Biologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj.
Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj.
La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.
Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj.
Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (malŝraŭbdirekte de supre maldekstre)E. coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo
Biologiaj principoj
Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.
Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo
skaraboĈef-artikolo:Vivo
Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.
Evoluo: la centra principo de biologio
Ĉefartikolo:Evoluismo
Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.
Diverseco: La diverseco de la vivuloj
paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]]
Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj.
"Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj:
:Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj
Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon:
:Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj
Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj.
:virusoj -- Prionoj
Daŭreco: La komuna origino de la vivo
Ĉefartikolo:Komuna origino
Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko.
La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj.
La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.
Konstanteco: adapto al la ŝanĝo
Interrilatoj: grupoj kaj medioj
organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]]
Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, paraziteco aŭ simbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.
Panoramo de biologio
Strukturo de la vivo
DNA sequence
Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio
Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo.
Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj.
La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.
- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985
Scienco prezentas agadsferon de homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objekta scio pri la realo; unu el formoj de socia konscio, inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, sumon de scioj, estante bazo por scienca mondbildo.
Estis diversaspecaj sciencoj:
- babilonia scienco - greka scienco - ĉina scienco - moderna scienco
Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en 16-17-a jc-oj. Dum historia evoluo scienco fariĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.
Klasifiko de la sciencoj
Al klasifiko de la sciencoj estas dediĉita multaj esploroj kaj verkoj, sed ne ekzistas io komuna vidpunkto pri la koncernata temo. Depende de la kriterio de sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. En lastaj jardekoj aperis multaj studfakoj ĉe la limoj de du sciencoj, ekz. Matematika Lingvistiko, Geografio de Agrokulturo, Biokemio, Geofiziko kaj ceteraj, por kiuj trovi determinan lokon inter aliaj, ne estas unusignifa problemo.
Plej ofte sistemon de la sciencoj oni distingas je sekvaj grupoj: Formalaj Sciencoj, Natursciencoj, Sociaj Sciencoj, Kultursciencoj, Aplikaj Sciencoj kaj
Intersciencaj Kampoj
Michel FOULCAULT diras ke estas tri tipoj de sciencoj:
#Matematikaj kaj Fizikaj sciencoj, karakterizataj de dedutiva metodo kaj praveblaj hipotezoj;
#Sciencoj de kaŭzeco (biologio, lingvistiko, ekonomiko, kiuj serĉas pri la rilato inter kaŭzo kaj efiko inter nekontinuaj elementoj;
#Sciencoj de pensado (homaj sciencoj), kiuj disvolvigas la pensado de si-memo en komuna regno.
Terminologio
La plejmulto de la terminoj pri sciencnomoj estas grekdevenaj. Jen plej oftaj formantoj de tiuj terminoj:
-nomio (gr. "nomos" - leĝo); -logio (gr. "logos" - studo, scienco); -skopio (gr. "skopeo" - mi rigardas); -grafio (ge. "grapho" - mi skribas, priskribas); -iatrio (gr. ?iatreou" - mi kuracas); -metrio (gr. "metreo" - mezuri); -pedio (gr. "paideia" - edukado); -iko.
- [http://www.eventoj.hu/steb/ scienca aplikado]
Vidu ankaŭ:
- Scienca metodo - Sciencistoja:科学ko:과학ms:Sainssimple:Scienceth:วิทยาศาสตร์zh-min-nan:Kho-ha̍k
Fenomeno
Fenomeno estas tio ( objekto, fakto aŭ okazaĵo ), kion senso aŭ menso rekte ekkonas ( perceptas aŭ observas ).
Ĝenerale fenomenoj estas la ojektoj de la sensoj (ekzemple vido kaj aŭdo) kontraste al tio, kion ni ekscias per nia intelekto.
La greka verbo phainesthai ( ŝajni aŭ aperi ) ne indikas, ĉu la perceptaĵo diferencas de la aperaĵo.
Tiel do en la etiko de Aristotelo la videble bona estas tio, kio al la homo ŝajnas esti bona, indiferente chu ĝi vere estas bona aŭ ne.
Postaj grekaj filozofoj distingis faktojn (fenomenojn) disde teorioj. Ĉi lastaj estis por ili instrumentoj por klarigi la faktojn. Tiu ĉi aliro, kiun ekde la 17a jarcento vaste alprenis la natursciencistoj por trovi klarigojn por la fenomenoj de la naturo, ankoraŭ hodiaŭ estas aktuala.(Legu ankaŭ sub: eksperimento).
