Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Edgar VON WAHL

Edgar VON WAHL

Planlingvo > Okcidentalo ---- Edgar VON WAHL [edgar fon wal] aŭ Edgar de WAHL (naskiĝis en la 11-a de aŭgusto (laŭ juliana kalendaro) 1867, mortis la 9-an de Marto, 1948), balt-germano, instruisto de matematiko kaj fiziko en supera reallernejo; oficiro de la rusa milita maristaro. Kreis la planlingvon Okcidentalo. Li naskiĝis en Ukrajno, studis en Sankt-Peterburgo kaj vivis la plej grandan parton de sia vivo en Revalo/Talino/Tailimi kie li estis komunuma delegito, 1911-17. Li jam tre frue interesiĝis pri Internacia lingvo. Unue li lernis kaj uzis Volapukon, sed la ideo de lingvo internacia plaĉis al li pli ol Volapuk mem. Tuj post apero de la Unua Libro de D-ro Esperanto li transiris al tiu lingvo. Li apartenas al la unua manpleno da Esperantistoj. Pioniro de Esperanto, estis kunfondinto de la unua Esperanto-Socio en Rusio, „Espero“ en Petrograd. En 1886 aperis lia traduko de Princino Mary de M. Lermontov. Verkis Esperanto-hispanan vortareton en 1889, laŭ la unua malgranda rusa de Zamenhof. Kunlaboris al „La Esperantisto“. Laŭ von Wahl estis li, kiu origine proponis al Zamenhof la solan efektivigitan plibonigon en Esperanto: nome ke la originaj tempaj tabelvortoj je AN (kian, tian...) fariĝu tabelvortoj je AM (kiam, tiam...) por eviti konfuzon kun la N-finaĵa formo de la tabelvortoj je A (kia, tia...). Li multe korespondis kun Zamenhof, Grabowski, Geoghegan, Trompeter, Runstedt kaj aliaj pioniroj. En 1894 li estis unu el la 40% kiuj voĉdonis por reformoj en Esperanto, do poste li forlasis la Esperanto-movadon. Post multjara studado kaj elprovado de propra projekto li publikigis en 1922 la internacian lingvon Okcidentalo kaj la revuon Kosmoglott (post Cosmoglotta). Post la komenco de l' Dua Mondmilito en 1939, li preskaŭ perdis kontaton al siaj movadanoj, kaj la movado okcidentalista restis centrita en Svisio kaj proksimiĝis de interlingvanoj. Li vivis la lastajn jarojn de sia vivo en malsanulejo en Estonio kaj mortis en1948. En sekva jaro, la nomo Okcidental estas sanĝita al interlingveo kaj ion-post-ion miksiĝis al interlingvao. citita en EdE-W. Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto W

Planlingvo

Planlingvo estas lingvo, kiu estas planita (aŭ planata) de homoj, por praktika uzado kaj ne nur por uzado en fikcio. Multaj ordinaraj normigitaj (skribaj) lingvoj estas diversgrade planitaj kaj planataj (precipe rilate al vortprovizo kaj ortografio). La terminon "planlingvo" oni tamen uzas ordinare (aŭ precipe) nur, kiam la planado rezultigis tute novan lingvon. Se tia planlingvo estas kreita el materialo pruntita el aliaj lingvoj, oni ne rigardas, ĉu antaŭe, ĉu poste, tiujn fontolingvojn kiel dialektojn de la nove kreita lingvo. Ili ekzistas plu kiel tute apartaj kaj memstaraj lingvoj. ISO 639 havas kodojn por pluraj unuopaj planlingvoj: ili aperas en rektaj krampoj post la nomoj en la listo sube. Ĝi havas ankaŭ la kodon "art" por "aliaj planlingvoj". Estas multaj tipoj de planlingvoj: esperantidoj, volapukidoj, kompromisplanlingvoj, zonaj planlingvoj ktp.

Ekzemploj de planlingvaj projektoj

3CL - Adĵuvanto - Afrihilio [afh] - Americai Speak - Atlango - Baza Angla lingvo - Concorde - Dilpok - Earth Language - Esata - Esperanto [epo, eo] - Eŭrolingvo - Eŭrolango - Europanto - Folkspraak - Frater - Gestuno - Gloso - Gumosopo - Ido [ido, io] - Intergloso - Interlingu - Interlingvao [ina, ia] - Klingona [tlh] - Latinesce - Latino sen fleksio - Latinvlo - Ling - Lingua Komun - Linguum Islianum - Lingva Xronari - Loglano - Loglio - Loĵbano [jbo] - Marparolo - Mondial (planlingvo) - Mundelingua - Mundolingue - Neo-Latin - Nova Lingvafrankao - Novialo - Novilatiin - NOXILO - Okcidentalo [ile, ie] - Rapidvortoj - Romanova - Signuno - Slovio - Solresolo - Spelin - Sev'varanes - Suma - Tokipono - Universalgloto - Volapuko [vol, vo] - Vorlino Ekzemploj de planitaj lingvoj, kiujn oni ne nomas "planlingvo", estas nynorsk, la oficiala skriba formo de la Romanĉa, kaj la Indonezia. ---- Vidu ankaŭ Planskribo, Esperantidoj, CDELI, Pasigrafio

Eksteraj ligoj


- [http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/INT/07-int.htm Detala prezento de la plej sukcesintaj planlingvoj] Kvina ĉapitro de la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko verkita de Věra BARANDOVSKÁ-FRANK, membro de AIS.
- [http://www.sys.uea.ac.uk/~jrk/conlang.html Kelkaj retaj ligoj rilataj al planlingvoj]. (anglalingve). Kompilita de Richard KENAWAY. Troviĝas proksimume 310 planlingvoj en la listo.
- [http://www.langmaker.com/mlindex.htm Conlang database] de Jeffrey HENNING ja:人工言語

Okcidentalo

Kategorio:eŭroklono Lingvo > Planlingvoj > Okcidentalo ---- Okcidentalo, (en Okcidentalo: Occidental) estas lingvo kreita de Edgar VON WAHL kaj publikigita en 1922. Post frua aktivado por Volapuko kaj Esperanto li dum kelkaj jardekoj en kontakto kun aliaj interesitoj evoluigis sian projekton de Internacia Lingvo, kiu kombinu plej eblan naturecon kun plej ebla reguleco. Post certa sukceso en la malfruaj 20aj k fruaj 30aj jaroj de la 20a jarcento ĝi en la dua duono de la 20a jarcento perdadis gravecon al Interlingvao. Post la morto de Wahl, oni en 1949 sanĝis ĝian nomon al Interlingveo (en Okcidentalo: Interlingue).

Historio

En la esperanta kampo von Wahl apartenis al la reformemuloj. Post evidentiĝo, ke la movado ne akceptos ŝanĝojn, t. e. post la balotado fine de 1894, li forlasis Esperanton kaj koresponde kun kelkaj aliaj malkontentuloj evoluigis proprajn sistemojn. (Li korespondis i. a. kun Julius LOTT kaj kun inĝ. ROSENBERGER, kiuj produktis Mundolingue resp. Idiom Neutral.) Post kelkjara laborado kaj prifajlado li publikigis en 1922 sian propran projekton "Occidental" [okcidental'] en gazeto, kiun li mem eldonis: "Kosmoglott" (Mondlingvo). Kosmoglott estis malferma forumo por libera interŝanĝo de la kreantoj de diversaj novaj sistemoj. Ĉiu rajtis publikigi ankaŭ en sia propra lingvo por elprovi ĝin. Post sep jaroj, en 1929, oni decidis tamen, ke nun la nova lingvo Okcidentalo estis sufiĉe elprovita, kaj oni komence de tiu jaro fermis la gazeton por aliaj lingvoprojektoj kaj uzis ĝin jam nur por Okcidentalo. Oni ankaŭ adaptis la nomon al okcidentala ortografio: "Cosmoglotta". En 1949, la vicprezidanto de la Occidental-Union (Okcidental-Unuigo) Ric BERGER, konvinkis la Unuigon je nomŝanĝo de la lingvo al Interlingue. Oni argumentis, ke la nomo Okcidentalo malhelpas la propagandon de la lingvo en la komunismaj landoj de Orienta Eŭropo. Ĝis la apero de Interlingvao (Interlingua) de IALA en la 50-aj jaroj Okcidentalo estis la pinto de la naturisma skolo. Poste tamen ĝi perdadis siajn anojn al la pli ekstreme naturisma Interlingvao. Meze de la 80-aj jaroj Cosmoglotta ĉesis aperadi. Ŝajne restis nur modesta informilo en Ĉeĥoslovakio "Actualitas in Interlingue". Cosmoglotta reaperis nur fine de la 90-aj jaroj.

