Eŭropo > Germanio > Berlino
-----
La Berlina Muro estis ekkonstruita je la 13-a de aŭgusto1961 kaj estis ekmalkonstruata je la 9-a de novembro1989. Ĝi dividis la urbon Berlinon en Okcidenta Berlino apartenanta al Federacia Respubliko Germanio kaj Orienta Berlino apartenanta al Germana Demokratia Respubliko, laŭ, respektive, la sektoroj okupitaj de Britio, Francio kaj Usono unuflanke kaj Sovetio aliflanke. Ĝin konstruis GDR por malhelpi formigron de siaj civitanoj al Okcidento. Dekoj da homoj estis mortpafitaj dum ili provis transiri la Muron. La Berlina Muro estis la plej forta konkretiĝo de la Malvarma Milito kaj la Fera Kurteno.
Ĝi estis parto de landlimaj gvatejoj inter ambaŭ Germanioj.
La okcidenta flanko de la muro estis kovrita de pentraĵoj kaj murskribaĵoj de popolanoj.
La muro trabaris kelkajn gravajn stratojn en antaŭmilita Berlino kiel aleo Unter den Linden kaj Alexanderplatz.
Nun, la muro malaperis kaj nur restas parto konservita muzeece kaj ŝtonlinio en grundo markante la eksan situon de la muro.
http://fr.wikipedia.org/upload/a/a4/Berlin-wall3.jpg
Geografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Vidu ankaŭ:konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Geografio > Eŭropo > Germanio > Berlino < Urboj
----
Urboj200px - loko: 52.52 Norde, 13.33 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 4.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
- distriktoj: Berlin-Mitte, Friedrichshain-Kreuzberg, Pankow, Charlottenburg-Wilmersdorf, Spandau, Steglitz-Zehlendorf, Tempelhof-Schöneberg, Neukölln, Treptow-Köpenick, Marzahn-Hellersdorf, Lichtenberg, Reinickendorf
Berlino, germane: Berlin [berlin'], post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando.
Antaŭ la Dua mondmilito Berlino estis ĉefa transporta nodo, komerca centro kaj ekonomia metrolopolio de la lando. Eĉ dum la periodo de divido, ambaŭ partoj de la urbo estis grandaj industriaj centroj. Ĉiuj branĉoj de industrio kaj servo estas prezentitaj ĉi-tie. Konataj berlinaj firmaoj estas AEG kaj Siemens, farmaceŭta entrepreno Schering kaj gazetara giganto Springer.
Depost la disfalo de la muro Berlino forte progresas. Multaj germanaj kaj internaciaj firmaoj transportas siajn oficejojn kaj filialojn en nova ĉefurbo. Iama urba centro, Placo de Potsdam, nun fariĝis la plej grava konstruobjekto de la lando. Aperas novaj stratoj kaj pontoj, koncernoj Daimler-Benz kaj Sony konstruas novajn aferajn kaj oficajn centrojn. [http://www.presse.tk/ Source: Press]
Berlino eĉ hodiaŭ vivas de sia iama honoro, kia estas sidloko de Hohenzollerna dinastio, imperia ĉefurbo kaj unu el eŭropaj kulturcentroj. Pro tio estas arigita en malgranda teritorio granda kvanto de historiaj monumentoj, kiaj estas:
- Brandenburga Pordego - Templo por memoro de Imperiestro Wielhelm
- Domo de Reichstag
- Kolono de Venko
- Germana ŝtatopero
- Aleo Unter-den-Linden
- Aleo Kurfurstendam.
Al tio aldoniĝas mondfamaj muzeoj (Pergamon, Bode, Egipta), tri operaj teatroj, dekoj da teatroj, centoj da kinejo, restoracioj, baroj, diskotekoj, altlernejoj, universitatoj k.a. Tio atestas ke ĝi estas urbo kun monda signifo je politika, ekonomia, scienca kaj kultura mezuro.
----
Historio > Tagoj > la 13-a de aŭgusto
----
La 13-a de aŭgusto estas la 225-a tago de la jaro (la 226-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 140 tagoj restas.
Je la 13-a de aŭgusto okazis, interalie:
----
Historio > Tagoj > la 9-a de novembro
----
La 9-a de novembro estas la 313-a tago de la jaro (la 314-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 52 tagoj restas.
Je la 9-a de novembro okazis, interalie:
Oni nomis Orienta Berlino la sovetan okupan zonon de Berlino, kiu elformiĝis post la dua mondmilito, kiam la urbo dividiĝis en 4 zonoj. La aliajn okupitajn sektorojn de Berlino oni nomis Okcidenta Berlino.
