:: wikimiki.org ::
| Edikto De Villers-Cotterêts |
Edikto de Villers-CotterêtsEŭropo > Francio > Aisne
----
Villers-Cotterêts [vilerkotre'] estas malgranda urbo en norda parto de Francio en la departemento Aisne : 8000 loĝantoj. Ĝi havas grandan kastelon, sed estas aparte fama en Francio, pro tio ke la reĝo Francisko la 1-a de Francio tie subskribis gravan ordonon en la jaro 1539 imponante la "reĝan lingvon", do la francan, kiel sola oficiala lingvo en la tuta reĝlando. Tio forigis la latinan lingvon el ĉiuj oficialaj tekstoj, sed samtempe ankaŭ ĉiuj regionaj lingvoj kiel la bretona, okcitana, eŭska, ktp...
La teksto de la reĝa ordono estas konata sub la nomo Ordonnance de Villers-Cotterêts, esperante "Edikto de Villers-Cotterêts".
Villers-Cotterêts estas la naskiĝloko de la fama franca verkisto Alexandre DUMAS.
Kategorio:Urboj de Francio
EŭropoGeografio > Kontinentoj > Eŭropo
----
Eŭropo estas ankaŭ luno de Jupitero.
----
Eŭropo estas malgranda mondoparto, ne strikte dirite propra kontinento kvankam ofte nomita tiel (ĝi estas parto de la kontinento Eŭrazio) - nur Aŭstralio estas mondoparto pli malgranda - sed ĝi havis 729.000.000 loĝantojn en la jaro 2000. Oni parolas 209 malsamajn lingvojn en 6 lingvofamilioj en Eŭropo. Historie kaj kulture Eŭropo havis grandan influon sur la mondan civilizacion.
Norde estas la Arkta Oceano, okcidente Atlantiko, sude Mediteraneo, la Nigra Maro, kaj Kaŭkazio, kaj oriente la Kaspia Maro kaj Uralo.
Estas 44 landoj sendependaj en Eŭropo:
Plej multaj landoj de Eŭropo estas membroj de la Konsilio de Eŭropo.
25 landoj estas membroj de la Eŭropa Unio.
Eksteraj ligoj
- [http://worsten.org/ Foraj kuzoj el Eŭropo] Plurlingva listo de eŭropaj regionoj (sube sur la paĝo), utila listo por trovi la nomon de regionoj ne listigitaj inter la
- [http://www.bertilow.com/lanlin/index.php landoj] kaj lingvoj de la mondo.
vidu ankaŭ
- Historio de Eŭropo
-------
EdE-E
Eŭropo - v. la rubrikojn pri ĉiu lando.
Kategorio:Kontinentoj !
als:Europa
ja:ヨーロッパ
ko:유럽
ms:Eropah
roa-rup:Evropa
simple:Europe
th:ทวีปยุโรป
zh-min-nan:Europa
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
AisneGeografio > Eŭropo > Francio > Pikardio > Aisne < Francaj departementoj
-----
Aisne estas unu el la tri departementoj de la franca regiono Pikardio. Ĝi etendiĝas sur 7 369 km² kaj havas 535 489 enloĝantojn. La ĉefurbo estas Laon.
Kategorio:Francaj Departementoj
ja:エーヌ県
Francaj DepartementojGeografio > Eŭropo > Francio > Francaj departementoj
----
Francio estas partigita en ĉirkaŭ 100 administrajn areojn : la departementoj. Ĉiu departemento enhavas unu ĉefurbon nomitan Prefektejo (franclingve Préfecture [prefektür]), kie ĉeestas reprezentanto de la franca registaro: la prefekto. La prefekto zorgas pri apliko de la franca leĝaro en la departemento.
En la prefekta urbo ĉeestas ankaŭ la sidejo de la Ĝenerala Konsilio (fr. Conseil général), departementa asembleo rekte elektita de la departementaj enloĝantoj. Ĝiaj ĉefaj kampoj de agado estas zorgo pri departementaj vojoj kaj ekonomia helpo al departementaj agadoj.