Por- kaj kontraŭ-argumentoj

Granda avantaĝo de Okcidentalo estas, ke ĝi estas grandparte tuj komprenebla kaj samtempe multe pli regula ol naciaj lingvoj, aŭ eĉ ol Interlingvao. Tial ekz-e unua leciono en Okcidentala lernolibro povas tuj komenci per tia teksto: Un international congress Noi have un grand international congress in li cité. Li nationes de Europa es representat per eminent cultural persones. Li centre del congress es in li palace del parlament. Elegant modern automobiles sta ante li portas e sur li stradas e plazzas. Li fassades es decorat per li national flags. Li flags del nordic landes have li cruz quam symbol. On vide delegationes de divers partes de Europa, de nord e sud, de ost e west. La reguleco de Okcidentalo evidentiĝas ekz-e en la konjugacia sistemo. Okcidentalo havas nur kvar verbajn formojn, kiuj validas kiel la esperantaj senescepte por ĉiuj verboj: # ama-r # ama # ama-t # ama-nt Sole por la tre ofte uzata verbo "esser" ('esti') ekzistas mallonga dua formo "es" (anstatau "esse").

Gramatiko

Prononco

Diferencoj al Esperanto:
- c prononciĝas esperante en la kombinoj ce, ci, cy. En ĉiuj aliaj kazoj kiel k.
- g prononciĝas kiel ĵ en la kombinoj ge, gi, gy. En ĉiuj aliaj kazoj kiel g.
- j prononciĝas kiel ĝ.
- qu prononciĝas kiel kŭ.
- s prononciĝas inter du vokaloj kiel z. En ĉiuj aliaj kazoj kiel s.
- t prononciĝas kiel c en la kombino 'ti' + vokalo
- w kiel esperanto ŭ
- y kiel esperanta j aŭ kiel franca u
- z kiel dz
- l' mola l, simile al lj
- n' mola n, simile al nj
- ch kiel ĉ, ŝ aŭ kiel ĥ, k
- eu kiel franca eu en europe
- sh kiel ŝ La akcenton portas la silabo antaŭ la lasta konsonanto. La finaj silaboj -bil, -ic, -im, -ul ŝovas la akcenton unu silabon pli antaŭen. La finaĵoj -s de la pluralo kaj -men de la adjektivo ne influas la akcenton. En aliaj kazoj oni skribas la akcenton.

Morfologio

Finaĵo de la substantivo (nedeviga): -e Finaĵo de la adjektivo (nedeviga): -i Finaĵo de la adverbo (nedeviga): -men

La Verbo

Kiel supre dirite ekzistas kvar formoj de la verbo, kiuj estas samaj por ĉiu verbo: # ama # ama-r # ama-nt # ama-t La senfinaĵan formon oni uzas kiel la esperantan as-formon kaj ankaŭ kiel la u-formon: il ama - li amas; ama! - amu. Por la tre ofta verbo esser - esti ekzistas mallonga formo: es - estas, estu. La r-formo estas infinitivo: amar - ami. La nt-formo estas la aktiva participo. Ĝi pleje similas al la esperanta ant-formo: amant - amanta. Ĉe verboj, kiuj finiĝas je -i, oni intermetas -e- inter la radiko kaj la finaĵo: fini-e-nt. La t-formo estas la pasiva participo. Sen pliaj tempmodifaj partikuloj ĝi pleje similas al la esperanta at-formo: amat - amata. Kune kun la tempa partikulo ha ĝi formas estintecon. La tempojn oni indikas per partikuloj:
- estonteco: va + infinitivo: yo va amar - mi amos
- estinteco: ha + pasiva participo: yo ha amat - mi amis. Ofte oni ellasas ha.

Derivo

La grava diferenco inter Okcidentalo kaj Esperanto estas jena: Esperanto prenis sian vortmaterialon el la grandaj eŭropaj lingvoj. Sed la afiksojn (-o, -os, -ad-, -iĝ-, -ul-, ...) ĝi elektis arbitre kaj donis al ghi pli-malpli arbitrajn signifojn. Von Wahl multe pli detale esploris la signifon de la unuopaj finaĵoj ekzistantaj en la internacia vortaro. (relig-ion, fenomen-al, struct-ura, ...) kaj provis inkluzivi ilin en sian planlingvon. Rezulte li havas en sia lingvo multege da regule derivitaj vortoj, kiuj forme ne diferencas de la internacia vortaro. La avantaĝo de tio estas, ke li unuflanke havas regulan derivosistemon (simile al Esperanto) kaj aliflanke konservas la kutimajn vortformojn de la internacia vortaro (simile al la grandaj lingvoj: angla, franca, hispana, germana, ...). Tial lernanto povas atingi pasivajn kaj aktivajn kapablojn en Okcidentalo pli rapide ol en Esperanto. La plej multajn sufiksojn oni simple almetas al la radiko, kiel en Esperanto. Tamen ekzistas 5 sufiksoj, kiujn oni ne povas tiel simple almeti, ĉar la rezultaj formoj, estus tro ne-internaciaj. Temas pri la sufiksoj: -ion, -or, -ori, -iv, -ura (Ekzemploj: decoration, decorator, decorativ, obligatori, scritura) La radikoj de la ekzemploj estas: decora-, obliga-, scri- Oni do vidas, ke oni intermetis -t- inter la radikon kaj la sufikson. Kial do oni ne tuj prenas la sufiksojn -tion, -tor, -tori, -tiv, -tura? Ĉar ne ĉiam oni simple intermetas -t-: expresse-: expression, expressiv explode-: explosion, explosiv Tial ekzistas la t. n. "Regulo de Wahl", per kiu oni ricevas la radikon, al kiu oni povas almeti la suprajn sufiksojn:

Regulo de Wahl

Forigu la infinitivan -r resp. -er. Se la lasta litero estas # vokalo aŭ n': aldonu -t, # d, g, r: ŝanĝu ĝin al -s, # alia konsonanto: ŝanĝu nenion. Tamen ankoraŭ ekzistas la jenaj 6 verboj, kiuj uzas neregulan perfektan radikon: ceder: cess- sider: sess- mover: mot- tener: tent- venir: vent- verter: vers-

Ekzemplo: Patro Nia

Patro Nia: Patre nor, qui es in li cieles.
Mey tui nómine esser sanctificat,
mey tui regnia venir.
Mey tui vole esser fat qualmen in li cieles
talmen anc sur li terre.
Da nos hodie nor pan omnidial,
e pardona nor débites,
qualmen anc noi pardona nor debitores.
E ne inducte nos in tentation,
ma libera nos de lu mal.

Eksteraj ligoj


- [http://www.geocities.com/Athens/Parthenon/1222/remin.html Edgar de Wahl: Interlinguistic reminiscenties] de Kosmoglotta, 1927 (okcidentale)
- [http://www.interlingue.org La nuna Interlingue-Union]
- [http://ie.wikipedia.org/ vikipedio en Okcidentalo/Interlingue] ---- ja:インターリング

9-a de marto

Historio > Tagoj > la 9-a de marto ---- La 9-a de marto estas la 68-a tago de la jaro (la 69-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 297 tagoj restas. Je la 9-a de marto okazis, interalie:

Eventoj


-

Naskiĝoj


- 1454 : Amerigo VESPUCCI, esploristo kaj kartografo
- 1856 : Eddie FOY, usona aktoro
- 1863 : Gerald KYFFIN-TAYLOR
- 1887 : Leoplod BERGER
- 1891 : Otto EBERLER
- 1934 : Jurij GAGARIN
- 1955 : Ornella MUTI

Mortoj


- 1891 : Amalie DIETRICH
- 1918 : Frank WEDEKIND
- 1979 : Herculano PIRES
- 1994 : Charles BUKOWSKI

Specialaj tagoj kaj festoj


-

Tagoj de semajno

La 9-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.

