Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Eŭropo

Eŭropo

Geografio > Kontinentoj > Eŭropo ---- Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero. ---- Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion. Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo. Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:

- Albanio
- Andoro
- Aŭstrio
- Belorusio
- Belgio
- Bosnio kaj Hercegovino
- Britio (kun Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando)
- Bulgario
- Ĉeĥio
- Danio (krom Gronlando en Norda Ameriko)
- Estonio
- Finnlando (aŭ Suomio)
- Francio (krom ĝiaj transmaraj provincoj)
- Germanio
- Grekio (krom la plej orientaj insuloj, kiuj situas en Azio)
- Hispanio (krom Kanariaj insuloj kaj du malgrandaj teritorioj en Afriko)
- Hungario
- Irlando
- Islando (kulture - geografie ĝi situas meze inter Eŭropo kaj Norda Ameriko)
- Italio
- Kroatio
- Kazaĥio (negranda parto okcidenten de la rivero Ural)
- Latvio
- Liĥtenŝtejno
- Litovio
- Luksemburgio
- Makedonio
- Malto
- Moldavio
- Monako
- Nederlando (krom Arubo kaj Nederlandaj Antiloj)
- Norvegio
- Pollando
- Portugalio (krom Madejro en Afriko)
- Rumanio
- Rusio (la tuta tereno de Uralo okcidenten)
- San-Marino
- Serbio kaj Montenegro
- Slovakio
- Slovenio
- Svedio
- Svislando
- eta parto de la cetere azia Turkio (okcidenta duono de Konstantinoplo kun ĉirkaŭaĵo)
- Ukrainio
- Vatikano kaj du duonmemstaraj insularoj:
- Ferooj (Danio)
- Alando (Finnlando) kaj unu kolonio:
- Ĝibraltaro (Britio)
Dosiero:europo-meza.png
[http://meta.wikipedia.com/upload/europo.png Pligrandigu mapon]
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo. 25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.

Eksteraj ligoj


- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.

vidu ankaŭ


- Historio de Eŭropo ------- EdE-E Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando. Kategorio:Kontinentoj ! als:Europa ja:ヨーロッパ ko:유럽 ms:Eropah roa-rup:Evropa simple:Europe th:ทวีปยุโรป zh-min-nan:Europa

Geografio

---- Geografio (ge γη "tero", graphein γραφειν "priskribi") estas scienco, kiu pristudas geografian medion de la Tero, ĝian strukturon kaj dinamikon, influon kaj distribuon de ĝiaj komponentoj en la spaco. Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj globala niveloj. La mondpartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto ----

Geografiaj objektoj

:Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Markolo - Maro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano Vd. ankaŭ: Geografiaj Nomoj ----

Geografiaj sciencoj

Pro la komplikeco de la esplorobjektoj, oni dispartigas geografian sciencon je specializaj sciencdisciplinoj, nome: :Branĉoj de Geografio:
- Fizika Geografio
- Socio-Ekonomia Geografio
- Kartografio kaj Topografio :Intersciencaj Geografiaj Disciplinoj:
- Antropogeografio ~ Etnogeografio ~ Historia Geografio ~ Lingva Geografio ~ Medicina Geografio ~ Milita Geografio ~ Rekreacia Geografio ~ Veterinara Geografio MIKOVINYI Sámuel ----

Geografoj kaj vojaĝantoj

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj, apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) ? Taleso, Anaksimandro, k.a. : Geografia Malkovro : Anaksimandro : Ĉeng He : Ibn Batuta : Vitus BERING : François BERNIER : Samuel de CHAMPLAIN : Petro KROPOTKIN : Kolumbo : Magelano : Marko Polo : Strabono : Taleso : Vasco da GAMA : Marc Aurel STEIN ---- als:Geografie ja:地理学 ko:지리학 ms:Geografi simple:Geography th:ภูมิศาสตร์

Kontinentoj

Geografio > Kontinento ---- Kontinento estas granda masivo de la tera ŝelo, kiun la oceanoj disigas unu de alia kaj kiun oni povas trapasi, ne transirante maron. Rimarko: la termino “Kontinento” devenas de “Terre Continente”, t.e. seninterrompa tero. Ne ekzistas oficiala decido pri kiom granda devas esti insulo por esti rigardata "kontinento", kaj inverse; sed ĝenerale, oni taksas Groenlandon (2.175.600 km2)la plej grandan insulon kaj Aŭstralion (7.686.589 km2) la plej malgranda kontinento. Ili grandparte altiĝas super la marnivelo, dume periferioj (kontinetbretoj) troviĝas sur ĝi. Kontinentojn karakterizas t.n. kontinenta tipo de terkrustaranĝo je profundo de 35-70 km kun granito-metamorfa tavolo. En nuntempa geologia epoko ekzistas kontinentoj: (1) Eŭrazio, (2) Nord-Ameriko, (3) Sud-Ameriko, (4) Afriko, (5) Aŭstralio, (6) Antarkto. Malgraŭ la ĝusta difino de la termino “kontinento”, en multaj landoj oni konsideras ilian nombron diverse: 5, 6, 7. Iuj pensas ke Eŭropo kaj Azio estas memstaraj kontinentoj, kaj iuj, du aliajn kontinentojn Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko traktas kiel unu kontinenton. Kutime, tion kaŭzis konfuzo inter la du vortoj "kontinento" kaj "mondoparto": Dum Aŭstralio estas kontinento, Oceanio estas la mondoparto en kiu troviĝas kaj Aŭstralio, kaj insulego Nov-Gvineo, kaj insularoj Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio. Jen komparaj ampleksoj de ĉiuj mondopartoj laŭ la surfaco (mln kv.km):
Mondparto Surfaco
mln kv.km
Av. alteco
m
Maks. alteco
m
Eŭrazio54,6 840 8848
- Azio 44,4 950 8848
- Eŭropo 10,2 300 4807
Ameriko 42,5 650 6960
- Nord-Ameriko 24,2 - 6193
- Sud-Ameriko 18,3 - 6960
Afriko 29,9 750 5895
Antarkto 13,9 2200 5140
Oceanio 8,9 340 5029
----

Nombro de kontinentoj

En diversaj lokoj de la mondo, homoj lernas malsame pri la nombro da kontinentoj. En Nord-Ameriko kaj Eŭropo, homoj pensas ke ekzistas 7 kontinentoj: Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Afriko, Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Antarkto. En Sud-Ameriko, ili pensas ke ekzistas 6 kontinentoj: Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko estas nur unu (Ameriko). En Azio, ili pensas ke ekzistas 5: ili ne konsideras ke Antarkto estas kontinento. ----

Homa ŝanĝo de kontinentoj

Laŭ la ĉi-supra difino, antaŭ du jarcentoj ekzistis teorie nur 4 kontinentoj: Ameriko, Aŭstralio, Antarkto kaj Afrik-Eŭrazio. Ĉar antaŭ la fosado de la Sueza kanalo (preta en 1869) kaj la Panama kanalo (preta en 1914), ja eblis sekŝue piediri de Afriko al Azio, kaj de Norda al Suda Amerikoj. Tiel, oni ne malpravas asertante, ke ĝis 1869 ekzistis 4 kontinentoj, 1869-1914 kvin, kaj ke Homoj pli efike ol geologio ŝanĝis la aspekton de la mondo. ---- Vidu ankaŭ Nomoj de Kontinentoj, La limo inter Eŭropo kaj Azio, Malnova Mondo, Nova Mondo ! ja:大陸 ko:대륙 ms:Benua simple:Continent th:ทวีป zh-min-nan:Tāi-lio̍k

Eŭropo (luno)

Eŭropo estas luno de Jupitero. Ne konfuzu ĝin kun Eŭropo, kontinento sur Tero. ----
- Malkovro: 7-a de januaro, 1610 far Galilejo
- Diametro: 3 138 km
- Distanco al Jupitero: 670 900 km
- Surfaco: 31 000 000 km²
- Maso: 4,8×1022 kg (0,83% de la Termaso)
- Graviteco sur la surfaco: 0,135 (Tero=1)
- Rondira periodo: 3,551181 tagoj
- Rotacia periodo: 3,551181 tagoj
- Denso: 3,01 g/cm³ Eŭropo estas satelito de la planedo Jupitero, la plej malgranda de la kvar Galilejaj satelitoj. Ĝia surfaco estas ege glata kaj farita de glacio. Oni kredas ke ekzistas oceano de akvo sub la glacio. Kategorio:Sunsistemo als:Europa (Mond) ja:エウロパ (衛星) ko:에우로파 (위성)

