:: wikimiki.org ::
| C. E. R. Bumy |
C. E. R. Bumy
Literaturo > Esperantlingva literaturo > KALOCSAY Kálmán
----
KALOCSAY Kálmán (Kolomano) [KALoĉai ka'lma'n] (1891-1976) estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: C. E. R. Bumy, Kopar, -y.
Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa
kirurgo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj - spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.
Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.
Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo
kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj
kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj,
nomiĝis la Budapeŝta Skolo.
La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvika teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gaston WARINGHIEN, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo.
Kalocsay prizorgis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto.
Pri Kalocsay multe verkis kaj prizorgas lian postlasaĵon Ada CSISZÁR.
Originalaj poemaroj
- Mondo kaj Koro, 1921
- Streĉita Kordo
- Rimportretoj
- Izolo
Verkoj tradukitaj de K. Kalocsay estas:
- Johano la Brava (de Petöfi), 1923
- La Tragedio de l'Homo (de Madach), 1924 (reeldonita en 1965)
- Eterna Bukedo - poezi-antologio tirita el 22 lingvoj en 1931
- Romaj Elegioj (de Goethe), 1932;
- Hungara Antologio, 1933;
- Infero (de Dante), 1933
- La Floroj de l'Malbono (de Baudelaire) (kolektive tradukita), 1957
- Reĝo Lear (de Shakespeare), 1966
- Kantoj kaj Romancoj (de Heine)kune kun Waringhien, 1969
- Libero kaj Amo (de Petoefi), 1970
- Ezopa saĝo (rekreo laŭ EZOPO) 1956 - La Somermeznokta Sonĝo(de Shakespeare), ...
- La Tempesto(de Shakespeare), ....
- Tutmonda Sonoro - poezi-antologio tradukita el 30 lingvoj en du volumoj, 1981
Redaktitaj libroj
- DEKDU POETOJ(1934)
Prilingvaj verkoj
- DOMFABRIKO: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj (komuna verko kun Ada CSISZÁR, 1975);
- Lingvo Stilo Formo,studoj
Eksteraj ligoj
Pri Kalocsay
- [http://www.geocities.com/adrianneilson/kalbio2_esp.htm Biografio] kaj [http://www.geocities.com/adrianneilson/kalbio2.htm angle]
- [http://www.vanoostendorp.nl/interlinguistiek/kalocsay.kaj.waringhien/traducteur.html Kálmán Kalocsay, le traducteur littéraire], Ada Csiszár: In memoriam Dr. Kalocsay Kálmán (1891-1976). Pp. 34-35. Tradukita francen de István Ertl.
- [http://www.vanoostendorp.nl/interlinguistiek/kalocsay.kaj.waringhien/ K. Kalocsay kaj G. Waringhien Korespondaĵoj] Marc van Oostendorp (eo en)
- [http://www.suite101.com/subjectheadings/contents.cfm/21280 Kalocsay, K. (Kalman), 1891-] [http://www.suite101.com/article.cfm/1146/20359 La Kolosa Diletanto] [http://www.suite101.com/article.cfm/1146/19711 Kalman Kalocsay, Part 2] [http://www.suite101.com/article.cfm/1146/21114 Kalman Kalocsay (conclusion)] de David Poulson (angle)
- [http://satamikarohm.free.fr/esperanto/div/kalocsay.html KÁLMÁN KALOCSAY, LA TRADUKARTISTO] (eo fr hu)
Tekstoj
- [http://www.webcom.com/~donh/don/esplit/kalocsay.html Kelkaj Poemoj]j (aŭ [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/kalocsay/ 1]) de Kálmán KALOCSAY, Tajpitaj de Hèctor Alòs i Font, TTTeksitaj de Don Harlow
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr14/al_kk.html Al K. Kalocsay] de Reto ROSSETTI, originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 121
- [http://www.tekstoj.nl/lm/lm23-1/renkonto.html RENKONTO AL LA LUNO]
- [http://ttt.esperanto.org/Ondo/Kalocsay.htm Sendemandaj respondoj] de Kálmán Kalocsay
- [http://www.lojban.org/files/texts/kalocsay In a bitter hour] angle kaj loĵbane
- [http://egalite.fw.hu La tekstoj de] Ezopa saĝo, Izolo, Libero kaj amo, Libro de amo, Rimportretoj, Sekretaj sonetoj, Streĉita kordo
----
El la Enciklopedio de Esperanto:
Kolomano KALOCSAY (kaloĉai), hungaro, kuracisto. Naskiĝis 6 oktobro 1891 en Abaujszántó. Lernis en Miskolea gimnazio kaj en Budapesta universitato. D-ro med. en 1916. Tri jarojn en batalkampo kuracisto. Ĉefkuracisto en Urba Hospitalo por Infektaj Malsanoj de 1929; docento ĉe la med. fakultato B. samjare. Edziĝis en 1929. - Alta, facilgesta viro, kun moviĝemaj manoj kaj tre karakteriza kapo: longa, ĝuama nazo, profundaj brunaj okuloj, alta nuda frunto kaj ĉio substrekita de la ironia, iom diabla ridstreĉo de la lipoj. Li parolas per velura voĉo kaj prononcas la o longe kaj akute, laŭ la hungara maniero. Li scipovetas pianoludi, kaj eĉ komponas.
E-isto ekde 1913. En la postmilitaj jaroj partoprenis la movadon, bona parolanto, evidentigis ankaŭ deklamajn kaj aktorajn kapablojn. Ĉefred. de L. M. dum ambaŭ periodoj, kunlaboris al diversal E-aj revuoj.
Lia verkaro metas lin sur la unuan rangon de la E-verkistoj: Mondo kaj koro (originalaj poemoj, 1921); Kantanta kamparo (traduko de 101 hungaraj popolkantoj, 1923). Johano la Brava (versa popolfabeto de Petöfi, 1923) - La Tragedio de l' Homo (drama poemo de Madách, ĉefverko de la hungara literaturo, 1924); Morgaŭ matene (triakta dramo de Karinthy, 1923); Streĉita Kordo (originalaj poemoj, 1931); Lingvo, Stilo, Formo (originalaj lingvaj eseoj, 1931); Rimportretoj (originalaj humuraĵoj, 1931); Eterna Bukedo (tradukita int. poemantologio, 1931); Romaj elegioj kaj la Taglibro (poemoj de Goethe, 1932); Parnasa gvidlibro (kun G. Waringhien, 1932) - Hungara Antologio (la tuta poezia parto, krom 11 poemoj, 1933). La Infero (epopeo de Dante, 1933); Arthistorio de Hekler (traduko, 1934) kaj Enciklopedio de E (redakto de la lingva fako, 1934).
La artismo estas efektive la eble plej rimarkinda trajto de K. Neniu tiel klare konsciis la propran valoron de l' E-a vortmaterialo, la plastikajn eblojn de la sonŝtofo, la elvokivecon de ta radikaro. Oni havas la impreson, ke por K. la vortoj vivas per vivo, pli intensa ol por ĉiu alia, ke ili longe vibras ĉe lia orelo per pli pura sonoro, ke li karesas ilin kvazaŭ multekostajn ŝtonojn, ŝanĝante ilian brilon laŭ la lumfalo kaj inkrustante ilin en siajn versojn, ĝuste sur tiu loko, kie ili ravas la rigardon. Al tia vortamatoro ĉia trezoro ŝajnas malmulta. Tial li emas elekti en la eŭropaj ĉeflingvoj, kies povoscion ebligas al li vasta memoro, la plej drastajn, la plej pitoreskajn vortojn; el tiuj neologismoj certe pli ol unu velkos kaj restos nur kiel "kaloĉaismo" - sed la ceteraj enradikiĝos, kaj al li iam ni ŝuldos la saman ŝuldon, kiel la italoj al Dante aŭ la francoj al Ronsard.
Cetere tiu vorta eltrovemo, tiu majstrado super la lingvo ne kondukis lin al ia brila, senenhava verstekniko, al ia poezia ĵonglisteco. Oni aŭdas resoni en liaj originalaj versoj la tonon de profunde humana voĉo; kaj ĉiuj sentoj de la homa koro, amo al infanoj, al la virinoj, al la homoj, al la naturo, ĉiuj meditoj pri la vivsignifo, la sorto kaj la morto potence eĥas en liaj poemoj. Apogita de tre forta humanisma kulturo, tia penso ampleksas ĉiujn temojn, kaj de neniu estas subpremata. Dank' al tiu intelekta povo, al ia klasika koncizo (des pli merita, ju pli vortriĉa li estas!) li atingas suprojn ĝis nun ne alflugitajn en la E-a poezio. (La himno de la "Homo", ekzemple, estas unu el tiuj punktoj, kie la E-a poezio egaliĝas kun la alilingvaj, kaj ĝia fino: "la tragika muteco de l' ŝtonoj", al kiu rifuĝas la poeto for de la civilizaj hontoj, tiuj tri vortoj, ŝajnas al mi tiel potence elvokanta formulo, ke ĝi indas fariĝi unu el tiuj eternaj citaĵoj, en kiu resumiĝas momento de la homa penso.)
Tiu alttona poeziemo ne malhelpas lin verki versojn jen sprite humurajn (Rimportretoj), jen klare didaktikajn (Arto Poetika): pruvo de mirinde fleksebla talento, kies alian pruvon alportas liaj tradukoj el 22 lingvoj, precipe el la hungara, germana, franca, angla kaj itala (Eterna Bukedo, Infero).
Por redoni en E la apartan harmonion, la individuan atmosferon de la originalo, la tradukisto bezonas esceptajn konojn pri la elvokiveco de la E-a lingvo; se ĝi mankas, la traduko eble estos ĝusta, eĉ eleganta, sed ĝi ne konservos la esencon de la originalo. Simile al malbona gramofono, ĝi ebligas kompreni la sencon, sed la voĉo ne estos rekonebla. La supereco de la K-aj tradukoj estas, ke oni ĉiam rekonas la voĉon, eĉ kiam tio ŝajnis neebla.
Tion oni povis atingi nur per la uzo de pluraj vortoj pli taŭgaj por la poezia lingvo ol la ordinaraj prozaj kunmetaĵoj. Postuli, ke oni traduku la delikataĵojn de la alta poezio per la sama vortaro, kiun oni uzas en la gazetoj, estas kvazaŭ postuli ke oni kopiu la Veronez-an "Edziĝfeston en Kana" per la nuraj farboj de murŝmiristo. Oni atentu aparte la riĉon de dirmaniero, la flekseblecon de la stilo, la novecon de la esprimilaro, la kompletan utiligon de l' oficiala materialo, kaj tradiciaj formoj, kiuj ebligis al la poeto efektivigi, kun mirinda facileco, sian gigantan laboron: nur la traduko de la Infero sufiĉus al la gloro de la verkisto, kaj oni ne povas tro emfazi la unuarangan valoraĵon, kiun ĝi prezentas por nia lingvo. Ne plu estas eble, de nun, kontesti la altajn kapablojn de E kiel artlingvo.
Ne kompleta estus tiu ĉi skizo, se mi ne mencius la lingvistikan agadon de K. En "Lingvo Stilo Formo", en multaj recenzoj en la du serioj de L. M. li esprimis ĉiam trafajn, ĉiam sagacajn ideojn pri multaj dubaj punktoj en la gramatiko kaj stilistiko (modo post "kvazaŭ", la a-finaĵo de la virinaj propraj nomoj, la alterno ik-ist ktp. ktp.). Sed la ĉefa verko sur tiu ĉi kampo estas lia sistemo pri la E-a vortfarado. La eltrovo de la "inversa vortefiko" estas genia klarigo de multaj kunmetitaj vortoj, ĝis tiam konsideritaj kiel ekstermindaj monstroj. Kaj tiun eltrovon ni dankas ĝuste al lia fervora amo al la vortoj, kiu ŝajnas ja esenca trajto de la figuro de tiu granda artisto, la plej granda, kiun ĝis nun posedis E.
- G. WARINGHIEN.
Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo
Kategorio:Esperantlingva literaturo
Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K
Kategorio:Hungaraj esperantistoj
LiteraturoLiteraturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo.
Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacio aŭ epoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.
Evoluo
En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.
Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.
Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn:
:Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj
:Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj
Specoj poezio kaj prozo
Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.
Por pli da specoj, vidu:
:Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj
Literaturo kiel socia procezo
Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.
La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.
Aliaj artikoloj pri literaturo
Literaturo laŭ regionoj
:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo
Literaturo laŭ lingvo
:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama
Literaturo laŭ formo
:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano
: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso
Apartaj specoj
Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo.
:Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco
Literaturo laŭ enhavoj
:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj
Literaturo laŭ skoloj
:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo
Literaturo laŭ famo
:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj
Literaturo laŭ distribuo
:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo
Famaj verkistoj
Vidu ĉe Verkistoj.
Diverse
:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento
:Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj
Vidu ankaŭ
- Skribarto
- Lingvo
- Teatro
als:Littérature
ja:文学
ko:문학
simple:Literature
zh-cn:文学
zh-tw:文學
1891Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1891
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1891 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Vasilij Nikolajeviĉ DEVJATNIN pasis de Volapuko al Esperanto.
