Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Botaniko

Botaniko

Biologio > Botaniko ---- Botaniko (el la greka βοτάνη "herbo, planto" ) estas la studo de la plantoj, aŭ de la plantregno. La plantoj estas vivaĵoj, kiuj faras propran nutraĵon, helpe de fotosintezo (fungoj NE estas plantoj kaj estas temo por mikologio). La plantregno havas diviziojn, dum la animalregno havas filumojn. Taksono La divizioj de la plantregno:
- Algo - (ankaŭ Likenoj)
- Briofito - muskoj, sfagnoj kaj hepatikoj.
- Psilofito - simplaj primitivaj plantoj. La plejparto formortis.
- Likopodiofito - likopodioj sporofitaj plantoj (plantoj kun sporoj)
- Ekvizetofito - sporofitaj plantoj, ekvizetoj kaj junkoj.
- Filikofito - filikoj, sporofitaj plantoj kun folioj, sed sen semoj kaj floroj.
- Pinofitoj, gimnospermaj arboj kun konusoj, la koniferoj, la pinoj, abioj, piceoj.
- Magnoliofito angiospermoj, aŭ plantoj kun floroj kaj semoj. Estas proksimume 250.000 specoj da plantoj kun semoj. Ili donas al la homo nutraĵon. Estas du klasoj de angiospermo,
- unukotiledonaj plantoj kun unu kotiledono, kaj
- dukotiledonaj plantoj kun du kotiledonoj. Vidu ankaŭ: Botanika terminaro ja:植物学 ko:식물학 simple:Botany th:พฤกษศาสตร์

Biologio

Biologio estas la scienco pri la fenomenoj de la vivo kaj de la diversaj vivaĵoj. Ĝi studas la karakterojn kaj funkciadon de la vivuloj, ilian naskiĝon kaj devenon, la rilatojn inter la vivulojn kaj la rilatojn de la vivuloj al la ĉirkaŭa medio. Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj. La vivo estas studita je molekula nivelo fare de molekula Biologio, bioĥemio kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio, anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-Biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj. Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj. Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio kaj de evoluismo. Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (malŝraŭbdirekte de supre maldekstre) E. coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo

Biologiaj principoj

Kvankam biologio malsimilas fizikon pro tio ke ĝi ne kutime priskribas biologiajn sistemojn kiel objektojn obeantajn neŝanĝeblajn leĝojn, ĝi tamen enhavas plurajn gravajn principojn kaj konceptojn kiuj inkludas: universaleco, evoluo, diverseco, daŭrigeco, konstanteco kaj interrilatoj.

Universaleco: Bioĥemio, ĉeloj kaj genetika kodo

skarabo Ĉef-artikolo: Vivo Ĉiuj vivuloj (krom ne virusoj) estas faritaj el ĉeloj, kiuj mem ĉiuj estas konstruitaj per komunaj karbon-bazitaj molekuloj. Ĉiuj vivuloj transdonas sian heredaĵon per la genaro, kiu baziĝas super nukleaj acidoj kiel DNA kaj uzas preskaŭ universalan genetikan kodon. Ia universaleco anlaŭ aperas dum la disvolviĝo: ĉe la plurĉelaj animaloj, ekzemple, la bazaj ŝtupoj de frua embria disvolviĝo estas priskribeblaj per la samaj morfologiaj etapoj, kaj utiligas similajn genojn.

Evoluo: la centra principo de biologio

Ĉefartikolo: Evoluismo Unu el la centraj konceptoj en biologio estas, ke ĉiuj vivuloj devenas de komuna origino, tra la evolua fenomeno. Tio klarigas la frapan similecon de fundamentaj bioĥemiaj meĥanismoj, priskribita en la antaŭa paragrafo. Darvino (kun Alfred Russel WALLACE starigis la evoluan teorion priskribante unu el ĝiaj ĉefaj motoroj: la natura selektado. La genetika devojiĝo estis aldonita kiel kroma klariga meĥanismo en la t.n. "moderna sintezo" de la evoluteorio. La evolua historio, kiu priskibas la akiron de diversaj karakteroj kaj la genealogiajn rilatojn inter nunaj specioj estas nomata "filogenio". Multaj variaj metodoj ebligas akiri informojn pri filogenio. Ĉefe menciindas la komparo de DNA-sekvencoj, kadre de molekula biologio kaj studo de genaroj, kaj la komparo de fosilioj kadre de paleontologio.

