:: wikimiki.org ::
| Bratislavo |
BratislavoKoordinatoj: 48°09'N; 17°07'E
Bratislavo, germannome (en epoko de Aŭstrio-Hungario) Pressburg, estas ĉefurbo de Slovakio.
Slovakio
Slovakio
Geografio
Bratislavo situas ĉe Danubo apud triangulo kie renkontiĝas la limoj de Slovakio, Hungario kaj Aŭstrio. Proksimas Vieno kaj la limo al Ĉeĥio (ambaŭ en distanco de 60 km).
Bratislavo estas la sola ĉefurbo, kiu havas limojn kun du najbaraj ŝtatoj. Tie troviĝas pluraj universitatoj kaj altlernejoj, teatroj, muzeoj kaj pliaj kulturaj institucioj kiel ekzemple la mondvaste fama Filharmonio.
Historio
En 2004 Bratislavo gastigis la 77an kongreson de SAT.
Ekonomio
Vidindaĵoj
Famuloj
Naskiĝis en Bratislavo:
- Wolfgang von Kempelen
- Johann Nepomuk HUMMEL
- Alexander DUBČEK
- Herta Däubler-Gmelin
Kategorio:Urboj de Slovakio
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
ja:ブラチスラヴァ
ko:브라티슬라바
simple:Bratislava
th:บราติสลาวา
Aŭstrio-HungarioAŭstrio-Hungario, ankaŭ konata kiel Danuba Monarkio, estis duopa monarkio en Eŭropo, kiu ekzistis de 1867ĝis 1918.
Ĝi estis federacio el la imperio Aŭstrio kaj la reĝlando Hungario sub komuna monarko.
Aŭstrio kaj Hungario historie kuniĝis en 1521 per la geedziĝo de princino Ana de Bohemio kaj arkiduko Ferdinando la 1-a de Habsburgo,
kiu post la abdiko de sia fraro Karlo la 5-a iĝis imperiestro de la Sankta-Roma Imperio.
Post la morto de Ladislao la 2a, la patro de Ana, Ferdinando iĝis reganto de Hungario kaj Bohemio. Hungario tamen ne iĝis parto de la imperio.
Post la Franca Revolucio Aŭstrio pli koncentriĝis orienten, kaj post la fino de la Sankta-Roma Imperio en 1806 ties lasta imperiestro Francisko iĝis aŭstria imperiestro.
Ĉar la hungaraj nobeloj ne sentis sin sufiĉe reprezentataj en la imperia administrado, ili ribelis en 1848 kaj fine atingis la "egaligon" kun la aŭstroj. De 1867 la aŭstria imperiestro estis samtempe hungaria reĝo, kaj la monarkio portis la nomon "k. u. k." (= "kaiserlich und königlch", imperiestra kaj reĝa).
Slavoj, kiuj pretendis similan egaligon kun Vieno, ne ricevis ĝin ĝis la Unua Mondmilito, kies rezulto vanigis tiuspecajn konsiderojn.
Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Eŭropo
Kategorio:Historio de Hungario
ja:オーストリア・ハンガリー帝国
ko:오스트리아-헝가리
SlovakioGeografio > Eŭropo > Slovakio
----
Eŭropo
Eŭropo
Slovakio estas lando en centra Eŭropo.
- Landkodo: SK.
- E-nomo: [a] Slovakujo; [o] Slovaka Respubliko.
- Nacia nomo: Slovensko, Slovenská republika.
- Areo: 49.000 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Ivan GAŠPAROVIČ.
- Ĉefurbo: Bratislavo (430 mil).
- Urboj: Košice (214 mil), Žilina (88 mil), Prešov (78 mil).
- Loĝantaro: 5.369.000 (1995), inter ili 87% slovakoj, 10,5% hungaroj.
- Ŝtatlingvo: slovaka.
- Parollingvoj: ĉeĥa, hungara, romaa. En regiono Panonio sude en Slovakio vivas 550 mil hungaroj(2001).
- Kredantoj: katolikoj.
- Eksporto: feraj rimedoj, kemiaĵoj, naftoproduktoj, armiloj.
