Bosnio kaj HercegovinoGeografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Bosnio kaj Hercegovino
----
Dosiero:ba.gif
bosne-serbe Bosna i Hercegovina / Босна и Херцеговина
Lando en la Balkana duoninsulo.
- Partoj: Serba Respubliko kaj Federacio_Bosnio_kaj_Hercegovino; Brcko
- Landkodo: BA.
- E-nomo: Bosnio-Hercegovino. Landnomo estas kombinaĵo de du ĉefaj historio-geografiaj provincoj - Bosnio kaj Hercegovino.
- Nacia nomo: [o] Bosna i Hercegovina.
- Areo: 51.129 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Registarestro: prezidio, kiu ŝanĝiĝas ofte, sed kiu konsistas el po unu serbo, islamano kaj kroato.
- Ĉefurbo: Sarajevo (200 mil).
- Urboj: Banja Luka (128 mil), Tuzla (65 mil), Mostar (63 mil), Zenica (64 mil), Srebrenica (21.000)
- Loĝantaro: 3.322 mil (1998), inter ili (donitaĵoj de ĝismilita periodo) - bosnoj (islamananoj) 44%, serboj 33%, kroatoj 17%.
- Ŝtatlingvo: bosna, serba, kroata.
- Kredantoj: islamananoj, ortodoksuloj, katolikoj.
- Historio: post la 1990-jaraj elektoj en la ŝtatadministrado ekregis naciistoj. La serba-kroata konflikto disvastiĝis ankaŭ sur la teritorion de Bosnio, kaj en 1991 la serba armeo okupis la ĉelimajn regionojn. La respubliko deklaris suverenecon, al kio kontraŭstaris la serba loĝantaro kaj ekflamis etnokonflikto. En 1992 la Eŭropa Unio kaj Usono rekonis la sendependecon de Bosnio. En la sama jaro ĝi aliĝis al UNO. Helpe de UNO-kontingento kaj NATO-fortoj estis eble haltigi la konflikton. En 1997 okazis multnaciaj elektoj. En la teritorio de Bosnio nun ekzistas du politika-etnaj unuoj: Serba Respubliko kaj Federacio Bosnio kaj Hercegovino.
Kategorio:Bosnio kaj Hercegovino
fiu-vro:Bosnia ja Hertsegoviina
ja:ボスニア・ヘルツェゴビナ
ko:보스니아 헤르체고비나
ms:Bosnia dan Herzegovina
th:ประเทศบอสเนียและเฮอร์เซโกวีนา
zh-min-nan:Bosna kap Hercegovina
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
EŭropoGeografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo.
25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.
Eksteraj ligoj
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
vidu ankaŭ
- Historio de Eŭropo
-------
EdE-E
Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando.
Kategorio:Kontinentoj !
als:Europa
ja:ヨーロッパ
ko:유럽
ms:Eropah
roa-rup:Evropa
simple:Europe
th:ทวีปยุโรป
zh-min-nan:Europa
Balkana DuoninsuloGeografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo
----
La Balkana Duoninsulo aŭ Balkanio estas la plej granda duoninsulo en Eŭropo. Ĝi situas inter Anatolio kaj Itala Duoninsulo.
Ĝi ampleksas hodiaŭajn regnojn Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Greka ĉeflando, Serbio kaj Montenegro, Kroatio, Makedonio, Rumanio kaj Eŭropa Turkio.
Ĝia nomo venas el la Balkana Montaro.
La monteco kaŭzis la apudan loĝadon de multaj etnoj. Tial, ĝi estas tre diversa lingve kaj religie. Tamen, lingvistoj trovis komunajn trajton alevoluitaj en la balkanaj lingvoj kvankam tiuj havas diversajn devenojn.
Oni nomas tion la balkana lingvoligo.
Ĉi tiu duoninsulo estis la komencloko de pli da militoj ol iu ajn alia eŭropa parto.
Pro oftaj etnaj militoj, speciale post la falo de Turka Imperio, "Balkanio" povas havi malagrablan nuancon pri diserigemo kaj etna malpaco, kiel montras la vorto "balkanigo".
Tial balkanianoj povas aserti ne esti "balkanecaj", kvankam iliaj najbaroj estus.
Esperanto en Balkanio
De la 13-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2004 okazis en la urbo Nis˘
(Serbio) la 6-a Balkanlanda Esperanto-Konferenco. Partoprenis pli ol 150 personoj. El la programo menciindas interkona vespero, kunvenoj de literaturistoj kaj literaturemuloj, tradukistoj/antoj kaj instruistoj/antoj, prelego pri la 89-a UK en Pekino kun projekciado de bildoj, ekzameno de Esperanto laŭ la Regularo de Esperanto-Instituto de SEL, bonetosa vespero kun loterio kaj aliaj programeroj.
La sekva Balkanlanda Esperanto-Konferenco okazos en Karlovo, Bulgario, en junio 2005.
ja:バルカン半島
ko:발칸 반도
th:คาบสมุทรบอลข่าน
Federacio Bosnio kaj HercegovinoGeografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Bosnio kaj Hercegovino > Muzulmana-Kroata Federacio
----
Dosiero:ba-fed.gif
bosne Federacija Bosne i Hercegovine
- Kantonoj (kanton): Una-Sana, Posavina, Tuzla, Zenica-Doboj, Bosna Podrinje, Centra-Bosna Kantono, Hercegovina-Neretva, Okcidenta Hercegovina Kantono, Sarajevo, Okcident-Bosna Kantono
ja:ボスニア・ヘルツェゴビナ連邦
BrckoBrcko estas io kiel tria parto de Bosnio kaj Hercegovino, sed fakte ĝi estas teritorio de la Serba Respubliko. Ĝi havas specialan staton ene de Bosnio kaj Hercegovino, ĉar ĝi estas tre grava urbo por ambaŭ ŝtatoj.
Se vi interesiĝas pri esperantistoj en Brcko, estas tie kelkaj gejunuloj, sed en Bijeljina, kiu estas apud Brcko estas pli multaj.
MostarMostar estas la plej granda urbo de Hercegovino, ĉe la suda parto de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi estas administra centro de kantono Hercegovina-Neretva de Federacio Bosnio kaj Hercegovino kun 105.448 loĝantoj (stato: 2003. 12. 31).
