Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Dubús NÚNEZ

Dubús NÚNEZ

Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto N Kategorio:Hispanaj esperantistoj La hispanino Amalia NÚÑEZ DUBÚS (elp. amalja nunjez dubus') - ŝi naskiĝis 1889 en Pamplona, mortis ? - estis telegrafistino kaj help-profesorino pri sciencoj. Ŝi lernis esperanton en 1911 kaj kontribuis al pluraj revuoj, interalie al Literatura Mondo, kaj al la esperantlingva Poemantologio "Dekdu Poetoj" aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de KALOCSAY Kálmán, kiu komentas ŝian poezion tiel:
"Kelkaj poemoj, kun sia senpova melankolio, aŭ ĉarma, mildvoĉa amrevemo, malkaŝas la poetinon. sed en la ceteraj nin surprizas filozofia profundo, morne subpentrita kosma meditado, severe bremsita humoro. Altaj temoj estas ellaboritaj kun la sugestio de alte serioza arto. Jen ekzemple la "rivero", en kies majeste ondantaj aleksandraj versoj disvolviĝas antaŭ ni la tuta homsorto en ĝisfine perfekte kondukita metaforo. Ĝi estas vere "granda" poemo. Sed ankaŭ la "virinaj" pecoj estas altklasaj. Ankaŭ ili estas konstruitaj sur ideo, sed la freŝa tono, sincereco, facileco de esprimo donas al ili sentan subpentron varman kaj senpere efektantan." Komparu kun: Esperanto-verkistoj Laŭ EdE-N: Amalia NÚÑEZ DUBÚS, hispanino, help-profesorino, telegrafistino. Naskiĝis en la 22-a de marto 1889 en Pamplona. Esperantisto de 1911. HEI-ano. Kursoj; kunlaboro al kelkaj Esperanto-revuoj, ankaŭ al Literatura Mondo.

Eksteraj ligoj

[http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/dekdu/nunez-dubus/ Ŝiaj poemoj en Dekdu Poetoj]

Kategorio:Esperanto

Tiu kategorio temas pri Esperanto kaj pri la Esperanto-movado. Kategorio:Planlingvoj

Kategorio:Esperanto-movado

Tiu kategorio temas pri la Esperanto-movado. Movado

Kategorio:Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto Ĉefartikolo : Enciklopedio de Esperanto. Kategorio:Enciklopedio

Kategorio:Hispanaj esperantistoj

Kategorio:Esperantistoj Kategorio:Hispanio

Hispanio

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio ---- Dosiero:es.gif Hispanio - España Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].

Ĝeneralaj informoj


- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado ----

Administra organizado

Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio

Lingvoj

Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska Vidu:
- Lingvoj de Hispanio

Geografio

La ĉefaj riveroj estas Miño (
- ), Doŭro (
- ), Taĵo (
- ), Gvadiano (
- ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia. (
- ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj": Mapo de aŭtonomaj komunoj

Naciaj Parkoj


- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)]) ----

Historio de Hispanio

Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio :Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio

Prahistorio

Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.

Antikva epoko

Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj. La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj. Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo. (fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp. Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj. 409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.

Mezepoko

711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo. 900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo. 1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon 1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon. 1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.

Moderna epoko

1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon. 1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro. Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio. Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.

Nuntempa epoko

Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi. 1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko. 1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko. 1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn. 1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion. 1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio. 1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro). 1986: Hispanio aniĝas EEK-n. 2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.

Ekstera ligilo

el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12) fiu-vro:Hispaania ja:スペイン ko:에스파냐 ms:Sepanyol simple:Spain th:ประเทศสเปน zh-min-nan:Se-pan-gâ

1911

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1911 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1911 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 7-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- 4-a Brazila Kongreso de Esperanto en Juiz de Fora.
- Fondita en Prago la Laborista Unuiĝon Esperantista, fako de socialdemokratia Laborista Akademio.
- Eldonitaj filatelia tabelo en Esperanto kaj esperantaj revuoj Vekiĝo kaj La Kulturo.
- Esperantiĝis: John Edward HOOKHAM, Leopold DREHER, Hugo STEINER Dubús NÚNEZ, Jozefo ARTIGAS LASALA, Nikolaj Jakovleviĉ INCERTOV, Alexander William THOMSON, Antono LLINÁS BELLVEHI, Miklós BÁNÓ, Norbert BARTHELMESS kaj Michele ARABENO
- L.L. ZAMENHOF prezentis al la Internacia Kongreso de Rasoj, en Londono, memuaron pri Homaranismo.
- L. SCHLAF estis eksigata el la movado pro profitcela agado.
- Arestita kaj kondamnita Aleksandr POSTNIKOV. Post la aresto de li, en Peterburgo okazis traserĉoj en la loĝejoj de multaj esperantistoj.
- La Respubliko de Ĉinio estas fondita de SUN Yixian. Lanĉo de Gregoria kalendaro.
- Mongolio liberiĝas de Manĉurio, Gvidanto de Mongola Budhismo Bogd Ghavzandamba proklamita reĝo de libera ŝato Mongolio.
- Libio fariĝas kolonio de Italio.
- The cruise of the Snark de Jack LONDON.
- Kreitaj planlingvoj Mezhdunarodny Nauchny Yazyk kaj Cosmo-English.

