Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Côtes-d'Armor

Côtes-d'Armor

Geografio > Eŭropo > Francio > Bretonio > Côtes-d'Armor < Francaj departementoj ---- Côtes-d'Armor (bretonlingve Aodoù-an-Arvor) estas franca departemento (n-ro 22) situanta en Bretonio. Antaŭ 1990, la departemento nomiĝis "Côtes-du-nord" (Nordaj marbordoj). La nova nomo elektita devenas de la bretona kaj signifas "marbordoj de la lando ĉe la maro".
- Areo : 6,878 km²
- Loĝantaro : 542,373 (1999)
- Denseco : 79 homoj en km²

Lingvoj

Oni ĉie parolas la francan lingvon sed ankaù viglas la originaj lingvoj : la bretona okcidente (keltida lingvo) kaj la lingvo galla oriente (latinida lingvo).

Ĉefurboj


- Saint-Brieuc (bretonlingve Sant-Brieg) : 85,849 loĝantoj
- Lannion (Lannuon) : 48,990
- Dinan (Dinan) : 22,366
- Guingamp (Gwengamp) : 19,289 Entute estas 373 urboj. En eta vilaĝo nomiĝanta Plouézec (Ploueg-ar-Mor) okazas ĉiujare la plej grava esperanta renkontiĝo en Bretonio : la Internaciaj Renkontoj de Pluezek. Kategorio:Francaj Departementoj ja:コート=ダルモール県

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Francaj Departementoj

Geografio > Eŭropo > Francio > Francaj departementoj ---- Francio estas partigita en ĉirkaŭ 100 administrajn areojn : la departementoj. Ĉiu departemento enhavas unu ĉefurbon nomitan Prefektejo (franclingve Préfecture [prefektür]), kie ĉeestas reprezentanto de la franca registaro: la prefekto. La prefekto zorgas pri apliko de la franca leĝaro en la departemento. En la prefekta urbo ĉeestas ankaŭ la sidejo de la Ĝenerala Konsilio (fr. Conseil général), departementa asembleo rekte elektita de la departementaj enloĝantoj. Ĝiaj ĉefaj kampoj de agado estas zorgo pri departementaj vojoj kaj ekonomia helpo al departementaj agadoj. Ĉiu departemento havas nomon kaj numeron. La nomo rilatas ofte al la geografiaj lokoj: riveroj, montoj, oceanoj. Kelkaj nomoj rilatas al historio. La numero estas simple la vico de la departemento laŭ alfabeta ordo antaŭ nomŝanĝoj kaj disdivido de la antaŭaj departementoj de Ile-de-France (eksaj 75 - Seine kaj 78 - Seine-et-Oise fariĝis la nunaj 75, 78, 91 ĝis 95) . Kelkaj departementoj estas transmaraj departementoj (fr. Départements d'outre-mer/DOM), ili havas numerojn ekster la alfabeta ordo. De la jaroj 1980-aj ekzistas la administraciaj regionoj, kiuj arigas po plurajn departementojn. Estas nun 22 francaj regionoj. (Vd. la mapon: ĉiu regiono estas distingita per koloro.) Listo de ĉiuj francaj departementoj:
numero - nomo (ĉefurbo)
Dosiero:Fra-dptmt.png
Administracia mapo de la kontinenta Francio inkluzive Korsikon.