Ĝis januaro 2004 (post la enlanda milito), la urbo dividiĝis administre al du partoj: unu kroata parto sur la okcidenta bordo de rivero Neretva kaj unu bosna sur la orienta bordo. Ekde januaro de 2004 tiu dividita stato malaperis kaj formiĝis unueco kun el 6 novaj distriktoj.
Tra Mostar kondukas la fervojlinio Ploče-Sarajevo (kun kontakto tra Banja Luka al Zagrebo kaj tra Osijek al Budapeŝto), kun po du ĉiustacia trajno ambaŭdirekte. Pli frue (ĝois la 1970-aj jaroj) ekzistis etŝpura fervojlinio Sarajevo - Dubrovnik.
Vidindaĵoj
Dubrovnik
Urbomarko estas la fama Stari Most (Malnova Ponto de Mostar) super Neretva el la osmanida tempo, laŭ kiu la urbo ricevis sian nomon (Mostar = pontogardanto) La ponto estis detruita dum la milito en 1993. Internaciaj instancoj financis per 15 milionoj da eŭro la rekonstruajn laborojn, kiuj komenciĝis en 1996 kaj finiĝis en 2004 per solena malfermo la 23-an de julio en 2004. La ponto eble enlistiĝos ĉe UNESCO kiel Monda Kulturheredaĵo.
(Verkis pentraĵon pri la ponto, la hungara pentristo CSONTVÁRY KOSZTKA Tivadar)
retpaĝoj
- http://www.mostar.ba urbo Mostar
- http://www.mostar2004.ba oficiala retpaĝo de solena remalfermo de Stari Most en Mostar
Bosna lingvoLa bosna lingvo (bosne: bosanski jezik) estas lingvo el la slava branĉo (sudslava lingvaro) de la indoeŭropa lingvaro.
La bosna lingvo lingvistike samas kun la kroata kaj serba kaj estis traktita pli frue kiel "serbokroata lingvo". Same kiel la du aliaj lingvoj, ĝi baziĝas sur la dialekto ŝtokavo.
Post disfalo de Jugoslavio, la lingvoj de la diversaj naciŝtatoj estis rekonitaj kiel apartaj lingvoj.
La bosna diferencas ĉefe en la vortostoko, ĉar ĝi prenis multajn fremdajn vortojn el la turka, araba kaj persa.
La bosnan parolas ĉ. 2 milionoj da homoj en Bosnio kaj Hercegovino, kie ĝi estas unu el la tri oficialaj lingvoj.
La lingvo skribitas per latina alfabeto.
Kategorio:Slava lingvaro
ja:ボスニア語
ko:보스니아어
Serba lingvoSerba lingvo (kodo laŭ ISO 639: scc/srp, sr) estas normigita versio de la serbokroata dialektaro. Ĝi estas oficiala lingvo en Serbio kaj Montenegro kaj en Bosnio kaj Hercegovino. Normale ĝi estas skribata per cirila alfabeto, sed ankaŭ latina alfabeto estas uzata.
cirilaj kaj latinaj literoj en la serba skribo
А а Б б В в Г г Д д Ђ ђ Е е Ж ж З з И и Ј ј К к Л л Љ љ М м
A a B b V v G g D d Đ đ E e Ž ž Z z I i J j K k L l Lj lj M m
Н н Њ њ О о П п Р р С с Т т Ћ ћ У у Ф ф Х х Ц ц Ч ч Џ џ Ш ш
N n Nj Nj O o P p R r S s T t Ć ć U u F f H h C c Č č Dž dž Š š
vidu: cirila alfabeto
Kategorio:Slava lingvaro
Kroata lingvolingvo|
Lingvo= Kroata|
Landoj= Kroatio kaj parto de Bosnio kaj Hercegovino, Okcidenta Eŭropo|
Parolantoj= 4,8 milionoj |
Klasifiko= - Indo-Eŭropa lingvaro
- : Slava lingvaro
- :: Sudslava lingvaro|
KLingvo= Kroata|
Oficiala lingvo=Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino|
ISO1=hr |
ISO2B=scr |
ISO2T=hrv |
SIL=SRC
Kroata estas lingvo apartenanta al sudslava lingvaro, subgrupo de Slava lingvaro de la Indo-Eŭropa lingvaro.
La kroata lingvo baze tre similas al la serba lingvo kaj bosna lingvo, ĉar ĉiu tri evoluis el la novštokava. Pli frue oni menciis ilin sub nocio "serbokroata". Post disfalo de Jugoslavio en la diversajn naciŝtatojn, la diversaj variantoj iĝis rekonataj kiel diversaj lingvoj.
Aboco kaj elparolo
La lingvo skribatas per la latina abocokun kelkaj kromsignoj.
La kroata aboco havas 34 literojn:
a, b, c, č, ć, d, dž, đ, e, f, g, h, i, j, k, l, lj, m, n,, nj, o, p, q, r, s, š, t, u, v, w, x, y, z, ž.
La literoj kiel q, w, x, y aperas nur en fremdlingvaj nomoj. La digramoj dž, lj kaj nj aperas kiel unuopaj literoj en la aboco (nur ĉe kelkaj vortoj devas ilin trakti du literoj). La kromsignoj estas alĝustigeblaj tiel (atenton, la Đ ne intermikseblas kun la islanda Ð):
La plimulto de la literoj elparolendaj kiel en la Esperanto. Esceptoj:
- č = ĉ
- ć = ĉ aŭ tj.
- dž = ĝ
- đ = mola dj; simila al hungara gy
- h = malantaŭa "aĥ"-Ĥ,
- lj, nj = molaj konsonantoj.
- š = ŝ
- ž = voĉa ŝ
d, b, kaj g estas ĉiam voĉaj, t, p kaj k malpli aspiracia ol xce la germana. La sonantoj e kaj o estas (kompare al la germana) ĉiam malfermaj.
Disvastiĝo kaj dialektoj
La kroatan lingvon parolas ĉ. 4,8 milionoj da homoj en Kroatio kaj en partoj de Bosnio kaj Hercegovino, precipe en Hercegovino, centra bosnio kaj bosna Posavina, kiel gepatra lingvo. Ĝi estas oficiala lingvo en Kroatio kaj (kun mit Bosnisch und Serbisch) in Bosnio kaj Hercegovino.
