:: wikimiki.org ::
| ELTE |
ELTEEötvös-Loránd-Universitato (ELTE), aŭ Universitato de Budapeŝto, estas la plej malnova kaj plej granda universitato de Hungario. Sian hodiaŭan nomon ĝi ricevis en 1950, laŭ fizikisto kaj akademiano EÖTVÖS Loránd (Roland Eötvös).
Fondiĝis en 1635, en Nagyszombat (hodiaŭ: Trnava, Slovakio) fare de PÁZMÁNY Péter, ĉefepiskopo kaj teologo. Inter ĝiaj studintoj estis HARSÁNYI János (John C. Harsanyi), SZENT-GYÖRGYI Albert (gajnintoj de la Premio Nobel), NEUMANN János (John von Neumann) kaj KOSSUTH Lajos. – Hodiaŭ ĝi havas 8 fakultatojn kaj pli ol 30.000 studentojn.
Laŭ la Academic Ranking of World Universities (Akademia Takso de la Universitatoj de la Mondo) fare de Shanghai-Universitato en 2003, ĉi tiu estas kvalifikita kiel la 2-a plej bona universitato en Hungario, post Universitato de Szeged.
Ĝis 1844 la de universitato uzata lingvo estis Latino.
- La universitato ankaŭ havas altlernejan Esperanto-fakon. Vidu la artikolon Esperanto-instruado ĉe ELTEkaj Katedro de Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko.
Budapeŝto, ELTE
Kategorio:Hungariaj universitatoj
HungarioGeografio > Eŭropo > Hungario
----
Hungario - Magyarország [MÅdjårorsag] estas lando en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Jugoslavio (Serbio), Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio.
Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto (kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj urboj estas
Debrecen (212 mil), Miskolc (212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da homoj 99% estas hungaroj.
La plej disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj protestantismo.
Vidindaĵoj
Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la datoj signifas la registron al la listo):
- en Budapeŝto:
- bordo de la Danubo kaj la mezepoka fortikaĵa kvartalo en Buda, kun la pontoj, Gellért-monto, Tabán kaj Parlamentejo, 1987
- Andrássy-avenuo de Erzsébet tér (Elizabeta Placo) ĝis Hősök tere (Placo de herooj), 2002
- en Okcident-Hungario:
- Benediktanaj abatejo kaj preĝejo en Pannonhalma, la Jarmila Monumento, la Stacioj de la Kruco kaj la Sankta-Maria Kapelo, 1996
- areo de Lago Fertő/Neusiedlersee (kune kun Aŭstrio), 2001
- en Sud-Hungario:
- komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj kameroj, 2000
- en Orient-Hungario:
- Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la Cserhát-montetoj, 1987
- stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995
- Nacia Parko Hortobágy, la Puszta, unu el la plej grandaj protektitaj mallongaherbaj ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo kaj la Kamparana Muzeo, 1999
- la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002
Ankaŭ estas konata la Balatona lago kun la Malgranda Balatono, inter aliaj kulturhistoriaj kaj naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.
La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento.
La ĉefministro (gvidanto de ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj demisioj.
La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialista Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallong. MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron. esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas kun la konstitucio.
La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas
Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest, Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri monon el Bruselo.
Bruselo
La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a (Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj.
La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita al tri partoj inter Aŭstrio, la Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (egaligon) kun la Habsburgoj kaj kondukis al estiĝo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio li perdis grandan parton de la landa teritorio.
Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la entento kaj transdonis la potencon al la komunistoj. Hungario batalis sole kontraŭ la malamikoj, sed en 1919 Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la jepotenciĝon de HORTHY Miklós (guberniestro de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a Mondmilito denove en la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj perdis ĉ. 1 milionon da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La rusaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute okupis la landon printempe de 1945.
La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ la rusoj kaj por la sendependa Hungario, dum gvido de NAGY Imre, ministroprezidento. Rusaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio KÁDÁR János, kiu eĉ ekzekutigis NAGY Imre en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (rusaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994 kaj 2002 venkis la eksa komunista partio en la parlamentaj balotadoj.
