:: wikimiki.org ::
| Édouard MANET |
Édouard MANET (117,5 x 90 cm) The Art Institute, Ĉikago]]
Édouard MANET (naskiĝis la 23-an de januaro 1832 en Parizo, mortis la 30-an de aprilo 1883 en Parizo) estas grava franca pentristo de la fino de la 19-a jarcento.
Tiu filo de burĝa, severa familio frue malkovris sian artan alvokiĝon kaj rifuzis ekpratiki la juran karieron, kion sia patro esperis por li. Édouard rapide elektis lernadi kiel lernoknabo en la ateliero de la akadema pentristo Thomas COUTURE. Post ses jaroj, la juna viro fine forlasis sian majstron por disvolvi libere sian propran stilon. En 1861 MANET kredis, ke la oficiala sukceso de la Portreto de S-ro kaj S-ino Auguste MANET estis ĵus la komenco de brila kariero. Tamen, nur unu jaro poste, la koloroj kaj la erotika aspekto de Lola el Valencio kaŭzis la unuan skandalon de senfina serio. En 1863, la fama Tagmanĝo sur la herbo kaj la aŭdaca Olympia pliampleksigis lian malbonan renomon, kaj de tiam liaj verkoj estis preskaŭ ĉiam rifuzitaj de la oficiala pentrosalono de Parizo. Kvankam liaj pentraĵoj estis malakceptitaj de la epoka socio, ili belege inaŭguras la modernan pentradon : tial MANET estas laŭvorte unu el la plej fruaj reprezentantoj de la arta avangardo. Tiu pentristo estas ofte rigardata kiel la patro de Impresionismo, ĉar siaj opinioj kaj siaj plej karaj amikoj estis proksima de tiu agitado. Lia stilo, tamen, ĉiam restadis propra kaj malsama rilate al aliaj pentristoj kiel Claude MONET aŭ Camille PISSARRO, ties verkoj ne estas tiel realistaj. Édouard MANET krome fariĝis la mentoro de la pentristino Berthe MORISOT, kiu edziĝis lia frato Eugène en 1874. Je la fino de sia vivo, la pentristo dediĉis sin al la kreaĵo de portretoj, ekzemple tiu de la poeto Stéphane MALLARMÉ.
La unuaj jaroj
Infaneco
Stéphane MALLARMÉ, Parizo]]
Édouard MANET venis en la mondon la 23-a de januaro 1832, en la kvina domego de la strato Bonaparte, en la pariza kvartalo Saint-Germain-des-Prés. Lia patro Auguste, fervora respublikisto, estis grava ŝtatoficisto ĉe la ministrejo de la justico, kaj devenis el faman burĝan familion de la franca ĉefurbo. S-ino MANET (denaske FOURNIER) estis la filino de diplomato delegita en Stockholm, kiu sukcesis akiri la konfidon de la reĝo de Svedio. Tiu ĉi tial konsentis fariĝi la baptopatro de la estonta patrino de la pentristo. Kvankam li naskiĝis en tiu severa hejmo kun rigoraj moroj, la juna Édouard povis rapide malkovri la artan mondon danke al ekcentrika onklo, la kapitano Édouard FOURNIER, kiu frue kuntiris Édouard kaj sia frato Eugène en la koridorojn de la Luvro por admiri la verkojn de la grandaj majstroj.
Dekdu-jara Édouard MANET estis sendita al la kolegion Rollin (nuntempe la liceon Jacques DECOUR), antaŭe la monteto Montmartre. Tie li havis pluraj bonaj instruistoj, precipe la juna historisto Henri WALLON, ties fama, estonta leĝo poste fariĝis la fundamenta bazo de la Tria Respubliko. La lernejaj rezultoj de MANET estis ŝajne tre senrevigaj : la knabo ofte vidiĝis malatentema, iom mallaborema kaj eĉ kelkfoje malrespekta. Lia kamarado Antonin PROUST ekzemple rakontas debaton, kion la estonta ribelema pentristo havis kun WALLON pri teksto de Denis DIDEROT rilate al la modo : laŭ PROUST, la juna viro ekkriis, ke « oni devas esti nuntempa, fari kion oni vidas, sen maltrankviliĝi pri la modo ». MANET kutime ornamis siajn kajerojn kun kruelegaj karikaturoj de siaj instruitoj aŭ de siaj kamaradoj. Tiuj desegnaĵoj estis tiel bonaj, ke la knabo rapide akiris respektindan reputacion inter la lernejanoj.
La ŝipvojaĝo al Brazilon
modo]]
La malbonaj rezultoj obtenitaj de Édouard devigis la familion ŝanĝi ĝiajn planojn pri ĝia plejaĝa filo. Ĉar la malnovtempe esperita kariero en la jura mondo jam ŝajnis nefarebla, la gepatroj indulge akceptis la novan deziresprimon de la juna viro, t.e fariĝi ŝipisto. Bedaŭrinde, lia – unua – fiasko por enpremi la prestiĝan francan Ŝipan Lernejon devigis lin ektrejnadi senpere kaj praktike sur ajn ŝipo. Kiam li estis nur dek ses jarojn aĝa, kaj kvankam la revolucio de 1848 apenaŭ kvietiĝis kun la fondiĝo de la Dua Respubliko, Édouard MANET enŝipigis kiel simpla ŝipknabo en decembro 1848 sur la lernŝipon Havre et Guadeloupe, forirante al Rio de Janeiro.
Tiu sperto fine ne konfirmis la maran alvokiĝon de MANET, sed ĝi estis fundamenta por la disvolvo de lia personeco. Lia restado en Brazilo donis al li ian preferamon por ekzotaj aĵoj aŭ por virinoj, kaj havigis al li brutalan konfronton kun la universo de sklaveco. Ĉiuj temoj estos klare percepteblaj tra liaj estontaj verkoj, ekzemple lia Olympia. Kun samaj intensaj sentoj li malkovris la mondo de la maro. Tiu ĉi ĉiam fascinos lin, kiel pruvas la longa serio de maraj pentraĵoj, kion li poste realigis. La Forsavo de ROCHEFORT, ekzemple, estas omaĝo al anti-imperia polemikisto Henri ROCHEFORT kaj al lia forsavo el prizono lokita en Nov-Kaledonio.
Lernoservo en la ateliero de Thomas COUTURE
Nov-Kaledonio (61 x 51 cm) Muzeo de Dijon]]
Édouard MANET revenis el Sudameriko en junio 1849. Malgraŭ la sperto, kion li akiris dum tiu longa vojaĝo, li denove malsukcesis enpremi la Ŝipan Lernejon okaze de sia dua provo. Tiu fiasko tamen ne farigis lin malgaja : ja inverse, ĝi fine konvinkis lin, ke lia estonteco necese bezonis pentradan karieron. Ekde la aŭtono de la sama jaro, la juna viro obtenis la rezignitan konsenton de siaj gepatroj por enpremi la atelieron de la pentristo Thomas COUTURE, kie li restis ĉirkaŭ ses jaroj.
