:: wikimiki.org ::
| Brigitte MIRA |
Brigitte MIRAKino > Aktoroj > Brigitte MIRA
----
Brigitte MIRA [brigite mira] (naskiĝis la 20-an de aprilo, 1910, mortis la 8-an de marto, 2005) estis germana aktorino.
Brigitte Mira naskiĝis en Hamburgo, kiel filino de la rusland-devena pianisto Siegfried MIRA. Sian infanaĝon ŝi pasigis en Duseldorfo. Ekde la aĝo de ok jaroj ŝi vizitis lecionojn de kantado kaj baleto; kiel 16-jarulino ŝi unuafoje aperis sursceneje: en la opereto Giuditta.
Ŝi laboris en aro da teatroj, ekz. 1930 en Bremerhaven, 1934 en Graz kaj de 1935 ĝis 1939 en Kijlo. En la jaro 1941 ŝi transloĝiĝis al Berlino, kie ŝi du jarojn poste komencis filmkarieron. Dum jardekoj ŝi aperis ĉefe en amuzaj muzikfilmoj kaj filmoperetoj.
La laboro kun la reĝisoro Rainer Werner FASSBINDER portis al ŝi la ŝancon, prezenti karakterajn rolojn. Famon ŝi akiris en 1973, per la filmdramo Angst essen Seele auf. Pro sia rolo de 60-jara purigistino amanta multe pli junan laboriston el Maroko ŝi gajnis la renoman premion Deutscher Filmpreis.
En 2000 Brigitte Mira kun Evelyn KÜNNEKE kaj Helen VITA komencis kanzon-turneon. Jam en 2001 la turneo abrupte finiĝis, kiam ambaŭ koleginoj ene de mallonga tempo mortis. Brigitte Mira – la plej aĝa el la iama triopo – daŭrigis per sol-programo.
Brigitte Mira edziniĝis kvin-foje: unue al la aktoro Peter SCHÜTTE, due al la kapelmajstro Paul CORNELIUS. Ŝiaj du filoj restis el ŝia edzeco kun la raportisto Reinhold TABBERT. Post kiam ankaŭ ŝia kvara edzeco kun inĝeniero fiaskis, ŝi edziniĝis al sia longjara amiko, la reĝisoro Frank GUERENTE. Lia morto en 1983 disigis la paron.
Brigitte Mira mortis en Berlino.
Listo de filmoj
- Liese und Miese (serio de kurtfilmoj, 1943)
- Berliner Ballade (1948)
- Wehe, wenn sie losgelassen (1958)
- Du bist wunderbar (1959)
- So toll wie anno dazumal (1962)
- Bubusch (1962)
- Wie lernt man Reisen? (1966)
- Bei Pfeifers ist Ball (1966)
- Der Partyphotograph (1968)
- Das Stundenhotel von St. Pauli (1970)
- Acht Stunden sind kein Tag (1972)
- Die Zärtlichkeit der Wölfe (1973)
- Angst essen Seele auf (1973)
- Wie ein Vogel auf dem Draht (1975)
- Jeder stirbt für sich allein (1975)
- Mutter Küsters Fahrt zum Himmel (1975)
- Satansbraten (1976)
- Chinesisches Roulette (1976)
- Drei Damen vom Grill (televidserio, 1977)
- Fabian (1979)
- Lili Marleen (1980)
- Kamikaze 1989 (1982)
- Sigi, der Straßenfeger (1984)
- Einmal Ku'damm und zurück (1985)
- Der Showmaster (1993)
- Kanzlei Bürger (televidserio, 1995)
- Willi und die Windzors (1996)
- Ein lasterhaftes Pärchen (2000)
- Aszendent Liebe (2001)
Premioj gajnitaj
- Deutscher Filmpreis (1974 pro Angst essen Seele auf)
- Bundesverdienstkreuz (1995)
MIRA, Brigitte
KinoJe la fino de la 19-a jarcento, la progreso de tekniko faris el fotografio la novan arton kinematografio, aŭ kino. Serio de bildoj, montrata sufiĉe rapide, fariĝas vivanta sceno, kaj la teatraĵo povas esti rafinita, pakita, kaj liverata tra la mondo. La kino, kaj ĝia ido televido, fariĝis grandega kultura influo de la 20-a jarcento.
20-a jarcento
Kino-Festivaloj laŭ landoj
Brazilo
- Festivalo de Gramado
- Festivalo de Sao Paŭlo
- Festivalo de Tiradentes
Francio
- Festivalo de Cannes
Germanio
- Festivalo de Berlino Berlinale
Hispanio
- Seminci de Valladolid.
