BelorusioGeografio > Eŭropo > Belorusio
----
Belorusio (beloruse Беларусь, Biełaruś) estas lando en la oriento de Centra Eŭropo.
- E-nomo: [a] Belorusio, Belarusio, Bjelorusio, Blankrusio; [o] Belorusa Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Рэспубліка Беларусь.
- Areo: 207.600 kv.km., 25% kovrata de arbaroj.
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Aleksandro LUKAŜENKO (1994).
- Loĝantaro: 10.366 mil (2000), inter ili belorusoj 76%, rusoj 11%.
- Ŝtatlingvo: belorusa kaj rusa.
- Kredantoj: kristanoj, 70% - ortodoksuloj, 20% - katolikoj.
- Eksporto: maŝinkonstruado, sterko, torfo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: en 1918-1919 Belorusio akiris sendependecon de Rusio, dum 1941-1944 estis okupita de faŝista Germanio. En 1945 fariĝis UNO-membro. En 1991 deklaris sendependecon de USSR. KSŜ estis fondita en Minsko.
Administracia divido
KSŜ
Belorusio konsistas el 6 regionoj kaj 1 municipo:
# Bresta regiono, centro: urbo Bresto
# Vicebska regiono, centro: urbo Vicebsko
# Homela regiono, centro: urbo Homelo
# Hrodna regiono, centro: urbo Hrodno
# Mahilova regiono, centro: urbo Mahilovo
# Minska regiono, centro: urbo Minsko
# la ĉefurbo Minsko
Ĉiu regiono (belaruse: вобласьць, [voblasc]) estas dividita je distriktoj (belaruse: раён, [rajon]). Entute estas 118 distriktoj.
Kategorio:Belorusio
Kategorio:Eŭropo
fiu-vro:Valgõvinne
ja:ベラルーシ
ko:벨라루스
ms:Belarus
simple:Belarus
th:ประเทศเบลารุส
zh-min-nan:Belarus
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
BelorusioGeografio > Eŭropo > Belorusio
----
Belorusio (beloruse Беларусь, Biełaruś) estas lando en la oriento de Centra Eŭropo.
- E-nomo: [a] Belorusio, Belarusio, Bjelorusio, Blankrusio; [o] Belorusa Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Рэспубліка Беларусь.
- Areo: 207.600 kv.km., 25% kovrata de arbaroj.
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Aleksandro LUKAŜENKO (1994).
- Loĝantaro: 10.366 mil (2000), inter ili belorusoj 76%, rusoj 11%.
- Ŝtatlingvo: belorusa kaj rusa.
- Kredantoj: kristanoj, 70% - ortodoksuloj, 20% - katolikoj.
- Eksporto: maŝinkonstruado, sterko, torfo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: en 1918-1919 Belorusio akiris sendependecon de Rusio, dum 1941-1944 estis okupita de faŝista Germanio. En 1945 fariĝis UNO-membro. En 1991 deklaris sendependecon de USSR. KSŜ estis fondita en Minsko.
Administracia divido
KSŜ
Belorusio konsistas el 6 regionoj kaj 1 municipo:
# Bresta regiono, centro: urbo Bresto
# Vicebska regiono, centro: urbo Vicebsko
# Homela regiono, centro: urbo Homelo
# Hrodna regiono, centro: urbo Hrodno
# Mahilova regiono, centro: urbo Mahilovo
# Minska regiono, centro: urbo Minsko
# la ĉefurbo Minsko
Ĉiu regiono (belaruse: вобласьць, [voblasc]) estas dividita je distriktoj (belaruse: раён, [rajon]). Entute estas 118 distriktoj.
Kategorio:Belorusio
Kategorio:Eŭropo
fiu-vro:Valgõvinne
ja:ベラルーシ
ko:벨라루스
ms:Belarus
simple:Belarus
th:ประเทศเบลารุส
zh-min-nan:Belarus
Belorusa lingvoLa belorusa lingvo (beloruse: беларуская мова) estas slava lingvo kaj la oficiala lingvo de Belorusio. Ĝi kun la rusa kaj ukraina lingvoj apartenas al Orienta slava lingvaro.
Laŭ informoj de censo farita en 1999 entute el 8.159 milionoj da belorusoj vivantaj en Belorusio nomis la belorusan lingvon gepatra 85,6% (ĉirkaŭ 7 milionoj da homoj), kaj 41,3% nomis ĝin lingvo uzata hejme. Aldone la belorusa estas gepatra por 67,1% el 395.7 mil poloj vivantaj en Belorusio, 57,6% el ili hejme parolas beloruse.
Pro densaj kaj multjaraj kontaktoj kun la rusa lingvo en Belorusio kreiĝis lingva fenomeno nomata трасянка (trasjanka): mikso de la belorusa lingvo kun rusa leksiko, kaj foje kun sintakso. Tiu miksita formo estas simila al piĝino kaj kreola lingvo.
Aboco
En la belorusa lingvo nun estas uzataj la cirila skribo kaj latina skribo. Antaŭe tataroj vivantaj tie ĉi skribis beloruse per la araba skribo.
En la tabelo ordigo estas laŭ la cirila alfabeto
Notoj.
- La belorusa cirila skribo ankaŭ uzas apostrofon ' aŭ ’, sed oni ne alkalkulas ĝin al la aboco kaj ignoras dum laŭalfabetigo.
- Foje oni uzas la literon Ґ ґ por la sono [g] (plejparte en pruntitaj vortoj). Antaŭe en la cirila skribo tiu sono estis reprezantata ankaŭ kiel кг. En la belorusa aboco ĝi sekvas post la litero Г.
- Ekzistas duliteraĵoj: дж / dž = [ĝ], дз / dz = [dz] (voĉa ekvivalento de c = ts), ĉiu el ili estas unu fonemo, kvankam skribata per du literoj.
- La latinskribaj supersignoj (se neeblas aŭ malfacilas uzi la ĝustajn simbolojn) anstataŭeblas per surogatoj. Ne ekzistas standarto por tio, jen estas unu el la sistemoj uzataj: ć = c', č = cz, l = l', ł = l, ń = n', ś = s', š = sz, ŭ = u / w, ź = z', ž = rz.
