Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Eŭropa Tago De La Lingvoj

Eŭropa Tago de la Lingvoj

Je la 26-a de septembro, oni festas en Eŭropo, jam de pluraj jaroj,
- la lingvan diversecon en la landoj eŭropaj,
- la plurlingvecon de eŭropanoj,
- la lernemon de la eŭropanoj regi dum sia vivo novajn lingvojn.

En la Eŭropa Unio

troviĝas pli ol dudek oficialaj lingvoj :
  - franca, germana, itala, nederlanda, jam de komenco, por la Eŭropo de la Ses, la luksemburga estas nuntempe duon-oficiala lingvo,
  - dana, angla aldoniĝis poste (Eŭropo de la Naŭ) kaj antaŭ nelonge ankaŭ la irlandgaela,
  - greka aldoniĝis poste (Eŭropo de la Dek),
  - portugala kaj hispana (Eŭropo de la Dek du), la katala jam estas duonoficiala, kiam oficiala?
  - sveda kaj finna (Eŭropo de la Dek kvin),
  - estona, latva, litova, pola, ĉeĥa, slovaka, slovena, hungara, malta (Eŭropo de la Dudek kvin) ... Krome ekzistas regionaj, minoritataj lingvoj, kies rajtoj estas agnoskataj en "Ĉarto de la regionaj kaj minoritataj lingvoj".

Alie en Eŭropo

troviĝas :
- la rusa,
- la belarusa,
- la ukrajna,
- la rumana,
- la bulgara kaj aliaj kiujn vi mem mencios : ...

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj

http://webworld.unesco.org/imld/

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Germana

Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la Oficiala lingvo de Germanio, Aŭstrio kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la oficialaj lingvoj de Svislando, Luksemburgio kaj Belgio. En Brazilo la germana estas gepatra lingvo de ĉirkaŭ 20 mil homoj, pranepoj de germanoj kiuj alvenis al tiu lando dum la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj por anstaŭi nigrajn sklavojn. En la plej norda provinco de Italio, Sudtirolo, ĝi estas oficiala lingvo samranga kun la itala kaj unua lingvo de la pliparto de la loĝantaro. Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin. La germana estas grava lingvo de la scienco, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo. Sintakse, la germana havas V2 vortordon.

Famaj aŭtoroj de la germana

Michael ENDE - Johann Wolfgang VON GOETHE - Hermann HESSE - Franz KAFKA - Heinrich VON KLEIST - Thomas MANN - Karl MAY - Friedrich VON SCHILLER - ktp

Kuriozaĵoj


- Vorto de la jaro
- la plej longa oficiale uzata vorto de la germana lingvo

Eksteraj ligiloj


- [http://www.101languages.net/german/ German 101] German for beginners and travelers (Angla) Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Germana/ katalogo DMoz] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Deutsche Sprache ja:ドイツ語 ko:독일어 ms:Bahasa Jerman simple:German language th:ภาษาเยอรมัน

Nederlanda

Geografio > Eŭropo > Nederlando ---- __TOC__ Oficiala nomo: Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformala nomo: Nederland (Nederlando). Ankaŭ nekorekte nomita Holland (Holando), nomo de la plej grava historia provinco.
Nederlando estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdam kaj la registara sidejo estas Den Haag (Hago). Aliaj gravaj urboj estas Rotterdam, la plej granda haveno de la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.

Ŝtatorganizo

Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):
- Groningen (Groningen)
- Friesland/Fryslân (Frisio) (Leeuwarden)
- Drenthe (Assen)
- Overijssel (Zwolle)
- Flevoland (Lelystad)
- Gelderland (Arnhem)
- Utrecht (Utrecht)
- Noord-Holland (Nord-Holando) (Haarlem)
- Zuid-Holland (Sud-Holando) (Hago)
- Zeeland (Zelando) (Middelburg)
- Noord-Brabant (Nord-Brabanto) ('s-Hertogenbosch)
- Limburg (Maastricht) Ĉi tiuj provincoj konsistas el komunumoj (gemeentes) entute 483, vidu Komunumoj en Nederlando kaj Urboj en Nederlando. Krome la lando estas dividita en 37 akvoadministracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ komunumaj limoj.

Historio

Vidu ankaŭ ĉefartikolon Historio de Nederlando La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense enloĝita periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al Sankta Roma Imperio, sed en realeco malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Roma Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio. Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la Respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo princo Vilhelmo la 1-a. Post franca okupado kreiĝis la Reĝio Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn Malaltajn Landojn. Belgio tamen deklaris sian sendependecon en 1830. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi paciĝon kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgio iĝis aparta lando sed kun Nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finis en 1890 kiam reĝo Vilhelmo la 3-a postsekviĝis de sia filino Wilhelmina. Nederlando havis grandan kolonian imperion, kun kiel plej grava kolonio Nederlanda Hindio. Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed sia neŭtraleco rompiĝis de Nazia Germanio en majo 1940. Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizojn, NATO-n kaj UNO-n. Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de Nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis ĝian regadon de Okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.

Politiko

Ek de la 27a de majo 2003 regas koalicio de partioj politikaj de CDA (44), VVD (28) kaj D66 (6). La ĉefministro estas s-ro Balkenende. La aliaj elektitaj politikaj partioj en la parlamento (la opozicio) ek de 2003 estas: PVDA (42), SP (9), LPF (8), GroenLinks (8), ChristenUnie (3) kaj SGP (2). (inter krampoj la nombro da seĝoj en la parlamento, kiu havas totale 150 seĝojn) Marksista-Leninista Partio de Nederlando (1969-1982), fondita far sekreta servo

Kulturo

Ĥabrohaŭso

Nederlandaj Esperantistoj


- Nederlandaj esperantistoj
- Nederlando:Esperanto-movado

Mapo

http://en.wikipedia.org/upload/5/54/Netherlands_map_large.png [[got:

Angla

La angla lingvo estas okcidentĝermana lingvo, origininta de Anglio, kun forta influo de la franca lingvo. En la historio de la angla lingvo, oni distingas tri fazojn:
- la anglosaksa lingvo (500-1000)
- la meza angla lingvo (1000-1500)
- la moderna angla lingvo (1500- ) La angla lingvo evoluis el la antikva ĝermana de Anglio kaj estis disvastigita tra la mondon ek de ĉ. 1500 per la milita, teknologia kaj kultura potenco de la Brita Imperio kaj ĝia ido Usono. Eble 25% de la mondo (1500 milionoj) regas la anglan kiel denaska (375 m), dua (375 m) aŭ fremda (750 m) lingvo. La lingvo ne nur floras en Britio kaj Usono kaj la landoj de iliaj eks-imperioj, sed estas studata tra la mondon, eĉ ekzemple en Indonezio kaj Etiopio, kiuj neniam estis sub la regado de anglalingvanoj. La angla estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Kun la franca ĝi estas unu el la du vere mondaj lingvoj. La angla estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: suno, birdo, ŝipo, lando, ofta ktp. Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj. Neatendite, la ĉina havas similajn problemojn por alilingvanoj. Nur la ĉina kaj la hinda-urda havas pli da denaskaj parolantoj ol la angla, sed ili ne estas fortaj ekster siaj regionoj. La angla, aliflanke, estas lingvo vere tutmonda: kvar kontinentoj (Nordameriko, Eŭropo, Afriko, Azio) aparte havas pli ol 50 milionojn da parolantoj, en du aliaj kontinentoj (Aŭstralio kaj Nordameriko) la angla estas la ĉefa lingvo, kaj nur unu kontinento, Sudameriko, aparte de Gujano, restas sen unualingvaj parolantoj. La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UNO kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: dum multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, eĉ aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj. Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ 16 nacioj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
  1. 223,9 Usono
  2. 60,0 Niĝerio
  3. 53,3 Britio
  4. 32,0 Filipinoj
  5. 21,0 Barato1
  6. 16,0 Kanado
  7. 14,8 Aŭstralio
  8. 5,5 Malajzio
  9. 3,7 Tanzanio
  10. 3,5 Sud-Afriko
  11. 3,3 Irlando
  12. 3,2 Nov-Zelando
  13. 2,7 Liberio
  14. 2,3 Jamajko
  15. 1,2 Trinidado kaj Tobago
  16. 1,0 Singapuro

1 Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (~ 11%) de la enloĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon ( http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF ).

Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu nacio. Ekzemple, Kenjo, Pakistano kaj Bangladeŝo, ĉiu probable havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj angleparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Famaj aŭtoroj de la angla


- Chaucer
- Ŝekspiro
- Milton
- Blake
- Charles DICKENS
- Mark TWAIN
- Joyce
- Ernest HEMINGWAY
- Orwell
- Jack KEROUAC
- J. D. SALINGER
- Tolkien Vidu ankaŭ: Anglalingva Literaturo

Eksteraj ligiloj

Pluraj vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Angla/ katalogo DMOZ] Kategorio:Okcidentĝermana lingvaro als:Englische Sprache ja:英語 ko:영어 ms:Bahasa Inggeris simple:English language th:ภาษาอังกฤษ zh-min-nan:Eng-gí

Greka

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Greka Lingvo ---- parolantoj: 12 milionoj
landoj: Grekio (83% de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp
ISO kodo : gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453 ), grc por la malnova
origino: el la hindeŭropa
skribo: greka alfabeto
specimeno: la Patro Nia: Πάτερ ημών, ο εν τοις ουρανοίς, αγιασθήτω το όνομά σου. Ελθέτω η βασιλεία σου, Γενηθήτω το θέλημά σου, ως εν ουρανώ κι επί της γης. Τον άρτον ημών τον επιούσιον δος ημίν σήμερον. Και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών, Ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών. Και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν, Αλλά ρύσαι ημάς από τπυ πονηρού. Αμήν

Historio

La greka lingvo havas longan historion kaj estis skribita lingvo depost 1450 a.K. La dorikoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. La atika de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo. La greka de la Nova Testamento kaj de influa traduko de la Malnova Testamento (la Septuaginto) estas la koine (greke "komuna dialekto"). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohameto kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de Romia Imperio de Okcidento, Romo estis "insulo" de greka lingvo en kamparo latina. Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 1453-1821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka (kaj el la slavidaj lingvoj) eniris la lingvon. La gramatiko ankaŭ simpliĝis, kiel simile okazis je la latina en okcidenta Eŭropo. La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotika aŭ "popola" formo kaj la katarevusa aŭ "pura" formo. Katarevuso iasence ja estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la atika, inter la strato kaj Platono. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1975, la demotika, la greka de la strato, fine venkis.

Skribo

Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto. Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekte (boustrophedon). Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B.

Formoj de la lingvo

Klasikaj ("helenaj") formoj


- La iona - Homero, Herodoto
- La atika - Platono, Aristotelo, Aristofano, Sofoklo
- La kojnea - la greka Septuaginto, Nova Testamento, Josephus, Sankta Paŭlo Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.

Modernaj formoj


- Katarevuso - klerigita, atikisma formo
- La demotika - la lingvo de la strato La demotika kaj katarevuso estas la du modernaj formoj. La iona ĉefrolis antaŭ la tempo de Perikleo. La kojnea ĉefrolis post la konkero de Aleksandro la Granda. Se oni povas legi la atikan, la iona kaj la kojnea estas ankaŭ facile legeblaj, ĉar la atika estas formo de la iona kaj la kojnea estas formo de la atika. La greka lingvo havas grandan literaturon, dekoble pli granda ol la latina.

Influo en Esperanto

La greka kaj la helena estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo. Ekzemple: mito, historio, poezio, logiko, ritmo, mistero, muziko, manio, energio, Biblio, politiko, ideo, teorio, sfero, strategio, oceano, martiro, gramatiko, geometrio, matematiko, simpatio, efemera, fenomeno, -ologio kaj multmultaj aliaj vortoj. Klaraj helenaĵoj estas "kaj" kaj la pluralo per "j".

Vidu ankaŭ


- Esperanto-greka vortaro
- Suido

Eksteraj ligoj


- [http://www.esperanto.gr/grek/lernado/vortaro/vortaro.pdf Vortaro Esperanto-Greka] (PDF-dosiero) Kategorio:Lingvo als:Griechische Sprache ja:ギリシア語 ko:그리스어 ms:Bahasa Greek simple:Greek language th:ภาษากรีก

Portugala

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida Lingvaro > Portugala ---- Nomo: português (purtugejŝ)
Parolantoj: 194 milionoj
Lando de origino: Portugalio
Skribo: latina
specimeno: "La Patro Nia" ([http://www.wikipedia.com/upload/paternoster-pt-pt.mp3 Aŭdigu sondosieron]) Pai nosso que estais no céu
Santificado seja o vosso nome
Venha a nós o vosso reino
Seja feita a vossa vontade
Assim na terra como no céu
O pão nosso de cada dia nos dai hoje
Perdoai-nos as nossas ofensas
Assim como nós perdoamos a quem nos tem ofendido
E não nos deixeis cair em tentação
Mas livrai-nos do mal
---- La portugala lingvo estas lingvo latinida, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala. Ĝi estas en la sama rango ol la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.

Origino de la portugala lingvo:


- La lingvo estiĝis en Portugalio (en la frua 12-a jarcento), devene de la regiona vulgara latino, kiu estis parolata en Iberio de la 1-a jarcento a.K. ĝis la 9-a jarcento, kaj poste la barbara latino, ĝis la 12-a jarcento. La lingvo disvolviĝis laŭ du branĉoj: unu branĉo norde, kiu estis parolita en la du flankoj de la rivero Minjo (Minho, portugallingve)- do ankaŭ en la teritorio kiu estas Galegio), kaj alia sude, nomita muslin-araba latinida lingvo, kun kelkaj malsamoj, ĉefe fonetikaj pro araba influo. De la interinfluo de ĉi tiu kun la unua (la galeg-portugala dialekto) elirus la portugala lingvo. La lingvo havis ĝis nun du periodoj - la arkaika/arĥaika portugallingvo (12-a jarcento ĝis 15-a jarcento) kaj la moderna portugallingvo (15-a jarcento ĝis nun).