Krom tio ĝi estas minoritata lingvo en Hungario kaj en aŭstra Burgenlando. La burgenlandkroata lingvo havas propran skriban normon, kiu baziĝas sur la ĉakava dialekto.
La dialektoj de la kroata lingvo dividiĝas je tri grandaj grupoj, kiuj estas nomumitaj laŭ la demanda vorteto kio (ča, kaj, što): ĉakava dialketo (ĉe marbordo, Istrio, Dalmatio plimulto de la insuloj, Burgenlando), kajkava dialekto (norde de Kupa kaj supra fluo de Save) kaj ŝtokava dialekto (suda Dalmatio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Slavonio).
La Lingva kodo (Language Code) estas hr (laŭ ISO 639); la kodo
por "serbokroata" estis sh (2000-02-18 retirita).
Gramatiko
La kroata havas 7 kazojn: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, vokativo, instrumentalo kaj lokativo.
Diferencoj al serba kaj bosna
Fonetika diferenco
Ĉiu tri lingvoj uzas la samajn fonemojn. Kelkaj vortoj diferenciĝas fakte en la fonetika formo. La ortografio sekvas la fonologajn bazvortojn, la diferenco reaperas en la skriba formo. La plej okulfrapa diferenco estas la ijekaviŝ kaj ekaviŝ (la diversa redono de la praslava voĉo jat):
ijekaviŝ (kroata, bosna kaj parte serba) vs. ekaviŝ (serba en Serbio):
aliaj diferencoj:
Gramatiko
En la kroata oni uzas pli ofte post helpverboj infinitivon, dum kio la srba kaj bosna uzas da (ke). Sed ambaŭ varianto estas permesita. Ekzemple:
- Kroata: Moram raditi (Mi devas labori)
- Serba: Moram da radim ("Mi devas, ke mi laboru")
...
Vortostoko
Diferencoj en la bazvortoj al la serba:
- Kroata: tjedan, serba: nedjelja/sedmica (semajno)
- Kroata: tisuća, serba: hiljada [el la greka] (mil)
- Kroata: zrak, serba: vazduh (aero),...
Kelkaj nocioj diferenciĝas ĉe genro:
- Kroata: pojava (f), serba: pojav (m) (apero)
- Kroata: minuta (f), serba: minut (m) (minuto)
- Kroata: osnova (f), serba: osnov (m) (bazo)
- Kroata: porez (m), serba: poreza (f) (imposto)
Krom la malmulta diferenco en la bazvortoj, ekzista pli granda diferenco kompreneble ĉe adaptigo de la fremdaj vortoj:
#En la kroata lingvo ekzistas relative malmultaj fremdvortoj, antataŭ tio oni preferis novkreon de vortoj. Tio estis en la 1990-aj jaroj politike apogite: zrakoplov - avion (flugmaŝino), odrezak - šnicla (tranĉo),... En la ĉiutaga lingvo ekzistas pli dfa fremdvortoj kiel en la skribita lingvo (germanismo norde, itala influo ĉeborde)
#La grekdevenaj vortoj estis transprenitaj ĉe la kroata el la mezepoka latina lingvo, la serba transprenis tiujn direkte el la (bizanca) greka: ocean - okean, barbar - varvar, kemija - hemija, Betlehem - Vitlejem...
#En la hodiaŭa kroata la fremdvortoj kun latina radiko ĉiam ricevas la sufikson -irati, en la serba -ovati kaj -isati: identificirati - identifikovati, informirati - informisati...
retpaĝo
- [http://www.ids-mannheim.de/prag/sprachvariation/fgvaria/magisterarbeit_grcevic.pdf La estiĝo de la kroata literatura lingvo]
Islamo:Islamaĵoj
:Falsafismo - Kaaba - Korano - Mahdi - Medino - Mekao - Mohameto - Sufiismo - Sunaismo - Ŝijaismo
kaj plena listo da Terminoj
:Politikaj Islamaĵoj
:Islama revolucio - Islamismo - Jihado - Kalifo - Ŝario - Salafismo
:Historio
:Abu-Bakro - Alijo - araba imperio - Al-Andalus - Ibn Battuta - selĝukidoj - Krucmilito - mongola imperio - mogoloj - Omaro - Osmano - safavida imperio - otomana imperio - Pakistano - Nasser
:Pensintoj
::Historiaj: al-Kindi - al-Ghannouchi - Aviceno - ibn-Khaldun - ibn-Rushd - Sohraŭardi - Ĝalal ud-Din Muhammad RUMI
::Modernaj: Ali Ŝarjati - Qutb
----
Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon.
Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon.
Origine Islamo havas tre branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo. Tute malsimile al protestantismo, ekzemple, kiu havas unu sanktan libron, plejparte unu (germanidan) kulturon, sed estas tre plurforma.
Sufiismo estas mistika formo de islamo.
La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj
kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur
profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu
juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj
al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la
alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala
antaŭ Dio. Ktp.
Alaho estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba
al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de
Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo.
Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:
- fidi: (la ŝahadah) "Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Alaho, kaj Mohameto estas la
profeto de Dio" (أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara,
multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super
Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.
- preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo,
posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas
dirita en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo
denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al
la moskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas
predikon.
- doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al
Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas
helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.
- fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monato Ramadano. Oni
fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado.
Gravedulinoj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne bezonas fasti dum Ramadano,
sed devas fasti unu postan monaton en la jaro.
- pilgrimi al Mekao: (haĝo) dum la dekdua monato, almenaŭ
unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas
al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas Kaaba.
Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.
Websites in english
- [http://www.icapi.org International Coalition Against Political Islam]
- [http://www.ntpi.org No to Political Islam]
Islamidaj religioj
- Ahmadismo
- Baba Kredo
- Bahaa Kredo
- Druzoj
- Nigraj islamanoj
- Sikismo
Kategorio:Islamo
ja:イスラム教
ko:이슬람교
ms:Islam
simple:Islam
th:ศาสนาอิสลาม
KatolikojRomkatolikismo aŭ simple Katolikismo (ekde ĉ. 30) estas la plej granda branĉo (trunko laŭ katolikoj) de kristanismo,
havante 1027 milionojn da anoj, precipe en Eŭropo, Sudameriko kaj centra
Afriko.