Mondoparto

Geografio > Mondparto ---- La termino mond(o)parto nur parte koincidas kun kontinento. Dum la lasta esence estas "seninterrompa tero", "insulegego", mondparto povas ankaŭ sekvi kulturajn limojn - ekzemple, Eŭropo estas mondparto, sed ne memstara kontinento (ĝi apartenas al Eŭrazio). Aldone, al mondparto oni ankaŭ kalkulas ĉirkaŭantajn insulojn; tiele, Aŭstralio estas kontinento, sed Oceanio (Aŭstralio kun Pacifikaj insuloj) estas la mondparto. Same: Islando ne apartenas al kontinenta Eŭropo, sed jes al Eŭropo kiel mondparto. Mondopartoj de la mondo kutime estas: Azio Afriko Eŭropo Nordameriko Oceanio Sudameriko (kaj laŭ kelkaj, Antarkto) kelketaj taksas Mezamerikon aŭ eĉ Latinamerikon mondoparto. nb:Verdensdel

Eŭrazio

Geografio > Kontinentoj > Eŭrazio ---- Eŭrazio estas kontinentego de 54,6 milionoj da kilometroj kvadrataj, ampleksanta la du mondpartojn Eŭropo kaj Azio. En Eŭrazio kreskis la plej influontaj kulturoj de la tuta mondo, profunde markontaj la sorton de la aliaj kontinentoj. ---- Vd. ankaŭ: La limo inter Eŭropo kaj Azio - Afrik-Eŭrazio ----

Aliaj uzoj de la vorto Eŭrazio

1. Por anoj de la Rusa movado eŭraziismo Eŭrazio signifis Rusion kiel apartan mondoparton inter Eŭropo kaj Azio. 2. En la romano 1984 de George ORWELL Eŭrazio estas unu el la interbatalantaj superpotencoj, kovranta vastajn partojn de kontinenta Eŭropo kaj centra Azio. ---- Vd. ankaŭ: Eŭraziano Kategorio:Kontinentoj ! als:Eurasien ja:ユーラシア大陸 ko:유라시아 simple:Eurasia th:ทวีปยูเรเชีย

Aŭstralio

Geografio > Oceanio > Aŭstralio < Kontinento ---- Aŭstralio estas la plej malgranda kontinento en la suda hemisfero. Aŭstralio ankaŭ estas lando sur la kontinento Aŭstralio, insulo Tasmanio kaj multnombraj insuletoj.
  • Landkodo: AU.
  • E-nomo: [o] Aŭstralia Komunumo.
  • Nacia nomo: [o] Commonwealth of Australia.
  • Areo: 7.682.300 kv.km. Naturo: 40% de la teritorio estas tropikoj, unu triono - dezerto.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio - federacia parlamenta ŝtato.
  • Adm. divido: 6 ŝtatoj kaj 2 teritorioj.
    - Kvinslando - ĉefurbo Brisbano
    - Novsudkimrujo - ĉefurbo Sidnejo
    - Okcidentaŭstralio - ĉefurbo Perto
    - Sudaŭstralio - ĉefurbo Adelajdo
    - Tasmanio - ĉefurbo Hobarto
    - Viktorio - ĉefurbo Melburno
    - Norda Teritorio - ĉefurbo Darvino
  • Eksteraj Teritorioj:
    - Aŝmora kaj Kartia Insuloj
    - Aŭstralia Antarkta Teritorio
    - Kokosinsuloj
    - Koralmaraj Insuloj
    - Kristnaskinsulo
    - Norfolkinsulo
    - Makvora Insulo
  • Ŝtatestro: Brita reĝino Elizabeto la 2-a (Elizabeth II) (ekde 1952), kiu en la lando estas prezentita de General-guberniestro.
  • Leĝdona organo: duĉambra parlamento (224 membroj).
  • Ĉefurbo: Kanbero (331 mil).
  • Urboj: Sidnejo (3,9 mln), Melburno (3,0 mln), Brisbano (1,3 mln), Perto (1,2 mln), Adelajdo (1,0 mln).
  • Loĝantaro: 18,7 mln (2000), inter ili anglo-aŭstralianoj 73%, angloj 6%, italoj 4%, aborigenoj - 228 mil.
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Kredantoj: 26% katolikoj, 24% anglikanoj;
  • Ekonomiko: per ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrokulturo. La lando havas grandan provizon de energetika kaj minerala krudaĵoj.
  • Monunuo: aŭstralia dolaro;
  • GNP: totala - 384 mlrd $; pokapa: 18.720 $.
  • Nacia festo: 26a de Januaro - tago de Aŭstralio.
  • Organizoj: UNO (1945)
  • Historio: Aŭstralia Unio kreiĝis en 1901, fariĝis aŭtonomio de Britio en 1942. En 1967 aborigenoj akceptis ĉiujn civilajn rajtojn. En 1999 okazis referendumo, kiu devis klarigi la demandon de landa politika aranĝo. Plimulto de la loĝantoj rifuzis modelon de respublika aranĝo kaj subtenis ekzistantan sistemon.
  • Heredaĵo: Cacadoo-nacia parko, Granda bariera rifo, Tasmania rezervejo, Vilandra lagregiono.
La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo, proksimume la grando de la kontinenta Usono. La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda." La aŭstralianoj ofte diras, ke sia lando estas "sube," (angle "down under." ) Willem JANZ (1606) kaj Abel TASMAN (1642), nederlandanoj, kaj la Ŝipestro James COOK (1770), brito, vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788.) Nuntempe Australio havas 18,783,551 loĝantojn (2000). La ĉefurbo de la lando estas Kanbero, kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo. Australio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la eĥidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon. La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40,000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40,000 homoj de raso miksta. -----

Esperanto en Aŭstralio

Esperanto ekzistas en Aŭstralio ekde 1905, laŭ la libro "Esperanto en Aŭstralio" verkita de Ray Ross. La plej granda Esperanto-organizo en Aŭstralio estas la Aŭstralia Esperanto-Asocio. La Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997.
- Teresa Metherall (1923-2004), dumviva membro en Melburno, forpasis la 18-an de majo post apopleksio. (rimarku - la sekvanta artikolo estas tre malnova kaj ne aktuala) EdE-A > Aŭstralio Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento, la progreso de Esperanto estis en Aŭstralio malrapida. Krome, la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado. Certe antaŭ 1900, lernolibroj en angla lingvo ekatingis Aŭstralion, eĉ kelkaj personoj provis lerni Esperanton. Ĉirkaŭ 1909, doktoro John Pollen vizitis antipodojn, kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de universita profesoro Naylor (amiko de profesoro Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al Esperanto, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando. Profesoro Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke Esperanto "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekciono. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parol-maniero. La studentoj malatentis, os-cedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libro-ŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis Esperantistoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi), translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tri-cent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan proponan paroladon. Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis Esperantistojn en Melburno (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 minis-troj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom min-istro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepag-itajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E--istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pa-gi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malu-tilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkci-igi la radojn. Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Velingtono (Novzelando) kaj tie star-igis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Wil-liams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain--Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane ne-granda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Wa-terman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA. Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Novsudkimrujo promesis star-igi Eksperimenton laŭ la Eccles-plano en iu lernejo de Sidnejo, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la dez-iron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Mere-dith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Uni-versitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj. Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj. L. E. THOMSON

vidu


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
- [http://www.anbg.gov.au/anbg/esperanto/ Aŭstralia Nacia Botanika Ĝardenaro] Biblio: title: "BOOMERANG COLLECTION ", éditions du Pécari, author: Serge d'Ignazio : ©2004 - http://www.atlantica.fr ISBN 2-91284-835-0 (version française) - ISBN 2-912848-41-5 (english version) Kategorio:kontinentoj Kategorio:Aŭstralio ja:オーストラリア ko:오스트레일리아 minnan:Ò-tāi-lī-a ms:Australia simple:Australia th:ประเทศออสเตรเลีย

Atlantiko

Geografio > Atlantika Oceano ---- Atlantika Oceano aŭ Atlantiko estas la dua plej granda oceano sur la terglobo inter Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Eŭropo kaj Afriko. Ĝi etendiĝas sur 100 000 000 km2. Ĝi formiĝis el la disigo antaŭ milionoj da jaroj de la afrika kaj amerika kontinentoj. Ĝia plej granda profundo estas 9 560 m ĉe la marprofundo de Porto Riko. En ĝia centro troviĝas submara montaro la mezatlantika dorsalo. vidu ankaŭ :
- Golfa-marfluo Kategorio:Oceano als:Atlantik ja:大西洋 ko:대서양 simple:Atlantic Ocean th:มหาสมุทรแอตแลนติก zh-min-nan:Tāi-se-iûⁿ

