:: wikimiki.org ::
| Corrèze |
CorrèzeGeografio > Eŭropo > Francio > Limoĝio > Corrèze < Francaj departementoj
----
Corrèze [korez] (aŭ okcitanlingve Corrèsa [kurezo]) estas unu el la tri departementoj (numero 19) de la franca regiono Limoĝio. Ĝi estas 5 860 km² granda kaj havas 232 580 enloĝantojn (la loĝantaro daŭre malkreskas pro izoliteco kaj malriĉeco de la teritorio). La ĉefurbo estas la malgranda urbeto Tulle, aliaj urbetoj estas Brive-la-Gaillarde kaj Ussel.
Situanta sur altebenaĵoj (Plateau de Millevaches : 978 metrojn alta), la pejzaĝoj de Corrèze karakteriziĝas per arbaroj, multaj riveroj, profundaj valoj.
Bredado ludas grandan rolon, kaj kompreneble la produktado de viando. Kultivadon de tritiko, maizo, fruktoj, legomoj, tabako oni ankaŭ trovas en la malpli altaj partoj de la departemento, kie la klimato tion ebligas.
Nunaj prezidento Jacques CHIRAC, kaj Socialpartiestro François HOLLANDE ambaŭ estas elektitoj de Corrèze.
La naturo kaj lokala gastronomio estas la ĉefaj allogaĵoj de la Corrèze por la turistoj.
Kategorio:Francaj Departementoj
ja:コレーズ県
Geografio----
Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj.
La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto
----
Geografiaj objektoj
:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano
Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj
----
Geografiaj sciencoj
Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome:
:Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio
:Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio
MIKOVINYI Sámuel
----
Geografoj kaj vojaĝantoj
Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a.
: Geografia Malkovro
: Anaksimandro
: Ĉeng He
: Ibn Batuta
: Vitus BERING
: François BERNIER
: Samuel de CHAMPLAIN
: Petro KROPOTKIN
: Kolumbo
: Magelano
: Marko Polo
: Strabono
: Taleso
: Vasco da GAMA
: Marc Aurel STEIN
----
als:Geografie
ja:地理学
ko:지리학
ms:Geografi
simple:Geography
th:ภูมิศาสตร์
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
LimoĝioGeografio > Eŭropo > Francio > Limoĝio
----
Dosiero:fr-limousin.gif
Franclingve Limousin [limuziñ].
Okcitanlingve Lemosin [lemuzi].
Regiono ĉirkaŭ la urbo Limoĝo en centr-okcidenta parto de Francio. Ĝi konsistas el 3 departementoj: Corrèze, Creuse, Haute-Vienne.
http://sv.wikipedia.org/upload/6/6f/Carte_Localisation_R%E9gion_France_Limousin.png
Ĉefurbo: Limoĝo Limoges. Aliaj urboj: Guéret, Tulle, Brive.
Kategorio:Francaj regionoj
ja:リムーザン地域圏
ko:리무젱
Okcitana lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Okcitana Lingvo
----
Estas suspektata ke ĉi tiu paĝo ne havas neŭtralan vidpunkton.
----
Nomo: Occitan [ucita']
Parolantoj: 12 milionoj (ne eblas precize scii la nombron da parolantoj, ĉar en Francio ne ekzistas statistikoj pri la lingvo-uzado. Oni ofte asertas ke 50% de la loĝantaro de Okcitanio parolas aŭ komprenas la okcitanan)
Landoj: suda Francio en la regiono Okcitanio
Origino: 500-1000 el la Vulgara latina de suda Francio
Skribo latina alfabeto
Specimeno : la Patro Nia.
Paire nòstre que siás dins lo cèl,
que ton nom se santifique,
que ton rènhe nos avenga,
que ta volontat se faga
sus la tèrra coma dins lo cèl.
Dona-nos nòstre pan de cada jorn,
perdona-nos nòstres deutes
coma nosautres perdonam
als nòstres debitors.
e fai que tombèm pas dins la tentacion
mas deliura-nos del mal.
Atal siá!
