Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Boris JELCIN

Boris JELCIN

Historio > Rusio > Boris JELCIN ---- Boris Nikolajeviĉ JELCIN (Борис Николаевич Ельцин
- je la 1-a de februaro 1931), Rusia politikisto. Li estis la unua prezidento de Rusia Federacio: unue elektiĝis en 1991, due - en 1996. Antaŭ la fino de sia oficperiodo sur la prezidenta posteno, Jelcino fakte cedis lokon al Vladimir Putin, kiu en 2000 facile gajnis prezidentelektojn. Jelcino studis kaj laboris en Uralo (Sverdlovsk, nuna Jekaterinburg) kaj tie komencis ankaŭ partian laboron. En 1985 ... 1991 jaroj gvidis Urban Komitaton de KPSU en Moskvo, post kio estis elektita Prezidanto de Supera Soveto de Rusio, tiam nomata Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko. En aŭgusto de 1991 ĉefrolis en movado kontraŭ antidemokratia putĉo. En decembro de 1991, kune kun la gvidantoj de Belarusio kaj Ukrajno subskribis dokumentojn pri la kreado de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj ĉeso de ekzisto de Sovetunio. De 1992 Jelcin efektivigis ekonomiajn kaj politikajn reformojn en Rusio, likvidis Superan Soveton de Rusia Federacio kaj tutan sistemon de sovetoj, iniciatis prilaboron de nova konstitucio de Rusia Federacio. ---- Boris JELCIN (juna) estas nepo de la iama rusa prezidento. Li estos reklama manaĝero de Midland F1 aŭtostalo, kiu ekstartos en 2006 en la Forma-1. "Lia nomo estas marko tutmonda" - diris estro de rusa Midland en 2004. Li naskiĝis en 1981, lernis, studis en Britio, Usono, en la Ekonomika Universitato de Moskvo, tiel perfekte parolas angla kaj bone edukita por la laboro. Lia onklino (edzino de Jelena Jelcin) estas ĉefo de la plej granda rusa aviadila firmao Aeroflot, kiu povos iĝi ĉefsponzoro de Midland (vidu nepotismo, korupteco) Kategorio:Politikistoj ja:ボリス・エリツィン

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Rusio

Geografio > Azio > Rusio < Eŭropo ---- Eŭropo Eŭropo Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo. Respublikoj:
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio Aŭtonoma provinco:
Hebrea Aŭtonomio Aŭtonomaj distriktoj:
Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija. Regionoj:
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola. Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa. Urboj: Urboj de Rusio Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1). ---- Geografiaj Regionoj:
Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio ---- Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio) Azio Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8% Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj de Rusio

Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la tatara, finna, ĉuvaŝa, baŝkira, mordva, ĉeĉena, ĥakasa, udmurta, maria, oseta, kabarda, komia, burjata, karaĉaja-balkara, ĉeĉena, inguŝa, jida, tuva, adigea, samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro

Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio

Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto: 1 rublo (R)

Historio

Prahistorio

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento. En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj. Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la rusan imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ, Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon. En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo. Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron. En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944). Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn. La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo. Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969). Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon. Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en 1988 retiris la armeon el Afganio. Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi. Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la . Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis. En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon. Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004. En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Esperanto-movado

Vidu: Historio de Esperanto en Rusio

Vidu ankaŭ


- Listo de famaj rusoj

Eksteraj ligoj

[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio] als:Russland ja:ロシア ko:러시아 ms:Russia roa-rup:Rusii simple:Russia th:สหพันธรัฐรัสเซีย zh-min-nan:Lō·-se-a


1-a de februaro

Historio > Tagoj > la 1-a de februaro ---- La 1-a de februaro estas la 32-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 333 tagoj restas (334 en superjaroj). Je la 1-a de februaro okazis, interalie:

Eventoj


- 1953 : Nederlando Inundo de grandaj partoj de la provincoj Zeeland, Zuid-Holland kaj Noord-Brabant; 1836 homoj mortis; pli ol 40000 bestoj pereis.

