BjörkBjörk Guðmundsdóttir (naskita la 21-an de novembro, 1965 en Rejkjaviko, Islando) estas kantistino kaj kantverkistino.
Islando
Kariero Frua
Björk komencis sian muzik-karieron dum sia dek-unua jaro, kiam ŝi komencis studi la pianon klasikan en sia bazlernejo. Unu el ŝiaj instruistoj ekspedis al Radio Unu, radiostacio loka, bendon de Björk kantanta la kanton "I Love to Love" de Tina Charles. La stacio ludis la bendon nacie; kiam reprezentanto de la diskeldonejo Fálkinn aŭdis ĝin, li kontaktis Björkon por proponi kontrakton. Per la helpo de sia vicpatro, gitaristo, ŝi registris en 1977 sian albumon unuan, Björk, kiu inkluzivis plurajn islandajn kantojn por infanoj kaj refarojn de kantoj popularaj kiel "Fool on the Hill" de Beatles. La albumo estis tre populara en Islando, sed estis preskaŭ nekonata en aliaj landoj.
Punko komencis influi Björkon; dekkvarjara ŝi kreis la tute inan grupon Spit and Snot, kaj, post mallonga tempo, la ĵazrokan grupon Exodus en 1979. En 1980, havante dek kvin jarojn, ŝi diplomiĝis ĉe muziklernejo, kaj en 1981, ŝi kaj Jakob Magnússon (la basludanto de Exodus) kreis alian grupon, Tappi Tíkarrass, kaj publikigis etendatan disketon, Bitið fast í vitid, dum la sama jaro. Ilia albumo Miranda estis publikita en 1983.
Poste, Björk laboris kun Einar Örn Benediktsson kaj Einar Melax de Purrkurr Pillnikk, kaj Guðlaugur Óttarsson, Sigtryggur Baldursson kaj Birgir Morgensen de Þeyr. Verkinte kantojn kaj ekzercinte dum du semajnoj, ili aperis kun la nomo KUKL (kiu en la islanda signifas "sorĉado"). La grupo malkovris ke ili bone funkciis kune, kaj decidis daŭrigi, formante sonon kiu laŭ iuj similas al gotikroko. Björk komencis montri indikojn de sia normiĝonta kantadstilo, interpunkciata per hurloj kaj kriegoj.
KUKL turneis tra Islando kun la brita anarkiista grupo Crass, kaj poste vizitis Brition por prezentadaro kun Flux of Pink Indians. La grupo verkis du albumojn rezulte el tiuj kunlaboroj: The Eye en 1984 kaj Holidays in Europe en 1986, ambaŭ kun Crass Records. Somere de 1986, pluraj membroj de KUKL fondis la grupon Sugarcubes.
Popularo
La disketo unua de Sugarcubes, "Ammæli" (aŭ "Naskiĝtago"), popularegiĝis en Anglio. Sugarcubes akiris fanatikaron rimarkindan Usone kaj Britie, kaj komencis ricevi telefonvokojn de diskeldonejoj. La grupo subskribis ĉe la firmao "One Little Indian" kaj registris sian albumon unuan Life's Too Good en 1988, albumon kiu donis al ili famon internacian; ili estis la unua rokgrupo islanda kiu ricevis tian popularon. Dum sia tempo kun Sugarcubes, Björk partoprenis en pluraj aliaj projektoj. Ŝi registris la kolekton Gling-Gló de populara ĵazo kaj verkojn originalajn kun la bopa grupo Trio Guðmundar Ingólfssonar, publikita en Islando. Björk ankaŭ kontribuis sian voĉon al la registro Oooops de 808 State; tio kultivis ŝian intereson pri haŭz-muziko.