- Pokapa GNP: 2.950 $.
- Historio:
: - en 1993 iama Ĉeĥoslovakio pace dispartiĝis je 2 sendependaj ŝtatoj - Ĉeĥa Respubliko kaj Slovaka Respubliko
: - Slovaka Ŝtato – Jozef TISO
- Heredaĵo: Altaj Tatroj, Banská Štiavnica, Vlkolínec - folklora vilaĝo apud Ružomberok.
Rilataj temoj
- Distriktoj de Slovakio
- Regionoj de Slovakio
Aliaj informoj pri Slovakio
- [http://www.esperanto.sk/sk/index.php Pri Slovakio ĉe esperanto.sk]
- [http://www.liptovtravel.com/esperanto/ Regiono Liptov]
E-o en Slovakio
- [http://www.esperanto.sk Ĝenerale]
- Vladimír NĚMEC (1941-2004), D kaj FD pri Esperantoinstruado kaj komputiko en Žilina (Slovakio), mortis la 6-an de majo 2004. La inĝeniero estis komitatano A de 1988 ĝis 1992.
als:Slowakei
fiu-vro:Slovakkia
ja:スロバキア
ko:슬로바키아
simple:Slovakia
th:ประเทศสโลวาเกีย
zh-min-nan:Slovensko
DanuboGeografio > Eŭropo > Danubo < Rivero
La Danubo estas la dua plej longa eŭropa rivero (krom la Volga). Ĝia fonto estas en Germanio, poste ĝi transiras Aŭstrion (ĉe Vieno), Slovakion (ĉe Bratislava), kaj Hungarion (Budapeŝto). Poste ĝi fluas tra Serbio (ĉe Beogrado).
La rivero estas la landlimo inter Rumanio norde kaj Bulgario sude. Jen ĝi eniras en Rumanion, tie ĝi estas parto de la ukrajna landlimo kaj sin ĵetas en la Nigran Maron pere de granda delto, kiu estas vasta natura protektejo.
Ĝi estas la sola grava eŭropa rivero, kiu fluas de okcidento al oriento. Ĝi fontas en Germanio, en la Nigra Arbaro el kuniĝo de du riveretoj Brigach kaj Breg ĉe Donaueschingen, kaj de tie ĝi fluas 2 850 km sudorienten al la Nigra Maro. Ĝi trafluas 10 landojn, sed la akvokolekta areo tuŝas pliajn 7 landojn.
Ĝi estas grava internacia ŝipvojo. La tutmaso de la liveritaj varoj sur la Danubo en 1987 superis 100 millionojn da tunoj. Ekde 1990 la liverado iĝis pli malfacila, ĉar la NATO bomb-detruis 3 pontojn en Serbio. Oni forigis la detruaĵojn tute nur en 2002.
En la rivero naĝis ĝis al Bratislavo la huzo, ĝis oni konstruis la akvoenergian centralon ĉe Ferpordo-interkrutejo (1964-1971) inter Rumanio kaj Jugoslavio.
-------------
EdE-D
Danubo. 1. Organo de la rumanaj kaj bulgaraj E-istoj. Bucureşti. Red. D-ro. Robin. Nur skribita en E. Ĝi estis la kunigo de Lumo kaj Rumana E-isto, 1-a jaro okt. 1910 - aŭg sept. 1911-11 kajeroj (12 n-roj) 11xIV+360 p.; 2-a jaro dec. 1911 - julio 1912-6 kajeroj, (7 n-roj.) 6xIV.+200 p. 24x16. Krom propagando, kroniko, organizaj kaj lingvaj demandoj D. enhavis modetajn proz- kaj literaturaĵojn. - 2. De majo-junio 1931 aperis ankaŭ D monata gazeto por org. kaj prop. eld. ES "Solidareco", Red. D. Ivanov. 3 kaj po 8 p. 24x16.
P. TARNOW.
EdE-D
Kategorio:Riveroj en Eŭropo
als:Donau
ja:ドナウ川
ko:다뉴브 강
SlovakioGeografio > Eŭropo > Slovakio
----
Eŭropo
Eŭropo
Slovakio estas lando en centra Eŭropo.
