:: wikimiki.org ::
| Ebionitoj |
EbionitojLa Ebionitoj (greke, Ebionaioi el la aramea vorto por "malriĉuloj") estis sekto de kristanismo, kiu sekvis Jesuon Kriston ne kiel Dio, sed simple kiel homa profeto, kiu faris miraklojn. Li ja estis naskita de Maria, sed ŝi ne estis virgulino. La Ebionitoj eble floris dum 50-300.
La Ebionitoj sekvis la Leĝon de Moseo kaj ĝiajn ordonojn pri cirkumcido, ŝabato, ktp, ĉar fido en Kristo ne savas. Pro tio, ili rigardis Paŭlon kiel herezulo, ĉar li predikis fidon en Kristo anstataŭ la Leĝon de Moseo. Kvankam ili observis la ŝabaton, iuj Ebionitoj ankaŭ solenis la Tagon de la Sinjoro (dimanĉo).
Ilia evangelio estis la Evangelio de la Ebionitoj. La evangelio nun estas perdita, aparte de la citaĵoj de Sankta Epifanio.
Estis alia, pli malgranda sekto de Ebionitoj, kiuj estis sekto gnostika.
La Ebonitoj estis menciitaj de Ireneo, Tertuliano, Origeno, Eŭsebio, Sankta Epifanio kaj aliaj.
Kategorio:Kristanismo
Greka lingvoLingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Greka Lingvo
----
parolantoj: 12 milionoj
landoj: Grekio (83% de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp
ISO kodo : gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453 ), grc por la malnova
origino: el la hindeŭropa
skribo: greka alfabeto
specimeno: la Patro Nia:
Πάτερ ημών, ο εν τοις ουρανοίς,
αγιασθήτω το όνομά σου.
Ελθέτω η βασιλεία σου,
Γενηθήτω το θέλημά σου,
ως εν ουρανώ κι επί της γης.
Τον άρτον ημών τον επιούσιον
δος ημίν σήμερον.
Και άφες ημίν τα οφειλήματα ημών,
Ως και ημείς αφίεμεν τοις οφειλέταις ημών.
Και μη εισενέγκης ημάς εις πειρασμόν,
Αλλά ρύσαι ημάς από τπυ πονηρού.
Αμήν
Historio
La greka lingvo havas longan historion kaj estis skribita lingvo depost 1450 a.K. La dorikoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la cipra, kaj la dorika. La atika de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn, kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo.
La greka de la Nova Testamento kaj de influa traduko de la Malnova Testamento (la Septuaginto) estas la koine (greke "komuna dialekto"). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landojn de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohameto kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo. Je la fino de Romia Imperio de Okcidento, Romo estis "insulo" de greka lingvo en kamparo latina.
Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 1453-1821, la grekoj loĝis sub la turka trono, do multaj vortoj el la turka (kaj el la slavidaj lingvoj) eniris la lingvon. La gramatiko ankaŭ simpliĝis, kiel simile okazis je la latina en okcidenta Eŭropo.
La du ĉefaj formoj de la moderna greka estas la demotika aŭ "popola" formo kaj la katarevusa aŭ "pura" formo.
Katarevuso iasence ja estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la atika, inter la strato kaj Platono. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝo kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1975, la demotika, la greka de la strato, fine venkis.
Skribo
Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto.
Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekte (boustrophedon).
Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B.
Formoj de la lingvo
Klasikaj ("helenaj") formoj
- La iona - Homero, Herodoto
- La atika - Platono, Aristotelo, Aristofano, Sofoklo
- La kojnea - la greka Septuaginto, Nova Testamento, Josephus, Sankta Paŭlo
Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.
Modernaj formoj
- Katarevuso - klerigita, atikisma formo
- La demotika - la lingvo de la strato
La demotika kaj katarevuso estas la du modernaj formoj. La iona ĉefrolis antaŭ la tempo de Perikleo. La kojnea ĉefrolis post la konkero de Aleksandro la Granda. Se oni povas legi la atikan, la iona kaj la kojnea estas ankaŭ facile legeblaj, ĉar la atika estas formo de la iona kaj la kojnea estas formo de la atika.
La greka lingvo havas grandan literaturon, dekoble pli granda ol la latina.
Influo en Esperanto
La greka kaj la helena estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo. Ekzemple: mito, historio, poezio, logiko, ritmo, mistero, muziko, manio, energio, Biblio, politiko, ideo, teorio, sfero, strategio, oceano, martiro, gramatiko, geometrio, matematiko, simpatio, efemera, fenomeno, -ologio kaj multmultaj aliaj vortoj.
Klaraj helenaĵoj estas "kaj" kaj la pluralo per "j".
Vidu ankaŭ
- Esperanto-greka vortaro
- Suido
Eksteraj ligoj
- [http://www.esperanto.gr/grek/lernado/vortaro/vortaro.pdf Vortaro Esperanto-Greka] (PDF-dosiero)
Kategorio:Lingvo
als:Griechische Sprache
ja:ギリシア語
ko:그리스어
ms:Bahasa Greek
simple:Greek language
th:ภาษากรีก
KristanismoKristanismo estas la plej granda monda religio, havante
1943 milionojn da kredantoj (islamo havas
1165 kaj hinduismo 762) aŭ 33% de la homaro. Ĝi estas la ĉefa religio ekster Azio kaj norda
Afriko. Kun islamo kaj budhismo, ĝi estas unu el la plej furoraj kredoj de historio -- kredo transkultura, transepoka, kredo universala.
Kristanoj kredas, ke Jesuo Kristo estas Dio, kiu naskiĝis
kiel homo, kiel juda predikanto en la 1-a jarcento, mortis sur kruco kiel elaĉeto por niaj pekoj kaj, je la tria tago, estis relevigita el la
mortintoj. Tial Kristo venkis pekon kaj morton por siaj kredantoj. Je la
fino de la mondo, Kristo revenos al la tero por juĝi la vivantojn kaj la
mortintojn, kiuj estos relevigitaj. La kredintoj iros al la ĉielo, la
nekredintoj al infero. Kristanoj kredas, ke la Biblio estas la
Vorto de Dio.
Historiaj branĉoj de kristanismo
Kristanismo estis fondita de Jesuo Kristo efektive kiel sekto de
judismo (sed intence kiel la plenumiĝo de judismo), kaj estis
transformita en mondan religion de Sankta Paŭlo.
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo:
# katolikismo (53%)
# protestantismo (16%)
# ortodoksismo (11%)
# anglikanismo (3%)
Aliaj formoj de kristanismo kiuj estis gravaj pasintece:
- gnostikismo, floris 50-400
- arianismo, floris 300-400
- nestorianismo, floris 500-1500
(Notu, tamen, ke tiuj lastaj tri estas ĝenerale taksitaj esti herezoj;
vidu ankaŭ sube pri kristanismo nenicea.)
La baza mondbildo de nicea kristanismo
Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj.
En la komenco Dio kreis ĉion. La unuan viron kaj la unuan
virinon, Adamo kaj Eva, Dio metis en paradizon, la
Ĝardeno de Edeno. Dio kreis ilin perfektaj, kreinte ilin por ami kaj
obei Lin, doninte al ili liberan volon, por ke la amo kaj obeo ne estu
robota kaj senvalora. Sed per la sama donaco de libera volo, Adamo kaj Eva
decidis malobei Dion. Ĉi tio estis la originala peko, kiun ĉiu
homo heredas de Adamo. Pro ĉi tiu heredaĵo, nia naturo estas pekema: ni
scias la bonon, kaj eĉ deziras la bonon, sed ne faras ĝin. Dio kreis la
mondon kaj nin perfektaj, sed pro originala peko, la mondo kaj ni, kvankam
ankoraŭ belegaj kaj mirindaj, estas ankaŭ profunde difektitaj.
Por repacigi nin al Si mem kaj konduki la mondon al perfekteco, Dio
fariĝis homo, Jesuo Kristo, kiu estis
tute homo kaj tute Dio. Kiel homo sur tero, Jesuo faris miraklojn kaj
instruis novan religion, novan moralon, kiel la plenumo de la leĝo de
Moseo (judismo). Li implice diris, ke li mem
estas Dio, kio ŝajnis blasfema al la judoj kaj ribela al al romianoj, tial
Jesuo estis mortigita, najlite al kruco.
Per sia senpeka morto sur la kruco, Jesuo pagis la prezon por la
peko de ĉiu homo, kiu kredas al li kaj faras liajn
ordonojn. (Precize kiel oni estas tiele savita estas
punkto de malkonsento inter la diversaj kristanaj eklezioj. Katolikoj,
ekzemple, emfazas sakramenton,
dum protestantoj emfazas fidon.)
Jesuo mortis sur la kruco vendredon, sed dimanĉon matene li estis
relevigita el la mortintoj. Tiuj,
kiuj atestis ĉi tion, fondis kristanismon. 40 tagojn poste,
Jesuo supreniris al la ĉielo.
Kvindek tagojn post la releviĝo, Jesuo sendis la Spiriton Sanktan al
siaj kredantoj (Pentekosto).
Jesuo, laŭ kristana kredo, revenos al la tero je la
Tago de Juĝado, la fina tago de la estanta mondo, por revivigi
ĉiun homon kaj juĝi lin laŭ liaj faroj.