Naskiĝoj


- Rita AAGAARD
- Fanny Luiza DUPRÉ
- Herbert WOHLFAHRT
- Vlastimil BLAŽEK
- P. H. VAN TERWISGA
- Jan FILIP
- Josef VÍTEK
- Svislando: Max FRISCH
- 6-a de februaro: Ronald REAGAN, usona prezidento naskiĝis en Tampico, Ilinojo
- 23-a de februaro: Yokaanam
- 26-a de marto: Usono: Tennessee WILLIAMS
- 23-a de junio: Ernesto SABATO
- 24-a de junio: Juan Manuel FANGIO
- 16-a de julio: Usono: Ginger ROGERS
- 19-a de septembro: William GOLDING
- 3-a de decembro : Nino ROTA

Mortoj


- Kazimir Osipoviĉ OSTANIEVIĈ
- 1-a de aŭgusto:Konrad DUDEN
- 5-a de novembro : Charles STEWART
- 8-a de novembro : Siegfried LEDERER ----
1906 | 1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1911年 ko:1911년 simple:1911 th:พ.ศ. 2454

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj. Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj. (Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj). Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro. Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn): :aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa. Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.). Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj. Laŭsignife: :aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse. Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c, g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version. En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Lingvoevoluo

Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo. (
- ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
(
  - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(
    - ) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon. Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj) Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.

Movado

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto. La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Kulturo

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Ankaŭ vidu

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

?

Esperanto kaj firmaoj


- KAVA-PECH

Eksteraj ligoj


- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]

Kritikoj


- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve) Kategorio:Planlingvoj Kategorio:Esperantidoj als:Esperanto ja:エスペラント ko:에스페란토 ms:Bahasa Esperanto simple:Esperanto th:ภาษาเอสปรานโต zh-min-nan:Sè-kài-gí

Poemo

Literaturo > Poemo ---- Poemo estas versa verko, ordinare altstila kaj relative grandampleksa. En antikvaj kaj mezepokoj poemo estis prezentita en la formo de heroa eposo. La du ĉefaj epikaj poemoj de okcidenta literaturo estas antikvaj grekaj poemoj “Iliado” kaj “Odiseado”, priskribitaj al Homero. Ŝajne ili estis plenumataj kantante dum festoj po partoj. Tio montras genetike epikan naturon de la ĝenro. Per tio klarigeblas kelkaj “heredaj” trajtoj de poemo - historieca kaj heroika enhavo, legenda karaktero. En moderna poemo epikaj postuloj de la eventoj akordigas kun la lirika patoso. Romanoj estas prozaj eposoj.

Poeziaj genroj

Specifaj poeziaj ĝenroj montriĝas en la formo de Epopeo kaj Eposo: Epopeo estas longa poemo, rakontanta la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas iel unu genton, unu popolon, unu civiliz-epokon, el patruja, religia aŭ mora vidpunkto. Eposo estas speco de beletro, ĉu proza ĉu versa, dediĉita al iu grava evento, plejofte al kreiĝo kaj formiĝo de nacio aŭ batalo por sendependeco, uzante religiajn aŭ kosmologiajn temojn. Vidu Popolaj Eposoj.
- Lirika poezio
- Humura poezio

Poemaj formoj

Ritmo

Rimo

Poemoj laŭ fiksitaj formoj


- Balado
- Cio
- Pantuno
- Rondelo
- Soneto
- Gazalo
- Trobo

Vidu ankaŭ

Metriko, piedo, verso. ja:詩

Antologio

Antologio estas kolekto da mallongaj aŭ mallongigitaj prozajpoeziaj pecoj, kompilita laŭ beletraj vidpunktoj. "La grekdevena nocio antologio signifas florkolekto. La tasko de verkoj kun tiu nomo estas prezenti al la publiko legindajn erojn el la beletristiko de iu popolo aŭ nacio. Tial la kompilantoj ĉiam devas elekti el amaso da verkoj laŭ antaŭe destinita plano, ĉar pro la kutime tro limigita amplekso de tiaj beletraj bukedoj la enhavo de la antologioj regule volas aŭ povas lumigi nur unu aŭ plurajn aspektojn de la koncerna literaturo." (Wilhelm HERRMANN) Parencaj specoj estas Almanako, Krestomatio kaj Legolibro.