- Landkodo: SK.
- E-nomo: [a] Slovakujo; [o] Slovaka Respubliko.
- Nacia nomo: Slovensko, Slovenská republika.
- Areo: 49.000 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Ivan GAŠPAROVIČ.
- Ĉefurbo: Bratislavo (430 mil).
- Urboj: Košice (214 mil), Žilina (88 mil), Prešov (78 mil).
- Loĝantaro: 5.369.000 (1995), inter ili 87% slovakoj, 10,5% hungaroj.
- Ŝtatlingvo: slovaka.
- Parollingvoj: ĉeĥa, hungara, romaa. En regiono Panonio sude en Slovakio vivas 550 mil hungaroj(2001).
- Kredantoj: katolikoj.
- Eksporto: feraj rimedoj, kemiaĵoj, naftoproduktoj, armiloj.
- Pokapa GNP: 2.950 $.
- Historio:
: - en 1993 iama Ĉeĥoslovakio pace dispartiĝis je 2 sendependaj ŝtatoj - Ĉeĥa Respubliko kaj Slovaka Respubliko
: - Slovaka Ŝtato – Jozef TISO
- Heredaĵo: Altaj Tatroj, Banská Štiavnica, Vlkolínec - folklora vilaĝo apud Ružomberok.
Rilataj temoj
- Distriktoj de Slovakio
- Regionoj de Slovakio
Aliaj informoj pri Slovakio
- [http://www.esperanto.sk/sk/index.php Pri Slovakio ĉe esperanto.sk]
- [http://www.liptovtravel.com/esperanto/ Regiono Liptov]
E-o en Slovakio
- [http://www.esperanto.sk Ĝenerale]
- Vladimír NĚMEC (1941-2004), D kaj FD pri Esperantoinstruado kaj komputiko en Žilina (Slovakio), mortis la 6-an de majo 2004. La inĝeniero estis komitatano A de 1988 ĝis 1992.
als:Slowakei
fiu-vro:Slovakkia
ja:スロバキア
ko:슬로바키아
simple:Slovakia
th:ประเทศสโลวาเกีย
zh-min-nan:Slovensko
AŭstrioGeografio > Eŭropo > Aŭstrio
----
La respubliko Aŭstrio estas parlamenta-demokratia ŝtato en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno.
Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de UNO kaj ekde 1995 de Eŭropa Unio.
Historio
Ĉefartikolo: Historio de Aŭstrio
Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstrio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstrio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La neŭtraleco, kiu iam estiĝis parto de la aŭstria identeco, estas forte diskutata ekde la kolapso de Sovetunio en 1991 kaj la aliĝo al la Eŭropa Unio en 1995. Kiel bonhava lando Aŭstrio aliĝis en 1999 al la Eŭropa Mona Unio.
Politiko
Aŭstrio estas laŭ la federacia konstitucio de 1920 federacia, parlamenta-demokratia respubliko, konsistante el naŭ federaciaj landoj. Ŝtatestro estas la Federacia Prezidento, kiu estas elektita ĉiujn 6 jarojn rekte de la civitanoj. Unu rekte sekvanta reelekto estas permesata. Li nomumas la Federacian Kancelieron. La prezidento povas libere elekti la kandidaton por la federacia kanceliero, sed li devas fakte orientiĝi je la proporcioj de la partioj en la Nacia Konsilio. La federacia kanceliero estas la estro de la federacia registaro, kies membroj estas nomumitaj de la prezidento laŭ la proponoj de la kanceliero. La federacia registaro povas esti revokita de la Nacia Konsilio per voĉdono pri malkonfido.
La aŭstria parlamento konsistas el du ĉambroj. La konsisto de la Nacia Konsilio estas determinita ĉiujn 4 jarojn per ĝenerala balotado. La membroj de la Federacia Konsilio estas senditaj de la landaj parlamentoj. La Nacia Konsilio estas la dominanta ĉambro en la aŭstria leĝdonado. La Federacia Konsilio posedas en la plej multaj kazoj nur prokrastigan vetorajton, kiu povas esti malvalidigita per persistrezolucio de la Nacia Konsilio.