En la moderna filozofio la vorto fenomeno estas en uzo pri kion la sensoj senpere perceptas antaŭ ol ia ajn juĝo okazas, tamen fenomeno neniam fariĝis faktermino inter la filozofoj, kvankam ili akceptis la nociojn fenomenalismo kaj fenomenologio.
La germana filozofo Immanuel KANT uzis en siaj verkoj la vorton Erscheinung, tradukebla per aperaĵo aŭ fenomeno, ĝi estas la KANTa faktermino por la senpera objekto de la sensa intuicio, la nuda donitaĵo, kiu fariĝas objekto nur dum interpretado per la kategorioj substanco kaj kaŭzo. KANT metis ĝin en kontrasto kun la noumeno, aŭ la aĵo-estante-si-mem, al kiu ne aplikeblas la nomitaj kategorioj.
kategorio:filozofioja:現象
Vivo
vivo
<1> biologie
En biologio vivo estas specifa funkcio de biologia estaĵo.
La sekvaj kapabloj kaj ecoj estas la kondiĉoj de la biologia vivo kaj karakterizas ĉiun vivantan estaĵon:
: - metabolo
: - reproduktado
: - ŝanĝiĝo de la genetikainformaro
: - konsisto el unu aŭ pluraj ĉeloj
: - ekzisto de certaj strukturoj ene de la ĉelo(j)
: - biokemiajreakcioj.
Legu pli>
Komparu kun: kresko, ...
----
En figura signifo vivo estas sinonimo por aktiveco, vigleco, movopleneco.
Legu pli>
Komparu kun: ...
----
Citaĵoj
Ludwig Wittgenstein rilatigas <1> kaj <2> tiel:
:"Ni sentas, ke eĉ kiam ĉiaj ajn sciencaj demandoj estos responditaj, ja tamen niaj vivproblemoj ankoraŭ eĉ ne estos ektuŝitaj."
Kaj Charlotte Bühler komentas:
:"Dum ni biologie regresas,
:biografie ni progresas."
Legu pli>
----
ja:ライフ
Molekula biologio
Molekulara biologio estas la fako de biologio kiu esploras molekulojn esencajn por vivo. Molekulara biologio esploras, interalie, la strukturojn kaj funkciojn de DNAj, RNAj kaj proteinoj de ĉeloj. Gentekniko ludas gravan rolon en tiu branĉo de biologio.
Literaturo
Internacia vortaro de mikroba genetiko (Esperanta - angla - china), kompilis Rolph A. LEWIN, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994. La vortaro entenas pli ol 700 terminojn. Krom terminoj specifaj en mikroba genetiko kaj molekula biologio, la vortaro entenas ankaŭ la plej ofte uzatajn terminojn de la ordinara genetiko (de eŭkariotaj plantoj kaj bestoj) kaj biokemio.
Fiziologio estas scienco pri la histoj kaj organoj de la vivantaj estaĵoj (plantoj kaj animaloj), precipe pri la koncernaj funkcioj. Ekzemple la funkcioj de la nervosistemo, funkcioj de la cerbo, endokrinaj kaj ekzokrinaj funkcioj de la glandoj. Kontraste, morfologio kaj anatomio esploras la formon kaj strukturon de la vivantaj estaĵoj, dum fiziologio la vivantajn fenomenojn mem.
ja:生理学simple:Physiologyth:สรีรวิทยา
Fako de Biologio kiu laboras pri la disvolviĝo de estaĵoj de la ovo ĝis la atingo de plenkreska organismo (inkluzivas ĉiujn viv-periodojn, rilatas al la ŝanĝoj kiuj okazas).
Vd. ankaŭ Embriologio
Genetiko
Biologio > Genetiko
----
Genetiko estas la scienco pri la heredeco, ĝia kemia fundamento kaj ĝia efiko sur disvolviĝon de la individuo kaj la evoluon de la specio.
Fondinto de genetiko estas Mendel.
Ekologio estas scienco studanta rilatojn inter vivaj organismoj kaj ilia vivmedio, t.e. ĝi estas la fako, kiu celas kompreni la funkciadon kaj evoluon de la ekosistemoj, rilatojn inter vivantaj specioj kaj ilia vivmedio, kaj ekvilibrojn estiĝantajn en la natura medio aŭ ĉirkaŭumo. Tiu kompreno atingeblas per observado, eksperimentoj, post kiuj eblas elpensi klarigajn teoriojn pri la koncernaj fenomenoj. Ankaŭ la rilatoj de la homa specio kun la natura medio povas esti tereno de ekologio.