Vidu ankaŭ jenon:


- 8-a de marto | 10-a de marto
- 9-a de februaro | 9-a de aprilo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj kategorio:Almanako kategorio:Marto ja:3月9日 ko:3월 9일 simple:March 9 th:9 มีนาคม

Instruisto

Pedagogio Instruisto estas profesia pedagogo, kies tasko estas instrui al lernantoj konkretan stud-objekton (matematikon, zoologion, gimnastikon, fremdan lingvon ktp.), kutime en klasĉambro de lernejo, sed ankaŭ kiel hejma aŭ koresponda instruisto. Instruante infanojn li devas samtempe eduki ankaŭ bonan konduton, nemensogemon kaj aliajn homajn kvalitojn. La plej altrangaj instruistoj universitataj havas la titolon profesoro.

Listo de geinstruistoj


- Ernst BEERMANN
- Lorenz FRIIS
- Helge HEIMER
- Henry William HETZEL
- Siegfried LEDERER
- Alfred Wheeler LYNDRIDGE
- NOHARA Kiuiĉi
- Franz SCHÖPFER
- Siegfried Eduard SPIELMANN
- Karl Ludvig SÖDERBERG
- Wilhelm WETEKAMP
- Jeanne ZABILON D’HER RANFAING

vidu ankaŭ


- Internacia Cseh-Instituto de Esperanto
- Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
- Internacia Pedagogia Revuo Kategorio:Profesioj

Fiziko

Fiziko estas la scienco de la neviva naturo. Fizikistoj studas la ecojn kaj interagojn de materio, radiado kaj kampoj. La vorto "fiziko" venas el la greklingva vorto φυσις [fisis], kiu signifas korponaturo. Fiziko rilatas forte al la aliaj natursciencoj, precipe kemio. ---- :Fizikaj Konstantoj - Unuoj - Mezuro :Mekaniko/Meĥaniko :Leĝoj NEWTON de Movado :Centripeta/centrifuga forto :Koriolisforto :Fikza korpo :Turbo :Termodinamiko :Stata ekvacio :Varmo :ĉefpropozicioj de la termodinamiko :Entropio :Entalpio :Temperaturo :Elektromagnetismo :Elektrostatiko :Elektrotekniko kaj Elektroniko :Magnetismo :Magnetostatiko :Ondoj kaj Vibroj :Harmonaj vibroj :Dampataj vibroj :Devigitaj vibroj :Resonanco :Fouriertransformo :Onda ekvacio :Kvantummekaniko/Kvantummeĥaniko :Fotoelektra efekto :Komptonefekto :Onda funkcio :Hamiltonoperaciumo :Solid-stata Fiziko :Kristalografio :Semikonduktaĵo :Superkondukeco :Densigita Materio :Astrofiziko :Atoma fiziko :Atomkerna fiziko (Nuklea fiziko) :Biofiziko :Fluidaĵ-Dinamiko :Fotoniko :Holografio :Iksradioj/X-radioj :Kaoso/Ĥaoso :Kemia Fiziko :Kvantumkemio :Kvantumkomputiko :Kvantumkriptografio :Kvantumteleportado :Laseroj :Lumrapido :Meteologio :Optika Inĝenierarto :Optiko :Partikla Fiziko (Altenergia Fiziko) :Plasmo-Fiziko :Relativeco :Teoria Fiziko als:Physik ja:物理学 ko:물리학 ms:Fizik simple:Physics th:ฟิสิกส์ zh-min-nan:Bu̍t-lí-ha̍k

Planlingvo

Planlingvo estas lingvo, kiu estas planita (aŭ planata) de homoj, por praktika uzado kaj ne nur por uzado en fikcio. Multaj ordinaraj normigitaj (skribaj) lingvoj estas diversgrade planitaj kaj planataj (precipe rilate al vortprovizo kaj ortografio). La terminon "planlingvo" oni tamen uzas ordinare (aŭ precipe) nur, kiam la planado rezultigis tute novan lingvon. Se tia planlingvo estas kreita el materialo pruntita el aliaj lingvoj, oni ne rigardas, ĉu antaŭe, ĉu poste, tiujn fontolingvojn kiel dialektojn de la nove kreita lingvo. Ili ekzistas plu kiel tute apartaj kaj memstaraj lingvoj. ISO 639 havas kodojn por pluraj unuopaj planlingvoj: ili aperas en rektaj krampoj post la nomoj en la listo sube. Ĝi havas ankaŭ la kodon "art" por "aliaj planlingvoj". Estas multaj tipoj de planlingvoj: esperantidoj, volapukidoj, kompromisplanlingvoj, zonaj planlingvoj ktp.

Ekzemploj de planlingvaj projektoj

3CL - Adĵuvanto - Afrihilio [afh] - Americai Speak - Atlango - Baza Angla lingvo - Concorde - Dilpok - Earth Language - Esata - Esperanto [epo, eo] - Eŭrolingvo - Eŭrolango - Europanto - Folkspraak - Frater - Gestuno - Gloso - Gumosopo - Ido [ido, io] - Intergloso - Interlingu - Interlingvao [ina, ia] - Klingona [tlh] - Latinesce - Latino sen fleksio - Latinvlo - Ling - Lingua Komun - Linguum Islianum - Lingva Xronari - Loglano - Loglio - Loĵbano [jbo] - Marparolo - Mondial (planlingvo) - Mundelingua - Mundolingue - Neo-Latin - Nova Lingvafrankao - Novialo - Novilatiin - NOXILO - Okcidentalo [ile, ie] - Rapidvortoj - Romanova - Signuno - Slovio - Solresolo - Spelin - Sev'varanes - Suma - Tokipono - Universalgloto - Volapuko [vol, vo] - Vorlino Ekzemploj de planitaj lingvoj, kiujn oni ne nomas "planlingvo", estas nynorsk, la oficiala skriba formo de la Romanĉa, kaj la Indonezia. ---- Vidu ankaŭ Planskribo, Esperantidoj, CDELI, Pasigrafio

Eksteraj ligoj


- [http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/INT/07-int.htm Detala prezento de la plej sukcesintaj planlingvoj] Kvina ĉapitro de la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko verkita de Věra BARANDOVSKÁ-FRANK, membro de AIS.
- [http://www.sys.uea.ac.uk/~jrk/conlang.html Kelkaj retaj ligoj rilataj al planlingvoj]. (anglalingve). Kompilita de Richard KENAWAY. Troviĝas proksimume 310 planlingvoj en la listo.
- [http://www.langmaker.com/mlindex.htm Conlang database] de Jeffrey HENNING ja:人工言語

Okcidentalo

Kategorio:eŭroklono Lingvo > Planlingvoj > Okcidentalo ---- Okcidentalo, (en Okcidentalo: Occidental) estas lingvo kreita de Edgar VON WAHL kaj publikigita en 1922. Post frua aktivado por Volapuko kaj Esperanto li dum kelkaj jardekoj en kontakto kun aliaj interesitoj evoluigis sian projekton de Internacia Lingvo, kiu kombinu plej eblan naturecon kun plej ebla reguleco. Post certa sukceso en la malfruaj 20aj k fruaj 30aj jaroj de la 20a jarcento ĝi en la dua duono de la 20a jarcento perdadis gravecon al Interlingvao. Post la morto de Wahl, oni en 1949 sanĝis ĝian nomon al Interlingveo (en Okcidentalo: Interlingue).

