:: wikimiki.org ::
| Desubismo |
DesubismoDesubismo estas maniero de Esperanto-agado, kiam oni volas atingi sukceson per desuba agado: nome per disvastigo de Esperanto per propraj fortoj de Esperanto-medio inter ordinaraj homoj.
Ekzemploj
Kiam loka Esperanto-klubo en sia ejo organizas kurson de la internacia lingvo, tio estas iusence ekzemplo de desubisma agado. Rezulte de la kurso la kvanto de E-parolantoj multiĝos — kaj per tio la movado plifortiĝos.
Desubisma agado povas alporti tre bonajn rezultojn: en certaj historiaj periodoj ĝi estis la sola ebla, kiam ŝtato tute kontraŭis Esperanton (kiel ekzemple en Sovet-Unio post la morto de Stalin).
Vidu ankaŭ
- Desuprismo
Kategorio:Esperanto-movado
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
StalinHistorio > Sovetunio > Stalin
----
SovetunioIosif STALIN (1878-1953, ruse : Иосиф Виссарионович Сталин ), denaske Iosif Visarionoviĉ ĜUGAŜVILI (ruse : Иосиф Виссарионович Джугашвили), estis soveta politikisto kaj partia gvidanto. Li naskiĝis en urbo Gori (Kartvelio) en la familio de ŝuisto. Post la fino de Goria Spirita Lernejo (1894), studis en Tiflisa Spirita Seminario. En 1898 membriĝis en Kartvela Social-Demokrata Organizo "Mesame Dasi". Dum 1902-13 jaroj estis arestita sesfoje, sed kvarfoje forkuris de la lokoj de ekzilo.
Post 1903, li aliĝis al Bolŝevikoj, dum 1906-07 aktivis en Suda Kaŭkazio kaj estis unu el organizantoj de Bakua Komitato de RSDLP (Rusia Social-Demokrata Laborista Partio). Stalin estis fervora adepto de Lenino, laŭ iniciato de kiu, en 1912 Stalin estis aligita al Centra Komitato kaj Rusa Buroo de RSDLP. En 1917 li iĝis membro de partia gazeto "Pravda", Politburoo de Centra Komitato de bolŝevikoj kaj Milita-Revolucia Centro. Dum 1917-22 Stalin okupis postenon de popola komisaro pri naciaj demandoj, ankaŭ pri ŝtata kontrolo.
En 1922 Stalin estis elektita Ĝenerala Sekretario de CK de Komunista Partio (la plej altranga posteno en Sovetunio) kaj restis sur la posteno ĝis la morto (1953). En 20-aj jaroj, post la batalo por la gvidrolo en partio kaj ŝtato, li uzis partian aparaton kaj politikajn rimedojn, rezulte de kio, Stalin fariĝis unupersona gvidanto de partio kaj starigis totalisman reĝimon en la lando. Li efektivigis intensigan industriigon kaj devigan kolektivigon en USSR. En sekvaj jaroj, dum la periodo de amasa terorpolitiko, ĉiuj realaj aŭ potencaj konkurantoj de Stalin estis ekstermitaj.
De la fino de 30-aj jaroj, li efektivigis politikon de alproksimiĝo kun faŝisma Germanio, tamen ne evitis la tragedion de la Dua Mondmilito. De la jaro 1941 estis prezidanto de Konsilio de Ministroj de USSR, dum la tutaj militjaroj - ankaŭ prezidanto de Ŝtata Defenda Komitato kaj Ĉefa Militestro. Dum la milito partoprenis kaj helpis al kreiĝo de antifaŝisma koalicio.
Post la morto de Stalin, lia posteulo N. Ĥruŝĉev, en 20-a kongreso de KPSU (Komunista Partio de Soveta Unio) akre kritikis la personecon kaj la agadon de Stalin. La post-stalinisma periodo montras, ke la Stalina fenomeno estas tre komplika kaj taksi ĝin unusence ne eblas, almenaŭ ĉe la popoloj de iama USSR. De Stalin restis multaj verkoj pri politika teorio, ankaŭ literaturaĵoj de juneca periodo. Lia tombo troviĝas en Moskvo, ĉe la Ruĝa Placo. Interalie, en lia naskiĝurbo, Gori staras verŝajne la sola monumento de Stalin apud lia domo-muzeo.
Stalin, Iosif
Stalin, Iosif
Stalin, Iosif
Stalin, Iosif
ja:ヨシフ・スターリン
ko:이오시프 스탈린
simple:Josef Stalin
th:โจเซฟ สตาลิน
DesuprismoDesuprismo estas maniero de Esperanto-agado, kiam oni volas atingi sukceson per desupra agado: nome per influo al potenculoj.
Unu konvinkita gravulo foje povas fari por sukceso de Esperanto multe pli, ol cento da ordinaraj homoj — jen la esenco de desuprismo.
Ekzemploj
- Kadre de desuprisma agado eŭropaj esperantistoj kontaktas siajn delegitojn en la Eŭropa Parlamento por ke tiuj esploru eblecon iamaniere uzi Esperanton oficiale en EU.
- Kadre de desuprisma agado esperantistoj en Ĉinio, Kroatio, Litovio kaj kelkaj aliaj ŝtatoj ricevas financan subtenon de la ŝtato (plej ofte — por subteno de "popola diplomatio" kaj "kulturaj interŝanĝoj").
