Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Ekologio

Ekologio

Difinoj

Ekologio estas scienco studanta rilatojn inter vivaj organismoj kaj ilia vivmedio, t.e. ĝi estas la fako, kiu celas kompreni la funkciadon kaj evoluon de la ekosistemoj, rilatojn inter vivantaj specioj kaj ilia vivmedio, kaj ekvilibrojn estiĝantajn en la natura medio aŭ ĉirkaŭumo. Tiu kompreno atingeblas per observado, eksperimentoj, post kiuj eblas elpensi klarigajn teoriojn pri la koncernaj fenomenoj. Ankaŭ la rilatoj de la homa specio kun la natura medio povas esti tereno de ekologio. La nuntempa signifo de la vorto ekologio estas pli vasta ol ĝi estis en la unuaj jardekoj de la evoluado de tiu ĉi scienco. Eĉ pli, aŭdante pri ekologiaj aferoj oni kutime pensas, ke temas pri mediprotektado, ekzemple celado gardi endanĝeritaj speciojn aŭ naturajn mediojn, kaj biodiverseco. (vd. ankaŭ Ekologiismo).
Fine, de ĉ. tridek jaroj la vorto "ekologio" estas ricevinta ankaŭ trian sencon: tiu de ekologiismo aŭ de politika ekologio(pri tio vidu ankaŭ Verdaj Partioj).
Tian ĉi sencoŝanĝiĝon multe kontribuis ĉiam pli rimarkeblaj konsekvencoj de la homa influo al la medio. Resume, en kelkaj landoj oni distingas inter kelkaj nocioj, en kelkaj ne. Ekzemple, anglalingvanoj distingas la vortojn ecological (rilata al la scienco ekologio) kaj environmental (rilata al la medio kaj mediprotektado), kaj ruslingvanoj uzas ambaŭkaze la vorton экологический (ekologia).
Jen ekzemplo pri kiel ĉeesto de apartaj specioj povas rekte kaj malrekte influi la biotopon, kaj kun si kuntreni tutan vicon da aperoj (aŭ inverse da malaperoj) de specioj: En marĉo de Pagny-ĉe-Mozo (Loreno) vivloko elstare malriĉa je herbaj specioj kaj mineralaj konsistaĵoj, oni enigis en 1988 du inbestojn kaj unu virĉevalon de la raso konik polski, rasmiksaĵo de Tarpano kaj polaj malsovaĝaj ĉevaloj. La fortikaj bestoj, perfekte taŭgaj je la kontinenta malvarma klimato, kapablis elturniĝi nutre en tiaj malriĉaj medioj sen bezono de ekstera nutrigo. Post pluraj jaroj eksperimentaj la "Konserv-instanco de la lorenaj situoj" observis, ka la flaŭra diverseco pliiĝis, kaj eĉ ke reaperis rara endanĝerita orkideo Liparis loeselii. Observatis ankaŭ nova nestanta bird-loĝantaro kun specioj herbejemaj kiel herbejpipio, kanemberizo, kanbirdo kaj grilobirdo.
(Sed tio ne devas pensigi ke bonas enigi fremdaj specioj en ekosistemo: Fine de jaroj 1950 angloj enmetis nilajn perkojn en Lago Viktoria cele pligrandigi fiŝproduktado, dum dudek jaroj nenio rimarkinda okazis, sed dum la 1980-aj jaroj ĝi elkonkeris la lagon, kaj nun konsistigas 80% de ties biomaso, kaj la tradiciaj haplokromenaj fiŝoj, kiuj kun 400 specioj kaj 80% de ties biomaso, estis la ekologia riĉeco de ĝia, estas nur 1% de la biomaso! kaj duono el ties specioj jam malaperis. Kaj nun post eksterminte la haplokromenojn, la nilaj perkoj nun trudatas intermanĝi!)