Ĉiu departemento havas nomon kaj numeron. La nomo rilatas ofte al la geografiaj lokoj: riveroj, montoj, oceanoj. Kelkaj nomoj rilatas al historio. La numero estas simple la vico de la departemento laŭ alfabeta ordo antaŭ nomŝanĝoj kaj disdivido de la antaŭaj departementoj de Ile-de-France (eksaj 75 - Seine kaj 78 - Seine-et-Oise fariĝis la nunaj 75, 78, 91 ĝis 95) . Kelkaj departementoj estas transmaraj departementoj (fr. Départements d'outre-mer/DOM), ili havas numerojn ekster la alfabeta ordo.
De la jaroj 1980-aj ekzistas la administraciaj regionoj, kiuj arigas po plurajn departementojn. Estas nun 22 francaj regionoj. (Vd. la mapon: ĉiu regiono estas distingita per koloro.)
Listo de ĉiuj francaj departementoj:
numero - nomo (ĉefurbo)
- 01 - Ain (Bourg-en-Bresse)
- 02 - Aisne (Laon)
- 03 - Allier (Moulins)
- 04 - Alpes-de-Haute-Provence (Digne-les-Bains)
- 05 - Hautes-Alpes (Gap)
- 06 - Alpes-Maritimes (Nice)
- 07 - Ardèche (Privas)
- 08 - Ardennes (Charleville-Mézières)
- 09 - Ariège (Foix)
- 10 - Aube (Troyes)
- 11 - Aude (Carcassonne)
- 12 - Aveyron (Rodez)
- 13 - Bouches-du-Rhône (Marseille)
- 14 - Calvados (Caen)
- 15 - Cantal (Aurillac)
- 16 - Charente (Angoulême)
- 17 - Charente-Maritime (La Rochelle)
- 18 - Cher (Bourges)
- 19 - Corrèze (Tulle)
- 2A - Corse-du-Sud (Ajaccio)
- 2B - Haute-Corse (Bastia)
- 21 - Côte-d'Or (Dijon)
- 22 - Côtes-d'Armor (Saint-Brieuc)
- 23 - Creuse (Guéret)
- 24 - Dordogne (Périgueux)
- 25 - Doubs (Besançon)
- 26 - Drôme (Valence)
- 27 - Eure (Évreux)
- 28 - Eure-et-Loir (Chartres)
- 29 - Finistère (Quimper)
- 30 - Gard (Nîmes)
- 31 - Haute-Garonne (Toulouse)
- 32 - Gers (Auch)
- 33 - Gironde (Bordeaux)
- 34 - Hérault (Montpellier)
- 35 - Ille-et-Vilaine (Rennes)
- 36 - Indre (Châteauroux)
- 37 - Indre-et-Loire (Tours)
- 38 - Isère (Grenoble)
- 39 - Jura (Lons-le-Saunier)
- 40 - Landes (Mont-de-Marsan)
- 41 - Loir-et-Cher (Blois)
- 42 - Loire (Saint-Étienne)
- 43 - Haute-Loire (Le Puy-en-Velay)
- 44 - Loire-Atlantique (Nantes)
- 45 - Loiret (Orléans)
- 46 - Lot (Cahors)
- 47 - Lot-et-Garonne (Agen)
- 48 - Lozère (Mende)
- 49 - Maine-et-Loire (Angers)
- 50 - Manche (Saint-Lô)
- 51 - Marne (Châlons-en-Champagne)
- 52 - Haute-Marne (Chaumont)
- 53 - Mayenne (Laval)
- 54 - Meurthe-et-Moselle (Nancy)
- 55 - Meuse (Bar-le-Duc)
- 56 - Morbihan (Vannes)
- 57 - Moselle (Metz)
- 58 - Nièvre (Nevers)
- 59 - Nord (Lille)
- 60 - Oise (Beauvais)
- 61 - Orne (Alençon)
- 62 - Pas-de-Calais (Arras)
- 63 - Puy-de-Dôme (Clermont-Ferrand)
- 64 - Pyrénées-Atlantiques (Pau)
- 65 - Hautes-Pyrénées (Tarbes)
- 66 - Pyrénées-Orientales (Perpignan)
- 67 - Bas-Rhin (Strasbourg)
- 68 - Haut-Rhin (Colmar)
- 69 - Rhône (Lyon)
- 70 - Haute-Saône (Vesoul)
- 71 - Saône-et-Loire (Mâcon)
- 72 - Sarthe (Le Mans)
- 73 - Savoie (Chambéry)
- 74 - Haute-Savoie (Annecy)
- 75 - Paris (Parizo)
- 76 - Seine-Maritime (Rouen)
- 77 - Seine-et-Marne (Melun)
- 78 - Yvelines (Versailles)
- 79 - Deux-Sèvres (Niort)
- 80 - Somme (Amiens)
- 81 - Tarn (Albi)
- 82 - Tarn-et-Garonne (Montauban)
- 83 - Var (Toulon)
- 84 - Vaucluse (Avignon)
- 85 - Vendée (La Roche-sur-Yon)
- 86 - Vienne (Poitiers)
- 87 - Haute-Vienne (Limoges)
- 88 - Vosges (Épinal)
- 89 - Yonne (Auxerre)
- 90 - Territoire-de-Belfort (Belfort)
- 91 - Essonne (Evry)
- 92 - Hauts-de-Seine (Nanterre)