La nuntempa signifo de la vorto ekologio estas pli vasta ol ĝi estis en la unuaj jardekoj de la evoluado de tiu ĉi scienco. Eĉ pli, aŭdante pri ekologiaj aferoj oni kutime pensas, ke temas pri mediprotektado, ekzemple celado gardi endanĝeritaj speciojn aŭ naturajn mediojn, kaj biodiverseco. (vd. ankaŭ Ekologiismo).
Fine, de ĉ. tridek jaroj la vorto "ekologio" estas ricevinta ankaŭ trian sencon: tiu de ekologiismo aŭ de politika ekologio(pri tio vidu ankaŭ Verdaj Partioj).
Tian ĉi sencoŝanĝiĝon multe kontribuis ĉiam pli rimarkeblaj konsekvencoj de la homa influo al la medio. Resume, en kelkaj landoj oni distingas inter kelkaj nocioj, en kelkaj ne. Ekzemple, anglalingvanoj distingas la vortojn ecological (rilata al la scienco ekologio) kaj environmental (rilata al la medio kaj mediprotektado), kaj ruslingvanoj uzas ambaŭkaze la vorton экологический (ekologia).
Jen ekzemplo pri kiel ĉeesto de apartaj specioj povas rekte kaj malrekte influi la biotopon, kaj kun si kuntreni tutan vicon da aperoj (aŭ inverse da malaperoj) de specioj:
En marĉo de Pagny-ĉe-Mozo (Loreno) vivloko elstare malriĉa je herbaj specioj kaj mineralaj konsistaĵoj, oni enigis en 1988 du inbestojn kaj unu virĉevalon de la raso konik polski, rasmiksaĵo de Tarpano kaj polaj malsovaĝaj ĉevaloj. La fortikaj bestoj, perfekte taŭgaj je la kontinenta malvarma klimato, kapablis elturniĝi nutre en tiaj malriĉaj medioj sen bezono de ekstera nutrigo. Post pluraj jaroj eksperimentaj la "Konserv-instanco de la lorenaj situoj" observis, ka la flaŭra diverseco pliiĝis, kaj eĉ ke reaperis rara endanĝerita orkideo Liparis loeselii. Observatis ankaŭ nova nestanta bird-loĝantaro kun specioj herbejemaj kiel herbejpipio, kanemberizo, kanbirdo kaj grilobirdo.
(Sed tio ne devas pensigi ke bonas enigi fremdaj specioj en ekosistemo: Fine de jaroj 1950 angloj enmetis nilajn perkojn en Lago Viktoria cele pligrandigi fiŝproduktado, dum dudek jaroj nenio rimarkinda okazis, sed dum la 1980-aj jaroj ĝi elkonkeris la lagon, kaj nun konsistigas 80% de ties biomaso, kaj la tradiciaj haplokromenaj fiŝoj, kiuj kun 400 specioj kaj 80% de ties biomaso, estis la ekologia riĉeco de ĝia, estas nur 1% de la biomaso! kaj duono el ties specioj jam malaperis. Kaj nun post eksterminte la haplokromenojn, la nilaj perkoj nun trudatas intermanĝi!)
(Bonvolu meti ĉi tien ligilojn nur al esperantlingvaj fontoj pri la scienco ekologio. Por alilingvaj fontoj uzu koncernlingvajn fakojn de Vikipedio. Por medi- kaj naturprotektadaj aferoj, same kiel por paĝaroj pri organizoj, movadoj kaj teknologioj, bv. Uzi la koncernajn fakojn atingeblajn de ĉi paĝo.
Kontraŭargumento: Vikipedio servu al la esperantistoj! Ili ofte havas konojn de pluraj lingvoj, almenaŭ pasivajn. Bonajn fontojn ili povu rekte aliri sen pena serĉado tra alilingvaj vikioj. Ju pli utila, des pli uzata estos nia vikipedio. Krome la eksteraj ligoj instigos eltiri/traduki informojn por kompletigi la esperantlingvan artikolon. Tamen unu peto: se temas pri ligoj al alilingvaj retejoj, ĉiam indiku la lingvo(j)n!) -
als:Ökologieja:生態学ko:생태학ms:Ekologisimple:Ecologyth:นิเวศวิทยา
Evoluismo
Biologio > Evoluismo
----
Evoluismo (aŭ evolucio) estas la biologiateorio de Charles DARWIN kiu klarigas la evoluon de specioj per natura selektado: "la pluvivado de la plej taŭgaj". Evoluismo diras, ke specioj evoluas ĉar nur la plej bonaj specianoj povas venki en la lukto por nutraĵo kaj vivo por generi la sekvontan generacion.