- 01 - Ain (Bourg-en-Bresse)
- 02 - Aisne (Laon)
- 03 - Allier (Moulins)
- 04 - Alpes-de-Haute-Provence (Digne-les-Bains)
- 05 - Hautes-Alpes (Gap)
- 06 - Alpes-Maritimes (Nice)
- 07 - Ardèche (Privas)
- 08 - Ardennes (Charleville-Mézières)
- 09 - Ariège (Foix)
- 10 - Aube (Troyes)
- 11 - Aude (Carcassonne)
- 12 - Aveyron (Rodez)
- 13 - Bouches-du-Rhône (Marseille)
- 14 - Calvados (Caen)
- 15 - Cantal (Aurillac)
- 16 - Charente (Angoulême)
- 17 - Charente-Maritime (La Rochelle)
- 18 - Cher (Bourges)
- 19 - Corrèze (Tulle)
- 2A - Corse-du-Sud (Ajaccio)
- 2B - Haute-Corse (Bastia)
- 21 - Côte-d'Or (Dijon)
- 22 - Côtes-d'Armor (Saint-Brieuc)
- 23 - Creuse (Guéret)
- 24 - Dordogne (Périgueux)
- 25 - Doubs (Besançon)
- 26 - Drôme (Valence)
- 27 - Eure (Évreux)
- 28 - Eure-et-Loir (Chartres)
- 29 - Finistère (Quimper)
- 30 - Gard (Nîmes)
- 31 - Haute-Garonne (Toulouse)
- 32 - Gers (Auch)
- 33 - Gironde (Bordeaux)
- 34 - Hérault (Montpellier)
- 35 - Ille-et-Vilaine (Rennes)
- 36 - Indre (Châteauroux)
- 37 - Indre-et-Loire (Tours)
- 38 - Isère (Grenoble)
- 39 - Jura (Lons-le-Saunier)
- 40 - Landes (Mont-de-Marsan)
- 41 - Loir-et-Cher (Blois)
- 42 - Loire (Saint-Étienne)
- 43 - Haute-Loire (Le Puy-en-Velay)
- 44 - Loire-Atlantique (Nantes)
- 45 - Loiret (Orléans)
- 46 - Lot (Cahors)
- 47 - Lot-et-Garonne (Agen)
- 48 - Lozère (Mende)
- 49 - Maine-et-Loire (Angers)
- 50 - Manche (Saint-Lô)
- 51 - Marne (Châlons-en-Champagne)
- 52 - Haute-Marne (Chaumont)
- 53 - Mayenne (Laval)
- 54 - Meurthe-et-Moselle (Nancy)
- 55 - Meuse (Bar-le-Duc)
- 56 - Morbihan (Vannes)
- 57 - Moselle (Metz)
- 58 - Nièvre (Nevers)
- 59 - Nord (Lille)
- 60 - Oise (Beauvais)
- 61 - Orne (Alençon)
- 62 - Pas-de-Calais (Arras)
- 63 - Puy-de-Dôme (Clermont-Ferrand)
- 64 - Pyrénées-Atlantiques (Pau)
- 65 - Hautes-Pyrénées (Tarbes)
- 66 - Pyrénées-Orientales (Perpignan)
- 67 - Bas-Rhin (Strasbourg)
- 68 - Haut-Rhin (Colmar)
- 69 - Rhône (Lyon)
- 70 - Haute-Saône (Vesoul)
- 71 - Saône-et-Loire (Mâcon)
- 72 - Sarthe (Le Mans)
- 73 - Savoie (Chambéry)
- 74 - Haute-Savoie (Annecy)
- 75 - Paris (Parizo)
- 76 - Seine-Maritime (Rouen)
- 77 - Seine-et-Marne (Melun)
- 78 - Yvelines (Versailles)
- 79 - Deux-Sèvres (Niort)
- 80 - Somme (Amiens)
- 81 - Tarn (Albi)
- 82 - Tarn-et-Garonne (Montauban)
- 83 - Var (Toulon)
- 84 - Vaucluse (Avignon)
- 85 - Vendée (La Roche-sur-Yon)
- 86 - Vienne (Poitiers)
- 87 - Haute-Vienne (Limoges)
- 88 - Vosges (Épinal)
- 89 - Yonne (Auxerre)
- 90 - Territoire-de-Belfort (Belfort)
- 91 - Essonne (Evry)
- 92 - Hauts-de-Seine (Nanterre)
- 93 - Seine-Saint-Denis(Bobigny)
- 94 - Val-de-Marne (Créteil)
- 95 - Val-d'Oise (Cergy-Pontoise) Transmaraj departementoj/DOM:
- 971 - Guadeloupe
- 972 - Martinique
- 973 - Guyane
- 974 - Réunion Departementoj ja:フランスの地方行政区画 ko:데파르트망 (프랑스)

Francio

:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento). Geografio > Eŭropo > Francio ---- Eŭropo Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz']) Ŝtato en okcidenta Eŭropo.