- Festivalo de San Sebastián
- Fantasta Festivalo de Sitges
Italio
- Festivalo de Venecio (La Biennale di Venezia)
Kanado
- Festivalo de Toronto
- Festivalo de Rouyn-Noranda
Kroatio
- Festivalo de Motovuno
- Festivalo de Zagrebo
- Festivalo de Pulo
Nederlando
- Festivalo de Roterdamo
Portugalio
- Festivalo de Porto/Oporto Fantasporto (internacia/fantazi-temaj filmoj)
Usono
- Festivalo de Sundance
- Festivalo de Nov-Jorko
- Seatla Internacia Kino-Festivalo (SIFF)
Famaj filmuloj
- Aktoroj
- Reĝisoroj
- Ĉefaj fotografistoj
Famaj fikciuloj
- James BOND
- Harry POTTER
Filmoj
vidu Listo de filmoj
Filmetoj
- Murdoj en Kastelo
- La Junaj Trezorserĉantoj (nuntempe en farado)
Filmotekniko
- Filmteorio
- Filmformatoj
- Kamerao
- Kinolumiloj
- Kinematografio
- Fakterminaro de Kino
Firmaoj
- Defa
- Gaumont
- Lucasfilm
- MGM
- Paramount
- Pathé
- UFA
- United Artists
- 20th Century Fox
Skoloj
- Dogmo 95
- Franca Nova Ondo
Ĝenroj
- Animeo
- Animacio
- Agfilmo
- Dokumenta Filmo
- Drama Filmo
- Kinoĵurnalo
- Komedia Filmo
- Kulta Filmo
- Mallonga Filmo
- Suspensa filmo
- Vakera filmo
- Vesterno
Premioj
- Akademio de Film-Artoj kaj Sciencoj - vidu Oskaro
- César (Francio)
- Goya (Hispanio)
----
Vidu ankaŭ: Esperanto-filmo
Kategorio:Kino
ja:映画
20-a de aprilo
Historio > Tagoj > la 20-a de aprilo
----
La 20-a de aprilo estas la 110-a tago de la jaro (la 111-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 255 tagoj restas.
Je la 20-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 1972 : Apollo 16 atingis la lunon
Naskiĝoj
- 1808 : NAPOLEON la 3-a
- 1848 : Kurd LASSWITZ
- 1889 : Adolf HITLER
- 1893 : Joan MIRÓ, pentristo
- 1908 : Lionel HAMPTON, ĵazmuzikisto
- 1910 : Brigitte MIRA
- 1939 : Gro Harlem BRUNDTLAND, norvega politikisto
- 1951 : Luther VANDROSS, usona muzikisto
Mortoj
- 1912 : Bram STOKER
- 1932 : Giuseppe PEANO, itala matematikisto
- 1970 : Paul CELAN
- 1974 : Richard HUELSENBECK
- 1998 : Octavio PAZ
- 1999 : Senor WENCES
Specialaj tagoj kaj festoj
-
La 20-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.
Vidu ankaŭ jenon:
- 19-a de aprilo | 21-a de aprilo
- 20-a de marto | 20-a de majo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Aprilo
ja:4月20日
ko:4월 20일
simple:April 20
th:20 เมษายน
8-a de martoHistorio > Tagoj > la 8-a de marto
----
La 8-a de marto estas la 67-a tago de la jaro (la 68-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 298 tagoj restas.
Je la 8-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- En multaj landoj, ĝi estas Internacia Tago de Virinoj, la datreveno de tragedia Pafado ĉe la Triangula Fabrikejo (en Bostono, 1908) kie 129 virinoj perdis siajn vivojn dum ili strikis.
Naskiĝoj
- 1892 : Viktor BONDE
- 1923 : Walter JENS
Mortoj
- 1874: Millard FILLMORE
- 1889: Anton ROMAKO, pentristo
- 1930: William H. TAFT
- 2005: Brigitte MIRA
Specialaj tagoj kaj festoj
-
La 8-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.
Vidu ankaŭ jenon:
- 7-a de marto | 9-a de marto
- 8-a de februaro | 8-a de aprilo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Marto
ja:3月8日
ko:3월 8일
simple:March 8
th:8 มีนาคม
2005Historio > Jarcentoj > 21-a jarcento > 2005
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj - 2030-oj
Jaroj: 2000 - 2001 - 2002 - 2003 - 2004 - 2005 - 2006 - 2007 - 2008 - 2009 - 2010
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron).