Nigra Maro

Geografio > Maroj > Nigra Maro < Turismaj regionoj < Turismo ---- Turismo] La Nigra Maro (turke Kara Deniz, ruse Чёрное море /ĉerneo more/) estas interna maro de la Atlantika baseno, inter Eŭropo kaj Azio, ĉe la bordoj de Rusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Turkio kaj Kartvelio. Per la Kerĉa markolo ĝi kuniĝas al la Azova Maro, kaj al la Marmora Maro per Bosporo. Preter la Marmora troviĝas la Dardaneloj kaj la Egea kaj Mediteranea maroj. Surfaco: 422 mil kv. km. La plej profunda punkto: 2210 m. Grandaj golfoj: Dnestra kaj Dnepro-Buga, Kalamita, Samsuna kaj Sinopa. Enfluas gravaj riveroj: Danubo, Dnestro, Suda Bugo, Dnepro, Rioni, Kizil-Irmak. En la profundo pli ol 150 m, la akvo estas sulfurhidrogena. Pli profunde forestas vivaj estuloj pro fakte venenaj kondiĉoj. Ĉe ĝiaj bordoj troviĝas multaj kurac- kaj ripozlokoj.

Ĉefhavenoj

Apud la Nigra Maro troviĝas multaj gravaj havenurboj.

Rusie


- Novorossijsk
- Tuapse

Ukrainie


- Odeso
- Iliĉevsk
- Sevastopol

Kartvelie


- Poti
- Batumi

Rumanie


- Constanţa

Bulgarie


- Burgas
- Varna

Turkie


- Samsun
- Trabzon Kategorio:Maroj ja:黒海 ko:흑해 th:ทะเลดำ

Kaspia maro

Kaspio aŭ la Kaspia maro (latine Mare Caspium [mare KASPium] aŭ Mare Hyrcanium [mare hirKANium],) estas salita lago, ĉ. 373.000 kv. km., situas inter Eŭropo kaj Azio. La plej granda lago en la mondo. Estas ĉirkaŭita de la teritorioj de Kazaĥstano - de la nordoriento, Turkmenio - de la sudoriento, Irano - de la sudo, Azerbajĝano - de la sudokcidento kaj Rusio - de la nordokcidento. Nomo de Kaspia Maro en lingvoj de ĉirkaŭantaj landoj: La surfaco de la Kaspia maro estas 28 m malsupre de marnivelo. Ĝi atingas maksimuman profundon, ĉ. 980 m, en la sudo; Norda parto estas malprofunda (ĉ. 5 m). Kaspion enfluas la riveroj:
- Volgo (kiu provizas pli ol 75% de ĝia akvo),
- Uralo,
- Emba,
- Kura,
- Terek. Kaspia maro ne havas elirejon, ĝi estas fermita natura akvorezervejo. La kvanto de elvaporiĝo estas precipe alta en la orienta enirejo, nomita Karabogazkol, kiu estas ekspluatata por produkti uzatan en kemia industrio salon per natura elvaporiĝo. Per variado de elvaporiĝo klarigeblas la granda ŝanĝo en la grandeco de la maro dum la daŭro de la historio. La kreskanta elspezo de la Volga akvo por industria kaj ĉiutaga uzo estas supozeble la ĉefa kialo de la malaltiĝo de la marnivelo, tre serioza problemo de nuntempo. La ĉefaj havenoj sur la Kaspio estas Baku, granda petrola centro, kaj Astraĥan, ĉe la buŝo de la Volgo. Kaspia marfundo subkaŝas grandajn rezervojn de nafto kaj natura gaso, kio kaŭzas akrajn disputojn inter la kvin najbaraj landoj, kiuj penas dividi inter si kaj marfundon (pro energiaj riĉaĵoj), kaj marsurfacon (por navigaj celoj kaj fiŝkaptado). Kategorio:Lagoj Kategorio:Azio ja:カスピ海 ko:카스피 해

Albanio

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Albanio ---- Dosiero:al.gif Albane Shqiperia [ŝĉipria] Lando en Balkana duoninsulo, inter Grekio, Serbio kaj Montenegro, Makedonio kaj Adriatiko.
- Landkodo: AL.
- E-nomo: [a] Albanujo; [o] Albana Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Republika e Shqiperise.
- Etimologio: la nomo en albana lingvo signifas "aglo".
- Areo: 28.748 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Alfred MOISIU (2003).
- Leĝdona organo: Kuvendi Popullor (parlamento, 140 membroj).
- Ĉefurbo: Tirano (560 mil).
- Urboj: Enver Hoĥa (72 mil), Ŝkodro (71 mil), Elbasan (70 mil).
- Adm. divido: 36 distriktoj kaj 1 municipalitato (Rreth).
- Loĝantaro: 3.490 mil (2000).
- Etnoj:: Albana Grupo
- Ŝtatlingvo: albana.
- Kredantoj: islamanoj 60%, katolikoj 10%, ortodoksuloj 20%.
- Nacia festo:28-a de novembro - tago de deklaro de sendependeco (1912);
- Monunuo: Leko (=100 kintaroj).
- Eksporto: fero, gaso, nafto, frukto, legomaro.
- Perkapa GNP: 670 $.
- Organizoj: UNO (1955)
- Historio: En 1992 estis malpermesita totalisma reĝimo kaj komunista partio. Iamaj gvidantoj estis prezentitaj al la juĝistaro. En 1997 opoziciuloj provis ekposedi ŝtatpotencon per amasaj malordoj kaj milita kontraŭstaro.
- Heredaĵo: ruinoj de Butrint, urbo-muzeoj: Berat kaj Girokastra.

Esperanto en Albanio

El EdE-A La unua esperantisto estis Lazar Shantja en Skutari (Shkodra) en 1913. (v. ,E' 1914, p: 22-23). Unua lernolibro aperis en 1928. Esperantlingva verko pri Skanderbeg estis eldonita en 1929, 144 p., ĝin kompilis Cuk Simoni. Laŭ la statistiko de Dietterle, en la lando troviĝis nur 6 E-istoj. En 1933 UEA-delegito nur en Skutari. En la raporto de la Ligo de la Nacioj estas legeble, ke la albana registaro en 1922 enkondukis devigan instruadon de E en la duagradaj lernejoj, sed tiu detalo ŝajnas esti eraro aŭ mistifiko. ---- Informoj pri Esperanto-albana(j) vortaro(j)

vidu ankaŭ


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj

Ekstera ligo


- [http://www.esperanto.be/fel/2004/008097.html Bardhyl SELIMI: ALBANIO: Adriatika marbordo] Monato (gazeto) (2004/1, p. 20) Kategorio:Albanio als:Albanien fiu-vro:Albaania ja:アルバニア ko:알바니아 ms:Albania roa-rup:Albanii simple:Albania th:ประเทศแอลเบเนีย zh-min-nan:Shqipëria

Andoro

Geografio > Eŭropo > Andoro ---- Andoro estas unu el la plej etaj eŭropaj ŝtatoj, situanta en Pireneoj, inter Okcitanio (Francio) kaj Katalunio (Hispanio).

Geografio

Tri valoj konsistigas la landon Y-forme: Norde, de la pirenea akso, riveroj la Valira del Nord (okcidente) kaj la Valira d'Orient (oriente) fluas suden ĝis Andoro Malnova kaj Escaldes, kie la du riveroj kunfluiĝas. Pli sude, la nova rivero la Valira fluas ĉe Sant Julià de Lòria kaj lasas Andoron apud la ŝtatlimo. Nordoriente, naskiĝas la atlantika rivero Arieja, kies maldesktra flanko estas andora. Tie staras la vintro-stacia kaj komerca urbo el Pas de la Casa ĉe la rivero. Inter tiu valo kaj la suda valo de la rivero la Valira d'Orient estas grava intermonto (2.408 m) kaj tunelo, kiuj komunikigas Andoron al Francio. La plej alta monto en Andoro estas Comapedrosa (2.942 m). En la supra parto de ĉiuj tiuj valoj estas lagetoj, foje profititaj de la hidroelektra industrio.

