Buzz ALDRIN [buz oldrin] (naskiĝis la 20-an de januaro, 1930) estas usonakosmonaŭto. Li estis la dua homo sur la Luno.
Aldrin naskiĝis en Montclair, Nov-Ĵerzejo. Sian originan nomon Edwin Eugene ALDRIN Jr li laŭleĝe ŝanĝis al Buzz ALDRIN, en 1988.
Studinte en la militakademio de Westpoint li fariĝis kolonelo de la Usona aerarmeo. En la milito kontraŭ Koreio li agadis kiel piloto. En la jaro 1963 li doktoriĝis en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Samjare oni elektis lin por kosmoprogramoj.
Por la programo Gemini 9 (1966) li estis rezerva piloto, dum Gemini 12 (1966) li estis piloto, krome li estis rezerva komandanto por Apollo 8. Per Apollo 11 li en julio 1969 atingis la Lunon, kaj post Neil ARMSTRONG li estis la dua homo, kiu marŝis sur la luno. La tria kolego, Michael COLLINS, dume restis en la kosmoŝipo.
Aldrin forlasis la kosmoentreprenon NASA en 1971 kaj fariĝis estro de la kosmonaŭta lernejo Edwards Air Force Base (ARPS) en Kalifornio. En 1972 li forlasis la aerarmeon kaj fariĝis konsilanto de helporganizaĵo. Li nuntempe vivas en Suda Kalifornio, donas konsilojn al la firmao Starcraft Enterprices kaj li prelegas. Du librojn li verkis: Return to Earth kaj Men from Earth.
Historio > Tagoj > la 20-a de januaro
----
La 20-a de januaro estas la 20-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 345 tagoj restas (346 en superjaroj).
Je la 20-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1981 : 52 usonaj ostaĝoj liberiĝis post 444 tagoj en Irano.
- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono - Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando
Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon.
La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.
La plej grandaj urboj
La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj.
Usono konsistas el 50 ŝtatoj:
Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj.
Kun 500-100 mil parolantoj: la
portugala (430),
japana (428),
greka (388),
araba (355),
hindia kaj
urduo (331),
rusa (242),
jida (213),
taja (206),
persa (201),
haitia (189),
armena (150),
navaha (149),
hungara (148),
hebrea (144),
nederlanda (143),
kmera (127),
guĝarata (102). 2,04 milionoj
parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj.
legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso)
[http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratiafederaciarespubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio1776 de Britio - organizoj: UNO (1945), NATO - konstitucio: la 4-an marto 1789 - korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)
vidu natura satelito pri aliaj lunoj
La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de
antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomiahazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno.
Suno
maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia
planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar
lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj
Titano), kaj unu planedo, Plutono,
estas eĉ pli malgranda!
Origino
Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo
kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas
roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj
kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj.
Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la
Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna,
estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la
Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno
tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.
Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la
fiziko de tia kapto ne estas klara.
Historio
Pri la maroj...
Pri la krateroj...
Pri esploro de homoj...
20-a de julio1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.
Kuriozaĵoj
De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero.
tajdojn
Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro1959, kiam la sovetia sondiloLuna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro1966 la usona sondiloLunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.
Vivo?
Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.
Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tagolundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
Koreio estas duoninsulo en orienta Azio kie loĝis popoloj dum la lastaj 12 000-15 000 jaroj. La nacio situas inter Ĉinio kaj Japanio. Unufoje, ĝi estis la centro por la plej bona silko en la mondo, laŭ antikvaj ĉinaj skribaĵoj.
Koreio ankaŭ famis por ĝiaj bonegaj oraĵistoj dum la 7a kaj 8a jarcentoj, kiam ekzistis komercaj vojoj, teraj kaj maraj, inter Koreio kaj Arabio. La presa teĥniko uzi metalajn tiparojn estis uzata en Koreio eble ekde 1232, kio antaŭas je kelkaj jarcentoj Gutenbergon de Eŭropo.