- 93 - Seine-Saint-Denis(Bobigny)
- 94 - Val-de-Marne (Créteil)
- 95 - Val-d'Oise (Cergy-Pontoise)
Transmaraj departementoj/DOM:
- 971 - Guadeloupe
- 972 - Martinique
- 973 - Guyane
- 974 - Réunion
Departementoj
ja:フランスの地方行政区画
ko:데파르트망 (프랑스)
Franca lingvo]
La franca lingvo estas latinida lingvo parolata de 125 milionoj (41,6% kiel dua lingvo), precipe en Francio, Belgio, Svislando, Kanado, Haitio, Okcidenta Afriko kaj Polinezio. Ĝi estas oficiala lingvo de UNO kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. La franca estas inter la plej disvastigitaj lingvoj en la mondo kaj, kun la angla lingvo, Esperanto kaj aliaj ĝi estas unu el la vere mondaj lingvoj.
La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el latino. Oni konsideras ke la malnova franca ekzistis de la 842 ĝis ĉirkaŭ 1400 (kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 fro). De ĉirkaŭ 1400 ĝis 1600 la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639 : frm).
Laŭ la Encyclopaedia Britannica, almenaŭ ĉi tiuj nacioj enhavas pli ol unu milionon da francalingvanoj en 1990:
- 52,8 - Francio
- 6,4 - Kanado
- 5,1 - Alĝerio
- 5,1 - Haitio
- 4,4 - Eburbordo
- 3,3 - Belgio
- 2,6 - Zairio
- 2,1 - Tunizio
- 1,9 - Usono
- 1,8 - Kameruno
- 1,2 - Madagaskaro
- 1,2 - Niĝero
- 1,2 - Svislando
Notu bone, ke diversaj nacioj kalkulas siajn lingvanojn malsame. Ekzemple, la cifero por Usono enhavas nur tiujn, kiuj parolas france hejme, sed ne tiujn, kiuj lernis kaj bone regas la lingvon ekster la hejmo - ekzemple, en infanvartejo, en lernejo, ktp. (la franca estas unu el la ĉefaj lingvoj instruita en usonaj lernejoj). Malmulte de nacioj kalkulas dualingvanojn de lingvoj neoficialaj.
Dialektoj
Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis al Akadia, Kebekia, Pikarda, Svisa, Aostvala (Valdôtain), Valona kaj aliaj.
Historio :
; - 100. : La franca devenas rekte de la vulgara latino parolita en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K. post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la vulgaruloj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn.
; 500. : Dum 500-1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la franca mem.
; 1000. : En 1066, francalingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe de francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland.
; 1500. : Dum 1200-1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca ligvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plejparte el la europaj lanoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento).
; Jarcentoj 18-a ĝis 19-a. : La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en la Okcidento. En Nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke ofte parolatis france sine de la familio, infanojn oni provizij per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian Vilelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝinta germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro BISMARCK france. Pro tio, Marie CURIE, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla. nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la francan lingvon: José-Maria de HEREDIA, Samuel BECKETT, Emile CIORAN, Eugène IONESCO, Julien GREEN, ktp
; Jarcentoj 19-a kaj 20-a. : La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.