Listo de Antologioj en Esperanto

#33 Rakontoj; #39 modernaj poetoj. Antologio de la postmilita bosnia-hercegovina poezio. Tradukis L. Režek. Sarajevo. 1985. 110 paĝoj. Okdek naŭ poemoj; #505 elektitaj poemoj el Mannjoo-ŝuu. Tradukis Kenĵi Ossaka. Tokio. 1958. 212 paĝoj. El la Mannjoo-ŝuu unua japana poezia antologio de la 8-a jarcento p.K. #Al la mondo donace; #Angla antologio; #Antologio de argentinaj noveloj. Tradukis B. de Kordobo, E. de Bonaero kaj A. Lada. Estis eldonita en 1979. (200 paĝoj). 10 noveloj, kun biografiaj notoj pri la verkistoj; #Antologio de la hebrea poezio. Tel-Aviv. 1987. 268 paĝoj. Poeziaĵoj de la biblia tempo ĝis nun. Kompilita kaj tradukita de J. Kohen-Cedek. #Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo. Sarajevo. 1989. 178 paĝoj. Dudek kvin rakontoj. #Antologio de la serba parola literaturo. Beogrado. 1991. 345 paĝoj. Kolekto de lirikaj kaj epikaj poeziaĵoj, de rakontoj, proverboj kaj enigmoj. #Antologio de la serba poezio (1200-2000). Tradukis 25 diversaj homoj. SEL. Beogrado. 1998 (jes!) . 499 paĝoj. Reprezenta elekto el 800 jaroj da poezia vivo. Kun biografioj de la aŭtoroj. #Antologio de la serba skriba poezio. Tradukita de Ž. Ivanović. Beogrado. 2002. 238 paĝoj. Preskaŭ 200 poemoj de 55 poetoj spanas 9 jarcentojn de nacia poezio; kun notoj pri la aŭtoroj kaj multaj tutpaĝaj fotoj. #Antologio de portugalaj rakontoj. Lisbono. 1959. 215 paĝoj. 14 rakontoj #Antologio latina; #Apenaŭ bukedeto.... Antologio de poemoj el la franca literaturo, klasikaj kaj modernaj, plus kelkaj originalaj. Tradukis R. Bernard. Artur E. Iltis. 71 paĝoj. #Argentina poemaro. Tradukita de H. de Diamanto, B. de Kordobo, E. de Bonaero. Dek ok poemoj de dek aŭtoroj. AEM. Diamante. 1978. 64 paĝoj. #Astura bukedo. Tradukis el la hispana Fernando de DIEGO, Jorge CAMACHO, L. Dek. Ilustrita antologio de prozo kaj poezio de asturaj aŭtoroj. Astura Esperanto-Asocio. Gijón. 1987. 138 paĝoj. ISBN/ISSN 8439889089. #Aŭstralia antologio. Poemoj, kantoj, noveloj, romanoj kaj eseoj de Aŭstralio, kun biografiaj detaloj kaj glosoj redaktita de Alan TOWSEY. Edistudio. Pizo. 1988. 431 paĝoj. Serio Oriento-Okcidento n-ro 25. ISBN/ISSN 8870360363. #Brazila Antologio Poezia. Tradukita de Francisko Valdomiro LORENZ. 324 poeziaĵoj de 120 brazilaj poetoj, de la 17-a ĝis la 20-a jarcento. Eldona Spirita Societo Francisko Valdomiro Lorenz. Rio-de-Ĵanejro. 1994. 452 paĝoj. #Bulgara nuntempa poezio kaj prozo. 53 poetoj kaj 11 prozistoj. Sofia Pres. 1985. 236 paĝoj. #El japana literaturo. Redaktis Miyamoto Masao kaj Isiguro Teruhiko. Antologio de Japana prozo ekde la Meiĵi-epoko ĝis la Dua Mondmilito. JEI. Tokio. 1965. 264 paĝoj #El la nova ĝardeno; #El ĉina poezio. Antologio de antikvaj kaj modernaj poemoj, kun klarigaj notoj. Kun enkonduko pri la ĉina metriko. El Popola Ĉinio. Beijing. 1980. 14+135 paĝoj. Redaktis kaj traduktis Saint Jules Zee. #Elpafu la sagon. El la buŝa poezio de la mondo. Antologio de buŝa poezio, grandparte de popoloj, kies kulturo ankoraŭ ne estis reprezentita en Esperanto. Kompilis kaj tradukis Tibor SEKELJ. Ilustrita broŝuro de Serio Oriento-Okcidento n-ro 18 UEA. Rotterdam. 1983. 187 paĝoj. ISBN/ISSN 9290170255 #Elĉerpaĵoj el la irlandlingva literaturo. Kompilis Liam Ó CUIRC. 12 beletraj specimenoj el diversaj jarcentoj. Esperanto-Asocio de Irlando. 1996. 27 paĝoj. #Enlumas min senlimo. Itala poezio de la dudeka jarcento. Redaktis Carlo MINNAJA. Poemoj, kiu ekas ĉe la heredintoj de D'Annunzio kaj finiĝas per kelkaj voĉoj el la sesdekaj jaroj. LF-koop. Prilly. 1990. 268 paĝoj. ISBN/ISSN 390659503X ; #Esperanta antologio #Estona soveta poezio. Antologio de 36 poetoj el la jaroj 1940-1970 kun fotoj. Elektis kaj tradukis Hilda DRESEN. Tallinn. 1977. 203 paĝoj. #Franca antologio; #Germana antologio; #Glaŭka lum'. Geja antologio. Antologio de gejaj poemoj originalaj kaj tradukitaj. Redaktis B. Philippe. Pro Esperanto/Fundación Esperanto. Vieno/Zaragoza. 1994. 88 paĝoj. ISBN/ISSN 3851820169. #Hungara antologio. Pli ol 200 literaturaj pecoj de reprezentantoj de hungara literaturo. Kompilis Vilmos Benczik. Corvina. Budapeŝto. 1983. 448 paĝoj. ISBN/ISSN 9631316254. #Itala antologio. Panoramo de la itala literaturo de la 13-a ĝis la 19-a jarcentoj. Redaktis Giordano AZZI. CoEdEs. Milano. 1987. 477 paĝoj. Ilustrita. ISBN/ISSN 8885872026. #Kanto super lulilo. Ok slovakaj aŭtoroj. Redaktis O. Kníchal. MEM. Prago. 1976. 32 paĝoj. Ilustrita. #Korea antologio de noveloj. 25 tradukitaj kaj unu originala noveloj. Kompilis Cho Sung Ho kaj Kim Uson. KEA. Seulo. 1999. ISBN/ISSN 8987281027. #Kroatia Esperanta poemaro. Originala poezio de esperantistoj kroatiaj, ekde la komenco ĝis tiam. Redaktis Lucija Borčić k.a. IKS. Zagrebo. 