- Fondita Klubo Esperantista en Upsala
- Fino de la Mondo laŭ prediris Joseph SMITH.
- Survivlulilo por antaŭnaskitoj inventita en Berlino.
- Thomas Alva EDISON konstruis parolantan pupon.
- Gvineo fariĝas franca kolonio.
- 31-a de januaro: ribelo en Portugalio.
- Kreita Monda libera itala.
Naskiĝoj
- Hemann REMERS
- Otto BRANDT
- Ismael GOMES BRAGA
- Mikaelo GABRIELO
- Vlado JUKL
- Ĉeĥio : Vladislav VANCURA.
- 13-a de januaro : Hungario : Julio BAGHY
- 14-a de januaro : Leo BLAAS
- 9-a de marto: Otto EBERLER
- 11-a de marto : Hector CACHON
- 24-a de marto : Francio : Ludoviko GLODEAU
- 23-a de aprilo : Ukrajno : Sergej PROKOFJEV
- 23-a de majo : Svedio : Pär LAGERKVIST
- 14-a de julio : Fréhel
- 31-a de julio: Delfi DALMAU
- 23-a de aŭgusto: Pál TOLNAI
- 22-a de septembro : Hans ALBERS
- 10-a de decembro : Germanio : Nelly SACHS
Mortoj
- 10-a de februaro : Svedio : Sofja KOVALEVSKAJA
- 9-a de marto : Amalie DIETRICH
- 28-a de septembro : Herman MELVILLE
Esperanto-libroj eldonitaj en 1891
- Du rakontoj en la lingvo internacia Esperanto] / el la pola lingvo trad. A. Grabowski. - Nürnberg: Tümmel, 1891. - 20 p. (Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto ; [42]) Sienkiewicz, Henryk: Janko-Muzikanto : [noveleto]... Glowacki, Aleksander = Prus, Boleslaw - Renaskita Manfred : dramo en tri aktoj / de K. R. Trad. V. V. de Majnov. -Nürnberg: Kron, 1891. - 18 p. - ([Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto ; 46])
- Meier, Ludwig Emil: Vollständige methodische Grammatik, Formenlehre und Syntax der internationalen Sprache Esperanto / Ludwig Meier. - München: Meier, 1891. - 68 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Die Weltsprache "Esperanto": vollständiges Lehrbuch nebst zwei Wörterbüchern / nach der russischen Ausg. von L. Samenhof hrsg. von W. H. Trompeter. - Nürnberg: Tümmel, 1891. - 79 p. : ilustr.
----
1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894 | 1895 | 1896
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1891년
simple:1891
1976Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1976
Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
Jardekoj: 1940-oj - 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj
Jaroj: 1971 - 1972 - 1973 - 1974 - 1975 - 1976 - 1977 - 1978 - 1979 - 1980 - 1981
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1976 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 61-a Universala Kongreso de Esperanto en Ateno.
- Esperanto-Asocio de Britio anstataŭigis Britan Esperanto-Asocion.
- Ivo LAPENNA stariĝis Neŭtrala Esperanto Movado por opozici al UEA estraro.
- Publikita L-Ewwel Kors fl-Esperanto (La unua kurso en E-o, en la malta) de Carmel MALLIA.
- Andoro : Fondiĝas la unua politika partio.
- Portugalio : Ĉesas diktatoreco.
- Angolo : Potencprenas la partio laborista MPLA, helpe de Sovetunio kaj Kubo.
- Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aniĝas al UNO.
- Argentino : Milita renverso.
- Marson vizitas Viking 1 kaj Viking 2.
- Aperis ĉeĥlingve la romano por geknaboj Velký admirál (La Granda Admiralo) de František OMELKA pri la unua ekspedio ĉirkaŭ la Tero, do pri Magalhães.
- Komputiko : estis fondita firmao Apple Computer, Inc. kaj lanĉita produktado de Apple I
Naskiĝoj
Mortoj
- Eŭropo : Milos LUKAS
- Ameriko : Jesús AMAYA TOPETE
- 12-a de januaro : Britio : Agatha CHRISTIE
- 28-a de aprilo : Eugen ROTH
- 2-a de aŭgusto : Usono : Fritz LANG
- 25-a de aŭgusto : Svedio : Eyvind JOHNSON
- 9-a de septembro : MAO Zedong
- 25-a de oktobro : Francio : Raymond QUENEAU
- 15-a de novembro : Francio : Jean GABIN
- 4-a de decembro : Anglio : Benjamin BRITTEN
- 6-a de decembro : João GOULART
- 22-a de decembro : Nazarena CARUANA, aktiva malta esperantisto
----
1971 | 1972 | 1973 | 1974 | 1975 | 1976 | 1977 | 1978 | 1979 | 1980 | 1981
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1976年
ko:1976년
simple:1976
th:พ.ศ. 2519
Esperantlingva literaturoLiteraturo > Esperantlingva literaturo < Esperanto-kulturo < Esperanto - Serio Oriento-Okcidento
----
Notu: Pro la deven-diverseco de la esperantistaro, la ĉi-subaj aŭtoroj ne estas enklasigitaj laŭ nacio kiel je la alilingvaj literaturoj.
[http://esperanto.net/literaturo/ Originala literaturo en Esperanto] : En la jena ttt-ejo troviĝas listoj de aŭtoroj, originalaj romanoj, noveloj/rakontoj, dramoj kaj poemaroj verkitaj originale en Esperanto kaj aperintaj de 1898 ĝis nun, en multaj kazoj ligitaj al dokumentoj kun pliaj informoj pri aŭtoroj kaj verkoj, inkluzive kelkajn centojn da recenzoj. La tuto formas ampleksan kaj espereble kreskontan datenaron. Aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo.
Tradukaĵoj
La unuaj provoj traduki literaturaĵojn en E-n havis plej ofte la karakteron de lernejekzerco; la verkintoj sendis siajn manuskriptojn al Z (tiam ĉefredaktoro de La E-isto) kiu, antaŭ ol aperigi ilin en la gazeto, korektis erarojn stilajn kaj gramatikajn. Multaj el la regulaj kontribuantoj al la gazeto dum tiu periodo (1889-95) iĝis ĝenerale konataj pro sia tradukagado; inter ili troviĝis Grabowski, de Wahl, Devjatnin, Kofman kaj L. E. Meier.
Ĝis 1904 aperis libroforme nur malmultaj tradukoj, ĉar la E-scianta publiko estis tro malgranda. Plej interesaj el la ĝis tiam aperintaj verkoj estas: La Gefratoj (Goethe) kaj La Neĝa Blovado (Puŝkin) de Antoni GRABOWSKI; Hamleto (Shakespeare) de Z, Demono (Lermontov) kaj Boris Godunov (Puŝkin) de Devjatnin; Iliado (Homer) kaj Kain (Byron) de Kofman; Princino Mary (Lermontov) de Edgar VON WAHL. En tiu tempo oni plej ofte tradukis el lingvoj rusa, pola kaj germana: afero klarigebla per tio, ke tiuj estis la gepatraj lingvoj de la plimultaj E-istoj.
Kun la plivastiĝado de la E-movado kaj la sekva plioftiĝo de int. renkontiĝoj, pli-vastiĝis kaj plioftiĝis ankaŭ la tradukoj el la naciaj literaturoj. Sur la titolpaĝoj aperis novaj nomoj - Pujula, Inglada, Bicknell, Kotzin, Cederblad, Lengyel, Hodler, Meyer, Noel, Motteau, Roksano, Vallienne. Plimultiĝis klasikaj verkoj el la okcidenteŭropaj literaturoj; reprezentiĝis Shakespeare per La Ventego (trad. Motteau), Julio Cezaro (Lambert), Makbeto (Lambert); Macaulay - Horacio (Bicknell) - Tennyson - Gvinevero (Bicknell); Molière - L' Avarulo (Meyer), Edziĝo Kontraŭvola (Dufeutrel), Don Juan (Boirac), Georgo Dandin (Z); Conscience Blinda Rozo (van Metekebeke kaj van Hove), Rike-Tikke-Tak (Maria Posenaer), Kion patrino povas suferi (Schoofs); Racine - Athalie kaj Esther (Noei), Prévost - Manon Lescaut (Vallienne); Goethe - Ifigenio en Taŭrido (Z); Schiller - La Rabistoj (Z), Wilhelm Tell (L. E. Meier); Grimm - Elektitaj Fabeloj (Kabe). Krome aperis pluraj verkoj (verketoj) de Musset, Maupassant, Balzac, Vigny , kaj aliaj tiaj mondkonataj verkistoj.
La alfluo de ĉi tiu flanko neniel ĉesigis la orienteŭropan agadon; tie aktivis: Z mem (La Revizoro de Gogol, Marta de Orzeszko), Grabowski (verkoj de Slowacki kaj Sienkiewicz), Kabe (Pola Antologio kaj verkoj de Sierozewski, Orzeszko, Prus, Reymont Turgenev), kaj Devjatnin (verkoj de Puŝkin, Gogol, Krilov). Ankoraŭ maloftis verkoj el la literaturoj hispana, hungara, itala, sveda, dana kaj japana; aliflanke ne mankis tradukoj el la klasikaj lingvoj - latina, greka, hebrea. El la lasta Z tradukis jam antaŭ la mondmilito la pliparton de la Malnova Testamento.
Malgraŭ la plivastiĝo de la E-istaro, ankoraŭ persistis en tuj rondoj la ĝenerale malaprobinda kutimo traduki el lingvoj fremdaj al la tradukantoj. En la fruaj tagoj tiu kutimo estis almenaŭ tolerinda, ĉar kondiĉita de la eksteraj cirkonstancoj, sed oni rajtas bedaŭri, ke ankaŭ post aliiĝo de la cirkonstancoj, kelkaj personoj ne limigis sian laboron al tiu kampo, sur kiu ili estis nedubeble plej fidindaj. El la malmultaj, kiuj sukcese kontraŭagis tiun principon, Grabowski elstaras pro sia poemaro El Parnaso de l' Popoloj, kiu enhavas krom poemoj originalaj ankaŭ tradukojn el tridek lingvoj.
Antaŭ la eksplodo de la unua mondmilito aperis la jenaj verkoj diverskiale interesaj:
- Fabiola (Wiseman - Ramo)
- La Venecia Komercisto (Shakespeare - Wackrill)
- Bulgaraj Rakontoj (Vazov - Atanasov)
- Eŭgenino Grandet (Balzac - Gasse)
- Elektitaj Poemoj (Heine - Pillath)
- Hispanaj Dramoj kaj Angora Katino (Benavente - Inglada)
- Japanaj Rakontoj (Chif Toshio)
- Hebreaj Rakontoj (Ŝalom-Aleĥem kaj Perec-Muĉnik)
- Kroataj Poeziaĵoj (M. Spicer)
- Fantomoj (TurgenevFiŝer)
- Novaj Versaĵoj (Lermontov - Bela Manto)
- tri tradukoj de Ŝidlovskaja: Princo Serebrjanij (A. Tolstoj), Stranga Historio (Turgenev) kaj Arbaro Bruas (Korolenko).
Dum la milita periodo la agado sur la literatura kampo preskaŭ tute ĉesis; kaj post 1918 ĝi revigliĝis nur malrapide. Rekomencis labori kelkaj el la pioniroj, sed pliparte novaj elementoj koniĝis al la E-istaj legantoj. El la antaŭmilitaj tradukistoj plej gravis Grabowski; pro sia majstra traduko de la fama pola epopeo Sinjoro Tadeo de Mickiewicz; jam de jaroj Grabowski revis traduki tiun verkon tiel karan al la pola popolo, sed la grandeco de la tasko longe fortenis lin de la provo. Efektivigante fine sian malnovan revon, li devis multe eksperimenti pri la lingvo; preskaŭ neatentate li iris tiun vojon, kiun post lia morto la hungara poeto Kalocsay sekvis tiom atentveke. Aliaj jam konataj figuroj, kiuj reaperis, estis L. E. Meier (Fabloj - Lessing), Ŝidlovskaja (Senlingvulo kaj La Sonĝo de Makaro de Korolenko: La Kapitanfilino de Puŝkin), kaj Fiŝer (Tri Rakontoj de Puŝkin).
Baldaŭ evidentiĝis, ke la novuloj estas tute kompetentaj repreni la plumojn de tiuj, kiuj ne plu laboras ĉe la tradukado. Sur la unua rango staras: Hilda Dresen - estonino; Bulthuis - nederlandano; Morariu - rumano; Kalocsay kaj Bodó - hungaroj. Hilda Dresen konigis al int. legantaro poemarojn de Marie Under (Elektitaj Versaĵoj) kaj de Barbarus (Horizontoj) kaj ŝi kunredaktis la unuan volumon de la Estona Antologio. Skribante pri estona literaturo en E oni devas ne forgesi la novelaron Kvin Noveloj (Tuglas) bonege tradukitan de Seppik. Ankoraŭ malgrandas la rumana kontribuo al nia literaturo; sed tio kion ni jam havas en la tradukoj de Morariu (Niĉjo Mensogulo - Brătescu-Voineşti kaj Nobela Peko - Sadoveanu) sopirigas al pliampleksigo de tiu fako. Kvankam Bulthuis jam antaŭmilite faris tradukojn (Salome de Oscar Wilde, kaj plurajn francajn verkojn en kunlaboro kun Toucheboeuf), li tamen apartenas pli ĝuste al la postmilita periodo. Pri lia tradukkapablo atestas precipe La Malgranda Johano, alegoria historio de van Eeden, laŭdire unu el la plej popularaj verkoj en la nederlanda literaturo, La Leono de Flandrujo, el la flandra de Conscience, Imperiestro kaj Galileano el la norvega de Ibsen kaj Taglibro de Vilaĝpedelo el la dana de Blicher.