En la jaro 2005 post Kristo okazis (aŭ okazos), interalie:
Eventoj
tutmonde:
- Proponitaj planlingvoj Simpekso, Siberia lingvo, Baspleo kaj Interĝermana.
- 9-a de januaro: Palestinanoj elektas novan prezidenton. Maĥmud ABBAS ricevis klaran plimulton de pli ol 62 % de la voĉoj.
- 26-a ĝis 30-a de januaro: En Davos okazas la Monda Ekonomia Forumo. Plan
- 27-a de januaro: 60-jarojn post la liberigo de la ekstermejo ĉe Oświęcim (Auschwitz) la mondo rememoras pri milmiloj da murditaj judoj.
- en februaro estis prezentita unua multkerna procesoro Cell.
- La hispana piloto Fernando ALONSO gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- pliaj eventoj en 2005 tageventoj
----
en la esperantlingva mondo:
- Francio, Bulonjo-ĉe-Maro : Paska semajnfino : Internacia renkontiĝo memorfestonta la centjariĝon de la unua Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en la sama urbo. ~ Retejo: http://boulogne2005.online.fr
- Litovio, Vilno : 90-a Universala Kongreso de Esperanto
- Kroatio, Zagrebo: 78-a kongreso de SAT
Naskiĝoj
Mortoj
- 15-a de januaro: Victoria de los Ángeles, hispana sopranulo
- 29-a de januaro: Efraim KIŜON
- 2-a de februaro: Max SCHMELING
- 3-a de februaro: Zurab Zjvania, ĉefministro de Kartvelio
- 10-a de februaro: Arthur MILLER
- 6-a de marto: Hans Albrecht BETHE
- 8-a de marto: Brigitte MIRA
- 25-a de marto: KŐSZEGI Gizella
- 31-a de marto: Terri SCHIAVO
- 1-a de aprilo: Harald JUHNKE
- 2-a de aprilo: Johano Paŭlo la 2-a
- 5-a de aprilo: Saul BELLOW
- 23-a de aprilo: John MILLS
- 26-a de aprilo: Maria SCHELL
- 26-a de aprilo: Augusto ROA BASTOS
- 13-a de majo : Eddie BARCLAY
- 5-a de junio : Lothar WARNEKE
- 6-a de junio : Anne BANCROFT
- 24-a de junio: Max ROQUETA
- 30-a de junio : Fernando DE DIEGO, tradukinto de pluraj verkoj al Esperanto, ĉefe el la hispana lingvo, interalie Don Kiĥoto de la Manĉo.
- 31-a de julio: Wim DUISENBERG
- 7-a de aŭgusto: Ibrahim FERRER
- 20-a de septembro: Simon WIESENTHAL, mondfama ĉasisto de naziaj militkrimuloj.
- 29-a de septembro: Vladimir LANCBERG
- 8-a de novembro: Carola HÖHN
----
2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | 2009 | 2010
20-a jarcento - 21-a jarcento - 22-a jarcento
als:2005
ja:2005年
ko:2005년
ms:2005
simple:2005
th:พ.ศ. 2548
zh-min-nan:2005 nî
GermanioGeografio > Eŭropo > Germanio
----
La Federacia Respubliko Germanio (germane Bundesrepublik Deutschland ) estas demokrata federacia ŝtato meze de Eŭropo, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝiaj najbaraj landoj estas Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Svisio, Francio, Luksemburgio, Belgio, Nederlando kaj Danio.
Badenio-Vurtembergo, Bavario, Berlino, Brandenburgio, Bremeno, Hamburgo, Hesio, Malsupra Saksio, Meklenburgo-Antaŭpomerio, Nord-Rejno-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato, Saksio, Saksio-Anhalto, Sarlando, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Turingio
La regionaj ŝtatoj estas nomataj en Germanio federaciaj landoj ('Land' aŭ 'Bundesland', pl. 'Länder'). Ili estas teorie ŝtatkarakteraj politikaj unuoj. Ano de federacia lando estas ĉiu enloĝanto kiu havas tie sian oficialan loĝejon minimume ekde tri monatoj. La limoj de regiona ŝtato estas ŝanĝeblaj nur per plebiscito de la koncernaj enloĝantoj.
