Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
DNA

DNA

DNA estas la DesoksiriboNuklea Acido - ĝi estas duopa-helica molekulo konsistanta el paroj da nukleotidoj, la eroj de nukleaj acidoj, kiuj konsistas el nitrogenaj bazoj - Adenino, Timino, Guanino, kaj Citozino (A, T, C, kaj G). Tiuj ĉi bazoj estas kiuj ligas la du helicojn unu la alian, kaj ilia ordo tra la DNA-molekulo gravas ĉar ĝi influas la elekton de aminoacidoj en proteinoj. Laŭ la propono de Watson kaj Crick, DNA ekzistas en la formo de du polinukleotidaj ĉenoj volvitaj ĉirkaŭ si en duopa helica strukturo. La unika trajto de ilia proponita strukturo estas la maniero per kiu la ĉenoj estas kuntenataj en la duopa helico. Watson kaj Crick teoriumis ke la DNA-strukturo stabiliĝas per hidrogenaj ligoj inter la bazoj etendiĝantaj internen el suker-fosfataj ĉefĉenoj. La strukturoj de la bazoj estas tiaj, ke la adenino ĉiam ligiĝas al timino per du hidrogen-ligoj, kaj guanino ĉiam ligiĝas al citozino per tri hidrogen-ligoj. La du polinukleotidaj DNA-filamentoj, kuntenataj per ĉi tiuj komplementaj bazoparoj (adenino ligita al timino, kaj guanino ligita al citozino), havas tiel nomatajn komplementajn sinsekvojn. La proponita pariĝo de la bazoj estas subtenita de DNA-analizoj, kiuj montras ke adenino kaj timino ĉiam troviĝas laŭ proporcio 1:1, kiel ankaŭ citozino kaj guanino.

vidu ankaŭ

Aliaj interesaj rimarkoj pri DNA:
- Mem-replikiĝo-de-DNA; Kategorio:Genetiko Kategorio:Kemiaĵo ja:デオキシリボ核酸 ko:DNA ms:DNA simple:DNA th:ดีเอ็นเอ

Molekulo

La molekulo estas la plej malgranda ero de kemia korpo konservanta ankoraŭ la ecojn de la tuto kaj nedisigebla per fizikaj procedoj. La molekuloj estas malkomponeblaj nur per kemiaj reakcioj en pli malgrandajn eretojn - la atomojn. Ekzemploj de ordinara molekulo estas O2, (du atomoj de oksigeno), kaj CO2, karbona dioksido, unu atomo de karbono kaj du de oksigeno. als:Molekül ja:分子 ko:분자 simple:Molecule th:โมเลกุล

Nuklea acido

Unu el la plej rimarkindaj ecoj de vivantaj ĉeloj estas ilia kapablo produkti preskaŭ ekzaktajn replikojn (duoblaĵojn) de si mem tra centoj kaj miloj da generacioj. Tia procezo postulas ke certaj tipoj de informoj estu transdonataj senŝanĝe de unu generacio al la sekvanta.

Nuklea Acido:

La transdono de necesa genetika informo al novaj ĉeloj efektiviĝas per substancoj nomataj nukleaj acidoj. Tiuj nukleaj acidoj prezentas kodigitan informon same kiel vortoj en libro prezentas informon. La preskaŭ senlima varieco de eblaj strukturoj ebligas al nukleaj acidoj reprezenti la kvantegon da informo kiu devas esti transdonita en vivanta organismo. Ĉi tiu informo regas la hereditajn trajtojn de la nova generacio kaj ankaŭ multajn el ĝiaj viv-procezoj.

TIPOJ DE NUKLEAJ ACIDOJ

Ribonuklea acido (RNA); desoksiribonuklea acido (DNA) Oni klasas la nukleajn acidojn en du kategoriojn: ribonukleajn acidojn (RNA), troviĝantajn ĉefe en la citoplasmo (fluido) de vivantaj ĉeloj kaj desoksiribonukleajn acidojn (DNA), troviĝantajn en la nukleoj de ĉeloj. La mekanismon, per kiu organismo transdonas genetikan informon de unu generacio al alia dum dividiĝo de ĉelo, regas DNA. La DNA, kunlabore kun RNA, respondas pri la biosintezo de la diversaj tipoj de proteinoj bezonataj de la organismo. Scio de la strukturo de nuklea acido estas antaŭkondiĉo por kompreni kiel tiaj molekuloj faras siajn taskojn.