Post tempo, tensio pliiĝis inter Björk kaj Einar Örn, kaj en 1992 Sugarcubes malfondiĝis. Björk transloĝiĝis al Londono kaj komencis pensi pri solokariero. Tial ŝi komencis labori kun Nellee Hooper, kiu estis produktinta por Massive Attack kaj aliaj. Ili kune produktis la unuan internacie popularan kanton de la kariero sola de Björk, "Human Behaviour". Ŝia tria albumo, Debut, havebliĝis junie de 1993, kaj ricevis recenzojn bonajn; ĝi estis la albumo de la jaro laŭ New Musical Express, kaj havis milionon da vendoj en Usono. Debut estas kombinaĵo el kantoj kiujn ŝi verkis ekde sia adolesko, kaj tekstaj kontribuoj de Hooper.
Björk reiris al la studio dum 1994 por labori pri sia venonta albumo kun Nellee Hooper, Tricky, Graham Massey de 808 State, kaj produktisto Howie B. Post enhavas kantojn bazitajn en la rilatoj de Björk kaj kantojn pri amo (unu el ŝiaj preferataj temoj), kaj ankaŭ iom da koleran kaj frontan materialon.
Ŝi verkis la titolan kanton por la albumo Bedtime Stories de Madonna, kaj aperis en MTV Unplugged dum tiu tempo. En 1995, la albumo nova Post pretis; ĝi aperis en junio kaj atingis la pozicion 2 en la pop-muzikaj ĉartoj de Britio, kaj vendiĝis milionfoje en Usono. Januare de 1997, Telegram, albumo de remiksoj de la kantoj de Post, estis publikita.
Poste dum tiu jaro, la albumo elektronika Homogenic aperis. Björk verkis la albumon kun produktistoj Mark Bell de LFO kaj Howie B; multaj remiksoj nun estas faritaj. Homogenic estas konsiderata kiel unu el la pli eksperimentaj verkoj de Björk, kun enormaj ritmoj kiuj reflektas la pejzaĝon de Islando.
En 2001 la albumo Vespertine aperis. Per tiu albumo, Björk kreis internan, personan mondon de mikropulsoj kaj ritmetoj. La albumo inkluzivis ĉambrajn orkestrojn, inuitajn ĥorojn, kvietegajn vortojn, kaj personajn temojn. Por la albumo Björk laboris kun la esperimentaj son-manipulantoj Matmos, la DĴ dana Thomas Knak, kaj la esperimenta harpistino Zeena Parkins.
En 2003 Björk publikigis serion de malkostaj DVD-oj kaj KDaroj kun multe da antaŭe nehavebla materialo. Greatest Hits estas retrospektivo de la antaŭaj dek jaroj de ŝia kariero sola. Nova eldono de ŝia muzikvideara DVD Volumen havebliĝis ankaŭ dum 2003; enhavis ĝi ĉiom da la muzikvideoj de Björk ĝis tiu tempo.
Aŭguste de 2004 havebliĝis la plej lasta kaj eble plej eksperimenta albumo de Björk, Medúlla. Rimarkinde estas ke ĉiom da la enhavaĵoj ŝi verkis tute per voĉaj specimenoj kiujn traktis kaj tavoligis ŝi.
Filmoj
La mallonga aktora kariero de Björk komenciĝis en 1990, kiam ŝi aperis en Juniper Tree, rakonto de sorĉado bazita sur la samnoma rakonto de la fratoj GRIMM. Björk aktoris en la rolo de Margit, knabino kies patrino estas mortigita ĉar ŝi praktikis sorĉadon. Björk ankaŭ havis rolon nemenciitan en Prêt-à-Porter en 1994.
En 1999, Björk estis petita por verki kaj produkti la muzikon por la filmo Dancer in the Dark, muzikteatraĵo pri enmigrinto al Usono nomata Selma kiu batalas pagi operacion por preventi ke ŝia filo blindiĝu. Direktoro Lars von Trier poste petis ke ŝi transprenu la rolon de Selma, kiun peton ŝi rifuzis komence. Li tiam diris ke li ĉesigos la projekton, kiu kaŭzus ke la verko kiun ŝi jam faris vaniĝus. En la fino ŝi akceptis la rolon. Filmado komenciĝis en frua 1999, kaj la filmo estis montrita en 2000 en la 53-a Festivalo de Cannes. Björk ricevis la premion de la plej bona aktorino pro sia rolo, sed ŝi diris ke la filmado estis tiom laciga korpe kaj emocie ke ŝi neniam denove aktoros. La muziko kiun Björk kreis por la filmo aperis en albumo kun la titolo Selmasongs.