1991. 110 paĝoj. #Kroatia poezio. Antologio de la kroata poezio dum la pasintaj 150 jaroj. Kompilis Ivan Krtalić, redaktis Spomenka Štimec. IKS. Zagrebo. 1983. 296 paĝoj. #Kubaj popolaj fabeloj. 51 rakontetoj. 72 paĝojn. Tradukis el la hispana Marin BACEV. Aperigis ĝin la eldonejo Interlibro en Varsovio 1996 (ISBN/ISSN 8385161686). #Literatura antologio. De Kazimierz BEIN. Pionira verko el 1905. Represita de PEA. Varsovio. 1977. 127 paĝoj. #Makedona antologio. 48 verkoj. Kompilis kaj redaktis M. Galeski kaj K. Solunski La Progreso. Prilep. 1981. 154 paĝoj #Malgranda bolivia antologio. Pequeña antología boliviana. Dulingva (Esperanto, hispana). Kompilis José Roberto ARZE. Kompilaĵo de poemoj, prozaĵoj, eseoj plus materialoj pri la E-movado en Bolivio. La Paz. 2004. 395 paĝoj. #La Mezepoka periodo. (Dulingva: Esperanto-franca). Tradukis Gaston WARINGHIEN. Antologio je francaj poemoj el la mezepoko; kun glosaro kaj notoj de la tradukinto. Gabrielli. Ascoli Piceno. 1984. 183 paĝoj. #Mi vizitis mian farmon / Utam a világban. Antologio de la esperanta literaturo. Antologio dulingva (Esperanto-hungara) je panoramo de nia literaturo: prozo kaj poezio el 1927-1980. Eŭropo. Budapeŝto. 1987. 304 paĝoj. ISBN/ISSN 9630745194. #Mi ĉiam tia rememoru vin #Moderna kroatia prozo. Tradukis el la kroata R. Imbert. 34 noveloj, de la komenco de la 20-a jarcento ĝis tiatempo. Redaktis Red. Ivan Krtalić. IKS. Zagrebo. 1979. 606 paĝoj #Nederlanda antologio. Poemoj de 40 post-mezepokaj nederlandaj verkistoj. Redaktis G. Berveling, W. Pilger kaj W. Verloren van Themaat. NEA. Hago. 1987. 118 paĝoj #Nesto de birdoj. Literatura antologio. Tradukitaj prozaĵoj kaj poemoj de verkistoj el la bulgara urbo Haskovo. Kunmetis N. Pilev kaj P. Stojanov. BEA. Sofio. 1987. 231 paĝoj. Ilustrita per fotoj. #Nova Esperanta krestomatio; #Okcitana antologio. Precipe religia, ĉefe poezia; de la frua mezepoko ĝis la nuntempo. Hejmoj/Federacio Espéranto Midi-Pyrénées. [Balagué]. 1998. 45 paĝoj. #La Peto persisti. Antologio de infana poezio kaj prozo. Dulingva: Esperanto-pola. Tradukis el la pola T. Tyblewski, redaktis I. Weksler . Antologio de simplaj legaĵoj, infanaj verkoj el Freinet-metodaj lecionoj. Kamienna Góra. 1996. 133 paĝoj. #Postmilita japana antologio. Noveloj (kaj unu dramo) de 12 aŭtoroj, spegulantaj la efikon de la Dua Mondmilito. Kompilita de Odagiri Hideo, Miyamoto Masao kaj Konisi Gaku . JELK. Osako. 1988. 320 paĝoj. #La Profeto. Paĝoj el la hungara laboristtendenca belliteraturo. Antologieto. SAT. Parizo. 1934. 31 paĝoj. #La Renesanca periodo. Dulingva kolekto de francaj poemoj de la 16a jarcento. Enkonduko, notoj kaj tradukoj de Gaston WARINGHIEN. Gabrielli. Ascoli Piceno. 1977. 207 paĝoj #La Romantika periodo. Tradukis el la franca Gaston WARINGHIEN. Dulingva Esperanta-franca antologio je originaloj kun tradukoj el la franca poezio de 1790 ĝis 1902, kun notoj de la tradukinto. Gabrielli. Ascoli Piceno. 1982. 322 paĝoj #Rozo kaj glavo. Antologio. Kompilis Canko MURGIN. Originalaj poemoj de bulgaraj esperantistoj donantaj bildon de ilia socia-geografia fono. Sofia-Pres. Sofio. 1987. 337 paĝoj. #Rumana antologio. Redaktis Constantin DOMINTE, Jozefo NAGY. Enkonduko de Laurenţiu ULICI. Prozo kaj poezio de 27 aŭtoroj el la 20-a jarcento. IKS. Zagrebo. 1990. 92 paĝoj. #Sentempa simfonio. Poem-antologio hispana. Tradukis Fernando de DIEGO. Ediciones la Misma. Madrid. 1987. 154 paĝoj. ISBN/ISSN 8486384028. #Slovaka antologio; #Sub la signo de socia muzo; #Sunflanke de Alpoj. Antologio de la moderna Slovena novelaro. Verkoj de 15 aŭtoroj, 12 novelojn el la periodo 1945-90. Redaktis kaj tradukis Vinko Ošlak. Mohorjeva. Klagenfurt/Celovec/Klaŭdiforumo. 1992. 318 paĝoj. ISBN/ISSN 3850132617 . #Sveda novelaro. Tradukis el la sveda Francisko SZILÁGYI. 20 socitemaj noveloj el la 30-aj kaj 40-aj jaroj. Laroque Timbaut. 1996(?). 235 paĝoj. #Svisa antologio. Grupigita en kvar partoj: alemana, velŝa, tiĉina, romanĉa. Literatura mondo. Budapeŝto. 1929. 540 paĝoj. #Tra(nskon)dukoj. Übertragungen. Tradukis el la germana G. Holz. 80 germanaj poemoj de la 12-a ĝis la 20-a jarcento, prezentitaj dulingve. Armin Gmeiner. Messkirch. 1988. 123 paĝoj. Ilustrita. ISBN/ISSN 392663314 #Trezoro; #Tute eta nekompleta antologio el la nuntempa ĉeĥa poezio. Tradukis el la ĉeĥa J. Rumler. Antologio je literatura suplemento al la revuo "Paco". Ĉeĥa Esperanta-Asocio. Prago. 1989. 36 paĝoj. #Tutmonda sonoro; #La Verda relo; La verda relo estas beletra antologio pri la fervojoj, ĝin eldonis LF_Koop en La chaux de Fonds jare 1981. #Ĉina antologio (1919-1949); #Ĉina antologio (1949-1979); Pri antologioj en la Enciklopedio de Esperanto (1933) ja:アンソロジー

