Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
CASANOVA

CASANOVA

Literaturo > Franclingva Literaturo > Giacomo CASANOVA < Franca Lingvo ---- Franca Lingvo Giacomo Girolamo CASANOVA [ĜAkomo ĝirolamo kazanova] (naskiĝis la 2an de aprilo 1725 en Venecio, mortis la 4an de junio 1798 en la bohemia kastelo Dux, nuntempe: Duchcov, Ĉeĥio) estis itala aventurulo kaj verkisto. Li mem nobeligis sin donante al si la kromnomon Chevalier de Seingalt. La filo de geaktoroj studis teologion kaj juron en Padovo, vagadis tra pluraj eŭropaj landoj, sed daŭre revenis al sia hejmurbo. En la jaro 1755 oni pro lia vivostilo - li i.a. havis amrilatojn kun monaĥinoj - arestis lin, sed li sukcesis fuĝi el la malliberejo unu jaron poste. Li daŭrigis sian aventuran vivon, havis multegajn amaferojn kaj finfine, en la jaro 1785 li fariĝis bibliotekisto por la grafo Waldstein en Dux. Liaj franclingve verkitaj memoraĵoj Histoire de ma vie estiĝis ekde 1790, ili parte eldoniĝis ekde 1821 kaj komplete eĉ nur ekde 1960. Li verkis ankaŭ la sciencfikciecan romanon L’Icosaméron ou histoire d’Edouard et d’Elisabeth (1788), krome satirojn, dramojn kaj sciencajn verkojn pri historiaj kaj matematikaj temoj. Lia figuro, pro lia amorema vivmaniero, restas kiel reala ekzemplo de donĵuano, pro kio lia nomo estas uzata antonomazie. (Li fakte ĉeestis la prapremieron de la opero Don Giovanni de Wolfgang Amadeus MOZART.) Casanova, Giacomo Casanova, Giacomo Casanovo, Giacomo

Literaturo

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

Franclingva literaturo

Literaturo > Franclingva literaturo < Franca lingvo ----

Malnovfranca literaturo


- Conon de Béthune
- Jehan BODEL vidu ankaŭ: Trobadoroj - Pikarda franca dialekto - okcitanlingva literaturo

Verkistoj laŭ landoj

Afrikaj verkistoj

:Albert COSSERY :Tahar BEN JELLOUN :Leopold SENGHOR

Belgaj verkistoj

:Crommelynck :Charles DE COSTER :Michel DE GHELDEROODE :Geo NORGE :Amélie NOTHOMB :Georges SIMENON :Emile VERHAEREN

Ĉinaj verkistoj

:François CHENG :SHAN Sa

Francaj verkistoj

:Jean ANNOUILH :Guillaume APOLLINAIRE :Louis ARAGON :Antonin ARTAUD :Jacques AUDIBERTI :Honoré de BALZAC :Henri BARBUSSE :Charles BAUDELAIRE :Cyrano de Bergerac :Joachim DU BELLAY :Pierre BOULLE :André BRETON :Serge BRUSSOLO :Albert CAMUS :Louis-Ferdinand CÉLINE :François-René de CHATEAUBRIAND :Jean COCTEAU :Pierre CORNEILLE :Denis DIDEROT :Alexandre DUMAS :Marguerite DURAS :Fabre D'Eglantine :Roger FRISON-ROCHE :Gustave FLAUBERT :Romain GARY :Théophile GAUTIER :Jean GENET :André GIDE :Jean GIONO :Julien GREEN :Victor HUGO :Joris-Karl HUYSMANS :Francis JAMMES :Jean de LA FONTAINE :Francis JAMMES :Alphonse de LAMARTINE :Alain René LESAGE :Pierre LOTI :Pierre MAC-ORLAN :André MALRAUX :Marie NOËL :MARIVAUX :Jean-François MARMONTEL :Guy de MAUPASSANT :André MAUROIS :Prosper MÉRIMÉE :Robert MERLE :Henri MICHAUX :Molière :Michel de Montaigne :Henry de MONTHERLANT :Alfred de MUSSET :Jean d'ORMESSON :Charles PERRAULT :Jacques PRÉVERT :Marcel PROUST :Raymond QUENEAU :François RABELAIS :Jean RACINE :Romain ROLLAND :Maurice ROLLINAT :Jules Romains :Pierre de RONSARD :SADE :Françoise SAGAN :Antoine de SAINT-EXUPÉRY :Saint-John Perse :George SAND :Jean-Paul SARTRE :Etienne Pivert de SENANCOURT :Gilbert SINOUÉ :Philippe SOUPAULT :Stendhal :Jules SUPERVIELLE :Jules VALLÈS :Paul VERLAINE :Jules VERNE :Alfred de VIGNY :François VILLON :Voltaire :Marguerite YOURCENAR :Émile ZOLA

Irlandaj verkistoj

:Samuel BECKETT

Italaj verkistoj

:Giacomo CASANOVA

Kanadaj verkistoj

:Louis CARON :François-Xavier GARNEAU :Jacques LACOURSIÈRE :Émile NELLIGAN :Jacques POULIN :Gabrielle ROY

