:: wikimiki.org ::
| Dejeru Sapuho |
Dejeru SapuhoDesa babilado (Dejeru Sapuho aŭ Desa Chat) estas apriora projekto de internacia planlingvo proponita de Peter DAVIS en 1989.
La ĉefa ideo estas faciligi la komputilajn procedojn. Ĝi havas kvin vokalojn kaj dudek unu konsonantojn, kun 105 silaboj entute. La vortoj komencas per silabo kiu indikas la entutan nombron de silaboj en la vorto. La projekto havas apogon de l' "Desa Educational Trust", fondaĵo eduka por la promocio de metodoj de studo.
Ekzempletoj:
Camisi vigi gojumi.
(Morgaŭ mi legos).
Pisuvo remo tiruqe. (La floro estas el ĝardeno)
Wuluyu ji befo jecuso. (La pentraĵoj estas sur la muro).
Mehu liba bulico figeqe. (Eble li havas novaĵon).
Moha to muhitu qago kiyevo. (Ŝi kantos dum la vizitado).
Muviva tuvu bupiqo. (La arbo estas apud rivero).
kategorio:planlingvoj
Apriora lingvoApriora lingvo (de lat. a priori – sen antaŭa sperto) - estas, laŭ klasifiko de Louis COUTURAT, konstruita lingvo, kies eroj ne estas prenitaj el ekzistantaj naciaj lingvoj, sed estas elpensitaj arbitre aŭ laŭ iu logika (filozofia) koncepto. Tio malsamigas ĝin de aposteriora lingvo.
Krome, distingeblas aprior-aposterioraj kaj aposterior-aprioraj lingvoj, depende de tio, ĉu pli multaj estas respektive aprioraj aŭ aposterioraj trajtoj.
Ekzemploj de aprioraj lingvoj:
- Klingona lingvo;
- Loĵbano;
- Loglano;
- Solresolo;
Kategorio:Planlingvoj
Internacia planlingvoInternacia planlingvo aŭ helplingvo estas planlingvo konstruita por la uzo en ĝenerala internacia komunikado. Ofte oni ankaŭ uzas nur la vorton planlingvo por referi al internaciaj planlingvoj. Ankaŭ troveblas la sinonimoj "helplingvo" aŭ "artefarita lingvo". Kompare kun la nocio "planlingvo", ili pli ofte provokas miskomprenojn kaj negativajn asociigojn
La plej multe parolata internacia planlingvo estas Esperanto. Kelkaj aliaj, kiel Interlingvao (Interlingua) kaj Ido, ankaŭ havas menciindan parolantaron, dum la plejmulto de la projektoj nuntempe ne havas iujn ajn parolantojn.
La unua internacia planlingvo estis Volapuko, publikigita en 1879, kaj komence ĝi estis tre sukcesa. Sed post la apero de Esperanto en 1887 ĝia parolantaro rapide malkreskis, ĉar Esperanto ĝin anstataŭis.
Poste multaj homoj konstruis aliajn internaciajn planlingvojn, ĉar laŭ ili Esperanto ne estas perfekta. En la kazo de Ido, tio dum certa tempo kaŭzis skismon de la Esperanto-movado, sed fine Esperanto restis la plej disvastiĝinta internacia planlingvo.
Listo de internaciaj helplingvoj
Ĉi tiu listo ekskluzivas tiel nomatajn Esperantidojn, kiel Ido.
- 3CL
- Baza Angla
- Bolak
- Carpophorophilus
- Communicationssprache
- Cosman
- Dilpok
- Earth Language
- Esperanto
- Etem
- Eŭrolingvo (Eŭrolingŭe)
- Fasile
- Gestuno
- Gloso
- Ialo
- Idiom Neutral
- Intergloso
- Interlingvao
- Interpres
- Is
- Lango du Mondo
- Latinesce
- Latino sen fleksio
- Latinulus
- Linguum Islianum
- Luftlandana
- Medial
- Monario
- Mondezo
- Mundolingue
- Novam
- Novialo
- NOXILO
- Neo-Latin
- Novilatiin
- Novilatin
- Nov Latin Logui
- Okcidentalo
- Pantos Dimu Glossa
- Pankel
- Parla
- Pasilingua
- Perfekt
- Progressiva
- Qosmiani
- Real Character
- Ro
- Sehlerai
- Signuno
- Shabé Aban
- Spelin
- Spokil
- Tutonish
- Ulla
- Uniala
- Universal (Molenaar)
- Universal (Pirro)
- Universal (Sotos Ochando)
- Viva
- Volapuko
- Weltsprache
Vidu ankaŭ la spontane evoluintajn interlingvojn sub: Lingvafrankao.
kategorio:planlingvoj
ja:国際補助語
ko:국제어
Kategorio:PlanlingvojKategorio:Lingvo
ja:Category:人工言語
Lagoa de VelhosLagoa de Velhos, município no Estado do Rio Grande do Norte (Brasil), localizado na microrregião da Borborema Potiguar. De acordo com o censo realizado pelo IBGE (Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística) no ano 2000, sua população é de 2.651 habitantes. Área territorial de 112 km².
Categoria:Municípios do Rio Grande do Norte
Pozycjonowanie doda narty francja teksty ruletka
|
|
|
|
|