Naskiĝoj


- 1690 : Francesco Maria VERACINI, komponisto (m. 1768)
- 1761 : Christian Hendrik PERSOON, mikozisto (m. 1836)
- 1834 : BITTENCOURT SAMPAIO
- 1841 : Henry DAVENPORT
- 1844 : G. Stanley HALL, psikologo (m. 1844)
- 1856 : Anália FRANCO
- 1859 : Victor Herbert, komponisto (d. 1924)
- 1874 : Hugo VON HOFMANNSTHAL, tekstisto, dramisto, rakontanto, kaj tezisto (m. 1929)
- 1882 : Louis Stephen St. LAURENT, 12-a Ĉefministro de Kanado (m. 1973)
- 1885 : Rudolf Michael FREY
- 1887 : Charles NORDHORFF, verkisto (m. 1947)
- 1894 : John FORD, reĝisoro, produktisto (m. 1973)
- 1894 : James P. JOHNSON, pianisto, komponisto (m. 1955)
- 1901 : Clark GABLE, aktoro, Usono (m. 1960)
- 1902 : Langston HUGHES verkisto (m. 1967)
- 1904 : S. J. PERELMAN, humoristo, verkisto (m. 1979)
- 1905 : Peixotinho
- 1906 : Hildegarde, aktorino, kantistino
- 1907 : Günter EICH, tekstisto (m. 1972)
- 1908 : George PÁL, reĝisoro, produktisto (m. 1980)
- 1918 : Damo Muriel SPARK, virkistino
- 1925 : Alfred GROSSER, politika sciencisto kaj publicisto
- 1931 : Jelcino, prezidanto de Rusio 1991-1999
- 1935 - Dieter KUEHN, verkisto, dramatisto, kaj tezisto
- 1937 - Don EVERLY, muzikisto,
- 1937 - Garrett MORRIS, komediisto
- 1938 - Sherman HEMSLEY, komediisto, aktoro
- 1942 - Terry JONES, aktoro, verkisto (Monty Python's Flying Circus)
- 1947 - Jessica SAVITCH, ĵurnalistino, (m. 1983)
- 1952 - Rick JAMES, muzikisto
- 1954 - Bill MUMY, aktoro, muzikisto
- 1965 - Sherilyn FENN, aktorino
- 1965 - Brandon LEE, aktoro (m. 1993)
- 1965 - Princino Stephanie de Monako
- 1966 - Michelle AKERS, usona futbala sportistino
- 1968 - Lisa Marie PRESLEY, aktorino
- 1969 - Gabriel BATISTUTA, argentina futbala sportisto
- 1971 - Jill KELLY, erotika aktorino
- 1971 - Zlatko ZAHOVIč, slovena futbala sportisto

Mortoj


- 1851 : Mary SHELLEY
- 1908 : Charles Ier
- 1966 : Buster KEATON, Usono
- 1998 : Halldor Kiljan LAXNESS, Islando

Specialaj tagoj kaj festoj

Tagoj de semajno

La 1-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.

Vidu ankaŭ jenon:


- 31-a de januaro | 2-a de februaro
- 1-a de januaro| | 1-a de marto
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | februaro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj ja:2月1日 ko:2월 1일 simple:February 1 th:1 กุมภาพันธ์

1931

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1931 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1931 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 23-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo.
- Hermann HAEFKER publikis Jarmiloj pasas, historian libron originale verkita en Esperanto
- JONESCU-CAPATANA kaj KURIJAMA Ioe eklernis Esperanton.
- Fondita Regiona Esperanto-Ligo en Český Těšínkaj.
- Arie DE JONG publikiĝis revizion de Volapuko.
- Kreiĝas la Brita Komunumo (Commonwealth)
- Britio forlasas la oran normon por ĝia mono.
- Japanio konkeras Manĉurion de Ĉinio.
- Nov-Zelando sendependiĝas de Britio.
- Carl VON OSSIETZKY arestita.
- 3-a de februaro : Usono: The Star Spangled Banner fariĝis la nacia himno.
- 14-a de aprilo: Post municipa balotado en Hispanio abdikas reĝo Alfonso la 13-a kaj komenciĝas la Respubliko.