Dekdu Poetoj

"Dekdu Poetoj" estas esperantlingva antologio aperinta en 1934 kun poemoj de
Instigis, redaktis kaj komentis tiun ĉi kolekton KALOCSAY Kálmán. Eldonis ĝin Literatura Mondo. Komparu kun: Esperanto-verkistoj ,

Ekstera ligo


- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/dekdu/ Dekdu Poetoj] Kategorio:Hungara Esperanto-movado

Literatura Mondo

Literatura Mondo estis la plej grava literatura revuo esperanta, periodaĵo inter la du mondmilitoj, redaktita en Hungario kaj estis aperanta (kun interrompo) inter 1922 kaj 1949.

Historio

La periodaĵo ekaperis en Budapeŝto en 1922 - eldonita de Teodoro SCHWARTZ (oktobro de 1922 - septembro de 1924), kaj redaktita de Kalocsay kaj Baghy. Poste ĝin eldonis Hungara Esperanto-Instituto, ĉefe ĝia gvidanto d-ro Vince TÓTH, ĝis ĉeso en aprilo de 1926. La revuon refondis en januaro de 1931 Vilmos BLEIER, kiu fariĝis la eldonisto kaj administranto de Literatura Mondo. Ĉefredaktistoj estis denove K. Kalocsay kaj J. Baghy, respondeca redaktisto K. BODÓ kaj redaktistoj d-ro Ferenc SZILÁGYI kaj L. TOTSCHE. Baghy eksiĝis en jan 1933 pro personaj kaj principaj motivoj. Literatura Mondo havis la plej internacian kunlaborantaron, eĉ de Orienta Azio. Plej ŝatataj estis ĝiaj observoj kaj objektive detalaj kritikoj kaj la naciaj numeroj, el kiuj aperis ĝis nun la estona, pola, ĉeĥa, jugoslava, latva, sveda. Literatura Mondo estis ankaŭ la debutejo de la nova poetogeneracio. La formato estis ĉiam la sama: 30 x 23. En la unua periodo aperis entute 838 paĝoj, en la dua 830 paĝoj (sen la aldonaĵoj). En 1933 la recenza kaj lingva enhavo aperis en la aldonaĵo: „Bibliografia Gazeto“ (72 p.), de januaro de 1934 tiu ĉi kvaronjaraĵo havas la titolon: „Lingvo Libro“. Literatura Mondo aperis ĉiam en arta eksteraĵo kun multaj ilustraĵoj. Entute: la revuo havas ne facile takseblan signifon en la historio de la Esperanta literaturo.

Eldonejo

En la dua periodo Literatura Mondo estas ankaŭ la plej aktiva Esperanto-eldonejo. La celo de la eldonejo estas helpi la eldonon de la unuaj verkoj de novaj verkistoj kaj tiurimede kreskigi la originalan literaturon samtempe donante signifan kvanton da tradukita literaturo. Dum la kvar jaroj de ĝia ekzistado ĝi aperigis 43 diversgrandajn verkojn kun paĝonombro 7600 kaj vendoprezo de 185 svisaj frankoj. En 1933 ĝi fondis la Asocion de Esperantistaj Libro-Amikoj. Inter la verkoj donitaj de LM ni trovas ĉiujn verkojn de Kalocsay, la originalajn verkojn de Engholm, la unuajn originalajn verkojn en libroformo de Totsche, Weinhengst, Aisberg, Hendrik ADAMSON, la unuan arthistorion en nia lingvo, kaj Enciklopedio de Esperanto. La programo por 1935 antaŭvidis 15 verkojn en proks. 5000 paĝoj. La eldonaĵoj de la firmo elstaras ankaŭ pro ilia plaĉa ekstero kaj nepre altnivela enhavo, senriproĉa stilo. Laŭ aserto de kelkaj kritikistoj la eldonejo vartas la neologismajn verkistojn. Por la redaktantoj de la Enciklpedio, tian aserton senbazigis la fakto, ke krom en la verkoj de Baghy, Kalocsay kaj Totsche inter la aliaj verkistoj oni apenaŭ povas trovi iujn, kiuj uzas neologismojn. La eldonejon gvidas de la fondo V. Bleier kaj de tiu tempo laboris por ĝi la Pestvidéki Nyomda Vác (presejo apud Budapest en Vác.) Pri la aktiveco kaj laboro de la entrepreno informas ĝia katalogo senpaga, eldonita en 1934. La redaktistoj de la Enciklopedio taksi ĝin la plej bela kaj plej impona el ĉiuj tiuspecaj presaĵoj. La stafeton transprenis la renoma revuo Norda Prismo eldonita inter 1955 kaj 1974 en Finnlando.

Eksteraj ligoj


- http://www.tekstoj.nl/lm/ Kategorio:Esperantlingva literaturo Kategorio:Hungaraj Esperanto-gazetoj

KALOCSAY Kálmán

Literaturo > Esperantlingva literaturo > KALOCSAY Kálmán ---- KALOCSAY Kálmán (Kolomano) [KALoĉai ka'lma'n] (1891-1976) estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: C. E. R. Bumy, Kopar, -y. Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa kirurgo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj - spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj. Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter. Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la Budapeŝta Skolo. La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvika teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gaston WARINGHIEN, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo. Kalocsay prizorgis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto. Pri Kalocsay multe verkis kaj prizorgas lian postlasaĵon Ada CSISZÁR.