Influo al Esperanto
La franca estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple:
ĉe (chez), oni (on), ĉiuj tagnomoj dimanĉo (dimanche), lundo (lundi), ktp... ĉevalo (cheval), manĝi (manger), fermi (fermer), frapi (frapper)...
Eksteraj ligoj
- [http://www.101languages.net/french/ French 101] French for beginners and travelers (Angla)
- Organizo de "la Francophonie" (la Francparolantaro)
:[http://agence.francophonie.org/ http://agence.francophonie.org/]
!
als:Französische Sprache
ja:フランス語
ko:프랑스어
simple:French language
th:ภาษาฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-gí
Bretona lingvoLingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Kelta > Britona > Bretona
----
La bretona lingvo (ISO 639 : ISO 639-1 br, ISO 639-2 bre; propranome Brezhoneg) estas hindeŭropa lingvo, en la kelta familio de lingvoj, parenca de la kimra.
La bretona estas parolata en la okcidenta parto de la regiono Bretonio (nordokcidente de Francio) sed ĝi ne havas oficialan statuton. Tamen, oni konsideras ke pli-malpli 300,000 personoj uzas ĝin, aŭ almenaŭ kapablas kompreni ĝin.
La bretona uzas latinan alfabeton. Supersignitaj literoj estas ñ kaj ù. Krome c ne aperas kiel memstara litero sed ĉiam sub la formo ch aŭ c'h.
La bretona lingvo enhavas kvar dialektojn, respondantajn al la kvar malnovaj diocezoj de okcidenta Bretonio :
- Léon [leon] (ĉirkaŭ "Saint Pol de Léon")
- Cornouaille [kornŭaj] (ĉirkaŭ "Quimper")
- Trégor [tregor] (ĉirkaŭ "Tréguier")
- Vannetais [vanete] (ĉirkaŭ "Vannes")
La plej malnova trilingva vortaro estis la "Catholicon", vortaro franca/bretona/latina, eldonita je 1464.
Eksteraj ligoj
[http://www.ofis-bzh.org Oficejo de la Bretona Lingvo (bretone, france, angle)]
[http://www.kervarker.org Kervarker : Portalo pri bretona lingvo (bretone, france, angle, hispane, germane)]
[http://www.catholicon.net TTT-ejo pri la "Catholicon" (bretone, france, germane, angle, hispane, itale, nederlande, portugale)]
Kategorio:Kelta lingvaro
als:Bretonisch
ja:ブルトン語
Eŭska lingvoLingvo > Eŭska lingvo
----
nomo: Euskara (Vaska)
parolantoj: 0,7 miliono
landoj: "Eŭskio": Hispanio (Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Navaro), Francio (Norda Eŭskio en Pyrénées-Atlantiques) kaj diaspore ĉefe en Meksiko, Argentino kaj Usono
origino: nekonata
skribo: latina alfabeto
specimeno: la Patro Nia:
:Gure Aita, zeruetan zarana:
:santu izan bedi zure Izena,
:etor bedi zure erreinua,
:egin bedi zure nahia,
:zeruan bezala lurrean ere.
:Emaiguzu gaur
:egun hontako ogia;
:barkatu gure zorrak,
:guk ere gure zordunei
:barkatzen diegun ezkero;
:eta ez gu tentaldira eraman,
:baina atera gaitzazu gaitzetik.
La eŭska lingvo (propralingve euskara; en esperanto unue nomata vaska laŭ la skribita formo de la hispana nomo; pli proksime al la hispana elparolo estus baska) estas parolata de eŭskoj en Eŭskio, regiono de nordorienta Hispanio kaj sudokcidenta Francio.
Historio
Malsimile al la plejmulto da lingvoj en Eŭropo, la eŭska ne estas hindeŭropa lingvo, kaj nuntempe ne ekzistas konata lingvo parenca je ĝi. Praformo de la eŭska ekzistis en Eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj. Tial, ofte ĝi estas nomata "la plej antikva lingvo de Eŭropo".
Lingvistoj ne konsentas pri ĝia origino. Oni eĉ postulis, ke ĝi estis la antaŭbabela lingvo, parolita en Edeno. Pli modernaj hipotezoj ligis ĝin al iu el kaŭkaziaj lingvoj aŭ al la Ibera lingvo. Lingvistoj kapablas legi sed ne kompreni la Iberan, sed rimarkis kelkajn trajtojn kaj radikojn similajn, sed ne certas, ĉu la kaŭzo estas parenco aŭ najbareco.