Diskografio
Tappi Tíkarrass (1982 - 1984)
- Bítið Fast Í Vítið (1982)
- Miranda (1983)
KUKL (1983 - 1986)
- Söngull (1983)
- Satt 3 (1984)
- The Eye (1984)
- KUKL í París 18.9.84 (1984)
- Holidays In Europe (The Naughty Nought) (1986)
Sugarcubes (1986 - 1992)
- Life's Too Good (1988)
- Sugarcubes Interview Disc (1988)
- Here Today, Tomorrow, Next Week! (1989)
- Stick Around For Joy (1992)
- It's-It (1992) (remixes)
- The Great Crossover Potential (1998) (greatest hits)
Kariero sola (1976 - nun)
- Björk (1977)
- Gling-Gló (1990)
- Debut (1993)
- Post (1995)
- Telegram (1997)
- Homogenic (1997)
- Selmasongs (2000)
- Vespertine (2001)
- Greatest Hits (2002)
- Family Tree (2002)
- Live Box (2003)
- Medúlla (2004)
Eksteraj ligiloj
- [http://www.bjork.com Retejo Oficiala] (angle)
Kategorio:Islando
ja:ビョーク
ko:비에르크
21-a de novembro----
Historio > Tagoj > la 21-a de novembro
----
La 21-a de novembro estas la 325-a tago de la jaro (la 326-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 40 tagoj restas.
Je la 21-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1789 : Nord-Karolino fariĝis la 12-a ŝtato de Usono
Naskiĝoj
- 1694 : VOLTAIRE
- 1804 : Wilhelm WAIBLINGER
- 1824 : Hieronymus Theodor RICHTER
- 1870 : Jozefo ARTIGAS LASALA
- 1882 : Gioacchino LAURENTI
- 1965 : Björk
Mortoj
- 1555 : Georgius AGRICOLA
- 1695 : Henry PURCELL
- 1811 : Heinrich von KLEIST
- 1870 : Karel Jaromir ERBEN
- 1916 : Francisko Jozefo la 1-a
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- Historio - Tagoj.
ja:11月21日
ko:11월 21일
simple:November 21
th:21 พฤศจิกายน
RejkjavikoGeografio > Eŭropo > Islando > Rejkjaviko < Urbo
----
Urbo
Urbo
Urbo
Rejkjaviko estas la ĉefurbo de Islando. Fondita je la fino de la 9-a jarcento de la Vikingoj, ĝi ekde 1786 havas la rangon de urbo. Nuntempe Rejkjaviko estas la industria, komerca, scienca kaj kultura centro de la lando.
Árni BÖDVARSSON movadis tie.
Islanda nomo: Reykjavík [REJkjavik] (signifas: fumanta golfo)
Situo: 21° 55’ OK, 64°10’ NO
Loĝantaro: ĉ. 135.000 (kun antaŭurboj: 175.000)
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
Kategorio:Urboj de Islando
ja:レイキャヴィーク
ko:레이캬비크
simple:Reykjavík
IslandoGeografio > Eŭropo > Nordio > Islando
----
Nordio
Nordio
Nordio
Nordio
Islando estas lando en Norda Atlantiko sur la samnoma insulo.
- Landkodo: IS.
- E-nomo: Islanda Respubliko.
- Nacia nomo: Lýðveldið Ísland.
- Areo: 103.000 kv.km.
- Politika sistemo: parlamenta respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Ólafur Ragnar Grímsson (1996).
- Leĝdona organo: Alþingi. Ĝi estis fondita en 930 kaj oni konsideras ĝin la plej malnova parlamento de mondo.
- Ĉefurbo: Rejkjaviko (133 mil).
- Loĝantaro: 268 mil (1995), inter ili 98,3% islandanoj.
- Ŝtatlingvo: islanda.
- Kredantoj: evangela-luteranoj.