El la hungara, Kalocsay tradukis la dramon: La Tragedio de l' Homo (Madách), la popolfabelon Johano la Brava (Petöfi) kaj Morgaŭ Matene (Karinthy); Karlo Bodó atingis egale altan nivelon per siaj tradukoj de la novelaro Norda Vento (Karinthy) kaj la romano La Cikoni-Kalifo (Babits). Se iu jam leginta la cititajn verkojn ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la alta rango de la hungara literaturo, kroman ateston oni povas prezenti per la poem- kaj prozkolekto Hungara Antologio, kompilita de Kalocsay kunlabore kun Bodó, Szilágyi, Totsche, Halka kaj Baghy.
Jam supre ni atentigis pri simileco inter la laboroj de Grabowski kaj Kalocsay en la sfero de lingvo-eksperimentoj; plia simileco troveblas en tio, ke ankaŭ Kalocsay aperigis kolekton de poemtradukoj el multaj lingvoj: la verko Eterna Bukedo enhavas ĉefverkojn poeziajn el dudek lingvoj, prezentitajn en tiu brila maniero, kiun oni atendas de la plej sukcesa vivanta E-poeto. Kaj lia traduko de la Infero de Dante estas plej nova, kaj plej granda triumfo de la poezia lingvo E-a.
Nur post la morto de Z aperis ties traduko de la Fabeloj de Andersen, en tri volumoj (1923, 1926, 1931). R.U.R. (Karl Čapek) kaj Tridek jarojn en la Ora Nordo (Jan Welzl), modernaj verkoj el la ĉeĥa, aperis en E dank' al la tradukistoj de Moraviaj E-Pioniroj. El Bulgarujo venis la interesaj novelaroj: Nuntempaj Rakontoj (Stamatov-Krestanoff) kaj Novaj Bulgaraj Rakontoj (Vazov-Atanasov); Krestanoff preparis ankaŭ la Bulgaran Antologion aperintan en 1925. La katalunan literaturon vaste konigis la Kataluna Antologio en la redakto de Jaume Grau Casas, la belgan literaturon la Belga Antologio (Flandra kaj Franca Partoj), la litovan: Litova Almanako.
Forlasante dum iom da tempo la eŭropan kampon, ni esploru la laboron sur aliaj kontinentoj. En malproksima oriento ni trafas plurajn mezepokajn teatraĵojn kaj modernajn kriminalromanojn el la japana lingvo; sur pli alta nivelo staras la aŭtobiografiaj verkoj de Ariŝima: Deklaracio kaj Senbedaŭre Amo Rabasen tradukoj de T. Tooguu. Ĝis nun Ĉinujo preskaŭ nenion kontribuis al la E-a literaturo; escepto estas la moderna dramo Ribelemaj Virinoj de M. C. Kuo, tradukita de S. M. Chun.
Post vojaĝo mensa trans la Pacifikan Oceanon kaj Amerikon, ni atingas la laborejon de la usonano Payson, kiu dum la lastaj jaroj de sia vivo tre fervore tradukis el angla lingvo: La Rozujo Ĉiumiljara kaj Palaco de Danĝero de Wagnalls, Mimi de Giesy, Luno de Israel de Rider Haggard (kunlabore kun Butler) kaj plurajn aliajn verkojn.
Lasta rigardo ĵetita sur la eŭropan laborkampon videbligas faskon da tradukoj el dek unu lingvoj; el la angla venis La Dormanto Vekiĝas (H. G. Wells - Millward), Jane Eyre (Charlotte Bronte - Bulthuis); el la flandra - Pallieter (Timmermans - Jan van Schoor), Servokapabla - Marcus Tybout (Eekhoud - Bergiers); el la franca - Kandid (Voltaire - Lanti), La Mizantropo (Molière - Boucon), Bareluloj kaj Fadenuloj (Maurois - Berna Fabo) - el germana - En Okcidento Nenio Nova (Remarque - Kvar), La Vojo Returne (Remarque - Berger), La Hirundlibro (Ernst Toller - H. Wolff), La Okuloj de la Eterna Frato (Stefan Zweigt - I. Wolff), Romaj Elegioj kaj La Taglibro (Goethe - Kalocsay) ; el la holanda - Akbar (Limburg-Brouger - Isbrücker kaj Ziermans), Gysbreght van Aemstel (van den Vondel - Isbrücker); el la itala - Historio de Kristo (Papini Anonima), Infero (Dante - Kalocsay), Pinokjo (Collodi - Marchesi); el la kroata - La Morto de Smail-Aga Cengijiĉ (Mazuraniĉ - M. Spicer); el la juda - La Sorĉistino el Kastilio (Ŝalom-Asch - Lejzerowicz); el la hebrea- Merkado la Azenpelisto (Naum Jeruŝalmi - Leono Vienano); el la rusa - Ruĝa Stelo (Bogdanov) kaj Per Voĉo Plena (Majakovskij), poemaroj tradukitaj de Rublov, Hohlov, Nekrasov, k a., Eŭgeno Onegin (Puŝkin - Nekrasov); el la sveda - Per Balono al la Poluso (Andree, Strindberg, Fraenkel - Engholm), Tra Sovaĝa Kamĉatko (Bergman - Gerdman). La Mono de Sinjoro Arne (Selma Lagerlöf - Engholm.)
Originalaj verkoj
Estas memkompreneble, ke dum la fruaj jaroj la verkistoj ne tiom aktivis sur la kampo de originala literaturo kiom sur tiu de la tradukita; por tiaj tradukoj, kiaj eliris tiuepoke, oni ne ĉiam konsideris necesa la verkistan talenton: bezonata estis nur iagrada posedo de la lingvo kaj iom da libera tempo.
La unuaj provoj de originala verkado estis tiuj de Z mem., kiu en sia Unua Libro (1887) publikigis siajn poemojn Mia Penso kaj Ho, mia kor'!, el kiuj la unua estas gemo de nia poezio. En la fruaj numeroj de La E-isto presiĝis originalaĵoj de L. E. Meier, Grohn, Fez (Felix Zamenhof), kaj Goldberg. En 1896 aperis la unua aparte presita poemo: Nevola Mortiginto de Devjatnin. En la serio Biblioteko de la LI sekvis la prozaj verkoj Kraljeviĉ Marko (M. Abesgus), El la Vivo de la E-istoj (V. Stankeviĉ), En la Brikejo (J. Wasniewski), kaj Du Mirrakontoj (O. Zeidlitz). La Fundamenta Krestomatio unue eldonita en 1903, enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj E-istoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj de La E-isto kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Int.
La Kongreso en Bulonjo (1905) antaŭis grandan progreson en la literaturo originala; aperis Du Rakontoj (Rothau), Urso - En Montoj (Sentis); Sep Rakontoj (Ivan Malfeliĉulo), kaj la poemaroj Versaĵareto (Dombrowski), Verdaj Fajreroj (Frenkel). Al franca kuracisto, d-ro Vallienne, ni ŝuldas la unuan originalan E-an romanon, Kastelo de Prelongo (1907); ĝi temas pri la rilatoj inter la membroj de franca nobela familio kaj ĝiaj servistoj. En la sekvanta jaro Vallienne, kiu devis forlasi sian profesian karieron pro malbona sanstato, aperigis duan romanon Ĉu Li? Ambaŭ verkoj estas tre interesaj; ilian lingvan neperfektecon oni devas ne tro atenti, ĉar memorendas, ke Vallienne estis pionira verkisto en periodo, kiam la ĝenerala lingva nivelo estis ankoraŭ malalta.
Al la kresko de la antaŭmilita poezio kontribuis precipe poloj Elski kaj Elska (Unuaj Agordoj - 1910), ĉeĥo Stanislav Schulhof (Per Espero al Despero, Kion la Vivo Alportis - 1911; Aŭtunaj Floroj - 1912), sviso Edmond Privat (Tra l' Silento - 1912), polo Juliusz Kriss (Melodioj de l' Nokto - 1914) kaj Charles Bicknell, anglo loĝinta longe en Italujo, kiu kontribuadis poemojn al pluraj gazetoj. Tiuj ĉi poetoj ofte montris sin alte inspintaj, sed la teknikaj mankoj de iliaj verkoj kelkfoje iom deprenas de ilia poezia efiko.
Marie Hankel kaj Roksano (Jane Flourens), du el la malmultaj E-istaj verkistinoj, aperigis respektive Sableroj (1911) kaj La Senlaca Sinofero (1912); ĉi tiuj verkoj tamen havas intereson sole historian. Post la romanoj de Vallienne sekvis du verkoj de H. A. Luyken Paŭlo Debenham kaj Mirinda Amo; ili atestas pri verkisto kompetenta, sed tro ema krude propagandi en sia literaturaj kreaĵoj tiajn ideojn, kiaj malplaĉas al nekristanaj legantoj. Tute malsimilan humoron naskas la sprita rakonto de John Merchant - Tri Angloj Alilande - kiu, pretendante nenian literaturan valoron, konvene prezentis al la mondo la kernon de angla humuro. Tria anglo, Richard Sharpe, aperigis en 1913 aŭtobiografian verkon Travivaĵoj de Ro Ŝo.
Dum la unua mondmilito preskaŭ ĉesis la verkado en Esperanto; solaj atentindaj verkoj de tiu periodo estis la poemaro La Dorna Karesilo de Bela Manto (Boris MIRSKI) kaj, pli grave, la filozofia romano Nova Sento de Tagulo (H. HYAMS). En ĉi lasta verko utopia, la aŭtoro eksponis sian vivfilozofion, konsistantan el ideoj socialismaj, teozofiaj, vegetaranaj.
Baldaŭ post la militfino denove laboris la originalaj verkistoj; kaj al iliaj vicoj aliĝis ankoraŭ novaj figuroj. En Moskvo ekpoetis ruso Miĥalski sub la standardo de la klasbatalantaj E-istoj en La Nova Epoko kaj daŭrigis en la verko Prologo. En Budapest du hungaroj, Kalocsay kaj Baghy, ekpaŝis sur vojo, kiu kondukis al ŝatinda plivaloriĝo de la poezio E-a.
En 1921 aperis la unua poemaro de Kalocsay: Mondo kaj Koro; jam en tiu verketo evidentis, ke sur la kampon venis poeto, kiu pli ol liaj antaŭuloj zorgos pri la tekniko poezia; tamen oni sentas kelkfoje deziron, ke li ne estus repolurinta du-tri el la gemoj de tiu unua kolekto por ilin konformigi al siaj plej lastaj teorioj. Dum dek jaroj aperadis en diversaj gazetoj multaj poemoj de Kafocsay; en 1931 eldoniĝis la plena kolekto Streĉita Kordo. Kio ajn venos estonte por pliriĉigi nian poetntrezoron, ne estas antaŭvideble, ke Streĉita Kordo per tio perdos sian rajtan lokon ĉe la kapo. En ĝi oni trovas poemojn kantantajn la E-ismon, la seuiluziiĝon de la maturiĝo, la amon, la naturon, la malfeliĉon; vere rimarkinda estas la alta nivelo de tiom ampleksa verko.
Preter la Vivo (1923) kaj Pilgrimo (1926) konigis al la Eistaro Julion.,Baghy, la amatan vagabondon, la poeton de la E-ista popolo, la „kavaliron de l' tutmonda paco“. Konfesendas, ke ne ĉiam li atingas same altan gradon; kaj oni trovas en liaj poemoj pli romantikan esprimon de la emocioj ol en tiuj de lia samurbano. Liajn verkojn distingas lia profunda kompato kaj kunsento por ĉiuj viktimoj de la premanta vivo. Lian profundan sentemon, lian melankolion, lian romantikon, ĉion ĉi oni povas atribui al lia heredo kaj al la medioj en kiuj li vivis; precipe lia profesio - la dramaktora - kaj lia militista vivo lasis nepre rekoneblajn impresojn sur liaj poemoj kaj prozaj verkoj. Lia unua romano Viktimoj estas bazita sur liaj spertoj en Siberio dum la mondmilito; ĉi tiu verko iĝis eksterordinare populara ĉe la E-istoj, por kiuj ĝi okupas rolon iom similan al la rolo de la verkoj de Charles Dickens ĉe la angla popolo. En kelkaj el la noveloj de Baghy montriĝas satirtendenco, kiu iugrade kompensas la troan sentimentalecon de aliaj verkoj. Tiu maliceta flanko de lia karaktero naskis ankaŭ la longan romanon Hura! (1931), kiun la aŭtoro mem nomis grimaco; kaj en la sama jaro aperis Printempo en la Aŭtuno, verko prezentanta en alta grado lian romantikon.
