Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Britio

Britio

Tiu ĉi artikolo traktas la regnon entenantan Anglion, Skotlandon, Kimrion kaj Nord-Irlandon. Ankaŭ, en historio, aliaj ŝtatoj nomiĝis "Unuiĝinta Regno" (ekz. Unuiĝinta Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo). Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Unuiĝinta Reĝlando < Historio ---- La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime sed fakte malprecize mallongigas al Britio) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo. La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno. En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando. La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono, kaj la regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a . Pro ĝia mara potenco kaj ĝia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj. Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita Imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations). ---- Vidu ankaŭ:
- Britio (terminaro)
- La insulo de Granda Britio
- Esperanto-movado
- Britaj ĉefministroj
- Listo de britaj reĝoj
- Listo de urboj de Britio
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
- Domesday Book
- Sutton Hoo Kategorio:Britio als:Grossbritannien und Nordirland ja:イギリス ko:영국 ms:United Kingdom simple:United Kingdom th:สหราชอาณาจักร zh-min-nan:Liân-ha̍p Ông-kok

Anglio

Anglio estas la plej granda reĝlando de Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km2, kaj la loĝantaro de Anglio estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono.

Topografio

Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Maro Norda apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo. Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Fluo.

Historio

La nomo "Anglio" devenas de la anglosaksoj, ĝermanoj, kiuj invadis Brition en la finaj jaroj de Romio.
- La originaj loĝantoj de Anglio estis la iberoj. Ili uzis bronzon kaj verŝajne starigis la monolitojn de Stonehenge.
- La keltoj invadis la landon dekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis feron kaj minis stanon.
- Je la jaroj 55 kaj 54 a.K. Julio Cezaro atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro 43 p.K. la roma imperiestro Klaŭdio komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la Romia Imperio. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel Londinium (Londono).
- Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de Jutlando kaj Englando (nuntempe Danio) kaj de Saksio (nuntempe Germanio) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna angla lingvo.
- Dum la naŭa jarcento Alfredo la Granda (871-901) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
- Je 1066, William (Vilhelmo la Konkerinto), normana duko de Francio, konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesinto. Dum kelkaj jarcentoj la nobelaro de Anglio parolis la francan de la normanoj.
- Rikardo la 1-a, la Leonkuraĝa ("Leonkoro"), devis subskribi la Grandan Ĉarton (Magna Carta). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
- Dum la rego de Elizabeta 1-a (1558-1603) Anglio prosperis. Post la venko de la Hispana Militŝiparo (1588), Anglio komencis esplori, komerci, kaj koloniigi en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de Ŝekspiro kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la Biblio en 1611 estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.

Politiko

Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio. La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.

Vidu ankaŭ


- Britio
- Listo de britaj reĝoj
- Angla regiono
- angla provinco
- Nordorienta Anglio
- Eklezio de Anglio
- Centjara Milito
- And did those feet in ancient time
-
ja:イングランド ko:잉글랜드 ms:England simple:England th:แคว้นอังกฤษ zh-min-nan:England


Kimrio

Geografio > Eŭropo > Britio > Kimrio ---- left Kimrio (Cymru [kamri] kimre, Wales [ŭejlz] angle), estas malgranda montara lando en la okcidenta marbordo de Britio. La nomo "Kimrio" venas de la kimra Cymru, siavice de cymry kiu signifas "samlandanoj". La nomo "Wales" venas de la Anglosaksa, kaj signifas "[lando de la] fremdlanduloj." Anglosaksa La areo de Kimrio estas 20,761 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 3,000,000. Kiam la Anglosaksoj invadis Brition, ili forpelis multajn keltojn mez-britiajn al Kimrio, jam loĝata de keltoj ekde antaŭ la romia konkero. La kimroj rezistis la Anglojn, sed malvenkis en 1282 al Eduardo la 1-a. Postaj ribeloj fiaskis, plej klare en 1409. En 1536, Kimrio formale unuiĝis kun Anglio; publikaj aŭtoritatoj uzis nur la anglan kaj tiel forigis la kimrojn el la administrado. Hodiaŭ la kimra havas oficialan statuson, sed nur ĉirkaŭ 600.000 kimroj parolas la kimran kaj la anglan, kaj nur 32,000 homoj parolas nur la kimran. La ĉefurbo de Kimrio de 1955 estas Cardiff/Caerdydd (315.000). Ĝis 1999 Kimrio estis centre regata de Londono; nun ekzistas "Nacia Asembleo por Kimrio", kiu tamen ne havas veran regpotencon, ĉar Kimrio (male al Skotlando kaj Nord-Irlando) havas leĝ-identecon kun Anglio.

Historiaj partoj (graflandoj) de Kimrio


- Môn (Anglesey)
- Frycheiniog (Brecknoc)
- Gaernarfon
- Aberteifi (Cardigan)
- Gaerfyrddin (Carmarthen)
- Ddinbych (Denbigh)
- y Fflint (Flint)
- Morgannwg (Glamorgan)
- Meirionnydd (Merioneth)
- Fynwy (Monmouth)
- Drefaldwyn (Montgomery)
- Benfro (Pembroke)
- Faesyfed (Radnor) Nacia himno: Hen Wlad Fy Nhadau Klaku por vidi al Tradiciaj vestoj de Kimrio

Ligoj


- [http://www.eisteddfod.org.uk/ Nacia Eisteddfod]
- Internacia Eisteddfod
- [http://www.walesontheweb.org/ Wales on the Web] Kimrio sur la TTT (angle) als:Wales ja:ウェールズ ko:웨일스 simple:Wales th:เวลส์ zh-min-nan:Cymru

Historio de Brazilo

Kutime, oni dividas la historion de Brazilo je tri grandegaj periodoj: pra-historio (antaŭ 1500), dependa periodo (1500-1822) kaj sendependa periodo (1822 ĝis nun). =Pra-Historio= Historio, laŭ strikta senco, dependas de skribaj dokumentoj. Sekve, kvankam la geografia regiono hodiaŭ okupita de Brazilo jam havis homojn antaŭ la alveno de eŭropanoj, kaj eĉ kvankam aliaj eŭropanoj alvenis al ĝi antaŭ Pedro ÁLVARES CABRAL, ne estas skribaj dokumentoj pri tio. Pero VAZ de CAMINHA produktis la unuan skriban dokumenton pri tio, kio hodiaŭ estas Brazilo, en aprilomajo 1500, pro tio oni povas komenci la Brazilan historion de tiam. Antaŭ Caminha, ni havas pra-historion. pra-historio Tradiciaj historiistoj parolis ankaŭ pri "proto-historio" de Brazilo, t. e., historiaj motivoj por eliro de portugaloj de Eŭropo. Kelkaj, malmultaj, historiistoj konsideras nord-eŭropajn lengendojn pri insulo Hi-Brasil kiel parton de brazila proto-historio. Oni diras, ke eŭropanoj "invadis" Brazilon, sed ne malkovris ĝin. Vere portugaloj ne invadis kaj eĉ ne malkovris Brazilon, ĉar antaŭ la 16-a jarcento ne estas io kion oni povas nomi Brazilo. Vere estas la teritorio kaj multaj nacioj loĝas tie, sed la homoj kiuj loĝis tie ne pensas ĝin kiel apartan teritorion, ili havas tre malsamajn kulturojn kaj tre malsamajn lingvojn, male kiel okazis en Meksikio kaj Peruo, kie hispanoj invadis ŝtatojn. Estas tiam multaj popoloj kaj multaj nacioj en nuna brazila teritorio. Nur en la 18-a jarcento aperis konscio de io nomata Brazilo, kune kun la unuaj movadoj por aŭtonomio. Hodiaŭ kelkaj historiistoj diras ke oni inventis Brazilon de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj.