Geografio

Loko: okcidenta Eŭropo Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%

Regionoj kaj departementoj

vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj

Ĉefaj urboj


- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio

Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro

Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso), % urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89 virinoj) (2000, takso) Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba, hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33% Lingvo: 100% la franca. Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj: okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)

Historio

vidu: Historio de Francio

Politiko

Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000) vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko

Ekonomio

Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)

Esperanto en Francio

vidu Esperanto-movado

Ligoj

Kategorio:Francio

Ekstera ligo

[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj] als:Frankreich fiu-vro:Prantsusmaa ja:フランス ko:프랑스 ms:Perancis simple:France th:ประเทศฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-kok

Departemento

Departemento estas sekcio de ministrejo aŭ de granda administrejo (ekz. departemento pri fervojoj). Departemento estas mezgranda administra unuo en multaj landoj. En Francio ĝi estas administra teritorio, distriktaro estrata de prefekto. En Hungario ĝi estas sufiĉe sendependa distrikto kun averaĝe 4-500.000 homoj.

etimologio

La etimo de la Esperanta vorto estas la franca substantivo département, en kiu la vokalo en la tria silabo estas "e". D-ro Zamenhof alprenis tiun francan etimon sen ŝanĝo de formo kaj registris ĝin tre frue en sia Plena Vortaro de Esperanto (rusa-Esperanta parto), eldonita en 1896. Poste pluraj pioniraj vortaristoj akceptis ĝin: Inter ili-estis Péter TÖRÖK, kiu inkludis "departemento" en sia Esperanto-Magyar Szótár, eldonita en Debreceno en 1910. En 1919 "departemento" estis oficialigita en la dua Aldono al la Universala Vortaro. vidu: Francaj departementoj, federacia ŝtato, provinco, municipo

1990

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1990 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je lundo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1990 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 75-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano.
- Jugoslavio : Naciistoj envenas la ŝatadministradon.
- Kroatio proklamas sin sendependa, lanĉante konstitucion, kaj ekkonfliktante kun Serbio.
- Rumanio : Unua el du unuaj demokratiaj elektoj.
- Venuson unuafoje vizitas spacosondilo Magellan.
- La du Jemenoj, norda kaj suda, unuiĝis en unu Jemenon.
- La du Germanioj, okcidenta kaj orienta, unuiĝis en unu Germanion.
- Namibio sendependiĝis de Sudafriko (Sam NUJOMA iĝas prezidento unua), membriĝante en UNO, kune kun Liĥtenŝtejno.
- Butano : Pordemokratiaj demonstracioj.
- Mongolio: Venkas la demokrata movado.
- UAE : Dubajo : emiriĝas Maktum Bin Rashid al-Maktum.
- Kreita Eurial
- La brazila piloto Ayrton SENNA gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- Deodato de FRANÇA MELLO
- 20-a de januaro : Barbara STANWYCK
- 25-a de januaro : Ava GARDNER
- 15-a de aprilo : Usono : Greta GARBO
- 6-a de majo : Irmtraud MORGNER
- 2-a de junio : Usono : Rex HARRISON
- 26-a de septembro : Italio : Alberto MORAVIA
- 14-a de decembro : Friedrich DÜRRENMATT ----
1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1990 ja:1990年 ko:1990년 simple:1990 th:พ.ศ. 2533

Lingvoj

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzataj por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj. Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo. Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komencas. La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemploj por la ĝenerala teorio pri lingvo. __NOTOC__