Gravaj internaj kaj eksteraj ligoj
- Historio de Hungario
- Listo de Hungariaj reĝoj, prezidentoj
- Listo de hungaraj ĉefministroj
- Listo de urboj de Hungario
- Esperanto-renkontiĝoj en Hungario: IJS, JER
- ELTE
- Hungarlingva Literaturo
- Landnomoj
- famaj hungaroj
- http://www.esperanto.hu
- http://www.hungario.hu
- [http://www.esperanto.hu/turismo/tur-inf.htm turismaj informoj pri Hungario]
- Esperanto-movado
Dosiero:hu-mapo1.gif
Kategorio:Hungario
als:Ungarn
fiu-vro:Ungari
ja:ハンガリー
ko:헝가리
ms:Hungary
simple:Hungary
th:ประเทศฮังการี
zh-min-nan:Magyar-kok
1635Historio > Jarcentoj > 17-a jarcento > 1635
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1635 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
Mortoj
----
1630 | 1631 | 1632 | 1633 | 1634 | 1635 | 1636 | 1637 | 1638 | 1639 | 1640
16-a jarcento - 17-a jarcento - 18-a jarcento
ko:1635년
TrnavaTrnava estas nomo por pluraj vilaĝoj en pluraj distriktoj en Ĉeĥio kaj samtempe por urbo en Slovakio.
- Trnava (Třebíč) (vilaĝo situanta en Ĉeĥio en distrikto Třebíč)
- Trnava (Zlín) (vilaĝo situanta en Ĉeĥio en distrikto Zlín)
- Trnava (Trnava) (urbo situanta en Slovakio en distrikto Trnava)
Premio Nobel
Iniciatita laŭ la testamento de Alfred NOBEL, kiu estis la inventinto de la dinamito, la Nobel-Premio (aŭ Premio de Nobel) estas premio donata al la homoj kiuj faris eksterordinaran sciencan malkovron aŭ eksterordinare kontribuis al la socio. La unua solena ceremonio por enmanigi la premion okazis en la Reĝa Akademio de Muziko en Stokholmo, Svedio, en 1901. Komence de 1902, la premiojn formale disdonas la Reĝo de Svedio, krom la pacpremio, kiun donas la Norvega Reĝo en Oslo (Norvegio kaj Svedio estis unio ĝis 1905).
La premio konsistas el ora medalo kun ĉizelita Nobel-portreto kaj granda monsumo, nuntempe ĉirkaŭ 10 milionoj da svedaj kronoj (iomete pli ol 1 miliono da eŭroj), kiuj celas ebligi al la gajninto daŭrigi sian laboron aŭ esploron sen la premo de monkolektado.
Premioj Nobel estis donitaj ĉiujare ekde 1901 por atingoj en la jenaj fakoj:
- Nobel-Premio pri Fiziko
- Nobel-Premio pri Kemio
- Nobel-Premio pri Fiziologio aŭ Medicino
- Nobel-Premio pri Literaturo
- Nobel-Premio pri Paco
En 1968, la Banko de Svedio (Sveriges Riksbank) iniciatis la premion de ekonomika scienco:
- Premio Nobel de Ekonomiko
Je tiu tempo, oni decidis ne aldoni pli da premioj en la estonteco.
Vidu ankaŭ la Sveda Akademio.
Diversaĵoj
Por aliaj fakoj, estas premio kiujn oni konsideras ekvivalentaj al la Premio Nobel, kiel la Fields-Medalo por matematiko kaj la Wollaston-Medalo por geologio.
Ekzistas ankaŭ parodio de la Premio Nobelo, la Ig-Nobel-Premio, kies nomo estas vortludo en la angla kaj kiu estas premiita ĉiujare mokante ne-refareblajn aŭ ne-refarindajn atingojn.
Vidu ankaŭ :
- Nobelpremiitoj, kiuj studis aŭ uzis Esperanton.