Teritorio kie la okcitana lingvo estas parolata en Francio
http://mescladis.free.fr/france-occit-mapS.gif
Nomo
La vorto occitan estas moderna kreaĵo el etimo oc [ok] ("jes"). Oni dividas la mezepokajn latinidajn dialektojn de Francio laŭ la vorto por "jes". La nordaj dialektoj uzis oïl kaj evoluis al la nuna franca lingvo, kiu uzas oui.
Oni ankaŭ uzis provençal ("provenca"), sed estas pli science rezervi la nomon por la dialekto de Provenco.
- Auvernes
- La gaskona lingvo estas taksata de kelkaj aŭtoroj kiel lingvo mem pro siaj apartaj trajtoj. Ties dialekto estas kunoficiala kun kataluna kaj hispana lingvoj en valo Arano (val d'Aran) en Katalunio (Hispanio)
- Langvedoka lingvo
- Limousin
- Provenca lingvo
- Shuadit aŭ judprovenca lingvo. Ne uzata de 1977.
Stato
Malgraŭ la neoficialeco (ekster valo Arano), okcitanistoj kreis infanajn lernejojn calandretas, kie oni instruas per la lingvo.
Historio
Eko kaj ora epoko
Dum la 8-a jarcento aperas la unuaj tekstoj en la okcitana, kies radiko estis unu el la dialektoj de la vulgara latina. En la 11-a jarcento tiu lingvo estis parolata en la suda duono de la hodiaŭa Francio, la norda duono de la hodiaŭa katalunaj landoj, la okcidenta duono de la nuna norda Italio kaj, krom en la nordeto, ĉie en la niatempa franclingva Svislando.
Poste pro manko de centra ŝtato aŭ konscio pri la kuneco, la regiono disfalis en plurajn dialektojn.
La oriento iom italiĝis, dum nur en la sudo okazis ekspansio pro katalunaj konkeroj. Sed unue okazis la ora epoko de la okcitana kulturo dum la tempo de la trobadoroj. La unua estis Guilhèm d'Aquitània. Ankaŭ lia fama nepino Alienor d'Aquitània, kaj ties filo Ricard Còr de Leon (Rikardo la 1-a aŭ Rikardo Leonkora), reĝo de Anglio poeziis, same kiel ekzemple MARCABRUN, Bernat de VENTADORN au Pèire VIDAL.
De la 11-a ĝis la 13-a jarcento ili produktis en Eŭropo tute novstilan poezion - la amkanton. Tiun arton ili portis ĝis alta nivelo, tiel ke ĝi disradiis tra Eŭropo. Tia literaturo estis multfaceta, havis diversajn poeziajn formojn, filozofion kaj pensadon pri la lingvo mem. Tiuj trobadoroj laboris por aŭ parte mem estis princoj.
Malgraviĝado
Pro interveno de la nordfrancaj reĝoj kontraŭ la katara religio en regiono, la literaturo malpliiĝis ĝis sia ĉeso en la 16-a jarcento.
Post tio, mirinde la homoj tute forgesis pri la trobadoroj, ĝis kiam jarcentfine kelke da homoj, kiel Loís Belaud de la Belaudièra el Ais de Provença o Pèire Godolin el Tolosa (Tuluzo), rekomencis verki okcitane. Oficiale la lingvoneniiga politiko komencis en 1539 kun la edikto de Villers-Cotterêts kiu postulis ke ĉiu skribita dokumento estu en la franca lingvo (ĝis tiam en norda Francio oni ankoraŭ uzis la latinan). Tamen en la malfacile alireblaj Pireneoj oni primokis tion, plu skribante okcitane ĝis 1660.
En 19-a jarcento, renaskiĝis la literaturo interalie kun Frédéric MISTRAL kiu kun aliaj aŭtoroj fondis en 1854 tutokcitanan movadon "Felibritge", kiu ankoraŭ viglas. Li provis unuigi la lingvon per tutlanda vortarego, "Lou Tresor dou Felibrige". En 1904 li ricevis Nobel-Premion por sia verkaro inkluzivanta poezion "Mirelha".