Unuaj Loĝantoj

Antaŭ la alveno de portugaloj, multaj homoj loĝis tie kie hodiaŭ estas Brazilo. La origino de tiuj homoj estas la sama kiel tiu de aliaj pra-amerikanoj. Eble ili alvenis de Azio per tiama tera vojo en la nuna markolo de Bering. Kelkaj tre malnovaj homaj fosilioj eltrovitaj en Sudameriko malsimpligis tiun teorion. Hodiaŭ oni akceptas ne nur unu, sed multajn transirojn de Beringa Markolo. Estas teorio laŭ kiu la homoj disvastiĝis tra Ameriko je ĉirkaŭ 1 km jare. Por alveni el Alasko ĝis Parao en Brazilo, ili bezonis ĉirkaŭ 20.000 jarojn. Oni eltrovis arkeologiajn restaĵojn en São Raimundo Nonato en Piaŭio de antaŭ ĉirkaŭ 60.000 jaroj kaj en Suda Rio-Grando de antaŭ ĉirkaŭ 70.000 jaroj. La plej malnovaj fosilioj de Homo sapiens en Afriko estis datitaj en 2005 de antaŭ 200 mil jaroj, sed la plej malnovaj fosilioj en Nordameriko havas aĝon de nur 40 mil jaroj, kaj tiuj datumoj estas disputeblaj. En Usono estas konkretaj indikoj de unuaj homoj nur ekde antaŭ 15 mil jaroj (kulturo Clovis). Ankaŭ estas en Brazilo, hodiaŭe, du malsamaj indiĝenaj grupoj laŭ fizikaj karakteroj. Unuj estas la parolantoj de lingvoj de l' trunko makro-ge, kaj aliaj izolitaj lingvoj. Ĉi tiuj similas al nordamerikaj kaj peruaj indiĝenoj kun agla nazo, ruĝa haŭto, kelkaj barbaj kaj korpaj haroj kaj longa vizaĝo. Aliaj estas parolantoj de lingvoj de l' trunko karaiba. Kun malgrandaj kaj elegantaj nazoj, bruna haŭto, neniaj barbaj aŭ korpaj haroj kaj rondaj vizaĵo tiuj fizike similas la polinezianojn.

Pra-Brazilaj Kulturoj

left Estis, krom izolitaj grupoj, tri grandaj kulturoj en la teritorio kie hodiaŭ estas Brazilo: amazonia, centra kaj marborda. La amazonia kulturo estis la pli disvolvita. Ĝiaj anoj estis agrikulturistoj kiuj konstruis urbojn kun eĉ 10.000 loĝantoj, ĉefe en Marajó kaj Santarém, Parao. Ili konstruis multajn metrojn altajn terasojn el tero kiel bazon de kabanaroj. Sed ĉar ekzistas multaj terasoj kiuj ne montras uzadon, oni pensas ke ili utilis ankaŭ por montri la potencon de la urbo. Ili estis grandaj ceramikistoj kaj eble havis pra-skriban sistemon. Tute eble ili komercis kun Inkaoj kaj aliaj popoloj. La centra pra-brazila kulturo vere estis multaj kulturoj sinsekvaj dum 6 mil jaroj. Ili estis pacemaj ĉasistoj kaj kolektistoj, iom post iom akiris agrikulturon kaj ceramikon. La homoj loĝis en kabanoj sed uzis kavernojn kiel sanktejojn. La marborda kulturo, kies anojn oni nomas “sambaquizeiros” (tiuj kiuj loĝis en artefaritaj montoj, portugallingve), estis la plej primitiva. Iliaj homoj loĝis en artefaritaj montoj apud maro. Ili ne uzis pafarkojn, ĉasis malgrandajn bestetojn, manĝis fiŝojn kaj aliajn marajn bestojn. Iliaj restaĵoj montras ke ili havis tre malsanan vivmanieron kaj mortis proksimume 30-jaraĝaj. Tio daŭris ĝis ĉirkaŭ 1300 kiam popoloj el Karibo, ĉefe tupioj invadis Sudamerikon. Ili detruis urbojn en Amazonio kaj igis la popolojn de la regiono foriri okcidenten kaj suden, premante la centrajn popolojn. Ĉar ili estas marbordaj popoloj, la karibaj invadintoj detruis la sambaquizeiros kaj prenis iliajn fiŝkaptlokojn. Kiam portugaloj alvenis, la situacio ankoraŭ estis malstabila, sed tupioj jam konkeris la tutan marbordon, nordaj popoloj vivis en novaj vilaĝoj ĉirkaŭ nuna Manaus kaj centraj popoloj estis miksitaj kun la nove venintaj. =Dependa Periodo= Manaus La dependa periodo de la brazila historio komenciĝas en 22-a de aprilo 1500, kiam Pedro ÁLVARES CABRAL alvenis al la nuna Bahio kaj deklaris la posedon de parto de Ameriko flanke de Portugalio. Tiu "rajtigis" sian regadon per Traktato de Tordesiljas kaj ĝin daŭrigis ĝis la 7-a de septembro 1822 kiam la portugala princo oficiale deklaris la sendependecon de Brazilo. Sed pli ol en aliaj landoj tiuj datoj estas nur formalaĵoj. Oni povas dividi la dependan periodon je du partoj: kolonia periodo 1500-1808 kaj regna periodo 1808-1822. Kutime oni dividas la kolonian periodon je tri cikloj: brazil-arba ciklo aŭ pra-kolonia periodo; sukera ciklo, kaj ora ciklo.

Pra-Kolonia Periodo aŭ Brazil-arba Ciklo

Tiu periodo aŭ ciklo komenciĝis en 1500 kaj finis en 1530. Eŭropanoj, ne nur portugaloj, sed ankaŭ hispanoj, francoj kaj angloj, venis al Brazilo, tiam nomata Terra de Vera Cruz (Lando de Vera Kruco), por esplori la marbordon kaj ŝanĝi eŭropajn varojn, ĉefe spegulojn, hakilojn kaj tranĉilojn kontraŭ indiĝenaj varoj, ĝenerale papagoj kaj la ligno de brazil-arbo (Caesalpinia echinata). Tiun lignon oni uzis por fari ruĝan tinkturon. En tiu periodo, eŭropanoj ne ekloĝis la teritorion kaj havis pacajn rilatojn al indiĝenoj. Nur ŝipdronintoj, kiel João RAMALHO, miksiĝis inter la lokanojn kaj akiris ilian kulturon. Ĉi tiu ciklo finis kiam oni sendis Martim AFONSO de SOUZA por fondi San-Vicenton, la unuan kolonian vilaĝon en Brazilo.

Sukera Ciklo

vilaĝo Francio kontestis la validecon de la Traktato de Tordesiljas kaj intencis fondi kolonion en Ameriko. Tiam Portugalio decidis okupi sian parton de la kontinento. En tiu tempo estis nur 3 milionoj da portugaloj kaj sperton pri kolonizado ili havis nur en la insularoj Acoroj, Madejro kaj Sao-Tomeo kaj Principeo. Kvankam portugala Ameriko estis multe pli granda ol tiuj insularoj, Portugalio intencis sekvi la saman modelon. La portugala registaro dividis la teritorion je dek kvin Capitanias (heredaj provincoj, "kapitanujoj") kaj al la koloniistoj proponis planti sukerkanon. La reĝo donis la heredajn provincojn al nobeluloj, kiuj devis alporti homojn kaj rimedojn per sia propra mono. Nur Duarte COELHO kaj Martim AFONSO de SOUZA akceptis tion kaj la sistemo ne funkciis. Martim AFONSO de SOUZA En la hereda provinco de Martim AFONSO de SOUZA, San-Vicentio, oni rapide fondis kelkajn vilaĝojn: San-Vicenton, Santoson, Santo Andréon kaj San-Paŭlon. En la provinco de Duarte COELHO, Pernambuko, oni fondis Olindan kaj Igarassuon. Nur Pernambuko taŭgis por sukerkana kultivado. Tial San-Vicentio tre malrapide disvolviĝis post la morto de Martim Afonso. Post la fiaska provo de heredaj kapitanujoj, la portugala registaro kreis en Brazilo la oficon de ĝenerala-guberniestro. La unua ĝenerala-guberniestro estis Tomé de SOUZA, kiu ricevis de la reĝo la mision kontraŭbatali la indiĝenojn, pligrandigi la agrikulturan produktadon, defendi la teritorion kaj serĉi minojn de oro kaj arĝento. Ĉefurbo de Brazilo tiam estis Salvador, ĉar la nordorienta regiono estis la ekonomie plej grava pro la sukero. SalvadorLa sukera produktado bezonis multan sklavan laboron, kaj oni prenis unue indiĝenojn kiel sklavojn, sed sklaveco ne estas parto de indiĝena kulturo kaj ili ekribelis kaj malfacile laboris. Por solvi tion, portugaloj alportis nigrajn sklavojn el Afriko. Inter 1630 kaj 1654, Brazila Nordoriento estis invadita de nederlandanoj.nederlandanoj Ili interesiĝis pri komerco de sukero. Sub la estraro de Maurício de NASSAU ili restis tie ĝis ili estis forpelitaj en 1654. Nassau farigis multajn konstruaĵojn en Recifo, kaj igis ĝin vera urbo. Dum la milito por forpelo de nederlandanoj aperis la unuaj sentoj pri Brazilo kiel aparta nacio, aŭ pli precize: oni eksentis ke la brazila popolo havis aliajn interesojn ol la portugala.