Oni ofte rigardas Thomas COUTURE kiel unu el la plej emblemaj reprezentantoj de la akadema pentrado, tio estas tre formala stilo de la dua duono de la 19-a jarcento, senpene rekonebla per ĝia insisto pri antikvaj kaj seriozaj temoj. COUTURE estas afliktita de tia renomo pro sia ĉefa majstroverko, La Romanoj de la dekadenco (Les Romains de la décadence), kiu estis ekspoziciita en la pentrosalono de Parizo de 1847. Lia stilo, malnovtempe, ŝajnis tamen aŭdaca kontraŭ aliaj akademaj artistoj, kiuj estis klare pli banalaj kaj pli senbrilaj. La elekto de MANET, tial, estis reale relative kuraĝa.
Dum tiuj ses jaroj, MANET precipe dediĉis sin al la lernado de la bazaj pentradaj teknikoj, kaj al la kopio de kelkaj majstroverkoj eksponitaj en La Luvro. Ekzemple, li entuziasme reproduktis la Aŭtoportreto de Tintoretto, la Jupitero kaj Antiopo de Ticiano aŭ la Hélène FOURMENT kaj siaj geinfanoj de Petro Paŭlo RUBENS. La juna pentristo estis jam logita de la plej modernaj verkoj, kiel pruvas la permeso, kion Eugène DELACROIX donis lin por kopii La Barko de Dante, tiam ekspoziciita en la palaco Luksemburgio. Krome, MANET ŝajne kreis kelkajn originalajn pentraĵojn ĉirkaŭ tiu epoko, sed probable detruis ilin pli poste kiel arta malkonfeso.
palaco Luksemburgio (24 x 37 cm) Propra kollecto]]
MANET zorge perfektigis sian lernadon per serio de kulturaj vojaĝoj tra la tuta Eŭropo : lian transiron oni povas certe atesti en la Rijksmuseum de Amsterdamo en julio 1852. Li plie realigis du vojaĝojn en Italio : li faris la unuan, en 1853, en akompano de sia frato Eugène. Tiam li kopiis la faman Venuso el Urbino de Ticiano en la Galleria degli Uffizi de Florenco. Pli poste, tiu pentraĵo inspirigis lin por lia Olympia. Okaze de la dua vojaĝo, en 1857, MANET repasis tra la saman urbon por kopii tie kelkajn freskojn de Andrea DEL SARTO en la klostro Annunziata. Krom Italio kaj Nederlando, la pentristo ankaŭ utiligis sian veturon de 1853 por viziti Germanio kaj Mez-Eŭropo, precipe la muzeojn de Prago, Vieno, Munkeno aŭ Dresdeno.
La tre sendependa spirito de Édouard MANET inklinis krei kaj subteni febron inter la juna viro kaj sia majstro. COUTURE estis ofte malkomprenema pri la artaj elektoj de sia lernoknabo, ekzemple kiam ĉi lasta obstinis pentri senpompaj kaj realistaj temoj kun tute vestitaj pozistinoj. La majstro fine aŭguris al MANET, ke li ĉiam estos nur la « DAUMIER de sia epoko », tio estas karikaturisto kun maldelikataj gustoj. Tiu pliampleksiganta arta malakordo devigis la junan pentriston eliri el la ateliero de COUTURE en 1856 por enloĝiĝi en sian propran ejon, kun sia amiko BALLEROY.
Hispana kaj realista periodo
La ombro de VELÀZQUEZ
1856 (180,5 x 105,6 cm) Ny Carlsberg Glyptotek, Kopenhago]]
Post kelkaj lastaj jaroj kion MANET dediĉis al la kopio kaj la lernado de gravaj pentraĵoj, li fine prezentis sian unuan verkon okaze de la pentrosalono de Parizo de 1859. La pentraĵo, titolita La Trinkanto de absintaĵo (Le Buveur d’absinthe), estas klare influita de realismo kaj de la verkoj de Gustave COURBET, sed ĝi estas precipe elstara omaĝo al Diego VELÁZQUEZ, kiun MANET ĉiam rigardis kiel sia plej grava antaŭulo, aŭ kiel « la pentristo de la pentristoj ». Tie, oni povas konstati videblajn samaspektojn inter la Trinkanto de absintaĵo kaj la Menipo de la fama hispana artisto. Multe da pentraĵoj de Édouard MANET enhavas tiel referencojn, evidentajn aŭ pli diskretajn, al tiu glora majstro. La persono de La Trinkanto de absintaĵo, iom komike, reaperis tute neatendite en posta verko, La Maljuna Muzikanto (Le Vieux Musicien), kiu estas ankaŭ la plej larĝa pentraĵo de MANET. (vidu malsupre)
vidu malsupre]]
Kun la Trinkanto de absintaĵo, MANET spertis sian unuan oficialan malakcepton kaj, krome, sian unuan skandalon. Unue, la banaleco kaj la realismo de la temo alproksimiĝas naturalismon. Due, la pentraĵo estis senindulge kritikita pro sia teknika malperfekteco, precipe pri la vizaĝo kaj la pantalono de la trinkanto, kiuj estas apenaŭ skizitaj. La juna artisto, tamen, ricevis la gratulojn de pluraj rimarkeblaj defendantoj, ekzemple Eugène DELACROIX, kiu defendis la pentraĵon antaŭ la ĵurio, aŭ Charles BAUDELAIRE, kiu ĵus koniĝis MANET kaj provis diskonigi la talenton de sia nova amiko tra la parizaj salonoj.