Svisaj verkistoj


- Blaise CENDRARS
- Jean-Jacques ROUSSEAU
- Amiel

Rumandevenaj verkistoj

:Anna de NOAÏLLES :Emile CIORAN :Eugène IONESCO

Eksteraj ligoj


- [http://www.bmlisieux.com/sommaire.htm diversaj malnovaj francaj tekstoj, ĉiuj "copyleft" (kopilasilo)] ja:フランス文学 ko:프랑스 문학

2-a de aprilo

Historio > Tagoj > la 2-a de aprilo ---- La 2-a de aprilo estas la 92-a tago de la jaro(la 93-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 273 tagoj restas. Je la 2-a de aprilo okazis, interalie:

Eventoj


- 1513 : Juan Ponce DE LEON eltrovis Floridon
- 1869 : Allan KARDEC estis sepultata.
- 1930 : HAILE SELASSIE estis proklamita imperiestro de Etiopio
- 1982 : La Falklanda Milito komenciĝas: Argentino ekmilitas kontraŭ Britio pro ties posedo de Falklandinsuloj, sed la britoj baldaŭ venkas. La milito daŭris tra la printempo.
- 2004 : NATO akceptis jenajn sep naciojn kiel novajn membrojn: Bulgario, Estonio, Latvio, Litovio, Rumanio, Slovakio kaj Slovenio.

Naskiĝoj


- 1647 : Maria Sibylla MERIAN
- 1719 : Johann Wilhelm Ludwig GLEIM
- 1725 : Giacomo CASANOVA
- 1788 : Wilhelmine REICHARD
- 1805 : Hans Christian ANDERSEN, Danio
- 1879 : Jacint COMELLA MORA
- 1910 : Francisco Cândido XAVIER
- 1914 : Alec GUINNESS, Britio

Mortoj


- 1637 : Ferdinando la 2-a
- 1640 : Paul FLEMING
- 1657 : Ferdinando la 3-a
- 1914 : Paul HEYSE
- 1922 : Hermann RORSBACH, psikologo
- 1872 : Samuel MORSE, inventinto de la morskodo
- 1966 : C.S. FORESTER, verkisto
- 1974 : Georges POMPIDOU
- 2003 : Edwin STARR, usona kantisto
- 2005 : Johano Paŭlo la 2-a, papo

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 2-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.

Vidu ankaŭ jenon:


- 1-a de aprilo | 3-a de aprilo
- 2-a de marto | 2-a de majo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Aprilo ja:4月2日 ko:4월 2일 ms:2 April simple:April 2 th:2 เมษายน

Venecio

Geografio > Eŭropo > italio > Venecio ----- italio italio italio Venecio (itale Venezia [ve'necja]) estas la ĉefurbo de la itala regiono Venetio (itale Veneto ['ve:neto])
Loĝantoj: 309.000 (laŭ la UNO en 2000).
En la 5-a kaj 6-a jarcentoj, en la epoko de la barbaraj invadadoj, la enloĝantoj de la romia urbo Aquileia fuĝis al la enmarĉa vilaĝeto Rialto ['rjalto]. Kvankam la nova komunumo estis laŭnome parto de la Bizanca Imperio, la venecianoj estis fakte sendependaj jam en la 9-a jarcento. Sub la regado de la doĝoj la Venecia Respubliko etendiĝis ĝis la riĉa Oriento (orienta marbordo de la Adriatiko, Peloponezo, Cipro, kvartaloj en Konstantinopolo kaj en la Latinaj Ŝtatoj de Sirio kaj Palestino. Kontinenten la Respubliko atingis la limojn de la Ŝtato de Milano, de la Papaj Ŝtatoj kaj de la Aŭstra Imperio. En 1797 la Serenissima (Tre Serena Respubliko) perdis sian sendependecon pere de Aŭstrio.
En 1923 en la paskaj tagoj okazis la Internacia Konferenco por Komuna Komerca Lingvo en Venecio. La koro de Venecio estas la 3800 m longa Canal Grande (Granda Kanalo), kiu trafluas la tutan urbon S-forme. De la Kanalo oni admiru vicon da belegaj palacoj (Palazzo Vendramin-Calergi, Palazzo Contarini-Pisani, la Ca' d'Oro [Ora Domo], Ca' da Mosto, Palazzo Grassi, Palazzo Corner, ktp) kaj pontoj (Ponte di Rialto). La Piazza di San Marco (Placo de Sankta Marko) estas aŭtentika majstraĵo de la eŭropa arkitekturo. Oni ĝin nomas la loĝoĉambro de la venecianoj.
La bizanca Baziliko de Sankta Marko gastigas la mortrestaĵon de la patrono. Ĉe la dekstra flanko de la baziliko staras la Palazzo Ducale [pa'latco du'ka:le] (Doĝa Palaco). Inter la aliaj preĝejoj la Salute (Savo [de la pesto]), San Giorgio [saη 'ĝorĝo] (en la insuleto San Giorgio), i Frari (la Monakoj).
Inter la multaj muzeoj: Guggenheim kaj Correr. Allogas ankaŭ kelkaj aparte situantaj insuletoj, kiel ekzemple Murano. ---

