Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Bulgario

Bulgario

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Bulgario ---- Balkana Duoninsulo
Dosiero:bg.gif
Bulgario - Balgarija 7 Lando en Balkana duoninsulo.
  • Landkodo: BG.
  • E-nomo: [a] Bulgarujo; [o] Bulgara Respubliko.
  • Nacia nomo: [o] Republika Balgarija (България).
  • Areo: 110.912 kv.km.
  • Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Petar Stojanov.
  • Adm. divido: 9 provincoj. (Burgas, urbo Sofio, Khaskovo, Lovech, Montana, Plovdiv, Ruse, Sofio, Varna)
  • Ĉefurbo: Sofio (1.109 mil).
  • Urboj: Plovdiv (374 mil), Varna (297 mil).
  • Loĝantaro: 8.409 mil (1995), inter ili bulgaroj 87%, turkoj 8%, rumanoj 2%, ciganoj.
  • Ŝtatlingvo: bulgara.
  • Kredantoj: ortodoksaj kristanoj.
  • Eksporto: maŝinindustriaj produktaĵoj, nutraĵoj, vino, tabako, tekstilproduktaĵoj.
  • Pokapa MEP: 1.330 $.
  • Monunuo: levo (= 100 stotinkoj);
  • Organizoj: UNO (1955)
  • Historio de Bulgario: fariĝis sendependa de turkoj en 1908. Sovetaj milittrupoj eniris en la okupitan Bulgarion en 1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis popola respubliko kun komunisma orientiĝo. Unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formis Filip Dimitrov.
  • Heredaĵo: Bojana preĝejo ĉe Sofio, tracaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetĉar, Madara Horseman, malnova urbo Nesebar, Pirina nacia parko, Rila-monaĥejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petricona) monaĥejo.
Landdividoj de Bulgario
- Listo de bulgaraj ŝtatestroj De 1997 Bulgario dividitas laŭ 28 departementoj, kiuj estas (la n-roj repondas al tiuj en la mapo): # Blagoevgrad # Burgas # Dobriĉ # Gabrovo # Kazanlako # Ĥaskovo # Kurdzhali # Kjustendil # Lovech # Montana # Pazardĵik # Pernik # Pleven # Plovdiv # Razgrad # Ruse # Ŝumen # Silistra # Sliven # Smoljan # Sofia (Urbo) # Sofia (Regiono) # Stara Zagora # Turgoviŝte # Varna regiono # Veliko Turnovo # Vidin # Vratsa # Jambol

Eksteraj ligoj


- [http://www.kirildouhalov.net History, art and music in Bulgaria]
- [http://www.EasyBulgarian.com EasyBulgarian.com - Learn the Bulgarian Language]
- [http://bulgaria.europe-countries.com Bulgaria Pictures]
- [http://www.europe-atlas.com/bulgaria-map.htm Bulgaria Map] Kategorio:Bulgario fiu-vro:Bulgaaria ja:ブルガリア ko:불가리아 ms:Bulgaria roa-rup:Vurgarii simple:Bulgaria th:ประเทศบัลแกเรีย zh-min-nan:Bulgariya

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Balkana Duoninsulo

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo ---- La Balkana Duoninsulo aŭ Balkanio estas la plej granda duoninsulo en Eŭropo. Ĝi situas inter Anatolio kaj Itala Duoninsulo. Ĝi ampleksas hodiaŭajn regnojn Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Greka ĉeflando, Serbio kaj Montenegro, Kroatio, Makedonio, Rumanio kaj Eŭropa Turkio. Ĝia nomo venas el la Balkana Montaro. La monteco kaŭzis la apudan loĝadon de multaj etnoj. Tial, ĝi estas tre diversa lingve kaj religie. Tamen, lingvistoj trovis komunajn trajton alevoluitaj en la balkanaj lingvoj kvankam tiuj havas diversajn devenojn. Oni nomas tion la balkana lingvoligo. Ĉi tiu duoninsulo estis la komencloko de pli da militoj ol iu ajn alia eŭropa parto. Pro oftaj etnaj militoj, speciale post la falo de Turka Imperio, "Balkanio" povas havi malagrablan nuancon pri diserigemo kaj etna malpaco, kiel montras la vorto "balkanigo". Tial balkanianoj povas aserti ne esti "balkanecaj", kvankam iliaj najbaroj estus.