20-a jarcento
Samjare la "ruĝa" (maldekstrema) regiono Lengadòc ekbolis kontraŭ la subpremo de la franca ŝtato regata el la ĉefurbo Parizo, kion multaj sentis kiel koloniismo. La ĉefurbo mobilizis soldatojn kontraŭ la laboristoj kaj vinfaristoj, sed multaj rifuzis pafi. La lokanoj en tiu situacio forte eksentis sian alilingvan identecon. Sed jardekon poste, por paroli kun la kamaradoj en la mondmilitaj tranĉeoj, la homoj unuafoje en siaj vivoj bezonis la kompare raŭkan nordan lingvon, kiun de kelkdekoj da jaroj oni devige enkapigis al ili lerneje.
Tuj post la milito la Langvedokanoj Perbòsc kaj Estieu renovigis la skriban lingvon - ok jarcentojn poste. Ili revenis al la trobadorepoka skribmaniero aldonante supersignojn por distingi ekzemple o [u] disde ò [o] kaj aliflanke unuigis laŭeble skribmanierojn prononcante inan finan -a laŭregione [a], [o] aŭ [ø]. Alibèrt al kiu oni ofte malprave atribuas tiun sistemon nun 80% uzatan, perfektigis ĝin en 1935. En 1945 fondiĝis Institut d'Estudis Occitans en Tuluzo kiel noviga kontraŭpoluso al la konservema Felibritge. Ĝi estas hodiaŭ reprezentata en ĉiu okcitana departemento, kaj en Parizo.
Vigle ĝi subtenas diversajn agadojn kaj eldonas multajn librojn. Tiujn oni tamen malfacile trovas, ĉar multaj homoj supozas sin nekapablaj legi la lingvon, kiun ili neniam lerneje studrajtis. Certan plibonigon, kontraste al la lastjarcenta alvoko instruisten, elradikigi ĉiun lingvon krom unu, oni konstatas.
La lingvon jarcentkomence ekskluzive uzitan, oni hodiaŭ apenaŭ plu aŭdas, kvankam duono de la loĝantaro komprenas kaj triono kapablas paroli ĝin. Ofte ĝi jam estis mortdirita vane, tamen la situacio ankoraŭ malfaciliĝas. Ankaŭ kadre de tutmonda vekiĝo pri tiaj problemoj, homoj ekkonsentas pri sia riĉa heredaĵo.
Esperantaj vortoj el okcitana origino
mistralo el mistrao ("reganta vento"), trobadoro el trobador ("trovanto"),
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.net/info/index_oc.html Okcitana lingvo en esperanto.net]
- [http://mescladis.free.fr/lingvo-okcitana.htm La lingvo okcitana]
- [http://esperanto.net/EsperantOC/ EsperantÒC: Esperanta kaj okcitana informilo]
- [http://dmoz.org/World/Occitan/ Okcitanlingva fako] de DMoz
- [http://www.esperanto-ct.org/e/retalls/lingvoj/okcitana.htm La kaŭzoj de lingvo malapero: La ekzemplo de la okcitana]
als:Okzitanische Sprache
ja:オック語
ko:오크어
Francaj regionoj
ja:フランスの地域圏
Geografio > Eŭropo > Francio > Francaj regionoj
----
Francio estas administre dividata en 22 regionoj, kiuj ĉiuj entenas plurajn departementojn.