Ora Ciklo

left Ĉar la sukerkana kulturo ne bone disvolviĝis en San-Vicentio, ĝiaj loĝantoj, ĉefe tiuj kiuj loĝis en San-Paŭlo, komencis serĉi aliajn vivrimedojn. Ili esploris la landinternon kaj fondis vilaĝojn tre malproksime de San-Vicentio. Unue ili serĉis indiĝenojn por vendi ilin kiel sklavojn al sukerkanaj plantejoj, poste ili batalis kiel dungitaj militistoj, fine, en 18-a jarcento, san-paŭlanoj trovis oron en la brazila landinterno. Ili estis nomataj Bandeirantes (flagistoj), ĉar dum siaj esploroj ili ĉiam portis portugalan flagon. Iliaj esploroj, vilaĝoj kaj eltrovoj sanĝis la limojn de Brazilo kaj devigis la faradon de Traktato de Madrido. Post la eltrovo de oro, la sukero ne plu estis la plej grava varo de kolonio. Oni sanĝis la ĉefurbon de Salvador al Rio-de-Ĵanejro. Dum la ora ciklo okazis multaj ribeloj kaj ekaperis la unuaj ideoj pri sendependeco de Brazilo aŭ partoj de ĝi. Tiam la ideo de Brazilo kiel tuto ankoraŭ ne estas vigla. Tiam okazis la plej grava ribelo de la kolonia periodo la "Inconfidência Mineira" (Minas-Ĝerajsa Perfido) en kiu partoprenis la nacia heroo Tiradentes inter aliaj. Dum la ora ciklo Brazilo produktis la plejmulton da oro kiu tiam ekzistis en la mondo. En la fino de 18-a jarcento la produktado malkreskis senkompate. Ĉirkaŭ 1800 preskaŭ ne plu estas oro en la koloniaj minoj.

Regna Periodo

1800En Novembro 1807 trupoj de Napoléon BONAPARTE igis la portugalan kortegon fuĝi al Brazilo. La regenta princo Princo Johano kaj la reĝino Maria la 1-a, alinomata la Freneza, alvenis Rio-de-Ĵanejron en 1808, poste faris defendan aliancon kun Britio. La brazilaj havenoj estis malfermitaj al internacia komerco kaj finis la kolonia monopolo. Rio-de-Ĵanejro fariĝis ĉefurbo de Portugalio. La princo kreis la Imprensa Nacional (Nacian Presejon) (13-a de majo 1808), la Banco do Brasil (Brazilan Bankon) (12-a de oktobro 1808), la Caixa Econômica (Ŝparkason) ktp. Tiuj fondaĵoj ekzistis ĝis hodiaŭ kaj estas simboloj de nacia sendependo. 1808 Post la Viena Kongreso je la 16-a de decembro 1815 Brazilo estiĝis regno ene de la portugala ŝtato, kiu nomiĝis de tiam Unuiĝita Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarves. Dum tiu periodo, la reĝo Johano konkeris ankaŭ Urugvajon kaj Francan Gujanon. Tuj post la restarigo de Burbona dinastio, la reĝo redonis Gujanon al Francio kiel donacon al burbona reĝo. Post la liberala ribelo de 1820 portugaloj postulis, ke la reĝo revenu al Eŭropo kaj Lisbono estu denove ĉefurbo de la portugala ŝtato. En 1821 la reĝo Johano la 6-a reiris al Lisbono. Malgraŭ tio, parto de la kortego restis en Brazilo, inkluzive de la reĝido hereda princo Petro la 1-a =Sendependa Periodo= Kvankam dum la Regna Periodo Brazilo ne estas fakte dependa lando, ĉar ĉefurbo de Unuiĝita Regno estis en Rio-de-Ĵanejro, jure ĝi ankoraŭ ne estis sendependa ŝtato. Dum la portugala liberala ribelo, tute strange al liberalaj pensuloj, sed nature al naciŝovinistoj, portugalaj ribeluloj postulis ne nur la reiro de ĉefurbo al Lisbono, sed ankaŭ la revenon de Brazilo al kategorio de kolonio. Antaŭ eliro, la reĝo Johano konsilis al siaj filoj kiuj restis en Brazilo, la disigon de l' Unuigita Regno, por ke liberaloj ne prenu la povon en Brazilo. Post reiro de Portugala kortego al Lisbono, en aprilo 1821, Princo Petro igis regenton de Brazila Regno. En la 9-a de januaro 1822 ekis preparo de jura sendependeco de Brazilo. En la 7-a de septembro, en San-Paŭlo, la princo deklaris la Brazilan juran sendependon. Do, brazila sendependo estis, vere, malunuigo de regnoj en du kronojn laŭ Eŭropa modelo, ne sendependo laŭ Amerika modelo. Oni dividas brazilan sendependan historian periodo en du tre grandajn partojn: Monarkia Periodo kaj Respublika Periodo.

Monarkia Periodo

Petro, en la 12-a de oktobro iĝis imperiestro de Brazilo kaj estis kronita en la 1-a de decembro. Tio komencas la Monarkian Periodon de brazila historio. En tiu periodo, Brazilo estis estrita de imperiestro kaj ĉefministro. Brazilo iĝis la sola legitima amerika monarkio laŭ eŭropa modelo. Tiu legitimeco malebligis la disigon de portugallingva Ameriko kiel okazis al hispanlingva Ameriko. Petro la 1-a reĝis de 1822 ĝis 1831, periodo nomata Unua Imperio. En 1831, li estis devigita de multaj ribeloj abdiki favore al sia filo Petro la 2-a tiam 5-jaraĝa. Petro la 2-a En 1828 Urugvajo disigis de Brazilo kaj Brazilo lasis esti "imperio" laŭ ekzata senco de la vorto, kaj restis ununacia regno.

Regenta Periodo

Dum la periodo de 1831 ĝis 1840, Brazilo estis estrita de kelkaj regentoj, kiu devis administri la landon dum Petro la 2-a estis infano. Elstara figuro de tiu periodo estis la tutoro José Bonifácio de ANDRADA e SILVA, kiu garantiis la tronon al Petro la 2-a. En tiu periodo okazis multaj ribeloj tra la Brazila imperio. La ĉefaj ribeloj de tiu periodo estis la Farroupilha revolucio, en kiu partoprenis Giuseppe GARIBALDI sude, kaj la ribelo de Konfederacio de Ekvatoro nordoriente, kiuj postulis secesion de kelkaj provincoj por formi malgrandajn respublikojn.

Dua Imperio

La dua imperio ekis kun la Puĉo de Plenkreskaĝo. De tiu tempo, Pedro la 2-a, 15-jaraĝa, komencis reĝi Brazilon kun helpo de José Bonifácio de ANDRADA e SILVA. Tiu periodo estis markita de multaj gravaj eventoj, kiel ribeloj, interveno de Brazilo en Urugvajo kaj Argentino kaj Milito de la Trilanda Alianco. Post tiu milito la brazila registaro antipatiiĝis al la terarmeo, ĉar krom terarmeo ekzistis ankaŭ la Nacia Gardo, armeo de terposedantoj kun heredaj privilegioj. Post la venko en la Milito de Trilanda Alianco la profesia terarmeo postulis esti rigardata samranga kiel Nacia Gardo. Kiam post la itala unuiĝo la papo iĝis malamiko de la framasonoj , ĉar framasonismo estis tre grava en Brazilo, Brazila imperio kontraŭbatalis Katolikan Eklezion, kaj perdis ĝian apogon, tre gravan en katolika lando. En tiu periodo, okazis ankaŭ la fino de laŭleĝa sklaveco en Brazilo (1888). Ĉar tial la monarĥio perdis la apogon de la terposedantoj, pozitivistoj kaj la militistoj povis puĉi kontraŭ la imperiestro kaj fondis la brazilan respublikon.

