Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Chur

Chur

---- germane Chur [ĥu:r], itale Coira [koj'ra], rumanĉe Cuera [kŭe'ra], france Coire [kŭ'a:r] ---- Ĉefurbo de la svisa kantono Grizono. Enloĝantoj: 33.500. Chur sinlaŭdas esti la plej malnova urbo en Svisio. La nomo devenas el kelta korakoria = klano,tribo. Post konkero de la romianoj ĝi iĝis en -15 ĉefurbo de provinco Rhaetia Prima. Post la disfalo de Romia imperio, la episkopo de Chur iĝis estro kaj protektanto de la regiono. Kiam Grizono iĝis svisa kantono la urbo elektitis kiel ties ĉefurbo. La urbo situas surborde de rivero Plessur.
Ĝiaj mejloŝtonoj estas la Episkopejo (Bischöflicher Hof), la katedralo, kie troviĝas la tombo de la svisa patrioto Jürg Jenatsch kaj belega triptiko, la Griza Domo (Graues Haus), ejo de la grizona registaro. als:Chur

Germana lingvo

Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro. Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin. La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo. Sintakse, la germana havas V2 vortordon.

Famaj aŭtoroj de la germana

Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp

Kuriozaĵoj


- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla) Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Deutsche Sprache ja:ドイツ語 ko:독일어 ms:Bahasa Jerman simple:German language th:ภาษาเยอรมัน

Rumana lingvo

Lingvo > Hindeŭropa Lingvaro > Latinida Lingvaro > Rumana Lingvo ---- Nomo: română
Lingva familio Latina (latinida lingvo)
ISO-639-kodoj: rum, ron, ro
Parolantoj: proksimume 26.000.000 en Rumanio kaj Moldavio, proksimume 2.500.000 en Germanio, Usono, Ukrainio, Bulgario, Hungario, Rusio, Kanado kaj aliaj landoj
Skribo: latina, kun kelkaj specialaj literoj: ă = simila al "e" en la angla "father" aŭ germana "Mutter", albana "ë"
â = kiel la rusa "ы", pola "y", turka "ı", estona "õ"
î = identa kun "â", sed uzata (nun) nur vort-komence kaj -fine
ş = Esperanta "ŝ"
ţ = Esperanta "c"
Malgraŭ sia latinida deveno la rumana lingvo alprenis ne nur vortojn, sed ankaŭ gramatikaĵojn de najbaraj lingvoj. Ekzemple la konstruo de la difina artikolo (sufikse al substantivoj) kaj de certaj verboformoj kun "să" estas analogaj al la bulgara lingvo. Specimeno (la Patro Nia):
Tatăl nostru Care eşti în ceruri,
sfinţească-se numele Tău;
vie împărăţia Ta,
facă-se voia Ta;
precum în cer, aşa şi pe pământ.
Pâinea noastră cea de toate zilele,
dă-ne-o nouă azi,
şi ne iartă nouă greşelile noastre
precum şi noi iertăm greşiţilor noştri
şi nu ne duce pe noi în ispită,
ci ne mântuieşte de cel rău.

- [http://wiktionary.org/wiki/Romanian_language Wiktionary: Romanian Language] ja:ルーマニア語

Franca lingvo

] La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj. La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm). Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
  1. 52,8 - Francio
  2. 6,4 - Kanado
  3. 5,1 - Alĝerio
  4. 5,1 - Haitio
  5. 4,4 - Eburbordo
  6. 3,3 - Belgio
  7. 2,6 - Zairio
  8. 2,1 - Tunizio
  9. 1,9 - Usono
  10. 1,8 - Kameruno
  11. 1,2 - Madagaskaro
  12. 1,2 - Niĝero
  13. 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.

Dialektoj

Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.

Historio :

; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. ; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem. ; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. ; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento). ; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp ; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

Influo al Esperanto

La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...

Eksteraj ligoj


- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro) :[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/] ! als:Französische Sprache ja:フランス語 ko:프랑스어 simple:French language th:ภาษาฝรั่งเศส zh-min-nan:Hoat-gí

Ĉefurbo

Ĉefurbo estas la centro por registaro de lando. Ne ĉiam ĉefurbo estas la plej granda urbo en tiu lando. Pro historiaj kialoj, ĉefurbo povas esti urbo iam grava. Federacio povas elekti aŭ eĉ krei malgrandan urbon por ne favori iun el la gravaj federacieroj. Ekzemple, Usono fondis Vaŝingtonon kaj Brazilo, Braziljon. Kelkaj landoj distribuas la ejojn de ŝtataj fakoj en pluraj ĉefurbojn. En iu landoj, vetero povas instigi ŝanĝi la ĉefurbon laŭ sezono. Ekzemple, Brita Hindio havis Delhion kiel ĉefurbo sed, somere, la vicreĝa kortego migris himalajen al somera ĉefurbo Simla, pli malvarma pro alteco. Antaŭ ol la apero de moderna ŝtato, eblis ke la kortego ne havis fiksan lokon. Reĝo (ekzemple, Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia Imperio)) iris al alia regiono, laŭ militaj bezonoj, ribeloj aŭ monakireblo.