Esperantaj vortoj el la venecia lingvo

ĉaŭ (ciao!), doĝo, gazeto (el La Gazzetta di Venezia, ĵurnalo akirebla kontraŭ monero nomata gazzetta), geto (juda kvartalo Ghetto), Montenegro Kategorio:Italio ja:ヴェネツィア ko:베네치아 simple:Venice

4-a de junio

---- Historio > Tagoj > la 4-a de junio ---- La 4-a de junio estas la 155-a tago de la jaro (la 156-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 210 tagoj restas. Je la 4-a de junio okazis, interalie:

Eventoj


- 1989 : Tragedio sur Tjan'anmen-placo, Pekino, Ĉinio

Naskiĝoj


- 1877 : Heinrich WIELAND, kemiisto , nobelpremiita pro kemio en 1927
- 1880 : Antonín ELTSCHKNER
- 1896 : Stringer DAVIS
- 1903 : Alonzo CHURCH
- 1932 : John Drew BARRYMORE
- 1975 : Angelina JOLIE

Mortoj


- 1798 : CASANOVA
- 1801 : Frederick MUHLENBERG, usona politikisto
- 1872 : Johan Rudolf THORBECKE, nederlanda politikisto
- 1875 : Eduard MÖRIKE
- 1923 : Eduard MYBS
- 1942 : Reinhard HEYDRICH

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ:
- Historio - Tagoj. ja:6月4日 ko:6월 4일 simple:June 4 th:4 มิถุนายน

1798

Historio > Jarcentoj > 18-a jarcento > 1798 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1798 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 1-a kaj 2-a de aŭgusto : marbatalo de Abukiro

Naskiĝoj


- 12-a de oktobro : Petro la 1-a (imperiestro de Brazilo)
- 24-a de decembro: Litovio: Adam MICKIEWICZ, verkisto

Mortoj


- 13-a de februaro : Wilhelm Heinrich WACKENRODER, verkisto
- 4-a de junio: Giacomo CASANOVA ----
1793 | 1794 | 1795 | 1796 | 1797 | 1798 | 1799 | 1800 | 1801 | 1802 | 1803
17-a jarcento - 18-a jarcento - 19-a jarcento
ko:1798년

Bohemio

Historio / Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Bohemio < Moravio < Ĉeĥa Silezio
Bohemio

100px
flago de Bohemio
(ĝis la jaro 1920 ankaŭ flago de ĈSR)
50px
la moderna versio de historia emblemo de Bohemio
(samtempe la malgranda emblemo de Ĉeĥa Respubliko)
100px
historia emblemo de Bohemio
67px
blazono de ĉeĥaj reĝoj
67px
princa blazono de Přemyslidoj
Bazaj indikoj
Ĉefurbo:Prago
Areo:52 065 km2;
Nombro da loĝantoj:pli ol 6 000 000 (2000)
Denseco de loĝigo:121 loĝantoj/km2
La plej alta loko:Sněžka (1602 m)
Mapo

225px
Bohemio en habsburga monarĥio

Dosiero:CZ_Teritorio_de_Bohemio.png
Bohemio en mapo de Ĉeĥio
Bohemio (ĉeĥe: Čechy) estas unu el tri historiaj landoj en hodiaŭa Ĉeĥio. Nordokcidente ĝi najbaras kun iama Supra Luzacio, kiu pli malfrue fariĝis parto de Saksio kaj de kiu ĝi estas ĝis nun; norde ĝi najbaras kun Silezio (respektive kun tiu ĝia parto, kiu hodiaŭ apartenas al Pollando, ĝis la jaro 1945 al Prusio, do al Germanio kaj ĝis regado de Maria Teresia al Aŭstrio, respektive al Ĉeĥio), oriente kun Moravio, sude kun Aŭstrio kaj sudokcidente kun Bavario. Bohemio estis de komence politika centro de heredaj landoj de krono ĉeĥa, al kiuj en diversaj tempoj plu apartenis Moravio, Silezio kaj Luzacio. La nomo devenas de okcidentslava tribo de ĉeĥoj. Latina nomo Bohemia, devene Boiohaemum, kiu post iom da tempo influis ankaŭ nomojn en aliaj lingvoj, estas derivita de kelta tribo de bojoj, kiuj en la teritorio de Bohemio vivis ekde la 4-a ĝis la 1-a jarcentoj a.K. Ĝis la jaro 1918 kaj ĝis la estiĝo de Ĉeĥoslovakio la nomo Bohemio kutime rilatis apud la propra reĝlando al la tuta Ĉeĥio, do al ĉiuj landoj de la Lando de Krono, kaj ĝi havis tiel en la fakto duspecan signifon. Tiu ĉi tradicia diĥotomio parte pludaŭras ĝis hodiaŭ, eĉ kiam estis oficiale forigita pro enpraktikigo de milde ŝanĝita nomo Ĉeĥio.