Katolikismo estas la okcidenta, latina branĉo de kristanismo, kiu havas
53% el ĉiuj kristanoj. (La aliaj du branĉoj,
la ortodoksa kaj la
protestanta, havas 214 kaj 316 milionojn). La
Katolika Eklezio enhavas ĉiun eklezion, kiu rekonas la aŭtoritaton de
la papo, la episkopo de Romo. Kvankam la eklezio
ortodoksa similas al la katolika en rito,
doktrino kaj strukturo, ĝi ne rekonas la papon.
Kiel scio pri la patro helpas kompreni la filon, tiel ankaŭ scio pri
katolikismo helpas kompreni la Okcidenton, precipe ĝian historion,
literaturon, belarton kaj kredon, ĉar la Okcidento
plenaĝiĝis sub la Eklezio.
La baza kredo de la Eklezio estas resumita en
La Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo
de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en
la evangelioj. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, kiu belege kaj trafe resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas
la rozario.
Laŭ si mem, la Katolika Eklezio estas la eklezio, kiun Jesuo Kristo
mem fondis kiam li diris al Sankta Petro:
:Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian
eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la
ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio
estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos
malligita en la ĉielo.
:(Mateo 16:18-19)
La papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj lia aŭtoritato.
Petro kaj la apostolaro (la ĉefaj disĉiploj de Jesuo) fariĝis per
senrompa institucia daŭreco la papo kaj episkoparo de la nuna
Katolika Eklezio. Kiel institucio, la Eklezio konservas la veron kaj
spiritan potencon de Jesuo kaj la apostoloj per sia tradicio kaj
sakramento.
Tradicio skribita sub la apostoloj fariĝis la Nova
Testamento<, la kristana duono de la
Biblio. Ĉi tiu parto de tradicio estas tre grava, sed ĝi nur estas
parto, ne la tuto. Ekzemple, la Biblio diras malmulte pri rito, monogamio,
aborto, dimanĉa meso, la Triunuo, Sankta Maria, ktp. Tradicio oficiale
klarigita kaj difinita kiel doktrino (kutime por batali kontraŭ herezo)
fariĝas dogmo. Dogmo estas difinita de aŭ la papo aŭ
koncilio (kunveno de la papo kaj episkopoj). Kiam la papo oficialege
asertas dogmon, li
ne povas
erari.
Sakramento
Katolikismo rekonas sep sakramentojn:
# bapto
# konfirmacio
# komunio
# konfeso
# matrimonio
# ordino
# unkto
Meso: Komunio estas oferita dum ĉiu meso. Ĉiu katoliko
devas iri al meso dimanĉe kaj ferie. Meso devenas de la paska manĝo de
Jesuo je la antaŭvespero de lia krucumado. Kiel paska manĝo, ĝi
konsistas de preĝoj, kantoj, legadoj de la Biblio kaj manĝo. La
manĝo konsistas de la eŭkaristio: pano kaj vino transformita de
Dio per la sacerdoto en la korpon kaj sangon de Kristo. Estas tri legadoj:
unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la
evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj. Sed dum la koro de la
protestanta dimanĉa programo estas la prediko, la koro de la katolika
estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.
Sanktuloj
Sanktuloj: sanktulo estas sankta kristano nun en la ĉielo, kiu
povas aŭdi niajn preĝojn kaj preĝi por ni. Katolikoj preĝas al
sanktuloj, ne kiel dioj sed kiel gefratoj nune en la ĉielo, kiuj estas
favoritaj de Dio. Inter sanktuloj, Sankta Maria, la patrino de
Jesuo, klare estas la plej grava kaj populara.
- Listo de katolikismaj sanktuloj
Katolikaj Kredoj
La Eklezio Romkatolika instruas ke la mondo estas kreigita de Dio. Dio estas unu, sed vivtenas en tri distingaj, kunegalaj, kaj kuneternaj personoj – la Patro, la Filo, kaj la Spirito Sankta. Adamo, la unua homo, malobeis Dion kaj tiel apartigis la homaron de Li, irigante morton en la mondon. Por repaciĝi la homaron kun Dio, kaj tiel akiri pro ili vivon eternan, Dio sendis sian Filon, Jesuon Kriston, por reaĉeti la homaron. Jesuo enkorpiĝis per la Spirito Sankta kaj la Virga Maria, kaj restas kaj plene homa kaj plene dia. Li igis la homaron lerni kiel vivi, kaj mortis sur la kruco pro la pekoj de la homaro. Post tri tagoj, li releviĝis, kaj altiĝis de la morto. Je la fino de tempo, estos ĝenerala releviĝo de la mortuloj, kaj fina juĝo.
La Eklezia Rolo
Jesuo elektis dek du precipajn disĉiplojn, aŭ apostolojn, tiujn Li respondecigis por Lia Eklezio. Malsame ol multaj Protestantoj, Katolikanoj rigardas la videblan Eklezion kiel diodestinito, protectata de Dio. La Ekezio estas, laŭ la Skribitoj, “la korpo de Kristo" kaj estas unu unuiĝita korpo de kredantoj kaj en ĉielo kaj en tero. Tial, estas nur unu vera Eklezio, ne pluraj. En tero, la gvidado de la Eklezio estis donata al Sankta Petro, kaj al episkopoj sekvantaj lin, kiuj nomiĝas Papojn. Katolikanoj kredas ke Jesuo prometis ke la Eklezio en tero ĉiam estos restigata en vero kaj gvidata de la Spirito Sankta. Alivorte, la Eklezio ĉiam kaj senerare instruos veran ismon. Tiu vero enhaviĝas kaj en la Skribitoj kaj en la tradicioj konservitaj en la Eklezio. Por eniri la Eklezion, oni devas kredi je Jesuo Kristo, akcepti Liajn instruitojn, kaj recevi la Sakramenton de Bapto.
Savo
La Eklezio instruas ke savo al vivo eterna estas la volo de Dio por ĉiaj homoj. Savo estas esence per Gracio – alivorte estas donaĵo senkosta de Dio, donata al pekistoj per la ofero de Kristo. Tamen, malsame ol Kalvinismanoj, Katolikanoj kreda ke devas esti respondo libera kaj humana al Dia Gracio, kiun la individo povas akcepti aŭ malakcepti. Post la akcepto de Gracio, Bapto tiam donas renovigo, pardono de pekoj kaj adopto en la Eklezion, la familion de Dio. Post bapto, la Katolikkristano devas peni esti disĉiplo vera de Jesuo. Kredanto devas serĉi pardono de sevaj pekoj, kaj peni agi laŭ la ekzemplo de Jesuo. Por helpi Kristanojn, Jesuo estas provizinta sep Sakramentoj, kiu donas Gracion de Dio al kredanto.