Kelkaj belorusaj literoj havas molan kaj malmolan variantojn.
En la cirila skribo por molaj vokaloj ekzistas apartaj literoj: я, ё, ю, і, е (koresponde la malmolaj: а, о, у, ы, э). La konsonantoj estas molaj (palatalaj), kiam ili aperas antaŭ mola vokalo aŭ speciala litero "mola signo": ь. Kiam konsonanto antaŭ mola vokalo estas prononcata malmole, ili estas apartigataj per apostrofo. Ekzemploj:
: пяць (kvin), пятніца (vendredo), п'яніца (drinkemulo)
: ялавічына (bovaĵo), лёс (sorto), лось (alko)
En la latina skribo la malmolaj vokaloj estas: a, o, u, e. La molaj vokaloj estas signataj per j plus koresponda mola se la vokalo aperas komence de vorto aŭ post alia vokalo, kaj estas signataj per i plus koresponda mola vokalo, se la vokalo aperas post konsonanto. Moleblaj konsonantoj antaŭ alia konsonanto aŭ finvorte havas apartan literon (malmola/mola): c/ć, ł/l, n/ń, s/ś, z/ź. La apostrofo kaj "malmola signo" ne uziĝas en la latinskribo. La samaj ekzemploj latinskribe:
: piać, piatnica, pjanica
: jałavičyna, los, łoś
Ortografio
En 1933 estis akceptita lingva reformo, kiu forte ŝanĝis la ortografion de la belorusa lingvo direkte al plia simileco kun la rusa lingvo. Tiu reformita varianto estas oficiale uzata ĝis nun, kaj nomiĝas наркамаўка (narkamaŭka). La antaŭreforma varianto nomiĝas тарашкевіца (taraŝkevica) estis daŭre uzata ekster Soveta Belorusio kaj nun renovigita pli aktive uziĝas en interreto kaj sendependaj periodaĵoj.
Eksteraj ligiloj
- [http://esperanto.pisem.net/vortaroj.html Esperanta-belarusa kaj belarusa-esperanta vortaroj]
- [http://www.geocities.com/dipela/Paulukavec/vortaro/index.html Esperanta-belarusa vortaro fare de Zmicier Lapcionak]
- [http://evortaro.ru/index_e.html eVortaro — programo kun kelkaj esperantaj vortaroj, inluzive de esperanta-belarusa]
- [http://pravapis.org/ Prilingvaj artikoloj, diskutoj, programoj] (angle kaj beloruse)
:[http://pedia.nodeworks.com/B/BL/BLA/Black_Ruthenian_language/ Black Ruthenian language]
:[http://www.belarusguide.com/dictionaries/engblr/index.html English-Belarusian dictionaries, in Lacinka]
:[http://www.belarusguide.com/culture1/texts/Metrika.html Metrica of GDL]
:[http://www.belarusguide.com/culture1/texts/Statut.html Statutes of GDL]
ja:ベラルーシ語
OrientoOriento aŭ Eosto estas la mala direkto de okcidento, la direkto kiun sekvas la terglobo dum sia turniĝo.
Kvankam orienteco estas relativa afero, oni ofte subkomprenas orienta kiel orient-eŭrazia, aŭ pli simple Azio precipe kiam temas pri kulturo.
Simile okcidentismajn esprimojn "Proksima Oriento" aŭ "Mez-Oriento" oni ĉi tie internaciigos kiel Okcidenta Azio, kaj "Ekstrem-Azion" (kiun la ĉinoj nomas la lando de l' mezo, kompreneble!) kiel Orient-Azio.
La stranga esprimo orientiĝi (klarigi por si sian situacion) estas eŭropcentrismo el tempo, kiam eŭropanoj pilgrimadis al Sankta Lando.
Astronomie oni vastigas la nocion "oriento" aŭ "eosto" al aliaj planedoj aŭ lunoj.
La sciencfikcia aŭtoro Harry HARRISON en sia novelo "The stainless steel rat gets drafted" (ŝtalrato rekrutiĝas) priskribas planedon, sur kiu la suno leviĝas ne oriente, sed okcidente. Tio teorie eblas, se la ĉirkaŭsuna rotacio de la planedo estas malpli rapida ol la ĉirkaŭaksa (do se la tago estas pli longa ol la jaro).
----
Vd. ankaŭ: Orientalistiko - Orientismo (ideologio) - Orientalismo - "Orientaj" Civilizoj: Islama civilizo, Ĉina civilizo, Hinda civilizo, ktp - Nordo - Sudo - kompasdirektoj
ja:東
simple:East
EŭropoGeografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo.
25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.
Eksteraj ligoj
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
vidu ankaŭ
- Historio de Eŭropo
-------
EdE-E
Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando.
Kategorio:Kontinentoj !
als:Europa
ja:ヨーロッパ
ko:유럽
ms:Eropah
roa-rup:Evropa
simple:Europe
th:ทวีปยุโรป
zh-min-nan:Europa
1994Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1994
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1994 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
- Belarusio: A. Lukaŝenko elektatas prezidento.
- Belgio adoptas novan konstitucion.
- Nord-Irlando: Interkonsento pri civilmilita fajrĉeso estas interkonsentita.
- Rusio: Jelcin sendas armeon al ribela landeto Ĉeĉenio.
- Palaŭo sendependiĝas de Usono kaj membriĝas je UNO.
- UNO: La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝas pro mandatfino.
- Palestino:
- Israelo parte redonas teritorietojn al Palestina Aŭtonomio.
- La Nobelan Pacpremion ricevas Yitzhak Rabin, Ŝimon Peres kaj Yasser ARAFAT.
- Japanio: LDP regajnas la potencon.
- Oktobro: Venuso: Magellan faladas traatmosferen kaj forbrulas.
- Je 16-22 julio: Jupitero: Grundenkolizias kometo Shoemaker-Levy 9.
- Ruando: eko de civilmilito.
- Kongolon alvenas rifuĝintoj el Ruando, kaŭzante ekonomian kaozon.
- Taĝikio: E. Raĥmonov elektatas prezidento.