Fakoj

Ekologia scienco


- Aŭtoekologio

Ekologiismo kaj Politika ekologio


- Homa ekologio (ankaŭ socia ekologio)
- Ekologiaj problemoj
- Ekologia agriklturo
- Ekovilaĝoj
- Ekoteknologioj
- Mediprotektado (ankaŭ Naturprotekto)
- Poluo
- Luma poluo
- Urba ekologio
- Vid-ekologio

Nocioj

Sciencaj terminoj


- Biocenozo
- Biomaso
- Ekosistemo
- Halofito
- Kserofito
- Nutra ĉeno
- Unuanivelaj konsumantoj
- Unuanivelaj produktantoj
- Duanivelaj konsumantoj
- Duanivelaj produktantoj
- Trofa nivelo
- Vivlokobiotopo

Temoj kaj aferoj


- Daŭrivo
- Endanĝerita specio
- Tutmonda varmiĝo
- Genetike modifitaj organismoj (aŭ GMO)
- Mediprotektado
- Ozona Tavolo
- Poluo

Organizoj

Internaciaj


- Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
- Greenpeace
- ISEC (Internacia societo por ekologio kaj kulturo)
- Schumacher College - Schumacher kolegio

Naciaj


- Zelena akcija (Zagrebo, Kroatio) http://www.zelena-akcija.hr/

Personoj


- Eugene Pleasants ODUM [http://de.isbn.pl/I-3133823035/%EF%BF%BDologie.html]
- Jean DORST
- Vandana SHIVA

Informiloj

Libroj


-

Gazetoj


-

Filmoj


-
La fino de l'animala klado far Joël BRISSE (Francio, 2003)

Ligoj

(Bonvolu meti ĉi tien ligilojn nur al esperantlingvaj fontoj pri la scienco ekologio. Por alilingvaj fontoj uzu koncernlingvajn fakojn de Vikipedio. Por medi- kaj naturprotektadaj aferoj, same kiel por paĝaroj pri organizoj, movadoj kaj teknologioj, bv. Uzi la koncernajn fakojn atingeblajn de ĉi paĝo. Kontraŭargumento: Vikipedio servu al la esperantistoj! Ili ofte havas konojn de pluraj lingvoj, almenaŭ pasivajn. Bonajn fontojn ili povu rekte aliri sen pena serĉado tra alilingvaj vikioj. Ju pli utila, des pli uzata estos nia vikipedio. Krome la eksteraj ligoj instigos eltiri/traduki informojn por kompletigi la esperantlingvan artikolon. Tamen unu peto: se temas pri ligoj al alilingvaj retejoj, ĉiam indiku la lingvo(j)n!)
- als:Ökologie ja:生態学 ko:생태학 ms:Ekologi simple:Ecology th:นิเวศวิทยา

Scienco

Scienco prezentas agadsferon de homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objekta scio pri la realo; unu el formoj de socia konscio, inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, sumon de scioj, estante bazo por scienca mondbildo. Estis diversaspecaj sciencoj:
- babilonia scienco
- greka scienco
- ĉina scienco
- moderna scienco Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en 16-17-a jc-oj. Dum historia evoluo scienco fariĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.

