Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ĉeĉenio

Ĉeĉenio

Geografio > Eŭropo > Rusio > Ĉeĉenio < Kaŭkazio < Azio ---- Ĉeĉenio estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. De 1859 en konsisto de Rusio, de 1921 - en Montara ASSR. En 1922 formiĝis Ĉeĉena AO, de 1934 - Ĉeĉena-Inguŝa AO, de 1936-92 - Ĉeĉena-Inguŝa ASSR.
- Areo: 15,9 mil kv.km (ankoraŭ ne estas solvita teritoria disputo kun Inguŝio).
- Loĝantaro: ĉeĉenoj - 700 mil, rusoj - 250 mil (malnovaj datumoj).
  - Laŭ la lastaj datumoj ĉ. 98% de la loĝantoj estas etnaj ĉeĉenoj.
- Ĉefurbo: Grozno.

Nova historio (post 1990)

En komenco de 90aj jaroj ribeluloj deklaris Ĉeĉenan Respublikon Iĉkeria, kies unua prezidento estis Ĝoĥar DUDAJEV. La ribela respubliko ne povis konservi pacon en siaj limoj, spontaneaj interetnaj konfliktoj kaj persekutoj laŭ etna principo kaŭzis fuĝon de multaj etnaj neĉeĉenoj el la regiono. Ekde 1994 ribelulojn kontraŭstaras regula armeo de Rusia Federacio. Entute ĉ. 490 mil homoj fuĝis en Inguŝion, Dagestanon, Nord-Osetion kaj en regionojn precipe loĝataj de rusoj. Multaj el ili revenis hejmen post la ĉeso de militaj operacioj. Sed post trijara intervalo en aŭgusto de 1999 post invado de armitaj trupoj el Ĉeĉenio al Dagestano la konservita konflikto renoviĝis. Rezultoj de la milito estas teruraj: ruinigitaj urboj kaj vilaĝoj, miloj da rifuĝintoj, kiuj serĉis savon ankaŭ en sudkaŭkaziaj landoj, precipe en Kartvelio. Ekde 2003 en la respubliko establiĝis relative paca situacio kun sporadaj kontraŭstaroj de malgrandaj ribelaj taĉmentoj kaj oficiala milico (loka kaj federacia). En Ĉeĉenio estis proklamita nova konstitucio kaj okazis elektoj de prezidento (en 2003 la postenon gajnis Aĥmed KADIROV, post lia morto la novaj elektoj enpostenigis s-ron Alu ALĤANOV). Daŭras rekonstruado de loĝlokoj kaj produktejoj, ekfunkciis mezlernejoj, televido, malsanulejoj ktp. La okazis la unuaj post la jaro 1990 elektoj de ĉeĉenia parlamento. La elektoj sukcesis: la duĉambra parlamento konsistas el 61 deputitoj.

Personoj

Vidu Aĥmed KADIROV, Alu ALĤANOV, Aslan MASĤADOV, Liza UMAROVA. Kategorio:Ĉeĉenio ja:チェチェン共和国 ko:체첸 공화국

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Rusio

Geografio > Azio > Rusio < Eŭropo ---- Eŭropo Eŭropo Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, Rusialingvo: Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 89 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:
- 21 respublikoj;
- 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
- 8 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
- 6 regionoj (ruse - край);
- 49 provincoj (ruse - область');
- 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo. Respublikoj:
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio Aŭtonoma provinco:
Hebrea Aŭtonomio Aŭtonomaj distriktoj:
Ĉukotka, Jamalo-Nenecija, Jevenkija, Ĥanti-Mansio, Kamĉatka, Korjakija, Perm-Komi, Tajmirija. Regionoj:
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Stavropola. Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Permja, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa. Urboj: Urboj de Rusio Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1). ---- Geografiaj Regionoj:
Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio ---- Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio) Azio Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8% Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj de Rusio

Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belorusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la tatara, finna, ĉuvaŝa, baŝkira, mordva, ĉeĉena, ĥakasa, udmurta, maria, oseta, kabarda, komia, burjata, karaĉaja-balkara, ĉeĉena, inguŝa, jida, tuva, adigea, samea).
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro

Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.
organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio

Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto: 1 rublo (R)

Historio

Prahistorio

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento. En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj. Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.

1000

En 1237, Rusio estis venkita de la mongoloj, ankaŭ nomita la tataroj. El ilia ĉefurbo, Sarai sur la Volgo Rivero, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam kaptis Novgorodon. Jare 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn. En 1721 li fondis la rusan imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev TOLSTOJ, Fjodor DOSTOJEVSKIJ, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon. En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la . Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo. Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron. En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944). Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma Milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn. La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo. Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij GAGARIN), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil ARMSTRONG, 1969). Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon. Anstataŭ reformo, Leonid BREĴNEV elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama BIN LADEN Fine en 1987, Miĥail GORBAĈOV penis reformi kaj, en 1988 retiris la armeon el Afganio. Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi. Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris JELCIN estis elektita unua prezidento de Rusio la . Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis. En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar DUDAJEV penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon. Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir PUTIN, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004. En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Esperanto-movado

Vidu: Historio de Esperanto en Rusio

Vidu ankaŭ


- Listo de famaj rusoj

Eksteraj ligoj

[http://novajxojelrusio.blogspot.com/ E-lingvaj Novaĵoj el Rusio] als:Russland ja:ロシア ko:러시아 ms:Russia roa-rup:Rusii simple:Russia th:สหพันธรัฐรัสเซีย zh-min-nan:Lō·-se-a


Kaŭkazio

Geografio > Azio > Kaŭkazio ---- Kaŭkazio (kartvele - Kavkasia; ruse - Kavkaz; angle - Caucasus) estas vasta teritorio inter Nigra, Kaspia kaj Azova maroj. Ĝi etendiĝas de Kuma-Maniĉa kavaĵo - norden ĝis Irano kaj Turkio - suden, kaj de Kubana elfluejo - okcidenten ĝis Apŝerona duoninsulo - orienten.

Teritorio

Ĝia areo estas ĉirkaŭ 400 mil kvadrataj kilometroj, kie loĝas pli ol 30 milionoj da homoj. Centra akso de la regiono estas montara ĉeno de Granda Kaŭkazo, kiu dividas ĝin je du partoj - Norda Kaŭkazio kaj Suda Kaŭkazio, kaj prezentas naturan limon inter modera kaj subtropika zonoj. Geografie al Kaŭkazio apartenas ankaŭ nordorienta parto de Turkio, parto de Rostova kaj Kalmikia regionoj de Rusio.

Naturo

Naturo de Kaŭkazio estas tre diversa. Ĉi tie originale kombinas sekecaj pejzaĝoj kaj humidaj subtropikoj. Tian najbarecon de varmaj maroj kaj glaciaj montoj vi trovos tre malofte. Multaj kaŭkazaj montopintoj estas kovritaj de eterna neĝo kaj glacio. Kelkaj el ili - Elbrus (5642 m), Diĥtaŭ (5205), Ŝĥara (5068), Kazbek (5033), superas okcidenteŭropan Blankan Monton laŭ alteco.

Riveroj

Riveroj de Kaŭkazio apartenas al kaspia, nigra kaj azovaj maroj. Plimulto de ili ne taŭgas por navigado, escepte de Mtkvari (Kura), Kuban kaj Rioni. Sed ili estas uzataj por irigacio, lignoflosado kaj konstruado de hidroelektrostacioj. Ĉefaj riveroj de Kaŭkazio estas: Kura (Mtkvari, 1364 km), Kuban (906), Kuma (802), Tergi (Terek, 623), Rioni (327).

Lagoj

Kaŭkaziaj lagoj estas negrandaj, sed estas gravaj kiel naturaj akvorezervejoj, kiuj permesas reguligi akvonivelon en riveroj kaj pligrandigi fiŝan riĉecon. La plej granda el lagoj estas Sevan. Dank’ al pitoreska naturo multaj lagoj fariĝis lokoj de turismo kaj ripozo.