- Eksporto: fiŝo, aluminio, fero, diatomito.
- Pokapa GNP: 24.950 $.
- Organizoj: UNO (1946)
- Nacihimno: Ó, guð, vors lands ("Ho, nialanda dio")
Naturaj vidindaĵoj
- Dimmugljufur
Historio de Esperanto-movado
EdE-I
Islando. La unua prop-isto estis Th. Thorsteinsson, kiu laboris de 1900 por E en Reykjavik. Aperis de li multaj artikoloj en la lokaj gazetoj kaj li verkis la unuan E lernolibron por islandanoj. 1906 venis el Francujo en la ĉefurbon sub verda E standardofiŝkaptistaj ŝipoj de Dtichochois, kio estis notita en la gazetoj. En 1913 oni prop-is eĉ inter la lepruloj. 25-a de novembro 1927 en Reykjavik estis fondita E societo, kaj la urbestro senpage disponis lernejon por E kursoj. Laŭ la Dietterle statistiko en 1928 E-istoj troviĝas en 12 lokoj. UEA-del. en 1933 en 3 lokoj.
- Vidu je Árni BÖDVARSSON
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Islando
- Landnomoj
Eksteraj ligoj
- [http://www.islandsmyndir.is Bildaro pri Islando]
!
Kategorio:Insuloj
als:Island
fiu-vro:Island'
ja:アイスランド
ko:아이슬란드
ms:Iceland
simple:Iceland
th:ประเทศไอซ์แลนด์
zh-min-nan:Peng-tē
1977Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1977
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj
Jaroj: 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1977 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 62-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko
- Angel Figuerola AUQUE fariĝis eks-prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio.
- Fondita revuo Laŭte!.
- Kreita planlingvo Berendt.
- Carl WOESE eltrovis la regon arkian.
- Ĝibutio sendependiĝis de Francio.
- Sejŝeloj : Prezidentiĝis France Albert RENE.
- Vjetnamo kaj Ĝibutio aniĝis al UNO.
- Komputiko : firmao Apple prezentis komputilon Apple II.
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
Naskiĝoj
- 1-a de junio : Usono : Liv TYLER, aktorino
Mortoj
- 18-a de januaro : Svislando : Carl ZUCKMAYER, germana verkisto.
- 24-a de februaro: Aldo Ferdinando SCHMUCKER
- 29-a de marto : Eugen WÜSTER, aŭstra sciencisto, esperantisto.
- 11-a de aprilo : Jacques PRÉVERT, franca poeto.
- 5-a de majo : Ludwig ERHARD, 2-a kanceliero de Federacia Respubliko Germanio.
- 10-a de majo : Joan CRAWFORD, usona aktorino.
- 16-a de junio : Werner von BRAUN, usona raketinĝeniero.
- 19-a de junio : Ali Ŝariati, religia sociologo
- 2-a de julio : Vladimir NABOKOV, usona verkisto.
- 16-a de aŭgusto : Elvis PRESLEY, usona kantisto.
- 16-a de septembro : Francio : Maria CALLAS, usona operkantistino.
- 5-a de novembro : René GOSCINNY, franca bildliteraturisto.
- 20-a de novembro : Maxie WANDER, aŭstra verkistino.
- 19-a de decembro : Jacques TOURNEUR, franca reĝisoro.
- 25-a de decembro : Svisio : Charlie CHAPLIN, angla aktoro, reĝisoro, scenaristo.
----
1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1977
ja:1977年
ko:1977년
simple:1977
th:พ.ศ. 2520
BeatlesMuziko > Beatles
----
Muziko]
The Beatles [BITelz] estis brita rokgrupo, organizita 1960 en Liverpool. Influoj: Elvis PRESLEY, Chuck BERRY, Little Richard, Eddie COCHRAN.