Historio

Vidu ankaŭ artikolon Historio de Ĉeĥio. Ekde la 3-a jarcento a.K. en Bohemio vivis keltoj (tribo de bojoj), ekde la 1-a jarcento ĝermanoj (tribo de markomanoj). Slavoj sporade estis venantaj de nordoriento ekde la 5-a jarcento. Laŭ tradicia historiografio en la teritorio de Bohemio ekloĝis triboj de ĉeĥoj (maldekstra bordo de rivero Vultavo en meza Bohemio), doŭdleboj (suda Bohemio), ĥebanoj (ĉirkaŭaĵo de urbo Cheb – legu Ĥeb), luĉanoj (ĉirkaŭaĵo de Žatec), norde de Bohemio deĉanoj (Děčín), milĉanoj, litomericanoj, pŝovanoj kaj lemuzoj, nordoriente kroatoj, oriente zliĉanoj – pruvoj konvinke atestas, ke tiel malgrandaj triboj estus absoluta historia escepto; en la teritorio de Bohemio do loĝis sole unu tribo. Princoj el dinastio de Přemyslidoj, kiuj en la 9-a jarcento subjugis plimulton de ceteraj princlandoj sub sian suverenan potencon, regis al la tribo de ĉeĥoj. Tiu ĉi procezo estis finigita en la jaro 995, kiam estis formurdita dinastio de slavnikovcoj. Moravio estis unuafoje aligita al Bohemio de Boleslav la 1-a ĉirkaŭ la jaro 965, ĝis tiu tempo ĝi estis en sfero de influoj de hungaroj. Dum dinastio de habsburgoj Bohemio fariĝis unu el landoj de ampleksa monarĥio. Moravio kaj Silezio estis inter habsburgaj landoj ja nomataj memstare, sed ili estis nuraj apudaj landoj de Ĉeĥa Krono. La reganto estis margrafo moravia kaj duko silezia el titolo de ĉeĥa reĝo. (Plimuto da habsburgoj en la tempo de supreregado super Bohemio uzis samtempe titolon imperiestro, sed per tio oni pensis imperiestron de Sankta Romia Imperio, kun kiu ties propraj landoj estis identaj nur parte kaj la imperiestraj landoj, kiuj havis sian propran reganton, estis subigitaj al la habsburgaj imperiestroj nur formale.) Post la estiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1920 estis al Bohemio aligita eĉ tiutempe subaŭstria České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo – la t.n. Vitorazsko. Lastfoje Bohemio estis politika etno ĝis la jaro 1949. Dum la unua respubliko estis en la jaro 1927 forlasita ideo anstataŭi la historiajn landojn per regionoj. Bohemio estis unu el kvar landoj, en kiujn la teritorio de la respubliko dividiĝis (lando Bohemia, lando Moraviasilezia, pejzaĝo Slovaka kaj lando Subkarpata.) En la jaro 1949 la teritorio de Ĉeĥoslovakio estis dividita en regionojn, kiuj ne respektis la antaŭajn landajn limojn (precipe regiono Jihlava, hodiaŭ Regiono Vysočina). Tiu ĉi stato estis konservita eĉ en administra formo en la jaro 1960 kaj en la jaro 2000.

Teritoria administrado

Dum gotiko estisĝis en Ĉeĥa reĝlando 12 regionoj. Frunte staris regionestroj (iudices provinciales) kaj 2 regionaj hetmanoj. En la dua duono de la 15-a jarcento ekzistis tiuj ĉi regionoj: # pragakouřima # slana, ĝi ne havis regionestron # žateca # beĥina # praĥena (piseka) # plzena # rakovnika, ĝi ne havis regnestron # litomerica # boleslava # hradeca # ĥrudima # ĉaslava Ankoraŭ 4 eksteraj regionoj ekzistis krom ili: # Loket # Trutnov # Ĵitavio # Klodsko En la jaro 1714 estis farita teritoria reformo: # regiono Slaný pereis pro aliĝo al rakovnika regiono kaj ĝis Slaný estis transmetita sideja urbo. # al regiono Žatec estis aligita regionoj Loket kaj Cheb # regiono Beroun estiĝis pro divido de regionoj Vultavo kaj Podbrdy el regiono Písek # el regiono Litoměřice estis apartigita sinjorujo Mělník # al regiono Mladá Boleslav estis aligita parto de sinjorujo Brandýs kaj la tuta sinjorujo Mělník En la jaro 1751 beĥina regiono estis dividita en regionon taboran kaj regionon budejovican, regiono plzena en regionon plzenan kaj regionon klatovan, regiono ĵateca en regionon ĵatecan kaj regionon loketan kaj regiono hradeca en regionon hradecan kaj regionon bidĵovan. En la jaro 1849 estis farita radikala reformo, kiam restis sole 7 regionoj (regionaj registaroj) kaj 13 landaj (t.e. regionaj) juĝejoj. En 1854 estis farita nova reformo: estis establita 13 regionoj kaj 15 regionaj juĝejoj. En 1862 la regiona establo estis nuligita. La regionoj estis renovigitaj en la jaro 1949 kaj radikale reformitaj en la jaro 1960. En 1990 estis nuligitaj regionaj oficejoj, kiuj estis anstataŭigitaj per komunaj administraciaj oficejoj. En nova aspekto la regionoj estis renovigitaj en la jaro 1997. La teritorioj el la jaro 1960 ĝis hodiaŭ supervivas en juĝejaj distriktoj kaj administraciaj distriktoj por aparta ŝtata administrado (ekz. impostoj).