- Suda Koreio: La 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
- Estis starigita la Amerika Komisiono de UEA.
- Estis starigita la Azia Komisiono de UEA.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
Mortoj
- Ferenc TEREMI
- Vuk ECHTNER
- 31-a de januaro: Germanio: Erwin STRITTMATTER
- 31-a de januaro: Francio: Pierre BOULLE
- februaro: Bill KEABLE
- 9-a de marto: Usono: Charles BUKOWSKI
- 28-a de marto : Eugène IONESCO
- 7-a de aprilo: Germanio: Golo MANN
- 24-a de septembro: Svislando: Otto F. WALTER
- 30-a de septembro : Rita AAGAARD
- 3-a de oktobro : Heinz RÜHMANN
- 21-a de oktobro: Usono: Burt LANCASTER
Taga evento
Novembro 1994
- 3a. Bosniaj kroatoj konkeras la urbon Kupres, kio signifas gravan malvenkon por la serboj. La bosniaj registaraj trupoj avancas kontraŭ teritorio okupata de la serboj. 20 000 serboj fuĝas.
- 4a. Apud ĉefministro Balladur kandidatiĝas por la franca prezidanteco ankaŭ la gaŭlista ĉefo Chirac [Sirak]. EU-prezidanto Delors rezignis pri kandidatiĝo.
- 6a. Ciller, turka ĉefministro, provokas Israelon per oficialaj kontaktoj kun palestinanoj en Jerusalemo. D Reagan, usona prezidinto, publike komunikas, ke li suferas je la Alzheimer-malsano. D La plimulto de la albana popolo rifuzas la konstitucion proponitan de la demokrata partio de prezidanto Beriŝa.
- 7a. Seulo nuligas sian embargon kontraŭ Norda Koreio.
- 8a. Unu jaron post sia fondo, en Hago ekfunkcias la tribunalo pri militkrimoj en eksa Jugoslavio.
- 9a. Grava malvenko por la demokrato Clinton [Klint'n]: okaze de la kongresaj elektoj unuafoje post 40 jaroj la respublikanoj konkeras la plimulton da voĉoj en senato kaj en la malsupera ĉambro. D UN decidas instali tribunalon pri Ia militkrimoj en Ruando. D Marion Barry, malblanka demokrato, iĝas nova urbestro de Vaŝingtono.
- 10a. Kumaratunga, ĉefministro de Sri Lanko kaj filino de la iama prezidinto Bandaranaike, iĝas nova prezidantino de Ia lando. D Irako formale rekonas la suverenecon de
- Kuvajto, kiun ĝi konsideris 19a provinco. D Cardoso nomiĝas la nova prezidanto de Brazilo.
- 13a. La plimulto de la svedoj voĉdonas por Ia aliĝo de la lando al Eŭropa Unio.
- 14a. La vatikana papo alvokas la romkatolikan eklezion je memkritiko sojle de la jaro 2000.
- 15a. Kohl [Kol] estas konfirmita kiel germana kanceliero kaj kiel ĉefo de la partio CDU. D En la indonezia urbo Bogor okazas la konferenco de la Apec-landoj (azia-pacifika ekonomia kooperado) La. cele al la nuligo de doganaj barieroj. Orient-timoraj studentoj protestas antaŭ la usona ambasadejo en Gakarto kontraŭ la okupado de sia lando fare de Indonezio.
- 16a. Post longa prokrasta manovrado, Ukrainio principe konsentas pri Ia internacia kontraŭnuklea pakto. D La partio Labour rezignas pri la partopreno en la irlanda registaro.
- 18a. La finna parlamento ratifas Ia EU-aliĝon. D Sangaj bataloj en la Gaza-strio en avanco de la palestina polico kontraŭ islamaj radikaluloj.
- 20a. La posteulo de Ia demisiinta irlanda ĉefministro nomiĝas Ahern. D La popolo de la aŭtonoma finna insularo Aaland voĉdonas favore al la aliĝo al EU (74 %). D En Angolo subskribiĝas packontrakto inter Ia registaro kaj la ribela organizaĵo UNITA. Kvankam ĝi estas ligita kun granda espcro, la armistico denove estas rompata.
- 21a. NATO-aviadiloj detruas la flughavenon Udbina en Krajina, kiu apar
- tenas al Kroatio, sed estas okupata de la serboj, ĉar serbaj aviadiloj ekflugis de tie por ataki la regionon Bihaĉ. Sarajevo kaj Mostar ripete estas atakataj de la serba artilerio. La bosniaj serboj tenas pli ol 100 UN-soldatojn kiel ostaĝojn. D La nepalaj komunistoj gajnas la parlamentajn elektojn kaj la estro de la komunistoj iĝas nova ĉefministro.
- 22a. Berlusconi, itala ĉefministro, estos vokita antaŭ la milana tribunalo pro la korupto-riproĉo. D La rusa politikisto Gaidar alvokas ĉiujn reformemulojn unuiĝi. Dume Jelcin elŝanĝas plurajn ministrojn. Okaze de vizito ĉe la rusa-estona limo, Jelcin postulas la redonon de estona teritoriero. Ankaŭ Estonio pretendas teron ĉirkaŭ la urbo Pskovo.
- 26a. Jirinovski, rusa dekstrema radikalulo, oficiale anoncas sian kandidatiĝon por fariĝi prezidanto en 1996. Aliaj eblaj kandidatoj estas i.a. Ruckoj, Romanov kaj Javlinski.
- 27a. Inter la 30 novaj vatikanaj kardinaloj, papo Johano 2a nomis ankaŭ la ĉefepiskopon de Sarajevo. 28a. Plimulto da norvegoj (52,3 %) voĉdonas kontraŭ la aliĝo al EU. D Sanguinetti nomiĝas la nova prezidanto de Urugvajo, la unua prezidanto post la armea diktaturo.
- 29a. Jelcin alvokas la militantajn partiojn en Ceĉenio ĉesigi la konflikton, alikaze Rusio minacas je pertorta interveno en tiu kaŭkaza respubliko. La ĉeĉena registaro rifuzas la ultimaton el Moskvo.