Katolikanoj kredas ke Dio laboras aktive en la mondo. Kristanoj povas gracipliigi per preĝo, bonfaroj, kaj tiaj spiritaj disciplinoj, kiaj abstino kaj pilgrimo. Preĝo havas la formojn de laŭdo, danko, kaj peto. Tiuj, kiuj jam estas en ĉielo, la Virgo Maria kaj la Sanktuloj, povas esti petataj partopreni en la preĝo de ia Kristano, kaj preĝi por tiuj en tero. Kiel la Patrino de Jesuo, la Virgo Maria estas considerata ankaŭ la patrino spirita de ĉiaj Kristanoj. Kristano, kiu mortas en stato de gracio, sen neconfesita kaj nepentita peko morta, heredos vivon eternan. Tamen, multoj eble devos suferi staton malpermantenta puriganta antaŭ eniri ĉielon. Tiu stato nomas Purgatorio. Instruoj Katoloikoj emfazas pardonon, bonfaron al aliujn, kaj sankteco de vivo, kontraŭantaj eŭtanazion, eŭgenikon, kaj aborton, ĉio de kiuj povas detrui die kreigitan vivon.
Herezoj
La ĉefaj herezoj:
- gnostikismo
- arianismo
- albiganismo
- protestantismo
- modernismo
Ĝenerale, herezoj ne povas gluti la katolikan ideon de sakramento:
la ideo diras ke la dia kaj la materia povas kuniĝi kaj unuiĝi -- ĉu en
Kristo mem, ĉu en la pano kaj vino de komunio, ĉu eĉ en la ostoj de
sanktulo. Ekzemple, la sakramentoj de protestantismo estas simbola, sed ne
magia, dum modernismo vidas la naturan tre detale sed estas tute blinda al
la supernatura.
La ĉefa skismoj:
- ortodoksismo
- anglikanismo
Vidu ankaŭ :
- Jansenismo
Ekde la 4a jarcento formiĝis komunumoj de kune vivantaj piuloj. En la 5a jarcento estis fondita la Benediktana ordeno. Ordeno estas nomo por organizoj de homoj, kiuj jhuris kunvivi lau certaj reguloj, kutime lau la tri evangeliaj konsiloj: malriĉemo, ĉastemo, obeemo. En la postaj jarcentoj multaj diversaj monaĥaj ordenoj fondiĝis.
La ĉefa Esperantista organizo estas IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), fondita en 1910.
Ĝia revuo estas Espero Katolika, la plej malnova daŭre aperanta E-gazeto (ekde 1903).
IKUE ankaŭ eldonis oficialan Roman Meslibron en Esperanto. IKUE estas oficiale agnoskita kiel katolika laika organizo. Ĝia retpoŝta dissendolisto estas ikue @ yahoogroups.com.
Sendepende de IKUE estas alia surreta diskutrondo por katolikaj esperantistoj: la novaĵgrupo alt.esperanto.katolika.
La plej ampleksa el la landaj gazetoj estas Dio Benu el Ĉeĥio.
Radio Vatikana trifoje po semajno elsendas en Esperanto.
Papo Johano Paŭlo la 2-a plurfoje alparolis kunvenojn en Esperanto kaj uzas Esperanton, inter multaj aliaj lingvoj, en siaj paskaj kaj kristnaskaj salutparoladoj.
Ĉefepiskopoj kaj kardinaloj kiuj estas Esperantistoj: kardinalo d-ro Miloslav VLK de Praha, kardinalo Dionigi TETTAMANZI de Milano kaj ĉefepiskopo JAKUBINYI de Transilvanio.
En diversaj urboj okazas regule mesoj en Esperanto, precipe en Pollando, Italio, Germanio kaj Britio.
Preĝejo kiu havas hejmpaĝon en Esperanto estas la preĝejo de Sta Fidelis, en la Nigra Arbaro de Germanio. Ĝia pastro estas esperantisto.
Esperanto kiel interlingvo de la Eklezio
Ĉefepiskopo Jakubinyi de Rumanio, kies diocezo (Transilvanio) estas
duone rumana kaj duone hungara laŭ lingvo,
proponas Esperanton kiel la
interlingvo de la Eklezio:
La latina lingvo, kiun mi tre ŝatas, en la katolika
eklezio mortis. Mi proponis por internacia uzo Esperanton. Ĉar se oni
uzus vivantan lingvon (lingvon de iu nacio) tiam oni surprenus la
vivkoncepton kaj kulturon de ties nacio, kaj tiu kaŭzus
lingvan imperiismon.
Li ankaŭ diris:
Se Pentekosto fermis Babelon pere de la nova lingvo de la amo kristana,
por ni restas la tasko kuraci la lingvan disigon pere de Esperanto.
Esti esperantisto kristana signifas esti ilo por la Sankta Spirito
por reunuigi la animojn en la ununura kristana Amo, kiu Dio estas.
La latina mortis kiel interlingvo en la Eklezio post la Dua Vatikana
Koncilio (1962-65), tial Esperanto estas proponita kiel anstataŭo.
La plej grandaj lingvoj inter katolikoj: la
hispana(26%),
portugala (12%),
angla (12%),
franca (11%),
itala (5%) kaj
germana(4%). Tiuj estas la ses lingvoj de
la vatikana TTT-ejo.
Du trionoj parolas unu el la kvin plej grandaj lingvoj -- precize la kvin
lingvoj, kiuj estas la fonto de Interlingvao, la memnomate latina
moderna.
Ekstera ligo
- [http://www.ikue.org IKUE]
Kategorio:Katolikismo
ja:カトリック
1991Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1991
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1991 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 9-a de aprilo : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".
- Junio : Boris JELCIN iĝas rusia guberniestro.
- 3-a de junio : Japanio : La vulkano Unzen erupcias, mortigante 43 sciencistojn kaj ĵurnalistojn.
- 27-a de julio – 3-a de aŭgusto : Norvegio : 76-a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno.