La grupo gajnis grandegan famon en Britio dum 1963 per la disko Please Please Me. En 1964, apero en televid-programo Ed Sullivan Show en Usono lanĉis ties karieron mondskale kaj kaŭzis furoron, kiun oni nomis Beatlemania. Ili aktoris kaj muzikis en du filmoj, A Hard Day's Night kaj Help!. La disko Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band aperis ĉe la pinto de ties sukceso dum 1967, kaj instigis pli artan kaj eksperimentan muzikon ĉe preskaŭ ĉiuj muzikgrupoj dum tiu jardeko. Post la aperoj de tri elstaraj diskoj, The Beatles aŭ "Blanka Albumo" (1968), Abbey Road (1969), kaj Let It Be (1970), la grupo disiĝis en 1970 pro grandaj diferencoj je opinio.
The Beatles siavice forte influis milojn da muzikistoj, tro multnombraj por listigi.
- George HARRISON (1943 - 2001)
- John LENNON (1940 - 1980)
- Paul MCCARTNEY (1942 - )
- Ringo STARR (1940 - )
Kategorio:Muzikaj grupoj
ja:ビートルズ
ko:비틀즈
simple:The Beatles
1980Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1980
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1980 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 65-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Manifesto de Raŭmo. Raŭmismo ekis.
- Nova Statuto de UEA.
- Revuo Monato lanĉita de Stefan MAUL.
- Apero de Plena Analiza Gramatiko
- Grégoire MAETENS fariĝas prezidanto de UEA.
- Fondita teatro "La Krizalido" dulingva (franca kaj esperanta)
- Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO eklernis Esperanton.
- Belgio : Eko de regionaj administro-strukturoj por Flandrio, Valonio kaj Bruselo.
- Nederlando : Reĝino Beatrix surtroniĝas.
- Honduro elektas civilan registaron.
- Zimbabvo : Robert MUGABE prezidentiĝas.
- Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aniĝas al UNO.
- En aprilo, la Sud-Afrikan Evolu-Kunordigan Konferencon establis naŭ sud-afrikaj landoj.
- 18-a de majo : Monto Sankta Heleno, vulkano en Vaŝingtonio, Usono, dorminta 93 jarojn, eksplodis, mortigante 57 homojn.
Naskiĝoj
Mortoj
- Oswaldo ARRUDA STEIN
- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- 15-a de aprilo : Jean-Paul SARTRE, franca verkisto
- 29-a de aprilo : Usono: Alfred HITCHCOCK
- 2-a de aŭgusto: Nelson SILVEIRA
- 30-a de oktobro : Jan WERICH
- 8-a de decembro : John LENNON
----
1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1980
ja:1980年
ko:1980년
simple:1980
th:พ.ศ. 2523
1983Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1983
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1978 - 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1983 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 68-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto.
- Ekis DLT-projekto.
- Kreita Esperanto de DLT.
- Mikaelo TERNAVSKI ekesperantiĝis.
- Sent-Kristofo kaj Neviso aniĝas al UNO.
- Venuson vizitis Venera 15.
- Mikronezia Federacio kaj Marŝaloj iĝas "Asociigitaj teritorioj kun Usono".
- Irako-Kuvajto konflikto
- 25-a de oktobro La kariba insulo Grenado invadita de Usonaj trupoj.
Naskiĝoj
Mortoj
- 27-a de januaro : Louis de FUNÈS
- 25-a de februaro : Usono : Tennessee WILLIAMS
- 15-a de marto : Anglio : Rebecca WEST
- 1-a de junio : Germanio : Anna SEGHERS
- 6-a de junio : Hans LEIP
- 25-a de septembro : Leopoldo la 3-a, kvara reĝo de la belgoj
- Ĉeĥio : Vladimir NEFF.
- Ĉeĥio : Dalibor CHALUPA
- Ĉeĥio : Václav FAIGL
- Božena SKLENČKOVÁ
----
1978 | 1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1983
ja:1983年
ko:1983년
simple:1983
th:พ.ศ. 2526
BritioTiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo).
----
Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio
----
La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.
La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno.
En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.
La insulo Britio mem (Great Britain aŭ Britain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a .
Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).