MANET, tiam, estis iel fascinita de la arto de la hispana duoninsulo, kion li ligis kun realismo, inverse de la tre akadema arto de Italio, pli formala kaj malproksima de la nuntempa mondo. Jam longe antaŭ sia unua vojaĝo al Hispanion en 1865, li dediĉis do multajn verkojn al « hispanaj temoj » : la enigma dancistino de Lola el Valencio (Lola de Valence), kvazaŭ ŝi ĵus eliris el melankolia poemo de BAUDELAIRE, ŝajnas respondi al la romantika gitaristo de La Hispana Kantisto (Le Chanteur espagnol). MANET konfirmis sian korinklinon pri Hispanio kun du aliaj verkoj ekspoziciitaj en la Salono de la Rifuzatuloj de 1863, tio estas la Juna Viro kun kostumo de majo kaj Fraŭlino V. kun kostumo de espada. (vidu malsupre)
vidu malsupre]]
vidu malsupre (75,9 x 153,3 cm) National Gallery of Art, Vaŝingtono]]
Ĉar la hispana stilo estis laŭmoda, MANET obtenis kun la Kantisto sian unuan akcepton en la oficiala pariza pentrosalono de 1861, okaze de kiu li ankaŭ povis ekspozicii la portreton de siaj gepatroj (vidu supre). La Hispana Kantisto estis taksita « honorinda » de la ĵurio, kaj ĝi simile plaĉis al BAUDELAIRE aŭ eĉ al Théophile GAUTIER, kiu laŭdis ĝian « tre veran koloron » kaj ĝian « bravan broson ». La oficiala sukceso de MANET, tamen, daŭris relative mallonge, ĉar de tiam la pentristo trapasis nur senfinajn skandalojn. La eta malkomprenemo pri la koloroj kaj la erotikaj aludoj de Lola el Valencio, ekzemple, estis fakte nur antaŭsperto de la grava polemiko rilate al Olympia.
La lasta pentraĵo de MANET kun klara hispana influo estas sia Malviva Viro, kreita en 1864. Tiu verko, origine, estis verdire nur unu parto de pli vasta pentrotolo, titolita « Epizodo de kurado de taŭroj » : la pentristo, laŭ si mem iom malkontenta, tranĉis kaj konservis la nuran bonan parton de la pentraĵo por haltigi la mokpikojn de la publiko, ĉar la taŭro aperinte sur la verko estis ridinde malgrandega.
Eniro en la monduman socion
taŭro, Londono]]
Édouard MANET estis kutime rigardata kiel amikiĝema juna viro, ofte fervorega kaj societema. Tial la epoko de liaj unuaj sukcesoj estis ankaŭ la epoko de lia facila eniro en la intelektulajn kaj aristokratajn klubojn de Parizo. Krom la malgranda bando de junaj admiraj pentristoj, kiuj jam defendis lin (Henri FANTIN-LATOUR, Edgar DEGAS…), MANET diligente promenis tra la ĝardino de la palaco Tuileries, kie li pentris subĉiele kelkajn skizojn en akompano de sia amiko Charles BAUDELAIRE. Li ankaŭ kutimis konversi aŭ labori ĉe la kafejo Tortoni, kie li kaj siaj amikoj de la « eleganta bohemiano » ŝatis ĉiuj renkontiĝi.
Tiu monduma kaj subtila medio, en kio la genio de MANET ekfloris, estis karakteriza de Parizo je la 19-a jarcento. Ĝi estas bonege bildigita de la fama Muziko ĉe la Tuileries (La Musique aux Tuileries), kiu prezentas koncerton organizita ĉe la samnama ĝardeno kaj enhavas la portretojn de pluraj familiecaj amikoj de MANET. La silueto de BAUDELAIRE estas nur skizata, precize super la unua blankvestita sinjorino ĉe la maldestra flanko. Ĉi lasta, sidata apud S-ino OFFENBACH, estas S-ino LEJOSNE, en la klubo de kiu MANET koniĝis BAUDELAIRE. La pentristo eĉ pentris sin mem : li estas la plej maldekstra persono de la verko, kun barbo. Lia frato Eugène MANET, fine, staras iom klinata, babilante kun alia virino.
19-a jarcento, Londono]]
La Muziko, kiu klare simbolas la rompon de la pentristo kun lia realista periodo, ricevis tre malfavorajn kritikojn. Multe da uloj riproĉis lin « senhaŭtigi la okulojn, samkiel la muziko de bazaroj sangigas la orelojn ». Fakte, estas ja La Muziko ĉe la Tuileries, pli ol La Tagmanĝo sur la herbo, kiu ŝajnas la unua vera esprimo de Impresionismo.
Pli da dek jaroj post La Muziko ĉe la Tuileries, je la printempo de 1873, MANET pentris sametosan verkon kun Maskita balo ĉe la operejo (Bal masqué à l’opéra), kiu simile bildigas plurajn amikojn de la pentristo. La menciita operejo, lokita ĉe la strato Le Peletier en la naŭa arondismento de Parizo, ĝuste brulis kaj malaperis dum la sama jaro. La verko emfazas la kolorajn kontrastojn inter la viroj, tute nigraj, kaj la rolantoj ekcentrike vestataj.
kolorajn]]
Inter la aliaj gravaj mondumaj simboloj de la deknaŭa-jarcenta Parizo, la ĉevalaj kuradoj de Longchamp estis fundamentaj. Édouard MANET, interesata de tiu festa evento, utiligis ĝin por pentri precipe aŭdacan verkon. En La Kuradoj de Longchamp (Les Courses de Longchamp), la ĉevaloj estas bildigitaj ne profile, sed fronte, kvazaŭ la pentristo estis ĝuste meze de la pado. La pentraĵo tiel vidiĝas tre impresionista.
La Salono de la Rifuzatuloj de 1863 : gloro kaj skandalo
En 1863, la responculoj de la pentrosalono de Parizo finfine konsentis prezenti ankaŭ la rifuzitajn pentraĵojn al la publiko, sed en malgranda, flankaĵa ĉambro, kie la plej aŭdacaj vizitantoj povis daŭrigi la ekspoziciadon : tio estas la unua inaŭguro de la fama « Salono de la Rifuzatuloj ». Édouard MANET, per la prezento de tri polemikaj verkoj tie, definitive oficialigis sian renomon en la medio de la avangarda pentrado.
La Bano, aŭ La Tagmanĝo sur la herbo
pentrado, Parizo]]
Inter la tri pentraĵoj ekspoziciitaj ĉe la Salono, la centra verko titolata La Tagmanĝo sur la herbo kaŭzis la plej abundajn debatojn. La skandalo devenis de pluraj elementoj, tial ĝi estis tiel grandega. Unue, kvankam malpli videbla ol en La Musiko ĉe la Tuileries, MANET konfirmis danke al la Tagmanĝo sian stilan rompon kun Akademismo por alproksimiĝi la impresionistan teknikon. Kiel senintence rimarkis epoka kritikisto, laŭ kiu « MANET havos talenton, kiam li regos desegnon kaj perspektivon », la pentristo uzis brutalajn formojn kaj varmaj kolorojn, kiu gigante kontrastis kun la tradicia arto.