STRUKTURO DE NUKLEA ACIDO

Nukleotidoj polimeriĝas, formante nukleajn acidojn per esteraj ligoj. Kaj la sukera kaj la fosfata restaĵoj de nukleotido havas OH-grupojn disponeblajn por tia reakcia procezo, por sinsekvo de kvar nukleotidoj. La polinukleotido entenas la sukeron desoksiribozo, kaj tial la ricevita segmento de nuklea acido venas el DNA. nukle-acida ĉefĉeno En polinukleotido aŭ nuklea acido, la ĉeno de alternaj fosfataj kaj sukeraj unuoj, el kiu elstaras diversaj heterociklaj bazoj, nomiĝas la nukle-acida ĉefĉeno. Pro tio, ke la ĉefĉena strukturo laŭlonge de la ĉeno ne varias, polinukleotida strukturo povas esti oportune mallongigita per tio, ke oni donas nur la sinsekvon de la bazoj laŭlonge de la ĉefĉeno. Ekzemple, TGCA prezentas la tetranukleotidon en kiu la bazoj elstarantaj el la ĉefĉeno estas timino, guanino, citozino, kaj adenino. Nukleaj acidoj ankaŭ havas certagrade kompleksajn tri-dimensiajn strukturojn simile al la strukturoj de proteinoj. La akceptitan DNA-strukturon proponis en 1953 usona biologo J.D. Watson /ŭotsn/ kaj angla sciencisto F.H.C. Crick /krik/, scienca kontribuaĵo kiu alportis al la eltrovintoj la premion Nobel de medicino kaj fiziologio en 1962. Laŭ la propono de Watson kaj Crick, DNA ekzistas en la formo de du polinukleotidaj ĉenoj volvitaj ĉirkaŭ si en duopa helica strukturo. La unika trajto de ilia proponita strukturo estas la maniero per kiu la ĉenoj estas kuntenataj en la duopa helico. Watson kaj Crick teoriumis ke la DNA-strukturo stabiliĝas per hidrogenaj ligoj inter la bazoj etendiĝantaj internen el suker-fosfataj ĉefĉenoj. La strukturoj de la bazoj estas tiaj, ke la adenino ĉiam ligiĝas al timino per du hidrogen-ligoj, kaj guanino ĉiam ligiĝas al citozino per tri hidrogen-ligoj. La du polinukleotidaj DNA-filamentoj, kuntenataj per ĉi tiuj komplementaj bazoparoj (adenino ligita al timino, kaj guanino ligita al citozino), havas tiel nomatajn komplementajn sinsekvojn. La proponita pariĝo de la bazoj estas subtenita de DNA-analizoj, kiuj montras ke adenino kaj timino ĉiam troviĝas laŭ proporcio 1:1, kiel ankaŭ citozino kaj guanino. Kategorio:Biokemio ja:核酸 ko:핵산

Adenino

Biologio > Biokemio > Nitrogena bazo > Adenino ---- Adenino estas purina nitrogen-bazo, kiu povas aperi en nukleotidoj de DNA kaj RNA. ja:アデニン

Guanino

Biologio > Biokemio > Nitrogena bazo > Guanino ----
http://www.wikipedia.org/upload/5/5b/Guanine.jpg
Guanino estas purina nitrogen-bazo , kiu aperas en nukleotidoj en DNA kaj RNA. ja:グアニン