Naskiĝoj


- Geraldo MATTOS
- Waldir LISBOA ROCHA
- Claude PIRON
- Gilbert LEDON
- 5-a de januaro : Usono : Alvin AILEY
- 1-a de februaro : Jelcino
- 6-a de februaro : Heinz KAHLAU
- 8-a de februaro : Usono : James DEAN
- 18-a de februaro : Usono : Toni MORRISON
- 2-a de marto : Gorbaĉevo
- 22-a de marto : Kanado: William SHATNER
- 26-a de marto : Leonard NIMOY

Mortoj


- 17-a de februaro : MACUDA Cuneĵiro
- 7-a de marto: Pál ROBICSEK
- 11-a de marto : Usono : Friedrich Wilhelm MURNAU
- 8-a de aprilo : Erik Axel KARLFELDT
- 21-a de majo : Théophile CART
- 17-a de oktobro: Viktor HAWLIK
- 18-a de oktobro : Usono : Edisono
- 21-a de oktobro : Aŭstrio : Arthur Schnitzler
- 20-a de decembro : Susumu AIBARA ----
1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1931年 ko:1931년 simple:1931

1991

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1991 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1991 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 9-a de aprilo : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".
- Junio : Boris JELCIN iĝas rusia guberniestro.
- 3-a de junio : Japanio : La vulkano Unzen erupcias, mortigante 43 sciencistojn kaj ĵurnalistojn.
- 27-a de julio3-a de aŭgusto : Norvegio : 76-a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno.
- 24-a de aŭgusto : Rusio eliras Sovetan Union.
- 27-a de novembro : Esperanta PEN-Centro estas fondita.
- Decembro : Rusio : Jelcin prezidentiĝas.
- 8-a de decembro : Belorusio : Belorusio eliras Sovetan Union kaj kunfondas Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj kun Rusio kaj Ukrainio.
- Meznokto Metropola publikita de Krys UNGAR.
- Interlingvisto Rick HARRISON publikigis Vorlinon.
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko eksurvojas al disiĝo. Slovenio eliras la union. Sekvas Makedonio.
- Bosniajn regionojn ĉelimajn ekokupas la Serba armeo. Bosn(ian)oj deklaras sendependecon, kaj ekflamas etna konflikto.
- Sovetunio : Gorbaĉevo abdikas. La respublikoj sovetaj sendependiĝas. Fino de la Fridmilito.
- Rusio heredas la postenon de Sovetunio en la Konsilio de Sekureco ĉe UNO.
- Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Norda Koreio kaj Suda Koreio membriĝas ĉe UNO.
- Bulgario : adoptitas nova konstitucio.
- Linukso kreita de Linus TORVALDS.
- Eritreo sendependiĝas de Etiopio.
- Kongolo: Mobutou dum mallonga tempo dividas potencon kun opoziciulo.
- Somalio: levo de Somalilando.
- Turkmenio: S. Niazov prezidentiĝas.
- Zambio: Frederick CHILUBA prezidentiĝas.

Naskiĝoj

Mortoj


- 3-a de aprilo : Svislando : Graham GREENE
- 5-a de aprilo : Jiří MUCHA
- 8-a de junio : Heidi BRÜHL
- 14-a de junio : Adina MANDLOVÁ
- 25-a de oktobro : Arkadij STRUGACKIJ
- 9-a de novembro : Yves MONTAND
- 23-a de novembro : Klaus KINSKI
- 24-a de novembro : Freddie MERCURY
- Svislando: Max FRISCH
- Brazilo: Francisco ALMADA ----
1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1991 ja:1991年 ko:1991년 simple:1991 th:พ.ศ. 2534