La libro de la Apokalipso rakontas, ke li aperos kiel Ŝafido oferbuĉita,
kiu "elaĉetis al Dio per sia sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio". Li malfermos sian "Libron de Vivo, libron de la Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo", kaj ĉiuj, kies nomoj ne estos skribitaj en la libro
de vivo, estos ĵetitaj en lagon de fajro -- infero -- por bruli
eterne, dum tiuj nomitaj en la libro vivos eterne en paradizo kun Dio, estonte feliĉaj eterne.
La Triunuo: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri:
li estas tri personoj en unu substanco:
- Patro: Dio la ĉiopova kreinto de tero kaj ĉielo
- Filo: Dio la homo, kiel Jesuo mem
- Spirito Sankta: Dio la Spirito, kiu eniras en la
koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.
Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo, kiu ne estas tute
komprenebla al la homoj.
Moralo
Kristana moralo estas resumita de la
Dekologo de Moseo, precipe kiel koncize resumita de Jesuo:
Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo
kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- Mateo 22:37-39
Pro originala peko, homo ne povas agi
morale sen la helpo, la graco, de Dio.
Antaŭ 1930, kristanaj eklezioj kontraŭis eksedizĝon, aborton,
samseksumadon, eksteredzecan seksumadon, prokompatan mortigon, naskoregadon, ktp, sed
ekde tiam iuj eklezioj grade toleras, aŭ eĉ permesas, tiajn kondutojn.
Preĝado
Jesuo instruis preĝon, la Patro Nia, kiu belege kaj trafe
resumas la kristanan fidon:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj
ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
- Mateo 6:9-13
Tra la jarcentoj, aliaj preĝoj ankaŭ furoris.
Kristanismo nenicea
Estas ankaŭ kristanismo nenicea -- la multaj herezoj tra la
jarcentoj (ekzemple, gnostikismo, arianismo kaj
albiganismo). La ĉefaj nunaj formoj estas
jehovismo, mormonismo kaj
liberala protestantismo. La lasta kredas, ke Jesuo estis saĝa,
bona homo, ne
Dio, dum jehovismo kredas, ke Jesuo estis anĝelo, ne Dio.
:Kristanismaj Specoj:
:Albiganismo - Anabaptismo - Anglikanismo - Arianismo - Ebionitoj - Gnostikismo - Jehovismo - Katolikismo - Monofizitismo - Mormonismo - Nestorianismo - Ortodoksismo - Protestantismo - Unitarismo
:Kristanaĵoj
:Aranĝismo - Beatuloj - Biblio - Dekologo - Graco - Himnoj -Jesuo - Kalvario - Katedralo - Koncilio - Kredo Nicea - Kruco - Papo - Paŭlo - Preĝoj - Sanktuloj - Mortotuko de Torino - Adorado de Kruco - Adorado de la Sanktega Sakramento - Miljaro - Miljarismo - Nemiljarismo
:Pensintoj, verkistoj, teologoj:
:Sankta Paŭlo - Marciono - Sankta Ireneo - Justino Martiro - Klemento de Aleksandrio - Origeno - Tertuliano - Eŭsebio - Atanazio - Krizostomo - Aŭgusteno - Teodoro de Mopsuestio - Anselmo - Tomaso de Akvino - Wyclif - Hus - Lutero - Kalvino - Wesley - Schleiermacher - Newman - Teilhard de CHARDIN - Karl BARTH - Rahner - Bultmann - Tillich
:Postmortolando
:Infero - Neniigeco - Purgatorio - Paradizo
:Sakramentoj
:Bapto - Konfirmacio - Komunio - Konfeso - Matrimonio - Ordino - Unkto
Kategorio:Kristanismo
ja:キリスト教
ko:기독교
ms:Kristian
simple:Christianity
th:คริสต์ศาสนา
zh-min-nan:Ki-tok-kàu
Jesuo Kristo
Vivo, interpreto, fontoj
Jesuo Kristo (ĉ. -5 ĝis ĉ. 33) (latine, Jesus Christus; greke, Ιησους
Χριστος /jesus ĥristos/)
estis juda predikanto kaj profeto, kiu verŝajne naskiĝis en
Nazareto kaj mortis krucumita en Jerusalemo. Fidindaj
historiaj informoj pri lia vivo mankas, sed multaj rakontoj pri lia
vivo estas kolektitaj en la kvar evangelioj: la unuaj kvar libroj de
la Nova Testamento de la kristana Biblio. Laŭ
kristanismo, Jesuo Kristo estas samtempe filo de Dio kaj Dio mem,
kaj li resurektis du tagojn post sia morto sur la kruco.
Notu: Ĉi tiu artikolo asertas pri li nur tion, kion samepokaj nekristanaj fontoj asertis pri li, kaj raportas kristanan aŭ partian kredon pri li kiel tia.
La nomo Jesuo Kristo
Jesuo venas el la latina Iesus, kiu siavice venas el la helena Iesous (Ιησους). La helena formo estas transliterado de la aramea nomo Jeŝua (ישוע) /jeŝŭa/, mallonga formo de hebrea Jehoŝua (יהושע) /jehoŝua/, kiu signifas "la sinjoro estas savado" aŭ "Jehovah savas".
La titolo Kristo venas, tra la latina, el la helena Ĥristos (Χριστος), kiu signifas unktita. La helena formo estas laŭvorta transskribo de Messiah el la hebrea mashiyakh (משיח) aŭ aramea m'shikha (משיחא).
En araba lingvo, Jesuo estas rekonata de islamanoj kiel profeto Isa bin Marjam (عيسى بن مريم), de arabaj kristanoj kiel Jasu al-Masih (يسوع المسيح).
Jesuo parolis aramee, kiu tiam estis komuna lingvo en Galileo kaj Judeo; sekve dum sia vivo li estis konata kiel Jeŝua. Li verŝajne ankaŭ parolis la komercan helenan, kaj liaj studoj pri skribaĵoj igis lin familiara kun la hebrea.
Vivo
Jesuo naskiĝis ĉirkaŭ -6 -- eble je la printempo de -5 -- en Judio, gubernio de Romio. Laŭ la Biblio, Jesuo naskiĝis sub la reĝo Herodo la Granda sub la Stelo de Bet-Leĥem. Do li ŝajne naskiĝis inter -12 kaj -4.
Laŭ tradicio, lia naskiĝtago estas festata je la 25-a de decembro (Kristnasko), kvankam li probable naskiĝis en la printempo (notu la ŝafistojn en la rakonto pri lia naskiĝo en la Biblio). Kiam Maria, lia patrino, gravediĝis, ŝi ne estis edzinigita. Unuj diris ke lia patro estis Jozefo, tiama fianĉo de Maria, aliaj romia soldato, kaj eĉ aliaj -- la kristanoj kaj islamanoj -- la spirito de Dio. Dum parto de lia infaneco, Jesuo loĝis en Egipto. Li ŝajne havis almenaŭ unu fraton, Jakobo, kvankam li eble estis kuzo aŭ duonfrato.
Jesuo faris miraklojn, allogis sekvantojn for de judismo, instruis novan leĝon kaj religion, kaj eĉ antaŭdiris sian morton. Estante minaco kontraŭ Juda religio kaj Romio, li aperis antaŭ Poncio Pilato, la Romia aŭtoritato de Judio (reginte 26-36), kaj, verdiktita kulpa, estis mortigita sur kruco de soldatoj de Romio. Li estis mortigita je la tago antaŭ Pasko (grava Juda ferio je la komenco de printempo) ĉirkaŭ 33 por krimoj kontraŭ religio. Kiam li mortis, la ĉielo estis mallumigita.
Kiel tia fiaskema juda profeto fariĝis fondinto de monda religio? La kriza fakto estas ke liaj sekvantoj kredis ke Jesuo leviĝis el la mortintoj. Bedaŭrinde, nur kristanaj fontoj raportis pri tio, kaj eĉ ili ne raportas pri ia ajn postmorta apero antaŭ nekredantoj (escepte de la raporto de la evangelio de Petro, evangelio ne akceptita de kristanoj). Sed la kristana kredo pri la releviĝo ne nur estas afero de fido, sed ankaŭ estas racia argumento por ĝia historieco.
Laŭ la raporto de la Biblio, la postmortaj aperoj emis okazi je tagiĝo aŭ krepusko al sekvantoj enoko izolita (ekz., la tombo, serurita ĉambro, strando aŭ vojo malplena).
Interpreto
Laŭ la kristanoj , Jesuo estis tute Dio kaj tute homo (sed sen peko), kaj fakte estas la solenaskita Filo de Dio: li estis naskigita de virgulino, Maria , kiu estis gravedigita de la Spirito Sankta (t.e., Dio). Post lia morto sur la kruco, li estis entombigita. Li subeniris al infero kaj, je la tria tago, estis relevigita el la mortintoj kaj, post 40 tagoj sur tero, supreniris al ĉielo, kie li nun estas, dekstre de la Patro. Jesuo revenos al tero je la Tago de Juĝado kiam li juĝos ĉiun homon, vivantan aŭ mortintan: la bona vivos ĉiam en la Regno de Dio kaj la malbona vivos ĉiam brulantaj en lago de fajro (infero). Jesuo mortis sur la kruco kiel pago al Dio por niaj pekoj, savante nin el infero (sed nur se ni kredas al li).
Notu: laŭ kristanismo, Dio estas unu sed ankaŭ tri: li estas tri personoj en unu substanco: La Patro, Dio kiel la ĉiopova kreanto de tero kaj ĉielo; La Filo, Dio kiel homo, kiel Jesuo mem; kaj La Spirito Sankta, Dio kiel spirito kiu eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi. Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo.