Certe estas, ke la eŭska lingvo estis antaŭe parolata pli vaste; multaj nomoj de homoj en antikva Akvitanio registritaj de la Romianoj estas tradukeblaj per eŭska etimologio. Laŭ unu teorio, la praeŭska kiel la akvitana kaj eble parencaj lingvoj estis parolataj plurloke en Eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj.
Kiam alvenis Romiaj koloniistoj al Iberio kaj Gaŭlio, la Eŭskoj jam dum pluraj jarcentoj najbaris la unuajn hindeŭropanojn, nome Keltojn. Tamen tiuj lasis malmultege da trajtoj en la Eŭska lingvo.
Dum la eka Mezepoko, ĝia parolantaro etendiĝis orienten laŭ Pireneoj kaj suden en Rioĥo. Probable ankoraŭ restis parolantaro en Akvitanio.
Ĝi interefikis kun samteritoriaj latina, hispana, gaskona kaj Okcitana lingvoj (la Franca ankoraŭ ne uzatis en suda Francio). Antaŭ la Kristana rekonkero de Iberio ĝi ankaŭ kontaktetis kun lingvoj Araba, Mozaraba kaj Hebrea. Lingvistoj hipotezas, ke la kvinvokala fonemaro de la hispana lingvo estas influo de la eŭska. De la esplorado de Louis-Lucien BONAPARTE, oni agnoskas pluraj dialektoj: biskaja, gipuska, de Lapurdi, malaltnavara, altnavaraj.
La unua teksto trovata eŭske estas mezepokaj glosoj inter latinaj linioj en monaĥejo San Millán de Yuso (San Millán de la Cogolla, Rioĥo).
La unua longa verkaĵo estas Linguae Vasconum Primitiae (16-a jarcento), goliardeca libro de pastro Beñat ETXEPARE. Dum Renesanco, burĝoj de Baiona kaj Protestantoj pelis la presadon de eŭskajn librojn. En la postaj jarcentoj, la lingvo restis kampara afero, kaj urbanoj kaj kleruloj preferis ĉu la hispanan ĉu la francan. La katolika eklezio predikis per ĝi. Dum jarcentoj, la malmultaj eŭsklingvaj libroj estis nur religiaj.
La unua plena gramatiko aperis en 1729.
La unua ĵurnalo eŭsklingva aperis en San-Francisko inter migrintoj.
Fine de 19-a jarcento, la lingvo iĝis simbolo por Eŭska naciismo. Sabino ARANA elpensis ortografion kaj multajn neologismojn por anstataŭi la latinidaĵojn. El tiu, restas ĉefe personnomoj kaj vortoj pri naciismaj konceptoj.
Nuntempe, ĝi estas kunoficiala lingvo en Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj partoj de Navaro, sub protekto de Hispana Konstitucio de 1978. Eŭska televido dediĉas kanalon al ĝi, kaj pluraj radiostacioj sendas muzikon kaj novaĵojn eŭske. Akademio (Euskaltzaindia) kreis komunan kleran dialekton (euskara batua, "unuigita eŭska lingvo", moknome euskeranto) baze je gipuska dialekto. Tamen, plimulto da eŭskoj ne komprenas la eŭskan, kaj pluraj nur pazive aŭ hejme uzas ĝin. Praktike, ĉiu eŭskiano parolas ĉu la hispanan, ĉu la francan.
Dum la diktaturo de Francisco FRANCO la Eŭska estis kontraŭleĝigita en Hispanio. Bizaraj metodoj estis uzataj en provo tute forviŝi ĝin, ĉar ĝi estis konsiderita minaco kontraŭ la unueco de la Hispana ŝtato. Interalie, se infanoj parolis ĝin lerneje, ili ricevis punon. Rezulte de tio, tuta generacio estis hispanigita, kaj nur subtera movado vivtenadis la lingvon. Post la registara ŝanĝo, la Eŭska "ekfloris", kaj abundo da literaturo, muziko, kaj eĉ filmoj ekaperadis. Ĉiukaze, la denaska parolantaro daŭre malkreskis, kaj nur la futuro povos montri, ĉu la lastjarara laborego de diversaj Eŭskaj organizoj sufiĉos por bremsi tiun evoluon. Certas, ke nun pli multaj homoj ol iam antaŭe lernadas la Eŭskan, kaj multaj el ili jam fariĝis euskaldunberriak - "novaj" eŭsklingvanoj.