Diverseco: La diverseco de la vivuloj

paleontologio. Arboj konstruitaj per aliaj genoj estas ĝenereale similaj, sed la ekzaktaj rilatoj inter la tri domanioj plu estas debatitaj.]] Malgraŭ la jam substrektita unueco, vivo montras mirigan diversecon. La biologia klasado celas ordigi la vivulojn laŭ ilia evolua historio pere de kladogenezaj arboj. "Tradicie", en la 1970-aj jaroj, la vivuloj estis dividitaj en kvin domanioj: :Moneroj -- Protisto -- Fungoj -- Plantoj -- Animaloj Sed tiu ĉi kvin-domania sistemo nun estas konsiderata kiel kaduka. Modernaj klasifikoj ĝenerale agnoskas la jenan tri-domanian ĉefdividon: :Arkioj (originale Archaebacteria, t.e. "prabakterioj") -- Bakterioj (originale Eubacteria, t.e. "veraj bakterioj") -- Nukleuloj Aldone al tiuj tri domanioj menciindas internĉelaj parazitoj, kiuj ne kapablas memstare reproduktiĝi, ne posedas propran metabolon, kaj multobliĝas per la parazita uzado de la metabolo de gastĉeloj. :virusoj -- Prionoj

Daŭreco: La komuna origino de la vivo

Ĉefartikolo: Komuna origino Grupo de vivuloj havas komunan originon se ili havas komunan praulon. Ĉiuj ekzistantaj vivuloj sur Tero devenas el komuna gena stoko. La universaleco de la genetika kodo estas unu el la plej fortaj argumentoj, kiuj apogas ĉi tiun teorion.Oni hipotezas, ke la "lasta komuna praulo", t.e. la plej proksima praulo de ĉiuj nunaj vivuloj, aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj. La nocio pri komuna origino de la vivuloj estas relative nova. Ĝis la 19a jarcento oni kredis, ke vivo povas spontane aperi sub iuj kondiĉoj.

Konstanteco: adapto al la ŝanĝo

Interrilatoj: grupoj kaj medioj

organ el la genro Amphiprion, kiu vivas inter la tentakloj de tropika maranemono. La teritoriema fiŝo protektas la maranemonon kontraŭ anemon-voraj fiŝoj, kaj inverse la urtikecaj tentakloj de la anemono protektas la fiŝon kontraŭ aliaj rabobestoj.]] Ĉiuj vivuloj rilatas kun aliuloj kaj kun sia natura medio. Unu el la kialoj, kiuj malafaciligas la studon de biologiaj sistemoj estas, ke ekzistas multegas interrilatoj inter vivuloj kaj ilia medio. Inter iuj specioj foje ekzistas apartaj rilatoj, kiel kunlaborado, agresemo, parazitecosimbiozo. La afero iĝas eĉ pli komplika kiam pluraj specioj kunvivas kaj interrilatas kadre de ekosistemo. Tio ĉi konsistigas la studkampon de ekologio.

Panoramo de biologio

Strukturo de la vivo

DNA sequence Vidu ankaŭ: Molekula Biologio, Ĉelbiologio, Genetiko, Disvolviĝ-Biologio Molekula biologio studas la biologiajn fenomenojn je molekula nivelo. Tiu ĉi studkampo parte koncernas ankaŭ bioĥemion kaj genetikon. Molekula biologio ĉefe koncentriĝas je la provo kompreni la interagojn inter la diversaj komponaĵoj de ĉelo, ekzemple la rilatojn inter DNA, RNA, kaj proteina sintezo, kaj ties reguligo. Ĉelbiologio studas la fiziologiajn kvalitojn de ĉeloj, ilian funkciadon, interrilatojn kaj ĉirkaŭan medion. Tio estas farita je mikroskopa aŭ molekula nivelo. Ĉelbiologio koncernas same unuĉelajn vivulojn, kiel bakteriojn, kaj la specialigitaj ĉeloj de plurĉelaj vivuloj kiel homoj. La kompreno de la konsisto de la ĉeloj kaj de ilia funkciado estas fundamenta por ĉiuj aliaj biologiaj fakoj. La komparo de similaĵoj kaj diferencoj inter diversaj ĉeltipoj estas aparte grava por ĉela kaj molekula biologio. La fundamentaj similaĵoj kaj diferencoj ebligas ian ĝeneraligon de certaj observoj al aliaj ĉeltipoj.

Fiziologio de la vivuloj

Diverseco kaj evoluo de la vivuloj

Biologia klasado

Rilatoj inter vivuloj

Historio de la vorto "biologio"

Historio


- Famaj Biologoj

Listo de biologiaj fakoj


- Anatomio
- Astrobiologio
- Biofiziko
- Biokemio/Bioĥemio
- Biokomputiko
- Biospeleologio
- Bioteknologio/Bioteĥnologio
- Ĉelbiologio
- Disvolviĝ-Biologio
- Ekologio
- Etologio
- Evoluismo
- Farmakologio
- Fenologio
- Filozofio de Biologio
- Fiziologio
- Genetiko
- Histologio
- Imunologio
- Marbiologio
- Matematika biologio
- Molekula Biologio
- Mikologio
- Mikrobiologio
- Model-Organismoj por Biologio
- Nervscienco
- Paleontologio
- Parazitologio
- Psikobiologio
- Radiobiologio
- Struktura Biologio
- Taksonomio