Politika mapo

Nun teritorio de Kaŭkazio eniras en konsisto de 4 sendependaj ŝtatoj: Kartvelio (69,7 kv.km), Armenio (29,8), Azerbajĝano (86,6) kaj Rusio (254,3). Mem Rusia Federacio estas prezentita en Kaŭkazio de jenaj administraj subjektoj: Krasnodara regiono (76,0), Stavropola regiono (66,5), Adigeio (7,6), Karaĉajio-Ĉerkesio (14,1), Kabardio-Balkario (12,5), Nord-Osetio (8,0), Inguŝio (4,6), Ĉeĉenio (15,9), Dagestano (50,3). Dosiero:Politika-Mapo-de-Kaŭkazio.gif

Loĝantaro

Laŭ sia etna konsisto Kaŭkazio estas ege komplika kaj bunta regiono. Ĉi tie oni parolas pli ol 40 lingvojn. Plimulto de kaŭkazianoj apartenas al eŭropa antropologia raso. Pli ol duono de la loĝantaro estas posteuloj de Kristana kredo, aliaj - islamanoj. Laŭ lingva klasifiko kaŭkazianoj dividiĝas jene:
- Kaŭkazia lingvaro.
  - Kartvela grupo: Kartveloj (3.900.000)
  - Adige-Abĥaza grupo: Abĥazoj (95.000), Abazinoj (31.000), Kabardanoj (304.000), Ĉerkesoj (50.000), Adigoj (115.000).
  - Naĥa grupo: Ĉeĉenoj (840.000), Inguŝoj (200.000).
  - Dagestana grupo: Avaroj (540.000), Lesginoj (430.000), Lakoj (110.000), Darguanoj (32.000).
- Altaja lingvaro.
  - Turka grupo: Azerbajĝananoj (5.800.000), Kumuĥoj (255.000), Karaĉajanoj (140.000), Balkaroj (69.000).
  - Mongola grupo: Kalmikoj (218.000)
- Hindeŭropa lingvaro.
  - Slava grupo: Rusoj (8.100.000), Ukrajnanoj (350.000). Multaj el ili deklaras sin al kozakoj.
  - Greka grupo: Grekoj (120.000).
  - Irana grupo: Osetoj (570.000).
  - Armena grupo: Armenoj (4.300.000). Malgraŭ la etna, religia kaj lingva diverseco, kaŭkazianojn forte ligas politikaj kaj ekonomiaj interesoj, ankaŭ komuna historia sorto, komunaj longedaŭraj bataloj kontraŭ eksteraj invadantoj kaj certe, simileco de kulturoj kaj kutimoj. Al la beleco de Kaŭkazia naturo, al la vivo kaj moroj de ĝiaj enloĝantoj estas dediĉitaj multaj literaturaĵoj, menciindas: “Kaŭkazio” - verkaĵo de A.Dumas (Patro), poemo de Puŝkin "Kaŭkazia kaptito", romano de Lermontov “Heroo de nia tempo”, romanoj de Tolstoj “La kozakoj” kaj “Haĝi Murad”.

Urboj

Pli ol duono de kaŭkazianoj loĝas en urboj. La plej alta procento de urbanoj estas en Nord-Osetio - 68% kaj en Armenio - 66%, la plej malalta - en Dagestano 39%. Tri kaŭkaziaj grandurboj havas pli ol unu miliono loĝantoj (Baku,Tbilisi, Erevan), 10 urboj - pli ol 200 mil loĝantoj, 8 - pli ol 100 mil loĝantoj kaj 15 - pli ol 50 mil loĝantoj. Jen la pli gravaj urboj: Baku (1.757.000), Tbilisi (1.264.000), Erevan (1.215.000), Krasnodar (620.000), Ĝoĥarkale (Grozno, 401.000), Soĉi (337.000), Vladikavkaz (320.000), Stavropol (318.000), Maĥaĉkala (315.000), Ganĝa (232.000), Nalĉik (207.000), Gumri (206.000), Kutaisi (200.000). Urboj en Kaŭkazio aperis en diversaj tempoj kaj kondiĉoj. El ekzistantaj urboj la plej antikvaj estas: Erevan (estas konata de 782 jaro a.K. kiel urarta fortikaĵo Erebuni), Kutaisi (estas konata de 6 jc a.K. kiel ĉefurbo de legenda Kolĥetia reĝlando sub la nomo Aia), Vani (malgranda urbo en okcidenta Kartvelio), Dioskuriada (nuntempa Soĥumi), Pasis (nuntempa Poti), Barda (ĉefurbo de Kaŭkaza Albanio) ka. Nordkaŭkaziaj urboj estas sufiĉe junaj- aperis en 17-18 jarcentoj, ekskluzive de tiuj, situantaj ĉe la bordo de Nigra Maro.

Ekonomio

Kaŭkazio estas riĉa je naturaj krudaĵoj: nafto (Baku, Grozno, Majkop), gaso (Krasnodara kaj Stavropola regionoj), fero (Daŝkesan), volframo kaj molibdeno (Tirniauz), zinko kaj plumbo (Sadon), mangano (Ĉiatura). Nun oni efektivigas projektojn por konstruado de petrolo- kaj gasoduktoj de Mezazio kaj Kaŭkazio al Okcidento. Krasnodara kaj Stavropola regionoj estas ĉefaj produktantoj de greno kaj legomaro, subtropikaj zonoj de Kartvelio kaj Azerbajĝano - de citrusoj, teo kaj vinbero. Armenio specialiĝis pri konstrumaterialoj kaj preciza industrio. Rustavi kaj Sumgajt estas novaj urboj, konstruitaj dum sovetaj tempoj kun industria profilo: metalurgio, kemio. Montaraj regionoj okupiĝas ĝenerale pri brutbredado. Ĉe la bordoj de Nigra maro situas gravaj havenurboj Batumi, Poti, Novorosijsk, de kie efektivigas chefaj komercaj rilatoj kun fremdlandoj. En Kaŭkazio troviĝas multaj naturaj rezervejoj, ankaŭ gravaj kurortzonoj - nordkaŭkaziaj mineralakvoj (Pjatigorsk kaj Kislovodsk), ĉenigramara bordregiono (inter Anapa kaj Batumi) k.a. Ĝi prezentas centron de turismo kaj alpinismo.

Historio

Kaŭkazio ofte figuris en la legendoj de antikva Grekio; Prometeo estis alĉenita al Kaŭkaza monto, kaj Jason kaj liaj Argonautoj serĉis la Oran ŝafofelon ĉe kolĥoj. Persoj, Ĥazaroj, Araboj, Hunoj, Mongoloj, Turkoj multfoje invadis regionon, kio kauzis ĝian etnan, religian kaj lingvan kompleksecon. Rusoj aperis ĉi tie dum 18-19aj jarcentoj post serio de militoj kun Persio kaj Turkio. La popoloj de Kartvelio kaj Armenio, plejparte Kristana, akceptis Rusan hegemonion kiel protekto de Turka persekutado. En Azerbaiĝano, Dagestano, kaj la historia regiono de Ĉerkesio, la popolo estis ĝenerale Islama. Ili amare batalis kontraŭ Rusa penetro kaj estis trankviligita nur post la Ŝamila ribelo. En la 2a mondmilito germanaj militfortoj invadis (julio, 1942) por okupi naftoriĉajn regionojn, sed en januaro de 1943 ili estis forpelita de Soveta armeo. Post la disfalo de Sovetunio, sudkaŭkaziaj nacioj (Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano) sendependiĝis, kio estis komenco de kelkaj perturboj kaj armitaj ribeloj. Kaŭkazio estas vojkruciĝo de geopolitikaj interesoj kaj regiono de nesolvitaj etnokonfliktoj (Ĉeĉenio, Abĥazio, Karabaĥo, Sud-Osetio).