Esperanto en Balkanio

De la 13-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2004 okazis en la urbo Nis˘ (Serbio) la 6-a Balkanlanda Esperanto-Konferenco. Partoprenis pli ol 150 personoj. El la programo menciindas interkona vespero, kunvenoj de literaturistoj kaj literaturemuloj, tradukistoj/antoj kaj instruistoj/antoj, prelego pri la 89-a UK en Pekino kun projekciado de bildoj, ekzameno de Esperanto laŭ la Regularo de Esperanto-Instituto de SEL, bonetosa vespero kun loterio kaj aliaj programeroj. La sekva Balkanlanda Esperanto-Konferenco okazos en Karlovo, Bulgario, en junio 2005. ja:バルカン半島 ko:발칸 반도 th:คาบสมุทรบอลข่าน

Bulgara lingvo

Lingvo > Hindeŭropa Lingvaro > Slava Grupo > Bulgara Lingvo ---- La bulgara lingvo apartenas al la sudslava branĉo de la hindeŭropaj lingvoj. La nombron de la parolantaro oni taksas je 9 milionoj. La plej granda parto (ĉ. 7,3 milionoj) vivas en Bulgario, kromaj parolantoj vivas en aliaj orienteŭropaj landoj, en Grekio, Turkio kaj en Nordameriko. La vorttrezoro konsistas ĉefe el slavaj radikoj, sed ankaŭ la influoj el la greka kaj la turka estas rimarkeblaj. Ekde la 19-a jarcento oni klopodis anstataŭigi turkismojn per slavismoj ĉefe prenataj el la rusa lingvo. Tiuj klopodoj ĉefe influis la skribitan bulgaran lingvon, en la ĉiutaga lingvaĵo ankoraŭ abundas turkdevenaj elementoj. La bulgara lingvo havas du bazajn dialektojn: la okcident-bulgaran kaj la orient-bulgaran, kiuj ambaŭ havas aron da subdialektoj. Uzatas la cirila alfabeto. Kategorio:Slava lingvaro
- [http://www.easybulgarian.com/ Learn Bulgarian Language Online - includes Romantic phrases - Audio] ja:ブルガリア語 ko:불가리아어 th:ภาษาบัลแกเรีย

Malneta Enlanda Produkto

La Malneta Enlanda Produkto (MEP) estas ekonomika mezuro de grandeco de la ekonomio de ŝtato aŭ teritorio. Ĝi plejofte ne estas taŭga mezuro de feliĉeco aŭ riĉeco de la individuaj homoj, unuavice pro la nenaturaj (sed rezulto de valutbors-kurzaj efikoj) intervalutaj rilatoj, due pro malegaleco de riĉodispartigo. Ĝi estas kalkulata per sumigo de la tuta valoro de ĉiuj varoj kaj servoj produktitaj / plenumitaj dum iu periodo (plej ofte, jaro) en la studata teritorio. Tio estas
- la valoro de ĉiuj enspezoj faritaj
- plus la amortizoj
- minus la produktadaj kaj doganaj impostoj en iu lando dum unu jaro. Dividante per la nombro de la loĝantoj oni ricevas la personan ("kapan") MEP.

por legi statistikojn, alilingve:


- angle: GDP
- dane: BNI
- france: PIB
- nederlande: BNP
- portugale: PIB

Vidu ankaŭ

Malneta Enlanda Produkto po kapo ja:国内総生産 simple:Gross Domestic Product Kategorio:ekonomiokategorio:ekonomiko

Usona dolaro

Usona dolaro estas la monunuo en Usono. La internacia normigita mallongigo (ISO 4217) estas USD. Unu dolaro estas 100 dolaraj cendoj. La dolara simbolo estas majuskla litero S kun vertikala streko: "$". Usono oficiale aoptis la dolaron en 1785. La usona dolaro estas monde la plej grava el la multaj valutoj, kiuj nomiĝas dolaro. Ĝi estas referenca valuto por multaj aliaj valutoj kaj la sola valuto en kelkaj ekonomiaj branĉoj, ekzemple la komercado per nafto. La usona dolaro estas la valuto ne nur de Usono, sed ankaŭ de
- Marŝaloj
- Federacio de Mikronezio
- Turkoj kaj Kajkoj
- Puerto-Riko
- Ekvadoro
- Usonaj Virgulininsuloj
- Britaj Virgulininsuloj
- Zimbabvo En Usono cirkulas monbiletoj de 1 al 100 dolaroj, sed biletoj pli valoraj ol 10 dolaroj estas malvolonte akceptataj (pro suspekto pri falseco). Ankaŭ du-dolaraj biletoj ne estas vere oftaj. La biletoj montras bildojn de usonaj politikistoj, plejparte prezidentoj: monbileto monbileto
- 1 $: George WASHINGTON
- 2 $: Thomas JEFFERSON
- 5 $: Abraham LINCOLN
- 10 $: Alexander HAMILTON
- 20 $: Andrew JACKSON
- 50 $: Ulysses S. GRANT
- 100 $: Benjamin FRANKLIN Kategorio:Monunuoj ja:アメリカ合衆国ドル simple:United States dollar th:ดอลลาร์สหรัฐ