Faklibroj en Esperanto


- NEERGAAARD, Paul, Scienco kaj pseŭdoscienco, pri heredo kaj rasoj, SAT, 1937
- ROSTAND, Jean, La nuna stato de l'evoluismo, (trad.) SAT, 1953
- ESPERANTLINGVA KRESTOMATIO pri biologiaj sciencoj (Kompilis kaj redaktis dr. MÉSZÁROS Béla, Debrecen, 1989, Scienca Universitato Kossuth Lajos)
- D-ro Zoltán Varga: Gvidlibro pri bestoj (Suplemento en Esperanto al la hungarlingva bildlibro
Állatismeret) (elsdonis HEA Budapest 1988) (La bestonomojn esperantigis D-ro Béla Mészáros;la tekston tradukis Tibor PAPP; la tradukon fake reviziis D-ro Carl STØP-BOWITZ) esperanta traduko 1985

Ekstera Ligo en Esperanto:


- http://www.esperanto.org.nz/anzed/la_m.html als:Biologie ja:生物学 ko:생물학 ms:Biologi simple:Biology th:ชีววิทยา


Fotosintezo

La fotosintezo estas biokemia procezo en plantoj, algoj kaj kelkaj bakterioj, ĉe kiu la lumenergio estas transformita al kemia energio. =Superrigardo= La plantoj – malsame kiel la bestoj – ne kapablas sin nutri per manĝado de aliaj organismoj (kiel ĉiam en la naturo ekzistas esceptoj: insektodigestaj plantoj (alinome karnovoraj plantoj) la Muŝkaptilo de Venuso (Dionaea muscipula), kiu vivas en nitrogenmalriĉa medio, uzas la nitrogenon de la insektoj). La plantoj konstruas el la neorganikaj komponaĵoj kiel akvo kaj karbon-dioksido organikajn kobinaĵojn kiel ekz. glukozon. La karbon-dioksido estas akceptita tra la folioj, ĉe la akvaj plantoj ĉefe tra la radikoj. La sunlumo donas la necesan energion por eki la procezon, kiu produktas la glukozon kaj eligas oksigenon al la medio. La organoj de la fotosintezo estas la verdaj kloroplastoj En verdaj plantoj kaj algoj, la pigmentmolekuloj kiuj komence akceptas la lumenergion estas klorofiloj kun helpantaj pigmentoj kiel karotinoidoj, fikobilinoj. La bakterioj havas bakterioklorofilon, kies konstruo diferenciĝas de tiu de la planta klorofilo. La tipa kemia reakcio de la fotosintezo: 6H2O + 6CO2 + lumo → C6H12O6 (glukozo) + 6O2 Kelkaj bakterioj uzas hidrogen-sulfidon anstataŭ akvo dum la fotosintezo: 12H2 S + 6CO2 + lumo → C6H12O6 + 6H2O + 12S aŭ tre simpligita H2D + A + lumenergio → H2A + X, kie H2D estas la elektrondonanta molekulo (akvo, H2 S, laktoacido, izopropanolo ktp.) kaj A estas la reduktiĝenda molekulo (CO2, SO2, anorganika nitrogen-kombinaĵo). Ĉe bestoj okazas tiu ĉi procezo dum la spirado kontraŭe: tie el sukero kaj oksigeno estiĝas akvo kaj karbon-dioksido kaj energio. Sed gravas noti, ke la priskribita kemia ekvacio estas tre simpligita kaj la fotosintezo havas pli komplikan meĥanizmon – kun gravaj intermolekuloj - por la akcepto kaj transformo de la luma energio al kemia. La fotosintezo havas du ŝtupojn kiel la lumaj reakcioj (akcepto, transformo de la lumo al kemia energio, eligo de oksigeno, ATP-konstruo) kaj la karbonaj reakcioj (transformo de karbon-dioksido al organikaj molekuloj). Oni nomas la duan ŝtupon nelumaj reakcioj aŭ mallumaj reakcioj, kiuj ne bezonas por la reakcioj plian lumenergion kaj la reakcioj okazas ankaŭ en mallumo ankaŭ en lumo. =La produktado de oksigeno= Kiel jam supre skizita, la oksigeno estiĝas dum la lumaj reakcioj. Estas interese noti, ke la oksigeno ellasita dum la fotosintezo derivas ne el la karbon-dioksido, sed ĉefe el la akvomolekulo foruzita en la reakcioj. Ĝenerale, la fotosinteza procezo bezonas hidrogenon por redukti karbon-dioksidon al karbonhidratoj.