----
Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo
Kategorio:Britio
als:Grossbritannien und Nordirland
ja:イギリス
ko:영국
ms:United Kingdom
simple:United Kingdom
th:สหราชอาณาจักร
zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok
AnarkiismoPolitiko > Anarkiismo
----
Anarkiismo aŭ anarĥiismo estas la ideo kiu volas ke ĉiuj estu respondeculo. La vorto devenas de la helena por "sen-estro": an- (sen) + arki (nobla - estra). Ĝi estas ankaŭ la ideo proklamanta ke la socio devas rifuzi la estrojn.
socioAnarkiismo estas filozofio politika kiu ĉirkaŭbrakumas demokration kaj liberecon, kaj celas detrui ĉiujn tipojn de devigo kaj subpremo. La homa subpremo radike konsideratas esti malegaleco. Pro tio estas la perfekta ilo ideologia por detrui malriĉecon, rasismon kaj seksismon. Ĉiuj ĉi estas povo-sistemoj bazitaj en hierarkio. Hierarkio signifas desuper-suben, kiel piramido. Konstruaĵoj de povo-hierarkioj kreas poziciojn de relativa privilegio kaj relativa subpremo. Kapitalismo, blankula supereco kaj patriark-reĝima supereco ankaŭ estas desuper-suben-povkonstruaĵoj. Anarkiismo havas alian ideon pri povo. Anstataŭ povon super, anarkiismo proponas povon kun; kunlaboro. Tio ĉi signifas ke socialaj sistemoj kaj institucioj devas esti bazataj sur kunlaboro, kaj povo restu ĉe la individuoj kaj la kolektivoj al kiuj ili libere asociiĝas.
Anarkiismo volviĝas ĉirkaŭ kvin bazaj principoj:
#egaleco
#demokratio
#libera asociado
#reciproka helpado
#diverseco
Egaleco povas havi plurajn signifojn. Koncerne la anarkiisman filozofion, temas pri egaleco rilate al povo. Tio ne signifas ke oni deziras tute novan socion bazitan sur totalisma vizio de ĉiuj aspektantaj same kaj farantaj la samon – fakte en diverseco oni vidas forton. Anstataŭe ni opinias ke ĉiuj havu egalan aliron al la povo decidi kiel oni volas vivi. La plej bona maniero instituciigi povon estas per diversaj formoj de demokratio.
Demokratio estas malklara ideo, sed ĝenerale ĝi celas povigi ĉiujn por havigi al ili egalan voĉon en decidoj kiuj efikas iliajn vivojn. Tio nur validas se kovras ĉiujn partojn de la socia vivo. Kapitalismo estas nedemokratia, precipe kiam ĝi estas kombinata kun rasismo kaj seksismo.
Libera asociado estas la principo ke individuoj ne estu devigataj partopreni sociajn aranĝojn kontraŭ iliaj voloj. Se oni naskiĝas en malriĉecon en la nuna mondo, plej verŝajne tiu persono mortos malriĉa. En anarkiista socio kolektivoj por ĉio, kio estas dezirata de homoj, estas kreitaj de homoj libere kuniĝintaj, kun egala povo por decidi la estonton de la socio. Tiu ĉi vizio kovras ĉiujn sociajn aranĝojn – de via najbararo al urbo, restoracio ktp.