Tamen la polemiko, verdire, devenis ne de la stilo de la verko sed de la elektata temo : la bildigo de nudaj virinoj estis ja komplete tolerataj, sed nur se la nudaĵoj estis pudore kaj senpeke pentritaj. Pentri du nudajn virinojn en akompano de du viroj kun nuntempaj vestoj estis do ekstreme ŝoka, ĉar tiu metodo estis tute senhipokrita : neniu mitologia analizo estas ebla, kaj tio donas fortan seksecan etoson al la pentraĵo. La kritikisto Ernest CHESNEAU, iam rezumante la polemikon, verkis ke li « ne povas trovi perfekte ĉasta tiun verkon, kiu sidigas subarbare knabinon nur vestata de la ombro de la folioj, ĉirkaŭ du studentoj kun beretoj kaj paltoj ». La Tagmanĝo sur la herbo, tamen, nur reproduktis similan verkon de Rafaelo kun du nimfoj kaj estis ankaŭ inspirita de la Kampara Koncerto de Ticiano. La nura diferenco estas fakte la nuntempaj vestoj de la du viroj : MANET, tiel, relativigas kaj ridindigas la gustojn kaj la interdiktojn de sia epoko.
La du aliaj verkoj de la trilogio
Ticiano, NY]]
NY, NY]]
Krom la Tagmanĝo sur la herbo, kiu ornamis la centron de la muro asignita al MANET, du « hispanaj temoj » estis ankaŭ prezentitaj de la pentristo. Maldekstre staris la Juna Viro kun kostumo de majo. La fiera, ekzota persono aperante en la verko estas efektive la plej juna frato de MANET, Gustave. Tiu pentraĵo, denove, konsternis la kritikistojn, precipe pro la granda, videbla kontrasto inter la ruĝa kovrilo, bonege detalata, kaj la vizaĝo de Gustave si mem, apenaŭ skizata.
Dekstre de la Tagmanĝo staris aŭdaca portreto de la preferata pozistino de MANET, Victorine MEURENT (vidu malsupre), maskovestata kun viraj vestoj. En Fraŭlino V. kun kostumo de espado, Victorine simulas partopreni kiel « espada » en taŭrobatalo. Multe da elementoj de la verko montras, ke la temo estas nur trompo : Victorine, pro la minaco konstituata de la taŭro, normale ne devus rigardadi la spektanton tiel insiste se la danĝero estus reala. Fakte, la tuta pentraĵo estas nur preteksto por bildigi la pozistinon kun viraj vestoj, kaj do, paradokse, por elstarigi pli okulfrape ŝian virinecon.
Olympia, aŭ la eniro en la modernan pentradon
taŭro, Parizo]]
Kvankam MANET fine decidis ne ekspozicii ĝin okaze de la Salono de la Rifuzatuloj kaj malkaŝis ĝin nur du jaroj poste, la fama pentraĵo Olympia estis ja kreita en 1863. Tiu verko, kiu kaŭzis polemikon eĉ pli fortega ol la skandalo de la Tagmanĝo sur la herbo, bildigas prostituitinon verŝajne pretigante sin por bano, kvazaŭ ŝi ĵus eliris el orienta haremo. La pentraĵo, pro la potenca kontrasto ekzistante inter la blanka virino kaj la nigra sklavino, fakte respektas la longan pentradan tradicion de la « odalisko kun sklavo », tre akademan. Oni povas ekzemple ankaŭ citi la Granda Odalisko de Dominique INGRES. Sed Olympia, antaŭ ĉio, estas aŭdaca referenco al la Venuso el Urbino de Ticiano.
Male de La Tagmanĝo sur la herbo, Olympia estas do ne ŝoka pro sia temo sed pro sia stilo. Unue, la pozistino Victorine MEURENT estas tute nuda kaj vidiĝis senĝena, senhonta kaj spitema. La ĉiea erotika etoso, precipe, estas plifortigita de la ĉeesto de la nigra kato kun levata vosto, apud la piedoj de la knabino. Tiu animalo estis aldonita de MANET, ne senhumure, por anstataŭigi la senkulpan hundon aperante en la Venus el Urbino, kaj eble ankaŭ por indiki metafore tion, kion la juna virino ĝuste kaŝas kun ŝia mano. Aliaj elementoj de la verko longedaŭre scivoligis la kritikistojn, ekzemple la florbukedo, laŭaspekte nekredebla kaj neatendita en tia nudaĵo, aŭ ankaŭ la brakringo de Olympia (kiu apartenis al la patrino de la pentristo !) kaj la kruda malperfekteco de la perspektivo.
Kvankam MANET evidente projektis krei skandalon danke al Olympia, li estis iom tristigita de la maso da kruelaj kritikoj, kaj la subteno de lia amiko Charles BAUDELAIRE profunde helpis lin. (vidu malsupre)
.../...
Ekstera ligilo
- [http://www.malarze.walhalla.pl/galeria.php5?art=60 Artgalerio - Édouard Manet] (polalingve)
MANET EDOUARD
MANET EDOUARD
ja:エドゥアール・マネ
ko:에두아르 마네
ĈikagoGeografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Ilinojo > Ĉikago
----
Ilinojo
Ĉikago (anglalingve, Chicago [ŝiKAGo]) - "La dua urbo", "La urbo de larĝaj ŝultroj", "La porkbuĉisto por la mondo", "La venta urbo". Plej granda urbo en la ŝtato Ilinojo, tria plej granda urbo en Usono. Loĝantoj 2,9 milionoj, en la ĉikaga regiono, 9,6 milionoj. Centro por teknologio kaj scienca esplorado, fabrikado kaj transporto. Centro ankaŭ por komerco en agrikulturaj akcioj. Etne tre diversa urbo, kvartaloj de hindoj, ĉinoj, meksikanoj, portorikanoj, poloj kaj aliaj etnoj troviĝas en la urbo. Konataj manĝaĵoj: dika pico, pola (fum)kolbaso, rostkolbaso, kaj porkaĵo.
La nomo venis el indiana frazo kiu signifas "odoro de sovaĝa cepo." Ĉikago estis la loko de Fortikaĵo Dearborn, kie masakriĝis blankhaŭtuloj fare de indianoj en la jaro 1812. La urbo korporaciiĝis en 1833. La urbo pro ĝia oportuna loko por translanda transporto (lago Miĉigano estas obstaklo kontraŭ okcidenta progreso) la urbo rapide kreskiĝis. en 1871 granda fajro, kiun laŭlegende flamigis bovo, detruis la centron de la urbo. Ĝi rekonstruiĝis kaj en 1893 la urbo triumfe okazigis la mond-foiron "Kolumbia Ekspozicio." Je 1900, Ĉikago estis la 6a plej granda urbo en la mondo. Dua mond-foiro okazis en 1933, nomata "Jarcento de Progreso." Dum la alkohol-malpermeso en Usono, Ĉikago gajnis fifamon pro mafia agado kaj polica kontraŭagado.