Lumaj reakcioj

La lumaj reakcioj estas la unuaj procezoj de la fotosintezo. La reakcioj okazas en la verdaj klorofiloj. La lumo necesas por „ŝarĝi „ elektronon, kiu estas transportata tra elektrona transporta sistemo al molekulo de NADP+, kiu transformiĝas al hidrogen-portanta NADPH (kiu estos uzata en la Calvin-ciklo). Dumtempe la akvomolekulo splitiĝas. La oksigeno foras en la atmosferon, la hidrogen-jonoj (kiuj nur estas protonoj post la splitiĝo) ligiĝas al NADP, la liberiĝinta energio estas uzata por la estigo de ATP. =La Kalvin-ciklo (Calvin-ciklo)= La karbono enpaŝas la Kalvin-ciklon en formo de CO2 kaj transformiĝas al sukero (karbonhidrato) en reakcioj, helpataj de ATP kaj NADPH. La ATP kaj NADPH estas produktitaj dum la lumaj reakcioj. En la pliaj paŝoj, la glukozmolekuloj kuniĝas per foriĝo de akvomolekulo al polisakarido, amelo. N C6H12O6→ (C6H12O5)n + n H2O Nokte, la estiĝinta amelo hidroliziĝas al sakarozo aŭ glukozo kaj transportiĝas al la ejo de la uzado aŭ deponado. La sakarozo aŭ glukozo denove rekonstruiĝas al amelo en la sdeponejo. Vidu: kemosintezo ja:光合成 ko:광합성 ms:Fotosintesis simple:Photosynthesis th:การสังเคราะห์ด้วยแสง

Mikologio

Sciencoj > Mikologio ---- Mikologio estas scienco pri fungoj, ilia morfologio, biologio, fiziologio, geografio, ilia rolo en naturo kaj en vivo de homoj.

Taksono

Taksono estas nomenklatura unuo, uzata por klasifiki vivantajn organismojn (animalojn, plantojn). Zoologiaj taksonoj
Regno - Subregno - Filumo - Subfilumo - Klaso - Subklaso - Superordo - Ordo - Subordo - Familio - Subfamilio - Genro - Specio - Subspecio - Individuo Botanikaj taksonoj
Regno - Subregno - Klado - Subklado - Divizio - Klaso - Subklaso - Ordo - Subordo - Familio - Subfamilio - Tribo - Subtrino - Genro - Subgenro - Sekcio - Subsekcio - Specio - Subspecio - Vario - Subvario - Formo - Subformo Kategorio:Taksonomio ja:タクソン

Likeno

Likeno estas grupo de talofitaj plantoj (Lichenes), kiuj kreskas sur rokoj, muroj, arboj ktp. kaj kiuj estas duopaj estaĵoj formitaj per simbioza kunvivado de fungo (akomiceto, malofte bazidiomiceto) kaj algo. ja:地衣類

Muskoj

Muskoj estas klaso de muskoplantoj (briofitoj), sen vera radiko kaj kun mallarĝaj folietoj, ofte dense kreskantaj sur malsekaj ŝtonoj, arboj, kc. La 15.000 specoj da muskoj estas la plej granda el la tri klasoj da muskoplantoj. Kategorio:Briofitoj

Hepatikoj

Biologio > Botaniko > Briofito ----

Praktika divido de la grupo


Oni kutime distingas du grupojn de Hepatikoj :
#La talaj hepatikoj : ili konsistas el verda folieca plato pli malpli disdividita, sterniĝanta sur la substrato #La foliaj hepatikoj : ili similas al plantetojn kun ŝajntigo, ŝajnbranĉoj kaj folioj.

Sistematika divido


Oni longe kunigis en Hepatikoj 2 klasojn : #Antocerotoj, kiuj havas vegetadan aparaton talecan sed iom rilatas al la muskoj pro manko de kolumelo en la kapsulo. #Hepatikoj, kiuj havas vegetadan aparaton, ĉu talecan, ĉu ŝajnplantecan, kaj la kapsulo prezentas kolumelon. La klaso de la 'Hepatikoj' dividiĝas en 4 ordoj : ##Sfaerocarpaloj ##Marŝantialoj ##Metzgerialoj ##Jungermanialoj Kategorio:Briofitoj

Filiko

Biologio > Botaniko ja:シダ植物門

Gimnospermoj

Biologio > Botaniko > Spermatofitoj aŭ semplantoj > La gimnospermoj (laŭ la latina Gymnospermae, Gymnospermatophyta) estas grupo de la planta regno. Ilin karakterizas ĝenerale (krom kelkajn esceptojn) la sekvaj trajtoj:
- unuseksaj floroj, monoikaj plantoj
- ne ekzistas ovario, la semoj libere evoluas
- perventa polenado
- infloresko kun semoj nomiĝas konuso (strobilo)
- la folioj estas ĉiamverdaj, nedeciduaj (sed ekz. larikso estas decididua) Ili havas 800 speciojn en 4 gravajn diviziojn
- Cikadofitoj
  - Cikasoj aŭ sagopalmoj
- Ginkgofitoj
  - ginkgo ornamplanto
- Pinofitoj
  - Cipresacoj
    - cipreso
    - junipero
    - kalvaj cipresoj
    - metasekvojo
    - sekvojo
    - sugio
    - tujo
  - Pinacoj
    - abio
    - cedro
    - duglasa abio
    - lariko
    - piceo
    - pino
  - Podokarpacoj
    - Podokarpuso
  - Taksacoj
    - taksuso
- Gnetofitoj
  - Ephedra
  - Gnetum
  - Welwitschia
- ne havas tipan konuson
- dioika arbedo aŭ arbo (la unuseksaj floroj lokiĝas aliarbe)
- ne havas rezinduktojn vidu: angiospermoj ja:裸子植物 ko:겉씨식물