Aliaj debutantaj poetoj de la postmilitaj jaroj estis: Mangada-Rosenorn (Versaĵaro - 1922), Jaume Grau Casas (Amaj Poemoj - 1924; Novaj Amaj Poemoj - 1927), Olŝvanger (Eterna Sopiro 1925), Teo Jung (La Alta Kanto de la Amo - 1927), Jan van Schoor (Amo kaj Poezio - 1928), Hohlov (La Tajdo - 1928). El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revolucia literaturo; La Tajdo rajtas lokon sur la sama breto kun Streĉita Kordo kaj Preter la Vivo. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas ke la poeto same estras materialon kaj esprimteknikon.
En la epoko de postmilita reorientiĝo ankaŭ la proza literaturo akiris novajn trezorojn. Luyken, verkinta jam antaŭmilite, nun laboris sur pli alta nivelo, por produkti la romanojn Stranga Heredaĵo kaj Pro Iŝtar. El la plumo de la senlaca nederlandano Bulthuis fluis la trankviletosaj verkoj Idoj de Orfeo, Jozef kaj la Edzino de Potifar, kaj La Vila Mano. Jean Forge, pola filmscenariisto, aperigis Abismoj kaj Saltego trans jarmiloj pliriĉigante tiumaniere la distran literaturon laŭ la ekzemplo establita en 1920 de Argus (F. Ellersiek) per la kriminalromano Pro Kio? Post senfrukta periodo de ok jaroj Forge eldonis trian verkon Mister Tot Aĉetas Mil Okulojn.
La poemaro Verdkata Testamento (1926) de R. Schwartz, por la unua fojo kontentige reprezentis en la literaturo de E tiun tipe francan spritecon, kiu baziĝas sur la epikura filozofio kaj la trankvilanima akcepto de la homoj tiaj, kiaj ili estas. La fakto, ke la verkoj de Schwartz ofendas multajn personojn, kiuj ne partoprenas tiun filozofion neniom povas depreni de la majstreco de la verkisto en tiu fako, kiun li elektis sia. Lia genio ne limiĝas al la elekto de temoj kaj situacioj, sed trovas respeguligon ankaŭ en la brila maniero, laŭ kiu Schwartz servigas al si lingvan ilon tute ne intencitan funkcii kiel komunikilo por spritaj sentencoj kaj verdiktoj, por vortludoj kaj malicaj parodioj. Trafinte per sia unua verko sukcesan vejnon, li eldonis en 1928 samhumoran novelaron Prozo Ridetanta kaj en 1932 sian duan poemaron La Stranga Butiko, „honore al la granda krizo“. En ĉiuj tri verkoj Schwartz dediĉis grandan parton por priridi la E-istojn kaj iliajn instituciojn; oni ne povas dubi, ke tio estas por la mensa saneco de la popolo bona afero, precipe se oni partoprenas la opinion de G. K. Chesterton, ke „kelkaj aferoj en la vivo estas tiel gravaj, ke oni ne rilatu serioze al ili“. Rimarkinda trajto ĉe Schwartz estas lia kapablo krei per kelkaj plumstrekoj tute kompletan kaj koncepteblan bildon pri sceno al li familiara; tiu trajto videblas altgrade en lia romano Anni kaj Montmartre.
En 1930 aperis sur la horizonto du novaj kaj atentindaj figuroj: Steflan Engholm kaj Kenelm Robinson. La unua, svedo, eternigis sur la paĝoj de sia novelo Al Torento la idilian amaferon de juna sveda lignohakisto kun knabino de najbara vilaĝo. Flanke de la centra temo de la rakonto, Engholm lerte kaj konvinke tuŝas tiujn gravajn aferojn, kiuj de tempo al tempo frontas la maturiĝantan junulon. En Homoj sur la Tero, la sama verkisto pentras similan bildon pli grandskale, sed ne pli sukcese.
Se Grenereto... de Kenelm Robinson, kelkajn jarojn pseŭdonimo de anglo, antaŭe eldoninta nur kelkajn novelojn en la gazetoj, vekis intereson samjare en multaj literaturaj rondoj, ĉar ĝi alportis ion novan al la internacia kulturo konstruata de la E-istaj verkistoj. Dediĉita „al la majstro, André Gide“, ĝi enhavas dekon da noveloj kaj eseoj kun pli longa novelo La Fremda Knabo, en kiu la aŭtoro prezentas kun akuta observado la vivon de knaboj en angla pensionlernejo. Robinson verkis ankaŭ Vol. II. dulingva kolekto de noveloj kaj poemoj, kaj la drameton Homarisma Laboro, morda atako kontraŭ la moralo de la brita burĝa klaso. Pri lia valoro estis granda diskuto en nia literaturo, ĉar liaj verkoj vekis fortan indignon ĉe iuj. ALEC VENTURE.
Vidu ankaŭ
- Esperantaj verkistoj
- Listo de Esperantaj romanoj
Skoloj
- Budapeŝta Skolo
- Ibera Skolo
- La Patrolo
- Skota Skolo
Revuoj kaj Kolektoj
- Fonto
- Literatura Mondo
- Literatura Foiro
Organizaĵoj
- Esperanta PEN-Centro
- Esperantlingva Verkista Asocio (EVA)
Eldonejoj kaj libro-serioj
- Ideala Esperanto-Biblioteko - KAVA-PECH
- LF-koop
- SAT
Retaj katalogoj
- Trovanto
Literaturpremioj
- Internaciaj Floraj Ludoj
- Belartaj Konkursoj
- Premio La Verko de la Jaro
- LIRO La literatura konkurso de la revuo La Ondo de Esperanto
Literaturo en la reto
- eLibrejo
- Esperanta literaturo en la reto
Ekstera ligo
- [http://esperanto.net/literaturo/ Originala literaturo en Esperanto]
- [http://www.esperanto.nu/eLibrejo/ eLibrejo]
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html Literaturo, en la reto, en Esperanto]
Literaturo esperantlingva
Kategorio:Esperantlingva literaturo
Literaturo esperantlingva
Literaturo esperantlingva
Literaturo esperantlingva
ja:エスペラント文学
KirurgioKirurgio aŭ Ĥirurgio estas nocio el malnovgreka termino cheirourgia, estiĝinta el kombino de vortoj cheir (mano) kaj ergein (labori) (laŭvorte do „manlaboro“). Tio estas kuracfako, kiu kuracas malsanojn kaj lezojn operacie permana kaj perinstrumenta flegado. Profesiuloj de kirurgio nomiĝas „kirurgoj“ aŭ „ĥirurgoj“. Kirurgio estas terapia procedo kiu supozas la akcedon al interneco de la organismo per traborado aŭ tondetado de la haŭto.
Aliaj signifoj
„Kirurgio“ povas esti loko, kie okazas kirurgiaj laboroj aŭ simple laborejo de kuracisto – kirurgo, sed regule ni markas tiel ĉi kirurgiejon kiel tutaĵon.
En brita angla lingvo nocio „kirurgio“ („surgery“) markas ankaŭ regulan tempon destinita de parlamentano por renkontiĝo kun siaj balotintoj kaj por diskuti pri iliaj interesoj.
Historio de kirurgio
La plej malnova kirurgia ago estas evidente la trepano. La plej malnova konata trovitaĵo de trepanita kranio el regiono de Kievo en Ukrainio estas datita en la tempon de 7300 – 6220 a. K. Sed en la ĝusta signifo de la vorto kirurgio evoluis unuafoje en la malnova Egipto. Trovaĵo de malsupra makzelo kun du aperturoj sub radikoj de la unua molaro, datita proksimume en la jaron 2750 a. K., montras celitan drenaĵon de abscesita dento. La t.n. papiruso de Edwin Smith, datita ĉirkaŭ la jaro 1600 a. K., estas la plej malnova konata kirurgia teksto. Ĝi enhavas ankaŭ informojn, dateblaj reen ĝis la jaro 3000 a.K. Temas pri malnovegipta lernolibro de kirurgio, priskribanta ĝisdetale diagnozon, kuracadon kaj prognozon ĉe vico da malsaniĝoj.
„Susrutha“ (ĉirkaŭ 400 a.K.), ankaŭ transskribata kiel „Susruta“ aŭ „Sushrutha“, prezentas signifan staturon en la historio de kirurgio. Li vivis, instruis kaj praktikis kirurgion sur bordoj de Gango (Ganges) en lokoj de hodiaŭa Benareso en nordokcidenta Hindio. Por siaj multnombraj kaj principaj kontribuoj al la kirurgia scienco li estas ankaŭ markata kiel „patro de kirurgio“. Konoj pri tiu ĉi kirurgo estas fonditaj precipe en liaj laboroj, enhavantaj en volumoj nomataj komplekse „Susrutha Samhita“.
Eĉ kiam kirurgoj estas nun konsiderataj kiel kuracistoj – specialistoj, la profesio de kirurgo kaj kuracisto havas diversajn historiajn radikojn. Ŝlosilon al tiu ĉi ĝistempa sekcio de kirurgio de la cetera medicino estas bezone serĉi jam en malnovepoko en malnovgreka kaj romia medicino. Ekz. ĵuro de Hipokrato avertas kuracistojn antaŭ praktikigado de kirurgio (precipe kirurgio por leĝerigo de renkalkulusoj, kion estis farontaj specializigitaj metiistoj. En periodo de mezepoko estis praktika (t. e. permana, perinstrumenta) medicino praktikata precipe de tonsuristoj kaj vundokuracistoj, do de metiaj profesioj, kaj eĉ en la tempo, kiam kuracistoj jam akiris universitatan klerecon. Sed tiuj ĉi kuracistoj estis celitaj sole por klopodo pri diagnozigado de malsanoj laŭ tiama grado de ekkono kaj preskribo de apartenantaj medikamentoj, praktikan kirurgion tiamaj kuracistoj konsideris kiel substandardan laboron.
La unuaj veraj kirurgoj fariĝis vundokuracistoj el mulnombraj militoj, kiuj estis rolintaj en tiama Eŭropo. Nomo de Ambrois PARÉ (1510 – 1590), viro fariĝinta ia renoviganto de la gloro de kirurgio el la tempoj de malnovepoko, estas inter la nomoj. Tiu ĉi vundokuracisto, kiu poste fariĝis reĝa vundokuracisto de francaj reĝoj Karolo la 9-a kaj Henriko la 3-a, akiris famecon precipe pro remalkovro de malnovegipta metodo de subnodado de sanganta angioj ĉe amputitaj ekstremaĵoj, per kiu li anstataŭis treege dolorigan bruligadon de vundo per arda oleo aŭ flamo, kaŭzanta ofte pli grandan doloron kaj ŝokon ĉe vunditoj ol la propra vundo. Paré prilaboris ankaŭ kuracadon de vico da pluaj vundoj, li verkis pri siaj spertoj kelke da volumenoj, kiuj siatempe vekigis skandalojn inter kuracistoj, ofenditaj pro la kuraĝo vundokuracisto prezenti siajn spertojn per sciencista metodo eĉ en terenoj, kiujn tiamaj kuracistoj konsideris kiel sia suverena teritorio.
Certan evoluon de milita kirurgio signifis sendispute militoj de Napoléon, kiel ajn ankaŭ en tiu ĉi tempo validis, ke ĉefa metodo de la milita kirurgio restis amputo de trafita ekstremaĵo. Certa pruvo de tiu ĉi fazo de la evoluo de kirurgio el la tempo antaŭ enkonduko de anestezo kaj asepsa kirurgio estas la t. n. Muzeo de Malnova operaciejo en Londono en Southwark en subtegmentejo de preĝejo de sankta Tomaso, kie okazis operacioj ekde la jaro 1822.
Ekde la 19-a jarcento okazas en kirurgio principaj ŝanĝoj. Precipe tio estas enpraktikigo de anestezo en klinikan praktikon, kiu okazis iom post iom ĉirkaŭ la jaro 1846 kun eluzo de volatilaĵoj kun dampa efiko al centra nerva sistemo kiel nitrogenoksido, etero kaj kloroformo. Tio ebligis fari ankaŭ pli ampleksajn operaciajn farojn, daŭrantaj pli longan tempon, kiuj estis ĝis tiu tempo nur apenaŭ fareblaj pro la doloro de malsanulo dum farado. Plua progreso, kiu eblis estiĝon de kirurgio, kiel ni konas ĝin hodiaŭ, estis enpraktikigo de dispono, malebliganta estiĝon de postoperaciaj infektoj, kiujn ni hodiaŭ sumigas sub nocioj asepso kaj antiasepso, kunigita kun nomoj de Ignác Fülüp SEMMELWEIS, respektive Louis PASTEUR kaj Joseph LISTER.
Lasta principa malkovro, en kiu la hodiaŭa kirurgio staras, estis malkovro de antibiotiko de penicilino de Alexander FLEMING en la jaro 1928. Enkonduko de antibiotikoj en klinikan praktikon ebligis fine en grandan mezuron malebligi aŭ kuraci timigatajn infektajn komplikaĵojn de operaciaj faroj kun relative minimumaj apudaj efikoj.