Originalaj poemaroj


- Mondo kaj Koro, 1921
- Streĉita Kordo
- Rimportretoj
- Izolo

Verkoj tradukitaj de K. Kalocsay estas:


- Johano la Brava (de Petöfi), 1923
- La Tragedio de l'Homo (de Madach), 1924 (reeldonita en 1965)
- Eterna Bukedo - poezi-antologio tirita el 22 lingvoj en 1931
- Romaj Elegioj (de Goethe), 1932;
- Hungara Antologio, 1933;
- Infero (de Dante), 1933
- La Floroj de l'Malbono (de Baudelaire) (kolektive tradukita), 1957
- Reĝo Lear (de Shakespeare), 1966
- Kantoj kaj Romancoj (de Heine)kune kun Waringhien, 1969
- Libero kaj Amo (de Petoefi), 1970
- Ezopa saĝo (rekreo laŭ EZOPO) 1956
- La Somermeznokta Sonĝo(de Shakespeare), ...
- La Tempesto(de Shakespeare), ....
- Tutmonda Sonoro - poezi-antologio tradukita el 30 lingvoj en du volumoj, 1981

Redaktitaj libroj


- DEKDU POETOJ(1934)

Prilingvaj verkoj


- DOMFABRIKO: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj (komuna verko kun Ada CSISZÁR, 1975);
- Lingvo Stilo Formo,studoj

Eksteraj ligoj

Pri Kalocsay


- [http://www.geocities.com/adrianneilson/kalbio2_esp.htm Biografio] kaj [http://www.geocities.com/adrianneilson/kalbio2.htm angle]
- [http://www.vanoostendorp.nl/interlinguistiek/kalocsay.kaj.waringhien/traducteur.html Kálmán Kalocsay, le traducteur littéraire], Ada Csiszár: In memoriam Dr. Kalocsay Kálmán (1891-1976). Pp. 34-35. Tradukita francen de István Ertl.
- [http://www.vanoostendorp.nl/interlinguistiek/kalocsay.kaj.waringhien/ K. Kalocsay kaj G. Waringhien Korespondaĵoj] Marc van Oostendorp (eo en)
- [http://www.suite101.com/subjectheadings/contents.cfm/21280 Kalocsay, K. (Kalman), 1891-] [http://www.suite101.com/article.cfm/1146/20359 La Kolosa Diletanto] [http://www.suite101.com/article.cfm/1146/19711 Kalman Kalocsay, Part 2] [http://www.suite101.com/article.cfm/1146/21114 Kalman Kalocsay (conclusion)] de David Poulson (angle)
- [http://satamikarohm.free.fr/esperanto/div/kalocsay.html KÁLMÁN KALOCSAY, LA TRADUKARTISTO] (eo fr hu)