En 1948 dispartiĝis la du ĉefaj okupaj zonoj, kiam la Sovetunio ne apogis la enoficiĝon de ĉefurbestro Ernst REUTER kaj enpotencigis alian propran urboestron. Post fondiĝo de la Germana Demokratia Respubliko, ties ĉefurbo iĝis Orienta Berlino kun propra nomumo Berlino, ĉefurbo de GDR aŭ simple Berlino. Oni uzis en literaturaj eldonaĵoj Berlino (GDR). La Federacia Respubliko Germanio uzis la nocion Berlin(-orienta). Orienta Berlino estis el vidpunkto de GDR suverena kaj memstara, tuta urbo.
La aliaj okupitaj sektoroj (far Usono, Britio kaj Francio) nomiĝis male kiel Okcidenta Berlino. La okcidentan parton nomis GDR oficiale Berlino (Okcidenta). Post formiĝo de Federacia Respubliko Germanio1949, Okcidenta Berlino estis rigardata kiel memstara Federacia Respubliko Germanio (kun neplena suvereneco), dume Okcidenta Berlino nomiĝis ekde 1949 far Germana Demokratia Respubliko kiel memstara politika unuo Okcidenta Berlino.
Post reunuiĝo de la du germanaj ŝtatoj en 1990, ankaŭ la du urbopartoj reunuiĝis kaj formas kune Berlinon.
La Malvarma milito estas nocio por la potenckonfrontacio inter la aliancanoj de Usono kaj Sovetio, kiu disvolviĝis post la dua mondmilito ĝis la komenco de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj kondukis al la elformiĝo de dupolusa mondo. Dum la epoko de Malvarma milito ĉiu flanko uzis kontraŭ la alia politikajn, ideajn, kulturajn, militajn, ekonomiajn kaj psikajn rimedojn. La origino estis la konferenco en Moskvo la 9-an de oktobro 1944, kie Stalin kaj Churchill dividis Orient- kaj Sud-Eŭropon laŭ siaj interesoj. La vera malvarma milito komenciĝis post morto de Roosevelt (1945), kiu tre fidis je Stalin. Dum la epoko de Malvarma milito la internacian situacion karakterizis konkurenca armado, reciprokaj malfido kaj nigra-blanka propagando.
Oni nomis tion malvarma milito, ĉar ne okazis vera milito direkte inter NATO kaj Varsova pakto, sed la landoj kaŝis sin malantaŭ dorsoj de aliaj landoj. Tiel la veraj militoj okazis en la t.n. tria mondo ekz. Vjetnamio, Afganio. La du grandpotenco apogis personojn, movadojn plaĉajn al si, tiel kaŭzante civitan militon en multaj landoj de Afriko (Angolo).
...
varsovia pakto - [http://www.europaiutas.hu/20001/7.htm pri la Moskva Konferenco hungare]
ja:冷戦ko:냉전ms:Perang Dinginsimple:Cold Warth:สงครามเย็น
Ellen Parker
Ellen Parker (born September 19, 1958) is a Canadianeducator, homemaker, and activist, who has made Camrose, Alberta her home since 1985 [http://www.ndp.ca/ellenparker]. She has worked as a further education coordinator for Camrose and area, a schools resource person
Bobby Curtola
Bobby Curtola, CM (April 17, 1944 –) is an early CanadianRock and Roll singer and one-time teen idol.
Born Robert Allen Curtola, in Port Arthur, Ontario, Curtola had several songs on the Canadian music charts beginning with "Hand In Hand With You" i
Bright Futures Scholarship Program
Bright Futures is the name of a scholarship program in the state of Florida. It is funded by the Florida Lottery and was first started in 1997.
The Bright Futures program allows Florida high school seniors with academic merit the chance to earn a scholarship to any public college in the state. This scholarship does not apply if the student chooses to attend college outside the state of Florida. Many
Uranian Poetry
The Uranians were a relatively obscure group of pederasticpoets (many of whom were university graduates of Oxford or Cambridge), a group which flourished between 1870 and 1930. The group's name derives, in part, from the Platonic theory of "heavenly" or "Uranian" pederasty. Their work was characterized by a sentimental infatuatio
Sichelgaita
Sikelgaita (1040-April 16, 1090) was a Lombard princess, the second wife of Robert Guiscard.
She was the daughter of Guaimar IV, prince of Salerno. She married Robert in 1058, after Robert divorced his first wife Alberada du