Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Dian FOSSEY

Dian FOSSEY

Sciencisto > Dian FOSSEY < Etologio ---- Dian FOSSEY (naskiĝis la 16-an de januaro, 1932, mortis la 27-an de decembro 1985) estis usona etnologino. Naskiĝinte en Losanĝeleso, ŝi unue okupiĝis pri laborterapio. En la jaro 1963 ŝi unuafoje vojaĝis al Afriko. La goriloj sovaĝe vivantaj ĉe la vulkano Virunga kaptis ŝian atenton, kaj la bestoj baldaŭ kutimiĝis al la proksimeco de la virino observanta ilian konduton de tute proksime. En 1967 ŝi fondis en Ruando la esplorcentron Karisoke. Siajn observojn pri la socia vivo de la goriloj ŝi fiksis en la libro Gorillas in the Mist, kiu aperis en 1983. Dian Fossey dum sia agado en Afriko daŭre batalis kontraŭ ŝtelĉasistoj, kiuj minacis la vivon de la goriloj. En la jaro 1985 oni trovis ŝin morta en ŝia loĝejo en la Nacia Parko Virunga, supozeble murdita de ŝtelĉasistoj. La filmo Gorillas in the Mist : The Story of Dian Fossey montras la vivon kaj la laboron de Dian Fossey en Afriko. En la ĉefrolo videblas Sigourney WEAVER. simple:Dian Fossey

Sciencisto

Scienco > Sciencisto ---- Sciencisto estas homo, kiu studas kaj aplikas sciencon kaj uzas sciencan metodon en sia esplorado.

Laŭfakaj listoj

Astronomo Biologo Botanikisto Ekologiisto Ekonomikisto Fizikisto Geologo Kemiisto Komputikisto Matematikisto

vidu ankaŭ


- Listo de sciencistoj

16-a de januaro

Historio > Tagoj > la 16-a de januaro ---- La 16-a de januaro estas la 16-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 349 tagoj restas (350 en superjaroj). Je la 16-a de januaro okazis, interalie:

Eventoj

1916: fondita en João Pessoa la Paraiba Spiritisma Federacio;

Naskiĝoj


- 1855 : Eleanor MARX
- 1915 : Carlos de ALMEIDA WUTKE
- 1932 : Dian FOSSEY, Usono

Mortoj


- 1912 : Georg HEYM

Specialaj tagoj kaj festoj

Tagoj de semajno

La 16-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095.

Vidu ankaŭ jenon:


- 15-a de januaro | 17-a de januaro
- 16-a de decembro | 16-a de februaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj. ja:1月16日 ko:1월 16일 simple:January 16 th:16 มกราคม

27-a de decembro

Historio > Tagoj > la 27-a de decembro ---- La 27-a de decembro estas la 361-a tago de la jaro (la 362-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 4 tagoj restas. Je la 27-a de decembro okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1571 : Johano KEPLERO, astronomo
- 1896 : Carl ZUCKMAYER, Germanio
- 1901 : Marlene DIETRICH, Germanio
- 1906 : Erwin GESCHONNECK
- 1925 : Michel PICCOLI
- 1937 : John CHARLES, kimra futbalisto

Mortoj


- 1985 : Dian FOSSEY, Ruando

Specialaj tagoj kaj festoj


- ---- Vidu ankaŭ :
- 26-a de decembro | 28-a de decembro
- 27-a de novembro | 27-a de januaro
- Historio - Tagoj. ja:12月27日 ko:12월 27일 simple:December 27 th:27 ธันวาคม