Evoluismo antaŭsupozas la originon de vivo kaj la transdonon de trajtoj inter generacioj.
Ankaŭ Alfred Russel WALLACE eltrovis kaj proponis evoluismon. Wallace, kiel Darwin, eltrovis evoluismon post vojaĝo cirkaŭ la mondo kiel biologo, vojaĝo kiel iris tra insularon. Tio montris al ili la variecon de vivo, sed ne la kielon. La ideon por la kielo ili trovis en la libro Population de Malthus.
Darwin eltrovis evoluismon dum ĉirkaŭmonda vojaĝo de la ŝipo HMS Beagle en la 1830-aj jaroj, sed klarigis la teorion nur en 1859 en la libro Origin of Species ("Origino de Specioj"), post kiam li ricevis leteron de Wallace, kiu proponis la saman teorion. Laŭ Wallace evoluismo ne povas klarigi la menson de homo. Darwin disputi tion kaj verkis Descent of Man ("Deveno de Homo") en 1871.
Evoluismo klarigas pri la historio de vivo, sed ne pri
la origino de vivo, kiu estas ankoraŭ nekonata, kvankam pluraj teorioj jam ekzista pri tio; pri tio vidu Origino de vivo.
Laŭ evoluismo, ĉia vivo sur la tero estas unu
familio: ĉiu vivaĵo estas kuzo de ĉiuj aliaj, ĉar ili ĉiuj devenas de la sama pravivaĵo.
Evoluismo ne parolas pri progreso de vivo, sed
simple pri ĝia varieco. Fakte, laŭ evoluismo, skarabo aŭ eĉ
bakterio estas iel multe pli sukcesa ol homo.
Kategorio:Biologioja:進化論ko:진화 생물학
DNA estas la DesoksiriboNuklea Acido - ĝi estas duopa-helica molekulo konsistanta el paroj da nukleotidoj, la eroj de nukleaj acidoj, kiuj konsistas el nitrogenaj bazoj - Adenino, Timino, Guanino, kaj Citozino (A, T, C, kaj G). Tiuj ĉi bazoj estas kiuj ligas la du helicojn unu la alian, kaj ilia ordo tra la DNA-molekulo gravas ĉar ĝi influas la elekton de aminoacidoj en proteinoj.
Laŭ la propono de Watson kaj Crick, DNA ekzistas en la formo de du polinukleotidaj ĉenoj volvitaj ĉirkaŭ si en duopa helica strukturo. La unika trajto de ilia proponita strukturo estas la maniero per kiu la ĉenoj estas kuntenataj en la duopa helico. Watson kaj Crick teoriumis ke la DNA-strukturo stabiliĝas per hidrogenaj ligoj inter la bazoj etendiĝantaj internen el suker-fosfataj ĉefĉenoj. La strukturoj de la bazoj estas tiaj, ke la adenino ĉiam ligiĝas al timino per du hidrogen-ligoj, kaj guanino ĉiam ligiĝas al citozino per tri hidrogen-ligoj. La du polinukleotidaj DNA-filamentoj, kuntenataj per ĉi tiuj komplementaj bazoparoj (adenino ligita al timino, kaj guanino ligita al citozino), havas tiel nomatajn komplementajn
sinsekvojn. La proponita pariĝo de la bazoj estas subtenita de DNA-analizoj, kiuj montras ke adenino kaj timino ĉiam troviĝas laŭ proporcio 1:1, kiel ankaŭ citozino kaj guanino.
Geno estas ero el genetikaj informoj transdonita de individuo al sia idaro per seksa aŭ senseksa reproduktiĝo. La plej simpla geno konsistas el acidnuklea fragmento kodanta nuran proteinon aŭ RNA (ekster alternativa splisado). Tuta genaro de individuo estas genomo. Pli ĝenerale, la termino estas uzata rilate transdonadon kaj heredon de identigeblaj apartaj karakteroj.