Federaciaj Landoj
Aŭstrio konsistas el naŭ federaciaj landoj. Tiuj estas dividitaj en distriktoj.
Vidu ankaŭ: Urboj en Aŭstrio
Ekonomio
Eksportado
- Maŝinindustria produktaĵo
- Transporta instalaĵo
- Papero kaj Celulozo
- Metalo
- Ŝtalo.
Turismo
[http://www.winterreisen.de/ski_a.htm Aŭstrio]
Mondaj heredaĵoj
- Urbocentro de Graz
- Historia centro de Vieno
- Historia centro de Salzburg
- Palaco kaj ĝardeno de Schönbrunn
- Semeringa fervojo
Esperanto-movado
Ĉefartikolo: Esperanto en Aŭstrio
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Aŭstrio
- Landnomoj
Kategorio:Aŭstrio
als:Österreich
fiu-vro:Austria
ja:オーストリア
ko:오스트리아
ms:Austria
simple:Austria
th:ประเทศออสเตรีย
zh-min-nan:Tang-kok
ĈeĥioGeografio > Eŭropo > Ĉeĥio
----
Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km).
La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo.
Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).
Historio
Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio
Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj.
Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890 – 894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj.
La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj.
En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj.
Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco.
Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (1914 – 1918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio.
En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko.
Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.
Historio - Rilataj temoj
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
Politika sistemo
Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj.
La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.
Administra divido
235pxMapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon.
En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido.
En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro.
Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj.
El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj.
Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.
Administra divido - Rilataj temoj
- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
Geografiaj kondiĉoj
Regionoj de Ĉeĥio]
Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km).
El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy).
Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m.
Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando.
Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj.
:– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro.
:– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.
Ekonomio
Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj.
Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 2000 – 2001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso.
Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico.
Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj).
La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj.
Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.
Loĝantaro
La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio.
Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro.
Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.
Kulturo
- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Hora – mezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.
Rilataj temoj
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio
Eksteraj ligoj
- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko]
Kategorio:Ĉeĥio
Kategorio:Eŭropo
Kategorio:Eŭropa Unio
ja:チェコ
ko:체코
simple:Czech Republic
zh-min-nan:Česko
ŜtatoJuro > Internacia juro > Publika internacia juro > Internacia socio
----
Ŝtato estas subjekto de la publika internacia juro kaj membro de la Internacia Socio. Oni povas fari 4 konsideraĵojn:
1° Ŝtato estas organizita politika socio, establita sur difinita teritorio, kaj kadranta la homojn troviĝantajn sur tiu teritorio.
Ĝi havas specifan organizon, kiu celas plenumi siajn objektivojn, laŭ siaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, kulturaj ktp.
Ĉiuokaze, la ŝtato havas:
- propran juran ordon,
- organojn kompetentajn por estigi kaj ekzekutigi tiun juran ordon, kaj
- konkretan forton, kiu ebligos al ĝi, eventuale trude, ekzekutigi tiun juran ordon.
Plie, tiu konkretan (homan) forton povos utili rilate la eksterlandon, ekz. por defendi la pluekziston de la ŝtato (la rajto je pluekzisto estas unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato sur la internacia skalo).
2° Ili estas nemultaj.
La Unuiĝintaj Nacioj enkalkulas 191 ŝtatoj-membroj. Se oni inkluzivas la ŝtatojn ankoraŭ ne UN-membroj, oni nombras proksimume 210 ŝtatojn en la mondo.
3° Ili estas tre diverstipaj rilate siajn enloĝantarojn, teritoriojn, politikajn instituciojn, evolustatojn...
Ekzemple:
Areo: Loĝantoj: MNP/loĝanto:
USONO....... 9.150.000 km² .... 267.000.000 .... 26.280 $
VANUATUO.... 12.000 km² .... 200.000 .... 1.200 $
MONAKO...... 195 ha .... 30.000 (inkl. 5.000 monakanoj)
4° Ilin karakterizas ilia suvereneco, t.e. tiu povo ne agnoski ian aŭtoritaton supera. Tiu suvereneco garantias:
- la plenecon kaj universalecon de ilia kompetenteco enlande, kaj
- ilian sendependecon eksterlande.
