanaj dungsoldatoj, kiuj murdis 8.000 civilulojn (Hispana furio). Poste la urbo aliĝis al la Pacigo de Gento kaj estis la ĉefurbo de la kontraŭ-Hispana ribelo dum la venontaj 9 jaroj. En 1585 Antverpeno, post sieĝo kiu prekaŭ daŭris tutan jaron, estis konkerita de la hispana vicreĝo Aleksandro Farnese, duko de Parma. Post tiu konkero, proksimume la duono de la loĝantaro foriris al Holando. La loĝantarnombro malaltiĝis ĝis 45.000. Holandaj kaj zelandaj ŝipoj baris la Skeldoelfluejon kaj tiel eluziĝis la tiama hispana urbo de la transmara komerco. En la venontaj du jarcentoj Antverpeno ne plu atingus la prosperon de la antaŭa periodo, sed estus troe diri ke la urbo velkis. Antverpeno restis unu el la plej gravaj ekonomiaj kaj kulturaj centroj de la hispanaj (kaj post aŭstriaj) Nederlandoj. Ĝi naskis en tiu tempo grandajn pentristojn kiel Rubens kaj Teniers.

Vidindaĵoj

La urbo estas riĉa je vidindaĵoj. La sekvantaj donas impreson de la urbo:
- "Het Steen", kun la ŝipomuzeo,
- Brabo,
- La Reĝa Muzeo por Belaj Aroj en Sud-Antverpeno,
- La Antverpena zoo,
- La "Hof van Leire", kie troviĝas tereno de la Antverpena Universitato,
- La stacidomo de Antwerpen-Centraal ĉe Astridplein,
- La nova (ankoraŭ estas konstruata) justicejo en la ekstrema sudo jam aspektas tre moderna,
- La Rubens domo, pri fama pentristo,
- La katedralo,
- Muzeo Plantin-Moretus, pri fama presisto,
- Van Wesenbeekstraat, la Ĉina Urbo de Antverpeno,
- Boerentoren, la unua ĉielskrapanto sur la eŭropa kontinento

La haveno de Antverpeno

La haveno de Antverpeno estas unu el la plej grandaj de la tuta mondo. Pro ĝia centra situo, internaciaj firmaoj kiel BASF kaj Bayer tie havas gravajn produktejojn. La haveno precipe famas pro ĝia transŝanĝo de konteneroj. La ekspansio de la haveno minacas i.a. la vilaĝon Doel. La registaro nove konstruigis la Deurganckdokon ĵus sude de la vilaĝa centro. Kompreneble ĝi ankaŭ kreas multajn laborlokojn.

Trafiko kaj Transporto

Trafiko

La bulvardoj (franca bulvardo, itala bulvardo, amerika bulvardo kaj brita bulvardo) estas la plej gravaj arterioj en Antverpeno. Ĉirkaŭ la urbo estas la aŭtostrado R1. Ĉi tiu kunligas la A1/E19 (Breda unuflanke kaj Meĥleno aliflanke), la A12 (Bergen op Zoom), la A21/E34 (Turnhout-Eindhoven), la A13/E313 (Haselto) kaj la A14/E17 (Gento). Pro la kunveno de grandaj nord-sudkunligoj (de Roterdamo, Amsterdamo kaj aliaj partoj de Nederlando ĝis Antverpeno, Bruselo kaj Charleroi kaj plien al Francio) kaj gravaj orient-okcidentkunligoj (inter Germanio, kun ĉefe Aachen kaj Kolonjo, unuflanke kaj la belga marbordo aliflanke) la antverpena ringoŝoseo estas unu el la plej veturigitaj partoj de aŭtostrado en Okcidenta Eŭropo, kun la trafika ĥaoso kiel sekvo.