2000

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 2000 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 2000 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.
- Planlingvoj Eŭropeano, Ludlanĝo kaj Esperando publikita.
- Problemo de jaro 2000 pasis sen komputikaj katastrofoj, sed multaj gravetaj eraroj okazis.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu. :Ameriko:
- Meksiko : Vicente FOX elektatas prezidento.
- Usono : George W. BUSH elektatas prezidento. :Azio:
- Kartvelio : Eduard ŜEVARDNADZE reelektatas prezidento.
- Palestino : Ekflamas submilito araba kontraŭ Israelo - la intifada - kaj ondo de teroro superverŝas la regionon.
- Sirio: Bashar AL-ASAD elektatas prezidento. :Eŭropo:
- Danio: La enloĝantoj balote rifuzas anstataŭigon de la nacia valuto per eŭroj.
- Finnlando : Tarja HALONEN elektatas prezidento.
- Francio : oktobro : Referenduma modifo de la konstitucio. La mandat-daŭro de prezidento malplialtiĝas de 7-jara al 5-jara.
- Jugoslavio : Vojuslav KOSTUNIĈA elektatas prezidento.
- Luksemburgo: granddukiĝas Henri Albert Gabriel Felix Marie GUILLAUME.
- Rusio : Vladimir PUTIN elektatas prezidento (26-a de marto). Li resendas la armeon Ĉeĉenien. Sink-paneo de submarŝipo Kursk. :Oceanio:
- Al UNO aniĝas Tuvalo.

Kulturaj eventoj


- Israelo : La 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.

Naskiĝoj

Mortoj


- Audino CASTELO BRANCO
- Wim QUISPEL
- Waldir LISBOA ROCHA
- Georges JUNIER
- Aŭstrio: Adele JONAS
- 28-a de januaro : Stanislava Chrdlová
- 4-a de marto: Raymond DOURY
- 11-a de majo : José DUTRA MENDES
- 9-a de junio : Aŭstrio : Ernst JANDL
- 30-a de junio : Usono : Walter MATTHAU
- 1-a de julio : Brazilo: Ivon BARBOSA
- 25-a de julio: Leopoldo KNOEDT
- 5-a de aŭgusto : Britio : Alec GUINNESS
- 5-a de aŭgusto: Rüdiger EICHHOLZ
- 10-a de aŭgusto: Ellen LYMBURN
- 12-a de oktobro : Esperantio : Solen', Esperanto-aktorino
- 22-a de novembro : Emil ZATOPEK
- 10-a de decembro : Alcibiades GONZÁLEZ MEANA ----
1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:2000 ja:2000年 ko:2000년 ms:2000 simple:2000 th:พ.ศ. 2543 zh-min-nan:2000 nî

Jekaterinburg

Geografio > Rusio > Uralo > Jekaterinburg < Urbo Jekaterinburg (ruse Екатеринбург) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Sverdlovska provinco, la kvara plej granda urbo de Rusio (ĉ. 1,3 mln. loĝantoj). La urbo situas sur la orienta deklivo de Meza Uralo sur bordoj de Isetj (Исеть), kiu enfluas riveron Tobol (Тобол). Jekaterinburg estas ĉe la Trasiberia Fervojo. Inter 1924 kaj 1991 la urbo nomiĝis Sverdlovsk (ruse Свердловск), kaj nomo de la provinco restis de tiu tempo. Ĝia origina kaj nuna nomo deriviĝas de Jekaterina la 1-a, edzino de Petro la 1-a. Ĝia intertempa nomo devenas de la bolŝeviko kaj unua fakta ŝtatestro de Sovetio Jakov Miĥajloviĉ SVERDLOV, kiu verŝajne ordonis la ekzekutadon de caro Nikolao la 2-a en Jekaterinburgo en 1918. En jaro 1959 la urbo havis 779 mil loĝantojn, en 2002 — 1,29 mln. En Jekaterinburg naskiĝis Boris JELCIN. Boris JELCIN

Metroo

Boris JELCIN Boris JELCIN Boris JELCIN De 1991 Jekaterinburg havas metroon; la ĝis nun ununura linio ligas la staciojn "Aleo de la Kosmonaŭtoj" kaj "Geologia". Plilongigo al la Botanika Ĝardeno kaj du pliaj linioj estas konstruataj aŭ planataj.