UNO

:Mallongigo "UN" havas ankaŭ aliajn signifojn, vidu artikolon Un. ---- Mondaj organizaĵoj > Unuiĝintaj Nacioj ---- Dosiero:UnuiĝintajNaciojGrandflago.gif
La organizo Unuiĝintaj Nacioj (sinonimo: Unuiĝinta Naciaro, mallongigo de ambaŭ: UN) estas la ĉefa internacia diplomata organizo de la mondo. Fondita en 1945 post la dolorega Dua Mondmilito, ĝi nun havas 190 membrajn ŝtatojn. La UNO celas pace decidi disputojn inter nacioj, provizii bazajn homajn rajtojn por ĉiu, kaj ĝenerale plibonigi la kvaliton de vivo tra la mondo. Ĝia stabejo estas en Novjorko. Ĝi funkcias per ses oficialaj lingvoj: la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hispana, kaj la rusa.

Strukturo

Jen la ĉefaj fakoj de UN:
- En la Ĝenerala Asembleo, ĉiu membroŝtato de la UNO reprezentiĝas. Ĉi tie, ĉiu ŝtato havas egalan povon de voĉdonado. Tamen, rezolucioj de la Asembleo estas ne leĝoj, sed nur rekomendoj nedevigaj.
- La Konsilio de Sekureco estas pli pova fako: ĝiaj rezolucioj pezas kiel internacia leĝo, kaj povas rajtigi, se necese, perforton por obeigi danĝerajn ŝtatojn kaj konservi la pacon en la mondo. Ĝia anaro spegulas la venkintaron de la Dua Mondmilito: Britio, Ĉinio Francio, Rusio, kaj Usono reprezentiĝas daŭre, kaj ĉiu el tiuj kvin povas unusole vetoi ajnan rezolucion. La tuta anaro nombriĝas 15; la aliajn membrojn elektas la Ĝenerala Asembleo je ĉiu dua jaro.
- La Ekonomia kaj Socia Konsilio celas plibonigi la staton de homaj rajtoj, ktp. Ĝia anaro nombriĝas 54.
- La Konsilio de Kuratorado celis gvidi la multajn koloniojn kaj dependajn teritoriojn de la postmilita mondo al paca sendependiĝo. Ĉi tiu konsilio provizore ĉesis operacii en 1994 post la sendependiĝo de la fina UNO-kuratorita lando, Palaŭo.
- La Internacia Kortumo de Justeco celas decidi disputojn inter ŝtatoj.
- La Sekretariejo estas la burokrataro de la UNO; ties anoj regas la ĉiutagan funkciadon de la organizaĵon kaj ĝiajn projektojn. La ĉefulo de la Sekretariejo estas la Ĝenerala Sekretario, nuntempe s-ro Kofi ANNAN.
Dosiero:unbuilding.jpg
Stabejo de la UNO
(Foto senkopirajta)