Laŭ la Nova Testamento, Jesuo neniam klare diris ke li estas Dio aŭ la Filo de Dio. Li neniam eĉ nomis sin Jesuo -- anstataŭ li uzis la kuriozan titolon, Filo de Homo. Aliflanke, li ne korektis aŭ neis la uzon de Filo de Dio kaj agas kiel Dio, ne kiel homo: ekzemple, li pardonis pekojn kaj piediris sur la maro. Lia dieco estas manifestita ne per diro sed per ago.
"Tute Dio, tute homo": en la fruaj jarcentoj, multe de herezoj temis pri la dieco kaj homeco de Jesuo kaj la preciza rilato inter la du. Finfine, je la jarcento IV, la Eklezio asertis ke Jesuo estas, de nasko, tute homo kaj tute Dio, ke li enhavas du naturojn (dia kaj homa) sed estis nur unu persono. Sed kvankam li estis tute homo, li estis naskigita sen la originala peko de Adamo (la unua homo laŭ judismo, kristanismo kaj islamo), sen naturo pekema.
Al kristanoj, Sankta Paŭlo, kiu verkis preskaŭ duonon de la Nova Testamento, estas la precipa interpretisto de Jesuo.
Resumo de la kristana kredo pri Jesuo estas en La Kredo Nicea.
Laŭ la judoj , Jesuo estis falsa kaj blasfemanta profeto kiu sorĉis kaj logis judojn for de judismo. Kvankam ili atendis la Kriston anoncitan de siaj profetoj, ili kredis ke la Kristo estus reĝo karna kaj politika kiu venkus kaj regus la mondon en epoko de paco, tute malsimile al Jesuo. La titolo Kristo devenas de la greka vorto ĥristos, la oleo metita sur nova juda reĝo dum lia entroniĝo.
Laŭ la gnostikoj , Jesuo estis nek Dio nek homo sed Sendinto de Lumo de Dio. Kaj ne de la juda Dio aŭ la katolika Dio, kiu estis dio pretenda, sed de la vera Dio. La misio de Jesuo ne estis morti por niaj pekoj, sed por transdoni al ni sekretan scion, (greke, gnosis), por liberigi nin de iluzio kaj de ĉi tiu koruptita mondo. La ĉefa evangelio de la gnostika Jesuo estas la evangelio de Tomaso, kiu estis verkita en la jarcento I aŭ II. La unuaj komentaroj pri la evangelio de Johano estis gnostikaj, tial gnostikismo estas tre frua kaj eble radika formo de kristanismo.
Laŭ gnostikismo, Jesuo nur ŝajne suferis kaj mortis sur la kruco. Tial lia releviĝo ne estis neatendita.
...
Laŭ la islamanoj , Jesuo, nomigita Isa en la araba, estis sankta profeto de Dio, faris miraklojn, estis naskigita de la virgulino Marjam per la spirito de Dio, sed li ne estas Dio aŭ filo de Dio kaj ne estis najlita al kruco. Li estas menciita en la Korano kune kun Moseo, Abraham, Noah, Mohameto, ktp, kiel profeto, kaj estas tute homa kiel ili. Ekzemple, Jesuo, kiel Moseo, povis fari miraklojn ĉar Dio donis la potencon al li -- ne ĉar li estis Dio mem. La kristanoj ne komprenis tion kaj faris lin dio.
Kiel la kreskinta miskompreno (= judismo) pri la mesaĝo de Moseo necesigis la alvenon de Jesuo, tiel la kreskinta miskompreno (= kristanismo) pri la mesaĝo de Jesuo necesigis la alvenon de Mohameto, la fina profeto.
Pri la kruco kaj releviĝo, laŭ la Korano, Jesuo nur ŝajnis morti sur la kruco kaj poste Dio levis lin al si.
Laŭ la bahaanoj, Jesuo estis unu el la naŭ ĉefaj Mesaĝistoj de Dio, tiu por la epoko de la Romia Imperio, kaj ĝis la revelacio laŭ Mahometo. Bahaanoj akceptas la eldirojn de Kristo pri Sia Dieco, sed interpretas ilin laŭ la koncepto de Manifestiĝoj de Dio. Li estis perfekta spegulo de Dio, manifestante la Diajn atributojn kaj Volon, tamen ne la Dia Esenco Mem. Li estas Fondinto de la Kristana Kredo. Laŭ bahaanoj, Li estis Manifestiĝo de Dio, naskiĝis de virgulino, kaj faris miraklojn. Tamen, ili kredas ke Lia postmorta reviviĝo post krucumado devas esti interpretita metafore. Li venis duan fojon en Bahá'u'lláh, la Manifestiĝo por tiu ĉi epoko (mil jarojn) kaj Promesito de ĉiuj antaŭaj religioj.
Laŭ la modernistoj , Jesuo eble ne eĉ ekzistis sed estis mito inventita de fiŝkaptistoj kaj kredita de naivaj kamparanoj. Aŭ eble Jesuo fakte ekzistis kaj estis saĝa homo, sed li certe ne faris miraklojn aŭ releviĝis el la mortintoj kaj tial ne estis Dio veninta al tero. Modernismo estas materialisma en filozofio kaj tial kredas ke miraklo estas malebla. Tial ĝi kredas ke la kristana rakonto pri Jesuo necese malpravas iele. (Legu la tezon de Hume kontraŭ mirakloj en Ĉapitro 10 de Pri Homa Kompreno). La plej klera versio de la modernisma Jesuo estas la de usona profesoro John Dominic CROSSAN en lia 1991 libro, The Historical Jesus ("La Historia Jesuo").
La modernistoj interpretas la miraklojn (aŭ almenaŭ la raportojn pri ili) kiel pruvo ke Jesuo estas mito; la judanoj ke li estis sorĉisto; la islamanoj, ke li estis santka profeto; kaj la kristanoj, ke li estas Dio mem -- sed nur la kristanoj kredas ke li leviĝis el la mortintoj.
Fontoj
La precipa fonto pri Jesuo estas la kvar evangelioj de Mateo, Marko, Luko kaj Johano en la Biblio. Ĉi tiuj estis verkitaj inter jaroj 70
kaj 100 (t.e., pli ol 40 jaroj post la morto de Jesuo) kaj rakontas pri Jesuo laŭ la kristana kredo. Laŭ Sankta Ireneo de la jarcento II, Marko estis la evangelio de Sankta Petro verkita de lia sekvinto Marko, Luko estis la evangelio de Sankta Paŭlo verkita de lia sekvinto Luko, kaj Johano estis la evangelio de Sankta Johano verkita de li mem en maljuneco en Efeso.
La evangelio de Tomaso ankaŭ eble devenas de la 1-a jarcento (sed ankaŭ eble de la 2-a), sed la Eklezio ne ĝin rekonis kiel vera evangelio kaj tial la Biblio ne enhavas ĝin.
Ekzistas ankaŭ aliaj evangelioj, ekzemple la de Petro, Filipo, Maria kaj Hebreoj, el kiuj ni nur havas erojn, sed ili ŝajne estis verkitaj en la jarcento II aŭ poste. Kleruloj rekonstruis el la evangelioj de Mateo kaj Luko la perditan Q Evangelio ; kaj el Johano, la perditan evangelion de Signoj. Ili eble estis verkitaj dum 50-70.
Sed la senduba plej frua fonto pri Jesuo estas ne la evangelioj, sed la leteroj de Sankta Paŭlo, verkitaj dum 48-63 (du jardekojn post la morto de Jesuo). Spite ilian fruecon, ili priskribas la tute tradician kristanan komprenon pri Jesuo -- Jesuo kiel la Filo de Dio enkarnigita kiel homo por morti por niaj pekoj kaj relevigita el la mortintoj.
La precipaj fontoj el la 1-a jarcento laŭ jardeko:
- 30-oj: Jesuo krucumita
- 40-oj:
- 50-oj: la leteroj de Paŭlo: Romanoj, 1 Korintanoj, ktp.
- 60-oj: Q, Marko
- 70-oj: Signoj, 1 Petro
- 80-oj: Luko, Agoj, Mateo
- 90-oj: Hebreoj, Apokalipso, Jakobo, 2 Tesalonikanoj, Efesanoj, Johano, 1 Klemento, Didakeo
La Didakeo kaj 1 Klemento ne aperis en kristanaj biblioj post la 4-a jarcento. 1 Klemento estas letero de Klemento (papo 88–97) al la eklezio de Korinto. La Didakeo estas la baza instruo de Jesuo kaj liaj apostoloj.
(La Biblio estas havebla en Esperanto en kelkaj formoj).
Vidu ankaŭ: Logos - Mortotuko de Torino
Kategorio:Kristanismo
Kategorio:Profetoj
Kategorio:Bibliaj personoj
ko:예수 그리스도
ms:Yesus Kristus
ja:イエス・キリスト
simple:Jesus
th:เยซู คริสต์
zh-cn:耶穌基督
zh-tw:耶穌基督
HomoBiologio > Animalo > Mamulo > Primato > Hominedo > Homo < Socio
----
right
Homo estas konscia, pensema, parolkomunikema animalo, subjekto de socio-historia agado kaj kulturo. Ĝi estas genro el la familio homedoj. El la genro homo nun vivas nur la specio Homo sapiens, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligento kaj parolkapablo. Distinga karakterizo de la homo estas lia uzo de altnivela lingvo, lia kulturo kaj lia kapablo fari kompleksajn laborilojn kaj uzi ilin por influi la ĉirkaŭan medion (cetere aliaj animaloj, kiel la ĉimpanzo kapablas uzi simplajn ilojn).