Historio

En la esperanta kampo von Wahl apartenis al la reformemuloj. Post evidentiĝo, ke la movado ne akceptos ŝanĝojn, t. e. post la balotado fine de 1894, li forlasis Esperanton kaj koresponde kun kelkaj aliaj malkontentuloj evoluigis proprajn sistemojn. (Li korespondis i. a. kun Julius LOTT kaj kun inĝ. ROSENBERGER, kiuj produktis Mundolingue resp. Idiom Neutral.) Post kelkjara laborado kaj prifajlado li publikigis en 1922 sian propran projekton "Occidental" [okcidental'] en gazeto, kiun li mem eldonis: "Kosmoglott" (Mondlingvo). Kosmoglott estis malferma forumo por libera interŝanĝo de la kreantoj de diversaj novaj sistemoj. Ĉiu rajtis publikigi ankaŭ en sia propra lingvo por elprovi ĝin. Post sep jaroj, en 1929, oni decidis tamen, ke nun la nova lingvo Okcidentalo estis sufiĉe elprovita, kaj oni komence de tiu jaro fermis la gazeton por aliaj lingvoprojektoj kaj uzis ĝin jam nur por Okcidentalo. Oni ankaŭ adaptis la nomon al okcidentala ortografio: "Cosmoglotta". En 1949, la vicprezidanto de la Occidental-Union (Okcidental-Unuigo) Ric BERGER, konvinkis la Unuigon je nomŝanĝo de la lingvo al Interlingue. Oni argumentis, ke la nomo Okcidentalo malhelpas la propagandon de la lingvo en la komunismaj landoj de Orienta Eŭropo. Ĝis la apero de Interlingvao (Interlingua) de IALA en la 50-aj jaroj Okcidentalo estis la pinto de la naturisma skolo. Poste tamen ĝi perdadis siajn anojn al la pli ekstreme naturisma Interlingvao. Meze de la 80-aj jaroj Cosmoglotta ĉesis aperadi. Ŝajne restis nur modesta informilo en Ĉeĥoslovakio "Actualitas in Interlingue". Cosmoglotta reaperis nur fine de la 90-aj jaroj.

Por- kaj kontraŭ-argumentoj

Granda avantaĝo de Okcidentalo estas, ke ĝi estas grandparte tuj komprenebla kaj samtempe multe pli regula ol naciaj lingvoj, aŭ eĉ ol Interlingvao. Tial ekz-e unua leciono en Okcidentala lernolibro povas tuj komenci per tia teksto: Un international congress Noi have un grand international congress in li cité. Li nationes de Europa es representat per eminent cultural persones. Li centre del congress es in li palace del parlament. Elegant modern automobiles sta ante li portas e sur li stradas e plazzas. Li fassades es decorat per li national flags. Li flags del nordic landes have li cruz quam symbol. On vide delegationes de divers partes de Europa, de nord e sud, de ost e west. La reguleco de Okcidentalo evidentiĝas ekz-e en la konjugacia sistemo. Okcidentalo havas nur kvar verbajn formojn, kiuj validas kiel la esperantaj senescepte por ĉiuj verboj: # ama-r # ama # ama-t # ama-nt Sole por la tre ofte uzata verbo "esser" ('esti') ekzistas mallonga dua formo "es" (anstatau "esse").

Gramatiko

Prononco

Diferencoj al Esperanto:
- c prononciĝas esperante en la kombinoj ce, ci, cy. En ĉiuj aliaj kazoj kiel k.
- g prononciĝas kiel ĵ en la kombinoj ge, gi, gy. En ĉiuj aliaj kazoj kiel g.
- j prononciĝas kiel ĝ.
- qu prononciĝas kiel kŭ.
- s prononciĝas inter du vokaloj kiel z. En ĉiuj aliaj kazoj kiel s.
- t prononciĝas kiel c en la kombino 'ti' + vokalo
- w kiel esperanto ŭ
- y kiel esperanta j aŭ kiel franca u
- z kiel dz
- l' mola l, simile al lj
- n' mola n, simile al nj
- ch kiel ĉ, ŝ aŭ kiel ĥ, k
- eu kiel franca eu en europe
- sh kiel ŝ La akcenton portas la silabo antaŭ la lasta konsonanto. La finaj silaboj -bil, -ic, -im, -ul ŝovas la akcenton unu silabon pli antaŭen. La finaĵoj -s de la pluralo kaj -men de la adjektivo ne influas la akcenton. En aliaj kazoj oni skribas la akcenton.

Morfologio

Finaĵo de la substantivo (nedeviga): -e Finaĵo de la adjektivo (nedeviga): -i Finaĵo de la adverbo (nedeviga): -men

La Verbo

Kiel supre dirite ekzistas kvar formoj de la verbo, kiuj estas samaj por ĉiu verbo: # ama # ama-r # ama-nt # ama-t La senfinaĵan formon oni uzas kiel la esperantan as-formon kaj ankaŭ kiel la u-formon: il ama - li amas; ama! - amu. Por la tre ofta verbo esser - esti ekzistas mallonga formo: es - estas, estu. La r-formo estas infinitivo: amar - ami. La nt-formo estas la aktiva participo. Ĝi pleje similas al la esperanta ant-formo: amant - amanta. Ĉe verboj, kiuj finiĝas je -i, oni intermetas -e- inter la radiko kaj la finaĵo: fini-e-nt. La t-formo estas la pasiva participo. Sen pliaj tempmodifaj partikuloj ĝi pleje similas al la esperanta at-formo: amat - amata. Kune kun la tempa partikulo ha ĝi formas estintecon. La tempojn oni indikas per partikuloj:
- estonteco: va + infinitivo: yo va amar - mi amos
- estinteco: ha + pasiva participo: yo ha amat - mi amis. Ofte oni ellasas ha.

Derivo

La grava diferenco inter Okcidentalo kaj Esperanto estas jena: Esperanto prenis sian vortmaterialon el la grandaj eŭropaj lingvoj. Sed la afiksojn (-o, -os, -ad-, -iĝ-, -ul-, ...) ĝi elektis arbitre kaj donis al ghi pli-malpli arbitrajn signifojn. Von Wahl multe pli detale esploris la signifon de la unuopaj finaĵoj ekzistantaj en la internacia vortaro. (relig-ion, fenomen-al, struct-ura, ...) kaj provis inkluzivi ilin en sian planlingvon. Rezulte li havas en sia lingvo multege da regule derivitaj vortoj, kiuj forme ne diferencas de la internacia vortaro. La avantaĝo de tio estas, ke li unuflanke havas regulan derivosistemon (simile al Esperanto) kaj aliflanke konservas la kutimajn vortformojn de la internacia vortaro (simile al la grandaj lingvoj: angla, franca, hispana, germana, ...). Tial lernanto povas atingi pasivajn kaj aktivajn kapablojn en Okcidentalo pli rapide ol en Esperanto. La plej multajn sufiksojn oni simple almetas al la radiko, kiel en Esperanto. Tamen ekzistas 5 sufiksoj, kiujn oni ne povas tiel simple almeti, ĉar la rezultaj formoj, estus tro ne-internaciaj. Temas pri la sufiksoj: -ion, -or, -ori, -iv, -ura (Ekzemploj: decoration, decorator, decorativ, obligatori, scritura) La radikoj de la ekzemploj estas: decora-, obliga-, scri- Oni do vidas, ke oni intermetis -t- inter la radikon kaj la sufikson. Kial do oni ne tuj prenas la sufiksojn -tion, -tor, -tori, -tiv, -tura? Ĉar ne ĉiam oni simple intermetas -t-: expresse-: expression, expressiv explode-: explosion, explosiv Tial ekzistas la t. n. "Regulo de Wahl", per kiu oni ricevas la radikon, al kiu oni povas almeti la suprajn sufiksojn:

Regulo de Wahl

Forigu la infinitivan -r resp. -er. Se la lasta litero estas # vokalo aŭ n': aldonu -t, # d, g, r: ŝanĝu ĝin al -s, # alia konsonanto: ŝanĝu nenion. Tamen ankoraŭ ekzistas la jenaj 6 verboj, kiuj uzas neregulan perfektan radikon: ceder: cess- sider: sess- mover: mot- tener: tent- venir: vent- verter: vers-

Ekzemplo: Patro Nia

Patro Nia: Patre nor, qui es in li cieles.
Mey tui nómine esser sanctificat,
mey tui regnia venir.
Mey tui vole esser fat qualmen in li cieles
talmen anc sur li terre.
Da nos hodie nor pan omnidial,
e pardona nor débites,
qualmen anc noi pardona nor debitores.
E ne inducte nos in tentation,
ma libera nos de lu mal.