Geno do estas genetika informero kiu ebligas sintezon de polipeptido. Geno karakteriziĝas laŭ sia nukleotida sinsekvo kaj estas DNA-regiono kiu kodas sinmoveblan produktaĵon (bv-u vidi ankaŭ la paĝon pri Genetika Kodo). Ĉi-produktaĵo estas ekz. proteino (kiel okazas por plejmultaj el la genoj) aŭ RNA (ekz. la genoj kiuj kodas por rRNA kaj tRNA). La ĉefa karakterizo de geno ĉiukaze estas ke la produkto moviĝas de la sintez-loko kaj agas aŭ restas aliloke.
La genoj divideblas inter:
- Strukturaj genoj;
- Reguligaj genoj.
Reguligaj genoj respondecas pri la formado de produktaĵoj kiuj estas liberaj trairi alialoken en la ĉelo - la produktaĵoj nomiĝas trans-agaj faktoroj (malkiel cis-agaj elementoj). Ekzemplo de trans- agaj faktoroj estas la transskrib-faktoroj (kiuj gravas por transskribado de DNA al RNA - TAFoj, RNA polimerazo, kaj aliaj), subpremaj proteinoj, ktp.
Vidu ankaŭ: Genetike modifitaj organismoj.
Biologio > Evoluismo
----
Evoluismo (aŭ evolucio) estas la biologiateorio de Charles DARWIN kiu klarigas la evoluon de specioj per natura selektado: "la pluvivado de la plej taŭgaj". Evoluismo diras, ke specioj evoluas ĉar nur la plej bonaj specianoj povas venki en la lukto por nutraĵo kaj vivo por generi la sekvontan generacion.
Evoluismo antaŭsupozas la originon de vivo kaj la transdonon de trajtoj inter generacioj.
Ankaŭ Alfred Russel WALLACE eltrovis kaj proponis evoluismon. Wallace, kiel Darwin, eltrovis evoluismon post vojaĝo cirkaŭ la mondo kiel biologo, vojaĝo kiel iris tra insularon. Tio montris al ili la variecon de vivo, sed ne la kielon. La ideon por la kielo ili trovis en la libro Population de Malthus.
Darwin eltrovis evoluismon dum ĉirkaŭmonda vojaĝo de la ŝipo HMS Beagle en la 1830-aj jaroj, sed klarigis la teorion nur en 1859 en la libro Origin of Species ("Origino de Specioj"), post kiam li ricevis leteron de Wallace, kiu proponis la saman teorion. Laŭ Wallace evoluismo ne povas klarigi la menson de homo. Darwin disputi tion kaj verkis Descent of Man ("Deveno de Homo") en 1871.
Evoluismo klarigas pri la historio de vivo, sed ne pri
la origino de vivo, kiu estas ankoraŭ nekonata, kvankam pluraj teorioj jam ekzista pri tio; pri tio vidu Origino de vivo.
Laŭ evoluismo, ĉia vivo sur la tero estas unu
familio: ĉiu vivaĵo estas kuzo de ĉiuj aliaj, ĉar ili ĉiuj devenas de la sama pravivaĵo.
Evoluismo ne parolas pri progreso de vivo, sed
simple pri ĝia varieco. Fakte, laŭ evoluismo, skarabo aŭ eĉ
bakterio estas iel multe pli sukcesa ol homo.
Kategorio:Biologioja:進化論ko:진화 생물학
Protisto
Protistoj estas eŭkariotajorganismoj, kiuj hodiaŭ estas kalkulitaj kiel unu regno de la organismoj kaj ne al la plantoj, bestoj aŭ fungoj. Ilia plimulto estas unuĉelulo, kvankam kelkajn pli grandan multĉelulan organismon oni kalkulas al protistoj.
Al la protistoj apartenas algoj, mukfungoj kaj unuĉelulaj protozooj.
La protistoj estas interne – kiel ĉiu organismo – per citoplasmo (kiel viva materialo) plenigita kaj ekstere per ĉelmembrano ĉirakŭvolvita. En la citoplasmo troviĝas plej ofte ĉelkerno por la direkto de la vivfenomenoj; foje troviĝas tie pliaj ĉelkernoj. Ĉe iuj protistoj formiĝas ekstere ankoraŭ ŝelo-estaĵoj; multaj kapablas formi cistovualon? (aŭ cistoŝelon), por travivi la malkonvenajn mediajn kondiĉojn. La ĉeloj havas plej ofte tre etan grandon, kaj nur kelkaj atingas la diametron de kelkaj milimetroj aŭ eĉ centimetroj.