Evoluo de moderna kirurgio
En Granda Britio kaj kelkaj aliaj lokoj, kirurgoj–viroj estas diferencigataj de kuracistoj per alparolo Mister (sinjoro). Tiu ĉi tradicio havas sian devenon en la 18-a jarcento, kiam kirurgoj estis ankaŭ razistoj kaj ili ne havis akademian titolon (aŭ veran formalan kvalifikon), diference de kuracistoj, kiuj havis universitatan titolon de doktoro. Komence de la 19-a jarcento kirurgoj akiris superan postenon kaj en la jaro 1800 Reĝa akademio de kirurgoj (Royal College of Surgeons – RCS) en Londono komencis proponi al kirurgoj formalan statuson pere de aneco en la akademio. La titolo „Mister“ fariĝis marko de rango kaj hodiaŭ nur kirurgoj, havantaj la anecon en unu el la reĝaj akademioj de kirurgio, povas titoli sin "Mister", "Miss", "Mrs" aŭ "Ms.".
Diference de Granda Britio kuracistoj kaj kirurgoj en Usono estas ĉiam titolataj „Doctor“.
Fakoj de kirurgio
Kirurgio hodiaŭ preskaŭ kuracas ĉiujn korpopartojn kaj ĝi estas dividita en la jenajn fakojn:
- beliga kirurgio
- kosmetika kirurgio
- leza kirurgio
- plastika kirurgio
-
ja:外科学
ko:외과
BudapeŝtoGeografio > Eŭropo > Hungario > Budapest < Urbo
----
Budapeŝto (hungare Budapest [BUdapeŝt]) estas la ĉefurbo de Hungario. Ĝi situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Danubo kaj estas la industria, komerca kaj trafika centro de la lando. Budapeŝto estiĝis la 1-an de januaro en 1873 el la apartaj urboj Peŝto (situanta sur la orienta bordo de Danubo), Buda kaj Óbuda (okcidente).
En 1937 la agosfero de la Ĉefurba Publiklabora Konsilio plivastiĝis al ĉirkaŭo de Budapeŝto. Tiu iĝis bazo de estigo de granda Budapeŝto (1950) surbaze de leĝo 1949 XXVI.tv.. Tiel ĝi pligrandiĝis ekde la 1-a de januaro 1950, kiam oni aligis pli grandajn komunumojn de la ĉirkaŭaĵo nomata Granda Budapeŝto, kies loĝantaro atingis 2 milionojn.
Peŝto]]
Iom da statistiko:
Loĝantaro: ĉ. 2 milionoj
Areo: ĉ. 525 km²
Situo: 19° 03’ OR, 47° 30’ NO en Karpata Baseno
Rivero: Danubo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Meza temperaturo: 11'C
::~ de januaro: -1'C
::~ de julio: 22'C
Jara precipitokvanto: ĉ. 600 mm
Geografia specialaĵo: pli ol 130 varmaj fontoj
GMT
GMT]
=Pri la urbo=
Dumilionkapa grandurbo – trafluanta riverego – pitoreskaj montetoj kun grandiozaj panoramoj: jen le mez-eŭropa metropolo. Dumiljara ĉefurbo: iam en la Romia provinco Panonio – poste de la hungaraj reĝoj (inter ili de imperiestro Sigismondo de Luxemburg) – poste de la Habsburg-reĝoj kaj imperiestroj. Tie ĉi miksiĝas antikvaj, mezepokaj, turkaj kaj modernaj aspektoj ambaŭflanke de Danubo en la ĉefurbo de Hungario, en kiu loĝas kvinono de la landa loĝantaro.
Pest
Sur la maldekstra bordo de Danubo situas la urboparto Pest (Peŝto). Apud la eleganta, blanka kabloponto Erzsébet-híd (Elizabeta Ponto) videblas la Romia fortreso, grava komercejo siatempa inter la Romianoj kaj la "barbaroj". Danubo estis la orienta limo (limes) de la Imperio komence de nia erao dum 4 jarcentoj. Ĉe ties trapasejo kreiĝis foiro kaj urbo; la apuda miljara preĝejo montras restaĵojn el la 12-a jarcento, ĉirkaŭe ankaŭ nun pulsas la moderna komercado, viglas la vivo en la promenstratoj inter elegantaj magazenoj. Veturo per ŝiplinio tra la ĉefurbo donas neforgeseblan travivaĵon pro la superba panoramo! Menciindas la muzika kaj teatra vivo en la urbo de Ferenc Liszt, Béla Bartók, Zoltán Kodály, Ferenc Kálmán, la eminentaj muzeoj kaj la jam historie uzitaj kuracfontoj, surprize abundaj.
Buda
Ferenc Liszt
Ferenc Liszt
Meze de la dekstraborda, monteca urboparto Buda regas la iama Fortikaĵo kun la fabeleca Fiŝista Bastiono kaj la gotika Matias-preĝejo. La grandkupola, majesta Palaco donas lokon al la Nacia Galerio, Nacia Biblioteko, ankaŭ al aliaj muzeoj. Interne viziteblas la mezepokaj partoj de la historia reĝa palaco (okupita de la nazia armeo kaj rekonstruita el la militaj ruinoj). Apude la Gellért-monton kronas la Citadelo.
La fortikaĵmonton Buda kun la apuda Danubo-bordo, ĉi tiun unikan centran parton de Budapeŝto, Unesko taksas kiel nepre savindan kaj evoluigindan eron de la Monda Kultura Heredaĵo kaj protektas ĝin. La koro de tiu kvartalo estas la fortikaĵmonto Buda, kies historio – laŭ pruvo de arkeologiaj trovaĵoj – reiras ĝis la 12a jarcento.
La konstruaĵoj sur la fortikaĵmonto dividiĝas je du memstaraj grupoj: sur la malpli alta suda ekstremo staras la imponaj konstruaĵoj de la iama reĝa palaco, sur la nordaj du trionoj de la altebenaĵo troviĝas la loĝdomoj kaj preĝejoj de la burĝa kvartalo.
Tiu ĉi lasta ekzistas jam fine de la 12a jarcento, ĝi rapide evoluis post 1242, kiam reĝo Adalberto la 4-a ĉirkaŭigis la loĝlokon per fortikaĵmuroj. La kvartalo pleniĝis je hungaroj kaj germanoj, ĉi tie staris eĉ palaceto de la reĝa familio.
Sur la loko de la palaco-kvartalo situis la unua reĝa konstruaĵo, datebla je la unua duono de la 14-a jarcento. En tiu periodo estis konstruita la turo nomita laŭ princo Stefano, filo de reĝo Karlo Roberto, ano de Anjou-dinastio el Napolo. La frato de princo Stefano, kiu poste fariĝis reĝo Ludoviko la Granda, en la jaro 1347 translokis sian sidejon el al urbo Visegrád al Buda. Tiam komenciĝis la konstruado de la reĝa palaco kaj ĝia defenda sistemo, kiu daŭris du jarcentojn. La konstruaĵoj de Ludoviko la Granda situis norde de la turo princo Stefano, kaj ties palaco rigardis al Danubo.
La sekva periodo ligiĝas al la nomo de reĝo Sigismondo (el la Luksemburga dinastio, 1387-1487), kiu de 1410 plenumis ankaŭ la rolon de cezaro (imperiestro). La gotikstilaj konstruaĵoj starigitaj en lia epoko situas pli norde. Ili laŭ grandeco kaj ornamoj multe superis la pli fruajn. La palaco Friss ([friŝ], 'freŝa'), kiu en 1419 jam staris preta, kaj ĝia korto kun malfermita arkado – laŭ la atesto de ŝtonoj ĉizitaj en 1380 – supozeble havas kontakton kun la metiejo Parler en Prago.
En 1458 estis elektita reĝo Matiaso, la filo de János Hunyadi, la fama militestro kontaŭ la turkoj. Matiaso organizis fortan armeon, li establis fortan centran potencon, kaj li havis eĉ pli grandan havaĵon ol liaj samtempuloj, la angla kaj franca reĝoj. Li konstruigis palacaron tiutempe unu el la plej brilaj, jam kun trajtoj de la stilo “quatrocento” (itale: 15-a jarcento).
La kortego de Matiaso - helpe de lia edzino Beatrix el Napolo kaj ŝin akompanantaj metiistoj, artistoj, krome helpe de hungaraj junuloj studantaj en Italio - fariĝis la hejmo de humanisma kulturo. De Bonfini, la historiisto de Matiaso, ni scias, ke estis trovebla en ĝi pompa marmora halo, riĉega biblioteko kun luksaj libroj (Corvinus), vastaj manĝejoj, ornamitaj dormoĉambroj. La diversaj ejoj estis ornamitaj per kasonoj, pompaj fornegoj, gravuritaj plankobrikoj, ruĝmarmoraj pordokadroj, kaj la koridoroj per renesancstilaj putoj, bronzaj statuoj kaj pordoj.
En la jaro 1526 mallongtempe, sed de 1541 dum unu kaj duonjarcentoj la tuta urboparto fariĝis posedaĵo de turkaj konkerantoj. Ili nur simple foruzis sed ne konservis ĝin. La detruiĝon rapidigis ankaŭ la sieĝoj, incendioj, la eksplodo de la pulvo-turo.
Kvankam en la jaro 1686 la urbo Buda estis liberigata de turka regado, la kvazaŭ monument-aspektaj konstruaĵoj restis ne renovigitaj dum la sekvaj tridek jaroj.
Komence de la 18-a jarcento la ĉirkaŭaĵo de la palaco ĝis la fortikaĵmuroj estis niveligitaj pere de ruboj de la iama mezepoka palaco. Sur la ruboj estis konstruita modestaspekta kazernostila baroka kastelo, en ĝi ricevis lokon la aŭstra milita komandantaro.
La konstruado rapidiĝis dum la regado de imperiestrino-reĝino Maria Terezia pro postulo de hungara nobelaro. Laŭ la planoj de I. N. Jadott, F. A. Hillebrandt kaj I. Oracsek inter 1749-1770 pretiĝis la palaco rigardanta al Danubo. Ĝian internaĵon ornamis la freskoj de Vinzenz Fischer. Ĝis 1780 la palaco fariĝis la sidejo de universitato, translokita el Nagyszombat, poste sidejo de la palatino, anstataŭanto de la reĝon.
Post la 1867a aŭstra-hungara interkonsento denove montriĝis bezono por reprezenta reĝa palaco en Buda. En 1881 arkitekto Miklós Ybl estis komisiita alikonstrui la palacon. Post la morto de M. Ybl (1891) estis konstruita nova alo laŭ la planoj de Alajos Hauszmann tiel, ke la antaŭaj partoj de la palaco estis spegulite konstruitaj en la norda flanko.
La palacaron fermas norde, flanke de la burĝa urboparto, muro kaj novbaroka barilo. Apude troveblas la placo Sankta Georgo (Szent György tér). Sur la danuba parto de la palaco en mezepoko staris la klostro kaj preĝejo de franciskanoj, dum la regado de turkoj la moskeo de paŝao de Buda. Inter 1728-1736 sur la sama loko la karmelanoj konstruis puritanan barokan klostron kaj preĝejon. Post la malfondo de la karmelana ordeno en 1787 la arkitekto Farkas Kempelen transformis la preĵejon je teatro. En ĝi okazis la unua hungarlingva teatra prezentado en la jaro 1790.
Sude de la klostro-teatro lokigis sian palacon klasikstilan grafo Vince Sándor pere de konstruistoj János Ámon el Vieno kaj Mihály Pollack el Budapeŝto. La reliefojn kreis la skulptisto Anton Kirchmayer el Bavario. La Aleksandro-palaco (Sándor palota) fariĝis la sidejo de la ĉefministro inter 1867 kaj 1945. [http://www.ferien24.org/ ]
La mezepoka burĝa parto de Buda komenciĝis ĉe la nuna Paradoplaco (Disz tér). La sistemo de la stratoj preskaŭ konserviĝis ĝis hodiaŭ. Ĝi montras la skemon de plane konstruita urbo. La Paradoplaco donas specifan historian sekcon tra la konstruado de la burĝa kvartalo. La placo grandparte konsistas el modestaj burĝaj barokaj (n-ro 15a), klasikismaj, historiismaj domoj, sed ankaŭ tie troveblas ekzemplo de karakteriza aristokrata konstruaĵo: la palaco de Batthyány (n-ro 3a). Tiu duetaĝa reputacia domego konstruiĝis inter 1745-1748 laŭ la planoj de József Gissl utiligante du mezepokajn domojn. La apude staranta senkaraktera domo montras indan vidaĵon malantaŭ ĝia pordo: tie troveblas el la 13-15a jarcentoj unu el la karakterizaj elementoj de la burĝa konstruarto: la plej frua sidniĉo. Sub la numero 13a troveblas la klasikisma domo konstruita en 1815, devenas same el la mezepoko. Ĝiaj superfenestraj reliefoj simbolas la diojn kaj heroojn: Diana, Romulo, Remo, Rea Silvia kaj Pallas Athene.