Anarkiistoj kredas ke povo devas baziĝi sur la radikoj, kaj ke organizaĵoj devus iri desub-superen, sed ni komprenas ke nia fokuso devas esti tutmonda. Por pli grandaj formoj de organizado trans la loka nivelo ni pledas por federacioj de liberaj kolektivoj. Tiuj ĉi povos kunordigi malsamajn aferojn kiel rubaĵmastrumadon, komputilan teknologion, naturajn rimedojn, defend-armeon aŭ produktadon. Ili baziĝos sur la samaj anarkiismaj principoj; sed agos per delegitoj de la kolektivoj, anstataŭ ĉiuj membroj de ĉiu kolektivo. Delegitoj, en anarkiisma kompreno, ne estas karieraj politikistoj, sed membroj dumtempe elektitaj por reprezenti kolektivon pri specifa afero. La du lastaj principoj rilatas unu al la alian. Reciproka helpado estas alia esprimo de kunlaboro, sed havas pli specifan signifon. Reciproka helpado estas la kultura idealo, opozicie al konkurado. Kiam homoj laboras kune, ili atingas multe pli ol kiam ili laboras unu kontraŭ la alia. Sociaj organizaĵoj devus ĉirkaŭbrakumi kaj admoni tion ĉi. Diverseco estas ŝlosilo al travivo en la estonto. La moderna emo normigi ĉion kaj apliki la produktigan lineon al ĉiuj flankoj de la socia vivo lasis multajn fremdigitaj kaj senesperaj. Tiu emo estis ankaŭ grandparte respondeca pri la detruo de naturmedio. Diverseco estas organizoformo pli ekologia. Anstataŭ provi konformigi la realon al la ŝtat-burokratiaj ideoj de ordo per trudo de aŭtoritato, anarkiistoj komprenas ke sociaj organizaĵoj funkcias pli efektive por la koncernataj homoj, se tiuj homoj havas la povon formi ilin tiel, kiel ili volas. Do, anarkiistoj apogas diversajn formojn de demokratio, familia organizado, produktado, dancado, amado, manĝado, ĉio ajn. Kiam homoj vivas diverse ili interagas en natur-simila maniero. Aldone pli malfaciliĝas regi ilin.
Historiaj momentoj:
- 1-a Internacio (dividita inter marksistoj kaj anarkiistoj.)
- Pariza revolucio, Commune de Paris (1871).
- La Maĥnovŝĉino dum la komenco de la rusa revolucio (1917), en Ukrainio.
- Kronstadt
- Hispana enlanda milito (CNT - FAI ) (1936)
- Majo 68 (vidu ankaŭ: 1968, Punk, Hippie)
Famaj anarĥiistoj:
- BA Jin
- Miĥail BAKUNIN
- Alexander BERKMAN
- Emma GOLDMAN
- Petro KROPOTKIN
- Errico MALATESTA
- Erich MÜHSAM
- Max NETTLAU
- Pierre-Joseph PROUDHON
- Elisée RECLUS
- Rudolf ROCKER
- Lev TOLSTOJ
Artistoj:
- Georges Brassens
- Léo Ferré
- Renaud Séchan
- La Sex Pistols
- The Clash
- Noir Désir
Vidu ankaŭ Ted KACZYNSKI, anarkio, /zajn'/,
Proceso de Sacco kaj Vanzetti,
Giuseppe PINELLI, anarki-komunismo, anarki-kapitalismo.
Filmoj pri Anarkiismo
- Sacco e Vanzetti (Giuliano Montaldo)
- Caballos Salvajes (Marcelo Piñeyro)
- Land and Freedom (Ken Loach)
- Libertarias (Vicente Aranda)
Eksteraj ligoj
[http://satesperanto.free.fr/satkulturo/article.php3?id_article=224 Historio de francia CNT]
[http://www.cnt.es/Documentos/DocIntro_esperanto.htm Historio de hispana CNT]
[http://cnt-ait.info/rubrique.php3?id_rubrique=7 Kio estas NKL (CNT) ? Kio estas la anarki-sindikatismo ?]
[http://satenhispanio.eresmas.com/anarkiismo.htm Anarkiismo kaj Esperanto, artikolo de Will Firth]
[http://users.pandora.be/jakvo/Esperanto/lib.lig.html Liberecana Frakcio de la Sennacieca Asocio Tutmonda]
Kategorio:AnarkiismoKategorio:Laborista movado
ja:アナキズム
ko:아나키즘
simple:Anarchism
th:ลัทธิอนาธิปไตย
zh-min-nan:Hui-thóng-tī-chú-gī
1984Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1984
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj
Jaroj: 1979 - 1980 - 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je dimanĉo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1984 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 69-a Universala Kongreso de Esperanto en Vankuvero.
- La aŭstra piloto Niki LAUDA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Supera Voltalando alinomiĝas al Burkina Faso.
- Antigvo-Barbudo : Laboristpartio potencprenas.
- Brunejo sendependiĝas de Britio kaj aniĝas al UNO.