right
- 1) Alzaco (Alsace)
- 67 Bas-Rhin
- 68 Haut-Rhin
- 2) Akvitanio (Aquitaine)
- 24 Dordogne
- 33 Gironde
- 40 Landes
- 47 Lot-et-Garonne
- 64 Pyrénées-Atlantiques
- 3) Aŭvernjo (Auvergne)
- 03 Allier
- 15 Cantal
- 43 Haute-Loire
- 63 Puy-de-Dôme
- 4) Malsupra Normandio (Basse-Normandie)
- 14 Calvados
- 50 Manche
- 61 Orne
- 5) Burgonjo (Bourrgogne)
- 21 Côte-d'Or
- 58 Nièvre
- 71 Saône-et-Loire
- 89 Yonne
- 6) Bretonio (Bretagne)
- 22 Côtes-d'Armor
- 29 Finistère
- 35 Ille-et-Vilaine
- 56 Morbihan
- 7) Centro (Centre)
- 18 Cher
- 28 Eure-et-Loir
- 36 Indre
- 37 Indre-et-Loire
- 41 Loir-et-Cher
- 45 Loiret
- 8) Ĉampanjo-Ardenoj (Champagne-Ardennes)
- 08 Ardennes
- 10 Aube
- 51 Marne
- 52 Haute-Marne
- 9) Korsiko (Corse)
- 20a Corse-du-Sud
- 20b Haute-Corse
- 10) Franĉ-Konteo (Franche-Comté)
- 25 Doubs
- 39 Jura
- 70 Haute-Saône
- 90 Territoire-de-Belfort
- 11) Supra Normandio (Haute-Normandie)
- 27 Eure
- 76 Seine-Maritime
- 12) Francilio (Ile-de-France) aŭ Pariza Regiono
- 75 Paris
- 77 Seine-et-Marne
- 78 Yvelines
- 91 Essonne
- 92 Hauts-de-Seine
- 93 Seine-Saint-Denis
- 94 Val-de-Marne
- 95 Val-d'Oise
- 13) Langvedoko-Rusiljono (Languedoc-Roussillon)
- 11 Aude
- 30 Gard
- 34 Hérault
- 48 Lozère
- 66 Pyrénées-Orientales, vidu Rusiljono
- 14) Limoĝio (Limousin)
- 19 Corrèze
- 23 Creuse
- 87 Haute-Vienne
- 15) Loreno (Lorraine)
- 54 Meurthe-et-Moselle
- 55 Meuse
- 57 Moselle
- 88 Vosges
- 16) Sudo-Pireneoj (Midi-Pyrénées)
- 09 Ariège
- 12 Aveyron
- 31 Haute-Garonne
- 32 Gers
- 46 Lot
- 65 Hautes-Pyrénées
- 81 Tarn
- 82 Tarn-et-Garonne
- 17) Nordo-Kaleza Markolo (Nord-Pas-de-Calais)
- 59 Nord
- 62 Pas-de-Calais
- 18) Luarlandoj (Pays de Loire)
- 44 Loire-Atlantique
- 49 Maine-et-Loire
- 53 Mayenne
- 72 Sarthe
- 85 Vendée
- 19) Pikardio (Picardie)
- 02 Aisne
- 60 Oise
- 80 Somme
- 20) Puatuo-Ĉarentoj (Poitou-Charentes)
- 16 Charente
- 17 Charente-Maritime
- 79 Deux-Sèvres
- 86 Vienne
- 21) Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (Provence-Alpes-Côte-d'Azur mallonge : PACA)
- 04 Alpes-de-Haute-Provence
- 05 Hautes-Alpes
- 06 Alpes-Maritimes
- 13 Bouches-du-Rhône
- 83 Var
- 84 Vaucluse
- 22) Rodano-Alpoj (Rhône-Alpes)
- 01 Ain
- 07 Ardèche
- 26 Drôme
- 38 Isère
- 42 Loire
- 69 Rhône
- 73 Savoie
- 74 Haute-Savoie
- Départements d'Outre mer (DOM) (Transmaraj departementoj), ĉiu estas kaj departemento kaj regiono :
- 971 Guadeloupe
- 972 Martinique
- 973 Guyane
- 974 La Réunion
!
LimoĝioGeografio > Eŭropo > Francio > Limoĝio
----
Dosiero:fr-limousin.gif
Franclingve Limousin [limuziñ].
Okcitanlingve Lemosin [lemuzi].
Regiono ĉirkaŭ la urbo Limoĝo en centr-okcidenta parto de Francio. Ĝi konsistas el 3 departementoj: Corrèze, Creuse, Haute-Vienne.
http://sv.wikipedia.org/upload/6/6f/Carte_Localisation_R%E9gion_France_Limousin.png
Ĉefurbo: Limoĝo Limoges. Aliaj urboj: Guéret, Tulle, Brive.