Naturkondiĉoj

Plimulton de la teritorio kreas montetarregionoj, en norda duono poste fekunda ebenaĵo ĉirkaŭ Elbo, super kiu elstaras por Bohemio signifa, kvankam neniel aparte alta monto nomata Říp (456 m). La naturlimojn poste el ĉiuj flankoj signas montarkrono: (ekde sudoriento laŭdirekte de horloĝmontriletoj) Novohradské hory, Šumava, Bohema arbaro, Krušné hory, Luzacia Montaro, Jizerské hory, Krkonoše kun la plej alta monto Sněžka (1062 m), Orlické hory kaj oriente ampleksa regiono de Bohemiamoravia montetaro. Geomorfologie la tuta teritorio apartenas al Ĉeĥa masivo en sistemo de Hercinaj montaroj. La tuta teritorio de Bohemio apartenas al riverregiono de Elbo kaj marregiono de Norda maro. La plej longa bohemia rivero tamen ne estas Elbo, sed Vultavo (430 km; Elbo havas en la bohemia teritorio 364 km, el tio de la fonto al kunfluejo kun Vultavo 255 km). Al pluaj signifaj riveroj apartenas Berounka, Otava, Malše, Lužnice, Sázava, Úpa, Orlice, Jizera kaj Ohře. La plej granda lago estas Nigra lago en Šumava.

Loĝantaro

Simile kiel en la areo, ankaŭ same en nombro de loĝantoj Bohemio prezentas proksimume 2/3 de la hodiaŭa Ĉeĥio. Etnografie Bohemio estas proporcie homogena, sed ĝis la jaro 1945 tio estis alie. Jam de komence la 1-a miljaro la neloĝigitaj limregionaj veproj estis laŭ invitoj de la ĉeĥaj regintoj kolonigitaj de germana loĝantro. Antaŭ la dua mondmilito ili kreis tre signifan minoritaton, sed post la milito ili estis vulgare elpelitaj. La limregionoj orfiĝis, la lokojn post la germanoj tie parte okupis ekz. slovakoj kaj slovakaj ciganoj. Kelkaj vilaĝoj estis tute detruitaj kaj ĉe limoj al okcidenta Germanio kaj al Aŭstrio estis kreita nealirebla limregiona zono.

La plej grandaj urboj


- Prago (1 178 576)
- Plzeň (166 274)
- Liberec (99 832)
- České Budějovice (98 876)
- Hradec Králové (98 163)
- Ústí nad Labem (96 428)

Trafiko

La landvoja kaj fervoja trafikreto estas grandparte reguligita stelforme kun ĉefaj linioj elirantaj el Prago.

Scienco kaj klereco

En Prago havas sidejon Universitato de Karolo, fondita en mezepoko, Ĉeĥa teknika altlernejo, fondita en la 19-a jarcento, kelkaj pluaj altlernejoj kaj ankaŭ Akademio de sciencoj. Pluaj signifaj universitatoj estas Sudbohemia universitato en České Budějovice kaj en Jindřichův Hradec, Okcidentbohemia en Plzeň, teknika altlernejo en Liberec kaj fakultatoj de Universitato de Karolo en Hradec Králové.

Vidu ankaŭ


- Ĉeĥio
- Ĉeĥoslovakio
- Moravio
- Luzacio
- Ĉeĥa Silezio
- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio Kategorio:Ĉeĥio ja:ボヘミア

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n. Sudetoj). Sudaj regionoj de Slovakio kaj Karpata Rutenio fariĝis de Hungario, malgrandan parton de la ĉeĥoslovaka teritorio (precipe regionon de Těšín) akiris Pollando. Post tiu ĉi ago en la nomon de Ĉeĥoslovakio revenis haltostreko (Ĉeĥio-Slovakio) kaj oni parolas pri la t.n. dua respubliko. La 14-an de marto de 1939 Slovakio forŝiriĝis kreinte la t.n. Slovakan Ŝtaton kaj post okupacio de la germanaj soldataroj la 15-an de marto de 1939 estis en la resto de la ĉeĥoslovaka teritorio proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio. En majo de 1945 aliancanoj kaj soveta armeo liberigis Ĉeĥoslovakion kaj germanoj estis forloĝigitaj ĝis Germanio kaj Aŭstrio. En februaro de 1948 per renverso en Ĉeĥoslovakio ekprenas potencon komunistoj; la lando fariĝas totalisma ŝtato kaj parto de soveta bloko. En la jaro 1960 estis ties nomo ŝanĝita je Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko (ĈSSR). Liberigmovado de la jaro 1968, konata kiel Praga Printempo, estis malvenkita la 21-an de aŭgusto per invado de armeoj de Sovetunio kaj pluaj landoj de Varsovia Kontrakto (Germana Demokratia Respubliko, Pola Popola Respubliko, Hungara Popola Respubliko kaj Bulgara Popola Respubliko). Per leĝo pri federaligo de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko, kiu ekvalidis la 1-an de januaro de 1969, Ĉeĥoslovakio formale ŝanĝiĝis en federacion de du naciaj ŝtatoj – Ĉeĥio (oficiale Ĉeĥa Socialisma Respubliko, ĈSR) kaj Slovakio (oficiale Slovaka Socialisma Respubliko, SSR). La politikajn rilatojn en la lando ŝanĝis nur la t.n „velura revolucio“ la 17-an de novembro de 1989. Komence de la jaro 1990 estis el la politika nomo de ambaŭ respublikoj forigita la nomo „socialisma“. Komence de printempo de la sama jaro la politika nomo de Ĉeĥoslovakio ŝanĝiĝis je Ĉeĥoslovaka Federacia Respubliko (ĈSFR), kiu estis netuta monato post tio denove reguligita en ne tro konvenan aspekton Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Kiel ŝtatformacio Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti la 1-an de januaro de 1993, kiam ĝi per pacvojo dispartiĝis en Ĉeĥion kaj en Slovakion. En la jaro 1999 Ĉeĥio estis akceptita ĝis NATO. Ĉeĥio komune kun Slovakio aprobis en referendumo en 2003 siajn alirojn al Eŭropa Unio, kiu ekvalidis la 1-an de majo de 2004.