Esperanto

En la urbo Vasilij ĴELEZNJAKOV propagandis Esperanton en frua 20-a jarcento. Eldonejo Sezonoj dum kelka tempo rezidis en la urbo. En 2005 okazis tie la 24-a Rusia Esperanto-Kongreso kaj EoLA 17.

Eksteraj ligoj


- [http://ekburg.ru/ Urba retejo]
- [http://ekbmetro.narod.ru/ Metroo] Kategorio:Urboj de Rusio Kategorio:Sverdlovska provinco ja:エカテリンブルク ko:예카테린부르크

1991

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1991 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1991 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 9-a de aprilo : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".
- Junio : Boris JELCIN iĝas rusia guberniestro.
- 3-a de junio : Japanio : La vulkano Unzen erupcias, mortigante 43 sciencistojn kaj ĵurnalistojn.
- 27-a de julio3-a de aŭgusto : Norvegio : 76-a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno.
- 24-a de aŭgusto : Rusio eliras Sovetan Union.
- 27-a de novembro : Esperanta PEN-Centro estas fondita.
- Decembro : Rusio : Jelcin prezidentiĝas.
- 8-a de decembro : Belorusio : Belorusio eliras Sovetan Union kaj kunfondas Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj kun Rusio kaj Ukrainio.
- Meznokto Metropola publikita de Krys UNGAR.
- Interlingvisto Rick HARRISON publikigis Vorlinon.
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko eksurvojas al disiĝo. Slovenio eliras la union. Sekvas Makedonio.
- Bosniajn regionojn ĉelimajn ekokupas la Serba armeo. Bosn(ian)oj deklaras sendependecon, kaj ekflamas etna konflikto.
- Sovetunio : Gorbaĉevo abdikas. La respublikoj sovetaj sendependiĝas. Fino de la Fridmilito.
- Rusio heredas la postenon de Sovetunio en la Konsilio de Sekureco ĉe UNO.
- Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Norda Koreio kaj Suda Koreio membriĝas ĉe UNO.
- Bulgario : adoptitas nova konstitucio.
- Linukso kreita de Linus TORVALDS.
- Eritreo sendependiĝas de Etiopio.
- Kongolo: Mobutou dum mallonga tempo dividas potencon kun opoziciulo.
- Somalio: levo de Somalilando.
- Turkmenio: S. Niazov prezidentiĝas.
- Zambio: Frederick CHILUBA prezidentiĝas.

Naskiĝoj

Mortoj


- 3-a de aprilo : Svislando : Graham GREENE
- 5-a de aprilo : Jiří MUCHA
- 8-a de junio : Heidi BRÜHL
- 14-a de junio : Adina MANDLOVÁ
- 25-a de oktobro : Arkadij STRUGACKIJ
- 9-a de novembro : Yves MONTAND
- 23-a de novembro : Klaus KINSKI
- 24-a de novembro : Freddie MERCURY
- Svislando: Max FRISCH
- Brazilo: Francisco ALMADA ----
1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1991 ja:1991年 ko:1991년 simple:1991 th:พ.ศ. 2534

KPSU

KPSU estas mallongigo por Komunisma Partio de Soveta Unio. Ĝi estis dum jardekoj la sola oficiale permesata partio de sovetio; ĝia centra komitato estis la fakta registaro de la lando. Kategorio:Politikaj partioj ja:ソビエト連邦共産党