La homo aperis rezulte de komplikaj kaj longdaŭraj historio-evoluaj procesoj (Vidu: Prahomo). La homo de moderna speco (Homo sapiens - "Homo racia") aperis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 - 200 000 jaroj, laŭ iuj donitaĵoj eĉ pli frue.
La ĉefkonceptojn, rilatajn al homo, oni povas distingi je tri niveloj:
Homo, kiel viva estaĵo
Homa Korpo - Sano - Nutrado - Loĝado - Vesto - Homaj malsanoj - Homa anatomio
Homo, kiel racia estaĵo
Percepto - Emocio - Volo - Animo - Agado
Homo, kiel socia estaĵo
Homa Persono - Familio - Sociaj Rilatoj - Laboro - Ripozo
La nocio "Homo" estas neapartigebla disde la socio, kie li kunvivas kaj kies parto li estas, kaj ankaŭ disde kulturo, scienco, ekonomio kaj aliaj agadsferoj.
Kategorio:Primatoj
ja:ホモ・サピエンス
ko:인간
simple:Human
ProfetoLa Profeto estas libro, kiun la verkisto Libana Ĥalil GIBRAN verkis. Ĝi estas la nura libro kiun la verkisto skribis en la angla lingvo, ĝi kaj estas la plej konata verko de Gibran. Esperantan tradukon verkis Roan Orloff STONE (La Laguna: Régulo, 1962, 126 paĝoj).
Ĉapitroj
- La alveno de la navo
- Amo
- La edzeco
- Infanoj
- Doni
- Manĝi kaj drinki
- Laboro
- Ĝojo kaj aflikto
- Domoj
- Vestoj
- Aĉeti kaj vendi
- Krimo kaj puno
- Leĝoj
- Libero
- Racio kaj pasio
- Doloro
- Sinkono
- Instruo
- Amikeco
- Paroli
- Tempo
- Bono kaj malbono
- Preĝo
- Plezuro
- Beleco
- Religio
- La morto
- La adiaŭo
Sankta MariaSankta Maria (-21? al 49?) estas laŭ tradicio la patrino de
Jesuo Kristo, la fondinto de
kristanismo. Ŝiaj aliaj nomoj estas la
Dipatrino (greke, Theotokos, latine
Mater Dei), la Benata Virga Maria kaj Nia Damo
(france, Notre Dame).
Ŝi eble estas la plej influa virino de historio kaj estas la inspiro de
multe de arto (ekzemple, la de
Danto,
Leonardo,
Mikaelanĝelo kaj Ŝuberto), katedraloj, pilgrimado kaj preĝado en
la kristana mondo.
Kvankam kredo pri ŝi varias ege, la plimulto konsentas ke Jozefo, ŝia
edzo, ne estis la natura patro de Jesuo. En la
Biblio Jesuo estas nomita pli ofte kiel la "filo de Maria" ol la "filo
de Jozefo" -- sugestante ke Jesuo estis bastardo aŭ de nekonata
patro. Jesuo sin nomis la "filo de homo". Laŭ unu onidiro, la patro estis
romia soldato nomita Pantera, kiu servis en Judio kaj poste en
Germanio, kie li mortis.
Laŭ la Biblio, Maria estis la
patrino de Jesuo Kristo, estinte virgulino je lia nasko. Ŝi
estis gravedigita ne de ŝia tiama fianĉo, Jozefo, sed de la
Spirito Sankta.
Ŝia edzo ŝajne mortis inter la jaroj 6 kaj 30. Spite de la ellaborita
doktrino pri ŝi en katolikismo, la Biblio diras malmulte aparte de
ŝia rolo kiel patrino de Jesuo.
Inter aliaj, ŝi estis ĉe la
Anunciacio,
la Naskiĝo de Jesuo,
la unua miraklo de Jesuo (ĉe la edziĝo de Kana),
la Krucumado
kaj la Pentekosto.
Kiam Jesuo estis sur la kruco, ŝi probable havis ĉirkaŭ 50 jarojn -- ŝi
ne estis juna kiel en la arto de Mikaelanĝelo kaj aliaj. Je lia morto,
Jesuo donis Marian al la zorgo de Sankta Johano la Evangeliisto, kiu (laŭ
tradicio) poste transloĝiĝis al Efeso, tiama centro de la kulto de la
greka virga diino Diana. Estinte virino, Maria ne havis oficon en la frua
eklezio. Ĉirkaŭ 49, Johano revenis al Jerusalemo por la unua
koncilio de la eklezio kaj, laŭ iuj, Maria mortis tie kaj tiam.
Laŭ protestantismo, Maria estas
ĝuste kiel en la Biblio, nek plua nek malplua. Ĉar protestantoj ne
preĝas al sanktuloj, ili mankas kulton de Maria. Multaj kredas ke
katolikismo traktas ŝin kiel diino.
Protestantoj ne konsentas ĉu Maria estis virgulino ĝis morto:
ekzemple, Lutero,
Zvinglo, Kalvino
kaj la luteranoj (kaj Aŭgusteno, kiun
protestantoj ofte citas kiel aŭtoritato) diras jes, sed fundamentistoj
diras ne. Fundamentistoj atentigas la versojn de
Mateo 13.55, inter aliaj, kiuj
mencias kvar aliajn fratojn de Jesuo (Jakobo, Jozefo, Simono kaj Judaso)
kaj "fratinoj". Laŭ katolikismo, la gefratoj estas kuzoj; laŭ skriboj de
la jarcento II de gnostikismo, ili estas
gefiloj de Jozefo per alia virino.
Laŭ katolikismo ŝi plejparte
estas ĝuste kiel en la Biblio sed plua. Ĉar katolikoj preĝas al
sanktuloj, katolikismo havas grandan kulton pri Maria. Katolikismo
ne traktas ŝin kiel diino sed kiel sanktulo en ĉielo kiu povas preĝi al
Dio pro la kredanto pli efike ol la pekema kredanto mem. Kaj Maria, estante
la patrino de Jesuo kaj tre sankta virino, estas inter la sanktuloj klare
la plej granda. Ŝi ankaŭ estas la plej populara.
Laŭ katolika doktrino, Maria estis naskita sen originala peko
(la senmakula koncipo), neniam pekis kaj post morto estis levigita de
Dio al la ĉielo (la Ĉieliro de Maria). Sekve, ŝi estas la plej
perfekta homo kaj sanktulo. Ŝi havis nur unu infanon (Jesuo) kaj restis
virgulino ĝis la fino de ŝia tera vivo. Laŭ katolikismo, la gefratoj
de Jesuo menciitaj de la Biblio estas kuzoj: en la aramea lingvo de Jesuo
kaj Maria, la vorto por frato estas ankaŭ la vorto por kuzo.
Laŭ katolikismo (kaj ortodoksismo), Maria estas la Dipatrino.
Aperoj: Laŭ popola kredo, katolikoj kredas ke ŝi iafoje aperas al
kredantoj. El ŝiaj aperoj, la plej famaj estas la de
Guadalupe (1531),
Lourdes (1858),
Fatima(1917)
kaj, lastatempe, en
Medjugorje en 1981. La apero ĉe Medjugorje ne (ankoraŭ?)
estas agnoskita de Romo, sed la aliaj ja estas.
Maria emas aperi al piaj katolikaj knabinoj, sed ŝi aperis al aliaj, eĉ
al kalvinistoj.
La aperoj plejparte konfirmas katolikan doktrinon kaj praktikon
(purgatorion, la rozarion, la doktrinojn kaj kulton de Maria, ktp) kaj eĉ
iomete disvolvigas ĝin, sed foje ŝia diro estas malfacila: ekzemple, en
1846 ŝi aperis ĉe La Salette kaj diris, "Romo perdos la fidon kaj
fariĝos la sidloko de la Antikristo". Ĉe Fatima, Maria antaŭdiris ke
Rusio spertos mallumon dum sep jardekoj, t.e. 1917-87.
Laŭ katolika tradicio, Maria estis koncipita je la 8-a de
decembro, naskiĝis je la 8-a de septembro, naskis Jesuon je
la 25-a de decembro kaj estis levigita al ĉielo je la 15-a de
aŭgusto.
La plej fama preĝo al Maria estas la
Ave Maria
Unu el la plej furora preĝo inter katolikoj estas
la rozario, en kiu oni meditas pri
diversaj okazoj de la vivo de Maria kaj Jesuo, ekzemple
La Anunciacio,
La Naskiĝo de Jesuo,
La Pentekosto
kaj
La Ĉieliro de Maria.
Laŭ ortodoksismo ....
Laŭ islamo Maria ja estas la
patrino de Jesuo, naskinte lin
kvankam ŝi estis virgulino, estinte gravedigita de la spirito de Dio.
Islamo honoras ŝin kiel la patrino de grava profeto kaj estas multfoje
menciita en la Korano.
Laŭ modernismo Maria nur estas
la natura, nevirga patrino de Jesuo, la predikanto, politika ribelo,
religia geniulo kaj probabla bastardo. Ŝia nasko, vivo kaj morto estis
tute natura. Ĉar multaj de la paganoj konvertitaj al kristanismo antaŭe
servis ĉefdiinon, granda kulto pri Maria evoluis en la fruaj jarcentoj de
la Eklezio, kiun katolikismo kaj ortodoksismo ankoraŭ praktikas, sed la
pli purisma protestantismo prave forigis. Ŝiaj raportitaj aperoj estas
iaspecaj iluzioj.
