:: wikimiki.org ::
| Edmond PRIVAT |
Edmond PRIVATLiteraturo > Esperantlingva Literaturo > Edmond PRIVAT < Svisa esperantisto < Gravaj esperantistoj
----
Edmond PRIVAT (1889 - 1962) estis franclingva sviso, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado.
Privat lernis Esperanton komune kun sia samlernejano Hector HODLER en 1903.
Komitatano (unue "vickomitatano") de UEA ekde 1912, de 1920 ĝis 1934 li estis ĉefredaktoro (longtempe kun la titolo "gvidanto") de la oficiala organo, la revuo Esperanto. De 1924 ĝis 1928 li estis samtempe prezidanto de UEA, sed rezignis post skandalo kiun li eliris tamen kiel senkulpulo. Privat antaŭenigis la internacian Esperanto-organizon en kaj ekster UEA.
Per siaj verkoj Historio de la lingvo Esperanto [duvoluma] kaj Vivo de Zamenhof li fariĝis unu el la plej gravaj historiistoj de Esperanto.
Li verkis filologian studon Esprimo de sentoj en Esperanto, estas aŭtoro de Ginevra kaj de poemaro Tra l' silento. Ankaŭ li aktivis sur pedagogia kampo kiel aŭtoro de populara legolibro Karlo kaj bonega Kursa lernolibro. Al Gandhi kaj Nehru ligis lin ne nur admiro sed ankaŭ persona amikeco.
Dum la jaroj 1923-1926 Privat estis honora konsilanto kaj vicdelegito de Irano ĉe tiama Ligo de Nacioj. Li prezentis Esperanton krom al la tiama Ligo de Nacioj ankaŭ al Internacia Labor-Oficejo kaj al Universala Telegrafa Unuiĝo. Li estis brila organizanto, aranĝis plurajn internaciajn konferencojn, kiel pri instruado de Esperanto en Ĝenevo (1922), Komercan kaj Turisman Konferencon en Venecio (1923), Internacian Radio-Konferencon en Ĝenovo (1924), Konferencon de Komerco kaj Industrio en Parizo (1925), Konferencon Paco per lernejo en Prago (1927), kie Esperanto estis sola oficiala traduklingvo. Aparteninte al la plej elokventaj oratoroj li ricevis post morto de Zamenhof oficon fari ĉiujare la tradician kongresan paroladon ĉe la solena inaŭgura kunveno.
Edmond Privat, kvankam ĵurnalisto por socialisma gazeto "la sentinelo" ne aliĝis al SAT .-la organizo por progresemeuloj.
En la jaro 1932 li skribis franclingve en "La sentinelo" pri la tragika pereo de 12 laboristoj en urbo Ĝenevo okaze de kontraŭfaŝista manifestacio. La laboristaro ne falu en kaptilon de perforto, ne eblas kontraŭbatili perforton per perforto.
Prezidantoj de UEA
Famaj Verkoj:
- Karlo (legolibro, 1909)
- Ĉe l' koro de Europo (broŝuro, 1909)
- Vivanta lingvo de vivanta popolo (1910)
- Pri esperanta literaturo (1912)
- Tra l' silento (originalaj poemoj, 1912)
- Ginevra (originala versa dramo-legendo, 1913)
- Kursa lernolibro (1913)
- Historio de la lingvo Esperanto (du volumoj, 1912, 1927)
- Vivo de Zamenhof (1920)
- Esprimo de sentoj en Esperanto (1931) filologia studo
- Interpopola konduto (filozofio, 1934) psikologia studo de internaciaj problemoj.
- Federala sperto (1958)
- Junaĝa verkaro (1960) (kiu entenus la poemaron Tra l' silento)
- Aventuroj de pioniro (1963) amuzaj rakontoj pri gravaj renkontiĝoj kaj eventoj
- Vivo de Gandhi (1967)
- Du paroladoj
Rete legeblaj verkoj:
[http://members.tripod.com/~booton/karlo/karlo.htm Karlo]
[http://homepage.mac.com/inko06/099-6.pdf Esprimo de sentoj en Esperanto]
[http://homepage.mac.com/inko08/127-5.pdf Vivo de Zamenhof]
Ekstera ligo
[http://ttt.esperanto.org/Ondo/H-privat.htm Privat kaj Lanti] artikolo de Georges LAGRANGE en La Ondo de Esperanto
Kion skribis Enciklopedio de Esperanto 1933-34
EdE-P
Edmond PRIVAT (priva), franclingva sviso, d-ro pri historio, docento ĉe la Ĝeneva Univ., verkisto, kunlaboranto de naciaj gazetoj. Nask. 17 aŭg. 1889 en Genève jam dum la infanjaroj li lernis E-n, en 1903 fondis kun Hodler la gazeton Juna E-isto. En 1905, kiel 16 jara junulo partoprenis la unuan kongreson en Boulogne sur Mer, kien li piede pilgrimis kaj kie kun matura elokventeco parolis, P. en la Pariza universitato studis lingvosciencon kaj historion kaj meritas specialan atenton liaj libroj franclingvaj pri Historio kaj Psikologio de Popoloj. P. prezidis int. komitatojn kaj konferencojn por la liberigo de subpremitaj nacioj. Dum 1922-26 honora konsilanto kaj vicdelegito de Persujo. Pioniro de la popolklerigo kaj de la kooperativa sistemo en Svislando. Tiu meritplena vivo estas organisme traplektita de E rilatoj. En 1907-08 faris longajn propagandvojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo, en 1911 en Ruslando kaj Mez-Eŭropo. De 1920 ĝis 1934 li redaktis Esperanton, kie konstante aperis liaj klarvidaj, elegantstilaj artikoloj. De 1921-1928 li reorganizis kaj gvidis la int. movadon. En 1923 prez. de ICK, 1925 prez. de UEA, prez. de Svisa Societo E. Lia propagandista agado distingiĝas per la absoluta seriozeco kaj kompetenteco. Li prezentis E-n al Ligo de Nacioj al la Int. Laboroficejo kaj Univ. Telegrafa Unuiĝo, aranĝis int. konferencojn teknikajn en E (Edukistoj - Genève 1922, komercistoj - Venezia 1923, Radio - Genève 1924, Paco per lernejoj - Praha 1927, Unua Somera Universitato, Genève 1926.) Kiel oratoro estas unu el la plej eminentaj, klara kristale pura elparolo kaj komprenebla logika facila pensperado. Ankaŭ lia pedagogia agado meritas laŭdon. En 1908 aperis liaj „E at a glance“ kaj en la sama jaro „E in 50 lessons“, en 1910 „Karlo“, kiu ankaŭ nun estas populara legolibro En 1911 aperis la same populara rektmetoda kaj bonega „Kursa Lernolibro“ kaj ĉe tiu fako ni mencias lian E lingvistan ĉefverkon „Esprimo de Sentoj en E“. Pli science, pli klare kaj pli ĝueble oni ne povas pritrakti teoriajn problemojn, kiel ili aperas en la prezentado de P. en tiu ĉi libreto. Li estas la plej grava historiisto de la juna E movado. El lia „Historio de E“ (U nua Parto 1911, Dua Parto 1927) , kaj el la „Vivo de Z“ (1920) ni havas la plej detalan kaj samtempe poezian rakonton de historio de E. Krom tiuj aperis lia traktaĵo „Pri E literaturo“ (1911), verketo kun la samaj kvalitoj. La talento de Privat produktis ankaŭ beletristajn verkojn, la versan dramo-legendon „Ginevra“ (1913), kaj „Tra l' Silento“, en ili mildvoĉa, delikatsenta poeto prezentas sin. Liaj ĉiuspecaj verkoj respegulas el stila vidpunkto kristalan, puritanan klarecon, elegantecon kaj en la historiaj kaj beletristaj verkoj tiu stilo atingas la plej altajn regionojn de la E literaturo. Ĉu la stilo, ĉu la diritaĵoj sentigas al ni, ke la verkisto de sia juneco vivas en la E-ista vivo, lia individuo estas ne disigebla de la E-ista agado kaj tiu sento kaj kredo - logika kredo de klerulo - floras en liaj verkoj sub la literoj, kiuj neniam estas mortintaj aĵoj por P. Kion ajn li verkas, la frazoj vivas, ni rekonas ĉiujn kolorojn de la vera vivo. Kaj lia verkista agado jam en frua epoko de la E movado influis la junan generacion por liberiĝi de la paper-odora, seka literatura tendenco. Kaj ankaŭ sur aliaj kampoj same favore li influis siajn kunlaborantojn kaj la E-istaron.