La larĝa strato Trezorista (Tárnok utca) kondukas al la centro de la fortikaĵkvartalo, ĉiuj domoj en ĝi estis konstruitaj sur mezepokaj restaĵoj en la 18-19a jarcentoj. Du domoj ankoraŭ montras la tiutempan formon. Sub la n-ro 14a videblas bela ekzemplo de la 14-15-jarcenta stilo: antaŭen konstruita etaĝo, la dekoraĵ-pentraĵoj de la fasado, la formo kaj la truoj de la tegmento. (Vid-al-vide en la moderna loĝdomo, malantaŭ la pordego, estas videblaj belaj sidniĉoj). Sub la numero 18a, teretaĝe, videblas la restaĵoj de la iam tie funkciinta apoteko.
La placo Sankta-Triunuo (Szentháromság-tér) estas la centro de la civitana kvartalo. Ĝi ricevis la nomon pri tiu statuokompozicio, kiun skulptis inter 1711-14 Fülöp Ungleich el Eisenstadt, kaj ĝin reliefigis Antal Hörger. Per la riĉa baroka statuokompozicio dankis la civitanoj de Buda al Dio la foriĝon de pesto.
Bavario
Unu el la karakterizaj partoj de la placo estas la urbodomo de Buda, kvankam ĝia pordego malfermiĝas al la strato Szentháromság. Ĝi estis konstruita inter 1702-1710 laŭ la planoj de Ceresola Denerio, kaj ĝia internaĵo aludas la mezepokon. Krom la eleganta ŝtuparejo ankaŭ menciindas la iama kapelo, en kiu videblas la stukoreliefoj de Sankta Maria kaj de Sankta Floriano, protektanto kontraŭ incendio.
Vid’-al-vide al la urbodomo staras civitanaj loĝdomoj el la 18a jarcento. Inter ili la plej fama estas tiu kapvost-harlig-stila, en kiu de 1827 funkcias la sukeraĵejo Ruszwurm. Ĝian ampirstilan instalaĵon pretigis lignaĵisto Krautsiedler kaj skulptisto Lőrinc Dunainszky.
Vidindaĵoj
Baziliko de Budapeŝto
Krom la fortikaĵo kaj Parlamento la plej grava artvalora konstruaĵo estas la Baziliko de Sankta Stefano, kaj krom la Matias-preĝejo ĝi estas la plej frekventata katolika religia centro. La 20an de aŭgusto – la nacia festo de la ŝtato, kaj memortago pri la unua reĝo sankta Stefano – ne nur la katolikoj venas ĉi tien rememori pri la historiaj okazintaĵoj.
La preĝejon planis kaj konstruis en klasika stilo József Hild. Li jam antaŭ la Baziliko konstruis multajn klasikismajn domojn kaj preĝejojn. Al lia arto oni povas danki la impone simplajn trankvilajn liniojn ekstere kaj interne. Festan impreson donas la vasta ŝtuparo. Interna formo tiel estas planita, ke nenio fortiru la okulojn de la ĉefa altaro, de la monumento de Sankta Stefano.
Post la morto de Hild la kupolon finis alia elstara konstru-artisto, Miklós Ybl en eklektika stilo, li iomete riĉigis kelkajn simplajn partojn sed tio ne rompis, ŝanĝis la klasikan formon. Hodiaŭ estas modo ĉi tie aranĝi geedziĝan ceremonion.
Sur la unua etaĝo estas religia ekspozicio, kaj kiu ne timas ŝtuparojn, povas grimpi al la turo, kaj de tie rigardi la urbon.
Placo Kossuth Lajos
Unu el la plej belaj placoj de la hungara ĉefurbo, proksime al Danubo, kontraŭ la fortikaĵmonteto, tiu kvadratforma teritorio estas trankvila oazo en la urbocentro.
Tri gravaj konstruaĵoj donas la ĉefan formon al la placo.
• La Parlamento konstruita por miljara datraveno de landkonveno.
• La Popolarta Muzeo (Etnografia Muzeo)
• La Ministerio pri Agrikulturo.
La plej interesa parto de la placo estas la Parlamentejo konstruita en novgotika stilo. Grupoj povas eĉ interne rigardi en iu tago de semajno la imponajn salonojn, la belegajn historiajn pentraĵojn de Mihály Munkácsy, Károly Lotz, k.a. Se oni ne havas eblecon aŭ tempon eniri ankaŭ estas bela travivaĵo rigardi la eksteran parton. Jen kelkaj ciferoj: la baza teritorio: 17745 msup2;, alteco de kupolo: 96 m, 88 skulptaĵoj ornamas la eksterajn murojn, sur la danuba parto staras la skulptaĵoj de la hungaraj reĝoj kaj regantoj; sur la alia parto la regantoj de Transilvanio kaj hungaraj herooj. La konstruartisto de la parlamentejo estis Imre Steindl.
La Etnografian Muzeon planis Alajos Hauszmann, sed ankaŭ ĉi tie staras artlaboroj de famaj skulptistoj: János Fadrusz kaj György Zala. La muzeo havas riĉan hungaran materialon, sed ofte estas en ĝi aranĝitaj ekspozicioj pri alilandaj etnografiaj materialoj.
Antaŭ la Agrikultura Ministerio staras modernaj skulptaĵoj de Árpád Somogyi.
Sur la placo estas du famaj skulptaĵoj: novbarokstila monumento de Francisko Rákóczi, hungara reganto komence de XVIII-a jarcento, gvidanto de liberbatalo. (skulptisto János Pásztor). La ĉefa monumento montras la hungaran reganton kaj organizanton de la liberecbatalon en 1948-49. j. Lajos Kossuth. En la tagoj de naciaj festoj ĉi tie estas hisata la ŝtata flago, kaj la loĝantoj venas aŭskulti la ŝtatprezidanton, poste okazas demonstracioj, koncertas muzikaj ensembloj.
Preĝejoj
Multajn kaj tre belajn preĝejojn havas Budapeŝto, ni vidu kelkajn el ili.
La preĝejo de Szent Péter 'St. Stefano' en la 5-a distrikto estas la plej bela, ne nur en Budapeŝto, sed ankaŭ en la tuta lando. Oni konstruis ĝin de la jaro 1852 ĝis 1901. Ĝi estas la rezulto de la plej eminentaj hungaraj artistoj. La preĝejo estas 60 metrojn alta kaj 50 metrojn larĝa kaj la kupolo estas 96 metrojn alta.
Ekstere kaj interne ornamas ĝin multaj statuoj, precipe la statuoj de hungaraj sanktuloj. Super la enirejo staras la statuo de la Sankta Virgulino, kiel protektanto de Hungarlando, sur la altaro la statuo de St. Stefano, la unua reĝo de Hungario; la statuon skulptis Alajos Strobl. La bildoj estas verkoj inter aliaj de Benczur, Lotz kaj Feszty.
Egyetemi templom (Universitata Preĝejo) estas tre vizitata
Preĝejo de Sankta Stefano sur la fortikaĵo en la reĝa palaco
En tiu ĉi preĝejo troviĝas la dekstra mano de la unua hungara reĝo Sankta Stefano. La relikvo restis konservita jam mil jarojn. Ĉiujare je la 20a de aŭgusto okazas granda nacia festo por la memoro de la unua kristana reĝo de Hungario.
Krome estas vizitindaj la jam priskribitaj Belvárosi Templom (Preĝejo de interna urbo) Eskű-tér kaj Szent Szűz Templom (Preĝejo de Sankta Virgulino) -tér. Sur la sama placo staras ankoraŭ la preĝejo de grekkatolikoj. La preĝejo nomata de Jézus Szent Szíve (Sankta Koro de Jesuo), kaj sur la strato Üllői la preĝejo Erzsébet r”kim d s (por memoro de la senkulpa hungara reĝino Elizabeto). Sur la placo Dek preĝejo de la evangelistoj. Sur la placo Kálvin la preĝejo de reformitoj. En la strato Dohány preĝejo de Izraelitoj.
Parlamentejo
Transilvanio
La konstruado de la novgotika Parlamentejo komenciĝis en la jaro 1885, kaj jam meze de la sekva jaro kunsidis en ĝi la Parlamento, sed ĝi estis finkonstuita nur en 1906 kun surfaco 17745 m2 . Ĝi estas 268 metrojn longa 118 metrojn larĝa. La alteco de la kupolo estas 96 m, ĝi havas 27 pordegojn kaj 29 ŝtuparojn. La eksterajn murojn ornamas 88 elstaroj figuroj de la hungara historio.
La ĉefa enirejo de la Parlamentejo estas de la Placo Kossuth (Kossuth Lajos tér). La stuparo, kiun gardas du leonoj, kondukas al la meza kupolo de la konstruaĵo. Dekstre de ĝi troviĝas la tielnomata kongresa halo, maldekstre la kunsidejo de la Parlamento. Ankaŭ ene de la Parlamentejo multaj pentraĵoj, statuoj reliefoj gobelinoj ornamas la opajn salonojn. En la Salono Munkácsy videblas la fama pentraĵo de Mihály Munkácsy: Patrujkonkero. En la Parlamentejo funkcias ankaŭ publika biblioteko en kiu troveblas 400 mil libroj.
Parko de Placo Kossuth
En la parko de la placo oni statuigis du famulojn: En la norda parto staras la statuo de Lajos Kossuth skulptita de Kisfaludi Stróbl Zsigmond, la flankajn simbolikajn figurojn skulptis András Kocsis, kaj Lajos Ungváry. Sur la suda parto staras ekde 1935 la statuo de Ferenc Rákóczi la IIa. La placon ĉirkaŭas tri famaj konstruaĵoj: oriente la Etnografia Muzeo (Néprajzi Múzeum) kaj la Ministerio pri Agrikulturo (Mezőgazdasági Minisztérium).
En la iama Kurio nun funkcias la Etnografia Muzeo, kiun oni konstruis en 1896 laŭ la planoj de Alajos Hauszmann. Sur la frunta fasado videblas romia ĉaro kun tri ĉevalaj, kies skulptisto estis Károly Sennyey. La aliajn figurojn skulptis János Fadrusz kaj Győrgy Zala. La ĉefan halon ornamas la freskoj de Károly Lotz.
Sude de la muzeo funkcias la Ministerio pri Agrikulturo konstruita inter 1885-1887 laŭ la planaj de Bukovits Gyula. Antaŭ la palaco dekstre staras statuo de Agronomistino, maldekstre tiu de Falĉisto ambaŭ skulptaĵoj de Árpád Somogyi.
Placo de Libereco
Proksime al la Parlamentejo en la centro de la oficeja kvartalo troviĝas simetria placo kun multaj vidindaĵoj. Ĝis 1898 sur la placo staris kazerno de Habsburgoj. Ĉe ĝia muro oni mortpafis Lajos Batthyány, la unuan ĉefministron de sendependa Hungario, post la falo de liberecbataloj en 1849. Ankaŭ ĉi tie oni simbole pendumis Lajos Kossuth, Mihály Táncsics kaj Dániel Irányi, gvidantojn de liberecbataloj, kiuj elmigris.
Placo de Herooj
La finon de la strato Andrássy kronigas la Placo de Herooj, la plej grandioza placo de Budapeŝto. Ĝian imponan aspekton donas tri artaj konstruaĵoj: Memorpalaco Mileneuma, Belarta Muzeo kaj Arta Halo.
Ilin oni konstruis en la jaro 1896 okaze de la miljaro datreveno de patrujokupo laŭ la planoj de skulptisto György Zala kaj Albert Schickedanz. Meze sur 36 metrojn alta kolono staras Ĉefanĝelo Gabrielo kun flugiloj. Sur la kvadrata altaĵo staras la statuoj de sep veziroj de patrujokupantoj. Antaŭ ili troviĝas memortabulo por herooj, kiuj oferis siajn vivojn por la libereco kaj la nacia sendependeco. Malantaŭ la artaĵoj en duonrondo inter ornamitaj kolonoj - kvazaŭ hungara panteono - viciĝas la statuoj de elstaraj hungaraj personoj de la reĝo Sankta Stefano ĝis Lajos Kossuth la gvidanto de liberecbatalo kontraŭ Habsburgoj en 1848-1849.
Belarta Muzeo kaj ĉirkaŭo
La muzeo estis konstruita inter 1900-1906 laŭ la planaj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. Ĝia antaŭa parto montras stilon de klasikismo kun la kopio de timpanono de Partenon-preĝejo el Ateno. Malantaŭ ĝi sur la domego estas videblaj la stilo de neorenesanco.
La plej valorojn artobjektojn oni prezentas en konstantaj ekspozicioj. Krome oni regule aranĝas laŭtemajn ekspoziciojn el la propraj kaj pruntitaj artaĵoj. La kremon de la artaĵoj kon-sistigas famaj pentraĵoj de italaj pentristoj: Raffael, Tiziano, Giorgione, Paolo Veronese pentristoj el Okcidenta Eŭropo: P. Breughel, F. Haes, Rembrandt, Rubens, Van Dyck; riĉa kolekto de pentristoj el Hispanio: Greco, Goya, Valazquez, Ribera, Murill; en la germana kolekto: Dürer, Holbein, Malbertsch.