Kategorio:Kristanismo
Kategorio:Sanktuloj
Kategorio:Bibliaj personoj
ja:イエスの母マリア
CirkumcidoCirkumcido en multaj kulturoj estas ago kaj moro distranĉi aŭ forigi prepucion de knaboj kaj knabinoj.
Malgraŭ la disvastiĝinta opinio pri nepreco de cirkumcido por islamano, la sankta libro de islamanoj (Korano) ne mencias cirkumcidon.
Por hebreoj cirkumcido (hebree ברית מילה, prononcu brit mila) estas ago, kiu simbolas unuiĝon de Dio kaj Israelo.
Ĉirkaŭ sesono de ĉiuj viroj en la mondo estas cirkumciditaj, kutime pro religia tradicio. La sola lando, kie plejmulto de cirkumcidoj okazas pro nereligiaj kialoj, estas Usono.
Vira cirkumcido
Dum vira cirkumcido temas pri distranĉo aŭ forigo de prepucio el peniso.
Skribenda.
Virina cirkumcido
Ekzistas sole unusola ebleco, kiam virina cirkumcido, pli precize dirite kirurgia forigo de prepucio kovranta klitoron, povas esti kontribuo kaj plibonigo de seksa travivaĵo. Ĉiuj pluaj manieroj kondukas al kripligo de knabinoj kaj ne eblas konsenti kun ili.
Kripliganta operacio
Klasika virina cirkumcido restas rito precipe de afrikaj etnaj grupoj kaj ĝi kondukas al kripligo de seksorganoj. Dum la viroj havas la operacion prilaborita, kiu ne kondukas al kripligo, ĉe virinoj tio estas alie. La tranĉoj diferenciĝas kazo de kazo, laŭ lerteco aŭ ankaŭ laŭ envio de cirkumcidistino, ili entute ne sekvas anatomion de la korpo povante kaŭzi gravan difektiĝon. Kutime ĝi estas praktikata de unu semajno de la aĝo ĝis proksimume la 14-an aĝon, plejparte en Afriko. Hodiaŭ fariĝas viktimo de tiu ĉi abomena kutimo en Sudano proksimume 89 % da knabinoj, ĉe primitivaj nacioj preskaŭ 100 %.
Ĉiutage tiun ĉi „operacion“ suferas preskaŭ 6.000 knabinoj kaj virinoj. Eĉ spite al aktivecoj de organizoj batalantaj je rajtoj de virinoj tiu ĉi hororiga numero multe pli ne malaltiĝas.
Ekzistas tri eblecoj, kiel difekti knabinon:
Sunna cirkumcido
Sunna cirkumcido (laŭ araba tradicio), temas pri forigo de pinto de klitoro, iam ili gravuras tien al knabino kruceton aŭ alian simbolan signon. Dum klitoridektomio oni forigos tute la klitoron (por pli bona kompreno – kvazaŭ oni fortranĉus la penison), iam eĉ kun la malgrandaj vulvaj lipoj. La grandaj vulvaj lipoj kaj vagina enirejo restas netuŝitaj.
Faraona cirkumcido
Dum „la plej perfekta“, la t. n. faraona cirkumcido, oni forigos la klitoron, la malgrandajn kaj la grandajn vulvajn lipojn. Dum tiu ĉi granda „operacio“ la vundo forte sangas, „operaciintino“ havadas ofte grandegajn problemojn por haltigi la sangadon, sed vere, plurfoje ŝi tro ne zorgas pri tio. Ŝi rapide kunkudras la vundon, iam eĉ „kunpinglas“ ĝin uzante dornojn. Restos nur malgranda aperturo, kiu kaŭzas dolorigan urinadon ne permesante koiton. Se cirkumcidistinoj ne ŝatas filinojn de certaj patrinoj, poste ili iam simple fortranĉos „iom pli“. Per la abomeniga operacio ili certigas, por ke la virinoj ne sentu libidon. Plua naŭza rito venas dum geedziĝnokto, kiam oni devas la vaginon denove distranĉi, por ke estu ebligita la seksa kuniĝo. La distranĉon akompanas grandegaj doloroj de la virino kaj se alkalkulas al tio brutaleco de la edzo, kiu neniel respektas ŝin, ĉar la virino plenumas nur sian devon. Li ne distriĝos pro ŝiaj sentoj kaj la doloroj. Al la virino ankaŭ poste restas grandajn problemojn dum koitoj kaj ĉefe naskoj.
Profitdona profesio – cirkumcidistino
Virinoj, praktikantaj cirkumcidon, havas en vilaĝaj komunumoj (ekz. en Kenjo) altan prestiĝon. Malgraŭ tio, ke leĝoj en Kenjo oficiale malpermesas la virinan cirkumcidon, estas por afrika virino profesio de cirkumcidistino el multe da motivoj atrakta. Ŝi povas perlabori proporcie sufiĉe da mono por mallonga tempo kaj ankaŭ tio ebligas vojaĝi tra la tuta lando, kion alie ŝia edzo ne permesus al ŝi.
Eĉ spite al la oficiala malpermeso ĉiujare miloj da junulinoj lasas kripligi siajn generilojn. Sed elkutimiĝi el tie ordinara kutimo ne estas simpla. La patrinoj, mem cirkumciditaj, do konataj la aferon, klopodas konvinki siajn filinojn, ke torturiga procedo pri la abomenindigo de la generiloj alportos al ĉiu virino vive gravan ŝanĝon kaj prosperon.
En kelkaj regionoj la tutaj homamasoj da virinoj suferas amasan sangan banon, preskaŭ propravole. Se knabinoj ekkrios pro doloro, la gepatroj ekkoleros. Iliaopinie nur cirkumcido farigos virinon virino envicigante ŝin sur rajtoplena kaj honora posteno en la socio. Eblas obĵeti, ke virinoj havas tie nenian postenon, sed sen cirkumcido ili troviĝus sur rando de la socio kun ĉiuj sekvoj. La cirkumcido nome havas multe da komuna kun malbenoj kaj superstiĉoj. La familio kredas, ke povas okazi al ili io terura, se iliaj filinoj ne suferos la terurigan ceremonion. Kaj tio dume neniu permesos ignori.
La profesio de cirkumcidistino transiras tradicie el la patrino al la filino. Ankaŭ familia beno aŭ malbeno rolas principan rolon, simple ne eblas tiun ĉi laboron ne fari, ĝi estas farenda.
Danĝeraj sekvoj
Foriginte la generilojn la cirkumcidistinoj distranĉos dikan folion de kreskaĵo mathakvo laŭlonge laŭ pedunklo kaj tiel reguligita ili poste enmetos ĝin inter la krurojn, por ke la vundo ne kunkresku kaj por ke la ventra kavo fermiĝu. Tranĉiloj estas tiel malakraj kaj malpuraj, ke ili eĉ ne rebrilas sunlumon. Laŭ tradicio oni ne povas purigi la ilojn. Eĉ risko de aidoso nenion ŝanĝis en tiu ĉi praktiko. La vundon oni dezinfektas per bovina urino kaj ŝmiras per kaprina graso, por ke mildiĝu la sangado. Plimulto da „operacioj“ oni faras sen anestezantaĵoj helpe de nepura primitiva ilaro, tranĉiloj, sed eĉ de glaseroj kaj konkoj. Per la rezulto la virino fariĝas pura por la geedzeco, la psikan deprimon, inflamojn, multfoje eĉ morton oni faras pli facila. Tio apartenas al kutima vivo. La sansekvoj de la virina cirkumcido estas multoblaj. Ili ensumigas ŝokon, sangadon, sensentigon, pusadon, sidadon de kalkmaterioj sur muroj de la utero, urinajn difektojn kaj infektojn. La cikatrigita histo malfaciligas seksan kuniĝon farante ĝin por la virino dolora. Ĉio ĉi povas konduki al senfekundeco aŭ al riskoj dum gravedeco. Kaj la senfekunda virino signifas nenion, ŝi povas esti proskribita. Kaj tio nur dank‘ al tio, ke ŝi klopodis pluteni en la tradicio kaj alporti gravan oferon. Kaj hodiaŭ ĉi tie estas ankoraŭ aidoso – ja la ritajn operaciojn oni faras per la sama tranĉilo aŭ razilo sur kelke da adeptinoj.
La psikologiaj efikoj povas esti same devastigaj kiel fiziologiaj. Estas konataj kazoj de junulinoj, ĉe kiuj la cirkumcido kondukis en psikologian traŭmon, seksan fridecon kaj reziston al sekso por la tuta vivo. Sed oni malmulte parolas pri tio.
Nova tutmonda problemo
La kripligado de generiloj fariĝas la tutmonda problemo. Dank‘ al klarigado ekde la 80-aj jaroj de la lasta jarcento kreskas, almenaŭ en grandaj urboj, reziston al la sanga tradicio. En 26 landoj tra la tuta Afriko diversaj klerigaj, sed ankaŭ ekleziaj kompanioj aranĝas kampanjoj de publika klerigado. La tradicio havas bedaŭrinde tiel profundajn radikojn, ke ĝi povas esti malvalidigita per nenia projekto de UN. La Kvara Monda konferenco de virinoj, okazinta en Pekino en la jaro 1995, turnis denove la atentemon de mondo al tiu ĉi rito. Kvankam la virina cirkumcido estas praktikata precipe en afrikaj kaj arabaj landoj, elmigrintoj kunveturigis sian kutimon en Eŭropon, Kanadon, Aŭstralion kaj Usonon devigante per tio la registarojn de vico da landoj okupiĝi per ĝi. Virinoj pro tiu ĉi akto, pli malpli propravola, seniĝas de plena kaj egalrajta partopreno en la vivo.