Listo de ĉefurboj:

Kategorio:Urbo
-
ja:首都 ko:수도 simple:Capital_(city)

Grizono

Geografio > Eŭropo > Svislando > Grizono ---- Dosiero:ch-graubuenden-grischun.gifDosiero:ch-gr.gif
---- germane Graubünden [grao'bünd'-n] - itale Grigioni [griĝo'ni], romanĉe Grischun [griĵuη'], france Grisons [grizõ'] ---- Orient-svislandakantono. Sude de la kantono estas Italujo; norde estas Aŭstrujo kaj Liĥtenŝtejno. Okcidente la kantonojSt. Gallen, Glarus, Uri kaj Ticino. En la kantono troviĝas la mondfamaj Davos kaj Sankt Moritz kaj aliaj skiejoj.
- ĉefurbo: Chur

- kodo: GR

- loĝantaro: 187,5 mil en 2001 (3% de Svislando)

- areo: 7105 kv. km (17% de Svislando - la plej granda kantono).

- lingvoj: la germana (83,1%), romanĉa (23,6%), itala (22,5%) (1990) - la sola trilingva kantono en Svislando.
La germana lingvo estas parolata plejparte en la nordo (kie multaj germanlingvanoj enmigris en la 19-a kaj 20-a jarcento), la romanĉa lingvo en partoj de la sudoriento kaj okcidento kaj la itala lingvo en kelkaj areoj apud la itala kaj tiĉina landlimoj. En 1990, la romanĉa estis la unua lingvo de 17%. En 1880 ĝi estis la unua lingvo de 40% ---- Sub la romianoj, kiu konkeris la valojn je -15, la valoj de nuna Grizono fariĝis parto de la provinco Rhaetia. La valoj konservis unikan, ne-italan latinidan kulturon kaj lingvon. La latina lingvo de la valoj evoluis kaj fariĝis la romanĉa lingvo, kiu estis la ĉefa lingvo de la kantono ĝis 1850. La nomo "Grizono" devenas de "griza" (grisch, grau, grigio). Fakte ĝi naskiĝis de la unuiĝo de la Griza Ligo (Grauer Bund) - reprezentita de la supera maldekstra, blanknigra kvarono de la flago - de la Ligo de la Domo de Dio (Gotteshausbund) - supera deksta kvarono - kaj de la Ligo de la Dek Jurisdikcioj (Zehngerichtebund) - suba duono kun la ibekso - en la 15-a jarcento. La "eterna aliancano" de Svislando fariĝis kantono en 1803, laŭ plano de Napoleon BONAPARTE. La ĉefurbo Chur en la nordo estas centro de industrio. Ĝi nun estas germanalingva urbo. Antaŭ la naskiĝo de la tri ligoj la kantono estis regata de la episkopo de Chur, kiu heredis la romian administradon post la disfalo de la imperio. als:Kanton Graubünden