- 24-a de aŭgusto : Rusio eliras Sovetan Union.
- 27-a de novembro : Esperanta PEN-Centro estas fondita.
- Decembro : Rusio : Jelcin prezidentiĝas.
- 8-a de decembro : Belorusio : Belorusio eliras Sovetan Union kaj kunfondas Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj kun Rusio kaj Ukrainio.
- Meznokto Metropola publikita de Krys UNGAR.
- Interlingvisto Rick HARRISON publikigis Vorlinon.
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko eksurvojas al disiĝo. Slovenio eliras la union. Sekvas Makedonio.
- Bosniajn regionojn ĉelimajn ekokupas la Serba armeo. Bosn(ian)oj deklaras sendependecon, kaj ekflamas etna konflikto.
- Sovetunio : Gorbaĉevo abdikas. La respublikoj sovetaj sendependiĝas. Fino de la Fridmilito.
- Rusio heredas la postenon de Sovetunio en la Konsilio de Sekureco ĉe UNO.
- Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Norda Koreio kaj Suda Koreio membriĝas ĉe UNO.
- Bulgario : adoptitas nova konstitucio.
- Linukso kreita de Linus TORVALDS.
- Eritreo sendependiĝas de Etiopio.
- Kongolo: Mobutou dum mallonga tempo dividas potencon kun opoziciulo.
- Somalio: levo de Somalilando.
- Turkmenio: S. Niazov prezidentiĝas.
- Zambio: Frederick CHILUBA prezidentiĝas.
Naskiĝoj
Mortoj
- 3-a de aprilo : Svislando : Graham GREENE
- 5-a de aprilo : Jiří MUCHA
- 8-a de junio : Heidi BRÜHL
- 14-a de junio : Adina MANDLOVÁ
- 25-a de oktobro : Arkadij STRUGACKIJ
- 9-a de novembro : Yves MONTAND
- 23-a de novembro : Klaus KINSKI
- 24-a de novembro : Freddie MERCURY
- Svislando: Max FRISCH
- Brazilo: Francisco ALMADA
----
1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1991
ja:1991年
ko:1991년
simple:1991
th:พ.ศ. 2534
1992Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1992
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj
Jaroj: 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 1992 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Nedatitaj
- 77-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno.
- Fabio Alonso Ruiz ORTEGA eklernas Esperanton.
- 15-a de aprilo : Vjetnamo akiras sian konstitucion.
- Aŭstrio : Thomas KLESTIL elektatas prezidento.
- Fina disiĝo de Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko. Eliras Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino. Serbio kaj Montenegro kreas novan Jugoslavion.
- Kreita Ehmay ghee chah.
- UNO : Boutros BOUTROS GHALI anstataŭigas Javier PÉREZ DE CUELLAR kiel ĝenerala sekretario. Bosnio aniĝas, kaj Eŭropa Unio kaj Usono rekonas ĝian sendependecon. Krome aniĝas: Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Kazaĥstano, Kirgizistano,Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikistano, Turkmenistano kaj Uzbekistano.
- Estonio : Lennart MERI elektatas prezidento.
- Rumanio : Dua el du unuaj demokratiaj elektoj.
- Kroatian sendependecon agnoskas Usono.
- Israelo : Yitzhak Rabin elektatas ĉefministro. Granda venko de la maldekstruloj post multaj jaroj.
- Maŭricio : Cassam UTEEM elektatas prezidento.
- Kartvelio: Demokratie elektita prezidento Z.Gamsaĥurdia renversiĝas.
- Afganion unuigas la Norda Alianco.
- Kameruno, Kongolo Brazavila, Malio : Unuaj multpartiaj elektoj.
Datitaj
Aŭgusto
- En aŭgusto, la ŝtatestroj de la Sud-Afrika Evolu-Kunordiga Konferenco kunvenis en Windhoek, Namibio, kaj subskribis deklaracion kaj traktaton establigante la novan organizaĵon, la Sud-Afrika Evolu-Komunumo.
Oktobro
- 31-a de oktrobro : Frumatene komenciĝis armita konflikto inter Inguŝio kaj Nord-Osetio en la sudo de Rusio. Kvankam la milita fazo daŭris nur 6 tagojn, la streĉo de rilatoj daŭras ĝis nun.
Decembro
- 1-a. UN-rezolucio kondamnas la serbojn kiel ĉefagresanfojn, en Bosnio. El ia militregiono multiĝas raportoj pri sistemaj perfortoj de virinoj kaj pri koncentrejoj.
- 2-a. Germana parlamento ratifas la kontrakton de Maastricht.
- 3-a. Eksa GDR-ĉefo Honecker en proceso neas ĉian kulpon pri politikaj viktimoj.
- 3-a. Nova leĝo permesas israelajn kontaktojn kun PLO-reprezentantoj. -
- 6-a. Hinduoj detruas moskeon en Ayodhya kaj kaŭzas tumultojn en Hindio, Pakistano kaj Bangladeŝo.
- 6-a. La svisa popolo voĉdonas kontraŭ ia aliĝo al Eŭropa Ekonomia Sfero (EES).
- 7-a. Prezidanto Kuĉan kaj liberaldemokratoj venkas en Slovenio.
- 8-a. JELCIN nomumas la reformemuton GAJDAR ĉefministro de Rusio.
- 9-a. Armitaj UN-trupoj invadas Somalion por helpi ai la malsatanta popolo.
- 10-a. Portugala parlamento ratifas la kontrakton de Maastricht.
- 10-a. Rigorberta MENĈU, defendantino de la indiĝenaj rajtoj en Gvatemalo, ricevas - la Nobepacpremion.
- 10-a. La germana registaro ekmalpermesas novnaziajn grupiĝojn reage al iliaj atakoj kontraŭ eksterlandanoj.
- 11-a. Sukcesa konferenco de Eŭropa Komunumo en Edinburgo.
- 13-a. La liĥtenŝtejna popolo voĉdonas por la aliĝo ai Eŭropa Ekonomia Sfero (EES).
- 15-a. Post solvo de la parlamenta krizo, la nova rusia ĉefministro ĈERNOMIRDIN promesas daŭrigi reformojn kun modifoj.
- 17-a. Reage al murdo de israela soldato fare de la radikala organizajo Hamas, la jerusalema registaro deportas 400 palestinanojn al Libano.