La antaŭen-moviĝo okazas ofto naĝante per flageloj aŭ cilioj aŭ per formo de ŝajnpiedoj. Kelkaj specioj ŝvebas en la akvo simple nur per longaj ĉelaj eletendiĝoj.
La plimulto de la protistoj vivas en maro, parte proksime al la surfaco, parte ŝvebante en la akvo, parte surfunde rampante, parte sur ŝtonoj, plantoj k.t.p. fikse sidante; aliaj troviĝas en dolĉakvo, malmultaj surtere. Tiel formas la tribo] de [[verdalgoj]] plimulton de en la dolĉakvo vivantaj [[fitoplanktonoj. La tribo de sulkoalgoj (kirasalgoj) donas la ĉefmason de la de la maraj fitoplanktonoj. Ekzistas heterotrofaj, autotrofaj, aerobaj kaj anaerobaj formoj. Kelkaj protistoj vivas ankaŭ parazite en la pli evoluintaj bestoj. Multaj aperas en mirakla grandnombro, kaj la neputriĝantaj postrestaĵoj de la formortitaj reprezentantoj – kiel la silikaj ŝeloj de la radiobestetoj aŭ la kalkaj ŝeloj de ĉambretaj rizopodoj (truŝelaj, foraminiferoj) (Foraminifera) – formas kelkloke tutan montaran tavolon.
La protistoj multobliĝas per la kutima neseksa duoniĝo (vidumitozo). Ĉe kelkaj specioj ekzistas ankaŭ multobliĝoj, ĉe aliaj seksaj procesoj (viduizogamio, konjugacio).
Dum la evoluado formiĝis el la praaj protistoj ĉiu pli evoluinta multĉelulaorganismo, verŝajne tra la vojo de formado de ĉelkolonioj, kio estas ankoraŭ hodiaŭ spektabla ĉe kelkaj algoj.
Ĉar la plej gravaj vivfenomenoj de la protistoj – kiel moviĝo, ekscitebleco, pliiĝo - estas tre bone studeblaj, ili estas ŝatataj objektoj de la biologia esplorado.
Vidu:Biologia klasifiko, organismoja:原生生物
Fungo
Biologio > Fungo
----
Fungoj estas vivuloj kiuj havas ne-sinmovajn korpojn (taloj), kompozitaj el kresk-kapablaj filamentoj (hifoj).
La fungoj vivas per malkonstruo de vivaj kaj nevivaj plantoj, en kunlaboro de plantoj (mikorizo) aŭ kiel parazitoj.
:Ĉirkaŭ 70 000 specioj da ili estis priskribitaj, sed oni taksas ke 1,5 milionoj povas ekzisti ankoraŭ ne konataj.
La viv-ciklo inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ĝenerale el
komuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ŝpinilaj polusaj korpoj, ne la centrioloj, ĝenerale asociiĝas kun la nuklea tegaĵo dum ĉel-dividiĝo. La karakterizaj mur-konsistaĵoj estas kitino (beta-1,4-interligaj homopolimeroj de N-acetilglukozamino je la mikrokristal-stato) kaj glukanoj ĉefe alpha-glukanoj (alfa-1,3- kaj alfa-1,6- interligoj).
Esceptoj por ĉi-priskribo pri fungoj inkluzivas la jenajn: plejparto de la specioj de Kitridiomicetoj havas ĉelojn kun sola, mola, post-flanke insertita flagelo je iu stadio en la viv-ciklo, kaj la centrioloj asociiĝas kun la nuklea dividiĝo. La viv-cikloj de plejparto de la Kitridiomicetoj estas malamplekse studitaj, sed kelkaj (Blastocladiales) konatiĝas pro zigota meiozo (do, alternado inter haplojda kaj diplojda generacioj). Al specifaj membroj de Zigomiketoj, Askomiketoj, kaj Bazidiomiketoj povas manki hifa
kresko dum parto aŭ entuto de ties viv-ciklo, kaj, anstataŭe, produkante ĝermemaj "gistofungo"-ĉeloj. La plejparto de fungaj specioj kies membroj prezentas gistofungosimilan kreskon enhavas nur malgrandajn kvantojn da kitino en la gistofungo-ĉel-muroj. Kelkaj specioj de Askomicetoj (Ophiostomataceae) havas celulozon en ties muroj, kaj al kelkaj membroj de Kitridiomiketoj (Coelomomycetales) mankas muroj.