Vidu ankaŭ
- Reprodukta sistemo
Kategorio:Medicino
Kategorio:Religio
Kategorio:Seksologio
ja:割礼
Sankta Paŭlothumb
Sankta Paŭlo (5?-67?) transformis
kristanismon, sekton de judismo fondita de
Jesuo Kristo, en mondan religion. Antaŭ Paŭlo, la nova fido estis predikita ĉefe al judoj, sed Paŭlo, kun aliaj, disvastigis ĝin al Anatolio, Grekio, Iliriko, Italio kaj Hispanio. Li reinterpretis la fidon, farinte ĝin aplikebla kaj pli akceptebla al ne-judoj. Li estas la precipa interpretisto de Jesuo: Li kaj liaj sekvintoj verkis 56% da la Nova Testamento de la Biblio. (La Nova Testamento estas 56% paŭla, 20% johana, 13% matea, 11% petra kaj malpli ol 1% alia).
Laŭ judismo kaj antaŭ-paŭla kristanismo (kiu nur estis sekto de judismo), oni devas observi la Leĝon de Moseo -- la ŝabaton, cirkumcidon, koŝeron, ktp. Sed Paŭlo diras, ke savo ne venas de la Leĝo, kiu nur estis lernejoj por la judoj, sed per fido al Kristo, kies morto sur la kruco estis ofero por niaj pekoj.
Vivo
Paŭlo, naskiĝis kiel Saŭlo je ĉirkaŭ 10 en Tarso, urbo en
sudorienta Anatolio. Laŭ fido, li originale estis juda, apartenante al la
Farisea sekto; laŭ klerigado, greka; laŭ civitaneco, Romia. Laŭ metio,
li faris tendojn, sed en la Biblio ni renkontas lin kiel studento de la
rabeno Gamaliel en Jerusalemo, fervore persekutinte la novan kristanan
sekton. Li persekutis la kristanojn ĝis 37, kiam, vojaĝinte al
Damasko, li vidis grandan lumon el la ĉielo kaj aŭdis la voĉon de
Jesuo (sep jaroj post lia morto sur la kruco) kaj parolis kun li. La lumo
blindigis lin provizore, sed malblindigis lin al kristanismo. Dum
45-58 li fervore predikis Kriston kaj disvastigis la novan
fidon tra la nordorienta Mediteraneo, precipe ĉirkaŭ la Egea Maro.
Kiel Paŭlo klarigis kristanismon al la filozofoj kaj idolanoj de Ateno:
Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Ĉu ni
povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi? Ĉar
fremdaĵojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj
aferoj. (Ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj fremduloj pasigadis la tempon
ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi ion plej novan.) Kaj Paŭlo staris
meze de la Areopago, kaj diris:
Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj.
Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ
altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante
adoras, Tiun mi predikas al vi. La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio
estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne
loĝas en manfaritaj temploj; kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ
Li ion bezonus, ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion; kaj
el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta
supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj
loĝejoj; por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi
Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Li ni vivas kaj
moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas
ankaŭ Lia idaro. Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon
simila al oro aŭ arĝento aŭ ŝtono, gravuraĵo de homa arto kaj imagado.
Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al
ĉiuj homoj, ke ili pentu; tial Li difinis tagon, en kiu Li juĝos la
mondon en justeco per tiu viro, kiun Li elektis, doninte garantion pri tio
al ĉiuj homoj per tio, ke Li relevis lin el la mortintoj.
Verko
Dum 48-63 Paŭlo verkis epistolojn aŭ leterojn al la
novaj preĝejoj tra la Imperio. La leteroj estas la plej fruaj skribitaj
atestoj de kristanismo, eĉ pli fruaj ol la evangelioj, kiuj estis
skribitaj dum 70-100. El liaj leteroj, ĉi tiuj aperas en la Biblio:
- Romanoj
- 1 Korintanoj
- 2 Korintanoj
- Galatoj
- Efesanoj
- Filipianoj
- Koloseanoj
- 1 Tesalonikanoj
- 2 Tesalonikanoj
- 1 Timoteo
- 2 Timoteo
- Tito
- Filemon
- Hebreoj
Iuj el ĉi tiuj eble estis verkitaj ne de Paŭlo mem sed de liaj
sekvintoj. La libroj Luko kaj
Agoj estis verkitaj de Luko, kiu estis tia sekvinto.
La plej frua el liaj leteroj estas Galatoj, verkita en
48, 18 jaroj post la morto de Jesuo. En 50 li verkis la du
leterojn al Tesalonikanoj, kaj en 57 la leterojn al Romanoj kaj
Korintanoj.
Laŭ tradicio, Paŭlo ankaŭ verkis la leteron al la Hebreoj, sed kvankam la
penso estas paŭla, la greka estas multe pli bonstila ol la aliaj
leteroj. Tial ĝi probable estas la verko de sekvinto, ne de li mem. Laŭ Eŭsebio, Paŭlo verkis la leteron en la hebrea lingvo kaj poste estis tradukita en la grekan de Klemento de Romo.
La evangelio predikita de Paŭlo estis skribita de lia sekvinto Luko en
la libro Luko.
El liaj verkoj, la plej gravaj estas Romanoj kaj 1 Korintanoj, en kiuj li klarigas la naturon de kristana fido kaj vivo.
Paŭlo reinterpretis la ideon de Izraelo kiel frataro laŭ la
spirito, ne laŭ la karno. El tio sekvis la ideo ke la koro de kristanismo
ne konsistas de la Leĝo de Moseo, la fundamento de judismo, sed de
la fido en Jesuo Kristo, Dio enkarnigita. La Leĝo ne estas la celo
de religio, laŭ Paŭlo, sed ĝia lernejo, instruinta pri peko, pri tio, ke
homo ne povas sin liberigi el peko sen la helpo de Dio. Tian helpon Paŭlo
nomis gracon.
Ĉi tiu ideo pri peko kaj graco apartigas kristanismon kaj el
judismo kaj el greka filozofio.
Pro tio, la kristano ne ĉefe celas sekvi la Leĝon, ne eĉ celas agi morale; anstataŭ li fidas en Kristo kaj tio donas al li, per
graco (se Dio elektas), la forton kaj volon ami Dion kaj, sekve, ami sian
proksimulon kaj, per tia amo, agi morale. Bonagado ne estas la celo
sed la rezulto de kristana fido: fido, tiam graco, tiam amo, tiam virto.
Pensu pri Patrino Tereza de Hindio.
Laŭ Paŭlo, la morala parto de la Leĝo -- ne mortigu, ne ŝtelu, ne
adultu, ktp -- estas ankoraŭ devigita al ĉiu kristano, sed la cetera --
leĝoj pri manĝo, cirkumcido, ktp -- estas afero de persona
elektado por "nacianoj" (= nejudanoj). Same kiel Jesuo, Paŭlo
resumis la Leĝon kiel amu Dion kaj amu vian proksimulon kiel vin
mem.
Paŭlo predikis kaj disvastigis tian fidon furore tra la Imperio,
sed renkontis problemon en Jerusalemo. Tie la kristanismo de Jakobo,
frato de Jesuo, precipis. Ĉi tiu fido estas priskribita en
Agoj kaj Jakobo en la Biblio. Ĉi tiu
kristanismo estis esence sekto de judismo: ĝiaj sekvantoj praktikis la
tutan Mosean Leĝon kaj vidis sin kiel bonaj judanoj. Pro la diferenco
inter Paŭlo kaj Jakobo, la eklezio emis al dispeciĝo. Tamen,
Petro, post vizio el Dio, igis la du flankojn konsenti, ke la tuta
Leĝo nur aplikis al judanoj, ne al la nacianoj. Fine, la paŭla
kristanismo, pro la granda nombro de nacianoj, fariĝis la
kristanismo de la Eklezio kaj, per tio, de la Biblio.
Dum la finaj jaroj (66-67) de sia vivo, Paŭlo laboris disvastigi
la fidon el Romo, kie fine la imperiestro Nerono senkapigis lin
en 67 (kaj samjare krucumis Sanktan Petron).
----
Paulo
Paulo
ja:パウロ
ko:사도 바울
EvangelioReligio > Abrahamismo > Kristanismo > Nova Testamento > Evangelio
----
Evangelio estas libro pri la instruoj kaj agoj de Jesuo Kristo. Kvar troviĝas en la Nova Testamento, elektite de la frua eklezio pro sia fidindeco. Estas pluraj aliaj evangelioj, sed ili estas de necerta fidindeco.
Evangelioj en la Nova Testamento
- Evangelio laŭ Sankta Mateo
- Evangelio laŭ Sankta Marko
- Evangelio laŭ Sankta Luko
- Evangelio laŭ Sankta Johano
La unuaj tri evangelioj estas la sinoptikaj evangelioj.