Historio de lingvo

Vidu ankaŭ


- Filozofio de lingvo
- Lingva purismo
- Planlingvo
- Lingvaj langorompaĵoj

Eksteraj ligoj

[http://www.bertilow.com/lanlin/ Nomoj de lingvoj en Esperanto] [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/ Vortaroj] en la katalogo DMoz [http://www.proel.org/mundo2.html Lingvoj de la mondo (hispane)] [http://www.georgetown.edu/faculty/ballc/animals/animals.html Bestaj sonoj en diversaj lingvoj (baza lingvo estas la angla)] [http://lingvo.info/forumo/?lingvo=eo Nova Prismo] - plurlingva retejo pri lingvoj ja:言語 ko:언어 ms:Bahasa simple:Language

Franca lingvo

] La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj. La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm). Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairio
  8. 2,1 - Tunizio
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero
  13. 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.

Historio :

; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. ; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem. ; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. ; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento). ; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp ; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Influo al Esperanto

La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...

Eksteraj ligoj


- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro) :[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/] ! als:Französische Sprache ja:フランス語 ko:프랑스어 simple:French language th:ภาษาฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-gí

Bretona lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Kelta > Britona > Bretona ---- La bretona lingvo (ISO 639 : ISO 639-1 br, ISO 639-2 bre; propranome Brezhoneg) estas hindeŭropa lingvo, en la kelta familio de lingvoj, parenca de la kimra. La bretona estas parolata en la okcidenta parto de la regiono Bretonio (nordokcidente de Francio) sed ĝi ne havas oficialan statuton. Tamen, oni konsideras ke pli-malpli 300,000 personoj uzas ĝin, aŭ almenaŭ kapablas kompreni ĝin. La bretona uzas latinan alfabeton. Supersignitaj literoj estas ñ kaj ù. Krome c ne aperas kiel memstara litero sed ĉiam sub la formo ch aŭ c'h. La bretona lingvo enhavas kvar dialektojn, respondantajn al la kvar malnovaj diocezoj de okcidenta Bretonio :
- Léon [leon] (ĉirkaŭ "Saint Pol de Léon")
- Cornouaille [kornŭaj] (ĉirkaŭ "Quimper")
- Trégor [tregor] (ĉirkaŭ "Tréguier")
- Vannetais [vanete] (ĉirkaŭ "Vannes") La plej malnova trilingva vortaro estis la "Catholicon", vortaro franca/bretona/latina, eldonita je 1464.

Eksteraj ligoj

[http://www.ofis-bzh.org Oficejo de la Bretona Lingvo (bretone, france, angle)] [http://www.kervarker.org Kervarker : Portalo pri bretona lingvo (bretone, france, angle, hispane, germane)] [http://www.catholicon.net TTT-ejo pri la "Catholicon" (bretone, france, germane, angle, hispane, itale, nederlande, portugale)] Kategorio:Kelta lingvaro als:Bretonisch ja:ブルトン語

Kelta lingvaro

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Kelta lingvaro < Keltoj ----
- Insula kelta lingvaro
  - Gaela lingvaro (Q-kelta)
    - Irlanda lingvo
    - Skotgaela lingvo
    - Manksa lingvo (kvazaŭmortinta)
  - Britona lingvaro (P-kelta)
    - Bretona lingvo
    - Kimra lingvo
    - Kornvala lingvo (kvazaŭmortinta)
- Kontinenta kelta lingvaro
  - Gaŭla lingvo (mortinta)
  - Iberokelta lingvo (mortinta) ja:ケルト語派

Galoa lingvo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Latina > Galoa < Bretonio ---- La galoa lingvo (memnomo: galo, france: gallo) estas unu el la du lingvoj de Bretonio en Francio. Kvankam ĉiuj en Bretonio parolas nun la francan, ankaŭ viglas okcidente la bretonan lingvon kaj oriente la galoa. Male de la bretona, kiu estas keltida lingvo, galoo estas latinida lingvo. La galoo do pliege similas al la franca ol al la bretona.