Usono

:Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono La tria plej granda laŭ loĝantaro, Usono (aŭ Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko) estas la plej granda nacio laŭ mono kaj militistara forto, kaj do estas la plej potenca nacio nun surtera. Usono lokiĝas en Nordameriko; la plej granda parto de Usono (la t.n. 48 ŝtatoj, krom Alasko kaj Havajo) limitiĝas norde de Kanado, oriente de la Atlantika Oceano, sude de la Golfo de Meksiko kaj Meksiko, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Alasko lokiĝas nord-okcidente de Kanado, kaj Havajo lokiĝas enmeze de la Pacifika Oceano. Usono permesas al siaj civitanoj la posedon de armiloj (garantiite de ĝia konstitucio), estas tre kapitalisma, angleparolanta lando, kiu donis al la mondo televidon, komputilon, atombombon kaj Mickey Mouse. Kritikantoj asertas, ke ĝi kondukis la mondon al la rando de la abismo, batalante en la Malvarma Milito (1948-91) kontraŭ Sovetunio, en kiu ĝi venkis. Havante la plej grandan amaskulturon de la mondo, ĝi profunde influas amaskulturon tra la mondo, de Holivudo al hiphopo, kaj, per tiuj ĉi, influas la morojn de aliaj landoj.

Faktoj


- Loko: 38 00 No, 97 00 Ok (centra Nordameriko)
- Ĉefurbo: Vaŝingtono
- Areo: 9.166.600 km²
- semotaŭga: 19%
- Loĝantaro: 275.562.673 (2000, takso), urbanoj 77% (2000)
- homoj en kv. km: 30,1 (2000)
- homoj en kv. km da semotaŭga tero: 158,2 (2000)
- kreskanta elcento: 0,91% (2000, takso)
- naskoj: po 14,2 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: po 8,7 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: po +3,5 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: po 6,82 mortoj el 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj je virino: po 2,06 infanoj naskitaj de virino
- meza vivo-longeco: 77,12 jaroj (74,24 viroj, 79,9 virinoj) (2000, takso)
- Esperanto: Historio en la lando Usono estas la sola grava lando, kiu ne uzas la SI-sistemon. La Esperanta vorto Usono venas el Usonia, iam proponita vorto por eviti la uzon de "Ameriko" por la lando kaj "Amerikanoj" por ĝiaj loĝantoj. La longforma nomo estas Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kaj oftega mallongigo estas USA.

La plej grandaj urboj

La datumoj estas de la jaro 2000. La nombroj montras milionojn da loĝantoj. Ne temas pri la loĝantoj ene de la juraj limoj de la urboj, sed pri ampleksaj regionoj kun multaj antaŭurbetoj kaj eĉ memstaraj urboj, kies centron formas la nomitaj urboj. Usono konsistas el 50 ŝtatoj:

Etnoj

Je 1996, la plimulto da la 916 mil (laŭleĝaj) enmigrintoj venis el Meksiko (164 mil), Filipinoj (56), Barato (45), Vjetnamio (42), Ĉinio (42), Domingo (40), Kubo (26), Ukrainio (21), Rusio (20) kaj Jamajko (19).

Religio

En la jaro 2002:
- 52% protestantismo
- 24% katolikismo
- 10% nenia
- 10% alia
- 2% mormonismo
- 1% judismo
- 1% islamo

Lingvo

Denaskaj lingvoj en 1990. La nombroj montras milionojn da parolantoj. Kun 500-100 mil parolantoj: la portugala (430), japana (428), greka (388), araba (355), hindia kaj urduo (331), rusa (242), jida (213), taja (206), persa (201), haitia (189), armena (150), navaha (149), hungara (148), hebrea (144), nederlanda (143), kmera (127), guĝarata (102). 2,04 milionoj parolas lingvojn kun malpli ol 100 mil usonaj parolantoj. legpova: 97% (97% viroj, 97% virinoj) (1979, takso) [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/amnord/usaacc.htm lingvaj situacio kaj leĝaro en usono (france)]
- registaro: demokratia federacia respubliko. La ĉefekzekutivo kaj la ŝtatestro de Usono estas la usona prezidanto.
- sendependeco: je la 4-a de julio 1776 de Britio
- organizoj: UNO (1945), NATO
- konstitucio: la 4-an marto 1789
- korupteco: 8,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
- ekonomio: 3169,0 Md (1998, takso)
- por kapo: 11,50 kd (1998, takso)
- kreskanta elcento: 4,1% (1999, takso)
- inflacio: 2,2% (1999)
- senokupeco: 4,2% (1999)
- valuto: 1 dolaro ($)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Usono

ekonomio

Agrikulturo de Usono

Esperanto en Usono

Vidu apartan artikolon: Usono:Esperanto-movado Stella Toogood Cope (1914-2004), D kaj FD (kvakerismo) en Berkeley/Kalifornio, mortis la 1-an de aŭgusto pro kancero. Kategorio:Nordameriko ! ja:アメリカ合衆国 ko:미국 ms:Amerika Syarikat simple:United States th:สหรัฐอเมริกา zh-min-nan:Bí-kok