Strukturo

Fonemiko

Portugala Fonemiko: a [a], b [be], c [se], d [de], e [e], f [ef], g [ĵe], h [a-ga], i [i], j [ĵota], l [el(j)], m [em(j)], n [en(j)], o [o], p [pe], q [ke], r [erh(j)/eĥ(j)]
- , s [es(j)], t [te], u [u], v [ve], x [ŝiŝ]
  - , z [ze] - krom tiuj literoj ekzistas ankaŭ: k [ka aŭ kapa], w [dabljuduplu ve], y [ipsilon, aŭ i-gregu).
- La /R/ estas multmaniere elparolata de portugallingvanoj. La prononco ĥ estas komuna nur en Rio-de-Ĵanejro kaj Lisbono, ankaŭ eblas prononci h, kiel en brazila nordo kaj nordoriento, aŭ rr kiel en sudo de brazilo kaj proksime al limoj de Hispanio, kaj ankaŭ retroflekse en areo de indiĝena influo.
- La litero x, male al aliaj lingvoj, estas tre grava al portugala elparolado. Ĝi havas 4 valorojn: /z/: exército /i'zεr-sitŭ/; /ŝ/: xeque /'ŝεkj/; /ks/: taxi /'ta-ksj/; /s/: sintaxe /sin'ta-sj/ Krom la literoj, oni ankaŭ povas havi la jenajn grafiajn kombinaĵojn: á, à, â, ã, é, ê, í, ó, ô, õ, ú, ü (ĉi-lasta "ü", en Brazilo nur, ne reprezentas la franca u au la germana ü, sed /ŭ/ post g aŭ q: lingüiça= lingŭisa). Ankaŭ estas la cedilja c "ç" /s/, kaj la duliteroj "ch" (kiel esperanta ŝ), "lh" (/λ/ proksime [lj] kiel la itala "gl") kaj "nh" (/ŋ/ proksime al [nj] kiel la itala kaj franca "gn"). En la Portugala estas la "gu" kaj "qu" kiuj estas la dulipaj g kaj k, tiu estas, la gŭ kaj kŭ kun la konsonantoj prononcaj samtempe al ŭ. Tio estas pra-hindeŭropa heredaĵo de la portugala kiu malaperis en la plejparto de modernaj lingvoj. Estas fenomeno nomita "antecipo de sonoreco": la sonora fonemo malmoligas la antaŭa fonemo. En la Portugala estas multaj diftongoj, inkluzive la nazaj diftongoj: ão kaj õe, preskaŭ nepronunceblaj al fremdlingvanoj. Do vorto "quão" (kiom da) estas pronuncata /kŭãŭn/(unusilaba!). Estas fenomeno nomita "antecipo de nazeco" kiam vokalo ne naza venas antaŭ de naza konsonanto, ekz cama /'kâmə/, ne /'kama/. Grave en la portugala lingvo estas daŭro de vokaloj. En la portugala silabo povas estas forta, duonforta aŭ malforta. La vokaloj de fortaj silaboj estas ĉiam longaj, la silaboj de malfortaj silaboj, se estas post la forta, estas mallongaj kaj la vokaloj de malfortaj silaboj antaŭ la forta povas esti longaj aŭ mallongaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la duonfortaj kaj fortaj silaboj povas havi longajn vokalojn, kaj ĉiuj malfortaj silaboj havas mallongajn silabon (antecipo de silabforto). Sed en Brazilo, la tute nefortaj silaboj ankaŭ povas esti longaj aŭ mallongaj. Sekve al tiu regulo, oni ĝenerale la malfortajn finajn silabojn apenaŭ prononciĝas, ili estas mallongaj kaj preskaŭ nepercepteblaj al kiu ne parolas lingvo kun opozicio longa/mallonga. Kiam la lasta silabo estas la forta silabo, kompreneble, ĝi estas longe prononcata, sed la unua estas tre mallonga kiel en "está" /jŝ'ta/ (estas). Tonika silabo povas esti la lasta kiel en "sabiá" /səbi'a/ (ia brazila birdo), la antaŭlasta kiel en "sabia" /sə'biə/ (oni sciis) kaj la antaŭlasta kiel "sábia" /'sabiə aŭ 'sabjə/ (saĝulino) tio dependas de la senco kaj, ĉefe, de origino de la vorto. La vokaloj estas aŭ fermaj aŭ malfermaj. En Portugalio kaj Afriko, nur la tonikaj longaj estas fermaj, sed ne en Brazilo, kie la fermo aŭ malfermo dependas de la daŭro de la vokalo en latina lingvo. Estas tutnecese fari la sandion aŭ ligon de vortoj en la prononcado.

Morfologio

Estas du bazaj tipoj da vortoj en la portugala: flekseblaj kaj neflekseblaj. Flekseblaj estas artikoloj, numeraloj, pronomoj, nomoj kaj verboj. Neflekseblaj estas konjunkcioj, prepozicioj, adverboj, interjekcioj. ---- Artikoloj: povas esti aŭ definita aŭ nedefinita. La definita povas esti maskla singulara (o), maskla plurala (os), ina singulara (a) kaj ina plurala (as). La nedefinita povas esti maskla singulara (um), maskla plurala (uns), ina singulara (uma) kaj ina plurala (umas). ---- Estas nur du tipoj de numeraloj en la portugala, la "ĉefaj" kiu indikas la kvanton kaj la "ordaj" kiuj indikas la rangon. ::Ĉefaj numeraloj (1-20): um, dois, três, quatro, cinco, seis, sete, oito, nove, dez, onze, doze, treze, quatorze, quinze, dezesseis, dezessete, dezoito, dezenove, vinte. ::Ordaj numeraloj (1-a ĝis 20-a): primeiro, segundo, terceiro, quarto, quinto, sexto, sétimo, oitavo, nono, décimo, undécimo, duodécimo, décimo terceiro, décimo quarto, décimo quinto, décimo sexto, décimo sétimo, décimo oitavo, décimo nono, vigésimo. ---- Pronomoj en la portugala estas la nuraj vortoj kiu havas kazojn (nominativon, akuzativon kaj dativon). :Personaj pronomoj: Eu (mi), tu (ci), ele (li), ela (ŝi), nós (ni), vós (vi), eles (vira ili), elas (ina ili). Ne estas io kiel "ĝi", "oni" aŭ "ri", sed krom la simpla ni estas specialaj pronomoj "a gente" kaj "nós outros" por traduki la esperanta ni. "A gente" (laŭlitere la gento) estas nepersona ni, uzata kiam la parolanto metas sin en la amaso de homoj (granda aŭ malgranda) kiu agas kiel nur unu individuo. "Nós outros" estas la ekskluda ni, t. e., "ni sen vi". Por alparoli aliajn homojn, oni ne uzas normale ne estas uzata "tu" (ci) aŭ "vós" (vi), sed "você" (plurale "vocês"); "tu" oni uzu por enfazo (tiu enfazo varias regione) kaj "vi" nur en religia preĝoj. ---- Estas du tipoj de "nomoj" en portula lingvo: substantivoj kaj adjektivoj, kvankam ili estas semantike kaj sintakse malsamaj, morfologie ili havas la saman formon = radiko+tema vokalo (o, a, e, aŭ nulo). Por fari pluralo oni metas -s post la tema vokalo, se la tema vokalo estas nula, oni metas -es, ekscepte se la lasta fonemo (ne litero!) de la radiko jam estas /s/ (en ĉi tiu kazo la regulo ne estas klare): casa/casas (domo/domoj), menino/meninos (knabo/knabino), lebre/lebres (leporo/leporoj), lapis/lapis (krajono/krajonoj), sed ás/ases (aso/asoj). La nomoj ne havas kazojn. La adjektivo sekvas la substantivon laŭ nombro kaj genro. ---- Verboj en la portugala, kiel en ĉiuj latinidaj lingvoj estas tre kompleksaj. Havas tri tempoj (futura, estinta, estanta), tri modoj (subjunktivon, indikativon kaj imperativon), tri aspektojn (perfektan, pluolperfektan kaj daŭran) kaj ses personojn. Verboj povas havi simplajn tempojn aŭ komponitajn tempojn. ----- Estas du tipoj de adverboj (kiel en Esperanto): primitivaj kaj derivitaj. Primitivaj adverboj ne havas especialan karakteron: hoje (hodiaŭ), agora (nun), depois (poste), longe (malproksime). Derivitaj adverboj finas per -mente: alegremente (ĝoje), claramente (klare), definitivamente (definitive). ---- Konjukcioj, prepozicioj kaj interjekcioj kiel en la Esperanto, ne havas "logikan", unusencan uzon. Portugaloj tro uzas prepozicion a (al, je) por preskaŭ ĉiuj sintaksaj rilatoj, la prepozicio de (de, ekde, el) havas tre ampleksan utilon, ktp.

Sintakso

La kutima vortordo estas Subjekto-Verbo-Objekto, unue la rekta objekto kaj due la malrekta. Sed estas granda libero, inkluzive oni povas fari Objekto-Verbo-Subjekto, kiel la senco permesas aŭ metante antaŭ la rekta objekto la prepozicion 'a' (je): Bruto matou César (Bruto mortigis Cezaron),
Bruto a César matou (Bruto je Cezaro mortigis),
a César Bruto matou (je Cezaro Bruto mortigis), a César matou Bruto (je Cezaro mortigis Bruto).
En la brazila variaĵo de la lingvo, kiu estas pli konservema ol la portugala, estas tutlibera la metado de adverbo, inkluzive "não" (ne). La portugala variaĵo por prozordaj kialoj fariĝis pli rigida ekde la 17-a jarcento: Não sei/ Sei não (brazila variaĵo)(mi ne scias).
Eu não vou (mi ne iros)
Não vou eu (dum inversio, t. e, antaŭ dependa frazo)(ne iros mi)
aŭ Eu vou não (brazila variaĵo) (mi iros ne)
samsignifas, nur havas stilan sanĝon. Fenomeno kurioza en portugallingva sintakso estas la "ekscitiĝo" de kelkaj vortoj sur la akuzativaj pronomoj. Estas kompleksa fenomeno por montri ĉi tie.