Pino

Pinacoj Pino estas genro (Pinus L. el pinacoj) de monoikaj pinglarboj kun ŝosetoj (ne okulfrapaj) portantaj faskon el 2-5 longaj pingloj, kun masklaj floroj grupe ĉe la bazo de la ŝosoj, la femalaj en la fino de la ŝosoj, je maturiĝo en la dua jaro fariĝantaj lignecaj konusoj; pluraj specioj gravaj ĉarpentaj kaj meblaj arboj.
- Blanka pino=Weymouth-pino.
- cembra pino=cembro.
- monta pino: Arbedeca arbo (P. mugo Turra, sin. P. montana Mill.) ofte kun kuŝanta trunko, kun duopaj, 3-6 cm longaj, brile malhele verdaj pingloj, kun brunaj, rondecaj burĝonoj k brunaj, horizontale elstarantaj konusoj; kulturebla en nutromalriĉa grundo k tial plantata en erikejoj, dunoj, ks sablaj lokoj.
- neĝa pino. Deodaro.
- nigra pino. Alta pino (P. nigra Arnold, sin. P. laricio Poir. var. austriaca) kun 8-15 cm longaj, rigidaj pingloj k kun blankaj, pintaj burĝonoj; ŝatata parkarbo. ordinara -o.
- Alta pino (P. sylvestris L.) kun duopaj, 3-6 cm longaj, bluverdaj, delikate striaj pingloj, pintaj, brunaj burĝonoj k pendantaj, pedunklaj konusoj; grava forstarbo por nutromalriĉaj grundoj, ĉarpente ekspluatata.
- pinastra pino=pinastro.
- Weymouth-pino. Rektatrunka, eleganta pinoo (P. strobus L.) kun glata ŝelo, kvinopaj pingloj, 15 cm longaj alenformaj, pendantaj konusoj; ŝatata parkarbo. Nigra pino Pinus nigra - Arbara pino Pinus sylvestris
- Pinus albicaulis
-
Pinus amamiana
- Pinus apulcensis
-
Pinus aristata
- Pinus arizonica
-
Pinus armandii
- Pinus attenuata
-
Pinus ayacahuite
- Pinus banksiana
-
Pinus bhutanica
- Pinus brutia
-
Pinus bungeana
- Pinus canariensis
-
Pinus caribea
- Pinus cembra - Pino cembro
- Pinus cembroides
-
Pinus chiapensis
- Pinus chihuahuana
-
Pinus clausa
- Pinus contorta
-
Pinus cooperi
- Pinus coulteri
-
Pinus cubensis
- Pinus culminicola
-
Pinus dalatensis
- Pinus densata
-
Pinus densiflora
- Pinus devoniana
-
Pinus durangensis
- Pinus echinata
-
Pinus elliottii
- Pinus engelmannii
-
Pinus flexilis
- Pinus gerardiana
-
Pinus glabra
- Pinus gordionana
-
Pinus greggii
- Pinus halepensis
-
Pinus hartwegii
- Pinus heldreichii
-
Pinus herrerae
- Pinus hondurensis
-
Pinus hwangshanensis
- Pinus jaliscana
-
Pinus jeffreyi
- Pinus johannis
-
Pinus kesiya
- Pinus koraiensis
-
Pinus krempfii
- Pinus lambertiana
-
Pinus lawsonii
- Pinus leiophylla
-
Pinus longaeva
- Pinus luchuensis
-
Pinus lumholtzii
- Pinus massoniana
-
Pinus maximartinezii
- Pinus maximinoi
-
Pinus merkusii
- Pinus monophylla
-
Pinus montezumae
- Pinus monticola
-
Pinus morrisonicola
- Pinus mugo
-
Pinus muricata
- Pinus nelsonii
-
Pinus nigra - Nigra pino
-
Pinus occidentalis
- Pinus oocarpa
-
Pinus orizabensis
- Pinus palustris
-
Pinus parviflora
- Pinus patula
-
Pinus peuce
- Pinus pinaster Pino marborda
- Pinus pinceana
-
Pinus pinea
- Pinus ponderosa
-
Pinus praetermissa
- Pinus pringlei
-
Pinus pseudostrobus
- Pinus pumila
-
Pinus pungens
- Pinus quadrifolia
-
Pinus radiata
- Pinus reflexa
-
Pinus remota
- Pinus resinosa
-
Pinus rigida
- Pinus roxburghii
-
Pinus rzedowskii
- Pinus sabineana
-
Pinus serotina
- Pinus sibirica
-
Pinus squamata
- Pinus stankewiczii
-
Pinus stormiae
- Pinus strobiformis
-
Pinus strobus
- Pinus sylvestris - Arbara pino
- Pinus tabuliformis
-
Pinus taiwanensis
- Pinus tecunumanii
-
Pinus teocote
- Pinus thunbergii
-
Pinus torreyana
- Pinus tropicalis
-
Pinus uyematsui
- Pinus veitchii
-
Pinus virginiana
- Pinus wallichiana - Himalaja Pino
- Pinus wangii
-
Pinus yunnanensis ja:マツ