Vidu ankaŭ
- membra ŝtato
- ŝtata terorismo
- ŝtato (t.e. subŝtato)
ja:国家
simple:State
th:รัฐ
UniversitatoPedagogio - Fakultato
Universitato estas institucio de edukado kaj esploro.
La unuaj Eŭropaj universitatoj estis fondataj en Italio je 1088 kaj Francio en la mezepoko por la studo de juro, sanscienco, teologio. La Universitato de Bolonjo en Italio estas konsiderata la unua eŭropa universitato. Antaŭe, similaj institucioj jam ekzistis en islamaj landoj, precipe en Kairo, Egipto. La plej grava Azia universitato estis Nalanda, en Bihar, Barato, kie la 2-a jarcenta budha filozofo Nagarjuna baziĝis.
En Eŭropo, junaj viroj iris al la universitato, kiam ili kompletigis la studon de la trivium: la artoj de gramatiko, retoriko, kaj logiko kaj la quadrivium: aritmetiko, geometrio, muziko kaj astronomio.
Listo de universitatoj
Nordamerikaj
- Berkeley
- Kalifornia Instituto de Teknologio
- Masaĉuseca Instituto de Teknologio
- Universitato de Kalifornio
- Universitato de Suda Kalifornio
- Universitato Rice
- Universitato Stanford
- Universitato McGill
- Universitato de Toronto
- Universitato de Brita Kolumbio
Sudamerikaj
- Universitato de Sudkolombia
Eŭropaj
- Listo de universitatoj en Hungario
- Ĉuvaŝa Ŝtata Universitato en Ĉeboksari
- ELTE en Budapeŝto: Esperanto-fako http://www.geocities.com/elte_alkalmazott_nyelveszet
- Karola Universitato en Prago
- La Sorbonne en Parizo
- Moskva Ŝtata Universitato
- Teknika Universitato Minakademio Freiberg
- Universitato de Barcelono en Barcelono (Hispanio)
- Universitato de Kembriĝo
- Universitato de Laponio en Rovanjemio
- Universitato de Loveno
- Universitato de Oksfordo
- Universitato Ernst Moritz ARNDT en Greifswald
- Universitato J. E. Purkyně en Ústí nad Labem
- Universitato Masaryk en Brno
- Universitato Palacký en Olomouc
- Universitato de Upsalo
Aziaj
- Universitato de Aligarh
- Universitato Nanjing
- Universitato Tokio
- Universitato Kjoto
- Hebrew-Universitato
- Shantiniketan: Universitato Viŝva Barati
- Tel-Aviva Universitato
Internaciaj
- AIS San-Marino
ja:大学
ko:대학교
ms:Universiti
simple:University
th:มหาวิทยาลัย
AltlernejoPedagogio
Altlernejo estas supera lernejo de universitata nivelo, sed kun fakoj ne instruataj ĉe klasika universitato, ekzemple teknika altlernejo (elektro, kemio, fiziko, arkitekturo, konstrufako, maŝin-inĝeniera fako), agrikultura altlernejo, akademio de muzaj artoj (aktorado, reĝisorado, muziko, baledo).
MuzeoMuzeo estas konstanta ekspozicio de dokumentoj kaj objektoj, kiuj atestas la evoluon de la homa kulturo. Oni kaj la domon de la ekspozicio kaj la kolektaĵojn ekspoziciatajn nomas muzeo.
Pri muzeoj estas kelkaj internaciaj rezolucioj. La unua estas la "Ĉarto de Ateno" de Ligo de Nacioj de 1931, post Unesko aprobis la rekomendan Ĉarton de Nov-Delhio en 1956, ankaŭ estas aliaj regionaj rezolucioj.