Uzantoj

Galoo estas parolata en "Alta Bretonio", t.e. la departementoj Ille-et-Vilaine, Loire-Atlantique kaj parte en Côtes-d'Armor kaj Morbihan. Precipe parolata de maljunuloj, la galoa estas ankoraŭ iom parolata en kamparo. Verŝajne kelkaj miloj da personoj parolas kaj komprenas ĝin. Sed la lingvo estas pli kaj pli malaperiĝanta, precipe ĉar la lingvo ne estas unuiĝita. Efektive, laŭ la regiono, la akcentoj kaj eĉ la vortoj varias. Asocioj nuntempe klopodas por unuecigi la vortliterumojn. Jam aperis vortaroj kaj libroj galoe. Ekzemple la franca bildlibro Tinĉjo (ankaŭ tradukita Esperanten) aperis en galoo. Tinĉjo

Ekzemploj

Ekzistas multajn skribmanierojn. La vortaroj kontraŭdiras unu la aliajn. La sekvantaj ekzemploj estas tiuj de Rennes, kiel sur la bildo. Por la prononcio : eu estas franca "eu", an estas franca nazala sono kaj la u estas la franca "u".

Asocioj


- 1976 : Les Amis du Parler gallo
- 1978 : Maézoe
- 198? : Association des Enseignants de Gallo
- 2003 : A-demórr
- 2004 : Lez emóleriy au sórgarr ankaŭ Brtégne Galése (Galoa Bretonio)...

Eksteraj Ligoj


- (galoe) [http://www.maezoe.com Asocio Maézoe]
- (france) [http://www.bertaeyn-galeizz.com Asocio Bertaèyn Galeizz]
- (france) [http://www.freelang.com/dictionnaire/gallo.html Elŝutebla vortaro franca-galoa, galoa-franca]
- (france) [http://www.geocities.com/ar_falz/Gallo.html 2 aŭ 3 lingvojn en Bretonio?]
- (galoe) [http://ademorr.free.fr Kursoj]
- (galoe) [http://www.sorgarreditions.com Lez emóleriy au sórgarr] als:Gallo