seksa reproduktado
Nek bestoj, nek vegetaloj, fungoj estas parto de la "tria regno",
La seksa reproduktado de tiuj ĉi originalaj estajoj estas ege mistera afero. Fakte oni malkovris, ke nur streso instigus ilin al sekso. En idealaj kondiĉoj ili kontentiĝas je subtera vivo kaj etendas sian korpon (micelio) ĉiudirekte. Sed kiam ili estas ŝokataj, eĉ brutale traktataj per subita ŝanĝo de temperaturo aŭ procenta enteno de akvo, ili vekíĝas kaj pariĝas kondiĉe ke iii amasigis sufiĉe da nutrajo. Kiam iii estas tutsataj, ili ekmontras sian seksorganon (karboforo), kiun iii fabrikis tiucele, supersatigante kelkajn filamentojn.Tial aperas ĉapelo aŭ ombrelo, en kiu ili abundege produktas sian semon. Ekzemple la agariko (" ĉampinjono de Parizo") produktas 40 milionojn da sporoj hore, Le. 10 miliardojn en kelkaj tagoj.
La elĵetitaj sporoj tuj ĝermas en la tero. luj naskas virfilamenton, aliaj in-filamenton. Post la sekskuniĝo de du filamentoj de kontraŭaj seksoj, naskiĝas nova filamento. Tiu ĉi generas micelion, t.e. novan fungon, kapabian reproduktiĝi siavice.
Sed malantaŭ tiu idilia ciklo foje sin kaŝas kruela realaĵo. Se la sporoj estas grandakvante produktitaj, maimuite da ili ĝermos, se ili ne falas sur riĉan grundon. Tial kelkaj specioj uzas inĝeniajn artifikojn por maigrandigi la perdojn. Ekzemple pilobolus vivas sur bovidfekajoj. Por malebligi al siaj sporoj fali sur sekan fekaĵon, sur kiu ili malfacile ĝermus, ĝi elĵetas sian ĉapelon je du metroj for; ĝia ceio: demeti la valoran kargon sur herbo
trunketojn por ke tiu estu certe manĝita anstataŭ eble disperdita en fekalo de bovino.
La boleto uzas sian moskodoron por altiri la insektojn, kiuj demetas ovojn en ĝian ĉapelon kaj sur ĝian piedon. Tial la larvoj forlasos sian nestaĉon kun sporoj gluitaj al la dorso.
Aliaj fungoj uzas alian taktikon por redukti la seksan malŝparadon. Ili "dormigas" siajn sporojn (ĝis 25 jarojn la "kario de tritiko"). Tial la sporoj povas trankvile atendi bonajn kondiĉojn por ĝermi.
La pulvofungo estas vera "seksa bombo". Kiam ĝi atingas sian pienkreskecon, sub la premo de akvogutoj, ĝi eksplodas kaj liberigas milionojn da sporoj. La rekordulo estas giganta pulvofungo, kiu elĵetis 2000 miliardojn da ili!
Kontakto 1997/2
__________ Kitridiomicetoj (akvo-ŝimoj, Allomyces, ktp)
/
/
/____________ Zigomicetoj (pan-ŝimoj, Rhizopus, Mucor, ktp)
/
__/
\
\ ____ Bazidiomicetoj (klabfungoj, lamenfungoj, muŝfungoj, ĉampinjonoj, planto-rustoj)
\ /
\_____/
\
\____ Askofungoj (sakfungoj, gistofungoj, Penicillium, ktp)
- [http://www.geocities.com/retoklubo/fungojl.html kelkaj fungoj]
- [http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/fung.html#fung.klab0oj ReVo]
el Monato (gazeto) (2004/11, p. 13)
Kategorio:Vivaĵojja:菌類
Planto
Planto estas vivaĵo plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo(ĝenerale).
Ĝenerale dividiĝas inter ne-verdaj plantoj (brunaj, oraj, ruĝaj algoj, ktp) kaj verdaj plantoj (verdaj algoj kaj ter-plantoj). Kelkaj plantoj vivas en medio malriĉa je nitrogeno kaj ili havigas por si mem la necesan nitrogenon per la kaptado, digestado de insektoj. Tial oni nomas ilin insektovoraj plantoj aŭ karnovoraj plantoj.