Tekstoj


- [http://www.webcom.com/~donh/don/esplit/kalocsay.html Kelkaj Poemoj]j (aŭ [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/kalocsay/ 1]) de Kálmán KALOCSAY, Tajpitaj de Hèctor Alòs i Font, TTTeksitaj de Don Harlow
- [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr14/al_kk.html Al K. Kalocsay] de Reto ROSSETTI, originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 121
- [http://www.tekstoj.nl/lm/lm23-1/renkonto.html RENKONTO AL LA LUNO]
- [http://ttt.esperanto.org/Ondo/Kalocsay.htm Sendemandaj respondoj] de Kálmán Kalocsay
- [http://www.lojban.org/files/texts/kalocsay In a bitter hour] angle kaj loĵbane
- [http://egalite.fw.hu La tekstoj de] Ezopa saĝo, Izolo, Libero kaj amo, Libro de amo, Rimportretoj, Sekretaj sonetoj, Streĉita kordo ---- El la Enciklopedio de Esperanto: Kolomano KALOCSAY (kaloĉai), hungaro, kuracisto. Naskiĝis 6 oktobro 1891 en Abaujszántó. Lernis en Miskolea gimnazio kaj en Budapesta universitato. D-ro med. en 1916. Tri jarojn en batalkampo kuracisto. Ĉefkuracisto en Urba Hospitalo por Infektaj Malsanoj de 1929; docento ĉe la med. fakultato B. samjare. Edziĝis en 1929. - Alta, facilgesta viro, kun moviĝemaj manoj kaj tre karakteriza kapo: longa, ĝuama nazo, profundaj brunaj okuloj, alta nuda frunto kaj ĉio substrekita de la ironia, iom diabla ridstreĉo de la lipoj. Li parolas per velura voĉo kaj prononcas la o longe kaj akute, laŭ la hungara maniero. Li scipovetas pianoludi, kaj eĉ komponas. E-isto ekde 1913. En la postmilitaj jaroj partoprenis la movadon, bona parolanto, evidentigis ankaŭ deklamajn kaj aktorajn kapablojn. Ĉefred. de L. M. dum ambaŭ periodoj, kunlaboris al diversal E-aj revuoj. Lia verkaro metas lin sur la unuan rangon de la E-verkistoj: Mondo kaj koro (originalaj poemoj, 1921); Kantanta kamparo (traduko de 101 hungaraj popolkantoj, 1923). Johano la Brava (versa popolfabeto de Petöfi, 1923) - La Tragedio de l' Homo (drama poemo de Madách, ĉefverko de la hungara literaturo, 1924); Morgaŭ matene (triakta dramo de Karinthy, 1923); Streĉita Kordo (originalaj poemoj, 1931); Lingvo, Stilo, Formo (originalaj lingvaj eseoj, 1931); Rimportretoj (originalaj humuraĵoj, 1931); Eterna Bukedo (tradukita int. poemantologio, 1931); Romaj elegioj kaj la Taglibro (poemoj de Goethe, 1932); Parnasa gvidlibro (kun G. Waringhien, 1932) - Hungara Antologio (la tuta poezia parto, krom 11 poemoj, 1933). La Infero (epopeo de Dante, 1933); Arthistorio de Hekler (traduko, 1934) kaj Enciklopedio de E (redakto de la lingva fako, 1934). La artismo estas efektive la eble plej rimarkinda trajto de K. Neniu tiel klare konsciis la propran valoron de l' E-a vortmaterialo, la plastikajn eblojn de la sonŝtofo, la elvokivecon de ta radikaro. Oni havas la impreson, ke por K. la vortoj vivas per vivo, pli intensa ol por ĉiu alia, ke ili longe vibras ĉe lia orelo per pli pura sonoro, ke li karesas ilin kvazaŭ multekostajn ŝtonojn, ŝanĝante ilian brilon laŭ la lumfalo kaj inkrustante ilin en siajn versojn, ĝuste sur tiu loko, kie ili ravas la rigardon. Al tia vortamatoro ĉia trezoro ŝajnas malmulta. Tial li emas elekti en la eŭropaj ĉeflingvoj, kies povoscion ebligas al li vasta memoro, la plej drastajn, la plej pitoreskajn vortojn; el tiuj neologismoj certe pli ol unu velkos kaj restos nur kiel "kaloĉaismo" - sed la ceteraj enradikiĝos, kaj al li iam ni ŝuldos la saman ŝuldon, kiel la italoj al Dante aŭ la francoj al Ronsard. Cetere tiu vorta eltrovemo, tiu majstrado super la lingvo ne kondukis lin al ia brila, senenhava verstekniko, al ia poezia ĵonglisteco. Oni aŭdas resoni en liaj originalaj versoj la tonon de profunde humana voĉo; kaj ĉiuj sentoj de la homa koro, amo al infanoj, al la virinoj, al la homoj, al la naturo, ĉiuj meditoj pri la vivsignifo, la sorto kaj la morto potence eĥas en liaj poemoj. Apogita de tre forta humanisma kulturo, tia penso ampleksas ĉiujn temojn, kaj de neniu estas subpremata. Dank' al tiu intelekta povo, al ia klasika koncizo (des pli merita, ju pli vortriĉa li estas!) li atingas suprojn ĝis nun ne alflugitajn en la E-a poezio. (La himno de la "Homo", ekzemple, estas unu el tiuj punktoj, kie la E-a poezio egaliĝas kun la alilingvaj, kaj ĝia fino: "la tragika muteco de l' ŝtonoj", al kiu rifuĝas la poeto for de la civilizaj hontoj, tiuj tri vortoj, ŝajnas al mi tiel potence elvokanta formulo, ke ĝi indas fariĝi unu el tiuj eternaj citaĵoj, en kiu resumiĝas momento de la homa penso.) Tiu alttona poeziemo ne malhelpas lin verki versojn jen sprite humurajn (Rimportretoj), jen klare didaktikajn (Arto Poetika): pruvo de mirinde fleksebla talento, kies alian pruvon alportas liaj tradukoj el 22 lingvoj, precipe el la hungara, germana, franca, angla kaj itala (Eterna Bukedo, Infero). Por redoni en E la apartan harmonion, la individuan atmosferon de la originalo, la tradukisto bezonas esceptajn konojn pri la elvokiveco de la E-a lingvo; se ĝi mankas, la traduko eble estos ĝusta, eĉ eleganta, sed ĝi ne konservos la esencon de la originalo. Simile al malbona gramofono, ĝi ebligas kompreni la sencon, sed la voĉo ne estos rekonebla. La supereco de la K-aj tradukoj estas, ke oni ĉiam rekonas la voĉon, eĉ kiam tio ŝajnis neebla. Tion oni povis atingi nur per la uzo de pluraj vortoj pli taŭgaj por la poezia lingvo ol la ordinaraj prozaj kunmetaĵoj. Postuli, ke oni traduku la delikataĵojn de la alta poezio per la sama vortaro, kiun oni uzas en la gazetoj, estas kvazaŭ postuli ke oni kopiu la Veronez-an "Edziĝfeston en Kana" per la nuraj farboj de murŝmiristo. Oni atentu aparte la riĉon de dirmaniero, la flekseblecon de la stilo, la novecon de la esprimilaro, la kompletan utiligon de l' oficiala materialo, kaj tradiciaj formoj, kiuj ebligis al la poeto efektivigi, kun mirinda facileco, sian gigantan laboron: nur la traduko de la Infero sufiĉus al la gloro de la verkisto, kaj oni ne povas tro emfazi la unuarangan valoraĵon, kiun ĝi prezentas por nia lingvo. Ne plu estas eble, de nun, kontesti la altajn kapablojn de E kiel artlingvo. Ne kompleta estus tiu ĉi skizo, se mi ne mencius la lingvistikan agadon de K. En "Lingvo Stilo Formo", en multaj recenzoj en la du serioj de L. M. li esprimis ĉiam trafajn, ĉiam sagacajn ideojn pri multaj dubaj punktoj en la gramatiko kaj stilistiko (modo post "kvazaŭ", la a-finaĵo de la virinaj propraj nomoj, la alterno ik-ist ktp. ktp.). Sed la ĉefa verko sur tiu ĉi kampo estas lia sistemo pri la E-a vortfarado. La eltrovo de la "inversa vortefiko" estas genia klarigo de multaj kunmetitaj vortoj, ĝis tiam konsideritaj kiel ekstermindaj monstroj. Kaj tiun eltrovon ni dankas ĝuste al lia fervora amo al la vortoj, kiu ŝajnas ja esenca trajto de la figuro de tiu granda artisto, la plej granda, kiun ĝis nun posedis E. - G. WARINGHIEN. Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperantlingva literaturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K Kategorio:Hungaraj esperantistoj