Gramatiko
Nuntempe, granda parto el la vortokvanto estas latiniddevena. Tamen la kerno de la vortostoko restas nehindeŭropa, kion pravigas rigardo je ajna Eŭska teksto; ekzemple: bihotz "koro", buru "kapo", beltz "nigra", egun "tago", hamaika "dek unu", joan "iri", hondartza "strando", itsaso "maro", txakur "hundo", gabe "sen".
Ne ekzistas akuzativo, sed ergativa sufikso -k markas la subjekton en objektohavaj frazoj: Gizona dator "La viro venas", sed Gizonak emakumea ikusten du "La viro vidas la virinon". La preferata vortordo estas subjekto objekto verbo, kaj kazojn markas sufiksoj kaj postpozicioj.
La nombrosistemo estas bazita je 20 anstataŭ 10. (Ekz.: 10 hamar, 20 hogei, 30 hogei ta hamar, 130 ehun ta hogei ta hamar). La franca montras ankaŭ tiajn emojn pro kelta influo.
La vokalaro de la norma dialekto estas sama al Esperanta. Al la konsonantoj mankas interalie v kaj vortkomenca r: taberna "taverno", irrati "radiostacio". Konsonantkombinoj entute maloftas. Kie Esperanto distingas inter du sonoj S kaj Ŝ (kaj C kaj Ĉ), la Eŭska havas tri: Z (= apud-denta s), S (= "mola", ne-denta s), X (= ŝ) (kaj ankaŭ afrikatajn TZ, TS, TX). Duoblaj literoj dd, ll, ñ ("nn"), tt reprezentas palataligitajn versiojn de la respektivaj unuopaj literoj.
Pro ĝia aparteco, eŭskaj vortoj estis inkluzivitaj en hispangramatikaj ĵargonoj, kiujn nomadaj laboristoj el pluraj vilaĝoj de Hispanio uzis por kaŝi siajn interparolojn kontraŭ fremduloj. Foje la vortoj ŝanĝis signifon por esti pli nerekoneblaj. Surprizas, ke tiuj vilaĝoj neniam estis en eŭsklingva lando, kaj la migrado de la laboristoj malofte atingis Eŭskion. Ekzemploj de tiaj ĵargonoj estas mingaña ( [minganja], el eŭska mihingaina, "la lango") el Fuentelsaz kaj Milmarcos (Guadalajara), mascuence ( [maskŭense], el hispanlingva vascuence, "eŭska lingvo") kaj gacería [gaseria] el Cantalejo (Segovia).
La Eŭska elparolo
La Eŭska alfabeto havas la sekvaj karakteroj:
Vokaloj: A, E, I, O kaj U. Ĉiuj estas pornoncataj kiel esperante.
Konsonantoj: B, D, F, G, H, J, K, L, M, N, P, R, S, T, X kaj Z. Ĉiuj ankaŭ (ekskluzivante X ke estas simila al la Esperanta Ŝ) estas prononcataj kiel esperante, sed la H nur estas prononcita en Nordeŭskio, kaj la R estas prononcata forte al la komenco de la vortoj kiel Hispane "Rápido" (>Rapida) kaj Angle "Rabbit" (>Kuniklo).
Noto: Mankas klarigi la elparolo de RR, TT, DD, TS, TX, TZ kaj la elparolaj ŝanĝoj.
- Bernardo ATXAGA
- Jon MIRANDE
Eŭskaj vortoj en Esperanto:
roko1, Eŭska (aŭ Vaska), bojno (ĉapspeco), ĉamaro (virina vesto el la jarcentoj 15-a kaj 16-a), zarzuelo (muzikteatro hispania), silueto2, bizara3, foruo4
Eksteraj ligiloj:
Vortaro:
- [http://esperanto.online.fr/esperant64/esperu0.htm Esperanto-Eŭska]
- [http://esperanto.online.fr/esperant64/eŭskau0.htm Eŭska-Esperanto]
Informoj pri Eŭskio kaj la Eŭska lingvo:
- [http://www.euskadi.net Angle, Eŭske, France, Germane, Hispane]
- [http://www.euskaltzaindia.org/ Akademio de Eŭska Lingvo], (eŭske, hispane, france, angle.