Klasifiko de la sciencoj

Al klasifiko de la sciencoj estas dediĉita multaj esploroj kaj verkoj, sed ne ekzistas io komuna vidpunkto pri la koncernata temo. Depende de la kriterio de sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. En lastaj jardekoj aperis multaj studfakoj ĉe la limoj de du sciencoj, ekz. Matematika Lingvistiko, Geografio de Agrokulturo, Biokemio, Geofiziko kaj ceteraj, por kiuj trovi determinan lokon inter aliaj, ne estas unusignifa problemo. Plej ofte sistemon de la sciencoj oni distingas je sekvaj grupoj: Formalaj Sciencoj, Natursciencoj, Sociaj Sciencoj, Kultursciencoj, Aplikaj Sciencoj kaj Intersciencaj Kampoj
Scienco (Branĉo) Ĉefa studobjekto
Agronomio terkultivado kaj hortikulturo
Akustiko sonoj
Algebro operacioj kun adicio, subtraho, multipliko, divido, radikigo
Anatomio strukturo de animalaj kaj vegetaĵaj korpoj
Anesteziologio senigo je la sentokapablo, kaŭzita de iaj substancoj
Antropologio evoluo de homaj rasoj kaj iliaj faritaĵoj
Antroponimio propraj nomoj de homoj
Arkeologio monumentoj kaj artoj de antikva epoko
Aritmetiko nombroj kaj kalkulado per ili
Astronomio astroj kaj kosmaj fenomenoj
Asiriologio antikvaj civilizoj de Mezopotamio
Atomistiko kerna fiziko
Bakteriologio bakterioj
Biologio kemia strukturo de la vivuloj
Botaniko plantoj
Cibernetiko aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsdirektiloj
Citologio strukturo kaj funkcioj de la ĉelo
Daktiloskopio identigo personojn laŭ la haŭtlinio de la fingropinto
Dendrologio arboj kaj arbedoj
Dendrokronologio datadmetodo pere de arbringoj
Dermatologio haŭtmalsanoj
Diplomatiko malnovaj diplomoj el paleografia, formulara kaj alia vidpunkto
Ekologio influo inter vivuloj kaj ilia kutima medio
Ekonomiko mekanismo reguligi la produktadon kaj distribuadon de riĉaĵoj
Endokrinologio endokrinaj glandoj
Entomologio insektoj
Epigrafiko antikvaj epigrafoj
Ergonomio mezuro de laboro per ergoj
Estetiko belo en la naturo kaj en la artoj
Etnografio historio de la moroj, kulturoj kaj folkloro de homgrupoj
Etologio kondutoj de la bestoj
Etimologio origino de la vortoj
Faleristiko insignoj
Farmacio preparado de medikamentoj
Farmakologio kuraciloj kaj iliaj efikoj
Filologio esploro de lingvoj helpe de historio, literaturo, folkloro, mitologio
Filozofio esenco de principoj kaj kaŭzoj de la estado
Folkloristiko tradicio kaj leĝoj en la popolaj medioj
Fonetiko fonemoj, iliaj variantoj kaj transformiĝo
Fonologio sonoj de la lingvo
Frazeologio frazaranĝo al unu lingvo aŭ verkisto
Ftizeologio tuberkulozo kaj ĝia kuracado
Futurologio estonto de la Tero kaj la homaro
Fitologio plantoj
Fitonimio nomoj de plantoj
Fitogeografio geografio de plantoj
Fitopatologio patologio de plantoj
Fiziko propreco de korpoj kaj fenomenoj
Fiziologio funkcioj kaj ecoj de organoj de vivantaj estaĵoj
Genealogio deveno kaj parenceco de familioj aŭ gentoj homaj aŭ bestaj
Genetiko fenomenoj kaj problemoj rilataj al heredeco
Geodezio formo aŭ kurbeco de la Tero
Geografio regionoj de la Tero
Geologio solida ŝelo de la tero
Geometrio linioj, surfacoj kaj solidoj
Germanistiko germana lingvo
Gerontologio maljunaj homoj
Grafologio karaktero de homo per esplorado de lia skribo
Gramatiko lingvaj reguloj
Ginekologio virina organismo kaj ŝia naskaparato
Hematologio sango
Heraldiko blazonoj
Heŭristiko metodoj de esplorado en la scienco
Hidronimio nomoj de riveroj, lagoj, maroj
Histologio ĉeloj de homa organismo
Historio kronologia pasinto de la homaro kaj sociaj fakoj
Historiografio verkado historion de difinita tempo
Iktiologio fiŝoj
Informadiko informado per aŭtomataj maŝinoj
Kardiologio kormalsanoj
Kartografio verko de mapoj
Kemio analizo kaj sintezo de materiaj substancoj kaj fenomenoj
Kinologio hundoj
Klimatologio priskribo kaj esplorado de klimatoj
Komputiko komputiloj kaj komputillingvoj
Kosmologio origino kaj formiĝo de la universo
Kosmografio movoj de la astroj
Kriminologio krimoj
Kristalografio esploro de kristaloj
Kronologio datoj de la historiaj eventoj
Leksikografio farado de vortaroj
Leksikologio etimologio, signifo kaj uzo de vortoj
Lingvistiko procedoj en lingvo, per kiu oni esprimas pensojn kaj sentojn
Logiko formoj kaj leĝoj de la pensado
Matematiko kvantoj, formoj kaj aranĝoj
Mekaniko ekvilibro kaj movo de la korpoj
Metalurgio industrio pri elfosado de minaĵoj, fabrikado kaj prilaborado de metaloj
Meteologio atmosferaj fenomenoj
Metodologio sciencaj metodoj
Metrologio mezuroj
Mikrobologio mikroboj kaj ilia agado
Mineralogio mineraloj
Morfologio formoj de la materio
Muzeologio muzeoj
Muzikologio muziko
Mikologio fungoj
Mitologio mitoj de unu lando aŭ religio
Nefrologio renoj
Noetiko eblecoj de la homa sciado
Numismatiko antikvaj moneroj kaj medaloj
Oceanografio maraj fenomenoj
Oceanologio oceanoj
Oftalmologio okuloj
Onomastiko propraj nomoj
Optiko lumaj fenomenoj
Orientalistiko popoloj, lingvoj kaj moroj de Oriento
Ornitologio birdoj
Ortografio korekta skribo de vortoj en unu lingvo
Ortopedio deformiĝo de la korpo
Osteologio ostoj
Paleontologio elfositaj restaĵoj
Paleografio deĉifrado de malnovaj skribaĵoj
Papirologio deĉifrado de antikvaj papiroj
Parazitologio animalaj kaj vegetaraj parazitoj
Patologio malsanoj, iliaj aspektoj kaj evoluado
Pedagogiko instruado kaj edukado
Pediatrio infanmalsanoj
Petrografio rokspecoj
Pomologio fruktoj kaj fruktarboj
Psikiatrio mensaj malsanoj
Psikologio personeco de homo
Radiologio aplikado de radiokrea energio
Rentgenologio terapio per radioj
Romanistiko romanidaj lingvoj kaj kulturoj
Semantiko vortoj laŭ ilia signifo, sencoŝanĝo kaj sencevoluo
Serologio modifo de la sero sub la influo de malsanoj
Seksologio seksaj problemoj de la homo
Sinologio ĉina lingvo kaj kulturo
Sismologio kaŭzoj kaj efikoj de tertremoj
Slavistiko slavaj lingvoj kaj kulturo
Sociologio fenomenoj kaj leĝoj de la socia vivo
Spektroskopio spektroj, konsisto de lumo, ondolongoj de la atomo
Speleologio kavernoj kaj subteraj akvofluoj
Statiko ekvilibro de la fortoj
Statistiko metoda klasigo de mezureblaj sociaj faktoj
Stomatologio buŝo kaj dentoj
Stratigrafio tavoloj de la Tero (parto de geologio)
Sintakso konstruo de la frazoj (parto de gramatiko)
Teatrologio teatro
Termiko varmo
Termodinamiko rilatoj de termikaj kaj alispecaj fenomenoj
Toponimio nomoj de geografiaj objektoj
Topografio grafika desegnado de la tereno
Toksikologio toksoj kaj kontraŭvenenoj
Traumatologio vundoj kaj traŭmatoj
Trigonometrio funkcioj de pluranguloj
Venerologio veneraj malsanoj
Vulkanologio vulkanoj
Zoogeografio geografia distribuo de animaloj
Zoologio animaloj
Zoonimio nomoj de animaloj
Michel FOULCAULT diras ke estas tri tipoj de sciencoj: #Matematikaj kaj Fizikaj sciencoj, karakterizataj de dedutiva metodo kaj praveblaj hipotezoj; #Sciencoj de kaŭzeco (biologio, lingvistiko, ekonomiko, kiuj serĉas pri la rilato inter kaŭzo kaj efiko inter nekontinuaj elementoj; #Sciencoj de pensado (homaj sciencoj), kiuj disvolvigas la pensado de si-memo en komuna regno.