Eksteraj ligoj


- [http://www.geocities.com/Athens/Parthenon/1222/remin.html Edgar de Wahl: Interlinguistic reminiscenties] de Kosmoglotta, 1927 (okcidentale)
- [http://www.interlingue.org La nuna Interlingue-Union]
- [http://ie.wikipedia.org/ vikipedio en Okcidentalo/Interlingue] ---- ja:インターリング

Ukrajno

Geografio > Eŭropo > Ukrainio ---- Ukrainio (Україна [Ukrajina]) estas respubliko en Orienta Eŭropo. Ĝi apudas Rusion oriente, Belarusion norde, Pollandon, Slovakion, Hungarion kaj Rumanion okcidente, Moldavion sudokcidente, kaj la Nigran Maron sude. La teritorio de hodiaŭa Ukrainio estis ĉefa centro de slava kulturo en la mezepoko antaŭ ĝia dividigado de variaj aliaj landoj: Rusio, Pollando, Litovio, kaj la Osmanida Imperio. Ukrainio havis mallongan periodon de sendependeco post la Rusia revolucio, poste Ukrainio estis sorbita de Sovetunio, kiam la landlimoj de la respubliko estis ekstarigitaj en 1954. Ĝi denove iĝis sendependa post la falo de Sovetio en 1991. Ukrainio estas aree la dua plej granda lando de Eŭropo (post la eŭropa parto de Rusio).
- Kredantoj: kristanoj.
- MEP: totala - 53 mlrd $; pokapa - 1.630 $.
- Eksporto: metalo, maŝinindustria produktaĵo, nutraĵoj.
- Organizoj: UNO (1945).
- Heredaĵo: Kieva templo de S-ta Sofio, Lvova historia centro.

Historio de Ukrainio

Vidu la ĉefartikolon: Historio de Ukrainio. Antikve, nomadoj vagis al la suda teritorio de Ukrainio el la persia regno de la Skitoj, kiu daŭris inter 7-a ĝis 2-a jarcento a.K.. Poste, en la 3-a jarcento, la Gotoj eniris al Ukrainio, formis la Ĉernjakhovan kulturon. Poste ili moviĝis okcidenten kaj venkis la Romian Imperion. Proksimume en 880, Ukrainio estis parto de la okcidenta slava ŝtato Kieva Rusio. Ĝia ĉefurbo estis Kievo, la hodiaŭa ĉefurbo de moderna Ukrainio. Kieva Rusio estis fondita de varangoj, antikvaj Skandinavianoj. La varangoj poste sorbiĝis en la loka loĝantaro de Kieva Rusio kaj el la ŝtato venis la unua fortega dinastio de Kieva Rusio, la Dinastio Riurik.

Lingva situacio

La ukraina lingvo estas la sola oficiala lingvo, dum la rusa ankaŭ estas socie kaj kulture tre grava en Ukrainio. 73% parolas la ukrainan denaske kaj 30% parolas la rusan denaske, dum preskaŭ ĉiuj komprenas ambaŭ lingvojn. La ukraina estas ĉefe parolata en la okcidento, dum en la oriento kaj la sudo, la rusa estas pli multe uzata. Post la sendependiĝo la ukraina iĝis pli multe uzata, dum la prestiĝo de la rusa malpliiĝis. Ekzemple, la proporcio de lernantoj, kiuj lernas en la rusa, malpliiĝis de 41% en 1995 ĝis 24% en 2004. Tamen, universitate oni ankoraŭ ĉefe uzas la rusan pro la manko de faka literaturo en la ukraina. En multaj lokoj, ĉefe en la kamparaj regionoj meze de Ukrainio, oni parolas miks-formon el la rusa kaj la ukraina, kiun oni nomas surĵik (суржик). Surĵik-o havas ĉefe rusan vortaron, sed ĉefe ukrainan gramatikon kaj fonologion.

Esperanto en Ukrainio

Por plia informo vidu artikolon: Esperanto en Ukrainio.

Geografio

Plej grandaj urboj

Por pli granda listo, jen Listo de urboj de Ukrainio.
- Kievo (2.642 mil)
- Ĥarkov (1.444 mil)
- Dnepropetrovsk (1.066 mil)
- Odeso (1.046 mil)
- Donecko (970 mil)

Regionoj


- Cherkas'ka (Cherkasy)
- Chernihivs'ka (Chernihiv)
- Chernivets'ka (Chernivtsi)
- Dnipropetrovs'ka (Dnipropetrovs'k)
- Donecka regiono (Donecko)
- Ivano-Frankivs'ka (Ivano-Frankivs'k)
- Kharkivs'ka (Kharkiv)
- Ĥerson-a regiono (Ĥerson)
- Khmel'nyts'ka (Khmel'nyts'kyy)
- Kirovohrads'ka (Kirovohrad)
- Kyyivs'ka (Kyiv)
- Luhans'ka (Luhans'k)
- L'vivs'ka (L'viv)
- Mykolayivs'ka (Mykolayiv)
- Odes'ka provinco (Odesa)
- Poltavs'ka (Poltava)
- Rivnens'ka (Rivne)
- Sums'ka (Sumy)
- Ternopil's'ka (Ternopil')
- Vinnyts'ka (Vinnytsya)
- Volyns'ka (Luts'k)
- Transkarpato (Uĵgorod)
- Zaporiz'ka (Zaporizhzhya)
- Ĵitomir (regiono) (Ĵitomir, Korostenj)

Eksteraj ligoj


- [http://www.tlfq.ulaval.ca/axl/europe/ukraine.htm lingvaj situacio kaj leĝaro(france)]
- [http://www.profesionalespcm.org/_php/MuestraArticulo2.php?id=1591 E-a artikolo pri Ukrainio]
-
als:Ukraine fiu-vro:Ukraina ja:ウクライナ ko:우크라이나 ms:Ukraine simple:Ukraine th:ประเทศยูเครน zh-min-nan:Ukrayina


Talino

Geografio>Eŭropo>Estonio>Talino ---- Estonio Talino (Estonlingve Tallinn), 350 mil da loĝantoj, estas ĉefurbo de Estonio, naskiĝurbo de Elisabeth LÜBEK. Tie loĝis kaj movadis Helmi DRESEN kaj Augustin PUN. http://de.wikipedia.org/upload/8/89/Tallinn.jpg mapo de Talino
http://et.wikipedia.org/upload/a/a2/Tallinna_linnaosad.png Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo ja:タリン

Volapuko

Kategorio:Planlingvoj Lingvo > Planlingvoj > Volapuko ---- Nomo: Volapuko (Volapük)
Parolantoj: kelkdek
Landoj: nenie
Origino: inventita de Johann Martin SCHLEYER, 1879
Skribo: latina
ISO 639-kodoj: vol kaj vo specimeno: La Patro Nia:
O Fat obas, kel binol in süls,
paisaludomöz nem ola!
Kömomöd monargän ola!
Jenomöz vil olik,
äs in sül, i su tal.
Bodi obsik vädeliki givolös obes adelo.
E pardolös obes debis obsik,
äs id obs aipardobs debeles obas.
E no obis nindukolös in tentadi,
sod aidalivolös obis de bad.

Historio

En 1879 germana prelato, Johann Martin SCHLEYER (Ŝlajer), kreis novan lingvon por la tuta mondo, onidire pro la konsilo de Dio. La ideo iĝis sufiĉe populara, kaj post kelkaj jaroj la nova lingvo Volapuko akiris anaron de pli ol centmil homoj tra Eŭropo kaj Ameriko. Okazis internaciaj kongresoj en 1884 (Friedrichshafen), 1887 (München), kaj 1889. Je 1889 ekzistis 316 lernolibroj en 25 lingvoj, 283 kluboj, kaj ĉirkaŭ 25 gazetoj. Malgraŭ tiu frua sukceso, post deko da jaroj ĝia parolantaro frakasiĝis pro luktoj pri la reg- kaj reform-povo de la lingvo. La plimulto flugis al aliaj planlingvoj, ekz. al la juna Esperanto, kaj nuntempe nur kelkaj interesitoj scipovas la lingvon. En 1931 Arie DE JONG faris revizion de Volapuko, kiun ekuzis ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj el la parolantoj de la lingvo. Nuntempe la malmultaj volapukistoj uzas tiun version. Gravaj kolektoj de volapukaĵoj ekzistas ĉe La Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, la American Philosophical Society (Usona Filozofia Societo) en Filadelfio, Pensilvanio, [http://www.amphilsoc.org/library/mole/v/volapuk.htm], kaj la Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Ekzistas du retpoŝtaj diskutgrupoj dediĉitaj al volapuko, kaj kelkaj retpaĝoj parte aŭ tute en volapuko, krom pluraj kun informo kaj lerniloj (ĉefe en la angla kaj Esperanto).