Aminoacido

Aminoacidoj estas organikaj molekuloj kiuj entenas du funkciajn grupojn, karboksilon (-COOH) kaj aminogrupon (-NH2). Oni identigis proksimume 30 diversajn aminoacidojn kiel konsistigantojn de proteinoj; 20 el ili estas relative oftaj kaj gravegaj. Aminoacidoj en proteinoj estas alfa(α)-L-aminoacidoj. La aminogrupo troviĝas sur la karbono α, la karbono tuj apud la karboksilo. COOH | H - Cα- R | NH2 (α)-L-aminoacido (R-grupo estas specifa flanka ĉeno) Ĉiu aminoacido havas karakterizan flankan ĉenon, aŭ R-grupon, kiu donas kemian individuecon al la molekulo. Ĉi tiuj flankaj ĉenoj povas enhavi nombron da malsamaj strukturaj trajtoj, kiel nepolusajn grupojn (hidrokarbonojn), polusajn grupojn (-OH kaj -SH), polusajn acidajn grupojn (-COOH), kaj polusajn bazajn grupojn (-NH2). La tipo de aminoacidoj en la proteina strukturo plejparte determinas la ecojn de specifaj proteinoj. Ekzemple, tiaj nesolveblaj, strukturaj proteinoj (kiel tiuj en haroj, lano, kaj tendenoj) entenas altajn procentojn de aminoacidoj kun nepolusaj flankaj ĉenoj. La pli solveblaj proteinoj (kiel enzimoj, albumino, kaj hemoglobino) entenas grandajn kvantojn da aminoacidoj kun polusaj, acidaj, aŭ bazaj flankaj ĉenoj. Kvankam oni povus nomi la aminoacidojn troveblajn en proteinoj uzante IUPAK-nomenklaturon, oni kutime uzas nesistemajn nomojn. Oni uzas la tri-literajn mallongigojn kiam oni citas la sinsekvon de aminoacidoj en proteina strukturo. Rimarku, ke kelkaj mallongigoj ne estas deriveblaj de la esperantaj nomoj por tiuj ĉi aminoacidoj. La klarigo por tio estas la sama kiel ĉe la simboloj por la kemiaj elementoj. Nomoj de la plej oftaj aminoacidoj: Glicino (Gly, G), Alanino (Ala, A), Valino (Val, V), Leŭcino (Leu, L), Izoleŭcino (Ile, I), Fenilalanino (Phe, F), Tirozino (Tyr, Y), Triptofano (Trp, W), Serino (Ser, S), Treonino (Thr, T), Prolino (Pro), Asparagino (Asn, N), Cisteino (Cys, C), Glutamino (Gln, Q), Asparta acido/ Aspartato (Asp, D), Glutama acido/ Glutamato (Glu, E), Lizino (Lys, K), Arginino (Arg, R), Histidino (His, H), kaj Metionino (Met, M). Aminoacidoj estas blankaj, kristalaj solidaĵoj, la plejparto el kiuj estas tre solvebla en akvo. Tiu solvebleco kaj iliaj relative altaj fandopunktoj supozigas al ni, ke aminoacidoj ekzistas en jona formo. Esploroj de aminoacidoj en solvaĵoj konfirmas ke ili estas ŝargitaj molekuloj. La ĉeesto de karboksilo kaj baza aminogrupo en la sama molekulo ebligas transdoni hidrogenan jonon en ia acid-baza reakcio. La produkto de ĉi tiu reakcio estas tiel nomata "ambaŭ-jono", aŭ Zwitter-jono (leg. "Cviter-jono"). Du aminoacidoj povas kunligiĝi per reakcio inter la karboksilo de unu aminoacido kaj la aminogrupo de la alia apuda aminoacido, kun formiĝo de peptido el 2 aminoacidoj (dipeptido). Kategorio:Aminoacidoj ja:アミノ酸 ko:아미노산