Inter Federacio kaj regionaj ŝtatoj ekzistas divido de la taskoj. Ekzemple, nur la Federacio okupiĝas pri eksteraj rilatoj, defendo, valuto kaj mezuroj, kaj nur la regionaj ŝtatoj okupiĝas pri lernejoj. Multaj taskoj tamen estas komuna agadkampo de ambaŭ. La regionaj ŝtatoj estas reprezentataj en speciala germana organo, la Federacia Konsilio ('Bundesrat'), kiu havas certajn veto-rajtojn rilate al federaciaj leĝoj. Ĉar laŭ la germana konstitucio ĉiuj germanoj devas havi proksimume samajn vivkondiĉojn en la tuta lando, Germanio estas tre unuecisma federacia ŝtato (kompare ekzemple al Usono).
Germana regiona ŝtato havas propran ĉefministron, registaron kaj parlamenton, sed ankaŭ konstitucion, flagon kaj ofte ankaŭ himnon.
Interalie: Alpoj, Elba Grejsmontaro, Ercmontaro, Luzacia Montaro, Harco
La pli alta monto estas la Zugspitze (2962 m, en la Alpoj).
Interalie: Danubo, Elbo (rivero), Mulde, Odro, Rejno, Saale
Pli > Listo de riveroj en Germanio
Interalie: Konstanca Lago, Müritz
Interalie: Rügen, Usedom, Fehmarn, Sylt, Helgoland, Föhr, Nordstrand, Pellworm
La etnogenezo, la estiĝo de la germana popolo, estis longdaŭra procezo. Post la disigo de latinidalingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.
Legu pli > Historio de Germanio
Vidu ankaŭ: konstitucio (Germanio)
La Federacia Respubliko estas federacia ŝtato laŭ popola suvereno. Centra organo estas la unuĉambra parlamento ('Bundestag'), elektita laŭ personigita proporcia baloto de la germanoj. La parlamento elektas interalie la ĉefministron (Kanceliero) kaj la superajn juĝistojn; la ĉefa laboro estas decidi pri la federaciaj leĝoj (kaj la ŝtata budĝeto). Oficperiodo estas kvar jaroj.
Krom la parlamento ekzistas la Federacia Konsilio (FK, "Bundesrat"), kiu estas propra organo (ne konsiderata kiel parto de la parlamento) kaj daŭrigas la federaciisman tradicion de la 'Reichstag' antaŭ 1806. La FK konsistas el reprezentantoj de la regionaj subŝtatoj kaj kundecidas pri la federaciaj leĝoj (se ili tuŝas la interesojn de la regionaj subŝtatoj).
Kiel dirite, la parlamento elektas nur la Federacian Kancelieron ('Bundeskanzler') laŭ propono de la Federacia Prezidento. La Kanceliero mem proponas al la Federacia Prezidento la ministrojn. Estas iom specialaj la reguloj rilate al elekto kaj malelekto de Kanceliero; plej gravas, ke la parlamento povas forelekti ĉefministron nur, se ĝi samtempe elektas novan.
La plej alta reprezentanto estas la Federacia Prezidanto, elektita de speciala organo nomata Federacia Asembleo. Tiu organo kunvenas nur por elekti Fed. Prezidanton, normale do ĉiun kvinan jaron. Ĝi konsistas el ĉiuj anoj de la (federacia) parlamento kaj same granda nombro de homoj elektitaj de la parlamentoj de la regionaj ŝtatoj. Kvankam la Federacia Prezidanto havas ĉefe nur reprezentajn taskojn, restas certaj kompetentecoj specialaj por krizaj kazoj.
Kutime Germanio estas regata de koalicio el du partioj, unu granda, unu malgranda. Tiuj du partioj havas la (absolutan) plimulton en la parlamento kaj komune formas la registaron. La du grandaj partioj estas la Kristandemokrata Unio (CDU) (en Bavario: Kristansociala Unio) kaj la Socialdemokrata Partio (SPD). Krome en la nuna parlamento (elektita lastfoje en 2005) sidas la frakcio de la verduloj ('Bündnis 90 / Die Grünen'), de la liberaluloj (FDP) kaj de la "Maldekstra Partio", kiu antaŭe nomiĝis PDS ("partio por demokrata socialismo").