Gramatiko

Elparolo kaj literumo

Volapuko notiĝas per signaro, en kiu literoj kaj sonoj sin respondas unuope. Ĝi uzas latinidajn literojn krom q w, kaj prae ĝi ne havis r. En la sekva listo prononcindikoj estas laŭ la internacia fonetika alfabeto: : a [a], ä [ɛ], b [b], c [dʒ] aŭ [tʃ], d [d], e [e], f [f], g [g], h [h], i [i], j [ʃ], k [k], l [l], m [m], n [n], o [o], ö [ø], p [p], r [r], s [s], t [t], u [u], ü [y], v [v], x [ks], y [j], z [ts] Akcento trafas la lastan silabon. La revizio de DE JONG aldonis la fonemon "r", kaj ŝanĝis kelkajn (sed ne la plej oftajn) vortojn kiuj originale havis "l", por ke ili iĝu pli rekoneblaj. Ekzemple, "lilöm" (= "pluvo", el la angla "rain") en la originala Volapuko fariĝis "rein"

Vortprovizo

La vortprovizon Schleyer prenis el diversaj eŭropaj lingvoj, ofte aliformigita preter facila rekonebleco. Ekzemple, "vol" (mondo) kaj "pük" (lingvo) devenas el la anglaj vortoj "world" kaj "speech". Tiuj ŝanĝoj havas du ĉefajn kialojn: Schleyer evitis kunmetojn de konsonantoj, malfacilajn por multaj, kaj li forlasis "r", uzante nur "l" ĉar parolantoj de lingvoj kiel la ĉina ne distingas tiujn du fonemojn. Kvankam tute malgrava lingvistike, tiun ĉi "deformadon" multe mokis la kontraŭuloj de la lingvo. (Nuntempe, la "logika" planlingvo Loĵbano simile deformas sian vortprovizon por akordigi ĝin je ĝia unika fonologio. La mallongdaŭra Vorlin, kies ĉiuj radikoj havas formon KVK aŭ KVKVK, uzis similan metodon.)

Morfologio

La gramatiko de Volapuko estas, simile al tiu de Esperanto, ĝenerale bazita je la hindeŭropaj lingvoj kun pli regulita karaktero: gramatikaĵoj formiĝas per kunmetado de neŝanĝeblaj elementoj, ne per ŝanĝemaj fleksioj. Same kiel la ĝermanaj lingvoj sed malsame kiel Esperanto, ĝi uzas kvar kazojn ĉe la substantivo: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo. La verbo estas tre fajnsenca, kaj "fleksiiĝas" laŭ tempo, finiteco, aktiveco, persono, nombro, kaj (en la tria persono) sekso de la subjekto. Simile kiel Esperanto, Volapuko havas multajn afiksojn por kunmeti vortojn el pli bazaj, ekz. "-ef" (-aro), "-il" (-eta), "-öf" (-eco). La plejmulto de radikoj estas baze substantivoj, kaj oni povas fari el ili ne nur verbojn (per diversaj finaĵoj kaj komencaĵoj), adjektivojn (-ik), kaj adverbojn (-iko), sed ankaŭ prepociziojn (-ü) kaj konjunkciojn (-ä). La multenombrajn pronomojn oni faras el la ununombraj regule per "-s": "ob" = mi, "obs" = ni, ktp. La revizio de DE JONG iom simpligis la gramatikon, kaj forigis iom da seksismo en la pronomoj kaj afiksoj (komparu kun Riismo).

Kromsignifo de vorto Volapuko

Ĉar la vortoj en Volapuko estas misformitaj kaj nerekoneblaj, en multaj lingvoj la vorto "Volapuko" akiris la kromsignifon "aro da nekompreneblaj vortoj". Ankaŭ la esperantistoj, renkontante ion tute nekompreneblan, diras: "Tio estas por mi volapukaĵo".

Eksteraj ligoj


- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/Misc/volagram.html Mallonga gramatiko de Volapuko]
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/HBoV/ Manlibro de Volapuko] en HTML kaj skanfoto de originala libro de 1888 (angle)
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/VolVifik/volvif00.html Dekleciona kurso pri volapuko (angle)]
- [http://personal.southern.edu/~caviness/Volapuk/ Ligaro pri Volapük ĉe Ken CAVINESS]
- [http://www.rick.harrison.net/langlab/dejong.html Artikolo pri la revizio de 1931 (angle)]
- [http://www.esperanto.fi/volapuk.html Historia artikolo el Esperanta Finnlando]
- [http://wwwcs.upb.de/extern/fb/2/Kyb.Paed/INT/06-int.htm Historio de Volapuko] el la libro Enkonduka lernolibro de interlingvistiko
- [http://member.netease.com/~htliu/biblio.html#chap2 Listo de libroj en kaj pri Volapuko]
- [http://vo.wikipedia.com/ Vükiped], Vikipedio en Volapük
- [http://www.yahoogroups.com/group/volapuk Volapükalised] - Volapuka diskutgrupo ĉe Yahoo (en la lingvo kaj pri ĝi en diversaj aliaj lingvoj) Kategorio:Esperanto Kategorio:Esperanto-kulturo Kategorio:Esperanto-movado Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Kategorio:Enciklopedio de Esperanto v kategorio:planlingvoj

EdE-V

Volapük. De 1881 ĝis 1889 tiu ĉi lingvosistemo konstruita de prelato Schleyer, havis tiajn sukcesojn, kiuj okulvideble montris, ke artefarita lingvo estas tute bone uzebla ĉe la internaciaj rilatoj. 300 societoj, pli ol 1000 diplomitaj instruistoj, pli ol 300 lerniloj kaj libroj, 25 gazetoj en tiu lingvo - tiaj estis la atingoj de Volapuko. Sed dum 2-3 postsekvintaj jaroj, la Volapuko-movado komencis rapide malkreski kaj baldaŭ tute ĉesis. La pereon influis certe la formate strukturaj mankoj de Volapuko, sed ankoraŭ pli gravan rolon en la disfalo ludis la motivoj socie-organizaj. Volapuko estis finkonstruita de unu homo, arbitre elektinta por sia lingvo radikojn kaj gramatikajn regulojn, ne liginta sin tiurilate per internacie jam ekzistantaj normoj. Rezulte, aperis lingva vermiĉelo, en kiu sub la formo „Bodugän“ estis ne eble diveni Portugalujon; sub la formo „plim“ la internacian vorton komplimento. La arbitreco de la Volapuko-konstruo antaŭdifinis ĝian nepran dependon por ĉiam de la subjektiva bontrovo de la aŭtoro. Tiamaniere ĝi povis disvolviĝi nur laŭ tiu direkto kaj nur en tiuj kadroj, kiuj ŝajnis akcepteblaj por la bontrovo de Schleyer. Tio bremsis la normalan evoluon de la lingvo, eliminis - malgraŭ la struktura simileco al la naturaj lingvoj - la eblon libere evolui kaj pliriĉiĝi. Ankoraŭ kreskis la neebleco de normala lingvo-evoluo pro la personaj opinioj kaj organiza politiko de Schleyer. Li konsideris Volapukon „sia lingvo“, „sia“ propraĵo. Li malakceptis ĉiun penson, ke iu ajn (ĉu persono, ĉu kolektivo) povu direkti la evoluon de „lia“ lingvo. La prezidantoj de la volapükistaj societoj estis devige konfirmataj de Schleyer. Okazis, ke unuanime elektitaj gvidantoj de regionaj kaj naciaj volapükistaj societoj ne estis konfirmataj kaj ricevis senapelacian rifuzon de Schleyer. La ĉefaj kontinentoj de volapükistoj ne povas akcepti tiajn despotajn organizformojn. La movado por la monda lingvo postulis demokratiecon. Tiam dum 1888-89 okazis demokrata revolucio, direktita kontraŭ la tirana reĝimo de Schleyer. La tria internacia kongreso de Volapuko en 1889 en Parizo, dum kiu ĉiuj raportoj kaj diskutoj okazis nur en Volapuko, kategorie malakceptis la pretendojn de Schleyer pri aŭtokrata direktado de la movado kaj lingvo kaj elektis Akademion, kiu devis direkti dum la estonto la pluan evoluon de Volapuko. Schleyer restis sola kun malgranda grupo da adeptoj de sia reĝimo, la Schleyer-a lingvo haltis en sia progreso. Vidu Idiom-Neutral. ja:ヴォラピュク ko:볼라퓌크 simple:Volapük

Unua Libro

La "Unua Libro" estas baza lernolibro por Lingvo Internacia, nuntempe nomata Esperanto. Ĝin skribis L. L. ZAMENHOF, kiu eldonis la libron en malfrua julio 1887, sub la pseŭdonimo "D-ro Esperanto". (De tiu nomo venis la nuntempa nomo de la lingvo.)

