Marso estis la romia dio de la milito kaj de la agrikulturo. Li estis filo de Jupitero kaj Junona. Li similas la grekan dion Areson.
Kiel Mars Quinius, la dio savis la ĝemelojn Romulon kaj Remon, kiuj droniĝis en la rivero Tibero iam antaŭ 753 a.K.. Marso prizorgis la fondintojn de la urbo de Romo kun la helpo de lupino. Pro tio, la romanoj konsideris lin la patro de sia urbo.
Li estis tre grava dio por la romianoj, kiuj festis la Feriae Marti je la 1-a de marto. La romianoj donis lian nomon al planedo Marso, la monato Marto kaj la tago mardo.
Oni kutime imagas Marson portanta batalan kirason. Du ĉevaloj, Timor ("timo") kaj Fuga ("fuĝo") tiris lian ĉaron. Ankaŭ la planedon Marson akompanas duopo; la lunetoj, Fobo (Phobos greke) kaj Dejmo (Deimos greke) .
ja:マルスsimple:Mars (god)
Dio Jupitero
En Romio, Jupitero estis la ĉefdio de la ĉielo. Eble Jupitero signifas "Jovo Patro", kaj venis de "diu pater". "Diu", kiel en la nomo Zeŭso, probable signifis "hela."
Oni vidis la ĉeeston de Jupitero en la pluvo kaj la tondrokrakoj. Loko de fulmofrapo en la tero estis situo sankta por Jupitero.
En Romo, la templo de Jupitero staris en la Kapitola Monteto. Oni kultis Jupiteron je la iduoj de la monato, kiam Luno montriĝis plena. La kulto de Jupitero estis tre grava, ĉar Jupitero protektis la ŝtaton, la moralon, kaj la familion.
Al Jupitero la romianoj dediĉis tagon de la semajno, nome ĵaŭdon.
Lia birdo estis la aglo, kaj lia besto estis la virbovo. Li donis sian nomon al la planedo Jupitero, la pli granda planedo de la sunsistemo.
Kategorio:Romia mitologio
Areso
Areso estas la bonaspekta filo de Zeŭso kaj Hera. Areso estas la frato de Atena, Heba kaj Hefesto. Li estas la dio de la milito aŭ de la milita frenezo. Ofte li portas sangan lancon. Lia birdo estas la vulturo, kaj lia besto estas la hundo.
Iam li adultis kun la bela Afrodita. Hefesto, la edzo de Afrodita publike mokis Areson. Aliafoje, li batalis kontraŭ la herooHeraklo, kaj Heraklo preskaŭ mortigis la senmortulon.
Romianoj identigis sian dion pri terkulturo Marso kaj Areso.
Kategorio:Helena mitologioja:アレスko:아레스
Historio > Tagoj > la 1-a de marto
----
La 1-a de marto estas la 60-a tago de la jaro (la 61-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 305 tagoj restas
Je la 1-a de marto okazis, interalie:
Astronomio > Planedo
----
Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rivoluas ĉirkaŭ steleca objekto. Nia suno havas naŭ planedojn laŭ nia scio.
Sedno estas ebla 10a planedo.
----
Historio
La vorto planedo devenas el planasthai, verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro." Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili ŝajnis havi propran moviĝon.
Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.
Antikvaj Planedoj
En la antikvula menso estis sep planedoj: Luno, Merkuro, Venuso, Suno, Marso, Jupitero kaj Saturno. La planedoj ne estis mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iras ĉirkaŭ la Tero, irante tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj. La planedoj influis homojn per la aero.
La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj
antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.
Modernaj Planedoj
Giordano BRUNO estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, Giordano BRUNO vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo.
La identigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galileo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo.
La tri planedoj de la sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj.
----
Kelkaj de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin.
En la sunsistemo estas ankaŭ kelkaj supozataj planedoj, kies ekzisto estas dubinda. La plej konata el tiuj estas Planedo X, astro kiu perturbos la neptunan kaj plutonanorbiton. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de iliaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkuraorbito. Hodiaŭe estas sciate, ke la perturboj en la merkuraorbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno.
Ne ekzistas klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estas konsiderataj kiel planedoj, kiel Cerezo, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povas havi sian planedecon disputata, kiel en la kazo de Plutono.
Lastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibrita ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivfavoraj planedoj en la suna najbaraĵo.
Marso, frato de Tero kaj Venuso, estas malgranda, malvarma,
dezerta mondo. Simile al Tero, ĝia tago daŭras 24,6 horoj, ĝi havas
sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis
riverojn kaj grandan maron. Aliflanke, Marso estas multe pli
malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron, sub sia
roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo : la nuna
aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj
eĉ akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur
Tero). Se vi starus sur Marso sen premovesto, al vi estus tre malvarma sed via
sango bolus!
Dosiero:vikinglander1-1-thumb.jpg
La surfaco de Marso fotografita
per la spacprobo Viking.