Proteino

Proteino aro estas nemalhaveblaj komponantoj de ĉiuj vivantaĵoj, inkluzive de la plej simplaj formoj de vivo, kiel bakterioj, algoj, kaj aliaj mikroorganismoj. Ili devas ĉeesti en la dietoj de ĉiuj animaloj (bestoj kaj homoj) por sintezi histojn, enzimojn, iujn hormonojn, kaj kelkajn sango-komponantojn. Aldone al tio, ili uziĝas en la subtenado kaj riparo de ekzistantaj histoj kaj kiel fonto de energio por la korpo. La funkcio de proteinoj estas, inter aliaj: transporta, struktura, protekta, kataliza, stoka, hormona. La elementoj karbono, oksigeno, nitrogeno, hidrogeno, kaj sulfuro troviĝas en ĉiuj proteinoj. Aliaj elementoj, kiel fosforo, iodo, fero, zinko kaj magnezio estas esencaj konsistigantoj de iuj specialigitaj proteinoj. Kazeino, la ĉefa proteino de lakto, entenas fosforon, kiu estas gravega elemento en la dieto de beboj kaj infanoj. Hemoglobino, la proteino en la sango kiu transportas oksigenon, entenas feron. Proteinoj estas ege grandaj molekuloj kun molekulaj masoj inter ĉirkaŭ 6000 kaj kelkmilionoj da amu. Ilia mamuta grando (laŭ la molekula senco)vidiĝas en komparo de glukozo kun hemoglobino, relative malgranda proteino. Glukozo havas molekulan mason de 180 amu, dum la molekula maso de hemoglobino estas 65.000 amu. Proteinoj estas polimeroj kunmetitaj, en diversaj kombinoj, per kunligiĝo de nombro da similaj, sed ne samaj, etaj molekuloj nomataj aminoacidoj. Laŭ molekula skalo, proteinoj estas grandegaj. Tio estas eco kiu permesas al ili alpreni formojn multe pli kompleksajn ol pli malgrandaj molekuloj. La terminoj primara-strukturo, sekundara-strukturo, terciara-strukturo, kaj kvaternara-strukturo esprimas ĉi tiun strukturan kompleksecon. Ĉi tiuj terminoj aludas la tipojn de koncernaj ligoj aŭ la formon (figuron) de la proteino. Kategorio:Biokemio ja:蛋白質 ko:단백질 simple:Protein th:โปรตีน zh-min-nan:Nn̄g-pe̍h-chit

Francis CRICK

Sciencisto > Francis CRICK ---- Francis Harry Compton CRICK (naskiĝis la 8-an de junio, 1916, mortis la 28-an de julio, 2004) estas unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo. Naskita en Northampton, Anglio, li studis fizikon ĉe University College, Londono, kaj fariĝis scienca diplomito (B.Sc.) en 1937. Post la Dua Mondmilito, dum kiu li laboris pri magnetaj kaj akustikaj minoj, li ekstudis biologion. En 1951, li eklaboris kun James WATSON ĉe Cavendish Laboratory. Sin apogante sur la Rentgen-radia esplorado de Rosalind FRANKLIN, ili ambaŭ elpensis la proponon de helika strukturo de DNA, kiun ili publikigis en 1953, kaj pro kio ili ambaŭ ricevis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino 1962. Li ankaŭ signife kontribuis kuŝante fundamentojn de la nun matura kampo Molekulara Biologio. Tio entenas esplorojn pri la naturo de la Genetika Kodo kaj la meĥanismon de la proteina sintezo. Li forlasis la molekulan biologion por lia alia intereso, Konscio, pri kio li lasttempe okupiĝis. Crick laboris ĉe la Salk Institute en La Jolla, Kalifornio. Li mortis en San Diego, Kalifornio de intesta kancero. CRICK FRANCIS ja:フランシス・クリック ko:프랜시스 크릭