Terminologio

La plejmulto de la terminoj pri sciencnomoj estas grekdevenaj. Jen plej oftaj formantoj de tiuj terminoj: -nomio (gr. "nomos" - leĝo); -logio (gr. "logos" - studo, scienco); -skopio (gr. "skopeo" - mi rigardas); -grafio (ge. "grapho" - mi skribas, priskribas); -iatrio (gr. ?iatreou" - mi kuracas); -metrio (gr. "metreo" - mezuri); -pedio (gr. "paideia" - edukado); -iko.
- [http://www.eventoj.hu/steb/ scienca aplikado] Vidu ankaŭ:
- Scienca metodo
- Sciencisto ja:科学 ko:과학 ms:Sains simple:Science th:วิทยาศาสตร์ zh-min-nan:Kho-ha̍k


Naturprotekto

Historio de la naturprotekto

Naturprotekto kaj ekologio

naturrezervejo, nacia parko vidu ankaŭ endanĝeritaj specioj - biodiverseco - protekto al Malsekejoj

Naturparkoj kaj rezervejoj

Francio


  - Naciaj parkoj
    - Les Cévennes, Cevenoj
    - Les Ecrins
    - La Guadeloupe
    - Le Mercantour
    - Port-Cros
    - Les Pyrénées, Pireneoj
    - La Vanoise
  - Regionaj parkoj ...