Latinida lingvo

Lingvo > Lingva familio > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvo ---- La latinidaj lingvoj estas la posteaĵoj de la latina lingvo. Ili rezultiĝis pro la disa evoluo de la vulgara latino post la falo de la Romia Imperio de Okcidento en 476. La ĉefaj trajtoj komunaj estas:
- Malapero de deklinacio de nomoj krom en la rumana
- Nur du gramatikaj genroj el la tri ĉe klasika latina lingvo krom en la rumana
- Apero de artikoloj
- La latina futuro estas forlasita. Futuroj kaj kondiĉaj tensoj estas enkondukitaj, el infinitivo+prezenco aŭ la imperfekto de habere. Unu el la eblaj klasadoj de latinidaj lingvoj:
- okcidenta grupo:
  - Iberio kaj Ameriko: la hispana (300 milionoj da denaskaj parolantoj), portugala (194), kataluna (6,5), galega (4,0), papiamento (0,3)
  - Francio: la franca (65), haitia (6,0), okcitana (2), la lingvo gallo
  - Svislando: la romanĉa (0,066)
  - Italio: la sarda (0,3)
- orienta grupo:
  - Italio: la itala (60)
  - Rumanio: la rumana (28) La galega similas plej al la portugala, kvankam ĝi estas precipe parolata ne en Portugalio, sed en nordokcidenta Hispanio, en la regiono Galegio. Multaj eĉ konsideras la galegan nur dialekto de la portugala. La haitia kaj papiamento estas kreolaj lingvoj: iliaj vortostokoj estas plejparte latinidaj, sed ne la gramatiko. La provenca estas dialekto de la okcitana, kaj estas parolata en sudorienta Francio. Ĝi aparte famas inter la dialektoj de la okcitana lingvo pro la verkisto Frederic MISTRAL kiu ricevis la Premio Nobel de literaturo en 1904 por rekompenci la altkvalitecon de siaj verkoj en la provenca. Kvankam Britio ne naskis latinidan lingvon, la angla lingvo prenis multe de sia vortstoko el la franca kaj la latina ekde 1100. Same, grandega parto de Esperanta vortprovizo venas el latinidaj lingvoj aŭ rekte el la klasika latina. La potenco de ŝtato kaj lernejo mankis al la kataluna, galega, kaj sarda, tial ili restas lingvoj malmulte konataj kompare al la pli grandaj lingvoj. El ili, la kataluna estas nun la plej forta. La okcitana estis mezepoke la plej granda kultura lingvo el tiu grupo de latinidaj lingvoj, danke al multnombraj verkoj de la trobadoroj. Sed historio favoris la aliajn latinidajn. Aliflanke, la franca kreskis el la latinida de Parizo, kaj la hispana el la latinida de Kastilio. Se Portugalio estus restinta parto de Hispanio, eble la portugala restus subnacia lingvo, simile al la kataluna, kaj Brazilo hodiaŭ parolus la hispanan. La itala ne estas simple la lingvo de Romo pro la frua potenco de Florenco kaj Venecio kaj pro la longdaŭra naciisma malforteco de Romo sub la papoj. El la latinidaj, la plej vaste uzataj estas la hispana kaj la franca. La hispana havas pli da denaskaj parolantoj, sed la franca multe pli da dualingvanoj, farinte ĝin kun la angla unu el la du veraj mondlingvoj. Krom la geografia, aliaj kriterioj taŭgas por klasi la latinidajn lingvojn:

Pluraloj

Kelkaj pluraligas per aldono de s (el latina akuzativo) kaj alia per ŝanĝo de fina vokalo o kaj e al ia al e (el latina nominativo).
- Per s: Portugala, hispana, kataluna, franca
- Per vokalo: Itala, rumana.

Forigo de finaj vokaloj

Kelkaj perdis la finajn senkacentajn vokalojn ĉe la latinaj etimoj. Ekzemple: Latinaj lupus, luna iĝis italaj lupo, luna sed francaj loup, lune [lün] (kaj Esperante lupo kaj luno).
- Kun finaj vokaloj: Portugala, hispana, itala, rumana
- Finaj vokaloj nur en ina genro: Kataluna
- Sen finaj vokaloj: Franca

"Pli"

Kelkaj tiras la vorto por "pli" el plus, aliaj el magis.
- plus: Franca, itala
- magis: Portugala, hispana, kataluna, rumana

SedecimDecem et sex

En kelkaj, la vorto por numero 16 etimas "ses-dek" laŭ la modelo de numero 11 al 15. En aliaj, ĝi etimas dek kaj ses, kiel de numero 17 al 19
- Sedecim: Kataluna, franca, itala, rumana
- Decem-et-sex: Portugala, hispana

Havi kaj teni

La vortoj habere kaj tenere evoluis malsame por signifi "teni", "havi", "esti (farinta)" kaj "ekzistas". La respondaj francaj vortoj estas je tiens, j'ai, j'ai (fait), il y a: respektive evoluintaj el tenere, habere, habere, habere. Ni simbolu tion per "THHH".
- TTTT: Brazila portugala lingvo
- TTTH: Portugala/Galega.
- TTHH: Hispana, kataluna
- THHH: Franca.
- THHE: Rumana, itala - E simbolas essere (itala) kaj este (rumana)

Havi kaj esti

Kelkaj uzas "havi" kiel helpverbo por formi perfektan tenson de ĉiuj verboj (pli-ol-perfekta en la portugala). Aliaj uzas "esti" por verboj pri movo aŭ iĝo.
- "Havi": Portugala, hispana, rumana
- "Havi" kaj "esti": Kataluna, franca, itala als:Romanische Sprachen ja:ロマンス語 simple:Romance languages

Saint-Brieuc

Geografio > Eŭropo > Francio > Bretonio > Côtes-d'Armor > Saint-Brieuc ---- San Briego (franclingve Saint-Brieuc , bretonlingve Sant-Brieg) estas urbo en la okcidento de Francio. Ĝi estas la ĉefa urbo de la departemento Côtes-d'Armor.