Ĉefartikoloj: Esperanto en Germanio, Historio de Esperanto en Germanio
En nuna Germanio la neŭtrala movado estas organizita en Germana Esperanto-Asocio, fondita en 1906 kaj aliĝinta al UEA en 1955.
vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Germanio
- Landnomoj
Ekstera ligilo
- [http://www.stadtpanoramen.de/ StadtPanoramen] - Panoramaj vidoj de urboj de Germanio
Kategorio:Germanio
als:Deutschland
fiu-vro:S'aksamaa
ja:ドイツ
ko:독일
ms:Jerman
roa-rup:Ghirmânii
simple:Germany
th:สหพันธ์สาธารณรัฐเยอรมนี
zh-min-nan:Tek-kok
DuseldorfoGeografio > Eŭropo > Germanio > Nord-Rejno-Vestfalio > Düsseldorf < Urbo
----
Düsseldorf [DISeldof] estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Nord-Rejno-Vestfalio. Ĝi situas apud la rivero Rhein kaj la rivereto Düssel, kiu donis al la urbo la nomon.
Faktoj
- Situo: 51°13'32" NO, 06°46'58" OR
- Enloĝantoj: ĉ. 569.000 (en 2000)
- Alteco: 28 - 165 metroj super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Areo: ĉ. 217 km2
Esperanto en Düsseldorf
La Esperanto-movado havas longan tradicion en Düsseldorf. En 1952 tie okazis la 25-a SAT-Kongreso kaj en 1965 la urbo estis gastiganto de la 43-a Germana Esperanto-Kongreso.
Gravaj Geesperantistoj rilataj al Düsseldorf
En Düsseldorf naskiĝis Hemann REMERS.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.BARTOTAINMENT.com www.BARTOTAINMENT.com] Oficiala hejmpaĝo
- [http://www.duesseldorf.de Düsseldorf] Oficiala hejmpaĝo
- [http://www.stadtpanoramen.de/duesseldorf/duesseldorf.html StadtPanoramen Düsseldorf] - Panoramo Düsseldorf
- [http://www.esperanto.de/org/es.duesseldorf La Esperanto-Societo Düsseldorf]
ja:デュッセルドルフ
ko:뒤셀도르프
Graz
Graz [Grac'] estas la ĉefurbo de la federacia lando Stirio en Aŭstrio.
La nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas kasteleto.
Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno), kaj ĝi havas kvar universitatojn kun ĉirkau 50.000 gestudentoj. Graz estis la eŭropa ĉefurbo kultura en 2003.
Geografio
Graz situas ĉe la rivero Mur, en la baseno de Graz, ĉirkaŭata je tri flankoj de montoj (nur ne en la sudo).
La plej alta loko estas la Plabutsch (754 m) en la nordokcidento de la urbo. La plej malalta loko estas en la sudo (330 m), kie la Mur fluas el la urbo.
Mur
Urbodivido
Graz estas dividita je 17 distriktoj:
# Innere Stadt
# St. Leonhard
# Geidorf
# Lend
# Gries
# Jakomini
# Liebenau
# St. Peter
# Waltendorf
# Ries
# Mariatrost
# Andritz
# Gösting
# Eggenberg
# Wetzelsdorf
# Straßgang
# Puntigam
Esperanto
Personoj
Rudolf HORNECK en Graz propagandis Esperanton kaj gvidis kursojn.
Pastro Max Josef METZGER en Graz en 1917 fondis Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco, kiu en 1918 akceptis Esperanton kiel korespondlingvon. Inter 1918 kaj 1920 li tie eldonis la revuon "Blanka Kruco" kaj poste ĝis 1928 la revuon "Katolika Mondo".
Klaus PERKO instruas Esperanton ĉe la universitato de Graz.
Eventoj
En Graz okazis
- la tria tut-aŭstria Esperanto-kongreso en 1913
- Esperanto-kongreso en 1949, okaze de kiu la Aŭstria Poŝto eldonis poŝtmarkon kun verda stelo kaj la vorto "Esperanto"
- la Internacia Junulara Kongreso de 1970
- la Jubilea Esperanto-Konferenco de 1987, dum kiu Ivo LAPENNA proklamis la malfondon de Neŭtrala Esperanto-Movado.
ZEO
Graz posedas ZEO-on, placon nomitan laŭ Esperanto (Esperantoplatz).
Kategorio:Urboj de Aŭstrio
ja:グラーツ
1935Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1935
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1935 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 27-a Universala Kongreso de Esperanto en Romo.
- Oficialigo de sufikso -end.
- Eugen WÜSTER lasis Esperanton pro Okcidentalo.
- Universal Esperanto estas proponita de René de SAUSSURE.
- Kreitaj planlingvoj American Cosmo, Rapidvortoj kaj Sona.
- Irano petas al la mondo nomi ĝin tiel ĉi, ne "Persio".