Hispanio


  - Naciaj parkoj
    - Ordesa y Monte Perdido (Aragono)
    - Picos de Europa (Asturio, Kantabrio kaj Kastilio kaj Leono)
    - Cabañeros (Kastilio-Manĉo)
    - Tablas de Daimiel (Kastilio-Manĉo)
    - Sierra Nevada (Andaluzio)
    - Doñana (Andaluzio)
    - Timanfaya (Kanarioj)
    - Aigüestortes i Estany de Sant Maurici (Katalunio)
    - Nacia Parko de la Insularo de Cabrera (Balearoj)
    - Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj (Galegio)
    - Nacia Parko de la Caldera de Taburiente (Kanarioj)
    - Garajonay (Kanarioj)
    - Teide (Kanarioj)]) ...

Italio


  - Naciaj parkoj
    - Abruzzo, Lazio e Molise
    - Alta Murgia
    - Appennino Tosco-Emiliano
    - Arcipelago di La Maddalena
    - Arcipelago Toscano
    - Asinara
    - Aspromonte
    - Sila (Kalabrio)
    - Circeo
    - Cilento e Vallo di Diano
    - Dolomiti Bellunesi
    - Cinque Terre
    - Foreste Casentinesi, Monte Falterona, Campigna
    - Gargano
    - Gennargentu
    - Gran Paradiso
    - Gran Sasso e Monti della Laga
    - Majella
    - Monti Sibillini
    - Pollino
    - Stelvio
    - Val Grande
    - Vesuvio ...

Japanio


  - Naciaj parkoj
    - Nikko (日光国立公園) ...

Rusio


  - Naciaj parkoj
    - Apudbajkala Nacia Parko (Прибайкальский национальный парк)
    - Tunka Nacia Parko (Тункинский национальный парк) ...

Slovakio


  - Naciaj parkoj
    - Nacia Parko Vysoké Tatry (Altaj Tatroj)
    - Nízke Tatry (Malaltaj Tatroj)
    - Slovenský raj (Slovaka paradizo)
    - Pieniny
    - Malá Fatra (Malgranda Fatro)
    - Poloniny
    - Slovenský kras (Slovaka karsto)
    - Veľká Fatra (Granda Fatro)
    - Muránska planina

Biodiverseco

Biodiverseco estas la diverseco de vivantaj estaĵoj.

Biologiaj fundamentoj

Geografie

Aparte riĉaj je biodiversecoj estas:
- Centra Ameriko
- Peruo: Pro sia geofizika naturo kun montarvico dklivante de ekvatoriaj pluvarbaroj ĝis eternaj neĝoj, sed ankaŭ ĝis relative malvarma oceano kaj dezerto, Peruo ĝuas multecon da mikroklimatoj kaj tial biodiversecon. Ankaŭ la tradicia sinteno de ĝia loĝantaro de jarmiloj faras, ke tie kultiviĝatas 182 specioj de plantoj, inter ili nur kelkaj iĝis famaj tutmonde (terpomo, de kiu ekzistas en Peruo 2.000 varioj, Tomato, maizo, tabako, amaranto). Nombro de vegetaj specioj, kiuj uzatas kiel kuracplantoj far la tieaj indiĝenoj, estas 1.408, entute pr. 4.500 specioj uzatas.

Politik- kaj ekologi-teme

Mezuro pri specia diverseco

La absoluta nombro de la specioj, kiuj ekzistas en certa vivejo, (nomata "abundeco") ne estas bona mezuro de diverseco, ĉar ne ĉiuj vivejoj estas same favoraj al multeco de specioj. (Aliflanke oni dezirus, ke la ekstermiĝo de ekzistinta specio efiku negative al diverseco.) Por tamen kompari inter diversaj vivejoj oni enkondukis jenajn mezurajn nombrojn: Estu S la nombro de la specioj (en la vivejo), N la suma nombro de ĉiuj individuoj, ni la nombro de la individuoj de la i-a specio:

Diverseco

La plej ofte uzata mezuro estas la indekso de Shannon: :D = -\sum p_i \cdot \log(p_i)\qquad\mbox~p_i = \frac Tiu "diverseco" estas maksimuma, se ĉiuj specioj havas identan nombron de individuoj (kio ne konsideras la tre malsimilan mason de la specianoj): :D_ = \log(S) Tiu maksimuma diverseco kreskas logaritme kun la nombro S de specioj. Se oni deziras sendependecon de tiu nombro, oni normigas dividante per la logaritmo de S por ricevi la "egalnivelecon" (angle: evenness):

Egalniveleco

:H = \frac Kategorio:Ekologio ja:生物多様性

Verdaj Partioj

En la tuta mondo ekzistas Verdaj Partioj (sub diversaj nomoj, laŭ la lingvoj - kaj eĉ sen "verda"), kiuj fundamentas sur politika ekologio. La unua tutmonda kongreso okazis 2001 en Canberra. Tie estis decidita la Tutmonda Ĉarto de la Verdaj Partioj [http://www.comlink.apc.org/ave/].