Dum la dua mondmilito, la Projekton Manhattan oni starigis en Universitato de Ĉikago, por esplori la eblecon de krei atoman bombon. Pli da nobelpremiitoj ligiĝas al tiu universitato ol iu ajn institucio. La amasbuĉejoj en la centro allogis nigrahaŭtajn homojn al laboro kaj el subpremo en la sudaj ŝtatoj. Samtempe la urbo suferis pro la eliro de multaj loĝantoj al la pli verdaj antaŭurboj. Grandaj domaj projektoj konstruiĝis en la urbo, kiuj ne kuracis problemojn de povreco sed kreis pliajn problemojn. En la 1990-aj jaroj, la Chicago Bulls kun Michael JORDAN gajnis mondskalan famon en korbopilko.
La urbo havas fortan Esperanto-grupon, kaj gastigis la landan kongreson de ELNA en 1962, 1973, kaj 1989.
Eksteraj ligoj
- [http://egov.cityofchicago.org Oficiala urba retejo] (angle)
- [http://www.esperanto-chicago.org Esperanto-Societo de Ĉikago]
ja:シカゴ
ko:시카고
simple:Chicago, Illinois
th:ชิคาโก
23-a de januaroHistorio > Tagoj > la 23-a de januaro
----
La 23-a de januaro estas la 23-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 342 tagoj restas (343 en superjaroj).
Je la 23-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1907 : Usono: Charles CURTIS fariĝis la unua usona indiana senatano
Naskiĝoj
- 1857 : Péter TÖRÖK
- 1891 : Antonio GRAMSCI, itala politikisto
- 1894 : Joseph NELS
- 1898 : Sergej EISENSTEIN, sovjetunia reĝisoro
- 1899 : Humphrey BOGART
- 1903 : George ORWELL
- 1904: Lorenz FRIIS
- 1928 : Jeanne MOREAU
Mortoj
- 1622 : William BAFFIN
- 1989 : Salvador DALÍ
- 2004 : Helmut NEWTON
Specialaj tagoj kaj festoj
-
----
Vidu ankaŭ :
- 22-a de januaro | 24-a de januaro
- 23-a de decembro |23-a de februaro
- januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro
- Historio - Tagoj.
ja:1月23日
ko:1월 23일
simple:January 23
th:23 มกราคม
1832Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1832
----
Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta dimanĉe (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1832 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
-
Naskiĝoj
- 27-a de januaro : Lewis CARROLL
- 15-a de aprilo : Wilhelm BUSCH
- 1-a de aŭgusto: Victor MEIRELES, Brazilo, pentristo
- 20-a de oktobro: Anton ROMAKO, pentristo
- 8-a de decembro : Bjørnstjerne BJØRNSON, Norvegio, verkisto
- 15-a de decembro : Francio : Gustave EIFFEL
Mortoj
- 22-a de marto : Johann Wolfgang VON GOETHE
- 21-a de septembro : Walter SCOTT
----
1827 | 1828 | 1829 | 1830 | 1831 | 1832 | 1833 | 1834 | 1835 | 1836 | 1837
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1832년
ParizoGeografio > Eŭropo > Francio > Pariza Regiono > Parizo < Urboj | Francaj departementoj
----
Francaj departementoj]
- loko: 48,85 Norde, 2,33 Oriente, aŭ aliforme:
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 10.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Parizo (france Paris [pa-RI]) estas la ĉefurbo de Francio. Parizo ankaŭ estas franca departemento kun numero 75, kiu estis la vico de la eksa departemento Seine.
Loĝantaro: 2,1 milionoj en la urbo mem, 10,56 milionoj kun la ĉirkaŭaĵo. (1999)
Parizo havas historion de pli ol du jarmiloj. Unue fondita kun la nomo Lutecio (latine: Lutetia) tri jarcentojn antaŭ Kristo, ĝi eknomiĝis Parizo dum la 4-a jarcento post Kristo.
En 1792 kaj en 1871 la Pariza Komunumo ludis apartan politikan rolon. En 1792 ĝi estis plej radikala motoro de la Franca Revolucio. En 1871 ĝi batalis la francan registaron, kiu elektis Versajlon kiel sidejon.
En Parizo estis sidejo de Centra Presejo Esperantista.
Arto kaj Historio
:Sainte-Chapelle
:Notre Dame (Katedralo)
:Baziliko de Sacré Coeur
:Muzeo Louvre kun sia piramido.
:Les Invalides
:La Place des Vosges
:Eiffel-Turo konstruita de Gustave EIFFEL, kiu ankaŭ faris la feran strukturon de la Statuo de Libereco, en Novjorko.
:Arc de Triomphe
:La Sorbonne
:Panthéon
:Orsay-Muzeo
:Picasso-Muzeo
:Muzeo de Modernaj Artoj en la Centre Georges Pompidou
:Obélisque en Place de la Concorde
:Champs Elysées
Gravuloj
:Esperanto-movado
- Parizo estas naskiĝurbo de Henri FAVREL, Fanny BONNET, André BAUDET, Emile GASSE, Louis COZIC, Georges WARNIER, kaj Ernest ARCHDEACON.
- En Parizo loĝis József MAJOR kaj Frederic PUJOLÀ I VALLÉS.
- Tie mortis Gustaf HENRICLUNDQUIST kaj Théophile CART.
Théophile CART
-
Kategorio:Urboj de Francio
Kategorio:Francaj Departementoj
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
als:Paris (Stadt)
ko:파리 시
ja:パリ
simple:Paris
th:ปารีส
30-a de aprilo
Historio > Tagoj > la 30-a de aprilo
----
La 30-a de aprilo estas la 120-a tago de la jaro (la 121-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 245 tagoj restas.
Je la 30-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 1812: Luiziano fariĝis la 18-a ŝtato de Usono
Naskiĝoj
- 1602 : William LILLY
- 1839 : Brazilo : Ipioca : Floriano PEIXOTO
- 1870 : Franz LEHÁR, komponisto
- 1883 : Jaroslav HASEK, ĉeĥa verkisto
Mortoj
- 1883 : Edouard MANET,pentristo
- 1930 : Johannes Petrus Leonardus NIESTEN
- 1936 : A.E. HOUSMAN, anglapoeto
- 1945 : Adolf HITLER kaj Eva BRAUN
- 1981 : Peter HUCHEL
- 1989 : Sergio LEONE
- 2004 : Georges LAGRANGE, Esperanto-verkisto
Specialaj tagoj kaj festoj
-
La 30-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.