Mem-replikiĝo-de-DNA

MEM-REPLIKIĜO DE DNA Nukleaj acidoj respondas pri unu el la plej esencaj funkcioj de vivantaj organismoj, la stokado kaj transdono de hereda informo.
- kromosomo; geno Homa ĉelo normale enhavas 46 filamentojn de DNA nomatajn kromosomoj. Iuj regionoj de la kromosomoj entenas koditajn informojn bezonatajn por la sintezo de specifaj proteinoj. Ĉi tiuj koditaj regionoj nomiĝas genoj. La nombro da genoj en la struktura unuo de organismo varias laŭ la tipo de organismo. Ekzemple, viruso, la plej malgranda strukturo konata kiel portanto de genetika informo, supozeble enhavas kelkajn ĝis kelkcent genojn. Bakteria ĉelo, kiel kojlobacilo, Escherichia coli (E. coli) (La "Esperanta Medicina Terminaro" uzas Eŝeriko, la esperanta formo de la supre donita latina nomo.) enhavas ĉirkaŭ 5000 genojn. Sed homa ĉelo enhavas inter 30 000 kaj 35 000 genojn. La duopa helica strukturo proponita por DNA liveras la unuan akcepteblan klarigon pri la mem-replikiĝo de DNA.
- Mem-replikiĝo - Procezo: Mem-replikiĝo de DNA estas la procezo per kiu DNA estas kopiata, t.e. -- duplikatoj produktiĝas. Mem-replikiĝo necesas por ke ĉiu tiel nomata "filina ĉelo" havu kompletan aron da genoj identan kun la aro en la patrina ĉelo. La mekanismo de replikiĝo koncernas la malvolviĝon de la duopa helico.
- ŝablono Ĉiu apartiĝinta filamento de la DNA servas kiel ŝablono, aŭ modelo, sur kiu komplementa filamento, identa kun la antaŭa partnero, povas esti konstruita. Estas la pariĝaj ecoj de bazoj kiuj trudas al la nove formiĝinta komplementa filamento ke ĝi estu identa kun la antaŭa partnera filamento. Ĉi tiuj bazoj estas partoj de la nukleotidoj kiuj venas el la likva medio ĉirkaŭ la origina DNA en la ĉela nukleo.
- nukleotida rezervujo Tia fonto de nukleotidoj en ĉirkaŭa medio nomiĝas nukleotida rezervujo. Ĉi tiu kontinua procezo daŭre konstruadas du duopajn helicojn de DNA (filinajn molekulojn) por ĉiu antaŭekzistinta duopa helico. Mem-replikiĝo probable komenciĝas tuj kiam la helico ekmalvolviĝas, kaj probable ne finiĝas ĝis la malvolviĝo estas kompleta.

Kategorio:Kemiaĵo

Kategorio:Kemio

Category:Geography of Bulgaria

Bulgaria Category:Bulgaria ko:분류:불가리아의 지리

tekst wydarzenia Lektury pisanie prac cukrzyca










































:: RELATED NEWS ::
Kings Arms
The Kings Arms is a common name for pubs both in England and elsewhere. The name refers to the coat of arms of a king, which a pub of this name would display prominently above its door as a means of identifying it. There is also a church of this name in Bedford. World War II, Operation Artur ("Arthur") was the German plan to support Irish Republican Army activities in Ireland in 1941. Artur was also planned in conjunction with a Luftwaffe aerial bombing campaign over England. Following the placing of
Paraplegia
Paraplegia is a condition in which the lower part of a patient's body is paralyzed and cannot move. It is usually the result of spinal cord injury or a congenital condition such as spina bifida, but polyneuropathy may also result in paraplegia. If the arms are also paralyzed, quadriplegia is a m
Roman Catholicism in the United States
Roman Catholicism in the United States has flourished since its colonial era, previous to the establishment of the nation. The Roman Catholic Church in the United States is the largest Christian denomination in the nation, with 65.2 million people professing the faith in 2003. Approximately 23 percent of the American population, it is four times the size of the next largest denominat

New Paltz, New York
New Paltz is both a village and town in the U.S. state of New York. It is also the location of a University College of the State University of New York system.
- New Paltz (town), New York
- New Paltz (village), New York
-
The Secret Garden
This article refers to the novel by Frances Hodgson Burnett. For other uses of the term Secret Garden, see Secret Garden (Disambiguation) The Secret Garden is a novel by Frances Hodgson Burnett, first published in 1909. It is one of Frances Hodgson Burnett's most popular novels.

Summary

The book tells the story of Mary Lennox, a spoiled, contrary
Boeing 747-121
The Boeing 747, commonly called the Jumbo Jet, is one of the most recognizable modern airliner and is the largest airliner currently in airline service. First flown commercially in 1970, it held the size record for more than 35 years, although it has been surpassed by the Airbus A380 (due to enter service in late 2006). The Ukrainian-built
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org