Tutmonda Federacio de la Verdaj Partioj

Eŭropaj Verdaj Partioj:


- Eŭropo
  - Eŭropa Federacio de la Verdaj Partioj/European Federation of Green Parties
- Germanio
  - Bündnis 90/Die Grünen fondita 1980 sub la nomo Die Grünen. Ekde 1998 en koalicia registaro kun la SPD.
  - ÖDP
- Aŭstrio
  - Die Grünen - Die Grüne Alternative (Grüne)
- Francio
  - Les Verts
  - Mouvement Ecologiste Indépendant
- Svisio
  - Grüne/Les Verts/I Verdi/Grüne Partei der Schweiz fonditaj 1983.
- Grand-Britio
  - The Green Party of England and Wales angla, kaj kimra organizaĵoj. Pro la plimulta elekto-sistemo estas malfacile eniri la parlamenton. Skotaj verduloj sidas en la skota parlamento.
  - The Green Party of Scotland
- Irlando
  - An Comhaontas Glas fondita 1981.
- Belgio
- Nederlando
- Luksemburgo
- Svedio
- Danlando
- Norvegio
- Finnlando
- Latvio
- Estonio
- Italio
- Hispanio
- Portugalio
- Hungario
- Georgio
- Rusio

Afrikaj Verdaj Partioj:


- Federacio de la Afrikaj Verdaj Partioj

Amerikaj Verdaj Partioj:


- Usono
  - The Greens/Green Party USA Prezidento-Kandidato 2000 estis Ralph NADER, juristo kiu protektis la rajtojn de la konsumantoj. Li ne atingis la 5% (por rericevi monon por la baloto-kampanjo).

Aŭstraliaj Verdaj Partioj:


- Aŭstralio

Aziaj Verdaj Partioj:


- Tajvano

Ekstera Ligiloj


- [http://www.graz.gruene.at/links.php Ligo-listo al Verdaj Partioj en Eŭropo kaj la tuta mondo (de)]
- [http://www.comlink.apc.org/ave/welcome.htm Asocio de Verduloj Esperantistaj, Ĉarto de la Tutmondaj Verdaj Partioj] Kategorio:Politikaj partioj

Specio

Specio estas ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (species). Membroj de specio povas interkruciĝi kaj heredigi siajn ecojn, naski fekundajn idojn. vidu : mulo, hino; kies gepatroj estas ĉevalo kaj azeno, sed ili ne formas propran specion, ili estas nefekundaj hibridaj bestoj. ja:種 (生物) ms:Spesies th:สปีชีส์

Biomaso

Biomaso estas pesita kvanto da vivanta materio (do da vivantaj estaĵoj, ĉu vegetalaj, ĉu animalaj) en koncernita areo. Ĝi estas grava bazo de studo de la ekologia funkciado de biokenozo. ekzemple, unu hektaro da eŭropec-klimata grundo ekologie sana entenas proksimume: :1000 ĝis 7000 kilogramojn da bakterio :100 ĝis 1000 kg da fungoj :10 ĝis 30 kilos da algo :5 ĝis 10 kilos da Protozooj :1000 kilos da artropodoj :350 ĝis 1000 kilos da tervermoj (lumbrikoj) :???? superaj plantoj :???superaj bestoj. inter ili :??? birdoj ktp kompare Pluvarbaro ja:バイオマス