Angiospermo

Biologio > Botaniko > Vaskulaj plantoj ---- La angiospermoj (el la greka ανγio, kaŝata, σπeρμα, grajno) estas divizio de la planta regno. Tiu grupo enhavas ĉiujn plantojn kun floroj, kies grajno estas enfermita en la frukto. La grupo estas parenca al la gimnospermoj, kiuj evolucie antaŭvenis. La angiosperma grupo enhavas la plimulton el la vegetalaj specioj, kun pli ol 220 000 specioj. Ili troviĝas en ĉiuj la medioj de la mondo.
Angiospermoj
taksonomio
Regno:Plantoj
Superdivisio:Spermatophyta
Divisio:Magnoliophyta
Klaso
Dukotiledonaj (Magnoliopsida)
Unukotiledonaj (Liliopsida)
La angiospermoj aŭ florplantoj estas unu el la plej grandaj grupoj de la pli evoluintaj plantoj, kiuj produktas en specialaj reproduktaj organoj (nome floroj) grajnojn, kiam la karpelo estas fermita. En aliaj grajnoproduktaj plantoj nome ĉe la gimnospermoj, la ovolo (prograjno) evoluas libere dum polenado.

Origino

La unuaj angiospermoj aperis antaŭ ĉ. 140 milionoj da jaroj, dum la ĵuraso. La unuaj fosiliaj plantoj kun angiospermaj karakterizaĵoj aperis en la ĵuraso kaj en la frua kretaceo (135-65 milionoj da jaro), sed tiuj estis relative malmultaj kaj primitivaj formoj. La granda disvastiĝo de la angiospermoj okazis en la meza kretaceo (ĉ. antaŭ 100 milionoj da jaroj). Dum la malfrua kretaceo, la angiospermoj iĝis dominanta grupo surtere kaj kelkaj fosiliaj plantoj signis la aperon de la modernaj plantoj (ekz. fago, kverko, platano, kaj magnolio).

Klasifikado

La angiospermoj estas konsiderataj kiel divizio, formale nomitaj "angiospermofitoj" (Angiospermatophyta) aŭ "antofitoj" (Anthophyta), sed nun nomataj magnoliofitoj (Magnoliophyta) post la tipa genro magnolio. Pri la klasifiko de la angiospermoj ne ekzistas interkonsento inter la sciencistoj. Tradicie, la florplantoj estas dividitaj al dukotiledonaj kaj unukotiledonaj. Tio baziĝas sur la nombro de la kotiledonoj aŭ ĝermontaj folioj de la grajno, sed ekzista aliaj diferencoj. Tiuj grupoj havas la tipikan biologian rangon kiel klasoj, sed nun oni nomas ilin post la plej konataj genroj, klaso magnoliopsidoj (Magnoliopsida) kaj liliopsidoj (Liliopsida). La plej disvastiĝantaj familioj de la florplantoj, en ordo laŭ la specinombro jenas: # Asteracoj : 25,000 specioj # Orkideacoj : 18,000 # Fabacoj : 17,000 # Poacoj : 9,000 # Rubiacoj : 7,000 # Eŭforbiacoj : 5,000 # Ciperacoj : 4,000 En la supra listo, la orkideacoj, poacoj, ciperacoj estas unukotiledonaj plantoj; la aliaj estas dukotiledonaj. La tuta nombro da familioj de angiospermoj estas super 460.

Ekonomia signifeco

La florplantoj donas gravan procentaĵon de la kulturpalnoj, uzataj por homa nutrado. La plej grava familio estas la poacoj, aŭ gresa familio, (rizo, (maizo), tritiko, hordeo, sekalo, aveno, milio, sukerkano, sorgo), kun la fabacoj. Grandan signifon havas la solanacoj, (terpomo, tomato, kaj piproj, inter aliaj), la kukurbitacoj, (enhavas bakkukurbon kaj citrolon), la brasikacoj, (sinapo, kolzo kaj brasiko), apiacoj. Multaj fruktoj venas el la familioj de rutacoj kaj rozacoj (pomarbo, pirarbo, ĉerizarbo, abrikotarbo, prunarbo, etc). En kelkaj partoj de la mondo, certaj plantoj akiris gravan signifon pro sia multflanka uzebleco. Ekzemplo por tio estas la kokos(nuks)o (Cocos nucifera) sur la Pacifikaj atoloj aŭ la olivarbo (Olea europaea) en la Mediteraneo. La angiospermoj havas do akiras ekomomian signifon en la formoj de ligno, papero, fibro (kotono, lino, kaj kanabo, ktp.), kuracplantoj (digitalo, kamforo), ornam- kaj landformantaj plantoj, kaj en multaj aliaj formoj.