- [http://www.euskerazaintza.org/ Popola Akademio de Eŭska Lingvo], konservanta dialektojn.
----
Notoj:
1 Etimologio necertas, sed povas veni el Eŭska harroka (laŭ Andre CHERPILLOD)
2 laŭ eŭski-devena franciano Etienne DE SILHOETTE, iom grava politikisto dum la 18-a jarcento - norm-eŭske Zuloeta:
Truarego (Zulo "truo" + -eta "ejo abunda je")
3 Eŭske: bizar = barbo
4 El latina forum
als:Baskisch
ja:バスク語
Alexandre DUMAS (Patro)Literaturo > Franclingva literaturo > Alexandre DUMAS (Patro) < Franca Lingvo
----
La franca verkisto Alexandre DUMAS (aŭ realnome : Alexandre Davy de la Pailleterie) naskiĝis je la 24-a de julio 1802 en Villers-Cotterêts kaj mortis je la 5-a de decembro 1870 en Puys. Lia verkaro konsistas el historiaj romanoj kaj dramoj, multaj el ili estas filmigitaj. Ankaŭ lia eksteredzeca filo Alexandre famiĝis kiel verkisto.
Li kaj sia tuta verkaro estis honorigitaj kiam en decembro 2002 la restaĵoj de Alexandre DUMAS estis transportitaj (132 jarojn post lia morto !) al la Panthéon, granda monumento en Parizo kie la plej gravaj personaĵoj de Francio ripozas.
Famaj verkoj:
- Henry III et sa cour (dramo, 1829)
- Napoléon Bonaparte (dramo, 1831)
- Les trois Mousquetaires (romano, 1844)
- Le Comte de Monte Cristo (1845/46)
En Esperanto aperis:
- Tri rakontoj, tr. E. Deligny, Sain-Omer 1932 (La timema azeno, De Chamonix al Londono, La bifteko de urso)
- Tri musketeroj, V-a ĉapitro de la unua volumo (Internacia Krestomatio de Kabe)
- Vilhelmo Mona, tr. F. Lallemant, Lingvo Internacia 1901, p. 10-12
ja:アレクサンドル・デュマ・ペール
ko:알렉상드르 뒤마
NadjaNadja, eller Nadia, är ett kvinnonamn med ryskt ursprung.
Det är en förkortad form av Nadeschda som betyder "hopp". Nadja har använts i Sverige sedan slutet av 1800-talet men inte nått någon popularitet förän de sista decennierna på 1900-talet. Stavningen Nadia används av ungefär 40% av bärarna.
Det fanns 31 december 2004 totalt 3 900 personer i Sverige med förnamnet Nadja/Nadia, varav 3 131 hade det som tilltalsnamn. År 2003 fick 85 flickor namnet, varav 68 fick det som tilltalsnamn.
Namnsdag: 8 april (sedan 2001; 1993-2000: 15 november)
Personer med namnet Nadja/Nadia:
- Nadia Comaneci - rumänsk gymnast
- Nadia Bjorlin - amerikansk skådespelerska
Kategori:kvinnonamn
Karty grafiki warsaw hotels download sitemap ruletka gry
|
|
|
| :: RELATED NEWS :: |
Gesellschaftslehre
Gesellschaftslehre (GL) ist ein Unterrichtsfach in Nordrhein-Westfalen, früher auch in Hessen, das an den Sekundarstufen I der Gesamtschulen unterrichtet wird und Inhalte der traditionellen Fächer Erdkunde, Geschichte und Sozialkunde umfasst.
Der Ans
|
Wiehler Tropfsteinhöhle
Die Wiehler Tropfsteinhöhle liegt ca. 1km südlich von Wiehl im Oberbergischen Kreis in Nordrhein-Westfalen (Deutschland) an der Straße von Wiehl nach Homburg.