Politike, Koreio nun estas dividita inter la komunismaDemokratia Popola Respubliko de Koreio (DPRK) kaj la kapitalisma, demokratiaRespubliko de Koreio (RdK). Ĉi tiu divido okazis efektive pro la kapitulaco de Japanio en 1945 kiu finis la Duan Mondmiliton sed daŭra divido venis post la Korea Milito en 1953.
Hodiaŭ, la duoninsulo konsistas el du nacioj. Nord-Koreio kiu provis izolismon por protekti sin ne eblas tute malfermi siajn landlimojn post 50 jaroj de komunismo. Aliflanke, Sud-Koreio kiu provis ĉefe eksportan ekonomion ĝuas la 12an plej grandan ekonomion en la tuta mondo.
La nacio estas fama pro sia tradicia kuirarto nomita kimĉio kiu uzas unikan metodon konservi legomojn per fermentado, kaj ankaŭ pro sia nacia luktosportotekvondo.
Nomoj
Korealingve, Koreio nomiĝas "Chosŏn" (ĉosen, 조선; 朝鮮) en Nord-Koreio kaj "Hanguk" (한국; 韓國) en Sud-Koreio. La okcidenta nomo "Koreio" (de Goryeo (고려; 高麗)) estas neŭtrala nomo kiun la nacioj ambaŭ ofte uzas en internacia parolado. Ekzistas kompleksaj historiaj kialoj por la uzado de ĉiun el la tri nomoj, de kiuj la sekvanta paragrafo estas resumo. La ĉinaj skribosignoj de Goryeo estas ĉinalingve prononcita kiel gaŭli anstataŭ Goryeo, tial Marco POLO nomis ĝin "Cauli" (kaŭli) en lia skribo.
Antaŭ la Tri-Reĝlanda Tempo, "Joseon" estis la nomo de diversaj fruaj ŝtatoj en norda Koreio, kaj "Han" estis uzata en la nomoj de multaj tribaj konfederacioj en la sudo. (Laŭ la Dangun mito, "Malnova Joseon" estis la unua korea ŝtato.) Dum la 660-oj, la reĝlandojn de Baekje kaj Goguryeo ekkontroliĝis Silla, kaj Koreio nomiĝis "Silla" (aŭ Unuiĝinta Silla de modernaj historiistoj) ekde tiam ĝis la 10-a centjaro. En 936, la nova reĝlando de Goryeo venkis super Silla-n. De Goryeo venis "Cauli" (la itala literumo de la nomo kiu Marco POLO donis al la lando en sia verko Vojaĝoj), de kiu venis la esperanta vorto "Koreio". En 1392, la Joseon Dinastio ekregis kaj la nacio estis renomita "Joseon" (Daejoseonguk plene, aŭ "Granda Joseon-Nacio"). En 1897, la Korea Imperio (Daehan Jeguk) fondiĝis, reuziganta la nomon "Han". En 1910, Japanio invadis Koreion kaj la nomo reŝanĝiĝis al "Joseon" ("Ĉosen" japanlingve). En 1919, memagnoskanta Provizora Registaro de la Respubliko de Koreio fondiĝis en Ŝanghajo, kiu uzis la nomon "Respubliko de Koreio" (Daehan Minguk), modifita versio de la nomo "Koreia Imperio". Post eljapania sendependigo kaj la nacia divido en 1945, la suda usone okupita zono iĝis la "Respubliko de Koreio" (aŭ Hanguk kiel mallgongigo korealingve) en 1948, pro la influo de la ne-komunista ŝanghaja grupo. Tamen, la norda sovete okupita zono iĝis la "Demokratia Popola Respubliko de Koreio" (aŭ Joseon kiel mallongigo korealingve) sub la rego de KIM Il-sung, kiu admiris la nomon "Joseon" pro ĝiaj antikvaj kaj nordaj signifoj.
Historio
Ekzistas arĥeologia atestaĵoj kiu montras ke personoj loĝis en Koreio antaŭ 18 000 ĝis 12 000 jaroj. Laŭ kelkaj antikvaj skribaĵoj, reĝlando nomita Gija Joseon estis fondita en 1122 a.K..