Historio - Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio

Politika sistemo

Ĉeĥa Respubliko estas parlamenta demokratio kaj ties kapo estas prezidento, balotata ĉiun kvinan jaron pere de Parlamento. La prezidento proponas konstituciajn juĝistojn, kiujn devas aprobi Senato, dum certaj cirkonstancoj li povas disirigi Deputitaran Parlamenton kaj vetoi leĝojn (krom la konstituciaj). Li nomas ankaŭ prezidanton de la registaro kaj pluajn ties anojn laŭ propono de la prezidanto. Li akceptas demision de la prezidanto de la registaro kaj per lia perado ankaŭ de la unuopaj anoj. La ĉeĥa Parlamento estas duĉambra, kun Deputitara Parlamento kaj Senato. En la Deputitaran Parlamenton oni elektas 200 deputitojn ĉiun kvaran jaron surbaze de proporcia reprezento. Ĉiu el 81 senatanoj havas sesjaran mandaton. Unufoje dum du jaroj estas ŝanĝinta triono de Senato surbaze de duetapaj majoritataj balotoj.

Administra divido

235px
Mapo de Ĉeĥa Respubliko
14 REGIONOJ
REGIONO REGIONA URBO LOĜANTOJ (2001)
Ĉefurba regiono Prago Prago 1 160 118
Mezbohemia Regiono Prago 1 125 735
Sudbohemia Regiono České Budějovice 624 778
Regiono Plzeň Plzeň 549 369
Regiono Karlovy Vary Karlovy Vary 303 761
Regiono Ústí nad Labem Ústí nad Labem 819 442
Regiono Liberec Liberec 427 418
Regiono Hradec Králové Hradec Králové 548 698
Regiono Pardubice Pardubice 506 849
Regiono Vysočina Jihlava 517 959
Sudmoravia Regiono Brno 1 122 759
Regiono Olomouc Olomouc 637 401
Regiono Zlín Zlín 593 458
Moravia-Silezia Regiono Ostrava 1 264 347
Ankoraŭ enkadre de Ĉeĥoslovakio la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥa Respubliko dividiĝis en 8 regionojn: Ĉefurbo Prago, Meza Bohemio (Prago), Suda Bohemio (České Budějovice), Okcidenta Bohemio (Plzeň), Norda Bohemio (Ústí nad Labem), Orienta Bohemio (Hradec Králové), Suda Moravio (Brno) kaj Norda Moravio (Ostrava). La regionoj plu dividiĝis en distriktojn, sume estis en Ĉeĥio 75 distriktoj (la sepdeksesa, distrikto Jeseník, estiĝis nur en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento). Tiu ĉi divido validis ekde la jaro 1960. Tiamaj regionoj ne estis aŭtonomiaj. Regionaj naciaj komitatoj (RNK) estis ŝtataj oficejoj. RNK estis nuligitaj en 1990, la regionoj kiel teritoria pilo ekzistis plu, sed ili havis nenian ĝeneralan administracian oficejon. En la jaro 1990 distriktaj naciaj komitatoj estis same alinomitaj je distriktaj oficejoj. La lokaj kaj la urbaj naciaj komitatoj estis nuligitaj kaj estis renovigita aŭtonomio. Por funkciado de la ŝtata administracio en la plej malalta nivelo estis elektita miksita modelo: la urba oficejo estas urba oficejo. Ĉeĥio la 1-an de januaro de 1993 fariĝis memstara ŝtato, sed tio ne havis influon en la interna teritoria divido. En la jaro 2000 komencis funkcii 14 novaj memstaraj regionoj. Por funkciado de la ŝtata administracio en la regiona nivelo estis same elektita miksita modelo: la regiona oficejo estas regiona oficejo; frunte staras direktoro. Kapo de ĉiu regiono estas hetmano, sole kapo de Prago estas primatoro. Al la 1-a de januaro de 2003 estis nuligitaj la distrikta oficejoj. La distriktoj kiel unuo de la ŝtata administracio ekzistas plu, la distriktoj ankaŭ restas statistika unuo. Kelkaj oficejoj havas distriktan agadon, ekz. distriktaj juĝejoj. El vidpunkto de la ĝenerala ŝtata administracio la regionoj dividiĝas en administraciajn distriktojn kun urboj kun disvastigita agado (iam ankaŭ nomataj „malgrandaj distriktoj“) Tiu ĉi distriktoj fariĝis memkompreneble ĉiuj ĝisnunaj distriktaj urboj, sed aliĝis al ili vico da pluaj. Tiuj ĉi komunumoj ie plu dividiĝas en distriktojn de urboj kun komisiita urba oficejo, kiuj praktikas kelkajn leĝpovojn ankaŭ por ĉirkaŭaj urboj. Male direkte supren kelkaj regionoj grupiĝas en regionojn nomataj ankaŭ NUTS 2, kiuj estas havontaj kompareblan nombron de loĝantoj, por ke ili povu estis kunuloj de Eŭropa Unio dum financado de lokaj projektoj. Regiono Plzeň kaj Sudbohemia Regiono tiel estas grupiĝintaj en regiono Sudokcidento, Regionoj Karlovy Vary kaj Ústí nad Labem en regionon Nordokcidento, Regionoj Liberec, Hradec Králové kaj Pradubice en regionon Nordoriento, Regiono Vysočina kaj Sudmoravia Regiono en regionon Sudoriento, Regionoj Olomouc kaj Zlín en regionon Meza Moravio. Regionoj Prago, Meza Bohemio kaj Moravia-Silezia Regiono estas kreitaj per unusola regiono.