Politika sistemo

Andoro estas parlamenta kunprinclando. La du princoj (kunprincoj) estas la ŝtatestroj de Andoro kaj nepre tiuj postenoj apartenas al la episkopo de
Urgell -elektita de la Papo-, kaj la Prezidanto de Francio -elektita de la francianoj. Tamen neniel nek la franca ŝtato nek la Papo iel regas Andoron –la kunprinca posteno estas sendependa. Post la sankcio de la kostitucio (en 1993) Andoro estas tute demokratia ŝtato. Do male kiel antaŭe, la potencoj nun estas dividitaj:
- La leĝa-donan potencon prizorgas la parlamento (
Consell General) kaj konsistas el 28 parlamentanoj (Consellers). Duono el ili estas elektitaj po 2 en ĉiu provinco (Parròquia) kaj la ceteraj per naciaj listoj.
- La registaro konsistas el Ĉefministro kaj maksimume 11 ministroj.
- La juĝa potenco konsistas el la
Tribunal de Batlles (1-a instanco), la Tribunal de Corts (asizo) kaj la Supra Tribunalo. Fine estas la Konstitucia Tribunalo. Andoro ne havas armeon.

Administracia divido

La andoraj provincoj estas nomitaj Paroĥejoj (
Parròquies) ĉar la administracia kaj eklezia divido samas. Ĉiu paroĥejo havas sian lokan magistraton (Comú).

Paroĥejoj

#
Canillo #Encamp #Ordino #la Massana #Andoro Malnova (Andorra la Vella) #Sant Julià de Lòria #Escaldes-Engordany

Historio

Andoro Malnova La politika situacio de Andoro ne multe ŝanĝis post kiam la kunprinclanda reĝimo establiĝis dum la mezepoko. La kunprincoj (antaŭe feŭdaj sinjoroj, nun ŝtatestroj), sekurigis la neŭtralecon kaj la sendependon de Andoro inter du potencaj ŝtatoj: Francio kaj Hispanio. Aliflanke, la izoleco de la andoraj valoj, la tradicia kaj konservativa socio, la malriĉaj agraj rimedoj kaj la kunprincoj mem, igis malebla la demokratiĝon de la registaraj institucioj. Tiu situacio blokigis la ekonomion tiom, ke multaj loĝantoj estis devigitaj foriri por labori en Barcelono aŭ en Tuluzo komence de 20a jc. Tio ŝanĝis post la dua mondmilito: la komerco fervoris danke al preskaŭ ne ekzistantaj impostoj, kaj la turisma sektoro, speciale vintra, bezonis multajn eksterlandajn laborantojn. Tiel, dum duona jarcento estis progreso kaj ankaŭ ioma libereco (multe pli ol Hispanio samepoke, kie regis faŝisma reĝimo). Aliflanke, tiuj anakronismaj institucioj lasis la ekonomion, la medion, kaj la socion sub la rego de sovaĝa espekulacio. En 1976 fondiĝis la unua politika partio, la posteno de ĉefministro estis establita en 1981. En 1993 per referendumo estis akceptita la unua konstitucio. (
Eltirita ero de Gerard Escuer el la gazeto Monato)

vidu ankaŭ


- Listo_de_urboj_laŭ_lando
- Landnomoj
- Andoro_Malnova
- Olimpiaj_ludoj_de_la_etaj_eŭropaj_ŝtatoj

Eksteraj ligoj


- [http://www.govern.ad Oficiala TTT-ejo de la andora registaro]
(katalune)
- [http://www.andorra.ad Oficiala TTT-ejo pri turismo]
(katalune, angle, france, hispane)
- [http://www.consell.ad La andora parlamento]
(katalune, angle, france, hispane)
- [http://mjp.univ-perp.fr/constit/and.htm La andora konstitucio]
(france)
- [http://www.geocities.com/geppcc/index.htm Persona TTT-ejo pri Andoro]
(esperante, katalune) Kategorio:Andoro fiu-vro:Andorra ja:アンドラ ko:안도라 ms:Andorra simple:Andorra th:ประเทศอันดอร์รา zh-min-nan:Andorra

Belorusio

Geografio > Eŭropo > Belorusio ---- Belorusio (beloruse Беларусь, Biełaruś) estas lando en la oriento de Centra Eŭropo.
- E-nomo: [a] Belorusio, Belarusio, Bjelorusio, Blankrusio; [o] Belorusa Respubliko.
- Nacia nomo: [o] Рэспубліка Беларусь.
- Areo: 207.600 kv.km., 25% kovrata de arbaroj.
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Aleksandro LUKAŜENKO (1994).
- Loĝantaro: 10.366 mil (2000), inter ili belorusoj 76%, rusoj 11%.
- Ŝtatlingvo: belorusa kaj rusa.
- Kredantoj: kristanoj, 70% - ortodoksuloj, 20% - katolikoj.
- Eksporto: maŝinkonstruado, sterko, torfo, elektrovaroj.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: en 1918-1919 Belorusio akiris sendependecon de Rusio, dum 1941-1944 estis okupita de faŝista Germanio. En 1945 fariĝis UNO-membro. En 1991 deklaris sendependecon de USSR. KSŜ estis fondita en Minsko.

Administracia divido

KSŜ Belorusio konsistas el 6 regionoj kaj 1 municipo: # Bresta regiono, centro: urbo Bresto # Vicebska regiono, centro: urbo Vicebsko # Homela regiono, centro: urbo Homelo # Hrodna regiono, centro: urbo Hrodno # Mahilova regiono, centro: urbo Mahilovo # Minska regiono, centro: urbo Minsko # la ĉefurbo Minsko Ĉiu regiono (belaruse: вобласьць, [voblasc]) estas dividita je distriktoj (belaruse: раён, [rajon]). Entute estas 118 distriktoj. Kategorio:Belorusio Kategorio:Eŭropo fiu-vro:Valgõvinne ja:ベラルーシ ko:벨라루스 ms:Belarus simple:Belarus th:ประเทศเบลารุส zh-min-nan:Belarus

Bosnio kaj Hercegovino

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Bosnio kaj Hercegovino ---- Dosiero:ba.gif bosne-serbe Bosna i Hercegovina / Босна и Херцеговина Lando en la Balkana duoninsulo.
- Partoj: Serba Respubliko kaj Federacio_Bosnio_kaj_Hercegovino; Brcko
- Landkodo: BA.
- E-nomo: Bosnio-Hercegovino. Landnomo estas kombinaĵo de du ĉefaj historio-geografiaj provincoj - Bosnio kaj Hercegovino.
- Nacia nomo: [o] Bosna i Hercegovina.
- Areo: 51.129 kv.km.
- Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
- Registarestro: prezidio, kiu ŝanĝiĝas ofte, sed kiu konsistas el po unu serbo, islamano kaj kroato.
- Ĉefurbo: Sarajevo (200 mil).
- Urboj: Banja Luka (128 mil), Tuzla (65 mil), Mostar (63 mil), Zenica (64 mil), Srebrenica (21.000)
- Loĝantaro: 3.322 mil (1998), inter ili (donitaĵoj de ĝismilita periodo) - bosnoj (islamananoj) 44%, serboj 33%, kroatoj 17%.
- Ŝtatlingvo: bosna, serba, kroata.
- Kredantoj: islamananoj, ortodoksuloj, katolikoj.
- Historio: post la 1990-jaraj elektoj en la ŝtatadministrado ekregis naciistoj. La serba-kroata konflikto disvastiĝis ankaŭ sur la teritorion de Bosnio, kaj en 1991 la serba armeo okupis la ĉelimajn regionojn. La respubliko deklaris suverenecon, al kio kontraŭstaris la serba loĝantaro kaj ekflamis etnokonflikto. En 1992 la Eŭropa Unio kaj Usono rekonis la sendependecon de Bosnio. En la sama jaro ĝi aliĝis al UNO. Helpe de UNO-kontingento kaj NATO-fortoj estis eble haltigi la konflikton. En 1997 okazis multnaciaj elektoj. En la teritorio de Bosnio nun ekzistas du politika-etnaj unuoj: Serba Respubliko kaj Federacio Bosnio kaj Hercegovino. Kategorio:Bosnio kaj Hercegovino fiu-vro:Bosnia ja Hertsegoviina ja:ボスニア・ヘルツェゴビナ ko:보스니아 헤르체고비나 ms:Bosnia dan Herzegovina th:ประเทศบอสเนียและเฮอร์เซโกวีนา zh-min-nan:Bosna kap Hercegovina

Anglio

Anglio estas la plej granda reĝlando de Britio. La areo de Anglio (angle: England), estas 130.359 km2, kaj la loĝantaro de Anglio estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono.