Ferencz SZILÁGYI.
Privat Edmond Privat Edmond
Privat Edmond Privat Edmond
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto P
LiteraturoLiteraturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo.
Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacio aŭ epoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.
Evoluo
En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon.
Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj.
Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn:
:Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj
:Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj
Specoj poezio kaj prozo
Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro.
Por pli da specoj, vidu:
:Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj
Literaturo kiel socia procezo
Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin.
La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.
Aliaj artikoloj pri literaturo
Literaturo laŭ regionoj
:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo
Literaturo laŭ lingvo
:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama
Literaturo laŭ formo
:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano
: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso
Apartaj specoj
Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo.
:Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco
Literaturo laŭ enhavoj
:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj
Literaturo laŭ skoloj
:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo
Literaturo laŭ famo
:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj
Literaturo laŭ distribuo
:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo
Famaj verkistoj
Vidu ĉe Verkistoj.
Diverse
:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento
:Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj
Vidu ankaŭ
- Skribarto
- Lingvo
- Teatro
als:Littérature
ja:文学
ko:문학
simple:Literature
zh-cn:文学
zh-tw:文學
Svisa esperantistoGrava esperantisto - Esperantlingva literaturo
Aktivaj svisaj esperantistoj
- Paul BÄCHLI
- Arthur BAUR
- Dante BERTOLINI
- Hans BICKEL
- Hans BIPP
- Jean BOREL
- Jules BOREL
- Paul BOUVIER
- Tazio CARLEVARO
- Maŭrico DE SASSI
- R. Hugo DICK
- Henri DOR
- Marcel ERBETTA
- August FOREL
- Henriko FRIDÖRI
- Claude GACOND
- Gabrielle GACOND
- Walter GIANNINI-AEPPLI
- Helene GIROUD
- Herbert HAMMER
- Hector HODLER
- Jakob HOHL
- Rodolphe HORNER
- Jean-Paul HUMBERSET
- Hans HUNKELER
- Frieda JAKOB
- Hans JAKOB
- Edgar JOBIN
- Johannes JÜSTRICH
- Hans KÜRSTEINER
- Werner LAEDERACH-Emmes
- Hanny LIECHTI
- Fritz LIECHTI
- Hans LÜTHI
- Rudolf Gottlieb MAEDER
- Emerich MANNER
- Ernst von MAY
- Angelo MELLINI
- Lina METIVIER-MARTHALER
- Amélie MONTANDON
- Marcel MOREILLON
- Alice MÜLLER
- Heinrich NÄGELI
- Nadine PERRENOUD
- William PERRENOUD
- René W. PERRENOUD
- Tina PETER-RUETSCHI
- Claude PIRON
- Edmond PRIVAT
- Marc ROHRBACH
- Reto ROSSETTI (poste brita)
- Georg ROTACH
- Cosette SANDOZ-GIROUD
- René de SAUSSURE
- Werner SCHAUFELBERGER
- Lilly SCHAERER
- Jakob SCHMID
- Friedrich SCHNEEBERGER
- Siegfried Eduard SPIELMANN
- Madelaine STAKIAN-VUILLE
- Eduard STETTLER
- Georges STROELE
- Corrado TAVANTI
- Henri VATRÉ
- Willy VOIROL-REICHEN
- Otto WALDER
- Gertrud WEIGELT
- Alfred WENGER
- Oskar Edmund ZIMERMANN
- René ZOLLINGER
!
1962Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1962
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1962 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 47-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
- Publikita planlingvo BABM.
- 10-a de februaro : Usono kaj Sovetunio interŝanĝas la kaptitan usonan spionan piloton Francis Gary POWERS kaj la kaptitan sovetan spionon Rudolf ABEL.
- 20-a de februaro : La kosmoŝipo Friendship 7, parto de la programo Merkuro de la usona kosmo-administracio, orbitis la Teron.
- 6-a de julio : Usono: Morto de William FAULKNER
- Aŭtune: Kubo: "La Kuba krizo" - Usono malkovras ke Sovetunio kaŝas atomajn raketojn tie. La mondo staras rande de abismo, sed bonŝance Sovetunio finfine formovas la armilojn antaŭ ol Usono atakemiĝas.
- Alĝerio sendependiĝas de Francio.
- Ugando sendependiĝas de Britio.
- Burundo eliras el Ruando-Urundio.
- Ruando: potencprenas Hutu-tribanoj.
- Al UNO aniĝas Alĝerio, Burundo, Jamajko, Ruando, Trinidado kaj Tobago kaj Ugando.
- Jaroslav MAŘÍK persekutita de Ĉeĥoslovaka Sekreta Polico.
Naskiĝoj
- 30-a de januaro : Abdullah la 2-a, reĝo de Jordanio
- 11-a de novembro : Demi MOORE
- 19-a de novembro: Usono: Jodie FOSTER
Mortoj
- 5-a de aŭgusto : Usono: Marilyn MONROE
- 9-a de aŭgusto: Svislando: Hermann HESSE
- 18-a de novembro: Niels BOHR
- Frantisek OMELKA.