Vd. ankaŭ


- La limo inter Eŭropo kaj Azio. Kategorio:Geografio

Respubliko

ja:共和制 ja:共和国 Respubliko estas politika organizo de la publikaj aferoj, forte ligita al demokratio, kiu havis en la historio diversajn formojn. La difino de Respubliko do malsamas depende ĉu temas pri antikva tempo ĉu de nuntempo. La vorto respubliko venas de la latinlingvaj vortoj res publica "publika afero" kaj origine uzatis pri aferoj, pri kiuj decidis plejmulto de la plebo, anstataŭe al reĝocezaro. Fundamento de modernaj respublikoj estas apartigo de la tri povoj : ekzekuta, juĝa kaj leĝofara, kiuj en monarkio estis inter la samaj manoj. Krom la mallonga Angla Respubliko, Usono de sia sendependiĝo kaj Francio dum la Franca Revolucio iniciatis la modernajn respublikojn sur tiu bazo. La respublikoj de la antikva tempo akada, atena, romia ne havis tiun fundamentan bazon. Respubliko povas ankaŭ esti difinita kiel reĝimo, kies estro ne estas hereda, kontraŭe al monarkio, en kiu la ŝtatestro heredas sian postenon. Pluraj tipoj de respublikoj ekzistas aŭ ekzistis:
- Prezidenta respubliko, estrita de Prezidento
- Parlamenta respubliko, estrita de Ĉefministro
- Aliaj (asemblea reĝimo, Romia respubliko, Venezia respubliko, ktp)
Oni nepre ne forgesu, ke respubliko ne necese estas demokrata, demokrateco estas alia koncepto (kaj ekzemple nuntempe povas efektiviĝi en konstituciaj monarkioj), kaj respubliko povas esti oligarĥa (t.e. la povo de kelkaj), derajte aŭ defakte, ekzemple la respubliko de Venezia tute ne estis demokrata, kaj tiu de Romio ne vere. Ankaŭ kelkaj monarĥioj oni priskribis kiel ia "nobelara respubliko", ĉar la nobelaro elektis la reĝon, kaj retenis multe da povo kaj liberecoj (por si), ĉefa ekzemplo estis Pollando. Respubliko ankaŭ povas ne havi estron, aŭ havi grupon da homoj kiel estro. Ekzemple, la plej supera posteno de la antikva Romia Respubliko estis duo de konsuloj, kaj en la hodiaŭa Svisio la estro estas la sep-membra Federacia KonsilioBundesrat. Laŭ strikta difino, respubliko nur devas havi neheredan ŝtatestron, sed oni ofte atribuas al respubliko aliajn kvalitojn. Multaj homoj en demokrata mondo sentas, ke la termino respubliko sugestas, ke la popolo elektas la respublikestron aŭ rekte aŭ nerekte, kaj iafoje oni dubas, ĉu diktatora respubliko kiel Ĉinio estas vera respubliko. Ĉinio sin nomas "popola respubliko", ĉar ĝia ŝtatestro ja estas nehereda prezidento, sed iuj diras, ke tio ne estas ĝusta, ĉar tiun prezidenton elektis nur tre-tre eta elito. Oni ankaŭ ofte konsideras, ke la potencoj de respubliko devas esti limigitaj, kaj do reĝimo, kiu havas la potencon limigi bazajn rajtojn de la civitanoj, kiel ekzemple la liberon de esprimo, ne estas vera respubliko. Hodiaŭ, la plejmulto el la monarkioj estas konstituciaj monarkioj, kaj la potenco de la monarko estas limigita de konstitucio, kaj la reprezentantaj de la civitanoj efektive regas. Tial, la praktika diferenco inter demokratia respubliko kaj konstitucia monarkio ne estas granda. ---- Laŭ la influo de tieaj lingvoj, oni uzas respubliko por nomi ankaŭ federacierojn en Jugoslavio, Rusio kaj Sovetio.

Vidu ankaŭ


- monarkio

Norda Kaŭkazio

Geografio > Kaŭkazio > Norda Kaŭkazio ---- Norda Kaŭkazio estas parto de Kaŭkaza regiono. Ĝia teritorio troviĝas en konsisito de Rusia Federacio. Nun en Norda Kaŭkazio estas jenaj administraj subjektoj de Rusio:
Subjekto Statuso Adm.centro Areo Loĝantaro
Krasnodar regiono Krasnodar 76,0 4.744.000
Stavropol regiono Stavropol 66,5 2.497.000
Adigeio respubliko Majkop 7,6 422.000
Karaĉajio-Ĉerkesio respubliko Ĉerkesk 14,1 390.000
Kabardio-Balkario respubliko Nalĉik 12,5 715.000
Nord-Osetio respubliko Vladikavkaz 8,0 612.000
Inguŝio respubliko Nazran 4,6 180.000
Ĉeĉenio respubliko Grozni 15,9 980.000
Dagestano respubliko Maĥaĉkala 50,3 1.737.000
Ankaŭ Rostova provinco foje estas konsiderata parto de la regiono. La nomo Norda Kaŭkazio foje estas malprave misuzata por nomi pli grandan regionon de la Suda Federala Distrikto de Rusio. Vidu ankaŭ Suda Kaŭkazio. Kategorio:Norda Kaŭkazio

1859

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1859 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1859 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Origin of Species de Darvino
- 14-a de februaro : Oregono fariĝis ls 33-a ŝtato de Usono.

Naskiĝoj


- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- Béla VIKÁR
- John BUCHANAN
- 15-a de majo : Francio : Pierre CURIE
- Britio : Cecil SHARP
- 22-a de majo : Britio : Arthur Conan DOYLE
- 4-a de aŭgusto : Norvegio : Knut HAMSUN
- 23-a de aŭgusto : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 3-a de septembro : Francio : Jean JAURÈS
- 4-a de septembro: Wilhelm WETEKAMP
- 14-a de novembro : Marcelle FAUVART-BASTOUL
- 15-a de decembro : Ludwik Lejzer ZAMENHOF, iniciatinto de Esperanto en Pollando, Bjalistoko
- 30-a de decembro : Nasko de Josef Bohuslav FOERSTER

Mortoj


- 20-a de januaro : Bettina VON ARNIM
- 6-a de majo : Alexander VON HUMBOLDT
- 28-a de novembro : Usono : Washington IRVING
- 16-a de decembro : Wilhelm GRIMM ----
1854 | 1855 | 1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1859년 simple:1859

Inguŝio

Geografio > Eŭropo > Rusio > Inguŝio ---- Rusio Inguŝio (ruse Ингушетия, inguŝe ГIалгIай мохк) estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. De 1810 en konsisto de Rusio. Dum 1921-1924 en Montara ASSR. En 1924 fondiĝis Inguŝa AO. Dum 1934-1992 en Ĉeĉena-Inguŝa ASSR. En junio de 1992 estis proklamita Respubliko Inguŝio kadre de la Rusia Federacio.
- Areo: ĉ. 4,6 mil kv.km. (la plej malgranda regiono de Rusio)
- Loĝantaro: ĉ. 200 mil, plejparte inguŝoj.
- Ĉefurbo: Magas. Antaŭa ĉefurbo (1992-2000) Nazran. La orienta limo de Inguŝio (kun Ĉeĉenio) ankoraŭ ne estas fiksita post disiĝo de la komuna Ĉeĉen-Inguŝa respubliko. La okcidentan limon (kun Nord-Osetio) Inguŝio disputas.