Historio

1920: La Traktato de Versailles, fininte la Unuan Mondmiliton, starigis ankaŭ novan internacian organizon: La Ligo de Nacioj, forumo por la paca decido de disputoj inter nacioj. 1920-1933: Sen vera povo, eĉ sen la partoprenado de kelkaj potencaj nacioj, la Ligo fiaskis. Ironie, unu el la mankantoj ekde la komenco estis Usono, kies regestro Woodrow WILSON unue proponis la Ligon, sed kiu neniam membriĝis pro internaj politikaj luktoj. En 1933 la tiame militcelaj Germanio kaj Japanio eksiĝis el la Ligo por pli libere sekvi sian ekspansiemon. 1933-1945: La senpova Ligo malsukcesis malebligi militon, kaj la Dua Mondmilito furiozis tra Azio, Eŭropo, norda Afriko, kaj Pacifiko. 24 Oktobro 1945: La Uniĝintaj Nacioj ekestis. Originalaj membroj: Argentino, Aŭstralio, Barato, Belgio, Belorusio, Bolivio, Brazilo, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉilio, Ĉinio, Danio, Domingo, Egiptio, Ekvadoro, Etiopio, Filipinoj, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Irako, Irano, Jugoslavio, Kanado, Kolombio, Kostariko, Kubo, Libano, Liberio, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Nikaragvo, Norvegio, Nov-Zelando, Panamo, Paragvajo, Peruo, Pollando, Sovetunio, Salvadoro, Saŭda Arabio, Sirio, Sud-Afriko, Turkio, Ukrainio, Urugvajo, Usono, Venezuelo. 1946: La Ligo de Nacioj oficiale malfondiĝis. Afganio, Islando, Svedio kaj Tajlando aliĝas. 1947: Jemeno kaj Pakistano aliĝas. 1948: Birmo aliĝas. 1949: Israelo aliĝas. 1950: Indonezio aliĝas. 1955: 16 novaj membroj: Albanio, Aŭstrio, Bulgario, Finnlando, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Jordanio, Kamboĝo, Sri-Lanko, Laoso, Libio, Nepalo, Portugalio, Rumanio. 1956: Japanio, Maroko, Sudano kaj Tunizio aliĝas. 1957: Ganao kaj Malajzio aliĝas. 1958: Gvineo aliĝas. 1960: 17 novaj membroj: Benino, Burkino, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Ebur-Bordo, Gabono, Kameruno, Kipro, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa, Madagaskaro, Malio, Niĝerio, Niĝero, Senegalo, Somalio kaj Togo. 1961: Novaj membroj: Maŭritanio, Mongolio, Siera-Leono kaj Tanzanio aliĝas. 1962: Novaj membroj: Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando aliĝas. 1963: Kenjo kaj Kuvajto aliĝas. 1964: Malavio, Malto kaj Zambio aliĝas. 1965: Gambio, Maldivoj kaj Singapuro aliĝas. 1966: Barbado, Bocvano, Gujano kaj Lesoto aliĝas. 1967: Demokratia Jemeno aliĝas. 1968: Ekvatora Gvineo, Maŭricio kaj Svazilando aliĝas. 1970: Fiĝioj aliĝas. 1971: Barejno, Butano, Kataro, Omano kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aliĝas. 1972: La UNO agnoskas Popolan Ĉinion, kaj transdonas la Ĉinian membrecon al ĝi el Tajvano. 1973: Bahamoj kaj Germanio (orienta kaj okcidenta) aliĝas, 1974: Bangladeŝo, Grenado kaj Gvineo Bisaŭa aliĝas. 1975: 6 novaj membroj: Kabo-Verdo, Komoroj, Mozambiko, Papuo-Nov-Gvineo, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Surinamo. 1976: Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aliĝas. 1977: Ĝibutio kaj Vjetnamio aliĝas. 1978: Dominiko kaj Salomonoj aliĝas. 1979: Sent-Lucio aliĝas. 1980: Sent-Vincento kaj la Grenadinoj kaj Zimbabvo aliĝas 1981: Antigvo-Barbudo, Belizo kaj Vanuatuo aliĝas. 1983: Sent-Kristofo kaj Neviso aliĝas. 1984: Brunejo aliĝas. 1990: Liĥtenŝtejno kaj Namibio aliĝas. Orienta kaj okcidenta Germanio unuiĝas, do nun havas unu sidon. 1991: Kiam Sovetunio eksiĝis, ĝian daŭran membrecon en la Konsilio de Sekureco heredis Rusio. Sep novaj membroj aliĝas: Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezio, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. 1992: 13 novaj membroj: Armenio, Azerbajĝano, Bosnio-Hercegovino, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Kroatio, Moldavio, San-Marino, Slovenio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio. 1993: 6 novaj membroj: Andoro, Ĉeĥio, Eritreo, Makedonio, Monako kaj Slovakio. 1994: Palaŭo sendependiĝis, kaj poste fariĝis la plej malgranda membroŝtato de la UNO. La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝis pro la fino de ĝia mandato. 1999: Kiribato, Nauro kaj Tongo aliĝas. 2000: Tuvalo aliĝas. 2001: La UNO kaj Sekretario Ĝenerala Kofi ANNAN kune ricevis la Nobelan Pacpremion. 2002: Post kelkjara helpado de UNO sendependiĝas kaj aliĝas Orienta Timoro. Svislando ankaŭ aliĝas.

Ĝeneralaj Sekretarioj de UN

1946-1953Trygve LIENorvegio
1953-1961Dag HAMMARSKJÖLDSvedio
1961-1971U ThantBirmo
1972-1981Kurt WALDHEIM Aŭstrio
1982-1991Javier PEREZ DE CUELLARPeruo
1992-1997Boutros BOUTROS GHALIEgiptio
1997Kofi ANNANGanao

Eksteraj Ligiloj


- La TTT-ejo de la UNO: http://www.un.org/ (angle, arabe, ĉine, france, ruse, hispane) Kategorio:Internacia organizaĵo UNUIĜITAJ NACIOJ ja:国際連合 ko:국제 연합 ms:Pertubuhan Bangsa-Bangsa Bersatu simple:United Nations th:สหประชาชาติ zh-min-nan:Liân-ha̍p-kok