Politika ekologio

Dum ekologio estas scienco, aparta fako de naturaj sciencoj esploranta la rilatojn de la vivantaj estuloj kaj specioj kun ties ĉirkaŭaĵo, kaj ilian tutecan funkciadon, politika ekologio venas de la maltrankviloj, defioj, "instruoj", kiujn la medio estigas pro la efikoj de la homa (precipe la moderna) agado:
- 1) (de la jaroj 1960 - vidu la libron "Silenta Printempo" de Rachel CARSON, kaj similajn) al la vivantaj specioj kaj naturaj medioj, minacante ilin ĝis eventuala malapero, fuŝado, ktp de tio : ekologio konceptita kiel protektado de la naturo, de la biologia diverseco, de la naturaj pejzaĝoj, ktp
- 2) (ĉefe de la ŝip-paneo de "Torrey Canyon" en 1969, estiĝo de asocioj kiel Earth Friends (Amikoj de la Tero), kandidatiĝo de René DUMONT al franca baloto en 1974) al sia propra vivmedio (per poluo ktp) kaj rimedoriĉoj, ĝis minaco al sia pluvivado mem. La informoj ricevitaj el tiuj studoj kaj esploroj estas utiligitaj de tiuj ekologiistoj (nomitaj per la sama vorto kiel la sciencistoj, ja foje ili estas ambaŭ, foje ne; alia ofta nomo por tiaj aktivuloj estas "verduloj") cele al pripensi kaj decidi (aŭ admoni la decidulojn) enkalkulante la ekologiajn implicaĵojn de tiuj decidoj. Nun, do en multaj landoj ekzistas POLITIKAJ PARTIOJ fundamentitaj sur politika ekologio. Vidu: Verdaj Partioj
Jam rezumite de Ĉefo Seattle la ekologia konscienco: "Daŭrigu polui vian liton, kaj iun nokton vi sufokiĝos en via propra rubaĵo."

Vidu ankaŭ:


- Poluo
- Biologia diverseco
- Patentigo de vivaĵoj
- Forcejefiko
- Mae-Wan HO
- Vandana SHIVA

Eksteraj ligoj:


- [http://www.delaplanete.org/articles/no_3/carson.html Rachel Carson]
- [http://www.amisdelaterre.org/ Amis de la Terre (france)]
- [http://www.comlink.apc.org/ave/welcome.htm AVE(Esperante)]
- [http://www.most.org.pl/cgi-bin/mailman/listinfo/verdverd forumo:] Kategorio:Ekologio

Ekovilaĝo

Ekovilaĝo estas tia vilaĝo, kiu estas organizita sur ekologiaj, naturamikaj princiopoj kaj estas loĝata de 10-50 ĝis 150 homoj. La ekovilaĝo estas eta komunumo unuiĝinta sur ekologiaj, sociaj aŭ spiritaj valoroj (ekz. kredantoj de Hare-Kriŝna). Ĝi konsistas el homoj, kiuj intence elektis la alternativan vivstilon. La loĝantoj trarompas la tradiciajn formojn de la komunuma kutimo, la larĝskalan konsumismon, la detruon de la natura loĝloko, urban disetendiĝon, industrian agrikulturon, kaj anstataŭ la elĉerpeblaj energifontoj provas uzi lokajn fontojn. Tiu modelo de la kolektiva agado similas al tiu de Ten Thousand Villages, kiu apogas la samrajtan komercon de la varoj dismonde. La principoj de ekovilaĝo aplikeblas ankaŭ por urbaj kaj provincaj komunumoj, samkiel en la evoluintaj kaj evoluantaj landoj. Porparolantoj vidas la infrastrukturan sendependecon kaj la elteneblan vivformon (ekzemple, la volan simplecon) de la loĝantoj kun la minimuma komerco kun la ekstera mondo, ekoregiono. Provincaj ekovilaĝoj bazatas sur organika kultivado, permakulturo kaj aliaj agmanieroj, kiuj antaŭhelpas la funkciadon de la ekosistemo kaj biodiverseco. Ekovilaĝo ĝenerale laboras krom la supre menciitaj per:
- "verda" infrastruktura kapitalo;
- aŭtonoma konstruado aŭ kundomoj (angle Clustered Housing), por minimumigi la ekologian piedspuron; aktualaj ekovilaĝoj
- En Hungario entute vivas 100 familioj en 7 ekovilaĝoj. Ili aĉetis, okupis forlasitajn vilaĝetojn.:
  - Galgahévíz (planita); ĉiu domo estos konstruita el pajla adobo, ligno. La vilaĝo havas propran akvopurigilon. La doma puloakvo puriĝos biologie. [http://www.gaiaalapitvany.hu/falu_enter.html]
  - Gömörszöllős
  - Agastyán
  - Krisnavölgy (vilaĝo de la Hare-Kriŝna kredantoj )
  - Visnyeszéplak
  - Gyűrűfű
  - Máriahalom En Germanio (inter aliaj):
  - Sieben Linden (de, [http://www.oekodorf7linden.de/ retejo]) proksime de la vilaĝo Poppau (Saksio-Anhalto) ekde 1997 kun 42 hektaroj da grundo; 25 ha da arbaro, 6 ha konstruareo, 11 ha da agro, ĝardeno kaj herbejo. La ekovilaĝo estas subdividita je najbararoj. Ĉiu el ili sekvas specifan idearon kaj vivomodelon.
- [http://www.ecovillage.ithaca.ny.us/ ekovilaĝo ĉe Ithaca/angle]