Respublika Periodo

La puĉo de marŝalo Deodoro da FONSECA, kiu faligis la monarkion en Brazilo, okazis en la 15-a de novembro 1889. Oni povas dividi la Respublikan Periodon de Brazila historio en sep "respublikojn" 1889 1889

Unua Respubliko (aŭ "Malnova Respubliko") (1898-1930)

En la nokto de la 15-a de novembro 1889 oni organizis la Provizoran Registaron, kaj Deodoro iĝis la unua Prezidanto de Brazilo. En la 24-a de februaro 1891 elektiĝis konstitucia prezidento. Li puĉis kaj malfermis la parlamenton en la 3-a de novembro 1891 kaj iĝis diktatoro. La vicprezidento Floriano PEIXOTO kontraŭpuĉis en la 23-a de novembro 1891, eksigis Deodoron, restarigis la demokration kaj iĝis prezidento. Deodoro mortis kelkajn monatojn poste. Malgraŭ tio Floriano ne permesis al la parlamento elekti novan prezidenton. Pro tio okazis ribeloj, kiujn li venkis kun apogo de Usono kaj Britio kiu sendis batalŝipojn por apogi lin. Li estis alinomata
Fera Marŝalo kaj en la 5-a de novembro 1894 Prudente de MORAIS fariĝis lia posteulo. Li mortis kelkajn monatojn poste. La tiama ekonomio de Brazilo tre dependis de kafo kaj alveno de italaj, japanaj kaj germanaj duonsklavoj estis tre granda en tio periodo. duonsklavoj Prudente de MORAIS, la prezidento elektita en 1894, ekoficis en la 15-a de novembro de tiu jaro. En la komenco de sia prezidanteco, li venkis la Profederacian Revolucion, sed poste devis kontraubatali la Internan Militon de Canudos. Li estis grave malsana kaj en la 5-a de novembro 1897 suferis atencon, kiun li transvivis. Prudente de Morais kreis tiam la "politikon de subŝtatestroj" aŭ "politikon de kafo kun lakto". Kiu permesis al subŝtatrestroj de San-Paŭlio kaj Minas-Ĝerajso elekti la respublikan prezidanton se ili havas la apogon de ĉiuj aliaj subŝtatestroj kaj popola balotado estis nur formala konsulto. Ŝtatestroj estis ĉiam Coronéis (lokaj senjoroj kaj terposedantoj) kaj apogita de aliaj Coronéis de subŝtato. En tiu tempo, (dum 19-a kaj frua 20-a jarcento), estis oftaj la grupoj de Cangaceiros kaj Jagunços, privatmilitistoj pagitaj de Coronéis. La Jagunços (/ĵagunsoz/) luktis laŭpage aŭ pro fideleco al sia sinjoro. La Cangaceiros (/kangaseiroz/) ne nur luktis laŭpage, sed ankaŭ disrabis vilaĝojn propavole. La plej famaj el ili estis Lampião. Tiu politiko funkciis ĝis 1928. Kiam prezidento Washington Luís demandis al la subŝtratestroj, ĉu ili apogos lian prezidentokandidaton , la tiamaj subŝtatestroj João PESSOA de Paraibo, Antônio Carlos de Minas-Ĝerajso, kaj Getúlio VARGAS de Suda Rio-Grando neis sian apogon kaj komunikis intencon peti popolan konsulton. La oficiala kandidato venkis, sed en 1930 milita kaj popola ribelo ebligis puĉon kontraŭ la prezidento. En tiu periodo, brazilanaj individuoj invadis Bolivion sen apogon de nacia registaro kaj fondis kolonion Akro, ili deklaris sendependon de Bolivio kaj petis aneksado al Brazilo. Brazila registaro, post provi konviki ilin eliris la teritorion, aĉetis Akron de Bolivio per 2 milionoj da britaj pundoj.

Dua Respubliko (1930-1937)

britaj pundoj] En 1930 okazis puĉo kiu finis la unuan respubliko. Kiam Vargas puĉis en 1930, li intencis estri absolute, sen konstitucio, kaj finis la "provizoran" respublikan periodon de la brazila historio laŭ ideoj de Pozitivismo. En 1932 la Pro-Konstitucia Revolucio en San-Paŭlio devigis Vargas-on akcepti novan konstitucion en 1934, sed en la 10-a de novembro 1937 li denove puĉis kaj kreis la "Novan Ŝtaton", en kiu li intencis anstataŭigi la parlamenton per scienca akademio. Sed tiam la influo de la faŝismo en Brazilo jam estis tre forta, kaj la diktaturo de Vargas fariĝis iom post iom pli faŝisma ol pozitivisma. Dum tio periodo, en 1935, okazis komunisma ribelo en Norda Rio-Grando kaj Rio-de-Ĵanejro. Vargas uzis tio por persekuti siajn malamikojn kaj timigi la superajn klasojn pri komunismo.

Tria Respubliko (aŭ "Nova Ŝtato") (1937-1945)

(vidu ĉefartikolo Nova Ŝtato) Same kiel la faŝistoj en Eŭropo, Vargas eluzis tiujn ĉi timojn pri komunismo por pravigi diktatorecan regadon. Sian modelon de "Nova Ŝtato" li realigis ekde 1937 laŭ la ekzemplo de samnoma sistemo sub Salazar en Portugalio. Tiu periodo estis diktaturo, en kiu la prezidanto estas ne nur ŝtatestro kaj reĝistarestro sed ankaŭ plej supera leĝdonato kaj plej supera juĝisto. Tiu diktaturo daŭris ĝis la 29-a de oktobro 1945 kiam okazis puĉo apogita de Usono.

Kvara Respubliko (aŭ "Populisma Respubliko") (1945-1964)

Tiu tempo estas ankaŭ nomata
oraj jaroj de la brazila historio. En tiu periodo, kvankam komunisma partio ne povis elekti reprezentantojn, Brazilo vivis "normalan" parlamentan demokration laŭ usona modelo. Nur en 1954 oni provis blankan puĉon kiu fiaskis. En tiu periodo, aperis en Brazilo televidaparatoj, modernaj fabrikoj kaj iom post iom finis la laŭleĝa kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj. Juscelino KUBITSCHEK fondis Braziljon en 1961. Sed en la 31-a de januaro 1961 Jânio QUADROS enoficiĝis kiel prezidanto kaj rezignis je la 25-a de aŭgusto 1961, kaj ekis gravega krizo. La socialisma vicprezidanto João GOULART estis en Ĉinio kaj oni proponis puĉon por ke li ne enoficiĝu kiel prezidanto. Ranieri MAZZILLI, estante prezidanto de la parlamento, estris de la 25-a de aŭgusto 1961 ĝis la 8-a de septembro 1961. Oni kreis la oficon de ĉefministro, kaj la prezidanto estis nur ŝtatestro. João GOULART povis esti prezidanto. Plebiscito malkreis la oficon de ĉefministro kaj la prezidanto reestis ŝtatestro kaj registarestro en la 24-a de januaro 1963.