Vidu ankaŭ


- Kiel distingi la dukotiledonajn plantojn disde la unukotiledonaj ja:被子植物門 ms:Angiosperm

Unukotiledonaj plantoj

Biologio > Botaniko > Vaskulaj plantoj > Angiospermoj > Unukotiledonaj plantoj ---- Unukotiledonaj plantoj estas klaso de la plantoj. La plantoj havas ĝermante nur unu kotiledonon, poste la folioj estas flank-angiaj (flank-nervura) kaj la radikaro estas la flankradika (kvastradika).

Familioj


- alismacoj (Alismataceae)
- arumacoj
- bananujacoj
- bromeliacoj
- ciperacoj
- dioskoreacoj
- iridacoj
- junkacoj
- lemnacoj
- liliacoj
- orkidacoj
- palmoj
- poacoj (aŭ Graminacoj) kun genro tritiko
- tifacoj (Typhaceae)kun genro tifao
- zingibracoj ja:単子葉植物 ko:외떡잎식물

Dukotiledonaj plantoj

Biologio > Botaniko > Angiospermoj ---- Dukotiledonaj plantoj konsistigas klason en Biologia klasado.
Estas pluraj skoloj por subdividi ĝin, la klasika kaj la kladistika. Laŭ la ktp Sendepende de la klasadosistemo jen ĉefaj familioj kun gravaj, konataj genroj:
:Apiacoj (tipo: karotoj) :Asteracoj(tipo: kardoj) :aceracoj :akvifoliacoj :amarantacoj :anakardiacoj :apiacoj :apocinacoj :araliacoj :aristolokiacoj :asteracoj :balzaminacoj :begoniacoj :betulacoj (tipo: betuloj, alnoj) :bombakacoj :boragacoj :brasikacoj (tipo: brasiko) :buksacoj :burseracoj :celastracoj :cistacoj :datiskacoj :dipsakacoj :drozeracoj :enoteracoj :erikacoj :eŭforbiacoj (eŭforbio, ricino, manioko, kaŭĉukarbo :fabacoj (tipo : fazeolo) :fagacoj :filadelfacoj :flakurtiacoj :fumariacoj :gencianacoj :geraniacoj :globulariacoj :granatujacoj :hidrangeacoj :hiperikacoj :hipokaŝtanacoj :juglandujacoj :kampanulacoj :kanabacoj :kaprifoliacoj :kariofilacoj :kenopodiacoj :konvolvulacoj :kornusacoj :krasulacoj :kukurbacoj :lamiacoj :laŭracoj :linacoj :lorantacoj :magnoliacoj :malvacoj :meliacoj :mimozacoj :miristikacoj :mirtacoj :morusacoj :nimfeacoj :oksalidacoj :oleacoj :orkidacoj :orkideacoj :papavacoj :pedaliacoj :peoniacoj :piprujacoj :plantagacoj :poligonacoj :primolacoj :ramnacoj :ranunkolacoj :rezedacoj :rozacoj :rubiacoj :rutacoj :saksifragacoj :salikacoj :sapotacoj :simarubacoj :skrofulariacoj :solanacoj :sterkuliacoj :tamarikacoj :teacoj :tiliacoj :timeleacoj :ulmacoj :urtikacoj :Umbeliferacoj: alia nomo por Apiacoj :verbenacoj :violacoj :vitacoj :zigofilacoj
ja:双子葉植物 ko:쌍떡잎식물