Koreaj, ĉinaj, kaj eĉ japanaj historiistoj opinias diference pri kiam precize Koreio iĝis ŝtatnacio ĉar multaj historiaj libroj estis bruliĝitaj dum iliaj okupoj de Koreio kiu okazis multajn fojojn dum jarcentoj. La precizaj interrilatoj, grandecoj kaj influoj inter landoj, kiuj hodiaŭ estas parto de Ĉinio kaj de Koreio, ne estas klara - kaj estas disputoj inter historiistoj. Precize, la historio de Buyo kaj Balhae estas disputaĵoj. Tamen, ĉi tio ŝajnas vera se oni rigardas la Granda Muro de Ĉinio - ekzistis forto, aŭ grupoj da fortoj, al la nordo de Ĉinio kiuj devigis la ĉinojn konstrui tiun daŭreman muron.
Dum tiu ĉi tempo ekde 57 a.K. ĝis 668 p.K., la Tri Reĝlandoj de Silla (aŭ Shilla), Kogurjo, kaj Baekje ekzistis, kaj ankaŭ la ĉefaro nomita Gaya. Silla konkeris Gaya-n en 562. Ĉiu el la tri plej grandaj reĝlandoj estis influitaj de Ĉinio. Budhismo alvenis en 372. En 660 la Silla reĝlando alianciĝis kun la ĉina Tang Dinastio por renversi la aliajn reĝlandojn. Dum Silla kreis diplomatan amikecon kun Ĉinio, Baekje subtenis amikecon kun Japanio ĝis la Silla-Tang alianco disigis ĝin. Dum la Unuiĝinta Silla tempo (681 ĝis 935) budhismo plivastiĝis, kaj la kulturo ege disvolviĝis.
La reĝlando de Goryeo estis fondita en 918 kaj anstataŭigis Silla-n kiel la plej granda povo en Koreio dum la jaroj 935-936. La reĝlando daŭris ĝis la jaro 1392. Dum ĉi tiu tempo leĝoj oficialiĝis kaj normiĝis, kaj civilanmilita sistemo ekiĝis. Budhismo estis la ĉefa religio trans la duoninsulo. En 1231 la Mongoloj invadis Koreion. Dum la postaj 150 jaroj la Goryeo regis, sed sub la kontrolo de la Mongoloj.
En 1392 korea generalo, Yi Seonggye enalianciĝis kun la Ĉinoj, senpovigis la Goryeo-reĝon kaj fondis novan dinastion: la Joseon Dinastio. La Joseon Dinastio movis la ĉefurbon al Hanseong (nun Seulo) kaj agnoskis konfuceismon kiel la oficialan ideologion. Dum ĉi tiu tempo, la Hangul-alfabeton inventis Reĝo Sejong en 1443.
Ekde la mezo ĝis la fino de la 19a centjaro, Koreio provis eviti la malfermado de la nacio al fremda komerco fermante la landlimoj al ĉiu nacio krom Ĉinio. Pro tio, la lando eknomiĝis la Ermita Reĝlando. En 1871, Usono unue renkontis Koreion milite, en okazo kiun la Koreoj nomas la Shinmiyangyo. Ekde 1876 Japanio devigi Koreion subskribi komercajn traktatojn kaj ekinfluis ĝin post la Ĉina-Japana Milito en 1894-1895. En 1897, Joseon renomiĝis Daehan Jeguk (Korea Imperio). Tempo de rusa influado sekvis, ĝis Japanio gajnis la Rusa-Japana Milito (1904-1905). La Japanoj provis rekte influi Koreion sed iliaj malsukceso igis la mortigo de la Reĝino Myongsong Hwanghu (1895) kaj la abdikigo de la Reĝo Gojong (1907), anstataŭigita de sia cerbe handikapita filo Sunjong, kiu falis al la japanaj minacoj kaj fordonis la suverenecon. Koreio iĝis protektorato de Japanio en 1905. En 1910 Japanio oficiale aneksis la nacion, tiel komencanta la Japana Kolonia Tempo en Koreio.