- 19-a. La nova prezidanto de Sud-Koreio nomiĝas KIM Jung Sam. Opoziciulo Kim Dae Jung fiaskas.
- 20-a. Prezidanto de Serbio Slobodan MILOŜEVIĈ reelektita. Opozicia kandidato Panid postulas nuligon de la, laŭ lia opinio, manipulutaj elektoj.
- 20-a. Unuafoje pluraj kandidatoj - prezentas sin en komunumaj elektoj en Kubo.
- 30-a. Brazila prezidanto COLLOR demisias sub premo de koruptada suspekto.
Naskiĝoj
Mortoj
- 16-a de februaro : Jânio QUADROS
- 6-a de aprilo : Isaac ASIMOV, sciencfikcia verkisto
- 23-a de aprilo : Satjaĵit RAY
- 28-a de aprilo : Francis BACON, pentristo
- 6-a de majo : Marlene DIETRICH
- 4-a de septembro: João MASIERO
- Árni BÖDVARSSON
- Albertino dos SANTOS MATIAS
----
1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1992
ja:1992年
ko:1992년
simple:1992
th:พ.ศ. 2535
Usono
:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono
La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera.
Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano.
Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis.
Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.
Faktoj
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Etnoj
- 83,5% eŭropana (el
Germanio,
Irlando,
Britio,
Italio,
Meksiko,
Pollando,
Rumanio,
Rusio,
Kubo,
ktp),
- 12,4% afrikana
(el okcidenta Afriko, Jamajko, Haitio, ktp),
- 3,3% aziana (el
Ĉinio,
Filipinoj,
Sud-Koreio,
Vjetnamio,
Barato,
Japanio,
ktp),
- 0,8% amerikana
Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).
En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
Historio
Vidu apartan artikolon: Historio de Usono
ekonomio
Agrikulturo de Usono
Esperanto en Usono
Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado
Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero.
Kategorio:Nordameriko
!
ja:アメリカ合衆国
ko:미국
ms:Amerika Syarikat
simple:United States
th:สหรัฐอเมริกา
zh-min-nan:Bí-kok
NATO
La Nord-Atlantika Traktat-Organizo (anglalingve, North Atlantic Treaty Organisation - NATO; franclingve, l'Organisation du Traité de l'Atlantique Nord - OTAN) estas internacia organizo por defenda kunlaboro, starigita en 1949, por subteni la Nord-Atlantikan Traktaton, subskribita en Vaŝingtono la 4-an de aprilo, 1949.
La kerna reguligo estas Artikolo 5, kiu tekstas:
:La Partioj konsentas, ke armita atako kontraŭ unu aŭ pli el ili en Eŭropo aŭ en Nord-Ameriko estos konsiderata kiel atako kontraŭ ĉiuj el ili kaj sekve ili konsentas ke, se tia armita atako okazos, ĉiuj el ili, praktikante la rajton de individua aŭ kolektiva sindefendo agnoskita de artikolo 51 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, helpos la Partion aŭ Partiojn tiel atakitajn per tuja agado, individue aŭ kune kun la aliaj Partioj, tiel, kiel tiu taksas necesa, inkluzive la uzadon de armita perforto, por restarigi kaj konservi la sekurecon de la Nord-Atlantika regiono.
Ĉi tiu reguligo havis la celon, ke se Sovetunio atakus la eŭropajn aliancanojn de Usono, tio estus traktata kiel atako kontraŭ Usono mem. Tamen, la timata soveta invado de Okcidenta Eŭropo neniam okazis. Anstataŭe, oni uzis tiun artikolon la unuan fojon dum la historio de la traktato la 12-an de septembro, 2001, responde al la terorisma atako de la 11-a de septembro 2001.
Kontraste al la Varsovia Kontrakto, kiu dissolviĝis post la fino de la Malvarma Milito, NATO ekzistas ĝis hodiaŭ.
Membro-Ŝtatoj
Ŝtatoj ĉisube sen kroma aliĝo-jaro estas membroj ekde la fondo en 1949.
- Belgio
- Bulgario (2004)
- Ĉeĥio (1999)
- Danio
- Estonio (2004)
- Francio
- Germanio (1955)
- Grekio (1952)
- Hispanio (1982)
- Hungario (1999)
- Islando
- Italio
- Kanado
- Litovio (2004)
- Luksemburgo
- Nederlando
- Norvegio
- Pollando (1999)
- Portugalio
- Rumanio (2004)
- Slovakio (2004)
- Slovenio (2004)
- Turkio (1952)
- Unuiĝinta Reĝlando
- Usono
Grekio kaj Turkio aliĝis al la organizo en Februaro 1952. Germanio aliĝis kiel Okcidenta Germanio en 1955 kaj la germana unuiĝo en 1990 etendis membrecon al la regionoj de la eksa Germana Demokratia Respubliko GDR. Oni enlasis Hispanion en Februaro 1982 kaj la landoj de la eksa Varsovia Pakto, Pollando, Hungario, kaj Ĉeĥio faris historion per aliĝo la 12-an de marto, 1999.
Francio ankoraŭ estas membro de NATO sed retiriĝis de la milita komando en 1966. Islando, la ununura membro de NATO, kiu ne havas propran militan potencon, aliĝis kun la kondiĉo, ke oni ne devigus ĝin partopreni en militado.
Historio
La 17-an de marto, 1948, Benelukso, Francio, kaj la Unuiĝinta Reĝlando subskribis la Traktaton de Bruselo, kiu estas antaŭanto al la akordo de NATO.
Sovetunio kaj ĝiaj satelitaj ŝtatoj faris la Varsovian Pakton en la 1955 jaro por kontraŭpezi NATO-on. Ambaŭ organizoj estis kontraŭaj unu al la alia dum la malvarma milito. Post la forfalo de la Ferkurteno en 1989, la Varsovia Pakto diseriĝis.
NATO la unuan fojon implikiĝis en milita agado dum la Kosova Milito, kiam ĝi efektivigis 11-semajnan bomban kampanjon kontraŭ serbaj militfortoj ekde la 24-a de marto, 1999.