- Gvineo : Fino de la regado de Ahmed Sekou TOURE.
- Venuson vizitis Venera 15.
- 26-a de oktobro : Usono : "Bebo Fae" ricevis transplantitan koron de paviano.
Naskiĝoj
Mortoj
- 16-a de majo : Svislando : Irwin SHAW
- 26-a de junio : Michel FOUCAULT
- 5-a de aŭgusto : Svislando : Richard BURTON
- 25-a de aŭgusto : Truman CAPOTE
- 21-a de oktobro : François TRUFFAUT
- 14-a de decembro : Vicente ALEIXANDRE
Ceteraj
- George ORWELL publikigis en la 1940-aj jaroj politikan romanon "1984".
----
1979 | 1980 | 1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1984
ja:1984年
ko:1984년
ms:1984
simple:1984
th:พ.ศ. 2527
Magellan-Straße Die Magellanstraße ist eine Meerenge mit zahllosen Inseln und Seitenkanälen zwischen dem südamerikanischen Festland (Chile, Argentinien) und der Insel Feuerland (Tierra del Fuego).
Die Magellanstraße ist 373 Seemeilen (ca. 670 km) lang und an der engsten Stelle 2,5 Seemeilen (ca. 4,5 km) breit. Sie verbindet den Atlantischen mit dem Pazifischen Ozean. Ihre größte Bedeutung hatte sie in der Zeit vor dem Bau des Panama-Kanals, aber auch heute noch wird sie von vielen Schiffen befahren. Dennoch gilt sie als ein gefährliches Gewässer. Der Unterschied im Wasserstand der durch den südamerikanischen Kontinent getrennten Ozeane sowie die in Patagonien herrschenden starken Winde verursachen starke Strömungen, gefährliche Fallwinde und Wellen.
Der portugiesische Generalkapitän Fernando Magellan entdeckte diese Durchfahrt eher zufällig auf seiner Weltumsegelung mit einer Flotte von fünf Schiffen und 237 Mann Besatzung. Am 21. Oktober, dem Tag der 11.000 Jungfrauen sichtet Magellan in der Nähe des 52. Breitengrades ein Kap und nennt es "Kap der Jungfrauen" - Cabo Virgenes. Ein furchtbarer, mehr als 36 Stunden dauernder Sturm treibt am Allerheiligen-Tag 1. November 1520 zwei seiner Schiffe in eine Bucht, die sich im weiteren Verlauf als Durchfahrt vom Atlantischen zum Pazifischen Ozean erwies. Magellan gab diesem Kanal zunächst den Namen Estreito de Todos los Santos (Kanal von Allerheiligen).
1520]]
Ein Landungstrupp wurde zur Nordküste geschickt, in jene raue und kalte Gegend, die Magellan zuvor Patagonien genannt hatte. Doch außer einer alten Grabstätte mit zweihundert menschlichen Skeletten konnten die Matrosen nichts entdecken. Im Süden der Meerenge hingegen, berichtet Pigafetta, der Chronist Magellans, „erblickten wir des Nachts viele Feuer". Der Generalkapitän nannte das Land entsprechend "Tierra del Fuego", Land des Feuers. Die vielfältige Tierwelt enthält unter anderem Albatrosse, Robben, Pinguine und Seelöwen in zahlreichen Seitenarmen der Meerespassage.
Die seit 1881 zu chilenischem Hoheitsgebiet gehörende Verbindung zwischen Atlantik und Pazifik öffnete seinerzeit einen Westweg zu den wirtschaftlich bedeutenden Gewürzinseln (Molukken), der das gefährliche Kap Hoorn vermied.
Gavin Menzies stellt in seinem Buch 1421 - Als China die Welt entdeckte die These auf, dass die Chinesen bereits im Winter 1421/22 die Magellanstraße durchsegelt haben und belegt dies anhand der Piri-Reis-Karte.
Kategorie:Meerenge
Kategorie:Geographie (Chile)
ja:マゼラン海峡
ko:마젤란 해협
Varsovia hotel hotels Prague hoteles en berlin Sennik online House |