Publika transporto

La Flandra Transportkompanio "De Lijn" ekspluatas la urbotransporton en Antverpeno per busoj kaj tramoj. Tri tramolinioj uzas tunelon (premetroon) sub la urbo kaj Skeldo, nome tramoj 2, 3 kaj 15. En Antverpeno estas ok stacidomoj: Antverpeno-Centra, -Berchem, -Dam, -Luchtbal, -Noorderdokken, -Oost, -Zuid kaj Hoboken-Polder; el kiuj la stacidomoj Antverpeno-Centra kaj -Berchem estas la plej gravaj fervojaj nodoj. Antverpeno havas rektajn fervojajn kunligojn al Gento (linio 59), Roosendaal (linio 12), Meĥleno (linio 25 kaj 27), Puurs (linio 52) kaj Lier (linio 15).

Sporto

En Antverpeno estas du futbalaj teamoj:
- Germinal-Beerschot (unua klaso)
- Antwerp FC (dua klaso)

Antverpeno kaj Esperanto

La Universala Kongreso okazis tri-foje en Antverpeno:
- 7-a UK 1911
- 20-a UK 1928
- 67-a UK 1982 La Esperanto-domo de Antverpeno estas multe vizitata de eksterlandaj esperantistoj.

Eksteraj ligiloj

(nederlande kaj angle) (nederlande, france kaj angle) ---- Vidu por la samnoma provincio: Antverpenio Kategorio:Urboj de Belgio ja:アントワープ

Gento (urbo)

Geografio > Eŭropo > Belgio > Flandrio > Orienta Flandrio > Gento ---- Gento (nederlande:Gent[Ĥent]) estas la ĉefurbo de la flandra provinco Orienta Flandrio en Belgio. La urbo havas preskaŭ 230.000 enloĝantojn. Ĝi situas ĉe la kunfluiĝo de la riveroj Skeldo kaj Liso. Oni ankaŭ foje ĝin nomas "De fiere stede" - la fiera urbo. En 2005 la urbo estis nomita "La plej agrabletosan urbon de Flandrio" de 'Toerisme Vlaanderen & Brussel'. La sankta patrono de Gento estas Sankta Bavo kaj ĝiaj enloĝantoj ricevis la kromnomon "stroppendragers" - portantoj de pendŝnuro.

Aliĝintaj komunumoj

Ekde 1977, la komunumoj Afsnee, Desteldonk, Drongen, Gentbrugge, Ledeberg, Mariakerke, Mendonk, Oostakker, Sint-Amandsberg, Sint-Denijs-Westrem, Sint-Kruis-Winkel, Wondelgem kaj Zwijnaarde apartenas al Gento, la ĉefa komunumo kaj ĉefurbo de la provinco. Gento ekde 1977 (246.171 enloĝ.) perdis multajn enloĝantojn al la pli trankvilaj kaj multnaturaj randaj komunumoj. Pro la alveno de eksterlandaj enmigrintoj kaj la sukcesa urba renovigo la nombro de enloĝantoj denove kreskas ekde 1999.