----
1957 | 1958 | 1959 | 1960 | 1961 | 1962 | 1963 | 1964 | 1965 | 1966 | 1967
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1962年
ko:1962년
simple:1962
th:พ.ศ. 2505
Esperanto
Ĉi tiu artikolo temas pri la lingvo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto (apartigilo)
Esperanto estas planlingvo proponita kiel internacia dua lingvo. Ĝin publikigis Ludoviko ZAMENHOF en 1887.
La nomo "Esperanto" devenas de lia plumnomo:
Doktoro Esperanto — iu kiu esperas, esperas ke lia lingvo fariĝos
interlingvo por helpi ĉiujn tra la mondo interparoli. Li ne
intencis, ke Esperanto fariĝu la sola lingvo en la mondo, sed simple dua komuna
lingvo de ĉiuj.
Nuntempe Esperanto estas uzata por multaj aferoj, inkluzive de vojaĝado, korespondado, kultura interŝanĝo, literaturo kaj lingvo-instruado. Ĝi estas la plej multe uzata planlingvo.
Specifaj trajtoj
La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en ono de la tempo necesa en etna lingvo.
Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.
Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.
En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.
Vortprovizo
La vortostoko devenas de diversaj lingvoj. Iuj novaj vortoj estas venintaj el ekstereŭropaj lingvoj kiel la japana, ĉar ili iĝis internaciaj, sed la plejparto venis el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la franca, la germana kaj la angla.
Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.
Etimaj ekzemploj
- el latinidaj lingvoj:
- el la latina: abio, facila, sed, tamen, okulo, hepato, akvo
- el la franca: dimanĉo, fermi, ĉe, frapi, ĉevalo, butiko
- el la itala: ĉielo, fari, voĉo
- pluraj: facila, fero, tra, verda
- el ĝermanaj lingvoj:
- el la germana: baldaŭ, bedaŭri, haŭto, jaro, nur
- el la angla: birdo, mitingo, spite, suno, teamo
- pluraj: bildo, fiŝo, fremda, grundo, halti, hasti, hundo, ofta, somero, ŝipo, vintro
- el slavaj lingvoj:
- el la pola: celo, ĉu, krado, luti, moŝto
- el la rusa: barakti, serpo, vosto
- pluraj: klopodi, krom, prava
- el pliaj hindeŭropaj lingvoj
- el la greka: kaj, biologio, politiko
- el la litova: du, ju, tuj
- el sanskrito: budho, nirvano
- el aliaj lingvoj
- el la samea: boaco
- el la japana: cunamo, haŝio, hajko, utao, zeno
- el la ĉina: toŭfuo
Principoj de la vortelekto
La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.
Kiel jam supre estis videble, multaj vortoj samtempe klarigeblas el diversaj lingvoj.
(Vidu en la libro "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe VILBORG)
- abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
- abituriento laŭ germana kaj rusa
- ablativo laŭ latina, angla, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
- funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj
afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas
esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000
vortoj kaj afiksoj).
Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia
vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto
kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun
ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.
Specifaj vortoj en Esperanto
Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.
Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):
:aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.
Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).
Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.
Laŭsignife:
:aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo
Alfabeto kaj ortografio
La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla:
unu sono (fonemo) por unu litero, kaj inverse.
Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas
pli ol 26 sonojn (same kiel la plejmulto da lingvoj), Zamenhof devis
inventi novajn literojn: la tiel nomatajn 'ĉapelitajn' literojn. La literoj c,
g, h, j, s kaj u, ĉiu havas sian ĉapelitan version.
En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (en 2004) la jenajn manierojn
skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:
- 70%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo, iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
- 15%: surogate laŭ la H-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.
- 15%: surogate laŭ la X-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Lingvoevoluo
Kvankam E. montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvo projekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- ~ ~ de -io anstataŭ -ujo en landnomoj
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj, estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
( - ) Kvazaŭ-arĥaikaĵo, tre malofte uzata.
( - ) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
( - ) Uzebla nur por la tria persono.
Parolantaro
La nombro de Esperanto-parolantoj estas nekonata. Nur eblas taksoj. La plej multaj varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj.
Kelkaj parolas eĉ pri pluraj milionoj, sed tiam supozeble temas pri ĉiuj homoj, kiuj iam informiĝis pri bazaj elementoj de la lingvo, eble eklernis ĝin, ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.
Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (>pliaj informoj)
Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Interlingvao, la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj, havas ĉirkaŭ mil parolantojn.
Movado
La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun Unuiĝintaj Nacioj. Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis [http://e.euroscola.free.fr/unesko.htm du rezoluciojn] favorajn al Esperanto (1954 kaj 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.
La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.
Kulturo
Esperanto havas literaturon, parte
originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj (kaj parte eĉ surretan). Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, kaj do la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Ĝi ankaŭ havas
muzikon, gazetojn, organizojn, kaj dissendojn per radio en Esperanto.
Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto
Ankaŭ vidu
Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro
?
Esperanto kaj firmaoj
- KAVA-PECH
Eksteraj ligoj
- [http://esperanto.net/ Multlingva Informcentro pri Esperanto] en 60 lingvoj
- [http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html Terminaroj ĉe UEA]
- [http://www.geocities.com/origlit/lit/index.html Datumbazo de originalaj Esperanto-verkaĵoj kaj aŭtoroj], kun biografioj kaj bildoj
- [http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/c/c3/Radiopolonia_20nov2004.OGG Intervjuo al ĉina esperantistino], kiu priskribas, kiel malfacila estas esperanto por ĉino (sondosiero).
- [http://it.groups.yahoo.com/group/ni_parolas_esperante Diskutgrupo "Ni parolas Esperante"]
Kritikoj
- [http://www.xibalba.demon.co.uk/jbr/ranto/ Esperantokritika paĝaro] (anglalingve)
- [http://www.rickharrison.com/language/bloated.html Ĉu la Esperanta vortaro estas tro vasta?] (anglalingve)
Kategorio:Planlingvoj
Kategorio:Esperantidoj
als:Esperanto
ja:エスペラント
ko:에스페란토
ms:Bahasa Esperanto
simple:Esperanto
th:ภาษาเอสปรานโต
zh-min-nan:Sè-kài-gí
1903Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1903
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1903 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Publikita Fundamenta Krestomatio;
- La revuo Juna Esperantisto fondita de Edmond PRIVAT kaj Hector HODLER fondis en Ĝenevo.
- Ekapero de Espero Katolika, la plej longdaŭra Esperanta gazeto kaj "La Suno Hispana" unua Esperanta revuo en Hispanio.
- Fonditaj Esperanta Grupo en Utrecht kaj unua Esperanto-Societo en Peruo.
- William Percy MERRICK, Fanny BONNET, Georges WARNIER, Francesco BARBERI, Masgrau Jacint BREMON, William George ADAMS kaj Giles Leigh BROWNE eklernis Esperanton.
- Kreitaj Latino sen fleksio, Universal (Molenaar), Talo kaj Adam-man Tongue.