Parolantoj

Jen la landoj aŭ regionoj, kie la portugala estas lingvo oficiala:
- Portugalio (10.000.000) - lando en Okcidenta Eŭropo (ankaŭ 3 milionoj da homoj en Galegio, Hispanio, parolas la galegan, portugalan dialekton)
- Acoroj (238.000) - Portugalaj insuloj en la Norda Atlantiko
- Madejro (438.000) - Portugalaj insuloj en la Atlantiko apud Afriko
- Brazilo (182.000.000) - vasta lando en Ameriko
- Insularo Kabo-Verdo (405.000) Atlantikaj insuloj apud Okcidenta Afriko
- Gvineo-Bisaŭo (1.250.000) - lando en Okcidenta Afriko
- Sao-Tomeo kaj Principeo (155.000) - insuloj en la Golfo de Gvineo, Atlantiko
- Angolo (11.177.000) - granda lando en Suda Afriko
- Mozambiko (19.125.000) - granda lando en Suda Afriko apud la Hinda Oceano.
- Orienta Timoro (555.000) - lando sur la orienta parto de Timoro en la Malaja insularo. Aliaj landoj, kie kelkaj homoj ankoraŭ parolas la portugalan: Barato (Dio, Damao, Goa, Bombajo, Mangalore, Mahé, Cananore, Koĉin, portugalaj kolonioj ĝis 1961); Makao en Ĉinio.

Eksteraj ligiloj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Portugala/ katalogo DMoz]
- [http://www.brazilo.com/portugala/ Kurso de Portugala Lingvo] (principe la brazila variaĵo) por Esperantistoj
- [http://groups.yahoo.com/group/portugues_asia/ português_ásia] Propagar e restaurar o português na Ásia ja:ポルトガル語 ko:포르투갈어 simple:Portuguese language th:ภาษาโปรตุเกส zh-min-nan:Portugal-gú

Hispana

Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio ---- Dosiero:es.gif Hispanio - España Hispanio estas sudokcidenta eŭropa lando, kiu kune kun Portugalio kaj Ĝibraltaro dividas inter si la Iberian duoninsulon. La latina nomo "Hispania" hipoteze venas de Fenica lingvo signifante "kunikla lando"; en la moderna hispana lingvo ĝi nomiĝas "España" [espanja].

Ĝeneralaj informoj


- Landkodo: ES.
- E-nomo: Hispanujo; Hispana Reĝlando.
- Nacia nomo: Reino de España.
- Areo: 504.750 kv.km. En ĝia posedo estas ankaŭ insuloj Balearaj kaj Kanariaj, kaj nordafrikaj havenurboj Ceŭto kaj Melilio.
- Politika sistemo: konstitucia monarkio.
- Ŝtatestro: reĝo Juan Carlos I (1975).
- Leĝdona organo: Ĝeneralaj Kortesoj, konsistanta el Senato (256 membroj) kaj Kongreso (350 membroj).
- Ĉefurbo: Madrido (3.162 mil).
- Urboj: Barcelono (1.583 mil), Valencio (781 mil), Seviljo (710 mil), Zaragozo (642 mil), Malago (547 mil). Vidu: Listo de urboj de Hispanio.
- Administra divido:: 17 aŭtonomaj komunumoj (regionoj), 2 aŭtonomaj urboj kaj 50 provincoj. Vidu sube. Aŭtonomaj komunumoj: Andaluzio, Aragono, Asturio, Balearoj, Ekstremaduro, Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Galegio, Kanarioj, Kantabrio, Kastilio kaj Leono, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Madrida Regiono, Murcia Regiono, Navaro, Rioĥo, Valencia Regiono. Dependaj teritorioj: Ceŭto, Melilo.
- Loĝantaro: 42.717 mil (2003), 17,21 % andaluzoj, 14% katalunoj, 6% galegoj, 2% eŭskoj.
- Lingvoj: hispana, kataluna, galega, eŭska. Vidu: Lingvoj de Hispanio
- Kredantoj: plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio.
- Nacia festo: 12-a de oktobro - tago de hispana nacio (dato dediĉita al malkovro de Ameriko fare de Kristoforo Kolumbo).
- GNP: totala - 570 mlrd $; pokapa - 13.580 $.
- Eksporto: aŭtomobiloj, vino, frukto, legomaro, kemiaĵoj, ŝtalo.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj).
- Organizoj: UNO (1955), EU, NATO.
- Heredaĵo: Kordovo (Córdoba) historia centro, Alhambra en Granado, monaĥejo Escorial en Madrido, malnova urbo Segovia kaj ĝia akvodukto, historia urbo Toledo, asturiaj monumentoj ĉirkaŭ Oviedo, reĝa monaĥejo de Santa María de Guadalupe en Ekstremaduro; hispana eposo - kanto Mío Cid (13-a jarcento).
- Esperanto-movado ----

Administra organizado

Vidu apartan artikolon: Administra organizado de Hispanio

Lingvoj

Pluraj lingvoj estas parolataj en Hispanio. Inter ili estas:
- hispana
- kataluna
- galega
- eŭska Vidu:
- Lingvoj de Hispanio

Geografio

La ĉefaj riveroj estas Miño (
- ), Doŭro (
- ), Taĵo (
- ), Gvadiano (
- ), Gvadalkiviro, Ebro, Júcar, Segura kaj Turia. (
- ) = fluanta ankaŭ tra Portugalujo Kaj sekve estas mapo de la hispanaj "aŭtonomaj komunumoj": Mapo de aŭtonomaj komunoj

Naciaj Parkoj


- Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
- Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
- Cabañeros (Kastilio-La Manĉo)
- Tablas de Daimiel (Kastilio-La Manĉo)
- Sierra Nevada (Andaluzio)
- Doñana (Andaluzio)
- Timanfaya (Kanarioj)
- Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
- Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
- Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
- Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
- Garajonay (Kanarioj)
- Teide (Kanarioj)]) ----

Historio de Hispanio

Ĉefa artikolo: Historio de Hispanio :Aparta artikolo pri historio de Esperanto-movado en Hispanio

Prahistorio

Ĝi jam estis loĝata de t.n. Homo antecessor, kiel montras la elfosaĵoj de Atapuerca. La norda marbordo estis unu el la centro de paleolitika Franca-Kantabrika arto, plej brile en pentraĵoj en groto Altamira.

Antikva epoko

Ĝi estis loĝata de iberoj, keltoj kaj ties mikso keltiberoj. La hispanaj minejoj altiris komercon de fenicoj kaj poste kartaganoj kaj helenoj. Responde al la orientmediteranea influo, aperas hierarĥia civilizo Tartezo en la sudo. (fruaj jarcentoj aK): La Romia Respubliko konkveras Iberion, kiu fariĝas provinco de la imperio nome Hispania. Iom post iom, la indiĝenaj lingvoj de la regiono (ĉefe keltaj kaj iberaj), escepte de la praeŭska, anstataŭiĝas per la vulgara latina lingvo kaj malaperas. La lokaj dialektoj de la vulgara latino poste fariĝas la latinidaj lingvoj hispana, portugala, galega, kataluna, ktp. Hispanio kristaniĝas kiel la cetera imperio, sekvante romkatolikismon en la sekvaj skismoj. 409-419: Dum la malfortiĝo de la okcidenta romia imperio, en Hispanion migras Visigotoj (okcidentaj Gotoj), suevoj, alanoj kaj vandaloj. Venkas la Visigotoj, kies ĝermana lingvo, la gota lingvo, iom influas la naskiĝantan hispanan. Ili regas tri jarcentojn, ĝis la alveno de la araboj.

Mezepoko

711: La araba imperio venkas Hispanion, kiun ili nomis al-Andalus. Malgrandaj kristanaj reĝlandoj kaj graflandoj aperos en la nordo. 900-oj: Islama Hispanio sendependiĝas de la tiama kaduka araba imperio. Alta araba kulturo floras en Kordovo. 1236: Kristanoj rekonkeras Kordovon 1248: Kristanoj rekonkeras Seviljon. 1479: Geedzoj Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabel la 1-a de Kastilio unuigis siajn du grandajn regnojn, kaj formis la modernan regnon de Hispanio. Komenciĝis la dinastioj de la Hispanaj reĝoj.