Kategorio:Francaj regionoj
ja:リムーザン地域圏
ko:리무젱
Prezidento de la Respubliko (Francio)Listo de la Prezidentoj de la Franca Respubliko.
Ĉi listo postsekvas je la listo de francaj reĝoj.
vidu ankaŭ la liston de la Konsiliprezidentoj de la francaj Respublikoj
Prezidentoj de Francio
Antaŭnomo NOMO, regkomenco kaj fino, franclingva biografio el la [http://www.elysee.fr/ Hejmpaĝo de la Prezidento]
- Louis-Napoléon BONAPARTE, 1848-1851 [http://www.elysee.fr/elysee/biolnapo.htm biografio]
- Adolphe THIERS, 1871-1873 [http://www.elysee.fr/elysee/biothier.htm biografio]
- Patrice de MAC-MAHON, 1873-1879 [http://www.elysee.fr/elysee/biomac.htm biografio]
- Jules GRÉVY, 1879-1887 [http://www.elysee.fr/elysee/biogrev.htm biografio]
- Marie François Sadi CARNOT, 1887-1894 [http://www.elysee.fr/elysee/biosadic.htm biografio]
- Jean CASIMIR-PÉRIER, 1894-1895 [http://www.elysee.fr/elysee/biocasip.htm biografio]
- Félix FAURE, 1895-1899 [http://www.elysee.fr/elysee/biofaure.htm biografio]
- Emile LOUBET, 1899-1906 [http://www.elysee.fr/elysee/bioloub.htm biografio]
- Armand FALLIÈRES, 1906-1913 [http://www.elysee.fr/elysee/biofall.htm biografio]
- Raymond POINCARÉ, 1913-1920 [http://www.elysee.fr/elysee/biopoinc.htm biografio]
- Paul DESCHANEL, februaro 1920 - septembro 1920 [http://www.elysee.fr/elysee/biodesch.htm biografio]
- Alexandre MILLERAND, 1920-1924 [http://www.elysee.fr/elysee/biomill.htm biografio]
- Gaston DOUMERGUE, 1924-1931 [http://www.elysee.fr/elysee/biodoumerg.htm biografio]
- Paul DOUMER, 1931-1932 [http://www.elysee.fr/elysee/biodoumer.htm biografio]
- Albert LEBRUN, 1932-1940 [http://www.elysee.fr/elysee/biolebrun.htm biografio]
- Henri Philippe PÉTAIN ("Chef de l'État", sed ne Prezidento)
Provizora registaro (Gouvernement Provisoire)
- Charles DE GAULLE, 1944-1946
- Félix GOUIN, Georges BIDAULT kaj Léon BLUM, 1946-1947
- Vincent AURIOL, 1947-1954 [http://www.elysee.fr/elysee/bioaurio.htm biografio]
- René COTY, 1954-1959 [http://www.elysee.fr/elysee/biocoty.htm biografio]
- Charles DE GAULLE, 1959-1969 [http://www.elysee.fr/elysee/biodegau.htm biografio]
- Georges POMPIDOU, 1969-1974 [http://www.elysee.fr/elysee/biopompi.htm biografio]
- Valéry GISCARD D'ESTAING, 1974-1981 [http://www.elysee.fr/elysee/biogisc.htm biografio]
- François MITTERRAND, 1981-1995 [http://www.elysee.fr/elysee/biofm.htm biografio]
- Jacques CHIRAC, ek de 1995 - [http://www.elysee.fr/pres/portr.htm biografio]
Ekstera ligo
- [http://www.elysee.fr/ Hejmpaĝo de la Prezidento]
Kategorio:Francio
!
ja:フランス大統領の一覧
Jacques CHIRAC
Jacques Chirac [Ĵak Ŝirak]( - la 29-an de novembro 1932 en Parizo) estas franca politikisto, la franca prezidanto de 1995 ĝis nun, fondinto de la RPR. Li estas edziĝinta kaj patro de 2 filinoj (Laurence kaj Claude).