Vidu ankaŭ jenon:
- 29-a de aprilo | 1-a de majo
- 30-a de marto | 30-a de majo
- Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
- Historio - Tagoj
kategorio:Almanako
kategorio:Aprilo
ja:4月30日
ko:4월 30일
simple:April 30
th:30 เมษายน
1883Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1883
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1883 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- František HÁJEK
- 7-a de januaro : Georgi NIKOLOV
- 10-a de januaro : Aleksej Nikolajeviĉ TOLSTOJ
- 31-a de januaro : OGATA Tomosaburo
- 6-a de majo: Wiliiam Francis LAWRENCE
- 12-a de majo: Albin SANDSTRÖM
- 5-a de junio : John Maynard KEYNES
- 3-a de julio : Franz KAFKA
- 16-a de julio : Franz NABL
- 23-a de julio : Giles Leigh BROWNE
- 24-a de julio : Augustin PITLÍK
- 1-a de aŭgusto: Josef SCHMALZL
- 7-a de aŭgusto : Germanio : Joachim RINGELNATZ
- 11-a de aŭgusto : Ernst STADLER
- 14-a de decembro : Morihei Ueshiba
Mortoj
- 14-a de marto : Anglio : Londono : Karl MARX
- 3-a de septembro : Francio : Ivan TURGENEV
----
1878 | 1879 | 1880 | 1881 | 1882 | 1883 | 1884 | 1885 | 1886 | 1887 | 1888
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1883년
th:พ.ศ. 2426
ParizoGeografio > Eŭropo > Francio > Pariza Regiono > Parizo < Urboj | Francaj departementoj
----
Francaj departementoj]
- loko: 48,85 Norde, 2,33 Oriente, aŭ aliforme:
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 10.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Parizo (france Paris [pa-RI]) estas la ĉefurbo de Francio. Parizo ankaŭ estas franca departemento kun numero 75, kiu estis la vico de la eksa departemento Seine.
Loĝantaro: 2,1 milionoj en la urbo mem, 10,56 milionoj kun la ĉirkaŭaĵo. (1999)
Parizo havas historion de pli ol du jarmiloj. Unue fondita kun la nomo Lutecio (latine: Lutetia) tri jarcentojn antaŭ Kristo, ĝi eknomiĝis Parizo dum la 4-a jarcento post Kristo.
En 1792 kaj en 1871 la Pariza Komunumo ludis apartan politikan rolon. En 1792 ĝi estis plej radikala motoro de la Franca Revolucio. En 1871 ĝi batalis la francan registaron, kiu elektis Versajlon kiel sidejon.
En Parizo estis sidejo de Centra Presejo Esperantista.
Arto kaj Historio
:Sainte-Chapelle
:Notre Dame (Katedralo)
:Baziliko de Sacré Coeur
:Muzeo Louvre kun sia piramido.
:Les Invalides
:La Place des Vosges
:Eiffel-Turo konstruita de Gustave EIFFEL, kiu ankaŭ faris la feran strukturon de la Statuo de Libereco, en Novjorko.
:Arc de Triomphe
:La Sorbonne
:Panthéon
:Orsay-Muzeo
:Picasso-Muzeo
:Muzeo de Modernaj Artoj en la Centre Georges Pompidou
:Obélisque en Place de la Concorde
:Champs Elysées
Gravuloj
:Esperanto-movado
- Parizo estas naskiĝurbo de Henri FAVREL, Fanny BONNET, André BAUDET, Emile GASSE, Louis COZIC, Georges WARNIER, kaj Ernest ARCHDEACON.
- En Parizo loĝis József MAJOR kaj Frederic PUJOLÀ I VALLÉS.
- Tie mortis Gustaf HENRICLUNDQUIST kaj Théophile CART.
Théophile CART
-
Kategorio:Urboj de Francio
Kategorio:Francaj Departementoj
Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo
als:Paris (Stadt)
ko:파리 시
ja:パリ
simple:Paris
th:ปารีส
Francio:Ĉi tiu artikolo temas pri la eŭropa nacio, Francio. Por la kemia elemento de la sama nomo, vidu Francio (elemento).
Geografio > Eŭropo > Francio
----
Eŭropo
Francio : france France [frãs];
Franca nomo de la loĝantoj: français [frãsè']
(o) Franca Respubliko (République Française [repüblik' frãsèz'])
Ŝtato en okcidenta Eŭropo.
Geografio
Loko: okcidenta Eŭropo
Areo: 545.630 km²
Semotaŭga: 33%
Regionoj kaj departementoj
vidu Francaj regionoj kaj Francaj Departementoj
Ĉefaj urboj
- Ĉefurbo: Parizo
- La plej grandaj urboj: milionoj:
vidu ankaŭ: Listo de urboj de Francio
Kelkaj ciferoj sur la loĝantaro
Loĝantaro: 61.387.038 (2003, takso),
% urbana: 76% (2000)
Homoj po km²: 112,5 (2003)
Homoj po km² da semotaŭga tero: 329,5 (2000)
Kreskanta procento: 0,38% (2000, takso)
Naskoj: po 12,27 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortoj: po 9,14 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Migrantoj: po 0,66 por 1000 homoj en jaro (2000, takso)
Mortokvanto de beboj:po 4,51 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
Infanoj por virino:po 1,75 infanoj naskita por virino (2000, takso)
Meza vivo longeco: 78,76 jaroj (74,85 viroj, 82,89
virinoj) (2000, takso)
Etnoj: plejparte franca (keltolatina), germana, slava, araba,
hindoĉina, eŭska, cataluno
Religio: Inter la kredantoj :
- 90% katolikismo (almenaŭ en nomo),
- 2% protestantismo,
- 1% judismo,
- 1% islamo,
- 6% aliaj
- Ateismo : 33%
Lingvo: 100% la franca.
Lingvoj kun pli ol 500 mil parolantoj:
okcitana, germana, araba, itala, portugala, berbera, bretona. cataluna
Pri regionaj lingvoj vidu ankaŭ: Alzaco, Bretonio, Eŭskio, Flandrio, Korsiko, Okcitanio
Alfabeta: 99% (99% viroj, 96% virinoj) (1980 takso)
Historio
vidu: Historio de Francio
Registaro: demokratia parlamenta reĝimo -- duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de la
ĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- la énarques (enarkoj).
Sendependiĝo: 486 -- unuigita de Reĝo Kloviso, dek jarojn post la disfalo de Romio.