Historio de Bulgario

Prahistorio

La unua bulgara imperio

La dua bulgara imperio

Sub la otomana regado

La batalo por sendependiĝo

Bulgara nacia sento reviviĝis en la frua 19a jarcento sub la influo de ideoj disvolviĝantaj en okcidento, kiel liberalismo kaj naciismo, kiujn atingis la landon post la Franca Revolucio, cĉefe tra Grekio. La Greka ribelo kontraŭ la otomanoj, kiu ekis en 1821, ankaŭ influis la malgrandan bulgaran edukitan eliton. Alia fonto de la bulgara nacia reviviĝo estis la romantika naciisma ideo pri popolo diividanta buŝajn kutimojn kaj tradiciojn. Tiuj ideoj estis stimulitaj de la laboro de Johann Gottfried HERDER, kaj estis plifortigitaj de rusa slavofiloj. En Bulgario, la lerneja kaj gazeta eldonisto Ljuben KARAVELOV ludis gravan rolon per kolektado kaj publikigo de parolaj tradicioj, kaj ilia komparo kun aliaj slavaj tradicioj. Aborta provribeloj estis sange subpremitaj en 1868, kun Haĝi Dimitro, kaj en 1873, kun Vasil LEVSKI. En aprilo 1876 okazis la tielnomata "aprila leviĝo". Ĝi estis organizita de la Bulgara Ventra revolucia Komitato, kaj inspiriĝis de la insurekto en Bosnio okazinta la antaŭan jaron. La ribelo estis limigita ĉefe al la regiono de Plovdiv. La otomana reago estis aparte severa. Pli ol 30 000 homoj estis masakritaj, kio vekis indignitajn reagojn diversloke en Eŭropo. La plej fortaj reagoj venis el Rusio, kiu ekmilitis kontraŭ la Otomana imperio en 1877. La sekvantan jaron, post rusaj venkoj, estis rekreita bulgara ŝtato.

Sendependa Bulgario

La unua demokratia konstitucio de Bulgario estis deklarita en 1879. En 1885 sukceis la unuigo de Orienta Rumelio kaj Princlando Bulgario. La posteulo de princo Aleksandro estis Ferdinando de Sachsen-Coburg-Gotha realigis en 1908 la formalan senependecon de Bulgario kaj kronis sin al caro.

La balkanaj militoj

Bulgario, Serbio, Grekio kaj Montenegro alianciĝis en 1912 al Balkana Ligo kaj ekatakis Turkion en la 1-a Balkana milito, por akiri la turkan Makedonion. Turkio devis – keil malvenkito – alcedi grand-parton de sia eŭropa teritorio. Pro la disputo pri apartigo de Makedonio, Bulgario komencis la 2-an Balkanan militonen 1913 kontraŭ Serbio kaj Grekio. En Kontrakto de Bukareŝto (10-a de aŭgusto de 1913) perdis Bulgario la ĝis tiam akiritajn areojn kaj devis rezigni pri suda [Dobruĝo]] al Rumanio. Makedonion ricevis Serbio kaj Grekio, Adrianopel venis denove al Turkio. Dum deturno de Rusio, Bulgario proksimiĝis al la Germana Imperio kaj partoprenis en la flankoj de la „centraj potencoj” en la unua mondmilito. Post venko super Serbi kaj Rumanio, Bulgario reakiris en 1915 Sud-Dobruĝon. En la Packontrakto de Neuilly (1919), Bulgario devis rezigni pri aliro al la Egea Maro, pri teritorio de Trakio favore al Grekio. Rumanio ricevis sudan parton Dobruĝo, Strumica iris al Serbio. La malfavora fino de la milito instigis la caron abdiki favore je sia filo Boriso la 3-a. Tiu persono certigis ioman stabilecon en la politiko, en kiu regis atencoj, komplotoj, perfidoj kaj daŭraj ŝangoj de ministroj. Septembre de 1918 okazis okazis armea ribelo kaj la ribelantoj deklaris Respublikon en Radomir. La soldatojn, kiuj okupis kelkajn urbojn, venkis germanaj trupoj (legu ribelo de Vladaja). La Caro Ferdinando, timante pluajn ribelojn urĝe kontraktis pri paco sammonate. En la politiko regis inter 1919-1923 la registaro de Stambolijski (bazante je Bulgara Popola Kamparana Asocio), kiu gvidis franc-amikan kaj demokratian politikon. La 9-an de junio en 1923, Cankov iĝis estro per puĉo, kontraŭ kiu la komunistoj ekis la t.n. septembran ribelon. Post tio, la komunistoj povas agi nur kontraŭleĝe. Onidire, dum la blanka teroro de la registaro, oni murdis 20.000 homojn. En 1933, Bulgario aniĝis al la eta Balkana Entento, al kiu apartenis ankaŭ Jugoslavio, Grekio, Turkio kaj Britio. Post armea puĉo en 1934 kaj malfondigo dela politikaj partioj, la regadon de Cankov antataŭis la persona diktaturo de la caro Boriso la 3-a en 1935. Bulgario opinis sin minacata en 1940 fare de Rusio kaj Turkio. Ankaŭ Grekio havis planojn okupi teritoriojn de Bulgario, se la lando staras sur la mala flanko. Tiel Bulgario proksimiĝis al la aksaj potencoj kaj sukcese akiras la sudan parton de Dobruĝo per la 2-a Viena Decido de 30-a de aŭgusto de 1940. Tiun parton ĝi retenas eĉ post la dua mondmilito Bulgario subskribis packontrakton kaj malatakan pakton la 17-an de februaro en 1941. La 28-an de februaro en 1941, germanaj trupoj trapasis la rumanan-bulgaran limon kaj oni komunikis, ke Bulgario aliĝis al la "tripotenca pakto". la Sovetunio kompreneble akre kondamnis okupon de Bulgario kaj nomis tion minaco je la propra sekureco. Bulgario partoprenis en 1941 la militon, disdividon kontraŭ Jugoslavio, sed ne sendis soldatojn kontraŭ la Sovetunio. En Bulgario, la judoj sukcese evitis la amasajn deportadojn sur la malnovaj teritorioj, sed ili estis deportitaj de sur la reakiritaj teritorioj. Post morto de la caro de Boriso la 3-a en 1943, surtroniĝis la neplenaĝula Simeono la 2-a, la regentokonsilon reprezantis princo Kiril.