Enarko.
----
Gravaj datoj
1962, li laboras kun Georges POMPIDOU.
1967, li estas balotita deputito kaj elektita subministro pri dungado.
1974, li estas elektita ĉefministro de la presidento Valéry GISCARD d'ESTAING.
1976, li eksiĝas kaj fondas la RPR.
1977, li estas balotita urbestro de Paris. Li estas gardonta tiun postenon 18 jaroj.
1981, li kandidatiĝas por la unua fojo al la prezidenta balotado. Li ricevas nur 18 % el la voĉoj.
1986, RPR kaj UDF venkas la deputitaj balotado. Li iĝas ĉefministro de la socialisto François Mitterrand : unua t.n. kunvivado cohabitation).
1988, li malvenkas la prezidentan balotadon : François Mitterrand estas reelektita.
1995, li finfine venkas la prezidentan balotadon kontraŭ Lionel Jospin : li estas ricevita 52,6 % el la voĉoj..
1997, li malfondas la Nacian Asembleon. Maldekstraj partioj gajnas la balotadon. Lionel Jospin iĝas ĉefministro.
2002, li estas reelektita kiel prezidento kontraŭ Jean-Marie LE PEN (ekstrema dekstrulo) kun 82 % el la voĉoj.
2003, li fariĝas populara en la araba mondo pro lia oponado kaj minaco de vetoo kontraŭ la aliraka milito.
----
Ekstera ligo
- [http://www.elysee.fr/pres/index.htm Oficiala paĝo] de la Prezidanto de Francio (franclingve)
Chirac Jacques
ja:ジャック・シラク
simple:Jacques Chirac
th:ชาก ชีรัก
zh-min-nan:Jacques Chirac
GastronomioGastronomio riferas al la artoj de la tablo: la kuirarto, la aranĝo de la manĝaĵoj, la agordo inter la manĝajoj kaj la trinkaĵoj, ktp. La vorto elvenas el la grekaj vortoj gastèr (ventro) kaj nomos (leĝo).
=Vidu ankaŭ=
- Kuirarto
- Vino
Kategorio:Kulturo
th:วิทยาการย่อยอาหาร
Kategorio:Francaj Departementoj
Departementoj
Kategorio:Departementoj laŭ landoj
ja:Category:フランスの県
ko:분류:프랑스의 주
Kwacha zambià
El kwacha zambià (en anglès Zambian kwacha o, simplement, kwacha) és la unitat monetària de Zàmbia. El codi ISO 4217 és ZMK i l'abreviació és K. Se subdivideix en 100 ngwee, que significa brillant en nyanja; el nom del kwacha, d'altra banda, prové del bemba i significa "alba", "aurora", en al·lusió a l'eslògan del nacionalisme zambià, "La nova alba de la llibertat".
El kwacha es va introduir el 1968 en substitució de la lliura zambiana a raó de 2 kwacha per lliura.
Emès pel Banc de Zàmbia (Bank of Zambia), en circulen bitllets de 50.000, 20.000, 10.000, 5.000, 1.000, 500, 100, 50 i 20 kwacha, i monedes de 10, 5 i 1 kwacha i 50 i 25 ngwee.
El 2003, Zàmbia va ser el primer estat africà a introduir bitllets de polímer, concretament als bitllets de 500 i 1.000 kwacha.
Taxes de canvi
- 1 EUR = 4.022,0 ZMK (3 de desembre del 2005)
- 1 USD = 3.485,0 ZMK (3 de desembre del 2005)
Vegeu també
- Kwacha
Enllaços externs
- [http://www.boz.zm Banc de Zàmbia] (en anglès)
Categoria:Monedes
Categoria:Zàmbia
online blackjack hoteles amsterdam Nieruchomoci d samsung true tone pisanie prac
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
|
|
Temple of heaven
The Temple of Heaven, literally the Altar of Heaven () is situated in south eastern urban Beijing, in Xuanwu District. Construction of the Temple began in 1420, and was thereafter visited by all subsequent Emperors of the Ming and Qing dynasties. It is a temple of
|
|
|