La oficiala vidpunkto de japana kolonia rego (1910-1945) estas vidita diference en moderna Koreio kaj Japanio. En Koreio, ĉi tiu tempo estas vidita kiel mizera tempo kiam bazaj homaj rajtoj estis ignoritaj de la invadantoj. Ekzemple, ĉiu devis preni japanlingvan nomon kaj la lernado de la korea lingvo estis malpermesita, anstataŭiĝita de la oficiala japana lingvo. Plue, fratoj kaj fratinoj estis disigis kaj devis fari malfacilan laboron. Aliflanke, la Japanoj vidas tiun tempon kiel pravega ĉar modernaj industriaj teĥnikoj alvenis al Koreio, dank' al la Japanoj, kvankam subteni la moderna japana industriigo kaj poste la industrimilita organizaĵo. Kontroversioj kaj truoj en la skribo pri la okazoj de ĉi tiu tempo ankoraŭ ekzistas inter la du nacioj.
La kapitulaco de Hirohito de imperia Japanio al la Aliancaj Nacioj, la antaŭa disigo de Germanio sub Hitler, kun fundamentaj ŝanĝoj en mondpolitiko kaj ideologio, igis la divido de Koreio inter du okupzonoj kiuj efektive komenciĝis je la 8-a de septembro, 1945. Usono kontrolis la sudan parton de la duoninsulo kaj Sovetio kontrolis la teritorion pli norda ol la 38a latitudgrada linio. Ĉi tiu divido intencis esti provizora kaj unue intencis redoni unuiĝintan Koreion al la popolo kiam Usono, Britio, Sovetio, kaj la Respubliko de Ĉinio povus aranĝi propran administradosistemon.
Unuaj esperoj por unuiĝinta, sendependa Koreio rapide foriĝis kiam la politikoj de la Malvarma Milito kaj enlanda opono al la administradan planon igis la 1948-jaran fondon de du apartaj reĝimojn kun diametre oponantaj politikajn, ekonomiajn, kaj sociajn sistemojn. Dum junio en 1950 la Korea Milito komenciĝis, foriganta ian esperon de paca reunuiĝo en la proksima estonteco.
Kulturo
Religioj
- Budhismo alvenis la landon en 372 p.K. ; 45% el la loĝantaro estas budhistoj.
- Kristanismo:
- Protestantismo alvenis en 1884, depende de la estismoj inter 20% kaj 35% estas protestantismaj kristanoj
- Katolikismo alvenis en 1784, 7,5% estas katolikaj kristanoj, sed ties gravo en la socia kaj politika vivo estas pli granda, ĉar korea katolikoj estas ofte fervore engaĝitaj en sociaj luktoj.
- cetere la praa ŝamanismo plu influas forte la mensoj kaj kutimoj, kaj la moralaj kaj sociaj konceptadoj de Konfuceismo sorbiĝas plimalpli forte multaj.
- fine nun disvastiĝas novaj religioj, kiel la sekto de Moon, kaj aliaj.
La Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT) estas mondkonata
universitato en la urbo Cambridge, Masaĉuseco, en
Usono. Ĝi situas en la metropola regiono de Bostono kiu
enhavas pli ol 200 universitatojn. Alia mondkonata universitato
en Cambridge estas Universitato Harvard.
MIT estas gea, private dotita esplora universitato. Ĝi sin dediĉas
al la antaŭenigo de scio kaj la edukado de studantoj en scienco,
teknologio, kaj aliaj fakoj erudiciaj kiuj plej bone servos la landon
kaj la mondon en 21a jarcento. La Instituto havas pli ol 900
fakultatanojn kaj preskaŭ 10.000 studentojn antaŭdiplomajn kaj
postdiplomajn, kaj estas dividita en kvin fakultatojn -- Arĥitekturo
kaj Urboplanado; Inĝenierarto; Homaraj, Artaj, kaj Sociaj Studoj;
Administrado; kaj Scienco -- kaj la Fakultato Whitaker de San-sciencoj
kaj -teknologioj. Ene de tiuj ĉi estas 27 diplom-donantaj fakoj,
programoj, kaj divizioj. Krome, multe da esplorado kaj instruado
okazas en interfakaj programoj, laboratorioj, kaj centroj kies laboro
etendiĝas preter la tradiciaj limoj de la fakoj. La estraro de
kuratoroj, nomita la Korporacio, konsistas el ĉirkaŭ 75 ĉefoj el
alta edukado, komerco kaj industrio, scienco, inĝenierarto, kaj aliaj
profesioj.