Popola Respubliko Bulgario

La Sovetunio deklaris militon kontraŭ Bulgario la 5-an de septembro en 1944 kaj okupis la landon. Oni helpis la komunistojn enpotenciĝi (tion oni nomis (denove) septembra ribelo) sub gvido de Georgi DIMITROV, kiu deklaris la 15-an de septembro en 1946 la Popolan respublikon. En 1947 Bulgario subskribis la Parizan Packontarkton kaj dume asimiliĝis al la stalinista bloko. Dum tiu periodo okazis la similaj aferoj kiel en aliaj stalinismaj landoj: ŝtatproprigo, kolektivigo, 5-jaraj planoj, (planekonomio), diktaturo, evoluo de pezindustrio ktp. Unuaj sektretarioj estis post Dimitrov: ĈERVENKOV, ĴIVKOV Ekde 1984 la turka malplimulto ofte protestis por siaj juroj.

demokratiigo

(tiu ĉi parto estas plibonigenda) Oni abdikigis Todor ĴIVKOVon la 10-an de novembro en 1989.... La socialistoj (iamaj komunistoj) erakiris la potencon en demokratiaj elektoj, fine de 1994 kaj regis ĝis komenco de 1997. Kiam la Bulgara Socialista Partio serĉis eliron el la grava ekonomia krizo (fine de 1996) per "helpo" de IMF, ĝi devis malaltigi la vivnivelon. iama Bulgara Caro, Kategorio:Historio de Bulgario

Osmanida imperio

Historio > Turkio > Otomana imperio La Otomana imperio estis unu el la plej grandaj kaj la plej potencaj imperioj en spaco ĉe Mediteraneo. La imperio ekzistis en la jaroj 1281 ĝis 1923 kaj dum tiu ĉi tempo ĝi ampleksis teritoriojn de Malgranda Azio, Balkano, Nigra maro, Mezoriento kaj norda Afriko. La imperio havis ekde la 16-a jarcento tute islaman karakteron de „Dia ŝtato“, en kiu jam de komence regis sultanoj de dinastio Otomanoj. Dank' al sia situo la Otomana imperio estis kunigilo inter la eŭropa kaj la azia kontinentoj. Dumtempe ĝi estis ankaŭ ofte nomata en diplomata vortumo "La Pordo" aŭ la "La elstarega Pordo".

Historio

La imperio estis fondita en la jaro 1281 de tribestro Osman la 1-a, bejo el unu el la turkaj triboj en Malgranda Azio. La nomo de la imperio estas derivita laŭ lia. Murad la 1-a estis la unua otomana reganto, kiu surprenis la titolon sultano. La otomanaj imperiestroj nomis sin mem ekde la jaro 1517 ankaŭ kalifoj. En 1453 sultano Mehmed la 2-a malprosperigis la Bizancan imperion per konkero de Konstantinopolo, kiun li igis sia ĉefurbo sub la nomo Istanbulo. En la 16-a jarcento dum regado de sultano Suleiman la 1-a la Otomana imperio atingis sian zeniton, ĝi akiris rangon de monda grandpotenco, preninte la teritoriojn de antaŭe memstaraj kristanaj ŝtatoj en sudorienta Eŭropo: Bulgario, Serbio, Valaĥio, parton de Hungario ktp. Ĝia areo atingis pli ol 11 955 000 km2. Kompare kun Eŭropo turkoj estis pli toleremaj rilate al libereco de religia konfesio kaj kultura identeco de la nacioj en la okupata teritorio, kie tiel estis lasita certa libereco. Turkoj mem poste transprenis kelkajn kulturkutimojn de la kristana Eŭropo. Otomanaj sultanoj vane klopodis en pli postaj jaroj malhelpi kreskantan forton de la eŭropaj grandpotencoj, kaj ankaŭ eĉ en transmaraj kolonigitaj teritorioj. En la 17-a jarcento la Otomana imperio militis oriente kontraŭ Persio, norde kontraŭ Rusio kaj nordokcidente kontraŭ la Habsburga monarĥio. Post malvenko en la dua batalo ĉe Vieno en la jaro 1683 la malkresko de la sultana potenco jam estis tute videbla. Interne de la imperio tenis en la manoj veran potencon anoj de janiĉaroj, elitaj armeaj taĉmentoj, kiuj dum la antaŭa periodo helpis la sultanon por konkeri grandegajn teritoriojn. Kontraŭ la otomana potenco balkanaj nacioj ribelis kaj en la 19-a jarcento la imperio kiel „malsana viro en Balkano“ komencis definitive disfali. Komence de la 20-a jarcento ĝi estis tute en manoj de eksterlanda kapitalo kaj en internacia kampo ĝi prezentiĝis kiel duonkolonio. La Otomana imperio partoprenis en la unua mondmilito flanke de la Centraj potencoj. Post la milito en Turkio eksplodis naci-liberiga movado kaj en la jaro 1923 ĝi estis proklamita Turka respubliko. (Pri postmilita Turkio, vidu Kemal ATATÜRK).