Kvina Respubliko (aŭ Militista Periodo) (1964-1985)

La Militista Periodo, aŭ
plumbaj jaroj komencis en 1-a de aprilo 1964 per puĉo apogita de Usono. Kvankam Ranieri MAZZILLI estis konsiderata laŭleĝa provizora prezidanto (2-a de aprilo 1964 ĝis 15-a de aprilo 1964) ĉar li estis la prezidanto de la parlamento, tamen la vera povo apartenis al "Supera Komando de Revolucio", t. e., la aro de brazilaj ĝeneraloj. Marŝalo CASTELLO BRANCO iĝis diktatoro en la 15-a de aprilo 1964 ĝis 15-a de marto 1967. Castelo Branco ekziligis la ĉefajn politikajn figurojn de Brazilo. En 1965 oni malpermesis la ekziston de politikaj partioj. En 1967 oni trudis novan konstitucion. Sekvis lin kiel diktatoro la marŝalo COSTA e SILVA de la 15-a de marto 1967 ĝis lia morto en la 31-a de aŭgusto 1969. Dum la diktatoreco de Costa e Silva okazis la unua granda "purigado" en 1968, kiam la plejparto de intelektuloj kaj sociaj pensistoj estis arestitaj, mortigitaj aŭ ekzilitaj. Li fermis la parlamenton kaj dekretis la 5-an Institucian Agon, la AI-5, kiu permesis al prezidento fermi la Parlamenton, nuligi politikajn rajtojn kaj forigis la rajton je habeas-corpus. Kiam mortis Costa e Silva, Aurélio LYRA TAVARES, Augusto RADEMAKER kaj Márcio MELLO puĉis en 31-a de aŭgusto 1969. Ili estris ĝis la 30-a de oktobro 1969. Ilia celo estis ne permesi revenon de demokratio. Emílio GARRASTAZÚ MÉDICI estis diktatoro de 30-a de oktobro 1969 ĝis 15-a de marto 1974. Dum lia regado okazis la dua granda purigado de 1970 ĝis 1974. En tiu periodo, preskaŭ nenio estis permesata en Brazilo, oni ne rajtis, ekzemple, havi barbon aŭ legi pornografiaĵon, samseksamo estis krimo. Estis ankaŭ multaj sekretaj dekretoj en tiu tempo. Ĝeneralo Ernesto GEISEL estis diktatoro de la 15-a de marto 1974 ĝis la 15-a de marto 1979. La monda ekonomia krizo de 1973 devigis al li redirekti eksteran politikon kaj krei la doktrinon de Respondeca pragmato. Jimmy CARTER ĉesigis la apogon de Usono al Brazila diktaturo kaj premis por demokratiigo. GEISEL komencis procezon de redemokratiigo sed elektis kiel posteulon la ĉefon de la sekreta polico João FIGUEIREDO, kiu estis la lasta brazila diktatoro (15-a de marto 1979 ĝis 15-a de marto 1985). Dum la regado de Figueiredo okazis la ampleksa pardono, t. e., la permeso de reveno de politikaj ekzilitoj. Kaj oni permesis la ekzistadon de partioj, strikojn ktp. Sed ankoraŭ en 1979 okazis la lasta fermo de la parlamento. En 1984 popola movado rapidigis la finon de la diktatura periodo.

Sesa Respubliko (aŭ "Nova Respubliko") (1985-1990)

Tancredo NEVES kaj Ulisses GUIMARÃES sukcesis gvidi popolan movadon kiu komencis spontane en 1984. En la 15-a de novembro 1984 Tancredo NEVES estis deklarita prezidento de Brazilo de la Parlamento kaj devis enoficiĝi en 15-a de marto 1985, sed antaŭ enoficiĝo li mortis. La parlamento deklaris la prezidanton de la Senato José SARNEY prezidento en la 15-a de marto 1985 kun ĉiuj diktatorecaj povoj kaj sen limtempo por fino de lia regado. Sarney okazigis balotadon por konstitucia asembleo. En 1986 li sanĝis la nomon de la brazila mono, malpermesis la plialtigon de prezoj en Brazilo kaj deklaris nepagadon de internacia debeto de Brazilo. En 1989 li denove sanĝis la nomon de brazila mono. Lia ekonomia politiko estis fiaska kaj inflacio atingis 80% monate (1,5% tage!). Li regis ĝis 15-a de marto 1990.

Sepa Respubliko (1990 ĝis nun)

Fernando COLLOR de MELLO estis la unua brazila prezidento elektita per popola balotado ekde 1961. Lia regado, kiu komenciĝis la 15-an de marto 1991, estis ruiniga. En la unua tago de lia regado li konfiskis tutan monon de l' popolo, kiu estis en bankoj, por ĉesigi la inflacion (vere, sen mono ne estas inflacio!). Li ankaŭ ŝanĝis la nomon de la brazila valuto. Li permesis eniron de fremdaj varoj kontraŭ malaltaj impostoj. Krome li fakte permesis koruptecon kaj li mem estis koruptita. La 29-an de decembro 1992 li estis impedita(?) de la parlamento, kaj enoficiĝis la vicprezidanto Itamar FRANCO. Itamar FRANCO estis malvigla prezidento, ĉiuj timis ke li ne sukcesas estri, pro tio oni evitis oponon al li. Ĉiu timis ke fiasko de lia registaro povus frakasi Brazilon kaj meti la landon en novan diktaturan periodon, tial ĉiu helpis lin dum lia periodo, kaj li sukcesis atingi nacian unuecon. Itamar Franco redonis monon al la popolo, ŝanĝis la nomon de la brazila valuto, kontrolis inflacion, rekomencis pagadon de internaciaj debetoj ktp. Fine li denove sanĝis la nomon de brazila valuto. Lia regado finiĝis la 1-an de januaro de 1995. Fernando HENRIQUE CARDOSO estis elektita de rekta popola balotado, enposteniĝis la 1-an de januaro de 1995 kaj estis la unua prezidento de Brazilo ekde 1961 kiu ricevis la simbolojn de prezidenteco de sia antaŭulo. Li estis la unua prezidento ekde 1986 kiu ne ŝanĝis la nomon de brazila valuto, kvankam li ordonis faradon de novaj moneroj. Li estis la unua "normala" prezidento de Brazilo ekde Juscelino KUBITCHEK. CARDOSO estis reelektita en 1998 per normala balotado kaj regis ĝis 2003, kiam oni elektis la nunan brazilan prezidenton Luiz Inácio Lula da SILVA.

Vidu Ankaŭ

Brazila ekstera politiko kategorio:historiokategorio:Brazilo ja:ブラジルの歴史


Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Historio

La historio ampleksas ĉiujn pasintajn okazaĵojn kaj la evoluojn de homoj, popoloj, komunumoj, socioj, civilizoj, landoj, ŝtatoj,regantoj kaj regatoj. La historion studas historiologio (=scienco pri historio/historiscienco). Laŭ pri strikta difino oni nomas historion nur tion, kio estas pruvebla per dokumentoj. Tiusence, la historia tempo komenciĝis nur, kiam aperis skribitaj informoj. Tamen eblas esplori ankaŭ la antaŭan (senskriban) tempon; ĝin oni nomas antaŭhistorio aŭ prahistorio. (NB! Por historioj de lingvo, teatro ktp., vd. je la koncernataj artikoloj.) ---- :Historio de Scienco kaj Teknologio

Historiistoj (kaj historiaj pensintoj)

:Diodoro Sicila - Norbert ELIAS - Gibbon - Hamilton - Hekateo el Mileso - Herodoto - Josephus - ibn-Khaldun - Keynes - Lev GUMILEV - Makiavelo - Markso - Montesquieu - Plutarko - Rousseau - Adam SMITH - Suetonio - Tacito - Toqueville - Toynbee - Gloraj virinoj

Historiistaj sciencoj kaj teĥnikoj

: datadmetodoj - arĥivoj

Antikvaj Gentoj kaj Ŝtatoj

:Akadanoj - Akado - Amoreoj - Arameoj - Asirianoj - Asirio - Aztekoj - Babilonio- Elamo - Etruskoj - Frankoj - Gaŭloj - Galatoj - Gepidoj - Geto-dakoj - Ĝermanoj - Habiroj -Hunoj - Iberia - Induso-civilizo - Judoj - Kasitoj - Karirioj-Kuŝanoj kvadoj- Maŭroj - Ostrogotoj - Panonio - Parthoj - Peĉenegoj - Piktoj - Seleŭkio - Sumeranoj - Sumero - Urartu - Vandaloj - Visigotoj -

Bataloj Famaj

Civilizoj

:Feŭdismo - Historio de Pratempo - Historio de Antikveco - Historio de Mezepoko - Kavaliro

Dinastioj

vidu ankaŭ:
- Listo de papoj
- Listoj de Imperiestroj
- Francaj reĝoj
- Reĝoj de Hispanio
- (por caroj de Rusio aŭ aliaj imperiestroj, vidu ene de Listoj de Imperiestroj)

Historio de kontinentoj


- Historio de Afriko
- Historio de Ameriko
- Historio de Aŭstralio
- Historio de Azio
- Historio de Eŭropo

Kalendaroj

:Gregoria Kalendaro - Luna Kalendaro - Hebrea Kalendaro - Hinda Kalendaro - Islama Kalendaro - Persa Kalendaro - Julia Kalendaro - Franca Respublika Kalendaro - Bahaa Kalendaro