Maße
Das Gangsystem ist 868 m lang.
Geschichte
Die Bezirk Gänserndorf in Niederösterreich (Österreich).
Geographie
Prottes liegt an der Grenze von Marchfeld und Weinviertel in Niederösterreich. Die Fläche der Marktgemeinde umfaßt 13,7 Quadratkilometer. 7,52 Prozent der Fläche sind bewaldet.
Es existieren keine weiteren Katastralgemeinden außer Prottes.
Geschichte
Im österreichischen
|
Nasenfrösche
Die Nasenfrösche (Rhinodermatidae) sind eine Familie aus der Ordnung der Froschlurche (Anura). Es handelt sich um kleine (nur rund 30 mm) große Frösche, die im südlichen Amerika (Chile und Argentinien) vorkommen. Auffallend ist ihre spitze Schnauze, der die Tiere auch ihren Namen verdanken.
Nasenfrö
|
Ringelsdorf-Niederabsdorf
Ringelsdorf-Niederabsdorf ist eine Marktgemeinde mit 1.423 Einwohnern im Bezirk Gänserndorf in Niederösterreich.
Geografie
Ringelsdorf-Niederabsdorf liegt im Weinviertel in Niederösterreich. Die Fläche der Marktgemeinde umfaßt 32,46 Quadratkilometer. 15,68 Prozent der Fläche sind bewaldet.
Katastralgemeinden sind Niederabsdorf und Ringelsdorf.
|
Spiegelsymmetrie
Mit dem geometrischen Begriff Symmetrie (von griechisch syn (=zusammen) und metron (=Maß)) bezeichnet man die Eigenschaft, dass ein geometrisches Objekt durch bestimmte Umwandlungen auf sich selbst abgebildet werden kann, also unverändert erscheint. Eine Umwandlung, die ein Objekt auf sich selber abbildet, heißt Symmetrieoperation. Zwei verschiedene geometrische Objekte können zueinander symmetrisch sein, nämlich dann, wenn eine Symmetrieoperation existiert, die das eine Objekt
|
Polizeidirektor
Die Amtsbezeichnungen der Polizeibeamten - umgsangssprachlich auch Dienstgrade genannt - sind in Deutschland für den mittleren, den gehobenen und den höheren Dienst bis einschließlich Besoldungsgruppe A 16 weitestgehend gleich. Lediglich für die Führungspositionen in der Besoldungsordnung B sind landesrechtliche Regelungen getroffen.
Im uniformierten Dienst sind die Dienstgrade durch Schulterstücke sichtbar (in der Regel aber nicht bei Einsatzanzügen).
Während es bei der Bundeswehr sog. "Dienstgrade" (Unteroffizier, Feldwebel usw.) gibt
|
Schönkirchen-Reyersdorf
Schönkirchen-Reyersdorf ist eine Marktgemeinde mit 1.854 Einwohnern im Bezirk Gänserndorf in Niederösterreich.
Geografie
Schönkirchen-Reyersdorf liegt im Weinviertel in Niederösterreich am Nordrand des Marchfeldes. Die Fläche der Marktgemeinde umfaßt 17,88 Quadratkilometer. 2,31 Prozent der Fläche sind bewaldet.
Katastralgemeinden sind Reyersdorf und Schönkirchen.
Geschichte
Um 1100 wurde Schönkirchen, im Jahr 1115 Reyersdorf zum ersten
|
Kliment Efremovich Voroshilov
Kliment Jefremowitsch Woroschilow (russisch Климент Ефремович Ворошилов; - 23. Januar/4. Februar 1881 in Werchneje, Gouvernement Jekaterinoslaw, heute Oblast Luhansk, Read More... |
Spannberg
Spannberg ist eine Marktgemeinde mit 983 Einwohnern im Bezirk Gänserndorf in Niederösterreich.
Geographie
Spannberg liegt im Weinviertel in Niederösterreich. Die Fläche der Marktgemeinde umfaßt 19,51 Quadratkilometer. 20,51 Prozent der Fläche sind bewaldet.
Es existieren keine weiteren Katastralgemeinden außer Spannberg.
Geschichte
Im österreichischen Kernland Niederösterreich liegend teilte der Ort die wechselvolle | |