Organizoj: UNO (1945), NATO (1949), EU (1950).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro 1958, promulgita la 4-an de oktobro 1958 -- ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
Nacia Himno: La Marseljezo
Korupteco: 6,7 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)
vidu ankaŭ: Reĝoj, Konsiliprezidento, Ĉefministro, Prezidento de la Respubliko
Ekonomio: 334 Gd (1998, takso)
Por kapo: 5,63 kd (1998, takso)
Kreskanta procento: 2,7% (1999, takso)
Inflacio: 0,5% (1999)
Senokupa: 11% (1999, takso)
Registara buĝeto: 131,8 Gd (1999, takso)
Valuto: la eŭro EUR (= 100 cendoj)
Esperanto en Francio
vidu Esperanto-movado
Ligoj
Kategorio:Francio
Ekstera ligo
[http://www.heraldique-europeenne.org/Regions/France/Provinces_France_0.htm Blazonoj de ĉiuj francaj regionoj]
als:Frankreich
fiu-vro:Prantsusmaa
ja:フランス
ko:프랑스
ms:Perancis
simple:France
th:ประเทศฝรั่งเศส
zh-min-nan:Hoat-kok
19-a jarcentoHistorio > Jarcentoj: 18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
Jaroj:
ja:19世紀
ko:19세기
simple:19th century
th:คริสต์ศตวรรษที่ 19
zh-min-nan:19 sè-kí
Akademismo]
Akademismo estis stilo de pentrado kaj de skulptarto tre diskonita tra Eŭropo je la 19-a jarcento, precipe en Francio danke al la Belarta Akademio. Tiu arta movado emfazas antikvajn pentraĵojn kaj seriozojn temojn. Akademaj pentristoj permesis nudaĵojn, sed nur senpekaj kaj malerotikaj.
Ĉefpentristoj de la akadema movado
- Alexandre CABANEL
- William Adolphe BOUGUEREAU
- Henri GERVEX
- Jean-Léon GÉRÔME
- Auguste TOULMOUCHE
- Georges-Antoine ROCHEGROSSE
- Jean-Paul LAURENS
- Paul DELAROCHE
- Thomas COUTURE
- Jean-Louis-Ernest MEISSONIER
- Hippolyte FLANDRIN
- Eugène-Emmanuel AMAURY-DUVAL
- Gustave BOULANGER
- Paul BAUDRY
- Franz Xaver WINTERHALTER
Kategorio:Artaj movadoj
1861Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1861
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta marde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1861 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- 11-a de januaro : Alabamo secesiis el Usono.
- 29-a de januaro : Kansaso fariĝis la 34-a ŝtato de Usono.
- 11-a de marto : Konstitucio de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko ratifiĝis.
- 17-a de marto : Eko de la "Italia Regno".
- 10-a de aprilo : Usono : Korporaciiĝis la Masaĉuseca Instituto de Teknologio.
- Barejno iĝas Brita protektorato.
- Usono: Eko de la Usona enlanda milito.
Naskiĝoj
- 19-a de januaro: Anders ROSENBERG
- 29-a de marto: Francesco BARBERI
- 6-a de majo : Rabindranath TAGORE
- 19-a de decembro : Italo SVEVO
- 4-a de novembro : Enrico CAMPANILE
- Josef KOŽÍŠEK
- Stefan MIĤOLALSKI
- Rudolf STEINER
Mortoj
----
1856 | 1857 | 1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1861년
1863Historio > Jarcentoj > 19-a jarcento > 1863
----
Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1863 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
- Usono : Utaho : Arĝento malkovriĝis en la ŝtato kiu komencis influon de homoj serĉantaj la valoran metalon.
- 20-a de junio : Okcidenta Virginio fariĝis la 35-a ŝtato de Usono.
Naskiĝoj
- 9-a de marto : Gerald KYFFIN-TAYLOR
- 28-a de marto : Ernest ARCHDEACON
- 19-a de julio : Hermann BAHR
- 18-a de decembro: Franz FERDINAND, Arkiduko de Aŭstrio
- 29-a de decembro : Francisco GAVIDIA
Mortoj
- 20-a de septembro : Jacob GRIMM
- 13-a de decembro : Friedrich HEBBEL
----
1858 | 1859 | 1860 | 1861 | 1862 | 1863 | 1864 | 1865 | 1866 | 1867 | 1868
18-a jarcento - 19-a jarcento - 20-a jarcento
ko:1863년
simple:1863
Claude MONETArto > Pentrado > Impresionismo
----
Claude MONET, nask. en Parizo je la 14-a de novembro 1840, mort. en Giverny je la 5-a de decembro 1926, estas franca impresionisma pentristo.
pentristo
Kiam li havis kvin jarojn, lia familio translokiĝis al Havro.
Lia patro intencis por li transprenon de la familia nutraĵvendejo, sed la knabo emis je pentrado.
En 1856 pentristo Eugène BOUDIN, kiu multe pentris subĉiele sur la plaĝoj de Normandio, instruis al la junulo kelkajn teknikojn.
En 1861/62 Monet devis armeservi en Alĝerio. Lia onklino Lecadre helpis al li eliri el la armeo je la kondiĉo, ke li ekstudu arton ĉe universitato. (Laŭ aliaj li estis eksigita pro anemio; eble tio estas alia priskribo de la sama fakto.) Sed la tradiciaj stiloj instruataj universitate ne plaĉis al li.
En 1862, studante arton ĉe Charles GLEYRE en Parizo, li renkontis Pierre-Auguste RENOIR kaj kun li fondis la impresionisman movadon.
Ili pentris kune kaj dum la tuta vivo restis amikoj.
Monet uzis ankaŭ studion, en kiu li pentris modelojn je modesta prezo. Li pentris Camille DONCIEUX, kiun li edzinigis kelkajn jarojn poste. Ŝi plurfoje servis al li kiel modelo, precipe por la pentraĵo virinoj en la ĝardeno (fine de la 1860-aj jaroj). Ili ekloĝis en domo en Argenteuil, proksime de Sejno, post naskiĝo de ilia unua ido. Tie ili vivis ses jarojn ĝis la morto de Camille; li ŝin pentris sur la mortolito. Monet tiam transloĝiĝis al domo en Giverny en Haute-Normandie kaj tie kreis grandan ĝardenon.
En 1872 li pentris pejzaĝon ĉe Havro: "Impreso, sunleviĝo", kiu nun estas en Muzeo Marmottan en Parizo.
Tiu pentraĵo estis prezentita al publiko okaze de al unua impresionisma ekspozicio en 1874.
Tiu ekspozicio ne estis la granda sukceso atendata de la pentristoj, multaj raportoj estis sufiĉe malamikecaj, precipe tiuj de kritikisto Louis LEROY de revuo Le Charivari, kiu, inspirite de la titolo de la bildo de Monet, uzis la vorton impression (france, impreso) por moki pri la stilo.