Moderna epoko

1492: La gereĝoj sendas ekspedicion trovi okcidente marvojon al Orienta Azio por eviti la portugalan monopolion je komerco tra la ĉirkaŭ-afrika vojo. Navigisto Kristoforo Kolumbo neniam atingas Cipangon sed anstataŭe eltrovas Amerikon. Antonio DE NEBRIJA verkis la unuan gramatik-libron pri moderna eŭropa lingvo, la hispana. La kastiliaj soldatoj konkeris la lastan islaman urbon en la duoninsulo, Granado. Nekristanigitaj judoj estas forpelitaj (sefardoj). Ili, tamen, konservos la judhispanan lingvon. 1494: La Traktato de Tordesillas: La papo dividas la ekster-eŭropan mondon inter Hispanio kaj Portugalio: okcidente al Hispanio, oriente al Portugalio. Portugalio akiris la nunan Brazilon sed ricevis la malpli favoran gajnon, ĉar la tiam nekonata landamaso de Norda Ameriko troviĝas tute en la hispana terpecaro. Jarcentoj 16-a kaj 17-a: Hispana imperio sub la kontrolo de la Habsburga dinastio. Jarcento 18-a: Ekregado de la dinastio Burbona.

Nuntempa epoko

Jardekoj 1800-aj: Post la malvenko de Napoleono la 1-a de Francio, la amerikaj kolonioj de Hispanio komencas revolucii kaj sendependiĝi. 1898: Post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiam hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio kaj forprenas ĝiajn koloniojn Kubo kaj Puerto-Riko en la Karibeo kaj Gvamo kaj Filipinoj en la Pacifiko. 1931: La reĝo Alfonso la 13-a (avo de la nuna reĝo) forlasas la landon pro la venko de la respublikanistoj kaj socialistoj en la lokaj balotadoj je aprilo. Hispanio iĝas respubliko. 1936-1939: Hispana Enlanda Milito. La faŝistoj venkas la respublikanojn. 1939-1975: Diktatoro Francisco FRANCO regas Hispanion. 1975-: Post la morto de Franko, reĝo Johano Karlo la 1-a fariĝas la nova ŝtatestro, kaj gvidas Hispanion al demokratio. 1982: Unua socialisma registaro ekde la Enlanda Milito (kun Felipe González kiel ĉefministro). 1986: Hispanio aniĝas EEK-n. 2004: Teroristoj bombis fervojajn stacidomojn en Madrido. 190 mortis kaj 1 450 vundiĝis.

Ekstera ligilo

el Monato (gazeto) (2004/05, p. 12) fiu-vro:Hispaania ja:スペイン ko:에스파냐 ms:Sepanyol simple:Spain th:ประเทศสเปน zh-min-nan:Se-pan-gâ

Sveda


- Nomo: Svenska

- Parolantoj: proksimume 9.000.000 en Svedio kaj proksimume 300.000 en Finnlando

- Skribo: latina
- Kodo laŭ ISO 639-1: sv
- Kodo laŭ ISO 639-2: swe La sveda lingvo apartenas al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro. Al la plej fruaj tekstoj en ĝi apartenas la mezepokaj provincleĝoj. Dum la malfrua mezepoko la sveda, same kiel la dana kaj norvega sed malsame al la islanda, importis amason da vortoj el la platdiĉa lingvo. platdiĉa lingvo

Specimeno (la Patro Nia):

Vår fader, du som är i himlen.
Låt ditt namn bli helgat.
Låt ditt rike komma.
Låt din vilja ske, på jorden så som i himlen.
Ge oss i dag vårt bröd för dagen som kommer.
Och förlåt oss våra skulder,
liksom vi har förlåtit dem som står i skuld till oss.
Och utsätt oss inte för prövning, utan rädda oss från det onda.
(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 2000: Bibel 2000.)
Fader vår som är i himmelen!
Helgat varde ditt namn;
tillkomme ditt rike;
ske din vilja, såsom i himmelen,
så ock på jorden;
vårt dagliga bröd giv oss idag;
och förlåt oss våra skulder,
såsom ock vi förlåta dem oss skyldiga äro;
och inled oss icke i frestelse,
utan fräls oss ifrån ondo.
Ty riket är ditt, och makten, och härligheten,
i evighet.
Amen.
(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 1917, kun postbiblia aldono.) Kategorio:Nordĝermana lingvaro ja:スウェーデン語 ko:스웨덴어

Finna

nomo: suomi (suomen kieli)
parolantoj: 6 milionoj (el kiuj 4,7 milionoj en Finnlando)
landoj: Finnlando (oficiala lingvo), Svedio, Rusio (en Karelio la dua oficiala lingvo)
origino: urala, pli precize finn-ugra, parenca al la estona, samea kaj, pli fore, hungara lingvoj.
skribo: latina
specimeno: la Patro Nia: :Isä meidän, joka olet taivaissa.
:Pyhitetty olkoon sinun nimesi.
:Tulkoon sinun valtakuntasi.
:Tapahtukoon sinun tahtosi myös maan päällä niin kuin taivaassa.
:Anna meille tänä päivänä jokapäiväinen leipämme.
:Ja anna meille anteeksi velkamme,
:niin kuin mekin annamme anteeksi velallisillemme.
:Äläkä saata meitä kiusaukseen,
:vaan päästä meidät pahasta.
:(Sillä sinun on valtakunta
:ja voima ja kunnia iankaikkisesti.)
:Aamen.
Interesa aspekto de la finna lingvo estas, ke la ununombra triapersona pronomo "hän" ne distingas inter ina kaj vira sekso en la sama maniero kiel "ri" de la riisma Esperanto.

Famaj finnlingvaj aŭtoroj

Aleksis KIVI - Elias LÖNNROT - Mika WALTARI

Finnaj vortoj en Esperanto:

saŭno, suoma(1), lirli(2), kantelo(3), runo(4), madala(5), raŭmismo(6) Notoj: (1) "finna" ĝermandevenas
(2) sono de rivereto, uzata interalie en la Esperanta traduko de Kalevala
(3) finna liuto
(4) vers-tipo
(5) antikvaĵo, signifinte "malprofunda" laŭ la finna 'matala', uzita de frua poeto en la unua eldono de Esperanta Antologio
(6) Laŭ la devenurbo Rauma.
Kategorio:Finna lingvaro ja:フィンランド語 ko:핀란드어

Estona

La estona lingvo (estone: eesti keel) havas parolantaron de ĉirkaŭ 1,1 milionoj da personoj, la plejparto de kiuj loĝas en la Estona Respubliko. La estona estas ano de la finna branĉo de la Finn-ugra lingvaro. La estona ne parencas, kiel multaj personoj kredas, iel genetike al ĝiaj geografiaj najbaroj, la baltaj lingvoj (la latva kaj la litova), sed parencas al la finna, parolata trans la Golfo de Finnlando, kaj al la hungara. Tamen, ne estas vere ke la nordaj dialektoj de la estone estas sufiĉe similaj al la finna ke ili povas interkompreni sin. Unu el la distingaj trajtoj de la estona estas ke ĝi havas ion, kio laŭtradicie estas rigardata kiel tri gradoj de fonema longeco: mallonga, longa, kaj "longega", ekzemple (en IFA) /toto/, /toːto/ kaj /toːːto/ estas distingeblaj, kaj ankaŭ /toto/, /totːo/, kaj /totːːo/. Tamen, la distingo inter longeco kaj longegeco estas, praktike, ankaŭ bazata je silaba akcento. Oni ne distingas inter longaj kaj longegaj vokaloj en estona skribo; aliflanke, plosivoj havas tri apartajn "gradojn": b, d, g; p, t, k kaj pp; tt; kk (ĉiu estas senvoĉa plosivo). Kiel la latva kaj la litova, la estona uzas la latinan alfabeton. Ĝia alfabeto ne havas la literojn c, q, w, x, y, ("fremdaj literoj"; uzataj nur en fremdaj nomoj kaj vortoj) sed enhavas la literojn š, ž, ä, ö, ü, kaj õ. La litero "õ" signifas vastan, malantaŭan, nerondigatan vokalon (IFA /ɤ/), kaj tial estas malsama ol la litero kiel uzata en la portugala. Ĝi similas al la vjetnama litero "ơ". Tipologie, la estona estas ekzemplo de lingvo ŝanĝanta de aglutina lingvo al fleksia lingvo. Dum la historio de Estonio, la germana forte influis la estonan, ambaŭ leksikone kaj sintakse. En la estona, substantivoj kaj pronomoj ne havas genrojn, sed substantivoj kaj adjektivoj havas dek kvar deklinaciajn kazojn: la nominativon, genitivon, partitivon, ilativon, inesivon, elativon, alativon, adesivon, ablativon, translativon, terminativon, esivon, abesivon, kaj komitativon. La kazo kaj pluraleco de adjektivo ĉiam akordas kun la substantivo. Ekzemple, la ilativa formo de "flava domo" (kollane maja) — "en flavan domon" estas (kollasesse majasse). Strange, la kazosistemo mankas akuzativon. Anstataŭe, la rekta objekto de la verbo estas normale genetiva kaj kelkfoje partitiva (uzata por partaj aĵoj). La verbosistemo ne havas apartan futuron (oni anstataŭe uzas la prezencon) kaj havas specialajn formojn por esprimi ion faratan de nepreciza subjekto.