Statistikaĵoj (2005)


- surfaco: 50.22 km2
- 110 000 loĝantoj

Ekonomio


- Industrioj:

Transporteblecoj

Saint-brieuc estas atingebla pere de fervojo (3 horoj da veturado el Parizo) kaj rapidaj aŭtovojoj. Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno. Ene de la urbo, la publikaj transportiloj estas busoj .

Ĝemelitaj urboj

En 2005, la ĝemelaj urboj de San Brieg estas:
- ALSDORF,
- HENNIGSDORF,
- ABERYSTWYTH,

Edukado


- Universitatoj kaj diversaj inĝenier-lernejoj,
- 3 800 studentoj (2004)

Kulturo

Ekzistas pluraj artaj festivaloj:
- :fr:Art Rock (muziko),
- :fr:La Passerelle (teatro),

Monumentoj kaj kuriozaĵoj


- parkoj
- katedralo
- belarta muzeo
- muzeo de la urbo
- operejo
- historia centro

Esperanta vivo

Ekzistas loka Esperanto-klubo kaj pluraj adresoj en la Pasporta Servo.

Eksteraj ligoj


- [http://www.mairie-saint-brieuc.fr/accueil/index.php] (en la franca kaj la angla)
- [http://bretonio.free.fr/ La loka Esperanto-klubo] (en la franca kaj Esperanto) ja:レンヌ

Bretonio

Geografio > Eŭropo > Francio > Bretonio < Francaj regionoj ---- Dosiero:fr-bz-gd.gif Bretonio (franclingve Bretagne [bretanj'], bretonlingve Breizh [brejs], galolingve Bertaèyn [bertajn]) estas regiono en norda okcidenta parto de Francio, apud la Atlantika Oceano. Atlantika Oceano

Departementoj

Kiel administra regiono, Bretonio konsistas el kvar departementoj : # Côtes-d'Armor (bretonlingve Aodoù-an-Arvor) # Finistère (Penn-ar-Bed) # Ille-et-Vilaine (Il-ha-Gwilen) # Morbihan (Mor-Bihan) Historie Bretonio entenas ankaŭ la areon de la departemento :

- Loire-Atlantique (Liger-Atlantel)

Statistikaĵoj

Sen Loire-Atlantique (Liger-Atlantel)
- Areo : 27,209 km²
- Loĝantaro: 2,906,197 (1999).
- Denseco : 107 homoj en km²
- Monta kulmino : Roc'h Trevezel : 384 m. (Finistère / Penn-ar-Bed) Kun Loire-Atlantique (Liger-Atlantel)
- Areo : 34,024 km²
- Loĝantaro : 4,040,463
- Denseco : 119 homoj en km²

Ĉefurboj


- Rennes (bretonlingve Roazhon ; galolingve Resnn) : 364,687 loĝantoj. Prefektejo.
- Brest (bretonlingve Brest) : 210,055 loĝantoj. Grava haveno.
- Lorient (bretonlingve An Oriant) : 116,174.
- Saint-Brieuc (bretonlingve Sant-Brieg) : 85,849
- Quimper (bretonlingve Kemper) : 77,256
- Vannes (bretonlingve Gwened) : 60,062
- Saint-Malo (bretonlingve Sant-Maloù) : 50,675 Kaj en Loire-Atlantique (Liger-Atlantel)
- Nantes (bretonlingve Naoned ; galolingve Nauntt) : 544,932
- Saint-Nazaire (bretonlingve Sant-Nazer) : 136,886