Historio

Jam dum la gaŭla (au kelta) erao ekzistis pluraj kernoj de loĝantoj en la regiono. La nomo 'Gent' devenus de la kelta nomo por akvo 'Gond' => ĝermane Gand kaj latine Gandavum. La riveroj fluis kaj volviĝis en regiono kie multaj grundoj regule estis subakviĝintaj. Ne estis do tre ideala por agrikulturo, sed pli taŭga por ŝafbredado. Gent dum jarcentoj estis la plej grava urbo de la Nederlandoj por drapo (farita de lano), lino kaj kotono. Gent jam dum la sepa jarcento havis du grandajn abatejojn (Sankta Bavo 625-650 kaj Sankta Petro, post 650); kiuj helpis formi la urbon. En la jaroj 851-852 kaj denove inter 879 kaj 883 la Vikingoj detruis la urbon kaj dum longa periodo sin establis ĉe la Skeldo (proksime de la nuna Duivelsteen - diabla ŝtono, Sankta Bavo, Biezekapelstrato). Ekde la jaro 1000 Gento dum centoj da jaroj estis la plej granda urbo de la Nederlandoj (ĝis proksimume 1550). Gento eĉ estis pli granda ol Londono aŭ Kolonjo. Ekster Italio nur Parizo estis pli granda. Reĝo Karlo iam pri Gent diris "Je mettrai Paris dans mon Gant" (Mi metus Parizon en mian ganton/genton). En la 13a jarcento la urbo havis ĉirkaŭ ses mil enloĝantojn. Gent ĉiam estis rebela urbo. La enloĝantoj batalis dum jarcentoj kontraŭ la monarkoj por sekurigi iliajn privilegiojn aŭ liberecon. En la deksesa jarcento Gento ludis gravan rolon en la ekflorado de la Kalvinismo. Inter 1577 kaj 1584 en Gento estis establita Genta Kalvinista Respubliko. Tiam ankaŭ la unua genta (teologia) universitato estis fondita (en 'het Pand', hodiaŭ renovigita kaj posedita de la genta universitato). Post 1584 multaj Kalvinistoj elmigris al Nederlando. Gento fartis bone dum la franca kaj nederlanda epoko (kun i.a. la konstruo de la kanalo Gento-Terneuzen) ĉar kun sia tekstila industrio ĝi povis servi grandajn merkatojn. Post 1830 graandparte de la enloĝantaro restis fidelaj al Oranĝo, kvankam la plejmulto de la oranĝistoj preferis paroli la francan. Post 1848 la oranĝistoj kunfandiĝis kun la Liberala Partio. Gento ankaŭ estas la urbo en kiu la unuaj modernaj sindikatoj de Belgio vidis la lumon, kaj kie ekestis la belga socialisma movado. Eduard ANSEELE, la gvidanto de la gentaj socialistoj, tamen unue estos elektita en Lieĝo kiel parlamentanon.

Internacia ekspozicio

En 1913 en Gento estis organizita internacian ekspozicion. La ekspozicio mem estis organizita en speciale por tiu celo konstruita komplekso je la placo Maria-Henriko, kiu poste iĝis la ĉefa Stacidomo de Gent-Sint-Pieters.

Instru-urbo

Gento estas la plej grava instru-urbo de Belgio kun inter alie la Genta Universitato (26.000 gestudentojn), la genta altlernejo (15.000), la altlernejo Artevelde (7000), la altlernejo Scienco kaj Arto, la katolika altlernejo 'Sint Lieven' (5.000) kaj la internacia kant- kaj spiradolernejo prof. Léon-Bernard Giot (2.500). Entute en Gento studas pli ol 50.000 gestudentojn en la altinstruado. Tio igas la urbon unikan gestudentan urbon. La universitata malsanulejo plenumas gravan funkcion en la regiono. Eĉ el la nederlanda provinco 'Zeeuws-Vlaanderen' homoj ĝin vizitas, ĉar ĝi estas pli proksime ol la academia malsanulejo de Roterdamo. Pluraj famaj politikistoj, inter ili la premiero de Belgio, studis en la mezgrada lernejo Reĝa Ateneo Voskenslaan.

Turismo

Reĝa Ateneo Voskenslaan Reĝa Ateneo Voskenslaan

Vidindaĵoj

Gent precipe allogas turistojn pro sia historia (mezepoka) urbocentro kun inter alie la jenaj vidindaĵoj:
- la katedralo de Sankta Bavo
- la Gravensteen
- la Belfrido
- la urbodomo
- la preĝejo de Sankta Jakobo
- la preĝejo de Sankta Mikaelo
- la ponto de Sankta Mikaelo kun mirinda vido de la tri turoj
- la abatejo de Sankta Petro
- la abatejo de Sankta Bavo
- la Genta Opero
- la Vrijdagmarkt kun la statuo de Jakobo VAN ARTEVELDE
- Geeraard de Duivelsteen, konstruaĵo el 1245
- La Dulle Griet aŭ granda kanono
- La mezepoka kvartalo Patershol
- la Caermersklooster, iama monaĥejo kiu nun estas uzata kiel ekspoziciejo
- La Groot Vleeshuis
- La Raboto
- La Graslei
- La Korenlei
- La iama Poŝtkonstruaĵo je la Korenmarkt
- La Oude Vismijn [malnova fiŝvendejo], je la Veerleplein [Veerleplaco], konstraŭe de la Gravensteen