Konflikto en Apudurba Distrikto de Nord-Osetio

La teritorio de la distrikto jure kaj fakte apartenas al Nord-Osetio, sed ĝia orienta parto estas diskutata de Inguŝio. Ĝis 1944 inguŝoj loĝis en la nomita distrikto, konsistigante pli ol duonon de la loĝantaro, kaj dum la Dua Mondmilito, laŭ dekreto de Stalin, ĉiuj inguŝoj estis deportitaj en Kazaĥion kaj Kirgizion, akuzitaj pri nelojaleco al la sovetia potenco. Al iliaj vilaĝoj oni devige enloĝigis rusojn kaj osetojn. Post reabilito de la inguŝa popolo, inguŝoj revenis al siaj vilaĝoj, kio kaŭzis daŭran malkontenton inter du etnoj (inguŝoj kaj osetoj). Post disfalo de Sovetunio, en oktobro-novembro 1992 okazis amasaj inguŝaj protest-agoj kaj armitaj interpuŝoj, kulmino de kiuj iĝis armita kontraŭstaro, kiam najbaro militis kontraŭ najbaro en la vilaĝoj kun miksita oset-inguŝa loĝantaro. Estas malfacile diri, kiu flanko ekis la konflikton: ambaŭ montras unu al la alia. Rezulte, post du-monata milito, dekmiloj da inguŝoj devis forlasi siajn hejmojn en la orienta parto de Prigorodnij (Apudurba) distrikto de Nord-Osetio. Laŭ diversaj pritaksoj, pli-malpli duono de la antaŭkonflikta etne inguŝa loĝantaro sukcesis reveni al la distrikto kaj loĝas tie nun. La konflikto estas konservita per disigo de la kontraŭstarantaj flankoj kaj intensigo de polica kontrolo, sed la rilatoj inter la du etnoj plu restas streĉaj. Inguŝio kaj inguŝaj neregistaraj organizoj ne ĉesis postuli la teritorion. Administracia limo inter Nord-Osetio kaj Inguŝio multrilate similas limon interŝtatan. Post la ioma pliboniĝo komence de 2000-aj jaroj, denove ekregis malvarma kontraŭstaro post la tragediaj eventoj en Beslan, pri kiuj lokanoj kulpigas inguŝajn ekstremistajn junulojn. Kategorio:Inguŝio ja:イングーシ共和国 ko:잉구슈 공화국

Rusoj

Etnografio > Etno > Rusoj < Rusio Rusio Rusoj estas etno de slava lingva familio, ĉefloĝantoj de Rusio (120 mln, ĉ. 80%). Loĝas ankaŭ en Ukrainio (11,35 mln), Kazaĥio (6,23 mln), Uzbekio (1,65 mln), Belorusio (1,34 mln), Kirgizio (0,91 mln), Latvio (0,90 mln), Moldavio (0,56 mln), Estonio (0,47 mln), Azerbajĝano (0,39 mln), Taĝikio (0,38 mln), Uzbekio; krom tio ankaŭ en Usono, Kanado, Mongolio, Turkmenio, Ĉinio kaj aliloke.
- Nomoj: [memnomo] русские (ru'skije);
- Totala kvanto: 146,5 mln (1992).
- Lingvo: rusa.
- Kredantoj: precipe estas ortodoksaj kristanoj. Rigardu ankaŭ: kozakoj, molokanoj ka. Kategorio:Etnoj ja:ロシア人 ko:러시아인

1994

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1994 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj - 2020-oj Jaroj: 1989 - 1990 - 1991 - 1992 - 1993 - 1994 - 1995 - 1996 - 1997 - 1998 - 1999 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je sabato (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1994 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
- Belarusio: A. Lukaŝenko elektatas prezidento.
- Belgio adoptas novan konstitucion.
- Nord-Irlando: Interkonsento pri civilmilita fajrĉeso estas interkonsentita.
- Rusio: Jelcin sendas armeon al ribela landeto Ĉeĉenio.
- Palaŭo sendependiĝas de Usono kaj membriĝas je UNO.
- UNO: La Konsilio de Kuratorado provizore eksiĝas pro mandatfino.
- Palestino:
  - Israelo parte redonas teritorietojn al Palestina Aŭtonomio.
  - La Nobelan Pacpremion ricevas Yitzhak Rabin, Ŝimon Peres kaj Yasser ARAFAT.
- Japanio: LDP regajnas la potencon.
- Oktobro: Venuso: Magellan faladas traatmosferen kaj forbrulas.
- Je 16-22 julio: Jupitero: Grundenkolizias kometo Shoemaker-Levy 9.
- Ruando: eko de civilmilito.
- Kongolon alvenas rifuĝintoj el Ruando, kaŭzante ekonomian kaozon.
- Taĝikio: E. Raĥmonov elektatas prezidento.
- Suda Koreio: La 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo.
  - Estis starigita la Amerika Komisiono de UEA.
  - Estis starigita la Azia Komisiono de UEA.
- La germana piloto Michael SCHUMACHER gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu.

Naskiĝoj

Mortoj


- Ferenc TEREMI
- Vuk ECHTNER
- 31-a de januaro: Germanio: Erwin STRITTMATTER
- 31-a de januaro: Francio: Pierre BOULLE
- februaro: Bill KEABLE
- 9-a de marto: Usono: Charles BUKOWSKI
- 28-a de marto : Eugène IONESCO
- 7-a de aprilo: Germanio: Golo MANN
- 24-a de septembro: Svislando: Otto F. WALTER
- 30-a de septembro : Rita AAGAARD
- 3-a de oktobro : Heinz RÜHMANN
- 21-a de oktobro: Usono: Burt LANCASTER