Aliaj evangelioj
- Evangelio de Tomaso
- Q Evangelio
ja:福音
ko:복음서
IreneoReligio > Kristanismo > Sanktuloj > Sankta Ireneo
----
Sankta Ireneo (125-202) (latine, Irenaeus) estis la dua episkopo de Lugdunum (la nuno Liono, Francio), unu el la Patroj de la Eklezio kaj la plej grava
teologo de kristanismo en la 2-a jarcento. Li batalis kontraŭ la herezo de gnostikismo, precipe en lia libro Kontraŭ Herezoj (latine, Adversus haereses). En lia libro, li klarigis la doktrinojn de gnostikismo kaj montris, ke tiuj kontraŭdiris la instruojn de la Biblio kaj
la apostoloj. Ĝis la 20-a jarcento, kiam gnostikaj skriboj estis trovitaj en la dezerto de Egipto, Ireneo estis nia ĉefa fonto pri la doktrinoj de
gnostikismo. Tamen la eltrovitaj skriboj montris, ke Ireneo skribis pri
gnostikismo tre precize.
En Pruvo de la apostola predikado li priskribas
sintezon de katolika doktrino ĉe la fino de la 2-a jarcento. La nura konata versio de la verko estis eltrovita en 1904 en la armena lingvo. La originalo estis en la greka lingvo.
En lia ĉefa libro, Kontraŭ Herezoj, Ireneo
montris, ke la Dio de la juda Biblio kaj la Dio de la kristanaj apostoloj
estis la unu kaj sama Dio -- kontraŭ la doktrino de
Marciono kaj aliaj gnostikoj. Li ankaŭ
argumentis, ke Jesuo Kristo estis karne reala. Ireneo argumentis kontraŭ herezo per:
- logiko
- apostola tradicio kaj posteuleco
- la Biblio
- kredo en la Releviĝo de Jesuo
Ireneo helpis starigi la doktrinon de apostola posteuleco: laŭ
la doktrino, nur la episkopoj, kiuj sekvas la apostolojn de
Jesuo Kristo, institucie kaj senrompe, estas
fidindaj instruantoj de la kristana vero. Post du mil jaroj la doktrino
ankoraŭ estas tenita de katolikismo kaj ortodoksismo, sed ne de
protestantismo (kiu anstataŭ instruas la doktrinon de sola scriptura).
Kontraŭ Herezoj estis verkita en la greka, sed la sola
tuta version estas en laŭvorta latina traduko. Eroj ankaŭ ekzistas en la greka, siria kaj armena.
Ireneo estis greko kiu devenis de Smirno, Anatolio (la nuna Izmir,
Turkio) kaj estis disĉiplo de Sankta Polikarpo de Smirno, la tiea episkopo, kiu, laŭvice, konis Sanktan Johanon la Evangeliiston kaj aliajn apostolojn.
Ireneo floris je la fino de la 2-a jarcento. Li iris al Romo je 177 por kunveni pri la herezo montanismo. Kiam li revenis, li fariĝis la episkopo de Lugduno en 178, post kiam la unua episkopo, Sankta Pothino, estis martirita dum la persekutado sub la imperiestro Markaŭrelio.
Ireneo verkis en la greka, sed liaj verkoj nun ekzistas nur en traduko
en la latina kaj la armena kaj per citaĵoj.
La Nova Testamento de Ireneo ne enhavis la librojn:
- Filemon
- 2 Petro
- 3 Johano
- Judas
sed anstataŭ enhavis la librojn:
-
1 Klemento
- Ŝafisto de Hermaso.
Komparu tion kun la Nova Testamento de Origeno de la 3-a jarcento kaj
Lutero de la 16-a jarcento.
Lia listo de libroj de la Nova Testamento estis unu el la plej fruaj. La
listoj de Ireneo kaj Tatiano estas la unua kun la kvar evangelioj
(Mateo, Marko, Luko, Johano). Tio eble estis en respondo
kontraŭ Marciono, kies sola evangelio estis "korektita" versio de Luko.
Laŭ Ireneo, Mateo
estis verkita en la hebrea lingvo (li diris nenion pri versio greka),
Marko estis la evangelio predikita de Sankta Petro kaj
Luko la evangelio predikita de Sankta Paŭlo. Tiuj estis verkitaj de Marko kaj Luko, respektive, post la morto de Petro kaj Paŭlo. La evangelio de Johano estis verkita de
Sankta Johano mem en Efeso post la aliaj tri evangelioj.
Ireneo estis enterigita sub la preĝejo de Sankta Johano en Liono, poste
renomita Sankta Ireneo. La tombo kaj liaj restaĵoj estis detruitaj en
1562 de la kalvinistoj.
----
Kategorio:Sanktuloj
ja:エイレナイオス
OrigenoReligio > Kristanismo > Origeno
----
Origeno (185-254) (latine,
Origenes Adamantius), kristana intelektulo kaj
instruisto de Aleksandrio, estis unu el la plej influaj
pensinto de frua kristanismo, grave influinte
Aŭgustenon, Ambrozion,
Hieronimon, Bernardon, inter
aliaj. Lia alegoria interpreto de la Biblio profunde influis
kristanismon en la latina okcidento en la jaroj 600-1200. Origeno ankaŭ reviziis la Septuaginton kaj redaktis la Heksaplan, du grave influaj versioj de la Biblio.
Dum la Aleksandrio de la 3-a jarcento produktis Origenon, la
unua ĉefa kristana intelektulo, ĝi ankaŭ produktis la finan
originalan paganan pensinton, Plotino. Plotino fondis
novplatonismon, la ĉefa filozofia rivalo de
kristanismo en la 3-a kaj 4-a jarcento.
Kvankam Origeno estis tre fervora kristano (ekzemple, li sin
kastris kaj estis torturita pro lia fido), li ne estis
sanktulo: li estis kondamnita por herezo de la
imperiestro Justiniano en la 6-a jarcento, kun kiun la
papo konsentis. Dum la komdamno estis politike instigita, la
penso en la libro De principiis de Origeno klare
estis ekster la doktrino de ortodoksa kristanismo de la 6-a
jarcento (kvankam ĝi eble estis senrimarkinda en Aleksandrio en
la tempo de Origeno).
Kiam Origeno havis 17 jarojn, sia patro estis martirita de la
imperiestro Severus kaj la familio perdis la bienon. Sed lia
patro havis grandan bibliotekon kaj per tiu, per legado kaj
vendado, Origeno povis kleriĝi.
Kvankam Origeno ne (ankoraŭ) estis pastro, li fariĝis la estro
de la katekisma lernejo de Aleksandrio. En tio, li estis la
posteulo de Klemento de Aleksandrio, ne nur laŭ posteno, sed
ankaŭ laŭ penso. El Klemento, Origeno lernis la alegorian
metodon de interpreto de la Biblio kaj sintezon de greka kaj
kristana penso.
Laŭ Porfiro, Origeno legis (inter aliaj): Platono,
Numenio, Kronio, Apolofano, Longino,
Moderato, Nikomaĥo, Ĥeremono la stoiko kaj
Kornuto.
"El tiuj," diris Porfiro, "li prenis la alegorian metodon de
interpreto, la kutimo de la misteroj de la grekoj, kaj aplikis
ĝin al la judaj skriboj". Sed tio estas la vidpunkto de greka
filozofo. Origeno ŝajne lernis la alegorian metodon ne el la
grekoj, sed el Klemento kaj ankaŭ la juda filozofo
Filo de Aleksandrio.
Origeno skribis en la greka lingvo, sed li plejparte nun
ekzistas en latina traduko, lia influo estinte pli granda en la
latina okcidento, kiu ne tute komprenis la kondamnon de
Justiniano. Sed eĉ la okcidentanoj estis dusentaj pri Origeno:
dum ili admiris lian komentaron de la Biblio kaj liajn predikojn,
ili estis perturbita de la libro De principiis, kiu
ŝajnis tro idolkulta al ili.
Origeno skribis kontraŭ Celso la
epikurano en la libro La Vera Doktrino.
Origeno verkis pli ol cent librojn.
Interpreto de la Biblio
Laŭ Origeno, sur la tero estas du lumoj: la lumo de
Jesuo Kristo kaj la lumo de la Eklezio, kiu
spegulas la lumon de Kristo, kiel la luno spegulas la lumon de la
suno. Tial tiu, kiu interpretas la Biblion laŭ sia mem juĝo
kontraŭ la interpreto de la Eklezio, iras en mallumo. Origeno,
kvankam genia interpretisto de la Biblio, ne tenis sin super la
aŭtoritato de la Eklezio.
La Biblio, laŭ Origeno, ĝuste interpretita, estas tute vera kaj
tute profita al nia fido. Kie la laŭvorta intepreto estas
absurda, kontraŭdiranta aŭ kontraŭ la digno de Dio, Origeno
interpretis ĝin alegorie. Li, kaj sia urbo, Aleksandrio, estis
fama por tia alegoria interpreto de la Biblio. La rivalo de
Aleksandrio en tio estis Antioĥia, kiu favoris laŭvortan
interpreton de la Biblio.
Ofte la sama vortoj de la Biblio havas intepreton kaj alegorian
kaj historian. Ekzemple, la ligno de la arkeo de Noa historie
estas ligno de reala ŝipo, sed alegorie ĝi estas la ligno
de savo, tial la ligno de la kruco de Kristo. Origeno ne originis
tian interpreton (tiele ankaŭ Sankta Paŭlo interpretis),
sed Origeno popularigis ĝin kaj emfazis ke la sama verso
povas havi multajn tavolojn de interpreto.
Per la influo kaj ekzemplo de Origeno, la mezepoka okcidento
tiele interpretis la Biblion kaj, ne nur la Biblion, sed la tutan
universon mem.