Topografio

Anglio situas en la suda kaj orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartas Anglion de Skotlando. Okcidento estas Kimrio. Maniko kaj la Maro Norda apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da Markolo inter Dovero kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo. Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Fluo.

Historio

La nomo "Anglio" devenas de la anglosaksoj, ĝermanoj, kiuj invadis Brition en la finaj jaroj de Romio.
- La originaj loĝantoj de Anglio estis la iberoj. Ili uzis bronzon kaj verŝajne starigis la monolitojn de Stonehenge.
- La keltoj invadis la landon dekde la 6-a jarcento a.K. Estis du grupoj, la gaeloj kaj la britonoj-kimroj. Ili uzis feron kaj minis stanon.
- Je la jaroj 55 kaj 54 a.K. Julio Cezaro atingis Anglion kaj subigis la keltajn tribestrojn. Je la jaro 43 p.K. la roma imperiestro Klaŭdio komplete konkeris Anglion. Dum ĉirkaŭ 400 jaroj Anglio estis parto de la Romia Imperio. La romianoj konstruis bonajn vojojn, fortikaĵojn, muregojn, kaj fondis multajn urbojn, kiel Londinium (Londono).
- Dum la kvina jarcento, ĝermanaj triboj de Jutlando kaj Englando (nuntempe Danio) kaj de Saksio (nuntempe Germanio) invadis Anglion kaj fondis regnojn. Ili parolis lingvon, kiu evoluis dum la jarcentoj al la moderna angla lingvo.
- Dum la naŭa jarcento Alfredo la Granda (871-901) de la regno de Wessex defendis Anglion de alia dana invado.
- Je 1066, William (Vilhelmo la Konkerinto), normana duko de Francio, konkeris la Anglion de Eduardo la Konfesinto. Dum kelkaj jarcentoj la nobelaro de Anglio parolis la francan de la normanoj.
- Rikardo la 1-a, la Leonkuraĝa ("Leonkoro"), devis subskribi la Grandan Ĉarton (Magna Carta). Ĉi tiu ĉarto donis pli da rajtoj al la popolo.
- Dum la rego de Elizabeta 1-a (1558-1603) Anglio prosperis. Post la venko de la Hispana Militŝiparo (1588), Anglio komencis esplori, komerci, kaj koloniigi en multaj regionoj de la mondo. La verkoj de Ŝekspiro kaj aliaj verkistoj kaj la fama traduko de la Biblio en 1611 estigis la anglan kiel grandan literaturan vehiklon.

Politiko

Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio. La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.

Vidu ankaŭ


- Britio
- Listo de britaj reĝoj
- Angla regiono
- angla provinco
- Nordorienta Anglio
- Eklezio de Anglio
- Centjara Milito
- And did those feet in ancient time
-
ja:イングランド ko:잉글랜드 ms:England simple:England th:แคว้นอังกฤษ zh-min-nan:England

Skotlando

Geografio > Eŭropo > Britio > Skotlando ---- angle kaj skote Scotland [SKOT-lnd], gaele an Alba [an AL-a-pa] ---- gaele Skotlando aŭ Skotio estas antaŭa reĝlando de nordokcidenta Eŭropo. Ĝi situas en la norda parto de Britio. Skotlando kuniĝis kun la reĝlando Anglio por konstitui la Reĝlandon Britujon en 1707. Britujo plus Nord-Irlando estas la Unuiĝinta Regno de Britio kaj Nord- Irlando.
La ĉefurbo de Skotlando estas Edinburgo.
La lingvoj parolataj en Skotlando estas la angla (kontinuo inter la norma dialekto kaj la loka skota lingvo), la skotgaela lingvo kaj la lingvoj de lastjarcentaj enmigrintoj. La lingvo norn de la Ŝetlandaj Insuloj estas malaperinta. Kvankam la gaela estas izolita en la Highlands multegaj loknomoj en la tuta lando havas gaelajn elementojn, ofte en angligita formo, ekzemple aber (riverfino), baile, bal (urbo), beinn, ben (monto, laŭvorte kapo), innis (insulo), loch (lago). La loĝantoj estas ĉirkaŭ 5.120.000, dismetiĝitaj tre neunuforme: en la Central Belt (industri-zono de Glasgovo al Edinburgo) la loĝdenseco estas 700 loĝantoj/km², en kelkaj regionoj de la Highlands malpli ol du loĝantoj je km². La valuto de Skotlando estas la skota pundo ([sterling] pound), dividita en 100 pencoj (pence, sing. penny), kiu samvaloras la anglan pundon. La angla pundo estas kursanta en Skotlando kaj inverse.

Religioj

La plimulto de la skotoj apartenas al la Eklezio de Skotlando (presbiteriana, Church of Scotland), kutime vokata the Kirk – kvankam oficialaj membroj estas eta minoritato, ĉirkaŭ 600.000 homoj. La Eklezio de Skotlando havas ĉirkaŭ 1.400 diservistojn. En 1843 la Libera Eklezio de Skotlando (Free Church of Scotland) disiĝis de la Eklezio de Skotlando. En 1893 de la Eklezio de Skotlando disiĝis la Libera Eklezio Presbiteriana de Skotlando (Free Presbyterian Church of Scotland), kies celo estas teniĝi kiom eble plej fidela al la origina spirito de la Reformacio.
La Katolikan Eklezion de Skotlando direktas kardinalo WINNING. Pli malgrandaj kongregacioj estas la Baptista Eklezio, la Metodista Eklezio, la eksterlandaj presbiterianaj eklezioj, la komunumoj juda kaj islama, la bahaanoj, la druidoj, ktp.

Fizikaj karakterizoj

bahaanoj Skotlando havas areon de 78.762 km².
Ĝi etendiĝas de la latitudo de Bergen (Norvegio) norde ĝis la latitudo de Flensburg (norda Germanio) sude. En la sudo la angla landlimo, de Gretna Green okcidente al Berwick upon Tweed oriente, estas unika surtera limo. Oriente Skotlandon banas la Norda Maro, norde kaj okcidente Atlantiko. La plejgranda longeco de la lando – de Cape Wrath al Mull of Galloway – estas 360 km, la plejgranda larĝeco – de Adnamurchan Point okcidente al Peterhead oriente – 225 km. De la fizika vidpunkto eblas dividi Skotujon en tri partojn:

Highlands

La Highlands ("altaj landoj") estas norda montara regiono kovrita de erikejoj. En la maro antaŭ la la norda bordo situas la insularoj Orkadoj kaj Ŝetlandoj. Antaŭ la okcidenta marbordo estas la Hebridoj. La marbordo de la Highlands estas dentumita de multaj fjordoj (Moray Firth, Firth of Tay, Firth of Forth), kiuj profunde enpenetras internen. Longa, profunda kaviĝo, la Glen Mor aŭ Great Glen, kiu etendiĝas de la Firth of Lorne al la Moray Firth, apartigas la nord-okcidentajn Highlands kaj la Grampianajn Montojn. Laŭlonge de la preskaŭ tutan Glen Mor troviĝas la vastaj lagoj Ness (Loch Ness) kaj Lochy (Loch Lochy). Tiuj lagoj, pere de la Kanalo de Kaledonio, interkomunikigas Atlantikon kaj Nordan Maron. Montaro Cairgorms, kun la pinto Macdhui (Ben Macdhui) (1312 m), estas la ĉefa montogrupo de la Grampianoj. Ben Nevis (1345 m) estas la plej alta monto de Britujo.

Lowlands

La Lowlands (malaltaj landoj") konsistigas la valoj de la riveroj Tay, Forth kaj Clyde. Temas pri regiono kun plejmulto da loĝantoj kaj industrioj – tri kvaronoj da la skotoj loĝas tie. La Lowlands najbaras norde kun la montetoj Ochil (Ochil Hills), sudaj antaŭmontoj de la Highlands, kaj sude kun la Pentland Hills kaj la Lammermuir Hills, kie komencas la Uplands.