- Kroniko.
- Carl VON OSSIETZKY gajnis la Premion Nobel de Paco.
Naskiĝoj
- 4-a de februaro : Martti TALVELA
- 16-a de aprilo : Sarah KIRSCH
- 13-a de junio : Christo kaj Jeanne-Claude
- 17-a de julio : Donald SUTHERLAND
- 25-a de septembro : Maj SJÖWALL
- 8-a de novembro : Francio : Alain DELON
- 1-a de decembro : Usono : Woody ALLEN
Mortoj
- 29-a de majo : Josef SUK
- 21-a de decembro : Germanio : Kurt TUCHOLSKY
----
1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1935年
ko:1935년
simple:1935
1939Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1939
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1939 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 31-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno.
- Ĉeso de la civilmilito en Hispanio.
- Germanio kaj Sovetunio interkonsentis, dividi inter si Pollandon. Aŭguste Germanio ekatakis Pollandon. Komenco de la Dua Mondmilito.
- 1-a de septembro : Germanio invadis Pollandon; komenciĝis la Dua Mondmilito.
- Kroniko de la fortikigado de Ĉeĥoslovakio.
- Kreita Monda lingvo.
Naskiĝoj
- 28-a de februaro : Erika PLUHAR
- 31-a de marto : Volker SCHLÖNDORFF
- 7-a de aprilo : Usono : Francis Ford COPPOLA
- 20-a de aprilo : Norvegio : Gro Harlem BRUNDTLAND, politikisto
- 28-a de majo : Vida JERMAN
- 14-a de julio : Ĉeĥio : Karel GOTT
- 18-a de novembro : Margaret ATWOOD
- 26-a de novembro : Tina TURNER
- 16-a de decembro : Japanio : Liv ULLMANN, norvega aktoro
Mortoj
- 28-a de januaro : Francio : William Butler YEATS
- 22-a de majo : Jiri MAHEN
- 22-a de majo : Ernst TOLLER
----
1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1939年
ko:1939년
simple:1939
th:พ.ศ. 2482
1941Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1941
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1941 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 1. jan. Kiel la unua milita paŝo al la Japana atako kontraŭ Pearl Harbor, Admiralo JAMAMOTO Isoroku, ĉefkomandanto de la Japana kombinita floto, ordonis al Sub-Admiralo ONIŜI Takiĝiro, unu el la plej bonaj maravidadistoj, prepari studon pri aeratako kontraŭ Pearl Harbor; Fregatkapitano GENDA Minoru helpas ONIŜIn. Tia atako preventos, ke la Usona floto malhelpu la japanan kampanjon en la Ekstrema Oriento.
- 11. jan. HITLERO ordonis al siaj fortoj esti pretaj eniri en Nord-Afriko por helpi la italojn. Tio establis la Afrikan Korpuson.
- 20. jan. ROOSEVELT estis inaŭgurita prezidenton de Usono triafoje.
- 22. jan. Italaj fortoj cedis la havenon de Tobruk al la britoj.
- 23. jan. Kolonelo Charles LINDBERGH, rekomendis al la Usona parlamento, ke oni negocu kun HITLERO por fini la eŭropan militon.
- 29. jan. – 29. mar. Britaj-usonaj stabaj interparoladoj en Vaŝingtono (kodnomo ABC-1).
- 1. feb. La usona mararmeo reorganiziĝis. La usona atlantika floto estis reestablita sub Admiralo Ernest J. KING.
- 6. feb. HITLERO donis direktivon pri ekonomia milito kontraŭ Britio.
- 16. feb. Britaj fortoj minis la akvojn de Singapuro, preparante kontraŭ japana atako.
- 1. mar. Bulgario aniĝis en la Akso.
- 17. mar. Du germanaj submarŝipoj estis perditaj dum nord-Atlantika konvoja batalo : La submarŝipo U-100, komandata de Joachim SCHEPKE estis ramita kaj sinkigita de la brita destrojero Vanoc, kaj la U-99, komandata de Otto KRETSCHMER estas sinkigita de la brita destrojero Walker.
- 25. mar. Jugoslavio aniĝis en la Akso.
- 26. mar. Italaj homekipitaj torpedoj atakis la britan floton en Kreto, kaj uzis malligeblajn ŝargokapojn por sinki la britan krozoŝipon York, staranta ĉe la ankro. Tiu atako aldonis novan dimension al la militado.