- Ig Nobel-premio
----
Ekstera ligo
- [http://www.nobel.se/ La TTT-ejo de la Fondaĵo Nobel] en la angla - kelkaj biografioj estas plurlingvaj
ja:ノーベル賞
ko:노벨상
simple:Nobel Prize
th:รางวัลโนเบล
zh-min-nan:Nobel Chióng
LatinoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Latino < Latina literaturo
----
Fonto de la vortoj: super, veni, iri, kvankam, hodiaŭ, estas, lakto, nokto, akvo, multa, plena, arbo, libro, kaj multe de la bazo de la lingvo.
Specimeno:
la Patro Nia:
Pater noster qui es in caelis
sanctificetur nomen tuum
adveniat regnum tuum
fiat voluntas tua
sicut in caelo et in terra
panem nostrum cotidianum da nobis hodie
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris
et ne nos inducas in temptationem
sed libera nos a malo
La etapoj de latino:
- klasika latino (-300 al 300)
- vulgara latino (-100 al 1000)
- latinidaj lingvoj (1000 - )
- mezepoka latino (300 - 1400)
- humanisma latino (1400 - 1800)
- novlatino (1650 - )
Latino, la antikva lingvo de Romo, estis la ĉefa
lingvo de la romia imperio kaj de la Katolika Eklezio, kaj
interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Inter malkleruloj latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara latino, kiu siavice pluevoluiĝis post la disfalo de la imperio, donante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300. En la lernejoj en la Renesanco, latino fariĝis pli korekta kaj klasika laŭ la modelo de Cicerono. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de 75% de la vortprovizo de la Angla lingvo.
Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de
registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj.
Ĝi estas la lingvo de
Cezaro,
Vergilio,
Ovidio,
Aŭgusteno,
Abelardo,
Tomaso de Akvino,
Dante,
Koperniko,
Erasmo,
More,
Kalvino,
Galileo,
Bakono,
Kartezio,
Spinozo,
Neŭtono,
Linnaeus
... Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.
Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, latino restis ordinara parto de
klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. La leviĝo de
presarto kaj naciismo, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento,
mortigis la latinan kiel interlingvon. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por
sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton. Nur Vatikano kaj la Katolika Eklezio ankoraŭ uzas latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj. Sed eĉ en la katolika eklezio, latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la 2-a Vatikana Koncilio. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca, kvankam la oficiala redakto estas en latino.
En la mezepoka kaj renesanca Okcidento, regado de latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la Okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla ludas similan rolon hodiaŭ. Pro tio, la angla estas instruata eĉ ekster la eks-koloniaj landoj de la brita imperio).
Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida.
Skribo kaj elparolo
La latina lingvo uzas la nuntempe konatan latinan abocon, originale nur majuskle (maiuscula): ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, al tiuj 21 literoj venis la Y kaj Z (pro la transprenitaj grekaj vortoj; kelkfoje ni renkontas eĉ K). Interese, la U kaj V estas unu sama litero: inter la majuskloj ekzistis nur V, kaj (pli poste) inter la minuskloj (minuscula) nur la litero u. Tiel la vorto venio („mi venas”) estis skribata kun majusklo kiel VENIO, sed minuskle kiel uenio. – Oni uzis por la sono [j] ĉiam I.
La ligngvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de la latina lingvo; tiun elparolon oni nomas restaŭrigita elparolo. La literoj V kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!).
En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en la latina lingvo, nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).
Elparolo (restaŭrigita; per Esperantaj literoj):
- a mallonga /a/,
- i antaŭ vokalo estas elparolata kiel /j/
- v/u antaŭ vokalo kiel /ŭ/
- elparolo de qu, ngu kaj su estas /kŭ/, /ngŭ/ kaj /sŭ/,
- y estas elparolata kiel /i/ (sen lip-rondigo en klasika latino)
- elparolo de ph estas /f/, rh kiel /r/, ch kiel /k/, th kiel /t/.
- diftongoj ae kaj oe kiel /aj/, /oj/
- ti ĉiam estas /ti/.
Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara latino, oni dum jarcentoj instruis "nekorektan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe.
Elparolo de C
La elparolo de c laŭ la restaŭrigita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elaprolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)
Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.
En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.
Akcento
Noto: En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].
La akcento falas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj, finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c , kaj pli poste r aŭ l , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.