Uplands

La Uplands ("Supraj landoj") estas montara regiono, tamen ne tiel senplanta kiel la Highlands. La plej altaj montopintoj estas Merrick (843 m), Rhinns of Kells (816 m) kaj Cairnsmore of Carsphain (786 m). La ĉefaj riveroj de Skotlando estas Tay (198 m), Clyde (157 m), Spey (155 m), Tweed (145 m), Dee (140 m) kaj Forth (80 m). Ĉiuj, escepte de Clyde, enfluas en la Nordan Maron. La ĉefaj lagoj estas Loch Lomond kaj Loch Awe en la okcidento, Loch Tay, Loch Rannoch kaj Loch Ericht en la Grampianoj, Loch Ness kaj Loch Lochy en la Glen Mor, Loch Maree kaj Loch Shin apud la norda marbordo.

Klimato

La klimaton de la Britaj Insuloj ege influas la oceano, precipe en la okcidentaj regionoj. Pro la atlantikaj malaltaj atmosferaj premoj la mezvaloro de precipitaĵo estas rimarkinde alta. Sed pro la Golfofluo la klimato estas milda kaj unuforma relative al la latitudo. En Edinburgo la mezuma jara temperaturo proksimumas 10° (3°-4° dum la vintro, 14°-16° dum la somero).

Flaŭro

Kardono estas la simbolo de Skotlando. Kune kun eriko kaj filiko]j kardonoj troviĝas preskaŭ ĉiuloke. La Lowlands estas riĉaj de [[spartio]]j, kaj ilia vegetalaro similas la kontinentan. En la okcidenta marbordo abundas [[fuksioj, rododendroj kaj azaleoj; en la Highlands eriko kaj filikoj. La flaŭro de la Grampianoj estas alpa.

Faŭno

En Skotlando troviĝas bestoj, kiuj ne ĉeestas en cetera Eŭropo: la Rhum-a muso, la sovaĝa ŝafo de la insuleto de Soay, la birdoj de St. Kilda. La klifaroj estas rifuĝejo de multaj specoj de birdoj. En la marĉaj zonoj troviĝas la kokbirdo
skota lagopo (Lagopus scoticus).

Strukturo de la Ŝtato

Ŝtatestro estas la reĝ(in)o de Britujo, aktuale Elizabeto la 2-a. La ĉefo de la registaro de la Unuiĝinta Regno estas la ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando, nuntempe Tony BLAIR. La ĉefo de la registaro de Skotlando estas la ĉefministro (
First Minister) de Skotlando. La aktuala ĉefministro estas Jack McCONNELL. La vic-ĉefministro (Deputy First Minister and Justice Minister) okupiĝas, kune kun la ĉefministro, pri la internaciaj aferoj de Skotlando. Kiel ministro de justico li/ŝi ankaŭ okupiĝas pri la enlandaj aferoj, inkluzive de la administrado de justico, la polico, la prizonoj, la libereco de informado. La nuna Deputy First Minister estas Jim WALLACE. La leĝfaran povon de la Unuiĝinta Regno praktikas la parlamento de la Unuiĝinta Regno. Skotlando sendas 73 anojn al la londona Ĉambro de la Deputitoj. La leĝfaran povon en Skotlando praktikas la Skota Parlamento, krom pri tio, kiu apartenas al la kompetenteco de la Brita Parlamento. Oni elektas la parlamenton je du trionoj laŭ la majoritata balotsistemo, je unu triono laŭ la proporcia sistemo. La parlamento leĝdonas en multaj fakoj: sano, instruado, polico, decentrigo, ekonomia evoluado, ktp. Ĝi havas limigitan povon de impostado. Ekde 1995 lokaj registaroj reorganiziĝis surbaze de 29 unitary authorities (unuecaj aŭtoritatoj). Ĝis 1974 Skotlando estis dividata en shires (distriktoj) kaj cities (urboj). La malnovajn distriktojn oni uzas nuntempe nur katastre.
Jen la nuna administra divido de Skotlando (29 unitary authorities kaj 3 island authorities) kun loĝantoj laŭ nombrado de 1993 (diktipe la urboj) :
FIRMA TERO loĝantoj
Aberdeen (urbo) 218.220
Aberdeenshire 223,630
Angus 111.020
Argyll (Argajlo) kaj Bute 139.020
Clackmannan 48.660
Dumbarton kaj Clydebank 97.790
Dumfries kaj Galloway 147.900
Dundee (urbo) 153.710
Edinburgo (ĉefurbo) 441.620
Falkirk (urbo) 142.610
Fife 351.200
Glasgovo (urbo) 623.850
Highland 206.900
Inverclyde 89.990
Midlothian 79.910
Moray 86,250
Norda Ayrshire 90.550
Norda Lanarkshire 326.750
Okcidenta Lothian 146.730
Orienta Ayrshire 123.820
Orienta Dunbartonshire 110.220
Orienta Lothian 85.640
Orienta Renfrewshire 86.780
Perthshire kaj Kinross 130.470
Renfrewshire 176.970
Scottish Borders (Skotaj Limlandoj) 105.300
Stirling (urbo) 81.630
Suda Ayrshire 113.960
Suda Lanarkshire 307.100
ENTUTE 5.048.200
INSULOJ
Okcidentaj Insuloj 29.410
Orkadoj 19.760
Ŝetlandoj 22.830
ENTUTE 72.000
ENTUTE SKOTLANDO 5.120.200

Juro en Skotlando

La skota jura sistemo malsimilas la anglan. Juro en Skotlando baziĝas sur du fontoj, la aro da promulgitaj leĝoj (
enacted law) kaj la common law.
La enacted law originiĝas el pluraj leĝfaraj ensembloj: romia juro de la justiniana korpuso, eklezia juro, aktoj de la skota parlamento (antaŭ 1707 kaj post 1999, t.e. kiam eksistis skota parlamento), reĝaj proklamoj, traktatoj de la Eŭropa Unio aŭ eŭropaj leĝoj, lokaj leĝoj (
by-laws).
La
common law derivigas sian aŭtoritaton de la verdiktoj de la kortumoj kaj baziĝas sur la skota tradicio jura.

La angla lingvo en Skotlando

La skotlanda angla (
ScotsLallans) estas tre karakteriza en la komunumo de la parolantoj de la angla. Ĝi kaj la nordaj anglaj dialektoj havas multajn karakterizojn komunaj. Ambaŭ devenas de la anglosaksa lingvo parolata norde de rivero Humber. La ĉefaj fonetikaj kaj skribaj faktoj specifaj de la Scots estas ĉi tiuj:
- La sonon /ĥ/, malaperintan en la angla de Anglio, oni skribas
ch (loch [loĥ], lago);
- La anglosaksa
hw oni prononcas [hw] pli malpli kiel en Usono, ne [w] kiel en Anglio, kaj skribas quh (quhyte, white, "blanka");
- La [a:] de la anglosaksa ne ŝanĝis (ĝi ixis [o:] en Anglio) (
laird, lord)
- Longecon de vokalo oni indikas per
iy (heid [he:d], head, "kapo"; laird, lord);
-
k ofte respondas al angla ch (breeks, breeches; kirk, church, "kirko")
- Oni ĉiam prononcas
r;
- Vokaloj ne ŝanĝas antaŭ
r (bird [bird] "birdo"·; word, [ward], "vorto")
- Estas multaj leksikaj malsimilaĵoj (
bonnie, good, "bona"; how are you keepin?, how are you?, "Kiel vi fartas?"; the back of nine, past nine, "post la 9-a"; ktp). Kiel ekzemplo de Scots jen fama poemo de Robert BURNS:
O ye wha are sae guid yoursel,
Sae pious and sae holy,
You've nought to do but mark and tell
Your Neebour's fauts and folly!
Whase life is like a weel-gaun mill
Supply'd with store o' water,
The heapet happer's ebbing still,
And still the clap plays clatter.
Ho vi kiu estas tiom bona mem,
tiom pia kaj tiom sankta,
vi havas nenion por fari krom marki kaj diri
la misojn kaj stultaĵojn de via najbaro!
Kies vivo estas kiel muelilo bonfunkcianta
provizita per ujo da akvo,
??
??
Wha, who; sae, so; guid, good; nought, nothing; neebour, neighbour; fauts, faults; whase, whose; weel-gaun, well going; heapet hopper, heaped hopper.