[http://www.wikipedia.com/upload/vikinglander1-1.jpg Pligrandigu bildon]
Geografio
Kvankam Marso estas pli malgranda ol Tero, la areo de tero seka
estas la sama.
La nordo atestas pri antikva akvofluado – pri riveroj kaj eĉ
granda maro – sed la sudo estas tre kraterita, kiel la Luno aŭ
Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol la nordo.
Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion, glacio akva ĉe la
norda poluso kaj glacio karbon-dioksida ĉe la sudo.
Marso havas la plej altan monton konatan al homo, Olympus Mons ("monto Olimpo"),
kiu estas 24 km alta de bazo al pinto! Eĉ ĉe la bazo (500 km en diametro), la
klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaŭ havas grandegan kanjonon,
Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2–7 km en
profundeco. En la sudo estas kratero mezuranta 2000 km en diametro kaj 6 km
en profundo: Hellas Planitia ("Helenio ebenaĵo"). Por komparo, la pinto de Monto Everesto sur Tero estas 8,850 km super la maro.
(Laŭ internacia konsento, la nomoj de marsaj lokoj estas en la latina).
Vivo?
Klare, la granda demando estas: Ĉu Marso ebligas – nun aŭ iam –
vivon?
Tra 20-a jarcento, la penso kaj kredo pri la ekzisto de marsa
vivo alternadis:
Dum la 1930-aj jaroj, inteligenta vivo sur Marso ŝajnis tiel
probabla, ke usona radioprezento reĝisorita de Orson WELLES pri La Milito de Mondoj laŭ romano
de H. G. WELLS pri invado de marsanoj sur Tero, estis kredita kiel prava
novaĵo! H. G. WELLS
Tia kredo en anglalingvaj landoj estis instigita de mistraduko de verko de
la kolorblinda, itala astronomo, Schiaparelli. En 1877 li
diris, ke li eltrovis kanalojn sur Marso. Sed la angla lingvo havas
du vortojn por "kanalo": canal por kanalo artefarita kaj
channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura,
sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal – kanalo
artefarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo
Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la
dezerto de Arizono en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis
(probable preter la povo de sia teleskopo!) pli ol 500 tiajn kanalojn
artefaritajn, produkton de civilizo mortanta. Tia Marso estis priverkita de
la sciencfikciaj aŭtoroj H. G. WELLS en 1898 en Milito
de la Mondoj kaj Edgar Rice BURROUGHS en la 1930-aj jaroj en
sia serio pri Barsoom (la indiĝena nomo por Marso, laŭ
Burroughs. Burroughs ankaŭ verkis la serion pri Tarzano, homo de la
ĝangalo). Ankaŭ en Rusio romano kaj filmo "Aelita" traktis la "marsan imperion".
Sed dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, robotoj senditaj al Marso
eltrovis planedon dezertan kaj kruelan. En 1976, Viking 1 &
2 vojaĝis al Marso por eltrovi proprainstrumente, ĉu vivo ja
ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el ĝiaj eksperimentoj sukcesis, aliaj
malsukcesis. Ne havante sufiĉan pruvon, sciencistoj konkludis, ke vivo ne
ekzistas sur Marso. La espero (kaj eĉ timo) pri marsa vivo disfalis.
Sed dum la 1990-aj jaroj, la bildo ŝanĝiĝis ankoraŭ denove. En
1996 roko de Marso, kiu falis al Tero, estis eltrovita, kiu ŝajne
atestis pri vivo antikva sur Marso. En la roko kemiaĵoj estas trovitaj,
kiuj ordinare estas formitaj de vivo, ne de iu ajn alia procezo konata.
La Nova Flugaro
La nova flugaro de robotoj, kiu estas sendata al Marso inter
1996-2005, eble plue klarigos la demandon pri vivo. La unuaj robotoj
alvenis al Marso je la somero de 1997 por mapi Marson en detalo kaj
esplori la supraĵon. La misio de
Pathfinder ankaŭ
alvenis en la sama somero, en Ares Vallis ("valo de Ares, helena samvalorulo de romia Marso"), kie antaŭ 1-3 miliardoj jaroj
estis grandega inundo. Pathfinder sendas robotan veturilon,
Sojourner, por esplori la terenon.
En 1999 alia misio al Marso estis senditaj de Usono por esplori
la sudan poluson, sed ĝi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000, Usono
malambiciigis sian programon por Marso, kaj ĝia espero venigi marsajn
rokojn al la Tero estis detruita.
La sekvonta roboto sendita al Marso estis Beagle 2 el
Eŭropo (Beagle 1 estis la ŝipo de
Darvino). Ĝi estis lanĉita de orbitulo Mars Express (lanĉita de Tero la ) kaj surmarsiĝis la . Ĉar poste neniam establiĝis radia kontakto, ĝi supozeble estis detruita. Mars Express funkcias kaj faris multajn fotojn de la marsa surfaco.