Losanĝeleso

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Kalifornio > Los-Anĝeleso ---- Fondita dum la jarcento XVIII kiel meksika farmvilaĝo, Los-Anĝeleso fariĝis mondfama dum la jarcento XX kiel la loko de Hollywood, centro de la usona kinoindustrio pro ties bona vetero, variega tereno, kaj libereco el tiamaj monopoliistoj de Novjorko (inter ili, Edisono). Ĝi nun estas la plej granda urbo en Kalifornio, dua plej granda en Usono, kaj deka plej granda en la mondo. Kvankam nur 3,6 milionoj da homoj loĝas inter la landlimoj de la urbo Los-Anĝeleso mem, pli ol 16 milionoj enloĝas la urban aglomeraĵon de la tri kantonoj Los-Anĝeleso, Orange, kaj Riverside. Ĝi lokiĝas ĉe koordinatoj .

Historio

Fondita de hispanaj koloniistoj en 1781 kun la nomo "El Pueblo de Nuestra Señora la Reina de los Angeles de Porciúncula" (La Urbo de Nia Sinjorino la Reĝino de la Anĝeloj de Porciúncula). La nomo devenis de tiu de kapelo aperteninta de la Sankta Francisko, kies sektanoj regadis la hispanan koloniadon de Kalifornio kaj konstruis multajn misionejojn tra la ŝtato. (Ili donis la nomon de sia majstro al la alia urbego de Kalifornio, Sanfrancisko.) Iom post iom, la nomo mallongiĝis al la nuna "Los Angeles" (prononcita angle "lasANĝeliz", hispane "losANĥeles") kaj ofte simple al "L.A." (elej'). Dum la malfrua jarcento XIX kaj jarcento XX, la urbo kreskadis, ĝis ĝi farigixis la plej granda en Kalifornio. Los-Anĝeleso fifamiĝis pro malbona situacio inter rasoj. Nigrahaŭtuloj tumultis tie en 1965 kaj 1992, kiel protesto kontraŭ brutaleco polica kaj la malegala ekonomia situacio. Je 2001, la urbego estis la dua plej granda de Usono, la kvara plej granda de Ameriko kaj la sepa plej granda de la mondo. Tio povas ŝanĝiĝi venontjare. Novembron de 2002, okazis balotado pri la apartiĝo de kelkaj sekcioj de Los-Anĝeleso. Movado por fariĝi novan urbon el tiu parto nomata Valo San-Fernando (norde de Mulholland Dr.) sukcesis por ke loka instanco LAFCO aprobis specialan balotadon, sed finfine Losanĝelesanoj voĉdonis malpermesi la apartiĝon laŭ plimulto de du kontraŭ unu. La demando devus ricevi majoritatan aprobon de la tuta urbo kaj cetere la aprobon de la voĉdonantoj en la koncerna sekcio de la urbo. Se la apartiĝo okazus, (je 1a de julio 2003) Los-Anĝeleso tuj fariĝus la tria plej granda urbo en Usono, Valo San-Fernando la sesa. Simila balotado okazis pri Hollywood, kiu simile malsukcesis. LAFCO pristudas la demandon ĉu okazigi similan balotadon por la apartiĝo de la suda 'havena regiono.' Kategorio:Urboj de Kalifornio Kategorio:Urboj de Usono ja:ロサンゼルス ko:로스앤젤레스 simple:Los Angeles, California th:ลอสแองเจลีส

Gorilo

Biologio > Zoologio > Mamulo > Placentulo > Primato > Hominedo > Gorilo ---- Gorilo (specio Gorilla gorilla) estas primato, membro de la familio hominedoj. Kategorio:Primatoj ja:ゴリラ ko:고릴라 th:กอริลลา