Ekzempla teksto

La Patro Nia
Meie Isa, kes Sa oled taevas,
pühitsetud olgu Sinu nimi,
Sinu riik tulgu,
Sinu tahtmine sündigu nii nagu taevas, nõnda ka maa peal.
Meie igapäevast leiba anna meile tänapäev,
ja anna meile andeks meie võlad,
nagu meiegi andeks anname oma võlglastele,
ja ära saada meid kiusatusse,
vaid päästa meid ära kurjast.
Sest Sinu päralt on riik ja vägi ja au
nüüd, ikka ja igavesti. Aamen.

Eksteraj ligoj


- La [http://et.wikipedia.org/ Estonlingva Vikipedio] Kategorio:Finna lingvaro ja:エストニア語

Litova

La litova lingvo estas la oficiala lingvo de Litovio, parolata de ĉirkaŭ 4 milionoj da Litovoj. La litovlingva nomo de la lingvo estas "Lietuvių kalba". En kelkaj malnovaj literaturaĵoj pri baltaj lingvoj, "litova" povas kelkfoje signifi baltajn lingvojn ĝenerale.
Litova lingvo (Lietuvių kalba)
Parolata en:Litovio kaj 18 aliaj landoj
Parolantaro: 4 Miliono
Genetika
klasifiko:
Hindeŭropa
 Balta
  Orienta
   Litova
Oficialeco
Oficiala lingvo de:Litovio
Lingvaj kodoj
ISO 639-1:lt
ISO 639-2:lit
SIL:LIT

Historio

La litova lingvo ankoraŭ konservas la plejparton de la origina sonsistemo kaj de la morfologiaj strangaĵoj en la praa Hindeŭropa lingvaro kaj tiel estas fascina por lingvostudo. Kelkaj rekonstruaĵoj konkluis ke la litova estas la lingvo kiu plej proksime rilatas al la prahindeŭropa lingvo. Kelkaj lingvistoj opinias ke la prabaltaj lingvoj disiĝis el la aliaj hindeŭropaj lingvoj antaŭ 1000 a.K. Inter la jaroj 400 ĝis 600, la litova kaj latva lingvoj disiĝis el la okcidenta balta (Prusa) lingvaro, kiu poste malaperis. La unue konata litovlingva skribaĵo venas el himna traduko en 1545. Publikiĝintaj libroj en la litova lingvo estas konataj ekde 1547, sed la nivelo de legkapableco inter Litovoj estis malalta dum la 16-a ĝis la 18-a jarcento kaj libroj ne estis facile disponeblaj. Legkapableco en Litovio plialtiĝegis dum la 19-a jarcento, malgraŭ viktimigo, farata de rusaj aŭtoritatistoj (kiu estis la plej grava post la subpremo de la Januara Ribelo, en 1864 ĝis 1904, kiam rusaj oficialuloj malpermesis ian publikan paroladon de la litova lingvo kaj la uzadon de la latina alfabeto por skribaĵoj). La litova estis la oficiala lingvo de Litovio ekde 1918. Dum la Sovetunia tempo (1944 ĝis 1990), oni uzis ĝin en oficialaj aferoj apud la rusa lingvo, kiu estis oficiala en la Sovetunio kaj estis rigardita kiel pli grava ol la litova.

Klasifiko

La litova estas unu el du (la alia estas la latva) ankoraŭ parolata baltaj lingvoj, kiu estas aparta branĉo de la Hindeŭropa lingvaro.

Geografia distribuo

La litova estas ĉefe parolata en Litovio. Ĝi estas ankaŭ parolata en Argentino, Aŭstralio, Belorusio, Brazilo, Kanado, Estonio, Kazaĥio, Kirgizio, Latvio, Pollando, Rusio, Svedio, Taĝikio, Turkmenio, Unuigita Reĝlando, Urugvajo, Usono, kaj Uzbekio. Estas 2,955,200 parolantoj en Litovio (inkluzive 3,460 Tataroj) aŭ ĉirkaŭ 80% el la loĝantaro (1998) parolas la litovan. La suma parolanto de la litova por ĉiuj landoj estas 4,000,000 (1993 UBS).

Oficialeco

La litova estas la oficiala lingvo de Litovio.

Dialektoj

La litova lingvo havas du ĉefaj dialektoj: Aŭkŝtajĉia (Aukštaičių, altlanda litova) kaj Ĵemajĉia (Samogitia, Žemaičių, malaltlanda litova). Vidu mapojn ĉe [http://samogitia.mch.mii.lt/KALBA/girdstr.en.htm#Map]. La norma lingvo estas bazata je la okcidenta aukŝtajĉia dialekto. Komprenebleco inter la aŭkŝtajĉia kaj ĵemajĉia dialektoj estas konsiderata kiel malfacila por la plejparto de Litovoj. La duaj lingvoj, la rusa kaj la angla, estas uzata kun fremduloj.

Sonoj

alfabeto

Vokaloj

La litova havas 12 skribatajn vokalojn. Krom la normaj latinaj literoj, la ogoneka akcento estas uzata por indiki longajn vokalojn, kaj estas historiaĵo el tempo kiam ĉi tiuj vokaloj estis elparolita nazale (kiel ogonekaj vokaloj en la moderna pola lingvo).
Majusklo A Ą E Ę Ė I Į Y O U Ų Ū
Minusklo a ą e ę ė i į y o u ų ū
IFA a ɛ ɛː i o u

Konsonantoj

La litova uzas 20 konsonantajn literojn el la latina alfabeto. Plie, la duliteraĵon "Ch" oni skribas por velara frikativo (IFA [x]); la elparolo de aliaj duliteraĵoj povas esti deduktita el siaj enhavaj literoj.
Majusklo B C Č D F G H J K L M N P R S Š T V Z Ž
Minusklo b c č d f g h j k l m n p r s š t v z ž
IFA b c ʧ d f g ɣ j k l m n p r s ʃ t ʋ z ʒ

Fonologio

Konsonantoj

  labiala dentala alveol-
dentala
alveola alveol-
palatala
velara
plosivo senvoĉa p t       k
voĉa b d       g
frikativo senvoĉa f   s   ʃ x
voĉa     z   ʒ ɣ
alfrikativo senvoĉa     ʦ   ʧ  
voĉa     ʣ   ʤ  
nazalo m     n    
likvo laterala       l    
alproksimiĝo ʋ         j
trilo       r    
Ĉiu konsonanto (krom /j/) havas du elparolojn: palataligitan kaj nepalataligitan. (Bazata je [http://www.lituanus.org/1982_1/82_1_02.htm http://www.lituanus.org/1982_1/82_1_02.htm].)