Imperioj

Imperiestro (inkluzive ĉiuj la listoj) :Araba Imperio - Bizanca Imperio - Brita Imperio - Ĉina Imperio - Kolĥeti - Grandmoravia regno - Meŝika imperio - Otomana imperio - Romio - Rusa Imperio - Sovetunio - Tria Regno - Usona Imperio

Mapoj

:[http://www.roman-emperors.org/Index.htm Eŭropo kaj Mediteraneo politike, en la jaroj 1-1500] Vidu ankaŭ: Geografio Diaoyu-Insularo De Ĉinio

Militoj

vidu la Listo de militoj

Nuntempaj Etnoj: Vidu ĉe Etnoj

Nuntempaj Ŝtatoj: Vidu ĉe Nacioj

Okazintaĵoj

:Hipia revolto - Franca Revolucio - R.M.S. Titanic - 11-a de septembro 2001 - Koloniigado - Krucmilito - Sorĉopersekuto

Regionoj

:Anatolio - Antiloj - Mezopotamio - Palestino - ktp

Rolantoj

:Antonio - Breĵnevo - Osama Bin-Laden - Napoléon BONAPARTE - Marko Bruto - Aŭgusto Cezaro - Julio Cezaro - Charles DE GAULLE - Vo Nguyen GIAP - Gorbaĉevo - Herodo la Granda - Hipioj - Jelcino - Katono - Robert F. Kennedy - Lenino - Nasser - Pompejo - Sargono - Stalino - Vercingetorix - Usonaj Prezidentoj - Meksikaj prezidantoj

Tempordigo: Famaj aŭ klasikaj epokoj:
- Inter-du-milita epoko (Eŭropo, 20 jarcento)
- "Jarcento de Ludoviko la 14-a (Francio 17-a jarcento)
- Mezepoko
- Renesanco (Eŭropo 15-a jarcento -Italio - aŭ 16-a jarcento - aliaj landoj)

Historio enklasigata laŭ dato


- Jarcentoj
  - 19-a jarcento
  - 20-a jarcento
  - 21-a jarcento
  - ...
- Tagoj
  - januaro
    - 1, 2, 3, ... Komparu kun:

arkeologio, analo... fiu-vro:Aolugu ja:歴史 ko:역사 ms:Sejarah simple:History th:ประวัติศาสตร์ zh-min-nan:Le̍k-sú

Granda Britio (insulo)

Tiu ĉi artikolo traktas la geografian insulon de Granda Britio. Vidu ankaŭ Britio (apartigilo). ---- Geografio > Eŭropo > Britio ---- Granda Britio (Great Britain angle) estas insulo en okcidenta Eŭropo, unu el la Brita insularo kaj la plej granda insulo en Eŭropo. La insulo dividiĝas inter la komponantaj landoj Anglio, Skotlando kaj Kimrio. Kune kun Nord-Irlando, Granda Britio estas unu el la du ĉefaj regionoj de la Unuiĝinta Reĝlando. Kun areo de 229.893 km2, Granda Britio estas la oka plej granda insulo en la mondo. La vorto Britio ofte estas uzata kiel sinonimo por Granda Britio: tiu ne estas preciza, tamen ne estas eraro. En la mezepoka angla lingvo, estis du lokoj nomataj "Britain" - Britio, kaj Bretonio. Oni aldonis la vorton "Great" al la britia nomo por indiki la pli grandan lokon, dum la nomo por Bretonio fariĝis "Brittany" - la sufikso "-y" estis samvalora al la esperanta "-et".
- Plej granda urbo: Londono (7'300 mil).
- Urboj: Birmingamo (2'333 mil), Manĉestro (1'640 mil), Liverpolo (964 mil).
- Loĝantaro: 57'103'927 (2001), inter ili 85% angloj, 10% skotoj, 5% kimroj.
- Parolataj lingvoj: angla, kimra, skota, skota gaela, kornvala (hejma lingvo en 10 familioj), brita gestlingvo.

Vidu ankaŭ

Britio (terminaro) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando Domesday Book Loka regado kaj administrado en Britio Loka regado kaj administrado en Kimrio Loka regado kaj administrado en Skotlando insuleto Ailsa Craig Kategorio:Insuloj ja:グレートブリテン島 ko:그레이트브리튼 섬 simple:Great Britain

Irlando

Geografio > Eŭropo > Irlando ---- Tiu ĉi artikolo estas sole pri la plena insulo, nomata Irlando. Estas ankaŭ artikoloj pri la landoj nomataj Respubliko de Irlando kaj Nord-Irlando. ---- Irlando (irlandlingve Éire [EJ-re]; angllingve Ireland [AJ-a-land]) estas unu de la insuloj el la Insularo de la Norda Atlantiko, kiu troviĝas okcidente de Britio, de kiu la Irlanda Maro apartigas ĝin. Ĝi enhavas la provincojn de Ulstero, Lenstero, Munstero kaj Konoĥto. La insulo enhavas la Respublikon de Irlando (kiu okupas la sudan, centran kaj nordokcidentan flankojn de la insulo) kaj Nord-Irlandon (kiu okupas la nordorientan flankon kaj estas parto de la Unuigita Reĝlando). La centro de Irlando estas malalta, je ĉ. 60-120 metroj super la marnivelo; montetojn oni norme trovas ĉirkau la marbordo, krom kelkaj pintoj plialtaj ol 1.000 metroj - la plej alta estas Carrantuohill (1.040m), ero de la montaro Macgillicuddy's Reeks en la graflando de Kerry. La tuta okcidenta marbordo estas komplika alterno de golfetoj kaj estuaroj. Multaj el la riveroj fluas malrapide per la centra malaltejo, kaj poste ili traas fjordecajn valojn ĝis la maro. La Shannon precipe falas tra 30 metroj dum siaj finaj 26 kilometroj super Limeriko; ĝi estas uzata por hidroelektre generi elektron. La malaltejaj ŝlimejoj, kiuj kovras partojn de centra Irlando, intermiksiĝas kun fertilaj kalkŝtonaj kamparoj kie lakto-farmado estas la ĉefa okupo. Ĉar egaj provizoj de ter-karbo mankas al Irlando, la ŝlimejoj estas gravaj fontoj de brulaĵo, kiel torfo. La klimato estas milda, malseketa kaj ŝanĝema. La jara pluvkalkulo sur la malaltejoj varias de 76 cm oriente ĝis 203 cm okcidente, sed la akvofalo estas multe pli ega en la montetoj. ja:アイルランド島 simple:Ireland ------ =Historio de Esperanto-movado= EdE-I Irlando. En la fruaj jaroj de E Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertaj pioniroj: O'Connor kaj Geoghegan. Inter la unuaj E-istoj de la lando estis M. Fournier, A. Mc Cormick kaj J. Douglas. La unua E Societo estis fondita en 1903 en Dublin. En 1907 estis organizita Irlanda E-ista Asocio, reorganizita en 1925 per Mc Cormick kaj Mortished. Antaŭmilite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la "maltrankvilaj tempoj" la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De 1925 ĝis 1930 IEA progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn, propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeteton Irlanda E-isto. En 1928 Macaulay fondis la Ligon de Katolikaj E-istoj. Dum la lastaj jaroj la movado dormetas, sed estas multaj E-istoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj. La Katolika Ligo nun propagandas vigle tra la lando kaj aranĝas ekzamenojn. Noto. La artikolon tralegis H. MaEaulay. F. R. A. Mc CORMtCK. ----

Vidu ankaŭ


- IRA
- Listo de urboj de Irlando Kategorio:Insuloj

Skotlando

Geografio > Eŭropo > Britio > Skotlando ---- angle kaj skote Scotland [SKOT-lnd], gaele an Alba [an AL-a-pa] ---- gaele Skotlando aŭ Skotio estas antaŭa reĝlando de nordokcidenta Eŭropo. Ĝi situas en la norda parto de Britio. Skotlando kuniĝis kun la reĝlando Anglio por konstitui la Reĝlandon Britujon en 1707. Britujo plus Nord-Irlando estas la Unuiĝinta Regno de Britio kaj Nord- Irlando.
La ĉefurbo de Skotlando estas Edinburgo.
La lingvoj parolataj en Skotlando estas la angla (kontinuo inter la norma dialekto kaj la loka skota lingvo), la skotgaela lingvo kaj la lingvoj de lastjarcentaj enmigrintoj. La lingvo norn de la Ŝetlandaj Insuloj estas malaperinta. Kvankam la gaela estas izolita en la Highlands multegaj loknomoj en la tuta lando havas gaelajn elementojn, ofte en angligita formo, ekzemple aber (riverfino), baile, bal (urbo), beinn, ben (monto, laŭvorte kapo), innis (insulo), loch (lago). La loĝantoj estas ĉirkaŭ 5.120.000, dismetiĝitaj tre neunuforme: en la Central Belt (industri-zono de Glasgovo al Edinburgo) la loĝdenseco estas 700 loĝantoj/km², en kelkaj regionoj de la Highlands malpli ol du loĝantoj je km². La valuto de Skotlando estas la skota pundo ([sterling] pound), dividita en 100 pencoj (pence, sing. penny), kiu samvaloras la anglan pundon. La angla pundo estas kursanta en Skotlando kaj inverse.