Famaj muzeoj:
- Brita Muzeo en Londono
- Ermitejo en Sankt-Peterburgo
- Franca Nacia Muzeo De Renesanco
- Louvre en Parizo
- Prado en Madrido
- Smithsonian Institution en Vaŝingtono
Vidu ankaŭ: Esperanto-Muzeoj - Listo de muzeoj
ja:博物館
ms:Muzium
th:พิพิธภัณฑ์
SATEsperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-asocio > Sennacieca Asocio Tutmonda
----
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estas sendependa, neneŭtrala tutmonda Esperanto-asocio. SAT multe eldonas, kaj inter ĝiaj eldonoj estas la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Ĝi havas tramondan reton de SAT-perantoj. Kaj SAT estas ligita al la Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj) per la konvencio de Gotenburgo. SAT fondiĝis en 1921 kiel la organizaĵo de la Laborista Esperanto-movado. Grava figuro inter la fondintoj de SAT estas Eŭgeno LANTI.
Celoj
a) utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda;
b) kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro;
c) lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj.
ĉ) servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al. tiu de SAT;
d) peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de la asocio.
Ĉi tiun difinon oni akceptis en la fonda kongreso de SAT en 1921, ĝi restas ĝis nun valida. En 1928 oni precizigis la celon per jena aldono:
SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj Ideoj per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevos en siaj apartaj medioj.
Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado; helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj juĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun li opinias la plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.
SAT ne estas poresperanta organizo, t.e. ĝi ne estas organizo, kiu propagandas Esperanton. Ĝi estas peresperanta organizo, t. e. SAT utiligas Esperanton por siaj celoj.
Strukturo
SAT havas sennaciecan strukturon. La membroj aliĝas individue, kaj ne pere de landa asocio.
La decid-strukturo de SAT estas teorie per referendumoj religita al la bazo (ĉiuj kongres-decidoj validas nur post referendumo). Tiu statuta dispono celas bazan demokratian regadon; tamen la sperto montras, ke la plej multaj kongresdecidoj neniam estas submetitaj al referendumo. La SAT-estraro, kiu gvidas la asocion, nomiĝas Plenum-Komitato.
Redaktanto de Sennaciulo kaj jam dum jaroj Ĝenerala Sekretario estas Kreŝimir BARKOVIĈ.
Prezidanto de Plenum-Komitato estas ekde marto 2003 Jakvo ŜRAM.
Agado
SAT eldonas la ĉiumonatan gazeton Sennaciulo, la jaran kulturan Sennaciecan Revuon, kaj diversaj libroj kun kleriga enhavo, el kiuj la plej gravaj estas PIV. Ĝi ankaŭ publikigas plian klerigan materialon sur la [http://satesperanto.free.fr/satkulturo/ reto]
Vidu ankaŭ
- Eldonoj de SAT
- Historio de SAT
- Kongreso de SAT
- Laboristaj Esperanto-Asocioj
Eksteraj ligoj
[http://satesperanto.free.fr/ La TTT-ejo de SAT]
[http://satesperanto.free.fr/satkulturo/ La retaj kulturpaĝoj de SAT]
[http://users.pandora.be/jakvo/Esperanto/satinfo.html Kio vere estas tio SAT]
[http://www.uea.org/agadoj/fakoj/laboristoj.html Paĝo pri SAT ĉe UEA]
Kategorio:Esperanto-asocio
Kategorio:Sennacieca Asocio Tutmonda
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S
Kategorio:Laborista Esperanto-movado
Alexander DUBČEK(27. 11. 1921 Uhrovec - 7. 11. 1992 Prago) - ĉeĥoslovaka komunista politikisto, la ĉefa personeco de Praga printempo 1968; dum 30-aj jaroj de pasinta jarcento, li kune kun siaj gepatroj, estis membro de la industria kooperativo de esperantistoj kaj de idistoj Interhelpo kaj elveturis por helpi al la soveta Kirgizio.
ja:アレクサンデル・ドゥプチェク
ms:Alexander Dubcheck
Kategorio:Urboj de Slovakio
Slovakio
Kategorio:Slovakio
Jordan River HikingThe Jordan River Hiking Trail is located in Michigan in Antrim county, next to the Jordan River and the Jordan River hatchery
About The Trail
The Jordan River hiking trail is a 18 mile loop trail.
External Links
[http://http://www.fishweb.com/maps/antrim/hike/jordan_river/index.html Jordan River Trail]
Casino wagi sem cellulitis darmowe mp3
|
|
|
|