Eksteraj ligiloj
- [http://www.yleradio1.fi/tiede/nuntii Nuntii Latini] - radiodissendo en latino.
- [http://la.wikipedia.com/ Latina Vikipedio]
- [http://dmoz.org/World/Lingua_Latina/ DMoz] - ligiloj al la latinaj retpaĝoj kolektitaj de DMoz.
als:Latein
ja:ラテン語
ko:라틴어
simple:Latin language
th:ภาษาละติน
zh-min-nan:Latin-gí
Esperanto-instruado ĉe ELTEEn Hungario la spertoj pri la universitata instruado de interlingvistiko kaj Esperanto estas verŝajne la plej riĉaj. La Universitatnivela fako ekfunkciis en 1966. Intertempe (kaj espereble provizore) ŝanĝiĝis la pozicio de Esperanto kiel studfako en Eötvös-Loránd-Universitato (ELTE) en Budapeŝto. La formado ĉesos funkcii en 2006, ĝis kiam la lastaj akceptitaj studentoj povos/devos fini la studadojn. Ilia nombro estas entute 10, en 2004 en junio diplomiĝis studentino, kaj du aliaj jam anoncis siajn temojn de faklaboraĵoj.
La formado ne plu estas universitata, sed altlerneja. La altlernejnivela instruado daŭros 4 jarojn. Al la fako povas aliĝi gejunuloj kun abiturienta ekzameno sen antaŭscio de Esperanto. Ili estas akceptataj laŭ la scio de hungara lingvo kaj literaturo. Por ili la ekzamena tezaro pri la hungara lingvo estas speciale kunmetita kun emfazo pri la lingvaj komunikadaj problemoj. Oni povas legi la studprogramon en ĉi tiu momento (2003-10-30) en
http://www.geocities.com/elte_alkalmazott_nyelveszet/
kaj de tie serĉu esperanto-fakon aŭ rekte
http://www.geocities.com/bujdosoivan/okt.htm#3
En Hungario post la aliĝo al EU (2004-05-01) oni devas certigi la samajn rajtojn al la civitanoj de EU, kiel la rajtoj de la hungaraj civitanoj. El tio sekvas, ke la civitanoj de EU povos lerni kun samaj kondiĉoj kiel hungaroj.
Por plani eventualajn studadon en ELTE en la altlernejnivela fako Esperanto-instruisto, jen tie estas la listo de la alpreneblaj fakoj (kiel ĝi aperis en la Priakcepta Informilo laŭ la hungara aboca ordo):
- angla-Esperanto
- Esperanto-filozofio
- Esperanto-franca
- Esperanto-hungara
- Esperanto-arthistorio
- Esperanto-germana
- Esperanto-itala
- Esperanto-rusa
- Esperanto-portugala
- Esperanto-hispana
- Esperanto-historio
En 2004 8 personoj anoncis sin al la fakoj: Esperanto-x (x estas io alia el la supra listo). Pro la neakcepto de la alia fako restis nur tri personoj, tiel ĉi:
- Esperanto-historio 1 persono
- Esperanto-hungara 2 personoj
Cetere estas altlernejnivela formado por tiuj, kiuj jam havas diplomon, sed ĝi estas pagenda formado. Ĝi estas ordinara, do taga kaj ĝi daŭras 3 jarojn.
La aktuala Priakcepta Informilo ("Felvételi tájékoztató") aperadas ĉiam en la mezo de decembro. Tie oni listigos la alpreneblajn fakparojn. La Esperanto-instruistoj petos, ke ankaŭ la najbarlandaj lingvoj estu parigeblaj kun Esperanto. – Oni devas sendi la dokumentojn por la priakcepta ekzameno ĝis la 1-a de marto de la aktuala jaro. La estro de la fako do antaŭvidas ke post unu jaro jam Esperanto-fako povos akcepti studentojn el la tuta EU.
Estas ebleco, ke la alifakaj studentoj alprenu tiel nomatajn specialajn kursojn. La lekciistoj de Esperanto-fako anoncis plurajn tiajn fakojn. Ekzemple al la speciala kurso: "Interreto kaj la instruado de Esperanto" aliĝis 3 homoj, kiuj ricevos kreditpoentojn post la semestro kaj 3 aliaj, kiuj nur interesiĝas pri Esperanto sed ili ne bezonas havi kreditpoentojn.