Vid’ al vide al la muzeo staras domego, kiun oni konstruis laŭ la planoj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. Ĝi aspektas kiel greka templo kun korintikaj kolonoj kaj estas la plej granda ekspoziciejo en Hungario. En ĝi oni aranĝas regule la Landan Artan Ekspozicion.
Malantaŭ la Placo de Herooj etendiĝas la plej granda parko de Budapeŝto, la Urbobosko kiun oni regule flegas kaj uzas por kulturaj kaj refreŝigaj celoj. Ĉi tiun urban arbareton sur proksimume 1 km2 teritorio oni komencis planti en 1817. Nun jam ĝi estas samtempe ankaŭ kvazaŭ arboreto pro la multegaj specoj de diversaj arboj kaj arbustoj.
En la parko troviĝaj diversaj amuzejoj. La Ĉefurba Besto- kaj Flaŭroĝardeno estas la plej vizitata el inter la amuzejoj. Ĝi funkcias ekde 1866. En la orientstilaj ekzotikaj konstruaĵoj, pavilonoj inter romantikaj artefaritaj rokoj kaj lagetoj, en akvarioj, vitrodomaj videblas pli ol 3500 diversaj bestoj el la plej diversaj partoj de la mondo. Oni flegas ankaŭ plurajn specojn de floroj kaj arboj.
En la alia flanko de la strato oni konstruis la Kuracbanejon “Széchenyi” inter 1909-1913. En 1926 oni alkonstruis subĉielajn basenojn kaj novajn konstruaĵojn. En ĝi oni utiligas varmajn fontojn trovitajn en 1878 respektive en 1936. El la ĉi lasta venas la 76-°C-a kuraciga akvo el 1256 metroj.
La unuan Amuzan Parkon oni formis el la iama “Vurstli” kaj “Angla-Parko” en 1950. Ĉiujare pli ol 2 milionoj da vizitantoj pasigas agrablajn minutojn inter la proksimume cent diversaj amuziloj.
Sude de la Amuza Parko sur artefarita insuleto staras historiisma fortikaĵo (Vajdahunyad vára) nun Agrikultura Muzeo konsistanta el 21 konstruaĵoj, konstruitaj en 1896 fare de Ignác Alpár. Parte ĝi estas kopio de fortikaĵo Vajdahunyad el Transilvanio, parte estas kopio de aliaj famaj konstruaĵoj. En la koridoroj kaj ĉirkaŭ la fortikaĵo pluraj statuoj estas videblaj. La plej fama estas tiu de Anonymus, la unua nekonata historiisto de Hungario.
En 21 salonoj de la Agrikultura Muzeo oni prezentos fragmentojn de bestobredado. Estas prezentitaj ankaŭ primitivaj kaj modernaj iloj de agrikulturo, vinberokulturado, arbaromastrumado kaj ankaŭ ĉasado. En la Herbario oni zorgas nun pri duonmiliono da kreskaĵoj, kaj estas videbla la ekspozicio “Kreskaĵoj de Hungario”.
Parto de la lageto - flanke de Placo de Herooj - vintre estas subĉiela glitejo. Ĝin oni konstruis fine de la pasinta jarcento laŭ la planoj de Imre Francsek en varia-secesia stilo.
En la suda angulo de la Urbo Parko funkcias Trafikmuzeo konstruita en 1896, planita de Krisztián Ulrich. Riĉa kolektaĵo prezentas ĉiujn sferojn de trafiko, videblas ankaŭ la kabineto de unua hungara kozmonaŭto Bertalan Farkas kiu estas esperantisto.
Hungara Nacia Galerio
La Hungara Nacia Galerio estas la plej granda nacia belarta kolekto de Hungario. Ĝiaj ekspozicioj ekde 1975 estas viziteblaj en centra parto de la iama reĝa fortikaĵo. Hodiaŭ oni nomas ĝin Palaco de Buda-fortikaĵo.
En la renovigitaj partoj de la iama reĝa palaco ricevis lokon la Historia Muzeo de Budapeŝto, la Hungara Nacia Galerio, kaj en la plej lastaj jaroj la Landa Biblioteko Széchenyi.
La plej malnovaj artobjektoj de la kolekto de Hungara Nacia Galerio devenas el la Galerio de Nacia Muzeo - fondita en 1957, kunstariĝis(?) de la hungardevenaj artobjektoj de Hungara Nacia Muzeo (fondita en 1802), Belarta Muzeo, Landa Galerio kaj ĉefurba Galerio. Pli frue ĉi tiu kolekto estis ekspoziciita en la haloj de iama Kurio, nun Etnografia Muzeo.
En la jaro 1974 ankaŭ la mezepokaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj venis ĉi tien el la Belarta Muzeo kaj krome fondiĝis ene de Hungara Nacia Galerio la kolekto de afiŝoj. Hodiaŭ preskaŭ la muzeo gardas 55 mil artobjektojn. Elekto el tiu stoko estas videbla en la ekspozicihaloj.
Lapidario
En la konstantaj ekspozicioj la artobjektoj laŭ naskiĝjaro sekvas unu la alian de la teretaĝo ĝis la tria. Sur la teretaĝo en la Lapidario estas videblaj la mezepokaj ŝtonmemoraĵoj kaj artaĵoj de romantika kaj gotika epokoj de la fondo ĝis la hodiaŭaj tagoj.
Gotikaj artaĵoj
La hungaran belarton el la 14-a kaj 15-a jarcentoj reprezentas gotikaj lignoskulptaĵoj kaj grandaj pentraĵoj el la iama Nord-hungario, ekzemple: Slatvina Madono, Madono el Toporto, Doroteo el Barka, Pentraĵoj de majstro M. S. kaj P. N., altaroj el Jánosrét. En la iama halo de trono sin prezentas malnov-gotikaj triptikoj. Ĉi tiu kolekto estas la plej riĉa en Eŭropo.
Unua etaĝo - barokaj artaĵoj
Konstantaj ekspozicioj troveblas ankaŭ sur la unua etaĝo. Malfrurenesancaj kaj barokaj artaĵoj el ja jaroj inter 1550 kaj 1800, portretoj, barokaj artaĵoj kaj artobjektoj de hungara klerismo, de Jakab Bogdány, Ádám Mányoki, Maulbertsch kaj siaj samepokanoj.
La malfrubarokan historian pentradon el la 18-a jarcento reprezentas Dorfmeister kaj pentristoj de hungaraj historiaj temoj.
Sub la kupolo videblas monumentaj barokaj skulptaĵoj.
La pentradon de la 19-a jarcento reprezentas pejzaĝpentraĵoj, ĝenropentraĵoj kaj portretoj de la pliaĝa Károly Markó, Miklós Barabás, József Borsos, Géza Mészöly, Károly Lotz, Bertalan Székely, Pál Szinyei Merse kaj en la koridoro trairanta el la kupalo-halo al la parto B kaj en la halon estas videblaj la elstaraj historiaj pentraĵoj hungaraj de Bálint Kiss, Viktor Madarász, Bertalan Székely, Mór Than, Gyula Benczur, Soma Orlai Petrich. Flanke de Danubo en la vico de klimatizitaj haloj videblas la pentraĵoj de Mihály Munkácsi (munkaĉi) kaj László Pál.
La skulptaĵoj de Miklós Izsó, Alajos Stróbl, György Zala, János Fadrusz kaj aliaj majstroj estas videblaj en la ekspoziciejo de la 18-a jarcenta pentrado kaj en la turniĝareo de ŝtuparo inter la unua etaĝo kaj la dua.
Dua etaĝo - novaj stiloj
La ekspozicioj en la dua etaĝo prezentas la belartojn de la jarcentŝanĝiĝo kaj de la 20-a jarcento. Ĉi tie oni povas rigardi - interalie - la pentraĵojn de la metiejo Nagybánya.
En la dua kaj tria etaĝoj estas prezentataj la plej belaj artaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj; la reprezentantoj de la metiejo Nagy-bánya, de Vedres, kiu prezentis la renesancan mondkoncepton , de la lirike konstruktivisma Egry kaj de diversaj novstilaj artistoj.
Tria etaĝo - medaloj kaj grafikaĵoj
Sur la tria etaĝo estas videblaj la medaloj kaj malgrandaj skulptaĵoj de la artistoj de la 19-a 20-a jarcentoj, krome la grafikaj ekspozicioj elektitaj el la kolektaĵo de la Hungara Nacia Galerio. En la ekspozicio-halo "Metiejo" sin prezentas la nuntempaj eksperimentemaj artistoj.
La konstruadon de la reĝa fortikaĵo komencis reĝo Béla la kvara por defendi sin kontraŭ la eventuala plua atako de tataroj. En 1255 jam staris tie murĉirkaŭita fortikaĵo ĉirkauita defendanta ankaŭ la urbon.
Dum la regado de Sigmundo Luksemburga la fortikaĵo iĝis pli kaj pli la sidejo de reĝoj. Tion pruvas ankaŭ la konstruadoj dum la 14-15-a jarcentoj. En ĉi tiu epoko oni konstruis ekzemple la grandegan palacon Friss (friŝŝ).
La dua granda epoko de la konstruado ligiĝas al la klera, renesanca reĝo Matiaso Hunyadi (Hunjadi) dum la dua duono de la 15-a jarcento. La mirindajn halojn, meblojn kaj garni-turojn de lia palaco ankaŭ la tiatempaj historiistoj menciis ravige. Post la runigado de la palaco fare de turka armeo, sur la lokon de mezepoka palaco komence de la 18-a jarcento oni konstruis barokan kastelon.
Dum la regado de la habsburga imperiestrino Maria Terezia oni pligrandigis la kastelon je palaco. Poste, sekve de la bataloj por la hungara libereco kontraŭ habsburgoj, ĝi forbrulis. La rekonstruado komenciĝis laŭ la planoj de Nikolao Ybl (fama hungara arkitekto) kaj finis ĝin Alojzio Hauszmann en la jaro 1902. Dum la dua mondmilito la palaco grave defektiĝis. Post la milito sed ĉefe de la 60-aj jaroj oni rekonstruis la palacon laŭ la iama baroka originalo.
La Nacia Muzeo estis fondita de la palatino (= guberniestro) Jozefo kaj grafo Széchenyi. Tiu ĉi lasta donacis al la lando sian rican kaj faman kolekton, kaj la parlamento laŭ la propono de la eminenta palatino decidis konstrui nacian muzeon. Multaj donacemuloj pliriĉigis ĝin kaj nun jam la Hungara Nacia Muzeo en kelkaj fakoj estas inter la plej riĉaj de la eŭropaj muzeoj.
Belarta Muzeo
La fronton de la muzeo ornamas la kopioj de la famaj grekaj statuoj. La moderna kolekto de la bildoj devenis el la kolekto de la Nacia Muzeo. Oni trovas tre valorajn bildojn ankaŭ de Murillo, Rembrandt, kaj de multaj aliaj mondfamaj artistoj. Ĉi tie estas bildoj de eminentaj hungaraj pentristoj de.....
La Muzeo de Agrikulturo estis fondita en 1896 fare de I. Darányi la ministro pri agrikulturo plenuminte la ĝeneralan deziron konservi la belan kaj riĉan kolekton de la miljara ekspozicio en konstanta muzeo. Ĉi tie oni trovas ĉion, kio rilatas al la hungara agrikulturo.
Muzeo
Mem la konstruaĵo estas klasika, inda al la enhavo. Ankaŭ en la hungara historio havis rolon la muzeo, ĉar en 1848, dum la batalo por defendi la liberecon, Petőfi la apostolo de la libereco, deklamis sian poemon "Talpra magyar", starante sur la ŝtuparo de la muzeo, entuziasmigante revulucieman homamason. Sekve el tiu ĉi loko ekflamis la revolucio.
Banejoj
Ene de le monto troviĝas kavernaj fontoj, kies kuracakvoj nutras du banejojn. Sude funkcias la kuracbanejo kaj hotelo kaj kuracbanejo Gellért Szálló és Gyógyfürdő. Ĝi estis kontruita inter 1911-1918, kaj ankaŭ nun ĝi apartenas al la plej belaj kaj elegantaj hoteloj de Budapeŝto. Ene de ĝi funkcias la plej arte konstruita banejo de la ĉefurbo.
En la orienta deklivo de la monto, apud la ponto Elizabeta troviĝas la banejo Rudaŝ (Rudas-fürdő). Jam antaŭ la turka regado ĝi funkciis. En 1566 Srokoli Mustafa paŝao rekonstruis la malnovan banejon. Dum la jarcentoj plurfoje oni renovigis kaj plukonstruis ĝin, sed ankoraŭ staras partoj el la turka epoko.
Insulo Margit
Insulo Margit (Margit-sziget) estas unu el inter la plej vizitataj ripozlokoj de Budapeŝto. Ĝi estas atingebla ankaŭ de Margit-ponto (Margit-hid). Jam de la vojeto de la ponto oni povas ĝui du vidindaĵojn el inter la multaj aliaj: statuo de unuiĝo de Budapeŝto kaj malantaŭ ĝi la grandega fontano, kiun vespere oni lumigas per diversaj koloroj.