Religioj

La plimulto de la skotoj apartenas al la Eklezio de Skotlando (presbiteriana, Church of Scotland), kutime vokata the Kirk – kvankam oficialaj membroj estas eta minoritato, ĉirkaŭ 600.000 homoj. La Eklezio de Skotlando havas ĉirkaŭ 1.400 diservistojn. En 1843 la Libera Eklezio de Skotlando (Free Church of Scotland) disiĝis de la Eklezio de Skotlando. En 1893 de la Eklezio de Skotlando disiĝis la Libera Eklezio Presbiteriana de Skotlando (Free Presbyterian Church of Scotland), kies celo estas teniĝi kiom eble plej fidela al la origina spirito de la Reformacio.
La Katolikan Eklezion de Skotlando direktas kardinalo WINNING. Pli malgrandaj kongregacioj estas la Baptista Eklezio, la Metodista Eklezio, la eksterlandaj presbiterianaj eklezioj, la komunumoj juda kaj islama, la bahaanoj, la druidoj, ktp.

Fizikaj karakterizoj

bahaanoj Skotlando havas areon de 78.762 km².
Ĝi etendiĝas de la latitudo de Bergen (Norvegio) norde ĝis la latitudo de Flensburg (norda Germanio) sude. En la sudo la angla landlimo, de Gretna Green okcidente al Berwick upon Tweed oriente, estas unika surtera limo. Oriente Skotlandon banas la Norda Maro, norde kaj okcidente Atlantiko. La plejgranda longeco de la lando – de Cape Wrath al Mull of Galloway – estas 360 km, la plejgranda larĝeco – de Adnamurchan Point okcidente al Peterhead oriente – 225 km. De la fizika vidpunkto eblas dividi Skotujon en tri partojn:

Highlands

La Highlands ("altaj landoj") estas norda montara regiono kovrita de erikejoj. En la maro antaŭ la la norda bordo situas la insularoj Orkadoj kaj Ŝetlandoj. Antaŭ la okcidenta marbordo estas la Hebridoj. La marbordo de la Highlands estas dentumita de multaj fjordoj (Moray Firth, Firth of Tay, Firth of Forth), kiuj profunde enpenetras internen. Longa, profunda kaviĝo, la Glen Mor aŭ Great Glen, kiu etendiĝas de la Firth of Lorne al la Moray Firth, apartigas la nord-okcidentajn Highlands kaj la Grampianajn Montojn. Laŭlonge de la preskaŭ tutan Glen Mor troviĝas la vastaj lagoj Ness (Loch Ness) kaj Lochy (Loch Lochy). Tiuj lagoj, pere de la Kanalo de Kaledonio, interkomunikigas Atlantikon kaj Nordan Maron. Montaro Cairgorms, kun la pinto Macdhui (Ben Macdhui) (1312 m), estas la ĉefa montogrupo de la Grampianoj. Ben Nevis (1345 m) estas la plej alta monto de Britujo.

Lowlands

La Lowlands (malaltaj landoj") konsistigas la valoj de la riveroj Tay, Forth kaj Clyde. Temas pri regiono kun plejmulto da loĝantoj kaj industrioj – tri kvaronoj da la skotoj loĝas tie. La Lowlands najbaras norde kun la montetoj Ochil (Ochil Hills), sudaj antaŭmontoj de la Highlands, kaj sude kun la Pentland Hills kaj la Lammermuir Hills, kie komencas la Uplands.

Uplands

La Uplands ("Supraj landoj") estas montara regiono, tamen ne tiel senplanta kiel la Highlands. La plej altaj montopintoj estas Merrick (843 m), Rhinns of Kells (816 m) kaj Cairnsmore of Carsphain (786 m). La ĉefaj riveroj de Skotlando estas Tay (198 m), Clyde (157 m), Spey (155 m), Tweed (145 m), Dee (140 m) kaj Forth (80 m). Ĉiuj, escepte de Clyde, enfluas en la Nordan Maron. La ĉefaj lagoj estas Loch Lomond kaj Loch Awe en la okcidento, Loch Tay, Loch Rannoch kaj Loch Ericht en la Grampianoj, Loch Ness kaj Loch Lochy en la Glen Mor, Loch Maree kaj Loch Shin apud la norda marbordo.

Klimato

La klimaton de la Britaj Insuloj ege influas la oceano, precipe en la okcidentaj regionoj. Pro la atlantikaj malaltaj atmosferaj premoj la mezvaloro de precipitaĵo estas rimarkinde alta. Sed pro la Golfofluo la klimato estas milda kaj unuforma relative al la latitudo. En Edinburgo la mezuma jara temperaturo proksimumas 10° (3°-4° dum la vintro, 14°-16° dum la somero).

Flaŭro

Kardono estas la simbolo de Skotlando. Kune kun eriko kaj filiko]j kardonoj troviĝas preskaŭ ĉiuloke. La Lowlands estas riĉaj de [[spartio]]j, kaj ilia vegetalaro similas la kontinentan. En la okcidenta marbordo abundas [[fuksioj, rododendroj kaj azaleoj; en la Highlands eriko kaj filikoj. La flaŭro de la Grampianoj estas alpa.

Faŭno

En Skotlando troviĝas bestoj, kiuj ne ĉeestas en cetera Eŭropo: la Rhum-a muso, la sovaĝa ŝafo de la insuleto de Soay, la birdoj de St. Kilda. La klifaroj estas rifuĝejo de multaj specoj de birdoj. En la marĉaj zonoj troviĝas la kokbirdo
skota lagopo (Lagopus scoticus).

Strukturo de la Ŝtato

Ŝtatestro estas la reĝ(in)o de Britujo, aktuale Elizabeto la 2-a. La ĉefo de la registaro de la Unuiĝinta Regno estas la ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando, nuntempe Tony BLAIR. La ĉefo de la registaro de Skotlando estas la ĉefministro (
First Minister) de Skotlando. La aktuala ĉefministro estas Jack McCONNELL. La vic-ĉefministro (Deputy First Minister and Justice Minister) okupiĝas, kune kun la ĉefministro, pri la internaciaj aferoj de Skotlando. Kiel ministro de justico li/ŝi ankaŭ okupiĝas pri la enlandaj aferoj, inkluzive de la administrado de justico, la polico, la prizonoj, la libereco de informado. La nuna Deputy First Minister estas Jim WALLACE. La leĝfaran povon de la Unuiĝinta Regno praktikas la parlamento de la Unuiĝinta Regno. Skotlando sendas 73 anojn al la londona Ĉambro de la Deputitoj. La leĝfaran povon en Skotlando praktikas la Skota Parlamento, krom pri tio, kiu apartenas al la kompetenteco de la Brita Parlamento. Oni elektas la parlamenton je du trionoj laŭ la majoritata balotsistemo, je unu triono laŭ la proporcia sistemo. La parlamento leĝdonas en multaj fakoj: sano, instruado, polico, decentrigo, ekonomia evoluado, ktp. Ĝi havas limigitan povon de impostado. Ekde 1995 lokaj registaroj reorganiziĝis surbaze de 29 unitary authorities (unuecaj aŭtoritatoj). Ĝis 1974 Skotlando estis dividata en shires (distriktoj) kaj cities (urboj). La malnovajn distriktojn oni uzas nuntempe nur katastre.
Jen la nuna administra divido de Skotlando (29 unitary authorities kaj 3 island authorities) kun loĝantoj laŭ nombrado de 1993 (diktipe la urboj) :
FIRMA TERO loĝantoj
Aberdeen (urbo) 218.220
Aberdeenshire 223,630
Angus 111.020
Argyll (Argajlo) kaj Bute 139.020
Clackmannan 48.660
Dumbarton kaj Clydebank 97.790
Dumfries kaj Galloway 147.900
Dundee (urbo) 153.710
Edinburgo (ĉefurbo) 441.620
Falkirk (urbo) 142.610
Fife 351.200
Glasgovo (urbo) 623.850
Highland 206.900
Inverclyde 89.990
Midlothian 79.910
Moray 86,250
Norda Ayrshire 90.550
Norda Lanarkshire 326.750
Okcidenta Lothian 146.730
Orienta Ayrshire 123.820
Orienta Dunbartonshire 110.220
Orienta Lothian 85.640
Orienta Renfrewshire 86.780
Perthshire kaj Kinross 130.470
Renfrewshire 176.970
Scottish Borders (Skotaj Limlandoj) 105.300
Stirling (urbo) 81.630
Suda Ayrshire 113.960
Suda Lanarkshire 307.100
ENTUTE 5.048.200
INSULOJ
Okcidentaj Insuloj 29.410
Orkadoj 19.760
Ŝetlandoj 22.830
ENTUTE 72.000
ENTUTE SKOTLANDO 5.120.200