Notu: en la tago de Origeno, la kanono aŭ agnoskita
aro de libroj de la Nova Testamento (la kristana parto de la
Biblio) ankoraŭ ne estis fiksita. La Nova Testamento de Origeno
ne enhavis:
- Jakobo
- 2 Petro
- 2 Johano
- 3 Johano
dum Origeno rigardas la jenajn kiel die inspiritaj:
- Agoj de Paŭlo
- 1 Klemento
- Barnabas
- Didakeo
- Ŝafisto de Hermas
Li konsentis kun la Eklezio, ke la nombro de evangelioj estis
kvar: Mateo, Marko,
Luko kaj Johano.
Origeno rigardis la Apokalipson kiel la verko de Sankta Johano. La Apokalipso estas dubinda kiel la verko de Johano ĉar la stilo de la
greka estas pli malalta ol la de lia evangelio.
Tia Nova Testamento ne estis rimarkinda en la Aleksandrio de sia
tago. Komparu ĝin al la Nova Testamento de Sankta Ireneo de
la 3-a jarcento.
De principiis kaj herezo
Origeno estis alte klerigita en greka filozofio, sed ankaŭ
estis fervora kaj genia kristano. Do, al la grekoj, li estis tro
kristana, dum al la kristanoj, li ŝajnis tro greka kaj
idolkulta. Kiel diris la greka filozofo Porfiro, Origeno
"intermiksis grekan literaturon kun fremdaj fikcioj".
Eĉ en lia tago, la suspekto de herezo ekzistis, kaj tia suspekto
nur grandiĝis en la sekvintaj jarcentoj kiam klaraj herezuloj
ekspluatis la penson de Origeno por pravigi sin. En defendo de
Origeno, kristanismo de tiu tempo estis pli flua kaj nefiksita,
malpli dogmema.
La plejparto de la hereza penso de Origeno, la penso kiun estis
kondamnita de la 6-a jarcento, estas trovita en la libro
De principiis ("Pri la komenco"). Inter aliaj,
Origeno tezis la jenajn:
- La eterneco de la kreitaro de Dio, sen komenco, sen fino.
Dio eble kreis kaj detruis multajn mondojn, sed kiel Dio ekzistas eterne,
tiel ankaŭ ĉiam ekzistas kreitaro. Dio neniam ekzistas aŭ ekzistos sen
iu ajn kreitaro. Laŭ la Eklezio, la kreitaro ne estas eterna sed havis klaran startpunkton.
- Libervolo kaj la neegaleco de intelektaj estaĵoj: Dio
kreis ĉiun intelektan estaĵon -- anĝelo, stelo,
diablo, homo -- egala al ĉiuj aliaj. La malsamo devenas
ne de la mano de Dio, sed de la ago de libervolo de ĉiu.
- Materio: laŭ Origeno, ĉiu spirita estaĵo havas materian
naturon -- pli densa por la malpli perfekta (ekzemple, homoj), malpli densa
por la pli perfekta (ekzemple, anĝeloj).
- Universala savo: ĉar la universo estas senlima en tempo,
ĉiu spirita estaĵo estas reenkarnigita ĝis li atingas savon kaj iras al
la ĉielo. Ĉiu homo kaj eĉ ĉiu diablo. Laŭ la Eklezio, ne
estas reenkarniĝo.
Tiuj tezoj proksimigas lin de la Ĝajnismanoj.
La defendintoj de Origeno diris, ke De principiis estis frua,
juneca verko de Origeno kaj ne reprezentas lian maturan penson.
Eŭsebio de Cezareo multe admiris Origenon kaj verkis libron
por defendi lin.
Post Morto
Kiel kristanismo estis disvastigita tra la romian imperion, la
plago de herezoj multe kreskis, herezoj kiuj ofte nomis Origenon kiel inspiro. Fine, en la 6-a jarcento, Origeno estis kondamnita de la Eklezio pro la instigo de la imperiestro Justiniano. Tio finigis la influon de Origeno en la greka oriento de la imperio (la bizanca imperio), sed ne en la latina okcidento, kie la kondamno ne estis tute komprenita, kie libroj tiam estis tre raraj kaj la libroj de Origeno estis lumoturo al la kompreno de la Biblio kaj estis fonto de multe de bonaj predikoj. La origena interpreto de la Biblio floris en la okcidento dum la jaroj 600-1200, kiam li estis unu el la ĉefaj aŭtoroj de la okcidenta biblioteko. Tamen en la 13-a jarcento, la okcidenta eklezio decidis eksigis for de prediko kaj preĝado iun ajn verkon ne verkitan de sanktulo. Pro la kondamno de Justiniano, Origeno neniam estis deklarita sanktulo (sanktulo devas esti tute doktrine ortodoksa). Tial Origeno falis al maluzo. Sed spite de tio, lia influo estas ankoraŭ granda.
Vidu ankaŭ: Teodoro de Mopsuestio
----
ja:オリゲネス
ko:오리게네스
Kategorio:KristanismoTiu kategorio rilatas al kristanismo
Kategorio:Abrahamaj religioj
ja:Category:キリスト教
ms:Category:Kristian
simple:Category:Christianity
th:Category:คริสต์ศาสนา
zh-min-nan:Category:Ki-tok-kàu Edmund FeusterEdmund Feuster ( - 30. Mai 1954 in Jüchen, Kreis Neuss) ist ein deutscher Politiker und war in den Jahren 2000-2005 ein Landtagsabgeordneter der SPD in Nordrhein-Westfalen.
Feuster absolvierte eine Ausbildung zum Groß- und Außenhandelskaufmann und erlangte 1976 auf dem zweiten Bildungsweg seine Fachhochschulreife. Von 1976 bis 1979 studierte Feuster Betriebswirtschaft an der FH Niederrhein. Er war danach in einem Unternehmen angestellt.
Politischer Werdegang
Seit 1976 ist Edmund Feuster Mitglied der SPD, seit 1984 Mitglied des Rates der Stadt Grevenbroich. 1994 wurde er zum Vorsitzenden der SPD-Fraktion im Rat der Stadt Grevenbroich gewählt, von 1978 bis 1990 war er Vorsitzender des Ortsvereins Grevenbroich-Kapellen der SPD.
Feuster war von 2000 bis 2005 Ordentliches Mitglied des Verkehrsausschusses und des Ausschusses für Städtebau und Wohnungswesen im Nordrhein-westfälischen Landtag.
Weblinks
- [http://www.spd-grevenbroich.de/ Homepage der SPD Grevenbroich]
Feuster, Edmund
Feuster, Edmund
Feuster, Edmund
Feuster, Edmund
Feuster, Edmund
death metal online casinos hotel a Venezia Doda i Virgin Darmowe gry online
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Mesozoikum
Das Erdzeitalter des Mesozoikum (vom griechischen mesos Mitte und zoon Lebewesen) begann vor 251 Millionen Jahren und endete vor 65,5 Millionen Jahren. Es wird in Trias, Jura und Kreide gegliedert. Auf das Mesozoikum folgt das Känozoikum, das Paläozoikum
|
Moiren
Die Moiren (griechisch μοίρες von μοίρα - Schicksal) sind die Schicksalsgöttinnen der griechischen Mythologie, Töchter des Zeus und der Themis (oder auch der Ananke).
|
Mettmann
Mettmann ist die Kreisstadt des gleichnamigen Kreises im Regierungsbezirk Düsseldorf in Nordrhein-Westfalen. Die Stadt liegt östlich von Düsseldorf und westlich von Wuppertal.
Sehenswürdigkeiten
Sehr sehenswert ist das weltweit bekannte mittelhochdeutsch manic - viel, vgl. heute noch mannigfach) bezeichnet
- eine bestimmte Anzahl von Einheiten, ein bestimmtes Quantum ("in kleinen Mengen").
- eine Vielzahl ("eine Menge Leute"), soziologisch neuerdings von der Masse analytisch unte
|
Mengen
Mengen ist eine Stadt in Baden-Württemberg bei Sigmaringen.
Geografie
Geografische Lage
Mengen liegt im Donautal. Die Nebenflüsse Read More... |
Max Born
Max Born ( - 11. Dezember 1882 in Breslau; † 5. Januar 1970 in Göttingen) war ein deutscher Mathematiker und Physi
|
Modellfall der Silikatverwitterung
Der Modellfall der Silikatverwitterung beschreibt die Verwitterung von Alkalifeldspat zu Kaolinit. Alkalifeldspat ist mit ca. 30% Volumenanteil eines der häufigsten Minerale in der Erdkruste, deshalb kommt nachfolgender Reaktion besondere Bedeutung zu:
oder mit kompletten Formeln:
|
Masse (Physik)
Die Masse ist eine Grundgröße der Physik. Sie beschreibt, klassisch betrachtet, einerseits das Bestreben eines Körpers seinen Bewegungszustand nicht zu verändern (Trägheit), andererseits quantifiziert sie eine Anziehungskraft, also das Vermögen, den Bewegungszustand anderer Massen zu beeinflussen (8. November 1900 in Atlanta, Georgia; † 16. August 1949 in Atlanta) war eine US-amerikanische Journalistin und Schriftstellerin.
Ihr
Als magmatische Gesteine oder Magmatite (Erstarrungsgesteine) fasst man in der Geologie alle Gesteine zusammen, die durch Erstarrung von Magma entstehen und daher ihren Ursprung in Prozessen des Erdinneren haben.
Die Magmatite (oft auch als Eruptiv- oder Massengesteine bezeichnet) sind
|
|