Svisio

Geografio > Eŭropo > Svislando ---- rightrightgermane Schweiz [ŝvajc] france Suisse [sŭis] itale Svizzera [ZVICcera] romanĉe Svizra [ŜVICra] svisgermane Schwyz [ŝvi:c] Svislando aŭ Svisio estas lando en Centra Eŭropo, inter Ĵuraso kaj Alpoj. Germanio estas norda de Svislando, Italio estas suda, Francio estas okcidenta, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno orienta.
- Landkodo: CH (mallongigo de "Confoederatio Helvetica", la latina nomo).
- E-nomo: Svisio, Svisujo, Svislando; Helvetio (historia); Svisa Konfederacio (oficiala).
- Oficiallingvaj nomoj: Schweizerische Eidgenossenschaft (de), Confédération Suisse (fr), Confederazione Svizzera (it), Confederaziun Svizra (rm), Confoederatio Helvetica (latine).
- Etimologio: landa malnova nomo estas Helvetio, kio devenas de helvetaj triboj.
- Areo: 41.300 kv.km.
- Politika sistemo: federacia parlamenta demokratio. La leĝdonan povon en Svislando posedas la Federacia Asembleo (germ.Bundesversammlung, fr.Assemblée Fédérale, it.Assemblea Federale). La asembleo konsistas el la Konsilio de la Ŝtatoj (Ständerat, Conseil des États, Consiglio degli Stati) (46 seĝoj) kaj la Nacia Konsilio (Nationalrat, Conseil National, Consiglio Nazionale) (200 seĝoj). La anojn de la Konsilio de la Ŝtatoj nomumas la kantonoj (duo po kantono, unu po duonkantono), la membroj de la Nacia Konsilio estas elektataj laŭproporcie de la tuta svisa popolo.
- Ŝtatestro: prezidanto Samuel SCHMID dum 2005.
- Ĉefurbo: Berno (301 mil).
- Urboj: Zuriko (840 mil), Ĝenevo (382 mil), Bazelo (363 mil), Laŭzano (260 mil).
- Administracia divido: 26 kantonoj. (Vd. sube.)
- Loĝantaro: 7.259 mil (2001), inter ili 61,5% germano-svisoj, 17,1% franco-svisoj, 6,4% italoj, 3,4% italo-svisoj, 2,5% germanoj.
- Ŝtatlingvo: germana (63,6%), franca (19,2%), itala (7,6%) kaj romanĉa (0,6%). Aliaj lingvoj: hispana (1,7%), portugala (1,4%), turka (0,9%), angla (0,9%). (1990)
- Kredantoj: katolikoj (44,1%), protestantoj (36,6%), nekredantoj (11,7%), islamanoj (4,5%), ortodoksuloj (1,2%), aliaj (1,9%). (2000)
- GNP: totala -305 mlrd $; pokapa - 40.630 $.
- Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, kemiaĵoj, horloĝoj, nutraĵoj, ĉokolado.
- Monunuo: svisa franko (=100 centimoj).
- Organizoj: UNO (2002)
- Historio: en 1648 de Sankta Romia Imperio apartiĝis kelkaj kantonoj, kiuj kreis sendependan ŝtaton. En 1815 Svisio deklaris eternan neŭtralecon kaj partoprenis en neniaj militoj.
- Esperanto-movado
- Esperanto-movado | Apencelo Ekstera (
- ) (AR)
Herisau 49.300 germ.
Appenzell-Innerrhoden | Apencelo Interna (
- ) (AI)
Appenzell 13.100 germ.
Bazelo Kampara (
- ) (BL)
Liestal 225.800 germ.
Bazelo Urba (
- ) (BS)
Bazelo 194.300 germ.
Berno (BE) Berno 925.500 germ., fr.
Friburgo (FR) Friburgo 194.700 fr., germ.
Ĝenevo (GE) Ĝenevo 363.600 fr.
Glarus | Glaruso (GL) Glarus 36.600 germ.
Grizono (GR) Chur 166.500 germ., rom., it.
Ĵuraso (JU) Delémont 64.700 fr.
Lucerno (LU) Lucerno 306.100 germ.
Neuchâtel | Neŭŝatelo (NE) Neuchâtel 156.200 fr.
Nidwalden | Nidvaldo (
- ) (NW)
Stans 31.000 germ.
Obwalden | Obvaldo (
- ) (OW)
Sarnen 27.600 germ.
St. Gallen | Sankt-Galo (SG) St. Gallen 403.900 germ.
Ŝafhaŭzo (SH) Ŝafhaŭzo 69.800 germ.
Schwyz | Ŝvico (SZ) Schwyz 103.400 germ.
Solothurn | Soloturno (SO) Solothurn 219.500 germ.
Thurgau | Turgovio (TG) Frauenfeld 192.400 germ.
Tiĉino (TI) Bellinzona 277.200 it.
Uri | Urio (UR) Altdorf 33.500 germ.
Valezo (VS) Sion/Sitten 232.600 fr., germ.
Vaud | Vaŭdo (VD) Laŭzano 550.300 fr.
Zug | Cugo (ZG) Zug 827.840 germ.
Zuriko (ZH) Zuriko 1.131.500 germ.

- = duonkantonoj: duonkantonoj Ausserrhoden kaj Innerrhoden estigas kantonon Appenzell, Bazelo Kampara kaj Bazelo Urba formas kantonon Bazelo, Nidwalden kaj Obwalden formas Unterwalden.

-
als:Schweiz ja:スイス ko:스위스 ms:Switzerland simple:Switzerland th:ประเทศสวิตเซอร์แลนด์ zh-min-nan:Sūi-se

-15

Historio > Jarcentoj > 1-a jarcento a.K. > -15 ---- En la jaro 15 antaŭ Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Romio konkeris la teritorion de Rhaetia.