Lingvoj

La originala eldono estis nur ruslingva, sed antaŭ la fino de 1887 la Unua Libro estis tradukita en la polan, la germanan, la francan kaj la anglan. (Laŭrakonte, la angla versio estis sufiĉe fuŝita, kaj Zamenhof mem haltigis ĝian vendadon, kiam Richard Henry GEOGHEGAN, irlandano loĝinta en Britio, retradukis la libron.) Antaŭ la fino de 1888, la "Dua Libro" kaj la "Aldono al la Dua Libro" eldoniĝis. En 1889 la Unua Libro estis tradukita en la hebrean.

Enhavo

La libro konsistas el 40 paĝoj, kovrilo kaj granda folio. Ĝi enhavas:
- antaŭparolon (28 paĝoj), en kiu estis la unuaj Esperanto-tekstoj:
  - Patro Nia (preĝo),
  - el Biblio,
  - modelo de letero,
  - Mia penso (originala poezio),
  - traduko el Heinrich HEINE,
  - Ho, mia kor' (originala poezio);
- ok kartetojn, kiuj enhavas promeson ellerni la lingvon, se dek milionoj da personoj donos publike la saman promeson;
- plenan lernolibron de la Lingvo Internacia, konsistanta el la alfabeto, dekses gramatikaj kaj sintaksaj reguloj (6 paĝoj);
- sur aparta folio estis aldonita Esperanto-rusa vortaro kun klarigoj pri ĝia uzo.

Praaj formoj

La ruslingva „Unua Libro“ entenas kelkajn formojn, restojn de antaŭaj Z-aj provoj, kiuj malaperas en la franca, pola, ktp. Jen ili estas: speri (esperi), vinki (venki). Aliaj radikoj havas sencon nun ne uzatan: erari (vagi), militi (batali), forko (forkego), stalo (ŝtalo), ŝtofo (materio, kemia principo), vaksi (kreski), tombi (fali). Vortoj ian, kian, nenian, ... en ĉiuj kvin naciaj „Unuaj Libroj“ signifas iam, kiam, ... La ruslingva „Unua Libro“ enhavas 947 radikojn, el kiuj 11 estas propraj nomoj. Sur la aldonita folio ni trovas 917 radikojn absorditajn kaj 10 ekster la ordo. Preserara folieto donas ankoraŭ 2, sed nuligas la radikon „sper“. En la teksto kaj titolpaĝo ni trovas ankoraŭ 19 radikojn. Entute 947. Kategorio:Esperanto-lernolibroj Kategorio:Enciklopedio de Esperanto U

Doktoro Esperanto

Doktoro Esperanto estas la pseŭdonimo per kiu Ludoviko ZAMENHOF publikigis sian Unuan Libron. Poste, liaj anoj donis tiun nomon al la lingvo mem, antaŭe nur konita kiel "Lingvo Internacia".

Espero

Esperanto-kulturo > Esperanto-teatro > Espero < Teatro ---- Espero: Unuaktora esperanta teatro en Varsovio, Pollando en kiu la sola rolulo estas Jerzy FORNAL.

Ekstera ligo

http://www.teatr.raszyn.pl/

Aliaj "Espero"j

Espero: Esperanto-societo, la unua oficiale fondita en Rusio en 1893. Plu ekzistas en Peterburgo. Kategorio:Esperanto-teatro

Sankt-Peterburgo

Geografio > Eŭropo > Rusio > Sankt-Peterburgo ---- Rusio Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербург [sanktpitirbúrg]) aŭ simple Peterburgo, estas urbo ĉe la Balta Maro sur bordoj de rivero Neva, estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa haveno de la lando.
- loko: 59,95° Norde, 30,33° Oriente
- horzono: GMT+3h (+4h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 5.550 mil (en la aglomeraĵo en 2000) La urbo ankaŭ nomiĝas (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrad(o) de 1924 ĝis 1991. 1991 La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo. Imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp. Vidu ankaŭ: Ermitejo

Historio

Movade

Ermitejo

Famaj esperantistoj


- Naskiĝurbo de Nikolaj Aleksandroviĉ KAZI-GIREJ
- Tie movadis Aleksandr Miĥajloviĉ NEDOŜIVIN
- Grigorij CEJTIN, lingvisto.
- Nelli KUDLANOVA
- Varvara CVETKOVA

Esperanto-kolektivoj

En la urbo estas minimume kvar E-kluboj kaj E-grupoj. # Esperanto-societo "Espero" fondita la 15-an de aprilo 1892. # Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo (SPIRo) fondita en 2004. # E-Klubo de nevidantoj "Amikaro" fondita en 1979. kaj aliaj. Fama ensemblo "Blua Ponto" kaj kelkaj aliaj muzikistoj kaj muzik-grupoj artumas en la urbo.

Okazintaj en Peterburgo E-aranĝoj

La urbo gastigis kongresojn de SAT en 1926 kaj 1996. En 1995 okazis Internacia Junulara Kongreso en Serovo, ripozloko apartenanta al Peterburgo. Julie de la jaro 2004 Peterburgo dum tri tagoj gastigis [http://peterburgo.info/ak2004/ Antaŭkongreson de IJK-2004].

Eksteraj ligoj

[http://peterburgo.info Pri Peterburgo: komuna blogo de peterburgaj esperantistoj] (eo) [http://fontanka.ru Novaĵbendo el Peterburgo] (ru) [http://enlight.ru/camera/index_e.htm Multegaj fotoj de Peterburgo kaj apudaĵoj] (ru, en, de) Category:Urboj de Rusio
-
als:Sankt-Petersburg ja:サンクトペテルブルク ko:상트페테르부르크

1889

Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1889 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron). En la jaro 1889 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- Aperis la poemo "Al la fratoj" de L.L. ZAMENHOF.
- Novembro: L.L. ZAMENHOF translokiĝis en la urbo Ĥerson (suda Rusio) pro monaj kialoj.
- En Nürnberg aperis La Esperantisto, unua gazeto en Esperanto.
- Publikita unua Adresaro de Esperantistoj.
- Gustaf HENRICLUNDQUIST publikigis la unuan lernolibron de Esperanto en sveda lingvo.
- Rudolfs LIBEKS publikigis la unuan lernolibron de Esperanto en latva lingvo.
- Daniele MARIGNONI publikigis la unuan lernolibron de Esperanto en itala lingvo.
- Francisko Valdomiro LORENZ pasis de Volapuko al Esperanto kaj gvidis unuan Esperato-Kurson en Ĉeĥio.
- František HÁJEK kaj Gaston MOCH eklernis Esperanton.
- Aleksandro DAMBRAUSKAS ekzilita de cara registraro.
- Lasta Volapukista Internacia Kongreso.
- Kreitaj Anti-Babilona kaj Anglo-franca.
- 2-a de novembro : Norda Dakoto kaj Suda Dakoto fariĝis la 39-a kaj 40-a ŝtatoj de Usono.
- 8-a de novembro : Montano fariĝis la 41-a ŝtato de Usono.
- 11-a de novembro : Vaŝingtonio fariĝis la 42-a ŝtato de Usono.
- 15-a de novembro : Brazilo fariĝis respubliko post la ellandiĝo de Pedro la Dua.
- 19-a de novembro : Brazilo akiris sian flagon.
- Gabono iĝis parto de Franca Kongo.
- Nietzsche publikiĝis "La Krepuskon de la Dioj".
- Turo Eiffel konstruita.
- Japanio akiris konstitucion.
- Kreita Zilengo.