La verdaj "globetoj" interne de la ĉelo nomiĝas kloroplastoj.
Laŭ formo ili povas varii inter:
- polihedraj - fuziformaj - cilindraj - stelformaj - ktp.
Por pliaj informoj kaj priserĉoj vidu Botaniko.
[http://www.geocities.com/wfpilger/pplp-l3.htm W.F. Pilger:
Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo]
C3-plantojC4-plantojKategorio:Plantojms:Tumbuhanzh-min-nan:Si̍t-bu̍tko:식물ja:植物simple:Plant
Arkio
Arkioj (archaea) estas biologia regno de prokariotaj estaĵoj. Arkioj estas unuĉelaj kaj ne havas ĉelkernojn, tamen ili ne estas bakterioj. Sur la genetika nivelo, ili estas pli similaj al eŭkariotoj kiel ni mem. Carl WOESE eltrovis la arkiojn en 1977.
Multaj arkioj vivas en ekstremaj medioj -- ekzemple, varmegaj, salegaj, kaj acidaj lagoj. Laŭ nia scio, la arkioj kaŭzas neniun ajn malsanon -- ili estas plej interesaj laŭ la vidpunkto de evoluo. Multaj sciencistoj nun kredas ke la komuna parenco de ĉiuj eŭkariotoj estis simila al arkio.
vidu ankaŭ: Eŭriarkeoto kaj Krenarkeoto-Eocitoja:古細菌ko:고세균
Réseau de Feistel sv:Feistelkrypto
Un réseau de Feistel est une construction utilisée dans les algorithmes de chiffrement par bloc, nommée d'après le cryptologue d'IBM, Horst Feistel. Elle a été utilisée pour la première fois dans Lucifer et DES. Cette s
Cette espèce du genre Haworthia et du sous-genre Hexangularis est assez petite (moins de 10 cm). Ses feuilles vertes, dont le revers est transversalement strié de reliefs blanc, se terminent par une pointe non piquante.
Diode tunnel ru:Туннельный диод
Une Diode à effet tunnel est un dipôle semi-conducteur, qui remplie la fonction d'une diode dans les circuits où un temps de commutation très court devient indispensable (jusqu’à 5GHz).
Technologie
temps
Dans une diode classique réalisée avec des arts martiaux. En collaboration avec Donn F. Draeger il parcourt le monde en 1950 pour étudier des dizaines de systèmes d'arts martiaux. Cette recherche martiale devint un livre de référence Asian Fighting Arts. Officier des services secrets dans la CIA il devint conseiller de Richard Nixon. On lui doit la "r
Progress 4GL
Progress 4GL est un langage de programmation propriétaire de bases de données souvent classé dans la famille 4GL et controlé par Progress Software Corporation.
Il s'agit d'un langage impératif permettant d'accéder aux bases de données, mais n'utilisant pas d'expression au format SQL.
Les structures de controle de Progress 4GL contiennent essentiellement des expressions FOR
Council on Foreign Relations
Le Conseil des Relations Etrangères Américain (CFR) fondé en 1921 est un think tank. Etant donné l'influence dont il jouit, ce dernier est aussi considéré par certaines personnes comme une société secrète, principalement du fait de son opacité et de sa discrétion dans les médias.
Il siège à New York, et a un bureau à Washington DC.
Brèves description
Il est un des organes les plus puisants et influents du monde. Regroupant 4000 membres (4257 en 2004[htt
Faire de la pâte à modeler
La pâte à modeler est un matériau malléable. La marque la plus connue est Plasticine.
Certains prétendent que la pâte à modeler a été inventée par Franz Kolb de Munich, en Allemagne. En 1880 il vendait de la "Kunst-Modellierton" ("art-model-hone"), son invention était similaire, mais la pâte à modeler popularisée de nos jours a été inventée par William Harbutt un professeur d'1872 par cinq journalistes du San Francisco Examiner et situé à Santa Rosa en Californie, est l'un des clubs les plus fermés du monde. Véritable club de l'élite, il regroupe quelques 2000 personnes (uniquement des hommes, pour la plupart des américains qui représentent au total le 1/4 de la fortune privée aux USA, mais aussi quelques européens et asiatiques) qui se réunissent tous les ans lors de