Taga evento

Novembro 1994
- 3a. Bosniaj kroatoj konkeras la urbon Kupres, kio signifas gravan malvenkon por la serboj. La bosniaj registaraj trupoj avancas kontraŭ teritorio okupata de la serboj. 20 000 serboj fuĝas.
- 4a. Apud ĉefministro Balladur kandidatiĝas por la franca prezidanteco ankaŭ la gaŭlista ĉefo Chirac [Sirak]. EU-prezidanto Delors rezignis pri kandidatiĝo.
- 6a. Ciller, turka ĉefministro, provokas Israelon per oficialaj kontaktoj kun palestinanoj en Jerusalemo. D Reagan, usona prezidinto, publike komunikas, ke li suferas je la Alzheimer-malsano. D La plimulto de la albana popolo rifuzas la konstitucion proponitan de la demokrata partio de prezidanto Beriŝa.
- 7a. Seulo nuligas sian embargon kontraŭ Norda Koreio.
- 8a. Unu jaron post sia fondo, en Hago ekfunkcias la tribunalo pri militkrimoj en eksa Jugoslavio.
- 9a. Grava malvenko por la demokrato Clinton [Klint'n]: okaze de la kongresaj elektoj unuafoje post 40 jaroj la respublikanoj konkeras la plimulton da voĉoj en senato kaj en la malsupera ĉambro. D UN decidas instali tribunalon pri Ia militkrimoj en Ruando. D Marion Barry, malblanka demokrato, iĝas nova urbestro de Vaŝingtono.
- 10a. Kumaratunga, ĉefministro de Sri Lanko kaj filino de la iama prezidinto Bandaranaike, iĝas nova prezidantino de Ia lando. D Irako formale rekonas la suverenecon de
- Kuvajto, kiun ĝi konsideris 19a provinco. D Cardoso nomiĝas la nova prezidanto de Brazilo.
- 13a. La plimulto de la svedoj voĉdonas por Ia aliĝo de la lando al Eŭropa Unio.
- 14a. La vatikana papo alvokas la romkatolikan eklezion je memkritiko sojle de la jaro 2000.
- 15a. Kohl [Kol] estas konfirmita kiel germana kanceliero kaj kiel ĉefo de la partio CDU. D En la indonezia urbo Bogor okazas la konferenco de la Apec-landoj (azia-pacifika ekonomia kooperado) La. cele al la nuligo de doganaj barieroj. Orient-timoraj studentoj protestas antaŭ la usona ambasadejo en Gakarto kontraŭ la okupado de sia lando fare de Indonezio.
- 16a. Post longa prokrasta manovrado, Ukrainio principe konsentas pri Ia internacia kontraŭnuklea pakto. D La partio Labour rezignas pri la partopreno en la irlanda registaro.
- 18a. La finna parlamento ratifas Ia EU-aliĝon. D Sangaj bataloj en la Gaza-strio en avanco de la palestina polico kontraŭ islamaj radikaluloj.
- 20a. La posteulo de Ia demisiinta irlanda ĉefministro nomiĝas Ahern. D La popolo de la aŭtonoma finna insularo Aaland voĉdonas favore al la aliĝo al EU (74 %). D En Angolo subskribiĝas packontrakto inter Ia registaro kaj la ribela organizaĵo UNITA. Kvankam ĝi estas ligita kun granda espcro, la armistico denove estas rompata.
- 21a. NATO-aviadiloj detruas la flughavenon Udbina en Krajina, kiu apar
- tenas al Kroatio, sed estas okupata de la serboj, ĉar serbaj aviadiloj ekflugis de tie por ataki la regionon Bihaĉ. Sarajevo kaj Mostar ripete estas atakataj de la serba artilerio. La bosniaj serboj tenas pli ol 100 UN-soldatojn kiel ostaĝojn. D La nepalaj komunistoj gajnas la parlamentajn elektojn kaj la estro de la komunistoj iĝas nova ĉefministro.
- 22a. Berlusconi, itala ĉefministro, estos vokita antaŭ la milana tribunalo pro la korupto-riproĉo. D La rusa politikisto Gaidar alvokas ĉiujn reformemulojn unuiĝi. Dume Jelcin elŝanĝas plurajn ministrojn. Okaze de vizito ĉe la rusa-estona limo, Jelcin postulas la redonon de estona teritoriero. Ankaŭ Estonio pretendas teron ĉirkaŭ la urbo Pskovo.
- 26a. Jirinovski, rusa dekstrema radikalulo, oficiale anoncas sian kandidatiĝon por fariĝi prezidanto en 1996. Aliaj eblaj kandidatoj estas i.a. Ruckoj, Romanov kaj Javlinski.
- 27a. Inter la 30 novaj vatikanaj kardinaloj, papo Johano 2a nomis ankaŭ la ĉefepiskopon de Sarajevo. 28a. Plimulto da norvegoj (52,3 %) voĉdonas kontraŭ la aliĝo al EU. D Sanguinetti nomiĝas la nova prezidanto de Urugvajo, la unua prezidanto post la armea diktaturo.
- 29a. Jelcin alvokas la militantajn partiojn en Ceĉenio ĉesigi la konflikton, alikaze Rusio minacas je pertorta interveno en tiu kaŭkaza respubliko. La ĉeĉena registaro rifuzas la ultimaton el Moskvo.
- MONA TO - januaro 1995
- Decembro 1994 Ia mondo en decembro 1994
- 1 a. Israelo cedas al Ia palestinanoj ties suverenecon pri impostoj kaj sansistemo. D Post 22jara mallibereja restado, Ia eksa teroristo Irmgard Möller liberiĝas. D Grozny, la ĉefurbo de Ceĉenio, kiu proklamis sin sendependa de Rusio, estas ekbombata de la rusa armeo. La ĉeĉenoj persiste defendas sin.
- 3a. Fone de Ia droga misuzado, Svislando severigas la leĝaron kontraŭ kontraŭleĝaj eksterlandanoj.
- 5a. Okaze de sia kunveno en Budapeŝto, ,Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo" ŝanĝas sian nomon al ,Organizaĵo pri...".
- 6a. Di Pietro, fama milana juristo, kiu ĉefesploris Ia politikan korupton en Italio, demisias.
- 7a. La ĉefministro de Kebekio leĝe enkondukas la secesian proceduron por forlasi la kanadan federajon. Popolreferendumo pri tiu demando sekvos.
- 8a. Speciala tribunalo kondamnas ok kurdajn parlamentanojn al ĝis 15 jaroj da malliberejo. Eksterlando kaj parto de la turka gazetaro protestas. Eŭropa Unio prokrastas la doganan unuiĝon kun Turkio.
- 9a. Depost pli ol 20 jaroj, en Belfast komenciĝas la interparoloj inter Sinn FeinhIRA kaj la brita registaro. 11a. Dum la EU-konferenco en Essen (Germanio), la 12 membroŝtatoj diskutas la EU-etendiĝon al orienta Eŭropo. Ili rifuzas britajn, francajn kaj usonajn konsiderojn retiri siajn UN-pactrupojn el Bosnio. D En Oslo la nobelpremio pri paco transdoniĝas al Arafat, Peres kaj Rabin. D Delors, EU-prezidanto, kaj Rocard, eksa socialista ĉefministro, rezignas pri siaj kandidatiĝoj por la franca prezidanteco. D Okaze de la konferenco de la amerikaj ŝtatestroj (sen Castro) en Miami, Clinton proklamas la kreadon de libera ekonomia zono sur Ia kontinento.
- 12a. Okaze de la partikongreso de Ia germanaj liberaluloj en Gera, partiestro Kinkel, samtempe germana ministro pri eksteraj aferoj, estas forte kritikata fone de la lastatempaj malsukcesoj de Ia partio kaj troviĝas rande de la demisio.
- 13a. Unuafoje en la historio de la itala respubliko, ĉefministro (Berlusconi) devas defendi sin antaŭ la tribunalo pro korupto-suspekto. D La brazila prezidinto Collor estas absolvita de ĉiuj akuzoj (korupto). 15a. Taslima Nasreen, defendisto de la homaj rajtoj el Bangladeŝo, akceptas Ia Saharov-premion de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo.
- 17a. Nord-koreoj faligas usonan helikopteron, kiu penetris en la aerspacon norde de la korea limo kaj akuzas ĝin pri spionado.
- 18a. La bulgaraj socialisoj klare gajnas la parlamentajn elektojn. La kontraŭkomunista movado SDS ricevas nur 24 elcentojn de la voĉoj. D La advokato Rolf Schlierer iĝas la posteulo de Schönhuber, adiaŭanta ĉefo de Ia dekstremaj germanaj respublikanoj.
- 19a. La usona prezidinto Carter kaj la bosniaj serboj interkonsentas armisticon, kiu estas pli malpli respektata.
- 20a. Jam la trian fojon frenezulo pafas kontraŭ Ia Blanka Domo en Vaŝingtono. '
- 21a. La iama piedpilka stelo Pelé iĝas nova brazila ministro pri sporto. D Jordanio kondamnas al morto 11 islamajn radikalulojn.
- 22a. Berlusconi, ĉefo de la 53a itala registaro post Ia dua mondmilito, sub
- premo de „Lega Nord" (Bossi) kaj akuzoj pro koruptado kontraŭ li, demisias. La itala prezidanto Scalfaro rezignas pri baldaŭaj parlamentaj elektoj postulataj de Berlusconi.
- 26a. La pertorta okupado de aviadilo de Air France kun 170 pasaĝeroj fare de kvar alĝeriaj islamaj radikaluloj (GIA) finiĝas en Marsejlo per liberiga interveno de speciala franca policistaro kaj la mortigo de la teroristoj, kiuj siavice mortpafis kvar ostaĝojn. La alĝerianoj planis eksplodigi la aviadilon super Parizo. La rilatoj inter Parizo kaj Alĝero akriĝas. La alĝeria registaro severigas la subpremadon kontraŭ la islama opozicio.
- 27a. Jelcin pravigas la perarmean intervenon en Ĉeĉenio, kiu daŭras la tutan monaton, per konstituciaj argumentoj. Malgraŭ haj promesoj ne plu bombi la ĉefurbon Grozny, la atakoj pludaŭras kaj mortigas centojn da Ioĝantoj.
- 29a. En Liberio ekvalidas la armistico, kiu devus ĉesigi Ia kvinjaran internan militon. D La singapura registaro rezignas pri politika liberaligo laŭ usona modelo. D La proceso kontraŭ Clinton pro laŭdira seksa ĝeno al virino estas prokrastita al la tempo post lia prezidanteco. D Turkio fermas provincan oficejon pri homrajtoj; atenco okazas kontraŭ la liberala gazeto „Milliyet".
- 30a. La serba registaro likvidas la lastan sendependan tagĵurnalon „Borba" kaj maldungas ĉiujn 200 dungitojn. Ci tiuj anoncas la fondon de nova gazeto. D En Germanio finiĝas la giganta privatigo de entreprenoj el eksa GDR. ----
1989 | 1990 | 1991 | 1992 | 1993 | 1994 | 1995 | 1996 | 1997 | 1998 | 1999
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1994 ja:1994年 ko:1994년 simple:1994 th:พ.ศ. 2537 zh-min-nan:1994 nî

Inguŝio

Geografio > Eŭropo > Rusio > Inguŝio ---- Rusio Inguŝio (ruse Ингушетия, inguŝe ГIалгIай мохк) estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. De 1810 en konsisto de Rusio. Dum 1921-1924 en Montara ASSR. En 1924 fondiĝis Inguŝa AO. Dum 1934-1992 en Ĉeĉena-Inguŝa ASSR. En junio de 1992 estis proklamita Respubliko Inguŝio kadre de la Rusia Federacio.
- Areo: ĉ. 4,6 mil kv.km. (la plej malgranda regiono de Rusio)
- Loĝantaro: ĉ. 200 mil, plejparte inguŝoj.
- Ĉefurbo: Magas. Antaŭa ĉefurbo (1992-2000) Nazran. La orienta limo de Inguŝio (kun Ĉeĉenio) ankoraŭ ne estas fiksita post disiĝo de la komuna Ĉeĉen-Inguŝa respubliko. La okcidentan limon (kun Nord-Osetio) Inguŝio disputas.