Okaze de sia tria ekspozicio en 1876 la pentristoj mem uzis la terminon impresionismo por identigi sian stilon.
En 1892 Monet edzinigis Alice HOSCHEDE, kun kiu li jam havis aventureton dum sia unua edzeco kun Camille, kaj kies eks-edzo estis subteninta lin.
En la 1880-aj kaj 1890-aj jaroj Monet pentris serion da pentraĵoj pri la katedralo de Rouen, el diversaj anguloj kaj je diversaj tempoj de la tago. En 1895 dudek vidoj de la katedralo estis ekspoziciitaj en la galerio Durand-Ruel. Tiutempe li kreis ankaŭ serion da bildoj pri fojn-stakoj.
Dum sia unua restado en Anglio en 1870, por eskapi la francan-prusian militon, li povis admiri la verkojn de la angla pentristo William TURNER (1775-1851) kaj estis impresita de lia maniero trakti la lumon, precipe sur bildoj pri nebulo ĉe Tamizo. Tiuokaze li renkontis la usonan pentriston James McNeil WHISTLER, same influatan de Turner.
Kion li vidis en Londono instigis lin plurfone tien reveni. Kaj dum sia restado de 1899 al 1901 kaj poste, ĝis 1904, en sia studio li kreis propran serion da bildoj, preskaŭ cent, pri la temo de la londona nebulo sur Tamizo. Unu el ili estis vendita je 15,8 milionoj da eŭroj (inkluzive kotizojn) ĉe aŭkciejo Christie's en Novjorko.
Novjorko
Ek de la 1890-aj jaroj Monet havis ekonomie solidan vivbazon kaj povis permesi al si multajn vojaĝojn kun sia edzino; malgraŭ malboniĝo de sia vidkapablo li daŭris pentri. Kiam lia edzino mortis en 1904, li decidis ne plu foriri de sia domo.
Monet precipe ŝatis pentri la regatan naturon: sian ĝardenon, siajn nimfeojn, sian lageton kaj sian ponteton. Lia ĝardeno konsistis el herbejo plantita per salikoj kaj marĉeto. Li pentris ankaŭ la bordojn de Sejno. En 1914 Monet komencis novan serion de pentraĵoj pri nimfeoj, instigite de sia amiko, la politikisto Georges CLEMENCEAU.
La brita okulkuracisto Patrick TREVOR-ROPER raportis, ke Monet estis miopa kaj rifuzis okulvitrojn, ĉar li ne deziris tro akran vidon de la mondo.
Post operacio pro katarakto li miris pri la fortaj koloroj de la realo kaj plifortigis ankaŭ la kolorojn de siaj bildoj.
La tombo de Monet estas en la tombejo de la kirko de Giverny.
Weblinks
- [http://www.malarze.walhalla.pl/galeria.php5?art=12 Art Gallery - Claude Monet]
MONET CLAUDE
MONET CLAUDE
ja:クロード・モネ
ko:클로드 모네
Camille PISSARROArto > Pentrado > Impresiismo
----
Dosiero:Impressionism_pissaro.jpg
PISSARRO CAMILLE
PISSARRO CAMILLE
ja:カミーユ・ピサロ
ko:카미유 피사로
Berthe MORISOT
Berthe MORISOT (naskiĝis la 14-an de januaro 1841 - mortis la 2-an de marto 1895) estis franca pentristino, kiu estis ligita kun la impresionista movado. Ŝi edziĝis la fraton de Édouard MANET, Eugène.
MORISOT BERTHE
MORISOT BERTHE
Poetohomo>civilizo>kulturo>arto>literaturo>beletro>poezio>poeto<verkisto<homo
homo>socio>lingvo>propozicio>vorto>silabo>rimo>harmonio<sono<ritmo<muziko<sento<homo
Poeto estas aŭtoro de poezio. Li produktas koncizalingvajn artverkojn. Plej ofte li verkas versajn verkojn. Foje la vorto uziĝas en la signifo de homo kun grandaj povoj de imago kaj lingva esprimado. La vortplekto Mizera poeto parolas iomete ŝerce pri homo kun altaj aspiroj sed sen sufiĉaj materiaj rimedoj.
La alegoria atributo de la poeto estas pegazo - ĉevalo kun flugiloj. En la historio la unuaj poetoj esprimis sin kantante, kiel ankoraŭ hodiaŭe okazas en Brazilo.
Kategorio:Profesioj
ParizoGeografio > Eŭropo > Francio > Pariza Regiono > Parizo < Urboj | Francaj departementoj
----
Francaj departementoj]
- loko: 48,85 Norde, 2,33 Oriente, aŭ aliforme:
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- loĝantaro: 10.150 mil (en la aglomeraĵo en 2000)
Parizo (france Paris [pa-RI]) estas la ĉefurbo de Francio. Parizo ankaŭ estas franca departemento kun numero 75, kiu estis la vico de la eksa departemento Seine.
Loĝantaro: 2,1 milionoj en la urbo mem, 10,56 milionoj kun la ĉirkaŭaĵo. (1999)
Parizo havas historion de pli ol du jarmiloj. Unue fondita kun la nomo Lutecio (latine: Lutetia) tri jarcentojn antaŭ Kristo, ĝi eknomiĝis Parizo dum la 4-a jarcento post Kristo.
En 1792 kaj en 1871 la Pariza Komunumo ludis apartan politikan rolon. En 1792 ĝi estis plej radikala motoro de la Franca Revolucio. En 1871 ĝi batalis la francan registaron, kiu elektis Versajlon kiel sidejon.
En Parizo estis sidejo de Centra Presejo Esperantista.
Arto kaj Historio
:Sainte-Chapelle
:Notre Dame (Katedralo)
:Baziliko de Sacré Coeur
:Muzeo Louvre kun sia piramido.
:Les Invalides
:La Place des Vosges
:Eiffel-Turo konstruita de Gustave EIFFEL, kiu ankaŭ faris la feran strukturon de la Statuo de Libereco, en Novjorko.
:Arc de Triomphe
:La Sorbonne
:Panthéon
:Orsay-Muzeo
:Picasso-Muzeo
:Muzeo de Modernaj Artoj en la Centre Georges Pompidou
:Obélisque en Place de la Concorde
:Champs Elysées
Gravuloj
:Esperanto-movado
- Parizo estas naskiĝurbo de Henri FAVREL, Fanny BONNET, André BAUDET, Emile GASSE, Louis COZIC, Georges WARNIER, kaj Ernest ARCHDEACON.
- En Parizo loĝis József MAJOR kaj Frederic PUJOLÀ I VALLÉS.
- Tie mortis Gustaf HENRICLUNDQUIST kaj Théophile CART.
| | |