Moskvo

Geografio > Eŭropo > Rusio > Moskva Regiono > Moskvo < Urboj ---- Urboj Moskvo (ruse Москва, Moskva) estas urbo en centro de eŭropa parto de Rusio, nuntempa ĉefurbo de la ŝtato.
- loko: 55,75 Norde, 37,62 Oriente
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 13.200 mil (en la aglomeraĵo en 2000)

Historio

Unua mencio pri Moskvo en rusaj kronikoj estis en jaro 1147, kiam princo Jurij DOLGORUKIJ invitis tien princon de Ĉernigov. En 13-a jarcento kune kun aliaj rusaj princejoj ĝi spertis invadon de mongoloj kaj estis detruita en jaroj 1237-38. 38 Ekde 14-a jarcento dank' al sia sukcesa geografia lokiĝo kaj energia politiko de moskvaj princoj ĝi komencis unuigi landojn ĉirkaŭ si. En 14-a kaj 15-a jarcentoj Moskvo venkis en akra konkuro kun Tverj por ĉefa rolo en unuigado de rusaj landoj kaj gvidis lukton por liberigo de la mongola jugo. Ĉirkaŭ jaro 1326 en Moskvon estis transigita sidejo de metropolitoj de Rusa ortodoksa eklezio. Moskva princo Dmitrij DONSKOJ en jaro 1380 sukcesis fari decidan venkon super mongoloj sur Kulika Kampo. En fino de 15-a jarcento moskva grandprinco Ivan III Vasiljeviĉ proklamis sin "cezaro de la tuta Rusujo": Moskvo fariĝis ĉefurbo de unueca Rusa ŝtato. En tiu tempo komenciĝis grandskala rekonstruo de Moskva Kremlo, estis konstruataj brikaj muroj, ĉefaj katedraloj de Kremlo kaj sonorilturo "Ivan Velikij" ("Granda Johano", alto 81 m). En regado de caro Ivan la 4-a Vasiljeviĉ (Ivan la Terura - la unua rusa reganto kun titolo de caro) kiel simbolo de venko super Kazana ĥanejo estis konstruita Pokrovskij-katedralo, pli vaste konata sub nomo "templo de Basilo la Beata" - nune tio estas unu el ĉefaj simboloj de Rusio. En 17-a jarcento Moskvo fariĝis granda urbo, ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 200 mil homoj. Post transigo de ĉefurbo en Sankt-Peterburgo (jaro 1712) Moskvo konservis rolon de granda ekonomia, kultura kaj spirita centro de Rusio; en jaro 1755 tie estis malfermita la unua en la lando [http://universitato.narod.ru universitato]. 1712 En la 2-a de septembro de jaro 1812 en Moskvon eniris trupo de Napoleono, invadinta Rusion. Post tri tagoj komenciĝis grandega incendio, detruanta du trionojn de la urbo, kaj ekde 6-a de oktobro la franca armeo forlasis Moskvon. Restaŭrado de la urbo kreis novan aspekton de ĝia centro. En fino de 19-a kaj komenco de 20-a jarcento Moskvo fariĝis granda industria kaj komerca centro, ĝia loĝantaro atingis 1 milionon da homoj. Tie okazis gravaj eventoj de Rusia revolucio de 1905 kaj Rusia revolucio de 1917. Post fondiĝo de Soveta potenco al Moskvo marte de la jaro 1918 estis transigita statuso de ĉefurbo (anstataŭ Petrogrado). En jaro 1935 estis promulgita Ĝenerala plano de rekonstruo de Moskvo, laŭ kiu oni plenumis multajn konstruadojn, grandpatre formitajn nuntempan aspekton de Moskvo. En la sama jaro en Moskvo komencis funkcii metropoliteno.Tamen en 20-aj kaj 30-aj jaroj estis detruitaj multaj konstruaĵoj, precipe, ekliziaj, el kiuj la plej konata estas nune restaŭrita Katedralo de Kristo la Savinto. Dum la Granda Patria Milito (1941-1945) Moskvo estis grava centro de defendo kaj ariero. Apud Moskvo en fino de novembro - komeco de decembro de jaro 1941 germanaj trupoj spertis unuan seriozan malvenkon dum la tuta mondmilito, kio likvidis senperan danĝeron por la urbo. Post la venko la 24-an de junio de jaro 1945 sur Ruĝa Placo okazis solena parado. En 50-aj - 80-aj jaroj okazis granda loĝejkonstruado por la urbanoj kaj pli ol duobla kresko de la urba teritorio. Post komenco de la Transformado (Perestrojka) en mezo de 80-aj jaroj Moskvo fariĝis areo de ĉefaj eventoj de ĝi, kies kulmino estis amasaj elpaŝoj de moskvanoj kontraŭ la antikonstitucia puĉo en aŭgusto de jaro 1991. Nuntempe Moskvo estas ĉefa ekonomia, politika kaj kultura centro de Rusio, kies disvolviĝo estas unu el la plej sukcesaj en la lando. En 1990-aj kaj komenco de 2000-aj jaroj okazis multnombra konstruado kaj restaŭrado, kiu multe influis al aspekto de la urbo, precipe de ĝia centra parto. 850-jara jubileo de Moskvo, kiun oni festis en jaro 1997, fariĝis granda evento por ĉiuj moskvanoj.