- Internacia disputo (inter Usono kaj Meksiko) estas kiel unuafoje depost la Traktato de Rastatt findecidita per teksto en la angla lingvo, kaj ne en la franca, kiu estis ĝis tiam la internacie uzita diplomata lingvo.
- Maŭritanio fariĝis kolonio de Francio.
- Panamo sendependiĝas de Kolombio.
- The call of the wild ("La voko de la sovaĝa") de Jack LONDON.
- The people of the abyss ("La popolo de la abismo") de Jack LONDON.
- La germana fizikisto Philipp Lenard malkovras, ke la atomo estas "malplena kiel la kosmo".
Naskiĝoj
- Aleksandr Porfirjeviĉ LOGVIN
- Ellen LYMBURN
- Bill KEABLE
- 6-a de januaro: Karl Ludvig SÖDERBERG
- 23-a de januaro : George ORWELL
- 13-a de februaro : Belgio : Georges SIMENON
- 21-a de februaro : Francio : Raymond QUENEAU
- 23-a de februaro : Julius FUCIK
- 27-a de februaro : Germanio : Grethe WEISER
- 3-a de aprilo : Peter HUCHEL
- 9-a de aprilo : MATUBA Kikunobu
- 28-a de marto : Eugenia MORARIU
- 3-a de majo : Marcel ROUX
- 8-a de junio : Belgio : Marguerite YOURCENAR
- 14-a de julio : Irving STONE
- 29-a de aŭgusto : Ernst KREUDER
- 24-a de septembro : Dimitrij SNEĴKO
- 17-a de oktobro : Nathanael WEST
- 28-a de oktobro : Evelyn WAUGH
- 5-a de decembro : Johannes HEESTERS
- 26-a de decembro : Lev Rafailoviĉ ZINDER, elstara sovetia lingvisto
- Britio : Amy JOHNSON
- Ángel LUNA CÁRDENAS
Mortoj
- 28-a de aprilo : Emile LOMBARD
- 1-a de novembro : Theodor MOMMSEN
----
1898 | 1899 | 1900 | 1901 | | 1902 | 1903| 1904 | 1905 | 1906 | 1907 | 1908 |
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1903年
ko:1903년
simple:1903
Esperanto-movadoEsperanta Kulturo > Esperanto-movado
----
La Esperanto-movado estas movado por disvastigi Esperanton ĉirkaŭ la mondo. Estas multaj diversaj kialoj, pro kiuj oni provas disvastigi ĝin. Kelkaj faras tion, ĉar ili volas mondan pacon, aliaj simple volas komunikiĝi kun homoj tra la tuta mondo, aliaj por organizi mondskale la laboristan lukton kaj aliaj faras ĝin por lingva egaleco. (Tamen estas dubinde, ke nur la disvastigo de Esperanto sufiĉas por krei mondan pacon, ĉar la militojn kaŭzas ne nur komunikaj malfaciloj, kaj ne malofte oni batalas kontraŭ samlingvanoj.)
En la Esperanto-movado troviĝas mondskalaj asocioj kiaj UEA, TEJO,
SAT, kaj aliaj iniciatoj kiaj la Esperanta Civito Civito de Esperantio inspirita de la Raŭmismo.
Tre utilaj kaj gravaj Esperanto-servoj estas Esperanto korespondservo kaj Pasporta Servo monda peresperanta gastiga servo.
Ĉirkaŭ la Esperanto-movado ekzistas diversaj Interlingvistikaj instancoj kiaj Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED).
En la Esperanto-movado ankaŭ ekzistas entreprenoj diverscelaj :
- Eldonistoj
- Turismagentejoj : Esperantotur
- LF-koop
Vidu ankaŭ:
- Gravaj geesperantistoj
- Laborista Esperanto-movado
- Finvenkismo kaj Fina venko
- Raŭmismo
- Interna ideo
- Historio de la Esperanto-movado
- Hilelismo
- Homaranismo
- Neŭtralismo
- Desuprismo - Desubismo
- Tradicia Esperanto-Ideologio
- Slango
Hector HODLEREsperanto-kulturo > Esperanto-movado > Grava esperantisto > Svisa esperantisto > Hector HODLER < Prezidantoj de UEA
----
Hector HODLER (naskiĝis je la 1-a de oktobro, 1887, mortis la 31an de marto, 1920) estis svisa esperantisto kiu havis fortan influon sur la frua esperanto-movado.
Hodler naskiĝis en Ĝenevo kaj estis filo de la fama svisa pentristo Ferdinand HODLER, kiu post malriĉa vivofazo fariĝis subite tre bonhava. Kiel 16-jarulo Hector Hodler lernis esperanton kun sia samlernejano Edmond PRIVAT, fondis baldaŭ poste klubon kaj la etan gazeton Juna Esperantisto.
Ili iom poste Iernis Idiom Neutral kaj Bolak, por konvinkiĝi, ĉu vere Esperanto estas la plej bona internacia lingvo.
Krom Juna Esperantisto, li verkis artikoloj en Tra la Mondo kaj la traduko de la novelo de Bernardin de SAINT PIERRE Paŭlo kaj Virginio (1905).
En 1906, okaze de la dua UK lin interesis precipe la organizaj proponoj de Théophile ROUSSEAU kaj Carles, pri ia Esperanto-konsuloj, en kiuj li vidis realigebla sian planon, nome, organizi reciprokan sinhelpon inter bonvolaj homoj. Jen, la ĝermo de UEA kaj ĝiaj iniciatintoj.
La ĵurnalisto en 1907 transprenis la revuon "Esperanto" de Paul BERTHELOT, kiu fondis kaj ĝis tiam redaktis ĝin, kaj faris ĝin la plej grava organo pri organizaj demandoj de la lingva komunumo. Krome ĝi enhavis multe da artikoloj pri "socia vivo", simile al al nuntempa Monato. Li redaktis ĝin 13 jarojn, ĝis sia morto, krom ses monatojn en 1914 dum la unua mondomilito. Ĝi ankoraŭ nuntempe aperas kiel asocia organo de UEA.
Li verkis multajn gravajn artikolojn, tradukis, sugestis traduki ĉefverkojn anstataŭ bagatelaĵoj. Li signis siajn artikolojn per: A R.
La proponoj de Rousseau kaj Carles kunfandiĝis kun liaj planoj, ili estis pritraktataj en lia gazeto kaj trovis varman akcepton. Okaze de la Universala Kongreso de 1907, ekzistis jam ĉirkaŭ 200 konsuloj. Hodler kaj aliaj kiel Théophile ROUSSEAU fondis Universalan Esperanto-Asocion je la 28-a de aprilo 1908.
Hodler fariĝis Ĝenerala Direktoro kaj Vicprezidanto. Unu el liaj amikoj kaj kunlaborantoj estis Eduard STETTLER, al la redaktantoj apartenis Edmond PRIVAT.
Hodler volis per ĝi "krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj." Dum la milito Hodler kun la tiama sekretario de UEA Hans JAKOB organizis la Dummilitan Helpservon de UEA, servo farinta eksterordinaran bruon.