Lingvoj

La ĉefa lingvo uzata hodiaŭ en Bretonio estas la franca. Eĉ se cent jaroj antaŭe, nur kelkaj ĝin parolis, la franca registaro sukcesis imponi sian lingvon per lernejoj (en 1950, oni taksis ke nur 100,000 bretonojn ne parolis la francan ; kaj tiu cifero ĝismalsupreniris nulen.) Bretonio povas esti dividita en du partoj : okcidente (de la mezo de Côtes-d'Armor kaj Morbihan) tiel nomata la "Malalta Bretonio". Tie, oni parolas la bretonan lingvon. Tiu-ĉi keltida lingvo estas nun instruata en la Diwan lernejoj kaj la lingvo verŝajne restos vigla. En 1992, je la demando "ĉu indas konservi la bretonan?", 92% de demandataj bretonoj jese respondis. Sed oriente de Bretonio, en la "Alta Bretonio" (inkluzive orienta parto de Côtes-d'Armor kaj Morbihan, Loire-Atlantique kaj Ille-et-Vilaine) estas tutmalsama lingvo, la Galolingvo. Estas latinida lingvo malpli parolata ol la bretona (precipe de maljunuloj) kaj kiu ankoraŭ ne havas fiksan alfabeton. Kelkaj vortoj en la tri lingvoj de Bretonio

Eksteraj ligiloj


- [http://dmoz.org/World/Esperanto/Regiona/Eŭropo/Francio/Bretonio/ Bretonio] en la katalogo DMoz
- [http://esperanto.bretonio.free.fr Esperanto-Bretonio] TTT-ejo de la Federacio de Esperanto en Bretonio.
- [http://www.ifrance.com/bertin/bretonio.htm Turismaj informoj] ja:ブルターニュ

Kategorio:Francaj Departementoj

Departementoj Kategorio:Departementoj laŭ landoj ja:Category:フランスの県 ko:분류:프랑스의 주

Aberdonia

Devanha (etiam Aberdonia, Aberdonium) urbs in Caledonia est (Anglice Aberdeen).

gu Links tanie latanie, tanie loty apartments in Nice teksty webmaster










































:: RELATED NEWS ::

Wikipedia:WikiProject Hallucinogens, Entheogens, and Related Topics/categorization
Several schemes of classification are employed. There are three parallel classification schemes dealing with the psychedelics themselves:
- one system is for chemical class or chemical constituents,
- there is a general herbal and fungal psychedelics category,
- and there are the entheogen and entactogen/empathogen categories. There is overlap between many of them, but none are simply redundant. The herbal & fungal category organizes all the psychedelic plants, while the carrier categories make these browsable by type of psychedelic as well as containing items such as


Religion and slavery
The scriptures of Abrahamic religions (Christianity, Islam and Judaism) all refer to the practice of slavery, which was relatively common and generally viewed as acceptable at their individual times of writing. As slavery is today generally viewed as a violation of human rights, controversy exists of the interpretation of scriptures appearing to promote or condone slavery.

Slavery in the Old Te

Reisburg Helices
Image:Helices small.JPG Little is known of this. In Star Control II, Reisburg Helices are a form of exotic matter that can be found on various sapphire worlds. Searches on the internet and wikipedia reveal nothing about what it could possibly be. All that's known is that it is an exotic material. About 100 units can be found on Alpha Columbrae V, which are worth about 2500 in-game resource units. Delta Tauri has three Sapphire w
Achnacarry
Achnacarry is a private estate and castle of the Scottish Highlands in the Lochaber region of Inverness-shire, about 15 miles north of the town of Fort William near the small town of Spean Bridge. The present castle is a Scottish Baronial style home dating from 1802, although the Chiefs of the Cameron Clan have maintained homes at
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org