Administra divido - Rilataj temoj


- Distriktoj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio

Geografiaj kondiĉoj

Regionoj de Ĉeĥio] Tra la ĉeĥa teritorio trairas la ĉefa disfluejo apartiganta riverfluejojn de Norda Maro, Balta maro kaj Nigra maro. La ĉefaj riveraksoj en Bohemio estas Elbo (370 km) kun Vultavo (433 km), en Moravio rivero Morava (246 km) kun rivero Dyje (306 km) kaj en Silezio Odro (135 km) kun rivero Opava (131 km). El fizike-geografia vidpunkto Ĉeĥio situas en limo de du montaraj sistemoj. La okcidenta kaj la meza partoj de Ĉeĥio plenigas Ĉeĥa altmontaro (Česká vysočina) (Šumava, Český les, Krušné hory, Krkonoše, Orlické hory, Jeseníky). En la orientan parton de la ŝtato enpenetras Okcidentaj Karpatoj (Beskydy). Klimato de Ĉeĥio karakterizas per reciproka enpenetrado kaj miksado de oceanaj kaj kontinentalaj influoj. Ĝi estas karakteriza per okcidenta fluado kun supereco de la okcidentaj ventoj, intensiva cikla agado kaj proporcie abundaj pluvoj. Ĉemara influo montriĝas ĉefe en Bohemio, en Moravio kaj en Silezio plinombriĝas kontinentalaj klimataj influoj. Grandan influon al la klimato de Ĉeĥio havas supermara alteco kaj reliefo. El la suma areo de la ŝtata teritorio situas 52 817 km2 (67%) en la supermara alteco ĝis 500 m, 25 222 km2 (32%) en la alteco 500 – 1000 m kaj sole 827 km2 (1,05%) en la alteco super 1000 m. Mezproksima supermara alteco estas 430 m. Same flaŭro kaj floro troviĝanta en la teritorio de Ĉeĥio atestas pri reciproka enpenetrado de ĉefaj direktoj, tra kiuj en Eŭropo flaŭro kaj floro disvastiĝis. Arbaroj, plejparte koniferaj, okupas 33 % de la tuta areo de la lando. Ankaŭ grunda kovraĵo karakterizas per granda variabileco. La plej disvastiĝinta tipo de la grundoj en Ĉeĥio estas brunaj argiloj. :– la plej malalte situanta loko: Elbo en forfluo el la lando, 115 m super maro. :– la plej alte situanta loko: monto Sněžka, 1602 m super maro.