Konflikto en Apudurba Distrikto de Nord-Osetio

La teritorio de la distrikto jure kaj fakte apartenas al Nord-Osetio, sed ĝia orienta parto estas diskutata de Inguŝio. Ĝis 1944 inguŝoj loĝis en la nomita distrikto, konsistigante pli ol duonon de la loĝantaro, kaj dum la Dua Mondmilito, laŭ dekreto de Stalin, ĉiuj inguŝoj estis deportitaj en Kazaĥion kaj Kirgizion, akuzitaj pri nelojaleco al la sovetia potenco. Al iliaj vilaĝoj oni devige enloĝigis rusojn kaj osetojn. Post reabilito de la inguŝa popolo, inguŝoj revenis al siaj vilaĝoj, kio kaŭzis daŭran malkontenton inter du etnoj (inguŝoj kaj osetoj). Post disfalo de Sovetunio, en oktobro-novembro 1992 okazis amasaj inguŝaj protest-agoj kaj armitaj interpuŝoj, kulmino de kiuj iĝis armita kontraŭstaro, kiam najbaro militis kontraŭ najbaro en la vilaĝoj kun miksita oset-inguŝa loĝantaro. Estas malfacile diri, kiu flanko ekis la konflikton: ambaŭ montras unu al la alia. Rezulte, post du-monata milito, dekmiloj da inguŝoj devis forlasi siajn hejmojn en la orienta parto de Prigorodnij (Apudurba) distrikto de Nord-Osetio. Laŭ diversaj pritaksoj, pli-malpli duono de la antaŭkonflikta etne inguŝa loĝantaro sukcesis reveni al la distrikto kaj loĝas tie nun. La konflikto estas konservita per disigo de la kontraŭstarantaj flankoj kaj intensigo de polica kontrolo, sed la rilatoj inter la du etnoj plu restas streĉaj. Inguŝio kaj inguŝaj neregistaraj organizoj ne ĉesis postuli la teritorion. Administracia limo inter Nord-Osetio kaj Inguŝio multrilate similas limon interŝtatan. Post la ioma pliboniĝo komence de 2000-aj jaroj, denove ekregis malvarma kontraŭstaro post la tragediaj eventoj en Beslan, pri kiuj lokanoj kulpigas inguŝajn ekstremistajn junulojn. Kategorio:Inguŝio ja:イングーシ共和国 ko:잉구슈 공화국

Dagestano

Geografio > Eŭropo > Rusio > Dagestano < Norda Kaŭkazio ---- right Dagestano estas Respubliko en Norda Kaŭkazio ĉe la Kaspia maro, subjekto de Rusia Federacio.
- Areo: 50,3 mil kv.km;
- Loĝantaro: 2100 mil.
- Ĉefurbo: Maĥaĉkala. De 1813 en konsisto de Rusio. Dum 1921-1991 ekzistis Dagestana ASSR (aŭtonoma soveta socialisma respubliko). Milito en Ĉeĉenio forte influis la situacion en Dagestano, kie sufiĉas siaj internaj problemoj. En aŭgusto 1999 okcidenta Dagestano estis invadita de terorismaj bandoj gvide de Ŝamil BASAJEV.

Etnoj de Dagestano

El inter 2,1 mln de loĝantoj loĝas en vilaĝoj 58%. La dagestanaj etnoj apartenas al tri lingvaj familioj: En la lingvoj de la naĥa-dagestana branĉo de la kaŭkazia lingva familio (laŭ alia klasifiko la branĉo estas konsiderata aparta lingva familio) parolas:
- avaroj — 557,1 mil personoj (27,9% de la tuta loĝantaro)
- darganoj — 332,4 mil (16,1%)
- lezgoj — 250,7 mil (12,2%)
- lakoj — 102,6 mil (5%)
- tabasaranoj — 93,6 mil (4,5%)
- rutuloj — 17,1 mil (0,8%)
- aguloj — 16 mil (0,7%)
- caĥuroj — 6,3 mil (0,3%)
- ĉeĉenoj — 92,2 mil, el kiuj kelkmil estas migrintoj el Ĉeĉenio. En la lingvoj de la tjurka grupo de la altaja lingva familio parolas:
- kumikoj (kumukoj) — 267,5 mil (12,9 %)
- azerbajĝananoj (azerioj) — 88,3 mil (4,3%)
- nogajoj (nohajoj) — 33,4 mil (16 %) En la lingvoj de la hind-eŭropa lingva familio parolas:
- rusoj — 150,1 mil (7,3%)
- tatoj kaj montaraj hebreoj — 18,5 mil (<1%) Por interlingva komunikado la rusa lingvo estas uzata, antaŭ ĝi supozeble unu el la tjurkaj lingvoj estis uzata: la kumika aŭ la azerbajĝana. 98% de la kredantoj estas muzulmanoj. Etna politiko estas malfacila afero en la multetna Dagestano. La 39 distriktoj de la respubliko "apartenas" ĉiu al aparta etno. Posteno de dagestana premiero, ekz., ĉiam estas okupata de etna kumiko ktp. Por unu milo de loĝantoj naskiĝas 19,5 infanoj jare. Tio estas la plej alta naskonivelo en Rusio. La averaĝa kvanto de infanoj por unu virino estas 2,42. ja:ダゲスタン共和国 ko:다게스탄 공화국

Nord-Osetio

Geografio > Eŭropo > Rusio > Norda Kaŭkazio > Nord-Osetio ---- Norda Kaŭkazio Norda Kaŭkazio Nord-Osetio estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio. En 1774 propravole aliĝis al Rusio. En 1921 formiĝis Vladikavkaza (Oseta) Okrugo en konsisto de Montara ASSR. De 1924 - AO, 1936 - ASSR.
- Plena oficiala nomo: Respubliko Norda Osetio — Alanio
- Areo: 8,0 mil kv.km. (4 mil kv.km. montaro);
- Loĝantaro: 678,6 mil; inter ili urbanoj - 456,9 mil (2001). Osetoj: ĉ. 70% de loĝantaro.
- Ĉefurbo: Vladikavkaz (pli ol 310 mil loĝantoj).
- Kodoj de aŭtomobiloj: 15 rus
- Urboj: Vladikavkaz (ĉefurbo, 310 mil loĝantoj), Mozdok (39 mil), Beslan (34 mil), Alagir (23 mil), Ardon (16 mil), Digora (12 mil).
- Hidrografio: la ĉefa rivero — Terek (baseno de la Kaspia maro), al kiu enfluas ĉiuj aliaj montaraj riveretoj.
- Ĉefo: la ĉefo de la respubliko ekde la 7-a de junio 2005 estas Tajmuraz MAMSUROV, 51-jara beslanano. Du gravaj vojoj el Rusio al Trans-Kaŭkazio: Transkam kaj t.n. Milita Kartvela Vojo. Laŭ Konstitucio de Respubliko Norda Osetio — Alanio la du ŝtataj lingvoj en la regiono estas la rusa kaj la oseta (en la formo de ambaŭ dialektoj: la irona kaj la digora).