- MONA TO - januaro 1995
- Decembro 1994 Ia mondo en decembro 1994
- 1 a. Israelo cedas al Ia palestinanoj ties suverenecon pri impostoj kaj sansistemo. D Post 22jara mallibereja restado, Ia eksa teroristo Irmgard Möller liberiĝas. D Grozny, la ĉefurbo de Ceĉenio, kiu proklamis sin sendependa de Rusio, estas ekbombata de la rusa armeo. La ĉeĉenoj persiste defendas sin.
- 3a. Fone de Ia droga misuzado, Svislando severigas la leĝaron kontraŭ kontraŭleĝaj eksterlandanoj.
- 5a. Okaze de sia kunveno en Budapeŝto, ,Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo" ŝanĝas sian nomon al ,Organizaĵo pri...".
- 6a. Di Pietro, fama milana juristo, kiu ĉefesploris Ia politikan korupton en Italio, demisias.
- 7a. La ĉefministro de Kebekio leĝe enkondukas la secesian proceduron por forlasi la kanadan federajon. Popolreferendumo pri tiu demando sekvos.
- 8a. Speciala tribunalo kondamnas ok kurdajn parlamentanojn al ĝis 15 jaroj da malliberejo. Eksterlando kaj parto de la turka gazetaro protestas. Eŭropa Unio prokrastas la doganan unuiĝon kun Turkio.
- 9a. Depost pli ol 20 jaroj, en Belfast komenciĝas la interparoloj inter Sinn FeinhIRA kaj la brita registaro. 11a. Dum la EU-konferenco en Essen (Germanio), la 12 membroŝtatoj diskutas la EU-etendiĝon al orienta Eŭropo. Ili rifuzas britajn, francajn kaj usonajn konsiderojn retiri siajn UN-pactrupojn el Bosnio. D En Oslo la nobelpremio pri paco transdoniĝas al Arafat, Peres kaj Rabin. D Delors, EU-prezidanto, kaj Rocard, eksa socialista ĉefministro, rezignas pri siaj kandidatiĝoj por la franca prezidanteco. D Okaze de la konferenco de la amerikaj ŝtatestroj (sen Castro) en Miami, Clinton proklamas la kreadon de libera ekonomia zono sur Ia kontinento.
- 12a. Okaze de la partikongreso de Ia germanaj liberaluloj en Gera, partiestro Kinkel, samtempe germana ministro pri eksteraj aferoj, estas forte kritikata fone de la lastatempaj malsukcesoj de Ia partio kaj troviĝas rande de la demisio.
- 13a. Unuafoje en la historio de la itala respubliko, ĉefministro (Berlusconi) devas defendi sin antaŭ la tribunalo pro korupto-suspekto. D La brazila prezidinto Collor estas absolvita de ĉiuj akuzoj (korupto). 15a. Taslima Nasreen, defendisto de la homaj rajtoj el Bangladeŝo, akceptas Ia Saharov-premion de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo.
- 17a. Nord-koreoj faligas usonan helikopteron, kiu penetris en la aerspacon norde de la korea limo kaj akuzas ĝin pri spionado.
- 18a. La bulgaraj socialisoj klare gajnas la parlamentajn elektojn. La kontraŭkomunista movado SDS ricevas nur 24 elcentojn de la voĉoj. D La advokato Rolf Schlierer iĝas la posteulo de Schönhuber, adiaŭanta ĉefo de Ia dekstremaj germanaj respublikanoj.
- 19a. La usona prezidinto Carter kaj la bosniaj serboj interkonsentas armisticon, kiu estas pli malpli respektata.
- 20a. Jam la trian fojon frenezulo pafas kontraŭ Ia Blanka Domo en Vaŝingtono. '
- 21a. La iama piedpilka stelo Pelé iĝas nova brazila ministro pri sporto. D Jordanio kondamnas al morto 11 islamajn radikalulojn.
- 22a. Berlusconi, ĉefo de la 53a itala registaro post Ia dua mondmilito, sub
- premo de „Lega Nord" (Bossi) kaj akuzoj pro koruptado kontraŭ li, demisias. La itala prezidanto Scalfaro rezignas pri baldaŭaj parlamentaj elektoj postulataj de Berlusconi.
- 26a. La pertorta okupado de aviadilo de Air France kun 170 pasaĝeroj fare de kvar alĝeriaj islamaj radikaluloj (GIA) finiĝas en Marsejlo per liberiga interveno de speciala franca policistaro kaj la mortigo de la teroristoj, kiuj siavice mortpafis kvar ostaĝojn. La alĝerianoj planis eksplodigi la aviadilon super Parizo. La rilatoj inter Parizo kaj Alĝero akriĝas. La alĝeria registaro severigas la subpremadon kontraŭ la islama opozicio.
- 27a. Jelcin pravigas la perarmean intervenon en Ĉeĉenio, kiu daŭras la tutan monaton, per konstituciaj argumentoj. Malgraŭ haj promesoj ne plu bombi la ĉefurbon Grozny, la atakoj pludaŭras kaj mortigas centojn da Ioĝantoj.
- 29a. En Liberio ekvalidas la armistico, kiu devus ĉesigi Ia kvinjaran internan militon. D La singapura registaro rezignas pri politika liberaligo laŭ usona modelo. D La proceso kontraŭ Clinton pro laŭdira seksa ĝeno al virino estas prokrastita al la tempo post lia prezidanteco. D Turkio fermas provincan oficejon pri homrajtoj; atenco okazas kontraŭ la liberala gazeto „Milliyet".
- 30a. La serba registaro likvidas la lastan sendependan tagĵurnalon „Borba" kaj maldungas ĉiujn 200 dungitojn. Ci tiuj anoncas la fondon de nova gazeto. D En Germanio finiĝas la giganta privatigo de entreprenoj el eksa GDR.
----
1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1994
ja:1994年
ko:1994년
simple:1994
th:พ.ศ. 2537
zh-min-nan:1994 nî
Minsko
Minsko (belaruse: Менск aŭ Мінск) estas la ĉefurbo de Belarusio komence de 1919 jaro. Ĝi estas centro de minska regiono kaj de minska distrikto. Tra la urbo pasas gravaj aŭtoŝoseoj kaj fervojoj, ekzistas du flughavenoj. La urbo situas sur rivero Svislaĉ.