- 27. mar. HITLERO prokrastis atakon kontraŭ Sovetunio (Operaco BARBAROSSA). Ŝtatrenverso en Jugoslavio prezentis registaron, amikan al la aliancanoj.
- 28. mar. Dum la Batalo ĉe Kabo Matapana en Mediteraneo, brita mararmea forto sub Admiralo Andrew Browne CUNNINGHAM surprizis italan mararmean forton, kaj sinkigis tri krozoŝipojn kaj du destrojerojn. La britoj perdis unu aviadilon dum la batalo, kiu okazis pro britaj sukcesoj je kodrompado.
- 30. mar. Germana Afrika Korpuso sub Generalo Erwin ROMMEL komencis sian unuan ofensivon kontraŭ britaj fortoj en Libio.
- 31. mar. Usona Prezidento ROOSEVELT ordonis al la usona marbord-gvardio konfiski tridek komercŝipojn de la Akso kaj tridek kvin de Danio en usonaj havenoj.
- 3. apr. Establiĝis german-favora registaro en Irako.
- 6. apr. Germanaj fortoj invadis Grekion kaj Jugoslavion.
- 8. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Tesalonikon.
- 10. apr. La usona destrojero Niblack, dum ĝi kolektis supervivulojn el torpedita nederlanda kargoŝipo en la norda Atlantiko, atakis germanan submarŝipon.
- 13. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Beogradon, ĉefurbo de Jugoslavio. Sovetunio kaj Japanio subskribis pakton pri neagresemo.
- 17. apr. Jugoslavio kapitulacis al la germanoj.
- 19. apr. Germanoj lanĉis sian plej fortan aeratakon ĝis tiam kontraŭ Londono. Britio sendis soldatojn al Irako.
- 21. apr. Britio decidis retiri soldatojn el Grekio, kiam la greka registaro subskribis armisticon kun Germanio.
- 27. apr. Germanaj soldatoj ekokupis Atenon.
- Belarusion (1941-44) okupis faŝista Germanio
- Junio: Rusion atakas Germanio.
- 7-a de decembro : Japanio atakis Usonon ĉe Pearl Harbor, Havajo.
- Hans Hermann KÜRSTEINER prezidanto de "ĝeneva" UEA.
Naskiĝoj
- 14-a de januaro : Faye DUNAWAY
- 21-a de januaro : Placido DOMINGO
- 29-a de marto : Renato CORSETTI, Prezidento de UEA
- 25-a de aprilo : Bertrand TAVERNIER, Franca reĝisoro
- 26-a de aprilo : Regine HILDEBRANDT
- 13-a de majo : Senta BERGER
- 10-a de junio : Jürgen PROCHNOW
Mortoj
- 5-a de januaro : Britio : Amy JOHNSON
- 13-a de januaro : James JOYCE
- 24-a de februaro : Oskar LOERKE
- 28-a de marto : Britio: Virginia WOOLF
- 7-a de aŭgusto : Rabindranath TAGORE
----
1936 | 1937 | 1938 | 1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1941年
ko:1941년
simple:1941
th:พ.ศ. 2484
BerlinoGeografio > Eŭropo > Germanio > Berlino < Urboj
----
Urboj
200px
- loko: 52.52 Norde, 13.33 Oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 4.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
- distriktoj: Berlin-Mitte, Friedrichshain-Kreuzberg, Pankow, Charlottenburg-Wilmersdorf, Spandau, Steglitz-Zehlendorf, Tempelhof-Schöneberg, Neukölln, Treptow-Köpenick, Marzahn-Hellersdorf, Lichtenberg, Reinickendorf
Berlino, germane: Berlin [berlin'], post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando.
Antaŭ la Dua mondmilito Berlino estis ĉefa transporta nodo, komerca centro kaj ekonomia metrolopolio de la lando. Eĉ dum la periodo de divido, ambaŭ partoj de la urbo estis grandaj industriaj centroj. Ĉiuj branĉoj de industrio kaj servo estas prezentitaj ĉi-tie. Konataj berlinaj firmaoj estas AEG kaj Siemens, farmaceŭta entrepreno Schering kaj gazetara giganto Springer.