Post la morto de prezidanto Harold BOLINGBROKE MUDIE en 1916 oni atendis ĝis la militfino kaj en 1919 elektis Hodler prezidanto.
Hodler speciale interesiĝis pri socialaj demandoj, pacismo kaj bestprotektado.
Privat skribis pri li: "Al tio, kion iniciatis la genio de Zamenhof sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia."
Laŭ la artikolo de László HALKA en Enciklopedio de Esperanto, "estas karakterize por lia nobla animo kaj humaneco, ke en Geneve li aliĝis al la loka bestprotekta societo, kaj diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion, por protekti la homojn".
Je la fino de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin ĉefe al sciencaj problemoj. En 1916 li skribis 387 paĝan franclingvan verkon pri la paca organizo de l' popoloj.
Hodler mortis en Lysin, Svislando, la 31-an de marto 1920.
Post sia morto en 1920 li heredigis al UEA la revuon "Esperanto" kaj sian esperanto-bibliotekon, kiu nuntempe portas lian nomon, cetere grandan kapitalon kun la celo certigi ĝian ekziston.
Hodler Hector Hodler Hector
1912Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1912
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1912 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo.
- L.L. ZAMENHOF ĉe la UK de Krakovo rezignis ĉian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto, kaj eĉ la simplan titolon „Majstro“.
- Edukministro CAJ Juanpej dekretas la enkondukon de Esperanto en la elementajn lernejojn de Ĉinio.
- Eklernis Esperanton:
Bruno RIEFLING, SIFO, Gerrit WOUD, Gerrit Paulus de BRUIN, Maksimiliano BLASSBERG, Frits FAULHABER, Helmi DRESEN, Modesto Eugenio CAROLFI, Carl Adolph HVORSLEV kaj Vasilij ĴELEZNJAKOV.
- Fonditaj Esperanto-asocio de Ŝanhajo, Virina Esperanto-Klubo en Brazilo kaj Esperanta junulara grupo de Varsovio.
- Fondita unua Esperanto-Klubo en Venezuelo
- Kreitaj planlingvoj Omnezo, Lingvo Kosmopolita, Ariana kaj Fraternitato.
- Ĉinio elĵetas fremdan regon kaj fariĝas respubliko.
- Albanio sendependiĝas.
- Hispanio: Kanarioj: Fuerteventura ekhavas propran parlamenton.
- 6-a de januaro: Nov-Meksiko fariĝis la 47-a ŝtato de Usono.
- 16-a de januaro: La grupo de anglo Robert Falcon SCOTT apud Sudan Poluson trovas restaĵojn de tendaro de konkuranta norvego Roald AMUNDSEN.
- 18-a de januaro: Scott atingas Sudan Poluson.
- 14-a de februaro: Arizono fariĝis la 48-a ŝtato de Usono.
- 15-a de aprilo: La Titanic pereas en la norda Atlantiko
- Tupaciguara fondita.
Naskiĝoj
- Raymond DOURY
- 20-a de februaro: Francio: Pierre BOULLE
- 21-a de aprilo : William Thomas STEAD
- 16-a de majo: Johannes HARTOG
- 23-a de junio: Britio: Alan TURING, frua komputikisto (m. 1954)
- 14-a de aŭgusto: Germanio: Erwin STRITTMATTER
- 26-a de novembro : Eugène IONESCO
Mortoj
- 16-a de januaro: Georg HEYM
- 27-a de januaro: BAGGI de ARAUJO
- 30-a de marto: Germanio: Karl MAY.
- 20-a de aprilo: Bram STOKER
- 14-a de majo: Svedio: August STRINDBERG
- 16-a de aŭgusto : Germanio : Johann Martin SCHLEYER
- 24-a de decembro : George W. BULLEN.
- Ĉeĥio: Zikmund WINTER.
- Antarkto: Kapitano SCOTT kaj sia grupo.
- Amatus van der BIEST-ANDELHOF
----
1907 | 1908 | 1909 | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1912年
ko:1912년
simple:1912
th:พ.ศ. 2455
1920Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1920
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1920 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 12-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago.
- Oficiala Gazeto Esperantista malaperas.
- Fondita gazeto Esperanto Triumfonta de Teo JUNG
- Fondita ĈEA, Josef EISELT ĝia unua prezidento
- Restarigita Esperanta Federacio de la Pariza Regiono.
- Henrik SEPPIK, Franz CHRISTANELL, Gaetano FACCHI, Stellan ENGHOLM, O. F. OLDEN, Johan WEINHENGST kaj Ludwig KRYSTA eklernis Esperanton.
- Théophile CART iĝis prezidanto de Akademio de Esperanto.
- Fondita Ĉeĥa prunta biblioteko.
- Publikita Neuchâtela Esperantido.
- Aleksandr POSTNIKOV liberigita.
- Britio: Akto de la Brita Parlamento apartigas Nord-Irlandon de la cetere katolika Irlando.
- Ĉadon agnoskas Francio kolonie.
- Eŭropo: La Traktado de Versailles finas la Unuan Mondmiliton, starigante la Ligon de Nacioj, forumo por paca decido de înternaciaj disputoj.
- Eŭropo: aperas la libron de Karl BINDING kaj Alfred HOCHE, pri "Liberigo de forviŝado la vivojn, kiuj ne indas esti vivitaj".
- Namibion "heredas" Sud-Afriko post Germanio.
Naskiĝoj
- Félix GOMEZ
- Brazilo: Amaro PINANGÉ SOARES
- Ĉeĥio: Eva SEEMANNOVÁ
- Ĉeĥio : Ladislav BALA
- Ĉeĥio: Karolo PIC.
- Francio : François MITTERRAND, prezidento (1981-1995)
- 2-a de januaro: Isaac ASIMOV scienc-fikcia verkisto (proksima dato)
- 2-a de januaro: Armand PIEN
- 20-a de januaro: Federico FELLINI
- 25-a de julio: Rosalind FRANKLIN, esploristino dank al kies laboroj estis malkovrita la strukturo de DNA-molekulo
- 16-a de aŭgusto: Charles BUKOWSKI
- 22-a de aŭgusto: Ray BRADBURY
- 20-a de septembro : Hanns CIBULKA
- 1-a de oktobro: Walter MATTHAU
- 17-a de oktobro: Miguel DELIBES
- 31-a de oktobro : Helmut NEWTON
- 23-a de novembro : Paul CELAN
Mortoj
- 26-a de aprilo : Barato : Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN
- 5-a de majo: Charles LAISANT
- 16-a de julio : Tobias Rabelo LEITE
- 24-a de julio : Ludwig GANGHOFER
----
1915 | 1916 | 1917 | 1918 | 1919 | 1920 | 1921 | 1922 | 1923 | 1924 | 1925
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1920年
ko:1920년
simple:1920
th:พ.ศ. 2463
1934Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1934
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1934 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 26-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo.