Historio
William Barton Rogers en 1846 havis ideon por politeknika
institucio. En 1859, la ŝtatestro proponis ke iom el la nova tero en
Bostono kreita el la haveno estu por edukaj celoj. Rogers estris
komitaton kiu submetis peticion por krei kaj muzeon de natura historio
kaj MIT-n. Akton, kiu ĉartizis MIT-n kaj donis la landon, aprobis la
parlamento kaj subskribis la ŝtatestro je la 10-a de aprilo1861. En
1862 okazis la unua kunveno de la estraro, kaj elektiĝis Rogers al la
posteno de la unua prezidento de MIT. Konstruado de konstruaĵo en
Bostono komenciĝis en 1863. Post du jaroj, la konstruaĵo ankoraŭ
ne finiĝis, do nepacienca Rogers malfermis kursojn la
20-an de februaro1865,
en la Komerca Biblioteko en la urbocentro. MIT kaj
Bostono kreskis kaj en la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, estis
novkreita riverbordo en Cambridge kiu estis tute libera. Do la tiama
prezidento Richard Cockburn Maclaurin decidis trankslokigi la
Instituton tien. En 1916, malfermiĝis la nova tereno.
La instituto komence nur permesis la ĉeestadon de viroj, sed estis
unu speciala studentino je la komenco, Ellen H. Swallow, kiu
diplomiĝis en 1873. Malgraŭ tio, la studentaro ĉe la Instituto
estis preskaŭ tute vira ĝis la 1970-oj, kiam multaj ŝanĝoj
komenciĝis ĉe la Instituto. Nun la studentinaro estas pli ol 40% de
la tuto.
Sigelo
http://libraries.mit.edu/archives/mithistory/seal/mit-seal_400x400.gif
La laboranto ĉe la amboso kaj la erudiciulo kun libro sur la sigelo
de la Instituto estas simbolo de la eduka filozofio de William Barton
Rogers kaj aliaj korporaciigintoj de MIT kiel deklarite en ties
propono Celoj kaj Plano de Instituto de Teknologio: "...la koncernoj
de Komerco kaj la Artoj, kaj ankaŭ Ĝenerala Edukado, postulas la
plej serioza kunlaboro de inteligenta kulturo kun industriaj
strebadoj." Ankaŭ la latina devizo Mens et Manus (cerbo kaj
mano) kaj la du volumoj, Scienco kaj Arto, sur la piedestalo spegulas
la kunlaboro de scio kaj praktika scienco. La jaro 1861 referencas al
la dato (la 10-a de aprilo 1861) kiam korporaciigis la Instituton la
Regno de Masaĉuseco.
La oficiala sigelo de MIT adoptiĝis la 26-an de decembro1864
de la Korporacio. Multaj versioj aperis tra la jaroj, nuntempe ofte
pariodoj faritaj de la studentaro. En 2002, estis diskuto pri rekoni
la kontribuojn de virinaj studentoj ĉe la Instituto per surskribi la
klasringon de la jaro 2004 per sigelo kun viro kaj virino. Sed la
studentaro voĉdonis por ne ŝanĝi la sigelon sur la ringo.
Precedens (skupina)
Precedens je česká rocková hudební skupina, vzniklá v roce 1982.
Vedoucím a autorem hudby je Martin Němec. Výraznou postavou této skupiny byla zpěvačka Bára Basiková, která nazpívala písně na prvních deskách.
PNG (Portable Network Graphics) je grafický formát určený pro rastrovou grafiku. PNG používá matematickáfunkce, která udává počet kombinací, tzn. způsobů, jak vybrat k-prvkovou podmnožinu z n-prvkové množiny (k, npřirozená). Kombinační číslo se značí (čte se „n nad k“), někdy se používá také značení nC<