Vokaloj

Ekzistas du eblaj manieroj por organizi la litovan vokalsistemon. La tradicia sistemo havas ses longajn vokalojn kaj kvin mallongajn, kun longeco kiel la distingo:
 
antaŭa
centra
malantaŭa
longa mallonga longa mallonga
malvasta i   u
mezmalvasta     o
mezvasta ɛː ɛ      
vasta      aː    a
(Bazata je [http://www.lituanus.org/1982_1/82_1_02.htm http://www.lituanus.org/1982_1/82_1_02.htm].) Tamen, almenaŭ unu lingvisto sugestas ke streĉa-malstreĉa distingo povus esti la vera distingo, aŭ almenaŭ same grava kiel longeco. Ĉi tiu hipotezo produktas la ĉi-postan tabelon, en kiu 'longa' kaj 'mallonga' estas konservitaj por akordi la antaŭan priskribon.
 
antaŭa
malantaŭa
longa mallonga longa mallonga
malvasta ɪ ʊ
mezvasta   ɔ
vasta ɶ ɛ ɑ
(Bazata je [http://www.lituanus.org/1972/72_1_05.htm http://www.lituanus.org/1972/72_1_05.htm].)

Gramatiko

Ekzistas du gramatikaj genroj en la litova. Ĝi havas liberan kaj moveblan akcenton. La litova estas fleksia lingvo. Ĝi havas kvin substantivajn kaj tri adjektivajn deklinaciojn kaj tri verbajn konjugacioj. Ĉiu verbo havas prezencan, preteritan, preteritan iterativan kaj futuran verbotempojn de la indikativa, la kondicionalan kaj imperativan modojn (ambaŭ sen distingo de verbotempoj) kaj la infinitivon. Ĉi tiuj formoj, krom la infinitivo, estas konjugacieblaj, havanta du singularajn, du pluralajn personojn, kaj la tri-personan formon komunan inter la plurala kaj la singulara. Substantivoj kaj aliaj deklinacieblaj vortoj estas deklinaciitaj per sep kazoj: la nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, instrumentalo, tri tipoj de lokativo, kaj la vokativo (nur substantivoj). La unua scienca "Kompendio de la litova lingvo" estis publikigita en 1856-57 de August SCHLEICHER, instruisto ĉe Praga Universitato.

Numeraloj

Jen la numeraloj: vienas "unu", du "du", trys "tri", keturi "kvar", penki "kvin", šeši, "ses", septyni "sep", aštuoni "ok", devyni "naŭ", dešimt "dek"

Ortografio

Kiel multaj hindeŭropaj lingvoj, la litova uzas modifitan latinan alfabeton. Ĝi enhavas 32 literojn. Laŭalfabeta ordigo prezentas unu surprizon: "Y" estas movita inter Ogoneka I (Į) kaj J. Dekstrakorna, maldekstrakorna, kaj makrona/tilda diakritiloj povas esti uzata por montri akcenton kaj vokalan longecon. Tamen, ĉi tiujn oni ĝenerale ne skribas, krom en vortaroj kaj kie ili estas necesaj por klareco. Plie, la sekvantaj duliteraĵoj estas uzataj, sed estas rigardata kiel du literoj por laŭalfabeta ordigo. Notu ke la "Ch" duliteraĵo signifas velaran frikativon, sed la aliaj estas logikaj komponaĵoj de siaj enhavaj literoj.

Litovlingva Influo en Esperanto

Verŝajne kelkaj vortoj el la litova lingvo eĉ migris en Esperanton. Jen kelkaj ekzemploj:
du > du, juo > ju, tuoi > tuj

Ekzemploj

Ekzistas litovlingva Vikipedio ĉe [http://lt.wikipedia.org]

Eksteraj Ligiloj


- [http://www.lituanus.org/IndexLanguage.htm Litovaj lingvistikoj (angle)]
- [http://www.ethnologue.org/show_language.asp?code=LIT Ethnologue raporto pri la litova (angle)]
- [http://www.istorija.net/ Paĝoj kaj Forumoj pri Litova Historio (angle)] Kategorio:Lingvo ja:リトアニア語

Slovaka

Slovaka lingvo
Slovenčina
Estas parolata en:Slovakio, usono, Ĉeĥio
Tuta parolantaro: 5.600.000
Rangordo:100+

Klasifikita:
Hindeŭropa lingvaro
Nacia Lingvo de:Slovakio
Kodoj
ISO 639-1: sk
ISO 639-2: slo
SIL: SLO
Slovake lingvo estas unu el okcidentslavaj lingvoj. Oni supozas, ke jam en 9. kaj 10. jarcentoj ekzistis tri dialektoj: okcidentslovaka, mezslovaka kaj orientslovaka. Ek de 10-a jarcento oni uzis slovakan lingvon nur en limigita dimensio, en 13-a jarcento fariĝis oficiala lingvo la latina. Ek de 15-a jarcento oni uzadis en skriba formo la ĉeĥan lingvon, kiun enpenetris slovakismoj. Iom post iom ekestis tiel nomata kultura slovaka lingvo, kiu disvolviĝis en du formoj: kiel kultura okcidentslovakia kaj kultura mezslovakia dialektoj. Kultura okcidenslovakia dialekto fariĝis grava etapo en transiro de ĉeĥa al unua literatura slovaka lingvo, kiun leĝigis Anton Bernolák. Kultura mezslovakia dialekto fariĝis bazo por literatura lingvo, kiun leĝigis Ľudovít Štúr. En la jaro 1851 ekestis interkonsento inter ambaŭ grupoj – Bernolak-anoj kaj Štúr-anoj kaj oni akceptis unuecan literaturan lingvon, kies bazo fariĝis mezslovakia dialekto. Estis akceptita gramatiko, korektita de Hattala. Per eldono de Mallonga gramatiko de slovaka lingvo (1852), estis donita fundamento de novepoka literatura lingvo. Slovaka lingvo havas vokalojn : u, o, a, e, i, y, ä (prononcata kiel e), kiuj ekzistas ankaŭ en longprononca formo : ú, ó, á, é, í ; ĝi havas diftongojn : ia, ie, iu, uo (= ô). Konsonantoj en slovaka lingvo estas: p, t, k, b, d, g, ť, ď, c, č, dz, dž, f, v, s, z, š, ž, ch, h, m, n, ň, l, ľ, ĺ, r, ŕ, j. En slovaka lingvo oni signas ĉiun sonanton per unu litero kaj male. Escepton formas konsonantoj ch, dz, dž. Malan escepton fomas i – y. Per la literoj i – y oni signas la saman sonanton. En la prononco ne estas inter ili diferenco. En fremdaj vortoj oni uzas ankaŭ pluajn literojn : q, w, x. Prononcado de la slovaklingvaj literoj: skrbitan prononcu kiel č ĉ ň nj š ŝ ť tj ž ĵ ä e ch ĥ ô uo ď dj y i ľ lj Slovaka lingvo, kvankam longan tempon disvolviĝis dum aliaj kondiĉoj ol ĉeĥa lingvo, ĝi restis tre simila al la ĉeĥa. Per slovaka lingvo parolas en Slovakio preskaŭ 90 % da popolo. Multaj Slovakoj vivas en Ĉeĥio, Usono, Hungario, Pollando, Kanado, Rumanio, eksaj Sovetunio kaj Jugoslavio kaj en aliaj landoj. Kategorio:Slava lingvaro ko:슬로바키아어 ja:スロバキア語

Slovena

La slovena (slovene: slovenski jezikslovenščina) estas slava lingvo de la hindeŭropa lingvaro. Ĝi havas ĉirkaŭ du milionojn da parolantoj, ĉefe en Slovenio, sed ankaŭ en Aŭstrio kaj en Italio (regiono de Triesto). Ĝi estas la oficiala lingvo de Slovenio kaj unu el la oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio. La slovena uzas la latinan alfabeton kun tri diakrititaj literoj nomataj šumniki (č, š kaj ž). Ĝi konservas kelkajn trajtojn de la malnova slava lingvo kaj ĝin influis la latina, la germana kaj la itala. ja:スロベニア語 ko:슬로베니아어