- Publikiĝis originala verko "Kantoj de Amo kaj Sopiro" de Miĥalski.
- Alcindo BRITO eklernis Esperanton.
- Jaroslav MAŘÍK pasis de Esperantido al Esperanto.
- En la 20-a de majo ĝis 24-a de majo okazis en Vieno Internacia Konferenco: Esperanto en la Lernejon kal la Praktikon, pro iniciato de Rudolf Michael FREY.
- Fino de usona rego de Haitio.
- Kroniko.
Naskiĝoj
- Gersi Alfredo BAYS
- Mikaelo TERNAVSKI
- Zdenko KŘIMSKÝ
- 9-a de marto : Jurij GAGARIN, rusa astronaŭto
- 24-a de aprilo : Usono : Shirley MACLAINE, usona aktorino kaj dancistrino
- 13-a de majo : Adolf MUSCHG, svisa verkisto
- 6-a de junio : Alberto la 2-a, sesa Reĝo de la Belgoj
- 13-a de julio : Wole SOYINKA, niĝeria verkisto
- 20-a de septembro : Sophia LOREN, itala aktorino
- 28-a de septembro : Brigitte BARDOT, franca aktorino
- 26-a de oktobro : Ulrich PLENZDORF, germana verkisto
- en svislanda ubo Thun : Jean ZIEGLER
svisa docento, verkisto, deputito kaj alimondisma aktivulo.
Mortoj
- 1-a de januaro : Jakob WASSERMANN, germana verkisto
- 15-a de januaro : Hermann BAHR
- 15-a de februaro : Hjalmar Johannes RUNEBERG
- 17-a de februaro : Alberto la 1-a, tria reĝo de la belgoj
- 23-a de februaro : Edward ELGAR, angla komponisto
- 4-a de julio : Marie CURIE, pola-franca natursciencistino
- 10-a aŭ 11-a de julio : Erich MÜHSAM, germana verkisto
- 17-a de novembro : Joachim RINGELNATZ, germana verkisto
- Usono : Pensilvanio : Louise Adeline WEITZEL, usona verkistino
- Emilie SUCHARDOVÁ
----
1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933 | 1934 | 1935 | 1936 | 1937 | 1938 | 1939
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1934年
ko:1934년
ms:1934
simple:1934
th:พ.ศ. 2477
Esperanto-gazetoEsperanto > Esperanto-kulturo > Esperanto-gazeto
----
Esperanto-Gazeto estas gazeto aŭ en Esperanto aŭ pri Esperanto.
(Kiam vi skribas novan artikolon pri gazeto, bv. forigu la ekstervikipedian ligilon en ĉi tiu paĝo.)
Fakaj
- Aŭroro (blinduloj)
- Scienca Revuo (scienca)
Beletraj
- Fonto - monata gazeto pri beletro
- La Gazeto (papera revuo, sed ankaŭ rete : [http://osiek.org/lagazeto/eo.html]) - La Gazeto, mondkultura revuo en Esperanto: eseoj, rakontoj, tradukoj, recenzoj, ktp.
- Literatura Foiro - dumonata kultura revuo en Esperanto
- Penseo, CN, beletra
Tutmondaj
- Esperanto, revuo de la UEA
- Eventoj - Eventoj, perantoj, servoj. Krome: Plena Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, E-novaĵservo: ret-info, dokumentoj de UEA, ktp.
- Familia Esperanto - neregula cirkulaĵo de Rondo Familia
- Heroldo de Esperanto - trisemajna informa gazeto pri la Esperanto-mondo
- Kajeroj el la Sudo Bulteno de la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj [http://www.gazetoteko.com/kajeroj]
- Koncize
- Kontakto - Revuo de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. UEA/TEJO, junulara
- La Juna Penso, organo de la Junulfako de SAT
- Laŭte!
- Le Monde diplomatique [http://eo.mondediplo.com/] [http://membres.lycos.fr/vilhelmo/lemondediplomatique.htm] - Artikoloj el la franca monata gazeto tradukitaj de Vilhelmo LUTERMANO kaj aliaj.
- La Kancerkliniko
- Monato - Internacia magazino pri kulturo, scienco, politiko kaj moderna vivo.
- Naturista Vivo
- Rok-Gazet' - pri muziko
- Sennacieca Revuo, jara kultura revuo de SAT
- Sennaciulo, [http://satesperanto.free.fr/index.html], monata organo de SAT
- TEJO Tutmonde, UEA/TEJO, junulara
- Zajn' - revueto pri anarkiismo kaj alternativaj vivstiloj
- Inter ni [http://inter.ni.free.fr/] Malagasa reta kaj papera gazeto.
- Andaj Ondoj [http://www.geocities.com/andajondoj/] - Oficiala ret-revuo de Kolombia Esperanto-Ligo. CO
- Brazila Esperantisto
- Ĉi Tie Nun [http://www.geocities.com/Athens/Forum/1197/chitienun.htm] - Ĵurnalo en Esperanto. La paĝo kaj la ĵurnalo mem konsistas el kvar partoj: Ĉi Tie, kiu temas pri Ĉikago; Tie, kiu temas pri lokoj krom Ĉikago; Opinie, kiu prezentas opiniojn de la redakcio de ĈTN, kaj Distre, kiu prezentas legindajn ne-aktualajn aferojn.
- Ĉizilo, retrevuo ĉe la Universitato de Kostariko
- Esperanto USA
- La NASKa Fasko Bulteno dumkursara de NASK
- Ni ĉiuj Bulteno de Meksika Esperanto-Federacio
- Novjorka prismo [http://members.aol.com/novjorka/prismo/], NY
- El Popola Ĉinio jam nur rete[http://www.chinareport.com.cn/index.htm]- Magazino kun diversaj rubrikoj : novaĵoj pri Ĉinio kaj esperanta movado, ĝeneralaj informoj pri Ĉinio (kulturo, turismo, ktp.), CN
- Esperanto en Azio [http://www.asahi-net.or.jp/~wh4k-bnb/], UEA/TEJO
- Esperanto sub la Suda Kruco [http://www.sudakruco.org], AUS, NZ
- La Espero el Koreio
- Irana Esperantisto
- Alumeto [http://esperanto.ca/kea/alumeto.html], CA
- Bazaro (Rumanio)
- Berlina informilo [http://www.esperanto.de/org/lv.berlin/informilo/], Berlino
- La Brita Esperantisto
- Boletín
- L'Esperanto [http://www.esperanto.it/rivista.html], IT
- Esperanto aktuell [http://www.esperanto.de/ea/] - Deutsch/Esperanto - Gazeto de la Germana Esperanto-Asocio - Zeitschrift der Deutsche Esperanto-Bund.