- loko: 53° 54' 8" Norde, 27° 33' 41" Oriente (la koordinatoj de la centro de la urbo - la nula kilometro)
- areo: 256 km²
- horzono: GMT+2h (+3h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 1.728.900 homoj
Nomo
La antikva belarusa nomo estas Менск aŭ Менеск (prononcu: Mjensk, Mjenjesk). La nomo divenas aŭ de legenda heroo Menesko, kiu loĝis tie ĉi kaj defendis la urbon, aŭ de vorto мена (ŝanĝo) - pro interkruciĝo de vojoj tie ĉi estis foiroj, merkatoj, aŭ de rivero Менка (Mjenka).
Kiam Belorusio (tiutempe: GDL) unuiĝis kun Pola reĝlando, oficiala kaj pli prestiĝa lingvo de la komuna ŝtato iĝis la pola. Tiam oni ŝanĝis la nomon de la urbo al pli kutima por poloj formo Міńsk (Minsk). Jam ekzistis pola urbo Міńsk-Mazawiecki, do Minsko nomiĝis pole: Міńsk-Litewski aŭ Міńsk-Białoruski ("minsko litva" aŭ "minsko belarusa"). Poste kiam la teritorio iĝis parto de Rusa imperio, la nomo restis sama en la rusa lingvo: Минск (Minsk). En 1917 rezulte de la rusia revolucio Belarusio ekhavis sendependecon kaj revenigis la nomon Менск. Tamen en 1939 bolŝevika registaro ŝanĝis la nomon je pli simila al la rusa varianto: Мінск, kiu estas oficiala ĝis nun.
Historio
- 1067: unua mencio pri la urbo - Batalo ĉe Njamiha.
- 12-a de januaro 1591: la urbo ricevis blazonon.
- 3-a de julio 1944: liberiĝo de faŝistoj en la 2-a mondmilito.
- 26-a de julio 1984: ekfunkciis minska metroo.
Administracia divido
La urbo estas konsistas el 9 distriktoj:
- Заводскі (zavodski)
- Кастрычніцкі (kastriĉnicki)
- Ленінскі (leninski)
- Маскоўскі (maskoŭski)
- Партызанскі (partizanski)
- Першамайскі (perŝamajski)
- Савецкі (savecki)
- Фрунзэнскі (frunzenski)
- Цэнтральны (centralni)
Esperanto en Minsko
En Minsko Adam JODKO propagandis Esperanton.
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Urboj de Belorusio
ja:ミンスク
ko:민스크
Belorusa lingvoLa belorusa lingvo (beloruse: беларуская мова) estas slava lingvo kaj la oficiala lingvo de Belorusio. Ĝi kun la rusa kaj ukraina lingvoj apartenas al Orienta slava lingvaro.
Laŭ informoj de censo farita en 1999 entute el 8.159 milionoj da belorusoj vivantaj en Belorusio nomis la belorusan lingvon gepatra 85,6% (ĉirkaŭ 7 milionoj da homoj), kaj 41,3% nomis ĝin lingvo uzata hejme. Aldone la belorusa estas gepatra por 67,1% el 395.7 mil poloj vivantaj en Belorusio, 57,6% el ili hejme parolas beloruse.
Pro densaj kaj multjaraj kontaktoj kun la rusa lingvo en Belorusio kreiĝis lingva fenomeno nomata трасянка (trasjanka): mikso de la belorusa lingvo kun rusa leksiko, kaj foje kun sintakso. Tiu miksita formo estas simila al piĝino kaj kreola lingvo.
Aboco
En la belorusa lingvo nun estas uzataj la cirila skribo kaj latina skribo. Antaŭe tataroj vivantaj tie ĉi skribis beloruse per la araba skribo.
En la tabelo ordigo estas laŭ la cirila alfabeto
Notoj.
- La belorusa cirila skribo ankaŭ uzas apostrofon ' aŭ ’, sed oni ne alkalkulas ĝin al la aboco kaj ignoras dum laŭalfabetigo.
- Foje oni uzas la literon Ґ ґ por la sono [g] (plejparte en pruntitaj vortoj). Antaŭe en la cirila skribo tiu sono estis reprezantata ankaŭ kiel кг. En la belorusa aboco ĝi sekvas post la litero Г.
- Ekzistas duliteraĵoj: дж / dž = [ĝ], дз / dz = [dz] (voĉa ekvivalento de c = ts), ĉiu el ili estas unu fonemo, kvankam skribata per du literoj.
- La latinskribaj supersignoj (se neeblas aŭ malfacilas uzi la ĝustajn simbolojn) anstataŭeblas per surogatoj. Ne ekzistas standarto por tio, jen estas unu el la sistemoj uzataj: ć = c', č = cz, l = l', ł = l, ń = n', ś = s', š = sz, ŭ = u / w, ź = z', ž = rz.
Kelkaj belorusaj literoj havas molan kaj malmolan variantojn.
En la cirila skribo por molaj vokaloj ekzistas apartaj literoj: я, ё, ю, і, е (koresponde la malmolaj: а, о, у, ы, э). La konsonantoj estas molaj (palatalaj), kiam ili aperas antaŭ mola vokalo aŭ speciala litero "mola signo": ь. Kiam konsonanto antaŭ mola vokalo estas prononcata malmole, ili estas apartigataj per apostrofo. Ekzemploj:
: пяць (kvin), пятніца (vendredo), п'яніца (drinkemulo)
: ялавічына (bovaĵo), лёс (sorto), лось (alko)
En la latina skribo la malmolaj vokaloj estas: a, o, u, e. La molaj vokaloj estas signataj per j plus koresponda mola se la vokalo aperas komence de vorto aŭ post alia vokalo, kaj estas signataj per i plus koresponda mola vokalo, se la vokalo aperas post konsonanto. Moleblaj konsonantoj antaŭ alia konsonanto aŭ finvorte havas apartan literon (malmola/mola): c/ć, ł/l, n/ń, s/ś, z/ź. La apostrofo kaj "malmola signo" ne uziĝas en la latinskribo. La samaj ekzemploj latinskribe:
: piać, piatnica, pjanica
: jałavičyna, los, łoś
Ortografio
En 1933 estis akceptita lingva reformo, kiu forte ŝanĝis la ortografion de la belorusa lingvo direkte al plia simileco kun la rusa lingvo. Tiu reformita varianto estas oficiale uzata ĝis nun, kaj nomiĝas наркамаўка (narkamaŭka). La antaŭreforma varianto nomiĝas тарашкевіца (taraŝkevica) estis daŭre uzata ekster Soveta Belorusio kaj nun renovigita pli aktive uziĝas en interreto kaj sendependaj periodaĵoj.