ligoj


- [http://gen.ecovillage.org/index_body.html Globala Ekovilaĝa Reto/angle]
- [http://ena.ecovillage.org/ ekovilaĝa reto en Nord-Ameriko]

Douglas Fader

Douglas Fader C.V. is one of only 19 recipients of the Cross of Valour for acts of the most conspicuous courage in circumstances of extreme peril, the highest award for bravery which can be presented to a Canadian citizen. This is his citation :After surviving a helicopter crash at the Birch Mountain microwave tower site in Alberta on August 27, 1993, Mr. Fader risked his life to save the pilot who was trapped in the burning wreckage. Without concern for his own life, Mr. Fader, who had been thrown from the aircraft, returned through the intense fire to release the pilot's seat belt and drag the man out through the flames. Although he sustained severe burns to his face, head and other parts of his body, Mr. Fader managed to help the pilot, who was in shock, reach a building on the site. Mr. Fader called 911 and, despite his own life-threatening injuries, stayed on the line for almost an hour until a rescue team arrived at the remote site. As a result of his heroic efforts, Mr. Fader spent many months recovering in hospital.

External links

[http://www.gg.ca/honours/brav-val_e.asp Governor general of Canada citation] Fader, Douglas

pociel video poker death metal depresja jastrzbia gra pensjonat










































:: RELATED NEWS ::
North End
North End can refer to:
- North End, County Durham, England
- North End, Portsmouth, England
- North End, Somerset, England
Hanko municipality
Hanko (IPA: /ˈhɑŋko/), or Hangö in Swedish, (Russian: Гангут), is a small bilingual port city on the south coast of Finland, 130 kilometers west of Helsinki. Its current population is 9,905 (2004-12-31), wit
Ernest Seton
Ernest Thompson Seton (August 14, 1860 - October 23, 1946) was a noted author and founding pioneer of the Boy Scouts of America. Born Ernest Evan Thompson, later Ernest Seton Thompson in South Shields, Durham, England, he died in Read More...
Brunswick Square
Brunswick Square is a public garden in Bloomsbury, City of Westminster, London. It is overlooked by the School of Pharmacy and the Foundling Museum to the north and the Brunswick Centre to the west. South of it
Lexicographic order
In mathematics, the lexicographical order, or dictionary order, is a natural order structure of the cartesian product of two ordered sets. Given A and B, two ordered sets, the lexicographical order in the cartesian product A × B is defined as :(a,b) ≤ (a′,b′) if and only if a < a′, or a = a′ and bb′. T
John Rhys Davies
John Rhys-Davies (born May 5, 1944 in Salisbury, Wiltshire) is a British actor. The actor first gained widespread popularity for his performance as Rodrigues in the 1980 miniseries
Native son
A native son is a person who was born in or is otherwise strongly identified with a place or region. John F. Kennedy, for example, is a native son of Massachusetts. See also:
- favorite son
- Native Son, a novel by Richard Wright.
- Notes of a Nati
Estonian Language
The Estonian language (eesti keel) is spoken by about 1.1 million people, of which the great majority live in the Northern European country of Estonia. Estonian belongs to the Finnic branch of the Finno-Ugric languages. Estonian is thus related to Finnish, spoken on the other side of the Read More...
Etruscan Civilization
The Etruscan civilization flourished in Etruria and the Po valley in the northern part of what is now Italy, prior to the arrival of Gauls in the Po valley and the formation of the Roman Republic. Etruscan culture developed in northern and central Italy after ca
Kashubian-Pomeranian Association
The Kashubian-Pomeranian Association (Kashubian-Pomeranian: Kaszëbskò-Pòmòrsczé Zrzeszenié, Polish: Zrzeszenie Kaszubsko-Pomorskie) is a regional non-governmental organization of the Kashubians (Pomeranians), Kociewiacy and other people interested in the regional affai
All Rights Reserved 2005 wikimiki.org