Turismo

dialekto Norda Osetio dum longa tempo estis tre alloga turisma loko, speciale por ŝatantoj de montara skiado. En sovetiaj tempoj ankaŭ eksterlandanoj (speciale el Orienta Germanio) ŝatis ripozi tie ĉi. Nun la famaj ripozejoj Cej kaj Dzinaga uzas nur parton de siaj eblecoj por loĝigi turistojn — bedaŭrinde la militaj konfliktoj en la najbaraj regionoj forpuŝas eventualajn turistojn. Tamen eblas paroli, ke dum la jaroj 2003-2005 okazis ioma kresko de ripozantoj en Cej kaj Dzinaga.

Konflikto kun Inguŝio

En la jaro 1992 ĉi tie okazis interetna konflikto, kies kaŭzo estis Apudurba distrikto, kies grandan parton oni volis aligi al la najbara rusia regiono — Inguŝio. Rezulte de la konflikto kelkmil inguŝoj devis forlasi Osetion kaj loĝas nun en Inguŝio kiel rifuĝintoj. Pli ol duono el ili jam revenis al Norda Osetio, sed ne ĉiuj povis ekloĝi en siaj hejmoj, ĉar en pluraj forlasitaj domoj nun loĝas migrintoj el alia problema regiono — Sud-Osetio.

Beslana Tragedio

Septembre de la jaro 2004 Nord-Osetio subite iĝis tutmonde fama pro la terorista atako al mezlernejo numero 1 en urbeto Beslan (329 mortintoj, inter kiuj 159 infanoj). La okazintaĵo serioze influis la ĉiutagan vivon en Nord-Osetio: i. a. loĝantaro iĝis pli politike aktiva, akriĝis la konservita konflikto kun la najbara Inguŝio.

Eksteraj ligoj

[http://slavik.babil.komputilo.org/galerio/montaro.html Fotoj el Osetio kun subskriboj] (eo) [http://ossetia.ru Ossetia.ru — novaĵservilo pri eventoj en Osetio] (ru) Kategorio:Rusio
-
ja:北オセチア共和国 ko:세베로오세티야 공화국

Dagestano

Geografio > Eŭropo > Rusio > Dagestano < Norda Kaŭkazio ---- right Dagestano estas Respubliko en Norda Kaŭkazio ĉe la Kaspia maro, subjekto de Rusia Federacio.
- Areo: 50,3 mil kv.km;
- Loĝantaro: 2100 mil.
- Ĉefurbo: Maĥaĉkala. De 1813 en konsisto de Rusio. Dum 1921-1991 ekzistis Dagestana ASSR (aŭtonoma soveta socialisma respubliko). Milito en Ĉeĉenio forte influis la situacion en Dagestano, kie sufiĉas siaj internaj problemoj. En aŭgusto 1999 okcidenta Dagestano estis invadita de terorismaj bandoj gvide de Ŝamil BASAJEV.

Etnoj de Dagestano

El inter 2,1 mln de loĝantoj loĝas en vilaĝoj 58%. La dagestanaj etnoj apartenas al tri lingvaj familioj: En la lingvoj de la naĥa-dagestana branĉo de la kaŭkazia lingva familio (laŭ alia klasifiko la branĉo estas konsiderata aparta lingva familio) parolas:
- avaroj — 557,1 mil personoj (27,9% de la tuta loĝantaro)
- darganoj — 332,4 mil (16,1%)
- lezgoj — 250,7 mil (12,2%)
- lakoj — 102,6 mil (5%)
- tabasaranoj — 93,6 mil (4,5%)
- rutuloj — 17,1 mil (0,8%)
- aguloj — 16 mil (0,7%)
- caĥuroj — 6,3 mil (0,3%)
- ĉeĉenoj — 92,2 mil, el kiuj kelkmil estas migrintoj el Ĉeĉenio. En la lingvoj de la tjurka grupo de la altaja lingva familio parolas:
- kumikoj (kumukoj) — 267,5 mil (12,9 %)
- azerbajĝananoj (azerioj) — 88,3 mil (4,3%)
- nogajoj (nohajoj) — 33,4 mil (16 %) En la lingvoj de la hind-eŭropa lingva familio parolas:
- rusoj — 150,1 mil (7,3%)
- tatoj kaj montaraj hebreoj — 18,5 mil (<1%) Por interlingva komunikado la rusa lingvo estas uzata, antaŭ ĝi supozeble unu el la tjurkaj lingvoj estis uzata: la kumika aŭ la azerbajĝana. 98% de la kredantoj estas muzulmanoj. Etna politiko estas malfacila afero en la multetna Dagestano. La 39 distriktoj de la respubliko "apartenas" ĉiu al aparta etno. Posteno de dagestana premiero, ekz., ĉiam estas okupata de etna kumiko ktp. Por unu milo de loĝantoj naskiĝas 19,5 infanoj jare. Tio estas la plej alta naskonivelo en Rusio. La averaĝa kvanto de infanoj por unu virino estas 2,42. ja:ダゲスタン共和国 ko:다게스탄 공화국

Suda Kaŭkazio

Geografio > Kaŭkazio > Suda Kaŭkazio ---- Suda Kaŭkazio estas parto de Kaŭkaza regiono. Ĝi vastiĝas de Nigra Maro ĝis Kaspia Maro sude de Kaŭkazoj. Dum soveta epoko ĝia pli konata nomo estis Transkaŭkazio. La termino havis politikan sencon kaj montris ĝian situon rilate al la norda politika centro. Tri sendependaj ŝtatoj troviĝas en la teritorio de Suda Kaŭkazio: Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, krom ili ankaŭ tri memproklamitaj kaj memregataj, sed neagnoskitaj teritorioj: Montara Karabaĥo (aŭ Arcaĥ), Sud-Osetio kaj Abĥazio.
ŜtatoĈefurbo Areo Loĝantaro
ArmenioErevan29,83.700.000
AzerbajĝanoBaku86,6 7.710.000
KartvelioTbilisi69,7 5.250.000
Vd. ankaŭ Norda Kaŭkazio. Kategorio:Suda Kaŭkazio

Kartvelio

Geografio > Azio > Kaŭkazio > Kartvelio ---- Kaŭkazio Kartvelio (kartvele Sakartvelo) estas lando en centra kaj okcidenta partoj de Kaŭkazio, historia heredanto de antikvaj ŝtatoj Iberia kaj Kolĥeti. Membro de UNO, Eŭropa Konsilio, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.
- Landkodo: GE.
- E-nomo: Kartvelio; Georgio; Gruzio; Kartvelujo.
- Nacia nomo: Sakartvelo.
- Areo: 69.700 kv.km.
- Ŝtatlimoj: surteraj - 1.461 km (inter ili - kun Armenio 164, Azerbajĝano 322, Rusio 723, Turkio 252), ĉemaraj - 310 km.
- Naturo: precipe montaro, naturo estas diversa - de subtropikoj ĝis kaŭkazaj glacimontoj; altega pinto - monto Ŝĥara (5.068 m), malaltega punkto - Nigra Maro (0 m); semotaŭga tero - 16%, paŝteja tero - 25%, arbaroj - 34%. Ĉefaj riveroj Mtkvari (Kura) kaj Rioni.
- Politika sistemo: prezidenta respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Miĥail SAAKAŜVILI (2004).
- Leĝdona organo: parlamento (235 membroj).
- Politikaj partioj: Unio de Civitanoj, Unio de Renesanco, Socialista Partio, Nacia-Demokratia Partio, Laborista Partio, Nacia Movado.
- Ĉefurbo: Tbilisi (1.3 mil).
- Urboj: Kutaisi (235), Rustavi (160), Batumi (136), Soĥumi (120
- ).
- Adm. divido: 2 aŭtonomaj respublikoj, ankaŭ 53 distriktoj, 8 urbaj teritorioj kaj ĉefurbo Tbilisi, kiuj estas arigitaj en regionoj. Laŭ konstitucio administra-teritoria aranĝo de la lando estos determinita post la restaŭro de Tbilisa jurisdikcio sur la tuta teritorio de Kartvelio.
- Loĝantaro: 5.100 mil (1999), inter ili - kartveloj 70%, armenoj 8%, rusoj 6%, azeroj 6%, abĥazoj. Rapideco de la kreskado - 0,74%.
- Ŝtatlingvo: kartvela, en Abĥaza AR - ankaŭ abĥaza.
- Kredantoj: ortodoksaj kristanoj - 75%, muzulmanoj 11%, armenaj gregorianoj 8%.
- Nacia festo: 26a de Majo - tago de restaŭro de ŝtateco.
- Ekonomiko: daŭriĝas realizado de merkataj reformoj; ĉefaj branĉoj de ekonomiko: agrikulturo (teo, citrusoj, frukto, tabako, vino), maŝinkonstruado, metalurgio, hidrorisurcoj. Grandvalora estas restaŭro de kurort-turista komplekso, kiu en pasintaj jaroj servis al pli ol 2 milionoj da homoj.
- Ĉefaj komercpartneroj: Rusio (18%), Turkio (14%), Azerbajĝano (12%) kaj Usono (6%).
- Pokapa GNP: 840 $.
- Monunuo: Kartvela Lari (=100 tetroj).