La tri turoj de Gento


- la Belfrido
- la katedralo de Sankta Bavo (originale la preĝejo de Sankta Johano) kun la mondfama retablo 'Het Lam Gods' - speco de altaro.
- la preĝejo de Sankta Nikolao Ĉar tiuj turoj estas tiom specifaj por la bildo de la urbo, Henry Van de Velde dum la tridekaj jaroj planis la "Boekentoren" - la turon de libroj- kiel biblioteko por la Genta Universitato.

Muzeoj


- la SMAK
- la Muzeo de belaj artoj
- la Dezajn-muzeo
- la muzeo por industria arkeologio kaj tekstilo (MIAT)
- la muzeo Guislain
- La domo de Alijn
- De wereld van Kina: la domo
- De wereld van Kina: la ĝardeno

Publika transporto

La Stacidomo de Gent-Sint-Pieters estas la plej granda de Flandrio kaj la dua plej granda de tuta belgio, post Bruselo Suda. Cetere estas en Gento la stacidomoj Dampoort, Wondelgem kaj Gent-Brugge. En Gento veturas krom busoj kaj tramoj ankaŭ trolebuso. Tio estas unikaĵo en Belgio. Ekde kelkaj jaroj dum semajnfino en Gento veturas tute senpagaj noktaj busoj! En 2004 ekis 'Cambio' en la urbo, servo de organizita kunveturado.
- Genta tramo
- Genta trolebuso
- Nokta buso
- Cambio

Eventoj

Ĉiujare revenantaj eventoj


- la Gentaj Festoj - meze de julio
- I Love Techno
- la Festivalo de Flandrio
- la Internacia Filmfestivalo
- la City Parade
- la festoj de Patershol (nl:Patersholfeesten) - meze de aŭgusto
- la Beginejaj Festoj (nl:Begijnhoffeesten) - fine de aŭgusto

Evento kiu estas reorganizita ĉiun kvinan jaron


- La Floralioj

Naturo kaj parkoj

Meze de Gento troviĝas la urba natura rezervejo Bourgoyen-Ossemeersen. Estas sufiĉe unika havi tian rezervejon tiom proksime de urbocentro. Tio estas dank'al al la eco de la rezervejo: temas pri marĉoj kie malfacilas konstrui domojn kaj vojojn. Alia unikaĵo en Gento estas la Blaarmeersen. Tiu parko, kiu limas al Bourgoyen, havas inter alia grandan lagon kun strando, ludiloj por infanoj kaj trinkejo. Eĉ estas tie kvarstela kampadejo. Proksime de la stacidomo de Gento Sankta Petro situas la Citadelparko. En ĝi inter alie troviĝas kongresejo/ekspoziciejo kaj la mondfama muzeo de moderna arto SMAK (nl:'Stedelijk Museum voor Moderne Kunst').

Akvofluoj en Gento

En la 10a jarcento Gento estis konektita pere de la Honte (la nuna Westerschelde), tiam ankaŭ nomita la Heidezee. En la 12a kaj 13a jarcento pro sablopleniĝo Gento ekmalhavis konekton kun la Honte . Jes ja oni kreis akvovojojn aŭ ilin plibonigis. Unu el tiuj estas la Schipgracht. (Nur poste, en la 15a jarcento oni ĝin eknomas Burgervaartstroom). La Schipgracht konektis Gent kaj Ertvelde kun Meulenstede, Langerbrugge, Kerkbrugge, Wippelgem kaj Kluizen. En 1547 oni fosis la Sassevaart por rehavi konekton kun la Honte. Tiu ĉi sablopleniĝis kaj poste en 1823 reelfosiĝis kaj plilogigita. Tio iĝis la nuna Kanalo de Gento al Tern