Depost la disfalo de la muro Berlino forte progresas. Multaj germanaj kaj internaciaj firmaoj transportas siajn oficejojn kaj filialojn en nova ĉefurbo. Iama urba centro, Placo de Potsdam, nun fariĝis la plej grava konstruobjekto de la lando. Aperas novaj stratoj kaj pontoj, koncernoj Daimler-Benz kaj Sony konstruas novajn aferajn kaj oficajn centrojn. [http://www.presse.tk/ Source: Press]
Berlino eĉ hodiaŭ vivas de sia iama honoro, kia estas sidloko de Hohenzollerna dinastio, imperia ĉefurbo kaj unu el eŭropaj kulturcentroj. Pro tio estas arigita en malgranda teritorio granda kvanto de historiaj monumentoj, kiaj estas:
- Brandenburga Pordego
- Templo por memoro de Imperiestro Wielhelm
- Domo de Reichstag
- Kolono de Venko
- Germana ŝtatopero
- Aleo Unter-den-Linden
- Aleo Kurfurstendam.
Al tio aldoniĝas mondfamaj muzeoj (Pergamon, Bode, Egipta), tri operaj teatroj, dekoj da teatroj, centoj da kinejo, restoracioj, baroj, diskotekoj, altlernejoj, universitatoj k.a. Tio atestas ke ĝi estas urbo kun monda signifo je politika, ekonomia, scienca kaj kultura mezuro.
Famuloj rilataj al Berlino
- Théophile CART tie studis.
Théophile CART
Ekstera ligilo
- [http://www.reisebuero.tk Berlino]
- [http://www.stadtpanoramen.de/berlin/berlin.html StadtPanoramen Berlin] - Panorama Berlino
Kategorio:Berlino
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
ja:ベルリン
ko:베를린
simple:Berlin
th:เบอร์ลิน
Rainer Werner FASSBINDERKino > Reĝisoroj > Aktoroj > Rainer Werner FASSBINDER < Literaturo
----
Rainer Werner FASSBINDER [rajner verner FASbinder] (naskiĝis la 31an de majo 1945, mortis la 10an de junio 1982) estis germana reĝisoro, aktoro kaj scenaristo.
Naskiĝinte en Bad Wörishofen (Bavario), li unue fariĝis aktoro kaj laboris en diversaj teatroj. En la jaro 1968 li kunfondis la teatran komunumon antitheater, kiu prezentis de Fassbinder mem verkitajn teatraĵojn pri aktualaj politikaj temoj. Preskaŭ sen mono, sed kun granda entusiasmo la teamo en 1969 kreis sian unuan filmon: Liebe ist kälter als der Tod. En 1971 la grupo disiĝis.
Post malsukcesa ne tre sukcesa agado kiel direktoro de la Frankfurta teatro Theater am Turm, li en 1975 finis sian teatran karieron, por dediĉi sin plene al la televido kaj la kino.
Rainer Werner Fassbinder mortis en Munkeno, de trodozo da drogoj.
Listo de dramoj
- Katzelmacher (1968)
- Iphigenie auf Tauris von J. W. von Goethe (1968)
- Die Bettleroper (1969 - laŭ dramo de John GAY)
- Das Kaffeehaus (1969 - laŭ komedio de Carlo GOLDONI)
- Paradise sorry now (1969)
- Das brennende Dorf (1970)
Listo de filmoj
- Liebe ist kälter als der Tod (Germanio, 1969)
- Katzelmacher (Germanio, 1969)
- Das Kaffeehaus (Germanio, 1970)
- Warum läuft Herr R. Amok? (Germanio, 1970)
- Händler der vier Jahreszeiten (Germanio, 1972)
- Die bitteren Tränen der Petra von Kant (Germanio, 1972)
- Angst essen Seele auf ("Angoro manĝas la animon", Germanio, 1974)
- Fontane Effi Briest (Germanio, 1974 - laŭ romano de Theodor FONTANE)
- Chinesisches Roulette (Germanio/Francio, 1976)
- Eine Reise ins Licht - Despair (Germanio, 1977)
- Die Ehe der Maria Braun (Germanio, 1978)
- Lili Marleen (Germanio, 1980)
- Lola (Germanio, 1981)
- Querelle - Ein Pakt mit dem Teufel (Germanio, 1982 - laŭ romano de Jean GENET)
- Die Sehnsucht der Veronika Voss (Germanio, 1982)
Listo de televidproduktaĵoj
- Acht Stunden sind kein Tag (serio, 1972/73)
- Berlin Alexanderplatz (serio, 1980 - laŭ romano de Alfred DÖBLIN)
FASSBINDER Rainer Werner FASSBINDER Rainer Werner
ja:ライナー・ヴェルナー・ファスビンダー
1973Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1973
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj
Jaroj: 1968 - 1969 - 1970 - 1971 - | | |