Hungara

nomo: Magyar nyelv
madjara lingvo :parolantoj: 14 milionoj (el kiuj ĉirkaŭ 10 milionoj en Hungario)
origino: Urala, pli precize Finn-ugra.
Oficiala lingvo estas en Hungario (Madjario) kaj Eŭropa Unio. En Eŭropa Unio vivas 11 milionoj da etnaj hungaroj kaj en Eŭropa Unio parolas hungare 12 milionoj da homoj. La Lingva kodo estas hu resp. hun (laŭ ISO 639). Specifa trajto de la finn-ugraj lingvoj estas la regula aglutina vortoderivado. Ekzemple: ház (domo), házban (en domo), házba (en domon), házhoz (al domo), házamhoz (al mia domo) Tie restas la vortoradiko senŝanĝa kaj klare distingebla, la derivadoj estas tre regulaj kaj ekzistas nur malmultaj esceptoj (ĉefe, se la lasta vokalo estas supersignita egér – egeret, muso – muson). Similaj validas por la verboj, ekz.:
látni (vidi): verboradiko (lát) + hat (povas) = láthat (li/ŝi povas vidi)
verboradiko (lát) + hat (povas) + t (pasinto) + (a)m (persona finaĵo) = láthattam (mi povis vidi)

Skribo kaj elparolo La hungara lingvo uzas latinajn literojn. Specialaj hungaraj literoj :sz = s :s = ŝ :zs = ĵ :cs = ĉ :dzs = ĝ :gy = "dj" :ny = "nj" :ty = "tj" :ly = "j" :ö = germana ö, franca eu, latina oe, (greka oi), fermita e en Esperanto, angla Church u=ö :ü = germana ü, franca u, latina y :ő = longa ö :ű = longa ü. La konsonanto r estas formata langofine.

La duoblaj konsonantoj estas pli longe eldiritaj.

La akcento okazas ĉiam sur la unua silabo.


Specimeno: La Patro Nia
Mi atyánk, aki a mennyekben vagy!
Szenteltessék meg a te neved.
Jöjjön el a te országod.
Legyen meg a te akaratod,
amint a mennyben, úgy a földön is.
Mindennapi kenyerünket add meg nekünk ma,
és bocsásd meg a mi vétkeinket,
miképpen mi is megbocsájtunk az ellenünk vétkezõknek,
és ne vígy minket kísértésbe,
de szabadíts meg a gonosztól.
Kategorio:Ugra lingvaro Kategorio:Hungario ja:ハンガリー語 ko:헝가리어

Rusa

Lingvistiko > Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Slava lingvaro > Orienta slava lingvaro > Rusa lingvo ---- Orienta slava lingvaro Rusa lingvo (ruse: русский язык) estas la nacia lingvo de Rusio. Ĝi estas la plej vaste parolata slava lingvo kaj la kvara plej granda lingvo en la mondo (ĉ. 285 mln. parolantoj tutmonde) post la ĉina, la angla kaj la hispana. La rusa estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj plu rolas gravan rolon kiel helplingvo en internaciaj rilatoj. En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, la rusa servas kiel interlingva komunikilo. Ĝi estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj. La rusa estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de la eks-Sovetio, kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de la Varsovia Pakto. Malgraŭ la vera lingva demokratio de la 1920-aj jaroj, en la sovetia periodo post la Dua Mondmilito la rusa lingvo estis forte trudata malfavorigante la lokajn naciajn lingvojn. Tia politiko kaŭzis en multaj regionoj "lingvan ŝanĝon" — la loka lingvo iĝis la dua, sed la fakta denaska por novaj generacioj estas rusa. Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj. La rusan oni skribas per la cirila alfabeto.

Vortaroj

Vidu Esperanto-rusa vortaro.

Influoj al Esperanto

Ĉar Zamenhof mem kaj pluraj pioniroj de la movado estis ruslingvanoj, la rusa influis la Internacian Lingvon Esperanto, kaj leksike kaj sintakse. Jen kelkaj ekzemploj por la leksika influo:
барахтаться [baraĥtat'sja] > barakti, бант [bant] > banto, кроме [krom'i] > krom

Ligoj

[http://e-novosti.info/forumo/ Tre aktiva dulingva rusa-Esperanta forumo ĉe e-novosti.info] (multaj temoj pri la rusa kaj aliaj slavaj lingvoj) [http://gramota.ru Gramota.ru: granda ruslingva servilo pri la rusa lingvo] Kategorio:Slava lingvaro ja:ロシア語 ko:러시아어 ms:Bahasa Russia simple:Russian language th:ภาษารัสเซีย

Rumana

Lingvo > Hindeŭropa Lingvaro > Latinida Lingvaro > Rumana Lingvo ---- Nomo: română
Lingva familio Latina (latinida lingvo)
ISO-639-kodoj: rum, ron, ro
Parolantoj: proksimume 26.000.000 en Rumanio kaj Moldavio, proksimume 2.500.000 en Germanio, Usono, Ukrainio, Bulgario, Hungario, Rusio, Kanado kaj aliaj landoj
Skribo: latina, kun kelkaj specialaj literoj: ă = simila al "e" en la angla "father" aŭ germana "Mutter", albana "ë"
â = kiel la rusa "ы", pola "y", turka "ı", estona "õ"
î = identa kun "â", sed uzata (nun) nur vort-komence kaj -fine
ş = Esperanta "ŝ"
ţ = Esperanta "c"
Malgraŭ sia latinida deveno la rumana lingvo alprenis ne nur vortojn, sed ankaŭ gramatikaĵojn de najbaraj lingvoj. Ekzemple la konstruo de la difina artikolo (sufikse al substantivoj) kaj de certaj verboformoj kun "să" estas analogaj al la bulgara lingvo. Specimeno (la Patro Nia):
Tatăl nostru Care eşti în ceruri,
sfinţească-se numele Tău;
vie împărăţia Ta,
facă-se voia Ta;
precum în cer, aşa şi pe pământ.
Pâinea noastră cea de toate zilele,
dă-ne-o nouă azi,
şi ne iartă nouă greşelile noastre
precum şi noi iertăm greşiţilor noştri
şi nu ne duce pe noi în ispită,
ci ne mântuieşte de cel rău.

- [http://wiktionary.org/wiki/Romanian_language Wiktionary: Romanian Language] ja:ルーマニア語

Bulgara

Lingvo > Hindeŭropa Lingvaro > Slava Grupo > Bulgara Lingvo ---- La bulgara lingvo apartenas al la sudslava branĉo de la hindeŭropaj lingvoj. La nombron de la parolantaro oni taksas je 9 milionoj. La plej granda parto (ĉ. 7,3 milionoj) vivas en Bulgario, kromaj parolantoj vivas en aliaj orienteŭropaj landoj, en Grekio, Turkio kaj en Nordameriko. La vorttrezoro konsistas ĉefe el slavaj radikoj, sed ankaŭ la influoj el la greka kaj la turka estas rimarkeblaj. Ekde la 19-a jarcento oni klopodis anstataŭigi turkismojn per slavismoj ĉefe prenataj el la rusa lingvo. Tiuj klopodoj ĉefe influis la skribitan bulgaran lingvon, en la ĉiutaga lingvaĵo ankoraŭ abundas turkdevenaj elementoj. La bulgara lingvo havas du bazajn dialektojn: la okcident-bulgaran kaj la orient-bulgaran, kiuj ambaŭ havas aron da subdialektoj. Uzatas la cirila alfabeto. Kategorio:Slava lingvaro
- [http://www.easybulgarian.com/ Learn Bulgarian Language Online - includes Romantic phrases - Audio] ja:ブルガリア語 ko:불가리아어 th:ภาษาบัลแกเรีย

C.D. Águila

Club Deportivo Águila is an El Salvadorean football club. The team currently plays in San Miguel, El Salvador, in the Estadio Juan Francisco Barraza. The club was founded February 15, 1927. They have won El Salvadorean championships in 1959, 1960, 1963, 1964, 1967, 1972, 1975, 1976, 1983, 1987, as well as the 1999 and 2000 Aperturas, and the 2001 Clausura. They have finished second an additional 8 times. The club wears an orange and black striped jersey.

External links


- http://www.clubdeportivoaguila.com/
- http://www.cdaguila.com.sv/index.asp
- http://www.aguilaonline.com/aguila.htm
- http://www.supernaranja.com/index.html Aguila

Granada accommodation jelenia gra ogoszenia mieszne zdjcia Nurkowanie sitemap.html










































:: RELATED NEWS ::
Дунавци (село)
Името Дунавци носят две български села:
-