Vidu ankaŭ


- Turkio
- Kemal ATATÜRK
- Listo de Otomanaj imperiestroj Kategorio:Turkio ja:オスマン帝国 zh-cn:鄂图曼帝国



1944

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1944 ---- Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1944 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Bulgarion eniras Soveta armeo

Naskiĝoj


- Rudolf FRIDRICH
- Karel KÝR
- Henri MASSON
- Hungario : NEMERE István.
- 22-a de januaro : Angela WINKLER
- 9-a de februaro : Alice WALKER
- 2-a de marto : Uschi GLAS
- 7-a de marto: Serge SIRE
- 4-a de aprilo : Sirio : Bassam TIBI
- 17-a de majo : David KELLY
- 29-a de majo : Helmut BERGER
- 19-a de junio : Chico BUARQUE
- 22-a de junio : Aŭstrio : Klaus Maria BRANDAUER
- 31-a de julio : Geraldine CHAPLIN
- 12-a de septembro : Barry WHITE
- 25-a de septembro : Michael DOUGLAS
- 2-a de decembro : Botho STRAUSS

Mortoj


- 5-a de majo : Bertha BENZ
- 31-a de julio : Antoine de SAINT EXUPÉRY
- 17-a de oktobro : Germanio : Adolf SCHMIDT
- 30-a de decembro : Romain ROLLAND ----
1939 | 1940 | 1941 | 1942 | 1943 | 1944 | 1945 | 1946 | 1947 | 1948 | 1949
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1944年 ko:1944년 simple:1944 th:พ.ศ. 2487

1991

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1991 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je mardo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1991 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 9-a de aprilo : Kartvelio: Surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptas "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco".
- Junio : Boris JELCIN iĝas rusia guberniestro.
- 3-a de junio : Japanio : La vulkano Unzen erupcias, mortigante 43 sciencistojn kaj ĵurnalistojn.
- 27-a de julio3-a de aŭgusto : Norvegio : 76-a Universala Kongreso de Esperanto en Bergeno.
- 24-a de aŭgusto : Rusio eliras Sovetan Union.
- 27-a de novembro : Esperanta PEN-Centro estas fondita.
- Decembro : Rusio : Jelcin prezidentiĝas.
- 8-a de decembro : Belorusio : Belorusio eliras Sovetan Union kaj kunfondas Komunumon de Sendependaj Ŝtatoj kun Rusio kaj Ukrainio.
- Meznokto Metropola publikita de Krys UNGAR.
- Interlingvisto Rick HARRISON publikigis Vorlinon.
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.
- Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko eksurvojas al disiĝo. Slovenio eliras la union. Sekvas Makedonio.
- Bosniajn regionojn ĉelimajn ekokupas la Serba armeo. Bosn(ian)oj deklaras sendependecon, kaj ekflamas etna konflikto.
- Sovetunio : Gorbaĉevo abdikas. La respublikoj sovetaj sendependiĝas. Fino de la Fridmilito.
- Rusio heredas la postenon de Sovetunio en la Konsilio de Sekureco ĉe UNO.
- Estonio, Latvio, Litovio, Marŝaloj, Mikronezia Federacio, Norda Koreio kaj Suda Koreio membriĝas ĉe UNO.
- Bulgario : adoptitas nova konstitucio.
- Linukso kreita de Linus TORVALDS.
- Eritreo sendependiĝas de Etiopio.
- Kongolo: Mobutou dum mallonga tempo dividas potencon kun opoziciulo.
- Somalio: levo de Somalilando.
- Turkmenio: S. Niazov prezidentiĝas.
- Zambio: Frederick CHILUBA prezidentiĝas.