Vidu ankaŭ
- Desubismo
Kategorio:Esperanto-movado
Kategorio:Esperanto-movadoTiu kategorio temas pri la Esperanto-movado.
Movado
online casinos Saint Tropez hotels online casinos ebay jastrzbia gra
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Adalbert Stifter
Literaturo > Germanlingva Literaturo > Adalbert STIFTER < Germana Lingvo
----
Adalbert STIFTER [Adalbet ŝtifte] ( - la 23-an de oktobro 1805 en Oberplan, Bohemio, † la
|
Artaĥŝaŝt
Artaĥŝaŝt (angla Artaxerxes I) regis Persa imperio de jaro 464 a.K. ĝis 424 a.K. Li estis de Aĥemenida dinastio.
Li permisis hebreojn observi judismon en Jerusalemo.
"En la tempo de Artaĥŝaŝt skribis Biŝlam, Mitredat, Tabeel, kaj la aliaj iliaj kunuloj al Arta
|
Komedio
Komedio estas la uzo de humuro en spektakla belarto. Ĝi ankaŭ signifas spektaĵon, kiu forte utilizas humuron. La termino originale devenas de la teatro, kie ĝi simple aludas al teatraĵo kun amuziga agado kaj (plejparte) feliĉa fino, kontraste al tragedio. Humuro est
|
Makulbeka pelikano
La makulbeka pelikano (Pelecanus philippensis) el ordo de pelikanoformaj birdoj kaj familio de pelikanedoj videblas en la orienta regiono sude de Hebej-provinco de Ĉinio, kaj ankaŭ en Hindio, Tajlando kaj Filipinoj. Ĝi havas grandan kojnoforman bekon kun blunigraj makuloj, sub kiu estas elasta malhelpurpura poŝo; la kolo surhavas rozkolorajn longajn plumojn. La dika korpo prezentiĝas supre grizbruna kaj malsupre blanka. Ĝi grandas 125-150 cm, kovas 3-4 ovojn.
La pelikano estas gr
|
Mallongvosta albatro
La mallongvosta albatro (Diomedea albatrus) el la ordo de procelarioformaj birdoj kaj familio de diomedeedoj vivas en Penghu-insularo kaj insuloj apud Tajvano kaj travintras ĉe la ĉinaj marbordoj. Ĝi estas granda marbirdo kun flugiloj longaj je pli ol 2 m. Ĝi diferencas de alispecaj diomedeoj per sia bekego. Ĝiaj korpoplumoj estas blankaj, ĝiaj kapo kaj nuko flavbrunaj, ĝiaj ŝultroj, flugiloj kaj pinto de la vosto griznigraj, kaj ĝi
|
Orelgrebo
thumbLa orelgrebo aŭ plumkorna podicipo (Podiceps auritus) el la ordo de kolimboformaj birdoj kaj familio de podicipedoj vivas en la norda parto de la Nordoriento de Ĉinio kaj vintre migras suden al la malsupra baseno de Jangzi-rivero kaj Fuĝjan-provinco por travintri tie; ĝi videblas ankaŭ en aliaj landoj. En Ĉinio troviĝas kvin specoj de podicipoj, el kiuj la plumkorna podicipo kaj nigrakola podicipo similas unu l
|
Altnaza antilopo
La altnaza antilopo (Saiga tatarica) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj loĝas en Ŝinĝjang kaj la Interna Mongolio de Ĉinio, iama Sovetunio kaj Mongolio. Somere ĝi surhavas dorse flavbrunajn harojn, sed ĝiaj gropaj makuloj, abdomeno kaj vosto prezentiĝas blankaj. Vintre ĝi si
|
Tibeta antilopo
thumbLa tibeta antilopo (Pantholops hodgsoni) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj loĝas sur la Ĉinghaj-Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio, kaj malmulte en Hindio. Ĝi longas 1,3-1,4 m., altas 70-81 cm. kaj pezas 40-50
|
Ruĝa goralo
La ruĝa goralo (Naemorhedus cranbrooki aŭ baileyi) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj vivas en Tibeto de Ĉinio, Assam de Hindio kaj Birmo. Al la sama genro apartenas la ruĝa goralo kaj goralo (Naemorhaedus goralo Hardwicke). Ili estas similaj en aspekto kaj grandeco, tamen la ruĝa goralo havas molajn, ruĝhrunajn aŭ brunajn harojn kaj nigran strion sur la dorso laŭ la vertebraro. Ĝi havas malpli longajn orelojn kaj malhavas blankan makulon ĉe la gorĝo. La maskla kaj femal
|
Serovo (besto)
La tajvana serovo (Capricornis crispus) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj vivas en Tajvano. Ĝi longas 80-90 cm., altas 50-60 cm. kaj pezas 20 kg. Ĝi estas subspecio de la japana serovo (Capricornis crispus Temminck) kaj havas preskaŭ saman grandecon kiel la japana serovo. La maskla kaj femala tajvanaj serovoj ambaŭ havas kornojn kaj maldelikatajn kaj maldensajn harojn sur la dorso. Iliaj subokulaj glandoj estas malpli grandaj ol tiuj de la japana. La tajvana serovo estas besto propra al Ĉinio. Gi loĝas en montregionoj 700-3.500 metrojn super la marnivelo, kaj plej mu
|
|