Historio de Skotlando

Robert BURNS

Romia epoko

La plej malnovaj loĝantoj de Skotlando estis la misteraj Piktoj, pri kiuj oni scias malmulte kaj multe sindemandas. La historiisto Tacito transrakontis al ni ke en la jaro 77 lia bopatro Julio Agrikolo, guberniestro de Britio, plivastigis la Romian Imperion ĝis linio traskotlanda de Clyde al Forth. En nekonata loko, kiun Tacito nomas Mons Graupius, li venkis Kalgakon, reĝon de la kaledonoj. Sub Antonino oni konstruis remparon de Clyde al Forth (Vallum Antoninum). La romianoj forlasis Kaledonion (nunan Skotlandon) cirkaŭ en la jaro 155. Ili reiris tien dum mallonga periodo de 159 al 163.

De la 6-a al la 10-a jarcento

En 563 Sankta Kolumba (St. Columba) venis al la insulo Iona kun dekdu kunuloj. Tie li fondis monakejon, el kiu lia kristana predikado disiĝis tra la tuta Skotlando. La vikingaj atakoj komencis en 793 (detruo de la monakejo de Lindisfarne). Iona estis atakata en 794. La Orkadoj, la Ŝetlandoj kaj la Hebridoj fariĝis skandinavaj kolonioj. En 843 Kenneth MACALPIN proklamis sin reĝo de la Piktoj kaj de la Skotoj (la du keltaj popoloj de Skotlando).

De la 11-a al la 15-a jarcento

Per venko en la batalo de Carham (1018) Malcolm II konkeris Lothian. Sub Macbeth, kiu reĝis de 1040 al 1054, la reĝlando ĝuis periodon pacan kaj prosperecan. Ĝi finiĝis pro la atako de Malcolm la 3-a Canmore. Malcolm estas la unua invadinto veninte de Anglio. En tiu tempo komenciĝis franca kultura influo pri arkitekturo, juro, leksiko. Tiun komunan senton renovigos Roberto BRUSO (Robert the Bruce aŭ the Brus) en 1326 per la trakto de Corbeil. Ĉe la fino de la 12-a jarcento Skotlando estis tute submetita al Anglio, post la anglaj venkoj en Dunbar kaj Berwick. La Ŝtono de Scone (
Stone of SconeStone of Destiny), sur kiu la skotaj reĝoj estis kronataj, estis translokata de Scone al Londono. Eduardo I la Longfemura (Longshanks) nomumis Johanon de Warenne guberniestro de Skotlando. La skotoj ekribelis kontraŭ la subpremado sub la gvidado de Vilhelmo WALLACE kaj atingas grandan venkon en Sterling Bridge en la jaro 1297. Wallace rekonkeris Berwick kaj rabekskursis Northumberland. En 1298 oni nomumis lin Gardanto de la Reĝlando. La 22-an de julio 1298 Wallace estis batalsuperata en Falkirk. En 1306 Roberto Bruso iĝis reĝo de Skotlando. En 1314 li transiris la landlimon kaj supervenkis apud Bannockburn. En 1468 Margerita, filino de Kristiano I reĝo de Danlando kaj Norvegio, dote donis al Jakobo la 3-a de Skotlando la Orkadojn kaj la Ŝetlandojn, norvegajn dum ses jarcentoj.

16-a kaj 17-a jarcentoj

17-a jarcento La 8-an de decembro 1542 naskiĝis Maria, filino de Jakobo V Stuarto. Ŝi fariĝis reĝino je la aĝo de ses jaroj. En 1558 Maria Stuarta, kiu estis katolika, edziniĝis al la Daŭfeno de Francio. Reveninte hejmen ŝi trovis landon protestanta. En 1557 areto da protestantaj nobeloj, kontraŭaj al la edziniĝo de Maria kun "papisto" fiksis pakton "inter Dio kaj la popolo" (la Covenant). Inter la subskribintoj estis la grafoj de Argajlo (Argyll), Morton kaj Glencairn kaj Johano ERSKINO (John ERSKINE) de Dun. Ne klaras ĉu Dio subskribis la pakton. En 1599 Johano KNOX, eks-pastro katolika, estis ordinata diservisto de la Eklezio de Skotlando en la katedralo de Edinburgo. Knox iĝos ĉefa gravulo en la lukto pri la trudado de presbiterianismo en Skotlando. Jakobo Stuarto, filo de Maria kaj Lordo Damley, fariĝis reĝo de Skotlando post la perforta abdiko de lia patrino en 1567. Li estis apenaŭ 13-monata.
La kronon de Anglujo, kiu rajte apartenus al Maria, kies praavino estis Margerita, fratino de Henriko la 8-a Tudoro, ekhavis Elizabeta ĉar ŝi estis protestanta. Post la ekzekuto de Maria kaj la morto de Elizabeta, kiu havas neniun idon, Jakobo ricevis ankaŭ la kronon de Anglio kaj iĝis Jakobo I de Anglio kaj IV de Skotlando (Unuiĝo de la Kronoj, 1603). Jakobo transloĝiĝis al Londono kaj neniam revenis al Skotlando. Jakobo VII konvertiĝis al katolikismo ĉirkaŭe en 1672. Ekestis paradoksaĵo ĉar katoliko estis la ĉefo de la Eklezio de Anglujo. En 1688 alvenis el Nederlando Vilhelmo Oranĝo (William of ORANGE), kiu akiris la tronon foriginte Jakobon.

18-a jarcento

Post la Akto de Unio de 1707 la historio de Skotlando miksiĝis al la historio de Britujo.
Naskiĝo de la brita flago el la kunfandigo de la krucoj de S-ta Georgio (Anglio) kaj de S-ta Andreo (Skotlando). La partizanoj de la Stuartoj estis fine disbatataj en Culloden en la jaro 1746. Novaj leĝoj celis la disfaligon de la identeco kaj ekonomiaj strukturoj de la klanoj, faciligis terkonfiskadon, limigis la rajton de posedo de armiloj, malpermesis al la civiluloj surmeti tartanojn kaj ludi sakŝalmojn (Highlands Dress Proscription Act, 1782). Ene de la klan-sistemo tero estis konsiderata komuna proprieto. Post multaj generacioj la klanestroj emis amasigi riĉaĵojn kaj fremdiĝi de la aliaj klananoj. En la 18-a jarcento ili plu ne respektis la klanajn rajtojn; la nobelaj klanestroj loĝis en urboj, skotaj aŭ anglaj, kaj eĉ ne parolis la gaelan.
Kiam en la Lowlands iĝis pli profita anstataŭigi homojn per bredbestoj la nobeloj ne hezitis eĉ momenton: la Cheviot- kaj Blackface-ŝafoj rentumis pliege ol kamparanoj. La grandan "sukceson" de la bienposedantoj ekde 1785 oni vokis la Clearances (maldensigoj): la kamparanoj estis transplantataj al la malriĉa marbordo.
Post 1820 la rifuĝintoj estis je la limo de la vivrimedoj: la fiŝkaptaĵo malpliiĝis, la lupagoj plialtiĝis.

19-a kaj 20-a jarcentoj

Post jarcentlonga subpremado la registoj "ekkonsciis" pri la viktimoj de la Clearances. Per la Crofters Act de 1886 ili certigis la posedon de la tero al la kamparanoj kaj prizorgis por ke la elpelitoj ricevu kompensojn. Dum la ekonomia krizo de la jaroj 1920-30 renaskiĝis la skota naciismo. En 1934 estis fondata la Skota Nacia Partio (Scottish National Party, SNP). La malkovro de nafto sub Norda Maro revekigis la deziron pri aŭtonomio. La 11-an de septembro 1997 la skotaj voĉdonantoj jesis la projekton de aŭtonomio de la labor-partio. La jesoj venkis je 74,3%. En la majo de 1999, unuafoje dum tri jarcentoj, la skotoj elektis sian parlamenton. Ankaŭ vidu: Orknejaj Insuloj als:Schottland ja:スコットランド ko:스코틀랜드 ms:Scotland simple:Scotland


Nord-Irlando

Geografio > Eŭropo > Irlando > Nord-Irlando < Unuigita Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando ---- La areo de Nord-Irlando estas 14.120 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.633.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo Irlando. Nur la mallarĝa Norda Markolo disigas Nord-Irlandon de Skotlando. Post 1603, dum la rego de Jakobo la 1-a de Anglio (1603- 1625), multaj protestantaj setlintoj venis al Irlando de Britio. Ĉiujare, la protestantoj festas "Oranĝan Tagon," ĉar je la 12-a de julio, 1690, en Britio, la protestanta armeo de William de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a. En 1920, Akto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe katolika Irlanda Respubliko. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la protestantoj kaj la romaj katolikoj. La plejparto da katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon. La plejparto da protestantoj volas konservi la unuecon kun Britio.