Historio de Kartvelio

La 9-an de aprilo 1991 surbaze de tutlanda referendumo Supera Soveto de Kartvelio akceptis "Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco". En majaj prezidentaj elektoj 1991 venkis Zviad GAMSAĤURDIA, sed pro la interna politika kaj milita kontraŭstaro li estis renversita (januaro 1992). Ŝtatregadon prenis Milita Konsilio, kiu baldaŭ transdonis ŝtatpotencon al novfondita Ŝtata Konsilio (prezidanto Eduard ŜEVARDNADZE). Deklaro de sendependeco en Kartvelio kaŭzis pliakrigon de politika situacio en aŭtonomaj subjektoj, al kio sekvis civilaj militoj kaj formigo de separatismaj reĝimoj en Abĥazio kaj Sud-Osetio. Zurab ĴVANIA
- Heredaĵo: urbo-muzeo Mcĥeta, Gelati monaĥeja komplekso, historia centro de Tbilisi, kavernaj kompleksoj de Uplisciĥe kaj Vardzia, Zemo Svaneti; kartvela eposo - Kavaliro en Tigra Felo (13-a jc.), polifonia kanto, origina skribosistemo. Aŭtonomaj Respublikoj: Abĥazio - Aĝario Regionoj: Kartli - Kaĥeti - Imereti - Guria - Samegrelo - Svaneti - Mesĥeti
-
ja:グルジア ko:그루지야 ms:Georgia simple:Georgia (country) th:ประเทศจอร์เจีย zh-min-nan:Sakartvelo

Parlamento

Juro > Nacia juro > Konstitucia juro > Bazaj nocioj ---- Parlamento estas la reprezentantaro de la civitanoj, federitaj ŝtatoj aŭ lokaj teritorioj, kiu, en konstituciaj landoj, faras leĝojn kaj voĉdonas buĝeton. Cetere, ĝin oni kutime alnomas Leĝofara Povo kontraste al la Ekzekutiva Povo (registaro). Parlamento povas estas unu-, du- aŭ plur-ĉambra. La parlamento de federacia ŝtato estas ĝenerale duĉambra, t.e. unu ĉambro por reprezenti la civitanojn, la alia por reprezenti la federitajn ŝtatojn.
- Landoj kun parlamento unuĉambra : la Jugoslavio de marŝalo Tito...
- Landoj kun parlamento duĉambra : Britio, Germanio, Usono, Francio, Svisio...
- Landoj kun parlamento plurĉambra : la iama Napoleona Francio (kvarĉambra)... Ĝenerale, almenaŭ unu el la ĉambroj konsistas el homoj rekte aŭ nerekte elektitaj de la voĉrajta civitanaro. La eventualaj aliaj chambroj povas konsisti el dumvivaj, iam nomumitaj membroj, de homoj elektitaj de lokaj elektitoj... La parlamento rolas diversmaniere laŭ la ŝtata reĝimo.

Liza UMAROVA

Liza UMAROVA estas la plej populara ĉeĉena kantistino nuntempe. Malgraŭ tio ŝi estas tiom malriĉa, kiom antaŭ populariĝo, ĉar ĉiuj ŝiaj diskoj estas "piratitaj" — ŝi enspezas neniun tantiemojn, male ŝi ŝparas el ŝiaj magraj enspezoj, por povi pagi la registradon de ŝiaj kanzonoj. Sed ŝi diras, ke ŝi ne volas esti riĉa, ke tio malbone influus ŝian inspiron. Ŝi estas foje nomita la Edith PIAF de Ĉeĉenio. Ŝi prikantas la suferojn kaj esperojn de la nuntempaj kompatindaj loĝantoj de sia lando. Sed ŝi ne subtenas ajnan flankon de la milito. Ŝi nun loĝas en Moskvo. Sed ankaŭ tie suferas la rasismon de la ekstremdekstruloj, kaj estis atakita kun ŝia filo en la stratoj de Moskvo.

Eksteraj ligoj


- [http://www.esharsh.com/gallery/details.php?image_id=38&sessionid=ee4e32053d8dc66cfe58e240b25e1df9&sessionid=ee4e32053d8dc66cfe58e240b25e1df9 Ŝia foto] Kategorio:Ĉeĉenio

3 février

Le 3 février est le 34 jour de l'année du calendrier grégorien.

Événements


- 474 :
  - Mort de Léon I, empereur romain d’Orient (ou empereur byzantin).
  - Début du règne de Léon II le Jeune (° en 467), petit-fils du précédent. (Fin le 10 novembre 474).
- 1190 - Création des échevins de la ville de Paris par Philippe Auguste, qui donna à cette capitale les armes qu’elle a si longtemps portées, et qui la fit clore de murailles et de fossés.
- 1387 - Application de la loi salique. Cette loi n'affirmait pas seulement que « femme ne succède pas au royaume de France »,
- 1486 - Première tenue de la Foire Saint-Germain à Paris, établie quatre ans auparavant par Louis XI.
- 1689 - Première représentation d'Esther, tragédie de Jean Racine, au couvent de Saint-Cyr. Racine était à l'apogée de sa célébrité et s'était offert le luxe de prendre Boileau comme metteur en scène et Jean-Baptiste Lulli comme compositeur.
- 1757 - Les Autrichiens et les Piémontais sont forcés par les Français de quitter le Var avec précipitation, et d'évacuer la Provence et le Dauphiné, qu'ils s'étaient flattés d'envahir.
- 1830 - Signature du protocole de Londres par la France, la Russie et la Grande-Bretagne, garantissant l'indépendance de la Grèce.
- 1831 : Louis, duc de Nemours, fils de Louis-Philippe I, est élu roi des Belges
- 1851 - Instauration des bateaux-lavoirs à Paris. Les lavandières étant réputées de mœurs légères, nombreux étaient les hommes en quête d’aventures et venant troubler leur travail le long des cours d’eau. Pour enrayer cette prostitution, on dut créer des endroits où elles pourraient laver en toute tranquillité.
- 1913 : début du procès des survivants de la Bande à Bonnot
- 1954 : début du siège de Diên Biên Phu
- 1962 : voyage inaugural du paquebot France
- 1998 : un avion militaire américain coupe le cable d’un téléphérique à Cavalese dans les Dolomites : 20 morts

Naissances


- 1775 : Louis-François Lejeune, peintre et militaire français († 29 février 1848)
- 1790 : Gideon Mantell, obstétricien, géologue et paléontologiste britannique († 10 novembre 1852).
- 1809 : Felix Mendelssohn-Bartholdy, compositeur allemand.
- 1823 : Spencer Fullerton Baird, ornithologue et ichtyologiste