Naskiĝoj

Mortoj


- 3-a de aprilo : Svislando : Graham GREENE
- 5-a de aprilo : Jiří MUCHA
- 8-a de junio : Heidi BRÜHL
- 14-a de junio : Adina MANDLOVÁ
- 25-a de oktobro : Arkadij STRUGACKIJ
- 9-a de novembro : Yves MONTAND
- 23-a de novembro : Klaus KINSKI
- 24-a de novembro : Freddie MERCURY
- Svislando: Max FRISCH
- Brazilo: Francisco ALMADA ----
1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1991 ja:1991年 ko:1991년 simple:1991 th:พ.ศ. 2534

Listo de bulgaraj ŝtatestroj


- Boriso la 3-a Kategorio:Bulgario ja:ブルガリア君主一覧

Burgas

Burgas estis loko kie loĝis Georgi OREŜKOV laŭ Enciklopedio de Esperanto. Kategorio:Urboj de Bulgario

Montana

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Montano ---- Dosiero:us-mt.gif Montano (angle, Montana [man-TEN-a]) fariĝis la 41-a ŝtato de Usono je la 8-a de novembro 1889. Loĝantaro: 902,195 (en 2000)
Ĉefurbo: Helena TTT-ejo de Montano en la angla http://www.state.mt.us Kategorio:Usonaj ŝtatoj ja:モンタナ州 ko:몬태나 주

Plovdiv (provinco)

Eŭropo > Bulgario > Provinco Plovdiv ---- La provinco Plovdiv estas unu el la 28 administraj regionoj (област) de Bulgario. Ĝi situas en la centro de la lando kaj portas la nomon de sia ĉefurbo Plovdiv. La regiono dividiĝas en 18 municipojn:
- Asenovgrad
- Brezovo
- Ĥisarja
- Kalojanovo
- Karlovo
- Kriĉim
- Kuklen
- Lâki
- Marica
- Plovdiv
- Pârvomaj
- Peruŝtica
- Rakovski
- Rodopi
- Sadovo
- Sâedinenje
- Sopot
- Stambolijski Kategorio:Bulgario

Razgrad

Razgrad estas naskiĝurbo de Penka BATOEWA Kategorio:Urboj de Bulgario

Category:American ethnic cuisines

category:American cuisine

Tanie podogi Nurkowanie WARSAW HOTELS london cheap hotel slots










































:: RELATED NEWS ::
Dirtbike
/1949]] 1949 1949 A motorcycle is a two-wheeled vehicle powered by an engine. The wheels are in-line, and at higher speed the motorcycle remains upright and stable by virtue of gyroscopic fo
Hittite hieroglyphs
Luwian (sometimes spelled Luvian) is part of the Anatolian branch language family and has been preserved in two forms, Cuneiform Luwian and Hieroglyphic Luwian (formerly called Hieroglyphic Hittite). Hieroglyphic Hittite Luwian was among the languages spoken by population groups in
Hittite hieroglyphics
Luwian (sometimes spelled Luvian) is part of the Anatolian branch language family and has been preserved in two forms, Cuneiform Luwian and Hieroglyphic Luwian (formerly called Hieroglyphic Hittite). Hieroglyphic Hittite Luwian was among the languages spoken by population groups in
Gene bullard
Eugene Bullard (9 October189512 October, 1961) was the first Black military pilot. Born Eugene Jacques Bullard in Columbus,
Purley Station rail crash
A train accident occurred just to the north of Purley railway station in the London Borough of Croydon on 4 March 1989, leaving six dead and 94 injured. The 12:50 from Horsham had stopped at the station and then crossed to the fast line, when the 12:17 from
Indus Valley script
The term Indus script refers to short strings of symbols associated with the Harappan civilization of ancient India (most of the Indus sites are distributed in present day North West India and Pakistan) dating to circa 26001900 BC. They are most commonly associated with flat, rectangular stone tablets called seals
Indus valley script
The term Indus script refers to short strings of symbols associated with the Harappan civilization of ancient India (most of the Indus sites are distributed in present day North West India and Pakistan) dating to circa 26001900 BC. They are most commonly associated with flat, rectangular stone tablets called seals
List of Finnish bands
This is a list of Finnish bands.
- ...And Oceans
- The 69 Eyes
- Aavikko
- Absoluuttinen Nollapiste
- Aikakone
- Alamaailman Vasarat
- Am I Blood
-
U.S. Senate Appropriations Subcommittee on Energy and Water Development
U.S. Senate Appropriations Subcommittee on Energy and Water Development is one of thirteen subcommittees of the U.S. Senate Committee on Appropriations.

Members


- Pete Domenici (R-New Mexico), Chairman
- Thad Cochran (R-Mississippi)

Vehicles and Animals
Vehicles and Animals is the first full-length album by British rock band Athlete, first released in spring 2003 (see 2003 in music).
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org