La tikla demando pri flagoj

La ruĝa "+" sur blanka fono kun ruĝa mano centre estas ofte en libroj la flago de Nord-Irlando, sed en realo tiu flago estas ofenda al multaj nordirlandanoj kaj sekve ofte ne uzata en plej neŭtralaj kuntekstoj. Iam oni proponis novan neŭtralan flagon (ruĝa "x" sur blanka fono), sed ĝis nun tiu estas preskaŭ neniam uzata.

Lingvoj en Nord-Irlando

Estas tri oficialaj lingvoj en Nordirlando:
- [http://eo.wikipedia.org/wiki/angla_lingvo Angla lingvo]
- [http://eo.wikipedia.org/wiki/irlanda_lingvo Irlanda lingvo]
- [http://eo.wikipedia.org/wiki/Ulstera_skota_lingvo Ulsterskota lingvo] Aldone, estas du gestolingvoj (la brita kaj la irlanda) plus diversaj alinaciaj lingvoj, aparte la ĉina.

Lokoj en Nord-Irlando


- Belfasto (300.000) estas la ĉefurbo.
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando

Eksteraj ligoj

[http://www.speaknorniron.8m.net/ Dialekto de la angla lingvo en Nordirlando] ja:北アイルランド ko:북아일랜드 simple:Northern Ireland

Bulgario

Geografio > Eŭropo > Balkana Duoninsulo > Bulgario ---- Balkana Duoninsulo
Dosiero:bg.gif
Bulgario - Balgarija 7 Lando en Balkana duoninsulo.
  • Landkodo: BG.
  • E-nomo: [a] Bulgarujo; [o] Bulgara Respubliko.
  • Nacia nomo: [o] Republika Balgarija (България).
  • Areo: 110.912 kv.km.
  • Politika sistemo: evoluanta demokratia respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Petar Stojanov.
  • Adm. divido: 9 provincoj. (Burgas, urbo Sofio, Khaskovo, Lovech, Montana, Plovdiv, Ruse, Sofio, Varna)
  • Ĉefurbo: Sofio (1.109 mil).
  • Urboj: Plovdiv (374 mil), Varna (297 mil).
  • Loĝantaro: 8.409 mil (1995), inter ili bulgaroj 87%, turkoj 8%, rumanoj 2%, ciganoj.
  • Ŝtatlingvo: bulgara.
  • Kredantoj: ortodoksaj kristanoj.
  • Eksporto: maŝinindustriaj produktaĵoj, nutraĵoj, vino, tabako, tekstilproduktaĵoj.
  • Pokapa MEP: 1.330 $.
  • Monunuo: levo (= 100 stotinkoj);
  • Organizoj: UNO (1955)
  • Historio de Bulgario: fariĝis sendependa de turkoj en 1908. Sovetaj milittrupoj eniris en la okupitan Bulgarion en 1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis popola respubliko kun komunisma orientiĝo. Unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formis Filip Dimitrov.
  • Heredaĵo: Bojana preĝejo ĉe Sofio, tracaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetĉar, Madara Horseman, malnova urbo Nesebar, Pirina nacia parko, Rila-monaĥejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petricona) monaĥejo.
Landdividoj de Bulgario
- Listo de bulgaraj ŝtatestroj De 1997 Bulgario dividitas laŭ 28 departementoj, kiuj estas (la n-roj repondas al tiuj en la mapo): # Blagoevgrad # Burgas # Dobriĉ # Gabrovo # Kazanlako # Ĥaskovo # Kurdzhali # Kjustendil # Lovech # Montana # Pazardĵik # Pernik # Pleven # Plovdiv # Razgrad # Ruse # Ŝumen # Silistra # Sliven # Smoljan # Sofia (Urbo) # Sofia (Regiono) # Stara Zagora # Turgoviŝte # Varna regiono # Veliko Turnovo # Vidin # Vratsa # Jambol

Eksteraj ligoj


- [http://www.kirildouhalov.net History, art and music in Bulgaria]
- [http://www.EasyBulgarian.com EasyBulgarian.com - Learn the Bulgarian Language]
- [http://bulgaria.europe-countries.com Bulgaria Pictures]
- [http://www.europe-atlas.com/bulgaria-map.htm Bulgaria Map] Kategorio:Bulgario fiu-vro:Bulgaaria ja:ブルガリア ko:불가리아 ms:Bulgaria roa-rup:Vurgarii simple:Bulgaria th:ประเทศบัลแกเรีย zh-min-nan:Bulgariya

Ĉeĥio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio ---- Ĉeĥa Respubliko (Ĉeĥio), (ĉeĥe Česká republika, Česko ), estas lando situanta en Mez-Eŭropo. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (256,8 km) kaj norde kun Pollando (761,8 km, laŭ polaj indikoj 789,89 km). La teritorio de Ĉeĥio konsistas el 3 historiaj teritorioj: Bohemio, Moravio kaj Ĉeĥa Silezio, dum kio ekde la jaro 1920 estas parto de Bohemio kaj Moravio malgrandaj randaj partoj de devena Suba Aŭstrio, kiuj estas České Velenice kun la ĉirkaŭaĵo (la t.n. Vitorazsko) kaj ĉirkaŭaĵo de Valtice kun la t.n. Dyja Triangulo. Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlanta alianco (NATO) kaj de Eŭropa Unio (EU).

Historio

Ĉefa artikolo: Historio de Ĉeĥio Pri loĝigo de la teritorio de Ĉeĥio el la tempo ekde 28000 jaroj a.K. atestas vico da arkeologiaj trovaĵoj. Ekde la 3-a jarcento a.K. priloĝas tiun ĉi regionon keltoj kaj en la 1-a jarcento estas venantaj triboj de ĝermanoj. Ekde la 5-a jarcento en la teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio aperas slavoj. En la 7-a jarcento la slavaj triboj kreis regnon de Sámo. En la jaro 833 en Moravio, en Slovakio, en norda Hungario kaj en okcidenta Subkarpatio estiĝas Grandmoravia regno, kiu iom post iom ensumigas ankaŭ Bohemion (890894), Silezion, Luzacion kaj reston de Hungario. Grandmoravia regno, de kiu Bohemio en la jaro 894 forŝiriĝis, estis en la jaro 907 malprosperigita de hungaroj. La komencoj de la ĉeĥa ŝtato enfalas ĝis la dua duono de la 9-a jarcento, kiam estas krom alia baptita la unua dokumentita ĉeĥa princo Bořivoj el dinastio de Přemyslidoj. En la paso de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj la ŝtato estas firmiĝanta, estas aligita Moravio kaj la lando fariĝas reĝlando. Ĝi atingas sian zeniton dum la lastaj Přemyslidoj, sed ĉefe dum regado de Karolo la 4-a. En la 15-a jarcento karakterize pli malfortigis la ĉeĥajn landojn husanaj militoj. En la jaro 1526 definitive sur la ĉeĥan tronon surtroniĝis dinastio de habsburgoj, kiu enmembrigis la landon en habsburgan monarĥion. En la jaroj 1547 kaj 1618 eksplodis kontraŭ la reganto armigita ribelo. Defenestradoj de vicguberniestroj fariĝis komenco de la tridekjara milito. La nobelaro estis rapide malvenkita kaj punita per duraj reprezalioj. Komencis perforta rekatoligo de la ĉeĥaj protestantistoj. Nur reformoj de Jozefo la 2-a en la jaro 1781 alportis religiajn liberecojn kaj nuligon de servuteco. Ekde fino de la 18-a jarcento komenciĝas en la ĉeĥaj landoj nacia renaskiĝo klopodanta pri renovigo de la ĉeĥaj kulturo kaj lingvo kaj pli malfrue pri akiro de politika potenco. Post malvenko de Aŭstrio-Hungario en la unua mondmilito (19141918) la ĉeĥaj landoj la 28-an de oktobro de 1918 memstariĝis fariĝinte la kerno de la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio (Respubliko Ĉeĥoslovaka, Ĉeĥoslovaka Respubliko, mallongigo ĈSR, nomata ankaŭ la unua respubliko), kies teritorion ensumigis ankaŭ Slovakio kaj Karpata Rutenio (alie nomita ankaŭ Transkarpata Ukrainio). Pro premo de la nazia Germanio kaj eŭropaj potencaj ŝtatoj – Italio, Britio kaj Francio – Ĉeĥoslovakio estis en septembro de 1938 per munkena interkonsento devigita doni al Germanio limregionojn (la t.n.