Komence de 2004 sukcese almarsiĝis la usonaj sondiloj Spirit (MER-A) kaj Opportunity (MER-B). En aŭgusto 2005 estis lanĉita la usona mars-sondilo Mars Reconnaissance Orbiter.
En 2003, Marso estis 56 milionojn da km proksime de Tero -- la plej proksima distanco
ĝis 2287.
La planedo Marso nomiĝas laŭ la romia Dio Marso, verŝajne pro sia sangruĝa koloro.
- John HickmanThe Political Economy of Very Large Space Projects Journal of Evolution and Technology. Vol. 4, November 1999. [http://www.transhumanist.com/volume4/space.htm Terraforming]
----
Kategorio:Sunsistemoals:Mars (Planet)ja:火星ko:화성ms:Marikhsimple:Mars (planet)th:ดาวอังคาร
Luno
vidu natura satelito pri aliaj lunoj
La Luno, la sola natura satelito de la Tero, la sola luno kiun ni povas vidi per la nuda okulo kaj la sola konata ĝis la laboro de Galileo GALILEI, mondo de maroj de
antikva lafo ŝtoniĝinta; pro astronomiahazardo, ĝia ŝajna grandeco, vidita el la Tero, estas simila al tiu de la Suno.
Suno
maldekstra duono, de fundesupren: Maro de l'pluvoj, Oceano de l'Ventegoj (plej maldekstre) kaj Maro de la Nuboj, inter ili la fama cirko Copernic (Esperanto: kratero Koperniko).
Dekstra duono, de fundesupren: Maro de l'Nektaro, Maro de l'Trankvil, Maro de Sereneco, pli dekstre: Maro de Fekundeco, plej dekstre izole kiel lago: Maro de la krizoj.
Malsupre, kun plej da "radioj", la fama cirko (kratero) Tycho.
La Luno estas luno granda: Relative al la grandeco de ĝia
planedo, nur la luno de Plutono estas pli granda. Absolute, nur kvar
lunoj estas pli grandaj laŭ maso (Ioo, Ganimedo, Kalistoo kaj
Titano), kaj unu planedo, Plutono,
estas eĉ pli malgranda!
Origino
Ni ne scias la devenon de la Luno. Ĝi ne nur estas tero malgranda, sed mondo tre malsama. La Tero estas roko kun supraĵo de likva akvo
kaj koro de likva fero (kiu faras la Teron magneta), sed la Luno estas
roko, fino al fino. Mankas al ĝi akvo (???), aero, vivo, magnetosfero kaj
kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj.
Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la
Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estas juna,
estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la
Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero kaj eĉ nun la Luno
tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.
Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la
fiziko de tia kapto ne estas klara.
Historio
Pri la maroj...
Pri la krateroj...
Pri esploro de homoj...
20-a de julio1969: Usonaj astronaŭtoj Neil ARMSTRONG kaj Buzz ALDRIN surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.
Kuriozaĵoj
De la Tero, ni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero.
tajdojn
Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, Luno ĉiam direkas la saman flankon al Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, eblas vidi de Tero ĉ. 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro1959, kiam la sovetia sondiloLuna 3 transsendis unuajn fotojn de la dorsa flanko. Je la 10-a de novembro1966 la usona sondiloLunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.
Vivo?
Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.
Lunar OrbiterLa plejparto de antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tagolundo nomiĝas laŭ Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
Fobo (Marso I) estas la pli granda kaj pli proksima el la du lunoj de Marso. La luno estas tiel proksima al la planedo, ke ĝi dufoje tage leviĝas en la okcidento kaj subiras en la oriento.
Oni kredas, ke Fobo estas kaptita asteroido. La orbito de Fobo, nun 9378 kilometrojn for de la centro de Marso, sinkas je 1,8 m dum ĉiu jarcento. Post 50 milionoj da jaroj Fobo aŭ kolizios kun Marso aŭ fariĝos planeda ringo.
Fobo kredeble konsistas el ŝtonoj kaj glacioj. Ĝi pezas 1,08 . 1016 kilogramojn. La plej elstara aspekto sur la luno estas pli granda kratero nomata Stiknio (Stickney).
Asaph HALL trovis Fobon la 18-an de aŭgusto1877. La luno estas nomata laŭ la filo de la dioj Marso kaj Venuso.
Kategorio:Sunsistemoja:フォボス (衛星)
Dejmo
Nomo: Dejmo (Marso II)
Pezo: 1,8 . 1015 kg.
Loko: la 2a luno de Marso, 23.460 km for de la centro de Marso.
Crookhaven
Crookhaven (An Cruachán in Irish) is a scenic village in County Cork, Republic of Ireland, on the most south-western tip of Ireland. A winter population of about 40 swells in the summer to about 400 with the occupants of the many holiday homes arriving.
The village is steeped in history. It was an important port of call for A K Antony resigned, taking responsibility for the party's poor performance in the recent elections. He belongs to the Indian National Congress which is the ruling party now. He hails from Puthupally of Kottayam district. He is a very popular figure in Kerala, and has been elected to state ass