Eventoj

Elektromanko, 25-a de majo 2005

Moskvo restis sen elektro pro difektiĝo de malnova transformatoro en la suda parto de la urbo. Proksimume duono de la urbo (la suda) kaj ankaŭ multaj urboj de la Moskva provinco dum ĉ. 2–3 horoj estis absolute senigitaj de elektroenergio. Tio kaŭzis halton de kvin (el pli ol dek) linioj de metroo, misfunkcion de pluraj Interretaj serviloj kaj telefon-retoj. Malsanulejoj, parlamento, kosmoŝipa centro kaj aliaj gravaj konstruaĵoj transiris al aŭtonomaj elektrocentraloj kaj ne estis damaĝitaj. La antaŭkalkuloj montras, ke financa damaĝo al Moskvo povas totali je ekvivalento de 1 mlrd da usonaj dolaroj. Rusiaj ĵurnaloj mencias, ke antaŭe, post la elektromanko en Usono kaj Kanado je la 14-a de aŭgusto 2003, administracio de la tutlanda energia sistemo "РАО ЕЭС" komentis, ke simila evento ne povas okazi en Rusio pro la granda fidindeco de la tuta sistemo.

Vidu ankaŭ


- Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo
- Moskva metroo

Eksteraj ligoj


- [http://www.moskvo.ru/moskvo.html Moskvaj Esperantistoj pri Moskvo]
- [http://www.esperanto2.narod.ru/3MkM.htm ESEO "Moskvo kaj moskva" de V. Lebedev] Kategorio:Urboj de Rusio
-
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo als:Moskau ja:モスクワ ko:모스크바 simple:Moscow th:มอสโก zh-min-nan:Moskva

Belarusio

: Belorusio

Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj

Politiko > Politikaj Institucioj > Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj ---- Politikaj Institucioj Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) estas interŝtata organizo, kreita laŭ iniciato de Belorusio, Ukrainio kaj Rusio. En la interkonsento, subskribita la 8-an de decembro 1991 en urbo Minsko (Belarusio), ĉi tiuj ŝtatoj konstatis, ke pro la profunda krizo kaj disfalo USSR ĉesas sian ekzistadon. Samtempe, ili deklaris pri sia strebo al establiĝo de diversaspekta kunlaborado en la sferoj politika, ekonomia, kultura, humana ka. La 21-an de decembro 1991 al interkonseto aliĝis Azerbajĝano, Armenio, Kazaĥstano, Kirgizio, Moldavio, Taĝikio, Turkmenio, Uzbekio. Ekster la organizo restis 4 pliaj respublikoj de iama Sovetunio: Estonio, Latvio</