Ekonomio

Ĉeĥio montras unu el la plej stabilaj kaj plej multe prosperantaj ekonomioj el ĉiuj postkomunismaj landoj. Dum la 90-aj jaroj okazis principaj ŝanĝoj en proprumaj rilatoj – malgranda kaj granda privatigo, restituado, plu restrukturaligo kaj teknologia modernigo, ebligitaj kiel per enlandaj kreditoj, do precipe per malfermigo de la lando kaj alfluo de eksterlandaj investoj. Post la komenca ekspansio la ĉeĥa ekonomio subiĝis al malgranda recesio, el kiu ĝi resaniĝis de la duono de la jaro 1999. La kresko en la jaroj 20002001 estis kaŭzita ĉefe pro eksporto ĝis landoj de EU, plua alfluo de eksterlandaj investoj kaj reviviĝanta enlanda intereso. Grandan problemon en estonteco povas kaŭzi altaj budĝetaj deficitoj kaj kreskanta ŝtata ŝuldo. Kun problemoj ankaŭ renkontiĝas nefinita privatigo de ŝtataj entreprenoj. Nefinitaj estas ankaŭ ŝanĝoj en leĝdonpovo kaj precipe en justico. Al la bazaj mineralaj krudmaterialoj minitaj en Ĉeĥio apartenis nigra kaj bruna karboj. Plu ankoraŭ en malgranda amplekso oni minas krudnafton kaj tergason, kaolinon aŭ konstrumaterialojn. Agrikultura produktado preskaŭ kontentigas enlandan intereson. Oni kulturas ĉefe cerealojn (tritiko, hordeo, maizo), terpomojn, sukerbeton, legomon, linon kaj kolzon. Sian signifon havas ankaŭ kulturado de lupolo, fruktoĝardenoj kaj vinberkulturado. La bazo de animalproduktado estas bredado de brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, plu abelbredado aŭ bredado de dolĉakvaj fiŝoj (precipe karpoj). La bazo de energetiko estas pervaporaj elektrejoj (75%) kaj atom-elektrejoj (Temelín kaj Dukovany). La ĉefaj industriaj centroj estas Prago kaj Plzeň. Al industriaj centroj de la lando apartenis en pasinteco ankaŭ Ostrava, sed nun situacio en tiu ĉi urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo tiom ŝanĝiĝis, ke senlaboruloj malfacile trovas ĉi tie laboron. Inter gravaj fakoj de la industrio apartenas metalurgio, maŝinindustrio, teksindustrio, nutraĵindustrio, elektroindustrio, kemiaĵoj, glaso kaj produktado de transportiloj. La plej dinamike evoluiĝanta fako estas konstruaferoj. Ĉeĥio havas densan trafikreton. Abrupte evoluas telekomunikaĵoj. La eksterlanda komerco havas en lastaj jaroj pasivan bilancon donita ĉefe pro importo de brulmaterialoj kaj modernaj teknologioj, kiuj egaligas altajn enspezojn el turismo.

Loĝantaro

La natura alkresko de la loĝantaro estas negativa -0,08 % (takso 2003). La mezproksima longeco de la vivo malrapide plilongiĝas kaj ĝi superas 75 jarojn (takso 2003). En la urboj vivas sume 71 % da populacio. Plimulto da loĝantoj de Ĉeĥio havas ĉeĥan naciecon (90,4 %) aŭ moravian (3,7 %) parolante ĉeĥe. La ĉeĥa lingvo apartenas en okcidentslavan branĉon de hindoeŭropa lingva grupo. Pluaj etnaj grupoj estas poloj, germanoj (resto de la antaŭa granda minoritato), ciganoj, hungaroj, ukrainoj kaj pluaj. Post la apartiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993 kelkaj slovakoj restis en Ĉeĥio kaj hodiaŭ ili kreas proksimume 2 % da loĝantaro. Plimulto da populacio estas ateistoj. La plej nombra eklezio estas romkatolika (27 %), 1 % da loĝantoj estas anoj de Eklezio Ĉeĥoslovaka Husana, netuta 1 % de Ĉeĥfrata Eklezio Evangelia. Nombro da konfesantoj de judaismo estas eta.

Kulturo


- Heredaĵo: Český Krumlov historia centro, Kutná Horamezepoka arĝenta urbo, Praga historia centro, malnova urbo Telč, Karlovy Vary – mondfama banurbo, Olomouc – ĉefepiskopejo.

Rilataj temoj


- Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio
- Subterejo en Ĉeĥio
- Turismaj lokoj
- Ĉeĥlingva literaturo
- Ĉeĥa arto
- Ĉeĥa muziko
- Ĉeĥa filmo
- Ĉeĥa teatro
- Ĉeĥa scienco
- Ĉeĥa sporto
- Ĉeĥa Esperanto-movado
- Listo de urboj de Ĉeĥio
- Regionoj de Ĉeĥio
- Distriktoj de Ĉeĥio

Eksteraj ligoj


- [http://czech.europe-countries.com Bildoj de Ĉeĥa respubliko]
- [http://www.europe-atlas.com/czech-republic-map.htm Mapoj de Ĉeĥa respubliko] Kategorio:Ĉeĥio Kategorio:Eŭropo Kategorio:Eŭropa Unio ja:チェコ ko:체코 simple:Czech Republic zh-min-nan:Česko

Italio

Geografio > Eŭropo > Itala Duoninsulo > Italio ---- Dosiero:it.gif ---- Italio estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000 Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da VINCI, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio VIVALDI kaj multaj aliaj.

Faktoj:


- Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
- Areo: 294.020 km² semotaŭga: 31%
- Loĝantaro: 57.634.327 (2000, takso),
- Urbanoj: 67% (2000)
- Homoj sur kv. km: 196,0 (2000)
- Homoj sur kv. km da semotaŭga tero: 632,3 (2000)
- Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
- Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
- Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
- Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
- Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
- Ĉefurbo: Romo
- La plej grandaj urboj: (milionoj en 2000, takso) 3,80 Milano; 3,30 Romo; 3,00 Napolo.
Listo de urboj de Italio
- Etnoj: itala
- Religio: plejparte katolikismo, kun komunumoj de protestantismo, Judismo kaj Islamo
- Lingvo: la itala. En la provinco Bolcano estas samrajta, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj: slovena, greka, albana, sardinia, okcitana, ladina. La plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.
- Alfabeteca: 98% (1998, takso)
- Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
- Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
- Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
- Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
- Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
- Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
- Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
- Infla