Estas ebleco, ke studentoj el aliaj fakoj estu ekzamenataj pri lingvoscio de Esperanto ĉe la Esperanto Katedro. La atestilo estas samvalora kiel la alilingva ekzameno.
Vizitantoj de doktorigaj kursoj same povas plenumi la devigan ekzamenon pri la lingvo per Esperanto. Ĉimomente 4 personoj anoncis sin ĉe la Esperanto-fako, petante helpon kaj fakliteraturon por la ekzameno. Tiuj ekzamenoj estas skribaj, ne estas la samaj kiel la ekzamenoj priskribitaj ĉe Perfektiga Centro por Fremdaj Lingvoj (laŭ hungara mallongigo: ITK [http://www.itk.hu]).
Varga-Haszonits Zsuzsa estas la gvidantino de la fako, docentino. Bujdosó Iván estas lekciisto de ELTE, Katedro Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko. Lia retadreso estas ivbj@uea.org, hejma telefono: (00-36-1-)3327666, portebla telefono: 36-20-9867000, en Hungario: 06-20-9867000.
Pluraj el vivantaj au jam mortintaj aktivuloj de Esperanto (interalie la poeto Adalberto HULEŜ):
kies poezion mallonge karekterizas István ERTL en sia artikolo De blatoj dresitaj ĝis repudio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto/beletristo_originala) studis en ĉeestaj aŭ forestaj kursoj (kaj akiris diplomon pri Esperanto) ĉe la Budapeŝta Universitato ELTE.
Kategorio:Universitato
ELTE
Kategorio:Hungara Esperanto-movado
Kategorio:Hungariaj universitatojKategorio:Universitato
Universitatoj
ja:Category:ハンガリーの大学
Andrei BogolyubskiAndrei Bogolyubsky (Андрей Боголюбский) (ca. 1111 – June 28, 1175) was a prince of Vladimir-Suzdal (after 1157). He was the son of Yuri Dolgorukii, who proclaimed Andrei a prince in Vishgorod (near Kiev).
He left Vishgorod in 1155 and moved to Vladimir. Promoting development of feudal relations, he relied on a team and on Vladimir’s townspeople; he connected to trading-craft business of Rostov and Suzdal. After his father’s death (1157) he became prince of Vladimir, Rostov and Suzdal.
Andrei Bogolyubsky tried to unite Russian lands under his authority. From 1159 he persistently struggled for submission of Novgorod to his authority and conducted a complex military and diplomatic game in South Rus. In 1169 his troops took Kiev, and the fact that he returned to the northeast afterwards underlines the declining importance of that city. Andrei achieved the right to receive a tribute from Dvinskaya’s population. Becoming "ruler of all Suzdal land", Andrei Bogolyubsky transferred his capital to Vladimir, strengthened it and constructed the magnificent Assumption Cathedral and other churches and monasteries. Under his leadership Vladimir was much enlarged, and fortifications were built around the city.
At the same time the castle Bogolyubovo was built next to Vladimir, and was a favorite residence of his. In fact he received his nickname "Bogolyubsky" in honor of this place. During Andrei Bogolyubsky’s reign Vladimir-Suzdal principality attained significant power and was the strongest among the Russian principalities.
Amplification of princely authority and conflict with outstanding boyars was the cause of a plot against Andrei Bogolyubsky, as a result of which he was killed on the night of June 28 to June 29 1175. Twenty of his disgruntled retainers burst into his chambers and slew Andrei in his bed. His silver-inlaid war axe can now be viewed at the National Historical Museum in Moscow.
His son, Yuri Bogolyubsky, was the first husband of Queen Tamar of Georgia.
Sources
- Martin, Janet L.B. Medieval Russia, 1995
Bogolyubsky, Andrei
Bogolyubsky, Andrei
Bogolyubsky, Andrei
Category:Murdered Russian monarchs
ruletka tani sylwester programy Randki Lektury
|
|
|
|
|