Naskiĝoj


- Gustav SCHOLZE
- Stefano LA COLLA
- 3-a de februaro: Anton GOLDMANN
- 22-a de marto: Dubús NÚNEZ
- 7-a de aprilo: Ĉilio : Gabriela MISTRAL
- 16-a de aprilo : Britio : Charlie CHAPLIN
- 20-a de aprilo : Adolf HITLER
- 22-a de aprilo : Ludwig RENN
- 26-a de aprilo : Ludwig WITTGENSTEIN
- 5-a de julio : Jean COCTEAU
- 19-a de julio: J. R. G. ISBRÜCKER
- 29-a de julio : Felikso DIEZ
- 19-a de aŭgusto: Janos KÖNIG
- 6-a de septembro: Elisabeth WUNDERLICH
- 1-a de oktobro: Hector VERMUYTEN
- 3-a de oktobro : Carl VON OSSIETZKY
- 11-a de oktobro : Nikolaj BORISOV
- 27-a de oktobro : OHAŜI Unokiĉi
- 14-a de novembro : Jawaharlal NEHRU, ĉefministro de Hindio
- 20-a de novembro : Edwin HUBBLE, astronomo (m. 1953)

Mortoj


- Britio : Toynbee.
- 8-a de marto: Anton ROMAKO, pentristo
- 15-a de junio: Mihai EMINESCU

Esperanto-libroj eldonitaj en 1889


- Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto". - Varsovio ; Nurnbergo: Zamenhof ; Tümmel,
- Einstein, Leopold: Internacia ou Volapük? Trad. de Auguste Demonget. - Paris: Ghio, 1889. - g, 32 p.
- Einstein, Leopold: Volapük und Lingvo Internacia : nebst einer Beilage enthaltend den neuesten Bericht der Amerikan. Philosoph. Gesellschaft von Philadelphia über eine internationale Sprache. Nürnberg: Stein, 1889. - 26 p.
- Goethe, Johann Wolfgang von: La gefratoj : komedio en unu akto. El la originalo trad. A. Grabowski. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 26 p.
- Lermontov, Miĥail Jureviĉ: Princino Mary : rakonto / de M. Lermontov. Trad. E. de Wahl. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 32 p.
- Libeks, Rudolfs: Starptautiska waloda no Dr. Esperanto: preeskschwahrdi, gramatika, gabalini lasischanai, starptautiska-latwiska un latwiska-starptautiska wahrdnize / sastahdijis R. Libeks. - Riga: Sichman, 1889. - 88 p.
- Steiner, Peter: Drei Weltsprach-Systeme: Pasilingua, Volapük, La lingvo internacia: nebst Einladung zur Unterzeichnung für das Weltsprachblatt "Ta pasifolia" / von P. Steiner. - Berlin [k.a.]: Heuser, 1889. - 30 p.
- VOLLSTAENDIGER LEHRGANG DER Vollständiger Lehrgang der internationalen Sprache: nebst Wörterbuch zum Gebrauche für Deutsche / hrsg. vom Nürnberger Weltsprache-Verein. - Nürnberg: Korn, 1889. - 32 p.
- Wahl, Edgar Alexei Robert von: Diccionario de las lenguas internacional y espanol / de E. de Wahl. L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio Antauparolo al la vortaro de la lingvo "Esperanto"
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Antauparolo al la vortaro de la lingvo "Esperanto" / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p. Paralleltitel: Predislovie e slovarju jazyka "Esperanto"
- Zamenhof, Ludwik Lazar: An attempt towards an international language / by Dr. Esperanto. Transl. by Henry Phillips. - New York, NY: Holt and Co., 1889. - 56 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dictionnaire international-fran ais / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Dr. Esperanto's international language : introduction and complete grammar : por angloj / English ed. by R. H. Geoghegan. - Warsaw: Samenhof, 1889. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: International-deutsches Wörterbuch / L. Zamenhof. - Varsovio: Zamenhof, 1889. - 8 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Internationelt sprak : företal och fullständig lärobok : por svedoj / Dr. Esperanto. Ífversättningen verkstäld G. Henriclundquist. - Warschau: Samenhof, 1889. - 39 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Me^zdunarodnyj jazyk : predislovie i polnyj u^cebnik : por rusoj / Dr. Esperanto. - 3. izd. - Var^sava: Zamenhof, 1889. - 40, 6 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Pribavlenie ko vtoroj knige me^zdunarodnago jazyka / russkij perevod bro^sjury d-ra Esperanto. - Var^sava: Zamenhof, 1889. - 23 p.
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Vtoraja kniga me^zdunarodnago jazyka / Dr. Esperanto. - [2. eld.] Var^sava: Izd. L. Zamenhofa, 1889. - 52 p. Klju^c ko vtoroj knige me^zdunarodnago jazyka Originaltitel: Dua libro de l' lingvo internacia - Zamenhof, Ludwik Lazar: Wörterbuch der internationalen Esperanto-Sprache / L. Samenhof. - Warschau: Samenhof ; [Kelter] ----
1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888 | 1889 | 1890 | 1891 | 1892 | 1893 | 1894
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1889년

La Esperantisto

La Esperantisto. La unua gazeto en E. La unua n-ro estis datita: Nürnberg, 1. Sept. 1889 kaj havis la titolon: „La Esperantisto. Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto. Sub la kunlaborado de Dr. Esperanto (Dro L. Zamenhof) eldonata de Christian SCHMIDT, prezidanto de la klubo mondlingva en Nürnberg. Eliras unu fojon en la monato.“ Ĝi estis 8 paĝa provnumero kaj enhavis artikolon „Prospekto“ en germana, franca kaj E-a lingvoj, artikolon pri „E kaj Volapük“ en germana, kaj E-a, versaĵon ,Al la E-isto‘ kun germana traduko, fine bibliografion kaj anoncojn pri aperontaj libroj. „Ĉe la fino de l889 la gazeto havis 113 abonintojn, plejparte rusajn. . . LE tuj fariĝis plej efika centrigilo kaj kuraĝigilo inter la diverslandaj adeptoj, kiaj antaŭe havis kvazaŭ neniun alian ligilon ol sian korespondadon kun D-ro Z. La gazeto donas bonajn tekstojn, kiuj helpas pli profundan studadon de la lingvo, ĝi ebligas la aŭtoron de la lingvo doni ĝeneralajn klarigojn al ĉiuj per siaj ,Respondoj al amikoj' kaj samtempe ĝi informadas pri la progresoj de E...
En 1890 LE entute transiris en la manojn de D-ro Z, sed nur tre malfacile kaj multekoste li povis aperigi la gazeton kun tiel malmultaj abonintoj. En aŭ 1891 li proponas organizon de Akcia Societo E-ista. . . Ĉirkaŭ fino de tiu jaro la personaj cirkonstancoj de D-ro Z fariĝis tiel premantaj, ke li trovis sin devigata forlasi la kondukadon de la tuta afero. . . Feliĉe tiam aperis nobla, malavara savanto... W. H. Trompeter... Lia energio ebligis al li oferi la necesan sumon por subteni la tutan entreprenon de la gazeto ĝis 1894. . . En literatura parto de LE aperis (en 2-a n-ro de 1895) traduko de verketo de Tolstoj ,Prudento kaj kredo'. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la eniradon de LE en Ruslandon, kie la gazeto havis la plej grandan parton de siaj abonantoj. . . La 5-6-a n-ro de LE (majo-junio 1895) estis la lasta de tiu organo, kiu dum ses jaroj estis la centro de la tuta movado. Dum sekvantaj monatoj okazis komprenebla senkuraĝiĝo inter la E-istoj kaj eĉ ĉe ilia Majstro“. (Privat, Hist. de E, I-p: 44-55.) La lasta n-ro aperis fakte en aŭg. 1895. Entute eliris 66 n-roj. Nombro de la abonantoj en 1894: 717, el kiuj 60% estis ruslandanoj. (BIL, p: 306). Kategorio:Esperanto-gazeto

Esperanto

Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo). Esperanto (apartigilo) Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887. La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo: Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna lingvo de ĉiuj. Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.

Specifaj trajtoj

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo. Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca. Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo. En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortprovizo

La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj


- el latinidaj lingvoj:
  - el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
  - el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
  - el la itala: ĉielo, fari, voĉo
  - pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
  - el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
  - el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
  - pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
  - el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
  - el la rusa: barakti, serpo, vosto
  - pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
  - el la greka: kaj, biologio, politiko
  - el la litova: du, ju, tuj
  - el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
  - el la samea: boaco
  - el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
  - el la ĉina: toŭfuo

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tag