Eksteraj ligiloj
- [http://esperanto.pisem.net/vortaroj.html Esperanta-belarusa kaj belarusa-esperanta vortaroj]
- [http://www.geocities.com/dipela/Paulukavec/vortaro/index.html Esperanta-belarusa vortaro fare de Zmicier Lapcionak]
- [http://evortaro.ru/index_e.html eVortaro — programo kun kelkaj esperantaj vortaroj, inluzive de esperanta-belarusa]
- [http://pravapis.org/ Prilingvaj artikoloj, diskutoj, programoj] (angle kaj beloruse)
:[http://pedia.nodeworks.com/B/BL/BLA/Black_Ruthenian_language/ Black Ruthenian language]
:[http://www.belarusguide.com/dictionaries/engblr/index.html English-Belarusian dictionaries, in Lacinka]
:[http://www.belarusguide.com/culture1/texts/Metrika.html Metrica of GDL]
:[http://www.belarusguide.com/culture1/texts/Statut.html Statutes of GDL]
ja:ベラルーシ語
KristanojKristanismo estas la plej granda monda religio, havante
1943 milionojn da kredantoj (islamo havas
1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda
Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis
kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la
mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la
fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la
nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la
Vorto de Dio.
Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de
judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis
transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
# katolikismo (53%)
# protestantismo (16%)
# ortodoksismo (11%)
# anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj;
vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan
virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la
Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj
obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu
robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva
decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu
homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni
scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la
mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam
ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio
fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis
tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj
instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de
Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem
estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial
Jesuo estis mortigita, najlite al kruco.
Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la
peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn
ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas
punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj,
ekzemple, emfazas sakramenton,
dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis
relevigita el la mortintoj. Tiuj,
kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste,
Jesuo supreniris al la ĉielo.
Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al
siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la
Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi
ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj.
La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita,
kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro
de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli
eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri:
li estas tri personoj en unu substanco:
- Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
- Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
- Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la
koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute
komprenebla al la homoj.
Moralo
Kristana moralo estas resumita de la
Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo
kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi
morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton,
samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed
ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe
resumas la kristanan fidon:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj
ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.
Kristanismo nenicea
Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la
jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj
albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas
jehovismo, mormonismo kaj
liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa,
bona homo, ne
Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.
:Kristanismaj Specoj:
:Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo
:Kristanaĵoj
:Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo
:Pensintoj, verkistoj, teologoj:
:Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich
:Postmortolando
:Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo
:Sakramentoj
:Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto
Kategorio:Kristanismo
ja:キリスト教
ko:기독교
ms:Kristian
simple:Christianity
th:คริสต์ศาสนา
zh-min-nan:Ki-tok-kàu
KatolikojRomkatolikismo aŭ simple Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo,
havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra
Afriko.
Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas
53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj,
la ortodoksa kaj la
protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La
Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de
la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio
ortodoksa similas al la katolika en rito,
doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon.
Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri
katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe ĝian historion,
literaturon, belarton kaj kredon, ĉar la Okcidento
plenaĝiĝis sub la Eklezio.
La baza kredo de la Eklezio estas resumita en
La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo
de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en
la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas
la rozario.
Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo
mem fondis kiam li diris al Sankta Petro:
:Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian
eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la
ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio
estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos
malligita en la ĉielo.
:(Mateo 16:18-19)
La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato.
Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per
senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna
Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj
spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj
sakramento.
Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova
Testamento<, la kristana duono de la
Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas
parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio,
aborto, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale
klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo)
fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de aŭ la papo aŭ
koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege
asertas dogmon, li
ne povas
erari.
Sakramento
Katolikismo rekonas sep sakramentojn:
# bapto
# konfirmacio
# komunio
# konfeso
# matrimonio
# ordino
# unkto
Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko
devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de
Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumado. Kiel paska manĝo, ĝi
konsistas de preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La
manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de
Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj:
unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la
evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la
protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika
estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.
Sanktuloj
Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu
povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al
sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas
favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de
Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
- Listo de katolikismaj sanktuloj
Katolikaj Kredoj
La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreigita de Dio. Dio estas unu, sed vivtenas en tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repaciĝi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortuloj, kaj fina juĝo.
La Eklezia Rolo
Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, tiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protectata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skribitoj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝita korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. En tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikanoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran ismon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruitojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.
Savo
La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiaj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekistoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinismanoj, Katolikanoj kreda ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la Katolikkristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardono de sevaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentoj, kiu donas Gracion de Dio al kredanto.
Katolikanoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliigi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgo Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de ia Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgo Maria estas considerata ankaŭ la patrino spirita de ĉiaj Kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, sen neconfesita kaj nepentita peko morta, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj Katoloikoj emfazas pardonon, bonfaron al aliujn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj aborton, ĉio de kiuj povas detrui die kreigitan vivon.
Herezoj
La ĉefaj herezoj:
- gnostikismo
- arianismo
- albiganismo
- protestantismo
- modernismo
Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento:
la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en
Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de
sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne
magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al
la supernatura.
La ĉefa skismoj:
- ortodoksismo
- anglikanismo
Vidu ankaŭ :
- Jansenismo
Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.
La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910.
Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903).
IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com.
Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika.
La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio.
Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto.
Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj.
Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMANZI de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio.
En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio.
Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.
Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio
Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas
duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo,
proponas Esperanton kiel la
interlingvo de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika
eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni
uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la
vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus
lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana,
por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto.
Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito
por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana
Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la
hispana(26%),
portugala (12%),
angla (12%),
franca (11%),
itala (5%) kaj
germana(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de
la vatikana TTT-ejo.
Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin
lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomate latina
moderna.
Ekstera ligo
- [http://www.ikue.org IKUE]
Kategorio:Katolikismo
ja:カトリック
1945Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1945
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1945 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Miroslav SMYČKA eklernis Esperanton
- Sovetunio kaptas orientan Berlinon. Usono, Britio kaj Francio Okcidentan.
- Usono inventintas la atombombon. Ludprovas la novan armilon kontraŭ Japanaj urboj Hiroshima kaj Nagasaki. Fino de la Dua Mondmilito. Eko de la Fridmilito.
- Belgio ekas kiel centro de Eŭropa kunlaborado.
- 15-a de aŭgusto : Suda Koreio sendependiĝas de Japanio.
- 17-a de aŭgusto : Indonezio sendependiĝas de Nederlando. Prezidentiĝas Suharto. Konstitucio.
- 2-a de septembro : Vjetnamo sendependiĝas de Francio.
- 24-a de oktobro : Unuiĝintaj Nacioj fondatas far Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egipto, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgio, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Rusio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrajno, Urugvajo, Usono, Venezuelo.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko fondatas far Tito.
- Londona Konferenco adoptis la konstitucion de Unesko.
- Kreita Volduo.
Naskiĝoj
- 6-a de februaro : Jamajko : Bob MARLEY
- 31-a de majo : Germanio : Rainer Werner FASSBINDER
- 9-a de julio : Dean R. KOONTZ
- 27-a de aŭgusto : Marianne SÄGEBRECHT
Mortoj
- Hendrik BULTHUIS
- Josef ŠUSTA
- Jan RAMBOUSEK
- 23-a de februaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- marto: Anne FRANK, la preciza dato ne estas konata.
- 12-a de aprilo : Franklin D. ROOSEVELT
- 22-a de aprilo : Käthe KOLLWITZ
- 28-a de aprilo : Benito MUSSOLINI
- 30-a de aprilo : Adolf HITLER kaj Eva BRAUN
- 27-a de junio : Emil HÁCHA
- 26-a de septembro : BARTÓK Béla
- 13-a de oktobro : Milton HERSHEY
----
1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949 | 1950
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1945年
ko:1945년
simple:1945
th:พ.ศ. 2488
1919Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1919
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1919 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Eklernis Esperanton: Lajos KÖKÉNY, KAWASAKI Naokazu, Božena SKLENČKOVÁ, Rudolf Michael FREY kaj József MAJOR .
- Fondinta Nippon Esperanto-Sya de KUZNECOV
- Refondita la Esperanto-Asocio de Ŝanhajo de LU Ŝi-Ŝin.
- Eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn ekeldonis Esperantajn librojn.
- Aleksandr POSTNIKOV arestita.
- Publikitaj Berna Esperantido, Lipskito, Latinulo, Ao kaj Amiana.
- Afganio sendependiĝas de Britio.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Serbio kaj Rumanio.
- Ernest RUTHERFORD disigis unue foje la atomon.
- Germanio : Unua komerca aviadilinio Berlino – Leipzigo – Veimaro.
- Aperis Kato Felikso de Pat SULLIVAN kaj Otto MESMER.
- En Hollywood, Charles CHAPLIN, David Wark GRIFFITH, Douglas FAIRBANKS e Mary PICKFORD fondis la cineman studion "United Artists Corporation".
- Epitacio PESSOA iĝis prezidento de Brazilo.
- Fondita la ina sekcio de skotistoj en Brazilo.
- 28-a de decembro: Morihei UESHIBA, kreinto de Aikido, kontaktigis kun Onisaburo DEGUĈI, fundinto de Oomoto, kaj fariĝis Oomotano.
Naskiĝoj
- Oswaldo LEITE de MORAES
- Vladimír MOHAPL
- Arnošt BALÁŠ
- 1-a de januaro : J. D. SALINGER
- 14-a de marto : Jaroslav DAVID
- 13-a de aprilo : Howard KEEL
- 8-a de majo : Lex BARKER
- 22-a de oktobro: Doris LESSING
- 2-a de novembro : Fernando de DIEGO
Mortoj
- 15-a de januaro: Rosa LUKSEMBURG kaj Karl LIEBNEKCHT
- 21-a de februaro : Giles Leigh BROWNE
- 6-a de majo: Usono: L. Frank BAUM
- 18-a de aŭgusto: Stanislav SCHULHOF
- 23-a de oktobro: KOBAJAŜI Mokiĉi
- Usono: Pensilvanio: Eli KELLER
----
1914 | 1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1919年
ko:1919년
simple:1919
th:พ.ศ. 2462
BelorusioGeografio > Eŭropo > Belorusio
----
Belorusio (beloruse Беларусь, Biełaruś) estas lando en la oriento de Centra Eŭropo.
- E-nomo: [a] Belorusio, Belarusio, Bjelorusio, Blankrusio; [o] Belorusa Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Рэспубліка Беларусь.
- Areo: 207.600 kv.km., 25% kovrata de arbaroj.
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Aleksandro LUKAŜENKO (1994).
- Loĝantaro: 10.366 mil (2000), inter ili belorusoj 76%, rusoj 11%.
- Ŝtatlingvo: belorusa kaj rusa.
- Kredantoj: kristanoj, 70% - ortodoksuloj, 20% - katolikoj.
- Eksporto: maŝinkonstruado, sterko, torfo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: en 1918-1919 Belorusio akiris sendependecon de Rusio, dum 1941-1944 estis okupita de faŝista Germanio. En 1945 fariĝis UNO-membro. En 1991 deklaris sendependecon de USSR. KSŜ estis fondita en Minsko.