Xibalba

In Maya mythology Xibalba is the name of the underworld, ruled by the Mayan deities of death. The name roughly translates to "Place of Fear". The entrance to Xibalba was traditionally held to be a cave in the vicinity of Coban, Guatemala. To some of the Quiché descendants of the Maya people still living in the vicinity, the area is still associated with death. In the heavens, the Road to Xibalba was represented by the dark rift visible in the Milky Way. Xibalba was described in the Popol Vuh to be a city or a realm that existed below the surface of the Earth. It is unclear if the inhabitants of Xibalba, referred to simply as Xibalbans, are the souls of the deceased or a separate race of people worshipping death, but they are often depicted as being human-like in form. The place Xibalba was often associated with death and it was ruled by 12 gods or powerful rulers known as the Lords of Xibalba. The first among the Lords of Xibalba were One Death and Seven Death. The remaining 10 Lords are often referred to as demons and are given commission and domain over various forms of human suffering: to cause sickness, starvation, fear, destitution, pain, and ultimately death. The remaining residents of Xibalba are thought to have fallen under the dominion of one of these Lords, going about the face of the Earth to carry out their listed duties. Xibalba was a large place and a number of individual structures or locations within Xibalba are described or mentiond in the Popol Vuh. Chief among these was the council place of the Lords, the five or six houses that served as the first tests of Xibalba, and the Xibalban ball court. Also mentioned are the homes of the Lords, gardens, and other structures indicating that Xibalba at was at least a great city. Xibalba seemed to be rife with tests, trials and traps for anyone who came into the city. Even the Road to Xibalba was filled with obstacles: first a river filled with scorpions, a river filled with blood, and then a river filled with pus. Beyond these was a crossroads where travellers had to choose from between four roads that spoke in an attempt to confuse and beguile. Upon passing these obstacles one would come upon the Xibalban council place, where it was expected visitors would greet the seated Lords. Realistic mannequins were seated near the Lords to confuse and humiliate people who greeted them, and the confused would then be invited to sit upon a bench, which was actually a hot cooking surface. The Lords of Xibalba would entertain themselves by humiliating people in this fashion before sending them into one of Xibalba's deadly tests. The city was home to at least six deadly houses filled with trials for visitors. The first was Dark House, a house that was completely dark inside. The second was Rattling House or Cold House, full of bone-chilling cold and rattling hail. The third was Jaguar House, filled with hungry jaguars. The fourth was Bat House, filled with dangerous shrieking bats, and the fifth was Razor House, filled with blades and razors that moved about of their own accord. In another part of the Popol Vuh, a sixth test, Hot House, filled with fires and heat, is identified. The purpose of these tests was to either kill or humiliate people placed into them if they could not outwit the test. Sport was important among ancient Mesoamerican cultures, and the foul Lords of Xibalba were no exception to the rule. Xibalba was home of a famous ball court in which the heroes of the Popol Vuh either succumbed to the trickery of the Xibalbans in the form of a deadly, bladed ball, as well as the site in which the Maya Hero Twins outwitted the Xibalbans and brought about their downfall. The Xibalbans at one point enjoyed the worship of the people on the surface of the Earth, who offered human sacrifice to the gods of death. Over the span of time covered in the Popol Vuh, the Xibalbans are tricked into accepting counterfeit sacrifices, and then finally humiliated into accepting lesser offerings from above. The role of Xibalba and the Xibalbans after their great defeat at the hands of Hunahpu and Xbalanque is unclear, although it seems to have continued its existence as a dark place of the underworld long after.

References


- Dennis Tedlock, Popol Vuh: The Definitive Edition of the Mayan Book of the Dawn of Life and the Glories of Gods and Kings. Touchstone Books (1996). ISBN 0684818450. Category:Maya mythology

kalorie miadyca Gry Playstation Lektury hotel kiev










































:: RELATED NEWS ::
ჩეჩელაშვილი, ვალერი
ვალერი ჩეჩელაშვილი (დ. 1961, თბილისი) - ქართველი სახელმწიფო მოღვაწე და დიპლომატი, საქართველოს ფინანსთა მინისტრი 2005 წლიდან. 1983 წელს დაამთავრა ქ. კიევის სახელმწიფო უნივერსიტეტის
ბაგრატ IV
ბაგრატ IV (1018 ან 1020 ― † 24 ნოემბერი. 1072), საქართველოს მეფე 1027-იდან, იტალიაში ცნობილი იყო, როგორც მიქელ თამარატი) (
- სექტემბერი, 1858 ― †
თარხნიშვილი, მიხეილ
მიხეილ თარხნიშვილი (12 იანვარი, 1897, ახალციხე) – 15 ოქტომბერი, 1958, გიორგი ბარამიძე (დ. 5 იანვარი, 1968, თბილისი) - ქართველი პოლიტიკური და სახელმწიფო მოღვაწე, საქართველოს სახელმწიფო მი
ბენდუქიძე, კახა
კახა ბენდუქიძე (დ. 1956, თბილისი) - ქართველი სახელმწიფო მოღვაწე და ბიზნესმენი, საქართველოს სახელმწიფო მინისტრი ეკონომიკური რეფ
ლომაია, ალექსანდრე
ალექსანდრე (კახა) ლომაია (
- 1963, თბილისი) – ქართველი სახელმწიფო მოღვაწე, საქართველოს განათლებისა და მეცნიერების მინისტრი
კემულარია, კონსტანტინე
კონსტანტინე კემულარია (დ. 20 მარტი, 1954, ხობი) - ქართველი სახელმწიფო და პოლიტიკური მოღვაწე, საქართველოს იუსტიციის მინისტრი და მთავრობის ვიცე-პრემიერი 2005 წ
გაბაშვილი, გიორგი
გიორგი გაბაშვილი (დ. 1973) - ქართველი სახელმწიფო და პოლიტიკური მოღვაწე, საქართველოს კულტურის, ძეგლთა დაცვისა და სპორტის მინისტრი 2004 წლის თებერვლიდან.

განათლება



ჭიპაშვილი, ვლადიმერ
ვლადიმერ ჭიპაშვილი (დ. 29 სექტემბერი, 1964, თბილისი) - ქართველი სახელმწიფო და პოლიტიკური მოღვაწე, საქართველოს შრომის, ჯანმრთელობ
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org