Juro en Skotlando

La skota jura sistemo malsimilas la anglan. Juro en Skotlando baziĝas sur du fontoj, la aro da promulgitaj leĝoj (
enacted law) kaj la common law.
La enacted law originiĝas el pluraj leĝfaraj ensembloj: romia juro de la justiniana korpuso, eklezia juro, aktoj de la skota parlamento (antaŭ 1707 kaj post 1999, t.e. kiam eksistis skota parlamento), reĝaj proklamoj, traktatoj de la Eŭropa Unio aŭ eŭropaj leĝoj, lokaj leĝoj (
by-laws).
La
common law derivigas sian aŭtoritaton de la verdiktoj de la kortumoj kaj baziĝas sur la skota tradicio jura.

La angla lingvo en Skotlando

La skotlanda angla (
ScotsLallans) estas tre karakteriza en la komunumo de la parolantoj de la angla. Ĝi kaj la nordaj anglaj dialektoj havas multajn karakterizojn komunaj. Ambaŭ devenas de la anglosaksa lingvo parolata norde de rivero Humber. La ĉefaj fonetikaj kaj skribaj faktoj specifaj de la Scots estas ĉi tiuj:
- La sonon /ĥ/, malaperintan en la angla de Anglio, oni skribas
ch (loch [loĥ], lago);
- La anglosaksa
hw oni prononcas [hw] pli malpli kiel en Usono, ne [w] kiel en Anglio, kaj skribas quh (quhyte, white, "blanka");
- La [a:] de la anglosaksa ne ŝanĝis (ĝi ixis [o:] en Anglio) (
laird, lord)
- Longecon de vokalo oni indikas per
iy (heid [he:d], head, "kapo"; laird, lord);
-
k ofte respondas al angla ch (breeks, breeches; kirk, church, "kirko")
- Oni ĉiam prononcas
r;
- Vokaloj ne ŝanĝas antaŭ
r (bird [bird] "birdo"·; word, [ward], "vorto")
- Estas multaj leksikaj malsimilaĵoj (
bonnie, good, "bona"; how are you keepin?, how are you?, "Kiel vi fartas?"; the back of nine, past nine, "post la 9-a"; ktp). Kiel ekzemplo de Scots jen fama poemo de Robert BURNS:
O ye wha are sae guid yoursel,
Sae pious and sae holy,
You've nought to do but mark and tell
Your Neebour's fauts and folly!
Whase life is like a weel-gaun mill
Supply'd with store o' water,
The heapet happer's ebbing still,
And still the clap plays clatter.
Ho vi kiu estas tiom bona mem,
tiom pia kaj tiom sankta,
vi havas nenion por fari krom marki kaj diri
la misojn kaj stultaĵojn de via najbaro!
Kies vivo estas kiel muelilo bonfunkcianta
provizita per ujo da akvo,
??
??
Wha, who; sae, so; guid, good; nought, nothing; neebour, neighbour; fauts, faults; whase, whose; weel-gaun, well going; heapet hopper, heaped hopper.

Historio de Skotlando

Robert BURNS

Romia epoko

La plej malnovaj loĝantoj de Skotlando estis la misteraj Piktoj, pri kiuj oni scias malmulte kaj multe sindemandas. La historiisto Tacito transrakontis al ni ke en la jaro 77 lia bopatro Julio Agrikolo, guberniestro de Britio, plivastigis la Romian Imperion ĝis linio traskotlanda de Clyde al Forth. En nekonata loko, kiun Tacito nomas Mons Graupius, li venkis Kalgakon, reĝon de la kaledonoj. Sub Antonino oni konstruis remparon de Clyde al Forth (Vallum Antoninum). La romianoj forlasis Kaledonion (nunan Skotlandon) cirkaŭ en la jaro 155. Ili reiris tien dum mallonga periodo de 159 al 163.

De la 6-a al la 10-a jarcento

En 563 Sankta Kolumba (St. Columba) venis al la insulo Iona kun dekdu kunuloj. Tie li fondis monakejon, el kiu lia kristana predikado disiĝis tra la tuta Skotlando. La vikingaj atakoj komencis en 793 (detruo de la monakejo de Lindisfarne). Iona estis atakata en 794. La Orkadoj, la Ŝetlandoj kaj la Hebridoj fariĝis skandinavaj kolonioj. En 843 Kenneth MACALPIN proklamis sin reĝo de la Piktoj kaj de la Skotoj (la du keltaj popoloj de Skotlando).

De la 11-a al la 15-a jarcento

Per venko en la batalo de Carham (1018) Malcolm II konkeris Lothian. Sub Macbeth, kiu reĝis de 1040 al 1054, la reĝlando ĝuis periodon pacan kaj prosperecan. Ĝi finiĝis pro la atako de Malcolm la 3-a Canmore. Malcolm estas la unua invadinto veninte de Anglio. En tiu tempo komenciĝis franca kultura influo pri arkitekturo, juro, leksiko. Tiun komunan senton renovigos Roberto BRUSO (Robert the Bruce aŭ the Brus) en 1326 per la trakto de Corbeil. Ĉe la fino de la 12-a jarcento Skotlando estis tute submetita al Anglio, post la anglaj venkoj en Dunbar kaj Berwick. La Ŝtono de Scone (
Stone of SconeStone of Destiny), sur kiu la skotaj reĝoj estis kronataj, estis translokata de Scone al Londono. Eduardo I la Longfemura (Longshanks) nomumis Johanon de Warenne guberniestro de Skotlando. La skotoj ekribelis kontraŭ la subpremado sub la gvidado de Vilhelmo WALLACE kaj atingas grandan venkon en Sterling Bridge en la jaro 1297. Wallace rekonkeris Berwick kaj rabekskursis Northumberland. En 1298 oni nomumis lin Gardanto de la Reĝlando. La 22-an de julio 1298 Wallace estis batalsuperata en Falkirk. En 1306 Roberto Bruso iĝis reĝo de Skotlando. En 1314 li transiris la landlimon kaj supervenkis apud Bannockburn. En 1468 Margerita, filino de Kristiano I reĝo de Danlando kaj Norvegio, dote donis al Jakobo la 3-a de Skotlando la Orkadojn kaj la Ŝetlandojn, norvegajn dum ses jarcentoj.

16-a kaj 17-a jarcentoj

17-a jarcento La 8-an de decembro 1542 naskiĝis Maria, filino de Jakobo V Stuarto. Ŝi fariĝis reĝino je la aĝo de ses jaroj. En 1558 Maria Stuarta, kiu estis katolika, edziniĝis al la Daŭfeno de Francio. Reveninte hejmen ŝi trovis landon protestanta. En 1557 areto da protestantaj nobeloj, kontraŭaj al la edziniĝo de