Naskiĝoj

Mortoj

----
-20 | -19 | -18 | -17 | -16 | -15 | -14 | -13 | -12 | -11 | -10
2-a jarcento a.K. - 1-a jarcento a.K. - 1-a jarcento
ko:기원전 15년

Episkopo

Religio > Kristanismo ---- En Katolikismo, Ortodoksismo, kaj diference je la aliaj protestantaj eklezioj en Anglikanismo, episkopo estas ekleziulo konsekrita en la plejsupran gradon de pastrado, kion la plimulto da episkophavaj eklezioj rigardas kiel seninterrompan transmeton de apostola dono. Kutime episkopo estas religia estro (ĉefpastro) de sia episkopujo. ---- Ĉefepiskopo estas pli altranga episkopo, kiu havas plurajn episkopojn sub sia rego. Kategorio:Kristanismo Kategorio:Profesioj ja:司教 ko:주교

A. Adleris

Alfredas Adleris (1870 Kovo 7 - 1937 Gegužės 28) austrų gydytojas, psichiatras, individualiosios psichologijos pradininkas, 1902-1911 Z. Froido bendradarbis. Nuo 1932 dirbo JAV, D. Britanijoje. Padarė didelį poveikį šių laikų asmenybės teorijai ir psichoterapijai.

Veikalai


- "Organų menkavertiškumo tyrimai" (1907)
- "Apie nerviškąjį charakterį" (1912)
- "Individualiosios psichologijos teorija ir praktika" (1918)
- "Žmonių pažinimas" (1927) Adleris, Alfredas ja:アルフレート・アドラー

heavy metal Lektury mieszne filmy systemy zarzdzania kultura










































:: RELATED NEWS ::
Wallingford
Wallingford is a small market town in the Thames Valley in southern England. It is a strategically important crossing point on the River Thames. During the 1066 Norman conquest of England, the Saxon lord Wigod allowe
Lee, Florida
Lee is a town located in Madison County, Florida. As of the 2000 census, the town had a total population of 352. As of 2004, the population recorded by the U.S. Census Bureau is 357 [http://www.census.gov/popest/cities/tables/SUB-EST2004-04-12.xls].

Geography

Lee is located at (30.419355, -83.299631). Ac
Madison, Florida
Madison is a city located in Madison County, Florida. As of the 2000 census, the city had a total population of 3,061. As of 2004, the population recorded by the U.S. Census Bureau is 3,195 [http://www.census.gov/popest/cities/tables/SUB-EST2004-04-12.xls]. It is the cou
Anna Maria, Florida
Anna Maria is a city located in Manatee County, Florida. As of the 2000 census, the city had a total population of 1,814. According to the 2004 U.S. Census Bureau's estimates, the city grew slightly to 1,868.

Geography

U.S. Census Bureau Anna Maria is located at (27.530214, -82.734370). According to the
Bayshore Gardens, Florida
Bayshore Gardens is a census-designated place located in Manatee County, Florida. As of the 2000 census, the CDP had a total population of 17,350.

Geography

2000 Bayshore Gardens is located at 27°25'59" North, 82°34'39" West (27.433069, -82.577370). According to the United
Bradenton, Florida
Bradenton is a city located in Manatee County, Florida. Originally discovered by Hernando DeSoto at Shaw's Point in 1539. As of the 2000 census, the city had a total population of 49,504. It is the county seat of Manatee County. Bradenton is served by the Sarasota-Bradenton International Airport in near
Bradenton Beach, Florida
Bradenton Beach is a city located in Manatee County, Florida. As of the 2000 census, the city had a total population of 1,482.

Geography

2000 Bradenton Beach is located at (27.471006, -82.699682). According to the United States Census Bureau, the city has a total area of 2.8 km² (1.1
Cortez, Florida
Cortez is a census-designated place located in Manatee County, Florida. As of the 2000 census, the CDP had a total population of 4,491.

Geography

2000 Cortez is located at 27°27'49" North, 82°40'21" West (27.463550, -82.672610). According to the United States Census Bureau, the
Ellenton, Florida
Ellenton is a census-designated place located in Manatee County, Florida. As of the 2000 census, the CDP had a total population of 3,142.

Geography

2000 Ellenton is located at 27°31'22" North, 82°31'33" West (27.522666, -82.525867). According to the United States Census Bureau
Holmes Beach, Florida
Holmes Beach is a city located in Manatee County, Florida. As of the 2000 census, the city had a total population of 4,966. As of 2004, the population recorded by the U.S. Census Bureau is 5,100 http://www.census.gov/popest/cities/tables/SUB-EST2004-04-12.xls 1.

Geograp

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org