- [http://esperanto.net/EsperantOC/ EsperantÒC], FR, okcitana, dulingva
- Eŭska Kverko
- Esperantolehti [http://www.sci.fi/~matlah/eaf/e-lehti/e-lhttut.htm], FI [ nefunkcianta? ]
- La espero [http://www.esperanto.se/espero/], SE
- Gazeto andaluzia
- JEFO informas, FR, junulara
- JEN [http://www.esperanto-jongeren.nl/jen.php], BE kaj NL, junulara
- Juna alumeto [http://esperanto.ca/jek/ja.html], CA, junulara
- Kajeroj el la Sudo [http://www.gazetoteko.com/kajeroj/] - Bulteno de Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE), ES
- Kroata esperantisto [http://esperanto.nu/kroata/], HR
- Kedzierzyn-Kozle Kuriero de Esperanto, PL [ nefunkcianta? ]
- Kune [http://www.esperanto.de/kune/], DE, junulara
- Litova Stelo [http://www.is.lt/LEA/ltstelo-h.htm] - Oficiala organo de la Litova Esperanto-Asocio, LT
- Le Monde de l'Espéranto
- Nia voĉo,ES, flugfolio de Madrida Esperanto-Liceo
- Norda Gazeto (norda Francio)
- La norda lumo, NO
- Norvega Esperantisto, NO, oficiala organo de Norvega Esperantista Ligo
- Nova Irlanda Esperantisto, oficiala organo de la Esperanto-Asocio de Irlando
- Nova sento, IT, junulara
- Pola Esperantisto
- La SAGO (La SAT-Amikara Gazeto)
- Saluton (S@luton), UK, junulara [ nefunkcianta? ]
- Starto, CZ
- Esperanta Songazeto
- Najtingalo
- Monda Gazeto[http://mondagazeto.tk] blogo kun mondaj novaĵoj
- Amuze [http://members.xoom.com/interpres_bg/amuze.htm], distraj legaĵoj [ nefunkcianta? ]
- Aveno [http://www.uni-freiburg.de/esperanto/divers/aveno.txt], Asocio de Verduloj Esperantistaj [ nefunkcianta? ]
- Ĉau! [http://www.algonet.se/~inko/retmag], retmagazino pri la ĉiutago
- Dio benu [http://www.mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/], gazeto de la Ĉeĥa IKUE-sekcio
- Elektronika Bulteno de EASL [http://www.bigfoot.com/~bulteno/]
- Esperantologio / Esperanto Studies [http://www.math.uu.se/esperanto/]
- Esperanto-Ligo Ciberspaca [http://www.esperanto.org/internacia/ELC/] La kunigilo en eo
- Espero katolika [http://www.ikue.org/]
- La Fasko [http://www.medialabinc.net/temp/fasko/] - Faru, Amu, Subtenu, Kuraĝigu, Ofertu. La inicialoj donas la nomon de tiu reta revuo.
- Flandra Gazetara Elekto [http://www.vvb.org/fps/es/] - Novaĵoj tradukitaj.
- Forumo [http://www.esperanto.net/lsg/forumo/], LSG, samseksama
- Ĝangalo E-Portalo - Novaĵoj, magazino, forumo, pri Esperantujo kaj la tuta mondo.
- Ĝisdatigo, anarkisma
- Hilelisto [http://www.geocities.com/hilelistarondo]
- Interhelpo [http://esperantaalternativo.republika.pl/interhelpo/index.html], Anarkiista esperanta bulteno
- Inter ni [http://inter.ni.free.fr/] Malagasa reta kaj papera gazeto
- Juna Amiko [http://www.banyai-kkt.sulinet.hu/esperanto/] - Internacia Esperanto-revuo de ILEI por lernejanoj kaj komencantoj
- Kiosko [http://www.esperanto.se/kiosk/eoplena.html] - Virtuala gazetara kiosko kiu ebligas konsulti multege da diversaj magazinoj kaj gazetoj en diversaj lingvoj.
- Komentoj [http://www.esperanto.ch/komentoj/welcome.html] La unua ĉiutaga Esperanto-ĵurnalo - Legantpaĝo, Kio okazas en la mondo? Tagaj eventoj en Svislando. Anoncoj, Movado, Sporto, Ŝercoj, Esperanto-Societo Zuriko.
- Komputora mondo [http://esperanto.nu/komputoramondo/], komputoroj, interreto
- La Krokodil' [http://esperanto.toulouse.free.fr/eo/Krokodil.htm], informbulteno de EKC Tuluzo, dulingva (franca, esperanto).
- Kva!Kvak! [http://www.bahnhof.se/~fritzon/kvako/] S
- Libera Folio - sendependa movada bulteno
- Lingva retgazeto, Boris Kolker
- Male [http://esperanto.nu/male/] "malaktuale kaj malinterese pri movadaj mal- kaj okazoj"
- Monda solidareco [http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/solidareco/monda_solidareco.htm]
- Nun [http://www.esperanto.se/nun/], aktualaj informoj pri esperanto, internacia
- La Ondo de Esperanto - Gazeto el Rusio. RU
- Penseo, CN, beletra
- Rok-gazet', muziko
- La skolta mondo [http://ttt.esperanto.org/skolta/sm.html] - Oficiala bulteno de Skolta Esperanto-Ligo kun retlegebla versio.
- Tefloro [http://freec.63dns.com:8006/free/tefloro/] -
- TEJO-aktuale - koncizaj novaĵoj pri TEJO
- Uzino [http://www.algonet.se/~inko/uzino], originala kaj tradukita beletro
- Vola Püg' - Reta gazeto tute senpaga (sed ne ĉiam senpuga ;-) nur pri humuro kaj bildstrioj en Esperanto.
Paperaj
- Heroldo komunikas - Heroldo Komunikas estas retagentejo je la servo de la establoj en aŭ apud la Pakto por la Esperanta Civito.
- LabourStart [http://www.labourstart.org/eo/] - Tutmonda sindikata novaĵservo en pluraj lingvoj.
- Ret-Info
en la TTT
- Ĉilia Aero
- Ĝangalo portalo
- en Indymedia-reto ekzistas du Esperantligvaj (vidu en la artikolon)
- Novaĵoj el Rusio
- Raporto http://raporto.info/ tutnova liberverkita novaĵagentejo far esperantistoj el kaj pri la tutmondo
Nacilingvaj/informaj
- El correo del esperanto, ES
- Esperanto-nyt [http://www.esperanto.dk], DK
- Esperanto-nytt [http://www.esperanto.no/esperantonytt/], NO
- Esperantonytt [http://www.esperanto.se/enytt/], SE
- Horizontaal [http://www.esperanto.be/fel/nl/hor.html], NL
- Monate ĉe vi, ES
- Notícias interessantes do esperanto, BR
- Ökumenisches Esperanto-Forum [http://home.t-online.de/home/b.eichkorn/oekesfo.htm], DE
- Tornado, PL - organo de Varsovia Vento
Malaperintaj gazetoj
- La Paĝio, HU, iama junulara peridaĵo de HEJ
- Debrecena Bulteno, HU (2003)
- La Nica Literatura Revuo
- Literatura Mondo
- Norda Prismo
- Ktp!, de USEJ, la usona junularo - eksa
- Kooperativa Stelo
- Hungara Vivo
Historiaj Esperanto-gazetoj
Naciaj aŭ aliregionaj:
- Belga Esperantisto
- Bohema esperantisto
- Bohema Revuo Esperantista
- Germana Esperantisto
- Irlanda Esperantisto
- Meksikaj revuoj
Internaciaj, fakaj, politikaj:
- Geologio Internacia
- Geografia Revuo
- Homo kaj kosmo
- Infanoj sur Tutmondo
- Internacia Literaturo
- La Nova Epoko
- La Nova Etapo
- Literatura mondo
- Proleta Literaturo
Eksteraj ligoj
- http://dmoz.org/World/Esperanto/Novajxoj/Gazetoj/ - Esperanto-gazetoj en DMoz
- http://www.esperanto.se/virtuala/gazetoj.html - Esperanto-gazetoj en Virtuala Esperantujo
- http://www.familienforschung-pabst.de/espgaz/listo.htm - germane pri iamaj esperanto-gazetoj
!