Sigourney WEAVER

Kino > Aktoroj > Sigourney WEAVER ---- Sigourney WEAVER, realnome: Susan Alexandra WEAVER (naskiĝis la 8an de oktobro 1949 en Novjorko). Usona aktorino. Post teatra kariero ŝi de 1976 ankaŭ tre sukcese aperas en filmoj. Internacian famon ŝi gajnis ĉefe pro la sciencfikcia filmciklo Alien. Sian nekutiman antaŭnomon ŝi elektis laŭ persono el la romano The Great Gatsby de F. Scott FITZGERALD.

Listo de filmoj


- Alien (Usono, 1979)
- Eyewitness (Usono, 1980)
- A Year of Living Dangerously (Aŭstralio, 1982)
- Ghostbusters (Usono, 1984)
- Aliens (Usono, 1986)
- Working Girl (Usono, 1988)
- Gorillas in the Mist (Usono, 1988)
- 1492 – The Conquest of Paradise (Britio/Francio/Hispanio, 1992)
- Alien 3 (Usono, 1992)
- Dave (Usono, 1993)
- Alien Resurrection (Usono, 1997) WEAVER, SIGOURNEY ja:シガニー・ウィーバー simple:Sigourney Weaver

Ровина

Ровина е село в Южна България. То се намира в община Смолян, Смолянска област.

География

Село Ровина се намира в планински район.

История

Осенью 1394 г. султан Баязид Ильдерим (Молния) набрал 50 000-ное войско, в которое вошли и отряды поверженных бывших союзников румын. Обладая гораздо меньшим по численности войском, Мирча вначале уклонялся от решающей битвы. Он эвакуировал население в предгорные области, приказав уничтожить все оставленное добро, и предпринял тактику изматывания противника. 10 октября 1394 г. у Ровина румыны одержали победу над турками. Однако плодами этой победы господарь не смог воспользоваться. Боярские полки покинули его, перейдя на сторону претендента на валашский престол - Влада, прозванного узурпатором. Мирча был вынужден отступить к Брашову, где в мае 1395 г. заключил союзный договор против турок с венгерским королем Сигизмундом. Трон Валахии некоторое время находился в руках Влада, который симпатизировал туркам.

Културни и природни забележителности

Редовни събития

Други

Външни препратки

Категория: Села в Смолянска област

sluby Dorota Rabczewska Online Casinos gry kalorie










































:: RELATED NEWS ::
Eit barn er fødd i Betlehem
Eit barn er født i Betlehem (bokmål: Et barn er født i Betlehem) er mellom dei best kjende julesongane i Noreg. Nikolai Frederik Severin Grundtvig omsette den latinske originalteksten Puer natus in Betlehem til dansk i 1820 (seinare brigda til bokmål), medan nynorskomsetjinga
Elisabeth I av England
.]] Elisabeth I av England (eng. Elizabeth), regjerande dronning av England frå 1558 til 1603. Fødd 7. septe

Liste over den norske tronfylgja
Den norske tronfylgja er ei liste over personar med arverett til den norske trona. Tronfylgja eller arverekkja til den norske trona er skildra i paragraf 6 i den norske grunnlova. Paragrafen vart endra den 13. juli 1990, då kvinner fekk arverett. Tronfylgja var før 1990 agnatisk, då berre menn kunne arva trona. Etter 1990 er tronfylgja fullt kognatisk
Haakon VII
Haakon VII eller Håkon VII (3. august 187221. september 1957) var konge av Noreg frå 1905 til 1957. Etter unionsoppløysinga i 1905 vart det fleirtal i fol
Magnus IV
Magnus IV eller Magnus Sigurdsson den blinde levde om lag i tidsromet frå 1115 til 1139. Magnus den blinde var son av kong Sigurd I Magnusson Jorsalfare. Magnus den blinde var konge av Noreg i tidsromet frå 1130 til 1135. Harald IV Magnusson Gille var konge samstundes. Harald Gille lét Magnus
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org