Monto Gellért
La plej bona panoramo al Budapeŝto ĝueblas sur la Monto Gellért (Gellért-hegy). Ĝi estas relative malalta (235 m), sed vide de Pest, pro siaj rokoj kaj krudaj deklivoj ŝajnas multe pli granda ol ĝi vere estas. La monton kvazaŭ kronas Citadella (citadelo) kontruita post la liberecbataloj en 1848 kiel kazerno. Dum la pasintaj jardekoj ĝi estis transdonita pli kaj pli al turistoj.
Széchenyi
Sur elegantaj ŝtuparoj eblas surgrimpi ĝin de Elizabet-ponto. Survoje ni povas ripozi ĉe balkonoj de skulptaĵo de Gellért, kies pompon akcentas la duondronde aranĝitaj kolonoj malantaŭ ĝi kaj antaŭ ĝi videblaj akvofaloj. Gellért laŭ la legendoj de ĉi tie estis rulita en la Danubon en najlita barelo.
Sur la Monto Gellért funkcias bierejoj, vinejoj, diversaj vendejoj, eĉ turista hotelo. Sur ĝi funkcias elvidejo, de kie la tuta urbo estas bone trarigardebla. Sur ĝia suda ekstremo estis starigita en 1947 la Monumento de Libereco skulptita de Stróbl Zsigmond Kisfaludi. La palmon tenanta virino staras sur 29 metrojn alta kolono.
Aquincum
La unuan urbon ĉi tie fondis kelta tribo (Eraviskoj) en nordo de Buda, kies karakterizan nomon Ak-ink (akvo-riĉa) konservis la Romianoj, kiuj antaŭ 2 mil jaroj konkeris la regionon okcidente de Danubo. Kiel rezidejo de vickonsulo kaj grava legio, kreiĝis vera urbo kun 2 amfiteatroj (!), kun ĉiaj atributoj de la tiama Romia civilizo: grandaj vilaoj kun mozaikoj kaj varmakva hejtado, banejoj kaj longaj akvo-kondukiloj por liveri la termalakvon al la foraj kazernoj, en la "legia urbo".
La muzeo de Aquincum prezentas parton de la "civila urbo", la produktaĵojn de la tiamaj metiistoj, la varojn de la negocado, kaj multajn artaĵojn de pentristoj kaj skulptistoj, eĉ orgenon. Preter la ŝoseo (konstruita jam de romianoj) videblas pilastroj kaj arkoj de la romia akvokondukilo, ankaŭ la plej granda amfiteatro ekster Italio (por 22 mil spektantoj), kaj la malgranda amfiteatro (apud la Muzeo) de la "civila kvartalo".
Nun tiu kvartalo, eĉ pli norden preter la riverbordo, estas ŝatata ripozejo kaj centro de la boatsportoj, kun pluraj plaĝoj kaj kampadejoj, gardantaj la titolon: Római part, Római fürdő (romia bordo/banejo).
=Akvaproviza Servo=
La Akvoproviza Servo de la ĉefurbo travivis du mondmilitojn, ekonomiajn krizojn, mizerajn periodojn, tamen ĝi seninterrompe kaj daŭre liveris por la ĉefurbaj konsumantoj bonkvalitan akvon. Dum la dua mondmilito la akvoduktaron damaĝis pli ol mil difektoj. La riparlaboroj ne ĉesis eĉ dum la bataloj, kiam 22 laborulojn atingis la heroa morto. La egajn damaĝojn de la konstruaĵoj kaj maŝinoj oni rekonstruis dum tri jaroj, kaj en 1947 sub la rekonstruita Ponto Libereco per kvar akvokonduktiloj estis ree interligita Peŝt kaj Buda. La plej grava produktejo de la trinkakvo estas la Szentendre-a insulo, kie senriproĉan akvon produktas la surbordaj putoj. La akvo fluas tra tuneloj al Békásmegyer kaj Káposztásmegyer, tie ĝi rekontiĝas kun la akvo de la maldakstra bordo. Krom la nordaj produktejoj ankaŭ interne de la ĉefurbo funkcias akvoproduktejoj sur la dekstra riverbordo kaj sur la insulo Margarita pluraj filtrantaj putoj produktas la trinkakvon. La akvon de la produktejoj maŝinejoj tra cefpremduktoj liveris en la reton de la zonoj kaj en la kolektajn basenojn. Budapeŝto nuntempe jam de 40-50 kilometra distanco prenas sian akvon, kaj per multekostaj procedoj faras ĝin bonkvalita. Unu moderna, komforta familia domo postulas ĉiutage mil litrojn da akvo, kaj pro tio necesas investado de 55 mil forintoj. La kresko de la produktokostoj igas arda problemo la ŝparon de la trinkakvo. La industrio estas por la akvo-prezo instigata por ŝpari. La grandkonsumantaj entreprenoj ricevas kontingenton, kiun superante ili devas pagi grandegan punon. El tiuj sumoj la Tutlanda Akvoafera Instanco donas subtenon al tiuj entreprenoj, kiuj investas por akvoŝparado.
=Esperanto en Budapeŝto=
Ĝi estis la loko de du Internaciaj Esperantaj Katolikaj Kongresoj, la 3-a en 1912, kaj la 15-a en 1930, okaze de la festoj de sankta Emeriko.
En julio 1929 la urbo Budapest aranĝis la unuan internacian pedagogian kurson laŭ Cseh-metodo.
Inter la 1-a kaj la 8-a de aŭgusto de 1929, ĝi estis la loko de 21-a Universala Kongreso de Esperanto; ĉeestis 1256 kongresanoj el 33 landoj; la temoj estis elparolado, radio-propagando, tradukado en kongresoj.
Ankau okazis la 51-a (1966) kaj la 68-a (1983) UK-oj.
Budapeŝto estis la eldonloko de "Literatura Mondo", AELA kaj Hungara Vivo.
Julio BAGHY, KALOCSAY Kálmán, ÚJLAKY-NAGY Tibor, Valdemar LANGLET, Teodoro ŜVARC (kaj lia filo George SOROS) loĝis tie. Adalberto HULEŜ vivis en Budapeŝto inter la jaroj 1958-1964 kaj 1979-2001. József MAJOR tie lernis Esperanton.
Enciklopedio de Esperanto rigardis Budapeŝton kiel gravan spiritan centron tiutempan de Esperanto.
La Esperanto-Kolektaĵo Fajszi komenciĝis el laboro de unu persono, Károly FAJSZI, kiu ekkolektis ĉirkaŭ 1970. En 1991, estis eldonita katalogo de la kolekto kun 542 paĝoj.
=Famaj budapeŝtanoj=
Naskitaj
- Dennis GABOR (1900), Nobel-premiito pri fiziko.
- KARINTHY Frigyes (1887), hungara verkisto.
- KERTÉSZ Imre (1929), Nobel-premiito pri literaturo.
- MEDGYESSY Péter (1942), hungara ĉefministro.
- Ignaz Philipp SEMMELWEIS (1818), aŭstra-hungara kuracisto.
- Edward TELLER (1908), usona armilsciencisto.
- Henrik GELGER
- Mihály SÁROSSY
Mortintaj
- JÓKAI Mór (1904), hungara verkisto.
[http://www.hungario.hu/bp.html esperantlingva paĝo pri Budapeŝto]
Kategorio:Urboj de Hungario
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
ja:ブダペスト
ko:부다페스트
simple:Budapest
th:บูดาเปสต์
ĜidoGeografio >
Azio >
Saŭda Arabio >
Ĝido
----
Ĝido (arabe جدّة, [ĝeddah] aŭ [ĝiddah]) estas la plej granda urbo de Saŭda Arabio kaj ĝia plej grava haveno ĉe la Ruĝa Maro.
Ĝi situas en la provinco Heĝazo kaj probable havas pli ol 3.4 milionojn da loĝantoj.
Laŭ tradicio Ĝida enhavas la tombon de Evo, la biblia prapatrino de la homaro.
Ĝi estas la haveno de Mekao, situanta ĉ. 70 km oriente.
Multaj pilgrimantoj al Mekao iras tra Ĝido.
PoezioLiteraturo
Poezio (greke poesis = verkado). Komence, en la antikva tempo ĉiu beletro, poste ritmigita parolo en versoj diference de la prozo. Ofte la poezio estas identigata kun la liriko. Aŭtoron de poezio oni nomas poeto.
En pli vasta senco la poezio estas ankaŭ prozo, dramo, pentraĵo aŭ muziko, simple forta artisma impreso aŭ vive priskribita kaj bildigita karaktero de homo.
Por la antikva poezio estis tipa la pieda verso piedo aŭ libera verso, mezepoka ĝis romantika poezio la rimo, la moderna poezio denove revenas al la libera verso sed ankaŭ eksperimentas per la antikvaj formoj, donante al ili novajn signifojn ofte stilrompemaj. Vidu ankaŭ metriko.
Por kanzona poezio, vidu ligojn en artikolo "Muziko".
Kategorio:Literaturo
ko:시 (문학)
ja:詩
th:กวีนิพนธ์
Literatura MondoLiteratura Mondo estis la plej grava literatura revuo esperanta, periodaĵo inter la du mondmilitoj, redaktita en Hungario kaj estis aperanta (kun interrompo) inter 1922 kaj 1949.
Historio
La periodaĵo ekaperis en Budapeŝto en 1922 - eldonita de Teodoro SCHWARTZ (oktobro de 1922 - septembro de 1924), kaj redaktita de Kalocsay kaj Baghy.
Poste ĝin eldonis Hungara Esperanto-Instituto, ĉefe ĝia gvidanto d-ro Vince TÓTH, ĝis ĉeso en aprilo de 1926.
La revuon refondis en januaro de 1931 Vilmos BLEIER, kiu fariĝis la eldonisto kaj administranto de Literatura Mondo. Ĉefredaktistoj estis denove K. Kalocsay kaj J. Baghy, respondeca redaktisto K. BODÓ kaj redaktistoj d-ro Ferenc SZILÁGYI kaj L. TOTSCHE. Baghy eksiĝis en jan 1933 pro personaj kaj principaj motivoj. Literatura Mondo havis la plej internacian kunlaborantaron, eĉ de Orienta Azio. Plej ŝatataj estis ĝiaj observoj kaj objektive detalaj kritikoj kaj la naciaj numeroj, el kiuj aperis ĝis nun la estona, pola, ĉeĥa, jugoslava, latva, sveda. Literatura Mondo estis ankaŭ la debutejo de la nova poetogeneracio. La formato estis ĉiam la sama: 30 x 23. En la unua periodo aperis entute 838 paĝoj, en la dua 830 paĝoj (sen la aldonaĵoj). En 1933 la recenza kaj lingva enhavo aperis en la aldonaĵo: „Bibliografia Gazeto“ (72 p.), de januaro de 1934 tiu ĉi kvaronjaraĵo havas la titolon: „Lingvo Libro“. Literatura Mondo aperis ĉiam en arta eksteraĵo kun multaj ilustraĵoj. Entute: la revuo havas ne facile takseblan signifon en la historio de la Esperanta literaturo.
Eldonejo
En la dua periodo Literatura Mondo estas ankaŭ la plej aktiva Esperanto-eldonejo. La celo de la eldonejo estas helpi la eldonon de la unuaj verkoj de novaj verkistoj kaj tiurimede kreskigi la originalan literaturon samtempe donante signifan kvanton da tradukita literaturo. Dum la kvar jaroj de ĝia ekzistado ĝi aperigis 43 diversgrandajn verkojn kun paĝonombro 7600 kaj vendoprezo de 185 svisaj frankoj. En 1933 ĝi fondis la Asocion de Esperantistaj Libro-Amikoj. Inter la verkoj donitaj de LM ni trovas ĉiujn verkojn de Kalocsay, la originalajn verkojn de Engholm, la unuajn originalajn verkojn en libroformo de Totsche, Weinhengst, Aisberg, Hendrik ADAMSON, la unuan arthistorion en nia lingvo, kaj Enciklopedio de Esperanto. La programo por 1935 antaŭvidis 15 verkojn en proks. 5000 paĝoj. La eldonaĵoj de la firmo elstaras ankaŭ pro ilia plaĉa ekstero kaj nepre altnivela enhavo, senriproĉa stilo. Laŭ aserto de kelkaj kritikistoj la eldonejo vartas la neologismajn verkistojn.
Por la redaktantoj de la Enciklpedio, tian aserton senbazigis la fakto, ke krom en la verkoj de Baghy, Kalocsay kaj Totsche inter la aliaj verkistoj oni apenaŭ povas trovi iujn, kiuj uzas neologismojn. La eldonejon gvidas de la fondo V. Bleier kaj de tiu tempo laboris por ĝi la Pestvidéki Nyomda Vác (presejo apud Budapest en Vác.) Pri la aktiveco kaj laboro de la entrepreno informas ĝia katalogo senpaga, eldonita en 1934.
La redaktistoj de la Enciklopedio taksi ĝin la plej bela kaj plej impona el ĉiuj tiuspecaj presaĵoj.
La stafeton transprenis la renoma revuo Norda Prismo eld | | |