Tri ekskomunismaj landoj, Hungario, Ĉeĥio kaj Pollando, aliĝis al NATO en 1999. Je la Praga konferenco de la 21-22 de novembro, 2002, sep landoj estas invititaj eknegoci por aliĝi al la alianco: Estonio, Latvio, Litovio, Slovenio, Slovakio, Bulgario kaj Rumanio. Oni atendas, ke la invititaj landoj aliĝos en 2004. Probable, oni diros al Albanio kaj Makedonio, ke ili ne plenumis la ekonomiajn, politikajn kaj militajn kriteriojn de reformo kaj devos atendi. Kroatio turnis sin al aliĝo en 2002 kaj ĵus komencis la procezon.
La decido de Charles DE GAULLE forigi Francion de la milita komando de NATO en 1966, por ke ĝi sekvu sian propran nukledefendan programon, kaŭzis la alilokigon de la stabejo de NATO de Parizo (Francio) al Bruselo (Belgio) ĝis la 16-a de oktobro 1967. Dum la politika stabejo troviĝas en Bruselo, la milita stabejo, la Supera Stabejo Aliancaj Potencoj Eŭropo, troviĝas tuj sude de Bruselo, en la urbo Mons.
La la 10-an de februaro, 2003, NATO alfrontis seriozan krizon pro la rompo fare de Francio kaj Belgio de la proceduro de silenta aprobo pri la tempo de protektaj agoj por Turkio, en la kazo de eventuala milito kontraŭ Irako. Germanio ne uzis sian rajton rompi la proceduron, sed diris, ke ĝi subtenas la vetoon. La la 16-an de aprilo 2003, NATO konsentis preni la komandon en aŭgusto de la Internacia Sekureca Asista Taĉmento (ISAF) en Afganio. La decido venis pro la peto de Germanio kaj Nederlando, la du nacioj, kiuj gvidis ISAF-on en la tempo de la akordo. Ĉiuj 19 ambasadoroj de NATO aprobis ĝin unuanime. Tio estas la unua fojo en la historio de NATO, ke ĝi ekgvidis mision ekster la nord-atlantika regiono. Kanado originale estis elektita por ekgvidi ISAF-on en aŭgusto.
La 29-a de marto 2004, sep novaj nacioj aliĝis kun NATO: Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio kaj Slovenio.
Ĝeneralaj Sekretarioj de NATO
- Lord ISMAY (1952-1957)
- Paul-Henri SPAAK (1957-1961)
- Dirk STIKKER (1961-1964)
- Manlio BROSIO (1964-1971)
- Joseph LUNS (1971-1984)
- Lord CARRINGTON (1984-1988)
- Manfred WÖRNER (1988-1994)
- Willy CLAES (1994-1995)
- Javier SOLANA (1995-1999)
- Lord ROBERTSON (1999-hodiaŭ)
Vidu ankaŭ: Eŭrop-Atlantika Partnereca Konsilio, Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, Okcident-Eŭropa Unio, UN
Ekstera Ligilo
- [http://www.nato.int/ Oficiala ttt-ejo de NATO]
kategorio:traktatoj
ja:北大西洋条約機構
ko:북대서양 조약 기구
th:องค์การสนธิสัญญาป้องกันแอตแลนติกเหนือ
Kategorio:Bosnio kaj Hercegovino
Kategorio:Eŭropaj landoj
ja:Category:ボスニア・ヘルツェゴビナ
ko:분류:보스니아 헤르체고비나
November
Der November ist der elfte Monat des Jahres im Gregorianischen Kalender.
Er hat 30 Tage.
Alte deutsche Namen für den November sind Windmond (eingeführt von Karl dem Großen im 8. Jahrhundert) und Nebelung. In den Niederlanden wurde der Monat auch Schlachtmond oder Schlachtemonat genannt, da zu dieser Zeit das Einschlachten der Schweine üblich war.
Im römischen Kalender war der November ursprünglich der neunte Monat (lat. novem = neun).
Im Jahr 153 v. Chr. wurde der Jahresbeginn allerdings um zwei Monate vorverlegt, so dass die direkte Namens- und Zählbeziehung entfiel.
Im Kirchenjahr gilt der November als ein Monat der Besinnung und des Gedenkens.
An Allerheiligen gedenkt die römisch-katholische Kirche aller ihrer Heiligen, dieser Gedenktag wird immer am 1. November gegangen. Darauf folgt am 2. November Allerseelen, an dem die römisch-katholische Kirche der Verstorbenen gedenkt.
Der 11. November ist der sog. Martinstag, ein Festtag der römisch-katholischen Kirche zu Ehren ihres Heiligen Martin von Tours. Ebenfalls 11.11. um 11:11:11 Uhr wird die neue Kampagne im Karneval ausgerufen.
Der Volkstrauertag wird immer zwei Sonntage vor dem 1. Advent begangen und ist der Gedenktag für die gefallenen deutschen Soldaten der beiden Weltkriege.
Am Mittwoch zwischen Volkstrauertag und Totensonntag liegt der Buß- und Bettag, ein Feiertag der evangelischen Kirche an welchem man sich wieder mehr Gott zuwenden soll.
Einen Sonntag vor dem 1. Advent liegt der Totensonntag, an dem die evangelische Kirche der Verstorbenen gedenkt.
Der 1. Advent, also der erste Adventssonntag, liegt in vier von sieben Fällen als Sonntag immer im November. Mit dem 1. Advent beginnt die Adventszeit und das Warten auf Weihnachten.
Der Sonntag vor dem 1. Advent bildet auch den letzten Sonntag des Kirchenjahres. Der letzte Tag im Kirchenjahr jedoch liegt, gemäß der kirchlichen Wochendefinition (abweichend von der DIN-Norm), am darauffolgenden Samstag; dieser kann damit spätestens am 2. Dezember liegen, in 5 von 7 Fällen liegt er aber im November.
Der November beginnt mit dem selben Wochentag wie der März und außer in Schaltjahren auch wie der Februar.
Im November dominiert das Tierkreiszeichen bzw. Sternzeichen des Skorpion (24.10. bis 22.11.), gegen Ende des Monats geht es zum Schütze (23.11. bis 21.12.) über.
Siehe auch
- bewegliche Feiertage
- bewegliche Gedenktage
Weblinks
- http://www.feste-der-religionen.de/Kalender/November.html
!11
Kategorie:Kalender
als:November
ja:11月
ko:11월
ms:November
simple:November
th:พฤศจิกายน
last minute egipt praca w anglii zycie alojamientos en edimburgo rozstpy |