1928Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1928
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1928 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 20-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.
- Unua lernolibro de Esperanto por Albanoj verkita de Skanderbeg.
- Fondo de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.
- Eklernis Esperanton: George Markham HAYTON, Ángel LUNA CÁRDENAS kaj OOHAŜI Kaiziro .
- Kreita Etem.
- Interreligia Konferenco por Paco en Hago.
- Gregoria kalendaro lanĉita en Egipto
- 25-a de januaro: Getúlio VARGAS iĝis ŝtatestro de Suda Rio-Grando
- 21-a de februaro: Benito MUSSOLINI enigis la faŝisman milicion je itala armeo.
- 22-a de februaro: Fondita la Sociedad Espiritismo Verdadero, Argentino
- 28-a de aprilo: Fondita Samba Lernejo Estação Primeira da Mangueira
- 17-a de majo: eko de Olimpiaj ludoj de Amsterdamo
- 5-a de oktobro: arestita Sankta Tranquilino UBIARCO ROBLES
- 22-a de oktobro: João PESSOA iĝis ŝtatestro de Paraibo
- Kreitaj Ojropapiĉno kaj Serva lingvo
Kulturaj eventoj
- Fondita gazeto La Ora Epoko
- Kornvalo: Gorsedh Kernow fondita de Henry JENNER.
- Usono : Walt DISNEY kreis Mikĉjon Muson
- 11-a de januaro: Tarsila do AMARAL finfinis la pentraĵon O Abaporu
Naskiĝoj
- Usono : Carl WOESE.
- 23-a de januaro : Jeanne MOREAU
- 27-a de februaro: Cláudio CORRÊA e CASTRO
- 1-a de marto : Francio: Jacques RIVETTE
- 3-a de marto : Gudrun PAUSEWANG
- 4-a de marto : Alan SILLITOE, verkisto
- 6-a de marto : Kolombio: Gabriel GARCIA MARQUEZ
- 12-a de marto : Edward ALBEE
- 21-a de marto : Peter HACKS
- 6-a de aprilo : Usono : James WATSON, unu el la malkovrintoj de la strukturo de DNA-molekulo.
- 23-a de aprilo : Shirley TEMPLE, aktorino
- 1-a de majo: Antônio DELFIM NETTO
- 14-a de majo: Ernesto Che GUEVARA
- 4-a de junio: Antônio Ermírio de MORAES
- 5-a de junio : Otto F. WALTER, svisa verkisto
- 23-a de julio : Hubert SELBY, verkisto
- 6-a de aŭgusto: Andy WARHOL, artisto
- 7-a de aŭgusto : Erika LAGRANGE
- 31-a de aŭgusto : Georges LAGRANGE, franca Esperanto-verkisto
- 9-a de novembro : Anne SEXTON
Mortoj
- 9-a de januaro : Josep M. TERRICABRAS
- 11-a de januaro : Thomas HARDY
- 12-a de marto : Daniel Ozro Smith LOWELL
- 18-a de junio : Roald AMUNDSEN, norvega esploristo
- 12-a de aŭgusto : Leos JANACEK
- 14-a de aŭgusto : Klabund
- 13-a de septembro : Italo SVEVO
- 14-a de oktobro: Hemann REMERS
- 28-a de oktobro : Paul FAST
- 25-a de decembro: João Augusto ZANI (pioniro de Conceição do Maú - Roraimo)
- Jozsef HALÁSZ
----
1923 | 1924 | 1925 | 1926 | 1927 | 1928 | 1929 | 1930 | 1931 | 1932 | 1933
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
ja:1928年
ko:1928년
simple:1928
th:พ.ศ. 2471
Historio de la lingvo Esperanto (Privat)La Historio de la lingvo Esperanto, verkita de Edmond PRIVAT, apartenas al la unuaj provoj priskribi la historion de lingvo kaj movado amplekse. La unua volumo el 1912, do la 25-jara jubileo de Esperanto, atingis la evoluon ĝis 1900. Konsekvence al la ideo, ke Esperanto estas la pluevoluiĝo de la hindeŭropaj lingvoj, li komencas la prezenton per tiu lingvofamilio. Tamen ja la movadaj elementoj komencas superregi la volumon.
Kiam PRIVAT publikigis la duan volumon, en 1927, li estis jam prezidanto de UEA kaj intertempe fariĝis doktoro pri historio (1918). PRIVAT provas eviti salti de kongreso al kongreso, sed iom kunligas laŭ temoj. Problemis ke li devis priskribi epokon en kiu li mem jam rolis en la internacia movado.
La stilo de la verko estas flua kaj bona, sed oni rimarkas la grandan entuziasmon de la aŭtoro por sia objekto, Esperanto.
La du volumoj:
- Historio de la lingvo Esperanto. 1887-1900 aperis 1912 , eldonis UEA, Ĝenevo, 8+54 paĝoj, 16 - 11 cm - dua eldono 1923, Hirt, Leipzig, 74 p., 19 - 13 cm
- Historio de la lingvo Esperanto. Dua parto 1900-1927, Hirt, Leipzig, 199 p., 19 - 13 cm
EdE-H
Historio de la lingvo Esperanto. Verkita de Privat. I. parto: Deveno kaj komenco, 1887-1900. 1912, dua eld. 1923, 74 p. II. parto: La movado, 1900-27, 1927, 199 p. "Tiu ĉi verko estas pli, ol historia datkolekto, ĝi estas vere, la estinta, sed "estantigita" vivo de nia movado. La homoj, ideoj, formoj vivas en ĝi kaj la tuta libro estas freŝa, kiel la naturo. Belega stilo!" (Szilágyi, LM. 1931, p: 16.) La ĉapitro: "E dum la milito" represita laŭvorte en la Enciklopedio.
Vivo de ZamenhofKategorio:Esperanto | | |