Enciklopedio de Esperanto - N

Enciklopedio de Esperanto N Enciklopedio de Esperanto N N N N Naciismo
NAGATA Hidezirô
József NAGY
István NAGY-MOLNÁR
NAKAGAKI Koĵiro
NAKAHARA Syuzi
NAKAMURA Kiĵoo
NAKANIŜI Joŝio
NAKANO Ĉuiĉiro
Vitangelo NALLI
NARITA Sigeo
Geoffrey Dalrymple NASH
Natan la Saĝulo
Naturamikoj v. Sporto
Naturscienco, Mondkoncepto, Religio
Hermann Albrecht NAUMANN
NAŬU Ĉanĝia Fu
Ernest NAVILLE
NEB Nova E-Biblioteko
Neceso kaj sufiĉo
Nederlanda Esperantisto
Nederlanda Katoliko
Nederlando
NED Katryn ps. de Lefebvre
Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN
Pierre Paul Ferdinand Mourier NEERGAARD
Nikolaj Vladimiroviĉ NEKRASOV
Joseph NELS
A. Darjuŝ NEMSEĈI
Neologismo
Alfred NEUPERT
Albín NEUŽIL
L. N. NEWELL
Nia ĉiutaga pano
Nia Gazeto
Niĉjo Mensogulo
Heinrich NIENKAMP, ps. de E. Kliemke
Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
Ni fosu nian sulkon!
Ni kantu!
Emil NIKOLAU
Georgi NIKOLOV
Nipono
NISHI Seiho
NIŜIDA Hideo
NIŜIMURA Koogecu
NITOBE Inazo
Nobela peko
Eugène NOËL
NOHARA Kiuiĉi
Nokto en Karlův Týn
Margrethe Caroline NOLL
Norda Vento
Nils Alfred NORDLUND
Norvegujo
Notlibro de Praktika Esperantisto
Nova Esperanto-Biblioteko
Nova Gramatika Libro
Novaj Amaj Poemoj
Novaj Versajoj
Nova Kulturo v. Novspirito
Nova Sento
Nova Tempoj
Rudolf NOVÁK
Angelhispano NOVEJARQUE
Noveloj
Novial
F. NOVLJAN
Novspirito
Nov-Zelando
Adolf August NUNES
Amalia NÚÑEZ DUBÚS
Nuntempaj Rakontoj
Nürnberg
Nur Volu
Wieber NUTTERS
Paul Axel NYLÉN
Paul NYSSENS

Johann Georg Jacobi

Johann Georg Jacobi, né à Düsseldorf, le 2 septembre 1740, mort à Fribourg, le 4 janvier 1814, poète allemand. Frère de Friedrich Heinrich Jacobi, il était chanoine d'Halberstadt, et professa successivement l'éloquence à Halle et les lettres à Fribourg. Il a composé des épîtres en vers, des cantates, des comédies et des fables. Die Winterreise (Voyage d'hiver) est une de ses œuvres les plus appréviées. Jacobi Jacobi catégorie:écrivain allemand

Sklep wdkarski WAKACJE hotels Vienna Aloes statystyki










































:: RELATED NEWS ::
Lingones
De Gallische stam de Lingones verbleef (in ieder geval in de eerste eeuw v. Chr.) in het huidige Franse departement Haute-Marne. Hun hoofdstad was Andematunnum, het huidige Langres. In de vierde eeuw v. Chr. verschenen de Lingones voor het eerst in de geschiedenis toen zij als onderdeel van een grotere Keltische migratie en in samenwe
Pius XI
Pius XI (31 mei 185710 februari 1939) was paus van 6 februari 1922 tot zijn dood. Hij werd geboren als Achille Ratti.

Biografie

Achile Ratti werd in 1879 tot priester gewijd. Na een academische carrière in knaagdier dat voorkomt in zuidwestelijk Noord-Amerika. Dit dier is een ondersoort van de valleigoffer (Thomomys bottae). Hij is oorspronkelijk beschreven door Goldman (1936). De typelocatie, de plaats waar het exemplaar vandaan komt op basis waarvan de ondersoort oorspronkelijk is beschreven, ligt in
Thomomys bottae jacinteus
Thomomys bottae jacinteus is een knaagdier dat voorkomt in zuidwestelijk Noord-Amerika. Dit dier is een ondersoort van de valleigoffer (Thomomys bottae). Hij is oorspronkelijk beschreven door Grinnell & Swarth (1914). De typelocatie, de plaats waar het exemplaar vandaan komt op basis waarvan de ondersoort oorspronkelijk is beschreven, ligt in
Thomomys bottae jojobae
Thomomys bottae jojobae is een knaagdier dat voorkomt in zuidwestelijk Noord-Amerika. Dit dier is een ondersoort van de valleigoffer (Thomomys bottae). Hij is oorspronkelijk beschreven door Huey (1945). De typelocatie, de plaats waar het exemplaar vandaan komt op basis waarvan de ondersoort oorspronkelijk is beschreven, ligt in Read More...
Thomomys bottae juarezensis
Thomomys bottae juarezensis is een knaagdier dat voorkomt in zuidwestelijk Noord-Amerika. Dit dier is een ondersoort van de valleigoffer (Thomomys bottae). Hij is oorspronkelijk beschreven door Huey (1945). De typelocatie, de plaats waar het exemplaar vandaan komt op basis waarvan de ondersoort oorspronkelijk is beschreven, ligt in
GUM (warenhuis)
GUM (ГУМ), spreek uit als goem, is een warenhuis in Moskou (Rusland) en de afkorting van Государственный Универсальный Магазин
Thomomys bottae lachuguilla
Thomomys bottae lachuguilla is een knaagdier dat voorkomt in zuidwestelijk Noord-Amerika. Dit dier is een ondersoort van de valleigoffer (Thomomys bottae). Hij is oorspronkelijk beschreven door Bailey (1902). De typelocatie, de plaats waar het exemplaar vandaan komt op basis waarvan de ondersoort oorspronkelijk is beschreven, ligt bij Read More...
Thomomys bottae lacrymalis
Thomomys bottae lacrymalis is een knaagdier dat voorkomt in zuidwestelijk Noord-Amerika. Dit dier is een ondersoort van de valleigoffer (Thomomys bottae). Hij is oorspronkelijk beschreven door Hall (1932). De typelocatie, de plaats waar het exemplaar vandaan komt op basis waarvan de ondersoort oorspronkelijk is beschreven, ligt in
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org