Administracia divido
KSŜ
Belorusio konsistas el 6 regionoj kaj 1 municipo:
# Bresta regiono, centro: urbo Bresto
# Vicebska regiono, centro: urbo Vicebsko
# Homela regiono, centro: urbo Homelo
# Hrodna regiono, centro: urbo Hrodno
# Mahilova regiono, centro: urbo Mahilovo
# Minska regiono, centro: urbo Minsko
# la ĉefurbo Minsko
Ĉiu regiono (belaruse: вобласьць, [voblasc]) estas dividita je distriktoj (belaruse: раён, [rajon]). Entute estas 118 distriktoj.
Kategorio:Belorusio
Kategorio:Eŭropo
fiu-vro:Valgõvinne
ja:ベラルーシ
ko:벨라루스
ms:Belarus
simple:Belarus
th:ประเทศเบลารุส
zh-min-nan:Belarus
1941Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1941
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1941 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 1. jan. Kiel la unua milita paŝo al la Japana atako kontraŭ Pearl Harbor, Admiralo JAMAMOTO Isoroku, ĉefkomandanto de la Japana kombinita floto, ordonis al Sub-Admiralo ONIŜI Takiĝiro, unu el la plej bonaj maravidadistoj, prepari studon pri aeratako kontraŭ Pearl Harbor; Fregatkapitano GENDA Minoru helpas ONIŜIn. Tia atako preventos, ke la Usona floto malhelpu la japanan kampanjon en la Ekstrema Oriento.
- 11. jan. HITLERO ordonis al siaj fortoj esti pretaj eniri en Nord-Afriko por helpi la italojn. Tio establis la Afrikan Korpuson.
- 20. jan. ROOSEVELT estis inaŭgurita prezidenton de Usono triafoje.
- 22. jan. Italaj fortoj cedis la havenon de Tobruk al la britoj.
- 23. jan. Kolonelo Charles LINDBERGH, rekomendis al la Usona parlamento, ke oni negocu kun HITLERO por fini la eŭropan militon.
- 29. jan. – 29. mar. Britaj-usonaj stabaj interparoladoj en Vaŝingtono (kodnomo ABC-1).
- 1. feb. La usona mararmeo reorganiziĝis. La usona atlantika floto estis reestablita sub Admiralo Ernest J. KING.
- 6. feb. HITLERO donis direktivon pri ekonomia milito kontraŭ Britio.
- 16. feb. Britaj fortoj minis la akvojn de Singapuro, preparante kontraŭ japana atako.
- 1. mar. Bulgario aniĝis en la Akso.
- 17. mar. Du germanaj submarŝipoj estis perditaj dum nord-Atlantika konvoja batalo : La submarŝipo U-100, komandata de Joachim SCHEPKE estis ramita kaj sinkigita de la brita destrojero Vanoc, kaj la U-99, komandata de Otto KRETSCHMER estas sinkigita de la brita destrojero Walker.
- 25. mar. Jugoslavio aniĝis en la Akso.
- 26. mar. Italaj homekipitaj torpedoj atakis la britan floton en Kreto, kaj uzis malligeblajn ŝargokapojn por sinki la britan krozoŝipon York, staranta ĉe la ankro. Tiu atako aldonis novan dimension al la militado.
- 27. mar. HITLERO prokrastis atakon kontraŭ Sovetunio (Operaco BARBAROSSA). Ŝtatrenverso en Jugoslavio prezentis registaron, amikan al la aliancanoj.
- 28. mar. Dum la Batalo ĉe Kabo Matapana en Mediteraneo, brita mararmea forto sub Admiralo Andrew Browne CUNNINGHAM surprizis italan mararmean forton, kaj sinkigis tri krozoŝipojn kaj du destrojerojn. La britoj perdis unu aviadilon dum la batalo, kiu okazis pro britaj sukcesoj je kodrompado.
- 30. mar. Germana Afrika Korpuso sub Generalo Erwin ROMMEL komencis sian unuan ofensivon kontraŭ britaj fortoj en Libio.
- 31. mar. Usona Prezidento ROOSEVELT ordonis al la usona marbord-gvardio konfiski tridek komercŝipojn de la Akso kaj tridek kvin de Danio en usonaj havenoj.
- 3. apr. Establiĝis german-favora registaro en Irako.
- 6. apr. Germanaj fortoj invadis Grekion kaj Jugoslavion.
- 8. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Tesalonikon.
- 10. apr. La usona destrojero Niblack, dum ĝi kolektis supervivulojn el torpedita nederlanda kargoŝipo en la norda Atlantiko, atakis germanan submarŝipon.
- 13. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Beogradon, ĉefurbo de Jugoslavio. Sovetunio kaj Japanio subskribis pakton pri neagresemo.
- 17. apr. Jugoslavio kapitulacis al la germanoj.
- 19. apr. Germanoj lanĉis sian plej fortan aeratakon ĝis tiam kontraŭ Londono. Britio sendis soldatojn al Irako.
- 21. apr. Britio decidis retiri soldatojn el Grekio, kiam la greka registaro subskribis armisticon kun Germanio.
- 27. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Atenon.
- Belarusion (1941-44) okupis faŝista Germanio
- Junio: Rusion atakas Germanio.
- 7-a de decembro : Japanio atakis Usonon ĉe Pearl Harbor, Havajo.
- Hans Hermann KÜRSTEINER prezidanto de "ĝeneva" UEA.
Naskiĝoj
- 14-a de januaro : Faye DUNAWAY
- 21-a de januaro : Placido DOMINGO
- 29-a de marto : Renato CORSETTI, Prezidento de UEA
- 25-a de aprilo : Bertrand TAVERNIER, Franca reĝisoro
- 26-a de aprilo : Regine HILDEBRANDT
- 13-a de majo : Senta BERGER
- 10-a de junio : Jürgen PROCHNOW
Mortoj
- 5-a de januaro : Britio : Amy JOHNSON
- 13-a de januaro : James JOYCE
- 24-a de februaro : Oskar LOERKE
- 28-a de marto : Britio: Virginia WOOLF
- 7-a de aŭgusto : Rabindranath TAGORE
----
1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1941年
ko:1941년
simple:1941
th:พ.ศ. 2484
GermanioGeografio > Eŭropo > Germanio
----
La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur l |